Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: la preĝejo “Sanktaj Johano kaj Paŭlo” en Rimini, Italio. Ties parokanoj rimarkinde kontribuis je la diversaj fondusoj de IKUE.

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj,

jen, Espero Katolika alpaŝas al sia (rekorda) 81-a vivo-jaro. Eble vi konstatis ties lastmonatajn klopodojn plivastigi la rondon de siaj kunlaborantoj, por fariĝi pli varia, pli ekumena, pli universala. Ni modeste konfesas, ke ankoraŭ multo restas por fari.

Ni povas anonci, ke la numero de majo 1984, kiu temos pri la 2000-a jaro de la naskiĝo de Maria, patrino de Jesuo, enhavos kontribuaĵojn de protestantoj, ortodoksuloj, hebreoj kaj islamanoj.

Sed eble vi mem, kara leganto, povas kunlabori! Ni imagas la heziton de multaj: mi sendos artikolon, kaj oni ne akceptos ĝin... Sed vi povas interkonsenti kun la redakcio pri la farotaj artikoloj. Jen la ĉefaj temaroj de nia revuo:

- Kristana vivo: Dia Parolo; Liturgio; Karitato kaj Unueco.

- Ekumenismo: Rilatoj inter diversaj kristanaj konfesioj; Rilatoj kun la aliaj religioj kaj kun la nekredantoj.

- Humanaj temoj: Paco, malsato klerigo... Familio, junularo, infanoj... Internaciaj organizaĵoj...

- Esperanto: Movado, beletristiko, terminaro (ĉiam el kristana, ekumena, humana vidpunktoj).

Tre bonvenaj estas mallongaj rakontoj pri interesaj travivaĵoj, kiel ankaŭ reagoj kaj konsiloj pri la enhavo de nia revuo.

Principe ni akceptas artikolojn, kiuj respegulas diversajn tendencojn de la kristana katolika vivo, kun eventuala noto, ke pri artikolo respondecas ties aŭtoro. Sed ni kiel eble evitos tro polemikajn kaj atakemajn artikolojn (ne maloftajn en esperantistaj medioj!). Kaj tio ne estu taktikaĵo, sed nobla, kristana respekto al ĉiu kunhomo..

La redaktoraro

 

al la indekso


 

1-a de januaro: Monda Tago de la Paco

 

KIU DEVAS KONSTRUI LA PACON?

Beataj la pac-farantoj (Evangelio, Mat 5,9)

 

Ĉiuj sopiras al paco. Sed kiu, fakte, devas ĝin realigi? Ĉu ĝi dependas ankaŭ de ni? Por via pripenso kaj kritiko, ni prezentos kelkajn sentencojn kaj sloganojn.

 

La pacistoj

La paco estas afero tro serioza, por esti lasita en la manoj de la pacistoj. La paradokso volas substreki, ke ne sufiĉas fari manifestaciojn, por konstrui pacon. Sed la pacistoj havas la gravan meriton, ke ili konsciigas la publikan opinion favore al la paco. Kaj pluraj ne nur manifestacias...

 

La armeoj

Se pacon vi volas, militon preparu (antikva roma proverbo). Sur la mala flanko ol la pacistoj, staras la sin-nomantaj realistoj, kiuj deiras el la konstato, ke kontraŭ armita agreso tute ne efikas predikoj de profetoj. La historio ŝajnas pravigi ilin. Lando sen ŝtate armitaj homoj ekzistas nur en utopiaj revoj. Sed: la logiko de milito (kiu venkas, tiu pravas) estas tute ne homa, sed barbara; kaj la hororoj de eventuala nuklea milito tute frakasas la provojn pravigi la militon bel rimedon por paco.

 

La politikistoj

La homo estas politika animalo (= sociema estulo), sentencis la helena Aristotelo. La registaroj devas celi ne nur individuisman aŭ korporacian avantaĝon, sed ĉies bonon, en spirito de vera solidareco, ĉar ĉiu homo estas frato. La civitanoj strebu havi kiel gvidantojn homojn de paco: sen mencii la aktualajn, tre gravas, ke en Germanio regu homoj kia Brandt kaj ne kia Hitler, en Sovetio kia Krusĉov kaj ne kia Stalin, en Usono kia Kennedy kaj ne kia Goldwater.

 

La diplomatoj

La diplomatio estas arto de paco (Johano Paŭlo la dua). Bedaŭrinde, la diplomatio povas esti uzata kiel propaganda fasado, tiel ke la adjektivo «diplomata» fariĝis sinonimo de «hipokrita» (ekz. diplomata malsano). Tre gravas, male, ke la diplomatio strebu al politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj interrilatoj, avantaĝaj por ĉiuj.

 

Unuiĝintaj Nacioj

La Ĉarto de UN esprimas kredon je la egalaj rajtoj... de nacioj grandaj kaj malgrandaj. Tiuj principoj, tamen, estas ankoraŭ for de sia plena efektiviĝo (v. EK 10/1983). Ĉi-rilate, la eksa Ĝenerala Sekretario de UN, K. Waldheim, konstatigis, ke Unuiĝintaj Nacioj estas ne pli bonaj ol siaj membroj. Sed oni strebu al tiu celo, laŭ la instigo de Paŭlo la sesa: «Via vokiĝo estas fratigi ne nur kelkajn, sed ĉiujn popolojn».

