Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: tirola Kripo, ĉe privata kolekto en Aŭgsburgo (F.R. Germanio)

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj,

inter la aktualaĵoj de ĉi tiu lasta numero de «Espero Katolika» por 1984, estas: esperantigita poemo de Alessandro Manzoni (1785-1873), kun Dante la plej granda itala verkisto; artikolo pri la ciganoj; represo de artikolo pri la Siksta Kapelo (kun nov-nova foto).

Patro Musazzi verkis la duan artikolon pri la preĝado de la popoloj, kun interesa antologio de islamaj preĝoj.

Ĉi-foje ni dediĉas spacon ankaŭ al kristanaj Esperanto-eldonoj, nome: recenzo de libro pri Jesuo Elaĉetanto, kaj raporto pri «Biblia Revuo» (kiu, laŭ ĵus ricevita informo, paŭzos dum la venonta jaro 1985, por pli vigle akceli la ekumenan tradukon de la Biblio).

Sekvas movadaj informoj.

Karaj legantoj, se vi trovas nian revuon nemalbona, memoru reaboni ĝin, kaj eventuale abonigi nepagipovajn geamikojn.

Dankon, feliĉan Kristnaskon, prosperan Novjaron, kaj ĝis nova numero!

 

La redakcio

al la indekso


 

KRISTNASKO

Alessandro Manzoni

el la itala tradukis Gaudenzio Pisoni

 

Kiel ŝtoneg’ el kruta vert’

de longa mont-deklivo,

lasita al puŝ-forto de

terfala detruivo,

tra l’ rokovojo skua,

alvaliĝante brua

batas en fina halt’;

 

ĝi, kien falis, tie ĉi

plukuŝas en star-puno;

nek dum jarcenta longa vic’

ĝin ja varmigas suno

de l’ monta pint’ iama,

se nova virto ama

ne portos ĝin al alt’:

 

tiele restis en malĝoj’

la fil’ de l’ praa peko,

post kiam la falinta ul’,

pro ĝusta venĝo-veko

malbonon ĉian provis

nek plu la kapon povis

eklevi kun fier’.

 

Ĉu irus filo de l’ malam’

aŭ iu ajn persono,

al la neatingebla Di’

por peto de pardono?

Por fari novan ligon?

Akiri liberigon

de l’ predoj de l’ Infer’?

 

Naskiĝis Bebo, kaj al ni,

oni donacis Filon,

kontraŭaj fortoj tremas, se

Li movas nur pupilon;

helpon de Li ricevas,

reviglas hom’, sin levas

redigna je honor’.

 

El la eteraj domoj jen

elfluas viva fonto,

tra l’ krutegaĵoj iras ĝi,

tra l’ veproj de la monto:

miel’ el tigoj gutas;

la dornojn superŝutas

jam ĉiaspeca flor’.

 

Eterna Fil’, samkiel la

eterna Patr’ naskanta,

ke komenciĝis ĝi kun Vi

ĉu dirus jarcent’ vanta?

Ho Est’, en empireo,

de via vorto kreo,

ne enteniĝas Vi.

 

Sed vole prenis Vi sur Vin

argilon-ĉi kreitan.

Kial honori ĝin per grac’,

ĝin nepre malmeritan?

Se en la pens’ kaŝata

venkas pardon’, kompata

senlime estas Li. 

Hodiaŭ Li naskiĝis: al

Efrato, laŭ rivelo,

suriris milda Virgulin’,

la glor’ de Izraelo,

je tia Fil’ graveda:

Lin fiksis voĉ’ profeta

je l’ naskaj gent’ kaj lok’.

 

Lia Patrino flegis Lin

per vindotol’ mizera,

kaj en humila best-manĝuj’

Lin gardis am-ofera.

La Filon ŝi adoris,

pro kies nask’ doloris

sekve de Dia vok’.

 

Anĝel’ ĉiela, anoncist’

de tia sort’ al homoj,

ne iras de potenca gent’

al prigardataj domoj;

sed al paŝtistoj piaj,

ĉe l’ kruda mond’ neniaj,

aperas li per hel’.

 

Kaj ĉirkaŭ li, el nokta vast’

dum svarmon sekvas svarmo,

descendas ĉieluloj mil

en fluglumanta ĉarmo:

kaj ĉiuj Dion glore

prikantas plenfervore

samkiel en ĉiel’.

 

Daŭrigis ili kanton, dum

reir’ al firmamento:

tra l’ transpasitaj nuboj, ĝi

ĝojsonis ce l’ atento

de l’ paŝtistar’ fidela,

ĝis kiam la anĝela

himnado mutis, for.

 

Jen senprokraste al priserĉ’

de l’ rifuĝej’ malriĉa,

laŭ la sugest’ aŭdita ĵus,

kuradis ar’ feliĉa:

kaj vidis ke sur kripo,

en povra beb-ekipo

ĝemetis la Sinjor’.

 

Dormu Infan’, ne ploru nun,

Infan’ ĉiela dormu:

kaj grince super via kap’

ne plu l’ tempestoj ŝtormu,

kiuj sur ter’ malsaĝa,

kiel bestar’ sovaĝa,

fuĝas de Vi en tondr’.

 

Dormu, Ĉielulo, la homar’

pri l’ naskiĝint’ nescia,

atendas tagon kiam ĝi

heredo estos via,

kaj konos en humila

ripoz’, en polv’ ekzila

la Reĝon de la mond’.

