Enhavo de Espero Katolika numero 4/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: La Sankta Vizaĝo de Kristo en moderna germana interpreto

 

 

 

 


 

 PACO, DONO DE DIO KONFIDITA AL LA HOMOJ (*)

 

La paco estas...

 

dono de Dio konfidita al la homoj

dono, kiun oni petu per la preĝo

dono, kiu devontigas la homojn

la centro, la koro de la kristana mesaĝo

kultivi la vivon, liberigi la subprematojn

respekti la fundamentajn homajn rajtojn

renkontiĝo, dialogo, reciproka respekto,

frateco

kapablo ĉiam konsideri la starpunktojn de la aliaj.

 

La paco ne estas...

 

inerteco, senmoviĝemo, supraĵemo

egoisma posedo, kiu idealigas

kondiĉojn de vivo komforta kaj trankvila

simpla malesto de milito.

 

Baldaŭ mortos pro malsato

 

600 milionoj da homoj

85 milionoj da familioj

230 milionoj da infanoj.

 

Oni elspezas

 

500 miliardojn da dolaroj por armiloj

450 milionojn da dolaroj por la evoluo

 

Malakceptu vivi en armildeponejo

 

Milito estas «sencela amasa murdo» (**)

ne ekzistas «bonaj» kaj «malbonaj» armiloj:

ĉiuj armiloj estas malbonaj

la uzado de atomaj armiloj estas krimo kontraŭ la homaro

ĉia politiko de sinarmado estas kuro al la morto:

morto pro milito kaj pro malsato.

 

Se vi volas la pacon...

 

vivu pace, konstruu la pacon, malakceptu la perforton

mortigu la perfortulon, kiu enestas en vi,

kaj liberigu la «Sanktan Franciskon», kiu troviĝas en via interno

transiru de la civilizo de la timo al tiu de la paco

superu la logikon de la disiĝoj,

de la antaŭjuĝaj kontraŭstaroj, de la partiecaj sintenoj

pledu por radikala malpliigo de armiloj

kaj por redukto de la gravaj diferencoj

en la ekonomia kaj en la socia vivo

agu por superi la kreskantan distancon

inter tiuj, kiuj vivas en la abundo,

kaj tiuj, kiuj malhavas la plej necesajn rimedojn

laboru, por ke en la menso kaj en la faroj de ĉiuj

estu estimo kaj protekto de la sankteco de la vivo

batalu por forigi mortpunon kaj ĉiun tipon de torturo

favoru la progreson de la homa persono.

 

La Paco...

 

devas efektiviĝi en la VERO

(ankaŭ en la informado, ofte manipulata)

devas baziĝi sur la JUSTECO

plifirmiĝas en la SOLIDARECO

kontraŭ marĝenigo, soleco, mizero, subpremado...

devas estis animata de la AMO

maturiĝas en atmosfero de LIBERECO.

 

Beataj la pacigantoj...

 

malarmu vian spiriton

elektu neperfortemon kiel daŭran vivprincipon

konvinkiĝu, kaj konvinku la aliajn,

ke la estonteco de la mondo ne povas esti konstruata

sur la povo kaj sur la timego,

sed sur la servo kaj sur la amo.

 

Ĉu la paco estas revo?

 

Se vi estas sola en via revado, jes, ĝi estas nur revo;

sed se ni estas multaj,

la revo komencas fariĝi realo.

 

Mesaĝo de la katolika junularo de Villa Verucchio (Romanjo, nordorienta Italio) aperinta en la katolika gazeto «Il Ponte» de Rimini (speciala eldono Kristnasko 1981-Novjaro 1982).

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

(*) V. EK 12/1981, p. 183.

(**) Laŭ la fama frazo de Papo Benedikto la 15-a.

 

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR JUNIO

 

Ĝenerala: Por ke Jesuo Kristo estu agnoskata heroldo de la mizerikordo de Dio Patro, precipe per la mistero de la Kruco.

Misia: Por ke la revelaciitaj veroj pri Jesuo Kristo, Dio kaj Homo, estu fidele anoncataj en la diversaj kulturaj kuntekstoj, konekse kun iu aŭtentika kristana enkulturiĝo.

 

al la indekso


 

PACON AL VI!

 

Post la reviviĝ’ el tomb’ kaj morto

estis de l’ Savint’ unua vorto:

Paco estu jen al vi!

Kristo ankaŭ nun ĉi vorton diras,

kvankam paco-malproksimen iras

homa gento, for de Di’.

 

Kiom riĉa estas do kristano:

pacon, kiun mond’ ne doni povas,

li en sia kor’ per Kristo trovas,

ankaŭ dum batal’ kaj  uragano!

Sed la paska ben’ evangelia

vokas nin al pac-agad’ konscia!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

al la indekso


 

SINKONSEKRO AL MARIA

 

Al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria

la

IKUE-Movado

oficiale sin konsekras, pere de Monsinjoro

Giovanni Locatelli,

Episkopo de Rimini, San Marino kaj Montefeltro,

dum la Esperanto-elsendo

de la

Vatikana Radio,

je memoro,

en la 13-a de majo 1982,

de la Fatimaj Aperoj

kaj de la atenco al la Papo

Johano Paŭlo la dua,

en spirita ligo kun Li

dankante la Virgulinon

pro la

graco de transvivo

 

Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela Reĝino de la Popoloj, ni estas je Viaj piedoj, kicl la Apostoloj en la Vespermanĝejo, atendante la Sanktan Spiriton por «nova» Pentekosto.

Ekde nun ni volas resti en Viaj Sanktaj manoj, kiel infanoj de la ĉiela Patro, por esti plenigitaj je la Dia Amo kaj resti ĉiam kun Vi, temploj de la Sankta Triunuo.

Ni ĝoje konsekras nin al Via Senmakula Koro, kaj konfidas al vi la tutan Esperanto-popolon, ĉar Vi estas Ekzemplo kaj Modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio.

Laŭ la Volo de Dio ni sopiras marŝi kun Vi, nia Sinjorino de la Venko, por ke estiĝu en ni kaj en la tuta homaro la Regno de Jesuo kontraŭ ĉiuspeca moderna ateismo.

Solene kaj tutkore ni promesas travivi ĉiutage, per pensoj, deziroj, agoj kaj posedaĵoj, niajn baptajn, konfirmaciajn kaj eventuale pastrajn sindevigojn, helpe de la Dia Graco, de kiu Vi estas elektita Tabernaklo kaj Perantino por la tuta Eklezio.