 

La amaskomunikiloj

La tera planedo fariĝis vilaĝego, kaj en ĝi la kvara potenco ludas pli kaj pli gravan rolon, tiel ke estiĝis la konvinko, ke antaŭkondiĉo por pli justa monda ekonomia ordo estas la starigo de pli ĝusta monda komunikada sistemo (Mc Bride). «En la nomo de la sennombraj homoj, kiuj de vi atendas kaj bezonas ĉi tiun servon, mi petas: persiste konstruu pontojn inter la bordoj plej disaj kaj foraj, transe de la landlimoj» (Johano Paŭlo la dua al la ĵurnaňistoj).

 

La intelektuloj

«Transe de la landlimoj de la Nacioj kaj de la blokoj, formiĝis monda komunaĵo de scienculoj, kiuj, instigate de morala respondeco, ne estas sensentaj fronte al la danĝeroj de la genetikaj manipuladoj, de la biologiaj eksperimentoj kaj de la konstruo de kemiaj, bakteriaj kaj nukleaj armiloj... Oni devas ami la homon, ĉar li estas homo». (Johano Paŭlo la dua).

 

La aferistoj

Pli kaj pli oni konsciiĝas, ke la tergloba «vilaĝego» estas interdependa, kaj ke paco kaj komplementeco avantaĝas al ĉiuj. Se tiel diri, ni estas «kondamnitaj» al la unueco.

 

La sportuloj

Ludantoj sen landlimoj, batalantoj sen glavo; ambasadoroj de paco: jen kiaj devus esti la sportuloj. Lojaleco, sinrego, persistemo, solidareco, estas virtoj de la vera sportulo, tiel ke «sporteco» signifas kvazaŭe «kavalireco». Tio validas precipe pri sportoj (ekz. futbalo), kiuj kunligas (kunlogas) eĉ centojn da milionoj da homoj. Ne rompi la sportajn rilatojn, eĉ kiam du landoj konfliktiĝas, signifus agnoski la profundan sopiron de la popoloj al paco.

 

La turistoj

«Mi konstatis, ke ĉiuj homoj havas unu buŝon por rideti kaj du okulojn por plori... kiel mi». La turisto, kiu ĝuas la naturajn, kulturajn, homajn ecojn de diversaj mondregionoj, devus farigi nepra amiko de paco.

 

La esperantistoj

Se «esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas» (Deklaracio de Bulonjo), restas tamen vere, ke transe de ĉiaj apartaĵoj la «interna ideo» de Esperanto estas, ke ĉiu «vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton» (Zamenhof).

 

La kristanoj

«Ĉu ni rajtas resti malamikoj, dum ni alvokas la saman vivantan Dion? Se la Krista leĝo de amo estas nia leĝo, ĉu ni restos mutaj kaj. senaktivaj, dum la vundita mondo atendas, ke ni stariĝu en la unua vico inter la konstruantoj de paco?» (Johano Paŭlo la dua).

 

Ĉiuj

«La paco naskiĝas el nova koro»: jen la temo de la ĉi-jara Tago de la Paco. En sia ĉe-okaza mesaĝo Johano Paŭlo la dua skribas: «Estas la homo kiu mortigas, ne lia glavo, nek, hodiaŭ, liaj raketoj... La paco estas multforma: paco inter la nacioj, paco en la socio, paco inter la civitanoj, paco inter la religiaj komunaĵoj, paco interne de la entreprenoj, de la kvartaloj, de la vilaĝoj, kaj, speciale, paco en la sino de la familioj... Ĉiu apliku la tutan energion de renovigita kaj frateca koro en la konstruado de paco en la tuta universo!».

Battista Cadei

 

al la indekso


 

ASOCIAJ TASKOJ

 

Surbaze de la ricevitaj respondoj al tiucela demandaro, dissendita de la Prezidanto de IKUE al la Estraranoj kaj Komitatanoj, jen la disdivido de kelkaj apartaj taskoj:

 

Unua Vicprezidanto: Sac. Lajos Kóbor (Hungario)

Dua Vicprezidanto: Sac. Franjo Gruić (Jugoslavio)

Sekretario-Kasisto: D-ro Antonio De Salvo (Italio)

Redaktado de «Espero Katolika»: D-ro De Salvo kaj Sac. Battista Cadei (Italio)

Misia Agado kaj kontaktoj kun Helpaj Instancoj: Sac. Felice Ruaro (Italio)

Internaj rilatoj: Sac. A. Beckers (Belgio)

Porpastraj kaj Religiaj Institutoj: Sac. Franjo Gruić (Jugoslavio)

Eldonado: Sac: Lajos Kóbor (Hungario) kaj Prof. Gaudenzio Pisoni (Italio)

Eksteraj rilatoj: Sac. Duilio Magnani kaj D-ro De Salvo (Italio)

Liturgio: Sac. Sándor Szénŕsi (Hungario)

Jubilea Jaro: Sac. Bernhard Eichkorn (F.R. Germanio)

 

Krome, Prezidanto de la Plenumkomitato estis elektita Sac. Bernhard Eichkorn (F.R. Germanio).

Por aliaj taskoj (Ekumenismo, Infanoj kaj Junularo, Sekretario de la Plenumkomitato, ktp) ankoraŭ ne estis farita findecido.

