Enhavo de Espero Katolika numero 4/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: “Kristo kaj Magdalena” de Albert Edelfert, 1890 (Helsinki/ Helsingfors, Finnlando, Ateneum)

 

 

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj!

 

Kaŭzoj teknikaj (kelktempa fermo de la presejo kaj ĝia laŭgrada translokiĝo; perkomputila registrado de la membraro, ktp) kaj personaj (ĉiam pli streĉa okupiteco de la kunredaktoroj) lastatempe prokrastis la aperon de la revuo, kiu fine atingas viajn manojn.

En ĉi tiu numero vi ĉefe legos travivaĵojn de kristanaj esperantistoj el diversaj mondopartoj: Sovetunio, Ĉeĥoslovakio, Romo (sed kun usonaj kaj etiopaj rolantoj). Temas pri artikoloj, kiuj fontas el personaj spertoj de la aŭtoroj, al kiuj iras nia danko. Eble tio kontribuos sentigi nin monda familio, en kiu, malgraŭ ĉio, la Evangelia semo donas fruktojn.

La redaktoraro

 

al la indekso


 

POR VERA PACO

(El la Pasko-mesaĝo de Johano Paŭlo la Dua)

 

«Antaŭ kvardek jaroj finiĝis la mondmilito.

Ĉu vere firmiĝis la paco, kiel frukto de justeca ordo?

Ĉu la paco baziĝas sur vera respekto - ne nur laŭvorte, sed laŭspirite - de l’ rajtoj de la homoj? Kaj de l’ rajtoj de la nacioj?

Kun doloro oni devas rekoni, ke sur la mondo-mapo ankoraŭ en tro multe da lokoj la homrajtoj estas neataj aŭ perfortataj en plej kruelaj formoj de subpremado;

la torturejoj, la kampoj de segregacio aŭ de malhoma laboro daŭrigas kaŭzi sennombrajn viktimojn,ofte prisilentatajn aŭ forgesatajn;

milionoj da infanoj, viroj kaj virinoj lasataj morti pro malsato, sekego aŭ subnutriĝo;

nacioj atendas la agnoskiĝon de siaj rajtoj, ne reakiritaj aŭ perditaj;

ideologioj, kiuj instigas al malamo, al perforto, al supertrudo, senĉese trompas aŭ venenas la popolojn;

la vet-armado gigantigas la minacon de totala fordetruo;

multnombraj militoj, kun diversaj amplekso kaj daŭro, sed kun pli kaj pli granda detrupovo, senĉese dissemas ruinojn kaj sangmakulas diversajn regionojn de la mondo.

La Eklezio vivas el la paco-mesaĝo, kiu devenas de Kristo. «Pacon al vi» estas la saluto kaj bondeziro de la reviviĝinta Jesuo al la apostoloj en la Vespermanĝejo. Per tiu ĉi saluto kaj bondeziro la Eklezio alparolas ĉiujn homojn...

… Nur Kristo, kiu konas la koron de la homo, povas doni al li novan koron, kapablan malfermiĝi al la homfrato en libera senkompensa amo. Al Kristo, do, sin turnu la nutempa homaro, por akcepti lian mesaĝon de liberigo kaj paco».

Johano Paŭlo la Dua

 

al la indekso


 

 

IKUE 75-JARA!

 

IKUE estis fondita 1.4.1910. Ĝi do fariĝis 75-jara 1.4.1985. Ĉi tiu ĝojiga datreveno instigu nin ĉiujn al plua laboro!

 

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Kvina parto -
(unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto)

 

La okultistoj

 

Laŭ la okultista daktrino, la vera realo de la universo kaŝiĝas malantaŭ la videblaj fenomenoj. Tiu realo estas atingebla kaj regebla dank’ al specialaj enkonduko kaj procedoj.

La okultismo estas tre malnova, kaj disvolviĝis laŭ pluraj direktoj: magio, astrologio, filozofiaj kaj religiaj esoteraĵoj, kabalo, profetaĵoj, teozofio k. s.

Ĝi estas ne nur teorio, sed ankaŭ viv-apliko. La inicado okazas iom post iom, per majstro, kies ĉeesto nepras. Ĝi celas disvolvi la eblojn kaŝitajn en la homo, ĝis atingo aŭ de senpera potenco (magia okultismo) aŭ de identiĝo kun la dieco (religia okultismo).

Psikologie, la okultismo povas naskiĝi el la postulo transpasi la barojn de la banala, materia kono kaj sperto, por strebi al io stabila, spirita, esenca. Iumaniere, ĝi estas parenca de la nunepoka metapsikio aŭ parapsikologio.

Historie, pluraj eminentuloj estis diversmaniere influitaj de okultismo: Alberto la Granda, Roĝero Bacon, Pico della Mirandola, Nostradamus, Leonardo de Vinĉi, Rabelezo (Rabelais), Viktoro Hugo, Bodlero (Baudelaire), Edgar Allan Poe, k. a.

 

 

Klopodo atingi la misteron (el “Mondo e Missione”)

 

 

Okultistaj preĝoj

 

«Ho Superega, ho Altega, per via graco ni atingis la lumon de via kono. Vi donacis al ni la intelekton, por ke ni povu koni vin, la racion, por ke ni povu havi vin kiel celon de niaj esploroj, la konon, por ke ni ĝojiĝu pri vi. Konservu nin persistaj en la amo al via kono, kaj faru, ke neniam ni foriĝu de tiu ĉi vivmaniero».

(Hermeso Trismegisto, malnov-egipta eminentulo)

 

«Patro, vi kiu nutras la fajron de la granda reveno, vi unika Savanto. Klarigu al ni la vortojn de la Dia Libro. Via pura lumo dispelu la nokton de nia okulo! ».

(Proklos, nov-platona filozofo, 5-a jarc. post K.)

 

«Ke ni povu aparteni al la aro de tiuj kiuj ebligas intensan kaj signifoplenan vivon. Starigu nian ekziston sur la justo, kunigu en unu garbon niajn diverĝajn pensojn. Ili povu kune maturiĝi, unuiĝi, kaj aliformiĝi en saĝo».

(Gatha: kant-himnoj de Zaratustro)

 

«Antaŭ la brila fajro, ni promesas fuĝi de la pekado kaj penti pri la malbonaj pensoj, malbonaj vortoj, malbonaj faroj, kiujn ni povas koncepti, diri aŭ plenumi. Ni pentas pri ĉiu peko, pri ĉiu intenco peki. Honoro al la fajro de la saĝa Sinjoro, la plej honorinda el ĉiuj kreaĵoj».

(Mazdaisma preĝo)

 

«Ni ekbruligas la fajron, ĉi-matene, en ĉeesto de la sanktaj Anĝeloj de la ĉielo. Sen malico, sen ĵaluzo, sen envio, sen timo pri kiu ajn afero en la mondo. Ho Sinjoro, ekbruligu en mia koro aman fajron por miaj najbaroj, por miaj malamikoj, miaj amikoj, miaj parencoj, por ĉiu malgranda vivulo».

