Enhavo de Espero Katolika numero 9/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Krucumo de Petro kun la kapo malsupren (verko de Caravaggio, 1573-1610). Romo, preĝejo S. Maria de l’ Popolo

 

 

 

 

 

NOTO POR LA HISTORIO:
la fotoj ĉi tie koloraj, estas blank-nigraj en la originala papera eldono.

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

 

La 17-an de septembro malfermiĝas la 40-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, t.e. de tiu forumo, kiu devus akceli justecon kaj pacon por la tuta homaro. Sed fakte ni estas ankoraŭ for de tiu idealo. La unua artikoleto, titolita «Kristo ĉe Unuiĝintaj Nacioj», estas medito pri tio.

Komence de septembro U.N. okazigis en Madrido kunsidon por la batalado kontraŭ prostituistaro kaj seksa ekspluatado de la virinoj: ankaŭ pri tio vi trovos artikolon.

Tri aliaj artikoloj rilatas al tri kernaj momentoj en la historio de la kristanismo: la martirigo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo; la aktivado de sanktaj Cirilo kaj Metodo kaj tiurilata encikliko de la papo; la pastro-scienculo P. Teilhard de Chardin, kiu strebis harmoniigi sciencon kaj kredon en la nuna epoko.

Koncerne la aktualan vivon de la Eklezio, ni citas interesan ekumenan dokumenton, nome, fragmenton de la parolado de papo Johano Paŭlo la dua al la Islama junularo en Maroko.

Ne mankas kontribuaĵoj pri nia katolika Esperanto-movado.

Do, bonan legadon

La redakcio

al la indekso


 

 

 

KRISTO ĈE UNUIĜINTAJ NACIOJ

 

Puŝate de laca hom-amaso

atingis Kristo la UNO-palacon,

kun aĉigita mieno de senlaborulo,

ŝancela paŝado de rifuĝinto,

senfortaj manoj de Siberiano,

malĝoja rigardo de Parizano,

soifanta koro de junulo.

 

Nur lin puŝis la plorado

de la aĉuloj.

Lia forto estis la justeco

por la senfortaj.

Li pordo-frapis.

Por li estis vetoo.

La homoj ne estis liberaj.

Ĉe la sojlo de la civilizejo,

li trovis barbarecon.

 

Li legis la «homrajtojn»

kaj ekkompatis.

 

«Homo rajtas al vivo»,

kaj murdita infano

al li diris, ke ne veras.

 

«Homo rajtas al kleriĝo»,

kaj Afrikano

al li diris, ke estas mokaĵo.

 

«Homo rajtas al laboro»,

kaj senlaborulo

al li diris, ke veras la malo.

 

«Homo rajtas al paco»,

kaj milit-vidvino

al li diris, ke neniu pri ŝi zorgas.

 

«Homo rajtas al familio»,

kaj infano el bebejo

ekploregis.

 

«Homo rajtas al libero»,

kaj respondis la silento,

ĉar mortis la libero.

 

Kristo desupris de l' Vitra Palaco.

Kiam l’ amaso lin demandis

pri l’ rezulto de l’ vizito,

disetendis li la brakojn,

ankoraŭ krucumite

kiel sankta-vendrede.

Foriris hom-amaso.

Pluvis;

Restis Kristo sub la pluvo.

Sola.

 

(el la itala tradukis Battista Cadei)

 

al la indekso


 

SPUROJ DE LA APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO EN ROMO

(Dua parto) - Unua parto

 

Romo brulas!

Nokte inter la 18-a kaj la 19-a de julio de 64 post Kristo, ekestis en Romo la plej vasta brulego en ĝia tuta historio. Pri tiu plorinda evento ni havas plurajn atestaĵojn. Ekzemple, troviĝis altaro, kun enskribita preĝo al la dioj,

«por ke ili forigu incendiojn, kiel tiu de la tempo de imperiestro Nero, kiam la Urbo brulegis naŭtage».

La rakonto de la historiisto Tacitus eble estas la plej dramoplena. Tiu brulego estis la decidiga kaŭzo de la eksplodo de la persekutado de Nero kontraŭ la kristanoj, inter kiuj Petro kaj Paŭlo estis la plej eminentaj viktimoj.

Pri la vera kaŭzo de la brulego la historiistoj longe diskutis. Tacitus esprimas dubon:

«Estas dubinde, ĉu la katastrofo ŝuldiĝas al hazardo, aŭ al kulpo de la imperiestro».

Tamen, aliaj verkistoj (Suetonius, Plinius ktp) senplie kulpigas Nero-n. Suetonius rakontas, ke Nero, aŭdinte dum konversacio la grekan diraĵon: «post mia morto eĉ brulu la mondo», aldonis: «eĉ dum mi vivas».

 

La kristanoj kalumniitaj

La popolo murmuris, ke la incendio estis ordonita de la imperiestro. Ĉi tiu, por deturni la kulpigon, akuzis la kristanojn. La pagana verkisto Tacitus, kiu malŝategis la kristanojn, agnoskas ke estis kalumnio. Jen lia rakonto:

«Nek homaj klopodoj, nek imperiestraj donacoj, nek pentofaraĵoj al la dioj sukcesis forigi la konvinkon, ke la brulego estis ordonita. Tial Nero deklaris respondeculoj kaj transdonis al la plej rafinitaj turmentoj malamindajn homojn, kiujn la plebo nomis kristanoj. Tiun nomon ili prenis el iu Kristo, ekzekutita sub la imperiestro Tiberius kaj la prokuratoro Pontius Pilatus. Tiu ĉi abomeninda superstiĉo, antaŭe subpremita, denove inundis ne nur en Judlando, lulilo de tiu plago, sed ankaŭ en Romo, kien kunfluas kaj superbordiĝas kio ajn plej kruela kaj hontinda troviĝas aliloke. Unue oni arestis tiujn, kiujn konfesis sin kristanoj; poste, laŭ iliaj denuncoj, grandegan homamason, akuzitan ne tiom pri la brulego, kiom pri ĝia malamo al la homa genro».