 

 

al la indekso


 

18-25.1.1984: Semajno da preĝoj por la unueco de la Kristanoj

 

VOKITAJ AL LA UNUECO PER LA KRUCO DE JESUO KRISTO

«Mi, suprenlevite de sur la tero, al mi altiros ĉiujn homojn» (Evangelio, Joh 12,32)

 

«Vokitaj esti unu per la kruco de Nia Sinjoro»: jen la temo de la ĉi-jara preĝo-semajno por la unuiĝo de la kredantoj en Kristo. Ĉi-sube vi povos legi du ekumenajn preĝojn.

 

UNUIGU NIN

 

Eterna kaj kompata Dio, vi amas pacon,

amon, unuecon, kaj ne malkonkordon.

Sed kiam viaj filoj ribelis kontraŭ vi

kaj ili foriĝis de via vero,

vi lasis, ke malunueco kaj disiĝo

loĝu inter ili, por ilin hontigi,

por ke ili lernu reveni al vi,

kiu estas Dio de unueco.

Ni petas vin do, ni, povraj pekuloj,

sendu vian Sanktan Spiriton, kaj per Li

rekunigu tion, kio estas foriĝinta,

kaj repacigu tion, kio estas disiĝinta.

Komplezu al ni per la graco konvertiĝi al via unueco,

strebi al vi, ununura kaj eterna vero,

resti for de ĉia malkonkordo,

por ke ni havu nur unu senton,

nur unu scion, nur unu inteligenton

celantan nur al Jesuo Kristo;

ni vin laŭdu kaj celebru per unuanima voĉo,

vin, nia ĉiela Patro, per via Filo Jesuo Kristo

en la unueco de la Sankta Spirito

por ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

(Martin Luther)

 

PER VIA KRUCO

 

Ho Sinjoro Jesuo, etendu viajn vunditajn manojn, por beni vian popolon, por resanigi ĝin, renovigi ĝin, kaj ĝin unuigi kun vi en la amo. La Eklezio, por kiu nia Savanto mortis, estas disiĝinta, kaj malfacile la mondo povas kredi, ke ni konfesas unu nuran kredon, kaj ke ni sekvas unu nuran Sinjoron. Ho Dio: vi estas unu: igu nin unu.

(Kunveno en Vankuvero, 1983, de la Monda Ekleziara Konsilio)

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 VENONTJARE EN JERUSALEMO

 

Tio, kion vi legos en ĉi tiu artikolo, ne estas elpensaĵo, sed io efektive okazinta. La rolulo nun loĝas ie transe de Atlantiko. Mi ne konas lian adreson. Se hazarde ĉi tiu artikolo atingos lin, povas esti, ke li reagos, kaj precizigos detalojn senintence malprecizajn...

B. C.

 

«Sinjoro,

kompatu la dubantan kristanon, la ne-kredanton, kiu volus kredi; nin, malliberulojn de la vivo, kiuj antaŭeniras solaj en la nokto, sub ĉielo ne plu lumigata de la torĉoj de la antikva espero».

J. K. Huysmans

 

«Mi ĵurus, ke li havas ruĝetan barbon», mi diris al mi.

Komprenu min: mi ja scias, ke ne ĉiuj judoj havas mentonbarbon... sed, kion fari, tion mi «ĵuris» al mi, kiam esperantista judo, ĵus elmigrinta de Sovetunio, anoncis sin.

Mi malsupreniras renkonte al li, kaj kion mi vidas? Mezaĝan viron kun ruĝeta kaprobarbo!

«Mi estis cerbumanta, ĉu vi havas barbon, kaj mi divenis...» mi diras malmodeste. La «verda renkonto» (tiel mi nomas la renkontiĝojn de esperantistoj) tuj fariĝas tre familiara... kiel ĝenerale ĉiuj verdaj renkontoj. La rusa tono de lia prononeo igas lian fluan Esperanton eĉ pli ĉarma. Dum li parolas, mi rigardas lin esplore. Malantaŭ la okulvitroj kun maldika metala muntaĵo, li havas helajn, viglajn okulojn. Vizaĝo ne semide longa kaj severa: male, ronda, rozkolora kaj ridema; sed... kun pinta barbo.

La interparolo fariĝas pli kaj pli interesa. «Ĉu vi volas veni dimanĉe tagmanĝi ĉe mi? Aŭ...» (mi ekmemoras, ke observemaj judoj havas apartajn manĝo-leĝojn: esperantistoj devas ekumenisme respekti ĉies opiniojn kaj morojn) «...Aŭ ĉu vi havas koŝerajn (*) problemojn?».

«Ne! Mi estas ne-religia judo. Mi povas akcepti. Dankon».

La postan dimanĉon la ne-religia judo venas al la hejmo de la katolika pastro. Ambaŭ ĝuas duan verdan renkonton. La interparolo fariĝas pli intima. La judo estas ateisto.. Tio ne malhelpas la interparolon, eĉ pri religiaj temoj. Li legis la Biblion. Ĝi estas kultura libro. Ĝi spegulas la historion dramoplenan historion - de lia popolo. Li faras demandojn pri religio. La pastro respondas kun simpleco kaj respekto.

«Kiel oni povas ekhavi la kredon?».

«Ĝi ne estas kontraŭ la racio, sed pli ol rezonado ĝi estas donaco».

«Ĉu graco?».

«Jes. Fakte graco (greke ĥaris) signifas ĝuste donaco».

«Ĉu, laŭ vi, oni povas preĝi eĉ per elpensitaj vortoj, sen fiksaj formuloj?».

