Enhavo de Espero Katolika numero 5-6/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Sankta Antono de Padovo, bronza statuo de Donatello en la Baziliko de l’ Sanktulo en Padovo (Italio)

 

 

 

 


 

KONSEKRIĜO PER VATIKANA RADIO

 

La anoncita Konsekriĝo de IKUE al la Senmakula Koro de Maria havis lokon, per la mikrofonoj de Vatikana Radio, 13.5.1982, en plena agordo kun la Papo, kiu, la saman tagon, en Fatimo (Portugalio) konsekris al Maria la tutan homaron.

Ni transskribas (iom koncizigite) la intervjuon kun la Prezidanto de IKUE, P. Duilio Magnani, kiu estis elsendita tuj antaŭ la konsekra formulo (eldirita de la Episkopo de Rimini, Mons. Giovanni Locatelli):

 

RV: Kial vi decidis konsekri la IKUE-movadon al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria?

 

Magnani: Antaŭ ĉio oni ne devas forgesi, ke la IKUE-anoj estas katolikoj antaŭ ol esperantistoj. Do, Esperanto estas ilo, kaj tute ne la celo de nia movado. Se IKUE, laŭstatute, celas unue prediki la Evangelion al ĉiu kreitaĵo, tio ne eblas kaj ne efikas sen persona kaj, iusence, movada sankteco. Kaj konsekriĝo estas «speciala vojo» al sankteco.

 

RV: Kial vi turnis vin al la Virgulino? Ĉu ne suficas la perado de Kristo?

 

Magnani: La perado de Kristo estas esenca, absoluta kaj nepra. Tamen, laŭ la Plano de Dio, la Virgulino Maria estas elektita «perantino» al sia Filo Jesuo: unue, ĉar la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, la Dio de niaj patroj, sin turnis al la perado de la Virgulino por enkarnigi sian Filon; due, ĉar la Filo mem de Dio enkarniĝinta sin turnis al la perado de la Patrino, kiel pruvas la Evangelio; trie, ĉar la tuta katolika tradicio, ekde la komenco kaj daŭre, sin turnis al la Virgulino, kiun la lasta Vatikana Koncilio deklaris «Patrino de la Eklezio»; kvare, ĉar ĉiuj Sanktuloj arde sin turnis al Maria. Por ni esperantistoj sufiĉas memorigi nian kunpatronon Maksimiliano Kolbe, sanktigotan 10.10.1982.

 

RV: Vi pridemandis la IKUE-anojn pere de la revuo EK; ĉu vi povas diri ion pri la rezulto?

 

Magnani: Jes, pluraj sacerdotoj kaj multai gelaikoj konsentis entuziasme pri la iniciato. Kelkaj el ili rakontis pri sia persona konsekriĝo kaj ankaŭ pri spiritaj rezultoj. Tamen, permesu al mi substreki la konsenton de kvar Episkopoj: Kardinalo František Tomašk, Ĉefepiskopo de Prago (Ĉeĥoslovakio), kiu, pro neantaŭvideblaj kaŭzoj, devits rezigni celebri persone ĉi tiun konsekron; Mons. Władysław Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio (Pollando), Mons. Karel Otčenašek de Ustí nad Labem (Ĉeĥoslovakio), kaj mia Episkopo de Rimini (Italio), Mons. Giovanni Locatelli, kiu nun konsekros la IKUE-movadon.

 

RV: Ĉu vi povas klarigi, kial la hodiaŭa tago estas tre signifoplena?

 

Magnani: Skribante, antaŭ kelkaj tagoj, al la Papo, por informi lin pri nia Konsekriĝo, mi listigis kvar motivojn: unue, la gravaj kaj historiaj Aperoj de la Virgulino en Fatimo, kun la alvoko konsekri la popolojn al ŝia Senmakula Koro; tre malfrue, tamen, ni obeas al Ŝi. Due, la unua datreveno de la atenco al la Sankta Patro en Placo Sankta Petro, atenco kiu, laŭ mi, estas tre ligita kun Fatimo. Trie, kunpilgrimi spirite al Fatimo kun la Papo, por dankpreĝi la Virgulinon pro la savita vivo de la Papo mem. Kvare, ni konsekriĝas al Maria ankaŭ ĉar ni estas, pli malpli, en la dumiljara datreveno de la naskiĝo de la Senmakula; tial ni deziras honori la Dipatrinon per ĉi tiu senkondiĉa konfido al Ŝi.

 

al la indekso


 

ANKAŬ MI PREĜAS

 

De malsato kaj milito, Sinjoro,

liberigu nin.

De nuklea milito, de nekalkulebla detruo,

de ĉiaspeca milito

liberigu nin.

De la pekoj kontraŭ la homaj vivoj

liberigu nin.

De la malamo kaj la senhonorado

al la digno de la gefiloj de Dio

liberigu nin.

De la ĉiuspeca maljusto

al la socia, nacia kaj internacia vivo

liberigu nin.

De la facilanima piedpremo

de la ordonoj de Dio

liberigu nin.

De la provo sufoki en la homaj koroj

la verecon de Dio

liberigu nin.

 

Hosonuma Syozi, Japanio

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Mia alvoko rilata al la PACO ricevis ĝis nun, ĉu eblas? ununuran respondon: ĉu Paco ne koncernas vin, geknaboj? Ĉu Paco ne interesas vin, lKEK-anoj? Sendube, ĉiu el vi tiel bone pripensas la aferon, tiel perfekte poluras sian desegnaĵon, poeziaĵon, leteron aŭ aliaĵon, ke li kaj ŝi iom malfruas por sendi sian lKEK-aĵon. Tamen, karaj, vekiĝu, rapidu, ekverku kaj sendu.

Gratulon al Dominiko Degoul, el Montreuil (Francio), kiu sendis desegnaĵon pri la Paco. Ni do nun posedas la .komencon de nia dumkongresa kaj porpaca eksponejo: ni esperu, ke tiu montrejo buntos pro multnombraj diversspecaj artaj eroj..

«La Paco estas nia devo, la Paco eblas» ĵus diris nia Papo Johano Paŭlo la dua parolante pri la sud-atlantika konflikto. Ĉu ni aŭdos lian instigon?

 

Poezi-flanke

 

Mond’, ho nuro sovaĝeja,

trista pleno, aĉo pleja!

Tim’ ĉieas: jen malsato,

jen malsano: beboj mortas,

panjoj ploras, ve’ alvortas:

pretas bomboj sen kompato.

 

Veku vin, geknaboj treaj,

prenu vian taskon: kreaj

koroj de gepatroj ĝojos,

ĉar vi preĝos, agos kune,

ĉiutage, oportune:

Paco, san’ kaj sat’ ekvojos.

 

Jesuo-flanke

 

«Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li». Tiun tekston vi trovos en la unua letero de sankta Johano.

Kiam Johano parolas pri amo, kortenero, kompato, vivo kaj morto, li scias pri kio li parolas: li akompanis Jesuon amantan, kompatantan, pardonantan, mortantan kaj releviĝantan. Li, kiu sidis tutapude de sia Majstro kaj Sinjoro ĉe la lasta manĝo, apogis sian kapon ĉe la brusto, kie batis la por-monda koro, kiu malfermiĝis por ŝprucigi la sangon kaj la akvon de la eterna vivo.