 

Kruelegaj cirkaj spektakloj

La turisto, kiu eniras la placon de sankta Petro, malfacile pripensas la antikvajn tragikajn eventojn. La grundo, kiun li surpaŝas, kovras la iaman cirkon de Nero, kie la freneza imperiestro turmentigis la kristanoin kulpigitajn pri la bruligo de Romo. Nun la admirinda harmonio de la placo, verko de la genia arkitekto Bernini, forstrekis la antikvan cirkon, kies ununura videbla restaĵo estas la egipta obelisko, starigita centre de la placo. La kruelaĵoj de Nero estis tiaj, ke ili naŭzis eĉ la Romanojn, ja kutimiĝintajn rigardi ĉi-specajn spektaklojn.

«Aldoniĝis moko al turmentoj - daŭrigas Tacitus - kiel envolvi homojn en besthaŭtojn, por ke ilin disŝiru la hundoj, aŭ ilin alnajli al krucoj, aŭ bruligi ilin kiel torĉojn, kiuj lumigis la mallumon vespere. Por la spektaklo Nero disponigis siajn ĝardenojn, kaj organizis cirkajn ludojn, sin miksante kun la popolamaso, surmetante ĉarestran robon, aŭ gvidante vetĉaron. Tiel oni sentis kompaton por tiuj kondamnitoj, kvankam kulpaj kaj turmentindaj, ĉar ili estis oferitaj ne por la publika utilo, sed pro la sadismo de unusola homo».

 

Krucumo de Petro

Inter la krucumitoj de Nero, tre antikva tradicio inkluzivas Petron. Tion atestas Tertullianus, kristana verkisto, komence de la tria jarcento:

«Petro estis krucumita, Paŭlo senkapigita. Ni legu la vivojn de la Cezaroj. Unue Nero sangomakulis en Romo la naskiĝantan kredon. Ja tiam al Petro la talio estis zonita de aliulo kaj ne de li mem, kiam li estis krucumita; ja tiam Paŭlo akiris per la martiriĝo novan naskiĝon».

Komparu tion kun la Evangelio, Joh 21, 18-19: (Jesuo al Petro):

«Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj aliaj vin zonos, kaj portos vin kien vi ne volos. Tion Jesuo diris, aludante, per kia morto Petro gloros Dion»

Johano vems sian Evangelion post la morto de Petro. La esprimo-maniero «etendi la manojn» troviĝas ankaŭ ĉe romiaj verkistoj, por signifi krucumiĝon. La Agoj de Petro, verko de la fino de la dua jarcento, unuafoje parolas pri la krucumo de Petro kum la kapo malsupren.

 

Senkapigo de Paŭlo

La dua fama viktimo de la persekutado de Nero estis la apostolo Paŭlo. Venigite Romon, post kiam li, kiel romia civitano, apelaciis al la imperiestro, Paŭlo dum du jaroj estis sub la milda gardado de unu armeano, kiu lasis al li la liberon prediki la Evangelion. Sed pli poste li estis enkarcerigita, kiel montras lia dua letero al Timoteo. La juĝproceso verdiktis kontraŭ li mortokondamnon. Ĉar li estis romia civitano, la ekzekuto okazis per senkapigo, ekster la urbo, sur la vojo al Ostia.

 

La trofeo de Petro en Vatikano

La nuntempa arkeologio donis neatenditajn konfirmojn al la antikvaj skribaj atestoj. Papo Zefirinus (199-217) citita de Eusebios, atestis:

«Mi povas montri al vi la trofeojn de la apostoloj. Se vi volas iri al Vatikano, aŭ sur la vojo al Ostia, vi trovos la trofeojn de la fondintoj de ĉi tiu Eklezio».

Tiuj ĉi trofeoj, starigitaj de la antikva kristana komunaĵo, memorige de la batalo de la du apostoloj sub la persekutado de Nero, ĝisatingis nian epokon.

En Vatikano la esplorfosado komenciĝis en 1939, okaze de la preparo de la tombo de papo Pio la dekunua. Post la malkovro de interesaj arkeologiaĵoj, papo Pio la dekdua rajtigis plej vastan esploradon. Tiam malkovriĝis la trofeo, de la dua jarcento p.K., sigelita en marmora relikvujo. Troviĝis ankaŭ restaĵoj de la prabaziliko, konstruita de imperiestro Konstanteno.

 

La trofeo de sankta Paŭlo ekster la muregoj

Kiel sur monteto Vatikano, ankaŭ en la tradicia loko de la ekzekuto de Paŭlo konstruiĝis baziliko. La elfosadoj evidentigis ke, malgraŭ ĉiuj rekonstruoj, la centra punkto de la baziliko restis senŝanĝa, sendube ĉar ĝi estis rigardata kiel la tombo de la apostolo. La «Liber pontificalis» (= Libro de la pontifikoj) raportas, ke papo Gregoro la Granda (590-604) ebligis meso-celebri super la tombo de sankta Paŭlo. Tie estas la trofeo, memorige de la «bona batalo» kaj de la «krono de justeco» meritita de la apostolo (kp 2 Tim 4, 7-8).

Carlos Musazzi

(daŭrigota)

 al la indekso


 

CIRILO KAJ METODO STREBIS AL TIO KIO UNUIGAS

 

Okaze de la 1100-a datreveno de la morto de sankta Metodo, papo Johano Paŭlo la dua skribis enciklikon (t.e. solenan cirkul-leteron) titolitan Slavorum Apostoli (= la Apostoloj de la Slavoj), por emfazi la aktualecon de la mesaĝo de Metodo kaj de lia frato Cirilo por la nuntempaj kristanoj.

Jen, resume, la vivo-historio de la du Apostoloj de la Slavoj. Filoj de altrangulo de la orienta romia imperio el Tesaloniko (Greklando), tre inteligentaj kaj kleraj, la du fratoj rezignis promesplenajn politikajn karierojn, por aliĝi al monaĥa vivo-maniero.

En tiu tempo Ratislav, princo de Grand-Moravio, petis por siaj popoloj «episkopon kaj majstron... kapablan klarigi al ili la veran kristanan kredon en ilia lingvo». Mikaelo la tria, imperiestro de Konstantinopolo, konfidis tiun mision al Cirilo kaj Metodo. La du fratoj volonte akceptis tiun taskon, kaj ĉirkaŭ la jaro 863 iris al Moravio, kunportante Biblio-tekstojn, por uzi en la Di-servado, tradukitajn de ili mem en la malnovslavan, kaj skribitajn en nova alfabeto, ellaborita de Cirilo kaj tute taŭga por esprimi la sonojn de tiu lingvo. Temas pri la naskiĝo de la slava literatura lingvo. La Slavoj eliras de prahistorio kaj eniras en la historion.

