Enhavo de Espero Katolika numero 5/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Madono kun Infano, detalo de vitralo de la 13a-14a jarcento en la Katedralo de Gdansko-Oliwa (Pollando)

 

 

 

 


 

PRI MARIA DIVERSVOĈE

 

 

Sub vian kompaton

ni rifuĝas, Di-Patrino;

niajn preĝpetojn ne rifuzu en necesoj,

sed el danĝero nin liberigu,

ho sole pura

kaj sole benata

(Egipta papiruso, 3-a jarcento)

 

Per ĉi tiu antikva preĝo ni malfermas tiun ĉi numeron, grandparte dediĉitan al Maria, patrino de Jesuo. Kialoj por tio estas, unue, ke en la moderna katolika tradicio la monato majo estas dediĉita al Maria; due, ke en la nunaj jaroj (la ĝusta dato estas nekonata) okazas la dumila datreveno de la naskiĝo de Maria, kaj multaj katolikoj deziras oficialan celebron de tiu jubileo.

Eble kelkaj legantoj estas tentataj flankenmeti la «tro katolikecan» numeron, sed ni atentigas, ke vi povas ĉi tie legi «diversajn» voĉojn, ortodoksajn, protestantajn, eĉ hebreajn kaj islamajn. Fakte, nia Prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani, faris enketon inter diverskonfesiaj kaj diverskredaj esperantistoj, kaj ricevis. interesajn respondojn, ĉi tie publicitajn kune kun aliaj tekstoj.

«Ni estas konvinkitaj, ke la diversaj kristanaj Eklezioj, en pli-malpli zorga kaj malkaŝa maniero, al si faras la demandon: kiel eblas, ke ni, unuecaj en la konfeso de Kristo kiel ununura Sinjoro kaj ununura savo-fonto, estas disaj ĝuste rilate Lian Patrinon? Kaj ni estas ankaŭ konvinkitaj, ke la Sankta Spirito sugestas al la Eklezioj ne eskapi sed alfronti per serioza esplorado la signifon de la figuro de la Virgulino en la vivo de la Eklezio» (208-a Kapitulo de la Ordeno de la Servantoj de Maria, 1983).

La «diversaj voĉoj» ĉi tie kolektitaj ne havas la pretendon de kompleteco: sed tiuj instigas al pripenso, al konvertiĝo, al preĝado, «por ke ĉiuj estu unu».

 

al la indekso


 

Hebreaj voĉoj

 

MI NE POVAS TROVI ION PRI MIRJAM

 

Estimata S-ro Magnani,

ĉiuj religiaj komunumoj en Israelo havas siajn proprajn festojn, tiel ankaŭ la hebrea komunumo. Ĝi festas nur la religiajn festojn kiuj estas ordonitaj en la kvin libroj de Moseo (la Torao), krom du aldonitaj, nome Hanuka dum la vintro kaj Purim dum la printempo.

Kvankam oni uzas paralele kun la hebrea kalendaro la kristanan (ĉi tie nomatan profana, kun datado «post la komuna epoko»), oni festas nur laŭ la hebrea kalendaro. Eĉ la novjaro en decembro-januaro forpasas tute sen rimarko. Nur judoj en la diasporo festas kelkfoje la duan «novjaron».

Mi ne pensas, ke la datreveno de la Sankta Virgulino estos festata ekster la diversaj kristanaj eklezioj. Per via letero mi unue aŭdis, ke la romkatolikoj preparas tian feston.

Ni atingos post ankoraŭ 16 jaroj la novan jarmilon 2000. Tio estas tiel granda evento, ke certe ĝi estos notita de la diversaj medioj en Israelo, sed mi dubas, ke la ĉefrabenoj donos iun religian signifon eĉ al tiu datreveno.

Mi ne povas trovi ion pri Mirjam, patrino de Jesuo, en la rabena litera­turo aŭ en Talmudo. Mirjam estas menciita kelkfoje en la Korano, foje kiel patrino de Jesuo, foje kiel fratino de Aron kaj foje apartenanta al la gento de Muhamed.

Ŝajnas, ke la kulto al Maria estas posta kristana evoluo laŭ la modelo de la Magna Mater, kiu estis adorata ĉe la bordoj de la Mediteranea Maro. En la hebrea religio oni honoras la kvar patrinojn, Sara, Rebeka, Lea kaj Raĥel. Krom tio kelkaj aliaj virinoj havas honoran lokon, ekz. Debora la profetino.

(Respondo de d-ro E. Baraka, el Jerusalemo, al P. Magnani)

 

al la indekso


 

Hebreaj voĉoj

HEBREA PATRINO

 

Unu patrino estas perdinta sian filon inter la turmentoj de la kruco; sed estas kun ŝi aliaj du patrinoj. kiuj perdas siajn filojn sur aliaj du krucoj! Estas tri patrinoj, kiuj suferas, ĉar, ĉu la filo estas ribelulo, aŭ rabisto, aŭ sanktulo, por la patrino li ĉiam estas filo.

