Enhavo de Espero Katolika numero 10/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Sankta Maksimiliano Kolbe

 

 

 

 


 

LA BIBLIO

FUNDAMENTA LIBRO POR LA KRISTANOJ

 

La homa menso tre malmulton povas koni pri Dio - diras la pagana filozofo Platono - escepte la kazon, ke Dio mem ion al ni malkaŝus pri si. Feliĉe, laŭ nia kredo, okazis ĝuste, ke «Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj per la profetoj, en la lastaj tagoj parolis al ni per la Filo» (Heb 1, 1-2). La Eklezio, tio estas la anaro de la kredantoj, ricevis kaj transdonadas al sinsekvaj generacioj la sciigojn pri la faroj kaj vortoj de Dio. Kontraŭ devioj kaj eraroj, ĝi indikis la «biblian kanonon», tio estas la oficialan liston de la libroj, el kiuj konsistas la Biblio.

La Biblio, do, estas la Libro de la Eklezio, kiu ĝin akceptas ne kiel homan parolon, sed kiel parolon de Dio (kp 1 Tes 2,13). El tio oni komprenas la gravan rolon de la Biblio por la kristana vivo: «Nescio de la Biblio estas nescio de Kristo», diris sankta Hieronimo. Kaj en la Dua Ekumena Vatikana Koncilio, la katolikaj Episkopoj deklaris: «La Eklezio ĉiam respektegis la diajn Skribojn, neniam neglektante, precipe en la sankta liturgio, sin nutri per «pano de vivo» el la tablo ĉu de la Dia parolo ĉu de la Krista korpo, kaj ĝin proponi al la fideluloj... Necesas, ke la Eklezia predikado, kiel la kristana vivo mem, estu nutrata kaj regata de la sankta Skribo. Fakte, en la sanktaj Libroj la ĉiela Patro tute ameme venas renkonte al siaj gefiloj kaj konversacias kun ili; en la parolo de Dio, krome, enestas tia efiko kaj potenco, ke ĝi estas subteno kaj forto de la Eklezio, kaj, por ties gefiloj, firmeco de kredo, nutro de animo, pura kaj ĉiamdaŭra fonto de spirita vivo».

Inter la renovigoj de la nuntempa epoko, elstaras la «biblia movado», kiu manifestiĝas en pluraj formoj: uzado de la naciaj lingvoj en la Diservoj; tradukoj (aŭ retradukoj) de la Biblio en centojn da lingvoj kaj dialektoj; publikigo de amaso da libroj kaj revuoj super la Biblio; ĉeestaj aŭ korespondai bibliaj kursoj; rondoj por aŭskulto kaj medito pri la Dia parolo.

La Koncilio rekomendas, ke «la legadon de la Biblio akompanu la preĝado, por ke povu okazi dialogo inter Dio kaj homo, ĉar - kiel diris sankta Ambrozio - kiam ni preĝas, ni parolas al Li; Lin ni aŭskultas. kiam ni legas la Diajn vortojn».

La biblian tekston oni povas legi en pluraj manieroj. Ekzistas pluraj legadoj, ekz.:

fundamentisma (interpreto laŭvorta);

historia-kritika (kion intencis la aŭtoro en sia situacio?);

spirita (kion diras Dio per tiuj vortoj?);

travivada (kio min impresas: plaĉas, ĝenas, riproĉas... ĉe la legado?);

politika (kiun politikan kaj socialan sindevigon postulas de ni la Dia parolo, por la efektivigo de la justeco en la mondo?);

kaj tiel plu...

Ĉu ĉiuj bibliaj legadoj estas same bonaj kaj pravaj? Ĉi tiun problemon espereble ni priparolos en estonta artikolo.

Battista Cadei

al la indekso


 

SKRIBI SURAKVE

 

Evangelizadi la slavajn popolojn, sen ke tiuj havu propran alfabeton. estas kvazaŭ «skribi surakve»: tiel diris Kirilo, forironte kun la frato Metodo al Moravio, por alporti iun kristanismon respekteman de la bono, kiu jam ĉeestis en la radikoj de tiuj popoloj. Ili inventis, tial, iun skribmanieron, kiu havis ankaŭ la meriton kunigi la du tiamajn ĉefurbojn: Konstantinopolon kaj Romon.

«Skribi surakve» ((itale: “Scrivere sull’acqua”) estas la titolo de libro, en kiu Patro Jíří Maria Vesely nove prilumas la agadon de la du Sanktuloj (proklamitaj de Papo Johano Paŭlo la dua «Kunpatronoj de Europo»), precipe dank’ al ĵusaj malkovroj paleografiaj, historiaj kaj arkeologiaj, en la regiono Granda Moravio.

El la riĉa materialo retrovita dum la elfosadoj, en kiuj partoprenis Patro Vesely mem, naskiĝas nova interesigo pri la eksterordinaraj eventoj, kiuj karakterizis la lastajn jarcentojn de la frua Mezepoko; kaj ekstaras, samtempe, la ebla neceso de historia reviziado, kaj multnombraj demandosignoj. EkzempIe: kian heredaĵon alprenis kaj evoluigis, el la romia mondo, la slavaj popoloj? Kian rolon ludis la kristana evangelizado por tiuj gentoj ĉe la limoj de la romia imperio, kaj kiaj rilatoj ekzistis inter slavoj kaj bizanca imperio? Kaj, rilate la religian historion: kia kunligo estis inter la gvid-principo de Kirilo kaj Metodo kaj tiu de Sankta Benedikto, respektive ĉe slavoj kaj en la kadro de la okcidenta kristanaro? Ekzemple: Sankta Adalberto (Vojtĕch), unua Episkopo de Prago, mortinta en 997, estis elstara figuro inter la daŭrigantoj de la agado de Kirilo kaj Metodo; nu, Sankta Adalberto, pure slava, disĉiplo de la du fratoj, estis benediktano, ekkoninte ĉi tiun vivoformon en Romo.

Al tiuj demandoj, kaj al multaj aliaj, klopodas respondi Patro Vesely, kiu revivigas la kronikon de la nekredebla travivaĵo, homa kaj religia, de la du elstaraj fratoj de Tesaloniko, kaj emfazas la ekumenan kulturdimension de ilia apostola misio, kaj evidentigas la meritojn de Metodo, kiu perfeiktigis kaj disvastigis la alfabeton kreitan de Kirilo, mortinta ankoraŭ fruaĝe.

La libro «Skribi surakve» estis eldonita de la eldonejo «Jaca Book», kiu estas preparanta monumentan verkon pri Kirilo kaj Metodo kaj pri la graveco de ilia evangelizado de Eŭropo.

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma-Esperanto).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

INTERNACIA ESPERANTO-PILGRIMADO AL LURDO

(Lourdes, Francio, 5-12.4.1983)

 

La franca sekcio de IKUE (F.K.E.A.) organizas pilgrimadon, kiu havos lokon de la posttagmezo de mardo 5.4.1983 ĝis la posttagmezo de mardo 12.4.1983.

La pilgrimantoj loĝos en la belega «Institution des Soeurs de l'Assomption» (21 av. Antoine Bégučre, F-65100 Lourdes, Francio).

Ĝenerala temo: «Espero en Kristo kaj Lia Dipatrino».

 

Programo:

a) ĉiumatene: Spiritaj Ekzercoj (prelego kaj interŝanĝo) pri la ĝenerala temo, kaj Diservo en Esperanto;

b) posttagmeze:

mardon 5.4.1982: vizito de Lurdo;

merkredon 6.4.1982: vizito de la Hejmo S. Petro (Katolika Helpo);

ĵaŭdon 7.4.1982: eble inaŭguro de la renovigita tombo de Pastro Emile Peltier, kreinto de «Espero Katolika», okaze de la 80-a datreveno de la revuo (1903-1983);

vendredon 8.4.1982: Krucvojo; prelego kun lumbildoj;

sabaton 9.4.1982: Diservo; tuttaga ekskurso al Gavarnie;

dimanĉon 10.4.1982: pilgrimado al Bartrčs kaj Diservo en la paroka preĝejo;

lundon 11.4.1982: partopreno en la procesio de la Sankta Sakramento; lumbildoj pri la vivo de S. Maksimiliano Kolbe.