Al Vi ni volas aparteni korpe kaj anime, por esti konsekritaj al Jesuo, viktimoj kun Li por la gloro de la Patro kaj la savo de la pekuloj. Tial ni arde ripetas, nun kaj ĉiutage, «Tute Viaj ni estas, kaj ĉio nia estas Via».

Amen!

 

al la indekso


 

ATMOSFERO DE KUNLABORO

 

15.4.1982 mi vizitis la Kongregacion pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kaj transdonis mane al ĝia Vicsekretario, Mons. Luís Alessio, petleteron koncerne rajtigon celebri S. Mesojn en Esperanto dum la kuranta jaro 1982.

La interparolo, kiel jam kutime, estis tre afabla. Ĉifoje, laŭ eksplicita peto de Mons. Alessio, mi ankaŭ transdonis, nome de IKUE, Esperanto-gramatikon; mi aldonis kopion de la Religia Vortaro itala-Esperanto de P. Jacobitti, kiu estis aparte aprezata de la prelato: li longe trafoliumis ĝin, kaj pridiskutis plurajn terminojn, en tre amika etoso. Vere, mi tion ne esperis, kiam - antaŭ 4 jaroj - mi komencis okupiĝi, kune kun aliaj, pri la rilatoj kun la Kongregacio, en tiu tempo tre malbonaj (certe oni memoras, ke en 1977 la Kongregacio formale malpermesis celebri en Esperanto).

En la petletero por la ĉijaraj S. Mesoj - kiun mi subskribis ne kiel Sekretario de IKUE, sed kiel {Kun)sekretario de la Komisiono por liturgiaj tekstoj en Esperanto - mi aludis la laboron jam faritan de la Komisiono, kaj la malfacilaĵojn koneksajn kun la situacio en Pollando, des pli ke la Prezidanto, la Kunsekretario P. Zielonka, kaj pluraj membroj, estas ĝuste poloj. Mi ankaŭ (intence) aldonis, ke (krom tiuj kunvenoj kaj kongresoj, por kiuj oni petis eksplicitan rajtigon) aliaj okazoj por S. Mesoj, ne antaŭvideblaj, prezentiĝos en Pollando, Hungario kaj ltalio.

Jam la 17-an de aprilo, la Sekretario de la Kongregacio, Mons. Virgilio Noč, tiel respondis (en itala lingvo), adresante la leteron (n. Prot. CD 508/82) al mi kiel «Sekretario de la Komisiono por la liturgiaj tekstoj en Esperanto»:

 

«Alvenis ĉi tie, 16.4.1982, la letero, per kiu Vi petas de ĉi tiu Kongregacio la rajtigon celebri Meson en esperanton, okaze de kelkaj Kongresoj antaŭvidataj dum 1982.

Pri tio, mi tuj komunikas al Vi, ke ĉi tiu Kongregacio donas la petitan rajtigon, por la esperantistaj Kongresoj aŭ Renkontiĝoj listigitaj en la aldonita folio.

La «Normoj», kiuj reguligas la rajtigon, estas tiuj samaj komunikitaj al la Respektinda Pastro Dulio Magnani, Prezidanto de IKUE, 23.3.1981 (Prot. CD 5/81), kaj publikigitaj en la bulteno «Espero Katolika» 5, 1981, p.77.

Oni, eksciis, krome, kun plezuro, ke stariĝis la Komisiono por la liturgiaj tekstoj en esperanto. Al tiu Komisiono ĉi tiu Kongregacio volonte esprimas la plej bonajn bondezirojn.

Atendante povi ekzameni la rezultojn de la jam komencita laboro, por doni al la celebradoj en lingvo esperanto la plej bonan beletran formon, mi petas Vin akcepti la esprimon de mia aparta respekto».

 

Jen kelkaj komentoj pri tiu letero:

1) la Kongregacio ne nur konfirmis la vivrajton de la Komisiono, sed ĝi ankaŭ esprimis plezuron kaj bondezirojn;

2) la rajtigo estis donita por ĉiuj okazoj listigitaj en la petletero (la «aldonita folio», pri kiu parolas la respondo de la Kongregacio, estas... la fotokopio de la listo aldonita al la petletero, kun la aldono de la Kongregacia stampo);

3) implicite, la Kongregacio ankaŭ rajtigis tiujn neantaŭvideblajn okazojn en Pollando, Hungario kaj Italio («preĝkunvenoj, spiritaj ekzercoj, renkontiĝoj, ktp») pri kiuj oni aludis en la petletero. Tio signifas, ke oni akceptis la principon, ke ne estas necesa la eksplicita indiko de la aparta okazo, sed ke ufiĉas mencii la kategorion de la evento: tio, kiel oni facile komprenas, estas valora precedenco por atingi, en estonteco, la simplan forigon de la neceso peti rajtigon;

4) la Kongregacio taksas, ke la tasko de la Komisiono estas tiu doni «la plej bonan beletran formon»; ĝis nun, kontraŭe, oni parolis pri «pli bonan version», kio implicis la juĝon, ke la ĝisnunaj tekstoj estas netauŭgaj el la vidpunkto de interpretado, ne de beletra formo;

5) la Kongregacio eksplicite referencas al la teksto aperigita en «Espero Katolika» konceme la celebro-regulojn: tio implicas plenan fidon en la ĝusteco de la koncerna traduko, kaj montras, ke stariĝis atmosfero de kunlaboro.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Sur la lasta kovrilpaĝo de EK legiĝas la landaj reprezentantoj de IKUE, sume 32. Jen ĉio, kion ni scias unu pri la alia. Kaj kial ne pli multe? Kial oni ne povas legi en ĉiu numero de EK pri la vivo de du-tri landaj IKUE-grupoj, kluboj, societoj? Do, mi proponas, ke la landaj reprezentantoj informu per kelkaj vortoj la revuon, kiel ili vivas, kion ili faras, kiam ili renkontiĝas, iliaj kontaktoj kun la ekleziaj instancoj, iliaj planoj, atiugaĵoj; eble oni legos pri ideoj, kiujn ankaŭ aliaj povos utiligi. Ĉu tio restas ia neplenumebla peto? Estus same tre grave, se ili dirus, ĉu ili volas havi kontakton kun aliaj, eble konkrete kun aliaj landaj IKUE-grupoj.

Kial? Ĉar per Esperanto eblas la senpera homa kontakto unu kun la alia, kaj la IKUE-grupoj, diaspore vivantaj en la nuna mondo, ne estus izolitaj. Kian valoron havas komuna lingvo, se oni ne uzas ĝin por tiu celo, por kiu ĝi estas kreita: por homaj kontaktoj? Do, estu nia celo «trarompi la diasporajn verdajn murojn».

