Enhavo de Espero Katolika numero 11/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Mons. Karel Otčenašek

 

 

 

 


 

ANTAŬPAROLO

 

Estimataj Legantoj!

 

Niaj klopodoj, instigi diversajn geamikojn kunlabori kun ni, komencas prosperi. Dum ni dankas plejkore, ni petas ne fari tro longajn artikolojn, ĉar nia revueto ilin ne eltenus...

En la nuna numero, post artikoletoj en rilato kun la festo de la Sanktuloj kaj kun la Advento-tempo, troviĝas interalie:

- pri ekumenismo: intervjuo kun Pastoro Adolf Burkhardt, Prezidanto de KELI;

- pri homfratoj: artikolo de Franca Arganini en rilato kun la Monda Tago de la Infanaro (11-a de decembro); prezento kaj poemo de L. S. Senghor, negra humanisto;

- pri historio de IKUE: diversaj kontribuoj.

Ĉi-teme ni denove mencias, ke, okaze de la jubileo de EK (1903-1983), estas preparata speciala numero kun historio de la revuo. Kontribuaĵoj kaj bildoj estas bonvenaj.

Bonvolu reagi al la redakto-maniero de EK! Kaj ne forgesu: la kvalito de nia laboro dependas de ĉies kunlaboro.

Amike

la redaktoraro

al la indekso


 

ADVENTO EN LA SANKTA JARO

 

Advento venis en la «Sankta Jaro»:

savanta graco, vok’ al pentofaro;

ke ni seniĝu de malamo-sento,

al Dio servu kaj al homa gento!

Sed ĉu advento povas vere esti,

ĉu rajtas ni, Kristnaskon inde festi,

se ni nur vidas nin, malvastanime,

ne ankaŭ la gefratojn malproksime,

ilian, ja la tutmondan hom-mizeron?

Ĉu celas ni esencan fest-misteron?

Se mil kaj miloj daŭre mortas pro malsato,

armad-konkuro tamen kreskas sen kompato,

se mond-potencoj mond-detruon faras en preparo,

ne eblas, «servi» plu al tia demoneca faro!

Jen voĉo, voko de l’ advento en la «Sankta Jaro»!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

 al la indekso

 


 

SILENTI: KIAL?

 

Advento. tempo de silento

 

Tempo de sinpreparo al Kristnasko, tempo de atendo.

Tempo de silento.

Ne silento fermita, malmola, senaktiva... ne silento morta.

Sed silento de aŭskulto, de akcepto, de agado... sed silento fruktodona.

 

Ni bezonas silenton

 

Niajn orelojn sieĝas sonoj bruoj kanzonoj orkestroj sirenoj motoroj fajfoj kaj eĉ pafoj.

Al ni paroladas radioj televidoj telefonoj komputeroj gazetoj afiŝoj leteroj.

Ĉirkaŭ ni sonadas paroloj predikoj prelegoj reklamoj flatoj ploroj petoj sloganoj protestoj krioj kriegoj kriaĉoj...

Ni mem parolas, parolas, kaj fermas la orelojn, kaj nenion aŭdas el la vortoj, kiuj ĉirkaŭ ni svarmas... se ni ne silentas.

Des malpli ni aŭdas la Dian Parolon, konsistantan el vortoj «ne kiajn instruas la homa saĝeco» (1 Kor 2,13)... se ni ne silentas.

 

Silenti por aŭskulti

 

Ni havas du orelojn kaj nur unu buŝon eble pro tio, ke ni devas plimulte aŭskulti ol paroli.

Ni devas aŭskulti, por nin «sintonizi», por kun-senti, por ne resti fremduloj, por kapti la sencon profundan de parolo, de flustro, de ploro, de suspiro kaj eĉ de silento de nia frato, de nia patro, de nia edzo aŭ edzino, de nia proksimulo.

Des pli ni devas silentigi en nia koro tion, kio estas iluzia kaj pereonta, por mediti la parolon de la Eternulo.

 

Silenti por akcepti

 

Akcepti la fraton tia, kia li estas. Surpreni la ĉagrenojn de la praksimulo. Akcepti la krucon en la ĉiutaga vivo. Ĉirkaŭbraki la pekulon, kiel la kompatema patro akceptis la erarintan filon, kun malfermitaj brakoj, sen eĉ unu riproĉvorto (Luk 15,22).

Akcepti Jesuon. Ĉar «...al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio» (Joh 1,12).

 

Silenti por fari

 

Estas diversaj manieroj, por fari. Tiu de la artisto kiu longe, silente meditas kaj, por tiel diri, spirite konsumiĝas, antaŭ ol krei verkon. Tiu de la parlamentano, kiu ade parolas, estigas paroladan fumkurtenon, sen praktikado. Tiu de la simplulo, kiu serĉas ne parolojn sed farojn, ne kriojn sed sentojn, ne fasadojn sed fundamentojn, ne aplaŭdojn sed penojn...

Ĉar «ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu praktikas la volon de mia Patro ĉiela» (Mat 7, 21).

Battista Cadei

 

al la indekso


 

KIUJ ESTAS LA SANKTULOJ?

 

1-an de novembro: soleno de ĉiuj Sanktuloj

 

Ĉiuj baptitoj estas sanktaj ĉi-sence, ke ili apartenas al Dio per Kristo. Kutime, tamen, ni nomas sanktuloj tiujn virojn kaj virinojn, kiuj estis modelaj sekvantoj de Kristo. En ili estas kaj tiuj kiuj konvertiĝis el erarvoja vivo, kaj tiuj kiuj dum sia tuta vivo klopodis sekvi Kriston. Klasika ekzemplo de la unua speco estas la «bona rabisto», krucumita apud Jesuo, kaj konvertiĝinta lastamomente (Luk 23, 43). Konata estas ankaŭ la kazo de sankta Aŭgusteno (354-430), kiu rakontis siajn erarojn kaj sian konvertiĝon en libro titolita «Konfesoj».

