Enhavo de Espero Katolika numero 5/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Madono (japanstila pentraĵo)

 

 

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Se Dio estas la Patro de ĉiuj, kaj ĉiuj homoj estas fratoj unu de la alia, oni komprenas la devon de la kristano anonci ĉi tiun Evangelian veron al ĉiuj, sed ĉiuokaze respekti la spiritajn valorojn de ĉiuj homoj, al kiu ajn kredo (aŭ ne-kredo) ili apartenas. El tio evidentiĝas ke Esperanto - kun sia idealo de universala interkompreno kaj komuniko - tre konvenas al la kristana kredo.

Ĉi tiu numero de EK respegulas – ni kredas - ĉi tiun spiriton.

Apud nuntempa pripenso pri Maria (Majo estas monato dediĉita al Ŝi), kaj konsideroj super «Patro-Nia» kaj la preĝado de nekatolikaj kristanoj, troviĝas voĉoj de diversaj nacioj: «kvazaŭ malgranda kalejdoskopo de la popoloj». Pri ĝi ni ŝuldas dankon al la diversaj amikoj, kiuj sendis al ni materialon.

La redaktoraro

 

al la indekso


 

MARIA, LA VIRINO

 

Vi estis idealigita, nereala figuro,

figuro fantasta, mitigita.

Vi estis kortuŝa virino.

 

Sed nun, al afiŝantoj de virinaj rajtoj,

eble vi aspektas ridinda!

Ridinda pro via naiva humileco,

pro via vivo laŭŝajne banala,

pro via manko de celoj por atingi,

kaj de socialaj, politikaj klopodoj.

 

Sed ĉu vere vi estas tiel stranga?

Ĉu vere tiel malsama?

Vi ja estas kompleta, feliĉa, prospera.

Kaj ĉio tio,

ĉar, en via naivo,

vi estis tiel saĝa, ke vi komprenis,

ke vera celo estas Dio

kaj la tuta vivo devas esti

dankoplena ĝojkanto.

 

(El la meditlibro «Maria cammino di fedeltŕ»;
el la itala tradukis B. C.)

 

al la indekso


 

 

PATRO NIA

 

PATRO: «Vi rigardu kian amon la Patro donis al ni: ke ni estas nomataj filoj de Dio; kaj vere tiaj ni estas!» (1 Joh 3,1): filoj de Patro pli amoplena, pli bonfara ol ĉia surtera paĉjo!

 

NIA: «Se ni estas filoj, ni ankaŭ estas heredantoj: heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo» (Rom 8,17): ni do devas inter ni konsistigi unuecan frataron.

 

ENĈIELA: «Unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj» (Efe 4,6): senkompare supera!

 

VIA NOMO: «Dio estas amo» (1 Joh 4,8): jen la nova nomo de Dio!

 

ESTU SANKTIGATA: «Ili konu vin, la sole veran Dion, kaj tiun kiun vi sendis, Jesuon Kriston» (Joh 17,3): konfesi Dion amoplena Patro, kiu donis al ni sian Filon: jen la sanktigo de lia nomo.

 

VIA REGNO: «La regno de la ĉielo. similas al trezoro» (Mat 13,44): la trezoro estas Jesuo Kristo, Dio-kun-ni» (kp Mat 1,23).

 

VENU: «Simile al fermentaĵo... ĝis la tuto fermentis» (Luk 13,21): la regno de Dio jam ĉeestas, sed devas ankorau finkreski.

 

VIA VOLO: «Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin mem, kaj surprenu sian krucon, kaj sekvu min» (Mat 16,24): la volon de Dio al ni finrevelaciis Jesuo Kristo.

 

EFEKTIVIĜU: «Ne ĉiu, kiu al mi diras: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed tiu kiu plenumas la volon de mia patro» (Mat 7,21): kristanismo ne estas nura kulto aŭ doktrino, sed vivo.

 

KIEL ENĈIELE TIEL SURTERE: «Por ke Dio estu ĉio en ĉiuj aferoj» (1 Kor 15,20): ĉie regu Dio!

 

PANON: «Rigardu la flugantajn birdojn... vi plimulte valoras» (Mat 6,26): tial li nin nutras korpe kaj spirite.

 

NIAN: «Li levas la sunon sur la bonajn kaj la malbonajn» (Mat 5,45): tiel ni devas preĝi por ĉiuj homoj.

 

ĈIUTAGAN: «Ĉio estas el Dio» (2 Kor 5,18): daŭre li nin vivtenas.

 

AL NI DONU: «Ĉiu plejbona donaco... devenas de la Patro» (Jak 1,17): malavare li donacas.

 

HODIAŬ: «Sufiĉa por la tago estas ĝia zorgo» (Mat 6,34): por ĉiu aparta problemo estas la Dia Providenco.

 

PARDONU: «Se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston la Justan» (1 Joh 2,1): jen nia konsolo!

 

NIAJN PEKOJN: «Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas» (1 Joh 1,8): ni memoru pri la parabolo de la farizeo kaj la impostisto (kp Luk 18, 9-14).