(Gaela preĝo)

 

«Ekde la tago en kiu ni renkontis vin, nia koro plenpleniĝis de paco. Al vi ni kredas, ho ununura boneco. Neniam ni volas forgesi vian kontemplatan Lumon. Ni volas kunporti Vin ĉiam, ni neniam volas flankenigi vin de nia Koro».

(Maniĥea psalmo)

 

«Metu en ni sanktan koron, ho Dio; nova spirito eniru en nin. La sankta koro estas Kristo: se Li releviĝas en ni, ni releviĝos kun Li. Kristo releviĝis. La mortintoj releviĝis kun Li. Kredante en Li, ni aliros transe de la morto, ni atingos la vivon. Purigu nin, ho Dio, purigu nin interne kaj ekstere, purigu la animon, la korpon, la Spiriton. Purigu nin, ho Dio, purigu nian parolon, niajn agojn, niajn pensojn».

(Albigensa Liturgio)

 

Preĝo por kaj kun la okultistoj

 

«Gardu ĉi tiujn serĉantojn, ke ili ne konfuzu sian racion kun Via lumo, ke ili evitu la iluziojn de la orgojlo, la prestiĝan logon de la magio, de la ĉarlatanado, de la peko kontraŭ la sankta Spirito. Ke ili atingu per travivo, kaj ne per malvarmaj iluziaj spekulativaĵoj, la Dian lumon en spirito, vero kaj amo. Por ĉiuj la Vero ne plu estu enigmo aŭ ludo de speguloj, sed ni konu Vin, samkiel ni estas konataj de Vi, vidalvide, en Via Lumo, en Via Amo. Amen».

P. Carlos Musazzi

 

al la indekso


 

Frata helpemo

 

NI NENIAM PROKRASTU BONFARI!

 

Estis serenega tago februara. Matene laŭ termometro eĉ -18° C; tagmeze je 2 gradoj pli varme...

Labortago finiĝis, kaj mi entrolebusiĝis por reveni hejmen. En la sekva haltejo eniris la trolebuson virino ĉ. 70-jaraĝa, kiu eksidis ne malproksime de mi. Ŝia mallonga palto aspektis mizerege: la dekstra maniko tute ĉifonita, eĉ ne flikita, nur iome kunkudrita per simpla fadeno; la maldekstra flanko de la antaŭo same aspektis terure. En ŝiaj manoj, tute nudaj, videblis retsako, en tiu ĉi - alia el tolo kun iu nevidebla enhavo...

Subite venas la penso: antaŭ unu monato mi ja havis eĉ kelkajn parojn da gantoj, heredaĵon de mia karmemora paĉjo, ankaŭ de la onklino... Nun ili estas jam donacitaj al iu familio, kiun mi trovis tre malriĉa...

Tamen mi havis ja du parojn miajn proprajn... Hodiaŭ matene mi surmanigis ilin ambaŭ, ĉar al mi ŝajnis, ke unu ne sufiĉas...

Hejme en la ŝranko pendas ankaŭ mallonga palto de l’ karmemora panjo. Ĝi estas dume tute nova, kaj pendas tute senutile... Mi devas demandi ŝin, kie ŝi loĝas, kaj tiam ĝin porti kaj donaci... Tamen mi dume estas de ŝi apartigita... Sed ĉu eble mi stulte pensas? Ĉu eble ŝi nur ŝajnigas sin malriĉa? Ne, ne: tiel ne povas esti! Dum tia frosto ŝi ne povus elteni sen gantoj. Ŝi vere ilin ne havas.

Mi ĉirkaŭrigardas. En trolebuso videblas neniu sen gantoj. Nur unu viro... Sed tiu ĉi, laŭ mi, havas «varmigilon» en la stomako. Tie certe abundas brando, likvaĵo «kvardekgrada». Dume la virino ja estas tute sobra.

Tiam mi rememoras frazon tralegitan, antaŭ kelkaj tagoj, en letero de ukrajna amikino, ĵurnalistino: «Ni neniam prokrastu bonfari!».

La trolebuso nin portas rapide. Baldaŭ mi devos eliri, aŭ eble pli frue eliros ŝi... Fine liberiĝas loko apud ŝi, kaj mi alproksimiĝas. Mi ŝin demandas litove: «Kial do Vi sen gantoj? Viaj manoj ja glaciiĝos! ». La virino skuas la kapon, sed respondas nenion. Fine jam mia haltejo. Mi prenas la superfluan paron da gantoj el mia mansako, metas ĝin sur ties manojn kaj jam ekiras al la pordo. Tiam ŝi kaptas mian manon per sia dekstra mano, dum per la maldekstra ŝi etendas la ganto-paro reen, kaj diras al mi ruse: «Dankon! Sed mi ja neniam en mia vivo uzis gantojn. Kaj rigardu, miaj manoj ja estas tute varmaj!». Certe, ili estis varmegaj, multe pli ol la miaj.

Mi eliris. Eĉ tiun ĉi bagatelaĵon mi ne sukcesis donaci... Subite mi sentas, ke iu milda voĉo min vokas. Mi returniĝas. La sama avineto rapidpaŝe proksimiĝas al mi kaj diras: «Vi estas senlime bona homo! Kiu alia kondutus tiel kun homo nekonata? Donu Dio al Vi bonsanon!».

Mi diris «dankon!», kaj ni ambaŭ disiris, ĉiu laŭ sia propra vojo. Nun mi komprenis: ŝiajn manojn varmigas senlima boneco de l’ koro...

Irante hejmen mi pensis: kial do bonsanon por mi? Ĉu ŝi rimarkis miajn dolorajn krurojn, kiujn mi apenaŭ trenas? Tamen doloro, kiun kuracistoj ne vidas, ja ne estas malsano. Gravas, ke mi ankoraŭ iradas. Dume mia ukrajna amikino flegas sian tutan familion malsanan je gripoj kaj ŝi mem estas en danĝero malsaniĝi. Do, la bondeziro de tiu ĉi varmakora maljunulineto devas flugi tien, en Ukrajnon...

La postan tagon matene la kruroj doloraĉis daŭre. Mi decidis nepre diskonigi tra la mondo mian antaŭtagan okazintaĵon. Tagmeze mi ĉion surpaperigis. Vespere ĉiuj miaj doloroj jam estis for. Ŝajnas, ke iu min pridonacis per flugiloj.