 

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Dua parto - (unua parto)

Islama Religio

Islamo estas religio tre simpla, kiu esence konsistas el kredo al Alaho, ununura Dio, kaj al ties Profeto Mohamedo, kaj el plenumo de kvar ordonoj:

1) komuna kaj persona preĝado;

2) almozdonado;

3) fastado dum la luna monato Ramadano;

4) unufoja pilgrimo al Mekko.

La totaleca karaktero de islamo kondukas al konfuzo inter surteraj kaj spiritaj aferoj, inter religio kaj politiko, foje ĝis fanatikeco kaj sankta milito kontraŭ ne-mohamedanoj. Fundamento de la islama pieco estas la preĝado, aŭ salŕt. Per tiu ĉi vorto oni komprenas la ritan kaj kanonan preĝadon, tre zorge difinitan per la tradicio kaj la juro. Ĝi devas okazi kvinfoje ĉiutage laŭ la sunaj horoj: je la tagiĝo; je la tagmezo; je la duona posttagmezo; je la sunsubiro; je la malfrua nokto. La preĝado (salŕt) postulas orientiĝon al Mekko, reciton de formuloj, kaj korpajn gestojn (kliniĝojn ktp). Krome, oni partoprenas ĉiuvendrede komunan preĝadon en moskeo.

La islama preĝado esence esprimas humilecon, adoron, dankemon kaj laŭdon al Dio, kaj postulas diligentecon, kaj puriĝon el la pasioj.

La Korano plejofte ripetas: «Timu Dion, kaj sciu, ke antaŭ Lin ĉiuj estas kunvokotaj» (Kor 52, 203); nur dufoje ĝi aludas la amon al Dio. Sed en la islama tradicio tre frue aperis mistikuloj, nome sufoj, kiuj belege esprimis la amon al Dio.

 

Islamaj pregoj

«Mian koron dividas du amoj: tiu turnita al mia feliĉo, kaj tiu oferanta al vi ĉion indan je vi, ho Dio. Mi volas nur pensi pri vi, likvidi ĉian alian amon. Faligu la vualojn el miaj okuloj, kaj ke mi vidu nur vin, ho Sinjoro... Se mi amas vin pro timo perdi vin, bruligu min en fajro, Sinjoro; se mi amas vin por atingi la Paradizon, forigu min el via vizaĝo. Sed se mi amas vin pro vi, ne repuŝu min el la kontemplado de via vizaĝo».

(Rabiah, 8-a jarcento)

 

«En la nomo de Dio indulgema kaj kompatema. Ni metu nian konfidon en la Sinjoron de la homoj, en la Reĝon de la homoj, en la Dion de la homoj. Liberigu nin el la logaĵoj de Satano, kiu enblovas malbonon en la koron: defendu nin kontraŭ logaĵoj de malicaj kaj malbonaj spiritoj».

(Korano, surao 114)

 

«Ho mia Dio, se vi demandos min pri miaj intimai pensoj, mi respondos menciante vian Unuecon. Se vi petos la raporton de miaj eraroj, mi al vi memorigos vian bonkorecon. Se vi metos min en la Inferon, mi travivos la eternecon, parolante pri mia amo al vi».

(Abu-Salayman Al Darani, 9-a jarcento).

 

«Sinjoro de la belaj ĉieloj, de la tuta luno kaj de la tenebro en ili entenata, Sinjoro de la vasta tero, de la tuta kreitaro, de la firmaj montoj, de la ventegoj, Sinjoro de la steloj, al kiuj vi konfidis la taskon brili en la firmamento, mi alvokas vin!».

(Preĝo por Ramadano)

 

«Per nia proklamo de laŭdoj al Dio matene kaj vespere, ĉiele kaj surtere, sunsubire kaj tagmeze, Li estu laŭdata. Li naskigas la vivon en la koro de la morto. Li malfermas fekundajn ĝermojn en la sino de la tero.

Sammaniere vi reviviĝos el viaj tomboj. La homoj kreitaj el koto, kaj ilia disvastiĝo sur la tero, estas faro de liaj manoj kaj atestas lian potencon. La kreo de la virinoj, formitaj el via sango, por ke vi loĝu kun ili, la amo kaj kompato dissemitaj en viaj koroj anoncas al la homoj, kiuj pripensas, lian bonkorecon.

La formado de la ĉielo kaj de la tero, la diverseco de viaj lingvoj kaj koloroj, estas signo de lia potenco en la universo. La ripozo dumnokte, la laboremo dumtage, por provizi al vi abundaĵojn, estas signo de lia bonkoreco al la homoj, kiuj komprenas.

La fulmo, kiun li briligas antaŭ via vizaĝo, inter viaj ektimo kaj espero, la pluvo, kiun li malsuprenigas de la nuboj, anoncas lian grandecon al la homoj, kiuj komprenas.

Ja li faris la stabilecon de la ĉielo kaj de la tero, ja lia voĉo rapidigas vian eliron de la tombo.

La ĉielo kaj la tero konsistigas lian regaĵon, la tero obeas al li. Li formis ĉiujn kreitaĵojn, li rekonsciigas iliajn cindrojn. Li estas la Altega en la ĉielo kaj sur la tero. Liaj atribuaĵoj estas: prudento kaj regado.