 

KIEL ANKAŬ NI PARDONAS AL NIAJ OFENDINTOJ: «Ĉar... se vi ne pardonos al la homoj, ankaŭ via Patro ne pardonos viajn kulpojn» (Mat 6,15): ni memoru pri la parabolo de la senkompata servisto (kp Mat 18, 21-35).

 

KAJ NE KONDUKU NIN EN TENTON: «Viglu kaj preĝu, por ne fali en tenton» (Mat 26,41): la tento ne devenas de Dio, sed de nia pekemo (kp Jak 1,13-15), kaj de la diablo (kp 1 Pet 5, 8).

 

SED LIBERIGU NIN DE LA MALBONO: «La Patro... nin liberigis el la regado de mallumo kaj nin transigis en la regnon de sia amegata Filo, per kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de la pekoj» (Kol 1,13-14): en sia Filo la Patro donis al ni ĉiun bonon (kp Rom 8,32 Tial en Jesuo Kristo estas nia espero (kp 1 Tim 1,1).

 

 

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Sesa parto -
(unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto)

 

Ortodoksaj, protestantaj kaj aliaj Kristanoj

 

La ortodoksa Eklezio

 

Karakterizo de la ortodoksa konfesio estas la akcepto, krom de la Sankta Skribo, de la Tradicio fiksita en la unuaj sep ekumenaj Koncilioj.

La Eklezio estas la komunaĵo, kie okazas la elaĉeto, kie la homoj, laŭ volo de Jesuo Kristo, unuiĝas per la ortodoksa (= ĝusta) kredo, la Evangelia leĝo, la pastreco, la «misteroj» (= sakramentoj). En ĝi grava estas la rolo de la Sankta Spirito, la «dieciganto». La ortodoksuloj kultas Marian kiel Di-patrinon, sen rigoraj difinoj pri ŝiaj ecoj.

La disiĝo de la ortodoksa Eklezio disde la romkatolika okazis unue dum la patriarkado de Fotios (864-868), kaj definitive en 1054 sub patriarko Mihail Kerularios.

Portempaj reunuiĝoj fariĝis okaze de la Koncilioj de Liono (1274) kaj de Florenco (1434).

La ortodoksa kredo diferencas de la katolika praktike nur rilate la rolon de la papo. Nuntempe, la ekumenaj rilatoj inter la du konfesioj faris grandajn progresojn.

 

 

Ortodoksaj fideluloj dum kultado en Ruslando

 

Ortodoksaj preĝoj

 

STAR-HIMNO (AKATHISTOS) AL MARIA

 

Ho sublima kulmino kaj homa Intelekto,

profunda abismo al l’ okuloj de l’ Anĝeloj!

Ho stelo, kiu la sunon antaŭas!

 

Haleluja, haleluja!

 

En Vi stariĝis la trono de l’ Reĝo,

Vi portas Tiun, kiu ĉion subtenas.

Per Vi renoviĝas la kreitaro.

 

Haleluja, haleluja!

 

Ho ĉiela ŝtuparo, tra kiu desupris la Eterno,

ho ponto, per kiu transiras la homoj al ĉielo.

Vi, la unua mirindaĵo de Kristo!

 

Haleluja, haleluja!

 

Vi, agro kiu produktas gracojn riĉegajn,

Vi, manĝotablo kiu surportas plenecon de donacoj.

La nedireblan lumon Vi donis!

 

Haleluja, haleluja!

 

Pro Vi kun la tero ĝojegas la ĉieloj,

pro Vi kun la ĉieloj ĝojegas la tero.

Vi donas vivon al la aŭtoro de la vivo!

 

Haleluja, haleluja!

 

Vi estas de la Apostoloj ĉiama voĉo,

Vi estas por la martiroj nevenkebla kuraĝo,

potenca apogo de kredo!

 

Haleluja, haleluja!

 

Vi en Via sino portis la gvidiston de l’ vagantoj;

Vi naskis Tiun, kiu liberigas la sklavojn.

Per Vi estis pardonita la kulpo!

 

Haleluja, haleluja!

 

Por ni Vi estas la fonto de la sanktaj misteroj;

Vi estas la ŝprucfonto de la abundaj akvoj.

Vi, la haveno por tiu, kiu deankriĝas al la vivo!

 

Haleluja, haleluja!

 

(nekonata verkisto de la greka Eklezio, 5-a jarc.)

 

SALUTON, MARIA

 

Saluton, Maria, purega spiko, saluton, Maria, pli forta ol ĉia forto! Saluton, Maria, nesondeble gracoplena de gloro kaj riĉeco. Saluton, Maria, trono de la suno, kronata de ĉielo kaj de steloj. La tero oferas al Vi siajn florojn kaj fruktojn!

(Etiopia Liturgio)

 

GVIDU AL PACO NIAJN KOROJN

 

Ho Dio, Kreinto de la aĵoj videblaj kaj nevideblaj, vera lumo kaj paciganto. Per tia amo, per kiu Vi redonas ĝojon al la pekuloj kaj repacigas la ĉielon kun la tero, gvidu al paco niajn korojn kaj kunigu nin reciproke; forigu de ni koleron, malamon, envion kaj disputojn, kaj donu al ĉiuj Vian Sanktan Spiriton.

