Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1985

al la indekso de jarkolekto 1980-1989

 

 

 

Sur la kovrilo: repertura foto pri la temo "junuloj, espero de la mondo".

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj!

 

Pluraj el vi ricevos ĉi-revueton meze de la feriado, kiun ni al ĉiuj deziras plej feliĉa.

La «junuloj» estas unu el la temoj de ĉi tiu numero. En ĉefartikolo ni traktas pri «junula amo» laŭ la mesaĝo de la papo okaze de la junular-jaro.

Alia temo koncernas la historiajn atestojn pri la aktivado de la apostoloj Petro kaj Paŭlo en Romo; ĝi estas daŭrigota en la venon­taj numeroj.

Vi povos legi ankaŭ kontribuaĵojn senditajn de legantoj (ĉi-foje el Usono kaj Sovetunio).

 

La redaktoraro

 

al la indekso


 

 

 

BIBLIOLETERO: ĈIUTAGA EVANGELIA PREĜO

 

La aŭtorino ĉiumonate verkas «Biblioleteron». Tre volonte ni represas la ĉi-suban.

 

Karaj geamikoj!

 

Ĉu vi jam havis unufoje la ideon uzi la Biblion kiel preĝlibron? «Kompreneble!», eble vi diras. «Ni preĝas do ĉiam denove la psalmojn. Vi mem, en iu biblioletero, nomis la psalmojn la preĝ-libro de Jesuo!». Jes, ja! Sed ĉu vi jam uzis la Novan Testamenton kiel preĝ-libron? Mi ne pensas pri la konataj tekstoj «Magnificat», «Benedictus», aŭ «Nunc dimittis», la kanto de Simeon, kiuj estas uzataj en la breviero de la Eklezio.

Mi mem ne havis tiun ideon pli frue. Mi lernis tion en la semajno post Pasko, kaj tio impresis min. Nun mi volas peti vin, ke ni kune provu preĝi kun la Nova Testamento, el la Nova Testamento, preĝi la Novan Testamenton.

 

 

 

 

 

«La kristanoj remalkovras la Biblion. Ili komprenis, ke ĝi estas Parolo de Dio, ili ĝin serĉas kiel Parolon de Dio, kaj klopodas travivi ĝin tia. La Biblio estas kvazaŭ mapo, se vi ĝin legas, vi orientiĝas: Ĝi montras la vojon al la vera patrolando: Dio» (C. Carretto).

 

 

 

 

 

Preĝi - tio signifas: starigi kontakton kun Dio. Ni povas fari tion, ĉar Li lasas sin alparoli de ni. Li turnas nian atenton al Si - sen nia scio - kaj ni opinias, ke ni mem volas preĝi al Li. Preĝi ne signifas paroli al Dio en bonaj kaj belaj tekstoj, sed diri al Li, kio min kortuŝas. «Diri» estas tre ĝenerala vorto. Eble ankaŭ vi travivis situacion, kiam oni nur povas krii, kiam oni eĉ alkrias Lin, aŭ kiam oni nur povas ĝemi, senvorte, senparole, mute. Sed estas konsole scii, sperti: Li komprenas min! Li aŭskultas min! Antaŭ kelkaj jaroj diris lernantino al mi: «Mi neniam preĝas! Mi nur priparolas al Dio, kio min kortuŝas, kio plaĉas al mi aŭ ne plaĉas de Li!». Ŝi miregis pri mia respondo, ke tio estas la plej bona preĝo, ĉar tio estas persona preĝo.

La Novan Testamenton preĝi? Kiel fari tion? En la Nova Testamento mi legas multajn frazojn, kiujn homoj diras al Jesuo: petojn, kiujn ili direktas al Li; demandojn, kiujn ili starigas al Li, ktp (cetere, ankaŭ en la Malnova Testamento oni povas trovi tiujn preĝojn abunde. Mi limigis min, en ĉi tiu monato, al la Nova Testamento. Eble je alia monato mi serĉos en la Malnova Testamento). Ĉiuj tiuj vortoj estas laŭsence preĝ-vortoj. Esprimas la blindulo antaŭ la pordegoj de Jeriĥo sian bezonon de helpo; konfesas Petro esti pekulo; laŭdas virino Marian, la patrinon de Jesuo.

 

 

 

 

 

 

«La fokuso, de la estonta granda unuiĝa movado de la kredantoj el la tuta mondo, estos ĝuste la preĝado, tio estas nia kredo-travivo de la ĉeesto de la Absoluta Estulo en ni. Rigardu ĉi tiun vizaĝon de preĝanta homo. Evidentas, ke li spertsentas sin «loĝata» de la Spirito de Dio. Ĝuste en nia plejinterno ni retrovos la unuecon de ĉiuj homoj» (C. Carretto).

 

 

 

 

«Bonege», vi diras. «Sed kion signifas ĉi tio por mi, por ni?». Tio estas nun mia propono, kion mi mem devas ekkoni. Ni provu - estas mia invito al vi - fari tiujn preĝ-vortojn niaj preĝ-vortoj. Nun mi estas la blindulo antaŭ Jeriĥo, kiu preĝas: «Sinjoro, faru, ke mi ricevu vidpovon!». Mi devas pripensi, kie mi estas blinda, ĉar mi vidas per miaj okuloj. Saint Exupéry diras en «La eta Princo»: «Oni vidas bone nur per la koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj».

En ĉi tiu monato mia propono por la biblia legado estas propono por la meditado, por la interparolo kun Li. Mi elektis mallongaj;n vortojn, kaj mi skribis la plej gravan frazon kiel «temon de tago» post la biblia vorto. Mi mem ne scias, ĉu tio estas bona. Ni provu tion kune, ĉar por Jesuo ne gravas, kiom da kilometroj nin disigas aŭ ĉu vi legas la tekston je la sepa matene kaj mi legas ĝin je la dudekdua vespere. Jesuo vidas nian komunan klopodon pri Lia vorto, pri serĉado de Lia piedspuro en nia vivo.

