Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

Sur la kovrilo: Kard. Joseph Ratzinger kun P. Duilio Magnani kaj P. Jerzy Korytkowski en Varsovio

 

 

 

 

 


 

KIAM AJN LA SINJORO NIN VOKAS...

 

Evangelia medito

 

Kiam ajn la Sinjoro nin vokas, ni ne fermu la orelojn (kp Psa 95, 7-8).

Simono kaj Andreo lasis la retojn (Mat 4, 18-20).

La filoj de Zebedeo forlasis la patron kaj la boaton (Mat 4, 21-22).

Natanaelo, senruza izraelido, sidis sola sub arbo, kaj venis kaj vidis (Joh 1,46-47).

Mateo forlasis la impostejon, kie li kolektaĉis monon (Mat 9, 9).

Blindulo, almozpetanta en Jeriko, ricevis vidpovon, kaj sekvis la Sinjoron (Mat 20, 34).

Samarianino lasis la kruĉon ĉe la puto, kaj iris anonci pri Jesuo (Joh 4, 28-29).

La riĉa Zakeo, kiu gvatis la Sinjoron de sur arbo, Lin akceptis kaj vivoŝanĝis (Luk 19, 2-8).

Nikodemo venis nokte al Jesuo, kaj fariĝis lia disĉiplo (Joh 3, 2; 19, 39).

Adultino, surprize kaptita ĉe adulto, ne estis kondamnita (Joh 8, 11).

Fine, rabisto sur kruco turniĝis al Jesuo, kaj ricevis eternan vivon (Luk 23, 42-43).

Ĉar la Sinjoro staras ĉe la pordo kaj frapetas: se iu malfermas, Li eniros kaj donos sian intimecon poreterne (kp Apo 3, 20).

Battista Cadei

 

Jacopo Tintoretto. Kristo kaj la adultulino (Romo, Nacia Galerio pri Antikva Arto)

 

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

DUA PARTO

Unua parto - Tria parto

 

 

La inundego (Gen 6.9): resumo

 

En nia unua artikolo (EK 6/1983) ni vidis, ke la ligo de la prahomo kun Dio rompiĝis pro la malobeo de Adamo kaj Eva; sed en la momento mem de ilia forpelo, Dio promesis la venkon de la idaro de la virino super la serpento-diablo (Gen 3, 15).

La sesa ĉapitro de Genezo parolas pri plua multobliĝo de la pekado sur la tero, tiel ke Dio pentis, ke li kreis la homaron, kaj decidis ĝin ekstermi. Sed ne ĉiuj homoj estis malbonaj; tial Dio ordonis al la justa Noaĥ konstrui arkeon, tio estas ŝipaĵon en formo de kestego, por savi lian familion kaj la bestojn. Kiam ĉio estis preta, kaj la arkeo plenigita per ok homoj kaj multegaj besto-paroj, inundego (aŭ diluvo) kovris la tutan teron dum 40 tagoj. Poste la pluvego ĉesis, kaj la akvonivelo komencis malaltiĝi ĝis la kolombo, elsendita esplori, revenis kun branĉeto de olivarbo. Tiam Noaĥ eliris de la arkeo, konstruis altaron, kaj faris bruloferon al Dio, kiu ĝin ŝatakceptis, kaj denove donis al la homo reg-povon super la tuta kreaĵaro, kaj aperigis la ĉielarkon kiel signon de interligo inter Dio kaj la homaro.

 

Maniero de rakontado

 

Ĉu la diluvo vere kovris la tutan teron? Kial Dio, kiu estas senfina scio kaj prudento, pentis, ke li kreis la homon? Ankoraŭ ĉi tiu parto de la Biblio estas papolrakonto, devenanta el plurjarcenta buŝparola tradicio.

Eble ĉe la origino estis memoro pri katastrofaj inundoj, oftaj en Mezopotamio: tion konjektigas, interalie, la fakto ke ĉe la mezopotamiaj kulturoj estas similaj mitoj pri la diluvo. Eble, do, la rakonto de la malmultaj transvivintoj de iu katastrofo pligrandigis la teruran eventon ĝis universalaj geografiaj kaj homaraj dimensioj.

Pri la pento de Dio: la Biblio, ĉefe en siaj plej antikvaj partoj, prezentas Dion laŭ homa maniero: li havas homan formon (antropomorfismo: Dio kun manoj, okuloj, buŝo...) kaj homajn pasiojn (antropopatismo: Dio koleras, pentas, kortuŝiĝas). Aliflanke, la Biblio plurloke substrekas la superecon kaj transcendon de Dio, lian senmezurecon kaj lian nekompareblon kun la homo.

 

Religia mesaĝo

 

Per la rakonto de la inundego la Biblio instruas, ke Dio ne toleras la pekadon: «La Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero, kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; tiam la Eternulo pentis, ke li kreis la homon sur la tero, kaj li afliktiĝis en sia koro. Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun mi kreis» (Gen 6, 5-7).

Sed ne ĉiuj homoj estaS malbonaj: «5ed Noaĥ akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo» (Gen 6, 8). La pekado retroirigas la mondon al la praĥaoso: «En tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo, kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis» (Gen 7, 11).

Post la diluvo okazas kvazaŭ nova kreado: denove Dio donas al la homo regpovon super la mondo (Gen 9, 2-3). Krome li starigas novan aliancon kun la homaro: «Mian arkon mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter mi kaj la tero. Kaj kiam mi venigos nubon super la teron, montrigos la arko en la nubo; kaj mi rememoros mian interligon, kiu ekzistas inter mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon» (Gen 9, 13-15).