(Korano, surao 30)

 

«Ho mia Dio! Honoru kaj salutu, ŝirmu kaj benu la gloran virinon, la belan, puregan, persekutitan, bonkoran, noblan virinon, kiu tiom suferis dum sia mallonga vivo, la reĝinon de la virinoj, la grandokulan, senpekan virgulinon, la plejpian. Ho virino kaj nia suverenino, propetu por ni antaŭ Dio!

(Naŝirrodin Taŝi, 12-a jarcento, pri Maria patrino de Jesuo)

 

Preĝo por komuneco kun la islamanoj

«Sinjoro, inspiru al ni la firmecon de la islamanoj por la konfeso de la kredo antaŭ la mondo, zorgante nek pri mokoj nek pri malestimo. Instruu nin, ke la vera sankta milito - kiel diris profeto Mohamedo antaŭtage de batalo - estas tiu kiu okazas kantraŭ si mem, sen malamo, sen sangoverŝo.

Estu vi laŭdata matene kaj vespete per la alvokoj el la minareto-turoj. Estu vi laŭdata pro via vino, kiu kantigas la plej grandajn mistikulojn de islamismo.

Estu vi laŭdata de la monaĥoj-sufoj, kiuj moviĝas dance, ne por ĝojo de danco, sed por gloro al vi. Ili proklamas vin laŭtege Sinjoro, sed mallaŭte vin vokas «Amato».

Kune kun la islamanaj kredantoj ni diras: nia kredo ĉiam estu je la Sinjoro de la homoj, la Reĝo de la homoj, la Dio de la homoj. Li liberigu nin el la logaĵoj de Satano, li defendu nin el la demonaj insidoj kaj el la mallumaj fortoj».

(G. Vannucci)

 

Sac. Carlos Musazzi - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

8-an de decembro: Monda Tago de la Ciganoj

 

CIGANOJ, LIBERA POPOLO

 

Alproksimiĝas virino, kiu portas bebon, kaj kun alia infano staranta apud sia bunta, vasta jupo. Fuŝe parolante, ŝi petas almozon insiste-lamente. Ciganino.

Periferie de urbo haltadas aro da vastaj ruldomoj. Ĉirkaŭ ili, metiistoj laboras, dum pluraj nigraharaj infanoj, aspekte malsimilaj ol la ceteraj en la urbo, ludas. Cigana popolo.

Ĝenerale, oni nenion konas pri la civilizaciaj valoroj de tiu gento. Pluraj el ili laboras kiel kaldronistoj, korbistoj, karuselistoj hp. Sed rilate tiun ĉi nomadan popolon, multaj el ni, la hejmsiduloj, opinias antaŭjuĝe, ke ili ĉiuj vivas per elturniĝoj (aŭgurado, ŝakrado, almozado kaj eĉ ŝtelado).

            Ciganoj devenas de Hindio, kaj jam de pluraj jarcentoj vagadas tra tuta Eŭropo. Ili havas rimarkindajn muzik- kaj danco-kapablojn. Ĝenerale temas pri adaptaĵoj aŭ variaĵoj de lokaj (hungaraj, hispanaj...) muzikoj kaj dancoj. Sammaniere ili ĝenerale alprenis la religion de la lando, kie ili kutime nomadumas: do ekzistas islamanaj, ortodoksaj, katolikaj Ciganoj, kiuj tamen ĉiuokaze konservas amason da propraj tradiciaj religiaj aŭ magiaj kredoj, superstiĉoj kaj kultoj.

En sia nomada vivo la Ciganoj loĝas en tendoj, kovritaj ĉaroj aŭ ruldomoj. Iliaj knaboj ŝatas tiun vivon, kiu ebligas iri tra la mondo. La libereco estas la granda amo de la Ciganoj:

 

“Ni, la Ciganoj, havas unu nuran religion: liberecon. Por ĝi, ni rezignas riĉaĵojn, potencon, sciencon kaj gloron.

Ni vivas en ĉiu tago, kvazaŭ ĝi estus la lasta.

Kiam oni mortas, ĉion oni lasas: aĉan ĉaregon samkiel grandan imperion. Kaj ni kredas, ke en tiu momento estas pli bone cigani ol reĝi.

Ni ne pensas pri morto. Ni ne timas ĝin: jen ĉio.

Nia sekreto estas: ĝui ĉiutage la malgrandajn ĝojojn, kiujn la vivo proponas, kaj kiujn ceteraj homoj ne scias ŝatadi: sunan matenon, ĉefontan banon, amantan rigardon.

Estas malfacile kompreni ĉi tion, mi scias. Cigano oni naskiĝas.

Ni ŝatas marŝadi sub la steloj.

Oni rakontas strangajn historiojn pri Ciganoj. Onidire ili legas la estonton en la steloj, kaj ili posedas enamigan trinkaĵon.

Homoj ne kredas aferojn, kiuj ne klariĝas. Ni, male, ne klopodas klarigi la aferojn, kiujn ni kredas.

Ni travivas simplan, primitivn vivon. Al ni sufiĉas la ĉielo kiel platono, la fajro por varmiĝi, kaj niaj kanzonoj, kiam ni malĝojas”.

(Spatzo, cigana poeto)

 

Libereco ŝatata, sed ĉiam minacata. Dum la nazia epoko, ili estis akre persekutataj, kaj 600.000 el ili pereis en la fifamaj koncentrejoj. Ankaŭ nunepoke, multai urbestroj malpermesas, ke ili kampadu en la teritorioj de iliaj urboj.