Al la dua speco apartenas homoj, kies konvertiĝo ne estis abrupta ŝanĝo, sed ĉiutaga klopodo supervenki la egoismon, kaj fariĝi kohera kristano. Inter ili estis monaĥoj kaj majstroj, kiel Benedikto kaj Tereza de Avila; sed ankaŭ popolanoj, analfabetoj, infanoj, kiel Johana de Ark, Marteno de Porres, Dominiko Savio.

Sed sanktaj estas ne nur tiuj konataj, sed ĉiuj veraj sekvantoj de Kristo. La Apokalipso prezentas vizion de «arego senmezura, kiun neniu kapablis kalkuli, el ĉiu popolo, nacio, gento kaj lingvo»; kaj estas dirite, ke «ili estas tiuj kiuj pasis tra granda afliktiĝo, kaj lavis siajn vestojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido» (Apo 7, 9-14).

Jen la sanktuloj: la aro de la elaĉetitoj per la sango de Kristo. Inter ili ja estas ankaŭ niaj parencoj, amikoj, konatoj, «kiuj antaŭpasis kun la signo de la kredo kaj tradormas la dormon de paco» (Misalo). Inter ili estas ankaŭ ni, se ni vivas «sobre, juste kaj pie en la nuna mondo, atendante la beatan esperon kaj la manifestiĝon de la gloro de nia granda Dio Savanto, Jesuo Kristo» (Tit 2, 12-13).

(Libere tradukis B. C. el «Missioni Consolata»)

 

al la indekso


 

LA SANKTA JARO, TEMPO DE REPACIĜO

 

Kristo tute konas la malfacilojn,

kiujn la homoj spertas,

por reciproke repaciĝi.

Per sia elaĉeta sinofero

Kristo akiris por ĉiuj

la forton necesan,

por tiujn malfacilojn superi.

 

Neniu do rajtas diri,

ke li ne kapablas repaciĝi kun la proksimulo,

samkiel li ne rajtas diri,

ke li ne kapablas repaciĝi kun Dio.

La Kruco faligis ĉiujn barilojn,

kiuj reciproke forfermas

la korojn de la homoj.

 

Johano Paŭlo la dua

 

 al la indekso


 

 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(kvina parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto - Kvara parto

 

 

La Sinaja Interligo (Eliro 24). Resumo

 

Sendube la plej grava etapo, en la malnovetestamenta alianciĝo inter Dio kaj lia popolo, okazis ĉe la monto Sinajo. Tie, post la mirakla eliro el la egipta sklaveco, Dio donis la tabelojn de la Leĝo (la «dek ordonojn») al Moseo. Tiu starigis dek du steleojn kaj unu altaron, oferigis bovidojn, kaj el ties sango parton li elverŝis sur la altaron kaj parton li ŝprucigis sur la popolon. Poste li laŭtlegis la Leĝon kaj la popolo sindevontigis observi la klaŭzojn (= kondiĉojn) de sia alianco kun Dio, per la adoro de unu nura Dio kaj la obeo de ties leĝoj. Ekde tiam Izraelo fariĝis la Popolo de la Alianco kun Dio de generacio al generacio. Kiel memorigilojn Moseo konstruigis la Keston de la Alianco (kiu enhavis la tabelojn de la Leĝo), kaj la Tabernaklon, tio estas, transporteblan templon, sub formo de granda tendo, kiel signon de la daŭra ĉeesto de Dio en Izraelo.

 

Maniero de rakontado

 

La rakonto de la Sinaja Alianco ne estas unueca, sed konsistas el kunfandiĝo de pluraj tradicioj, pro tio ke al la historiaj travivaĵoj aldoniĝis liturgiaj, juraj, moralaj kaj eposaj elementoj. Izraelo esprimis siajn rilatojn kun Dio, kiu liberigis ĝin el la egipta lando, sub la formo de la tiamaj interhomaj alianciĝoj, en kiuj oni interalie starigis steleojn, manĝis bruloferojn kaj verŝis sangon.

 

Religia mesaĝo

 

La izraelidoj ĉiam rigardis la liberigon el la egipta lando (kp EK 10/1983) kaj la Aliancon ĉe la monto Sinajo kiel fundamenton de sia kulto kaj de sia leĝaro. Ĉu la liberigo, ĉu la Alianco, fontas el la libervola iniciato de Dio: ĉe la komenco estas ne la homa merito, sed nur la Dia bonvolo: «Vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin... sed por la amo de la Eternulo al vi... Ne pro via virteco...» (Readm 7,6-8; 9,6).

Flanke de Izraelo la kondiĉoj por la Alianco estis la fideleco al la Leĝo de la ununura Di-Sinjoro kaj la forigo de ĉia idolkulto. Siaflanke Dio surprenis Izraelon kiel sian popolon kaj montris al ĝi la vojon de la vero: «Kaj nun, se vi obeos mian voĉon kaj observos mian Aliancon, vi estos mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al mi apartenas la tuta tero. Kaj vi estos por mi regno de pastroj kaj popolo sankta» (Eliro 19,5-6). La sango de la oferifai bovidoj estas signo de la komuniko, starigita per la Alianco, inter Dio kaj la homoj: «Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis ĝin en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron. Kaj li prenis la libron de la Alianco, kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis ĝin sur la popolon, kaj diris: Jen estas la sango de la Alianco, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj» (Eliro 24, 6-8).