S. Ĉapody, Hungario

 

Mi deziras regule ricevi EK, kiu estas la plej taŭga revuo, kiun mi povas uzi en Malto parolante pri Esperanto.

Vi sciu, ke mi ricevis plurajn ekzemplerojn de via revuo el Ĉeĥoslovakio: iu korespondanto sendis ilin al mi. Krome, kiam mi estis en Hungario pasintjare, unu el la vizititaj geamikoj estis leganta EK. Kiel vi vidas, via laboro estas fruktodona.

Anthony Mercieca, Malto

 

Mi ne konsentas la artikolon de «Fal» en plena amplekso en EK 1-2/1982. Esperanto havos baldaŭ 100-jaran jubileon. Kompreneble, tiu aĝo estas mallonga por lingvo. Kaj tamen! La internacia lingvo Esperanto plenumas ankaŭ aktualajn postulojn. Ĝi havas multflankan literaturon. La Biblion jam tradukis Zamenhof mem. Se la lingvo Esperanto ankoraŭ ne sufiĉas por la liturgio, tio ne estos problemo.

O. S.. Germana Demokrata Respubliko

Kvankam ne mi estas la aŭtoro de la menciita artikolo (cetere, sub la pseŭdonimo «Fal» kaŝiĝas eminenta kaj aktiva esperantisto), persone mi aliĝas al la opinio, ke Esperanto ankoraŭ ne estas senĝene uzebla en ĉiuj kampoj, pro manko de faka terminologio. Kompreneble, tio ne signifas, ke Esperanto ne taŭgas, sed nur ke oni ne sufiĉe prizorgas la pliriĉigon de la lingvo. Kaj ne temas nur pri liturgio: mi spertas daŭre problemojn en la tradukado de aktualaj informoj por la Esperanto-elsendoj de Radio Roma: kvankam mi aktivas en la movado de pli ol 25 jaroj, kaj malgraŭ mia kono de pluraj lingvoj kaj la disponeblo de pli ol 50 vortaroj, ofte mi devas longe cerbumi por trovi taŭgan ekvivalenton de fakaj esprimoj aŭ de nuancitaj konceptoj. De kelkaj monatoj mi eĉ komencis noti sur slipoj la rezultojn de miaj cerbumadoj: eble, iam mi aperigos «vortaron de malfacilaj vortoj, ne troveblaj aliloke»...

Antonio De Salvo

 

Mi estas itala pastro loĝanta en Hispanio. Pli frue mi vivis en Madrido, sed de julio 1981 mia superulo (mi estas barnabito) sendis min al Sant Adriŕ de Besňs (Barcelono). La obeo estis por mi tre multekosta, ĉar mi devis lerni alian lingvon, la katalunan, kiun mi devas uzi dum la Meso, en la Sakramentoj kaj en multaj renkontiĝoj kun la popolo. Mi sciis tute nenion pri la kataluna; mi devis komenci la lernadon kun instruanto. Nun mi povas fari ĉion en la loka lingvo; sed tio forprenas de mi preskaŭ la tutan tempon...

P. Carlo Musazzi, Hispanio

 

Mia granda paroĥo jam de duonjaro ne plu havas pastron. Mescelebri venadas paroĥestro de najbara paroĥo. La situacio estas tre malĝoja. Pastroj devas, dimanĉe, celebri eĉ 5 Mesojn en diversaj lokoj, kaj ilia mezaĝo estas alta. Ne mankis kandidatoj al pastreco, sed ili ne povas eniri seminarion pro konataj kaŭzoj. Se ne okazos iu grava ŝanĝo, posi 5 jaroj vilaĝaj paroĥoj restos sen mescelebroj; kio okazos post 10 jaroj, tion scias nur Dio. Sed oni ne rajtas senesperiĝi, Dio ne forlasos nin. Diverstempe kaj diversloke la Eklezio travivis sian ekziston en katakomboj. Se Eklezio ne povas laŭleĝe ekzisti, ĝi ja devas ekzisti nelaŭleĝe. Sed estas malĝusta la diro, ke ekzistas iu «subtera» Eklezio, ja la Eklezio estas nur unu: simple okazas, ke tiu parto de la Eklezio, kiu ne rajtas ekzisti laŭleĝe, devas trovi alian manieron por sia ekzisto. Ni kredu en Kristo, kiu diris: «Mi estas kun vi dum ĉiuj tempoj ĝis la fino de la mondo. Kial vi timas, malkredemaj?».

El Ĉeĥoslovakio

 

Nuntempe, la Ligoj de IKUE en la diversaj landoj havas malsimilajn nomojn: UECI en Italio, FKEA en Francio, AKLE en Aŭstrio, ACES en Usono, ktp. Por aspekti pli internacie antaŭ la neesperantista publiko, ĉu oni ne povus adopti komunan nomon, kaj paroIi pri itala, franca, aŭstra, usona, ktp, Sekcio de IKUE? Estas ege bedaŭrinde, ke esperantistoj, kiuj agadas internacie pere de universala lingvo, havas regionan pensmanieron; tiel ili vekas negativajn reagojn ĉe neesperantistoj, kiuj opinias (ne malofte, prave), ke la esperantistoj agadas dise.

Germain Pirlot, Belgio

La temo estas tre delikata, ĉar sub la diferenco de nomoj kaŝiĝas forta tendenco al memstareco. Cetere, la, nomo mem «IKUE» estas iel ambigua, ĉar ne estas klare, ĉu temas pri Unuiĝo (konsistanta el memstaraj unuoj) aŭ pri Asocio (kun landaj sekcioj). Ankaŭ la Statuto ne precize klarigas la situacion. Tio kaŭzas, ke la rilatoj inter la centraj organoj kaj la landaj organizoj ne estas tiel striktaj kiel oni povus deziri: ĉiu Ligo agadas sen kunordigo kun la aliaj, kaj ofte la Centra Oficejo ekscias pri la diversaj iniciatoj (eĉ gravaj) nur hazarde aŭ nerekte. Persone, jam de pli ol 4 jaroj mi klopodas modifi la situacion, Sed mi devas konfesi, ke mi ne atingis grandajn sukcesojn.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

REALAJ CELOJ

 

En EK 1-2/1982, en la artikolo «Iom pri Esperanto» mi legis: «Ĉi-momente ĝeneraligo de Esperanto en Eklezio signifus ĝian morton.»... «ĝis ni trovos multegajn fakulojn kai pri Esperanto kaj pri teologio aŭ Biblio aŭ kanona juro aŭ liturgio ktp».

