Enhavo de Espero Katolika numero 12/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Frato Gianfranco Maria Chiti, ĉi tie dum la celebrado de sia unua Sankta Meso, estis, ĝis antaŭ tri jaroj, generalo de la itala Armeo. Li eksentis vokiĝon dum la dua mondmilito, sed li restis longatempe oficiro kaj daŭrigis brilan karieron. Post la pensiiĝo, li retiriĝis en monaĥejon kaj preparis sin al sacerdotiĝo.

 

 

 


 

TRI-DIREKTA DIALOGO DE LA EKLEZIO

 

Ĉirkaŭ 2000 jarojn post sia komenco, la Eklezio konstatas: unue, ke tri miliardoj da homoj (60% de la tuta homaro) ankoraŭ ne estas evangelizitaj; due, ke la kristanoj dividiĝis je katolikoj, ortodoksuloj kaj protestantoj; fine, ke granda nombro da kristanoj malproksimiĝis de la kredo aŭ eĉ intence forlasis ĝin. Fronte al tia situacio, la Eklezio devas iri laŭ tri direktoj, nome: misio al la nekristanoj; ekumenismo por restarigi la kristanan unuecon; reevangelizado de la malproksimiĝintaj katolikoj.

 

La misiado

 

Jesuo diris al siaj disĉiploj «Iru en la tutan mondon kaj anoncu la Evangelion al ĉiu kreitaĵo». Ĉe la sojlo de la tria jarmilo, la kristanoj estas malpli ol 40% de la tuta homaro (en grandaj aziaj landoj ili estas maksimume 3% de la loĝantaro).

En la pratempo de la kristanismo, la Eklezio disvastiĝis preskaŭ spontane, per la atestado de la kristanoj. Nuntempe, tro multe da ili ne konscias la valoron de sia kristaneco, nek sian devon de atestado. La papaj vojaĝoj estas evangelizaj pilgrimoj, sed nek la Papo nek la misiistoj sufiĉas: la tuta Eklezio devus surpreni la misian taskon.

 

La ekumenismo

 

Ĝi estas la movado por la unuiĝo de ĉiuj disiĝintaj kristanoj en ununuran Eklezion, laŭ la volo de Kristo. La kaŭzoj de ilia disiĝo estas doktrinaj (kredo, sakramentoj...), disciplinaj (celibato, liturgio...), historiaj (etnaj kaj kulturaj antaŭjuĝoj).

En la nuna epoko ĉiuflanke estas prikonsciata la devo laŭiri la malfacilan vojon al reunuiĝo. Paŭlo la 6-a en 1969 vizitis, en Ĝenevo, la Ekumenan (aŭ Mondan) Ekleziaran Konsilion, al kiu apartenas pli ol 290 diversaj Eklezioj, kaj en 1972 li renkontis en Efezo (Turkio) la tiaman ortodoksan Patriarkon de Konstantinopolo, Atenagoron. Pri Johano Paŭlo la dua sufiĉu mencii lian renkonton, en 1979, kun Dimitrios, posteulo de Atenagoro; lian vojaĝon, en 1980, al Germanio, la hejmlando de Lutero; kaj la historian renkonton, en Britio, kun la anglikana Primaso, Ĉefepiskopo Runcie. Krom tiuj oficialaj renkontoj, okazas kunsidoj de teologiaj miksaj komisionoj, kaj renkontoj de fideluloj, por interfratiĝo kaj por preĝado (ĉar la unueco estas donaco de Dio).

 

La reevangelizado

 

Ke necesas evangelizi denove la katolikojn mem, ne estas dubinde. La kredo, kiu karakterizis, en la okcidenta mondo, ĉiujn flankojn de la vivo individua, socia kaj eĉ politika, estas nun en krizo. Pluraj estas la kaŭzoj de tiu disfalo: sekularismo, laikismo, antiklerikalismo, ateismo. Ties efikoj estas konataj: pozitivismo, raciismo, materiismo, do estas vivkonceptoj fremdaj al la kristanaj valoroj kaj al la leĝo de Dio.

Ekzistas du specoj de ateismo: tiu konscia, sindeklara, batalanta, kiel ekz. la marks-leninisma ateismo; kaj tiu ne malkaŝa, sed batalanta, kiu ne malkonfesas Dion nek Jesuon Kriston aŭ lian Evangelion, sed ilin ignoras aŭ instrumentigas por propraj celoj.

La reevangelizado de la katolikoj celas ĉu al re-anigo al la Eklezio de la «foraj» au indiferentaj, ĉu al purigo, renovigo de la Eklezio mem, por ke ĝi estu ne «kolektaĉo» de kredantoj pli-malpli konvinkitaj aŭ praktikantaj, sed familio de la konsciaj filoj de Dio kaj veraj sekvantoj de Kristo, kiu praktikas la fratan amon kaj senkompromise atestas al la mondo sian kredon.

 

(El “Missioni Consolata” resumis kaj tradukis B. C.)

 

al la indekso


 

ORIGINO DE LA EVANGELIOJ

 

Laŭ plej ĵusaj esploroj la Evangelioj formiĝis per tri etapoj:

1) vortoj kaj agadoj de Jesuo, kiu anoncas la regnon de Dio;

2) buŝparola predikado de la atestantoj pri Jesuo;

3) skriba redakto de la Evangelioj.