Jes, rigardu Jesuon kaj vi vidos la vizaĝon de Dio, la sola kaj vera Amanto. Rigardu Jesuon kaj vi vidos la Dion, kiu vivigas, pardonas, gracdonas. Rigardu Jesuon kaj vi vidos la Patron, kiu deziras, ke ĉiu vivu trankvile kaj en paco. Rigardu Jesuon kaj ankaŭ vi volos, ke ĉiu homo havu sian parton de pano, ĝojo, sano kaj bona ŝanco. Rigardu kaj vi ne nur volos sed ankaŭ agos.

 

IKEK-flanke

 

Venis bela poŝtkarto de Margareta el Slovakio: temas pri tri infanoj, kiuj ĝojaj rigardas al la estonteco. Ni deziru, ke ĉiuj geknaboj havu tiun bonan ŝancon!

Vaclav Zahradniček, strato E. Basse 1151/1, CS-43401 Most, Ĉeĥoslovakio (kiu gitarludas, kaj kun siaj gefratoj jam ofte muzikis kaj kantis dum diversaj Diservoj, kaj -taŭ lia instruisto - estas tre ĝentila kaj diligenta lernanto, ankaŭ en Esperanto) deziras korespondi kun francaj lKEK-anoj. Mi esperas,ke franco aŭ francino amike rilatos kun li: korespondi kun alilandanoj estas ankaŭ laboro porpaca.

Bonan porpacan agadon deziras al vi

Sac. Roger Degrelle, Francio.

 

al la indekso


 

KIAL MARIA KAJ MAJO?

 

Ĉu ankoraŭ havas sencon ligi Marian kun la maja monato? Pri kia majo temas hodiaŭ? Kaj pri kia Maria?

Jenaj demandoj, bedaŭrinde, ne estas absurdaj. Ke majo estas la «monato de la rozoj» (kaj, ankaŭ pro tio, kun poeteca sinteno, ligita; kun la Madono, mistika rozo laŭ la malnovtestamenta liturgio) ni scias jam nur pere de libroj. En la malliberejoj nomataj «urboj» ne kreskas rozoj; sed, se oni deziras ilin, oni povas ilin trovi en vendejoj dum la tuta jaro, produktojn nenaturajn kaj preskaŭ monstrajn. Nia socio jam alkutimigis nin havi fragojn je Kristnasko kaj oranĝojn je Pasko, el kiu scias kiaj forcejoj. Kion signifas, do, «monato de la rozoj»?

Kaj kion signifas Maria? La malapero de la piaĵoj de iu terkulturista socio; ĉu ĝi ne kuntrenas la malaperon de la «celo» de la piaĵo? Pri tio estas konvinkitaj eĉ kelkaj teologoj, kiuj ĝenas per siaj «rekonsideroj» de la kredo, kun la celo igi ĝin «denove komprenebla de la moderna homo», dum plejofte, ĝi nur fariĝas sensignifa. Laŭ tiuj teologoj, Maria estas ia senrajta aldonaĵo al kristanismo, iu aspekto de la pasinteco, kiun oni forgesu kaj forgesigu, eventuale embarase.

«La Koncilio...» ili diras. Verdire, tamen, la Koncilio ilin dementis: dum unuflanke ĝi prave denuncis la «falsajn troigojn» de la maria kulto, aliflanke ĝi plene konfirmis la devotecon, la kulton, la honoradon, kiu de ĉiam ekzistas en la Eklezio. La dua Vatikana Koncilio, eĉ, rezervigis al la Virgulino la finan ĉapitron de la plej grava el siaj dokumentoj, la «Dogma Konstitucio pri la Eklezio».

Sed estas konate, ke ni vivas en kuriozaj tempoj, en kiuj ne tiom gravas kio oni estas, kiom tio, kion oni deziras esti. Tial, fidante pri la nesciado de la aŭskultantoj, ne nur filozofoj, sed ankaŭ religiuloj, predikistoj, animzorgantoj proprainiciate decidis iun «finon de la maria epoko». Tiucele, oni silentas pri la Madono, kaj oni opinias esti, tiel, pli «modernaj», ĉar pli «ekumenaj»; dum estas vere, ke en tiu kampo oni alvenas malfrue. Ĵus skribis pri tio René Laurentin, verŝajne la plej bona konanto de ĉi tiuj problemoj: «Estas vere strange: iuj katolikoj forlasas la honoradon de Maria ĝuste kiam protestantoj laŭgrade remalkovras ĝin».

Alia eraro koncerne perspektivon: kiel jam antaŭ cent jaroj admonis John Henry Newman (la anglikano, kiu iĝis katoliko kaj poste estis farita kardinaIo), en la tuta kristanismo, kaj precipe en la maria kampo, oni devas ne konfuzi la kredon kun la piaĵoj. Maria tute ne estas iu neesenca kultocelo, kiu hodiaŭ ekzistas kaj morgaŭ povus ne ekzisti; Maria enestas la misteron mem de Kristo, do Ŝi troviĝas en la kerno mem de la kredo: subordigite al la Filo, certe, sed ne pro tio sensignife. Se ŝia mistero tute ne estas «piaĵo», estas sendube «piaĵoj» multaj kult-agoj honore al Ŝi, inkluzive de la aparta memorigo dum la maja monato kaj de multaj aliaj devotecoj, plejparte naskiĝintaj spontane el la koro de la kristana popolo.

Tiaj «piaĵoj» devas esti konsiderataj kun respekto, oni devas esti singardaj en ilia prijuĝado, sed estas klare, ke ili ne estas netuŝeblaj, ke ili povas esprimi la sentemon de difinitaj epokoj, kaj ke do ili povas ŝanĝiĝi laŭ la tempoj. La Koncilio substrekas, ke la plejalta honorado de Maria estas tiu, sobra kaj plena de ĉiamdaŭraj signifoj, esprimata de la liturgio.

Ĝuste al la liturgio oni devas rigardi, ĉar ĝi estas la plej elstara agado de la Eklezio. Kaj, en la liturgia ciklo, la mariaj festoj estas harmonie distribuitaj. Ĉiukaze, oni ne devas konfuzi la «piaĵojn » (ligitajn al iu historia momento) kun la enhavoj de la kredo. Kaj Maria, tion ni ripetu kune kun la Koncilio, partoprenas en tiuj enhavoj, kaj certe ne akcesore aŭ fakultative. Krome, oni ne forgesu la eldiron de la nuntempa historiisto Jean Delumeau: «Ne pro tio, ke niaopinie ni fariĝis plenkreskaj, ni rajtas kraĉi sur niajn gepatrojn». Sur niajn gepatrojn: alivorte, sur tiujn, por kiuj Maria, kaj la apartaj piaĵoj pri Ŝi, estis konsola rimedo, iu «stelo», kiu igis pli tolerebla la vivon kaj esperoplena la morton.

Laŭ la katolika gazeto "Jesus" 5/1982.

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 al la indekso


 

ĈU ŜULDO, PEKO, KULPO AŬ OFENDO?