Miaopinie, absolute ne pri tio temas. Ĉi-momente estas tute superflue, ke la kanona juro estu tradukita en Esperanton. Tiajn neplenumeblajn celojn la Esperanto-movado ne fiksis antaŭ si. Ĝia celo, tre koncize, simple: apud la gepatra lingvo, Esperanto estu ĉies dua lingvo. Unua paŝo. Kaj se ĉi tiu paŝo realiĝos (eĉ se parte!), la pluaj paŝoj jam preskaŭ aŭtomate sekvos (eĉ la esperantigo de la kanona juro). Do, gravas, ke la homoj komprenu unu la alian kaj ne la kanonan juron, la teologion, la liturgion, Biblion, ĉar ĉi-lastajn oni aŭskultas, legas en sia gepatra lingvo.

Kaj la Eklezio?

Kion la papoj diris favore pri Esperanto iam, tio hodiaŭ jam absolute ne gravas, eĉ kiam tiaj diraĵoj ne kaŭzis revolucian ŝanĝon en la Eklezio pri la Esperanto-movado. Same estas tute indiferente, koncerne la evoluon de Esperanto en la Eklezio, ĉu la Papo salutas en Esperanto la esperantistojn aŭ ne. Eĉ ne unu episkopo ellernos pro tio la Internacian Lingvon.

Do, kion ni volus? La «ni» estas nur mia persona opinio.

- Antaŭ ĉio la tutmondaj sacerdotoj lernu Esperanton, ke ili komprenu unu la alian kie ajn en la mondo, ĉar la klasika aŭ la eklezia latino por ĉi tiu celo niatempe ne taŭgas. Tio estus dezirinda, ke pola sacerdoto sen malfacilaĵo povu paroladi kun la hispana, la hungara kun la japana, la ĉina kun la afrika sacerdoto. Kiu scipovas ellerni latine, tiu Esperanton lude ellernus. Por ili Esperanto estas multe pli facila ol por aliaj. Fine oni devus kompili broŝureton latine, en ĝi mallonge la gramatikon kaj latino-Esperanto-vortaron, ĉirkaŭ kun mil vortoj. Tio estus pruvo, ke Esperanto estas la plej nova latinida lingvo.

- La katolikaro de la mondo estas multlingva, do se ili volas sin kompreni reciproke, ankaŭ ili bezonas komunan lingvon. Se la sacerdotaro lernus ĝin, tutcerte ankaŭ la fideluloj pli favore rilatus al nia lingvo.

- Vatikano permesu, ke la esperantistoj povu ĉiu-okaze partopreni esperantlingvan Sanktan Meson, kiam okazas internacia renkontiĝo, kongreso ktp. Tio jam en praktiko realiĝis.

- Estigi florantan literaturon, kompreneble temas antaŭ ĉio pri la tradukita katolika literaturo. Ĝi estas hodiaŭa problemo. Domaĝe, ke neniu parolas pri ĝi. Kvankam ni povus lerni de aliaj.

La sorto de Esperanto en la Eklezio estas en la manoj de la sacerdotaro: enkonduki Esperanton en la teknikon nur la teknikistoj povas. Kian novan perspektivon havus tiu sacerdoto en vilaĝo, kiu scias Esperanton, kaj per korespondado havas kontakton kun kvin kontinentoj, kun la «samfakuloj».

Ankoraŭ unu penso.

La Eklezio estas la plej taŭga tereno por Esperanto. Kial?

- Ĝi estas tutmonda organizo.

- Ĝi estas multlingva.

- La sacerdotaro kaj la fideluloj bezonas komunan lingvon, ĉar la latino ne plenumas ĉi tiun funkcion, taskon, se ili entute volas sin kompreni reciproke. Se ne, kial ni - esperantistoj - penadas?

- Ĝi estas perfekte organizita kaj direktita.

- Ĝi efektive havas membrojn (UN, UNESKO, estas mondorganizoj, sed membrojn ili ne havas).

Estas ĉiam pli facile disvastigi ideon, penson en organizita unuo ol en neorganizita amaso.

Kaj la lasta penso.

Ni bone scias, ja ni aŭdis kaj legis, ke la lingvo de la okcidenta Eklezio estas la latina. Sed la Eklezio konsistas el homoj, el fideluloj, ikai ili ne scias, ne parolas, ne konas la latinon, do, latino ne povas esti ilia lingvo. Kaj... ĉu ne estas plie - ne en la Iiiturgio -, sed en la praktiko, en la vivo, la itala la oficiala lingvo de la Eklezio aŭ... de Vatikano? Ni vidu:

- La lingvo de la oficiala organo de Vatikano (Osservatore Romano) estas la itala.

- Annuario Pontificio (Pontifika Jarlibro) de Vatikano aperas itale (Ĉu la japanaj sacerdotoj parolas pli bone itale ol latine?).

- La papaj preĝintencoj estas por 1982 verkitaj ne en latina lingvo, sed en itala (v. EK 1-2-/1982, p. 21).

- La disaŭdigoj de Radio Vatikana estas plejparte itallingvaj. Kial ne latine, en la oficiala lingvo de la Eklezio por la tutmonda sacerdotaro?

- Mi ne scias, nur pensas, ke la ĉiutaga oficiala lingvo de la Ŝtato Vatikano estas la itala, kaj oni ne paroladas latine en la oficejoj, kaj ne troviĝas latinlingvaj tajpistinoj.

- La Papo itale parolas al la popolo sur la placo de Sankta Petro, kvankam povas esti, ke la duono de la ĉeestantoj ne estas itala. Eble dekmiloj komprenas nenion el la parolado. Rajte povas pensi kelkaj, ke la lingvo de la Eklezio estas la itala.