Kompreneble, kelkaj aliaj Spiritaj Ekzercoj estos prezentataj, kaj ekz. estos preĝata la rozario. Ankaŭ povos okazi specialaj kunvenoj.

La Institucio, kie gastos la partoprenantoj, situas kontraŭ la Groto, kiun oni povas rekte atingi en kelkaj minutoj. Oni disponos pri sufiĉe da libera tempo.

La Esperanto-parolantoj ne preĝas oficiale en Lurdo depost 1953. Ili ne povas preterlasi ĉi tiun okazon!

Jeannine Vincent

 

al la indekso


 

TAIZÉ, SPIRITA RIFUĜEJO

 

Mezvoje inter Klunizo kaj Cistercio (la du konataj monaĥaj centroj, kiuj tiel multe kontribuis je la reformo de la Eklezio), Taizé estas eta franca vilaĝo, ĝis antaŭ nemultaj jaroj preskaŭ neloĝata. Al tiu domaro, dissemita sur monteto, komence de pasinta mondmilito alvenis juna sviso, Roger Schutz. Estis la festotago de Sankta Bernardo (20.8.1940), kaj la maljuna virino, kiu patrinece akceptis la junulon, petegis, ke li restadu.

Ĉi tiu simpla akcepto markis la naskiĝon (unue en protestanta kadro) de tio, kio poste fariĝis la Ekumena Komunaĵo de Taizé, en kiu partoprenas nuntempe okdeko da monaĥoj (pli ol unutrione katolikaj), vivantaj en la vilaĝo sed ankaŭ en Ameriko kaj Azio.

Meze de Taizé troviĝas malgranda romanika preĝejo, probable starigita de la klunizaj monaĥoj kaj nun zorge restaŭrata: sur la ĉefaj vitraloj, modernaj, la Sanktuloj Joakimo kaj Anna (karaj precipe al la orienta liturgio kaj al la popola devoteco) kaj Magdalena, kiu mediteme ridetas. Apude, en malnova dometo, vivas la komunaĵo. Inspirita de la granda monaĥa tradicio, la komuna vivo de la fratoj de Taizé estas formata de la preĝado, kaj, nature, okupita de la laboro kaj de la gastigado, kun forta emo al repaciĝo.

La komunaĵo, tiel, iĝis centro de akceptado kaj renkontiĝoj (aparte multenombraj estas la junuloj), en la divido de la laŭda preĝo kaj en la serĉado de komuneco kaj repaciĝo, inter kristanoj kaj en la homa familio.

Antaŭ proksimume 15 jaroj montriĝis Ěa bezono de pli granda preĝejo, kaj do estis konstruita la preĝejo de la Repaciĝo, meze de la apudvilaĝa verdaĵo. Ĉe la enirejo (en la lingvoj franca, hispana, angla, itala kaj germana), granda kolorpanelo surhavas ĉi tiujn vortojn: «Repaciĝu, enirantoj, patro kun filo, edzo kun edzino, kredanto kun tiu kiu ne povas kredi, kristano kun sia frato». La konturoj de la konstruaĵo estas simplaj kaj severaj, kaj la ornamaĵoj vaste inspiriĝas al la tradicioj romanika kaj orienta: plejparte, zorgis pri tio frato Eric, al kiu ŝuldiĝas la belegaj vitraloj kaj mirinda bildo de la Virgulino.

La gastoj povas elekti, aŭ labori dum unu semajno, aŭ partopreni en meditaj grupoj pri repaciĝo kaj paco. La plimulto, tamen, preferas pliprofundigi la Biblion, per la helpo de frato de la komunaĵo kaj de persona perado. Aliaj decidas vivi, dum unu semajno, en absoluta silentado, kiel ekstera signo de profunda enmemiĝo: la silento estas gardata ankaŭ dum la manĝo, kaj sola escepto estas iu mallonga ĉiutaga interparolo kun frato de la komunaĵo. Aliaj, fine, vivas kelkatempe tutsolaj, en malgrandaj ermitejoj en la arbaro.

Ĉiuj, tamen, havas kelkajn komunecajn momentojn: la preĝadon (matene, meztage, vespere), kune kun la fratoj de la komunaĵo. Ankaŭ tiam, larĝa spaco estas lasata al silentado, alterne kun la kantado de Psalmoj, kun la aŭskultado de la Dia Vorto kaj kun la komuna preĝado. Ĉiuj ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj kelkaj de Afriko kaj Azio estas uzataj.

La preĝado, meztage kaj vespere, estas enkondukita de orgenludado, prizorgata de frato, kiu ŝategas la elstarajn germanajn komponistojn de la 18-a jarcento; malrapide, silente, la preĝejo pleniĝas, kaj por multaj la preĝado komenciĝas per persona meditado.

Post la vespermanĝo, kune kun kelkaj fratoj, la prioro de la komunaĵo gvidas la lastan vesperan preĝon, kaj ekkantas Magnificat antaŭ bildo de la Virgulino.

 

Laŭ Vatikana Radio (25.10.1981).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

APOSTOLO DE LIBANO

 

En ĉi tiu tempo de maltrankvilo, certe multaj loĝantoj de la sortobatita Libano rememoras la figuron de homo amata kaj respektegata tra la tuta lando, la kapucena patro Jakobo de Gazir, mortinta en 1954, kiu, en la unua duono de nia jarcento, prizorgis ĉiuspecajn iniciatojn, precipe favore al la mizeruloj.

En malmultaj jaroj, ekde 1901, patro Jakobo sukcesis fondi densan reton da lernejoj (163, por entute 7.500 lernantoj); starigis 70 franciskanajn komunaĵojn kun 8.000 aliĝintoj, engaĝitaj en helpaj agadoj; verkis mane 24 librojn en araba lingvo; fondis la revuon «La amiko de la familio»; verkis religiajn teatraĵojn kaj popolkantojn.

En la teruraj jaroj de la konkero de Libano fare de Turkio, patro Jakobo starigis la famkonatajn «popolajn manĝejojn», kiuj distribuis ĉiutage po 18 mil porciojn: en 9 monatoj, temis pri 3.600.000 manĝoj.

Li fondis 24 orfejojn, kiuj lernigis manlaborojn al 10 mil knaboj. EI la Sanktejo de la Madono de l’ Maro, sur la monteto Jall-Eddib apud Bejruto, etendiĝis al la tuta landp aranea reto de bonfaraj agadoj: la Franciskanaj Monaĥinoj, fonditaj de Patro Jakobo, kuracas la kronikajn malsanulojn, gastigas orfojn kaj maljunulojn, prizorgas almozulojn. Malfermita al ĉiuj apostolaj rimedoj, Patro Jakobo interesiĝas pri eldonaĵoj, religia teatro, eĉ en kinoarto li serĉas la manieron disvastigi la kredon en Dio kaj en la homoj.

Jam maljuna kaj preskaŭ blinda, li sukcesas starigi mirindan preĝejon sur la monteto Nahr-el-Kalb, krommomata «la ruinoj de la reĝoj» pro tio, ke sur ĝi videblas, gravurite, la nomoj kaj la vivrakontoj de reĝoj kaj armeestroj. Li iĝis legenda homo, kiu superregas sian tempon. Kvankam humila kaj modesta, li estis honorata per altaj insignoj; sur lia tombo estas gravuritaj jenaj versoj en araba lingvo: «Ĉi tie dormas la homo de la karitato, Jakobo, kaj lia memoro transiris en la libron de la eterneco».

La Eklezio malfermis pri Jakobo beatigan proceson, kies laboroj estas jam progresintaj.

 

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma-Esperanto).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

MAKSIMILIANO KOLBE, SANKTA

 

10.10.1982, en la S. Petro-Baziliko, estis proklamita Sankta la pola franciskano Maksimiliano Kolbe, martiro de la karitato, kiu, 14.8.1941, en la nazia koncentrejo Oświęcim/ Auschwitz, fordonis sian vivon por savi tiun de alia kaptito.