La misiado de la du fratoj kunhavis rimarkindan sukceson, sed ankaŭ kontraŭstarojn flanke de tiuj, kiuj malaprobis la aplikon de la popola slava lingvo en la liturgio. Cirilo kaj Metodo vojaĝis al Romo, kie papo Hadriano la dua tute aprobis ilian apostolad-manieron. En Romo Cirilo mortis, en 869. Metodo, fariĝinte episkopo, revenis al sia misiejo, kie li trovis novajn malfacilojn; interalie, li estis en karcero dum du jaroj. Venigite al Romo en la jaro 880, li estis tute senkulpigita kaj aprobita de papo Johano la oka. Similan aprobon li ricevis, poste, ankaŭ de la patriarko de Konstantinopolo, Fotios, kiu tiutempe estis en plena komuniĝo kun la Roma Eklezio. Episkopo Metodo mortis - ŝajnas en Velehrad, nuna Ĉeĥoslovakio - en 885, ĝuste antaŭ 1100 jaroj.

 

 Vehlerad, memorloko de S. Metodo en Ĉeĥoslovakio

 

La du fratoj-misiistoj, filoj de la rafinita bizanca kulturo, adaptiĝis al la lingvo kaj al la penso-maniero de la evangelizatoj, ĉar ili estis konvinkitaj, ke la diversaj popoloj el ĉiu lingvo kaj nacio estas vokataj riĉigi la ununuran korpon de la Eklezio. «Entrepreninte sian mision komisiite de Konstantinopolo - skribas la papo en la encikliko - ili serĉis iusence konfirmon de tiu misio, turnante sin al la apostola sidejo de Romo, videbla centro de la Eklezia unueco... La fervora zorgo de ambaŭ fratoj, kaj speciale de Metodo, kaŭze de lia episkopa respondeco, por gardi la unuecon de la kredo kaj de la amo inter la Eklezioj, kies membroj ili estis, nome la Konstantinopola kaj la Roma Eklezioj unuflanke, kaj la Eklezioj naskiĝantaj en la slavaj teritorioj aliflanke, estis kaj ĉiam restas ilia granda merito».

* * *

La aktualeco de la mesaĝo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo klariĝos, se ni komparos ĝin kun la temaro de la dua Vatikana koncilio. Lanĉite de papo Johano la dudektria, por remalkovri la veran vizaĝon de la Eklezio, redoni al ĝi misiistan kaj ekumenan aktivemon, kaj konscion pri ĝia rolo de fermento en la mondo, la Ekumena Koncilio trovas en la agado de la sanktaj fratoj vivan kaj instigan modelon. Ili plenumis sian mision, adaptante la grek-bizancan liturgion al la slavaj lingvo kaj penso-maniero. Ili vivis en epoko de streĉiteco inter la okcidenta kaj la orienta Eklezioj, sed ili restis en kunuleco kun ambaŭ. Tial ilia konduto estas instiga por akceli la reunuiĝon de la Eklezio. Fine, ilia apostolado prezentas imitindan ekzemplon de enkulturiĝo, tio estas, de enkarniĝo de la Evangelio en la kulturon de la evangelizataj popoloj. «La du fratoj - skribas la papo - plenumis sian mision en plena respekto al la tiama kulturo de la slavaj popoloj, sed, krom la religion, ili eminente akcelis kaj plialtigis tiun kulturon mem. Laŭ simila maniero, nuntempe la malnovaj Eklezioj povas kaj devas helpi la junajn Ekleziojn kaj popolojn maturiĝi kaj progresi en sia propra identeco».

* * *

Ekde antaŭ unu jarcento kaj duono Bulgario solenas ĉiujare la «nacian feston de la alfabeto», tio estas la feston de (sanktaj) Cirilo kaj Metodo, iniciatintoj de la bulgara literatura lingvo (la malnovslava, uzita de Cirilo kaj Metodo, estis prabulgara dialekto).

* * *

En la encikliko «Slavorum Apostoli» papo Johano Paŭlo la dua esprimas la deziron ĉeesti «almenaŭ spirite» en Velehrad, por honori sanktan Metodon. La samon deziris ankaŭ multaj kredantoj, tien kunvenintaj la 7-an de julio. Laŭ ili ne temis pri «nur nacia soleno» ĉar (sankta) Metodo apartenas al la tuta Eklezio.

* * *

Dum vojaĝo en orienteŭropa lando, junulo parolis al mi pri sia konvertiĝo al la kristana kredo. Edukite laŭ plej rigora ateismo, li interesiĝis pri la arto de sia lando. Plej granda parto de la artaj verkoj havas kristanajn temojn. Sed kio estas kristanismo? Kiu estas Kristo? El tiuj demandoj devenis nebremsebla scivolo pri la Evangelio; legante ĝin, li malkovris la kredon; fine li petis kaj ricevis la bapton. Esplorante sian kulturan pasintecon, li malkovris la kredon, kaj la sencon de sia vivo. Similan itineron al ni proponas la papa encikliko «Slavorum Apostoli ».

Battista Cadei

 

al la indekso


 

En la 30-a datreveno de la morto de la franca pastro

 

PIERRE TEILHARD DE CHARDIN

- SCIENCISTO KAJ PROFETO -

(1881-1955)

 

Franca aristokrato, pastro jezuita, brankardisto neskuebla en batalo, eminenta paleontologo - ĉiu faceto de la vivo de Pietre Teilhard de Chardin meritus propran eseon. Ĉiu faceto tamen apartenas al nedividebla totalo, ĉar Teilhard estis tiu maloftulo, homo plene integriĝinta. Lia unikeco devenis de tutkore fidela respondo al unika dia voko. Multaj konvinkiĝis, ke temas pri nenio alia ol vokiĝo vere profeta por la Eklezio de nia tempo.

 

Duobla signifo

La signifo de Teilhard ŝajnas al mi duobla.