Maria ne estas la ununura, kiu suferas sub la kruco sur Golgoto: estas tri patrinoj, kiuj suferas, tri hebreaj patrinoj, ĉiuj en la sama tradicio de angoro, espero kaj sufero. Mi do opinias, ke jena estis la vivo-vojo de Maria: vivo-vojo de patrino, patrino de Jesuo, hebrea patrino, el la plej pura hebrea tradicio, kiel multege da aliaj patrinoj, kiuj en la jarcentoj kaj jarmiloj vidis morti siajn gefilojn por la sanktigo de la Nomo.

Ĉu do, Maria - hebrea patrino?

Tute jes: en la kredo, en la tragika doloro fronte al la morto de la filo, sed ankaŭ en la granda espero al Mesio».

(S-ino Lea Sestieri Scazzocchio, el la hebrea komunumo de Romo)

 

al la indekso


 

Hebreaj voĉoj

 

HEBREOJ KAJ KRISTANOJ: INTERVJUO

 

D - Kia estas la rilato inter hebreismo kaj kristanismo?

 

R - La rilato inter la du religioj estas la sama, kiu ekzistas inter patrino kaj filino. Jesuo, lia patrino, la apostoloj kaj la eklezio de la unuaj tempoj estis hebreoj. Estas tre grava la propraĵo, la riĉaĵo, kiun la kristanismo ricevis de la hebreismo. Respondante pli precize, mi povas diri, ke la kristanismo ŝuldas al la hebreoj siajn religiajn strukturojn profundajn, la hebreismo vivas en la subkonscio de la kristanoj. Sufiĉu pensi pri la Dia Parolo, kiu estas la koro de la eklezio, kaj pri la dia revelacio, pri la mesiismo, ktp.

 

D - Kiel la hebreismo juĝas la aliajn religiojn?

 

R - Kun grandega respekto, kaj mi povas diri kun simpatio. La hebreismo ne faras prozelitismon, ne konas porreligiajn militojn. Sed kiel la hebreismo ne konvertas, tiel ĝi ne konvertiĝas. Ĉu ĝi ne volas aŭ ne kapablas interparoli? Ne, sed ĝi konscias, ke Dio, kiun ĝi amas kaj adoras, estas la sama Dio de ĉiuj homoj, de ĉiuj popoloj. Pro tio ke Dio amas profunde ĉiujn homojn, ne necesas prozelitismo.

 

D - Ĉu ankoraŭ vivas la mesia espero en la hebrea popolo?

 

R - La mesiismo estas konstanta espero en la hebreoj. Ili ĉiam esperas eraon de paco, kiam la malbono definitive malvenkos; sed la koncepto pri mesio estas malsama en la judoj kaj en la kristanoj: la judoj ne identigas la mesiismon kun unu homo; pli ol pri mesio, ili insistas pri mesia epoko, en kiu regos paco kaj frateco. Male la kristanoj insistas pri la historia Jesuo, rigardata kiel la definitiva Mesio. Ĉi tiu diferenco estas fonto de multaj miskomprenoj. Kaj la juda koncepto pri mesiismo estas konstanta provoko por la kristanismo.

 

D – Kiel la judoj juĝas Jesuon?

 

R - Hodiaŭ en la hebreismo kreskas la estimo al Jesuo. Tamen oni ne akceptas, ke li estas filo de Dio. Por la judoj Jesuo restas hebreo, unu el la plej grandaj, laŭ kelkaj judoj eble la plej granda homo, sed li ne povas esti konsiderata eterna filo de Dio. La interparolo inter judoj kaj kristanoj povos helpi la konon de la plej granda filo de la hebrea popolo.

 

(Intervjuo al Prof. Carmine Di Sante, katoliko,

el la Internacia Servo de Hebrea-Kristana Dokumentado)

 

al la indekso


 

Islamaj voĉoj

KORANO PRI MERJEM (= MARIA)

 

Kara Frato, kaj Samideano,

elkoran dankon pro la sciigo pri dua jarmilo de Maria (Merjem). Tion mi ne sciis. Nun mi scias ion pli pri la Patrino de Jesuo.

Vi pravas: la 19-a ĉapitro de Kur-an (Korano) nomiĝas «Merjem». Tio, ke ĝi estas la 19-a ĉapitro, havas iun sekretan signifon, kiun mi ne scias.

Mi Vin nomis «Frato». Tio estas laŭ Kur-an. Jen la verso:

«Ho vi homoj! Ni kreis vin el viro kaj virino kaj faris vin popoloj kaj triboj por ke vi ekkonu unu la alian. Vere antaŭ Allah la plej eminenta el vi estas tiu, kiu estas la plej justa. Vere Allah estas ĉioscia, ĉiokona» (49: 14).

Mi havas araban indekson de ĉiuj vortoj en Kur-an. Danke al ĝi mi povas sciigi vin pri ĉiuj versoj, kie estis menciita Merjem (Maria)...

Danke al Vi, mi jam preparis min skribi artikolon «Kur-an pri Merjem». Ankaŭ vi povus tion fari, ekzemple por «Biblia Revuo».

Ĉu islamanoj honoros la duan jarmilon de la naskiĝa datreveno de Maria el Nazareto? Mi supozas, ke eĉ intelektuloj ne scias kaj ne interesiĝas pri tiu tago. La islamanoj festas la naskiĝtagon de Muhammed en la tuta mondo, sed tiu kutimo ne ekzistis en la tempo de la Dia Sendito {Muhammed). Certe li tion ne aprobis. Ĉu nuntempaj islamanoj festos la duan jarmilon de la naskiĝtago de Merjem, dependas ankaŭ de vi, kristanoj. Oni devus ilin interesigi, precipe islamajn instituciojn.