 

Kiam mi la unuan fojon legis Patro Nia-n en Esperanto, mi ne komprenis, kial mi devas peti Dion, ke Li pardonu al mi mian ŝuldon: ja mi prunteprenis monon de neniu, mi ŝuldas monon al neniu, kaj neniu ŝuldas al mi. Dio pardonas la pekojn.

Ĉu mi eraris tiam? Mi konsultis PIV (*). Peko: malobservo de religia aŭ morala devo. La sep mortomeritaj pekoj. Kaj kion signifas ŝuldo? 1) Mono, kiun oni ŝuldas. 2) Tio, per kio oni devas kvitigi sin kontraŭ servo aŭ bonfaro. Ŝuldanto: tiu, kiu ŝuldas iun sumon al aliulo.

Kial mi skribas nun pri tio? En la revuo «Monato» 4/1982 aperis artikolo «Patro nia-Preĝejo» kun foto, kiu montras en Esperanto Patro nia-n surmure en preĝejo en Jerusalemo: «...kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj...». Tiu, kiu nescias la sencon de la preĝo, sed scias Esperanton, certe miras, ke la katolikoj (kristanoj) preĝas al Dio, ke Li pardonu al ili, ke ili faris ŝuldojn (ŝuldas monon), kiujn ili ne povas pripagi, kaj ankaŭ ili pardonas al tiuj, kiuj ŝuldas al ili. Kaj jene estas eternigita surmure la preĝo, kiun Jesuo instruis al la apostoloj. Do, ĉu ni ne havas pekojn, nur ŝuldojn?

Certe tiu, kiu tradukis ĝin Esperanten, uzis la latinan tekston (debitum, debitor), kaj li tradukis laŭvorte kaj ne laŭsence, kvankam la vorto peko jam ekzistis. Li pensis, ke jene estas ĝusta la traduko, ĉar en Patro Nia la peko estas tradukita ne per peccatum (kvankam: peccata mundi). Mi konsultis latinan-hungaran vortaron, en kiu mi trovis: debitum = ŝuldo; debitor = ŝuldanto, devontigulo, sin devontiganto; peccatum = peko, pekaĵo, eraro. Germane ŝuldo estas die Schuld (elp. ŝult). Estus tre ridinde, se iam oni estus tradukinta hungaren debita per ŝuldoj (adósság). Esperanto estas memstara lingvo, ĝiaj vortoj havas memstaran signifon. Oni devas traduki laŭ la signifo de la Esperantaj vortoj kaj ne laŭ tiu signifo de la vorto, kiun iam ĝi havis.

Kaj la surmura teksto? Domaĝe, ke Zamenhof la vorton ŝuldo prenis ne el latino (debito, debitanto, eĉ debitoro), sed el la germana, ĉar ĉi-kaze estus simileco inter la du preĝtekstoj. Ĉu proponi al la Akademio, ke la tria signifo de ŝuldo estu peko, kaj klarigi la diferencon inter peko kaj ŝuldo?

Stefano Nagy, Hungario

 

(*) PIV = PIena Ilustrita Vertaro

 

La originala, greklingva teksto (Mat 6, 12) havas la terminon ofilima (ŝuldo) kaj ofilitis (ŝuldulo) en la senco de kulpo kaj kulpulo, laŭ la klarigo de la Evangelio mem (Mat 6, 14): «Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn (greke paraptoma = devio, kaj, figure, kulpo), via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi».

La Luka paralelaĵo (Luk 11, 4) havas hamartia (peko) kaj ofilon (ŝuldanto): do, miksitan formon, esperantigitan de la Londona Biblio jene: «Pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni».

La termino ŝuldo aludas la parabolon (Mat 18, 23-35) pri la granda ŝuldanto, kiu, ricevinte pardonon, siaflanke ne pardonis la malgrandan ŝuldon de kunservisto, kaj pro tio estis punita: «Tiel same - konkludas la parabolo - mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato».

En la naciaj lingvoj troviĝas jen laŭvorta, jen laŭsenca traduko. Ekzemple, la itala plej ĝenerala formo estas «Deprenu niajn ŝuldojn», dum ĵusa interkonfesia traduko diras: «Pardonu niajn ofendojn».

Kiel traduki en Esperantan? En tiu lingvo, ŝuldo havas: a) propran sencon de mono pagenda, kaj b) figuran sencon de morala devo, ekz. «ŝuldi dankon». Konsekvence, ŝajnas al mi, ke la Zamenhofa «Pardonu al ni niajn ŝuldojn» estas internacie komprenebla, kaj do allasebla. Oni rajtas diskuti, kiu el la du formoj (ŝuldo kaj ofendo), ambaŭ ĝustaj, estas la pli oportuna. En traduko destinita al plej vasta, diversnivela legantaro/ aŭskultantaro, ŝajnas preferinda laŭsenca formo. Oni povas, eventuale, sin demandi, kiu vorto plej trafe esprimas la sencon de la originala ŝuldo: ĉu ofendo, peko aŭ kulpo.

P. Battista Cadei, Italio

 

al la indekso


 

IOM PRI ESPERANTO

 

Fanfaronado

 

Entuziasmo fojfoje tentas al fanfaronado kaj blufado.

«Esperanto estas perfekta!» (Nenio surtere estas tia: kial Esperanto estus escepto?).

«Da esperantistoj estas milionoj: tiom da societoj kun meznombre po tiom da membroj» (Sed oftege unu sama ulo estas samtempe UEA-ano, lKUE-ano, KELI-ano, lFEF-ano, MEM-ano, SAT...ano kaj alispeca DIABLO...).

«Tiu gravega eminentulo estas esperantisto!» (Sed tion li ne scias).

«Grava oficiala agnosko de Esperanto!» (La vilaĝestro pro ĝentileco reciprokis la kristnaskajn bondezirojn al la loka Esperanto-klubo).

«La urbestro faris la malferman paroladon en Esperanto!» (Li diris: «Bonan tagon»).

«Grandega, senprecedenca sukceso! Ĉeestis preskaŭ cent samideanoj!» (Verdire ili estis kvidenk tri - inkluzive de la neesperantistaj ŝoforo, akompananto, pedelo, simpatianto, pordisto kaj... suĉinfano - sed, se ne pluvus, ili atingus la nombron de eĉ sepdek tri, do... rondcifere cent!).

«La lingva problemo estas antikva kiel la mondo, ĉar ekde ĉiam la homo strebadis komuniki. La solvo de tiu ĉi problemo naskiĝis en 1887 kaj nomiĝas Esperanto» (Tiuj vortoj estis legeblaj sur nacilingva flugfolio propaganda de Esperanto-kurso. Ĉu la homaro ĝis 1887 ne komunikis?).

«Esperanto estas facilega: sufiĉas kelksemajna studado» (Sed kiel ekspliki la amason da eternaj komencantoj, eternaj fuŝ-uzantoj, eternaj krokodiloj?).

Bonvolu ne ekscitiĝi. Ne ĉio, kio estas malplaĉa, estas malvera. Bonvolu pripensi, ĉu ĉio, kion mi priskribas, estas vera. Sed al kio utilas fanfaronado? Ne al nia afero.

