Enhavo de Espero Katolika numero 8-9/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: La Papo benis la flagon kaj la agadon de la katolikaj esperantistoj

 

 

 

 

 


 

PROTOKOLOJ DE LA KUNVENOJ

DUM LA 39-A IKUE-KONGRESO EN LILLE, 17-23 JULIO 1982

 

lundon, 19.7.1982. Estrara kaj Komitata Kunsido

 

Ĉeestas: pastro A. Beckers honora prezidanto de IKUE, pastro L. Bourdon, pastro F. Gruić, pastro B. Eichkorn, pastro P. Kele, s-ino E. Kubiak, s-ino A. Casey, s-ro R.-C. Colas, s-ro S.P. Smits. Ankaŭ ĉeestas s-ro G. Maertens (ano de IKUE kaj prezidanto de U.E.A.).

S-ro Maertens estas invitata por proponi la planojn kaj ideojn, kiuj devus akompani kaj anonci la centjaran ekzistadon de la lingvo Esperanto en 1987. S-ro G. Maertens prezentas la planojn por la venontaj jaroj ĝis inkluzive 1987. Por la efektivigo de tiuj planoj kupola organizo devas esti starigata, ĉar tiu efektivigo ne estas afero de nur U.E.A. Dum la Germana Esperanto-Kongreso en Münster oni jam priparolis tion; oni starigis tie komisionon, kiu fondos la kupolan organizon; el IKUE ani atendas ankaŭ reprezentanton kaj anstataŭantan reprezentanton.

Flanke de IKUE devus esti formata «patrona komitato», konsistanta el la plej elstaraj personoj el la eklezio kaj la socio. P. Beckers proponas episkopojn esperantistajn (ekz. Miziołek kaj Pichler). S-ro Maertens daŭrigas: por 1983 oni pensas pri starigo de fonduso por la jubilea jaro (1987). Sendube ĉi tio devas esti anoncata en «Espero Katolika». Diskuto ekestas pro la malfacilaĵoj de pago de oriento al okcidento de Eŭropo. S-ro Maertens respondas, ke devas esti unu fonduso, sed ke tiu fonduso povas havi plurajn fontojn, ekzemple ankaŭ en orienta Eŭropo.

En 1984 oni devus finverki la historion de IKUE kaj eldoni specialan numeron (aŭ specialajn numerojn) de «Espero Katolika». Cetere, grava punkto por tiu jaro estus la ordigo de la kotizoj por IKUE; al tiu ordigo apartenas adaptado de la diversaj kotizoj al la landaj vivkondiĉoj kaj vivniveloj. En 1985, eldono de memoriga medalo aŭ monero por membroj aŭ nemembroj de IKUE. S-ro Maertens sugestas, ke tiu medalo estu eldonata ekzemple en orienteŭropa lando, por tiel superi la transpagipovajn problemojn. Pri la bildoj sur tiu medalo aŭ monero oni povas jam nun studi.

En 1986: eldono de poŝtmarko de la Vatikana Ŝtato; tia poŝtmarko estus agnosko de nia lingvo. En la sama jaro oni forsendu leteron al ĉiuj episkopoj en la mondo por peti subtenon al la celebrado de la jubileo de Esperanto. P. Beckers rimarkigas, ke li sendis leteron al ĉiuj episkopoj kiuj ĉeestis la Koncilion (en latina lingvo). P. Gruić timas ke multaj ne legos tiun leteron. S-ro Maertens eksplikas ke la nun proponata letero havos alian karakteron ol la letero de pastro Beckers.

En 1987: la unua numero de «Espero Katolika» devas esti jubilea numero. Plue en la sama jaro povas okazi katolika konferenco ĉe Unesko en Parizo; ni ekhavos la eblecon kunveni tie per la helpo de la ĝenerala direktoro, s-ro M’Bow. Cetere povas okazi aliaj Esperantistaj konferencoj.

Do, ĉi tio estas la laborplano ĝis 1987.

Se Vi akceptos, mi enŝovos la fiksitan planon en la ĝeneralan laborplanon de la kupola organiza komitato kiel kontribuon de IKUE. Vi devas mem proponi personojn. P. Beckers: «Ni devas priparoli ĉi tion kun niaj du Esperantistaj episkopoj Miziołek kaj Pichler». P. Eichkorn demandas pri la ĉeesto dum kunvenoj de la reprezentanto kaj de la anstataŭanta reprezentanto. Li pledas por la ĉeesto de ambaŭ personoj. Li diras, ke por la informado estos pli bone, ke ambaŭ ĉeestas; la informado estas plej grava, ĉar miskomprenoj povas facile ekesti. Li cetere demandas, kiom ofte oni kunvenos.

 

S-ro Maertens respondas, ke oni kunvenos malofte; eble en la komenca periodo po unu fojon en jaro. El la kupola organizo oni starigos laborkomitaton, kiu grade pli ofte kunvenos.

 

P. Eichkorn demandas, kie oni kunvenos. S-ro Maertens respondas, ke oni ankoraŭ ne scias tion. Eble ie en la mezo de Eŭropo. P. Gruić sugestas Hungarion aŭ Aŭstrujon. Li cetere demandas, ĉu ekzistas bona eldono de la Nova Testamento. Oni mencias, ke antaŭ kelkaj jaroj estis apartaj kajeroj de la Nova Testamento. Li demandas, ĉu ĉi tie estas unu ekzemplero. Diskuto ekestas pri la demando, ĉu oni bezonas novan eldonon. P. Eichkorn proponas ke ni restu ĉe la tagorda punkto, do ĉe la laborplano por la rememorigo de la centjara ekzistado de Esperanto.

 

P. Eichkorn demandas, kiajn taskojn havos la membroj de la «honora komitato». S-ro Maertens respondas, ke oni prezentos la liston de la membroj ĉe la registaraj instancoj kaj tiel plu. Eble la Papo povas fariĝi membro de la «Patrona Komitato». P. Beckers eksplikas, ke la Papo - antaŭe estinte pola episkopo - tre favoras Esperanton. S-ro Maertens proponas, ke oni unue nomu la kandidatojn al la kupola komitato, kaj post tio oni oficiale petu la personojn por la Patrona Komitato, por eviti, ke oni proponas  tro multe da personoj por tiu Patrona Komitato. Ĉiu persono povas esti proponata de IKUE, ĉar la Patrona Komitato estas tute neŭtrala. Al la fonduso povas ankaŭ kontribui ne-Esperantistaj instancoj, ekzemple en la kadro de la historio de IKUE aŭ de eldono de nova misalo. Eble organizoj kiaj «Caritas» kaj «Ostpriesterhilfe» povas helpi ĉe la transpago de mono. S-ro Maertens daŭrigas, pledante por la eluzado de la temo de la venonta jaro, nome la rekta komunikado inter la popoloj pere de Esperanto. La jaro de komunikado ankaŭ temas pri la fluo de novaĵoj tra la mondo.

 

Plue oni parolas pri la «ekstereŭropigo» de la movado, ekzemple disvastigo ĝis Sud-Ameriko kaj Azio.

 

Plue oni priparolas la aspekton de «Espero Katolika». P. Bourdon demandas al si, ĉu eblas la aspekto de «Monato» aŭ eble «El Popola Ĉinio». S-ro Colas dubas pri tio pro la financaj ebloj.