(Bizantia Liturgio)

 

Protestantoj kaj aliaj Kristanoj

 

La Protestantismon lanĉis ĉefe Martin Luther en Germanio komence de la 16-a jarcento, por renovigi la okcidentan kristanismon per reveno de la pura evangelia mesaĝo. Surbaze de la aserto de sankta Paŭlo, ke la justigo de la pekulo okazas per la kredo en Kristo nia Sinjoro, la evangelianoj malakceptas la pastraran kaj sakramentan peradon de la Eklezio, ĉar okazas senpera komunikiĝo de la kredanto kun Dio per la Sankta Skribo, kiu interpretas sin mem al tiu, kiu ĝin aliras kun kredo. Neskueblaj punktoj de la protestantismo estas: nura kredo, nura graco, nura Kristo, nuta Skribo. La Protestantismo disiĝis en multajn konfesiojn kaj grupojn, foje kun rimarkindaj diferencoj.

 

Protestantaj preĝoj

 

DOLĈA ESTAS LA KANTO

 

«El ĉiuj ĝojoj de la tero, la plej delikata naskiĝas de la kanto kaj de la dolĉa melodio.

Kiam elfluas ĝoje la kanto, malaperas la nigraj pensoj, la kolero, la rankoro, la malamo kaj la kora maltrankvilo.

La kanto, ne alio, ĝojigas la koron de Dio.

Ĝi ekstermas la agadojn de la malamo, venkas la hontindajn voluptojn.

La muziko kvietigas, klinigas la koron al la voĉo de Dio.

La sezono plej bela de la jaro estas mia, kiam la ĉielo kaj la tero resonas per serenaj kantoj.

Dolĉa estas la kanto de la amika najtingalo; ĝi verŝas ĝojon ĉirkaŭe, ĝi estu dankata ĉiame!

Estu laŭdata la Sinjoro, kiu kreis tiun ĉi estaĵon, perfektan majstran kantiston.

Neniam ĝi estas laca laŭdi la Sinjoron, tage kaj nokte ĝi kantas kaj ĝojegas. Pro tio mia kanto ekzaltas ĝin, kaj eternan dankon al ĝi diras.

(Martin Luther)

 

VI, KIU AMAS ĈIUJN KREITAĴOJN

 

Sinjoro, Vi kiu amas ĉiujn kreitajojn, fortigu nin, por ke ni povu ĉesigi la suferon kaj la timegon, kiuj turmentas la bestojn insidatajn de la ĉasado kaj de la senzorgeco de la homo. Ni preĝas Vin je la nomo de Tiu, kiu diris, ke eĉ ne unu pasero falos sen la volo de la Patro. Amen.

(angla preĝo)

 

EN LA NOKTO AŬSKULTU

 

Niaj voĉoj enprofundiĝas en la silenton kaj en la nokton! Aŭskultu nin, bona Sinjoro!

En la nokto, ho Dio, de mondo sen Dio. En la silento, ho Dio silentema. Amen.

(W. E. Bourghardt De Bois, usona negro)

 

Komunikeca preĝo

 

Formetu ni niajn malamojn, antaŭ ol ni prezentu iun ajn oferadon! Ke la profundeco kaj la riĉeco de la Orienta Eklezio, la forto kaj la vasteco de la Roma Eklezio, la sincereco kaj freŝeco de la Reformaciaj Eklezioj, kaj la ecoj de inspiritaj unuopoloj, estigu komunecan oferon kaj novan kanton.

Ke la ŝafoj de tiu ĉi ŝafejo kaj la ceteraj ŝafejoj estu, fine, la ununura ŝafejo de la Bona Paŝtisto. Amen

(G. Vannucci).

 

P. Carlos Musazzi - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

KATOLIKISMO, EKUMENISMO, KARISMO

 

Leganto el Britio al ni skribis:

«... Mi ne volas kritiki la revuon, sed mi komentu nur du punktojn. Unue, vi tro emfazas la tiel nomatan Ekumenismon, kvazaŭ ĉiuj religioj estus egale veraj. Nu, la unusola vera religio estas la Katolikismo. Ĉiuj aliaj religioj devos malaperi por ke estu nur unu grego kaj unu paŝtisto. Due, la tiel nomata karisma movado estas neakceptebla. Ni ricevas la Dian Revelacion nur pere de la Eklezio. Kiu ajn pretendas esti senpere inspirita de la Sankta Spirito trompas sin mem kaj aliajn. La aperojn ĉe Medjugorje organizis franciskanaj sacerdotoj jam ribelintaj kontraŭ sia episkopo (de diocezo Mostar). La “Aperinto” eldiris herezajn mesaĝojn, laŭ kiuj ĉiuj religioj estas egale bonaj. La episkopo de Mostar lanĉis formalan enketon pri la aperoj, kaj nun kondamnas ilin kiel falsajn. Do, estas bedaŭrinde ke Espero Katolika presis artikolon, kiu ŝajnas aprobi tiujn aperojn. Kiam temas pri aperoj kaj similaj aferoj, ĉiam estas danĝere anticipi la finan juĝon de la Eklezio.