Vi scias, ke mia elekto de bibliaj vortoj ĉiam estas nekompleta kaj subjektiva. Sed mi esperas, ke ĝi povos denove helpi nin konatiĝi plibone kun Jesuo, kaj vidi Lian piedspuron en nia vivo.

Kore salutas vin ĉiujn

 

via fratulino Theotima Rotthaus, Messkirch, F.R. Germanio

 

«Vin, kiu hejmas

funde de mia koro,

Vin mi atingu,

funde de mia koro»

(Talmuda kanto)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  1. Sinjoro, Vi povas min purigi (Mat 8,1-8)

  2. Nur parolu vorte kaj mia knabo saniĝos (Mat 8, 5-13)

  3. Savu, ni pereas! (Mat 8, 23-27)

  4. Venu kaj metu vian manon sur ŝin kaj ŝi vivos! (Mat 9, 18-26)

  5. Kompatu nin, ho filo de David! (Mat. 9, 27-31)

  6. Sinjoro, ordonu min veni al Vi. Savu min! (Mat 14, 28-33)

  7. Klarigu al ni Vian vorton! (Mat 15, 12-20)

  8. Kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? (Mat 19, 16-22)

  9. Kompatu nin! (Mat 20, 29-34)

10. Kompatu mian filinon! (Mat 15, 21-28)

11. Vi estas (por mi) la Kristo! (Mat 16, 13-20)

12. Klarigu al ni la parabolon! (Mat 13,31-43)

13. Jen la sklavino de la Eternulo: estu al mi laŭ via diro (Luk 1, 35-38)

14. Foriru de mi, Sinjoro, ĉar mi estas pekulo! (Luk 5, 1-11)

15. Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? (Luk 7, 18-23)

16. Mi Vin sekvos, kien ajn Vi iros! (Luk 9, 57-58)

17. Majstro, mi petegas Vin rigardi mian filon (Luk 9, 37-43)

18. Sinjoro, instruu nin preĝi! (Luk 11, 1-4)

19. Feliĉa la ventro, kiu naskis Vin! (Luk 11,27-28)

20. Patro, mi pekis kontraŭ Vi! (Luk 15, 11-24)

21. Sinjoro, aldonu al ni fidon! (Luk 17, 5-6)

22. Ho Dio, estu favora al mi pekulo! (Luk 18, 9-14)

23. Sinjoro, vidu, mi donacas... (Luk 19, 1-10)

24. Jesuo, memoru min, kiam Vi venos en Vian regnon! (Luk 23, 40-43)

25. Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere (Luk 24, 25-35)

26. Rabeno, kie Vi loĝas? (Joh 1, 35-39)

27. Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon (Joh 4, 7-18)

28. Mi ne havas iun homon (Joh 5, 1-9)

29. Sinjoro, al kiu ni iru? (Joh 6, 66-71)

30. Sinjoro, jen, tiu kiun Vi amas, estas malsana! (Joh 11, 1-6)

31. Jes Sinjoro, Vi scias, ke mi Vin amas! (Joh 21, 15-19)

 

 

al la indekso


 

Pripensoj super la papa mesaĝo al la junuloj

 

JUNULOJ, VI STREBU AL “VERA” AMO

 

Amo: sopiro de ĉiu junulo; aventuro de ĉiu viro kaj virino; ŝlosilvorto de ĉiu vere kristana vivo.

Pri ĝi parolas papo Johano Paŭlo la Dua en sia mesaĝo (datita 31.3.1985) al la tutmondaj junuloj kaj junulinoj okaze de la Internacia Junulara Jaro. La papo asertas, ke la morala leĝo, bazita sur amo, estas gravurita en la koro de ĉiuj homoj, kaj li citas:

«La morala leĝo - diras la ĉina Konfuceo - ne multe estas for de ni... La saĝulo nemulte eraras koncerne la moralan leĝon. Li havas jenan principon: ne faru al aliuloj tion, kion vi volus ke oni ne faru al vi». Antikva japana majstro (Dengyo Daishi, aŭ Saicho, 767-822 p.K.) instigas esti «forgesema pri si mem, bonfara al aliuloj, ĉar ĉi tie kulminas amikeco kaj kompatemo». Kaj kiel ne mencii pri Mahatma Gandhi, kiu rekomendis la «forton de vero» (satyagraha), kiu venkas sen perforto per la interna dinamismo mem de ĉiu ĝusta faro?».

En la Evangelio ni ricevas la plej profundan revelacion de la leĝo de amo, kiu fontas el Dio mem, kiu tiom amis la mondon, ke li sendis al ni Jesuon Kriston. La papo klarigas tion komentante la fragmenton de la Evangelio laŭ Mateo, en kiu junulo pridemandas Jesuon, kion fari por heredi la eternan vivon:

«Jesuo al li diris: “Vi konas la ordonojn: ne mortigu; ne adultu; ne trompu; respektu viajn gepatrojn”. Kaj li respondis al Jesuo: “Majstro, ĉi tion mi observis ekde mia junaĝo”. Kaj Jesuo, fikse rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: “Nur unu afero al vi mankas: iru, vendu ĉion, kion vi havas; kaj donacu al malriĉuloj; kaj venu, sekvu min!”» (Mar 10, 19-21).

La kristana vokiĝo konsistas en sindona respondo al tiu amrigardo de Jesuo, kiu diras: venu, sekvu min. La kristanaj vokiĝoj estas diversaj: pastra, misiista, humana, geedza... sed ĉiujn devas karakterizi senmezura sindono kaj amo.