Neniu miskomprenu min. Mi ne proponas, ke Osservatore Romano estu esperantlingva kaj en Vatikano oni oficialigu Esperanton kaj formiĝu Esperantaj kluboj, grupoj. Esperanto ne minacas la latinon, la oficialan lingvon de la okcidenta Eklezio, sed estas fakto, ke apud la oficiala latino ekzistas ankaŭ alia lingvo, kiun la Eklezio (Vatikano) uzas en la praktiko; la itala. Naiva demando: se Vatikano troviĝus en Parizo aŭ Berlino, ĉu la oficiala organo de Vatikano (do, de la Eklezio) estus en la franca aŭ la germana? Esperanto ne volas okupi la oficialajn - kiel diri - postenojn, lokojn de latino kaj de la itala lingvo; Esperanto estu la komuna lingvo de la homoj, kiuj estas katolikaj, ĉu ekleziuloj ĉu simplaj fideluloj. La kanona juro estu kaj restu latina kaj Osservatore Romano estu itala, sed, se el la kvin kontinentoj renkontiĝas en Romo aŭ en Lourdes aŭ en Tokio kvin katolikaj sacerdotoj, ili scipovu komune preĝi ne nur la Pater noster (eble laŭ diversaj prononcoj) sed ili povu interŝanĝi pensojn unu kun la alia, ĉar ili estas la sacerdotoj de la sama religio, Eklezio.

S. Nagy, Hungario

al la indekso


 

LA «SANKTA VIZAĜO»

 

«Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?»: kvazaŭ por respondi al ĉi tiu ekkrio de la 13-a Psalmo viglis, dum almenaŭ 600 jaroj (de la 11-a ĝis la 17-a jarcento), la devoteco al la «Sankta Vizaĝo de Kristo», kiu puŝadis tra tuta Eŭropo nekredeblajn amasojn da pilgrimantoj.

Precipe al Romo, el la tuta mondo, alfluis torentoj da pilgrimantoj, kiuj celis la tombojn de la Apostoloj, sed ankaŭ la «Veroniko»-n, iun «relikvon», kiun oni opiniis la «portreto», aŭ eĉ la «memportreto» de Jesuo: temis pri tuko, per kiu - onidire - unu el la «piaj virinoj» viŝis la vizaĝon de Jesuo survoje la Kalvario.

Malantaŭ tiu devoteco staris, kvankam subkonscie, iu bezono de la sentoj: vidi, aŭ almenaŭ imagi, la vizaĝon de Kristo, de la vera Homo kaj vera Dio. Jen kial «multobliĝis» mortotukoj, tukoj kaj bildoj kun la vizaĝo de Kristo, preskaŭ ĉiam ferm-okule kaj sangoplene: el tiuj, la plej konata (kaj la plej verŝajna.) estas la «Mortotuko de Torino» (v. EK 10-11/1978).

Alia konata «Sankta Vizaĝo» estas tiu de Lucca (centra Itailio), kiu, tamen, ne estas bildo sed statuo, laŭtradicie alveninta permare en la jaro 742. Ĝuste la «Sankta Vizaĝo» de Lucca disvastiĝis al Francio kaj al norda Eŭropo.

Hodiaŭ, krom en Romo (dum la Sankta Semajno) kaj en Lucca - kaj se oni apartigas la tute specialan fenomenon de la torina Mortuko - la devoteco al la «Sankta Vizaĝo» iĝis malofta. Teologio kaj pieco nun serĉas la Vizaĝon de Dio ne en tukoj kaj bildoj, sed en la vizaĝoj mem de la malriĉuloj.

Antonio De Salvo

La vizaĝo de Kristo aperas en la vatikana poŝtmarko okaze de la Internacia Jaro de Handikapitoj (v. EK 12/1981, p, 197),

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

La jaro 1982 estas la jaro de Sankta Francisko: tiu riĉul-ido, kiu ĉion forlasis por resti kun Dio kaj ties Filo, la Malriĉulo: al-kuris kunuloj dezirantaj travivi lian sperton kaj perfektan aliĝon al Jesuo: li volis per la streĉo de ĉiuj siaj fortoj, perfekte vivi laŭ la malriĉeco de sia Majstro kaj Sinjoro.

Li bele kantis la Sunon kaj la Lunon, la Venton kaj la Akvon, la Fajron kaj la Teron, la Pardonon kaj la Amon, kiuj estis liaj fidelaj gefratoj dum lia ne ĉiam facila vivo.

Sendube vi ĉiuj jam vidis kaj recitis la preĝojn de Sankta Francisko: la simplan preĝon kaj la kantikon de la kreitaĵoj. Ĉu vi scias, ke ili estas eldonitaj ankaŭ en Esperanto en formo de poŝtkartoj? Ĉu vi jam aĉetis ilin kaj iIin uzis por korespondi kun geamikoj? Se jes: gratulon. Se ne: riparu la eraron.

 

Poezi-flanke

 

Jen la jaro de Francisko,

la asiza optimisto,

kiu kantas pri glor-Dio,

pri la vento kaj la suno,

pri la akvo kaj la luno,

laŭ am-plena melodio.

 

Nur donante vi ricevas,

pardonante vi eklevos

vian koron al Jesuo,

ĉies frato, ĉies savo,

kaj vi spertos el la ravo

de l’ eterna grac-menuo.

 

Jesu-flanke

 

«Kaj vidinte la hom-amason, Li supreniris sur la monton, kaj kiam Li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al Li, kaj malferminte la buŝon, Li instruis ilin dirante: Feliĉaj la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo». Tiun tekston vi trovos en la Evangelio laŭ sankta Mateo, en la komenco de la 5-a ĉapitro.

Malriĉaj en spirito estas tiuj, kiuj agnoskas la kvalitojn de la aliaj, kiuj kalkulas kun la graco de Jesuo, ankaŭ kun Lia amo kaj pardonemo, kiuj provas disdoni siajn riĉojn; kaj, kompreneble, tiuj riĉaĵoj povas esti tre diversaj: mono, kono, kvalitoj, spertoj, pardonemo, helpemo, kuraĝiĝemo, rideto, frata preĝo, pacienco, bonkoreco, kantado kaj entuziasmo.

Sed se vi legas la tutan ĉapitron, kiu sekvas tiun unuan feliĉ-proklamon, vi renkontos aliajn manierojn por progresi en la vera malriĉeco, kaj vi vidos, ke la Malriĉulo el Nazareto estis bona ekzemplo por la Malriĉulo el Asizo.

 

IKEK-flanke

 

Last-monate mi proponis al vi prepari nian venontan Kongreson per diskutoj kaj faroj: ĉu vi jam diskutis kaj decidis farojn? Mi deziras ricevi grandan ĝojon: donu al mi tiun ĝojon per sendado de leteroj, poeziaĵoj, decidoj por kaj pri la Paco.

Ankaŭ Sankta Francisko laboris por la paco: relegu lian simplan preĝon: «Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via Paco». Mi rekomendas tiun preĝon al la IKEK-anoj, esperante, ke ili «efektivigos» ĝin tie, kie ili laboras, lernas, ludas, kunvenas, preĝas.