... via en Kristo-Reĝo

John Brady, Britio»

 

Kara frato John Brady!

Dankon pro viaj komentoj, kiuj montras, kiel serioze vi konsideras la kredo-problemojn, kaj kiuj al ni ebligas klarigi neklarajn punktojn pri ekumenismo kaj karismo.

 

Katolikismo kaj ekumenismo

 

Ni komencu per pritakso de la ekumenismo, tio estas la movado kiu strebas al la unueco de ĉiuj kristanoj laŭ la volo de Dio.

Vi skribis: «... la unusola vera religio estas la Katolikismo». Vi do estas katolika. La katolikoj agnoskas en la instruoj de la universala Koncilio de la episkopoj kaj de la posteulo de Petro la aŭtentikan kristanan doktrinon, de generacio al generacio transdonatan ĝis la hodiaŭa tempo. Nu, papo Johano la 23-a deklaris, rilate la nekatolikajn kristanojn, ke plejofte «tio kio estas komuna estas plimulta ol tio kio dividas», kaj ke la Eklezio devas daŭre puriĝi.

Krome, la Dua Vatikana Ekumena Koncilio (universala kunsido de la katolika episkoparo en unueco kun la papo), reasertante la vortojn de Kristo, ke devas estiĝi «unu grego kaj unu paŝtisto», tute ne likvidis la tiel nomatan ekumenismon. La Koncilio interalie rekomendas: «Oni ne devas preteratenti, ke tio, kio efektiviĝas ĉe la fratoj disiĝintaj (= nekatolikaj), povas kontribui ankaŭ al nia edifo» (Dekreto pri ekumenismo, I, 3).

Estas vere, ke la Koncilio avertas kontraŭ la riskoj de indiferentismo (laŭ kiu ĉiuj konfesioj egalvaloras) kaj de falsa irenismo (laŭ kiu oni devas unuiĝi rezignante eĉ esencajn principojn), sed tia ne estas la sinteno de Espero Katolika (vidu la strangaĵon: aliaj diris, ke ĝi estas tro katolika...). Nin gvidu la principoj de Johano la 23-a: «en la necesaj aferoj unueco, en tiuj dubaj libereco, en ĉiuj karitato»!

 

Katolikismo kaj Karismo

 

Via dua komento koncernas la karismon.

Grekdevena vorto, karismo signifas donacon de la Sankta Spirito por la edifo de la Eklezio. «La karismoj, ĉu eminentaj, ĉu tutsimplaj kaj larĝe disvastiĝintaj, devas esti akceptataj kun dankesprimo kaj ĝojsento, pro tio ke ili unualoke taŭgas kaj utilas por la necesoj de la Eklezio. Koncerne eksterordinarajn karismojn, oni ne devas ilin peti facilanime, nek de ili pretendesperi fruktojn de apostolaj agadoj; sed la juĝo pri ilia aŭtentikeco kaj pri ilia laŭorda praktikado apartenas al tiuj, kiuj en la Eklezio estas gvidantoj, kaj al kiuj speciale apartenas ne estingi la Spiriton, sed elprovi ĉion, kaj teni tion kio estas bona (kp 1 Tes 5, 19-21») (Dua Vatik. Koncilio, Konst. pri Eklezio, 12).

Al la eksterordinaraj karismoj apartenas la profetaĵoj, la sanigkapabloj, la ekstazoj, kaj certe ankaŭ la vizioj. Rilate ilin, jen kiel devas konduti la katoliko: unuflanke ne ilin serĉi kvazaŭ ion nepran, aliflanke ne ilin antaŭjuĝe fornei, ĉar la Sankta Spirito estas libera kaj blovas laŭvole (kp Joh 3,8); sed ilin submeti al la juĝo de la Eklezio: temas pri la «distingo de la spiritoj», pri kiu la Nova Testamento plurfoje parolas.

La privataj revelacioj ne estas devigaj: se mi tute ne volus kredi je la aperoj de Lurdo/ Lourdes kaj Fatimo/ Fatima, mi ja restus katoliko. La revelacio estas tute farita en Jesuo Kristo (fakte, por juĝi la karismojn, la Eklezio esploras, ĉu la «mesaĝo» kongruas kun la Evangelio). Sed ni memoru la vortojn de Jesuo: «Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen, kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron» (Joh 16, 12-13): Jesuo estas definitiva revelacio de la Patro, sed por ĝia kompreno ni bezonas la helpon de la Sankta Spirito (kp 1 Kor 12,3).