«Tute jes. Vidu. Esenco de la preĝo, laŭ klasika difino, estas levo de l’ animo al Dio. Do, preĝo per propraj vortoj, aŭ eĉ sen vortoj, estas plej bona preĝo».

Li konkludas, ke ankaŭ li, kvankam ateisto, foje preĝis. Li rakontas. Delonge li estis petinta la rajtigon elmigri de Sovetunio. Sed vane. Estas ja konate, ke la burokrataro malrapidas. Sed en lia kazo ĝi tute ne moviĝis. Jen la kaŭzo: siatempe, liaj gepatroj rusigis siajn hebre-lingvajn familiajn nomojn; la rezulto estis, ke nuntempe, laŭ liaj legitimiloj... li ne estas filo de siaj gepatroj. Komike stranga problemo. Sed ŝajne ne solvebla.

Venis Pasko. La juda Pasko. Kelkaj maljunuloj invitis lin partopreni en ĝi: «Ni scias, ke vi estas ne-kredanto. Tamen venu!».

Li akceptis la inviton. Vi scias, kiel disvolviĝas la hebrea Pasko. Oni sidas ĉe-table, por manĝi ŝafidon. Infano demandas: «Kial ĉi-nokte oni maldormas?». Maljunulo respondas: «Sciu, ke niaj patroj estis sklavoj en la Egipta lando. Ili volus elmigri, sed la Faraono tion malpermesis. Tiam Moseo diris al la Faraono: «Forliberigu mian popolon...».

«En tiu momento - rakontas la judo - mi ekploregis kun granda bruo, ĉar mi sentis min kieI miaj patroj en Egiptujo... La ĉeestantoj forte impresiĝis».

« Ploru, ploru - diris la maljunuloj - tio mildigos al vi la doloron».

«Kiam la ploro trankviliĝis - li daŭrigas - mi ekkriis: Dio de mia patrino! Faru, ke kiel mi nun celebras la Paskon ĉi tie, post unu jaro mi celebru ĝin en Jerusalemo!» (li klarigas, ke li memoras, ke panjo foje preĝis; tial li vokis la Sinjoron: Dio de mia patrino).

«Ĉu hazarde, ĉu mi-ne-scias kial, post tiam - li konkludas - la burokrataj malfaciloj malaperis. Baldaŭ la rajtigo venis, kaj mi fakte celebris la sekvantjaran Paskon en Jerusalemo, kie ĉe la Plormuro mi plenkore preĝis...».

Sac. Battista Cadei

 

(*) koŝera: parolante pri manĝaĵo: tia, kian postulas la hebrea rito (laŭ PIV).

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ro Guido Billet, Italio;

† F-ino Rosa Maudente, Italio (91-jara; ŝi aperas en la foto pri la aŭdienco de Papo Paŭlo la sesa, publikigita en EK 12/1983 je p. 202, kiel dua persono de dekstre);

† Sac. Sebastian Knorr, Japanio (laŭdevene germano; Dumviva membro de IKUE);

† S-ro Nikola Knezević, Jugoslavio (23-jara, li mortis pro strata akcidento);

† S-ro Franc Skvarča, Jugoslavio;

† Sac. Sebastian Huber, Svislando (88-jara kapuceno, esperantisto dum pli ol 60 jaroj).

 

al la indekso


 

Travivaĵo

 

FRAGMENTO DE MIZERIKORDO...

 

Por «gajni» la Jubileon de la Elaĉeto, ĉi-foje mi volis tramarŝi piede la tutan vojon, kiel la iamaj pilgrimuloj: 500 kilometrojn, en du semajnoj: preskaŭ mia tuta feria tempo. Mi evitadis la asfaltitajn ŝoseojn, kaj vivis laŭhazarde; kaj dume mi havis tempon por pensi pri miaj okazoj, kaj iom ankaŭ pri alies okazoj, ĉar ĉirkaŭe videblas certaj aferoj...

Plurfoje mi rifuzis komplezan kunveturigon proponitan de aŭtomobilisto, kiu divenis mian situacion sur longaj rektaj trakoj: «Ne, dankon, mi jam proksimas al la celo». Kelkaj prenis min por duonfreneza vagabondo; aliaj, eble, konjektis pri eskapinto el malliberejo; unufoje mi devis doni klarigojn eĉ al la poIico, kaj mi elturniĝis per aro da legitimiloj. Al la tute nemultaj, kiuj eksciis, kien mi iras, mia ideo ŝajnis ekstravaganca: nur aĉa adepto de stranga religia sekto povas havi tian ideon. Unu, nur unu, sciiĝinte kial mi iras tiele, gratulis min, per manpremo kaj multe da bondeziroj. Kaj la 15-an de aŭgusto, jen mi en la placo de sankta Petro: mi surgenuiĝas, kisas la teron, kiel la iamaj pilgrimuloj, kiuj, post monatoj da penoj kaj riskoj, alvenis al Jerusalemo aŭ al Santiago de Kompostela.

Mi mense revuas la vizaĝojn kaj aŭdas reeĥi la voĉojn de miaj 7 papoj; mi aŭdas la pafojn kontraŭ unu el ili; kune kun aliaj centmil homoj mi suprenrigardas al unu fenestro; mi eniras tra unu pordo, kaj, kiam tie mi estas, mi diras al la Sinjoro: «Jen mi estas ĉi tie. Ĉu estas ankoraŭ fragmento de mizerikordo ankaŭ por mi?..». Kaj la bona Dio, kiu ĉi-foje havas suferan vizaĝon, kapucenan barbon, viol-koloran stolon, el konfesejo respondas, ke jes. Bonŝance! Mi estas tute kontenta. Kaj nun mi povas permesi al mi la lukson reveturi hejmen per trajno.