Unue, li defias kredantojn egale kun nekredantoj en la sfero de ideoj.

Kiel pastro-sciencisto li multe suferis pro la daŭra milito (jen malvarma, jen varmega) inter scienco kaj Eklezio. Li dediĉis sian vivon al la tasko akordigi la veron de scienco kun la vero de kristana revelacio. Pli guste, li profunde rekonis, ke ekzistas nur unu vero, nome Dio mem, en kiu ĉiu homa vero (ĉu religia, ĉu scienca; ĉu alia) trovas sian originon.

Konvinkite de la masiva argumentaro favore al biologia evoluado, li nek perdis siajn nervojn nek pridubis (kiel kelkaj kristanoj) la honestajn motivojn de kun-sciencistoj. En la kadro de evoluanta mondo, kontraŭe, li trovis la krean agadon de Dio nemezureble pli kompleksa kaj grandioza ol la kristanoj ĝis tiam supozis. Poste, kun esplorista aŭdaco, Teilhard komencis antaŭkalkuli la estontan direkton de la homara evoluo. Ne plu fizika ĝi estos, laŭ lia konkludo, sed spirita, en direkto al ĉiam pli perfekta harmonio kaj socia unuiĝo.

Li argumentis, ke la homaro nun kapablas respondeci pri sia propra evoluo - kun risko, kompreneble, de katastrofaj mispaŝoj. Sed li restis optimisma. Vera spirita unuiĝo ja eblos, spite al ĉiu obstaklo, ĉar Kristo mem, enirinte nian mondon kiel homo, jam koncentras kvazaŭ de interne la evolu-procezon. La Kosma Kristo samtempe estas «Omega Punkto», celpunkto al kiu la tuta evolu-procezo altiriĝas, kaj en kiu sola ĝi plenumiĝos.

Due, Teilhard heredigis al ni novajn, tre kuraĝigajn perspektivojn por la spirita vivo. Li forte imponas al la leganto per sia esperoplena spirito, substrekante ĉiam la pozitivajn kvalitojn de la mondo kaj de la homaro, prefere ol la negativajn. Li ja plene konsciis la realecon de la malbono, sed en la fina analizo lia fido al Dio, Kreanto kaj Savanto, subtenis lian optimismam sintenon.

 

Kontaĝa optimismo

La kontaĝa optimismo de Teilhard servas por korekti la negativan tendecon de tro da kristanoj, kiuj, por tiel diri, rezignis pri la «sekulara» mondo (la urĝa homa fortostreĉo) favore al mallarĝa, introverta formo de pieco. En «La Dia Medio» (Le milieu Divin) Teilhard insistas, ke kristanoj akceptu la mondon kaj ĉiun homan taskon kiel kreitajn de Dio kaj sanktigitajn de Kristo. Li petas nin vidi la tutan homan fortostreĉon kiel bonan per si mem, ĉu temas pri politiko, scienca esplorado, komercado, mastrumado aŭ iu ajn alia laŭleĝa okupo. Plene partopreni en la homara tasko superege plenvaloras, ĉar Dio atendas min «ĉe la pinto de mia plumo, mia fosilo, mia broso, mia kudrilo - mia koro kaj mia penso». Apenaŭ necesas emfazi, ĝis kia grado ĉi tiu teilharda sinteno respeguliĝas en la tre pozitiva dokumento «Gaudium et Spes» (pri Eklezio kaj nuntempa mondo) de la Dua Vatikana Koncilio.

 

Nur postmorte

Pietre Teilhard estis profeto ankaŭ en tio, ke el eklezia vidpunkto li vivis kaj mortis preskaŭ sen honoro. Sciencistaj laŭroj abundis, sed liaj originalaj opinioj (kaj, konfesinde, lia kelkfoja neprecizeco de esprimo, ĉar li ne estis profesia teologo) profunde alarmis ekleziajn cenzuristojn. Nur postmorte liaj nun famaj verkoj povis eldoniĝi. Taŭgos do kompletigi la nunan skizon per kompensa mesaĝo de Kardinalo Casaroli, sendita, en la nomo de Johano Paŭlo la Dua, al la Katolika Instituto en Parizo: «Teilhard havis potencan, poezian intuicion pri la valoro de la naturo, stimulan percepton de la dinastioj de la kreitaro, vastegan vizion de mondevoluo ligitan kun nekontestebla religia fervoro. La miriga eĥo de lia esplorado, kune kun lia radianta personeco kaj riĉa pensado, metis neforigeblan stampon sur nian epokon».

Roderic McDermott, Britio

al la indekso


 

MIRINDE VI

 

Mirinde Vi min gvidas Dio mia.

Ripozas mia viv’ en mano via.

Min, tristan, trankviligas pli kaj pli

mirinde Vi.

 

Mirinde Vi, min mia Dio gvidas.

Mi nokte vian stelolumon vidas.

Je man’ min prenas se glitfalas mi,

mirinde Vi.

 

Mirinde Vi min gvidas mia Dio,

se estingiĝas sentoj, pensoj - ĉio,

ĉe mano hejmen min venigu, Di’,

mirinde Vi.

 

Elvira Lippe, Latvio

 

al la indekso


 

INFANO DE FIŜKAPTISTO PREĜAS

 

Vi la lokon vidas, Dio,

kie malaperis vel’,

kie ĉe l’ nigra strio

unuiĝas mar’, ĉiel’.

 

Vi ja vidas paĉjon mian

malproksime sur la mar’.

Helpu por ke reton nian

nun plenigu fiŝoar’.

 

Blovus se venteg’ terura

furiozus akvovast’,

estu sub Via man’ sekura

paĉjo kaj boat’ kaj mast’.

 

Kiam lumo sunradia

brilos en matena hor’

ke boat’ revenu nia

de la malproksima for’.

 

Elvira Lippe, Latvio

 

 

al la indekso


 

LA PAPO EN AFRIKO

 

De la 8-a ĝis la 19-a de aŭgusto papo Johano Paŭlo la dua faris sian trian apostolan vojaĝon en Afriko, kie li vizitis la landojn Togolando, Eburbordo, Kamerunio, Centrafrika Respubliko, Zairo, Kenjo kaj Maroko. En ĉi lasta lando, al 50.000 islamaj junuloj li faris gravan paroladon, el kiu ni citas du fragmentojn.