Nuntempe oni komencas priatenti kaj pristudi la kulturon kaj civilizacion de la Ciganoj. En Italio eldoniĝas revuo, kies titolo en la Romanesa (t.e. Cigana) lingvo estas: Lacio Drom (Bona Vojo). La Romanesa, origine Hinda dialekto, estas nuntempe iu speco de Esperanto, kun persaj, arabaj, armenaj, grekaj, rumanaj kaj slavaj influoj. En la Romanesa la papo kutime bondeziras al ĉiuj Ciganoj, kiam, okaze de Kristnasko kaj de Pasko, li salutas en kvardeko da diversaj lingvoj.

La Eklezio havas paŝtistan zorgadon de la Ciganoj, kun pluraj dekoj, eble centoj, da pastroj kiuj vivas cigane, por ilia animzorgo.

La Ciganoj tre ŝatis la aŭdiencojn ĉe la papoj Paŭlo la sesa kaj Johano Paŭlo la dua. Krom signo de evangelia amo, tio estis ankaŭ prestiĝa agnosko de la spiritaj valoroj de tiu popolo...

Verŝajne ni ĉiuj devas lerni rigardi la Ciganojn per pli bonvolaj okuloj. Se ni tion faros, eble maljuna Ciganino al ni diros: «Te del o Del tumende bath taj satismňs!» (= kaj donacu al vi Dio feliĉon kaj sanon!).

 

Carlo Sarandrea kaj Battista Cadei

 

 

 

 

 

 

 

 

 

D-ro Fernando Bea (meze), efika pledanto por la Ciganoj ĉe la ekleziaj instancoj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

OPERACO «SIKSTA KAPELO»

 

Kiu vizitas la urbon Romo, certe ne preterlasos viziti la Sikstan kapelon, la «sanktejon de la renesanca pentroarto».

Kiu faris tian viziton antaŭ eble kvin jaroj kaj nun, en 1984, ripetas ĝin, tiu spertos enorman surpriziĝon. Li trafiĝos meze en la Sikstan operacon, projekton dekdujaran por restaŭri la pentraĵojn, kiuj kovras kaj la murojn kaj la plafonon. La freskoj sur la muroj estas de Botticelli, Ghirlandajo, Perugino, Signorelli kaj Rosselli, ĉiuj famaj en sia tempo, precipe la unuaj du. Sed la plej granda nomo, ligita al la Siksta kapelo (tiel nomata ĉar Papo Siksto la kvara fondis ĝin) estas tiu de Mikelanĝelo (1475-1564), fama poeto, pli fama skulptisto, ankoraŭ pli fama arkitekto, kaj (ĝis nun) dube fama pentristo. Li pentris - 20 kaj pli da metroj super la planko - la 8 lunetojn (duonformajn plafonebenaĵojn super la fenestroj) kaj la gigantan freskon «La Lasta Juĝado» malantaŭ kaj super la altaro. Tiu lasta pentraĵo okupis lin dum kvin jaroj (1536-1541).

Kiam mi vidis ĝin la unuan fojon (en 1959), al mi imponis la riĉeco de la multaj pentritaj bildoj en preskaŭ tro granda varieco, ĉie, kien la okuloj vagas, sed iomete mi estis seniluziigita pro la duonlumo en la kapelo kaj la neklareco kaj obskureco de diversaj bildopartoj.

Poste mi legis, ke jam Goethe, dum siaj vojaĝoj en Italujon, (ĉ. 1790) plendis pri tio, kaj moke lamentis, ke jam dum tricent jaroj «iu nenombrebla kvanto da kandeloj nigrigis la belegajn verkojn de arto», eĉ ke la pastroj «en sankta impertinenteco» obskurigis per nuboj da incenso la unikan sunon de l’ arto. Li rimarkis ankaŭ, ke fervoraj artamantoj grimpis al la plafono kaj per torĉoj prilumis la partojn, kiujn ili deziris kopii, postlasante ĉiam denove fumon kaj fulgon. Jam tridek jarojn post la laboroj de Mikelanĝelo, mallonge post lia morto, oni rimarkis, ke la freskoj perdas sian freŝecon pro la kandelfulgo. Tiam oni penikis la tuton per keratino, iu travidebla, korneca materialo, kiu efektive ŝirmis la pentraĵojn, sed ... kiu mem iom post iom flaviĝis kaj mallumiĝis.

La akvorezista tavolo da keratino donis la eblecon de tempo al tempo spongi kaj refreŝigi la tuton, post kiam oni ofte novan keratinan tavolon. Iom post iom diversaj partoj de la tiel traktataj freskoj fariĝis preskaŭ nigraj!

Tio ne kontribuis al la reputacio de Mikelanĝelo kiel pentristo. La art-historiistoj laŭdis lin kiel desegniston, sed kritikis liajn «senfortajn farbojn». En la 19-a jarcento oni eĉ kuraĝis diri, ke Mikelanĝelo «estis el farbteknika vidpunkto tute nedigestebla».