 

L. N. (El «Popoli e Missioni»)

 

al la indekso


 

SENPERFORTO KAJ JUSTECO LAŬ GANDHI

 

«Ahimso» (= senperforto) ne estas rezigno de ĉia konkreta batalado kontraŭ maljusteco. Male, laŭ mia koncepto, ahimso estas, kontraŭ maljusteco, batalo pli aktiva kaj pli konkreta ol venĝa respondo, kies efiko estas nur pliigo de maljusteco. Mi proklamas idean, kaj do moralan, opozicion kontraŭ maljusteco. La morala rezisto, kiun mi kontraŭmetos al la tirano, lin konsternos. Unue ĝi lin konfuzos, kaj fine ĝi lin devigos al agnosko de la maljusteco, agnosko, kiu ne malhonoros lin, sed eĉ nobligos lin. Kaj fakte tiel estas. La principoj, el kiuj mi eltiris miajn konvinkojn, estas veraj, kiel veras la geometriaj difinoj de Eŭklido, kiuj ne perdas sian verecon el tio, ke praktike oni ne kapablas desegni eĉ unu eŭklidan linion sur nigra tabulo».

 

Gandhi (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Sesa parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto - Kvara parto - Kvina parto

 

Fideleco kaj malfideleco

 

Post la alianciĝo inter Dio kaj la Izraela popolo (ni memorigas la ĉefajn etapojn: vokiĝo de Abrahamo; liberigo el la egipta sklaveco; sinaja pakto), Dio montris sin fidela, malgraŭ la plurfoja malfideleeo de sia popolo.

 

Popolo malmolkapa kaj nefidela

 

Sian malfidelecon Izraelo montris jam dum sia irado tra la dezerto. Des pli post la morto de Moseo, kiu antaŭvidis tion: «Mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero... » (Readm 31, 29). La fino de la regno de Izraelo estis kaŭzita de ties malfideleeo: «Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ Javeo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando egipta... kaj adoradis aliajn diojn... Javeo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin de antaŭ sia vizaĝo» (2 Reĝ 17, 7-18). Pli poste sama sorto trafis ankaŭ la regnon de Judujo: «La kolero de Javeo ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis lin Manase. Kaj Javeo diris: Ankaŭ Judujon mi forigos de antaŭ mia vizaĥo, kiel mi forigis Izraelon, kaj mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun mi elektis, Jerusalemon» (2 Reĝ 23, 26-27).

La profetoj komparas Izraelon kun edzino, kiu fariĝas adultulino kaj eĉ publikulino: «Vi malĉastis kun ĉiu pasanto, donante vin al li» (Jeĥez 16, 15).

 

Dio kompatema kaj fidela

 

Moseo vokas Javeon «Dio indulgema kaj kompatema, multpacienca, favorkora kaj fidela; kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa...» (Eliro 34, 6-7). Nur pro amo kaj proprainiciate li elektis Izraelon kiel sian propran popolon: «Ĉar li amis viajn patrojn, tial li elektis ilian idaron post ili» (Readm 4, 37). Li petas reamon: «Amu Javeon, vian Dion, per via tuta koro, kaj per via tuta animo, kaj per via tuta forto» (Readm 6, 5). Li restas fidela malgraŭ la malfidelaĵoj de Izraelo: «Mi ekamis vin per amo eterna, tial mi altiris vin favorkore» (Jer 31, 3) .

Al la idaro de David li promesas: «Mi fortikigos la tronon de David poreterne... Se li faros malbonan agon, mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. Sed mia favorkoreco ne turniĝos de li...» (2 Sam 7, 13-15): per siaj punoj Dio ne eelas ĉesigi sian interligon, sed nur korekti la eraranton.

 

La renovigoj de la Alianco

 

La religiaj reformoj en Izraelo ĉiam estis sub la signo de remalkovro kaj renovigo de la Alianco. Jen la ĉefaj:

1) Josuo, enkondukinte la popolon en la promesitan landon, metas ĝin antaŭ du alternativoj: aŭ la diaĵoj de la paganaj gentoj, aŭ la ununura vera Dio, Javeo: «Tiam la popolo respondis kaj diris: For de ni la intenco forlasi Javeon, kaj servi al aliaj dioj, ĉar Javeo estas nia Dio, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el egipta lando, el domo de sklaveco... » (Jos 24, 16-17).

2) La reĝo Salomono rilatigas la templon de Jerusalemo, de li konstruitan, kun la sinaja pakto: «Ho Javeo, Dio de Izraelo! Ne ekzistas Dio simila al vi... Vi konservas la Aliancon kaj la favorkorecon al viaj servantoj» (1 Reĝ 8, 23).

3) Post longa forgeso, la libro de la Alianco estis retrovita je la epoko de la reĝo Josio: «La reĝo faris Aliancon antaŭ Javeo, por sekvi Javeon kaj observi liajn ordonojn kaj liajn atestojn kaj liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu Alianco, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la Alianco» (2 Reg 23, 3).

4) Eĉ pli impona estis la pli posta remalkovro, post la ekzilo, kaj la laŭtlegado fare de Ezro: «Kaj la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo» (Neĥ 8, 9).