 

(Respondo de Kasim Hadżić, profesoro de islamistiko el Sarajevo, Jugoslavio, al P. Magnani)

 

 

al la indekso


 

Islamaj voĉoj

 

ELEKTITA SUPER ĈIUJ VIRINOJ

 

Laŭ la Korano, Maria, elektita de Dio por esti la patrino de Kristo, kaj de li unike favorata, estas, kun «sia Filo, signo por la kreaĵoj» (Korano 21: 91): ŝi estas virino pura pro speciala Dia elpaŝo; ŝi estas netuŝita virgulino kaj tamen vera patrino; strikte kunigita kun la filo Jesuo kaj ligita per sama sorto, ŝi estas virino «elektita super ĉiuj virinoj de la kreaĵaro» (Korano 3: 42). Maria, do, estas ne nur signo por admiri, sed ankaŭ idealo por atingi, kaj modelo por imiti: pro ŝia kredo, ŝia pieco, ŝia sindeteno. «Ŝi kredis al la vortoj de la Sinjoro, kaj en liaj Libroj» (Korano 66: 12).

 

(208-a Kapitulo de la Ordeno de la Servantoj de Maria, 1983)

 

al la indekso


 

Ortodoksaj voĉoj

 

ĜOJO DE LA MONDO

 

« …Via naskiĝo, Di-Patrino, donis ĝojon al la tuta mondo, ĉar el vi naskiĝas la Suno de justeco, Kristo nia Dio».

(Ortodoksa Liturgio)

 

al la indekso


Ortodoksaj voĉoj

 

DI-PATRINO

 

«La titolo plej ofte uzata, ne nur por indiki la kvaliton aŭ rolon de la Virgulino, sed ĉefe kiel anstataŭaĵo de ŝia nomo, estas: Di-patrino. Per tiu termino difiniĝas la ĉefa kaj fundamenta aspekto, per kiu la Ortodoksa Eklezio, en sia kulto kaj ĝenerale, interesiĝas pri la Virgulino Maria».

(Pastro Georgiu Spiridion)

 

al la indekso


 

Protestantaj voĉoj

 

LAŬ NI, ŜI NE ESTAS LA ĈIELA REĜINO

 

Tre kara Frato en Kristo,

 

vi demandas mian sinceran opinion kiel privata persono, kiel kredanta katoliko al kredanta protestanto. Do, ni ambaŭ kredas ke Jesuo estas nia Savanto, kaj ni ambaŭ volas sekvi Lin en ĉi tiu mondo, montrante Lian amon al la homoj.

Ĉar Maria estas Lia Patrino, ni ambaŭ amas ŝin. Ni multe dankas al ŝi, ke ŝi kiel juna fraŭlino estis preta fariĝi la patrino de la Filo de Dio. Por tiu preteco ŝi bezonis multe da kuraĝo, ĉar en tiu tempo ne estis facile fariĝi patrino sen unuiĝi kun la edzo. Ŝi riskis multon, la mokadon kaj mortpunon de la loĝantaro kaj la malestimon kaj forlason de la estonta edzo. Tamen ŝi estis tute je dispono por Dio, spirite kaj korpe. Pro tio ni ĉiuj multe amas ŝin. Sed ŝi restis, kiel ŝi mem diris, la «servistino» de Dio. Ŝi servis Dion en Lia plano kun la homaro, kaj ŝi tuj komprenis por kio ŝi devus naski infanon: legu Luk 1, 4 ĝis 55. Ŝi do kredis, ke ŝia Filo estos ankaŭ ŝia Savanto! Kiel ni ĉiuj bezonas Lin por vere vivi! Do vi vidas, ke ni estas unu en Kristo kune kun Lia patrino.

Sed nun en kio nia kredo diferencas: ni ne nomas ŝin Di-Patrino, ĉar ŝi ne estas la Patrino de Dio! Ŝi estis la Patrino de la Filo de Dio, kiu, pro sia preteco kaj la elekto de Dio, per gravedigo de ŝi fare de la Sankta Spirito, venis home sur la teron. Laŭ ni ŝi ne estas la ĉiela Reĝino, la Edzino de Dio, sed simple la amata infano de Dio, Lia servistino (ŝi mem nomas sin eĉ sklavino de Dio), kiu estis savita per Lia graco kaj por eterne en la Regno de Dio. Mi pensas, ke tiel honori kaj adori ŝin, kaj uzi ŝin kiel Perantinon, kiel la katolikaj kristanoj faras, Ŝi mem tute ne ŝatus. Mi volas, ke nur ŝia Filo ricevu ĉiun adoron kaj laŭdon kaj servadon de ni.

Kaj servadi Dion, servadi Kriston, signifas servadi la kunhomon. Zorgi, ke tiu kunhomo havu manĝaĵon kaj amon kaj atenton, kaj ke li ricevu justan pritrakton. Tion ili petas de ni kristanoj. Kaj ĉar Dio volas regadi kun homoj kaj ne volas esti Dio sen homoj, tial ni honoras kaj laŭdas kaj dankas al Li ke Li volas uzi nin, pekulojn, kaj ofte malbontraktantojn de niaj kunhomoj, kiuj estas ankaŭ Liaj homoj kaj por kiuj la Filo mortis sur la kruco.