Bonan jaron de Sankta Francisko deziras al vi

Sac. Roger Degrelle, Francio

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

En la jaro 1513, vivis en Romo 9 etiopoj; nuntempe, ili estas ĉirkaŭ 20.000. Al ili la ekleziaj instancoj ĵus konfidis la preĝejon honore al S. Tomaso, kiu troviĝas en unu el la plej karakterizaj kvartaloj de la roma urbocentro (Parione).

Sub la volboj de la malnova preĝejo, la diservoj okazas laŭ la aleksandria-kopta liturgio, kun preĝoj en lingvo gecc akompanataj de tamburoj kaj sistroj.

La preĝejo «S. Tomaso» ne estas nur kultejo: ĝi estas ankaŭ centro por sociaj kaj helpaj renkontiĝoj de etiopoj. Paroĥestro de la roma etiopa komunaĵo estis nomita (de la etiopa episkopara Konferenco) la cisterciana momaĥo Timoteo Tesemma, li mem etiopo.

 

El 13 ĉeĥoslovakaj diocezoj (4 en Bohemio, 2 en Moravio kaj 7 en Slovakio) nur 5 havas propran Episkopon. Tion memorigis, kun doloro, la Papo, okaze de la vizito al li de tiuj 5 Episkopoj (Kard. František Tomašek, Ĉefepiskopo de Prago; Mons. Josef Feranec, Episkopo de Banská Bystrica; Mons. Jan Pastor, Episkopo de Nitra; Mons. Julius Gabris, Administristo de Trnava; kaj Mons. Josef Vraua, Administristo de Olomouc) (*).

Espriminte sian ĝojon pro la alveno de tiuj Episkopoj «el la koro de Eŭropo», Johano Paŭlo la dua aldonis: «Kiam mi vidas, ke vi estas nur 5, mi ne povas ne demandi de mi: kiam venos la tempo, en kiu povos ĉeesti la Episkopoj de ĉiuj ĉeĥoslovakaj diocezoj? Miaflanke, mi povas certigi, ke mi - samkiel miaj antaŭuloj - ne preterlasos strebi, por ke la diocezoj de via Patrolando (kiuj malhavas ilin de multaj jaroj, eĉ de jardekoj) havu proprajn, indajn paŝtistojn, kiuj, kiaj veraj patroj, gvidu la sacerdotojn kaj la fidelulojn».

 

(*) Okaze de la vizito al Romo de la ĉeĥoslovaka Episkoparo, la Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE denove interparolis kun Kard. Tomašek. Estas interese, ke krom la «oficialaj» Episkopoj, en Ĉeĥoslovakio ekzistas ankaŭ kelkaj Episkopoj ne agnoskitaj de la Ŝtato: unu el tiuj estas esperantisto kaj membro de IKUE. Krome, en eksterlando vivas pluraj ĉeĥaj kaj slovakaj Episkopoj, malhelpataj agadi en Ĉeĥoslovakio mem: el tiuj vivantaj en Romo, unu daŭre helpas diversmaniere la agadojn de IKUE.

 

«Mi ne venas ĉi tien en la intereso de viaj mastroj. Mi venas por animzorga alproksimiĝo al la laboristoj: jen la vera celo de mia vizito ĉe vi»: tiel Johano Paŭlo la dua komencis, 19.3.1982, sian viziton en Livorno (ĉikaŭ 300 km norde de Romo, ĉe la Tirena maro). La Papo faris senprecedencan viziton: en Regiono kun socialista-komunista plimulto, en urbo kun fortega komunista plimulto (la Itala Komunista Partio naskiĝis ĝuste en Livorno), Johano Paŭlo la dua sin prezentis al la laboristoj de la multnacia entrepreno «Solvay», kaj aŭskultis iliajn demandojn, ofte plenajn de akuzoj kontraŭ la «ekonomia perfortemo» kaj la «intenco forigi demokratecon en la fabriko», atribuataj al la multnacia «Solvay».

Du laboristoj, memoriginte la luktojn por konkeri pli vastan demokratecon en la fabrikoj, esprimis solidarecon al la popoloj de Pollando kaj de Salvadoro.

«Mi estis via kolego - diris la Papo, kiu dum la milita periodo laboris ĉe unu el la fabrikoj de la entrepreno «Solvay» - kaj mi sentas solidarecon al vi, ĉar mi dividas viajn problemojn». Memoriginte la ĵusan Enciclikon pri laboro, Johano Paŭlo la dua emfazis, ke la ekonomio kaj la strukturoj estas akcepteblaj nur se ili estas humanaj, kaj substrekis la bezonon, ke la laboristoj ricevu «justan salaron» kaj povu libere asociiĝi kai partopreni en la decidoj. La Papo aldonis, tamen, ke oni devas respekti tiujn limigojn, kiuj kelkfoje estas postulataj de iu ĝenerala siruacio de ekonomia krizo.

 

Afrika sacerdoto venanta de Zairo estas la nova persona sekretario de Papo Jahano Paŭlo la dua. Li nomiĝas Emery Kabongo kaj estas 38-jara. Li anstataŭis la irlandanon Magee, destinitan al alia tasko; daŭre deĵoras la alia persona sekretario, la pola mons. Stanisław Dziwisz.

 

Dum la celebrado de la Pasiono, 9.4.1982, en la S. Petro-Baziliko, la «Universala Preĝo» estis eldirita en 9 lingvoj de ĉiuj mondopartoj.

Oni preĝis:

en la hispana (kastilia), por la Eklezio;

en la franca, por la Papo;

en la litova, por ĉiuj geordinitoj kaj por ĉiuj fideluloj;

en la angla, por la unuiĝo de la kristanoj;

en la rusa, por la hebreoj, por ke Dio «helpu ilin daŭre progresi en la fideleco al Lia Interligo»;

en la portugala, por la nekristanoj, por ke, «prilumite de la Sankta Spirito, ankaŭ ili povu ekiri laŭ la vojo de la savo»;

en la germana, por tiuj kiuj ne kredas je Dio, por ke, «vivante kun boneco kaj korpureco, ili atingu la elkonon de la vera Dio»;

en la pola, por la regantoj, por ke Dio «prilumu ilian menson kaj ilian koron en la serĉado de la komuna bono, en la vera libereco kaj en la vera paco»;

en la ĉina, por la suferantoj, por ke Dio «forigu malsanojn kaj malsaton, redonu liberecon al la kaptitoj, havigu justicon al la subprematoj, donu sekurecon al la vojaĝantoj, revenon al la hejmo-malproksimaj, sanon al la malsanuloj, eternan savon al la mortantoj».