«Patrono de nia malfacila epoko»: tiel li estis difinita de Papo Johano Paŭlo la dua. Kaj pri li skribis Daniel Rops: «Lia modela figuro enkarnigas en la plej profunda maniero la revolucion kontraŭ la hororo de nia tempo, en kiu - kiel diris Sankta Francisko - la amo ne plu estas amata».

«Lia nomo restos inter tiuj grandaj» deklaris, antaŭ 10 jaroj, Papo Paŭlo la sesa dum la beatiga ceremonio «kaj ĝi malkaŝos, kiom da moralaj valoroj daŭre troviĝis ĉe tiuj mizeraj amasoj, frostigitaj de la teruro kaj de la senespero. En tiun senliman antaŭcambron de la morto, patro Kolbe portis dian parolon de vivo, kaj iĝis propeka viktimo, sinofero kaj amo».

La dono de sia vivo por famili-patro estis nur la natura kronado de vivo komplete dediĉita al la kredo kaj al la agado. Naskiĝinte en 1894 en vilaĝo apud Lodzo (Pollando), Maksimiliano Kolbe iĝis franciskano 16-jare, vizitis la Gregorian Universitaton en Romo, kaj, malgraŭ sia malfortika korpa konstitucio, tuj aplikis eksterordinaran spiritan forton por realigi elstarajn agadojn, kiajn la «Maria Militistaro» kaj du «Urboj de la Senmakula» (unu apud Varsovio, la alian en Japanio). Unu el liaj karakterizoj estis la moderneco de la agado kaj la adhero al ĉiuj problemoj de la nuntempo. Li estis konvinkita, ke por disvastigi la evangelian mesaĝon oni devas eliri el la sakristioj, fruktuzi la sociajn amas-komunikilojn, kiajn gazetaron kaj radion. «Kiu sukcesos doni al la popolo iun kulturon - li kutimis diri – tiu konkeros ankaŭ ĝian animon».

Tiel li vivigis en Pollando enorman kvanton da religiaj eldonaĵoj, kun organiza kapablo malfacile egaligebla; kaj, samtempe, li travivadis intensan internan vivon, faritan el preĝado kaj sinofero, kaj kun tute speciala kulto por la Madono.

Arestite en februaro 1941, patro Kolbe iĝis numero 16670 en unu el la plej teruraj koncentrejoj, kiu estis difinita de Johano Paŭlo la dua «La Golgoto de la modernaj tempoj».

Hebreoj, protestantoj, katolikoj, ateistoj havis en li kamaradon, amikon kaj apogilon. Iun vesperon, ĉe la fino de julio 1941, unu el la kaptitoj ne plu troveblis: estis klare, ke li forfuĝis; kaj tuj estis elektitaj dek homoj, tute hazarde, kiuj estis kondamnitaj morti pro malsato kaj soifo. Unu el tiuj, konsternita, komencis krii «Mia edzino!... Miaj gefiloj!...»; momenton poste, patro Kolbe petis, ke li mem anstataŭ la mortkondamniton. Li estis kontentigita, kaj kune kun la aliaj li eniris la bunkron de malsato kaj de morto. La antaŭtagon de la Ĉielenpreno de Maria, per injekto de venena acido, la «Kavaliro de la Senmakula» plenumis sian lastan sinoferon.

«En la loko, kie en tiel terura maniero estis piedtretita la homa digno - diris Papo Wojtyła, 38 jarojn poste, genuiĝinte en tiu sama loko, kiu vidis la morton de 4 milionoj da homoj el multegaj nacioj - la venko, akirita per.la kredo, estas la amo».

Patro Kolbe, do, estis proklamita Sankta. La Papo donis la rajtigon je tio, kvankam oni ne registris novajn miraklojn en la tempo post lia beatigo. Kia pli granda miraklo, cetere, ol sia fordono al la aliaj? «La Eklezio de niaj tempoj - diris la Papo - bezonas novan modelon de kuraĝa kredo je Kristo, de sindediĉo al la Madono, kaj de amo kapabla starigi la veran pacon kun Dio kaj inter la homoj de la tuta tero».

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma-Esperanto).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

GREGORIA KALENDARO

 

Antaŭ 400 jaroj, la mondo saltis 11 tagojn: de la 4-a de oktobro oni rekte transiris al la 15-a. Tiel okazis, ke la mortintoj vivis dek tagojn plimulte, dum vivantoj estis senigitaj je la sama kvanto. Sankta Tereza el Avila, ekzemple, pri kiu oni celebras la 400-jaran datrevenon de la morto, mortis, laŭ la natura nombrado, la 5-an de oktobro 1582; sed, laŭ la nova kalendaro de Papo Gregorio la 13-a, ŝi mortis la 15-an, kaj ĝuste la 15-an de oktobro oni celebras ŝian feston.

Papo Gregorio la 13-a decidis, per propra dekreto, la dektagan salton, kaj tiel akiris al si famon; ĝuste pro la kalendara reformo li estas memorigata, kaj ne pro aliaj kvalitoj (ekzemple, li estis tiel sobra, ke por lia manĝotablo sufiĉis ridinda monsumo, kaj tiel aktiva, ke por lia sekretario tute mankis laboro).

Praktike, Papo Gregorio, post kiam amaso da elstaraj homoj (sciencistoj kaj matematikistoj, reĝoj kaj imperiestroj) klopodis fari kalkulojn por korekti la oficialan tempon, decidis ripari kelkajn malgrandajn erarojn faritajn de la egipta astronomo Sosigeno. Tiu, laŭ komisio de Julio Cezaro, kiu volis ordigi la kalkuladon de la tagoj kaj de la jaroj ĉe romianoj, fiksis por la jaro daŭron de 365 tagoj kaj 6 horoj. Reale, la daŭro estas, kontraŭe, 365 tagoj, 5 horoj, 48 minutoj kaj 46 sekundoj. Ĉi tiu malgranda eraro (malpli ol dekduo da minutoj en ĉiu jaro) kun la paso de la jaroj kreis konfuzon precipe ĉe kristanoj, kiuj, ĉiujare, devis fari komplikajn kalkulojn por difini la paskan festotagon, ligitan kun la printempa ekvinokso. La unua Koncilio en la historio de la Eklezio, tiu de Niceo, en 325, estis fiksinta la daton de la ekvinokso je la 21-a de marto; sed, pro la menciita kalkuleraro, je la epoko de Papo Gregorio la 13-a la ekvinokso okazadis je la 11-a de marto. Tial la Papo decidis, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 nomiĝu 15-a de oktobro. Kaj, por ke en la estonteco oni ne refalu en la saman eraron, li ankaŭ enkondukis la superjaron.

Kvankam, per la gregoria kalendaro, oni reakordigis la sunon kaj la tempokalkuladon, ne ĉiuj akceptis la «revolucion»; kelkaj katolikoj eĉ taksis sakrilegia la faron de la Papo, sed entute ili akceptis ĝin. Ankaŭ la protestantoj iel rezistis, sed poste cedis. Rusoj akceptis la ŝanĝon nur en 1918, post la «oktobra» revolucio (kiu, efektive, okazis en novembro}; la lastaj, kiui kapitulacis, estis la grekoj, kiuj nur en 1932 akceptis la gregorian kalendaron.

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma-Esperanto).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

MONDA KONGRESO DE KURACISTOJ

 

Kvar mil katolikaj kuracistoj, venintaj al Romo el 70 landoj, alfrontis dum Kongreso la temojn de la «vivo» kaj de la «morto», la grandajn spertojn de ĉiu homa ekzisto. En la kongreso partoprenis ankaŭ, en harmonio de ideoj, hebreoj kaj islamanoj, budhanoj kaj membroj de aliaj religioj. Kune, ili pritraktis ankaŭ la dramecajn temojn de milito kaj de monda malsato. «Neniu pli ol kuracisto - oni emfazis - profunde sentas la hororon pro la milito kaj sopiras al paco, ĉar neniu pli ol kuracisto scias, kio estas la fizika doloro, la vundoj, la morto». «Militoj - aldonis la itala Episkopo Fiorenzo Angelini, religia animzorganto de la italaj katolikaj kuracistoj - ĉiuj militoj, senkonsidere pri ilia tipo, estas ĉiam instrumentoj de morto. Sed nuntempe, fronte al atomaj perspektivoj, kiuj plej timige enkarnigas la mortodanĝeron, oni devas agadi kun granda firmeco. La kuracistoj substrekas, ke la progreso estas tia nur se ĝi alportas avantaĝon al la vivo. Ne estas progreso tiu, kiu pli facile murdas milojn da homoj».