Nun io konkreta: se oni disvastigis milojn da diverslingvaj propagandiloj, Esperanto kompreneble ne rajtas manki inter tiuj lingvoj. Ĉu vi ofendas ali-konfesantojn pro tiu agado? Ne, ni nur ne povas kuniĝi. Tamen, mi mem sentas denove krevon en nia ekumena agado.

Mi ĉiam estis tre ĝoja, ke esperantistaj kredantoj - katolikoj kaj protestantoj - jam tiom proksimiĝis unu al la alia. Mi ofte «fiere» rakontis, ke Esperanto pli rapide proksimigas unu kredanton al alia, ĉar ni multe pli bone povas kompreni unu la alian, kaj ni ankaŭ havas pli da kompren-preteco.

Sed en la lastaj jaroj mi vidas, ke la katolikaj esperantistoj kreskas en alian direkton ol aliaj kristanoj. Mi vidas, ke ni pli kaj pli disiĝas anstataŭ proksimiĝi. La ponto, kiun ni konstruis inter ni, fariĝas pro tiu diskresko pli kaj pli longa.

Unue: jam tio okazis, kiam Sekvantoj de Kristo kuraĝas malpermesi kaj rifuzi la Sanktan Panon, kiun la Gastiganto Jesuo, kiu vere ĉeestas dum la Sankta Manĝo, disdonis al aliaj kristanoj, kiuj aŭdis la inviton de Jesuo: manĝu kaj trinku.

Due: la Sinkonsekro de la tuta katolika unuiĝo al Maria okazigis, ke alia parto, la kristanaj esperantistoj, staras izolite, flankenŝovite.

Trie: doni tiom da atento al Festo, kiun tiu parto tute ne povas kunfesti, kaj kiu fortiras la fortojn kaj atenton pri paco kaj aliaj gravai problemoj, por kiuj ĝuste la Infano de Maria venis por helpi nin tiurilate, faras la ponton ankoraŭ multe pli longa. Jen miaj sinceraj pensoj, pri kiuj mi longe meditis, petante preĝe la helpon de la Sankta Spirito.

Cetere, mi daŭrigas mian ekumenan taskon kiel longe Dio donas al mi la fortojn, kaj mi esperas, ke ni vere sukcesos havi Ekumenan kongreson. Por tiu kongreso ni streĉu niajn fortojn kaj uzu niajn kapablojn, por ke finfine la preĝo de nia Sinjoro: «por ke ni estu unu», iam vere realiĝu.

(Respondo de pastorino Jelly Koopmans el Nederlando al P. Magnani)

 

al la indekso


 

Protestantaj voĉoj

 

ŜIA MISIADO DAŬRAS

 

«Maria, kiu plenumis, ĝis la morto de Jesuo, la volon de la ĉiela Patro, apartenas al la familio de tiuj kiuj, laŭ sama elekto, estos filoj de Dio ĝis la martiriĝo. Ŝi, do, eniras en la aron de la apostoloj. Ŝi fariĝas patrino de la judoj kaj de la paganoj, kiuj, aŭskultante la parolon, fariĝos filoj de Dio kaj fratoj de Jesuo. Ŝia misiado, komencita en la konfidenco de vilaĝo Kana, daŭras en la predikado de la unuaj kredantaj komunaĵoj».

(France Quére, protestanta teologino)

 

al la indekso


 

Protestantaj voĉoj

 

PATRINO DE DIO

 

«Lutero, Kalvino kaj Zvinglio ne havis malfacilon konservi la terminon Di-Patrino, kaj ili uzis ĝin rigore en rilato al Kristo kaj al justigo per kredo, kio konsistigis la kernon de la teologia diskutado en la 16-a jarcento».

 

(R. Bertalot, valdana pastoro, 1982)

al la indekso


 

Protestantaj voĉoj

 

MAGNIFICAT

 

Glora Dio,

vi ĝojigis Marian, vian etan servantinon,

per la veno de Kristo-Mesio,

kaj inspiris al ŝi ĝoj-triumfan kantikon:

mallevu mian orgojlon,

elverŝu mian potencon,

tiel ke, en humilo kaj malriĉo,

mi trovu veran forton kaj riĉecon.

 

(Preĝo de Taizé)

 

al la indekso


 

Protestantaj voĉoj

 

NENIA SIGNIFO POR KVAKEROJ

 

Estimata Samideano,

 

mi dankas pro via letero, en kiu vi petas informon pri la Kvakeroj kaj Maria, la Patrino de Jesuo. Antaŭ ol mi turnas min al via speciala demando, permesu ke mi diru kelkajn vortojn.