 

Jesuo de Nazareto

 

Fonto de ĉio estas Jesuo, kiu celas kunarigi la «disperdiĝintajn ŝafojn» en la regnon de Dio, plejbona Patro. Tion li faras per la vivo (li manĝas kun pekuloj, sanigas malsanulojn, mortas surkruce...), kaj per la paroloj (surmonta prediko, diskutoj kun la kontraŭuloj, paraboloj...). Jesuo «instruis» sian doktrinon per la didaktikaj metodoj de la tiamaj rabenoj (= majstroj), kiuj celis parkerigi per metaforoj, ripetoj, kontraŭmetoj, paraleloj, ktp (ekz. Mat 7, 17-20: «Ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin». Ke Jesuo zorgis parkerigi siajn parolojn, pruviĝas el jeno, ke en la sinoptikaj Evangelioj la paralelaĵoj koncerne la Jesuajn parolojn estas multe pli evidentaj ol tiuj, kiuj koncernas la eventojn.

 

La pra-predikado de la disĉiploj

 

Post la resurekto de Jesuo, la apostoloj rekonis en li la Mesion (aŭ Kriston), Filon de Dio, universalan Sinjoron kaj Savanton. Ili raportis la vivon kaj predikadon de Jesuo sub la lumo de lia resurekto kaj la inspiro de la Sankta Spirito, kiel Jesuo mem estis dirinta: «La Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diris al vi» (Joh 14, 26).

La apostoloj parolis en diversaj formoj (raporto de faktoj, citado de vortoj, katekizado, apliko al konkreta konduto, ktp), laŭ la diversaj situacioj de la aŭskultantoj: ekz., al la judoj ili emfazis, ke Jesuo plenumas la profetaĵojn de la Malnova Testamento: «Dum tri sabatoj Paŭlo rezonadis kun ili el la Skriboj, klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj» (Agoj 17, 2-3); al la paganoj ili anoncis, ke Dio malkaŝis la veron al la eraranta homaro: «Dio ne plu konsideras la pasintan nesciadon, kaj proklams al ĉiuj homoj, ke ili pentu» (Paŭlo al la Atenanoj, Agoj 17, 30).

 

La skriba redakto de la Evangelioj

 

La aŭtoroj de la kvar Evangelioj kunmetis materialojn de la buŝparola predikado kaj ankaŭ eventualajn skribaĵojn, ordigante ilin laŭ diversaj celoj kaj situacioj. Tio, ke la diversaj evangeliistoj raportis diversamaniere (ne laŭvorte) la parolojn kaj farojn de Jesuo, tute ne ŝanĝas la esencan verecon de iliaj rakontoj. Jen kiel Luko prezentas sian verkon: «Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estis konstatitaj inter ni, kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem, kaj estis administrantoj de la vorto, ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta TeofiIo, por ke vi sciu la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita» (Luk 1, 1-4).

La plej malnova Evangelio ŝajnas esti tiu de Marko, verkita inter la jaroj 70 kaj 80 post Kristo; la lasta estas tiu de Johano, verkita ĉe la fino de la unua jarcento. La Evangelioj de Mateo, Marko kaj Luko estas nomataj sinoptikaj (= paralelaspektaj) pro ilia simileco.

Verkite, la Evangelioj tuj disvastiĝis kaj akiris sendiskutan aŭtoritaton. Malgraŭ la neeviteblaj plumeraroj de la kopiistoj, la modernaj studuloj certigas, ke la Evangelioj, kiujn ni havas en la greklingva originalo, esence kongruas kun la origina enhavo.

Ni konkludas, ke la Evangelioj ne estas biografioj ordigitaj kaj kompletaj, kaj tamen ili estas verdiraj mesaĝoj por nia savo, kiel diras Johano ĉe la fino de sia Evangelio: «Jesuo faris antau la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj, kredante, vi havu vivon en lia nomo» (Joh 20, 30-31).

Battista Cadei

 

al la indekso


 

LA EKLEZIO EN LATINAMERIKO

 

Latinameriko (la parto de la amerika kontinento, kiu havas la hispanan aŭ la portugalan kiel oficialajn lingvojn) estas plejparte (92 %) katolika. Ĝi estas la mondo-parto kun la plej alta demografia kresko: la 63 milionoj da loĝantoj en 1900, fariĝis 163 milionoj en 1950, estas 325 milionoj nuntempe, kaj estos, laŭprognoze, 690 en la jaro 2000. La po-persona jara gajno estas meznombre unu triono de tiu eŭropa kaj unu sepono de tiu usona. Krom tio, plejparto de la profito iras al malgranda riĉega minoritato de bienuloj kaj industriistoj, dum la popolamasoj havas tute malaltajn gajnojn.

«Ni rigardas kiel plej ruinigan kaj malhonoran plagon - deklaris la Episkopoj en urbo Puebla - la situacion de ne-homa malriĉeco, en kiu vivas milionoj da latinamerikanoj, kiu malkasiĝas en «malsato»-salajroj, senlaboreco kaj sublaboreco, mortado de infanoj, manko de taŭgaj loĝejoj, sanitaraj problemoj, nesekureco de laborposteno».

La Eklezio ĉeestas en tia situacio, travivante ĉiujn realaĵojn kaj problemojn de la fideluloj, decide kaj kuraĝe laŭirante la vojon de renoviĝo akcelitan de la dua Vatikana Koncilio. La lokaj Episkopoj estas inter la plej ĝisdataj kaj progresemaj en la mondo, kiel pruvis la kunsidoj de Medellín (1968) kaj Puebla (1979). La urĝaj kaj gravaj problemoj (socialaj, politikaj, ekonomiaj, animzorgaj), kiuj skuas la kontinenton, estis kvazaŭ alarmilo, kiu aktivigis ĉiujn: Episkopojn, pastrojn, monaĥojn, kun kreskanta konscia partopreno de la laikoj.