Ĝuste dum en la Kongreso leviĝadis ĉi tiu alvoko, ankaŭ 59 sciencistoj el diversaj landoj, orientaj kaj okcidentaj, sendis dokumenton al la Papo, emfazante la urĝon preventi iun «atoman brul-oferon de la homaro». «Por la unua fojo en la historio - diras la dokumento - estas eble kaŭzi ruinojn laŭ tiel katastrofaj dimensioj, ke granda parto el la civilizo povas malaperi kaj la pluekzisto mem estas endanĝerigata. Post 1945, la naturo de la militaj operacoj tiel profunde ŝanĝiĝis, ke la estonteco de la homaro kaj de la venontaj generacioj estas en serioza danĝero».

La sciencistoj (inter kiuj troviĝis la Prezidantoj de la Sciencaj Akademioj de Usono kaj de Sovetunio) estis gastoj, dum unu semajno, de la Pontifika Scienca Akademio. El iliaj debatoj elstaris - kiel ili mem skribis al la Papo - ke «la malkonfido kaj la suspektemo, la manko de respekto al la homo kaj al ĝia digno, la skandalo de la malriĉeco, de la malsato kaj de la brutigo, kun enormaj malegalecoj, havas ampleksan disvastiĝon en la nuntempa mondo, kaj estas daŭra kauzo de konfliktoj en situacio ĉiam pli malboniĝanta».

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma-Esperanto).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

ANTAŬ 20 JAROJ LA DUA VATIKANA KONCILIO

 

11.10.1982 plenumiĝis 20 jaroj ekde la dua Vatikana Koncilio, la plej grava eklezia okazaĵo en nia jarcento.

Ni rajtas demandi de ni mem, 20 jarojn poste, ĉu efektiviĝis la esperoj, kiujn oni havis en tiu tago 11.10.1962, kiam Johano la 23-a malfermis la Koncilion: alivorte, ĉu la Eklezio vere renoviĝis, aŭ la Koncilio estis nur efemera ekflamo.

Ne mankas, ĉe kristanoj, tiuj kiuj opinias, ke en la ĵus pasintaj du jardekoj la Koncilio estis «perfidita», «subfosita», «senpovigita», «bremsita», kaj ke la Eklezio daŭre iras laŭ la antaŭaj vojoj, kvazaŭ la Koncilio ne estus okazinta, aŭ ĝi estus estinta nur bela parado.

Por kompreni, kio okazis (aŭ ne okazis) en ĉi tiuj 20 jaroj, oni devas konvinkiĝi, ke la dua Vatikana Koncilio estis evento tute nova en la vivo de la Eklezio, ĉar ĝi markis la finon de la epoko, kiu sekvis la Trentan Koncilion.

Tiu epoko estis, unuflanke, unu el la plej brilaj kaj fekundaj por la katolika Eklezio, pro la «eksplodo» de sankteco, pro la misia fervoro, pro la ekfloro de la religia vivo; sed, aliflanke, ĝi ankaŭ estis epoko markita de akra kaj polemika kontraŭstaro al la protestanta Reformo kaj al la «laika» mondo. Pro la bezono sin defendi, la post-trenta teologio estis «kontraŭprotestanta» kaj «kontraŭmoderna», kaj emfazis precipe tiujn punktojn, kiujn la kontraŭuloj neadis. Tial, kelkaj aspektoj de la katolika vero estis tiel emfazitaj, ke aliaj aspektoj, ne malpli gravaj, estis neglektitaj. Tio kaŭzis malekvilibron en la katolika teologio, kaj ĝenis ankaŭ la ĉeeston kaj la agadon de la Eklezio en la mondo.

Jen du ekzemploj.

La protestantoj neis, ke la Eklezio estas videbla kaj ekstera realo, kaj asertis, ke ĝi estas pure interna afero. Por plibone kontraŭbatali ĉi tiun aserton, la post-trenta teologio emfazis la socian kaj eksteran karakteron de la Eklezio, pretermetante ĝian internan karakteron.

La protestantoj neis, ke ekzistas iu sacerdota ofico, kaj asertis, ke ĉiuj kristanoj estas sacerdotoj; la post-trenta teologio, por plibone emfazi la sacerdotan oficon, nebuligis la komunan sacerdotecon de la fideluloj, kaj do igis la Eklezion tro «klerikeca» kaj metis la laikojn en duarangan pozicion.

 

Kompletigo de la tradicia teologio

 

La dua Vatikana Koncilio - jen ĝia pli profunda signifo - ne celis malagnoskon de la post-trenta teologio, sed kompletigon de ĝi, per ĝusta prilumado de tiuj aspektoj de la kristana vero, kiuj estis restintaj en ombro. Tio koncernis, aparte, kvar fakojn: la ekleziologion; la rilatojn inter Sankta Skribo, Tradicio kaj Eklezia Instruo; la religian liberecon; kaj la rilatojn inter la Eklezio kaj la mondo.

En la kampo de ekleziologio, la Koncilio emfazis la karakteron «misteran» de la Eklezio, kaj substrekis, ke en la «Dia popolo» egalrajte partoprenas ekleziuloj kaj laikoj, interligitaj de «komuneco». Laikoj reakiras la ĝustan lokon, kaj tamen ne estas negataj la specialaj funkcioj de la episkoparo kaj pastraro, kies agado estas je la servo de la kredo de la Dia popolo. Ankaŭ en la rilato inter la Papo kaj la Episkopoj, la Koncilio starigis plibonan ekvilibron, insistante pri la episkopara kolegeco, sed «kun Petro kaj sub Petro». Per la aserto, fine, ke la Eklezio de Kristo «ekzistas» en la katolika Eklezio, sed ke ĝi ne identiĝas entute kun tiu, ĉar pluraj elementoj de sankteco kaj vero troviĝas ankaŭ ekster ĝi, la Koncilio starigis la bazojn por ekumena repaciĝo de ĉiuj kristanaj Eklezioj kaj Konfesioj.

Pri la dua temo, la Koncilio substrekis la ĉefecon de la Sankta Skribo, sed ĝi ankaŭ emfazis, ke la eklezia Instruo havas la taskon aŭtentike interpreti la Sanktan Skribon, tamen por servi al Ĝi, kaj ne por superi Ĝin.

Rilate liberecon (temon tre karan al la moderna mondo), la Koncilio postulis por la Eklezio la religian liberecon, kun pli firma bazo por la rilatoj inter la Eklezio kaj la Ŝtatoj.

Fine, anstataŭ la iama kontraŭstaro inter la Eklezio kaj la moderna mondo, laŭ la Koncilio estiĝu dialogo, agnosko de la respektivaj valoroj, kaj kunlaboro.

 

Daŭre plenumenda tasko

 

Kiel oni vidas, temas pri grandaj novaĵoj, kompare kun la freŝa pasinteco de la Eklezio; ne devas mirigi, do, ke ili pene eniras en la pensojn kaj en la farojn.

Dum la pasintaj 20 jaroj, la Eklezio (kun la Papoj kaj la Episkopoj ĉekape) faris multon por plenumi la indikojn de la Koncilio; sed oni devas honeste konfesi, ke ankaŭ estis kaj estas malfruiĝoj, malrapidoj, timo pri la novo. Tio, tamen, ne aspektu strange: la vivo de la Eklezio ne mezuriĝas laŭ jardekoj, sed laŭ tre pli vastaj tempospacoj. La grava afero estas, ke la Koncilio estu daŭre sentata kiel plenumenda; ke ĝi ne estu okazintaĵo transdonenda en arkivon, sed evento, kiu ĉiutage eniru la vivan konscion de la Eklezio.