Ni vidos ke Jesuo, dum sia lasta vespermanĝo, donis al la disĉiploj kalikon da vino, dirante: «Ĉi tiu kaliko estas la Nova Alianco en mia sango» (1 Kor 11,25); kaj li ordonis, ke ili faru tion kiel memorigilon de generacio al generacio: «Ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi» (samloke).

Konklude: la Sinaja Alianco estis fundamento de la izraela religio, kaj, krome, preparo de la definitiva, Nova Alianco (alivorte: Nova Testamento) en Kristo Jesuo, nova Ŝafido, kiu elverŝis sian Sangon «por ĉiuj, por la pardonado de la pekoj» (Mat 26,28).

 

Sac. Battista Cadei  - (daŭrigota)

Sesa parto

 

al la indekso

 


 

Nia intervjuo al pastoro A. Burkhardt

 

MARTIN LUTHER POST 500 JAROJ

 

Ĉu «patro de la kredo» aŭ «ribelulo»? Ĉu «reformanto» de la Eklezio, aŭ «disrompanto» de ĝia unueco? Tiaj opoziciaĵoj, kiuj, bedaŭrinde dum jarcentoj kontraŭmetis protestantojn kaj katolikojn rilate al Martin Luther (Lutero), feliĉe mildiĝis, kaj unuj kaj aliaj povas kune memorigi la 500-an datrevenon de lia naskiĝo (10.11.1483) sen unuflankecaj troglorado aŭ malhonorado. Tion ni ŝuldas al la ekumena spirito, kiu ebligis pli objektivan historian esploradon. Pluirante laŭ tiu vojo, espereble maldensiĝos la ombroj, kiuj ankoraŭ restas. Espero Katolika memorigas la 500 jarojn ekde la naskiĝo de Lutero, intervjuante luteranan pastoron, nome la respektindan Adolf Burkhardt, prezidanton de KELI, al kiu iras sincera danko.

 

E.K.: Kiun sencon havas, ĉe la nuntempaj luteranoj, la persono, la figuro de Martin Luther?

 

Burkhardt: La eklezio al kiu mi apartenas, la Evangelia Eklezio de Virtembergo, en sia nomo ne portas la nomon de Luther. Certe, en la konfesia senco, ĝi estas luterana kaj ŝuldas multon eĉ de sia hodiaŭa formo al la instruo kaj influo de la reformaciestro. Sed se la nomo de Jesuo Kristo estas ĉiutaga realaĵo en la spirita vivo de nia eklezio kaj de la unuopa kristano, la persono de Luther nur de tempo al tempo venas en nian memoron. Kompreneble la 500-jara datreveno de lia naskiĝo donas okazon, pli ofte aludi al li kaj al liaj verkoj. La historio de nia popolo kaj de niaj eklezioj estas ne imagebla sen li. Ni kredas, ke li estis ilo en la manoj de Dio. Sed ni certe ne rigardas lin kiel heroon aŭ seneraran modelon.

 

E.K.: Kiun sencon havas lia mesaĝo?

 

Burkhardt: Sen la traduko de la Sankta Biblio fare de Luther ne ekzistus komuna germana lingvo. Tion rekonas kaj nunjare celebras ankaŭ nereligiaj germanoj, inkluzive de marksistoj. Lia mesaĝo por mi kompreneble ne limiĝas al tiu kultura flanko. Atentigo pri la decida signifo de la Biblio kaj pri ties centro: la savo per Jesuo Kristo, restas valida flanko de lia verko. Li akcentis, ke la vera temo de la teologio estas la kulpa kaj perdita homo kaj tiu Dio, kiu justigas kaj savas. Dum jarcentoj, eĉ simplaj homoj en la lutera tradicio bone konis la Biblion kaj parkere povis kanti multajn himnojn de fido kaj kristana espero. Bedaŭrinde tio tute ne plu estas vera pri multaj nunaj anoj de nia eklezio. Do la mesaĝo de Luther hodiaŭ estus alvolko: revenu al la Sankta Skribo, studu ĝin, apliku ĝin al via ĉiutaga vivo.

 

EK: Ĉu laŭ vi evoluis la sinteno de la protestantoj rilate al Martin Luther? Kaj la sinteno de la katolikoj?

 

Burkhardt: Sendube ĝi forte evoluis. Estis tempoj, kiam oni misuzis kaj miskomprenis lin por konfesia sinpravigo kaj nacia orgojlo. Iuj monumentoj starigitaj okaze de reformacia jubileo montras lin kiel heroon, kiu kuraĝis defii imperiestron kaj papon. Tio estas tre for de niaj sentoj nun. Ni lernis, ke oni ja bone povas danke akcepti la benojn, kiujn Dio donis pere de iu homo - do, ĉi-rilate, pere Luther - kaj tamen ne prisilenti erarojn kaj mispaŝojn. Luther bezonas la gracan pardonon de Dio ne malpli ol mi. Lia sinteno en la Kamparana Milito estas kritikebla; liaj disputoj pri la bapto verŝajne estis neeviteblaj, sed ili kontribuis al la sanga persekuto kontraŭ la rebaptistoj. Liaj pamfletoj kontraŭ la judoj estas teruraĵo kaj neniel defendeblaj.

La sinteno de katolikoj dum jarcentoj dependis de la prezento de Luther fare de teologo, kiu ne komprenis la fortan deziron de Luther renovigi la eklezion kaj por tio gajni komprenon en la altaj instancoj mem, kaj tiu prezento tute neebligis al la katolika scienca esploro ekvidi la veran Lutheron. Tio radikale ŝanĝiĝis en nia jarcento - la verko de la katolika historiisto Joseph Lortz kaj liaj disĉiploj prilumas lin tiel, ke multo fariĝas komprenebla, eĉ se ne ĉio akceptebla el Roma vidpunkto. Kaj tiu nova sinteno malfermis la vojon al komunaj studoj, kiuj surprize proksimigas eĉ tiklajn punktojn de doktrino kaj emfazo.