 

Dum la Kruc-Vojo en Koloseo, vendredon 9.4.1982, la Papo kunligis ĉiun halton kun aparta preĝintenco. Tia rezultis la konekso:

1) Jesuo estas mortkondamněta (Ni memoru pri tiuj, kiuj en la mondo spertas maljustajn kondamnojn kaj suferojn);

2) Jesuo estas ŝarĝata per la Kruco (Ni preĝu por ĉiuj, kiuj - en diversai Landoj - estas subpremataj kaj senigitaj je la homaj rajtoj);

3) Jesuo falas la unuan fojon (Ni memoru pri ĉiuj, kiuj riskas fali sub la pezo de la persekutoj pro kredo-motivoj);

4) Jesuo renkontas sian Patrinon (Ni memoru pri la penoj kaj la maltrankviloj de ĉiuj patrinoj de la tuta mondo);

5) Simono de Cireno helpas Jesuon porti la Krucon (Ni preĝu por tiuj, kiuj sindoneme dividas la penojn de la aliaj);

6) Veroniko viŝas la vizaĝon de Kristo (Por ke ĉiuj kristanoj kapablu montri al la homoj la aŭtentikan vizaĝon de Kristo);

7) Jesuo falas la duan fojon (Por ke la forkaptitoj povu havi la ĝojon reiri al siaj karuloj, kiuj atendas en maltrankvilo kaj ĉagreno);

8) La piaj virinoj ploras (Por ke ĉiuj kristanaj konfesioj, disiĝintaj el la katolika Eklezio, harmonie agu por retrovi en ĝi la unuecon de la unika mistika Korpo de Kristo);

9) Jesuo falas la trian fojon (Por ĉiuj popoloj subpremataj de maljustaj reĝimoj aŭ disŝirataj de konfliktantaj partioj, por ke ili kapablu ektrovi la vojon de la liberiĝo laŭ la spuroj de Kristo kaj de ĝia Pasiono);

10) Jesuo estas senvestigata (Por tiuj kiuj, en la mondo, suferas pro malsato kaj manko de esencaj rimedoj);

11) Jesuo estas alnajlata al la Kruco (Ni memoru, ke Kristo daŭre estas krucumata en la rifuĝintoj, en la senlaboruloj, en niaj gefratoj viktimoj de maljusteco kaj terorismo);

12) Jesuo mortas (Por ke la homoj denove trovu sin fratoj en la sango de Kristo);

13) Jesuo estas deprenata el la Kruco (Por ke, tra la ĉiutaga doloro, la homoj alvenu al la repaciĝo kun Dio);

14) Jesuo estas entombigita (Por ke, ĉe la homoj, neniam ekmanku la kristana espero je plibona mondo, prilumata de la Reviviĝinta Kristo).

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

La Urbestro de Vasto (prov. Chieti, Centra Italio) mendis 15 kopiojn de la verko de J. Korytkowski «La Chiesa e il problema della lingua ausiliare intemazionale».

Proksime de Vasto loĝas kaj senlace agadas P. Riccardo Di Prinzio.

 

Okaze de festaj aranĝoj por memorigi la 25-jaran datrevenon de la fondo (laŭ iniciato de la IKUE-ano Prof. Mario Sola) de la Esperanto-Grupo en Vercelli (nord-okcidenta Italio), havos lokon S. Meso en Esperanto, en la Kapitula Salono de la Baziliko «S. Andreo», dimanĉon 6.6.1982 je horo 9,30.

 

Laŭ la bulteno «Brazila Katoliko» numero 7/1982, nuntempe lernas Esperanton kelkaj kapucenaj novicoj de Natal kaj iuj franciskanaj studentoj de la Seminario «Frei Galvăo» de Guaratinguetŕ.

 

Ankaŭ en 1982 S. Meso en Esperanto estas celebrata, en la preĝejo «Kristo Reĝo» de Budapeŝto, Hungario (Krisztus Király, Revicziky u. 11, Budapest VIII), la duan dimanĉon de ĉiu monato, akurate je la horo 15,30.

La datoj de 1982 estas: 10 jan., 14 febr., 14 marto, 11 apr., 9 majo, 13 jun., 11 jul., 8 aŭg., 12 sept., 10 okt., 14 nov., 12 dec.

 

La ĉefaj donitaĵoj pri IKUE (nomo, sidejo, fondojaro, revuo, ĉeesto de membroj en la unuopaj landoj) aperos en la eldono 1982 de la jarlibro de la Union des Associations lnternationales (Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj), kiu ampleksos 1.300 paĝojn kaj koncernos 15.000 intemaciajn organizojn. La Ĝenerala Sekretariato de la Unuiĝo troviĝas en Bruselo, Belgio.

 

«Adamo, Danto kaj Esperanto» estas la titolo de kvarkolumna artikolo aperinta en la vatikana gazeto «Osservatore Romano» de 4.4.1982, zorge de Dino Satolli.

La artikolo, tre pozitiva por Esperanto, tiel finiĝas: «Oni bezonas precipe bonan volon... Tiel ke morgaŭ oni ne devu diri, ke Eŭropo trovis taŭgan lingvon, sed ke antaŭjuĝoj kaj nescio malpermesis, ke ĝi funkciu».

 

Aperis en Romo (kiel komuna eldono IKUE-KELI) 48-paĝa volumeto, en formato 15 x 20,5 cm, kun la paroladoj kaj predikoj de la Ekumena Kongreso en Dalfsen 1981. La volumeto, kiu titoliĝas «En la lumo de la Biblio - Kristanoj fronte al nuntempaj problemoj: paco, ekumenismo, roloj de virino», iris senpage al ĉiuj partoprenintoj en la Kongreso. La (malmultaj) restintaj kopioj estas aĉeteblaj ĉe IKUE aŭ KELI.

 

«Ankaŭ en Torino ekzistas sekcio de IKUE»: tiel titoliĝas dukolumna letero de Prof. Fabrizio Pennacchietti, aperinta en la gazeto «La Voce del Popolo» (Torino, nord-okcidenta ltalio) de dimanĉo 28.3.1982.