Ĉar Kvakeroj ne posedas deklaracion de kredoj, al kiu homo devas konsenti antaŭ ol Kvakeriĝi, mi ne povas sendi tion al vi por vin helpi kompreni nian sintenon (se ĝi estus, tio simpligus la aferon!). Kion Kvakeroj kredas estas, ke la Vero «estas vojo, ne posedo»; pro tio kredkonfeso estas afero influata per nova sperto kaj scio, tiel ke la Sankta Spirito povas gvidi la individuon, por tiun helpi vivi laŭ la vivo kaj instruado de Kristo hodiaŭ, ne limigita de aparta kredo aŭ doktrino. Por helpi nin vivi tiamaniere gvidas nin eldonaĵo titolita «Kristana fido kaj praktiko en la sperto de la Societo de Amikoj (Kvakeroj)», kiu estas en la formo de kvazaŭ antologio. Troviĝas tie ne nur spiritaj spertoj de individuoj (el la 16-a jarcento ĝis la 20-a), sed ankaŭ deklaracioj, ne ordonoj, faritaj de la Societo de tempo al tempo. Ankaŭ helpas nin «Konsiloj kaj demandoj». Ekzempleron mi nun sendas ne nur por via intereso, sed ankaŭ por informi vin plie pri nia ĝenerala sinteno.

Do, pri via demando. Mi povas diri, ke ĝenerale Maria havas nenian signifon por Kvakeroj. Mi ankaŭ povas diri, ke ĝenerale Kvakeroj ne kredas pri la Virgulina Naskiĝo, konsiderante ĝin negrava. Al ni pli grava estas Kristo - lia vivo kaj instruado. Ĉu via Eklezio intencas celebri ankaŭ la duan jarmilon de Jesuo Kristo? Tio, inter Kristanoj, povus esti vere ekumena afero.

Kvankam mi neniam ĉeestis (kaj nun pro aĝo tio ne estas ebla) la renkontiĝojn inter KELI kaj IKUE, tiuj ĉiam interesis min. Ŝajnas al mi, ke tiuj estas praktika manifestacio ne nur pri Kristana Frateco, sed ankaŭ pri la valoro de internacia lingvo.

 

(Respondo de Arnold J. Leather, Kvakero, el Britio, al p. Magnani)

 

al la indekso


 

Anglikanaj voĉoj

 

DEVOTECO POR ŜIA ENKARNIĜINTA FILO

 

«Mi estus feliĉa, se miaj romkatolikaj amikoj agnoskus, ke estas multaj bonegaj kristanoj, kiuj - kvankam ili ne havas devotecon al Maria en katolika senco - tamen havas profundan kredon, sanan teologian konon, amon kaj firman devotecon por ŝia enkarniĝinta Filo».

 

(Respektinda H. R. Smythe, 1982)

 

 

al la indekso


 

Anglikanaj voĉoj

 

GLORA KAJ SANKTEGA

 

«Ni levas altegajn laŭdojn kaj dankas elkore pro la mirinda graco kaj la virtoj, kiuj manifestiĝis en ĉiuj sanktuloj, ekde la komenco de la mondo, kaj ĉefe en la glora kaj sanktega Virgulino Maria, patrino de via Filo Jesuo Kristo, nia Dio kaj Sinjoro».

 

(Preĝo-libro de Reĝo Eduardo la sesa, 1549)

al la indekso


 

Katolikaj voĉoj

 

SIMPLA KREAĴO

 

«Kun la tuta Eklezio mi konfesas, ke Maria, estante simpla kreaĵo elirinta el la manoj de la Plejaltulo, kompare kun ties senfina Majstro estas malpli ol atomo: ŝi estas nenio, ĉar nur Li estas Tiu kiu Estas».

 

(Sankta Ludoviko de Montfort, † 1716, propagandinto de la devoteco al Maria)

 

al la indekso


 

Katolikaj voĉoj

 

ADVENTO: KUN MARIA ATENDI JESUON

 

«Multaj sin demandas: kiam naskiĝis Maria? Kiam ŝi venis en la mondon? Tion ili demandas precipe nun, kiam proksimiĝas la dua jarmilo de la naskiĝo de Kristo. Memkompreneble, la naskiĝo de Maria antaŭis ol tiu de la Filo. Ĉu ne estus konvene celebri antaŭe la duan jarmilon de la naskiĝo de Maria?

. .. La atento de la Eklezio estas antaŭ ĉio koncentrita super la savo-dona evento (transe de konsideroj pri la tempo), kaj ne super la nura historia dato. Samtempe, ni ĉiam emfazas, ke la ĉi-jara eksterordinara jubileo preparas la Eklezion al la granda Jubileo de la jaro 2000. El ĉi tiu vidpunkto, la nuna jaro de la Elaĉeto havas ankaŭ karakteron de Advento (*), ĉar ĝi enkondukas nin en la Jubileon de la alveno de la Sinjoro. Sed la Advento estas tute speciala tempo de Maria. Nur en ŝi la atendo de la tuthomara gento al la alveno de Kristo atingas sian kulminon».

 

(Papo Johano Paŭlo la dua en Lurdo, aŭguston 1983)

 

(*) = Atendo-tempo (noto de la tradukinto)

 

al la indekso


 

Afrikana interpreto de Anunciacio


 

 

La Papo en fora Oriento

 

HEROECA KRISTANISMO EN KOREO

 

«Jen, amikoj miaj, kaj vi,

tutmondaj homoj:

por moment’ aŭskultu mian paroladon:

kiel patro en familio,

kiel reĝo en sia regno,

kiel animo en mia korpo,

tiel Dio en la ĉielo.

Respektu la gepatrojn,

vi servu al via reĝo,

observu konfuceajn baz-regulojn,

sed la unua estas: adoru Dion...»