 

 

Ni, kristanoj kaj islamanoj, havas multajn aferojn komunaj, kiel kredantoj kaj kiel homoj. Ni vivas en la sama mondo, sulkita de signoj de espero, sed ankaŭ de pluraj signoj de angoro. Abrahamo estas por ni la sama modelo de kredo en Dio, de submetiĝo al lia volo ka de fidemo je lia bonkoreco. Ni kredas en la sama Dio, la ununura Dio, la vivanta Dio, la Dio kiu kreas la mondon kaj kondukas siajn kreaĵojn al ilia perfektiĝo...

... Mi kredas ke ni, kristanoj kaj islamanoj, devas agnoski kun ĝojo la religiajn valorojn, kiujn ni havas komunaj, kaj pri ili danki al Dio. Ni ambaŭ kredas en unu Dio, la ununura Dio, kiu estas tuta Justeco kaj tuta Kompato; ni kredas je la grava rolo de preĝado, de fastado, de almozo, de pentofarado, de pardono; ni kredas, ke Jesuo estos al ni kompatema Juĝanto je la fino de l' tempoj, kaj ke post la reviviĝo li estos kontenta pri ni, kaj ni estos kontentaj pri li.

Lojaleco postulas ankaŭ, ke ni agnosku kaj respektu niajn reciprokajn diferencojn. Evidente, plej fundamenta diferenco estas nia vidpunkto rilate la personon kaj la agadon de Jesuo el Nazareto. Vi scias ke, laŭ la Kristanoj, ĉi tiu Jesuo enkondukas ilin en intiman konon de la mistero de Dio kaj en filecan komunikon kun la donacoj de Dio, tiel ke ili agnoskas kaj proklamas Jesuon Sinjoro kaj Savanto. Temas pri gravaj diferencoj, kiujn ni akceptu kun humileco kaj respekto, en reciproka toleremo; tie kuŝas

 

 

al la indekso


 

VIRINAJ RAJTOJ, PROSTITUADO KAJ HOMA DIGNO

 

Kelkaj rimarkindaj datoj

Meksik-urbo 1975. Unuiĝintaj Nacioj proklamas la «Jardekon de la Virino 1975-1985».

Amsterdamo, 16-17 februaro 1985. Internacia Kongreso de la Prostituitinoj, kiuj aprobas Ĉarton de siaj profesiaj rajtoj.

Najrobi, julion 1985. Monda Kongreso de la Virinoj, ferme de la Jardeko de la Virino.

Madrido, 1-6 septembro 1985. Kunsido de la internacia komitato de UNESKO super la temo: «Strategio de batalado kontraŭ la proksenetismo (= t.n. protektado) kaj la seksa ekspluatado de la virinoj».

Ĉu ĉiuokaze temas pri antaŭenpaŝoj por la progreso de la virinoj?

 

La Amsterdama iluzio

En Amsterdamo kunvenis publikulinoj el Britio, Francio, F.R. Germanio, Kanado, Nederlando, Svedio, Svislando, Tajlando kaj Usono, kiuj ellaboris Ĉarton, kiu postulas oficialan agnoskon de ilia profesio, liberecon kunvivi kun «amiko», finon de ĝenoj flanke de la polico ktp.

Kiel pritaksi tiujn starpunktojn? Certe, oni devas respekti ĉian homon, en kia ajn situacio li aŭ ŝi estas. Sed oficialigi la prostituadon signifas oficialigi maldignan situacion. Fakte, malgraŭ ĉiaj iluziaj ŝajnigoj, la realo de la prostituado estas malhoma, ĉiam ligita kun ekspluatado.

«Hodiaŭ kiel hieraŭ, ĝi restos la sama: loko de perforto, de torturo korpa, psika kaj am-afekcia. Kaj loko de malŝato. Malŝato kontraŭ la prostituitaj personoj, sed ankaŭ kontraŭ la du partneroj: prostituistoj (t.n. protektantoj) kaj klientoj, eĉ se ili ŝajnas netuŝataj. La kliento kiu, por akiri pseŭdo-plezuron, iluzian renkontiĝon, fakte nutras kaj vivtenas, per sia mono, la organizitan kaj strukturitan prostituadon».

 

Insultata homeco, fakta sklaveco

Ni devus konscii, ke nia tuta homeco estas insultata de tiu plago.

«Tra ni - deklaris Tanja, postituitino - estas la korpo de la virino kiu estas insultata. Kaj ankaŭ tiu de la viro. Estas la homa persono mem, kiu estas malŝategata. Kaj tion ĉiuj viroj kaj virinoj devus senti. Kaj kial ne reagi?».

En raporto prezentita en 1983 al Unuiĝintaj Nacioj, Jean Fernand Laurent deklaris energie:

«oni povas prijuĝi la prostituadon ennome de la socia higieno, de la religio aŭ de la moralo. Niaflanke, ignorante tute neniun el ĉi tiuj alirpunktoj, ni starigas nin... el la vidpunkto de la homaj Rajtoj, kaj el ĉi tiu vidpunkto... ni rigardas la prostituadon kiel sklavecon».

 

El kristana vidpunkto

La apostolo Paŭlo klare montras, ke la malĉastado estas kontraŭ la homa persono mem, kaj ke pri ĝi havas respondecon kaj la virino kaj la viro, surbaze de la principo, ke ĉe sekskuniĝo viro kaj virino fariĝas «unusola karno».

«Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? Ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne! Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? Ĉar: ili - Li diris - estos unu karno. Sed tiu kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo. Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio?» (1 Kor 6, 15-19).

El tio evidentiĝas, ke la kristana ĉasteco ne ŝuldiĝas al sekso-fobio, al malprogresaj tabuoj, sed al la vera libereco, pri kiu sankta Paŭlo skribas: «Vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen, ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian» (Gal 5,13).

Jen la vera digno, korpa kaj spirita, de ĉiu viro kaj virino.

 

Ĉu estas espero?