Vilnius (Litovio), 7.2.1985

Angele

 

al la indekso


 

Kuraĝa evangeli-atesto

 

PATRINO TEREZA EN ĈEĤOSLOVAKIO

Kiel ni vidis ŝin

 

Patrino Tereza de Kalkuto

 

Okazis vendrede la 9-an de novembro 1984. Estis malagrabla aŭtuna tago, kiam malvarma vento pelis la homojn en la hejman varmon. La granda preĝejo de sankta Ignaco sur la Karolo-placo en Prago ne estas hejtata, kaj tamen ĝi pleniĝis okaze de vespera Di-servo per amaso da homoj, tiel, ke oni preskaŭ ne povis movi sin. Kiel oni diras (laŭ ĉeĥa proverbo), «eĉ muso ne traglitus tie». Sed ŝi traglitis. «Blanka museto», eta maljunulineto, kurbiĝinta, vestita per la blanka tola sario, per kiu vestiĝas la hindaj virinoj. Patrino Tereza, la Nobel-premiitino, fondintino de la ordeno de la «Fratinoj de la proksimula amo». Surpiede ŝi havis sandalojn, sed sur la tolan vestaĵon ŝi tamen surmetis mallongan, nigran jaketon. La sario, kiu kovris ankaŭ ŝian kapon, estis iom faldita ĉapomaniere sur la nuko. Ĉe ĝia rando estis strio de bruna maŝinbrodaĵo, samkiel malsupre sur la blanka vesto. Ĝi estas belaspekta. Kiel bele, verŝajne, tio aspektas sen jaketo, sub la brila suno de Hindio! Mi ne scias, al kiu misia ordeno origine Patrino Tereza apartenis, antaŭ ol Jesuo instigis ŝin forlasi la instruadon de riĉaj knabinetoj kaj komenci tion, kion ŝi jam longjare praktikas. Ŝi kolektas surstrate malsatajn mortontojn, kaj al ili sentigas la amon de Kristo en kompatema flegado de iliaj mizeroj kaj en partopreno en ilia tre malriĉa vivo. Ĉar en Hindio ankoraŭ mortas homoj pro malsato, ili dormas surstrate, aŭ oni forĵetas en rubujon novnaskitojn, kiujn oni ne kapablas nutri. Sed tion oni scias, kaj mi ne bezonas diskonigi tiujn faktojn. La kredo en la reenkarniĝo tie indiferentigis la homojn je la suferoj de la aliaj. «Li havas tion, kion li meritas», ili diras, «li certe estis granda pekulo en sia antaŭa vivo, do nun li devas pentsuferi».

La alveturon de Patrino Tereza en Pragon la informiloj ignoris. Nur en kelkaj preĝejoj anoncis tion la pastroj al la fideluloj, kiuj poste disvastigis plue la novaĵon, persone aŭ pertelefone: ankaŭ mi tion eksciis tiamaniere.

Mi iris al la preĝejo unu horon pli frue. La antaŭa duono jam estis okupita, sed mi havas zorgeman Gard-anĝelon, kiu ankaŭ ĉifoje prizorgis min. Li gvidis min al la tria benko, kie tamen unu loko troviĝis por mi. La unua benko estis rezervita por la altestimata gasto.

Precize je la 18-a horo akolito eksonoris, kaj el la sakristio eliris du virinoj en nekutime blanka vestaĵo: unu eta, maljuna, sulkita, la alia juna kun okulvitroj, brunhaŭta (la akompanantino de Patrino Tereza). Post ili eliris iu nia fratulino, kiu eble estis gvidantino de ambaŭ gastoj; poste sekvis la Episkopo Kajetán Matoušek, la parokestro de sankta Ignaco patro Skoblík, alia sacerdoto al mi nekonata, kaj aro da akolitoj, plejparte plenkreskaj. La fratulinoj sidiĝis en la unuan benkon, kaj nun ekflamis fulmolumoj de amatoraj fotografantoj.

En la nomo de Kardinalo Tomašek, kiu ne ĉeestis, bonvenigis Patrinon Terezan la Episkopo Matoušek. Li diris kelkajn anglajn frazojn, poste malfunkciis lia memoro kaj ekestis silento, similanta al kontemplado. Eble la Episkopo dumtempe petis ĉeĥlingve sanktan Kaetanon por helpi, kion paroli plu. La helpo venis, kaj per la mikrofono eksonis pliaj anglaj vortoj. Li ankaŭ alvokis Patrinon Terezan veni al la mikrofono kaj diri ion al la ĉeestantaro. Ankaŭ tio efektiviĝas, krom tio, ke mi nun tre bone komprenis la anglajn frazojn, je kio mi ne sukcesis dum la parolo de la Episkopo. Patrino Tereza parolis, antaŭ ĉio, pri la amo al la proksimuloj, kiu ĝuste devas komenci ĉe la plej praksimaj en la familio. Ĝi firmiĝas ĉefe per komuna preĝo. Ŝi ankaŭ diris, ke ŝi havas jam ne nur virinan ordenon, sed ankaŭ viran branĉon kaj proprajn ordenajn pastrojn. Laŭdire ŝi preĝas, por ke tiuj ordenoj povu veni ankaŭ en Ĉeĥoslovakion. Se ŝi estas sanktulino, ŝi povas elpeti eĉ tiun miraklon. Ŝian parolon tuj interpretis, tre bone kaj vigle, juna knabino ĵus fininta altlernejajn studojn.

La S. Meson celebris sac. Skoblík, la alia pastro kuncelebris. La Episkopo nur sidis sur flanka brakseĝo; eble li, kompatindulo, meditis pri sia angla lingvoscio kaj malfidela memoro. Nin instruis la sama instruistino pri angla konversacio, de kiu mi eksciis, ke la nuna Episkopo Kajetán estis diligenta kaj talenta lingvolernanto. Sed, sen praktika uzado de la fremda lingvo, facile oni ĝin forgesas.

La preĝejo estis plenplena kaj la organizado, bedaŭrinde, nenia. La S. Komunion disdonis ĉiuj tri sacerdotoj, sed nur antaŭe, sur la kutima loko. Multaj trapuŝis sin tien, sed reen jam ne, kaj tial la aliaj povis sin trapuŝi nur pene aŭ tute ne. Mi, el la tria benko, ne havis malfacilaĵojn, sed, irante reen, mi sukcesis atingi nur la unuan benkon, kaj ĉar estis tie libera loko kaj la folioj kun surskribo «rezervita» dume malaperis, mi sidiĝis apud nia fratulino kaj povis rigardi de profilo Patrinon Terezan.

La disdonado de la Korpo de Kristo daŭris pli ol unu horon. La kompatinda Patrino Tereza sidis, dume, kurbiĝinta kun klinita kapo, havante laboruzitajn manojn kunmetitaj. Ili estis manoj samaj kiel tiuj, kiujn ni vidas ĉe kamparanaj, pene laborantaj virinoj. Eble ŝi preĝis por nia «bela Lando» (kiel ŝi nomis ĝin), eble ŝi pormomente ekdormetis, kio ne povas mirigi. La juna hindino diligente enrigardis la kantareton de nia fratulino. Ĉu ŝi jam ekzercas sin en la ĉeĥa lingvo antaŭ veno al sia estonta laborejo?

Post la Meso du porpastraj studentoj strebis, kun granda peno, ke la homoj faru irvojeton, por ke Patrino Tereza foriru tra la mezo de la preĝejo. Irvojeto estiĝis, sed tre mallarĝa, apenaŭ nur por maldikaj dimensioj. La ordenaninoj iris en la pastran domon, kie ili estis loĝigitaj, kaj la tuta preĝeja aro ilin akompanis. Kiam la popolamaso eliĝis en la straton, tio aspektis kvazaŭ manifestacio. La homoj kantis kaj kriis: Vivu Patrino Tereza!». La policanoj restis trankvilaj ĉe siaj aŭtomobiloj, ĉar ili sciis, ke ĉi-foje ne estas necese interveni.