La ĉielarko fariĝas signo de la neniam ĉesonta amo de Dio, malgraŭ ĉiaj pekoj.

Kun B. Marconcini ni resumas la religian mesaĝon de la unua parto de Genezo jene: «Gen 1-11 malkaŝas al la homo - kaj ĝi estas la plej grava mesaĝo - lian staton de elaĉetito. Dum la homo ne perceptos sian bezonon de savo kaj sian nekapablon ĝin atingi memsole, vana estos ĉia alvoko, ke la armiloj ĉesu mortigi, ke venu iu, kiu disrompu panon al malsataj infanoj, ke viŝiĝu la larmoj de multaj patrinoj, ke reaperu rideto sur la lipoj de seniluziaj gejunuloj. La fakto de origina peko, kiu igas la mondon regno de pekado, aŭ - kiel oni hodiaŭ preferas diri - la mondon malkapabla je amo, enkrizigas la memsufiĉecon de la homo, lin instigas agnoski kiel Dian donacon ĉion, kion li trovas en si kaj ĉirkaŭ si, lin metas antaŭ la respondecon ne turni kontraŭ la fratojn la donacojn de Dio. Percepti sin kiel elaĉetitojn, eble hodiaŭ estas la ununura rimedo supervenki la malsekurecon, seniluzion, frustracion, angoron. Gen 1-11, entute, instruas, ke nur sincera kaj aŭtentika religia vivo de amo al la Sinjoro evitigas multajn malbonojn de nia epoko».

Pro la neĉesonta amo de Dio, la homo venkos super la malbono.

Battista Cadei (daŭrigota)

Tria parto

 

al la indekso

 


 

PREĜO DE LA HOMOJ SENVOĈAJ

 

Sinjoro, ni estas la mutaj sur la tero:

neniam ni rajtis aŭ kuraĝis paroli;

ĉiam ni obeis alies parolon.

Ĉu vere, Sinjoro nia parolo

estos senutila kaj senfrukta?

Sinjoro, mi sentas la vivon min surpaŝi

kiel daŭra perforto.

Ne estas por mi loko inter tiuj,

kiuj parolas, decidas, diras ke ili vivas.

Mi estas senpova fronte al maljustaĵo,

kaj al ĝia faranto.

Mi vidas tiom da maljustaj aferoj.

Ĉi mian malforton ja konas potenculoj...

Mi konfesas, Sinjoro, ke mi timas paroli,

ke mi ne malhelpas, ke aliaj misuzu mian silenton

por pravigi la pretendojn de malmultaj.

Kiam, Sinjoro, ni, la senvoĉaj, trovos la forton

kriegi la angoron, kiun de jarcentoj ni portas en la koro?

Mia preĝo, ho Kristo, nenio estas krom helpo-peto.

Helpu min malkovri mian dignon de homo

frustraciita de ĉiuj potencoj kaj institucioj,

eĉ de tiuj kiuj devus al mi anonci

vian mesaĝon de liberigo...

Mi devas trovi la kuraĝon batali

kun ĉiu kiu kredas ne nur en vi,

sed, kiel vi, en mi,

por aŭdigi la voĉon de ĉiuj kiuj daŭre mutas

pro timo, aŭ pro la perforto de kelkaj.

Jen mia parolo, post longa silento,

kaj mia nura ebla preĝo al vi,

kiu estas la Parolo de liberigo:

sufiĉe da timo, da rezignacio,

da maljusteco, kiu plenigis la mondon,

por tiom da povraj mutuloj kiel mi!

 

Juan Arias, trad. Battista Cadei

 

al la indekso


 

KVINDEK JAROJN POST LA APEROJ DE LA DIPATRINO

EN BEAURAING KAJ BANNEUX

(dua parto) - Unua Parto

 

La signifo de kratago

 

Estu permesite al mi doni personan interpreton pri la signifo de la kratego en Beauraing. La Virgulino kun Ora Koro aperadas sub arbo, kies fruktoj kuracas la koron, kaj Ŝi deklaras: «Mi konvertos la pekulojn». Bilde: mi kuracos ilian koron.

Laŭ mia scio, oni ĝis nun ne atentis en Beauraing pri la beroj, sed oni ja disdonis la foliojn de la dornarbo. Tiu fakto pensigis min pri Apokalipso 22, 2: «Meze de l’ placo de l’ civito kaj de la rivero ambaŭflanke kreskas ligno de Vivo, kaj li produktas dekdu fruktojn. Ĉiumonate li donas sian frukton, kaj ties folioj utilas por la sanigo de la Nacioj».

Laŭ la franclingva ekumena traduko (T.O.B.), la ligno ne estas duobla vico da arboj starantaj ambaŭflanke de rivero, sed estas unika arbo: la ligno de vivo el la Genezo. Kaj la greka teksto, laŭ du manuskriptoj, pritraktas tiun lignon kiel vivantan personon: «xylon didous», en maskla formo anstataŭ neŭtra: tial mi tradukis «kaj li donas».

Tiu personigita ligno, sub kies branĉo staras la nova Eva, estas do la arbo de la Sankta Kruco, kompreneble ne la mortinta ligno, sed la vivanta kaj triumfanta Kristo.