Ĉu do ne estas estonteco por la prostuitinoj? Por iliaj personoj ja estas espero! Kondiĉe ke ili liberiĝu de sia vivo-stato. Ekde la pekulino de la Evangelio (Luk 7,36-50) sennombraj estis kaj estas la virinoj kiuj, post mallumaj travivaĵoj, eliris de la tunelo kaj fariĝis brilaj modeloj de virineco, ĉar, post mis-amoj (aŭ fi-amoj), ili lernis la veran amon kaj «multe amis» (Luk 7,47).

Por tion efektivigi necesas solidareca kaj senantaŭjuĝa klopodado de viroj kaj virinoj, kiuj travidigu, per sia morala vivo, la verajn hom-valorajn.

Battista Cadei

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ro Leone Costantini, Italio (abonanto de EK), multjara pioniro de Esperanto;

† D-ro Mario Dazzini, Italio, eksa Prezidanto de Itala Esperanto- Federacio, Ĝenerala Sekretario de ILEI; li ĉiam rilatis favore kaj simpatie al kunlaboro kun IKUE;

† S-ro Pietre Delaire, Francio, senlaca instruisto kaj propagandisto de Esperanto;

† Sac. Louis Georger, Francio, 76-jara, paroĥestro dum multaj jaroj;

† S-ino Maria Grochowska, Pollando;

† S-ro Henriko Litewska, Pollando (li mortis pro strat-akcidento, sub la okuloj de la partoprenantoj en la Spiritaj Ekzercoj en Zagórnik);

† S-ro Stanisław Nowacki, Pollando;

† D-ro Juan Francisco Ochoa Pelaez, Kolombio;

† D-ro Pietro Rizzo, Italio (abonanto de EK), elstara pioniro de Esperanto.

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

PATRINO KUN INFANO

 

Tra landoj mi migris, tre multon mi vidis,

tre strangajn kutimojn kaj morojn aliajn.

Mi miris, kompatis, aprobis aŭ ridis,

sed ĉiam respektis kutimojn la piajn.

Diversaj la bildoj de l’ Dioj ja estis,

teruraj kaj mildaj, majestaj kaj belaj.

Kaj ĉie piuloj preĝadis kaj festis,

kun koroj sindonaj, al kredo fidelaj.

La homoj al bildoj prezentis adoron,

serĉante konsolon, petante la sanon.

Plej multe al mi dolĉimpresis la koron

la bild’ de patrino, sur brako l’ infanon!

 

Marie Hankel (1884-1929)

 

al la indekso


 

PROTOKOLO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE IKUE

dum la 6-a Ekumena Esperanto-Kongreso (Aŭgsburgo, 1.8.1985)

 

Ĉeestis ĉirkaŭ 50 IKUE-anoj, inter kiuj 6 Estraranoj (la Honora Prezidanto Sac. Alfons Beckers; la Unua Vicprezidanto Sac. Lajos Kóbor; la Dua Vicprezidanto Sac. Franjo Gruić; Sac. Albino Ciccanti; Sac. Felice Ruaro; D-ro Josef Kondor), 4 membroj de la Plenumkomitato (S-ro Walter Mudrak el Aŭstrio, S-ino Barbara Poterucha el Belgio, Sac. Bernhard Eichkorn el F.R. Germanio, S-ro S.P. Smits el Nederlando), Landaj Reprezentantaj kaj la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio S-ro G. Maertens.

La proponita tagordo estis legita laŭ EK 6/1985, p. 110.

Post komuna preĝado de «Patro Nia», Sac. Kóbor malfermis la kunsidon salutante ĉiujn partoprenantojn, kaj speciale la Prezidanton de UEA S-ron Maertens kaj la Honoran Prezidantan de IKUE Sac. Beckers. S-ro Maertens respondis, substrekante, ke li salutas la Ĝeneralan Kunvenon kaj deziras al ĝi fruktodonan laboron ne nur kiel Prezidanto de UEA, sed ankaŭ kiel simpla membro de IKUE.

Sekvis la raportoj.

Sac. Ciccanti raportis pri la Itala Sekcio, kiu i.a. eldonas bultenon («Katolika Sento») en itala lingvo en mil ekzempleroj. Li informis pri la projekto starigi en Rimini Esperantan Franciskanan Centron, kaj pri la eldono de informilo en nacia lingvo pri ĉi tiu projekto.

S-ro Maertens tre varme subtenis la proponon pri la Esperanta Franciskana Centro, kaj aldonis, ke tiu aranĝo estus tre grava kontribuo okaze de la Jubilea Jaro.

D-ro Kondor informis pri la Germana Sekcio, kaj pri la eldono de la sesa serio de glumarkoj por la helpo al la lepruloj (ĝisnuna profito ĉirkaŭ 47.000 germanaj markoj).

S-ro Smits raportis pri la Nederlanda Sekcio kaj pri la stagnado de la membronombro en tiu lando.

S-ro Mudrak informis pri la Aŭstria Sekcio, kiu fakte estas fakgrupo de Aŭstria Esperanto-Federacio, kaj pri bona kunlaboro kun la gazetaro.

Sac. Beckers parolis pri la Belga Sekcio kaj pri la ĉiujara pilgrimo al Banneux.

S-ino Edita Fiutak, kiu anstataŭis la polan Landan Reprezentanton S-inon Franciska Bardecka, laŭtlegis ŝian tre detalan raporton pri la Pola Sekcio, kiu agas en la kadro de la paroĥa animzorgado. Sac. Stanisław Stolc aldonis informon pri la animzorgado en la Pomerania regiono de Pollando.

Sac. Kóbor parolis pri helpo (interalie, pri distribuado de EK) en Hungario, Ĉeĥoslovakio, Litovio kaj Rumanio.

S-ino Alberta Casey informis pri la Usona Sekcio, substrekante la kreskon de la nombro de la IKUE-anoj en Kalifornio pere de anoncoj en lokaj gazetoj.

Sekve Sac. Eichkorn raportis pri la punktoj 3, 4 kaj 5 de la tagordo, laŭ la decidoj de la estrarkunsido de 31.7.1985 (v. la koncernan protokolon).

La punktoj 6, 7 kaj 8 de la tagordo forfalis, pro la manko de responsuloj (*).

Pri misia kaj karitata agado raportis Sac. Ruaro.