Kiam la amaso preskaŭ disiris, sac. Skoblík eliris el la pastra hejmo kaj invitis la malgrandan reston da homoj en la sakristion. Alvenis denove Patrino Tereza, ŝi disdonadis subskribojn kaj salutis permane la kredantojn. Multaj donis al ŝi donacojn.

Patrino Tereza ĉeestis ankoraŭ sabate la matenan S. Meson. Tiun mi ne ĉeestis, sed mi aŭdis, ke denove la preĝejo estis pli plena ol kutime.

La Nobel-premiitino havas 74 jarojn, sed ŝi aspektas 10 jarojn pli aĝa. Asketa vivmaniero, pena laboro kaj daŭra vojaĝado ne bone efikas je la sano. Onidire, ŝi baldaŭ vizitos Svislandon por operaciigi siajn okulojn.

Mi eksciis, ke dum la kontrolo de pasporto sur nia flughaveno oni pridemandis ŝin, kie ŝi havas vizon. Ŝi respondis per la demando: «Kaj kio estas tio?». Kiel videblas, oni enlasis ŝin eĉ sen vizo, kio ankoraŭ similas al miraklo.

Marie Holkova, Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

Gastigo de eksterlandanoj

 

BONVENON, RIFUĜINTOJ!

 

 

 

Mi estis for de hejmo... ĉu vi gastigis min? (foto LDC)

 

Januaro 1984 estis interesa tempo por la usona Eklezio. En tiu monato - se mi ne eraras - Kardinalo Bernardin de Ĉikago proklamis, ke la kristana vokiĝo labori por la homa vivo estas «senkudra vestaĵo» (kp Joh 19, 23), kaj ke kristanoj devas batali por gardi ĉiun homan vivon ĉu la feton en utero ĉu la mortpunoton en karcero. Multaj usonaj katolikoj malakceptis la ideon. Tamen - ĉu ili samopiniis, ĉu ili malsamopiniis kun la Kardinalo - multaj miloj da usonanoj, kredantoj kaj nekredantoj, amasiĝis en Vaŝingtono (kiel ĉiujare) por manifestacii kontraŭ la fia decido de nia Plejalta Kortumo de 22.1.1973: la decido, kiu igis laŭleĝa la mortigon de infanoj antaŭ naskiĝo.

La 22-an de januaro 1984 - estis dimanĉo - mi estis hejme en la Usona Seminario en Romo. Tiun vesperon, la Seminaria Konsilio (kaj pastra kaj studenta) estis konsideronta proponon: ĉu bonvenigi kelkajn etiopajn rifugintojn en nian domon. La propono estis sufiĉe grava kaj aktuala. Miloj da rifuĝintaj etiopoj logas en Romo. La itala registaro akceptas ilin; tamen, ili ne rajtas havi laborpostenon, kaj ili devas serĉi hejmon en Usono, Kanado, aŭ alia lando. La internacia help-instanco «Caritas» strebas helpi ilin. per manĝoj kaj per trovado de loĝejoj. Kelkaj usonaj porpastraj studentoj havis ideon: kial ne bonvenigi kelkajn rifuĝintojn en nian domon? Pro tiu ideo, la propono estis antaŭ la Konsilio.

Mi neniam antaŭe ĉeestis kunvenon de la Doma Konsilio. Ĉu ĉar mi ne fidis je «politiko»? Tre probable. La 22-an de januaro, tamen, mi decidis ĉeesti la kunvenon, ĉar mi vidis tre klare, ke la kristana vokiĝo batali por la homa vivo estas senkudra vestaĵo. Kaj mi vidis, en politiko, konkretan ekzemplon de packonstruo.

La proponantoj prezentis sian ideon tre konkrete; ili jam esploris fizikajn, ekonomiajn kaj jurajn problemojn, kaj trovis solvojn, por ke la Seminario povu tre facile bonvenigi kvar junajn fraŭlajn rifuĝintojn. Restis nur la ĉefa demando: ĉu la domanoj bonvenigos la novajn homojn? Oni aŭdis unu membron de la Konsilio, kiu demandis, ĉu la homoj havos strangajn malsanojn, aŭ estos ŝtelemaj. Tamen, lia influo estis minimuma. La propono sukcesis.

Venis la homoj. Ili riĉigis nian vivon. Mi ne plu loĝas en la Usona Seminario, sed mi aŭdas, ke nun estas sep rifuĝintoj en la domo.

La 22-an de januaro 1984 oni konstruis pacon en la Usona Seminario en Romo. Kaj mi, almenaŭ, sidis kaj rigardis kaj aŭskultis.

 

Sac. Kevin Laughery, Usono

 

al la indekso


 

 

PRI RABISTOJ KAJ KLERIKO

 

Ian tagon kleriko estis trairanta ŝtatlimon kaj renkontis rabistojn. Ili ĉirkaŭis lin, kaj la plej muljuna diris al li:

- Aŭ vi diros al ni predikon, kiu plaĉos al m, aŭ ni vin mortigos...

- La kleriko ektremis, sed pensis: se mi ne predikos, tiam ili min mortigos... Li preĝis mallaŭte al sankta Bartolomeo, la patrono de senhaŭtigado, suriris ŝtipon kvazaŭ predikejon, kaj la rabistoj deprenis la ĉapelojn kaj aŭskultis.

La kleriko sin krucosignis kaj komencis:

- Via vivo tre similas la vivon de la Sinjoro Jesuo...

- Nu, kial? - demandas la ĝojigitaj rabistoj.

- Kial? Pro tio - diras la kleriko - ke la Sinjoro Jesuo naskiĝis malriĉa, kaj vi ankaŭ naskiĝis neriĉaj.

La Sinjoro Jesuo junaĝe helpis sanktan Jozefo raboti, kaj vi ankaŭ certe ne estis senokupaj, ĉar la patro ĉiun el vi estus batinta. La Sinjoro Jesuo, tuj kiam li plenkreskis, ekmigris, kaj vi vagadas de loko al loko. La Sinjoro Jesuo estis kaptita, kaj vi ankaŭ estos kaptitaj. La Sinjoro Jesuo estis skurĝata, kaj vi ne evitos tion. La Sinjoro Jesuo estis krucumita, kaj vin atendas pendigilo... La Sinjoro Jesuo malsupreniris al la infero, kaj vi tien malsupreniros! ... Nu, kaj kio? Ĉu plaĉas al vi ?

- Jes, certe - rediris la rabistoj kaj la plej maljuna ĵetis al li ankorau plenmanon da oro...

Kiam la kleriko jam foriris je certa distanco, li turniĝis al la rabistoj kaj ekvokis:

- Ankoraŭ unu aferon mi ne diris al vi! ... La Sinjoro Jesuo ascendis al la ĉielo - sed vi tute ne ascendos! ...