La papo dediĉas parton de sia mesaĝo al la geedza amo. Ĝin sanktigis Jesuo Kristo. Sekve de tio, la veraj kristanoj travivas la geedzan amon en maniero malsama ol la laŭmoda filozofio kaj konduto. Johano Paŭlo la Dua deiras de siaj personaj spertoj kiel animzorganto de la junuloj en Krakovo:

«Multfoje en mia vivo mi iusence akompanis pli proksime ĉi tiun amon de gejunuloj. Dank’ al tiu ĉi sperto, mi komprenis kiom esenca estas la problemo ĉi tie traktata, kiom ĝi estas grava kaj granda. Mi pensas, ke la estonto de la homo decidiĝas grandparte sur la vojoj de ĉi tiu amo, komence junaĝa, kiun vi kaj ŝi... kiun vi kaj li malkovras sur la vojoj de via junaĝo. Ĝi estas - oni povas diri - granda aventuro, sed estas ankaŭ granda tasko.

 

 

«Mi pensas, ke la estonto de la homo decidiĝas grandparte sur la vojo de ĉi tiu amo, komence junaĝa, kiun vi kaj ŝi... kiun vi kaj li malkovras sur la vojoj de la junaĝo» (Johano Paŭlo la Dua).

 

 

 

 

La vojo estas foje peniga sed fidemo kaj ĝojo ne ĉesos dum ili marŝos mane-ĉe-mane direkte al komuna celo.

 

Hodiaŭ, la principoj de la kristana geedza moralo en multaj medioj estas prezentataj laŭ misa bildo. Oni klopodas altrudi al vivmedioj, kaj ec al tutaj socioj, vivmodelon, kiu sin proklamas «progrerema» kaj «moderna». Ĉe-okaze oni rimarkas, ke laŭ ĉi tiu vivmodelo la viro, kaj eble precipe la virino, el subjekto estas transformata al objekto (objekto de specifa manipulado), kaj la tuta granda enhavo de la amo reduktiĝas al «plezuro», kiu, eĉ se ambaŭflanka, restus esence egoisma. Fine, la infano, kiu estas la frukto kaj la nova enkarniĝo de la amo de l’ duopo, pli kaj pli fariĝas «ĝena aldonaĵo».

 

 

 

 

 

 

 

La infano estas la frukto kaj la nova enkarniĝo de la amo de la geedza paro. Ĝi ne devas esti rigardata kiel «ĝena aldonaĵo»...

 

 

 

 

 

La materiisma kaj konsumisma civilizo invadis ĉi tiun tutan konsiston de la geedza kaj gepatra amo, kaj de ĝi forprenas tiun profunde homan enhavon, kiu ekde sia origino estis penetrita ankaŭ de Dia marko kaj reflekto.

Karaj junaj geamikoj!

Ne permesu forpreni de vi ĉi tiun riĉaĵon! Ne enkadrigu en via vivprojekto enhavon misformitan, reduktan, kaj falsan: la amo «plezuriĝas per la vero» (1 Kor 13, 6). Vi serĉu tiun veron, tie kie efektive ĝi estas! Se necese, vi estu rezolutaj iri kontraŭ la fluo de la cirkulantaj opinioj kaj de la propagandataj sloganoj! Ne timu la amon, kiu prezentas precizajn postulojn al la homo. Tiuj ĉi postuloj, tiaj kiajn vi trovas en la konstanta instruo de la Eklezio - ja kapablas igi vian amon vera amo».

Vera amo ne konsistas el vortoj, sed el vivo. Ĝi obeas la leĝojn, kiujn Dio metis en la naturon. Ĉar la fonto de la amo estas Dio, kiu kreis la viron kaj la virinon laŭ sia bildo» (Gen 1,26).

La devioj el ĉi tiuj principoj kondukas al malfideleco, prostituo, pornografio, entute al la seniluziiĝo de mis-amo. La junuloj, tuj laŭiras la krutan vojon de vera amo, donas eternan sencon al sia vivo. Ĉi tie la vorto «eternan» ne estas trompa troigo de amindumanto.

 

 

 

 

Johano Paŭlo la Dua, iama Karol Wojtyła, estas granda amiko de la gejunuloj.

En la foto: dum publika aŭdienco, cirkaj klaŭnoj prezentas gajan programeron.

 

 

al la indekso


 

KONTRAŬ PRAKTIKA ATEISMO: AMPRAKTIKO

 

Da ateistoj en nia mondo ekzistas du grupoj: la «teoriaj ateistoj», kiuj elpensis plenan teorion, kun logikaj argumentoj, kontraŭ la ekzisto de Dio; kaj la «praktikaj ateistoj», kiuj, kvankam ne povante doni klarajn kialojn pro sia ateismo, forte sentas ke ili loĝas en mondo sen Dio.

 

 

Teoriaj ateistoj: parado en Germana Demokrata Respubliko (foto LDC)

 

Dialogi kun la teoriaj ateistoj ĉiam gravas. Memorinde estas, tamen, ke la konvertiĝo de teoria ateisto estas raraĵo, pro la fakto ke, el la diversaj specoj de homa konvertiĝo, tiu intelekta estas la plej malfacila. Dum ni daŭrigas niajn dialogojn kun teoriaj ateistoj, restas multoble pli da praktikaj. Ĝuste ĉar ilia ateismo estas praktika, la batalo mem kontraŭ tia ateismo estas profunde praktika; ĝi estas, tre simple, la praktiko de karitato.

Ni konsideru la junulon aŭ junulinon, kiu forfuĝas el la gepatra domo, kiel ekzemplon de la hodiaŭa praktika ateisto. Tia persono ne diras eksplicite: «Ne estas Dio»; tamen, liaj aŭ ŝiaj agoj montras, ke ne estas rekonata la ĉeesto de Dio en la vivo. Predikantoj kaj katekizantoj konstatas, ke la kristana atesto pri Dio kiel «ama Patro» ne havas signifon por iu, kies naturaj gepatroj aŭ ne ĉeestas aŭ ne plenumas siajn familiajn devojn. Eĉ en bonaj domoj estas ribelemaj gejunuloj, kiuj simple ne sentas la gepatran amon. Tial, el bonaj domoj kaj el malbonaj domoj, le gejunuloj - la praktikaj ateistoj - forfuĝas.