Fal

al la indekso


 

ESPERANTO EN KONCENTREJO

 

De tempo al tempo surprizas nin iu ĵus malkovrita epizodo el la historio de la Esperanto-movado. Se tiu epizodo okazis dum la milito, ĝi sonas preskaŭ sensacia.

Samideano Albin Makowski, nun preskaŭ 74-jara, esperantiĝis jam en 1928. Antaŭ la dua mondmilito li gvidis Esperanto-angulon en «Gazeta Pomorska» (Pomerania Gazeto).

En la okupitaj landoj, la hitleranoj celis la likvidon de ties «intelektularo» (instruistoj, pastroj, kulturgvidantoj, artistoj, ktp.). En aŭtuno 1942, funkciulo de la nazia sekreta polico arestis s-ron Makowski; dum la kontrolado de la vestoj la policano trovis blankan rozarion, kaj ekkriis moke: «Tio ne plu helpos al vi!». Sed tiel ne estis.

Post la unuaj esploroj, dolorige batita gis konsciperdo, Makowski estis ĵetita en obskuran kelon, kie jam estis aliaj arestitoj. Jam tiuvespere okazis impresa komuna preĝado de rozario.

Dum unu decembra tago li preĝplenumis la rozariojn. Por eviti enuon, li preĝis laŭvice en la lingvoj pola, latina, greka kaj Esperanto. Tiu preĝado helpis lin atingi internan pacon, membridon kal mens-klarecon; jes, vere la rozario daŭre helpis al li, ankaŭ dum la sekvaj kruelaj esploroj.

En junio 1943 oni veturigis lin al la koncentrejo Stutthof, kie li ricevis numeron «P 23407». En la abismo de homa tragedio, ĉirkaŭite per akvaj kanaloj kaj elektraj bariloj el pikdratoj, gardate de pafpretaj ĝendarmoj kaj speciale dresitaj hundegoj, des pli fervore oni preĝadis. Por deturni la penson el la mensoskua krueleco, Makowski komencis verki sekrete Esperanto-lernolibreton, kiun li havas ĝis hodiaŭ kiel memoraĵon el tiuj tempoj. En la koncentrejo eĉ kolektiĝis kelkpersona grupeto, kiu komencis lerni la lnternacian Lingvon. Oni mallaŭte konversaciis en Esperanto dum la marŝo al laboro, dum la laboro mem aŭ en la barako vespere.

Turnopunkto en la koncentreja vivo de Makowski estis 16.1.1944, kiam li renkontis pastron el Litovio, Lipiunas. Tiam Makowski faris sian unuan konfeson post la longa, deviga paŭzo, kaj ricevis Sanktan Komunion. Poste, plurfoje li disdonis la Hostion inter la kaptitoj (ĝis la fino de la koncentreja restado, li sukcesis disdoni preskaŭ 500 Hostiojn): pastro ne povis tion fari, ĉar li estis atente observata.

Se la cirkonstancoj tion permesis, la S. Meso okazadis kaŝe en dimanĉa frumateno. Kiel preĝejo utilis flanka senfenestra ĉambreto, kiu povis gastigi nur 3 personojn. Por la mes-vino oni uzis sek-vinberojn. Iom elstaranta breto servis kiel altaro. Kiel meslibron oni uzadis latinlingvan meslibretan, eldonitan en 1931 en Belgio. La liturgia vesto estis simpla karcera uniformo. Eĉ okazis (8.6.1944) konspire organizita procesio de la Dia Korpo. La skatoleto, en kiu troviĝis la Hostio, estas ĝis hodiaŭ konservata de sam-ano Makowski.

Pastro Lipiunas mortis ne reveninte al sia patrujo. Al li sam-ano Makowski dediĉas ĉi tiujn rememorojn.

J.S., Pollando

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR JULIO

 

Ĝenerala: por ke la geedza amo, plifortigita de la graco de la sakramento de geedziĝo, estu pli forta ol la malfortecoj kaj la krizoj, kiuj povas trafi la familian vivon.

Misia: por ke la servo de la Eklezio al la homo favoru la kredindecon de la Evangelio ĉe la popoloj de Afriko.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR AŬGUSTO

 

Ĝenerala: por ke la nuntempa homo komprenu, ke «la ĝojo pri la Eternulo estas nia forto» (Neĥemja 8, 10).

Misia: por ke la homaj rajtoj, precipe la religia libereco, estu agnoskitaj en la novaj Konstitucioj de la junaj Landoj.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR SEPTEMBRO

 

Ĝenerala: por ke la vojaĝoj de la Sankta Patro estu aprezataj kaj servu al ĉiuj homoj, precipe al tiuj pli malriĉaj.

Misia: por ke ĉiuj sacerdotoj kaj gereligiuloj klare manifestu sian identecon, tiel ke ili stimulu novajn vokiĝojn, precipe misiajn.

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Malgraŭ ĉio, plu okazadas S. Mesoj en Esperanto en Krakovo (Pollando), la duan dimanĉon de ĉiu monato.

 

La filatela ĵurnalisto kaj eldonisto Gennaro Angiolino el Roma (v. EK 6/1980, p. 90) estis akceptita en aŭdienco de la Papo, kiu tre afable gratulis lin pro lia multjara agado kiel filatela kunlaboranto de la vatikana gazeto «Osservatore Romano».

S-ro Angiolino diskrete, sed efiike kaj digne, propagandas Esperanton en la filatelaj medioj, ĉu per rektaj artikoloj kaj eseoj, ĉu per okazaj mencioj, ĉu per praktika uzado en la proksimume 200.000 filatelaj kovertoj, kiujn li eldonas ĉiujare (kies klarigoj estas ankaŭ en Esperanto).

S-ro Angiolino estas, cetere, subtenanto de novtipa filatela klasifado (CFU), inspirita al la decimala klasifado, kiu estas propagandata per la slogano «Esperanto de filatelo». Tiu sistemo, kiu ĉijare festas sian 25-an datrevenon, estas uzata, interalie, en la oficiala poŝtmarka katalogo de Vatikano.

 

La Gdanska Katolika Oazo de Esperantistoj (Pollando) organizis, 24-25. 4.1982, dugatajn Spiritajn Ekzercojn en la Supera Seminario por Misiistoj de Pastroj Verbitoj en Pieniężno. Partoprenis 28 personoj.

Tuj antaŭ la Ekzercoj, P. Jozefo Zielonka el Tarnów celebris S. Meson en Esperanto en preĝejeto de Sopot. Alian S. Meson P. Zielonka celebris en Pieniężno mem, 24.4.1982.

Tagmeze de 24.4.1982, la partoprenantoj preĝis la Anĝeluson en la klostra kapelo; post tagmanĝo, ili vizitis en la arbaro malgrandan kapelon, kie ili preĝis kaj kantis sub la gvido de esperantista seminariano. Reveninte el la enarbara marŝado (ege malfacila, pro multaj arbotrunkoj falintaj pro ŝtormo), oni denove kunvenis en la kapelo por aŭskulti pastran predikon, preĝi kaj kanti.

25.4.1982, post la S. Meso, oni vizitis la klostran Muzeon, kiu temas pri la diverslanda miisiado de Verbitoj. Post tagmanĝo oni laŭris krucvojon; je ĉiu stacio gvidis alia esperantisto, tiel ke ĉiuj partoprenis ĝin aktive.