 

El artikoloj de p. Giuseppe De Rosa,

verkitaj por la elsendoj de Vatikana Radio de 11 kaj 12.10.1982

El la itala tradukis kaj koncizigis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

KVAR JAROJN POSTE

 

Jam kvar jaroj (kiel flugas la tempo!) pasis de tiu 16.10.1978, kiam la mondo eksciis pri la elekto de Papo «veninta el Lando malproksima».

Tre malmultaj konis lin (eĉ estis malfacile, por multaj, prononci lian nomon); kaj ĉiuj atendis, scivoleme, ke li montru sian agadprogramon.

La gvidliniojn de sia papeco Johano Paŭlo la dua diskonigis tuj, 22.10.1978: «Ne timu akcepti Kriston kaj Lian potencon! Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo! Al Lia sava potenco malfermu la limojn de la Ŝtatoj, la ekonomiajn sistemojn, samkiel tiujn politikajn, la vastajn kampojn de kulturo, civilizacio, evoluo. Ne timu! Kristo scias, kio enestas en la homo! Nur Li scias tion».

La forto, la konvinkiĝo, la pasio, kun kiuj Johano Paŭlo la dua eldiris tiujn vortojn, ne ebligis dubojn pri lia penso kaj lia programo.

La kvar jaroj, kiuj dume pasis, konfirmis tiun unuan impreson: en la mezo de lia zorgemo trovigas la homo: tiu malriĉa, suferanta, timoplena, senigita je siaj fundamentaj rajtoj, milmaniere humiligata, terurigita de sia civilizo mem, senscia pri sia deveno, esto kaj celo.

Anonci al la mondo, kion Kristo faris por la homo, kaj do proklami la homan grandecon kaj dignon, estas la sopiro de la Papo «veninta el Lando malproksima», laŭ kiu la homo, en la lumo de Kristo, estas la kriterio de taksado de ĉiuj sociaj kaj politikaj reĝimoj kaj programoj.

 

Ne sen danĝero

 

Certe, proklami la veron pri Kristo kaj pri la homo ne estas sen danĝero. «Ne ĉiam la Evangelio plaĉas al la homoj - emfazis Johano Paŭlo la dua en Fulda (F.R. Germanio) 18.11.1980 - al la aŭskultanto ĝi povas ŝajni severa legaĵo, kaj tiu, kiu ĝin defendas kaj diskonigas, povas iĝi signo de kontraŭdiro».

La kugloj, kiuj trafis la Papon en Placo S. Petro, konfirmas tion. Eble, iuj opiniis, ke post la atenco malaperos la fido de Papo Wojtyła je la homo; sed la esprimo «la frato, kiu trafis min», per kiu li indikis la atencinton, tuj montris, .ke lia fido estas neskuebla. La tragika epizodo, anstataŭ difekti lian gvidlinion, ĝin pliriĉigis kaj plifortigis. En la aŭdienco de 28.10.1981, la Papo deklaris: «La persona sperto pri perforto sentigis al mi, en pli intensa maniero, la proksimecon al tiuj kiuj, en ĉiu ajn loko de la tero kaj en ĉiu ajn maniero, estas persekutataj pro la nomo de Kristo. Kaj ankaŭ al tiuj, kiuj estas subpremataj pro la sankta afero de la homo kaj de ĝia digno, pro la justeco kaj pro la paco en la mondo».

La popol-amasoj komprenis tion, kaj jen kial li estas tiel entuziasme akceptata ĉie, kien li iras. Pro tio ni akceptu la inviton, kiun Johano Paŭlo la dua eldiris dum sia enoficiĝo: «Preĝu por mi! Helpu min, por ke mi povu servi vinI Amen».

El artikolo verkita de P. Czesław Drazek

por Vatikana Radio, elsendoj de 15.10.1982

El la itala tradukis kaj koncizigis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

KATOLIKOJ EN ALBANIO

 

Revuoj interesiĝantaj pri la religiaj problemoj de la orientaj landoj ricevis kaj publikigis informojn pri la katolikoj en Albanio.

En tiu malgranda lando, radikale ateisma, al la pastroj estas malpermesite plunumi siajn proprajn taskojn, kaj la kredantoj estas tute fortranĉitaj de la publika vivo. Kelkaj pastroj, kiuj kaŝe disservis la sakramentojn en unu domo, estis kaptitaj kaj kondamnitaj al multaj jaroj da punlaboro.

Apud ĉi tiuj maltrankviligaj informoj, rimarkiĝas ankaŭ esperigaj signoj. Kelkaj familioj regule kunvenadas por preĝi, ĉar, kiel skribis unu el ili: «Ni preĝas ne nur por ni mem, sed por ĉiuj kiuj suferis malagrablaĵojn kaŭze de tio. Niaj suferoj purigis nian kredon». En la nordo de la lando kelkaj grupoj de kredantoj petis la remalfermon de la kultejoj (kirkoj kaj moskeoj), kiujn la reĝimo fermis. Kelkaj turistoj krome konfirmis, ke en suda Albanio ili renkontis multajn infanojn kun kristana nomo, malgraŭ tio ke ili naskiĝis post 1976, jaro en kiu estis malpermesite doni al infanoj nomojn apartenantajn al la religia tradicio.

El la itala gazeto «Il Sabato» tradukis kaj koncizigis B. C.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Kun vera plezuro mi tralegis la artikolon «Kial Maria kaj majo» (EK 5-6/1982, p. 70). Neniam mi povis kompreni, kial la katolikoj de Okcidento (aŭ, pli precize, multaj tieaj teologoj kaj animzorgantoj) celas forgesi kaj forgesigi la kulton al Maria, kiel senrajtan aldonaĵon al kristanismo. Kial oni riproĉas kontraŭ ni, poloj, ke ni troigas koncerne la kulton al Dipatrino? Sed, feliĉe, la «popola voĉo» de la okcidentaj fideluloj estas alia. Sufiĉas veturi al Lurdo, Fatimo, Loreto ktp por konvinkiĝi pri tio.

Vere, «Maria ne estas iu neesenca kultocelo, kiu hodiaŭ ekzistas kaj morgaŭ povas ne ekzisti; Maria enestas la misteron mem de Kristo, do Ŝi troviĝas en la kerno mem de la kredo...».

Tamen, aliflanke, oni devas ĉiam memori, ke Maria ne estas ia diino, pli grava ol Kristo mem. La plej bela kaj sankta inter ĉiuj homoj - Ŝi restas nur homo. Do, oni ne povas skribi: «Per Jesuo al Maria», kiel ĉe p. 70 en la citita artikolo. Ĝusta maksimo jenas: «Per Maria al Jesuo», ĝuste tiel, kiel estas skribite en franca lingvo en la bildo mem. Tio estas vera direkto kaj vojo de kristana devoteco. Ĉar ĉiuj formoj de nia religia kulto, inkluzive de tiu al Dipatrino Maria, devas konduki al Dio.

p. Jan Kos, Pollando

 

Ke la klarigo de la bildo en EK 5-6/1982, p. 70, estas nur bedaŭrinda preseraro, mi jam skribis en la tuj posta numero. Mi ankoraŭfoje pardonpetas, ankaŭ en la nomo de la presisto. Antonio De Salvo

 

Mi ĉiam legas ĉiujn liniojn de EK, kio ne estas ia granda heroaĵo. Do mi legas ankaŭ la IKEK-paĝon. Mi esperas, ke Sac. Roger Degrelle ne miskomprenos mian intencon, kaj anticipe mi pardonpetas, se mi eraropinias.

Laŭ la modernaj instrumentodoj oni instruas al la infanoj (laŭ Plena Vortaro: infano ĝis proksimume 12 jaroj) kaj knaboj nur la elementojn de la gramatiko, kaj ĉirkaŭ 300-500 plej oftajn vortojn, kiujn ili uzas preskaŭ ĉiutage.