Rilate la t.n. aperojn en Medjugorje (Jugoslavio), ni publikigis foton kaj seslinian artikoleton (EK 6/1984, p. 104-105), sed ni nur raportis: «Tion ili deklaras». Vi, kara frato Brady, skribas: «Ĉiam estas danĝere anticipi la finan juĝon de la Eklezio». Ĝuste. Sed superflue. Ĉar en nia artikoleto ni raportis ĝuste la samon: «La loka episkopo deklaris, ke apartenas al la Eklezio, post atenta esploro, deklari la aŭtentikecon de la aperoj».

Kun frataj salutoj

Battista Cadei, kunredaktoro

 

 

al la indekso


 

ĈU NOVAJ SANKTULOJ EN MEKSIKIO?

 

Kiam Papo Johano Paŭlo la Dua vizitis Meksikion en 1979, li diris, ke li ne komprenas ke en lando, kies loĝantaro estas plejparte katolika kaj multe amas la Virgulinon Marian, kie estas multegaj belaj preĝejoj plenplenaj de fideluloj, kie la kristanaj familioj havas multajn gefilojn, kie estas glora katolika tradicio malgraŭ la persekutoj kaj la laikecaj leĝoj, ne estas sur la altaroj sanktuloj el Meksikio mem.

Efektive, Meksikio havas nur unu sanktulon, la franciskanon Filipo de Jesuo, kiu en 1597, kune kun aliaj, hazarde suferis la martirigon en Japanio. Nuntempe, post kelkaj jarcentoj, ankoraŭ eĉ ne beatulon ni havas. Jam antaŭ la papa vizito, kaj de ke1kaj jaroj en multaj diocezoj, komenciĝis procesoj por la beatproklamo de pastroj, religiuloj, monaĥinoj, geedzoj, knaboj.

Antau nelonge Kard. Ernesto Corripio anoncis grandan ĝojon por la meksikianoj, la enkondukon de la afero de beatproklamo de Johano Diego, kiu en 1531 ricevis la aperon de Nia Sinjorino de Gvadalupo, Patronino de Latina Ameriko, sur la monteto Tepeyák apud la tiama Meksikurbo.

 

 

La Virgulino de Gvadalupo

 

En la diocezo kie mi loĝas, Oaxaca, je 550 kilometroj sude de la ĉefurbo, mi havas la plezuron esti membro de la komitato por la beatproklamo de la indiĝenaj martiroj Johano kaj Jacinto de la urbeto Cajonos, kiuj fordonis sian vivon en 1700 kontraŭ la idolanoj de tiu regiono.

Oni ankaŭ komencis labori por Pastro Karlo Gracida, eminenta sacerdoto-instruisto, kiu multege faris por la loĝantoj de Oaxaca, ĉefe tiuj malsanaj kaj malriĉaj; li forpasis en 1948.

Ni esperas vidi, post malmultaj jaroj, multajn meksikiajn homojn sur la altaroj, se tio estas la volo de Dio.

 

Sac. José Maria Claramunt, Meksikio

 

al la indekso


 

Inter la «voĉoj de la nacioj», jen kontribuo pri la urbo Tesaloniko

 

LA UNUA LUMO

 

Dum la jaro 54 post Kristo, la urbo Tesaloniko akceptis en siajn fortikaĵojn iun strangan homon, kiu predikadis la «Parolon de Dio», insistante, ke lia Filo malsuprenis el la ĉielo por savi la mondon.

Certe, la tero de Tesaloniko, kien la vigla orientulo venis por semi la instruon de la Vera Dio, ne estis tiom favora. Tamen inter la kleruloj, kiuj tiam estis multaj, naskiĝis sciemo pri la nova instruo. Tiam Tesaloniko nomiĝis «Dua Ateno». La kleruloj kaj la saĝuloj de Tesaloniko iradis ĝoje al la kunvenoj, kie Paŭlo (tiel li nomiĝis) predikis la instruon de Dio. Inter ili distingiĝis, pro sia varmega intereso pri la predikado de la apostolo, la tesalonikano Jazono; li, malkonsiderante eventualan koleron de la urbestroj, akceptis okazigi en sia domo la unuajn kunvenojn. Poste, kiam la kredantoj multobliĝis, tiu sama zorgis, ke ili kunvenu en placoj, kie kelkfoje la disputoj estis akregaj. Dank’ al la vigla propagando, kiun faris Jazono, kaj al lia persona sindevigo, aliĝis al la ideoj de Paŭlo multaj kleruloj, kiaj Gajo Aristarĥo kaj Sekundo. Sed la Hebreoj, kiuj havis sufiĉe gravan influon en Tesaloniko kaj tenis en siaj manoj la komercadon de tritiko kaj de ŝtofoj, akre kontraŭbatalis Paŭlon.

Tamen, ne nur plimultiĝis la nombro de la kredantoj, sed ankaŭ firmiĝis la Eklezio, sub la gvidado de Jazono. Rilate tion, skribas Renan: «Paŭlo sukcesis konkeri la animon de la laboruloj kaj konvinki ilin, ke ili sekvu la moralon de la Evangelio. Tre malbona estis la impreso, kiun lasis en Paulo la ekpuŝoj de kolero de la Hebreoj. En la printempo de la jaro 54, skribante el Korinto al siaj du amataj disĉiploj Silaso kaj Timoteo, Paŭlo memorigas tiujn okazaĵojn, kaj admonas havi amon kaj dolĉecon al ĉiuj».