Profitante de la okazo de la starigo de nova IKUE-sekcio, la letero trafe prezentas al la publiko kelkajn aspektojn de la katolika Esperanto-movado. Interalie, ĝi diras:

«La katolikaj esperantistoj konscias pri la rezistoj kaj la nekomprenemo, kiuj ekzistas en la katolika medio koncerne ilian proponon de solvo de la lingvoproblemoj. Tamen, ili estas konvinkitaj pri la neceso esti atestantoj de iu maniero, laŭ kiu oni povas travivi la kristanan kredon en iu vere tutmonda dimensio, dank’ al lingvo ekumena kaj neŭtrala, kiu senkompare plifaciligas la kontaktojn kaj kiu, samtempe, esprimas la pretecon al dialogo malfermita kai respektoplena por la digno kaj la kultura identeco de la aliaj. Tro ofte, kontraŭe, la naciaj lingvoj larĝe disvastiĝintaj, aldone al tio, ke ili malfavoras la kontaktojn pro sia esenca malfacileco, iĝas rimedoj de kultura subpremado, je la servo de potencaj ekonomiaj interesoj, kaj kaŭzo de diskriminacioj favore al privilegiitaj soci-tavoloj.

IKUE havas propran monatan revuon, eldonatan en Romo kaj distribuatan en 32 landoj de Brazilo ĝis Japanio, kaj radioprogramon elsendatan dufoje en ĉiu semajno de Vatikana Radio. Inter la agadoj de la asocio (ekumenaj renkontiĝoj, internaciaj spiritaj ekzercoj, preĝkunvenoj, eldonado, informado en nekatolikaj medioj) meritas, mencion iniciatoj de morala kaj financa apogo al misiaj agadoj kaj al orienteŭropaj katolikoj».

 

al la indekso


 

PREĜO POR SAĜE TRAKTADI SIAN TEMPON

 

Sinjoro de miaj horoj kaj miaj jaroj,

vi donis al mi multe da tempo.

Ĝi kuŝas malantaŭ mi

kaj kuŝas antaŭ mi.

Ĝi estis mia kaj iĝas mia,

kaj mi havas ĝin de vi.

Mi dankas vin pro ĉiu horo de la horloĝo

kaj pro ĉiu mateno, kiun mi vidas.

Mi ne petas vin doni al mi pli da tempo.

Sed mi petas vin pri multe da animtrankvilo

por plenigi ĉiun horon.

Mi petas vin, ke mi iomon de tiu tempo

rajtu lasi libera de ordonoj kaj devoj,

iomon por malbruo,

iomon por ludo,

iomon por la homoj marĝene de mia vivo

bezonantaj konsolanton.

Mi petas vin pri zorgemo,

ke mi ne mortigu mian tempon,

ne dispelu, ne fuŝu.

Ĉiu horo estas strio da tero.

Mi ŝatus ĝin lozigi per la plugilo,

mi ŝatus enĵeti amon,

pensojn kaj interparolojn,

por ke frukto kresku.

Benu vi mian tagon.

 

Jörg Zink

El la germana tradukis Alois Eder

 

al la indekso


 

RECENZO

 

Victor Lebrun: «Leo Tolstoj, la homo, la verkisto, la reformisto».

Eld. Gabrielli, 1978, Romo (v. EK 11-12/1980, p. 195). Recenzas: Dr Jan Kos, Pollando.

 

1) La libron de V. Lebrun oni legas kun miksitaj sentoj. La unua parto estas tre bona, tre interesa. Ĝi proksimigas al ni la personon kaj vivon de L. Tolstoj, la plej granda pensulo kaj verkisto de la 19-a / 20-a jarcentoj.

2) Tamen la dua parto de la libro estas jam alia. Surbaze de tolstojaj ideoj la aŭtoro konstruas sian mondkoncepton kaj disvolvas vizion de mondsavo. Ĉe tio li estas tre memfida, kvazaŭ nur li konus la veron. Se iuj ideoj de Tolstoj ne estas konformaj al lia vidpunkto, li forĵetas ilin senskrupule, asertante, ke ili estas naivaj aŭ simple eraraj (p. 206, 262 k.a.). Ofte oni perdas orientiĝon, kiuj ideoj apartenas al Tolstoj kaj kiuj al la aŭtoro mem.

Kelkaj proponoj de Lebrun por sanigo de nuna sociordo vekas proteston kaj abomenon. Ekzemple: postulo de oficiala rajtigo de abortigo, postulo de mortigo de kriplaj kaj malnormalaj infanoj (p. 205), kaj tiu de rajto al eksedziĝo «laŭ nura deziro de unu el geedzoj» (p. 264) k.a. Tiaj proponoj ŝajnas foje kruelaj, malhomaj, kaj foje almenaŭ senpripensaj.

Leo Tolstoj estis granda idealisto, homo ĝisprofunde bona, kaj tiaj sugestoj de Lebrun estus por li neakcepteblaj... Unuvorte, en la dua parto de la libro la aŭtoro skribas prefere pri si mem, kaj vualas la silueton de la «Majstro» per sia propra personeco.

Ankaŭ la rimarkoj de l’ aŭtoro pri religio, pri ties origino kaj rolo, estas primitivaj kaj demagogiaj.

3) La libro estas skribita per bona lingvo. Neatendataj esprimoj, vortkunmetaĵoj, abunda kaj facila esprimprovizo, klara, komprenebla stilo, ĉio tio plaĉas al la leganto.

Min persone ĝenis nur, almenaŭ komence, la multnombro da vortoj kun «eg» (ĉio estas grandega, bedaŭrindega, zorgega) kaj kun «aĉ» (estas tro multe da deliraĉaĵoj, sensencaraĉajoj ktp).

4) Pri Esperanto, pri ties interna strukturo kaj rolo en la vivo de la homaro, Lebrun skribas trafe kaj kore. Sed la legantojn interesus ankaŭ alia problemo: kiam Lebrun esperantiĝis?

Ĉu loĝante en Ruslando li jam estis Esperantisto? Ĉu li parolis pri Esperanto kun Tolstoj? Kia estis la opinio de Tolstoj pri la internacia lingvo Esperanto? Eĉ per unu frazo la aŭtoro ne mencias tiun temon.

5) Resumante, la verko de Lebrun estas certe interesa kaj valora. Sed ĝi estas libro por homoj prudentaj, memstare pensantaj. Por aliaj ĝi povas esti danĝera, malutila, detrua.

Diros iu, ke mi atakas aŭtoron, kiu ne plu vivas kaj ne povas sin defendi. Tamen estas vero, ke ĉiu aŭtoro riskas kritikon ne nur dum sia vivo, sed ankaŭ post la morto. Ĉar la homo forpasas, sed ĝia verko restas, kaj ĉiam povas kaj devas esti esplorata kaj juĝata de legantoj.

 

al la indekso