Nu, mi kelkfoje ne tuj komprenas vortojn, esprimojn en IKEK-artikoloj, resp. kelkaj vortoj certe ne apartenas al la vortotrezoro de infanoj. Jen en EK 5-6/1982: poluri, buntos, konflikto, kortenero, tutapude, releviĝanta, poezi-flanke, nuro sovaĝeja, trista pleno, aĉo pleja, ĉieas, ve’ alvortas, geknaboj treaj. Mi tiel pensas, ke infanoj ne konas ĉi tiujn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lernolibroj por plenkreskuloj, eĉ ne en vortaroj. Se infanoj ne komprenas sian IKEK-paĝon, nur helpe de plenkreskuloj, kiel ili povu respondi kaj kompreni tion, kion Jesuo diras al ili? Kaj kiel ellerni malfacilan poemon nekomprenatan de ili? Ree mi petas pardonon, se mi erare vidas la IKEK-paĝon.

Por fini:

Pregu por la paco,

ke per dia graco

regu ĉie amo,

estu gajo, sano.

S. Nagy, Hungario

 

Dankon pro la mencio en EK de la «Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj», okazinta en Rimini (Italio) por la tria fojo, dum pasinta aŭgusto (v. EK 8-9/1982, p. 129).

Mi volas aldoni, ke la ĉijara Mitingo (en kiu partoprenis pli ol 300 mil gejunuloj, prizorgataj de 1.300 junaj gevolontuloj) evidentigis, ke temas pri granda okazo por renkontiĝo inter personoj el diversaj landoj, kulturoj, ideologioj, kiuj havas homunan pasion por la homo kaj lojalan amon al la vero.

Ĝuste ĉar ni troviĝas antaŭ io, kio superregas la intereson de unuopuloj kaj de grupoj, montriĝas la kapablo je senpaga sindevigo, tia estas je solidareco, sur internacia skalo.

Por pliaj informoj pri la celoj de la Mitingo, pri la venontjara programo, pri eventuala partopreno, ktp, oni skribu en Esperanto al:

Meeting per l’Amicizia fra i Popoli, Rimini/ Forlě, Italio.

Ne limigu vin je simpla gratulo, sed petu informojn; se la reago estos sufiĉe multnombra kaj internacia, oni povos eniri tiun gravan aranĝon.

Antonio Gambuti, Italio

 

al la indekso


 

ĈIU KRISTANO DEVAS ESTI MISIISTO

 

Nia kara Prezidanto petis, ke mi prizorgu kaj kunordigu la por-misian agadon de IKUE. Kaj mi danke akceptis lian proponon. Do mi turniĝas al vi, karaj IKUE-anoj, kun granda fido.

Verŝajne multaj el vi legis la mesaĝon de la Papo okaze de la 25-a datreveno de la Encikliko «Fidei Donum». Vi certe rimarkis, ke la Papo konsideras tre valora kaj necesa la agadon de la laikoj ĉe la flanko de la pastroj; ne nur la agadon de tiuj laikoj, kiuj laboras en misiaj landoj, sed de ĉiuj kristanaj laikoj. La fakto, ke ili estas baptitaj kaj kristanaj, signifas, ke ili estas misiistoj.

Kelkaj legantoj eble diros: «Mi preĝis por la misioj kaj oferis monon en la por-misia tago». Mi respondas: «Kiel ni ne estas kristanoj nur unu tagon en la jaro, tiel ni ne estas misiistoj nur en la por-misia tago; ĉi tiu tago devas esti por ni stimulo kaj vekilo por plifortigi nian amon al la misiistoj, kaj al ĉiuj homoj kiuj ankoraŭ ne konas la Evangelion, kvankam ankaŭ por ili Kristo oferdonis sian sangon».

Ĉu vi scias, ke preskaŭ tri miliardoj kaj duono da homoj ne estas kristanaj? Kion ni faras, por ke realiĝu la deziro de Kristo? Ni devas ne forgesi, ke la misiistoj ofte laboras en tre malriĉaj landoj, do ili bezonas la helpadon de la kristanoj de niaj landoj, kiuj (malgraŭ siaj problemoj) estas en pli bona situacio.

Kiam ni deziras sendi mondonacon al la misioj pere de IKUE, ni sendu ĝin al la Centra Oficejo.

Mi kore salutas vin kaj viajn familiojn.

Sac. Felice Ruaro

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

AKLE (Aŭstria Katolika Ligo Esperantista), aŭstria sekcio de IKUE, fariĝis 70-jara; fakte, ĝi estis fondita en septembro 1912, okaze de Eŭkaristia Mondkongreso en Vieno. (Raportis W. Mudrak)

 

Fine de septembro, la agado «Pakaĵoj al Pollando» transpasis la limon de mil senditaj pakaĵoj. La iniciato daŭras por ĝisfine fruktuzi la eblecon sendi senpage donacajn pakaĵojn de Italio al Pollando.

La kampanjo ne nur sukcesis doni ian materian helpon, sed ĝi ankaŭ (kaj precipe) atingis du aliajn celojn: ĉe poloj, certigi ke la alilandaj katolikoj interesiĝas pri ili kaj ne forgesas Pollandon; ĉe italoj, ebligi la starigon de frataj rilatoj kaj plivastigi la personajn horizontojn al supernaciaj dimensioj.

Estas emocie tralegi la kopiojn de la korespondaĵoj interŝanĝataj okaze de tiu vere unika «ĝemeliĝo». La poloj tre dignoplene aludas pri siaj malfacilaĵoj, kaj ĝojas pro la frata interligo; la italoj tre ofte emfazas, ke ili iamaniere klopodas reciproki helpon, kiun ili ricevis fare de poloj dum la milita periodo, en la tempo de kaptiteco; multaj priskribas epizodojn, en kiuj montriĝis aparta humaneco, kaj kelkaj eĉ malkaŝe atestas, ke ili ŝuldas al poloj sian transvivon.

En ĉi tiuj kontaktoj, Esperanto ludas (kvankam formale ne rimarkite) gravan rolon. Supozeble io restos ankaŭ kiam la kampanjo finiĝos; cetere, jam pluraj italoj komencis korespondadon kun polaj familioj kaj lern(et)as Esperanton. (Raportis D. Magnani kaj A. De Salvo)

 

Pro malfacilaĵoj, la katolika Esperanto-Rondo de Bydgoszcz (Pollando) kunvenas malpli ofte, sed ĝi ne rezignis. Ĝis la fino de 1982 estas planataj 3 renkontiĝoj, la duan dimanĉon de ĉiu monato, kaj en junuaro 1983 havos lakon la tradicia oblato-vespero kun kanto de Esperant-lingvaj kristnaskaj kantoj. (Raportis J. P. Bieliński)

 

Dum kunveno en la Esperanto-Domo de Antverpeno (Belgio), 9.10.1982, estis decidite fondi landan sekcion de IKUE sub la nomo «Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Belgio».

Pastro A. Beckers akceptis la prezidantecon. La estraro konsistas el jenaj membroj: H. Audenaert (landa reprezentanto de IKUE), sekretario; B. Poterucha, E. Paesmans, R. De Clerck, J. Masson.

La celoj de la Ligo estas pligrandigi la membraron de IKUE en Belgio, kaj propagandi Esperanton en katolikaj lernejoj kaj organizaĵoj. (Raportis H. Audenaert)

 

La Sekretario de IKUE (Antonio De Salvo) estis promociita Ĉef-referendario de la itala Konto-Kortumo (Supera Juĝista Instanco pri publikaj financoj). La promocio estis decidita, anstataŭ kun la motivigo «pro plenumita deĵortempo», kun la pli ŝatinda indiko «pro farita selekto»; kaj en la listo de la promociitoj De Salvo okupis la unuan lokon.

La suprajn informojn ni ne donas pro malmodesteco, sed nur por pruvi, ke eblas zorgi samtempe pri Esperanto kaj pri sia ĉiutaga laboro.