 

La Arbo de la Kruco

 

La Dipatrino, trono de la Saĝeco, staras sub la arbo de la sciado de l’ Bono kaj Malbono. Ateistoj volas libervole memdecidi, kio estas bona kaj kio malbona, kaj repuŝas ĉiun dian direktivon. La saĝaj infanoj de Maria estas invitataj rilatigi ĉion al Dio. «Ĉu vi amas mian Filon? Ĉu vi amas min? Oferu vin por mi!». Do, nia konduto estu la sanktigo pere de la partopreno en la sinofero de Jesuo sur la kruco. Tion elvokas la franca esprimo: «Sacrifiez-vous...». Komprenu: «Oferu vin per sanktiga ofero».

Apokalipso identigas la du Lignojn de Genezo: la Lignon de Saĝeco kaj la Lignon de Vivo. Ambaŭ retroviĝas en la Arbo de la Kruco.

En Genezo la pragepatroj rabis la frukton de l’ Saĝeco, t. e. de la sciado de Bono kaj Malbono. Laŭ Filipanoj 2, 6-9, Kristo ne konsideris la egalecon kun Dio kiel rabaĵon. Rabaĵo estas aĵo ŝtelenda aŭ nepre konservenda malgraŭ ĝia duba deveno.

La altega, riĉega Filo de Dio malatigis sin kaj fariĝis malriĉulo por honori anstataŭ ni la Patron per sia obeemo, kaj riĉigi nin per la oro de sia Amo (vidu Apokalipson 3, 18).

Laŭ Apokalipso, la frukto de la Ligno de Vivo ne akiriĝas per rabo: male, la Krucumito persone donas ĝin. Kondiĉo estas, ke oni purigu la vestaĵojn en la sango de la Ŝafido (Apo 7, 14). La kruco fariĝas, tiel, Ligno de la Sciado de Bono kaj Malbono, per la rekono de propraj kulpoj kiel ofendoj al Dio, forviŝitaj per la bapto.

 

La Aperoj en Banneux

 

Aludon al la bapto ni retrovas en la Fonto de Banneux.

Pri Banneux mi rakontos pli mallonge, ĉar ekzistas en Esperanto faldfolio de Pastro Alfons Beckers, kaj libreto de Patro Modesto Carolfi.

Vizitinte Beauraing, Rektoro Jamin el Banneux preĝis: «Se Vi vere tie aperis, konvertu pekulon el mia paroĥo».

La 17-an de januaro 1933 aperis la «Virgulino de la Malriĉuloj» al knabino, bedaŭrinde forlasinta la katekismon, kiu devis prepari sin al la solena kredkonfeso.

La tipa apero en Banneux konsistis pli en agado ol en vortoj: la «Patrino de la Savanto, Patrino de Dio» altiris kvarfoje la infanon al akvofonto. «Ŝovu viajn manojn en la akvon». Mariette Beco obeis. «Tiu fonto estas rezervita por mi... Por ĉiuj Nacioj... por mildigi la suferon…». Tiamaniere la Virgulino montris sian rolon konduki la pekulojn al Kristo, fonto de l’ Savo.

Kiel unua Mariette konvertis sin, reirante al katekismo, kaj petante unuafoje la konfesprenon de siaj pekoj kaj la sanktan komunion.

 

Mi kredos en vi...

 

Kiam la Rektoro petigis signon, la Dipatrino respondis: «Kredu en mi. Mi kredos en vi...».

La lasta apero okazis 2.3.1933 je la 19-a horo. Rektoro Jamin ne sciis, ke en 1961 li mortos ĝuste en tiu tago kaj horo.

Li mem rakontis, kiel li devis konvertigi el duonracionalismo rilate al la Dipatrino.

Oni demandis sin, kion signifas: «Mi kredos en vi». Sed tiu malsana sacerdoto, kiu eĉ ne havis 300 paroĥanojn, bezonis, ke oni kredu en li. Kiel li povus plenumi la taskon agnoskigi kaj disvastigi tiun mesaĝon al ĉiuj nacioj? La ĉiela helpo ne mankis. Jam antaŭ la mondmilito la Internacia Preĝunuiĝo nombris pli ol du milionojn da anoj. Parolante pri «ĉiuj Nacioj» du semajnojn antaŭ la triumfo de la Nacisocialisma Partio en Germanujo, la Dipatrino montris la ĝustan vojon, kvazaŭ Ŝi dirus: «Ĉiuj Nacioj estas miaj infanoj. Neniu el ili metu sin super la aliaj». Kaj fakte, la unuaj malsanuloj, kiuj okupis la freŝkonstruitan Gastejon por Malsanuloj en 1940, estis vunditaj germanaj militistoj. Ĝuste ili, post la katastrofo de 1945, organizis la unuajn germanajn pilgrimadojn al la Virgulino de la Malriĉuloj.

 

Konkludo

 

1933 estis la Jubilea Jaro de la Elaĉeto per la morto de Kristo sur 1’arbo de la Kruco. Aperante 33 fojojn en Beauraing, Maria preparis tiun jaron de repaciĝo de la Homaro kun Dio. Sub la Arbo de la Vivo Ŝi staris kiel nova Eva sub la Kruco. En Banneux Ŝi kondukis la vidantinon al la Fonto de la Vivo, rolante kiel Perantino de la Gracoj. Per sia allogo Ŝi invitas nin kiel la Fianĉino de Apokalipso, dirante kun la Spirito: «Venu!».

Ni respondu konfide: «Jes, venu, Sinjoro Jesuo! Amen».