 

E.K: Kio, laŭ vi, pleje estas bezonata ĉe la nuntempaj kristanoj, ĉu protestantaj ĉu katolikaj?

 

Burkhardt: Daŭrigi sur la komencita vojo ekumena, fidante la gvidon de la Sankta Spirito, ŝajnas al mi grava tasko. Multloke ja, la unua elano forvaporiĝis. Seniluziigaj spertoj, verŝajne ambaŭflanke, bremsas. De Luther ni povas nove lerni, kiel ni turnu la rigardon al Jesuo Kristo, kiu sola povas eterne helpi al ni. La interpreto, kiun li donis en sia Malgranda Katekismo pri la unua ordono, direktas nin al la centro: «Ni timu, amu kaj konfidu Dion pli ol ĉiujn kreitaĵojn».

La sopiro al unueco, kiu longe tute forestis kaj nun kreskas en ĉiuj eklezioj, respondas al la volo de Kristo mem.

 

E.K. Dankon pro la intervjuo.

 

al la indekso

 


 

JOHANO PAŬLO LA DUA KAJ LA JUBILEO DE M. LUTHER

 

Pri la ĉiunivela pliboniĝo de la luteranaj-katoliikaj interrilatoj atestas, interalie, signifoplenaj elpaŝoj de la Papo. Jam okaze de sia vojaĝo tra Germanio en 1980, li sin prezentis al la protestantoj kiel «pilgrimanton en la lando de Martin Luther».

Ankoraŭ pli malkaŝe li sin esprimas en letero sendita al kard. Willebrands (Prezidanto de la Pontifika Sekretariato por la Unueco de la Kristanoj) okaze de la Lutera jubileo. Johano Paŭlo la dua agnoskas «la profundan religiemon de Luther... kiu kun arda pasio estis pelata de la demando super la eterna savo», kaj konstatas la ekumenan spiriton, kun kiu la evangeliaj-luteranaj Eklezioj celebras lian jubileon, kaj en tio li ekvidas «fratan inviton, por kune akiri komunan kaj kompletan tutvidaĵon de la historiaj eventoj, kaj kritikan profundigon de la multflanka heredaĵo de M. Luther...». «La kulpo - emfazas la papa letero - kie ĝi ekzistas, devas esti agnoskata, kie ajn ĝi troviĝas... Nin devas gvidi ne la intenco ekstari kiel juĝistoj de la historio, sed nur la intenco plibone kompreni la okazintaĵojn kaj fariĝi portantoj de la vero...». Tiele «ni povos trovi komunan interpreton de la pasinteco kaj samtempe atingi novan deirpunkton por la dialogo en la nuntempo».

 

al la indekso

 


 

 

KRISTANA-ISLAMA DIALOGO

 

Publikiĝis antaŭ nelonge la dua eldono (en franca lingvo) de «Orientiĝoj por dialogo inter kristanoj kaj islamanoj». Aŭtoro estas Maurice Borrmans, misiisto el la «Blanksutanaj Patroj», kiu dum 20 jaroj, en Nord-Afriko, kontaktis kun islamaj komunaĵoj.

Post la prezento de la «interparolantoj», la libro esploras la «lokojn kaj vojojn» de la dialogo, klarigante, ke ĝi celas ne al sinkretismo (= konfuza kunmiksado), nek al senfrukta polemiko, sed al reciproka lernado, en fideleco al la vojo, kiun Dio montris al ĉiu el ni. Aparta ĉapitro estas dediĉita al la «agnosko de la valoroj de la aliuloj», kaj alia, tute realisma, al la «aktualaj malfaciloj».

Fine la libro traktas pri la konkretaj eblecoj de kunlaboro sur la humana-sociala kaj sur la spirita-religia kampoj.

(El "Mondo e Missione"; el la itala tradukis B. C.)

 

al la indekso

 

 


 

La Papo al Andropov kaj Reagan

 

VI DEVAS INTERTRAKTI

 

Ĵaŭde, la 27-an de oktobro 1983, Johano Paŭlo la dua sendis mesaĝojn al ambaŭ gvidantoj de la du superpotencoj, nome Ronald Reagan kaj Jurij Andropov. La postan sabaton, ĉe la fermoparolado al la Ĝenerala Sinodo, la Papo informis jene la ĉeestantajn Episkopojn:

 

«Koncerne la nuntempan mondon, ni estas atestantoj de la kontraŭstaroj en ĝi pli kaj pli grandiĝantaj, kaj de la diversaskalaj minacaj konfliktoj. Ili ĉiuj laŭtvoĉe krias favore al repaciĝo - laŭtvoĉe, ĉar pli kaj pli klara fariĝas la elokvento de la katastrofoj kaj ruinegoj, per kiuj ĉi tiuj pligrandiĝantaj kontraŭstaroj minacas la tutan homaron.

En viaj paroloj vi esprimis vivan zorgon por la paco en la mondo. La internacia situacio estas tre streĉita, kaj ankaŭ mi estas profunde zorgigita. La Eklezio devas klopodi per ĉiu rimedo je dispono, por forteni la danĝerojn minacantajn la mondan sekurecon, kaj instigi la respondeculojn al la vojoj kondukantaj al garantiita kaj stabila paco. Lastaĵaŭde mi adresis personan mesaĝon al la Prezidantoj de Usono kaj de la Plej Supera Komitato de Sovetunio, petante, ke ili volu ne ĉesigi la intertraktadon, kiel ununuran rimedon por glatigi diferencojn kaj intereso-konfliktojn, kaj ĉesigi la vetarmadon, kiu tiom zorgigas la nuntempan homaron».

 

Johano Paŭlo la dua

 

al la indekso


 

«PACON SURTERE!»

 

Kristnasko 1983: tutmonda ekumena alvoko

 

Kristnasko estas la momento de la kreado, la decida horo. La vivo devas naskiĝi, la vivo volas naskiĝi: la vivo, kiu batalas por veni en la mondon; la vivo minacata de malsato, de interna malpleno; la vivo persekutata, buŝumata, torturata, la vivo kiun Dio ŝirmas pli efike ol ĉia armilo!

Kristo naskiĝis. La vivo estas al ni donita.

 

Ni elektu la vivon!

 

Nia planedo estas vilaĝo. Ni jam dependas unu de la alia, en bono kaj en malbono. Ni kune pereos, aŭ kune nin savos.

 

Ni elektu la unuecon!

 

Ni dividu nian panon! Tiam ĝi farigos pano de justeco kaj paco.

 

Ni malfermu la okulojn, ne timu!

 

Kristanoj, bonvolaj homoj, registaroj, ni devas kaj povas starigi universalan pakton por ĉesigi la vetkuron al sinarmado, elpuŝi la atomajn armilojn, certigi al ĉiu panon, laboron kaj liberecon. Ni donu videblan signon de fido kaj sindevigo. Ni kune estigu, de unu limo ĝis la alia de la mondo, ĉenon de justeco kaj paco, repaciĝo kaj solidareco, amikeco kaj espero.

 

19-23.12.1983: Universala Semajno de fasto kaj preĝado

 

Por emfazi nian decidon elekti la vivon anstataŭ la morton, la dialogon anstataŭ la interbatalon, la solidarecon anstataŭ la egoismon,

 

Ni fastu dum unu tago

 

kaj donu la egalvaloron de unu manĝo al iu organizo por helpi la viktimojn de malsato, de maljusteco, de perforto kaj de subpremado.

 

Ni faru konkretajn agojn

 

cele al solidareco kaj repaciĝo, trans la baroj de aĝo, kredoj, rasoj, naciecoj.

 

Ni alvoku la regantojn

 

dediĉi parton el la nekredeblaj riĉaĵoj elspezataj por armiloj, por gajni la militon kontraŭ malsato kaj malriĉeco en la mondo.

 

Ni preĝu,

 

por ke ĉi tiu ĉeno de repaciĝo kaj solidareco plivastiĝu al ĉiuj homaj estaĵoj, kaj forigu la. katenojn de maljusteco kaj timo.

 

24.12.1983: ekbruligu la flamon de la paco!

 

La vesperon de la antaŭtago de Kristnasko, ĉiuj estas invititaj montriĝi ĉe hejma fenestro aŭ pordo kun brulanta kandelo aŭ lumigita lampo en la mano, kiel signo de amikeco al la najbaroj kaj al ĉiuj popoloj de la tero.

Kristnasko! La stelo montras la vojon, kiu konduikas al infano ĵus naskita. Lumo en la nokto, Dio meze de la homoj.

Kristnasko! Ĉiun duan sekundon infano mortas pro malsato; la mondo enabismiĝas en la nokton de mizero, de perforto, de soleco.

Kristnasko! Dio baldaŭ naskiĝos. La homo baldaŭ naskiĝos. La lumo venkas la mallumon, la fido movas la montojn, la espero revivigas niajn korojn, la amo triumfas super la morto.

Kristnasko! Inter ĉielo kaj tero, virinoj kaj viroj, junuloj kaj maljunuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, Nordo kaj Sudo, Oriento kaj Okcidento. Lumo trapasas la murojn, kiujn ni starigis; ĝi varmigas la korojn, lumigas la rigardojn, dissolvas la froston de nia indiferenteco, de niaj antaŭjuĝoj, de niaj malamoj.

(Iniciato «Kristnasko por la paco», Ĝenevo, Svislando

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

KRISTANO ADIAŬAS

 

La franciskana patro Wejinborg, nederlanda kunlaboranto de la itala revuo «Regno», skribis al tiu revuo adiaŭan leteron, kiun ni esperantigas kaj publikigas, ĉar ĝi estas kristane enpensiga kaj modela.

 

Tre respektinda kaj kara patro Alfio,

antaŭ kelke da tagoj mi aŭdis de la kuracistoj de la ĉi-tiea hospitalo «Sankta Antonio», ke mi havas kanceron, nek operacieblan nek kuraceblan, ĉe ambaŭ pulmoj. Tio ne tro min konsternas, sed prefere mi sentas min feliĉa esti vokita de Dio al la ĉielo. Mi petas, tamen, ke vi havu la bonkorecon propeti por mi ĉe la Patrino de Dio kaj nia, por ke kuraĝe mi pasu de ĉi tie al la ĉielo.

Mi estas al vi profunde danka pro la amikeco ĉiam de vi al mi montrita. Eble vi povus aranĝi ĉe la administracio... ke mia jarkolekto 1983 de la revuo fariĝu kompleta. Poste, ne plu necesos sendi al mi la surteran «Regno»-n.

Ĉe la fino de mia kunlaboro, mi deziras al vi belan kaj longan daŭrigon de via laboro por la Regno de Kristo...

Tre kara patro Alfio, ke Dio ĉiam vin protektu kaj konduku.

Elkorajn salutojn, kaj ĝis la revido en la ĉielo.

Via plejame

frato Rinaldo Wejinborg OFM

Utrecht, 17.9.1983

(El « Il Regno»)

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 

LA BLINDA KNABO

 

Papo Johano la 23-a, kiam ajn li povis, ŝatis viziti la malriĉulojn, malliberulojn kaj malsanulojn. Li konsolis ilin kaj donis al ili sian patran benon, precipe al tiuj kiuj suferis.

Iun tagon li eliris por viziti la Hospitalon «Jesu-Infano» en Romo, kiu gastigas malsanajn infanojn. Li iris de ĉambro al ĉambro, de lito al lito. Li ridetis kaj diris bonan vorton al ĉiu infano.

La infanoj kriis: Johano, Johano! Ŝajnis, ke Papo Johano estas unu el iliaj fratoj. Li ekhaltis ĉe knabeto kaj demandis: «Kiel vi nomiĝas?». «Mi nomiĝas Anĝelo», respondis la knabo.

«Ho, Anĝelo! Mia nomo estis Anĝelo iam, sed nun mi nomiĝas Johano». Tiam li turniĝis al alia lito, en kiu estis blinda knabo. La knabo diris al li: «Mi scias, ke vi estas Papo Johano, sed mi ne povas vidi vin».

La okuloj de la Papo pleniĝis per larmoj; li sidiĝis kaj parolis longe kun la blinda infano. Poste li donis al li bombonojn.

Therese Abela

(El «Mezmara Stelo», organo de la Malta Esperanto-Societo)

 

al la indekso


 

UNICEF: KIEL LA MONDO HELPAS SIAN INFANARON

 

En decembro okazos la 37-a datreveno de UNICEF, vastega internacia Fonduso, kiu helpas la malriĉan infanaron de la tuta mondo travivi decan vivon.

La Fonduson oni starigis tuj post la fino de la dua mondmilito, kun la nura celo savi milionojn da infanoj de morto pro malsato kaj malsano. Pli ol 60 nacioj kunigis siajn fortojn por helpi infanojn el 14 landoj ruinigitaj de la terura milito.

Dekomence prezentiĝis enormaj, urĝaj problemoj. Haste oni bakis fulmrapidajn programojn por sendi senprokraste la plej necesajn varojn. Tiu pionira agado iĝis fajrero sufiĉa por naskigi novan senton en la evoluintaj landoj, kiuj ekkonsciis, ke en Afriko, Azio kaj Latina Ameriko vastaj homamasoj vivas en neeltenebla mizero, kaj ke ion oni devas fari.

En 1950 Unuiĝintaj Nacioj komencis pridiskuti la aferon, kaj post tri jaroj la Fonduso estis rajtigita agadi laŭ konstanta mandato kaj per pli taŭga strukturo.

 

Novaj gvidprincipoj

 

Dum la jardeko 1960-70 estiĝis «revolucio» en la gvidprincipoj de UNICEF. Ĝis tiam oni opiniis, ke al infano malriĉa sufiĉas doni manĝon, sed oni ekvidis, ke ankaŭ necesas instrui la infanon, kiu estas la semo de la estonta socio. Juna homido, kiu ricevas manĝon kiel donacaĵon, plenkreske ne kapablos havigi al si panon per siaj manoj. Knabo kiu lernas laboron ekposedas ilon por havigi al si manĝon en la estonteco.

Jen do la nova gvidlinio de UNICEF: la instruado de la junaj generacioj estas la nura vojo por konstrui novan socion, tie kie «socio» proprasence ankoraŭ ne ekzistas. UNICEF komencis aranĝi lernejojn kaj kursojn pri agrikulturo kaj ĉiuspecajn metiajn laborojn.

 

Kiu, kiel, kiom pagas

 

UNICEF ricevas volontulajn subvenciojn. En 1982, 75% el la mono venis de 135 registaroj, kaj 25% de privatuloj aŭ institucioj. En 1982, oni kolektis entute 378 milionojn da usonaj dolaroj. Laŭ la donitaĵoj de 1978, la elspezoj koncernis precipe bazajn sanitarajn servojn (34%), instruadon (21%), liveradon de trinkakvo (19%), nutradon (8%), socialajn servojn (7%), kaj krizokazajn helpojn (3%). En 1982, oni povas rimarki kreskon de la elspezoj por trinkakvo (28%), kaj malkreskon de tiuj por sanitaraj servoj (24%) kaj instruado (14%).

UNICEF interligas multajn landojn en reto de klopodoj por reciproka helpado en diversaj kampoj. Estas menciinde, ke ankaŭ la kontribuantaj landoj rajtas ricevi helpon okaze de krizostato. Cetere, UNICEF ne konas landlimojn.

 

Taskoj de la Registaroj

 

Ĉiu registaro devas doni absolutan prioritaton al unu programo, kaj liveri tion, kio estas bezonata por ĝia efektivigo: monon, homojn, ejojn. Kaj ĉiuj registaroj akceptas la principon, ke rajtas ricevi helpon ĉiu bezonhava infano de la tero, sendistinge pri raso, kredo, nacieco aŭ politikaj ideoj.

 

Esperanto, ĉiama tabuo

 

Sur tiu fono de universaleco, de komuna helpo, komuna agado, cele al komuna mondo, ĉu oni planas instrui komunan lingvon al la tutmondaj infanoj, kiel rimedon de internacia interkompreniĝo? Absolute ne! UNICEF ĉiam malvarme kondutis fronte al tiu ideo, malgraŭ sporada uzado de Esperanto dum kelkaj internaciaj UNICEF-aranĝoj.

 

Nobelpremio al UNICEF

 

En 1956 UNICEF ricevis la Nobel-premion por la Paco. La rilato de tiu Institucio al paco estas trafe emfazata en la motivigo de la premio:

«La ĉefa afero estas la grandega progreso survoje al la celo de internacia kunlaboro... UNICEF estas kreanta ligilon de solidareco inter la riĉaj landoj kaj tiuj malriĉaj... Ĉie iĝas ĉiam pli forta la sento, ke la mondo estas fakte unu granda familio. Por krei pacan mondon, ni devas zorgi pri la paco, ni devas zorgi pri la infanaro».

Nu, tiaj vortoj estas jam dumiljaraj. Kvankam ili strange eĥiĝas en la nuntempa, suferplena mondo, estas ciam plezure reaŭdi ilin. Kaj ni memoras la vortojn de Kristo (Luk 18,16): «Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio». Laŭ mi, tiuj vortoj entenas la tutan esencon de la vivo. Ni neniam forgesu ilin.

 

Franca Arganini

 

al la indekso


 

ŜULDOJ DE LA TRIA MONDO:

ĈU NESOLVEBLA PROBLEMO?

 

La ĉi-somera sesio, en Beogrado, de UNCTAD (Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kej Evoluigo) atentigis la mondon pri la terura ŝuldaro de la «malriĉaj landoj». Ĝi riskas, unuflanke, kolapsigi la tutmondan banko-sistemon, kaj aliflanke izoli la landojn de la Tria Mondo disde la internacia financa kaj komerca cirkulado.

La totala ŝuldaro de la Tria Mondo al la okcidentaj bankoj estas ĉirkaŭ 630.000 milionoj da dolaroj, dum la ĉiujarai helpoj de la industriaj landoj (30.000 milionoj da dolaroj) ne sufiĉas por pagi la interezojn.

Kiel solvi la problemon? Se la ŝuldantaj landoj unuflankece interkonsentus inter si, por ne pagi la ŝuldojn, oni ilin eksigus de la internacia banka kaj komerca sistemo, kiel jam okazis kun Kubo (1961) kaj kun Korea Popola Demokrata Respubliko (1974), kiuj rifuzis ĉiujn siajn eksterlandajn ŝuldojn.

Aliflanke, la bankoj de la kreditoraj landoj ĥaosiĝus kaj eĉ bankrotus. Por doni imagon de la amplekso de la fenomeno, ni notu, ke Meksikio havas ŝuldojn kun 1.400 diversaj bankoj, Brazilo kun 1.000, Pollando kun 400.

Al la ĉirkaŭ 3.000 delegitoj de 160 landoj kaj internaciaj organizaĵoj, kiuj partoprenis en Beogrado la sesion de UNCTAD, ankoraŭfoje evidentiĝis la abismo, kiu disigas la nordan kaj la sudan partojn de la mondo, kiel ankaŭ la konfuzo kaj malordo, kiuj regas la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn sur la terglobo. Kvankam la konkretaj rezultatoj de la Konferenco en Beogrado estas malgrandaj, oni povas rimarki, ke pluraj laandoj forlasis ekstremismajn starpunktojn kaj fariĝis pli realismaj: la ekonomia bonfarto de la malriĉaj landoj estas nepra kondiĉo por la paco, kaj ne malhavebla faktoro por la bonfarto ankaŭ de la okcidenta mondo. Ĉu la solidareco iam venkos kontraŭ la blinda egoismo? Aŭ ĉu la registaroj plufrenezos en la konstruado de mortigiloj?

B. C.

 

al la indekso


 

ALIA VETERANO FORPASIS

 

Sac. Prof. Johano Baptisto Kao, franciskano, mortis subite, 8.10.1983, pro surstrata koratako. Ĉar li ne havis kun si dokumentojn, dum dek tagoj oni ne rekonis lin, kaj nur sekve de alvokoj per radio kaj ĵurnaloj oni sukcesis identigi lin. La enteriga ceremonio okazis 27.10.1983.

Pri la escepta personeco de Pastro Kao (Dumviva Membro de IKUE, dum pluraj jaroj ĝia Landa Reprezentanto en Ĉinio/ Tajvano, vigla aganto precipe en junularaj kaj universitataj rondoj, aŭtoro de pluraj publikaĵoj), ni prezentas ĉi tiujn donitaĵojn, ĉerpitajn el niaj arkivoj:

«Dum pli ol 50 jaroj Pastro Kao faris pioniran laboron por Esperanto en multaj landoj de Azio, Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko.

Li lernis Esperanton kiel seminariano en Ĉinio, sub gvido de la itala franciskano Giovanni Ricci, kaj fondis Esperanto-grupon en la Seminario. Kiam liaj superuloj sendis lin al Eŭropo por daŭrigi siajn studojn, unue en Romo kaj poste en Francio, li uzis ĉiun okazon por propagandi Esperanton. Li partoprenis diversajn naciajn kaj internaciajn Esperanto-kongresojn, inter ili la Universalan Kongreson en Kolonjo {1933).

Dum la dua mondmilito li vivis en Nord-Ameriko kaj partoprenis multajn Esperanto-laborojn. Li, kun George A. Connor, Doris T. Connor kaj d-ro William Solzbacher, kunlaboris je la grava verko «Esperanto: the world interlanguage».

Post la milito, Pastro Kao reiris al Ĉinio, fariĝis Ĝenerala Vikario de la Diocezo Fengsiang, ĉefredaktoro de katolika ĉiutaga gazeto en Sianfu, kaj fine direktoro de la Eduka Sekcio en la Ĉina Katolika Centra Oficejo en Ŝanhajo.

La politikaj eventoj devigis lin forlasi sian hejmlandon. Dum multaj jaroj li vojaĝis en Norda, Centra kaj Suda Ameriko, helpante ĉinajn rifuĝintojn, zorgante pri la religiaj bezonoj de ĉinoj kai kunlaborante en edukaj kaj religiaj projektoj. En Peruo li estis animprizorganto de granda ĉina loĝantaro. En Argentino li multe helpis la lokan Esperanto-movadon, kaj eĉ verkis vortaron Esperanto-hispanan. En Brazilo li organizis la Internacian Eŭkaristian Mondkunvenon, okaze de la Eŭkaristia Mondkongreso de Rio de Janeiro (1955). Pastro Kao ankaŭ redaktis la rimarkindan ilustritan Memorlibron (216-paĝan) pri la Mondkunveno.

Kelkajn jarojn poste li iris al Tajvano, kaj fariĝis Profesoro kaj Dekano en la Katolika «Fu-Jen» Universitato (Filozofia Fakultato). Krom multaj tre vizititaj Esperanto-kursoj, ŝuldiĝas al li (kun la helpo de la nun mortinta Kardinalo Paŭlo Yu Pin, li mem esperantisto) impona Esperanto-Ekspozicio en la Centra Nacia Biblioteko de Taipei (aprilo 1978)».

Ni memoru pri Pastro Kao en niaj preĝoj.

 

al la indekso


 

ALVOKO AL LA MALSANULOJ

 

Ni alvokas ĉiujn malsanajn IKUE-anojn unuiĝi kun ni, en la ĉiutaga esperantlingva preĝado je la papaj preĝintencoj, laŭ la propono de P. Louis Bourdon (v. EK 10/1980, p. 136).

La Sankta Patro ĉe ĉiu okazo rememoras la malsanulojn. Nia preĝado povus estis donaco de la esperantistaj malsanuloj al li. Ni jam de tri jaroj pratikas tiun preĝadon, kaj ni ĝojus legi en EK, ke ankaŭ aliaj malsanuloj faras simile en la nuna Sankta Jaro de la Elaĉeto.

 

Malsanaj eks-flegistinoj el Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Mons. Karel Otčenašek (Episkopo en Ustí nad Labem, Ĉeĥoslovakio, ne agnoskata de la ĉeĥoslovaka Ŝtato), Esperantisto, skribis al la Prezidanto de IKUE leteron en Esperanto, datitan 10.10.1983, en kiu, interalie, li diras:

«Mi plene subtenas la ideon soleni la dumiljaran jubileon de la naskiĝo de Nia Sinjorino.

Mi ofte rememoras pri Vi, pri la tuta esperantistaro, kaj mi ĝojas, ke la Internacia Lingvo, jam per sia ekzisto, helpas plenumi la taskojn donitajn al la Papa Konsilio por la Kulturo, nome praktiki dialogon inter diversaj kulturoj, kaj tiel partopreni en konstruado de vera paco kaj frateco sur la Tero.

Vin, Viajn kunlaborantojn kaj Vian tutan laboron benas

+ Karel Episkopo»

(Raportis Duilio Magnani)

 

25.9.1983 havis lokon S. Meso en Esperanto en la Kapelo de Sankta Kruco en la paroka preĝejo de la Sankta Triunuo en Bydgoszcz, Pollando (str. K. Swierczewskiego 26).

Tiaj Mesoj okazas ĉiun lastan dimanĉon de la monato je la 17-a horo.

(Raportis Leszek Łegowski) .

 

Okaze de la elekto de la nova Superulo de la Jezuita Ordeno, la nederlandano Peter-Hans Kolvenbach, la Prezidanto de IKUE sendis gratulan leteron, menciante plurajn Esperanto-iniciatojn ligitajn kun la agado de la Jezuitoj: la elsendojn de Vatikana Radio (kiu estas estrata de Jezuitoj), la apogo al la «Apostolado de la Preĝo» (same prizorgata de Jezuitoj), kaj la gastigadon al la roma IKUE-grupo en la Pontifika Instituto por Orientaj Studoj (kies ĝisnuna Rektoro estis ĝuste Pastro Kolvenbach).

La eminentulo tiel respondis al Pastro Magnani (en itala lingvo), 20.10.1983:

«Tre Respektinda Pastro Magnani,

mi multe dankas pro la afabla bondezira letero, akompanata de preĝoj, kiun vi sendis al mi la 12-an de oktobro, ankaŭ en la nomo de la Katolikaj Esperantistoj, kies plenvalora Prezidanto vi estas.

Mi povis ekkoni la afablecon de la Esperantistoj, gastigataj por siaj renkontiĝoj ĉe la Orienta Instituto. Multajn gratulojn kaj bondezirojn por la diversaj iniciatoj, pri kiuj vi skribis al mi.

Kum estimo kaj frataj salutoj

Peter-Hans Kolvenbach»

(Raportis Duilio Magnani)

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

de Charles de Foucauld

 

* Nia amo al Dio devas esti tute senmezura

* Dio estas tiel granda! Tiel granda estas la diferenco inter Dio kaj ĉio, kio ne estas Li!

* Ni serĉu Jesuon. Oni povas Lin serĉi en du manieroj: serĉi Lin, kiam oni ne konas Lin, kaj serĉi Lian volon kiam oni Lin konas

* Kiam vi sentos vin laca, malĝoja, sola, posedata de la sufero, retiriĝu en la internan sanktejon de via animo, kaj tie vi trovos vian fraton, vian amikon Jesuon, kiu estos via konsolanto, via subtenilo, via forto

* Legi, relegi, pripensi la Evangelion, kaj klopodi ĝin praktiki

* Pri la vokigoj, laŭ la senco mem de la vorto, la tasko de la homoj estas nur aŭskulti, konstati kaj obei; ili tute ne devas fari elekton, sed aŭskulti, konstati la vokon de Dio, kaj obei al tiu voko

* Kiam ni estas en la mallumo, en la nokto, ni tute ne senkuraĝiĝu, ni estu konvinkitaj, ke Dio viglas super ni kaj ĉiam nin gvidos, ĉu ni tion konscias aŭ ne konscias, kondiĉe, ke ni estu fidelaj

 

al la indekso