 

P. Eichkorn demandas pri la internaciaj konferencoj ĉe Unesko. S-ro Maertens diras ke devas ĉeesti sufiĉe da personoj por okazigi sukcesplenan konferencon. La temo de tiuj konferencoj estos libere fiksotaj. Ili okazos versajne en la someraj monatoj.

 

S-ro Maertens daŭrigas, parolante pri la agado de la Eŭropa Esperanto-Unio por enpenetri la instancojn de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo.

 

P. Beckers dankas s-ron Maertens pro lia ĉeesto kaj liaj proponoj. Je 15.40 h s-ro Maertens forlasas la kunvenon; la kunveno estas daŭrigata je 16.15 h.

 

P. Eichkorn laŭtlegas la leteron, envenintan de p. D. Magnani, la prezidanto de IKUE, kiu ne povas ĉeesti ĉi tiun kongreson. El tiu letero sekvas diskuto pri la valideco de la proponoj aŭ decidoj de la Dalfsena Kongreso. S-ro Colas rimarkas, ke gravaj decidoj devas esti bone pripensitaj :kaj preparitaj. P. Eichkorn rimarkas, ke tagordo mankas kaj demandas al si kiel decidi. La rolo de la Plenumkomitato estas denove priparolata. Debato estas ankaŭ pri la Kongresa Regularo. P. Beckers eksplikas ke la Kongresa Regularo ne devas esti kontraŭa al la Statutoj, sed ke ĝi iras «trans» la Statutoj. La nuna Regularo estas la tria eldono kaj nun ĝi finfine devas esti definitiva.

Priparolata estas la afero de la konsekriĝo de la movado al Maria; oni konsentas, ke ĉi tio estas la afero de nur IKUE. P. Bourdon diras, ke li konas plurajn protestantojn, kiuj havas la saman ideon kiel ni. «Oni bezonos interŝanĝi ideojn». P. Eichkorn bedaŭras ke pro la ekumenismo ekumenaj Diservo kaj renkontiĝoj fariĝas «sensukaj». Oni konstatas, ke la granda plimulto estas por la konsekriĝo al Maria. Poste oni laŭtlegas la envenintan leteron de p. Magnani. Oni bedaŭras la neĉeeston de la prezidanto de IKUE kaj oni demandas al si kion fari. Tio rilatas same al la sekretario kaj al la kasisto. Oni sugestas ke oni devas protesti, sed ĉe kiu; «Ĉe la prezidanto» diras la honora prezidanto. Li (la honora prezidanto) pledas por la restado de p. Magnani kiel prezidanto de IKUE. S-ro Colas rimarkas, ke prezidanto devas esti akompanata kaj helpata de vicprezidanto(j) kaj de sekretario; li ne devas fari ĉion sola. Oni timas ke p. Magnani prenas sur sin tro multe da taskoj. Oni priparolas la malfacilaĵon kaj eble la neeblecon por kunvenigi la tutan estraron. Tia kunveno okazis nek en Luksemburgo, nek en Dalfsen, nek en Romo, kiam ĝi estis planata ekster la kadro de iu kongreso; ĝi ne okazas dum ĉi tiu kongreso.

La demando estas kion fari sen kulpigi homojn, ĉar ĉiuj havas siajn laborojn kaj taskojn. Oni priparolas ankaŭ la decidon okazigi la kongreson en Lille. La pasintan jaron oni atendis multajn polojn kaj multajn aliajn, kiuj trapasos Lille irante al la Universala Kongreso en Antverpeno. Oni bedaŭras ke estis tro malmulte da publikeco pri la IKUE-kongreso. P. Beckers proponas ke ni okazigu ĉi tiun jaron, aŭ en la printempo de la venonta jaro, estrarkunsidon por diskuti la proponojn faritajn de s-ro Maertens. En ĉi tiu rilato p. Eichkorn ripetas sian proponon kunveni en Sudtirolo. Ĝis la la de novembro oni devas sin anonci. La kunveno povas okazi de la 27a aŭ 28a ĝis la 30a aŭ la 31a de decembro 1982 en Sankta Magdalena, malgranda urbo en norda Italujo.

Je la 18.00a h. la kunveno finiĝas.

 

Mardon, 20.7.1982, 14.30 h. Estrara kaj Komitata Kunsido

 

Ĉeestas p. F. Gruić, p. B. Eichikorn, s-ro R.-C. Colas, p. A. Ciccanti, s-ino E. Kubiak, p. P. Kele, s-ino A. Casey, s-ro S.P. Smits, p. A. Beckers kaj p. L. Bourdon.

Diskutotaj estas la punktoj proponitaj de s-ro Maertens.

 

Reprezentantoj en la kupola komitato

P. Eichkorn proponas kiel unuan por la reprezentanteco de lKUE en la kupola komitato p. Beckers. La lastnomita mem notis la nomojn: Eichkorn, Ciccanti kaj Smits.

P. Eichkorn proponas p. Beckers, sed tiu diras ke li estas tro maljuna; li naskiĝis en 1908. Estas necese, ke la reprezentanto havu bonajn rilatojn kun personoj/ gvidantoj el la Esperanto-movado. P. Eichkorn volas kunlalabori sed ne esti la reprezentanto mem. Kaj li sugestas, ke estu tria reprezentanto. Poste p. Beckers petas p. Gruić; tiu lasta respondas, ke por li ekzistas praktikaj problemoj. Fine p. Beckers akceptas esti listigata, kondiĉe ke la anstataŭanto prenu parton de la tasko. La nomitaj personoj akceptas iun taskon, kondice ke IKUE kaj IKUE-anoj helpos en la plenumo de iliaj taskoj.

Denove estas parolate pri estrarkunveno en Sankta Magdalena (Sudtirolo), kiun p. Eichkorn proponis. Tiu kunveno povas esti estrar- (kaj komitat-) kunsido.

 

Nomoj por la Patrona Komitato.

La landaj movadoj devas nomi la diversajn kandidatojn por tiu Komitato. Tiuj kandidatoj devas esti altrangaj personoj el la Eklezio kaj socio, kiuj favoras Esperanton. Ili ne bezonas esti membroj de IKUE. La Papo certe estu kandidato por tiu Komitato, ĉar montriĝis, ke li forte favoras Esperanton, kvankam li ne povas montri tion pro siaj kunlaborantoj.

La Papo estus dirinta al De Salvo: «Aranĝu estrarkunvenon en Romo en 1983, aŭ aranĝu kongreson en Romo; tiam ni havos la okazon havi renkonton». Krom la Papon landaj grupoj proponu personojn el siaj landoj.

 

La starigo de fonduso okaze de la jubileo.

Ĉi tiu fonduso servos interalie al la eldono de Nova Testamento, nova misalo, la historio de IKUE. Tiu fonduso povas havi du kontojn, kaj en la okcidento kaj en la oriento. Do la fonduso servos por ĉiuj kaj ĉiaj eldonoj kaj tiel plu okaze de la 100-jara ekzistado de Esperanto. Estos necese, ke ni propagandu la celojn de la fonduso por ekhavi kontribuojn.

Oni parolas pri la jam ekzistantaj tekstoj de la Nova Testamento de pastro Wannemakers; sed tiu verko ne estas kompleta kaj ordigita. P. Beckers proponas, ke oni informiĝu pri la tekstoj de p. Wannemakers kiuj nun troviĝas en universitata biblioteko en Nimego, Nederlando. Eble oni povas peti fotokopiojn de tiuj manuskriptoj (ne-presitaj kaj neeldonitaj).

 

Preparo de la historio de IKUE.

P. Beckers proponas p. Ciccanti kiel redaktoron por la publikigo de la historio de IKUE. P. Ciccanti proponas Korytkowski el Pollando. P. Eichkorn timas malfacilaĵojn ĉe redaktoro loĝanta en orienta lando, pro la longdaŭra poŝta vojo kaj la fidindeco de la konektoj. La nomo de Hoen (Nederlando) kaj s-ino Durenkamp (ankaŭ Nederlando) estas menciataj. Oni kontaktos ilin.

 

Adapto de la kotizoj al la vivkondiĉoj en la diversaj iandoj.

Oni konsentas, ke en ĉiu lando estu mencio de la kotizo en la landa monunuo. Tiu kotizo devas esti laŭ la vivkondiĉoj en la lando, kaj ĝi devas esti interkonsentita kun la aliaj landoj kaj la estraro de IKUE.

 

“Ekstereŭropigo” de IKUE.

P. Eichkorn demandas, kion povas fari por ni s-ino Grattapaglia en Brazilo. Ĉu ŝi povus sendi artikolojn/ informojn al ni, kaj ĉu ni povus sendi informmaterialon al ŝi? Oni devas agi simile kiel UEA, ekzemple per la fondo de oficejo en Sudameriko. Eble ni povus sendi kromajn ekzemplerojn de “Espero Katolika” por disdoni tie.

 

La preparo de medalo en 1985,

P. Ciccanti sin proponas por prepari la fabrikadon de la medalo; oni pensas pri la apogo de la Papo por eldoni tian medalon kun lia bildo.

 

Letero al ĉiuj Episkopoj.

Diskuto ekestas pri la demando, kiu skribos la leteron; oni pensas al la vortoj de s-ro Maertens, ke IKUE faru tion kaj ne la kupola komitato.

 

Jubilea numero de “Espero Katolika” en 1987.

Oni proponas tion al la redaktoro de la organo por pripensi tion. El la fonduso oni povas finance subteni specialan numeron.

 

Katolika Konferenco en Parizo en 1987.

Pri kio oni parolos, demandas p. Beckers. Oni povas peti kontribuojn de la samideanoj. Oni aludas la nomon de la episkopo de Parizo, monsinjoro Lustiger. Ĉu li favoras Esperanton?

 

Je 17.00 h. la kunsido estas daŭrigata, nun ankaŭ en ĉeesto de s-ro Harris (Britujo). P. Bourdon laŭtlegas la decidotajn punktojn por la ĝenerala kunveno, kiu estos okazigata vespere.

 

Mardon 20.7.1982, 18.20 h. Ĝenerala Kunveno

 

P. Beckers malfermas la kunvenon. Li citas la proponojn de la estraro, transprenitajn disde s-ro Maertens de UEA.

La kunveno akceptas la proponojn; p. Muller (Belgujo) aldonas, ke oni devas pli bone prilabori la proponon pri la «ekstereŭropigo» de IKUE; li diras ke ĝenerale la lernolibroj estas «eŭropecaj». Iu ĉeestanto pledas por kontaktoj kun la islamanoj.

Poste oni okazigas la eblecon por raporti pri la situacio en la diversaj landoj.

Belgujo: p. Beckers: sufiĉe bona situacio.

Britujo: s-ro Harris: malbona situacio; «la Papo parolas tiel bone angle ke li ne bezonas Esperanton».

Ĉeĥoslovakio: p. Beckers: raportas pri vizito al Aleš Berka en Ĉeĥoslovakio.

Francujo: s-ro Colas: bedaŭrinde ne antaŭenpaŝoj.

Germanujo: p. Eichkorn: sciigas, ke d-re Kondor pro profesiaj laboroj ne povis veni. En Heilbronn estis spiritaj ekzercoj; aranĝoj en Sudtirolo (Italio).

Hindio: p. Bourdon raportas.

Hungario: p. Kele.

Italujo: p. Ciccanti: la revuo «Katolika Sento», kaj «Eŭropa mitingo» en Rimini, dum kiu li povis atentigi pri Esperanto.

Jugoslavio: p. Gruić: estas 60 membroj; en kunveno en Djakovo ĉeestis 18 personoj; li agadas por la enkonduko de Esperanto en seminariojn.

Nederlando: s-ro S.P. Smits raportas. Ne multe da progreso. Kunlaboro kun aliaj E-organizoj.

Norvegio: s-ino Kubiak: en Norvegio estas nur kelkaj IKUE-anoj, se ne du: ŝi kaj s-ro Murak.

La raportado estas interrompita pro la horo.

 

Ĵaŭdon 22.7.1982. 14.00 h. . Daŭrigo de la Ĝenerala Kunveno

 

P. Bourdon malfermas; li pliklarigas faktojn pri la 4a Esperantista pilgrimado al Banneux, Belgujo; tiu pilgrimado okazos je la 12a de septembro 1982; estos preĝoj, Sankta Meso kaj prelegoj. Plue estas pensoj pri pilgrimado al Lurdo (Francujo). En tiu lasta loko estas entombigita pastro Peltier; venontan jaron la revuo «Espero Katolika», fondita de P. Peltier, ekzistos 80 jarojn; p. Bourdon havas kontaktojn kun la respondeculoj de la tombo de pastro Peltier tie.

 

Lanĉiĝis ideo por preĝo por la movado, unu rozarion por Esperanto ĉiun tagon, certan dekon por Esperanto.

 

P. Bourdon citas la proponojn de s-ro Maertens. Diskuto estas farata pri la revuo. Kelkaj opinias, ke ĝi estas tro unuflanka, direktita laŭ la romaj cirkonstancoj. Aliaj diras, ke la redaktoro devas esti ĉefredaktoro, kiu ricevas artikolojn el pluraj landoj ekzemple kiel la redaktoro de «Monato». P. Eichkorn esprimas grandan dankon al la redaktoro, s-ro De Salvo, pro lia multa kaj bona laboro. Oni aplaŭdas!

 

Koncerne la ekumenismon, p. Bourdon pritraktas la planojn de Dalfsen por kune studi la Biblion en malgrandaj grupoj; tiaj grupoj plifaciligos la pli grandajn kunvenojn. La afero estos decidita de la estraro.

 

Radio Vatikana estas menciata; oni montras la programlibreton kaj oni petas la membrojn foje reagi al la elsendoj.

Granda danko estas ankaŭ direktata al p. Cadei de Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana kaj al liaj kunlaborantoj.

P. Jacobitti estas tiurilate ankaŭ nomata pro lia fordona laboro al la elsendoj.

 

Poste s-ino Casey raportas pri la situacio en Usono. Nun estas 24 membroj de IKUE en Usono. Ŝi akcentas la malfacilaĵojn organizi iun renkonton por tiom malmulte de membroj, loĝantaj dise en la lando. Sed estas loka kunlaboro, ankaŭ en San Diego, apud kiu urbo ŝi loĝas.

 

Ĉe la fino de la kunveno p. Beckers dankas p. Bourdon kaj liajn kunlaborantojn pro ilia laborego por ĉi tiu kongreso en Lille. Li denove esprimas sian bedaŭron pri la neĉeesto de la estraranoj.

Fine li proponas okazigi venontan kongreson en Romo por ekhavi la okazon de renkonto kun la Papo.

Post ĉi tiuj vortoj la Kongreso estas formale fermata.

 

Protokolis: S.P. Smits, Nederlando

 

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR OKTOBRO

 

Ĝenerala: por ke la kristanoj, laŭ la ekzemplo de S. Tereza de Avila, plimulte praktiku spertojn de meditado kaj de preĝo.

Misia: por ke la Landoj, ĝis nun nomataj «misi-bezonaj», iĝu «misi-donaj» favore al aliaj Landoj.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR NOVEMBRO

 

Ĝenerala: por tiuj katolikoj kiuj, allogite de la progreso de la nuntempa materiisma kaj konsumisma socio, perdis la senton pri Dio kaj pri sia eterna destino de gloro.

Misia: por ke la popola religiemo helpu la progreson de la kristana vivo, precipe en la Vikariejoj kaj en la Apostolaj Prefektejoj de Latin-Ameriko.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR DECEMBRO

 

Ĝenerala: por ke ciuj homoj servu al la afero de la paco, respektante la liberecon.

Misia: por ke la Eklezioj de Azio proponu al la Universala Eklezio la riĉecon de sia kontemplada tradicio.

 

al la indekso


 

ALDONOJ, KLARlGOJ KAJ KOREKTOJ

AL LA KONGRESAJ PROTOKOLOJ

 

Mi sentas la devon atentigi pri jenaj aferoj, en rilato kun la protokoloj de la IKUE-Kongreso en Lille (cetere, tre lerte kaj laŭdinde verkitaj de s-ro Smits):

1) Jam nun ekzistas iu «adaptado de la IKUE-kotizoj al la landaj vivkondiĉoj kaj niveloj». Sufiĉas kalkuli la efektivan valoron de la 350 zlotoj petataj por Pollando, aŭ de la 12.000 italaj liroj, aŭ de la 60 francaj frankoj, por konvinkiĝi, ke ili tute ne egalas al la baza kotizo de 22 svisaj frankoj.

2) Persone (sed mi povas erari), mi tute ne vidas la celon kaj la utilon de memoriga medalo; certe, tute alia temo estus la eldono de oficiala monero fare de iu Ŝtato, sed mi opinias, ke estus pli saĝe resti kun la piedoj surtere kaj ne revi pri neeblaĵoj (kiaj la eldono de Esperanto-poŝtmarko fare de Vatikano!).

3) Laŭ mi, letero al la tutmonda Episkoparo havos seneon nur se ĝi estos akompanata de konciza dokumentaro pri la katolika Esperanto-agado, kaj se ĉio estos en bonkvalita nacia lingvo (ne en latino kaj des malpli en Esperanto!). Kompreneble, tia iniciato postulas sufiĉe da laborfortoj (por redakti la materialon, traduki al diversaj lingvoj, presi, enkovertigi, adresi kaj forsendi), kaj precipe multe da mono.

4) Mi tute ne povas antaŭvidi, kiu estos Redaktoro de «Espero Katolika» en 1987; mi eĉ esperas, ke tiu ne estos mi. Do, al mi estas superflue noti, kion la Redaktoro faru post 5 jaroj.

5) Tute same, ne estas eble scii, kiu estos la Ĝenerala Direktoro de UNESKO en 1987; kaj, cetere, mi forte dubas ĉu UNESKO estas efektive la plej taŭga instanco por konferenci pri la katolika Esperanto-agado.

6) La karitataj instancoj, menciitaj en la protokolo (Caritas kaj Ostpriesterhilfe) , tute ne havas la celon subteni kulturan agadon, do oni ne atendu de ili helpon en rilato kun tiu aspekto de la IKUE-aktiveco.

7) La «ekstereŭropigo» de la movado estas jam de kelkaj jaroj unu el la celoj de la IKUE-agado. Estas signife, pri tio, ke IKUE jam nun havas relative altan procentaĵon da membroj en estereŭropaj landoj (eĉ en landoj, kie UEA mem ne havas firman bazon, ekz. Tajvano, Popola Ĉinio, Kolombio). La kerna problemo, tamen, ne estas kiel interesigi al Esperanto la ekstereŭropanojn, sed per kiuj monaj rimedoj kontentigi la oftajn petojn de ekstereŭropanoj, kiuj arde dezirus okupiĝi pri Esperanto, sed kiuj havas ekonomiajn problemojn por pagi aliĝkotizojn kaj aĉeti librojn (similajn problemojn, cetere, oni daŭre spertas ankaŭ kun parto el Eŭropo).

8) Ankaŭ mi ŝatus pli imponan aspekton de «Espero Katolika»; sed mi rajtas nur revi, dum la financaj rimedoj je dispono estos tiuj nunaj, kaj dum la laborfortoj venos nur el kelkaj homoj, eĉ diaspore vivantaj (pri tio: ĉu oni havas ideon, kiom da pagitaj kunlaborantoj estas ĉe la redakcio de «El Popola Ĉinio»?).

9) Verdire, ne nur la Prezidanto, la Sekretario kaj la Kasisto de IKUE ne ĉeestis la Kongreson, sed ankaŭ la du Vicprezidantoj kaj preskaŭ ĉiuj Estraranoj kaj Komitatanoj.

10) Oni akuzas min kaj pastron Magnani, ke ni ne plenumis la «decidojn» de la Kongreso 1981 en Dalfsen. Sed, detale:

a) la kunfandiĝo de Estraro kaj Komitato en unu solan organon estas rekte kontraŭ la Statuto;

b) la «decido» aĉeti mil ekzemplerojn de «La Nova Testamento» laŭ la protestanta eldono estis alprenita en Dalfsen sen antaŭanonco, sen funda pritrakto de la afero (tiel ke, poste, eĉ pluraj el la «decidintoj» deklaris sin kontraŭ tiu «decido», aŭ eĉ miris, ke tiu «decido» estis alprenita, kvazaŭ ili estus aliloke dum la dalfsena diskutado), sen konsulti la «Ekumenan Komisionon» (kio nepre estis bezonata, ĉar ja temis pri engaĝiĝo de IKUE en la reeldonadon kaj en la disvastigadon de protestanta versio), sen antaŭtrakto de la financaj aspektoj de la afero, kaj sen esploro pri la efektiva ebleco loki mil ekzemplerojn de bindita libro en la malgranda sidejo de IKUE;

c) la balotoj por la novaj organoj ne povis esti starigitaj ĝis nun pro pure praktikaj malfacilajoj (interalie, ĉar oni ne konas la situacion de la polaj membroj, kiuj verŝajne konsistigas unu trionon el la membraro; ĉar multaj okcidentanoj pagis por 1982 nur meze de la kuranta jaro; ĉar la landaj asocioj ne proponis kandidatojn; ĉar, malgraŭ eksplicita punkto en la tagordo de la Ĝenerala Kunveno, oni ne difinis la regulojn por. efektivigi la balotojn, kaj oni ne nomis la voĉkontrolantojn).

11) Ne estas ĝuste, ke «tagordo mankis». La propono de tagordo estis dissendita sufiĉe frue; la definitiva tagordo estis sendita eksprese al la kongres-organizanto (P. Bourdon) kaj al la veturpova Vicprezidanto (P. Degrelle), kiu tamen ne partoprenis la Kongreson proteste pro la malĉeesto de aliaj; la alia Vicprezidanto, P. Gotter, jam de jaroj silentas, kaj cetere li loĝas en Pollando, de kie li ne povus veturi al la Kongreso. Mi estas certega, ke la tagordo atingis la Kongreson, kune kun mia raporto (poste aperinta en EK 7/1982), car mia raporto troviĝas inter la aldonaĵoj al la kongresa protokolo, kvankam ŝajnas, ke oni ne pridiskutis la raporton mem (povas esti, do, ke tute same oni ne atentis, ke tagordo ja ekzistas).

12) Konkrete: laŭ mi ne estas esence, ke la Prezidanto, Sekretario kaj Kasisto ĉeestu la Kongreson; estas pli esence, ke ili efektive kaj efike laboru. Cetere, estus ĝuste plendi se tiuj personoj, dum ili ne partoprenas la lKUE-kongreson, ĉeestus aliajn Kongresojn en eksterlando; sed tia ne estas la situacio. Laŭ la Statuto de IKUE, Prezidanto povas esti anstataŭata de Vicprezidanto, kiu certe ne devas atendi la morton de la Prezidanto por plenumi funkciojn (kaj mi ege bedaŭras, ke P. Degrelle, ricevinte la taskon anstataŭi la Prezidanton, proteste ne faris tion).

13) Persone, pro familiaj kaj profesiaj kaŭzoj, tre malfacile mi povas partopreni longdistancajn aranĝojn (cetere, Romo situas je ĉirkaŭ 700 kilometroj de la landlimo; tio signifas, ke simple por eliri el Italio mi devas iri pli longan vojon ol bezonate de la mez-eŭropaj esperantistoj por trairi plurajn landojn). Aliflanke, kiam la Prezidanto kaj mi lanĉis la ideon pri Estrara kaj Komitata kunveno en Romo, deklaris sin pretaj veni nur kelkaj homoj (krom, nature, la Prezidanto, la Sekretario kaj la Kasisto).

14) Kiom koncernas min, mi estas preta rezigni pri ĉiuj funkcioj en IKUE kaj retiriĝi, se tia estas la deziro de la IKUE-anoj. Certe gajnos el tio mia sano.

15) P. Magnani ne faras ĉion sola. Ĉiun semajnon ni interparolas telefone almenaŭ duonhoron (el niaj privataj aparatoj, do sen kostoj por IKUE!); kaj ĉiuj pli gravaj aferoj estas diskonigataj al la Estraranoj, kaj ofte ankaŭ al la Komitatanoj de IKUE (alia problemo estas tio, ke nur kelkaj kutimas respondi).

16) Ankaŭ mi bedaŭras, ke ne estis sufiĉe da propagando pri la IKUE-Kongreso; sed pri tio certe ne kulpas mi. Sufiĉas diri, ke malgraŭ insistaj petoj mi nur tra nerekta vojo sukcesis akiri la kongresan programon; kaj ke mi publikigis ĉion, bon mi ricevis (sed la reston mi ne povis inventi).

17) Mi klopodos ĉeesti la Estraran/ Komitatan kunvenon en Sudtirolo/ Alta Adiĝo, sed mi ne povas tion nepre promesi: unue ĉar la festa periodo ne estas la plej oportuna; due ĉar Sudtirolo/ Alta Adiĝo estas limregiono pli ol 700 km for de Romo.

18) Por ke la Papo povu pli facile kaj eksplicite montri sian favoron al la movado, estas bezonataj daŭraj personaj kontaktoj, kiaj tiuj jam de kelkaj jaroj prizorgataj de P. Magnani (kiu, cetere, ĉiun monaton veturas al Romo, je propraj kostoj kaj pasigante du sinsekvajn noktojn surtrajne, por flegi kontaktojn kun la romaj ekleziaj instancoj: kaj kompense de tio li ricevas nur plendojn en la kongresaj protokoloj, sen eĉ unu aproba vorto!).

19) IKUE jam de kelkaj jaroj sendas sian revuon al «Bona Espero» (Grattapaglia) en Brazilo. Cetere, mi estas persona amiko de familio Grattapaglia. Sed tute alia demando estas, kion povas fari «Bona Espero» por IKUE, ĉar ja tiu iniciato, cetere laŭdinda, tute ne havas religiecan karakteron. Eble estus pli guste demandi, kion povas fari IKUE por subteni la agadon de P. Urbaitis (landa reprezentanto de IKUE) kaj de aliaj latinamerikaj aktivuloj (ekz. s-ro Jorge Velŕsquez G. el Kolombio), per la limigitaj rimedoj je dispono kaj per eventualaj fondusoj.

20) La fondo de IKUE-oficejo en Suda Ameriko aspektas iom tro memfiera postulo, se oni konsideras la homajn kaj monajn disponeblecojn. Se, tamen, per la vorto «oficejo» oni intencas esprimi la ideon de informo-centro, tiaj oficejoj jam ekzistas, ĉe la unuopaj landaj reprezentantoj (alia demando estas, kiel fruktigi pli multe la ekzistantan reton de landaj reprezentantoj).

21) Kiel jam dirite, ŝajnas al mi nerealece plani jam nun, kion oni faru el 1987. Eble estus pli fruktodone zorgi pri la nunaj kaj pri la baldaŭaj problemoj. Rilate Konferencon en Parizo kun prelego de Mons. Lustiger, ŝajnas al mi, ke oni devus antaŭe esplori lian sintenon al Esperanto (kaj oni ankaŭ devus diveni, ĉu li estos Ĉefepiskopo de Parizo ankaŭ en 1987).

22) Efektive, mi ĉiam sentis min ne Redaktoro, sed Direktoro de «Espero Katolika». Tio signifas, ke mi ne pretendas monopoligi ĝian spacco, kaj mi ĉiam aperigis la ricevitajn artikolojn, nur kondiĉe ke ili estu komuninteresaj kaj verkitaj en komprenebla lingvo. Alia demando estas la bedaŭrinda fakto, ke praktike nur malmultaj (ĉiam la samaj!) kontribuas al la revuo. Oni sendu artikolojn el pluraj landoj (mi ripetas: kun komuninteresa enhavo, do ne kun pure loka intereso), kaj certe mi aperigos ilin. Mi povas konsenti, ke la revuo estas iom tro «unuflanika», en la senco ke ĝi respegulas miajn principojn; mi mem malŝatas tion, sed por tion eviti ekzistas nur du vojoj: aŭ oni trovas alian Direktoron, aŭ oni pli multe kunlaboras en la verkado.

23) Mi notis la deziron pri Kongreso en Romo (kvankam mi devas emfazi, ke al mi la Papo diris absolute nenion, des malpli ke mi okazigu Kongreson en Romo! La ĝusta prezento de la afero estas legenda en EK 5-6/1982, p. 77). Tamen, antaŭ ol respondi, mi devas esplori multajn lokajn detalojn, inkluzive la sintenon al la afero fare de la romaj esperantistoj, kaj la hotelan situacion (Romo estas turisma celo dum la tuta jaro, des pli ekde la enoficiĝo de Papo Johano Paŭlo la dua; kaj mi absolute ne okazigus Kongreson denove en «Domus Pacis», pro kelkaj nepozitivaj spertoj dum pasintaj aranĝoj). Krome, oni devus decidi la periodon (prefere en komenco de julio aŭ en septembro, por eviti la grandan varmon kaj la dezertecon de la urbo).

Antonio De Salvo

 

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ S-ro Pedro Marqueta Roy, Hispanio;

+ Mons. Annibale Bugnini, Italio (siatempe, li montris simpation al la Esperanto-movado, okaze de la streboj por atingi la aprobon de la Liturgio en Esperanto: cetere, ĝuste li havis la taskon subskribi la leteron, per kiu la Sankta Seĝo unuafoje rajtigis la esperantlingvan celebradon de la S. Meso);

+ Mons. Emilio Biancheri, Italio (li montris grandan simpation al la katolikaj esperantistoj, kiam li estis, antaŭ kelkaj jaroj, Episkopo en Rimini);

+ S-ro J. T. Allan, Novzelando;

+ S-ino Ludomira Kielpińska, Pollando (76-jara, de 60 jaroj aktiva en la Esperanto-movado).

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

ESPERANTISTOJ ĈE LA PAPO

 

Sen troigi la faktojn, mi deziras informi pri la rezultoj de niaj streboj okaze de la vizito de la Papo al San Marino kaj Rimini, 29.8.1982.

Mi nur prezentas la faktojn, lasante la komentojn al la leganto. Cetere, ĉiu eventuala sukceso ne estis persona, sed grupa kaj movada, ĉar multaj kunlaboris.

 

 

FOTO     Dum la vizito de l’ Papo en S. Marino

 

 

 

En San Marino, la klopodoj de la IKUE-anino Prof-ino Marina Michelotti ne sukcesis atingi, ke ŝi povu persone alparoli la Papon; sed ŝi tamen sukcesis evidentigi Esperanton, ekspoziciante bonvenigajn skribaĵojn en la Internacia Lingvo. Laŭ atesto de la Episkopo de Rimini (Mons. Locatelli), la Papo haltis, ridetis kaj laŭtlegis la Esperanto-vortojn («Esperantistoj de San Marino bondeziras fraternecon (*) kaj amikecon inter la popoloj; ĝojas pro vizito de Via Sankteco»).

 

En Rimini, jam tuj surprizis nin plaĉe la aparta mencio, kiun Mons. Locatelli faris pri ni dum la bonveniga alparolo al la Papo. Antaŭ 300 mil homoj, en ĉeesto de ĉiuj Episkopoj kaj pastroj de la regiono, Mons. Locatelli diris interalie:

«La granda kvanto da homoj, kiu amasiĝas ĉirkaŭ la Altaro, sin prezentas per si mem: ĝi estas mia Eklezio de Rimini, kune kun multegaj kiuj gastas ĉi tie pro feriado aŭ kunveno. Ĉar Rimini estas ŝatata sidejo por kongresoj pri la la grandaj realoj ekleziaj kaj civilaj; mi pensas pri la Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj, pri la ĉiujara renkontiĝo de la movado «Renoviĝo en la Spirito», de la novkatekumenuloj, pri la grupo de la Katolikaj Esperantistoj, ktp».

La vortoj de la Episkopo estas legeblaj, cetere, ne nur en la dioceza gazeto «Il Ponte» de 5.9.1982, sed ankaŭ en la vatikana ĵurnalo «Osservatore Romano» de 30.8.1982!

Sed la ĉefa okazintaĵo, por nia movado, estis la aliro de du geesperantistoj al la Papo mem. S-ro Antonio Gambuti kaj f-ino Carla Boga havis la taskon prezenti al la Papo, por ke Li benu ĝin, unu el la multaj pakaĵoj, kiujn la itala sekcio de IKUE havigas al Pollando. Temis pri pakaĵo donacita de Mons. Locatelli mem, adresita al la oficiala animzorganto de la polaj Esperantistoj, p. Jόzef Zielonka. La du geesperantistoj estis tre afable prezentataj al la Papo fare de Mons. Walter Pasolini, kiu ludis gravan rolon en la envicigo de la oferdonantoj.

Ricevinte klarigon pri la pakaĵo, la Papo afable ridetis kaj dankis. Tiam f-ino Boga petis: «Sankta Patro, bonvolu beni nian flagon!», kaj sternis sur la pakaĵon katolikan Esperanto-flagon (Ĉi tiu faro, ne antaŭvidita en la programo, kaŭzis iom da ekscitiĝo ĉe la organizantoj).

La Papo silente rigardis, dum pluraj sekundoj, la verdan flagon kun blanka kruco en la verda stelo; poste, tre malrapide, pesante la vortojn, kun granda energio, Li respondis en itala lingvo: «Benedico la vostra bandiera... e la vostra attivitŕ!» (**);

Malgraŭ la emocio, s-ro Gambuti diris: «Sankta Patro, ni tre ŝatus, ke Vi mem akceptu ĉi tiun leteron» (temis pri la letero, kiu akompanis la pakaĵon, kaj kiu, laŭ la organizaj planoj, estus devinta iri en la manojn de la helpantoj de la Papo). Johano Paŭlo la dua afable akceptis la leteron. Tiam, f-ino Boga kuraĝis aldoni (daŭrigante la eksterprograman interparolon): «Sankta Patro, la katolikaj Esperantistoj humile petas aŭdiencon ĉe Vi». La Papo denove longe silentis, kaj fine ripetis plurfoje en itala lingvo: «Una cosa per volta... Una cosa per volta...» (***).

Post la ceremonio, la Papo trairis la homamason. Tiam la geesperantistoj flirtigis la flagon; la Papo rimarkis ĝin, turniĝis al ĝi per tre aminda rideto, kaj plurfoje kapjesis.

Antaŭ ol fini ĉi tiun malgrandan kronikon, mi volas atentigi pri la Mitingo por Amikeco inter la Popoloj, katolika (precipe junulara) aranĝo jam konata je eŭropa nivelo, kiu meritis la papan viziton. En la kadro de la Mitingo ankaŭ okazis informa prelego de p. Albino Ciccanti, pri «Esperanto, vivrimedo por la homo», laŭ la ĉeftemo de la Mitingo, kiu ĉijare okupiĝis pri la homaj vivrimedoj. Oni povis konstati antaŭeniĝon; pasintjare, ja, la organizantoj de la Mitingo rajtigis nur la eksponadon de kelkaj Esperanto-gramatikoj ĉe la oficiala librovendejo (ĉijare, krom la menciita prelego, oni ankaŭ rajtigis la starigon de granda skribaĵo «Esperanto» super Esperanto-libroj ekspoziciataj en la librovendejo).

Sed ankau sendepende de tio, la Mitingo meritus pli da atento fare de la Esperantistoj, precipe eŭropaj. Se oni kunvenus en ĝia kadro, rilatante al la ĉiujara ĉeftemo, oni povus pli efike prezenti la Esperantan proponon por la interkompreniĝo kaj amikeco inter la popoloj (cetere, la Mitingo - malgraŭ sia malriĉeco kaj la kunlaboro de multegaj volontuloj - elspezis 25 milionojn da italaj liroj por la tradukistoj).

Laste, mi deziras inviti la legantojn skribi al la Episkopo de Rimini (Mons. Giovanni Locatelli) kaj al la Direkcio de la Mitingo, gratulante pro ilia agado, kaj menciante, ke la koncernajn informojn oni ricevis dank’ al Esperanto.

Sac. Duilio Magnani, Italio

 

(*) Pli ĝuste, fratecon.

(**) Mi benas vian flagon... kaj vian agadon!

(***) Unu aferon post la alia... Unu aferon post la alia...

 

FOTO     Dum la vizito de l’ Papo en S. Marino

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

En la plenplena preĝejo «S. Aleksandro» en Varsovio (Pollando), 27.6.1982 la uova pastro-esperantisto Tadeusz Bazylewicz celebris sian unuan S. Meson en Esperanto. Kuncelebris p. Roman Forycki, Estrarano de IKUE, kiu ankaŭ predikis; kantis la opera kantisto R. Kossakowski. (Raportis Marta Sosińska)

 

Tutpaĝa artikolo pri la Sinkonsekro de IKUE al Maria (ankaŭ kun la plena Esperantlingva teksto de la Sinkonsekro kaj traduko en la italan) aperis en la monata revuo «Madonna delle Lacrime» de 30.6.1982, organo de la Maria Sanktejo de la «Larmo-Madono» de Sirakuzo (Sicilio, Italio).

 

Por la naŭa sinsekva fojo, Internaciaj Spiritaj Ekzercoj havis lokon en Gostyń (Pollando), de la 10-a ĝis la 16-a de julio 1982. Pro la konataj cirkonstancoj, eksterlandanoj ne alvenis. Ĉeestis 62 personoj, inter kiuj 2 seminarianoj, tri denaske parolantaj infanoj, kaj sufiĉe multenombra junulara grupo.

Jam vendrede (9.7.1982) okazis S. Meso en Esperanto, zorge de pastro Józef Zielonka; alia S. Meso havis lokon vespere de la posta tago. Ekde dimanĉo 11.7.1982, ĉiutage je la 6,30 sonoris granda sonorilo, kaj je la 7-a horo okazadis S. Meso speciale por la Esperantistoj. Dimanĉon 11.7.1982, la Esperantistoj eĉ partoprenis en tri S. Mesoj, ĉar je la 10,30 havis lokon solena Diservo okaze de distrikta festo, kaj je la 17-a estis funebra S. Meso pro la morto de monaĥo el la klostro.

Ĉiutage, je tagmezo, oni preĝis la «Anĝeluson», en ama kunligo kun la Sankta Patro.

Ekde lundo 12.7.1982, havis lokon, inter la 10-a horo kaj 11,30, kortuŝaj kaj edifaj prelegoj de patroj Józef Zielonka kaj Jan Kos.

Marde, kuncelebris en Esperanto kun p. Zielonka pastro Jan Kos; merkrede alvenis ankaŭ p. Józef Gotter, kaj la kuncelebrantoj fariĝis tri,

Ĉiutage je la 19,30 okazadis Diservo, post kiu oni preĝis rozarion. Merkrede vespere, krom la normalan programon, la Esperantistoj partoprenis ankaŭ S. Meson en la Baziliko, kaj, laŭ deziro de la prioro, ili kantis (ĉe la Ofertorio kaj ĉe la fino) kantikojn en Esperanto, kiuj surprizis kaj ĝuigis la ĉeestantajn fidelulojn.

Ĵaŭde posttagmeze, anstataŭ prelegon, oni faris krucvojon interne de la Baziliko. Ĉiu legis kaj preĝis laŭte ĉe la unuopaj stacioj. Vendrede, post lasta S. Meso, dum kiu p. Zielonka denove kortuŝe predikis, ĉiu reiris hejmen, al siaj malfacilaj kaj ege streĉaj vivkondiĉoj. (Raportis Edita Fiutak)

 

Bone disvolviĝis en Lille (Francio), de la 17-a ĝis la 23-a de julio 1982, la 39-a Kongreso de IKUE. La temo de la Kongreso («La Paco») estis alfrontita el diversaj vidpunktoj: «Paco kaj virinoj», «Paco kaj malarmado», «Paco kaj senperforto». Post la unuopaj prelegoj, oni studis en grupoj kaj, denove kune, oni komparis la konkludojn dialoge kun la preleginto.

Kvindeko da partoprenantoj, hejmeca etoso, liberaj horoj por trankvila konversacio, promenadoj tra la urbo, ripozo... sed ne tiom por la membroj de la Estraro kaj de la Komitato de IKUE, kiuj ofte kaj longe kunvenis por diskuti riĉenhavan tagordon..

Deko da pastroj ĉiutage kuncelebris en Esperanto, kaj kun la fideluloj oni kantis «laŭdojn» kaj «vesprojn» zorge preparitajn de p. Bernhard Eichkorn (F.R. Germanio).

Agrabla kaj tre ŝatata estis la renkontiĝo kun la Episkopo de Lille, Mons. Adrien Gand, kiu montris sian simpation al la movado, kaj promesis taŭge informi pri ĝi en sia dioceza Seminario.

Milda vetero, kongresejo kaj loĝejo bedaŭrinde ne en la sama loko, bonega tuttaga ekskurso al la flandraj montetoj.

La semajno pasis rapide, malgraŭ la rimarko, ke unu semajno estas tro longa, almenaŭ por tiuj, kiuj partoprenos poste en la Universala Kongreso (Lille estas survoje al Antverpeno, kie U .K. okazis tuj poste, de la 24-a ĝis la 31-a de julio 1982). Ŝajnas, ke ne plu estas grave, ke la IKUE-kongreso okazu survoje al tiu Universala; la Estraro de IKUE pripensu tion por la estonteco. (Raportis p. Albino Ciccanti)

 

Responde al la bondezira letero en itala lingvo, sendita de la Prezidanto de IKUE al Kard, Tomašek (v. EK 7/1982, p. 100), la Kardinalo sendis, 25.7.1982, leteron en itala lingvo, en kiu li, interalie, «sincerege salutas la internacian katolikan esperanto-mavadon kaj benas».

 

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno (Belgio), okazis solena S. Meso en Esperanto en la preejo «S. Jakobo», 25.7.1982, kuncelebrita de Mons. Władysław Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio (Pollando), kaj deko da pastroj el 7 landoj. La preĝojn kaj kantojn kompilis p. Beckers (Honora Prezidanto de IKUE); la predikon faris p. Gruić (landa reprezentanto de IKUE en Jugoslavio). Partoprenis la S. Meson proks. 500 kongresanoj, inter kiuj ankaŭ kelkaj membroj de KELI, kiuj ĉeestis la Meson reveninte el la evangelia Diservo.

 

La Apostola Nuncio (Reprezentanto de la Sankta Seĝo en Belgio), mons. Cardinale, sendis bondeziran leteron, en flandra lingvo, al la Universala Kongreso.

 

27.7.1982 havis lokon en Antverpeno IKUE-kunveno, sub la gvido de p. Gruić. Ĉeestis ĉirkaŭ 80 personoj el multaj nacioj, kiuj vigle partoprenis en la diskutoj pri diversaj iniciatoj.

 

Ekumena Kunveno IKUE-KELI okazis en Antverpeno en la posttagmezo de 27.7.1982.

 

S. Meso en Esperanto havis lokon 25.7.1982 en Trzebnice, vilaĝo de suda Pollando okcidente de Vroclavo, kie p. Józef Gotter, landa reprezentanto de IKUE, estas parokestro ĉe preĝejo, kiun li bele renovigis per grandega laboro.

Ĉeestis la S. Meson (kuncelebritan de pastroj Józer Gotter kaj Józef Zielonka) 25 geesperantistoj, venintaj el diversaj urboj, ankaŭ malproksimaj. (Raportis Edita Fiutak)

 

Malgraŭ la konataj malfacilaĵoj, de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1982 okazis la kvara perpieda pilgrimado de Przemyśl ĝis Kalvaria Pacławska (Pollando). Partoprenis ĝin samideanoj el diversaj polaj regionoj. Oni multege preĝis, meditis kaj kantis, en religia kaj esperantista etoso.

(Raportis Alfonsa Chomik)

 

Kiel ĉiujare ekde 1976, la esperantistoj de diversaj naciecoj kaj landoj vizitis, 12.9.1982, la Virgulinon de la Nacioj en Banneux (Belgio).

La ĉefa temo de la renkontiĝo estis «La.Virgulino kaj la paco». Oni denove substrekis, ke la paco konsistas ne nur el neĉeesto de milito, sed precipe el la disvolviĝo de ĉiuj homaj kaj kristanaj valoroj de l’ homaro. La motivo de nia agado estas ne nur la prizorgo de la justeco, sed ankaŭ la amo al niaj gefratoj, kiu estas la esenca bazo de la paco. La fonto de la amo estas la koro de la patrinoj; do, oni ĝuste elektis la celon de la pilgrimado irante preĝi la Dipatrinon de ĉiuj homoj.

Oni publike preĝis la rozarion, marŝante tra la mariana arbaro. Pastroj Louis Bourdon (Francio) kaj Louis Muller (Belgio) kuncelebris la Eŭkaristion en la kapelo de Maria Perantino, je la intenco de Pollando. Dum la Meso estis proponite al ĉiu ĉeestanta IKUE-ano renovigi por si mem la oficialan konsekriĝon de nia movado al la Senmakula Koro de Maria.

La kapelestro prezentis la Esperanto-grupon al la multenombraj ĉeestantoj; poste, la alvokoj estis esprimataj en pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton. Dume, ĉe la altaro estis bele videbla ŝildo, kiu diris: «Esperanto, lingvo por ĉiuj popoloj». (Raportis L. Bourdon, L. Muller kaj Raymond Lecat)

 

S. Meso en Esperanto okazis, dimanĉon 19.9.1982, en la preĝejo «S. Ermete» de Forte dei Marmi (Toskanio, centra Italio), en la kadro de la 53-a Itala Kongreso de Esperanto. Kuncelebris pastroj Florio Giannini el Ruosina/ Lucca kaj Albino Ciccanti el Rimini, kune kun pola pastro portempe vivanta en Italio. Ĉeestis granda parto el la kongresanoj, tiel ke la mestekstoj, porokaze preparitaj en kunlaboro kun la C.O. de lKUE, montriĝis eĉ nesufiĉaj por kontentigi ĉiujn interesitojn.

En la kadro de la sama Kongreso havis ankaŭ lokon tre vizitata kunveno de la itala sekcio de IKUE. Parolis pastro Ciccanti (Prezidanto de la sekcio) kaj doktoro De Salvo (Sekretario de IKUE); oni alfrontis kaj ekirigis al solvo multajn organizajn kaj agadajn problemojn, inter kiuj meritas apartan mencion la subteno al la IKUE-fondusoj por triamondaj studentoj en Romo «Pentekosto», «Senmakula» kaj «Resurekto» (ĉi tiuj du lastaj naskiĝintaj antaŭ nelonge, pro la senlaca agado de pastro Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, kiu sukcesis kolekti pliajn milionojn da liroj ĉe neesperantistoj), kaj la sendado de donacaj pakaĵoj al Pollando, kio naskis multenombrajn amikajn interligojn inter polaj esperantistoj kaj italaj donacantoj (plejparte ne esperantistoj), dank’ al la interpreta perado de p. Magnani.

 

al la indekso


 

RAPORTO PRI LA PAKAĴOJ AL POLLANDO

 

En la unuaj 7 monatoj de 1982, la itala sekcio de la eklezia bonfara instanco Caritas havigis al la polaj Diocezoj 3.840.000 kilogramojn da vivrimedoj.

Kompare kun tiu tutnacia bonfaro, la iniciato de la itala sekcio de IKUE pri personaj pakaĵoj al Pollando estas nesignifa; tamen, ŝajnas ke ĝi estis la unua: nun, post la apero de la leĝo pri senpaga ekspedo al Pollando (v. EK 7/1982), ankaŭ religia komitato en Romo anoncis similan peradon, tamen sen la skriba reago je ricevo de la pakaĵoj, kiu estas... privilegio de la donacantoj pere de IKUE!

Ĝis la mezo de septembro 1982, la itala sekcio de IKUE havigis al Pollando pli ol 900 pakaĵojn po 10 kilogramojn. La donacintoj estis plejparte neesperantistoj: privatuloj, sed ankaŭ parokoj, asocioj, sindikatoj, ktp. oni utiligis ĉirkaŭ 300 polajn adresojn (de esperantistoj, familianoj kaj najbaroj), do ĉiu ricevis, meznombre, po 3 pakaĵojn.

Granda estis la laboro por respondi al tiuj, kiuj petis adresojn, kaj ofte deziris ankaŭ kromajn informojn; eĉ pli laciga estis la prizorgado de la esperantlingvaj korespondaĵoj, kiuj alvenis kaj daŭre alvenas el Pollando, danke pro la ricevo.

Post la apero de la menciita leĝo, komenciĝis nova periodo de nia iniciato; ne nur ĉar ni volas ĝisfunde profiti de la favoraj kondiĉoj (kiuj daŭros nur ĝis novembro), sed ankaŭ ĉar ni intencas dokumenti ĉe la ekleziaj instancoj ne nur nian bonfaran agadon, sed ankaŭ (kaj precipe) la peradon de la katolika Esperanto-movado.

Pro tio, mi varme alvokas por ke:

1) ĉiu membro de IKUE, kiu povas tion fari, sendu pakaĵon al Pollando (se oni havigos al UECI/ tio estas, la itala sekcio de IKUE/ 25.000 italajn lirojn aŭ egalvaloron, UECI mem zorgos pri la pakaĵo nome de la donacinto, kiu ricevos poŝtan kvitancon pri la forsendo de la pakaĵo kaj dankleteron fare de la pola adresato);

2) oni informu la diversajn filiojn de CARITAS, la diocezajn gazetojn, la ĵurnalojn, la parokojn, pri la iniciato: tiaspeca informado jam naskis, en Italio, plurajn menciojn en gravaj periodajoj (ekz. «Famiglia Cristiana», «Avvenire», «Il Resto del Carlino»), kaj havigis plurajn informo-petojn pri la iniciato kaj pri Esperanto;

3) oni petu kunlaboron ankaŭ de nekatolikoj kaj neesperantistoj: ja, la iniciato celas ankaŭ, pli ĝenerale, disvastigon de internacia amikeco.

Fine de mia raporto, mi nepre danku al miaj gehelpantoj (Anorina Fabbri, Lucia Scaparrotti, p. Pasquale Campobasso, Antonio Gambuti; precipe sur la ŝultroj de f-ino Fabbri kuŝis la pezo de la pretigo de pluraj dekoj da pakaĵoj, pri kiuj ne zorgis rekte la donacintoj).

 

P. Duilio Magnani, Italio

 

al la indekso