Sac. Louis Muller, Belgio

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Ĉar mi jus kreis «Amazona Esperanto-Asocio»-n, mi bezonas helpon por Esperanto. Amazonio estas granda lando, riĉa je arbaregoj sed malmulte loĝata.

Mi antaŭdankas pro ĉia materialo, kiun vi bonvolos sendi al mia adreso: Robinson Mattos, Manaus, Amazonas, Brazilo.

 

En sia tre valora artikolo pri la pioniro Pastro Dombrovski (v. EK 2/1983), s-ro Bernard Golden kelklinie aludas pri Louis de Beaufront: «… ne tute dokumentita estas la vera biografio de tiu ombreca persono…».

Estas ja necese precizigi, kiaj detaloj en la vivo de Louis de Beaufront mankas. Jen ili: la nomo de lia patro (verŝajne brito); kie li studis (ĉu en religia lemejo?); kie li trapasis ekzamenojn (ĉu duagradajn?); kiujn fremdajn lingvojn li sciis; ĉu li vere studis teologion; kiamaniere li eksciis pri la ekzisto de Esperanto.

Ŝajne, ĉion alian ni ja precize scias.

Detala biografio pri li estas en la kolektoj de la Esperanto-Muzeo de Gray (Francio), kaj aliloke, kune kun la listo de liaj verkoj (kiu aperas ankaŭ en la «Bibliografio de Internacia Lingvo» de Stojan). Roland Jossinet, Francio

 

Bedaŭrinde, la cirkonstancoj ne permesos al mi veturi Italion, sed vere mi estos spirite kun vi ĉiuj. Estas konvinka esprimo de frateco, kiam la italaj katolikaj gesamideanoj helpas ankaŭ finance dum la restado de orienteŭropaj kunfratoj en Romo kaj Rimini. Mi tre volonte volus subteni vian strebon, ke la Sankta Patro dum la aŭdienco alparolu kelkajn vortojn en Esperanto.

Mi certigas vin kaj la IKUE-movadon pri mia konstantaj preĝoj. La donaco de la Sankta Spirito estu por ni konstanta fonto de fortoj por nia agado, por ke ni efike realigu la repaciĝon kun Dio, inter la homoj kaj popoloj. Dialogo kiel bazo de la repaciĝo en la mondo, bazo por la enkulturigo de kristanismo, fariĝu esencaj konsistaĵoj de nia laboro. Mons. Karel Otčenašek, Ĉeĥoslovakio (*)

 

(*) Parto de letero en Esperanto sendita al la Prezidanto de IKUE (Duilio Magnani) de Mons. Otčenašek, Episkopo en Ustí nad Labem (neagnoskata de la ĉeĥoslovaka Ŝtato).

 

al la indekso


 

 

RAPORTO EL LA MISIEJO

 

De Marolambo, kie mi loĝas, al la cefurbo Antanarivo, en birda flugo estas nur 150 kilometroj, sed mankas vojoj por veturi per aŭtomobilo, oni devus marŝi piede dum du tagoj al aŭtobuso aŭ traino, do ni veturas ĉiam per aŭtomobilo ĝis Mahanoro (130 kilometroj dum du tagoj!), poste per aviadilo aŭ ankaŭ per aŭtomobilo (285 km) ĝis Tamatave, kaj fine ĉirkaŭ 300 km per aviadilo. Mia «ekskurso» al Antanarivo en majo 1982 kostis preskaŭ 200 usonajn dolarojn; sed ne ĉi tio estas la plej malfacila afero, plej malfacile estas trovi tempon kaj eblecon vojaĝi.

En decembro 1982 forlasis mian misiejon la lasta franca Montfortano, kaj nune ni, tri polaj Oblatoj, havas respondecon pri ĉirkaŭ 70 katolikaj komunaĵoj.

Mi ne kuraĝas peti pri Esperantaĵoj donace kaj senpage; ĉi tiuj libroj utilus nur por ke mi ne forgesu la lingvon. Mi neniam deziris (kaj deziras) labori por Esperanto: mi deziras utiligi Esperanton, misiadi pere de ĝi. Mi iĝis Esperantisto hazarde, poste mi estis tre kontenta pri ĉi tiu destino. Kvankam mi provis kelkfoje korespondi latine... mi ne sukcesis.

Sac. Jan Sadowski, Marolambo (Madagaskaro)

 

 

 

Polaj misiistoj, Oblatoj de Maria Senmakula, apud la preĝejo de Marolambo, Madagaskaro, 5.10.1982. P. Jan Sadowski estas la lasta dekstre.

 

 

 

al la indekso

 


 

VOJAĜO AL POLLANDO

 

Kiel anoncite (v. EK 4-5/1983, p. 75), de la 26-a de junio ĝis la 3-a de julio mi partoprenis en vojaĝo al Pollando de fidelula grupo de Rimini, sub la gvido de la Episkopo Mons. Giovanni Locatelli.

Multaj estis la geesperantistoj, kiuj bonvenigis nin en la varsovia flughaveno, kaj eĉ ne mankis florbukedo. Bedaŭrinde, ne estis al ni eble partopreni en la kunvenoj kaj en la spektakloj aranĝitaj por la italaj gastoj, ĉar la jam antaŭfiksita programo ne lasis al ni liberan tempon. Vespere mi kaj aliaj vespermanĝis gaste ĉe Mons. Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio.

27.6.1983 ni vizitis La Ĉefepiskopon Mons. Dąbrowski, Sekretarion de la Pola Episkopara Konferenco, kaj la polan Primason, Kard. Glemp. Hazarde (ĉar li feriadis ĉe Mons. Dąbrowski) patro Korytkowski kaj mi sukcesis omaĝi ankaŭ al la germana Kard. Ratzinger, Estro de la Kongregacio pri Doktrino de la Kredo, kun kiu ni iomete parolis pri latino kaj Esperanto en la Eklezio.

De Varsovio al Niepokalanów kaj Ĉenstoĥovo mi veturis kune kun P. Zielonka, kun kiu mi povis pridiskuti kelkajn animzorgajn problemojn (oni ĵus renovigis al li la oficialan taskon animzorgi por la Esperantistoj de tuta Pollando), precipe en rilato kun la klopodoj por atingi rajtigon de la liturgiaj telkstoj kaj fine havi rajtigitan kaj belaspektan Meslibron.

En Ĉenstoĥovo atingis nin P. Gotter kaj S-ino Korytowska, kun kiuj mi pridiskutis kelkajn organizajn demandojn. En Niepokalanów ĉiĉeronis por ni frato Kornel Kaczmarek (v. EK 1-2/1982, p. 23). Post la vizito oni invitis nin (75 personojn!) trinki kafon kaj manĝi kukojn. Ĉeestis ankaŭ S-ro Tomaszewski kaj S-ino Zapolska el Varsovio.

Aliaj Esperantistoj renkontis min en Oswięcim, en Krakovo, en Nowa Huta...

Mia Episkopo Mons. Locatelli estis tre kortuŝita pro la varma akcepto, kaj miregis pri la frateco de la Esperantistoj kaj pri la valora servo de Esperanto kiel interkomprenilo. Li publike subtenis Esperanton en la aviadilo, dum la revena vojaĝo.

 

(Laŭ rapidaj notoj de P. Duilio Magnani; pli detala raporto sekvos)

 

Sacerdotoj vizite ĉe Kard. Glemp

(oni rekonas, interalie, P. Korytkowski, Episk. Locatelli, P. Ciccanti, P. Magnani)

 

 

al la indekso

 


 

EL LA PROFUND’ MI KRIAS AL VI!

 

Aŭskultu min Di’ Sinjor’:

instruu kiel mi devas larmi

en nemerita ĝoj’, ĝoji en nemerita plor’.

Donu forton paligi mian brilon orgojlan,

saĝe briligi mian humilon sentonan.

Instruu kiel devas klini min al feblul’,

alfronti rekte al senbrida potencul’.

Donu forton la korpon supereme regi,

humile al la Spirito min disponigi.

Instruu milde respondi insultan voĉon,

kun frida rideto rifuzi falsan gloron.

Instruu elani Vin retrovante,

abrupte ekhalti vojerarante.

Ne plenumu ĉiam kion mi deziregas,

instruu esti kuraĝa, se mi timegas.

Lasu al mi la mondon rezigne ŝati.

Nur ne permesu Vin mem de mi forlasi.

Ĉi tiu estas mia krio, ĝi restu la lasta!

Sed se mi male parolus poste, la erarema:

ne forĵetu min, forturnante majestan vizaĝon,

ja el la profundo mi sendas al Vi mian kriadon.

 

Akos Horváth, Hungario

 

al la indekso

 


 

 

IOM PRI “INTERNACIO KATOLIKA”:

KIAM I.K.U.E. RISKIS MALAPERON...

 

Lastatempe, en du malsamaj okazoj, mi havis la eblecon aŭskulti kaj legi la nomon «Internacio Katolika». La unua fojo estis kiam la Esperanto-programo de Radio Vatikana citis fragmenton de letero instiganta al memorigo pri doktoro Metzger. La dua mencio de Internacio Katolika (kies mallongigo estas, laŭ oficiala aprobo, IKª) troviĝas en la artikolo de Bernard Golden pri P. Dombrovski (EK n. 4-5/1983).

Multaj jaroj pasis de tiu decida jaro 1920, kiam naskiĝis IKª, kaj malmultaj, hodiaŭ, konas la tiutempajn okazintaĵojn. Valoras, do, elspezi kelkajn vortojn pri ĉi tiu paĝo de la IKUE-historio, paĝo kiu, kvankam malagrabla, tamen rezultas esti interesoplena kaj utila, por kompreni klare kion ankoraŭ hodiaŭ IKUE celas, kaj por havi ekzemplon pri tio, kiel pli facile estas detrui ol konstrui, kritiki ol konsili.

 

IKUE antaŭ kaj post la unua mondmilito

 

La antaŭfaktoj datiĝas de 1913. En tiu jaro mortas la unua prezidanto de IKUE, la belga pastro Austin Richardson, kaj kiel lia posteulo estas elektita Pastro Patrick Parker el Irlando, kiu tamen akceptas la taskon nur por unujara periodo. Sed:

«… per la eksplodo de la terura mondmilito dum Aŭgusto 1914 estis perforte ĉesigita ĉia paca internacia agado. Ankaŭ Espero Katolika ĉesis esti eldonata, atendante la finon de la milito» (EK n. 3 (110) Marto 1920).

 

 

Patrick Parker

 

Dum la milita periodo IKUE preskaŭ mortas. Estos nur en 1920, ke P. Parker skribos al la IKUE-anoj:

«Ne tute ankoraŭ malaperis la fumo de la pafilegoj de la batalkampoj. Oni povas rigardi la konfuzon kiu ĉie sin etendas tra la naciaro. Kaj do ni vidas sen surprizo nian belan movadon IKUE jam infektita de ĉi tia tutmonda blindiga malsano. Por ke nia afero pli efike, pli frue sin eligu el la nuntempa konfuzema malsana stato, la unua kaj ĉefa paŝo farinda de ni estas kompreneble la Internacia Katolika Kongreso» (EK n. 4 (111) Aprilo 1920).

Ĉi tiu kongreso okazos la tagojn 15-an kaj 16-an de aŭgusto 1920, tuj post la 12-a Universala Kongreso de UEA, eĉ en la sama urbo: Den Haag (Nederlando).

En ĝi ne partoprenas P. Parker - la maltrankviliga stato de lia patrujo kaj aliaj kialoj ne permesas al la irlanda paroĥestro forveturi el lia lando - kaj kiel anstataŭanton, por gvidi la kongresajn laborkunvenojn, Parker elektas la vicprezidanton de IKUE, nome Pastron Lamberto Poell el Nederlando.

«Nia Sesa» (laŭ la tiutempa nomado de la IKUE-kongresoj, difinitaj «niaj» por ilin distingi de la UEA-kongresoj) celas fari kion en la pasinteco oni ne sukcesis atingi: okazigi la elektojn kaj aliajn aranĝojn farotajn laŭ la aprobota nova statuto de IKUE.

Efektive ekde 1910 ĉiuj klopodoj por doni al IKUE regulan kaj ĝustan leĝaron fiaskis, kaj okaze de la deka datreveno de la fondo, oni esperas finfine solvi la problemon. Bedaŭrinde, ĵus kiam ŝajnas ke IKUE ekenvojiĝas al stabila reglamentado, Espero Katolika n. 115 anoncas: «La 6-a internacia Katolika Esperantista Kongreso en Deg Haag rezultigis la fondon de Internacio Katolika». IKUE ne plu aperas, kaj eĉ Espero Katolika iĝas «Oficiala organo de IKª».

 

La Kongreso en Den Haag: naskiĝo de IKª

 

Kio estis okazinta?

Ne estas facile respondi al la fatala demando; ĉar tiom da personoj, faktoj, informoj, kelkfoje kontraŭdiraj, kirlas la akvojn, ne montrante klaran bildon de la eventoj.

Multe simpligante la aferojn, oni povas diri, ke ekestis du novaj partioj: la IKanoj kaj la esperantistoj fidelaj je la idealo de P. Richardson, per kiu en 1910 naskiĝis IKUE. La unuaj strebis por krei novan internacion, kun la intenco: «… efikigi kaj realigi la idealon de l' Katolika Internacio kontraŭ la atakoj de l' Komunista, Framasona, teozofiaj internacioj» (Wouter Lutkie, vicprezidanto de «Nia Sesa»). Ĉefa gvidanto kaj unua parolinto pri la grandioza projekto estis doktoro M. J. Metzger, direktoro de «Blanka Kruco», la organizo, kiu, laŭ liaj vortoj: «… ne estas politika afero, sed pure katolika, kiu intencas efektivigi kunlaboradon de la katolikoj en la tuta mondo sur spirita, religia kaj kultura kampo, kaj starigi centran oficejon kun memstaraj organizaĵoj en ĉiuj landoj».

Metzger ne estas sola: ankaŭ aliaj IKUE-anoj pledas por la fondo de IKª, inter ili P. Poell mem, Pastro Meštan kaj Sinjoro Heilker - ĉi lastaj estontaj IKUE-prezidantoj.

 

 

S-ro Heilker

 

 

La etoso de «Nia Sesa» estis kulturita per antaŭaj konvinkigaj artikoloj sur EK, kiel la «Manifesto de Blanka Kruco», publikigita sub la titolo: «Sur la vojo al katolika ligo de la popoloj».

Unuamomento ŝajnis, ke ĉi tiu IKª devis naskiĝi kiel organizo originala kaj tutnova. Nur la 13-an de aŭgusto 1920 la vero evidentiĝas: tute arbitre oni malelektas la malnovan estraron, forgesas la Statut-projekton por IKUE antaŭaprobitan de la membroj, kaj sen peti publikan opinion, malmultegaj personoj decidas ligi la Esperantistan Katolikan Unuiĝon al «Blanka Kruco».

Al severaj kritikoj de la itala Alessio kaj de la germana Hotzelt oni respondas ke: «… oni ne intencas mortigi ion kio ĝis nun bone funkciis, sed oni volas pluon. La unuiĝo de IKUE kaj Blanka Kruco estas necesa por efektivigo de Internacio Katolika».

La izolitaj protestoj povas esti reprezentataj de ĉi tiu eldiro de la germana Hotzelt, raportita en la oficialaj protokoloj de la kongreso: «… la nova Statuto tute lin surprizas. Li urĝe aversas “eĉ levante la manojn” - laŭ lia diro - unuigi IKUE kun “Kruco Blanka”. Li nepre estas kontraŭ tiu fando, ĉar laŭ lia opinio ĝi grave malutilus al nia bona afero»; kaj, iom pli poste: «Li petas rimarkon en la protokolo, ke li estas tute kontraŭ la unuiĝo».

Malgraŭ la noblaj intervenoj de la ĉeestantaj IKUE-anoj, fidelaj je la originala idealo, tamen IKª fondiĝas.

 

Vivo de la nova Internacio

 

La unio, kreita de la 16-a IKUE-kongreso, startas tre diligente, kun propra Statuto kaj estraro. Laŭ la unua:

«… la celo de IKª  estas la agema kunlaborado de la katolikoj ĉiulandaj, por efektivigi la veran praktikan Kristanismon en la persona, familia, sociala, ŝtata kaj interŝtata vivo laŭ la principoj de la katolika Eklezio».

«La lingvo de IKª  por la internaciaj rilatoj estas Esperanto».

La estraro de Internacio Katolika konsistas el: «la konsilantaro kaj el la direktoraro». La konsilantaro estas aro da delegitoj el maksimume po 5 lande. En la unua listo de la delegitaro, legeblas nomoj kiaj: S-ro Dombrovski, Alessio, Hotzelt kaj... Parker». La lasta draste neos esti doninta aprobon por propra enlistigo. Ne klara la sinteno de la du «opoziciantoj»: Hotzelt eĉ estos unu el la rekonstruantoj de IKUE post la aventuro de IKª. Unua el tri prezidantoj de IKª fariĝas P. Poell, dum doktoro Metzger iĝas ĉefsekretario kaj direktoro de la IKª-agada centro en Graz.

Dum siaj unuaj monatoj da vivo, IKª konas momentojn de etaj sukcesoj, kiaj aproboj kaj kuraĝigoj, interalie de la kardinaloj Gasparri kaj Pacelli (estonta Pio la 12-a) kaj de Papo Benedikto la 15-a. Sed al tiuj ĉi mesagoj de subteno, ne respondas oficiala aprobo de la loka episkoparo, nome de tiu aŭstria, kie IKª ĉefe agadis.

Internacio Katolika iĝis ĉiam pli kaj pli forĝejo de projektoj nur malfacile realigeblaj, konsistantaj plejparte el proponoj de Metzger. Tia estis la projekto krei eĉ unu «ekonomian internacion», kaj «import- kaj eksport-societon», por: «… rompi la ringon, en ekonomiaj rilatoj, de la kapitalistoj, precipe judoj, framasonoj» (EK aparta eldono jan 1921). Alia troigo estis nomi: «Universala Kongreso por la tutmonda katolikaro», la 7-an kongreson de IKUE aŭ, pliĝuste, la Unuan Kongreson de IKª, olkazintan en Graz.

Krome, IKª enhavis en si plurajn aliajn organizojn, kia «MOKA» (tiel!) aŭ Mondjunularo Katolika, kies prezidanto estis ankoraŭ li, Metzger.

Dum la periodo 1920-21, EK «oficiala organo de IKª» nenion faras, krom raporti pri ĉi tiuj «farotaĵoj» kaj «ideoj». Nenia signo de opozicio videblas, ankaŭ ĉar, kiel pli poste evidentiĝos: «La katolikaj esperantistoj faris ĉion eblan por ke la muroj kaŝu la privatajn aferojn». Eĉ s-ro Schroeder, kiu kiel fidela IKUE-ano malaprobis la starigon de IKª, konstante rifuzis presigi en EK artikolojn kontraŭbatalantajn IK-an: nobla ago de tiu honesta kaj laborema samideano, kiu tamen nur rikoltis la sendankon de IKª = Dro Metzger».

 

La «liberigo» de IKUE

 

Vera ribelo okazis nur aŭguste de 1921. En oficiala komuniko, la estraranoj de la «Akcia Societo», kiu ĝis «Nia Sesa» eldonis kaj daŭre estis posedanta Esperon Katolikan, oficiale, deklaras sian intencon ĉesigi ĉian raporton kun IKª, kaj la volon: «… daŭrigi la lnternacian Katolikan Esperanto-Movadon, honorante ĝiajn pionirojn: P.ron Peltier, fondinton de Espero Katolika; P.ron Richardson, fondinton de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj S-ron Colas, fondinton de la katolikaj Esperantistaj Kongresoj: daŭrigi la eldonon de la Esperanto-gazeto «Espero Katolika», la oficiala organo de IKUE».

Krome oni emfazas la neceson de memstareco de IKUE kun ĝia klara celo: disvastigo kaj oficialigo de Esperanto en katolikaj rondoj.

Inter la subskribintoj de la grava dokumento, estas doktoro Smulders, kiu fiere kaj inteligente defendos poste la volon de la katolikaj esperantistoj.

Fakte Smulders unue klopodis restarigi la pacon kaj la konkordon «inter ni», tio estas dum la kongreso en Graz. Post malsukceso, li restarigis IKUE-n kun la eksaj estraranoj de antaŭ «Nia Sesa», samtempe skribantc al Ekleziaj instancoj por peti aprobon kaj doni klarigojn pri tio kio okazis. Li ankaŭ startigis kampanjon por la re-fondo, aŭ, kieI li diris, por resti fidelaj je la originoj: «por simpla daŭrigo de la agado de IKUE, tiu de Pastro Richardson, kaj por gajni la tempon perditan».

La resto estas historio de kvereloj, insultoj inter IKUE kaj Internacio Katolika, kiu memstare daŭrigas sian ekziston pli kaj pli perdante sian Esperantisman karakteron, per adopto de aliaj lingvoj.

Kulmino de ĉi tiuj reciprokaj atakoj estas la 98-paĝa Espero Katolika n. 124/ Nov. 1921, plena de adjektivoj pri Metzger, difinita, interalie: «imperiestrego, riproĉinda, nefindinda, senkarakterulo...», eldiroj kiuj, laŭ nia opinio, kontribuis al malplibeligo de la «resaniĝinta IKUE».

Doktoro Metzger, verŝajne kritikebla pro sia konduto, sed senartifika idealisto ĝis naiveco, mortos, jam freneziĝinta, en koncentrejo de la naziisma regimo.

 

Carlo Sarandrea

 

al la indekso

 

 


 

PLENDOJ DE KRISTO

 

Vi nomas min MAJSTRO,

tamen ne pridemandas min.

Vi nomas min LUMO

kaj ne vidas min.

Vi nomas min VERO

kaj ne kredas al mi.

Vi nomas min VOJO

kaj ne iras laŭ mi.

Vi diras, ke mi estas SAĜA,

kaj vi ne predikas min.

Vi diras, ke mi estas BELA,

kaj vi ne amas min.

Vi diras, ke mi estas RIĈA,

kaj vi ne petas de mi.

Vi diras, ke mi estas ETERNA,

kaj vi ne serĉas min.

Vi diras, ke mi estas MIZERIKORDA,

kaj vi ne fidas al mi.

Vi diras, ke mi estas NOBLA,

kaj vi ne servas min.

Vi diras, ke mi estas JUSTA,

kaj vi ne timas min.

Vi diras, ke mi estas AMO,

kaj vi retiriĝas de mi.

Vi diras, ke mi estas ĈIOPOVA,

kaj vi ĉion sole faras sen mi.

Vi konfesas, ke mi estas la FILO DE DIO,

kaj elkore vi ne preĝas min.

Se vi konfesas tion, kion vi diras,

KIAL VI NE SEKVAS MIN?

KION VI VOLAS SEN MI?

 

(En la libreto de Episk. Jozefo Cserhati «ĈIUTAGA PANO», Budapeŝto 1974, p. 92.

El la hungara tradukis Tibor Juhász).

 

al la indekso


 

 “UNUE PACIĜU KUN VIA FRATO” (Mat 5, 24)

 

Mi estas en la centra oficejo de granda turism-agentejo, plenplena de homoj: ĉirkaŭ la fino de printempo la lastaj malfruantoj rapidas mendi la somerajn vojaĝojn. Ankaŭ mi, envice antau tablo de oficistoj, atendas mian vicon: mi devas fiksi ŝipveturon por amika familio, kiu, loĝante en vilaĝo, pet-komisiis min pri tio. Mi alvenas antaŭ la oficisto: mezaĝa viro, tre celtrafa, rapidgesta, mallong-parola. Al mia peto li respondas: «Vane telefoni al la ŝip-kompanio: ĝi ne respondus: jam tro malfrue». Mi insistas, petante, ke li almenaŭ provu. Neo eĉ pli akra: la viro estas ĝenita, ne volas perdi tempon; kaj dume la vico premas. Pli kaj pli akra interŝanĝo de vortoj inter mi kaj li; se ni ne alvenas al vulgaraĵoj aŭ ofendoj, estas nur pro edukiteco, sed la tono estas la plej incitita, el ambaŭ flankoj: mi havas la impreson, ke pro mallaboremo aŭ pro spitemo li ne volas fari tion kio estas lia devo; li, eble, ekvidas tion kaj sin taksas ofendita: mi ankoraŭ tutklare memoras liajn okulojn min fikserigardi fulmante, kvazaŭ ili volus min cindrigi. Por ne ekscesi, mi abrupte lasas kaj iras for; kelkiu el la vico sin turnas kaj min sekvas per la rigardo. Dum mi eliras, min atingas la voĉo de «mia viro», kiu diras al la kolegoj: «Kia pretendo! Ŝi volus, ke...».

Kun la animo koler-brula, kaj kun sento de naŭzo kaj honto, pro tio ke mi publike cedis al kverelo, mi foriras rapid-paŝe, celante, kiel mi antaŭe decidis, al la proksima preĝejo, por la Meso. Mi estas ankoraŭ tute konfuzita. Subite, rapida penso trairas mian kapon: «Kaj nun, kiel mi povas ricevi la Komunion?». Mi povas, klopode, demeti de mi mem ĉian ofendiĝan senton; mi povas preĝi por li; mi eĉ povas pek-konfesi... Sed li, mia viro, kion li scias pri tio? Li restas «la frato, kiu havas ion kontraŭ mi» (kp Mat 5, 23). Mi estas jam proksima al la preĝejo, sed mi ne aŭdacas pluiri. Subite mi faras retro-turnon kaj revenas sur miaj spuroj. Mi ne scias klare, kion mi faros aŭ diros, sed mi devas depreni tiun ĉi pezon de la koro. Mi reeniras en la agentejon: ĉeestas malplimulte da homoj, la vico estas mallonga, kaj preskaŭ tuj mi troviĝas antaŭ mia viro, kiu gap-rigardas mian vizaĝon per okuloj mirigitaj kaj esploremaj. Unuspire mi diras: «Ĵus ni preskaŭ kverelis; sed tio ne valoris; pardonu min». Kaj mi etendas al li la manon. Li ĝin premas, kun rigardo kiu ŝajnas de konsolo, kaj li diras siavice: «Mi telefonis, ĉu vi scias? Kaj ili diris...».

Do, ankaŭ li... Dio estu laŭdata! Mi eliras kure, kun senpeza koro, kaj ekrapidas al la preĝejo.

O. M.

 

al la indekso