 

Por la unuopa membro, estas pli-malpli indiferente pagi jam nun la kotizon por 1983, aŭ atendi ankoraŭ semajnojn aŭ eĉ monatojn. Certe, la unuopa membro ne riĉiĝos per la interezoj, kiujn li povos gajni pagante kun malfruo. Por IKUE, kontraŭe, estas tre grave ricevi baldaŭ la monon de la kotizoj, aŭ almenau scii kun precizeco, kiom da membroj estos en la nova jaro. Kiel jam dirite alian fojon, oni ne povas presi superfluajn ekzemplerojn de EK, kaj, aliflanke, estas ĝene troviĝi sen sufiĉaj kopioj en kazo de malfruaj aliĝoj (en la kuranta jaro, ekzemple, kiam la Centra Oficejo de IKUE sukcesis ricevi la liston de la polaj membroj, 29.9.1982, montriĝis, ke sekve de multaj novaj aliĝoj ne sufiĉis por ĉiuj la numero 3/1982 de EK).

Pro tio, ni varme petas, ke:

1) oni bonvolu pagi tuj;

2) oni bonvolu sciigi pri la farita pago la Centran Oficejon en Romo;

3) se oni decidas ne realiĝi por 1983, oni tion komuniku ne lastmomente, sed tuj.

 

La polaj katolikaj Esperantistoj pli kaj pli mirigas pro sia agemo, malgraŭ la konataj cirkonstancoj.

En la tagoj 25-26.9.1982 kunvenis en Częstochowa pli ol 250 Esperantistoj el ĉiuj polaj regionoj (plejnombre el Varsovio).

Sabaton 25.9.1982 okazis S. Meso en la Kapelo de la «Nigra Madono», kun partopreno de la varsovia koruso «Muzilo», kaj vespera Diservo en la Papa Salonego.

Dimanĉon 26.9.1982, la kunveno (kies nomo estis «Esperantistaj Preĝtagoj») malfermiĝis, je la 7-a matene, per la IKUE-himno «Reĝino de l’ Paco»; poste oni preĝis Rozarion, sub la gvido de la organizanto, la IKUE-estrarano P. Józef Zielonka (oficiala animzorganto de la polaj katolikaj Esperantistoj).

Sekvis prelego de P. Zielonka pri la temo «La rolo de Maria en la vivo de la Nacio».

Post legado de telegramo en Esperanto sendita de Mons. Władysław Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio, P. Zielonka prezentis la organizan agadon de la pasinta jarperiodo, substrekante la plimultiĝon de la «Esperantistaj Oazoj» kaj la sukceson de la okazintaj «Spiritaj Ekzercoj» en Pieniężno kaj Gostyń.

Laŭvice raportis ankaŭ la reprezentantoj de la unuopaj Oazoj.

Sekvis S. Meso en Esperanto, kuncelebrita de pluraj Pastroj sub la gvido de P. Zielonka, kiu ankaŭ eldiris la homilion.

Post la diservo elpaŝis la 4-voĉa gea koruso “Muzilo” el Varsovio, kiu prezentis duonhoran kant-preĝon, varme aplaŭdate.

La posttagmeza tempo estis dediĉita al Krucvojo sur la klostraj remparoj, sub la gvido de P. Zielonka kaj kun amasa partopreno.

Post priparolo de kurantaj organizaj aferoj, la «Preĝtagoj» finiĝis per la kantado de adiaŭa preĝo. (Raportis Wiesław Tomaszewski)

 

Ŝuldiĝas al Prof. Gaudenzio Pisoni el Novara (Italio), Komitatano de IKUE, tre bela traduko de «Elektitaj Sonetoj» de la roma poeto Giuseppe Gioachino Belli, publikigita pasintan septembron de la Eldona Kooperativo «Esperanto». En la redaktado de la plaĉa volumo kunlaboris, interaIie, du pliaj IKUE-anoj, Antonio De Salvo kaj Michela Lipari, kiuj helpis koncerne grafikajn demandojn.

 

Ĝis nun, IKUE povis oferti tre malaltpreze ekzemplerojn de «Biblio», ĉar antaŭ kelka tempo ĝi havis la ŝancon akiri malgrandan stokon je favoraj kondiĉoj. Tiu stoketo nun elĉerpiĝis, kaj okaze de kontaktoj kun la «Biblia Societo», evidentiĝis, ke novajn ekzemplerojn oni povos ricevi nur laŭ prezo tre pli alta ol iam.

 

La Komisiono de IKUE pri atribuo de la Stipendio «Pentekosto» (Magnani, Ruaro, De Salvo), ekzameninte detale la alvenintajn petojn, decidis asigni la stipendion, por la akademia jaro 1982-83, al Mulamba Kabutakapua el Zairo (Afriko), studento pri Sciencoj de Socia Komunikado ĉe la Pontifika Universitato «S. Tomaso» en Romo.

La samaj komisionanoj decidis asigni stipendion laŭ nomo «Resurekto» (kies statuto estas detale prilaborata), por la akademia jaro 1982-83, al John Crasta el Hindio, studento pri Filozofio ĉe la sama Universitato «S. Tomaso».

S-ro Mulamba Kabutakapua (kiu parolas la francan, la italan kaj la germanan, kaj intensive lernas Esperanton) ankaŭ ekloĝas, de 20.10.1982, ĉe la Centra Oficejo IKUE; tial eblas antaŭvidi fiksan horaron de malfermo al la publiko de la C.O.: ĉiutage, escepte de dimanĉo, inter la 16-a kaj la 17-a horo.

 

Ankaŭ la alia stipendiulo, John Crasta, eklernas Esperanton. La samo okazas ĉe mag-ino Maria Stefanek el Pollando, nuntempe loĝanta en Romo, kiu povus iĝi, en la estonteco, kunlaborantino de la C.O. laŭ tria stipendio («Senmakula»), ankoraŭ ĉe la komenco de monkolektado. Donacoj tiucele estas ege bonvenaj!

 

De maldekstre: J. Crasta. D. Magnani, M. Stefanek, M. Kabutakapua, A. De Salvo (Foto Sarandrea)

 

 

 

21.10.1982 la Prezidanto kaj Sekretario de IKUE (Magnani kaj De Salvo) vizitis la Vic-Sekretarion de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, Mons. Luěs Alessio, kaj prezentis al li la rezultojn de la laboroj de la Liturgia Komisiono, siatempe starigita por revizii la Esperantlingvajn mestekstojn.

Evidentiĝis, dum la afabla interparolo, la oportuno (se ne la bezono) de pliaj dokumentoj kaj formalaĵoj fare de IKUE. La tuton oni aranĝos komence de novembro.

 

La Dumviva Membro de IKUE Sac. Patrick Coveney, apartenanta al la Diplomatia Servo de la Sankta Seĝo, estis translokita de la Ŝtata Sekretariejo al la Nunciejo en Nov-Delhio (Hindio).

 

28.9.1982 P. Riccardo Di Prinzio parolis kelkajn minutojn pri Maksimiliano Kolbe kaj Esperanto, durm la monata kunveno de la pastraro de Pescara (Aprutio, Italio), en la preĝejo «S. Antono de Padovo». La prelegeto okazis laŭ invito de la Episkopo de Pescara, Mons. Antonio Iannucci.

Post la kunveno, P. Di Prinzio disdonis kopiojn de dokumentoj pri Esperanto en rilato kun la katolika Eklezio (artikolon aperitan en «Osservatore Romano», rajtigon je celebrado de S. Mesoj en Esperanto, ktp). Sep pastroj aĉetis Esperanto-gramatikon.

 

5.10.1982 P. Riccardo Di Prinzio mallonge intervenis dum kunveno aranĝita en Chieti (Aprutio, Italio), en la Aŭlo de la Fakultato pri Medicino, fare de la regiona sekcio de la katolika laborista organizo ACLI. Lige kun la temo de la kunveno («Kulturo kaj laboro, kiaj rilatoj?»), P. Di Prinzio evidentigis la avantaĝojn, kiujn migrantaj laboristoj povus havi el la kono de Esperanto por eniĝi en la laboran medion de aliaj landoj.