Se ni ankoraŭ loĝus en pli simpla mondo, la problemo de ĉi tiu speco de praktika ateismo atingus solvon tre rapide, laŭ la maniero de la malŝparema filo (Luk 15, 11-32). Bedaŭrinde por la hodiaŭaj gejunuloj, la plej grava tragedio, kiu atendas ilin, estas ne simpla malsato, sed fizika, ekonomia kaj psika sklaveco. En la urbo Novjorko, ekzemple, miloj da alvenintaj junaj forfuĝintoj subite spertas kruelan enĉenigon fare de la gemastroj de la «seks-industrio»: tiuj, kiuj uzas la korpojn de gejunuloj por prostituado, por pornografiaj eldonaĵoj kaj filmoj, kaj por ĉiu imagebla maldigna ago.

La krimuloj de la seks-industrio efektive diras al la gejunuloj: «Vi estas ilo, uzenda por la plezuro de niaj klientoj kaj por nia ekonomia riĉigo. Se vi provos eskapi, ni mortigos vin». IIi ne diras eksplicite: «Ne estas Dio»; tamen, ili efektive diras: «Mi estas via dio, kaj vi estas mia sklavo». Por multaj gejunuloj, se estas en ili iu ajn fajrero da espero por la eltrovo de signifo en la vivo, la fajero nun kvazaŭ estingiĝas.

 

Sed ne tute. Ĉar, meze de la fivendejoj de la novjorka seks-industrio, estas signo de espero por la junaj gesklavoj. Dum pli ol jardeko la franciskana patro Bruce Ritter (elp. Brus Ritr) laboras inter la forfuĝintaj gejunuloj, esperante savi kelkajn el ilia kruela sorto. Multaj gekunlaborantoj helpas lin ĉe lia «Covenant House» (Alianca Domo) sur la Manhatan-insulo.

La alveninta junulo aŭ junulino havas esperon, ke la Alianca Domo estos solvo por lia/ ŝia netolerebla stato; sed la espero ofte estas malforta, ĉar gejunuloj, unufoje trompitaj fare de la seks-industrio, povas fidi en nenio. Ili estas treege suspektemaj, kiam ili unue alvenas al la Alianca Domo. Ili interpretas la plej simplajn agojn de karitato kvazaŭ ili havus fian signifon. La espero de la gekunlaborantoj de la Alianca Domo estas, ke la gejunuloj restos sufiĉe longe, por lerni, kia estas vera amo.

Patro Bruce karakterizas la problemon per la vortoj de unu tipa praktika eks-ateistino:

«Mi estus freneza aŭ mortinta aŭ en karcero, se mi ne estus veninta ĉi tien. Mi havis nenien por iri. Jen kial mi venis ĉi tien.

La stabanoj estas ĝentilaj kaj helpis min multe. Ili ne petis, ke mi estu dankema, sed mi ja estas.

Strange estas, ke homoj, kiuj neniam konis min, volas helpi min. Bruce diras, ke multaj homoj sendas al li kelkajn dolarojn - kiam eblas - por helpi min kaj aliajn gejunulojn.

Jen, mi ne estas tre bela... kaj mi ne estas la plej bona knabino en la mondo.

Ĉu ili sendas monon pro amo? Mi ne povas repagi ilin, iel. Ĉu ili faras tion pro amo? Ili ne konas min. Se ili konus min, ĉu ili ankoraŭ ĝin farus?

Bruce diras, ke li informas siajn geamikojn, ke mi estas bona. Eble li pensas tiel. Mi konfuziĝas pri tio.

Mi konfuziĝas foje pri amo kaj mono, kaj kial mi agas iel, kaj kial homoj agas iel. Malfacile estas, kredi iun ajn. Foje mi eĉ ne konas min mem - ĉu mi mensogas aŭ verdiras aŭ kio.

Mi timas, fari ĝin pro amo. «Ĝin» signifas ion ajn. Al ĉiu ajn. Ne temas pri sekso. Temas pri io ajn. Malfacile estas, kredi homojn.

Bruce diras, ke necesas tempo. Ke estas bone ne kredi tuj. Fidu tion, kion ili faras, li diras.

Bruce diras, ke vi sendas monon pro amo, por reaĉeti min de tiuj kiuj aĉetis mian amon - mian korpon almenaŭ - per mono.

Bruce diras, ke mi povas danki vin en la ĉielo».

Jen kiel la praktika ateisto konvertiĝas. Ne ĉiu junulo aŭ junulino, kiu venas al la Alianca Domo, konvertiĝas. Sed estas multaj, kiuj ne havus ian esperon pri signifo en la vivo sen la simpla, saĝa, kuraĝa agado de la gekunlaborantoj de la Alianca Domo. Ilia espero - por la liberigo de ĉiuj, kiuj estas sklavoj de la praktika ateismo - efektiviĝu.

 

Sac. Kevin Laughery, Usono

 

Se vi deziras ekscii pri la laboro de la Alianca Domo, skribu al: Covenant House, New York, Usono. Vi ricevos anglalingvan informilon.

 

al la indekso


 

DONU AL NI

 

Donu al ni ion por detrui:

florkorolon, silentangulon,

samkredanon aŭ juĝiston,

telefonbudon,

ĵurnaliston, renegaton,

fervorulon de alia teamo,

lanternon, kloako-kradon, ĝarden-benkon.

 

Donu al ni ion por aĉigi:

stukon, Monna-Lisa-pentraĵon,

kotŝirmilon, tomboŝtonon.

 

Donu al ni ion por malhonorigi:

timeman knabinon,

florbedon aŭ nin mem.

Ne malŝatu nin: ni estas heroldoj kaj profetoj.

 

Donu al ni ion,

kiu bruligu ofendu distranĉu frakasu aĉigu,

kiu al ni sentigu, ke ni ja vivas.

 

Donu al ni bat-bastonon, Nagant-pafilon,

drog-injektilon aŭ Suzuki-motorciklon.

Kompataĉu nin!

 

Primo Levi; el la itala tradukis B. C.

 

al la indekso


 

MI VOLUS ESTI TIA JUNULO...

 

«Lakton mi estus volinta

sed ricevis cicumon.