La kristana Eklezio tiam sukcesis firmiĝi, dank’ al la tesalonikano Jazono.

 

Niko Fardi; el la greka tradukis Johano Kotitsas (Greklando)

 

al la indekso


 

  KAROL WOJTYŁA DECIDIS PRI LA SORTO DE JUDA KNABO

 

En marto 1984, la ĉefurbestro de Nov-Jorko Edward Koch, laŭ deveno pola judo, faris viziton en Romo, kaj transdonis al la Sankta Patro la saluton de 43-jara juda viro, kies sorto iam estis en la manoj de Karol Wojtyła. Jene la ĉefurbestro rakontis la historion al la Papo.

Tuj post la germana okupado de Varsovio en la dua mondmilito, juda virino, kies deportado estis certa, konfidis sian filon al katolika familio. Ŝi petis ke - se ŝi ne revenos el la koncentrejo - tiu familio sendu ŝian filon, post la milito, al Nov-Jorko, kie vivas lia avo.

La familio ame edukis la infanon, la geedzoj traktis lin kiel sian propran filon. La milito finiĝis, kaj la edukanta patrino ne scipovis decidi pri la plua sorto de la knabo, ĉar ŝi tre amis lin, sed memoris pri la volo de la patrino, ke li ricevu edukadon en la juda religio ĉe la avo. Do, ŝi iris al la parokestro por peti konsilon.

Nun la ĉefurbestro faris paŭzeton, kaj la Papo demandis:

«Kaj kiel decidis mia sampatrujano?»

«La pastro - respondis la ĉefurbestro - diris, ke li devas vojaĝi al la juda avo. La knabo mem rakontis ĉi tion al mi, kaj li eĉ aldonis, ke la pastro nomigis Karol Wojtyła».

 

El la hungara gazeto «Nova Homo»; trad. S.N.

 

al la indekso


 

ĈINA RAKONTO

 

Iun tagon mandareno (iama ĉina altrangulo) ekvojaĝis al la transa mondo. Unue li atingis la inferon. Tie li vidis multe da homoj ĉe-table antaŭ teleroj de rizo; sed ĉiuj suferegis pro malsato, ĉar ili havis manĝo-bastonojn longajn du metrojn, kaj ne povis ilin uzi por mangi.

Poste li iris al la ĉielo. Ankaŭ tie li vidis multe da homoj ĉe-table antaŭ teleroj de rizo; kaj ĉiuj estis feliĉaj kaj bonfartaj, ĉar ankaŭ ili havis manĝobastonojn longajn du metrojn, sed ĉiu uzis ilin por manĝigi tiun, kiu sidis fronte al li.

 

al la indekso


 

SENGHOR HONORAS DEFENDANTON DE LA NEGROJ

 

La eksa Prezidanto de Senegalio (Afriko), Léopold Sédhar Senghor, famkonata klerulo kaj humanisto, faris viziton en Kolombio, por konsulti la tieajn afrik-amerikajn arkivojn. Okaze de tiu vojaĝo Senghor volis fari piIlgrimon al la lokoj de Karibio, kie vivis sankta Petro Claver, la apostolo de la sklavoj. Ni rimarku, ke 85% de la loĝantaro de la kariba regiono konsistas el negroj, posteuloj de la gvineaj kaj senegaliaj sklavoj, tien ŝipveturigitaj dum 3 jarcentoj. Petro Claver, jezuito, dediĉis sian vivon por la sklavoj.

Oni kakulkonjektas, ke dum 300 jaroj, ĉirkaŭ 50 milionoj da negroj estis enŝipigitaj, kaj el ili du trionoj mortis dum la ŝipveturado. Ĝi estis eble la plej granda transloĝigado en la historio, kaj ĝiaj sekvaĵoj daŭras ĝis hodiaŭ. Same kiel la dominikano Bartolomeo de las Casas (kiu protestis kontraŭ la subigado de la indianoj), kaj kiel la jezuito Alonso de Sandoval (esplorinto de la Kordilera montoĉeno, kiu leviĝis kontraŭ la komercado de sklavoj kaj kolektis iliajn paroladojn, pristudis la morojn, dokumentis la lingvon), ankaŭ la jezuito Petro Claver (proklamita sanktulo de papo Leono la 13-a) sin dediĉis al la helpado al la transloĝigitoj, plenumante la voton evangelizi la negrojn kaj la ĵuron fariĝi «sklavo de la sklavoj».

 

al la indekso


 

PRI LA REĜO SANKTA STEFANO

 

Ho, kie Vi estas,

la stel’ de hungaro,

kiu estis iam

patrono de lando?

Kie estas reĝ’ Stefan’?

Petas Vin hungaro,

ploras li antaŭ Vi

en funebra vesto.

 

(El hungara himno;
tradukis Sándor Termes, Hungario)

 

al la indekso


 

ĈU ESTOS VERE?