Plia S. Meso okazis 26.4.1982, tuj antaŭ la foriro.

 

P. Florio Giannini el Ruosina (Lucca, Italio) renkontiĝis dufoje, antaŭ nelonge, kun la Papo, okaze de kunveno en Romo de Asocio, en kiu P. Giannini okupas estraran postenon.

La unuan fojon P. Giannini (kiu estas membro de IKUE) abrupte diris al la Papo, laŭte: “Sankteco, bonvolu saluti esperant-lingve la tutan mondon okaze de kristnaskaj kaj paskaj bondeziroj, kaj post la latinaj!". La persona sekretario de la Papo tre energie forpuŝis malproksimen la pastron.

La duan fojon, P. Giannini alproksimiĝis diplomate al la Papo, kun rozaria ĉeno en la mano por ke li benu ĝin. La Papo benis kaj kisis dufoje la pastron, kiu kaptis la okazon por insisti pri la esperantaj bondeziroj. La Papo respondis laŭte: “Voi dovete venire direttamente a me!” (= Vi devas rekte veni al mi!).

Kion signifas precize la frazo de la Papo? En itala lingvo, plejofte la pronomo “Voi” (Vi) estas uzata plurale, do verŝajne la Papo intencis paroli ne pri P. Giannini, sed pri la Esperantistoj. Kiamaniere, tamen, iri “rekte al li”? Tutcerte oni devos doni al la Papo la okazon renkonti la Esperantistojn: du eblecoj prezentiĝos post kelkaj jaroj (dujarmila jubileo de la Naskiĝo de la VirguIino kaj centjara datreveno de Esperanto); sed aliaj, pli baldaŭaj ŝancoj estas planataj.

 

D-ro Antonio De Salvo, Sekretario de IKUE kaj Vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, ekspoziciis sian filatelan kolekton (titolitan “Unu lingvo por ĉiuj”, kun pli ol 400 folioj) en la Duka Palaco de Massa (Toskanio, Centra Italio), de 30.4.1982 ĝis 4.5.1982. Pri la ekspozicio raportis plurfoje la gazeto “La Nazione”.

La aranĝo havis lokon en la kadro de la celebrado de la 10-jara datreveno de la fondo de la itala Nacia Biblioteko de Esperanto, propraĵo de la Itala Esperanto-Federacio, kiu (per formala kontrakto) estas gastigata en la historia Kastelo “Malaspina” de Massa.

En tiu okazo, 2.5.1982 la kunvenintoj (ekskluzive italaj) partoprenis S. Meson en itala lingvo, malfermitan ankaŭ al neesperantistaj fideluloj, dum kiu la sacerdoto (la esperantista pastro Primiero Seortini) amplekse prezentis, en la homilio, la ĉefajn trajtojn de la Esperanto-movado, des pli en ligo kun la tiutaga Evangelio, kiu paolis pri la Bona Paŝtisto.

Tute apude de Massa, en Forte dei Marmi, okazos ĉijare la Itala Kongreso de Esperanto (18-25.9.1982).

 

Sabaton antaŭ Pentekosto (29.5.1982), esperantistaj kristanoj el kelkaj landoj renkontiĝis en la preĝejo “S. Servatius” en Münster (F.R. Germanio), okaze de la 60-a Germana Esperanto-Kangreso. La katolika celebranto (P. Willibald Kuhnigk de la Abatejo Gerleve), kiu legis la tekstojn alterne kun la protestanta pastro Dietrich Böning el Herbern, emfazis ke la klopodo al komuna interlingvo por ĉiuj homoj estu paŝo al mondo renovigita de la Sankta Spirito.

 

Ekumena Diservo en Esperanto okazis, en la romkatolika preĝejo de Balatonfüred (Hungario), lunde 3.5.1982 je la 8.30, okaze de la 34-a Kongreso de Ia Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Gvidis la diservon Sae. Lajos Kóbor por IKUE kaj Past. József Lukáts por KELI. Solkantis la soprano Eva Gábor; ludis la orgenon Orsolya Szabó. Por la okazo, estis eldonita flugfolio kun la «Ordo de la diservo».

 

La ĉijara Pilgrimo de la gdanska katolika oazo Esperantista (Pollando) al la Sanktejo de la Graveda Dipatrino en Matemblevo okazis 23.5.1982. Dum sufiĉe varma vetero, 43 personoj pilgrimis, unue aŭtobuse kaj poste piede (ĉirkaŭ 2 kilometrojn tra la arbaro). Post Krucvojo, Sac. Jozefo Zielonka el Tarnów (tutpollanda animzorganto de la Esperantistoj, laŭ tiucela komisio de la Pola Episkopara Konferenco) kaj Sac. Stanislavo Płatek (animzorganto de la Esperantistoj de la gdanska regiono, laŭ komisio de la Episkopo de Gdansko) kuncelebris S. Meson; P. Zielonka predikis dulingve, kaj oni multe preĝis intence de la malfeliĉa patrujo.

 

Iĝis Dumviva Membro de IKUE Sac. Prof. Mario Lago, loĝanta en S.Margherita Ligure (Italio). Pastro Lago, kiu antaŭ pluraj jaroj estis tre aktiva esperantisto en Modeno kaj poste malaperis el la movado, realproksimiĝis al Esperanto (kiun li daŭre bone regas) sekve de la apero, en nacia gazeto, de alvoko de P. Magnani por helpo al polaj Esperantistoj (v. EK 3/1982, p. 36).

 

Kunveno de IKUE en la kadro de la U.K. de Esperanto en Antverpeno (Belgio) okazos mardon 27.7.1982, de la 9-a ĝis la 11-a.

Havos lokon, krome, Ekumena Kunveno IKUE-KELI, la saman tagon 27.7.1982, de la 17-a ĝis la 19-a.

 

Pro malpermeso fare de la Episkopo, ne havos lokon la planita Ekumena Diservo dum la U.K. de Esperanto en Antverpeno (Belgio). Anstataŭe, okazos S. Meso en Esperanto en  la preĝejo S. Jakobo, dimanĉon 25.7.1982 je horo 17.30; ankaŭ okazos evangelia Diservo, en alia loko.

 

La aŭstraj IKUE-anoj estas aparte longvivaj, se oni taksas laŭ la ofteco, kun kiu ni gratulas pro multjariĝoj. Ĉifoje temas pri la 90-jariĝo de Fratino Gertrud Anna Tomasek, fervora membro de IKUE de pli ol 60 jaroj, kaj pri la 85-jariĝo de S-ro Johann Kutschera.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

En EK 4/1982 (p. 54) ni povis legi tre trafan artikolon de S. Nagy (Hungario), kie troviĝas multaj meditindaj ideoj.

Efektive, estas necese substreki, ke ni neniel celas farpeli latinon, kiu rolas kiel oficiala lingvo de la Eklezio jam ekde la tria jarcento. Tamen, ni devas ne fermi la okulojn antaŭ la realaĵoj, kaj konstati, ke depost la dua Vatikana Koncilio latino senteble malprosperis sur ĉiuj kampoj, kaj speciale sur tiu religia; ĉiuj diservoj kaj ceremonioj uzas la enlandan lingvon, kaj Vatikano mem, iom post iom, farlasas latinon.