Tio daŭris gis antaŭ proksimume dek jaroj. La ĉefrestaŭristo de la Vatikanaj arttrezoroj, prof. Colalucci, ekprenis la ideon, riski iun provon por purigi la pentraĵojn de Mikelanĝelo. Nova kemia solvilo, «Product AB 57», donis la eblecon, per tre singarda penikado, solvi la keratinon kaj reakiri la originalajn kolorojn. Oni unue provis tion sur nemultvaloraj verkoj de samtempanoj de Mikelanĝelo kaj poste komencis pri la 1200 kvadratmetroj, kiuj ampleksas la freskojn de la granda majstro mem. Kaj kun mirige belaj rezultatoj!

Nun jam 6 e la 8 «lunetoj» estas pretaj kaj formas brilan farb-kronon sub la plafono de la Siksta kapelo: la honoro de Mikelanĝelo estas brile restarigita!

Tio estas en si mem interesa afero, sed mi ne mencius ĝin en Esperanto-gazeto, se la afero ne havus rimarkindan internacian kaj eĉ ekumenan faktoron.

La restaŭrado de la murpentraĵoj en la kapelo estas tiel preciza kaj temporaba laboro, ke ĝi daŭros, laŭ taksado, 12 jarojn kaj kostos 15 milionojn da dolaroj! Kaj tiun monon la malgranda Ŝtato Vatikano, kiu troviĝas en grandaj financaj malfacilajoj, ne povas disponigi. Alvoko al la eŭropaj ŝtatoj kaj instancoj renkontis preskaŭ ĝeneralan indiferentecon. Evidente, oni ne havis sufiĉe da interesiĝo por sia propra kulturo el la pasinteco.

Restis du eblecoj: serĉi financan patronon, kiel faradas la sportorganizaĵoj, kaj doni al li la rajton uzi la Sikstan kapelon, kun ties pentraĵoj, kiel helpilon en la surmerkatigo de ia produkto. Sed uzi la Sikstan kapelon kun ĝiaj kulturvaloroj por varbi pri cigaredoj aŭ lavpulvoroj ja ne atestus pri tre fajna gusto.

Dua ebleco: serĉi eldonistan grupon aŭ televidan entreprenon, kiu povus havi intereson en la ekskluziva kopirajto por la bildoj de la restaŭritaj freskoj.

Kiam la Papo vizitis Japanujon en 1981, li hazarde (nu, eble ne tute hazarde) menciis la aferon en konversacio kun la prezidanto de la NTV, la plej granda japana televida kompanio, kaj petis de li kunlaboron. La ĉefo konsentis. Nippon Television pagos 15 milionojn da dolaroj en la daŭro de 12 jaroj (do ĝis 1992). Krom tio, ĝi devigis sin fotografi la diversajn stadiojn de la restaŭraj laboroj per la plej modernaj fotografai procedoj kaj disponigi senpagan kopion de ĉiu prenita bildo al Vatikano. Interŝanĝe, la NTV akiras la kopirajton de ĉiuj bildoj. La profitoj de tiuj rajtoj tamen certe ne superos ĉirkaŭ 30 procentojn de la elspezota mono.

Sed Mikio Miyamoto, ĉefo de la oficejo de NTV establita en Romo diris en intervjuo: «La devizo de nia firmo estas: Ni devas servi al la popolo kaj redoni al la publiko niajn profitojn. Tial ni jam plurfoje subtenis grandajn kulturajn kaj karitatajn projektojn. Ni serĉas iun gvidantan rolon en la kulturo de Japanujo, Eŭropo kaj Usono».

Tio sonas preskaŭ tro bele, sed estas kuraĝiga fenomeno en nia mondo. Oni ankaŭ demandis lin: «Ĉu ne estas strange, ke japanaj budhistai tiamaniere subtenas manifestaĵojn de tipe kristana kaj eŭropeca kulturo?».

Lia respondo: «Kiel televida kompanio ni prenas sur nin la taskon, alproksimigi la mondon al Japanujo. Ni perdis la militon, ne nur ĉar ni estis tro malriĉaj, sed ankaŭ, ĉar ni sciis tro malmulte pri la cetera mondo. Hodiaŭ la japanoj daŭre kaj fervore okupas sin por egaligi la ekonomian malantaŭecon, sed ankoraŭ ĉiam ili ne komprenas ion ajn pri la eŭropa kulturo. Krome, el religia vidpunkto, ni estas multe pli malligitaj kaj kulture multe pli malfermitaj ol oni ĝenerale pensas. Nia budhista prezidanto sendis ambaŭ siajn filinojn al romkatolika lernejo, ĉar la edukado en privataj lernejoj estas pli bona. Tio ĝenas neniun, kaj eĉ ne, ke tiuj du filinoj konvertiĝis al la katolikismo».

Tiel do! En Romo staras sur la skafaldoj miksita japan-vatikana laborgrupo, por plenumi sian honorplenan taskon. Kelkaj romanaj kulturhistoriistoj apenaŭ povas gluti, ke japanaj milionoj ebligos la plej gravan eŭropan restaŭradon. Ni travivas okazojn, kiujn ni certe ne povis sonĝi antaŭ kvardek jaroj! Ni tamen ĝoju pri tia pozitiva evoluo!

El «Komuna Esperanto-Gazeto», Nederlando, novembro 1984

 

 

Detalo de unu el la lunetoj de la Siksta Kapelo, antaŭ kaj post la restaŭrado (la foton ni ŝuldas al la dankinda afableco de NTV-Tokio)

 

al la indekso


 

LETERO AL MALJUNULO

 

«Kara amiko!