Al punkto 10 Sac. Eichkorn proponis al decido: «La Ĝenerala Kunveno subtenas la proponon okazigi altnivelan kunvenon ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo; samtempe oni esploru la eblecon por Internacia Instituto de Teologiaj Studoj. Sac. Duranti subtenas la aferon». Unuanime akceptita per voĉdono.

Al punkto 12, neniu decido estis matura pri organizado de IKUE-Kongreso en Pollando en la Jubilea Jaro. Polaj IKUE-anoj proponas Ĉenstoĥovon aŭ Niepokalanów (agadlokon de Sankta Maksimiliano Kolbe) antaŭ la Universala Kongreso.

Al punkto 13, Sac. Eichkorn postulis subteni la fonduson por aperigi la esperantlingvan Misalon, kaj ĉiujn aliajn fondusojn.

Fine de la kunveno, S-ro Mudrak donacis al la Centra Oficejo de IKUE la unuan kolekton de «Espero Katolika», kiun legis iam la Sankta Papo Pio la Deka.

Komuna preĝo finis la Ĝeneralan Kunvenon.

protokolis: Lech Kosieniak

 

(*) Post la kunveno, Sac. Angelo Duranti, pripensante la gravecon de la afero kaj vidante ke neniu disponiĝas (ankaŭ Sac. Eichkorn estis pro troa okupiteco rifuzinta), proponis sin kiel responsulon por Ekumenaj aferoj de IKUE, kaj la Prezidanto Sac. Magnani ĝin aprobis.

 

 

al la indekso


 

PROTOKOLO DE LA ESTRARA KUNVENO DE IKUE

dum la 6-a Ekumena Esperanto-Kongreso (Aŭgsburgo, 31.7.1985)

 

Ĉeestis 6 Estraranoj (Sac. Alfons Beckers, Sac. Lajos Kóbor, Sac. Franjo Gruić, Sac. Albino Ciccanti, Sac. Felice Ruaro kaj D-ro Josef Kondor), 4 membroj de la Plenumkomitato (S-ro Walter Mudrak, S-ino Barbara Poterucha, Sac. Bernhard Eichkorn, S-ro S.P. Smits), 2 Landaj Reprezentantoj (S-ino Edita Fiutak reprezente de S-ino Franciska Bardecka el Pollando, kaj S-ino Alberta Casey el Usono), 2 Prezidantoj de Landaj Ligoj (S-ro René-Claude Colas el Francio kaj S-ro Raymond Lecat el Belgio), kaj 3 gastoj.

La Prezidanto de IKUE, Sac. Duilio Magnani, ne povis partopreni la kunsidon kaŭze de familiaj aferoj. Prezidis la kunvenon la Unua Vicprezidanto Sac. Lajos Kóbor, kiu malfermis la kunsidon salutante ĉiujn ĉeestantojn kaj precipe la Honoran Prezidanton Sac. Beckers. Sac. Beckers proponis sendi al Papo Johano Paŭlo la Dua telegramon kun jena teksto: «Centoj katolikaj esperantistoj kunvenintaj en Aŭgsburgo por sia kongreso internacia, celanta uzi lingvon Esperanto je la servo de la Eklezio, respekte ĉe la piedoj de Lia Papa Moŝto oferprezentas al Li respektegon, obeemon kaj amon filan kaj humile petegas la apostolan benon por siaj laboroj. La Prezidanto de IKUE Magnani». La teksto de la telegramo estis aprobita unuanime.

Sac. Eichkorn prezentis por la decido de la Estraro provizoran Agadplanon de IKUE, pli frue preparitan, kaj pridiskutitan dum la laborkunvenoj de IKUE okazintaj la 29-an kaj la 30-an de julio. Post la diskuto kaj kelkaj amendoj kaj korektoj, la teksto estis unuanime akceptita de la Estraro (*).

Fine, Sac. Stanisław Stolc el Pollando proponis okazigi IKUE-kongreson dum la Jubilea Jaro 1987 en Pollando (Ĉenstoĥovo aŭ Niepokalanów). La estrar-decido sekvos poste.

Protokolis: Lech Kosieniak

(*) La teksto de la Agadplano estas publikigita aparte.

 

al la indekso


 

AGADPLANO DE IKUE

 

1) Sud-Ameriko estas grava celo de IKUE-agadoj. Ĉiu aganto de IKUE strebu disvastigi sian agadon ankaŭ al sudamerikaj landoj. Precipe Espero Katolika (EK) faru tion.

2) La Centra Oficejo (C.O.) de IKUE eldonas:

2.1.) novan Kristanan Esperantistan Jarlibron kiel Jubilean Jarlibron 1987, kun aŭ sen KELI;

2.2.) IKUE-Historion de Hoen, prespretan. Beckers raportu al la C.O. la detalojn kiel eble plej baldaŭ kun letero de Hoen.

3) La Estraro honoras s-ron Hoen pro liaj meritoj pro lia verkado de la IKUE-Historio kaj pro lia helpo por ĝia presado. La C.O. klopodu havigi por S-ro Hoen la medalon «Pro Ecclesia et Pontifice» ĉe Vatikano.

4) Pastro Eichkorn estas komisiita gvidi Informan kampanjon «Esperanto kaj Meslibro», laŭ lia propra propono. Ĉiuj IKUE-instancoj kaj IKUE-membroj estas petataj subteni tiun kampanjon laŭpove:

4.1.) Preparoj:

a. Eichkorn preparos informan materialon pri la kampanjo;

b. tiuj informoj estos publikigataj en EK;

c. Eichkorn dissendos ilin al ĉiuj Landaj Reprezentantoj (LR) kaj al ĉiuj IKUE-anoj.

La kostojn por a. kaj c. portos fonduso Messkirch.

4.2.) Kampanjo:

a. ĉiu LR traduku la leterojn al episkopoj kaj paroĥestroj kaj dissendu la tradukojn al la IKUE-anoj;

b. ĉiu LR serĉu konvena(j)n persono(j)n, kiu(j) vizitu sian episkopon,

- transdononte la informan materialon;

.           - petonte donacon por la nova MesIibro;

- sendonte la monon al la fonduso «Liturgio» ĉe IKUE.

c. LR petas la membrojn de IKUE viziti sian paroĥestron (kaj laŭeble najbaran aŭ alian konatan), kaj agi kiel supre 4.2.b.