 

al la indekso


 

LA ABSOLVO

 

La preĝejo estis preskaŭ tute malhela, nur la palpebrumantaj flametoj de la eterna meĉo de du-tri votkandeloj lumigis iomete la gotikan konstruaĵon. Laŭmode vestita junulino paŝadis en la flanka navo, heziteme ĉirkaŭrigardadis kaj per subita decido eniris konfesejon. Ŝi okupis la tiean surgenuilon kaj mallaŭte diris al la konfesprenanto:

- Estiminda Patro, mi vere ne scias kiel komenci la konfeson. Post funda esploro de miaj konscienco, koro kaj cerbo mi konkludis, ke mi estas senpeka. Mi ne atribuas ĉi tion al mi mem kiel virto aŭ merito,... ho tute ne,... mi nur konstatas, ke mi estis kreita nekrimema. Mi kredas la ekziston de Dio, observas la dimanĉojn kaj festotagojn, venas en la preĝejon kaj fastas konforme al la leĝoj de la Eklezio. Mi murdis neniun, ŝtelis nenion, ne kutimas blasfemi aŭ uzi fivortojn, neniam diboĉas, mensogas aŭ kalumniadas. Mi vivas morale, estimas miajn gepatrojn kaj neniam tentis iun ajn fari malpermesitan agon. Kion mi diru do?

La pastro, kies haroj blankiĝis longe antaŭ la naskiĝo de lia konfesdonantino, mallaŭte respondis:

- Kara filino mia, ekde la pratempoj oni venas ĉi tien por konfesi pekojn kaj krimojn kaj ne por fanfaroni pri sia senmakuleco aŭ babili pri ne plenumitaj kontraŭleĝaj aŭ malmoralaj faroj. Parolu pri la mankoj de via karaktero, kiuj eble ŝajnas al vi bagatelaj, pri via konduto, ĉu ĝi iu- kaj alifoje ne estis skandala, indigniga? Meditu momenton, ĉu vi ne donis malbonan ekzemplon al viaj proksimuloj, eltrovu, ĉu vi ne preterlasis fari bonon? Rigardu, ĉi lasta ankaŭ estas peko laŭ la instruoj de nia kaj ĉiu kristana religio.

- Mi ne kredas, ke oni povus fari al mi riproĉojn ĉirilate. Mi ofte ĵetas kelkajn monerojn en la ĉapelojn de la surstrataj almozuloj, mi kontribuis por la rekonstruo de la malsanulejo kaj orfejo, ruinigitaj de la milito kaj mia nomo estas trovebla en la Ora Libro de ambaŭ institucioj. Mi faras nur bonon kaj malgraŭ tiu ĉi fakto mi ne estas populara. Oni diras pri mi, ke mi tenas la nazon supren, ke mi estas arogante fiera, tro imagema, malmodesta.

- Ĉu tiuj onidiroj estas trafaj aŭ pravaj?

- Parte! Mi devas diri al vi malkaŝe, ke mi estas fierega, neamikiĝema; mi ne ŝatas min klini al iu ajn. La homoj ja estas tiel abomenaj, tiel enviaj kaj hipokritaj, ke oni apenaŭ trovas alparolindajn personojn. Ĉu mi ne pravas?

- Pri ĉi tio mi decidu pli poste, - respondis la pastro; - unue ni pedante sekvu viajn deklarojn. Diru, ĉu vi vere estas tiel supermezure fiera?

- Jes, tio estas funda trajto de mia karaktero!

- Bone! Permesu do al mi kelkajn demandojn kaj promesu respondi ilin tre sincere. Jen mia unua demando: Pri kio vi estas tiel fiera?

Silento...

- Nu?

- La demando estas tre malpreciza, konfuza, miskomprenebla.

- Mi helpos al vi... Diru, ĉu vi estas ido de nobela, eminenta, influhava familio?

- Miaj gepatroj kaj ĉiuj prauloj estis simplaj homoj.

- Eble vi estas tre saĝa, klera, inteligenta, persono.

- Mi hontas konfesi, ke mi estis nur triaranga en la lernejo kaj ne studis multon depost tiam.

- Mi devas supozi, ke vi havas neĉiutagajn spiritajn kapablojn, kiuj distingas vin de la aliaj mortemuloj,... ni diru talenton pentri aŭ skulpti, eble vi estas sukcesa verkisto aŭ fama poeto aŭ ĉu naturdotita genia komponisto?

- Ne, tute ne! Bedaŭrinde mi ne pentris aŭ skulptis majstroverkon, verkis nenion krom banalaj leteroj, mi ne komprenas bone la muzikon kaj oni diras pri mia voĉo, ke ĝi sonas kvazaŭ venanta el fendiĝinta poto. Mi devas seniluziigi vin Patro; mi havas nenian talenton, nek donacitan de naturo, nek akiritan per laboro.

- Ha, mi scias jam,... vi estas tre, treege riĉa!

- Mi vivtenas min per mia salajro kaj neniam havis konton en banko.

- Vi okupas eminentan postenon.

- Mi estas stenografiistino ĉe maljuna advokato.

- Ĉu vi estas edzino de famulo aŭ havas ŝancon edziniĝi al distinginda viro?

- Mi estas fraŭlino kaj bedaŭrinde ne konas tian edziĝonton.

- Vi tamen devas esti en posedo de ia eksterordinara kvalito, kiu igas vin esti tiel fiera... Mi petas, pardonu al mi la sekvantan demandon... vi scias, estas mallume ĉi tie kaj krome miaj okuloj estas tra malfortaj jam. Mi demandas ĉi tion nur divenprove,... diru,... ĉu vi estas okulfrape, impone bela?

- Strange, vi denove trompiĝis. Ĉu vi volas, ke mi citu opiniojn kiujn mi hazarde aŭdis? Ili vere ne estas flataj kaj pruvas la fiecon de homoj. Oni kuraĝis diri pri mi, ke - eĉ ereto de ĉarmo ne estas trovebla ĉe tiu kurbkrura pseŭdonimfo... (Pardonu la vulgaran esprimon.) Mi ofte malgajas pri mia ordinareco.

 

* * *

 

La pastro eble eĉ ne aŭdis ŝian sinekskuzon. Li estis profunde enpensiĝinta, meditanta, cerbumanta. Li skuetis kaj balancadis sian kapon. Post kelkaj minutoj li bene levis ambaŭ siajn brakojn kaj mallaŭte, sed konvinke diris:

- Foriru filino mia en paco!... Vi ne estas trofiera, nek imagema, nek malmodesta... nur funde kaj nekuraceble stulta. La stultegeco estas malagrabla eco, sed ĝi ne estas - peko!

 

(el “Tiaj ni estas”, rakontoj de Sandor J. Bako, 1965)

 

al la indekso


 

 

PROVERBOJ

 

Kiun Dio amas, tiun Li provas

Dio scias bone pri niaj bezonoj

Se amas Dio, prosperas ĉio

Dio longe toleras, sed poste severas

La muelŝtonoj de Dio muelas malrapide

Estas ĉiu kaj ĉio en la manoj de Dio

Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron

Helpu al vi, vin helpos Di’

Dion fidu, sed senfare ne sidu

Sur ĉiu loko estas la okuloj de Dio

Kion ni vere bezonas, tion Dio al ni donas

Dio batas, Dio kompatas

Dio donis, Dio prenis

Homo proponas, Dio disponas

Ĉiu por si, por ĉiuj Di’

Forte sidas, kiu Dion fidas

La timo antaŭ Dio estas la komenco de scio

Dio orfojn ne forgesas

Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon

En la plej alta mizero en Dio esperu

Kontraŭ homo fiera Dio estas severa

Dio ĝuste faras, neniam eraras

La serĉantoj de Dio komprenas ĉion

Kion Dio ne donis, tion perforte ne postulu

Dio puni deziras, la saĝon fortiras.

 

Kolektis S. Nagy

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* Sabaton 8.12.1984, pastro Florio Giannini celebris S. Meson en Esperanto en la paroĥa preĝejo de Valdicastello Carducci (Toskanio, Centra Italio), okaze de la inaŭguro kaj beno de la flago de la loka Esperanto-Asocio.

 

            La 10-an de marto 1985, antaŭ la kutima S. Meso en Esperanto en la kapelo de la paroĥa preĝejo honore al S. Stefano en Krakovo (Pollando), Kard. Francisko Macharski, posteulo de Papo Johano Paŭlo la Dua kiel Metropolito de Krakovo, vizitis la katolikajn Esperantistojn kune kun kuria kaj paroĥa asistantaro.

En salutmesaĝo, la Kardinalo alte aprezis la celon kaj agadon de la internacia lingvo; ĉeokaze, li esprimis la timon, ke malnobluloj uzu profite al siaj celoj tiel noblan movadon, kia estas Esperanto.

            La Krakova Esperanta Animzorga Grupo donacis al la Kardinalo binditan Esperantan Meslibron kaj aliajn esperantaĵojn, per la manoj de la Landa Reprezentantino de IKUE, S-ino Franciska Bardecka.

            Ĉe la fino, la Kardinalo benis la ĉeestantojn. Entute, temis pri granda evento, kaj agnosko de la katolika Esperanto-movado.

 

 

La vizito de Kard. Macharski al la krakovaj esperantistoj estas sekvo de aŭdienco, kiun la Kardinalo havigis, 4.3.1985, al P. Magnani kaj S-ino Bardecka (en la foto)

 

* Pli ol 200 personoj partoprenis en Trento (Italio) feston okaze de la Semajno de Internacia Amikeco, organizitan de la Trentolanda Esperanto-Asocio sub la prezido de S-ro Alfredo Bassetti (membro de IKUE). Festparohs la universitata Profesoro Giordano Formizzi (ankaŭ li membro de IKUE). Inter la ĉeestantoj, menciindas la Prezidanto de la Memstara Regiono Trentolando-Alta Adiĝo/ Sudtirolo (Angeli), la Registara Komisaro (de Pretis), la delegito de la Episkopo (P. Silvio Franch) kaj la Provinca Vicstudestro (Positano).

 

 

Momento de la festo en Trento: parolas la Regiona Prezidanto

 

            * P. Franjo Gruić, dua Vicprezidanto de IKUE, ĵus vizitis Romon, gvidante grupon da seminarianoj (P. Gruić, profesoro pri latina lingvo, estas Rektoro de la Seminario de Djakovo, Jugoslavio). En tiu okazo, estiĝis fruktodonaj kontaktoj kun la Sekretario de IKUE (De Salvo) kaj kun la redaktoro de la Esperanto-programoj de Radio Vatikana (Cadei), samtempe komitatano de IKUE.

 

* En 1984 Tereza Depecker, flegistino, kaj Patro Louis Bourdon, dominikano, kondukis 12 geknabojn sur la francan Alp-montaron, de Bourg-SaintMaurice ĝis Notre-Dame des Vernettes. Tiu eksperimento, kiu montriĝis fruktodona, estos ripetita ĉi-jare, koincide kun la regiona pilgrimado al Notre-Dame (= Nia Sinjorino).

Ni esperas, ke dank’ al Esperanto povos temi pri internacia aranĝo. Tiu vojirado ne estos nura ekskurso, sed marŝado kun Francisko de Asizo, je la malkovro de la naturo, de la aliaj, de Dio, kaj entute de tio, kion Dio volas el ni: «Sinjoro, kion vi volas ke mi faru?».

Dato: de la 12-a ĝis la 22-a de julio 1985. Loko: Haute-Tarentaise/ Savojo (Francio). Irvojo kun unu sola fiksa punkto: la eliro kaj la fino okazos en la paĥonestra domo de Landry, apud Bourg-Saint-Maurice. Haltejoj por la nokto: ĉe la loĝantoj. Aĝo: gejunuloj 10 ĝis 15-jaraj.

 

* Ekde 1978, ĉiumonate D-ro De Salvo, pacience kaj temporabe, skribadis mane la adresojn sur la kovertoj entenantaj la revuon EK.

Kun la precipa celo ŝpari homan laboron, sed ankaŭ por atingi pli dignan prezentadon de la kovertoj, D-ro De Salvo ĵus enmetis la diversajn informojn pri la membraro en la memorilon de sia sufiĉe kompleksa komputilo (Apple//e, kompleze disponigata al IKUE), kiu ekde nun liveros presitajn adresojn kun flankaj informoj (ekz., se en iu adreso troviĝas la indiko «85MA», tio signifas, ke la C.O. jam notis la pagon de la kotizo de Membro Abonanto por 1985).

Por atingi la diritan rezultaton, D-ro De Salvo devis, antaŭ ĉio, ellerni la uzadon de la komputilo, tiucele legante plurajn centojn da klarigaj paĝoj (plejparte en uson-angla lingvo), kaj poste tajpi milojn da informoj.

Laŭplane, la komputilo povos esti utiligata ankaŭ por komposti publikaĵojn: cetere, la aliĝilo de la Ekumena Kongreso en Aŭgsburgo estis kompostita ĝuste pere de ĝi.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

* Mi ĝojis legi, en EK 10/1984, frazon de Teilhard de Chardin. Mi legadis Teilhard dum multaj jaroj, kaj lia mondkoncepto kondukis min al Esperanto kaj al IKUE, antaŭ kvar jaroj.

En malnova numero de EK (7/1976, p. 106) mi legis jenan raporton: «La partoprenintoj de la Kongreso en Angers multe ŝatis la prelegon de Pastro Baudry pri la penso de Teilhard de Chardin». Mi esperis baldaŭ legi pri la pensisto. Bedaŭrinde, mi nenion trovis dum la pasintaj 4 jaroj, krom unu frazon.

Do, mi havas kelkajn demandojn: unue, mi ŝatus scii, ĉu aliaj membroj ankoraŭ interesiĝas pri Teilhard; due, ĉu iu jam esperantigis verkojn de Teilhard (ŝajnas al mi, ke la verkoj de Pastro Baudry estas franclingvaj). Fine, ĉu nia revuo povus eldoni iujn verkojn de Teilhard, aŭ artikolojn pri Teilhard? En la sama numero 10/1984 vi ankaŭ menciis la temojn traktotajn en 1985; inter ili estis «Kredo, nekredo, ateismo». Mi estas certa ke liaj verkoj helpus la nunan homaron akcepti kaj nian kredon kaj nian lingvon. Kevin Doyle, Kanado

 

Ni turnas la alvokon de s-ro Doyle al la legantoj. Se iu povas verki (aŭ esperantigi) popularan artikoleton pri la grava jezuito-esploristo-filozofo, ni volonte publikigos ĝin. La Redaktoraro

 

 

* La unua celo de la bonfarado estas, sendube, la servo al Kristo en la bezonantoj. Sed bonega afero estas aldoni, kiel homan celon, la diskonigon de la internacia lingvo kaj la instigon al la esperantistoj partopreni en la bonfarado.

Tial mi petas ĉiujn Esperantistajn misiistojn kaj Landajn Reprezentantojn de IKUE de Afriko, Azio kaj Latinameriko, ke ili sendu projektojn (por konstruo aŭ plibonigo de putoj, lernejoj, metiejoj, kuracejoj; por helpoj al rifuĝintoj, orfoj, ktp), kun la koncernaj klarigoj kaj kostoj en usonaj dolaroj.

Ĉu unuopuloj, ĉu Esperanto-grupoj, ĉu Esperantistaj pastroj, povos elekti unu el la proponitaj projektoj por helpi, ankaŭ lanĉi la iniciaton al ĉiuj fideluloj de sia komunumo. Mia paroĥo estas jam preta ion fari. Sac. Duilio Magnani, Italio

 

Ni konsentas kun la propono de pastro Magnani, kaj memorigas la jam aktualajn inciatojn: Agado E3 (Jacques Tuinder), Madagaskaro (P. Jan Sadowski), okulvitroj por Afriko (Tuinder, Magnani, Kóbor ktp), Lepruloj (Kondor), Bona Espero en Brazilo (Grattapaglia), ktp.

La Redaktoraro

 

al la indekso


 

ĈU "KOMUNO", "KOMUNUMO" AŬ"KOMUNAĴO"?

 

Legante kelkajn pasintjarajn numerojn de Espero Katolika, mi trovis du terminojn, kiuj meritas detalan pritraktadon. Jen la citaĵoj:

1. «Ne konata estas la origino de la kristana komunaĵo en Romo...» (6/1983, pĝ.103)

2. «...la repaciĝo kun Dio, pere de la pentofaro de la unuopaj fideluloj kaj de la kristanaj komunaĵoj...» (4-5/1983, pĝ. 63)

3. «Tamen mi ne volus instrui en lernejego, ĉar tio malebligus mian unuan devon, la vizitadon de katolikaj komunumoj» (4-5/1983, pĝ. 77).

Nun komparu ilin kun la sekvaj frazoj ĉerpitaj el la magazino Monato:

4. «... la plej granda plimulto decidis estiĝi sendependaj membroj de la brita komunumo (Commonwealth)» (4/1983, pĝ. 4)

5. «En la Eŭropa Komuno nur FR Germanio sukcesis mencinde [tiele!] pligrandigi sian merkatan parton» (4/1983, pĝ. 13)

6. «Gerhard Stoltenberg... nuntempe estas ankaŭ la prezidanto de la financa komitato de l’ Eŭropa Komuna Merkato» (4/1983, pĝ. 12)

Kial estas la vorto «komunaĵo» uzata en frazoj 1 kaj 2, «komunumo» en 3 kaj 4, kaj «komuno» en 5 kaj 6? Ĉu «komuno», uzata substantive, estas ĝusta? Ni komparu la traktadon de la koncernaj vortoj en kelkaj Esperantaj vortaroj.

La vortformo «komuno», mankanta en Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970), troviĝas en Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1923) de Eugen Wüster. Tiu eminenta leksikografo kaj esperantologo registras ĝin laŭregule kiel sinonimon de «komuneco». En PIV, krom «komuneco» kaj «komunaĵo», enestas ankaŭ «komunumo», kaj kiel ekzemplo de ties dua signifo estas la frazero «la Pariza Komunumo (de 1871)». En la francaj Esperanto-vortaroj de E. Grosjean-Maupin (1913), Léger kaj Albault (1961) kaj Waringhien (1957), la Esperanta ekvivalento de la franca commune estas «komunumo». La formo «komuno» tute malestas. ĉar estas granda semantika diferenco inter «eco de io komuna» (la difino de «komuno» kaj «komuneco») kaj «ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj» (la difino de «komunumo»), mi opinias, ke estas necese diferencigi ankaŭ la formojn de la vortoj, same kiel oni faras per la sufikso «-aĵ» en «komunaĵo».

Tiu ĉi temo estas pritraktita de Ivo Lapenna en artikolo aperinta en Horizonto (1981, n-ro 2, pĝ. 45) kaj denove en Monata Cirkulero de Kultura Centro Esperantista (1982, n-ro 142, pĝ. 7). Lapenna asertas, ke «la esprimo “Komuno” estas kutime uzata por la Pariza Komuno de 1871...». Kie ĝi estas tiel uzata, kaj kiu uzas ĝin? Bedaŭrinde, mankas ilustraj citaĵoj. Mi ja trovis unu ekzemplon de tiu uzo de «komuno» en artikolo titolita «La Komuno de Parizo», aperinta en Hungara Vivo (1971, n-ro 4, pĝ. 18). Tamen, estas strange, ke la verkinto ne «elegante» derivis la formon «komunano», nek uzis la jam registritan formon «komunumisto», sed enkonduikis alian vorton, «komunardo», devenantan de la franca communard. Aliloke, la koncerna politika organizaĵo nomiĝas la «Komunumo de 1871» (La Kancerkliniko, 1980, noto 15, pĝ. 29). Efektive, la rezonado en la cititaj artikoloj ne estas konsekvenca. Unuflanke estas apogata la uzo de «komuno» surbaze de la franca «Commune de Paris», sed aliflanke neniu etnolingva vorto estas citita por pravigi la vortformon «komunaĵo». Ĝi vere estas esperantismo. Ĝuste tiu termino estas uzata en du el la tri citaĵoj ĉerpitaj el Espero Katolika. Estas emfazinde, ke la kunteksto de la tri frazoj indikas, ke temas pri religiaj grupoj. La difino de «komunumo» en PIV plene subtenas la uzon de tiu formo ĉi-rilate: «2. ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj». Ekzemploj estas: «komunumo de Izrael» (Z), «komunumo de liberkredantoj» (Z), «la Komunumo» (= la Budhista eklezio), «preĝeja komunumo».