Mi scias, ke vi suferadas. Eble, pli ol maljunaĝo aŭ malsano, vin ĉagrenas timo aŭ seniluzieco. Vi estas malpli fortika, eble vi renkontas malpli da homoj ol antaŭe; eble vi bezonas helpon: vi, kiu ŝatis esti aktiva, memstara, helpema. Certe... estas timige, ne senti sin kiel antaŭe.

Kion mi povas fari por vi? Malmulte. Entute estas ja vi, kiu devas trairi la tunelon, kiu ŝajnas longa kal malhela. Kuraĝe! Ĉu sufiĉas diri tion? Mi ja scias, ke vi ŝatas ke mi parolu kun vi, ke mi interesiĝu pri vi. Mi klopodos tion fari. Sed unu afero estas certa: Jesuo estas apud vi, li uzas mian kareson, por karesi vin: Jesuo volas resti apud vi: li, kiu trasuferis forlason kaj izolon.

Mi preĝos por vi, kun vi: ĉu vi volas preĝi kun mi... kaj por mi?».

 

 

al la indekso


 

JUNULARO KAJ PACO

 

«Paco kaj gejunuloj marŝas kune»: jen la temo proponita de papo Johano Paŭlo la Dua por la 18-a Monda Tago por Paco, celebrota la 1-an de januaro 1985.

Du faktoj instigis la papon al la elekto de tiu ĉi temo: la multenombra, fervora partopreno de la gejunuloj en la ĵus pasinta Sankta Jaro; kaj la proklamo, fare de Unuiĝintaj Nacioj, de 1985 kiel Internacia Jaro de la Junularo.

La Papo instigas la gejunulojn esti ĉefrolantoj en universala pac-plano, por konstrui tutmondan «civilizacion de amo». Plurokaze la gejunuloj montris sian sentemon rilate la estigon de pli justa kaj paca mondo. Por la efektivigo de ĉi tiu idealo, necesas eduko al bonvolo, mildeco, fideleco, pardono kaj rekuniĝo, respekto al la aliaj, justeco en la vero, aŭtentika libereco, respekto al la vivo: entute, amo al la unuopulo kaj al la tuta homaro.

 

al la indekso


 

 

AL ĈIUJ ESPERANTISTAJ INFANOJ

 

Karaj infanoj, niaj gefratoj en Jesuo!

Vi estas la espero de viaj Nacioj.

Vi estas la espero de la Eklezio, ĉar vi estas katolikaj.

Vi estas ankaŭ la ĉefa espero de la Internacia Lingvo Esperanto!

Kial resti izolitaj, solaj, apartaj?

Nia bela kaj kara revuo «Espero Katolika» donas al ni facilan rimedon por interkonatiĝi; kaj nia kara Prezidanto, Patro Duilio Maguani, petis ke la infana grupo de Sens (Francio), kiun mi prizorgas, estu ligilo inter ni ĉiuj.

Nu, mi devas prezenti al vi nian grupon!

Se vi konsultas la Jarlibron (sub Francio) vi povas konstati, ke estas tie presitaj la nomoj kaj la adresoj de niaj grupanoj: Mikaelo, Ĝilo, Sebastiano, Fernando, Filipo, Raŝela, Fabrico, Romualdo...

Kompreneble, kelkaj inter ili fariĝis nun junuloj kaj preskaŭ plenkreskuloj, sed ĉiuj lernis la lingvon, kaj kelkaj daŭrigas tion fari.

Se vi skribos al ni, ni estos tre kontentaj, kaj ni meditos kun vi pri temoj religiaj, junularaj, liturgiaj, kompreneble tre simple, laŭ la kapablo de la infanoj...

Do, ni invitas vin skribi al ni, korespondi kun ni, ne unufoje sed ofte, por ke ni povu fariĝi vera familio de junaj katolikoj kaj esperantistoj por la estonteco.

Pastro Gerardo Schneider, Sens, Francio.

al la indekso


 

Recenzo

LIBRO «POR KRESKI EN SCIO DE KRISTO»

(kp 2 Pet 3, 18)

 

 

Erwan ar Menga, «La Prezo de la Elaĉetado », tradukita de la aŭtoro el la bretona lingvo.

 

«La prezo de la elaĉetado» estas Jesuo Kristo mem, kiu oferis sin, por nin malligi de niaj pekoj per sia sango (kp Apo 1, 5). La libro, do, traktas pri la kerno mem de la kristanismo: tio, kion Jesuo faris kaj diris por ni.

La aŭtoro tion prezentas ne per abstrakta teoriumado, sed per konkreta kunmeto de fragmentoj de la Evangelio kaj de aliaj partoj de ambaŭ Testamentoj.

Por klarigi la sencon de sia verko, la aŭtoro enkondukas jene: «Bretonujo estas la lando de la kalvarioj. Bedaŭrinde, ĉe la piedo de tiuj kalvarioj, oni vidas malpli da viroj kun la ĉapelo sub la brako, malpli da virinoj kun la rozario en la mano, ol oni vidadis antaŭ ne longe, primeditantaj la Pasionon kaj preĝantaj nian Savinton...». La libro intencas, do, nin akompani ĉe tiu kontemplo kaj kunsento al tiu Jesuo amoplena por ni.