Mi volus gepatrojn

sed ricevis ludilon.

Mi volus paroli

sed ricevis legolibron.

Mi volus lerni

sed ricevis notaron.

Mi volus pensi

sed ricevis nociojn.

Mi volus tutvidaĵon

sed ricevis ideeton.

Mi volus esti libera

sed ricevis disciplinon.

Mi volus ami

sed ricevis moralon.

Mi volus profesion

sed ricevis postenon.

Mi volus feliĉon

sed ricevis monon.

Mi volus liberon

sed ricevis aŭton.

Mi volus sencon

sed ricevis karieron.

Mi volus esperon

sed ricevis timon.

Mi volus ŝanĝi

sed ricevis kompaton.

Mi volus vivi... ».

 

(Konfeso de abiturienta kandidato)

 

al la indekso


 

ĈU SOCI-KOMUNIKADO AŬ AMAS-BOMBADO?

 

La amaskomunikiloj furoras. La fenomeno ŝajnas nehaltigebla. Ekde la unuaj provoj, la teknikoj pli kaj pli rafiniĝas, por pli kaj pli rapide kaj fidelece havigi dis-ĉie «informojn» kaj «propagandojn».

Junuloj gapas antaŭ tut-nova laser-legilo de muzikdiskoj, avidas je aparato eminenta pro alt-fideleco; radio-amatoroj estas allogataj de aŭskulto de transoceanaj radio-stacioj.

 

Ha, ĝuste... la ideoj

 

Sed, kian influon havas tiuj iloj, ĉefe sur la junulojn? Komunikante pensojn, bildojn, vortojn, informojn kie ajn en la mondo, ili influas la pensomanieron kaj konduton de la unuopuloj kaj de la popoloj mem. La konscion bombadas diversaj premoj, foje inter si kontraŭdiraj.

Pere de la potenca «armilo» de reklamado, la industrioj, naciaj kaj supernaciaj, ne nur kondiĉas la ekonomian mondon, decidante kostojn kaj kvaliton de la varoj, sed ankaŭ influas nian kondutomanieron. Modoj stariĝas, komunaj kliŝaj pensomanieroj disvastiĝas. La propagandai elspezoj, krome, estas decidaj por la kalkulo de la kostoj: 30-sekunda varbado ĉe itala privata televido, en la horoj de plej granda aŭskulto, kostas la egalvaloron de 25.000 dolaroj. Sed tio ne gravas: kondiĉe ke oni konsumu! Multaj el ni estas hodiaŭ influataj pli multe ol ili opinias, kaj nia ĉiutaga vivo sklaviĝas fronte al daŭraj manipuladoj, kiujn ni ne konscias.

 

La junuloj, facilaj trafceloj

 

Pri ĉio-ĉi la Eklezio invitas al konsciiĝo kaj al defendo. El la Dua Vatikana Koncilio venis la impulso, kiu portis al la starigo de Pontifika Komisiono por la Amas-komunikiloj. Ĉiujare estas solenata, en la unua dimanĉo post Ĉieleniro, la Tutmonda Tago de la Amas-Komunikiloj. Plurfoje, en diversaj okazoj, oni atentigis pri la tikla situacio, kiu, post nur 60 jaroj da «elektronika epoko», transformis la mondon.

La Eklezio, pere de tiu Pontifika Komisiono, substrekis la ekzistantajn danĝerojn, emfazante ĉefe sian zorgon pri la junaj generacioj. Ĉi-lastaj, fakte, estas la plej sendefendaj kaj «konvinkebIaj», ĉar ili travivas periodon de serĉado por orientiĝo en la vivo, estanta kaj estonta, kaj spertas la neceson elekti sian vojon en plena libereeo kaj sendependeco.

«La gazeto, la libro, la disko, la filmo, la radio, ĉefe la televido, kaj nun la vid-registrilo, ĝis la pli kaj pli rafinita komputilo, jam nun konsistigas fonton gravan, se ne unusolan, tra kiu la junulo kontaktas la eksteran realon kaj travivas sian ĉiutagaĵon. El la fonto de la amas-komunikiloj, cetere, la junulo ĉerpas pli kaj pli abunde, ĉu ĉar plilongiĝis la libera tempo, ĉu ĉar la freneze rapidaj ritmoj de la nuntempa vivo pliakrigis la emon al la amuzo kiel pura eskapismo. Krome, pro la foresto de ambaŭ gepatroj, kiam eventuale la patrino estas devigita al eksterhejma laboro, malstreĉiĝis la tradicia eduka kontrolo pri la uzado de tiuj «komunikiloj» (Johano Paŭlo la Dua).

Ĝuste la plej junaj troviĝas sub instigoj al konsumismo kaj al modeloj de vivo, kiuj respegulas la egoisman, perfortan kaj ĝueman sintenon de la herooj de kino, televido, bildstrioj. Ankaŭ ŝajnas, ke la junuloj misuzas la amas-komunikilojn, reduktante tiujn al simplaj eskapiloj por fuĝi el la realo, kaj fariĝante sklavoj de la ravaj alvenantaj premoj.

 

Son-egaligiloj, amplifiloj kaj aliaj akcesoraĵoj

 

«Ekrana dependeeo» estas la neologisma nomo de la sklaviĝo je la (aŭd)vidaj komunikiloj. La kutimoj de la junuloj malsamas laŭ la landoj, kaj oni devas enkalkuli ankaŭ la novajn tendencojn. La «malnovaj» revoj pri motorciklo kaj aŭtomobilo estis anstataŭitaj de la progresintaj alt-fidelaj aparataroj, hejmaj komputiloj, vid-registriloj... Kaj la «akcesoraĵoj», la kompletigaj elementoj, por la jam aĉetita bazo, konsistigas evoluon al plia rafiniteco. Ne plu nur krudaj aŭtomobiloj, sen (eltirebla) radioaparato, sen kasedo-aŭskultiloj; sed veraj konkurs-aŭtoj kun instalaĵoj por muzik-aŭskulto, lige kun son-egaligiloj, son-miksiloj, amplifiloj, kromaj laŭtparoliloj por emfazi la altajn sonojn, aŭtomata serĉado de radiostacio, ciferplataj frekvencindikiloj, 30-vatta povo-rezulto. Junulo, kiu sukcesis arigi tiel kompletan vicon da aparatoj en sia aŭtomobilo, per elspezo de minimume 800 dolaroj, fariĝas elstara inter siaj kunuloj, kaj la aŭdigo de muziko laŭtege emfazas la «soci-statan simbolon» havigitan de la instrumentoj.