Ne mankas maltrankviligaj flankoj, kiel la indiferentismo, la religia plurismo, la malklereco kaj la sekularismo. Alia zorgiga flanko estas la ĝenerala malmulteco de pastroj. Malgraŭ la reekfloro de vokiĝoj en la tuta kontinento, pli kaj pli kreskas la misproporcio inter fideluloj kaj pastroj. Fakte, ĉiu pastro devas animzorgi, meznombre, po 6.000 katolikojn, dum en Italio la proporcio estas de po 1.055 katolikoj, kaj en Belgio de po 700. Por atingi la proporcion de unu pastro por 3.000 kredantoj, Latinameriko bezonus tuj 50.000 pluajn pastrojn!

 

(El “Popoli e Missioni” resumis kaj tradukis B. C.)

 

al la indekso


 

16-a Tutmonda Tago por la Paco

DIALOGO POR LA PACO

 

Por la 16-a Tutmonda Tago por la Paco (1.1.1983) Papo Johano Paŭlo la 2-a elektis la temon: «La dialogo por la paco, urĝo por nia epoko». La lastaj okazintaĵoj montras la aktualecon de ĉi tiu temo. Kiel ni povas paroIi pri «justa milito», se ni konstatas, ke la militojn venkas ne tiu kiu pravas, sed tiu kiu estas pli forta aŭ/ kaj pli kruela? Kiel oni povas esperi stabilan pacon, kiam la ekvilibro kuŝas sur teruraj nukleaj detruiloj? Kiel oni povas firmigi la pacon, kiam la intertraktadoj baziĝas sur rilatoj de forto (aŭ perforto) kaj sur ĉantaĝoj?

Pri la neceso de vera dialogo la Papo traktis, interalie, okaze de siaj vojaĝoj al Britio kaj Argentino (paroladoj de Coventry kaj Buenos-Aireso), kaj en sia mesaĝo al la dua Speciala Sesio por Malarmado de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, en pasinta julio.

Paŭlo la 6-a en sia encikliko «Ecclesiam suam», deklaras, interalie, ke la dialogo devas esti «sen limigoj aŭ subkalkuloj», ĝi devas ekskluzivi ĉian «aprioran kondamnon, ofendan kaj arbitran polemikon, vanecon de senutila konversacio», kaj devas havi karakteron de «klareco, mildeco, fidemo, prudento». Kaj en la dua Vatikana Koncilio ni legas: «La Eklezio... fariĝas signo de tiu frateco, kiu ebligas kaj plifortigas sinceran interparolon... Sen homa perforto kaj sen trompo, ni povas kaj devas kune labori por la konstruo de la mondo en vera paco».

La strebo al vera dialogo devas konsisti el rezigno je la perforto kiel rimedo por solvi konfliktojn, forlaso de antaŭjuĝaj egoismo kaj ekspluatemo, malpartiema, malkaŝa, klara kaj honesta konfronto.

Kondiĉoj veraj, daŭraj kaj sekuraj por paco povas fonti nur el interparolo lojala kaj prudenta, sincera kaj frateca, persista kaj fidema, bazita sur reciproka respekto kaj amo, je ĉiuj vivo-niveloj: inter la familiaj membroj, la sociaj grupoj, la diversaj generacioj, kaj inter la religiaj konfesioj. Tiu estas la sento de la defio lanĉita de la Papo per la temo: «La dialogo por la paco, urĝo por nia epoko».

Battista Cadei

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

P. Magnani kaj D-ro De Salvo (ne kiel Prezidanto kaj Sekretario de IKUE, sed kiel Vicprezidanto kaj kunsekretario de la Komisiono por reviziado de la Esperantlingvaj liturgiaj tekstoj) prezentis al la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, 18.11.1982, la reviziitan tekston de la «Malgranda Meslibro».

 

El la afabla interparolo kun Mons. Luěs Alessio, Vicsekretario de la Kongregacio, evidentiĝis, ke ekzistas la ebleco plivastigi la aprobeblajn tekstojn, tiel ke la «Malgranda Misalo» estu nur la unua paŝo survoje al pli ĝenerala ritaro.

 

Mons. Luěs Alessio (meze) ekzamenas la Esperantlingvajn mestekstojn, ĵus prezentitajn de P. Magnani (maldekstre) kaj D-ro De Salvo (dekstre), 18.11.1982

 

La estraro de «Nederlanda Katoliko» (la nederlanda sekcio de IKUE) nun konsistas el s-ino L. de Jong-Roobeek kaj s-roj S.P. Smits, M. Stoop, W.H.W. van Liempt kaj C.M.N.Th. op’t Roodt. La venonta jarkunveno de «Nederlanda Katoliko» okazos ne en la kadro de la komuna Nederlanda Esperanta Kongreso en Drierbergen (25-27.2.1982), sed en majo aŭ junio en Bodegraven.

 

Sac. Józef Zielonka, oficiala Animzorganto de la polaj katolikaj Esperantistoj, estis operaciita pro grava malsano.

 

Diakono Kevin Laughery el Usono, portempe loĝanta en Vatikano por studaj celoj (li planas sacerdotiĝi kaj specialiĝi pri kanona geedziĝa juro), alprenis la decidon redukti sian agadnivelon en la katolika Esperanto-movado, almenaŭ dum la venonta kelkjara periodo. «La kialo estas simpla - li ĵus deklaris - Preparado por sacerdota vivo, kaj precipe por mia faka laboro kiel juĝisto en nia Dioceza Geedziĝa Tribunalo, postulas de mi la tuton de miaj tempo kaj peno. Flankenmeti Esperanton estas malfacila decido, sed mi estas konvinkita, ke mi decidas ĝuste. Mi restos IKUE-ano, kaj mi faros la esencan, minimuman laboron de Provizora Landa Reprezentanto por Usono. Esperanto kaj ĉiuj Esperantistoj restos en mia koro kaj en miaj preĝoj, kaj eble iam mi povos denove aktivi. Sed nun mi estas vokata al io alia».

 

D-ro Josef Kondor, Estrarano de IKUE, ĵus eldonis novan, belan glumarkon favore al la lepruloj. Ĝis nun, la vendado de tiaj glumarkoj enkasigis por la lepruloj pli ol 30.000 germanajn markojn!

 

Muzeo pri Esperanto estas naskiĝanta en la historia Vilao «Sailer» de Noale, urbeto apud Venecio (Italio), pro iniciato de la IKUE-ano Sandro Venturini, kiu ricevis la apogon de lokaj, regionaj kaj naciaj instancoj. Prepare al tio, 17.10.1982 okazis interregiona kunveno kaj Esperanto-ekspozicio. El la plaĉa broŝureto laŭokaze eldonita (kun la financa kontribuo de la Komunumo Scorzč), ni eksciis, ke la kunveno malfermiĝis per «spirita momento», dum kiu, interalie, pluraj voĉoj akompanataj de gitaro kantis, laŭ Genezo 10, 8-11, ke komence estis nur unu popolo, kiu parolis nur unu lingvon. Tiuj samaj voĉoj, per la prezentado de aliaj eroj (ekz. la «Kantiko de la Kreitaĵoj » de S. Francisko), emfazis, ke «la sopiro al bono kunigas kaj levigas la spiritojn al tiu Dio, kiu instruis la amon kaj ŝatas tiujn, kiuj en la amo kredas kaj por la amo agadas».

 

Ankaŭ en la kuranta lernojaro 1982-83 funkcias Esperanto-kurso en Kielce, Pollando, sub la gvido de Mag-ino Helena Massalska. Ĝia solena inaŭguro okazis 3.11.1982; pri la Esperanto-agado en Kielce raportis, per dukolumna artikolo, la gazeto «Echo Dnia» de 18.11.1982.

 

Itallingva traduko de la artikolo pri la Seminario en Ŝanhajo, kiun oni povas legi en ĉi tiu numero de EK zorge de la IKUE-ano Petro S. Kaiz, aperis en la dioceza gazeto «Il Ponte» de Rimini (Italio), zorge de P. Magnani. Estas rimarkinde, cetere, ke dank’ al la intensa Esperanto-agado kaj al la akirita estimo, P. Magnani estis vokita partopreni oficiale en la organizaj strukturoj de la rimina Diocezo: tio ankaŭ en ligo kun dioceza pilgrimo al Pollando, aranĝata por venonta jaro per la helpo de la katolika Esperanto-movado.

 

Desegna Konkurso laŭ la temo «Esperanto kaj nia Dio» estis lanĉita de katolika Esperanto-rondo en Kłodzko, Pollando. La desegnaĵoj, laŭ formato 15x21 cm, devas alveni ĝis 10.5.1982. al: Wiesław Mietliński, ul. Rodzinna 1/903, PL-57.300 Kłodzko, Pollando. Donacoj estas antauviditaj.

 

La 43-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Zaragozo de 21 ĝis 25.7.1983, ankaŭ kun la celo memorigi la 75-jaran datrevenon de la Esperanto-Grupo «Frateco». Prepare al la Kongreso, estis eldonitaj diversaj Esperantaĵoj (turismaj broŝuroj, varbaj ĉemizoj, bildkartoj). Funkcios du specialaj poŝtostampoj, unu pri la Kongreso kaj unu pri la jubileo de la Grupo.

 

La IKUE-ano D-ro Alessandro Angeletti estas unu el la ĉefaj organizantoj de la 54-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu havos lokon en oktobro 1983 en Alghero, mirinda urbeto de Sardinio kie, pro historiaj kaŭzoj, oni ne parolas la italan, sed la katalunan lingvon. La Kongreso temos specife pri Esperanto kaj minoritataj lingvoj.

 

Ekumena Kongreso (IKUE-KELI) havos lokon en Hamburgo (F.R. Germanio), de la 14-a ĝis la 21-a de julio 1984.

 

Internaciaj Vintraj Ferioj okazos en Pfunders kaj St. Magdalena (Alta Adiĝo/ Sud-Tirolo, Italio), de 27.12.1982 ĝis 9.1.1983. Venontvintre, la Ferioj disvolviĝos en unu sola loko, St. Magdalena, de 27.12.1983 ĝis 9.1.1984 (en du periodoj).

 

Ekumena Diservo havos lokon dimanĉon 5.6.1983, en la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Oostende (Belgio), okaze de la 35-a Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanro-Federacio).

 

Pilgrimo al la monto Sankta Kruco (Pollando), fare de geesperantistoj el Kielce kaj Radom, okazis 19.9.1982. S. Meso en Esperanto estis celebrita de P. Józef Zielonka. (Raportis Antoni Dorosz).

 

al la indekso


 

SANKTA JARO DE LA ELAĈETO

 

Per tute neatendita decido, 26.11.1982 Papo Johano Paŭlo la dua proklamis eksterordinaran Sanktan Jaron, kiu komenciĝos je venontjara Karesmo, kaj kiu memorigos la 1950-an datrevenon de la Elaĉeto: nome, de la Pasiono, de la surkruca Sinofero de Kristo kaj de lia Resurekto.

La Jubileo, kiu estos aparte dediĉita al la temo de Repaciĝo kaj Pentofaro, estos ankaŭ - laŭ la vortoj mem de la Papo - helpo por taŭga sinpreparo al la Sankta Jaro de 2000.

Se estas permesate fari vortludon, la proklamado de eksterordinaraj Sanktaj Jaroj estas evento relative ordinara; en nia jarcento, ekzemple, tio okazis jam aliajn du fojojn, en 1908 kaj en 1933. Same eksterordinara estis la Sankta Jaro 1833, pri kiu la roma poeto Giuseppe Gioachino Belli verkis soneton (kies traduko en Esperanto, fare de Gaudenzio Pisoni, estas legebla en “Elektitaj Sonetoj de Belli”).

 

al la indekso


 

SOLIDARECO KAJ FRATECO

 

Pli ol dumil pakaĵoj (kun pli ol dudek mil kilogramoj da manĝaĵoj kaj vestoj) ekspeditaj al Pollando. Preskaŭ mil familioj (enkalkulante donacintojn kaj ricevintojn) koncernitaj de la afero. Ĉirkaŭ kvin mil leteroj ricevitaj kaj priresponditaj. Jen la aranea reto, kiu amfrate kunligis Italion kaj Pollandon, en la kadro de la iniciato lanĉita de la itala sekcio de IKUE. Esperanto ludis en tio gravan rolon: ĝi ebligis rilatojn de reciproka simpatio kaj kristana admiro, inter familioj iĝintaj amikaj sen persona interkono. Solidareco iĝis komuneco, sen humiliĝo por iu ajn, kun ĝojo por ĉiuj, ĉar la ama gesto estis persone farita, sen delegi tion al aliaj.

«Certe la pakaĵo ne solvas niajn familiajn problemojn - skribis unu el la ricevintoj - sed la forto de via morala subteno estas senlima». Transe de la nutraĵoj kaj vestoj, multai petas daŭrigi la kontaktojn, kaj proponas renkontiĝon. Kelkaj invitas viziti Pollandon, aliaj sopiras al Italio... oni interŝanĝas familiajn fotojn. Iamaj italaj militkaptitoj serĉas siajn bonfarintojn. «Ne havu zorgojn - skribas multai poloj - tio, kio ne estas bezonata por mi, utilas por miaj najbaroj... Ni estas fratoj!».

Inter la multaj dankleteroj, unu estas aparte agrabla. Tiel skribis (en itala lingvo) al P.Duilio Magnani, 23.10.1982, Kard.Franciszek Macharski, Ĉefepiskopo Metropolito de Krakovo:

 «Kara Pastro Duilio, mi dankas Vin pro Via letero de 7.10.1982. Apartan dankon pro la vortoj de solidareco kun la pola nacio, kiujn Vi tiel afable deziris eldiri. Dankon ankaŭ pro la materiala helpo por la polaj gefratoj, por kiu Vi engaĝis Vin. Al Vi, kaj al la tuta Katolika Asocio de la Esperantistoj, iras mia kora beno».

 La bona sukceso de la iniciato «Pakaĵoj al Pollando» ŝuldiĝas ankaŭ al la subteno de la Episkopo de Rimini, Mons. Giovanni Locatelli, kiu rekomendis ĝin al siaj pastroj, kaj al la kunlaboro de kelkaj geparokanoj de P. Magnani, inkluzive de la «Monaĥinoj de la S. Familio», kiuj pretigis pli ol 250 pakaĵojn nome de kelkaj donacintoj.

La rekompenco pro la farita laboro estas certigita: kiel emfazis la polaj sacerdotoj (pli ol 50) kiuj ricevis pakaĵon, «en ĉiuj polaj preĝejoj oni preĝas por ĉiuj bonfarantoj al nia Patrolando».

 Sac. Duilio Magnani

   

Kelkaj el la piej aktivaj kunlaborantoj por la agado «Pakaĵoj al Pollando»: (de maldekstre) Pier Luigi Lombardini, Anorina Fabbri, Maria Zenasi, Marco Lombardini kaj Maria A. Lombardini

 

 

al la indekso


 

 

BIBLIA SEMAJNFINO

 

La kristanaj Esperantistoj, precipe en Suda Germanio, Orienta Francio, Svislando kaj Aŭstrio, estas invitataj al spiritaj ekzercoj en formo de Biblia Semajnfino, en la Abatejo Grüssau/ Bad Wimpfen, proksime de Heilbronn/ Stuttgart (F.R. Germanio).

En la Biblio oni trovas la sentencon: «Ve al soluloj...» (Koĥ 4, 10). Tio certe validas ankaŭ por Kristano (kaj Esperantisto). La semajnfino donos la eblecon renkontigi kiel kredantoj en malgranda grupo. Oni legos kune la Biblion en Esperanto, interŝanĝos pensojn, spertojn, opiniojn, dubojn. Oni preĝos, kantos, meditos en grupo, kaj krome oni havos la okazon partopreni la Iiturgion de la benediktanaj monaĥoj. Certe estos ankaŭ tempo por promeno aŭ por silento, retiriĝo, privata preĝo, aparta parolo kun sacerdoto, sakramenta konfeso. Tiel oni povos ĉerpi novajn fortojn, ĝojon, esperon en Kristo kaj Lia vorto, Lia Spirito.

La temo estos: Mia kredo en mia ĉiutaga vivo. En unua grupo, Patro d-ro Willibald Kuhningk OSB, fakulo pri ekzegezo, prelegos en Esperanto; en dua grupo, Sac. Bernhard Eichkorn gvidos tradukadon en la germanan kaj germanlingvan pripensadon de konataj tekstoj de la esperantlingva Biblio.

Oni kantos ĉiutage Laŭdojn kaj Vesprojn, laŭvole ankaŭ la Mezan Horon kaj la Kompletorion, en Esperanto kun la kursanoj aŭ en latino kun la benediktanaj monaĥoj.

La Semajnfino komenciĝos vendrede 29.4.1983 je la 19-a horo; sed eblos ankaŭ partopreni ekde sabato 30.4.1983 je tagmezo. La fino estos dimanĉe 1.5.1983, ĉirkaŭ je la 14-a horo.

Bernhard Eichkorn, F. R. Germanio

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Estimata Redaktoro,

post atenta legado de EK 8-9/1982, mi faras kelkajn rimarkojn:

1) mi estis kontenta pri la bona detala raporto de s-ro Smits, raporto, kiun mi opinias sufiĉe objektiva kaj ĝusta;

2) ege surprizis min - eĉ ŝokis min - legi poste sur tri paĝoj kaj 2/3!!! la «Aldonoj, klarigoj kaj korektoj al la kongresaj protokoloj»-n. Ĉu iu, kiu ne partoprenis la «kongreson», ja kapablas ion aldoni, klarigi kaj korekti en protokolo de ĉeestinto? Vi ja povas nur komenti, eventuale peti klarigojn de iu kongresano, sed certe ne alporti klarigojn, kiuj cetere nenion klarigas.

La IKUE-anoj jam de longe kaj vane atendas demokratajn balotadojn, kiuj formos vere internacian komitaton, tute laŭ la statuto de IKUE, sed ve! neniam okazas. Ne diru, .ke la situacio de la polaj membroj malhelpas tiajn balotadojn. Oni ja daŭre povas korespondi - kaj ne pli malrapide ol kun Italujo - kun Pollando. Kiel do faras UEA, multe pli vasta, multe pli internacia, por elekti sian komitaton? Ankaŭ en ĝi estas Poloj.

Pri la punkto 12 de viaj aldonoj ktp sur p. 125, mi absolute kaj energie kontraŭstaras. Kiel povas funkcii asocio, kies estraro neniam havas kontaktojn kun la ceteraj komitatanoj kaj membroj? Vi telefonas al la prezidanto, bone, sed oni ne povas ĉion solvi pertelefone. Kunveno minimume jara de ĉiuj estraranoj en iu loko ne tro malproksima al iu ajn ŝajnas al mi tre preferinda.

Fine, mi protestas kontraŭ la malŝparo de papero en tiu EK 8-9/1982 pro tiu longega aldonaĵo p. 124 ĝis 127 kaj pro la raporto pri la pakaĵoj al Pollando, kiu povus esti multe pli konciza.

Jeannine Vincent, Francio

 

Por eviti plian malŝparadon de papero, mi konsideras fermita miaflanke la aferon. Mi nur atentigas, ke la nuntempaj gvidaj organoj de IKUE estis elektitaj demokrate, fare de 431 membroj el 24 landoj, kaj ilia ofica tempo finiĝas 31.12.1982, do praktike samtempe kun la enoficiĝo de la novaj organoj, eletotaj per la ĵus lanĉita balotado. Antonio De Salvo

 

Bonvolu ne rifuzi antaŭplanadon de jubilea numero de EK en 1987. Mi, ekzemple, interesiĝus pri: artikolo, kiu donas trarigardon tra ĉiuj numeroj de EK ekde ĝia ekzisto; artikolo pri la plej gravaj katolikaj Esperantistoj; mi ŝatus legi iun artikolon pri la eldiroj de famaj katolikoj rilate al Esperanto; vi povus peti IKUE-anojn, per revua alvoko kaj per persona peto, partopreni konkurson (por kiu mi donacus unu aŭ eĉ du senkostajn lokojn en venontaj Internaciaj Ferioj en St. Magdalena) pri jenaj temoj:

kiel mi estiĝis Esperantisto;

kion signifas Esperanto por mia kristana vivo;

kial mi laboras por Esperanto,

kaj la rezultojn vi povus publikigi en la jubilea numero.

Rilate Sudamerikon, mi opinias, ke ni devas tie koncentri niajn fortojn. Vi devus, ekzemple, peti artikolojn de sudamerikanoj, eventuale «pagante» tiun artikolon per unu senkosta abono. Mi mem klopodos starigi fonduson (laŭ la ekzemplo de P. Magnani) por sudamerika studento en Romo, kiu helpu en la Centra Oficejo de IKUE.