Kunmetitaj Bibliaj citaĵoj konsistigas plejgrandan parton de la verko; ekz.: «Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? sin demandis Salomono (1 Reĝ 8, 27). Nu! jes; kaj li elektas kiel patrujon ian venkitan landon; kiel patrinon, ian maleminentan junulinon de la kamparo: Jen virgulino gravediĝis, kaj Ŝi naskos filon, kaj oni donos al li la nomon Emanuel (Dio-kun-ni) (Jes 7, 14)» (p. 11).

«Kiam finiĝis la kvardek tagoj preskribitaj de la leĝo de Moseo, Maria kaj Josef alportis la infanon al Jerusalem, por prezenti lin al la Sinjoro (Luk 2, 22)... Kaj kiamaniere li venas en sian templon tiu Sinjoro? Miksate kun la homamaso, nerimarkate, nekonate!...» (p. 16). .

«La homeco scias pretendi al siaj titoloj, preteksti siajn privilegiojn, postuli siajn rajtojn. Sed la Mesio ne rigardis kiel ŝatindaĵon sian egalecon kun Dio; kontraŭe, li humiliĝis, alprenante la formon de sklavo, … fariĝante obeema (Fil 2, 6-8)» (p. 17).

Al la Bibliaj citaĵoj, la aŭtoro aldonas detalojn, same kiel artisto pentras Betlehemon aŭ Kalvarion kun detaloj elpensitaj, sed esprimantaj la veran sencon de la enhavo. La celo estas helpi la leganton en la kontemplo kaj kunsento. Ekzemple:

«Reveninte hejmen, Jesuo (knabo) helpas sian Patrinon por prepari la manĝon. Li iras por serĉi kelkajn dornojn por ekbruligi la fajron. Tiam, li pensas pri la estonta krono, kiam li trovas tiun specon de jujubujo kun grandaj pikaĵoj duraj kiel fero... Li rakontas al sia Patrino, kion li vidis sur la kamparo. Poste li faras promeneton al la laborejo. Ĉiam alloga estas por iu knabo vidi la laboron de sia patro... Pan! Pan! La dikaj najloj enprofundiĝas en la lignon. Kaj tiuj fortikaj martelbatoj de la majstro de la Sinagogo: Ili traboris miajn manojn kaj miajn piedojn» (Psa 22, 16).

«Intence sendube la Mesio elektis kiel gepatrojn iun filinon de la kamparo kaj iun manlaboriston ĉarpentiston!

«Kaj Jesuo progresis en saĝeco (Luk 2, 52). Sendube, ĉe tia lernejo, oni rapide akiras seriozecon!» (p. 24).

Koncerne la lingvo-nivelon de la verko, mi ne estas kompetenta. Sed persone mi trovis la tekston klara kaj flua. Do, mia impreso estas pozitiva. La preseraroj estas maloftaj (ekz. ĉuij anstataŭ ĉiuj, p. 3 linio 6); malmultaj la lingveraroj (ekz. defalita anstataŭ defalinta, p. 9, alineo 3, linio 2); kiun anstataŭ kiu (p. 12, linio 4); mi rimarkis ankaŭ la uzon de pasi en la senco de okazi: ĉu francismo?

Entute tre bonvena libro, tre taŭga por tiuj, kiuj deziras pliprofundigi scii la amon de Kristo, kiu superas ĉiun scion (Efe 3, 12). Do, legu ĝin, kaj ĝin donacu al viaj amikoj!

Battista Cadei

 

al la indekso


 

DUDEKJARA JUBILEO DE «BIBLIA REVUO»

 

«Biblia Revuo», trimonata internacia gazeto pri bibliaj kaj orientai studoj, eldonata de I.A.B.O. (Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj), festas sian dudekan vivo-jaron. Ĉe-okaze ni represas ĉi tie la enkondukon de la unua numero 1984.

 

La historio de la Revuo, kiu dum tiom da tempo en la esperanta lingvo disdonas tra la mondo biblian kaj orientalisman sciencon, komenciĝis en 1964, kiam en Aŭstralio obskura profesoro pri semidaj lingvoi el la Universitato de Melburno, D-ro Donaldo Broadribb, timide aperigis la unuan numeron de «Biblia Revuo», kun la subtitolo «Internacia Revuo pri la Studo de la Biblio».

Post jaro de ĉesado, renovigita kaj pilgrandigita, la Revuo daŭrigis sian vojon en Eŭropo, kiam la ĵus fondita Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (I.A.B.O.) ekde 1968 prenis sur sin la taskon ĝin eldoni kiel sian oficialan gazeton, kaj ekde tiam Raveno fariĝis centro de la Direkcio, ĉiam sub la redaktado de D-ro Broadribb.

En la paĝoj de Biblia Revuo dum 1969 oni lanĉis la projekton por nova ekumena traduko de la Biblio en Esperanto, kiu estas unu el la originaj celoj de I.A.B.O., efektivigebla laŭ principoj kaj gvidlinioj aperintaj fine en la jarkolekto de Biblia Revuo 1972 en formo de kvar cirkuleroj al la membroj de la komitato kaj al la interesatoj, por ke ili pretigu tiun entreprenon.

En tiu sama jaro aperis ankaŭ la unuaj kontribuoj pri islamaj temoj, aŭ de Abdul Halig Qazi, profesoro de muslima religio en la Universitato de Melburno, aŭ de Italo Chiussi, la fama tradukisto de la Nobla Korano en Esperanto kun la originala teksto en araba lingvo.