 

 

            Amas-komunikiloj: ĉu vera libereco aŭ rafinita sklaveco?

 

La furora prospero de filmetoj, en kiuj kanzonisto ludas sian lastan sukceson, kun vera surscenigo kaj kun mirigaj lum-efektoj, kaj de porpromenaj registriloj, kun dimensioj de cigareda paketo, kun etaj kap-aŭskultiloj, pruvas la grandan emon de la junuloj al sonoj kaj bildoj.

Kaj ĉi tie denove aŭdiĝas la voĉo de la Eklezio: «La kristana komunumo estas instigata sin demandi, kiom valoras la bezonoj kaj la aspiroj de la junuloj en la programado de la amas-komunikiloj. De ĉi tie fontas la devo kaj la urĝo, ke paŝtistoj kaj edukantoj trabreĉu la korojn de la junuloj, por ilin helpi atingi kristanan maturecon, utiligante homojn kaj ilojn taŭgajn por atingi tiun celon». «Dialogo, kritika juĝokapablo, viglado, estas nepraj kondiĉoj por eduki la junulon al respondeca sinteno ĉe la uzado de amas-komunikiloj, restariganre en li la ĝustan ekvilibron, post eventuala negativa kuntrafiĝo kun ĉi tiuj instrumentoj» (Johano Paŭlo la Dua).

Ankau ĉi tiu estas maniero realigi la Evangelian mesaĝon. Verŝajne, ĉi tie taŭgas la vortoj de Jesuo mem: «Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi aŭdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj (Mat 10, 27). La antenoj de radio kaj televido estas la modernaj proklamiloj el la tegmentoj. Nia tasko: uzi la grandiozajn eblecojn, la signojn de la kreanta kaj elaĉetanta agado de Dio, por favori la homan antaŭenigon kaj la kristanan maturecon de la junularo.

Carlo Sarandrea

 

al la indekso


 

SPUROJ DE LA APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO EN ROMO

 

1. Ilia alveno

 

Jam en la praepoko, la roma kristanaro eminentis en la Eklezio pro tio, ke en ĝi agis kaj martiriĝis la «Korifeoj de la apostoloj», Petro kaj Paŭlo. Per sinsekvo de artikoletoj ni prezentos la dokumentojn kaj spurojn de ilia ĉeesto en Romo.

La «Agoj de la Apostoloj» (sigle, Ago) estas, kiel konate, libro de la Nova Testamento, kiu rakontas pri la praformiĝo kaj disvastiĝo de la kristanaro, aŭ Eklezio, inter la jaroj 30-a kaj 60-a post Kristo.

En la lasta ĉapitro de la Agoj, post la dramoplena rakonto de la ŝiprompiĝo apud insulo Malto, la aŭtoro skribas, ke li kun Paŭlo kaj aliaj kristanoj atingis la urbon Puteoli (la hodiaŭan Pozzuoli, apud Napolo, en suda Italio), «kie ni trovis fratojn (= kristanojn) kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn» (Ago 28, 14). Do, la kristana kredo jam ĉeestis en la itala lando antaŭ la albordiĝo de la apostolo Paŭlo.

La «Agoj» daŭrigas: «Kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo. Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo-de-Apio kaj la Tri-Gastejoj; kaj, vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis» (Ago 28, 14-15). La kristanoj de Romo ne konis persone la apostolon, sed jam estis en profunda rilato kun li. Tri jarojn pli frue Paŭlo estis sendinta al ili la faman «Leteron al la Romanoj», en kiu li esprimis sian sopiron viziti la imperian ĉefurbon «por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo por la komuna kredo, egale via kaj mia» (Rom 1, 11-12).

Kiu semis la kristanismon en Roma? Iuj opinias, ke estis la apostolo Petro, kaj tion ili konjektas surbaze de Ago 12, 17: post la mirakla liberiĝo el karcero en Jerusalemo, Petro «iris al alia loko». Tio okazis inter la jaroj 41-a kaj 44-a. Kial la aŭtoro ne mencias la nomon de tiu loko? Eble por ne malkaŝi la rifuĝejon de la persekutata apostolo.

Sed ni ne havas faktajn pruvojn, ke la roman kristanaron fondis Petro. Ĉirkaŭ la jaro 58-a Paŭlo skribas al la Romanoj: «via kredo estas fama tra la tuta mondo» (Rom 1, 8): tio konjektigas, ke la roma Eklezio estis fondita jam delonge, do antaŭ la alveno de Petro.

Pri la frua ĉeesto de kristanoj en Romo aludas la pagana historiisto Suetonio. En sia biografio de la imperiestro Klaŭdio (mortinta en 54-a), Suetonio diras, ke la suvereno «forpelis de Romo la hebrejon, daŭre tumultantajn laŭ instigo de Kristo (latine, impulsore Chresto)». Pri la ĉeesto en Romo de hebreoj atestas la juda filozofo Filono, kiu vizitis ilin je la epoko de la imperiestro Kaligulo (mortinta en 40-a): konjekteble 40 mil hebreoj loĝis tiutempe en Romo, en la Transtibera kvartalo.