 

Kial floras en printempo

la plej ĉarmaj belaj floroj?

Kial ridas la infanoj

tiel gajaj kaj senzorgaj?

Kial niaj koroj batas

kiel dum la junaj jaroj?

 

Ho! Printempo, mi ne volas

plu aŭskulti la eksplikojn

scienculajn. Mi min ĵetos

en la ondojn viajn varmajn

kiel iam. Miaj tagoj

eble jam finiĝas...

 

Maria P. Angelova
(el «Bulgara Esperantisto»)

 

 

al la indekso


 

LA HIMNO DE KADMONO

 

Verkite inter 658 kaj 680 en la anglosaksa lingvo, la Himno de Kadmono (Caedmon) estas unu el la plej antikvaj anglaj poemoj ankoraŭ ekzistantaj. En sia Eklezia Historio de la Angla Popolo, S-ta Bedo interese priskribas la devenon de ĉi tiu fama poeziaĵo.

Ŝajnas, ke Kadmono, brutisto el Northumbria, neniam sukcesis primajstri la vers-arton, kiel postulis la tiamaj moroj de lia lando. Kiam ĉe festenoj la harpo transdoniĝis de gasto al gasto, por ke ĉiu regalu la aliajn per kanto, Kadmono kutime elŝteliĝis honteme antaŭ ol venis lia vico kanti. Iun nokton, post unu tia forfuĝo, li endormiĝis en stalo, kien li iris por manĝigi al la brutaro. Vizitis lin nekonato en sonĝo, dirante, “Kadmono, kantu ion por mi”. Kiam Kadmono bedaŭresprimis, la vizitanto insistis, pli detale, ke li kantu versaĵon honore al la origino de la tuta kreitaro. Sen plua hezito, Kadmono tuj ekkantis jenan himnon:

 

Ni laŭdu nun

povon de Dio

agon de l’ glora Patro,

eterna Sinjoro.

Unue li fabrikis

ĉielan tegmenton.

Teron poste

eterna Sinjoro,

homaran mondon,

la dian Gardiston,

kaj providencon,

ĉar ĉion mirindan,

li mem komencis.

por hominfanoj

sankta Kreanto.

Gardisto de l’ homoj,

jen li ornamis

Majstro ĉiopova.

 

Plenvekiĝinte, Kadmono ankoraŭ memoris la sonĝkanton kaj, pli grave, trovis sin kapabla pritrakti ĉiun ajn religian temon per bela versaĵo. Baldaŭ li fariĝis monaĥo kaj dediĉis sin al la verkado de kristanaj himnoj. Bedaŭrinde nur la unuan himnon oni povas atribui al Kadmono kun plena certeco. Tamen pro ĉi tiu sola poemo kaj la kurioza historio de ĝia inspiro Kadmono okupas tutspecialan lokon ĉe la fonto de nia nacia poezio.

Roderic McDermott, Britio

 

al la indekso


 

NI ĈERPU EL LA FONTO

 

Se via justeco ne superos tiun de la skribistoj kaj de la farizeoj, vi ne eniros en la Regnon de la ĉielo. (Mat 5, 20)

 

 

Antaŭ Dio ni ne prezentu nin kun masko! (foto LDC)

 

 

Unua ordono: adoru nur Dion

La Sinjoro estas proksima. Pri nenio trozorgu; sed ĉiuokaze prezentu al Dio viajn dezirojn per preĝo kaj peto kun dankesprimo (Fil 4, 5-6).

 

Dua ordono: ne blasfemu

El via buŝo eliru neniu fia vorto, sed nur vorto bona, por konvena edifo, por ke ĝi avantaĝu al la aŭdantoj (Efe 4, 29).

 

Tria ordono: sanktigu festotagojn

Ni zorge instigu unu la alian al amo kaj al bonaj faroj, ne forlasante niajn kunvenojn, kiel estas kutimo de iuj (Heb 10, 24-25).

 

Kvara ordono: honoru la gepatrojn

Se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la kredon, kaj estas pli malbona ol ne-kredanto (1 Tim 5, 8).

 

Kvina ordono: ne murdu

Surprenu, kiel elektitaj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremon: reciproke paciencante kaj pardonante (Kol 3, 12-13).

 

Sesa ordono: ne malĉastu

Jen estas la volo de Dio, via sanktigo: ke vi vin detenu de la malĉasteco: ke ĉiu el vi kapablu teni sian propran korpon en sankteco kaj honoro; ne en la pasio kaj volupto, kiel la paganoj, kiuj ne konas Dion (1 Tes 4, 3-4).

 

Sepa ordono: ne ŝtelu

Ŝtelinto ne plu ŝtelu; sed prefere li bone laboru per siaj manoj, por ke li havu por doni al la bezonantoj (Efe 4, 28).

 

Oka ordono: ne false ĵuru

Formetante mensogon, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de la alia (Efe, 4 25).

 

Naŭa ordono: ne fi-deziru

Ĉiu kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro (Mat 5, 28).