La legantoj de Biblia Revuo ekde la 4-a numero de la jaro 1969 povis ĝui ankaŭ la unuajn provojn de Biblitraduko kun enkonduko kaj prikomento de la Psalmaro.

En 1973, en la kadro de eldonado de apartaj tekstoj pri pli bona kompreno de la biblia kaj orientalisma mondo, kaj por servi al la komitato preparanta la novan ekumenan tradukon de la Biblio, aperis en Biblia Revuo la unua kajero de I.A.B.O., t.e. la «Terminaro por Bibliaj Studoj» de G. Rust kaj D. Broadribb. Dum la postaj jaroj sekvis ĉi tiun la «Didaĥeo» kaj la «Evangelio kopta laŭ Tomaso», tradukitaj de Gerrit Berveling.

Sub la redaktado de la pola Pastro Henriko Paruzel en 1974, deka jaro de Biblia Revuo, nia gazeto komencis trian serion, daŭrigante la planojn de I.A.B.O. kaj pligrandigante siajn celojn, jam je internacia nivelo, per aldono de novaj plumoj, per penetrado de la Revuo en pli vastajn rondojn, kaj per strebado al scienca priserĉado.

La unua artikolo aperinta en tiu nova serio de Biblia Revuo, de H. Paruzel, «Traduki kaj interpreti», kun siaj ĝeneralaj principoj, kiuj klarigas la problemojn de la biblia teksto en la hebrea-aramea-greka lingvoj, kiel ankaŭ en tiu esperanta, de la teologia senco kaj de la kredanalogio, estas kiel manifesto de la redaktoro mem. Sub lia direkcio dum 1975 ekaperis en apartaj kajeroj en ĉiu numero de Biblia Revuo granda «Biblia Vortaro», ĉu por kontribui al la konado de la Biblio, ĉu por respondi al la postuloj de simpla konsultanto, ĉu por helpi al la fakulo, kiu laboras en biblia medio.

Biblia Revuo, eĉ kiam en januaro 1977 H. Paruzel dolorige mortis en aŭtomobila akcidento, daŭrigis sian vivon sub la redaktoreco de Prof. D. B. Gregor, kiu ĝis nun, klopodante superi la malfacilajn okazintaĵojn, sukcesis gvidi la gazeton dum ĉi tiuj lastaj sep jaroj.

Interalie, dum lia redaktado, aperis en Biblia Revuo 1982 la unua artikolo de Prof. V. Filippi pri budhisma temo, kiu permesis analizi kaj kompari la grandajn problemojn de la vivo, komunajn al la biblia mondo kaj al tiu budhana.

Ekde januaro 1984 la Direkcio de I.AB.O., do ankaŭ de Biblia Revuo, translokiĝis de Raveno al Romo, kie pli facile en la granda urbo ĝi povos daŭrigi sian agadon.

Dum la nuna jaro ankaŭ Biblia Vortaro alvenos je la fino, kaj la fina redaktado de la Ekumena Biblio, komenciĝinta antaŭ 15 jaroj, progresos.

Pro tio ĉi ni feliĉe festas la dudek jarojn da vivo de Biblia Revuo, esperante bonon por la estonteco, eĉ kun scio de la ĉina proverbo, ke ankaŭ la arboj ne kreskas ĝis la ĉielo.

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

En aŭgusto 1984, Patro Lovro Kiš el Ilok (Jugoslavio) celebris la 70-jaran jubileon de sia franciskana vivo.

Jam en 1920 li estis «serioza esperantisto», kaj do li povas fieri pri 65 jaroj da esperantisteco. De 1958 ĝis 1961 li estis Landa Reprezentanto de IKUE por Jugoslavio. Lia fideleco al la Zamenhofa idealo kaj al la Katolika Esperanto-Movado manifestiĝas en lia dumviva membreco je IKUE.

Kvankam 88 jarojn aĝa, Patro Kiš plue aktivas kaj helpas en franciskana paroka preĝejo.

Sincerajn gratulojn!

(Raportis Franjo Gruić)

 

 

 

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Mons. Lech Kaczmarek, Episkopo de Gdansko (Pollando), kiu rigardis tre favore al la katolika Esperanto-movado;

† Fratino Aŭgustina Ĉi E-mei, Ĉinio/ Tajvano;

† Prof-ro D-ro Jakov Benković, Jugoslavio, 90-jara;

† Prof-ino D-rino Carolina Minio Paluello Minnaja, Italio, 81-jara, dum pli ol 60 jaroj sindoneme aktiva por Esperanto, interalie kiel kunlaborantino de la Esperanto-elsendoj de Radio Roma kaj de Radio Vatikana;

† S-ro Giancarlo Codicč, Italio, 70-jara, tre aktiva en Bolonjo;

† S-ro Anton Rupert Sittl, F.R. Germanio, 87-jara.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn sincerajn kondolencojn.

 

 

 

 

 

S-ino Minnaja (dekstre) ĉe Vatikana Radio, kune kun S-ino Michela Lipari (foto Laughery)

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Ĉiuj volas havi amikon, sed neniu strebas esti tia (A. Karr)

* Jesuo vivis kaj mortis vane, se ni de li ne lernis regi niajn vivojn laŭ la eterna leĝo de amo. Kie ajn regas plena amo, tie Kristo vivas (Gandhi)

 * Ĉia vivo estas bela, kiam la ĉefpenso estas por la aliaj (Devalour)

 

al la indekso