Sac. Bernhard Eichkorn, F.R. Germanio

 

al la indekso


 

KRISTNASKO EN LA HEJMO DE PAVLOV

 

Pavlov rakontis al siaj infanoj, ke en la antaŭtago de Kristnasko venos Jesuo fari al ili viziton. Ili pleniĝis de entuziasmo, kaj demandadis la paĉjon: «Kiel ni povos lin rekoni? Kiel li aspektos?».

Pavlov ĉiufoje respondis: «Filoj miaj, preĝu, vi preĝu ĉiutage, kaj petu: Jesuo, filo de Dio, filo de David, ke mi vidu, ke mi rekonu vin...».

La atendo estis granda en la Kristnaska antaŭtago. Finfine, vespere, iu frapetas la pordon. Pavlov ĝin malfermas. Ĉeestas almozulo: li malbonodoras, estas pIena de ulceroj, lia aspekto estas aĉa, la vestaĵoj ĉifonaj. Pavlov lin akceptas kiel oni gastigas grandan reĝon: lin lavas, lin flegas, lin servas ĉe-table.

Venas denove la infanoj, kaj demandas: «Nu, paĉjo, kiam alvenos Jesuo?». Kaj Pavlov plorante respondas: «Filoj miaj, ĉu mi ne rekomendis tiom da fojoj, ke vi preĝu, kaj vi estas ankoraŭ blindaj?».

(B. Haring; tradukis B. C.)

 

al la indekso


 

KATOLlKA HORIZONTO

 

Eksterordinara eĥo de la vojaĝo de Papo Johano Paŭlo la dua, fine de oktobro kaj komence de novembro, al Hispanio, okaze de la 400-a datreveno de la morto de S. Tereza de Avila.

La Papo ne ignoris, ke li vizitas landon kun (ĵus elektita) socialisma registaro. «Nun - diris la Papo al la ĉefaj aŭtoritatuloj - vi estas engaĝitaj en nova aranĝado de via publika strukturo, kiu taŭge respektu la homecon kaj la apartecon de la diversaj popoloj, kiuj formas vian Nacion. Ne pretendante liveri konkretajn juĝojn pri aspektoj, kiuj ne apartenas al mi, mi petas de Dio, ke Li prilumu vin pri la alprenendaj solvoj, por ke estu gardata la harmonia kunvivado, la reciproka respekto kaj la bono de ĉiuj».

Ĝuste en harmonio kun la signaloj venintaj el la hispanaj balotoj, la Papo invitis la hispanan Eklezion akcepti la defion de la tempoj kaj sindevigi en la kunlaborado por konstrui novan Landon. Tio signifas, aparte, ke la hispana Eklezio akceptu la plurisman kuntekston de la socio, kaj ke la katolikoj estu pli netaj atestantoj de sia kredo en tiuj kampoj, kiuj ne allasas kompromisojn: divorco, abortigo, familio, edukado de la junularo.

Ne mankis eksplicita kondamno de terorismo kaj de perforto. En Loyola, en la koro mem de Vaskolando (kie oni forte timis pri la vivo de la Papo), Johano Paŭlo la dua kuraĝigis la lokajn Ekleziojn daŭrigi la strebojn por la repacigo de la spiritoj. Kaj al la gejunuloj li diris: «Ankoraŭfoje mi ripetas, ke la kristanismo komprenas kaj agnoskas la noblan kaj justan batalon por la justeco je ĉiuj niveloj, sed ĝi malpermesas serĉi solvojn tra la vojoj de malamo kaj de morto».

 

En Usono ekzistas preskaŭ 80 parokoj de katolikoj venantaj el Litovio (Sovetunio), prizorgataj de ĉirkaŭ 200 sacerdotoj. Tiu etna grupo nuntempe preparas sin al la festado, en 1984, de la 500-jara datreveno de la morto de Sankta Kazimiro, ĉefpatrono de Litovio.

 

En kvar brazilaj diocezoj (Juazeiro, Bonfim, Rui Barbosa kaj Irecč) estis malpermesitaj la benoj al difinitaj konstruaĵoj kaj la celebradoj de Mesoj okaze de civilaj eventoj. Tio estis motivita per la deziro respekti la konsciencan liberon de la nekatolikoj, kaj eviti instrumentigon de religio. «Ne estas permesite beni dum la inaŭguro de butikoj, superbazaroj, bankoj, publikaj oficejoj kaj similaĵoj - klarigas eklezia dokumento - ĉar en tiaj okazoj, ĝenerale, malestas iu ajn sindevigo pri kredo kaj pri amo al Dio». Simile pri la Mesoj: tio ne signifas, kompreneble, ke estas malpermesite iri al Meso por preĝi por la urbo, por la patrolando aŭ por la nova guberniestro.

 

Ekde 1973, severegaj leĝoj malpermesas al la loĝantoj de Nepalo praktiki religiojn diversajn ol tiun ŝtatan. Legado de Biblio estas krimo. Sola escepto estas farata por la eksterlandanoj, kiuj rajtas praktiki sian religion, kondiĉe ke ili ne propagandu ĝin.

En Nepalo ekzistas ĉirkaŭ 300 katolikoj, plejparte ĉarpentistoj, elektristoj, pastroj kaj monaĥinoj (oficiale, ĉi-lastaj deĵoras en publik-interesaj centroj, kiaj hospitaloj kaj lernejoj)..

Malgraŭ tiuj rigoraj leĝoj, fariĝis pastro la sola nepala katoliko: temas pri P. Albert Deepak Sonwar, konvertiĝinta al katolikismo en Hindio, kiu nun reiris al Nepalo kaj laboras en centro por handikapitaj infanoj.