 

7.10.1982 P. Riccardo Di Prinzio estis intervjuita pri Esperanto, dum 7 minutoj, ĉe la loka televida stacio «Tele Max» de Lanciano (Aprutio, Italio).

 

En la posttagmezo de 10.10.1982, grupo de geesperantistoj vizitis en Krakovo (Pollando) la tombon de la Patrino de S. Maksimiliano Kolbe, kaj tie preĝis kaj kantis Anĝeluson. Sekvis, en la preĝejo «S. Stefano», S. Meso honore alla nova Sanktulo, celebrita da P. Józef Zielonka. Post la Meso kantis la koruso «Kamea», kaj s-ino Witosława Mazur recitis poeziaĵon. (Raportis Franciszka Bardecka)

 

Radio Vatikana (R.V., Esperanto, Piazza Pia 3, I-00193 Roma, Italio) daŭre atendas korespondaĵojn de Esperantistoj. Monata programkajero senpage ricevebla laŭ peto.

 

al la indekso


 

IOM PRI ESPERANTO

 

Oni povus skribi pri Esperanto ne nur iom, sed volumojn (ĉu «maliom»?), ja ĝi baldaŭ estos centjara, kio estas la pruvo de ĝia vivkapableco. Laŭ kelkiuj, Esperanto jam venkis, kaj ili tion pruvas per «seriozaj ekzemploj»; laŭ aliuloj, ĝia venko estas ankoraŭ malproksima. La vero ree troviĝas meze. Por atingi la «finan venkon» estas bezonataj de tempo al tempo rezultoj, atingaĵoj, «seriozaj ekzemploj».

La sorto, estonteco de IKUE, pli ĝuste tiu de la Katolika Esperanto-movado, dependas de tio, kiel ĝi povos kontribui al la realigo de la celoj de la Eklezio. Ĉu ĝi trovos sian lokon interne de la Eklezio kaj entreprenos tiajn taskojn, kiujn nur ĝi - aŭ ankaŭ ĝi, sed pli efike, pli facile - povas realigi helpe de komuna lingvo. Tiujn terenojn ni devas serĉi kaj trovi, kaj tiam oni bezonos Esperanton. Pri tio ni cerbumadu, ja temas pri la plua evoluo. Unu el ĉi tiuj terenoj estas sendube la libro-eldonado (vidu Ĉinion kaj la spiritistojn). Ekzemple: Papa instruo en Esperanto, kiu estas komprenata en ĉiu lando, kie vivas esperantistoj. Per kiu alia lingvo estas realigebla tio?

Antaŭ jaroj mi proponis fondi «Societas amicorum Esperanto» (au Esperanti?) por la ekleziuloj, ĉar estas episkopoj, kardinaloj kaj multaj ekleziuloj, kiuj simpatias Esperanton, sed pro mil kaŭzoj ili ne povas okupiĝi pri ĝi, sed volonte donus sian nomon al la noblaj celoj de la Katolika Esperanto-movado. Ĉu ili venu al ni? Ĉu ne estus pli efike, se la katolikaj esperantistoj skribus rekte al Vatikano? Ja, la Papo diris: vi devas rekte veni al mi! (EK 5-6/1982). Do, ni faru tion, kion li diris. Oni nur devas scii, al kiu aŭ kien adresi la leteron?

Eklezio estas renoviĝanta, kaj ĝi komencis dialogon kun la kristanaj eklezioj. Kial Vatikano ne volas dialogi kun la katolikaj esperantistoj? Kiel voki al si la atenton? Ili kritiku kelkajn dogmojn, tio tuj disvastiĝos kaj ili estos certe priaŭskultataj. Kompreneble ŝerce mi diris tion, sed ni havas la rajton ekscii, kiaI Vatikano aŭ nur kelkaj, sed gravaj, personoj ne volas eĉ aŭdi pri Esperanto, en kiu Meso estas celebrata kaj komprenata de la ĉeestantaj fideluloj, kvankam ili havas la plej diversajn gepatrajn lingvojn. Por tion ekscii la plej racia solvo estas la dialogo.

Aperas la demando: kiuj kun kiuj?

S. Ĉapody, Hungario

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Sac. Ludwig Thalmaier, F.R. Germanio;

† S-ro Friedrich Dünisch, Aŭstrio;

† S-ro Albin Makowski, Pollando (pri li aperis artikolo en EK 5-6/1982, p. 75). Delegacio de esperantistoj de Bydgoszcz partoprenis lian enterigon; Esperantlingva S. Meso je lia intenco estas aranĝata.

 

al la indekso


 

SOVETUNIO: MIL JAROJ DA RUSA KRISTANISMO

 

La rusa ortodoksa Eklezio celebros, en 1988, la unuan miljaron de sia bapto, kaj, en 1989, la saman jubileon de la starigo de la rusa patriarkeco.

La preparaj laboroj komenciĝis en 1980 per sesio de la Sankta Sinodo, kiu starigis komisionon kun la tasko plani la kalendaran de. la celebradoj. 24.7.1982. (en la festotago de Sankta Ĉefdukino Olga, «egala al la Apostoloj, konvertintino de sia popolo, kiu en ŝia bapto baptiĝis») la komisiono kunsidis, prezidate de patriarko Pimen mem, por aprobi la principajn liniojn de la plano.

El ĉi tiu elpaŝo, kaj el la laboro de la grupoj komisiitaj pri la apartaj aspektoj de la preparo (teologia, historia, eklezi-jura, ekumena, por-paca), evidentiĝis la graveco atribuita al la iniciato kaj precipe al ĝia ekumena flanko. Malgraŭ polemikaj aludoj pri Okcidento kaj ĝiaj Eklezioj, la «Sankta Rusio» ne rezignas tion, kion ĝi taksas sia vokiĝo, tio estas la vokiĝon al universala misio.

Rimarkinda estas ankaŭ la temo de la kunligo inter Ruslando kaj Eklezio: popolo kaj ŝtato (laŭ preciza aserto de patriarko Pimen) konsistigas, en ligo kun kristana fakto, «nedisigeblan korpon», kiel - cetere - estas en la loka tradicio.

 

El «Il Regno-attualitŕ» 16/1982, trad. B. C.

 

al la indekso


 

BIBLIO: LA LIBRO DE LA LIBROJ

 

Ne estas facile difini unuvorte, kio estas la Biblio. Ĝi ne estas unu libro, sed pluraj; ĝi ne estis verkita per unu fojo. sed skribata laŭlonge de pluraj jarcentoj; ĝi havas ne unu aŭtoron, sed plurajn (oni eĉ povas diri: tutan popolon); ĝi havas ne unu lingvon, sed almenaŭ tri: hebrean, aramean kaj grekan; ĝi estas ne rektalinia, simpla, ĉiamklara, sed ripeta, foje malfacila kaj sinkontraŭdira.

Ĝia unua libro (Genezo) ne estis verkita kiel unua; la samo validas ankaŭ pri la sinsekvo de la ceteraj. Ilia sinsekvo, tamen, havas ian logikon: libroj historiaj, profetaj, saĝecaj; poste Evangelio, kaj, fine, la aliaj novtestamentaj libroj: entute, 73 libroj.

Ĉiuj scias, ke la Biblio dividiĝas en du partojn: Malnova kaj Nova Testamento. La unua parto, de Genezo ĝis Malaĥi, konsistas el 46 libroj; la dua, de Mateo ĝis Apokalipso, el 27. Plejparto de la malnovtestamentaj librapj estas verkita hebree; kaj de la novtestamentaj, greke.

Kiam ni diras: «Biblio», ni uzas greklingvan vorton, kiu signifas: «Libro». Fakte, laŭ hebreoj kaj kristanoj, Ĝi estas la Libro en eminenta senco: ĝi havas gravecon unikan, ĝi estas Dia libro. En la Biblio ni trovas la parolon kaj la historion de Dio en liaj rilatoj kun la homaro.

 

El «Missioni Consolata»; el la itala tradukis B.C.

 

al la indekso