«Komunumo» estas uzata en alia politika kunteksto, menciita nek en la artikoloj en Horizonto kaj Monata Cirkulero nek en PIV sed ilustrita per citaĵo n-ro 4 el Monato. Ke la skribinto de la letero al la redakcio, aŭ la redaktoro mem, devis glosi. Esperantan vorton per angla klarigo ja estas grava afero, ne por la angla hngvo sed por Esperanto, kiu, kiel internacia lingvo, devas esti senlime esprimkapabla. Estas interese kompari la esperantigon de la plursignifa angla vorto commonwealth en diversaj anglaj Esperanto-vortaroj. Laŭ J. Rhodes (1908) ĝi estas «respubliko»; Fulcher kaj Long (1963) tradukas ĝin per «regno»; en la Edinburgh-vortaro ĝi estas «aŭtonomia ŝtato» kaj «respubliko»; la plej freŝdata vortaro de J.C. Wells (1969) pli ĝuste diferencigas la britan signifon «regnaro» - disde la aŭstralia - «regno» -, kaj uzas «komunumo» por commonwealth of nations. Sed ankaŭ la vortaro de Wells estas mankhava, ĉar ĝi ne sufiĉe precize kaj detale pritraktas ĉiujn signifojn de commonwealth en la angleparolanta mondo. Mi detale ekzamenis tiun problemon en la artikolo titolita «Ĉu estas eble traduki commonwealth en Esperanton?» (La Brita Esperantisto, 1982, n-ro 845, marto-aprilo, pĝ. 122-123).

Konklude, mia vidpunkto estas, ke nek «komuno» nek «komunaĵo» taŭgas kiel nomo de socia aŭ politika organizaĵo, do mi proponas «komunumo» kiel la solan ĝustan nomon de la homaj grupoj aŭ societoj menciitaj en la ĉi-supraj citaĵoj.

Bernard Golden

 

al la indekso


 

LA PAĜO DE LA INFANOJ

 

Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝoje travivis la paskan misteron! Ĉi tie ni havis tre belajn festojn, okaze de Pasko. Certe, la vetero ne estis ĉiam favora, sed en niaj koroj brilis la Suno!

Nia grupo, kompreneble, pro la ferioj ne povis havi kunvenojn kiel kutime; tamen, ni ricevis ankoraŭ kelkajn leterojn, kiuj alportis al ni ĝojon.

Kaj ni havis la tenton ekkri: «ho fidela Pollando!», ĉar, krom unu, ĉiuj ricevitaj leteroj venis el la naskiĝa patrujo de Esperanto!

Halina Wolczyk, Wodzisław Sł., Pollando, bona patrino, skribas kun kaj nome de Ewa, sia filino 15-jara, kiu deziras korespondi kun ni.

Wanda Rajmanowska, Wsowa, Pollando, estas 16-jara, kaj dezirus korespondi kun niaj junaj grupanoj.

Janina Tokarska, Chorzów, Pollando, havigis la adresojn de 8 gejunuloj, 12- gis 16-jaraj. al kiuj ŝi instruas la lingvon ĉe la Junulara Esperanto-Klubo.

Dobromira Myszakowska, Olesina, Pollando, estas filino nur 10-jara, kiu zorge lernas nian lingvon de sia patro; ŝi bone preparis sin al la Unua Komunio, kiu okazis la 19-an de marto, je la festo de sankta Jozefo.

Kaj ankaŭ alvenis unu letero el Ĉeĥoslovakio. Kun la skribaĵo estis tre bela bildo, kiu prezentis mirindajn naciajn kostumojn. Sendis ĝin L. Jilková, kiu skribis la adreson de tri junulinoj, kiuj ĵus komencis la lernadon: Marie Rihová, Mila Jilková kaj Lila Jilková.

Nu, vi vidas tiel, ke nia fasko da adresoj pligrandiĝis. Dio estu benata! Sed, kompreneble, nia grupo ne povas ofte skribi al ĉiuj adresoj. Ni deziras esti la centro de ĉeno de amikeco. Do, necesas, ke vi skribu al la gesamideanoj. Dank’ al la revuo EK ni daŭrigos ricevi viajn leterojn; laŭeble ni respondos al vi; sed profitu por korespondi inter vi!

 

Ĉu estas tiel ĉe vi?

 

Mi deziras rakonti al vi kutimon, kiu iam estis tre ofta en Francio, precipe en niaj centraj regionoj. Kiel vi scias, dum la tri lastaj tagoj de la Sankta Semajno la sonoriloj silentas. Oni diris, ke ili iras al Romo por viziti la Papon, kaj, je la sankta sabato, kiam la sonoriloj revenas en siajn sonorilturojn, ili alportas ovojn el ĉokolado! Sed, dum la silento de la sonoriloj, la mesoservantoj iradis anonci la horon de la diservoj ĉe la vilaĝetoj aŭ la farmodomoj. Je la sankta sabato ili benis la domojn, kaj oni donis al ili ovojn, kelkfoje kukojn aŭ eĉ monerojn. Oni nomas tiun kutimon «Rul-kolektado», ĉar la ovoj, kuiritaj aŭ brunigitaj per la ŝelo de cepoi, estis ruligataj sur dekliva herbejo la lundon post Pasko.

Kompreneble. multo ŝanĝiĝis. Tamen, ĉi-jare niaj mesoservantoj estis fidelaj al la kutimo, kaj kolektis ĉirkaŭ 4.000 francajn frankojn, kiujn ili dividis inter si laŭ la fideleco je la diservoj dum la tuta jaro.

Bonvolu diri, ĉu simila kutimo estas ankaŭ ĉe vi?

 

Pastro Schneider

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ro Karl Dürrschmid, Aŭstrio (88-jara, dum pli ol 60 jaroj fidela kaj oferema esperantisto, speciale aktiva en la katolika Esperanto-movado; interalie, antaŭ nur kelkaj monatoj li sendis donacan monsumon por la agadoj de IKUE);

† S-ro Antonio Rodriguez Correia, Portugalio;

† S-ro Rudolf Schäfer, F.R. Germanio (Dumviva Membro de IKUE);

† S-ro Jozefo Smietanko, Pollando (redaktoro de la revuo «Pola Stelo», presata brajle por nevidantoj kaj dissendata senpage al 42 Landoj, kiu ofte gastigis artikolojn pri religiaj temoj).

 

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Komencu en vi mem la pacigon, por ke, pacigite, vi povu porti la pacon al la aliaj (Ambrozio)

* Jesuo diris: “Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas” (Mateo 12,30)

* Jesuo diris: “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej etaj, tiom vi faris al mi” (Mateo 25,40)

* Ho Sinjoro, enmetu en nin vian amon, por ke mia unua spontana reago fronte al la aliaj neniam estu malfido, sed fido (Bartolino Bartolini)

* Donu al mi, Sinjoro, animon disponan, malfermitan al la planoj de via Providenco (Abbé Joly)

*Ho Dio, mia Dio, mi fervore vin serĉas, soifas pri vi mia animo! (Psalmo 63,1)

* Patro, komprenigu ankaŭ al mi, ke vivo sen vi estas senutila kaj malplena (August Berz)

* Benu, ho mia animo, la Sinjoron; kaj mia tuta interno lian sanktan nomon! (Psalmo 103,1)

* Nur unu Dio; nur unu Kristo; nur unu Eklezio! Nur unu kredo; nur unu kristana popolo, kunigita per nerompebla ligilo de konkordo (Cipriano)

* Jesuo diris: “Ke ili ĉiuj estu unu; kiel vi, Patro, estas en mi, kaj mi en vi, tiel ili ankaŭ estu en ni, por ke la mondo kredu, ke vi min sendis” (Johano 17,21-22)

 

al la indekso