Tre verŝajne, la informo de Suetonio devas esti komprenata en la senco, ke okazis konfliktoj inter la judoj, kiuj malakceptis la kristanan kredon, kaj tiuj kiuj aliĝis al ĝi; kaj ke, sekve de tio, la imperiestro ekzilis ĉiujn. La pagana historiisto estas misinformita: li nomas Jesuon «Chresto» anstataŭ Christo, li prezentas lin «instiganto de tumultoj», kaj difinas la kristanojn «aro da homoj kun nova kaj danĝera superstiĉo». Sed fakto estas, ke tiaj konfliktoj kun judoj okazis en preskaŭ ĉiuj urboj, kie la Evangelio predikiĝis (kp Ago 18, 12-17), kaj ke Klaŭdio forpelis de Romo la hebreojn nekristanajn kaj kristanajn: inter la ezilitoj troviĝis ankaŭ la kristanaj Akvilo kaj Priskila, kiuj poste kuniĝis kun Paŭlo en Korinto (Ago 18, 2).

Verŝajne ne ĉiuj romaj hebreoj forlasis efektive la urbon. Ĉiuokaze, post la morto de Klaŭdio (54-a) le ekzila ordono fakte senvalidiĝis, kaj multaj revenis. Kiam Paŭlo venis al Romo, la etoso estis ŝanĝita: unuflanke ŝajnas, ke la kristanoj - kiuj iris renkonte al Paŭlo - vivis aparte de la hebreoj; aliflanke, la hebreoj ne estis principe malamikoj al la apostolo, sed al li diris: «Ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi» (Ago 28, 22). Post la predikado de la apostolo, kelkaj aliĝis al la Evangelio, aliaj malakceptis ĝin.

Paŭlo vivis du jarojn duonlibera en Romo, «kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li, predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu» (Ago 28, 30).

Kelkajn jarojn pli poste, la kristana komunumo de Roma estis grandnombra. La pagana verkisto Tacito parolas pri «ingens multitudo» (grandega homamaso).

La brutala persekutado, kiu falos sur ĝin fare de la imperiestro Nerono, ne sukcesos dispeli ĝin, kiel okazis ĉe la unuaj fideluloj de Jerusalemo post la persekuto de Herodo. La ĉeesto de ambaŭ apostoloj (Petro kaj Paŭlo) fariĝis unu el la ĉefaj eltenaj faktoroj.

Ni vidos ilian neforviŝeblan memoraĵon, fiksitan en monumentoj kaj en skribaj dokumentoj.

P. Carlos Musazzi

(daŭrigota)

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 

LEGENDO PRI L’ FONTO APUD FERVOJO

 

Iam-tiam, komence de la 18-a jarcento, laŭ bordo de la rivereto Alkané en Litovio, maljunuleto iris el la arbaro hejmen. Eble li portis iom da beroj, iom da fungoj, aŭ branĉojn por plekti korbojn, aŭ ion alian... Tio tute ne gravas. Gravas, ke li iris, kaj subite sur la monteto li ekvidis belan knabinon lavi sian vizaĝon. Li ja bone sciis, ke tie sur la monteto neniam estis akvo. Tial tiu ĉi okazaĵo estis por li grandega surprizo. La knabino eĉ diris al li: «Vi lavu vin kaj utiligu la akvon!». Li tuj kuris al iu najbaro por sciigi la novaĵon. La najbaro fulmrapide kuris al aliulo, kaj post certa momento sur la monteto kolektiĝis jam la tuta vilaĝanaro. Tamen la belulino sin lavanta tie ne plu estis. La vilaĝanoj jam komencis grumbli kontraŭ la trompinto. Tamen, la fonto tie estis envere, kaj ĝuste tio lin savis.

Tiutempe en Litovio multaj malsanis je traĥomo. Rememorante la mistere estiĝintan fonton, homoj lavis per ties akvo siajn okulojn, kaj multaj resaniĝis.

Jaroj pasis. En tiu loko estis sternita fervojo. Apude ekestis bieneto. Apud la bieneto loĝis iu judo. Li konstruigis por si loĝdomon, stalon kaj fojnejon, kaj krome drinkejon. En tiu ĉirkaŭaĵo kreskis la vilago Alksnénai.

Ĉirkaŭ la mirakla fonto kreskis la vilaĝo Mazučiai, en kiu plejparte loĝis la servutuloj. La vilaĝanoj, spertinte dank’ al la fonto multajn resaniĝojn, decidis, ke la fonton al ili donacis la Dipatrino, kaj tial super ĝi konstruigis kapeleton.

Foje, kiam la judo jam loĝis en sia dometo, iuvespere li eniris la fojnejon, kaj je sia granda surprizo tie ekvidis belegan virinon sidi sur trabo, kaj sur ties genuoj ridetis ĉarma knabeto. La judo alparolis ŝin, kaj tiumomente la virino kun la knabeto subite rigidiĝis - iĝis statuo. La judo komprenis, ke tio vere estas la Dipatrino kun sia Fileto. Li tuj kuris tra la vilaĝo kriante: «Kumprenu vi vian patrinon, ja mi ŝin ne bezonas!». Iu vilaĝano forveturigis ĝin al la distrikta urbo Vilkaviškis kaj ĝin donacis al la paroĥestro. Tamen, sekvontmatene la sama statuo denove sidis en la sama loko, en la fojnejo de la judo. Oni veturigis ĝin en la centron ankoraŭ dufoje, kaj dumnokte ĝi revenis denove...

Al la vilaĝanoj jam tedis tiu ĉi nevenkebla statuo, kaj ili decidis jenon: tie en la vilaĝo Mazčiai iam aperis la Dipatrino, tie jam estas kapeleto, do, loko de tiu ĉi statuo devas esti ĝuste tie.

En la kapelo tiu ĉi mistera virino jam sidis pli trankvile. Tamen evidentiĝis, ke ĉiunokte, dum la vilaĝanoj jam dormas, ŝi nepre revenas en sian ŝatatan lokon en la fojnejo, kaj matene denove ŝi ekestas en la kapelo. Tion malkovris iu vilaĝanino, ĉar la mistera virino foje dum sonĝo al ŝi diris: «Dum tiuj ĉi vojaĝoj ĉiunoktaj mi jam tute foruzis miajn sandalojn»...