5) Ĉiu LR klopodu starigi fonduson por sia agado:

5.1.) nutrota per 5% de la ĉiujaraj membrokotizoj,

5.2.) per la duono de la membrokotizo de nova membro en la unua jaro,

5.3.) kaj per donacoj.

5.4.) La C.O. proponas al la LR la plej bonan vojon sekurigi la enspezojn de tiu fonduso.

5.5.) Pri la fonduso la LR disponas kadre de sia agado kiel LR. Dua persono estu rajtigita disponi pri la fonduso, kaze de nepovo de la LR. La LR submetas la enspezojn kaj elspezojn de la fonduso ĉiujare al la subskribo de tiu dua persono.

6) IKUE proponas kaj petas ĉiun Esperantiston, testamente donaci siajn esperantaĵojn al iu daŭra Esperanto-institucio, precipe al la Katolika Universitato en LubIino (Pollando), Esperanto-fako.

7) Radio Vatikana (RV) Esperanto-fako, estas petita, prepari serion pri la Jubilea Jaro de Esperanto, ekz. serion da raportoj el la enhavo de la agadplano de IKUE (rigardu 8).

8) La IKUE-Estraro akceptas la Provizoran Agadplanon (duan eldonon, tralaboritan en IKUE-laborrondoj en Aŭgsburgo 1985) kiel Agadplanon de IKUE. Tiu agadplano estas kompletigota de pastro Eichkorn. Ĉiuj ŝanĝoj estu anoncitataj al li. La agadplano estos metita antaŭ ĉiu ĝenerala kunveno de IKUE.

9) La Prezidanto de IKUE, sac. Magnani, estas honorita de la Estrarkunveno pro la granda laboro farita de li por IKUE kaj Esperanto en la Eklezio. Nia danko estu nia kunlaboro laŭ la farita agadplano.

10) Same ni honore mencias kaj dankas la grandajn laborojn de d-ro Antonio De Salvo kaj de prof. Battista Cadei, kune kun s-ro Carlo Sarandrea.

11) EK estas petita, krom la supre menciitaj taskoj:

11.1.) aperigi regule artikolojn rilate al la agadplano de IKUE, ekz. artikolojn de sac. Ruaro pri Misia agado, ktp;

11.2.) regule informi pri la fondusoj de IKUE kaj atentigi al ties subteno;

11.3.) regule almeti aliĝilojn por IKUE (rigardu 12).

12) Por pligrandigi la membro-nombron, ni petas:

12.1.) pastron Eichkorn, verki allogan informilon pri membreco en IKUE, kaj disponigi ĝin al C.O., LR kaj ĉiuj interesiĝantoj. Li promesas tion fari ĝis 1986;

12.2.) C.O.-n, LR-ojn kaj IKUE-anojn, laŭeble almeti ĝin al siaj poŝtajoj, kaj precipe persone alparoli homojn por ebla membreco aŭ financa subteno;

12.3.) ni instigas la LR-ojn al daŭra varbado per la metado de la duono de la unuajara membrokotizo en ilian landan fonduson (rigardu 5).

13) Pastro Ciccanti estas petita prepari jubilean medalon laŭeble kun la bildo de la Papo. Pruntedonos al li la riskon Fonduso Messkirch. Ĉiuj rajtoj de detaloj estas ĉe Ciccanti kaj Eichkorn. La gajnoj estu je dispono al C.O. por la Historio de IKUE (rigardu 2.2); sed unue la pruntedonita mono devos esti repagita. Ciccanti prizorgos la vendadon, ankaŭ pere de UEA.

14.1) RV, Esperanto-fako, informu pri la Fonduso «Radio Vatikana» per speciala stampo ĉiam surmetenda sur la oficialajn respondleterojn de RV.

14.2) Se tiu Fonduso estos sufiĉe granda, C.O. kune kun RV presigu specialan karton uzendan kiel respondkarton, kun specialaj informoj pri Esperanto en Eklezio kaj mondo kaj kun indiko de la Fonduso «Radio Vatikana» ĉe IKUE.

15) Sac. Kóbor estas petita ellabori laborplanon de la IKUE-eblecoj en Orienta Eŭropo.

 

al la indekso


 

KONGRESAJ DISERVOJ EN AŬGSBURGO

 

Okaze de la 70-a Universala Kongreso de Esperanto en Aŭgsburgo (F.R. Germanio), dimanĉe 4.8.1985, en la katolika preĝejo de S. Antono, pli ol mil kongresanoj (katolikoj kaj protestantoj) partoprenis en la S. Meso, kiun kuncelebris 11 pastroj sub la gvido de sac. Lajos Kóbor el Hungario. Predikis sac. Franjo Gruić el Jugoslavio, kaj la tutan solenan Diservon gvidis sac. Josef Grabmaier el F.R. Germanio.

Dum la S. Meso okazis premiera prezento de la kvarparta oratoria verko «Gloro kaj Paco», en moderna muzika stilo kun originala Esperanto-teksto, por koruso, trombona orkestro kaj orgeno, verkita de Fridolin Limbacher, kiu mem gvidis la Oratorion. Kantis kaj ludis la paroĥa koruso kaj orkestro de la preĝejo S. Maria Thalkirchen el Munkeno (kies paroĥestro estas sac. Grabmaier). Kantis ankaŭ la koruso kreita de esperantistoj (ĵus partoprenintaj la 6-an Ekumenan Kongreson en Aŭgsburgo mem), sub la gvido de pastoro Adolf Burkhardt, prezidanto de KELI.

Menciinde estas, ke preskaŭ dum la tuta Universala Kongreso en la preĝejo S. Antono estis celebritaj S. Meso kaj Vespro en Esperanto.

Merkrede 7.8.1985, en la baziliko de S. Ulriĥo kaj Afra, okazis ekumena Diservo: la multnombrajn ĉeestantojn salutis, en la nomo de la episkopo de Aŭgsburgo (mons. Josef Stimple), la dekano de la baziliko, Georg Beis. Predikis pastoro Burkhardt.

(Laŭ informoj aperintaj en «Heroldo de Esperanto» 10-11/1985)

 

al la indekso