 

Deka ordono: ne deziru alies aĵojn

La monavido estas radiko de ĉia malbono; kelkaj, celante al tio, foreraris de la kredo kaj kaŭzis al si turmentajn malĝojojn (1 Tim 6, 10)

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Frato Kornel Kaczmarek, Pollando (pri li aperis ampleksaj artikoloj en EK 1-2/1982 kaj, plej laste, en EK 2-3/1985);

 

† D-ro Luigi Sola, Italio (li mortis antaŭtempe, pro strata akcidento).

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 

al la indekso


 

ILI.. ILI…

 

Deko da homoj babilas ĉirkaŭ tablo post diservo por kristana unuiĝo. Temas pri aferoj diversloke tra la mondo, sed mi aŭdas nur la vorton «ili».

«Ili» estas diversaj indiĝenoj, diversaj landanoj, ĉiuj tre for de nia religia klubo. Ili, ili. ili... Tiu vorto, tiu plej disiga vorto, laŭ mi vanigas ĉiujn klopodojn pri paco, reciproka kompreno, ktp.

Ĉar: mi povas paroli pri mia sperto; aŭ pri la sperto de alia, se mi sufiĉe bone konas tiun homon, aŭ se tiu sufiĉe trafe esprimis sin en verko; eĉ, provizore, pri nia sperto, se vi ĉeestas por eventuale rebati; sed neniam pri ilia sperto, pri ili, kaj nepre ne nome de ili...

Do, jen unua paŝo al la kiel eble plej eviti la vorton «ili». Malfacila paŝo, pro sociaj premoj, sed paŝo, kiun ĉiu povas provi...

 

Kris Long, Kvakero (Britio)

 

 

al la indekso


 

HANDIKAPITAJ ESPERANTISTOJ

 

La Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj (IAHE, YU-56227 Borovo, Jugoslavio) celas:

1) kunligi samsortulojn per la lingvo Esperanto, plifaciligante ilian vivon kaj batalon por ĝusta akcepto en la socio;

2) atentigi pri la problemoj de handikapitoj;

3) pledi, por ke oni utiligu Esperanton en la projektoj por enigo de handikapitoj en la socion;

4) propagandi Esperanton inter handikapitoj, aparte emfazante ĝian helpan utilon.

IARE eldonas propran gazeton («Voĉo de handikapuloj»), aranĝas korespondajn kontaktojn, organizas renkontiĝojn, strebas doni konsilojn pri handikapulaj problemoj, iniciatas helpon al bezonantaj samsortuloj.

Helpi estas la plej nobla kaj homeca bezono; IAHE bezonas helpon, ĉar ĉirkaŭ 80% el la handikapitaj Esperantistoj vivas en mizeraj kondiĉoj, aŭ en landoj kie ne eblas transpagi kotizojn. Por ke ili ne restu izolitaj, estas necesa la helpo de subtenantoj (homoj aŭ instancoj). Ankaŭ modestaj kontribuoj estas bonvenaj.

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* Viglas la preparoj por la Ekumena Kongreso IKUE-KELI en Aŭgsburgo.

Dum la Kongreso estos pridiskutata, interalie, la agadplano de IKUE por la venontaj jaroj, kiu aspektas aparte grava pro tio, ke jam estas baldaŭa la centjariĝo de Esperanto.

 

* «Katolika Sento», la organo de la itala sekcio de IKUE, post kelkmonata paŭzo renaskiĝis pli alloga ol iam, en presita formo, dukolore. Ĝia eldonkvanto rimarkinde kreskis, lige kun tio, ke la eldonaĵo estas sendata (krom al la membroj kaj abonantoj) ankaŭ al centoj da ekleziaj kaj kulturaj instancoj (Seminarioj, Parokoj, Lernejoj, ktp). La unua numero por la kuranta jaro estas tute en la itala lingvo, pro varbaj celoj.

 

* La 9-a Internacia Esperantista Pilgrimado al la Virgulino de la Malriĉuloj en Banneux (Belgio) havos lokon dimanĉon 8.9.1985. La programo antaŭvidas: akcepto kaj interkonatiĝo en Pavilono Shabann; mallonga prelego de la dominikana patro Louis Bourdon el Francio, kaj interveno de ĉiu ajn pri la temo de la Pilgrimado («Frata Karitato, fundamento de paco»); interkomunikado pri kristanaj mondaj problemoj; kuncelebrado de S. Meso en Esperanto; esperantista partopreno en la publikaj preĝoj por la malsanuloj kaj la malavantaĝuloj (= handikapuloj); konkludoj, fotoj, adiaŭoj, samtempe kunveno de la organizantoj.

 

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Tiu kiu sopiras vidi vizaĝ-al-vizaĝe la vivantan Dion, devas lin serĉi ne en la vaka firmamento de sia menso, sed en la amo al sia similulo (Dostojevski)

* Ni iradu dece, kiel en la lumo, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo; sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo (Paŭlo al Romanoj 13, 13-14)

* Estu kompatemaj, kiel via ĉiela Patro estas kompatema (Luko 6,36)

 

 

al la indekso