La vilaĝanoj tiam firme decidis: loko de la statuo devas esti ĉi tie, tamen ne en la fojnejo, sed nur en la preĝejo. Tiamaniere, en la jaro 1867-a anstataŭ fojnejo ekestis preĝejeto, sur kies ĉefaltaro sidis la mirakla statuo. En la sama loko ĝi sidas ankaŭ nun. La kapo de la Dipatrino estas kronita per du kronoj: unu signifas, ke ŝi estas princino (ĉu dukino?) de Litovio, la dua - reĝino de Pollando. La Fileto per sia maldekstra mano forpuŝas pomon, kiel frukton de malbono, dum per la dekstra li prenas grapolon de vinbero, kiu signifas, ke ankaŭ li, samkiel ĉi tiuj vinberoj, estonte estos dispremita ĝis lasta sangoguto.

 

Laŭ la litova libreto «Saltinis prie gelezinkelio» (La fonto apud fervojo), 1984

koncizigis kaj esperantigis A. J.

 

al la indekso


 

VOJAĜO AL LA MIRAKLA FONTO

 

Bela serenega dimanĉa mateno tagiĝis. Nia kvinopo plenigis aŭtomobilon, kaj ekmoviĝis sudokcidenten. Tagmeze ni atingis urbeton kun verdkolora ligna preĝejeto, kaj tie ni partoprenis sanktan Meson.

De tie nia vojaĝo daŭris al la urbeto Alksnénai (elp. Alksnenaj), apud kiu situas la vilago Mazučiai (elp. Maĵuĉjaj), en kiu ni esperas trovi la miraklan fonton. Nia aŭtomobilo kelkfoje difektiĝas. Tamen ŝajnas, ke tiuj etaj difektiĝoj estas speciale por tio, ke ni renkontu homojn, kiuj helpos al ni pli rapide trovi la vojon. Ĝuste dank’ al ili ni ekscias, ke la paroĥurbeto Alksnénai estas jam alinomita, nun ĝia nomo estas Stirnénai (elp. Stirnenaj). Por kio? Certe por tio, ke homoj serĉantaj la miraklan akvofonton povu pli laciĝi...

Dumvoje, fraŭlino J. rakontis la tutan historion de tiu ĉi fonto, kies akvo, laŭ kemia konsisto, havas nenian kuracan forton...

Ni tute facile trovis la pastron. Li akompanis nin ĝis la kapeleto, sub kies planko estas la ĉefa fonto; ĝuste el tiu ni plenigis niajn botelojn. Apud la kapeleto situas alia fonteto, same kovrita. Iom pli malproksime du fontetoj ne kovritaj: onidire, tiuj taŭgas nur por sin lavi. El unu ankaŭ mi prilavis mian vizaĝon; kaj en la sama momento mi eksentis ion eksterordinaran: ŝajnas, ke mi ellavis la tutan aeron, ke en la aero restis eĉ ne unu ero da polvo... Tia pureco, tia mirinda kvieto regis ĉie ĉirkaŭe! La sento estis vere nepriskribebla.

La pastro ekvidis sur mia brusto verdan steleton. «Ho vi estas esperantistino!». Mi kapjesis. Li diris, ke lia paĉjo ankaŭ estis esperantisto, sed li mem ne havas tempon por tio. La pastro rakontis, ke la akvo tie neniam glaciiĝas, kaj bonege kuracas la plej diversajn malsanojn... Fine li petis min, ke dank’ al Esperanto mi diskonigu ĉi tion tra la tuta mondo. Do, mi ĝojplene faras tion.

Nia vojaĝo finiĝis je noktomezo, tial ni tranoktis en alia urbo, en la hejmo de nia ŝoforo... Lunde matene li veturis al sia laborejo en nian urbon kaj revenigis nin ĉiujn. Tiam evidentiĝis, ke lia laborejo estas tute apud la mia, nur trans la strato... Ni renkontiĝis kaj iom interkonatiĝis nur dank’ al la Dipatrino...

A.J., Litovio

 

al la indekso


 

 

MAKSIMOJ

 

* Mi sentas min pli proksima al profunda ateisto ol al supraĵa kredanto (G. Thibon)

* Foje ni vidas ĉi tiujn ateistojn noble enpensaj ce la serĉado de Dio, kiun ni ne kapablas doni (Paŭlo la sesa)

* La vera distingilo de la kristano estas ne la kruco-signo, nek la kredokonfeso, sed la amo (Courtois)

* Nepra kondiĉo, por kapti la veron de oni, estas ne la konkero, la pruvo, la erudicio, la argumentado, sed la aŭskulto, la atento, la respekto, la disponeblo, la amo (L. Evely)

* Vivo estas vivo nur tie, kie estas amo (Gandhi)

* La plej granda malfeliĉo, kiu povas vin trafi, estas utili al neniu, kaj ke via vivo utilas al nenio (R. Follereau)

* Ĉiu bebo, kiu naskiĝas, alportas al la mondo la mesaĝon, ke Dio ankoraŭ ne ellaciĝis pri la homo (R. Tagore)

* Infano estas belega deirpunkto por fariĝi homo (D. Herold)

* Infano estas la opinio de Dio, ke la mondo devas pludaŭri (C. Sanburg)

* Junaĝo estas mirinda pasporto, kiu malfermas la pordojn de la vivo, sed kies valideco estas tre mallongdaŭra (P. Gaxotte)

* Junaĝo estas malsano, kiu saniĝas tagon post tago (germana proverbo)

* La maljunuloj estas pli scivolaj pri la malvirtoj ol pri la virtoj de la junuloj (Poincelot)

* La amo spiritigas la mondon (T. de Chardin)

* Por ke penso ŝanĝu la mondon, necesas, ke ĝi antaŭe ŝanĝu tiun kiu ĝin esprimas (A. Camus)

* Ankoraŭ tro multe da kristanoj havas la manojn puraj, pro tio ke ili neniam ion faris (Mazzolari)

 

 

al la indekso