Krome, en multaj landoj oni ne plu instruas latinon en la porpastraj seminarioj, do oni rajtas malkviete demandi de si, kiamaniere la diverslandaj eklezianoj povos sin kompreni reciproke post kelkaj jaroj. Pro tio, ni opinias, ke venis la oportuna tempo por konigi kaj proponi Esperanton.

La ĉefa punkto, sur kiu ni starigu nian argumentadon, estas la facileco kaj rapida uzebleco de tiu lingvo, precipe por homoj, kiuj jam akiris firmajn lingvajn konojn. Ju pli multaj estos la gelernintoj de Esperanto, des pli grandskale oni povos utiligi tiun lingvon, por:

1) estigi privatajn aŭ religiajn rilatojn inter pastroj, gereligiuloj, ktp, laŭ la celoj de pluraj asocioj kaj gazetoj (internacia korespondado). Tiuj translimaj rilatoj, kiam ili estos sufiĉe multaj, povos alporti ŝatindan atuton al la afero de la Paco;

2) ĉiuspecaj diservoj kaj ceremonioj en la pilgrimlokoj, kiaj Romo, Lurdo, Fatimo, ktp, kie estas hontinde vidi grupojn, kies membroj ne kapablas interŝanĝi unu vorton pro manko de komuna lingvo;

3) por la papaj aŭdiencoj, kiam la multaj fideluloj, kiuj ne konas la italan lingvon, estos lernintaj Esperanton;

4) la traduko en Esperanton de la latinaj gregoriaj melodioj, kiuj, tiamaniere, povus retrovi duan vivon.

Praktike, la naciaj sekcioj de IKUE devus sendi al la Direktoroj de parpastraj Seminarioj, al la Gesuperuloj de gemonaĥejoj, al la gvidantoj de katolikaj asocioj kaj de gazetoj, cirkuleron por prezenti Esperanton kaj la praktikan manieron ĝin lerni kaj utiligi. Tiu cirkulero ne forgesu mencii, ke nia intenco ne estas tiu batali kontraŭ latino, kiu estas kaj restu la oficiala lingvo de la Eklezio, sed proponi iun rimedon, kiu povos utili ĉiufoje kiam latino aŭ la nacia lingvo ne taŭgos por internaciaj rilatoj, ceremonioj kaj kunvenoj.

André Ribot, Francio

 

Leginte la artikolon «Realaj celoj» de S. Nagy (EK 4/1982, p. 54), mi havas kelkajn demandojn por la fakuloj:

1) Kiam la sacerdotoj povas trovi la tempon lerni Esperanton, Ĉu antaŭ aŭ post la sacerdotiĝo?

2) Ĉu vere ili havas neceson aŭ emon interkompreniĝi kun «samfakuloj» kie ajn en la mondo?

3) Kial la misiistoj devas ellerni fremdan lingvon, ekz. la anglan aŭ la francan, por evangelizi ekz. en Afriko, kie nur malgranda elito parolas tiun lingvon, dum la plimulto el la popolo devas esti alparolata en sia propra lingvo (do en iu lingvo, kiun la misiisto ankoraŭ ne konas, kaj kiun li devas nepre lerni por agi en tiu medio)?

4) La 22-an de majo 1982 la Papo kuncelebris kun argentinaj kai britaj Episkopoj, kaj li alparolis ilin itale. Ĉu nun la oficiala lingvo de la Eklezio estas la itala?

Pietro Dao, Italio

 

Ni legis la leteron, kiun vi aperigis en la gazeto “Il Resto del Carlino” de 30.3.1982 (*); ĝi interesas nin.

Ni estas malgranda familio, konsistanta el mi, pensiulo, mia edzino, laborema dommastrino, kaj unu filo, universitata studento. Kvankam niaj ekonomiaj kondiĉoj estas modestaj, ni posedas la domon, kie ni loĝas (140 kv.km.), kaj alian tuj suban, lumoplenan (89 fenestroj), kiun ni ĵus finis reordigi kaj mebligi. Ni troviĝas en la urbocentro, tamen je nur kelkcentaj metroj de belega kaj vasta plaĝo.

Ni proponas senpagan servadlaboron (kun devo prizorgi propran pagon de manĝado kaj tranoktado), por la daŭro elektota de la gastino, por pola dommastrino, laboristino, komizino aŭ prefere studentino, tre bonmora, kaj prefere praktikanta katolikino. Kompreneble, ŝi povos ĝui grandan liberon, en la limoj de bonmora amuziĝo, dum ne pli ol 30 minutoj semajne. Ni estas simplaj homoj, ni ne promesas lukson, sed koran kaj reciprokan kompanion, ankaŭ en la perspektivo de eblaj kaj pli vastaj rilatoj, en la estonteco, inter la koncernaj familioj.

Ni ne konas Esperanton, sed ni iomete parolas la anglan kaj la francan.

Familio Ferdinando Confalonieri, Pesaro (Italio)

 

(*) Temas pri letero de P. Magnani kun alvoko por helpo al Pollando.

 

Mi ĉiam kun malpacienco atendas la fruan vesperon de dimanĉo. Kiam ni, tutfamilie, renkontiĝas por aŭdi la pollingvan pragramon de Vatikana Radio, mia patrino ofte ploras pro ĝojo aŭdantel a voĉon de “nia” papo Jahano Paŭlo la 2-a. Mi same emociiĝas kiam komenciĝas la Esperanto-programo. Kelkfoje mi tradukis ĝin por geamikoj, kaj ili tre impresiĝis. Ni estas simplaj kamparanoj, ĉiam en kampo kaj naturo kun ĝia printempo, somero, aŭtuno, vintro kaj ree. Al preĝejo ni havas tri kilometrojn, kaj ni ĉiuj frekventas la Meson.

Evangelio kaj Esperanto ludis esceptan rolon en la ĝisnuna evoluo de mia personeco. Kompreneble, estis momentoj de dubo, sed ĉiam aperadis faktoj direktantaj min sur vojo de Vero. Ne mankis, en ĉi tio, ankaŭ Vatikana Radio. Dio rekompencu al vi.

Mi estus dankema se mi povus ricevi Biblion kaj religiajn legaĵojn en Esperanto. Se temas pri aliaj donacoj, vilaĝanoj en nia regiono hontas preni ion ajn; sed kiam vi havos nesolveblajn problemojn kun donacoj, mi kune kun preĝejestro helpos al vi. Bezonantoj estas tre multaj sed favorantoj mankas.

Mi esperas, ke ĉio estos por Gloro de Dio kaj Lia Laŭdo, kaj paco estu kun ni.

H. R., Pollando

 

Estas klare, ke ĉe ni estas mizero, tamen ne tia, ke ni almozpetu! Foje mi pensas, ke la pakaĵoj malbonigas la homojn. Ni devas iel alkutimiĝi al la situacio, ĉar mi ne esperas, ke la venonta tempo estos pli favora por ni. Mi konstante timas, ke povos esti ankoraŭ pli peze. Pro tio mi ne volas veki en la samlandanoj ian troan esperon, nek apogi ĝin sur ies helpo, kiu ja ne povas longe daŭri. Ni mem solaj devas vivi kaj labori en la reala vivnivelo.