 

La Franciskana Biblia Instituto de Hongkongo ĵus aperigis, en du diversaj eldonoj, novan ĉinan tradukon de la Evangelioj. Unu eldono uzas tradiciajn ideogramojn, dum la alia utiligas tiujn simpligitajn, kutime uzatajn en la kontinenta parto de Ĉinio, en Malajzio kaj en Singapuro. La ĝisnuna traduko en ĉina lingvo de la Evangelioj montriĝis malfacile komprenebla de multaj, pro malhelpaĵoj en la legado.

 

Biblio daŭre furoras en multaj landoj de la mondo, eĉ en Japanio, kie, fronte al nuraj 411.000 katolikoj oficiale listigitaj, ĉiujare vendiĝas du milionoj da Biblioj aŭ da bibliaj elĉerpaĵoj, fare de pli ol mil librovendejoj tra la tuta lando.

Oni kalkulas, ke 30 milionoj da japanoj posedas Biblion. Tio konsistigas surprizan fakton, des pli se oni konsideras, ke ĝi ne tradukiĝas en adekvatan nombron da baptoj.

 

Centro por la aŭstraliaj aborigenoj estis starigita en preĝejo de Adelaido (Suda Aŭstralio), fare de la loka Episkopo Mons. Hames Gleeson, kiu disponigis, tiucele, la preĝejon «S. Jozefo», ĝis nun utiligitan de nederlanda koruso kaj de la hungardevena komunaĵo.

P. Tony Pearson, komisiita animzorgi pri la aborigenoj de la ĉefdiocezo, substrekis ke la iniciato ne estas simple ago de amo, sed ankaŭ (kaj precipe) ago de justeco. P. Pearson ankaŭ emfazis, ke Kristo invitas ne nur batali kontraŭ malsato kaj malriĉeco, sed ankaŭ «konstrui socion, kie ĉiu homo, sendepende pri raso, religio kaj nacieco, povu travivi vivon plene homan, libera je la sklaveco altrudita de aliaj popoloj aŭ de aliaj fortoj».

 

Post la Bibliaj aŭtoroj, S. Aŭgusteno estas la plej citita en la tekstoj de la dua Vatikana Koncilio. Tion certigas grupo de spertuloj, kiu atente priekzamenis la konciliajn dokumentojn substrekante kelkajn kuriozaĵojn. Per 55 citaĵoj (eksplicitaj aŭ implicitaj) S. Aŭgusteno larĝe superas ĉiujn aliajn Patrojn kaj teologojn (tiu, kiu okupas la duan lokon, havis 25 citaĵojn).

 

La Eklezio devas vivteni sin per monoferoj, sen praktiki spekulaciajn agadojn. Jen la principo, kiun Papo Johano Paŭlo la dua klare esprimis en letero adresita al la Ŝtata Sekretario Kard. Casaroli.

La letero emfazas, ke la Vatikana Ŝtato «ekzistas kiel taŭga certigo de la praktikado de spirita libereco fare de la Sankta Seĝo», alivorte, kiel rimedo por certigi ĝian sendependecon. La Papo aldonas, ke «la ĉefa bazo por la vivtenado de la Apostola Sidejo konsistas en la oferoj spontane farataj de la tutmondaj katolikoj, sen utiligi aliajn rimedojn, kiuj povus aspekti malpli respektemaj de ĝia aparta karaktero».

Tiuj konceptoj estis esprimitaj de la Papo ankaŭ en alparolo al la Kardinaloj, kiuj fine de novembro pridiskutis la vatikanajn financojn, la reformon de la Roma Kurio en animzorga direkto, kaj la novan kanonjuran kodon.

 

 

al la indekso


 

ĈINA SEMINARIO

 

Estis inaŭgurita, 11.10.1982, la Unua Teologia Seminario en Ŝanhajo, Popola Ĉinio. La inaŭgura ceremonio okazis majeste: kune kun la loka Episkopo, celebris la S. Meson aliaj 6 Episkopoj, venintaj el aliaj enlandaj diocezoj.

Antaŭ la Meso, predikis la Evangelion la Rektoro de la nova Seminario, la 67-jara pastro Ting Luxian, diplomita ĉe la Kongregacio de la S. Seĝo por Disvastigo de la Kredo («Propaganda Fide»). Tutsilente aŭskultis lin kelkmiloj da fideluloj, kaj ne malmultaj invititaj ŝtatoficistoj (nekatolikaj).

La seminarianoj estas 36, kelkaj diplomitaj ĉe Universitato, aliaj abiturientoj de Altlernejoj. Ili aĝas 18 ĝis 25 jarojn, kaj estis allasitaj al la Seminario post ekzameno pri kulturo kaj katolikismo. Ili nun studos fervore dum 6 jaroj, por fariĝi pastroj kaj esti daŭrigantoj de maljunaj sacerdotoj.

Estas menciinde, ke la Seminario situas sur monto Chasham ĉe la antaŭurbo Ŝanhaja, kie troviĝas granda preĝejo (konstruita antaŭ pli ol cent jaroj) honore al la Senmakula Virgulino. Ĉiujare, en majo, miloj da samkredanoj, viroj kaj virinoj, iras tien el diversaj lokoj, pilgrime honori la Dipatrinon.

Petro S. Kaiz, Popola Ĉinio

 

al la indekso