(el «Himno de adoro al Dio» de Yi Pyok, fondinto de la korea kristanismo)

 

            La papa vizito en fora Oriento, komence de majo, reliefigis la respekton de la Eklezio por la lokaj kulturoj, kaj la fervoron de la junaj kristanaj komunaĵoj. Tio diversmaniere evidentiĝis en la du landoj de Orientazio (Koreo kaj Tajlando) kaj en tiuj de Oceanio (Papulando-Novgvineo kaj Salomonaj Insuloj) vizititaj de Johano Paŭlo la dua.

Jen la ekzemplo de Koreo, kiu jubileas pri la dua jarcento de la starigo de la Eklezio en tiu lando. Tie la kristanismo estis starigita ne de eksterlandanoj, sed de lokaj intelektuloj, kiuj, trastudinte ĉinlingvajn kristanajn verkojn, komencis vivi laŭ la Evangelio, en fervoraj komunaĵoj, kvankam sen pastroj. Sed ili deziris kunligiĝi kun la universala Eklezio, tial ilia fondinto, Yi Pyok (aŭtoro de «Himno de adoro al Dio», kies fragmenton ni citis pli supre) sendis Yi Sung-hun al Pekino, kie li estis baptita en 1784 (ĝuste antaŭ 200 jaroj); kaj, reveninte al la patrolando, tiu baptis la aliajn.

En 1795, kiam alvenis la unua ĉina pastro, la korea kristanaro jam konsistis el 4.000 homoj. La kristanoj vivis en vera frateco kaj en fideleco al la kredo ĉiuriske, malgraŭ la kruelaj persekutadoj, kiuj de tempo al tempo ilin suferigis (nur ekde 1886 ili ĝuis religian liberecon). Dimanĉon la 6-an de majo Johano Paŭlo la dua sanktoproklamis en Seulo 103 koreajn martirojn, sed pli ol 10.000 koreaj kristanoj estis mortigitaj pro sia kredo dum la diversaj persekutadoj.

Inter la dokumentoj de tiuj martiroj, ni citas fragmentojn de la lasta letero de sankta Andreo Kim Taegon; en 1846 pastro Kim estis en malliberejo, kaj skribis la leteron por kuraĝigi siajn fidelulojn:

«Ni konsideru la kampulon, kiam li volas prisemi la kampon: frue li plugas la teron, poste li ĝin sterkumas, pretigante ĝin al ricevo de la semoj, kaj, ignorante la penon de varmego, li klopodas super la valora semo. Kiam alvenas la tempo de falĉrikolto, lia koro forgesas penon kaj ŝviton, kaj ĝojegante li tragustas la feliĉon, se li vidas, ke la spiko estas plena kaj tutmatura... Sammaniere kondutas la Sinjoro pri la mondo, kiu estas lia kampo... Nia Sinjoro Jesuo enkarniĝis kaj desupris en la mondon, li suferis en sia korpo sennombrajn suferojn, kaj per sia pasiono li fondis la sanktan Eklezion, kiu siavice devas kreski tra la persekutado. Sed, kiom ajn la mondaj fortoj klopodas ĝin ataki kaj kontraŭbatali, neniam ili sukcesos supervenki... Submetiĝu do al la volo de la Sinjoro, kaj tutmonde ariĝu kun la Ĉiel-Sinjoro nia Ĉefo, kaj venku la reganton de ĉi tiu mondo, de Li jam venkitan».

Sac. Battista Cadei

 

al la indekso


 

MALLONGE EL LA MONDO

 

Brazilo

Marcal de Sousa, la indiano, kiu en julio 1980 reprezentis la indianojn ĉe Johano Paŭlo la dua, tiam vizitanta Brazilon, estis murdita. Antaŭ la Papo la indiana reprezentanto estis klare denuncinta la situacion de flankenlaso kaj subpremado de la indianoj: «Vi estas la patro de la homaro, kaj vi povas konatigi nian lamenton kaj nian ĉagrenon, ĉar la vivo de niaj ĉefoj estas likvidata». Nur la murdo povis silentigi la bravan defendanton de la rajtoj de la indianoj .

 

Ekvadoro

Deksep kapucenaj misiistoj agadas par la evangelizado de primitivaj indianaj gentoj en la Amazona arbarego. La religiuloj tre aktivas por defendi la indianan kulturon, minacatan de la okcidenta civilizacio, ĉar tie malkovriĝis kuŝejoj de nafto. Krom sanitara asistado kaj iniciatoj por alfabetizado, la misiistoj fondis Centron de Kultura Esploro de Ekvadora Amazonio (hispane, C.I.C.A.M.E.).

 

La radio «okupas la unuan lokon inter la sociaj komunikiloj, kiel moderna evangelizilo, ĉar ĝi atingas ĉiun ajn lokon». Tion deklaris la Ĉefepiskopo de Kito okaze de la starigo de la nova Nacia Katolika Radio de Ekvadoro. Ĉefceloj de la nova radiostacio estas la evangelizado, kaj unueco inter la lokaj Eklezioj.

 

Gvatemalo

Dek sep gereligiuloj jestis mortigitaj en Gvatemalo ekde 1976 ĝis hodiaŭ, en la plenumado de sia tasko de evangelizado kaj sociala antaŭenigo de la gvatemala popolo.

 

Hindio

La unua Universitato por virinoj stariĝis en Kandaikanal (suda Hindio), iniciate de Patrino Tereza de Kalkuto. Partoprenis je la demeto de la unua ŝtono la ŝtata Ĉefministro, Ramacandran, kiu diris, ke la nova Universitato faros esplorojn por garantii al la virinoj egalrajtecon kompare kun la viroj.

 

Izraelio

La hebrea verkisto André Chouraqui (Ŝuraki) tradurkis la Biblion en la francan. Lia verko intencas kunvenigi ĉirkaŭ la Biblion la tri monoteismajn (unudiajn) religiojn, nome hebreismon, kristanismon, islamismon. La traduko estas akompanata de kvar komentarioj: tiu de la tradukinto, laŭ hebrea tradicio; tiu kristana (katolika kaj protestanta); tiu islamana; kaj, fine, ikonografia komentario, kun klarigoj de pli ol 3.000 ilustraĵoj. La verko konsistas el 10 volumoj.

 

Kanado

Ankaŭ ski-sporto povas esti misia rimedo. Kun la konvinko, ke sporto tre kontribuas por hardi homojn spirite fortajn, la misiisto P.J-M. Mouchet fariĝis trejnisto de junaj indianoj kaj eskimoj Innuit (tio signifas Unika Gento). Pro lia meritplena agado, la ŝtato donas subvencion; la katolika pastro ankaŭ ricevis medalon de la Reĝino Elizabeta de Anglio en 1977. El la trejnejo de patro Mauchet devenas la famaj ĝemelinoj Shirley kaj Sharon Firth, el indiana gento, naciaj ski-ĉampioninoj.

 

Niĝerio

La mortigo de ĝemeloj ĉe ilia naskiĝo estas ankoraŭ praktikata en pluraj teritorioj de Niĝerio, malgraŭ la intensa agado de la misiistoj ekde ilia alveno en la landon.

 

Sankta Seĝo

La helpo de la Pontifika Establo por la Disvastigado de la Kredo al landoj trafitaj de katastrofoj sumiĝis, lastjare, je 100.000 usonaj dolaroj. Ricevis helpon okaze de katastrofoj: Centrafrika Respubliko (inundo); Maŭricio (ciklono Andry); Paragvajo (inundo); Grenado (viktimoj de milito); Filipinoj (tertremo); Hindio (ciklono).

 

Senegalio

Léopold Sédar Senghor, eksa Prezidanto de Senegalio, kaj poeto, estis elektita, de Johano Paŭlo la dua, membro de la Pontifika Konsilio por Kulturo. «Temas pri jeno: - li deklaris - konstrui kulturon, kiu estu simbiozo de iuj valoroj, de ĉiuj kulturoj de nia terglobo. Koncerne mian specialan rolon, mi pensas alporti afrikanan koncepton pri kristanismo, alivorte dinamikan koncepton, laŭ kiu religio estas «viviga forto» por animi, tio estas spiritigi la mondon, starigante specon de ŝtuparo de Jakobo kiu konduku de la sablero ĝis Dio».

 

Ugando

Obura Kassim, eksa ĉefo de la polico sub la reĝimo de diktatoro Amin, konvertiĝis. Katoliko, li estis fariĝinta islamano pro karieraj kialoj kaj persone ordonis plurajn kruelaĵojn sub la regado de Amin. Post la eksigo de la diktatoro, Obura estis malliberigita, kaj la juĝproceso verdiktis mortpunon. En la malliberejo, li komencis mediti kaj preĝi. Iun tagon li petis la rajtigon aliĝi denove al la katolika Eklezio. La repaciĝa ceremonio estis simpla sed kortuŝa. Ekde tiam la teruro, kiu lin regis, lasis lokon al interna paco kaj rezignacio. Nuntempe, atende de la ekzekuto, li katekizas du paganojn, kiuj intencas ricevi la bapton.

 

Unuiĝintaj Nacioj

Laŭ statistikoj de OMS (Monda San-Organizo), la kuracistoj en la mondo estas 3.300.000: do, meznombre, po unu kuracisto por 1.237 homoj. Sed ili estas malegale distribuitaj. Fakte, en Afriko troviĝas po unu kuracisto por 5.432 loĝantoj, en Azio po unu por 2.887 loĝantoj, en Nord-Ameriko po unu por 592 loĝantoj, kaj en Eŭropo po unu por 552.

 

 

al la indekso


 

RENKONTO (*)

 

La mano,

kiu tiam ne ektremis,

mano trejnita, luita,

en poŝon kaŝanta monon,

alte pagita per Malbono,

varma polmo tuŝanta fridan metalon.

Unu el la fingroj de la mano

premis la ĉanon.

Alia mano

alkutiminta al labor’ pacienca,

mano senarma, sendependa,

kun la alia al preĝ’ kunmetita,

polmo de pensulo kaj poeto,

repaciganta teron kun la ĉielo,

infanajn kapetojn ameme karesanta,

mano milionojn benanta,

kun ĝojo prenita per aliaj manoj,

en raviĝo al buŝoj levita.

Du manoj

diversaj - kiel du malsamaj homoj,

similaj - kiel unu hom’ al la dua

laŭ Dia bildo kreita.

Nun ambaŭ manoj - pacigemaj,

kvankam unu la pardonon petas

kaj la dua jam pardonis tiam,

kiam post la pafo ĝi falis inerta.

Mano en mano.

Du homaj manoj.

En Roma prizono

kaj Nevidebla Polmo

super prizono, Romo kaj mondo.

 

Krzysztof Senajko; el la pola tradukis Irena Missiuro

 

(*) Temas pri la okazinta renkonto, en Roma prizono, inter Papo Johano Paŭlo la dua kaj la homo, kiu siatempe pafis kontraŭ li.

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* Sac. Alfons Beckers, Honora Prezidanto de IKUE, 7.4.1984 celebris S. Meson en la preĝejo «Maria Reĝino de l’ Maro» en La Jolla, Kalifornio (Usono), kaj alparolis la paroĥanojn en Esperanto: li petis ilian simpatian kaj moralan subtenon, sub la gvidado de S-ino Alberta Casey (Reprezentanto de IKUE en Usono kaj Prezidantino de la Esperanto-klubo de San Diego).

 

* Daŭras la reviziado de la tekstoj de la Mes-libro en Esperanto, liveritaj de P. Giacinto Jacobitti al la membroj de la Liturgia Komisiono. Intertempe, pluraj gravaj gazetoj raportis pri la nomumo de la Komisiono kaj pri la planata eldono de Mes-libro en Esperanto (interalie, la italaj katolikaj revuoj «Famiglia Cristiana» de 22.4.1984 kaj «Jesus» de aprilo 1984).

 

* Nova Landa Reprezentanto de IKUE en Pollando fariĝis S-ino Franciszika Bardecka el Krakovo. Multajn dankojn al Sac. Józef Gotter, kiu dum multaj jaroj, kaj en tre malfacilaj cirkonstancoj, prizorgis la distribuadon de EK, kaj eĉ eltenis proprakoste rimarkindajn elspezojn, je kies repago li grandanime rezignis favore al IKUE. Al la nova reprezentantino, iru plej sinceraj bondeziroj de fruktodona laboro kaj multaj sukcesoj: tiuj ne devus manki en lando, kiu (malgraŭ la konataj malfacilaĵoj) havigas ĉirkaŭ unu kvaronon el la abonantoj de «Espero Katolika»; tio ankaŭ signifas, tamen, ke la plenumenda agado estas tre kompleksa, kaj ke estas nepre necesa la kunlaboro de ĉiuj.

 

* «Hitélet» (Kred-vivo), la ĵurnalo de hungaraj katolikoj vivantaj en Jugoslavio, en la numero de aprilo 1984 aperigis unupaĝan artikolon pri Esperanto. La skribaĵo - kies titolo estas «Per Esperanto por la lando de Amo», estas en la junulara parto de la gazeto. Ĝi donas bazajn informojn pri la movado ĝenerale kaj pri IKUE.  (Raportis Zoltán Dukaj)

 

al la indekso


 

JE LA MEMORO DE ELZA CHAMPY

 

En la naŭdeka vivjaro forlasis nin, 1.4.1984, Elza Champy, iu aktivulino, kiu en 1911 havis la ŝancon akcepti en sia familia domo d-ron Zamenhof, okaze de la Universala Kongreso en Antverpeno.

Profesia flegistino, Elza aktivadis por la disvastigo de la Internacia Lingvo precipe en katolikaj rondoj. Ŝi kontaktis multajn lernejojn kaj diversajn religiajn instancojn. Ŝi trovis fojfoje miskomprenon, sed neniam senkuraĝiĝis, kaj renkontis ankaŭ la sukceson.

En 1940, pro sia patruj-ama sinteno, Elza devis kaŝi sin. Post la milito ŝi fariĝis instruistino pri lingvoj en Lieĝo, kaj tradukistino por la industrio (ŝi konis sep lingvojn). Tie ŝi organizis klubon aliĝantan al IKUE, kaj fine ŝi fariĝis Kasistino de IKUE mem: tial ŝi estis akceptita en Vatikano kun la IKUE-Estraro, fare de Papo Paŭlo la sesa, kiu diris al ŝi: «Vi devus starigi sekretariejon de IKUE en Romo...».

Ŝiaj kursoj kreis en Lieĝo generacion da geesperantistoj, inter kiuj pluraj ludas gravajn rolojn en la nuntempa movado. Eĉ dum la lastaj jaroj, malgraŭ la nebona farto, ŝi ĝojis kiam ŝi povis instrui Esperanton al interesitoj. Ŝi nun ripozas en Evrehailles Yvoir.

Sac. Louis Muller

 

al la indekso


 

8-A INTERNACIA PILGRIMADO ESPERANTISTA

AL LA VIRGULINO DE MALRIĈULOJ EN BANNEUX

 

Programo

Dimanĉon 9.9.1984

 

Akcepto kaj interkonatiĝo;

mallonga prelego de Sac. Louis Bourdon kaj interkomunikado pri la temo «Kiel praktiki justecon en la nuntempa mondo, kun la Virgulino de la Malriculoj?»;

tagmanĝo kaj libera tempo;

kuncelebrado de Eŭkaristio en Esperanto;

aktiva esperantista partopreno en la ĝeneralaj preĝoj de la Pilgrimado;

publikaj preĝoj por la malsanuloj, kun alvokoj en Esperanto.

 

al la indekso