Tamen, en la agado de P. Magnani mi vidas ian tre pozitivan, eĉ edifan celon por liaj samlandanoj. Mi esperas, ke tiu agado vekos plian amon inter niaj nacioj kaj plian respondecon pri la aliaj samteranoj. Eble tio estos kaj kristana kaj porpaca agado. Nur pro tio kaj en tia spirito mi sendas la adresojn de tiuj, kiuj petis min pri helpo…

J. Z., Pollando

 

Mi ricevis EK, pro kiu mi tre dankas. Certe vi devas nun elspezi multe pli da mono por ni, do mi jam pretus rezigni pri ricevado de Ia bulteno, prefere ol pligrandigi viajn elspezojn. Krome, mi hontas, ke miaj samnacianoj skribas al vi, petante pri materiala helpo. Kredu, ke en Pollando neniu malsatas, kaj ni povas helpi unu la alian enlande. Bonvolu memori, ke en landoj de la Tria Mondo multaj homoj ĉiutage mortas pro malsato, do oni helpu prefere al ili tie. Pollando bezonas preĝojn!

P. S. Mi ne deziras, ke mia adreso aperu en la preparata jarlibro.

E. K., Pollando

 

Mi ĵus ricevis pakaĵon kun nutraĵoj, de persono tute nekonata por mi. La enigmo solviĝis, kiam alvenis letero de la sendinto; tiam mi eksciis pri la iniciato de P. Magnani kaj IKUE.

Ĉi tiu afero forte kortuŝis min, ĉar ĝi estis por mi signo de la internaacia solidareco de la Esperantistoj. Multaj personoj el mia ĉirkaŭaĵo konvinkiĝis. tiamaniere, pri la konkreta kaj efika valoro de la internacia lingvo kaj de nia katolika Esperanto-movado.

J. K,, Pollando

 

Mi volis kompili «Malgrandan katolikan vortaron/ esprimaron/ proverbaron», sed mi de neniu ricevis helpon, do mi, ĉesigis la laboron. La vortaron mi kompilis «laŭ temoj», do ne laŭ ABC. Jene estas pli facile lerni. Mi kolektis ĉirkaŭ 120 esprimojn kaj ĉirkaŭ 100 religiajn proverbojn.

Kun ĝojo mi legis, ke aperis en Romo, ĉe IKUE, «Religia vortareto italaEsperanto», zorge de P. Giacinto Jacobitti. Mi tuj mendis ĝin. Tamen, por bone paroli Esperante, ne sufiĉas scii vortojn, oni bezonas scii esprimojn: sen esprimoj eĉ traduki ne eblas. Jen kial, post la «ReIigia vortareto», mi proponus kompili «Religia esprimaro»-n. Mi konscias, ke estas facile proponi laboron al aliaj; sed certe estas laboremuloj, kiuj helpus, kaj ankaŭ mi volonte daŭrigus la kolekton de tiaj esprimoj. Laŭ mi, oni devus redakti ĝin laŭ kapvortoj, ekz. Dio, peko, konscienco, preĝo, amo, pardono, kredo, ktp.

Krome, mi kolektis pli ol mil latinajn klasikajn vortojn, kiuj similas al Esperantaj vorrto. Kial? Oni ĉiam fanfaronas, ke Esperanto estas moderna latino, sed neniu pruvis tion. Ĝi estu pruvo ankaŭ por sacerdotoj kaj seminarianoj, ke ili konas pli ol mil Esperantajn vortojn, ĉar ili scias latine. La lernado de la Esperanto-gramatiko estus por ili nur ludo.

Stefano Nagy, Hungario

al la indekso


 

 

LA TALPO

 

Post la atenco de 13.5.1981, leviĝis kritikoj kontraŭ Johano Paŭlo la dua. kiu malatentas la riskojn koneksajn kun plena malfermiteco al la kontakto kun la hom-amasoj. Trafan respondon al tiuj kritikoj oni povus doni, laŭ ni, per ĉi tiu ĉarma poemeto, originale verkita en la dialekto de Piemonto (nordokcidenta Italio) de Nino Costa (1886-1945), kaj esperantigita de Carlo Geloso:

 

Tia-vespere la talpo estis vaganta,

kaj, trairumante herbejon dum malhelo,

ĝi koliziis kun hirundo vundita.

 

«Kiu ĉeestas?» ĝi kriis terurplene.

«Estas mi - hirundo diris - mi flugadis

Trankvile… oni min parfis kaj mi falis».

 

Kaj l’ talpo: «Mi priĝojas... mi supozis,

ke per daŭra flugado tien kaj ĉien

io nepre al ci baldaŭ okazos,

 

senlace mi konsilis cin dom-resti,

sed iujn personojn instrui vivi ĉi-monde

egalas diri «belulino» al… monaĥo.

 

«Vere ci pravas - la hirundo respondis -

sed se ci scius iomete kiel bele

vastigi plumojn kaj sin puŝi al-ĉielen!».

 

«Brave! Plezuras do riski sian vivon!

Nun ke ci flugis, kian akiron ci havas?

Pro fi-kutimo promenumi ĉiele

 

ci difektiĝis ĝis simili al ĉifono,

kontraŭe mi, pli havante pri-pensemon,

jen tie-ĉi manĝas, trinkas kaj promenas,

 

kontenta resti tere kaj talp-roli».

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Sub la titolo «La homo antaŭ ĉio», la Itala Komitato por la Homaj Rajtoj aperigis libron pri la instruado de Papo Johano Paŭlo la dua je defendo de la homo. Temas pri kolekto de eldiroj de Papo Wojtyła pri la fundamentaj homaj rajtoj, pri la rajtoj de la familio kaj de la popoloj, en rilato kun la problemoj de proprieto, de laboro, de senlaboreco, de sindikatoj, de migrado kaj de interpopolaj interŝanĝoj.

El la volumo elstaras preciza instruo: fronte al iu trolaŭdado de la homa agado, senkonsidere pri moralaj kaj spiritaj pricipoj, oni devas emfazi iun aŭtentikan humanismon, kiu povas resumiĝi en la ediro de Jacques Maritain: «la ĉefrolo de la spirito».

La atentigo de Johano Paŭlo la dua, pri la homa identeco laŭ la kristana tradicio, ne devas esti interpretata kiel ekskluzivismo aŭ kontraŭstaro. ĝuste pri la temo de civilaj kaj homaj rajtoj povas konverĝi la streboj de kristanoj kaj nekristanoj, de kredantoj kaj nekredantoj, kiuj agnoskas la bazajn ptincipojn de la natura moralo: la respekton de la vivo en ĉiu momento, en la lumo de la vero kaj de la justeco.