 

Konkludo

La Alianco estas libera donaco de Dio. La malobservo de la pakto kaŭzas punojn, kiuj instigas reveni al la fideleco.

Verdire la universaleco de Dio estas malheligita de tiu pakto kun unu sola popolo, kaj la insisto pri la materialaj premioj de la fideleco (lando, venko super la malamikoj, ekonomia prospero) riskas malheligi la religian sencon de la Alianco.

Sed jam en la Malnova Testamento la profetoj anoncas Novan Aliancon: pri tiu anonco ni parolos en la venonta artikolo.

Sac. Battista Cadei - (daŭrigota)

Sepa parto

 

al la indekso


 

AFRIKANO EN LA FRANCA AKADEMIO

 

Léopold Sédar Senghor, eksa prezidanto de Senegalio kaj mondfama poeto, estis lastjare alelektita al la Franca Akademio. Temas pri la unua negro en la historio, kiu fariĝis membro de tiu prestiĝa instanco. Senghor, kun sia amiko Aimé Césaire, estas iniciatinto de la négritude, t.e. de la movado por valorigo de la negra kulturo, kaj de ĝia enkonduko en la cirkuladon de la universala kulturo.

La verkado de Senghor estigis ankaŭ polemikojn: kelkaj nomis lin «franco kun nigra haŭto», pro tio ke li uzas la francan lingvon (kaj ankaŭ la latinan, kiun li tre bone parolas). Sed li faris siajn verkojn esprimilo de afrikaneco. Li estis inter la unuaj, kiuj batalis por la sendependeco de la afrikanoj, kaj postulis la revivigon kaj instruadon de la afrikanaj lingvoj. Aliflanke, Senghor enkondukis la latinan kiel devigan studobjekton en la mezgradajn lernejojn de Senegalio (dum oni forviŝis ĝin el la latinida Italio...).

Léopold Sédar Senghor meritas pli vastan renomon en la mondo: kiel poeto, kiel humanisto, sed precipe kiel granda asertanto de la dialogo de la kulturoj, por la spirita pliriĉigo de la tuta homaro.

B. C.

 

al la indekso


 

PREĜO POR PACO

 

Ĉe la piedoj de mia Afriko,

krucumata de kvarcent jaroj,

kaj tamen ankoraŭ viva,

permesu, Sinjoro,

ke mi al Vi diru ĝian preĝon

de paco kaj pardono.

Pardonu, Sinjoro, la blankan Eŭropon!

Ĉar necesas, ke Vi pardonu, Sinjoro,

tiujn kiuj ĉasadis miajn filojn,

kvazaŭ sovaĝajn elefantojn,

kaj subigis ilin skurĝobate,

kaj faris el ili la nigrajn manojn

de la blankamanaj homoj.

Ĉar necesas, ke Vi forgesu

tiujn kiuj, en la fundo de siaj ŝipoj,

forkondukis dek milionojn da miaj filoj;

kiuj formortigis da ili ducent milionojn,

kaj al mi havigis solecan junaĝon,

en la arbaro de miaj noktoj,

en la savano de miaj tagoj.

Sinjoro, la spegulo de miaj okuloj opakiĝas,

kaj jen: la serpento de malamo

levas la kapon en mia koro:

tiu serpento, kiun mi kredis morta...

Mortigu ĝin, Sinjoro,

ĉar mi devas pluiri mian vojon.

Benu ĉi tiun popolon,

kiu serĉas sub la masko sian propran vizaĝon,

kaj apenaŭ ĝin rekonas;

kiu serĉas Vin en la malvarmo,

en la malsato, kiu tordas intestojn kaj ostojn;

la fianĉino priploras sian solecon,

la junulo vidas sian junaĝon prirabita,

la edzino prilamentas la malproksiman

okulon de sia edzo,

la patrino serĉas inter la ruboj sian infanon.

Ho, benu ĉi tiun popolon,

kiu disrompas siajn katenojn,

benu ĉi tiun elĉerpitan popolon,

kiu frontas kontraŭ malsatan hundaron

el potenculoj kaj torturantoj.

Kaj benu, kun ĝi,

ĉiujn popolojn de Eŭropo,

ĉiujn popolojn de Azio,

ĉiujn popolojn de Afriko

kaj ĉiujn popolojn de Ameriko,

kiuj ŝvitas per sango kaj suferoj.

Inter tiuj milionoj da ondoj,

rigardu la ondantajn kapojn de mia popolo;

kaj komplezu, ke iliaj varmaj manoj

ĉirkaŭligu la terglobon

per ĉeno de frataj manoj..

Sub la ĉielarko de Via PACO.

 

Léopold Sédar Senghor (trad. Battista Cadei)

 

al la indekso


 

LECH WALĘSA PRI ESPERANTO

 

Lech Walęsa, Nobel-premiito pri Paco, sendis al Pastro Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, leteron en pola lingvo datitan 23.12.1983, kiu diras:

 

Koncerne Vian leteron al la Animzorganto de la Esperantistoj de Gdansko, Sac. Stanislao Płatek, de 27.10.1983, n. 151/83, en kiu Vi petas mian opinion pri la temo: esperantista mondo, interpopola frateco, helpemo de internacia lingvo - esperanto - al la mondo de l’ laboro, samkiel al la Eklezio, mi deziras respondi, ke mi taksas esperanton, kreitan antaŭ preskaŭ 100 jaroj, ia dua pola lingvo rilate la signifon por la internacia solidareco... La progresemaj socialaj movadoj kaj la laboristaj organizoj, la Sendependa kaj Memregata Sindikato «Solidareco» kaj la Internacia Katolika Asocio IKUE, havas pli ol unu agado komuna rilate la problemojn, kiuj turmentas la nuntempan homaron, kiaj la interkonsento, la repaciĝo, la justeco, la paco.

Mi estas danka pro la Nobel-premio pri Paco, al mi asignita en ĉi tiu Sankta Jaro de la Elaĉeto - krom, precipe, al la Komitato por Nobel-premio en Oslo kaj al lia Sankteco Johano Paŭlo la dua - al ĉiuj progresemaj organizoj, religiaj, socialaj, naciaj kaj internaciaj.

La Esperanto-Movado estas, ĝuste, en la nuntempa mondo, movado por la progreso. Mi opinias, ke ne nur Via Movado povas sin rilatigi alla instruo de d-ro L. L. Zamenhof: «Ofte, precipe en vivaj dramaj dialogoj, plibone estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza, kaj tro kabineta... Neniu gvidu vin per konsideroj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus» (L. L. Zamenhof en «Espero Katolika» 6/1983, p.89).

La Prezidanto de “Solidareco”

Lech Walęsa

 

al la indekso


 

DEMANDAJ FORMOJ EN ESPERANTO

 

Legante antaŭ nelonge la sciencfikcian romanon Misio sen Alveno de John Francis, mi trovis, ke unu el la stilai difektoj malhelpantaj fluan legadon, estas neortodoksa maniero formuli demandojn. Ĉi-sube mi grupigas kelkajn citajoĵn por montri la variaĵojn. La komuna trajto de ciuj estas manko de la demanda adverbo aŭ partikulo «ĉu», aŭ alia demanda adverbo de la tabelo de korelativoj, en la kutima loko ĉe la komenco de frazo. Ĉar la vortordo estas ekskluzive la norma por deklara aŭ aserta propozicio - subjekto, predikato, objekto - leganto ekscias, ke temas pri demando, nur kiam li atingas la finon de la frazo. Tri rimedoj estas uzataj por indiki tion.

 

1. Skriba demandosigno sekvas la lastan vorton de la frazo.

a. «Ĝi memorigas pri Luomo?» (p. 137)

b. «Vi insistis pri komento; ĉi tiu kontentigas vin?» (p. 69)

c. «Kaj la serĉata astro estos la fina stadio por intergalaksia “bobeno”?» (p. 13)

 

2. La frazo finiĝas per «do» kaj demandosigno.

a. «Ĉio estas en ordo do?» (p. 113)

b. «Vi finos vian projekton hodiaŭ, do?» (p. 15)

 

Laŭ Plena Ilustrita Vortaro (PIV) la adverba uzo de «do» en demandaj frazoj servas, en kazo de dubo, por neprigi la demandan sencon de korelativoj. Jenaj du ekzemploj el PIV ilustras tion.

«Rigardu tra la fenestro, kiu estas tie (= estanta tie)»

«Rigardu tra la fenestro, kiu do estas tie».

Tiuj kazoj de ebla ambigueco estas relative maloftaj; cetere la klarigo de PIV ne estas aplikebla al la du cititaj frazoj el la romano, ĉar en ili ne troviĝas korelativa vorto. Laŭ mia anaIizo, influis la uzon de «do» la gepatra lingvo de la aŭtoro. En la angla la helpverbo do servas por enkonduki demandon kaj por fari demandon ĉe la fino de indika propozicio.

Do you understand? Ĉu vi komprenas?

You don’t understand, do you? Vi ne komprenas, ĉu?

 

3. Anstataŭ «do», du frazoj havas «ĉu» kiel la finan vorton antaŭ la demandosigno.

a. «Vi volas provi la ĝangalon, ĉu?» (p. 94)

b. «Kaj via unua konfirmo ke io mankas estis la moviĝeto de la steloj, ĉu?» (p. 130)

 

4. La lasta ekzemplo estas tre elipsa. Post longa indika propozicio sekvas nur propra nomo kaj demandosigno.

«Ili ŝajne organizis sin en plurnaciaj grupoj, sed ni havis la impreson ke ne sub tutmonda instanco. Profesoro Dovĵenko?» (p. 124).

Plej verŝajne la aŭtoro volas diri: «Kion vi opinias, Profesoro Dovĵenko? aŭ «ĉu vi same opinias, Profesoro Dovĵenko? ».

De la vidpunkto de stilistěko, ĉiu citita frazo estas kritikenda, ĉar leganto ne tuj komprenas, ke temas pri demando. Ju pli longa estas la frazo, des pli granda estas lia surprizo, kiam Ii rimarkas, ke la aserta frazo fariĝas demanda. Ekzemploj de similaj konstruoj estas troveblaj ankaŭ ĉe aliaj aŭtoroj. En Plena Analiza Gramatiko oni povas legi du tiajn frazojn verkitajn de Zamenhof mem (§ 217).

a. «Eble la viro ne volos iri kun mi?»

b. «Unu pekis, kaj vi volas koleri la tutan komunumon?»

 

El Domfabriko, kies du kompilintoj, Kalocsay kaj Csiszar, estas hungare-parolantoj, mi ĉerpis jenajn esprimojn.

a. «La negoco estas fiksita?» (Lez üzlet? )

b. «Tio konvenas kiel botoj sur mangotablo?» (Hogy kerül a csizma az asztalra?).

Estas vere, ke Plena Analiza Gramatiko, unu el kies aŭtoroj estas Kalocsay, defendas la lingvouzon de Zamenhof, argumentante jene: «La demando povas rezulti el la simpla tono, per kiu la frazo estas prononcata». Nu, tio ne diras multon. Unue, en skriba teksto ne estas eble komposti tonojn per la Esperanta alfabeto. Kursivigo aŭ substrekado de vortoj servas nur por emfazi ilin; tio povas okazi en aserta, demanda, dezira kaj ordona propozicioj. Due, ne estis formulita ĝis nun priskribo de la intonacio de Esperanto, kiu konvenas por internacia uzo. John Francis plej probable legus siajn frazojn kun la demanda intonacio de la angla lingvo, kiu senteble diferencas disde la tonoj de hungaraj demandoj. Plue, oni ne scias, kiun tonsistemon Zamenhof uzis por demandoj. J. C. Wells en sia verko Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto (p-oj 59-60) reliefigas la mankon de universala maniero esprimi per intonacio la distingon inter indiko kaj demando, kaj li konkludas, ke «oni ne povas dubi, ke inter la diversaj eblecoj la lanĉinto de Esperanto elektis la plej taŭgan, nome uzi demandan partikulon».

Zamenhof ne hazarde trafis tiun solvon. Li bone sciis du etnolingvojn, kiuj havas demandan morfemon; en la pola ĝi estas czy kaj en la rusa li. Estas rimarkinde, ke J. M. Schleyer, la inventinto de Volapuko, elektis la rusan morfemon kaj iom modifis ĝian eniklitikan funkcion en la fontolingvo. En Volapuko ĝi fariĝas silabo ligita per streketo kun la verbo aŭ alia taŭga vorto.

a. Labob-li? (Ĉu mi havas?)

Sed, se okazas konsonantgrupiĝo konsistanta el du loj aŭ tri konsonantoj, la partikulo fariĝas proklitiko; ĝi staras antaŭ la verbo kaj ligiĝas kun ĝi per streketo.

b. Li-ogoloms? (Ĉu li iros?)

Zamenhof, kiu sendube sciis Volapukon, tamen preferis uzi la polan partikulon. Kun la formo ĉu ĝi aperis jam en 1881-1882 en teksto de Pra-Esperanto 2. Same kiel sia pola etimo czy, la Esperanta demanda adverbo aŭ partikulo «ĉu» staras ĉe la komenco de aserta frazformo, ne havanta alispecan demandan adverbon. Per tiu ĉi rimedo Zamenhof evitis la bezonon uzi trian metodon formuli demandajn frazojn, nome per inversigo de la vortordo kiel en la germana lingvo.

Ni nun rigardu la temon laŭ alia vidpunkto. En interparola teksto kun pluraj demandoj, la uzo de «ĉu» en ĉiu frazo certe pezigus la stilon. Pro tio P. Faulhaber en Esperanta Mozaiko (p-oj 33-34) opinias, ke estu permesate forlasi la partikulon, se la celo estas akiri specialan efikon. Jen kelkaj frazoj, kiujn li citas el konversacio inter paciento kaj kuracisto, kiu estas malpacienca kaj kolera.

« Vi diris, ke via nomo estas...? »

«Ernest Bliss.»

«Kaj la profesio? »

«Profesio? Mi ne havas tion. »

«Via okupo do... vi faras ion, mi supozas?»

«Ne necese.»

«Do vi faras nenion, ĉar vi estas riĉa?»

Rimarku, ke ĉiu demando estas elipsa, sen «ĉu» aŭ alia demanda adverbo. Per tiu rimedo la kuracisto tranĉe hakas siajn frazojn, tiel esprimante sian iritiĝon.

Ankoraŭ unu aŭtoro, kiu pritraktas la saman fenomenon en la stilo de la Internacia Lingvo, estas Edmond Privat. Lia verko Esprimo de Sentoj en Esperanto enhavas plurajn ekzemplojn de mallongaj elipsaj frazoj de ĉiuj tipoj, en kiuj enkondukantaj demandaj adverboj, kaj ankaŭ verboj malaperas. La forigo de vortoj estas tre efika esprimrimedo de surprizo kaj nekredemo.

a. «Li? Ministro? Tia azeno?»

En la sekva ekzemplo. temas pri miro, surprizo, timo kaj dubo.

b. «Kio? Li? Tie ĉi? Ĉu eble?»

Estas eble sammaniere esprimi malplaĉon.

c. «Kion? Tio? Pentraĵo? Ĉu vi mokas?»

Tiuj ĉi ekzemploj de «kvazaŭ telefona interparolo», kiel Privat nomas ilin, diferencas de la frazoj cititaj ĉi-supre el la romano de John Francis. Ju pli mallonga estas la elipsa frazo, des pli efika esprimrimedo ĝi estas en sia kunteksto. Male, longa frazo, en kiu mankas enkondukanta demanda adverbo, perdas sian efikon, ĉar la leganto stumblas ĉe ĝi kaj eble devas relegi ĝin. Se temas pri izolitaj frazoj ekster kunteksto, kiel la du citaĵoj el Domfabriko, ili ne aperu en elipsa formo sed nepre komenciĝu per «ĉu».

Bernard Golden

 

al la indekso