 

Okaze de sia vizito al Ĝenevo, meze de junio, Papo Johano Paŭlo la dua ricevis tute neatenditan dokumenton, fare de la Prezidanto de la lnternacia Ruĝa Kruco: temas pri la slipo, ĝis nun konservita en la sekretaj arkivoj pri la dua mondmilito, kun la personaj donitaĵoj de «Wojtyła Karol, politilka persekutato». La slipo koncernas la jarojn 1944-45, kiam la juna Wojtyła, tiam 24-jara, devis kaŝi sin por eskapi el la insistaj traserĉoj de la nazioj, kiuj estis identigintaj la kernon de rezistado kontraŭ la germana invado. La tiama Ĉefepiskopo de Krakovo, kardinalo Sapieha, sukcesis rifuĝigi la junulon en kaŝitecon, kaj avertis la internaciajn helpajn instancojn. Ĝuste en tiuj jaroj Wojtyła, estinte laboristo en ŝtonminejo kaj en kemifabriko, maturigis gran vokiĝon al pastreco..

 

al la indekso


 

ESPERO

 

Espero ekzistas, se iu fidas

ke tero estas vere viva korpo,

ke vido, aŭdo, tuŝo ne mensogas

kaj ĉiuj aĵoj, kiujn mi ekkonis,

estas ĝardeno per pordeg’ fermita.

Enir’ ne eblas, tamen ĝi ekzistas.

 

Se ni kapablus pli bone rigardi,

ankoraŭ novan floron kaj eĉ stelon

ni povus vidi en ĝarden’ de mondo.

Iuj asertas, ke okul’ nin trompas,

estas nenio, ĝi nur tiel ŝajnigas,

sed ĝuste tiuj ne havas esperon.

 

Ili supozas: se hom’ returniĝus,

post li la mondo tuj ĉesos ekzisti,

kvazau ĝin kaptus manoj de ŝtelistoj.

 

Czesław Miłosz, Pollando

el la pola tradukis Irena Missiuro

 

 

al la indekso


 

39-A IKUE-KONGRESO (LILLE, FRANCIO, 17-23.7.82)

 

La Episkopo partoprenos

 

Mons. Adrien Gand, Episkopo de Lille, tiel skribis (en franca lingvo):

«Al la 39-a Internacia Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj, kiu havos kiel ĉeftemon la mondan Pacon, mi alportas miajn fervoregajn kuraĝigojn. Ke tiuj kunsidoj metu sian simplan ŝtonon al tiu gravega ellaboraĵo, al kiu nin alvokas labori la amo al Kristo kaj al niaj gefratoj».

Mons. Gand, cetere, akceptis fariĝi Honora Prezidanto de la Kongreso, kiun li persone vizitos la 19-an de juIio je la 10-a horo.

 

al la indekso


 

LA PAPO AL BRITIO

 

Laŭ ĝenerala konsento, entuziasme eĥita de la amaskomunikiloj, la papa vizito al Britio mirinde sukcesis, malgraŭ la internacia krizo kiu ĝin preskau malebligis. La papo mem sciigis al ĵurnalistoj, ke la vizito tute superis lian atendon. Gravan problemon tamen lia multfaceta sukceso kreas por la raportisto: kiel koncize ordigi - plivere elĥaosigi! - tiom da brilaj, eĉ kalejdoskopaj impresoj?

Se necesus ĉion resumi per unu sola vorto, mi senhezite elektus la vorton «dialogo». Efektive la vizito estis kvazaŭ sestaga konversacio, ofte senparola, inter Johano Paŭlo kaj la tuta brita popolo. Kvankam per diskurso post diskurso li tiel majstre parolis, li ne malpli forte impresis kiel «papo aŭskultanta». Ĉi tiun esprimon, kiun oni dankas al Robert Runcie, anglikana ĉefepiskopo de Canterbury, la ĵurnaloj disvastigis kun evidenta aprobo. Ĉi tiu pola papo ne nur oratoras: li daŭre aŭskultas!

Temas do pri dialogo - dialogo, kompreneble, diversnivela:

unue, kun la katolikaj fideluloj de Britio. Parolante dum mesoj celebrataj en la diversaj regionoj, la papo ĉie «firmigis siajn gefratojn», vibre predikante Kriston kaj la evangelion de paco kaj amo. Sen kompromiso li parolis, kaj certe sen ia banalaĵo. Evidente la papo bone kaj detale informiĝis pri lokaj cirkonstancoj, tiel ke li povis lerte nuancigi siajn vortojn. Ŝajne li respondis rekte al la neesprimitaj zorgoj kaj bezonoj de la aŭskultantaro.

Due, dialogo kun aliaj kristanoj, antaŭ ĉio kun la eklezio anglikana. Riĉe simbolaj estis la scenoj en Canterbury, kie en la sesa jarcento Sankta Aŭgusteno, sendite de Gregorio la Granda, starigis gran episkopan seĝon. La modesta procesio al la katedralo (Papo Wojtyła kaj D-ro Runcie pilgrimis piede, flanko ĉe flanko kiel fratoj) jam konsistigis dialogon eĉ pli elokventan ol la vortoj kiujn ili poste interŝanĝis. Historia okazaĵo, kaj nemisrekonebla gvidosigno sur la vojo al kristana unuiĝo.

Trie kaj fine, dialogo kun la ĝenerala brita publiko. Dum la papo lasis Canterbury per helikoptero, mi jam staris kun la familio sur londona strato, atendante lian alvenon por meso celebrota en la Wembley-stadiono. Mi estas certa, ke en la momento de lia pasado ĉiu membro de la kosmopolita homamaso sentis ion specialan: almenaŭ la varmon de neordinara homa kontakto, sed ankaŭ, espereble, la dian benon, kiun la Vikario de Kristo alportis al la tuta lando.

 

Roderic McDermott, Britio

 

al la indekso


 

STELO DE UNUA GRANDECO

 

Se iu filmentrepreno volus trovi la plej lertan aktoron por ludi la rolon de la Papo en respektoplena filmo pri la kristanaro, plej trafe ĝi turniĝus al Karol Wojtyła. Kiam li parolas, li konas la valoron de la paŭzoj je la taŭga momento, li scias kiel impresi la homojn, li posedas iun preskaŭ danĝeran magnetismon. Li scias, kiam li povas kaj devas esti forta kaj severa kaj naski senkondicajn aplaŭdojn pri la temoj de moralo, sed li ankaŭ kapablas esti delikata kaj dolĉa kiel patrino...

Li mildigas neniun doktrinan principon pri kredo aŭ moralo, tamen li kapablas prezenti siajn profundajn konvinkiĝojn en tia maniero, ke ĉie li vekas aprobojn kaj senfinajn aplaŭdojn...

Al la junularo, kiu, venkite de teknikismo, forlasis la kredon por rifuĝi en la mondon de la sentoj, li sukcesis prezenti la preĝadon kiel la plej belan kaj plej profundan sperton de la spirito...

Li kapablis solvi la plej tiklajn kaj malfacilajn problemojn en la ekumena kampo, kiel pruvite en la Katedraloj de Kanterburio, Liverpulo kaj Edinburgo. En sia tuta vojaĝo al Britio, Johano Paŭlo la dua faris neniun eraron; li posedas iun homan kaj supernaturan gracon, kiun oni ne povas difini. Li estas stelo de unua grandeco».

 

Laŭ Radio Vatikana (4.6.1982), surbaze de artikolo aperinta en brita gazeto.

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso