Enhavo de Espero Katolika numero 3/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Florenco (Italio), preĝejo “Orsanmichele”, Anunciacio de Orcagna (14-a jarcento)

 

 

 


 

KONSEKRIĜO AL MARIA

 

Deturnite de sociaj eventoj kaj de alia,j zorgoj, verŝajne malmultaj (laikoj kaj sacerdotoj) eksentis la gravecon de unuaranga religia okazintaĵo: la konsekro al la Senmakula Maria, 8.12.1981, fare de la Papo, de ĉiuj popoloj de la tero kaj precipe de Sovetunio. Kaj tio post la atenco de 13.5.1981, kvazaŭ respondo al tiom da malamo.

Prof. Patro Stefano De Flores, fama mariologo, skribis en la ĵurnalo «L’Osservatore Romano» (9-10.12.1981): «Ĉi tiu papa gesto enmetiĝas en nian tempon kiel viva respondo al la malnova kredo, kiu rekonas la Sanktan Spiriton kaj la Dian Patrinecon de Maria. Ĝi esprimas la volon ne interrompi la aman dialogon inter la Eklezio kaj Tiu, Kiun Jesuo Kristo mem donis al ĝi kiel Patrinon. Fine, la konsekriĝo estas ankaŭ esper-anonco, ĉar la propeto de Maria povas elpeti de Dio tion, kio estas malfacila aŭ neebla al la homoj, la renovigon de la Eklezio kaj la pacon inter popoloj».

Krome, la graveco de ĉi tiu faro estis emfazita de la Papo mem 23.12.1981: «La finiĝanta jaro lasas en nia koro la dolĉegan rememoron de la celebroj pri la 16-a jarcento de la unua Konstantinopola Koncilio kaj pri la 1550-a datreveno de tiu Efesa. La memorigaj ceremonioj... kiuj vidis en Romo... la reprezentantojn de la tutmonda Episkoparo... atingis la pinton en la ĵusa soleno de la Senmakula Koncipiĝo, per la konfido, de mi renovigita, de la tuta Eklezio al Maria, Dipatrino, Edzino kaj Templo de la Sankta Spirito».

Ĉu eble ĉi tiu historia evento plenumis (bedaŭrinde, tro malfrue!) la Fatiman Alvokon, per kiu oni petegis la «konsekron al la Senmakula Koro de Maria, ĉu de la mondo ĉu de Sovetunio, fare de la Papo kunlige kun la tutmonda Episkoparo»? (*).

Kia estas nia tasko? Papo Paŭlo la sesa skribis siatempe: «Ni admonas ĉiujn gefilojn de la Eklezio renovigi persone la konsekriĝon al la Senmakula Koro de la Dipatrino de la Eklezio, kaj travivi ĉi tiun noblegan kult-agon per vivo ĉiam pli konforma al la Dia Volo, en spirita sinteno de fila servado kaj pia imitado de la ĉiela Reĝino» (Signum Magnum, majo 1967).

Do, la tutmonda konsekriĝo devas esti ripetata persone, grupe, paroĥe, movade... Ju pli ĝi ripetiĝas, des pli ĝi enprofundiĝas en la korojn. Tion konsilas al ni ankaŭ nia kunprotektanto Maksimiliano Kolbe. Ni ne rajtas citi lin nur en rilato kun Esperanto. Lia fervora devoteco al Maria gvidos nin, kiam (**) oni konsekros la IKUE-movadon alla Senmakula.

Laŭ la bela esprimo de Mons. Francesco Franzi, Help-Episkopo de Novara (Italio): «Kun Maria renkonte al Jesuo, al la tria jarmilo de la Elaĉeto!».

Sac. Duilio Magnani

 

(*) Mons. Jozefo da Silva Coreira, Episkopo de Leiria-Fatima (Portugalio), tiel skribis al la Papo Pio la 11-a en 1937: «... Tiu ĉi monaĥino (Luĉia) petegas min skribi al Via Sankteco, ke, laŭ ĉiela revelacio, la Bona Dio promesas ĉesigi la persekutadon en Sovetunio, se Via Sankteco bonvolos efektivigi - kune kun ĉiuj Episkopoj de la katolika mondo - solenan kaj publikan ripar-agon kaj konsekron de Sovetunio al la Koroj de Jesuo kaj Maria. . .».

(**) V. EK 10-11/1981, p. 167. Laŭplane, la konsekriĝo de la IKUE-movado al Maria okazos dum unu el la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio, aŭ 13.5.1982 aŭ 19.5.1982 (okaze de speciala programo kun maria karaktero).

 

al la indekso


 

AL NIA SINJORINO ĈENSTOĤOVA

     KRISTNASKO 1981

 

Polujo sub kruda nokto

de mallumo kai silento.

Apudas Betlehemo Kalvarion.

Kaj vi, Maria,

ĉion vidas, ĉion aŭdas,

de ĉi tiu lando la senfinan

martirigon

solene priatestas,

senparole.

 

Ĝis kiam la Sinjoro .

kaŝos sian vizaĝon?

Ĉu ne finfine prudentiĝos tiuj,

kiuj manĝas lian popolon,

kiel oni manĝas panon?

 

Ĉi landon vi rigardas

trist-okule, nenion promesas.

Tamen via vizaĝo pravundita

jam per si mem parolas

solidarece.

 

Roderic Mc Dermott, Britio

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Ĝuas grandan sukceson en Madagaskaro iu eleganta bildo-stria biografio de Sankta Francisko el Asizo, prizorgita de la itala kapuceno Gabriele Nicolai. Temas pri 142 desegnaĵoj, kun teksto simpla kaj esenca, taŭga por la amasoj. La sekreto de la sukceso kuŝas en la beleco de da bildoj kaj en la senriproĉa lingvaĵo. La vivo de Sankta Francisko estas elmontrata en la plej karaktetizaj momentoj: aparte estas emfazata la amo de la Sanktulo al la naturo, por kiu malagasoj havas religiecan respekton.

 

Sekve de atentigoj fare de kelkaj Episkopoj, kiuj, en siaj diocezoj, troviĝas antaŭ politikaj kaj sindikataj iniciatoj de la pastraro, la Vatikana Kongregacio pri Klerikaro ĵus aperigis dokumenton, kiu malpermesas al la sacerdotoj partopreni en asocioj aŭ movadoj kun politika aŭ sindikata karaktero.

La Kongregacio substrekis, ke tiaj asocioj aŭ movadoj naskas malkonkordon kaj disiĝon ĉe la fideluloj kaj ĉe la pastroj mem, precipe en tio, kio koncemas iliajn rilatojn kun la Episkopoj.

La dokumento ne indikas eksplicite iun movadon aŭ iun Landon; ŝajnas, tamen, ke temas precipe pri tiuj pastraj asocioj, kiuj, en kelkaj Orienteŭropaj landoj, starigis kunIaboron kun la civilaj aŭtoritatoj. La plej grava el tiuj movadoj estas la «Pacem in Terris» (Ĉeĥoslovakio); ankaŭ grava la hungara movado «Pastroj por la paeo», tre proksiina al la pozicioj de Sovetunio.Tiuj asocioj, agnoskitaj de la registaroj, estas ĝenerale en konflikto kun la Episkoparoj.

 

al la indekso


 

APOSTOLADO DE LA PREĜO

 

Vi ne povas preĝi tutsole: simple ĉar Dio estas ĉiam kun vi.

Sed vi havas la malĝojan privilegion vin senti sola: ĉar ne ĉiam vi konscias, ke Li estas en vi.

Se vi estus «sola» vi ne povus preĝi: ĉar nenion vi povas fari sen Li, kaj ĉar ne havas signifon iu preĝo, kiu ne adresas sin al iu ĉeestanta Vi.

Ĉu vere vi estas konvinkita, ke preĝi ne estas paroli kun vi mem, sed kun «Aliulo», kiu superas vin, ĉar Li amas vin?

Pro tio ni neniam povas preĝi tutsole.

 

Sed tio signifas ankaŭ alian aferon.

Kiam vi preĝas vi ne estas sola, ĉar en vi ĉeestas ankaŭ la Eklezio, ĉeestas viaj gefratoj.

Vi estas manifestiĝo de la vivo de la Eklezio.

Kiel la arbo, kiu pleniĝas per burĝonoj je printempo.

Vi apartenas al la raso de la gefiloj de Dio.

Pro tio la heredaĵo de la Prapatroj, viaj antaŭuloj en la kredo, apartenas al vi. La preĝo de la iamaj hebreoj, kaj la preĝo de la unuaj kristanoj kaj de tiuj kiuj sekvis, estas via propraĵo.

Jen, interalie, la signifo de la «Komuneco de la Sanktuloj».

Pro tio, sen vanteco, simple vi povas alproprigi al vi la Psalmojn kaj ilin diri kvazaŭ vi estus ilia aŭtoro. Vi povas ripeti «Patro nia»-n, la preĝon kreitan de Jesuo, kvazaŭ vi mem ĝin eldonas unuafoje. Vi ne preĝas tutsole: akompanas vin iu «amaso de atestantoj», kiu antaŭis vin en la kredo.

 

Ĉu preĝi tutsole?

Tio ne eblas. Kaj, krome, tio signifas alian aferon.

Kiam vi preĝas, aliaj homoj nevideble preĝas kune kun vi.

Ili estas viroj kaj virinoj kun nekonataj vizaĝoj, kiuj akompanas vin.

Vi ne devas miri pri tio.

Samkiel ĉe rigardado de televido: ĉu vi pensis, ke miloj aŭ milionoj da spektantoj estas rigardantaj la malgrandan ekranon?

Tiel, kiam vi preĝas, nenombreblaj okuloj kaj manoj de viaj gefratoj rigardas al la sama vizaĝo de l’ Patro.

Kiam vi rigardas al la Patro, kiel vi povas ne konscii, ke en tiu sama momento vi estas en konekso kun multaj aliaj homoj?

Ne, vi ne estas sola, kvankam vi ekvidas neniun ĉirkaŭ vi.

Ili estas maproksime, sed ĉirkau iu sama Patro.

Trairu mense la tutan terglobon: ekzistas neniu augulo, surtere, de kie ne leviĝas preĝo, «Patro nia».

Aŭskultu la eĥon de ĝia voĉo, kaj sentu vin stimulita de la fido kaj la espero de kelkaj kaj kortuŝita pro la tento kaj la mallumo de aliaj.

Ni ĉiuj estas gefratoj.

 

Ne esti sola signifas, fine, ke vi ne povas malinteresiĝi pri la bezonoj de la aliaj.

Ĉar ne sufiĉas, ke vi atingu pozitivajn rezultojn, dum tiom multe da aliaj gefratoj suferas pro malsato kaj doloro.

Prenu sur vin la malĝojojn kaj la ĝojojn de la aliaj.

Ĉu la Koncilio ne diris, ke la kristano estas iu, kiu surprenas kiel siajn la malĝojojn kaj la ĝojojn, la esperojn kaj la suferojn de la homoj, precipe de tiuj pli mizeraj? (Gaudium et Spes, 1).

Komencu de ĉi tie esti vera kristano.

Surprenu iliajn malĝojojn kaj ĝojojn kiel viajn.

Tion instruis al ni Jesu-Kristo: sufiĉas nek via pano ĉiutaga, nek la pardono de viaj ŝuldoj, nek via liberigo de l’ Malbono. Vi devas peti plurale: nian panon ĉiutagan, la pardonon de niaj ŝuldoj, kaj la komunan venkon super la Malbono.

 

Vi ne estas sola: nun vi komprenas tion plibone, kvankam ankoraŭ ne tute.

Preĝi kun aliaj signifas senti solidarecon kun la problemoj de la homoj.

Alkutimiĝinte vivi en nia «eta mondo», ni maltrafas la perspektivon de la universaleco. La ĉiutaga ĵurnalo devus igi sentiva nian preĝon: ĉar ĝi parolas al ni pri «la malĝojoj kaj la ĝojoj» de la homaro.

La koro de l’ Papo estas ankaŭ bona indikilo de la homara situacio.

Kaj la Papo komunilkas al ni ĉiumonate, pere de la Apostolado de la Preĝo, kelkajn el siaj zorgoj. Pro tio, preĝi laŭ la intencoj de l’ Papo estas vibri kun la Koro de Kristo, igi miaj la problemojn de ĉiuj homoj, kaj senti min unuiĝinta kun multaj miloj da kristanoj, kiuj samtempe preĝas laŭ la sama intenco.

Kial ne ankaŭ vi preĝas per universala preĝo?

La Apostolado de la Preĝo plifaciligas al vi, se vi tion deziras, la ĉiumonatan aliron al la intencoj de l’ Papo.

 

Sac. Luis Gonzŕles S.J. (Ĝenerala Direktoro de la «Apostolado de la Preĝo», Romo)

El la hispana tradukis Antonio De Salvo

 

Ĉi tiu artikolo estis eksplicite verkita por «Espero Katolika».

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Sendube, se ne diri tutcerte, ĉiu el vi, kara IKEK-ano, jam scias pri nia ĉijara Kongreso en Lille (Francio), kies temo estas LA PACO. En la antaŭa IKEK-angulo de EK mi diris kelkajn vortojn pri la Paco: temo neelĉerpebla de antaŭe ĝis nun! Estos gravaj prelegoj pri la Paco dum la kongreso:

1 - Paco kaj homaj rajtoj

2 - Paco kaj malarmado

3 - Paco kaj senperforto.

Tamen ne timu: por la IKEK-anoj estos aliaj programeroj kun apartaj geprizorgantoj, kiel jam okazis en la lasta kongreso en Nederlando: ĉiuj geknaboj ĝojis pro la fakto, ke por ili okazis specialaj renkontiĝoj.

Mi do invitas ĉiun el vi partopreni en la Kongreso.

 

Poezi-flanke

 

Pac-akordo, simpla vorto,

riĉa eno, ĝoj-risorto!

Ni esperas, ke al-kuros

multaj el vi por kongresi

ĉe la francoj kaj progresi

en la amo: pac’ lazuros.

 

Homaj rajtoj, malarmado,

senperforto: ĝoj-kaskado

por kredanto kaj je Dio

kaj je Frato. Venu, venu,

IKEK-anoj, partoprenu

al kunven’ de l’ pac-ario.

 

Jesu-flanke

 

Dum la fama vespero, dum kiu Jesuo estis arestita samkiel rabisto, Petro aŭdis tiun frazon, kiun mi denove diras al vi: «Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos». Vi trovos tiun frazon en la Evangelio laŭ sankta Mateo, ĉe la ĉapitro 26.

Per tiu frazo, kaj multaj aliaj disaj tra la kvar Evangelioj, Jesuo asertas, ke Li volas la malarmadon kaj aprobas la senperforton. Li ŝajnas diri: «Viaj manoj estas por helpi kaj ne por frapi; viaj manoj estas iloj de paco, frateco, amikeco; viaj manoj devas man-premi kaj ne vang-bati: remetu vian glavon en ĝian ingon».

Kaj pri la homaj rajtoj? Relegu la 11-an ĉapitron de la sama Evangelio, kaj vi tuj vidos, ke Jesuo donas aŭ redonas al la homoj la rajtojn je vidkapablo, marŝpovo, pureco, evangeli-aŭdo.

 

IKEK-flanke

 

Mi havas proponon por fari aI vi ĉiuj: mi invitas vin, ĉu vi partoprenos aŭ ne en la Kongreso en Lille, pripensi la kongresan temon. Vi povas fari tion unuope, duope aŭ multope, laŭ via bonvolo, bontrovo aŭ ebleco. Vi povas sendi leteron, poeziaĵon kaj - kial ne - desegnaĵon, kiuj estos en ekspozicio okaze de la Kongreso. Vi povos rakonti tion, kion vi faris, por ke la paco grandiĝu via-familie, via-urbe aŭ via-lande, via-vilaĝe kaj kial ne, tuta-monde.

Sac Roger Degrelle, Francio.

 

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR APRILO

 

Ĝenerala: Por ke la apartaj Eklezioj pli multe konsciu pri sia respondeco koncerne la problemon de vokiĝoj.

Misia: Por ke la modernaj rimedoj de amasa komunikado fidele transdonu la kristanan mesaĝon de vero kaj savo por ĉiuj homoj.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR MAJO

 

Ĝenerala: Por ke Maria Sanktega malkaŝu al la kristanaj virinoj la elstaran dignon de la virino en la kadro de la katolika Eklezio.

Misia: Por pli granda strebo de evangelizado en la medioj tuŝataj de la invado de ateismo.

 

al la indekso


 

SANKTA JOZEFO, LA LABORISTO

 

Jozefo, sankta justa viro,

silenta, de malmulta diro,

modesta, tamen vir’ de faro,

kun forta kredo, firma staro;

ne militisto, ne soldato,

sed ĉiam en obea stato

al la ordonoj de l’ Sinjoro.

Vi estis viro de laboro!

Ekzemplo via, jen instruo,

ke ne en pozo, ne per bruo

montriĝas de la virto digno:

humilo estas ĝia signo;

kaj ne milita gloro vanta,

sed koro ĉasta, Di-amanta

nin vokas al pli alta celo:

labor-fervor’ en Krist-fidelo!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Jam de 5 jaroj S. Meso en Esperanto havas lokon, la lastan dimanĉon de ĉiu monato, en Székesfehérvár (Hungario). La Diservo okazas unu horon pli frue ol la vesperaj S. Mesoj hungarlingvaj, en la kapelo de la preĝejo «Prohaszka».

 

La Gdanska Katolika Oazo de Esperantistoj (Pollando) organizis 23.1.1982 sian tradician Solenan «Oblato-feston».

Pro diversaj kialoj, partoprenis ĝin nur 21 personoj; e1 aliaj regionoj homoj ne povis alveni.

La soleno okazis en la kapelo de S. Adalberto en Sopot. Sanktan Meson celebris la animzorganto, Sac. Stanisław Płatek; du seminarianoj e1 Pieniężno estis meso-servantoj. Posta kunveno trapasis en tre kora, amika etoso.

 

Ekumena Semajnfino (20-21.2.1982) en Aarau, Svislando, kunigis 19 partoprenantojn, kiuj kune meditadis la Sanktam Skribon, por plivalorigi siajn fortojn avantaĝe al la komunaĵo. Dimanĉe (21.2.1982) Sac. Francisko Bommer celebris la S. Meson en Esperanto.

 

S. Meso en Esperanto havis lokon en Palencio (Hispanio), en la preĝejo «S.Marina», 28.2.1982. Celebris Sac. Jonŕs Castro Toledo.

 

S. Meso en Esperanto estis celebrita 19.7.1981, de Sac. Louis Muller e1 Belgio, por la partoprenantoj en la Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo, Belgio. Ĉeestis 10 personoj el 7 landoj; la Meso okazis en kapelo de la preĝejo de Seraing.

 

En Banneux (Belgio), 13.9.1981, ĉirkaŭ 20 personoj el tri landoj partoprenis la Esperantistan Pilgrimadon al la Virgulino de la Malriĉuloj. Kuncelebris en Esperanto 3 Sacerdotoj. Krom S. Meso, okazis Krucvojo kaj oni preĝis Rozarion. Dum la ĝenerala plurlingva beno de la malsanuloj, oni aldonis porokaze la Esperantlingvan version.

 

En Aubel apud Lieĝo (Belgio), okaze de la 50-a Trilanda Renkontiĝo de la esperantistoj de Belgio, Nederlando kaj F.R. Germanio, 19.9.1981 havis lokon S. Meso en Esperanto en la Abatejo de Valdieu. Partoprenis ĉirkaŭ 40 personoj.

 

S-ro Karl Ryba (Vieno, Aŭstrio), de 50 jaroj aktiva katolika esperantisto, plenumis 70 jarojn. Gratulojn!

 

Sac. Karl Hochgatterer, Aŭstrio, iĝis 70-jara. Gratulojn!

 

Nova katolika Esperanto-centro fondiĝis en Toruń, Pollando, kun la aprobo de la loka Episkopo Mons. Marian Przykucki. La centro enkadriĝas en la animzorgaj agadoj de la granda paroĥo «Kristo Reĝo», kies vicparoĥestro estas la juna kaj kompetenta esperantisto P. Andrzej Srebrzyński.

S. Mesoj en Esperanto estas tie celebrataj ĉiun unuan kaj trian dimanĉon de la monato, je horo 18.45. Unuafoje tio okazis 6.12.1981, kun la partopreno de pli ol 30 geesperantistoj kaj multaj neesperantistoj. La liturgio de la Meso impresis ankaŭ pro esperantlingva kantgrupo, preparita de P. Srebrzyński mem.

 

Por festi sian 80-jariĝon (pro kiu ni multe gratulas) Prof. Elio Migliorini el Romo eldonis, 9.3.1982, 32-paĝan volumeton en itala lingvo, titolitan «Pionieri dell'Esperanto in Italia», kiu entenas pli ol 100 biografiojn de Esperanto-pioniroj en Italio.

 

Ekde oktobro 1981 la ĉiumonata S. Meso en Esperanto okazas, en Krakovo (Pollando), ĉiun duan dimanĉon je la 17-a horo, en la Akademia Kapelo de la Preĝejo honore al S. Stefano (str. Sienkiewicza 19), zorge de Sac. Wiesław Martuszewski.

11.10.1981 celebris Sac. Antoni Guczwa, en ĉeesto de preskaŭ 200 personoj; kantis la koruso «Kamea».

8.11.1981 la S. Meso estis celebrita de Sac. Martuszewski; same kantis la koruso «Kamea».

En la kadro de la «Esperantaj Tagoj de Krakovo» (11-13.12.1981), la S. Meso okazis, escepte, dimanĉon matene je la 8-a. Kuncelebris Sac. Jan Kos kaj Sac. Martuszewski, en ĉeesto de ĉirkaŭ 200 personoj. Post la Meso tiuj, kiuj estis alvenintaj el aliaj lokoj de Pollando, tuj forveturis hejmen, pro la konataj eventoj.

 

En hungarlingva letero al D-ro Josef Kondor (F.R. Germanio) de 12.1.1982, kard. László Lékai, Primaso de Hungario, skribis interalie: «La bona Dio donu al vi multe da korpa kaj anima fortoj. Precipe al via profunde homa kaj kristana helpagado, favore al la lepruloj. Kun admiro mi legis pri la eĉ tre signifaj rezultoj. Tio estas vera esperantista agado =  kun espero en la senespero».

 

La movado «Fioritura Francescana» (Franciskana Ekfloro), Junaj Amikoj de S. Francisko, starigis en Cuneo (nord-okcidenta Italio) iun «kurson de Esperanto komparata kun aliaj lingvoj antikvaj kaj modernaj» La kurso okazas lunde kaj ĵaŭde en la periodo 15.2.-20.5.1982.

 

Simpatia iniciato estis alprenita (laŭ sugesto de P. Magnani kaj D-ro De Salvo) de la itala sekcio de IKUE. Konstatinte, ke ĉe la C. O. kuŝas granda kvanto de la ital-lingva versio de la verko de P. Jerzy Korytkowski “La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale”, oni lanĉis alvokon al la italaj IKUE-anoj por samtempe: diskonigi la verkon al religiaj kaj kulturaj instancoj, informi prr la ekzisto kaj la celoj de IKUE, kaj liberigi iom da loko en la C. O. Per malavaraj donacoj de la italaj IKUE-anoj (kiuj oferis po 1.500 lirojn por la sendokostoj de ĉiu volumo), estis eble havigi senpage la verkon al dekoj da Seminarioj, Bibliotekoj, ktp, kune kun klarigaj leteroj de IKUE kaj de Vatikana Radio. Jam kelkaj fruktodonaj kontaktoj estis starigitaj tiamaniere.

Kompreneble, la kunlaboro estas malfermita ankaŭ al alilandaj IKUE-anoj.

 

Longan vivon ni tutkore bondeziras al S-ino Sidonie Scherpon, Aŭstrio, de multaj jardekoj aktiva en la aŭstra katolika Esperanto-movado, kiu ĵus fariĝis Dumviva Membro de IKUE, pagante 20-oblan jarkotizon. Por kompreni la simpatian sindonemon de s-ino Scherpon, oni konsideru, che ŝi ĵus plenumis 80 jarojn!

 

Kevin Laughery, Komitatano de IKUE, diakoniĝos en la S. Petro-Baziliko en Vatikano 22.4.1982.

 

La jugoslavaj IKUE-anoj estas invitataj kunveni en Djakovo, en la solenaĵo de Pentekosto: 30.5.1982, je la 9-a, en la Seminariejo (Strossmayerov trg 5, vid-al-vide de la Katedralo, 300 metrojn for de la aŭtobusa stacidomo). Antaŭvidita estas komuna tagmanĝo. Oni anoncu sin ĝis 20.5.1982 al la Landa Reprezentanto de IKUE, Sac. Franjo Gruić.

Djakovo festas ĉijare la centan datrevenon de sia Katedralo, kiu estis finkonstruita 1.10.1882 de la Episkopo Strossmayer kaj transdonita «al la gloro de Dio, al la unueco de la Eklezioj, al la konkordo kaj amo de mia popolo».

 

Estas konate, ke la situacio de niaj polaj gefratoj estas kriza ankaŭ el la ekonomia vidpunkto: tio evidentiĝas precipe ĉe maljunuloj kaj infanoj.

IKUE (kiu daŭre ricevas helpo-petojn de polaj geesperantistoj) jam sendis kelkajn dekojn da plurkilogramaj pakaĵoj, precipe kun manĝaĵoj kaj medikamentoj. La agado daŭras, en kunlaboro kun ekleziaj instancoj kaj kun apostolaj movadoj, precipe dank’ al la sindonemo de P. Duilio Magnani (kiu ankaŭ lanĉis alvokojn sur lokaj italaj gazetoj).

La pakaĵoj estas sendataj al unuopaj, selektitaj adresoj, tiel ke oni havu la certecon pri efektiva alveno. Kompreneble, laŭ la limigitaj eblecoj de IKUE, temas nur pri guto en la maro de la bezonoj; sed, en la nunaj cirkonstancoj, ankaŭ gutoj efikas.

Kunlaboro estas bonvena.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Dankon pro via respondo en EK 1-2/1982 koncerne Sanktan Hildegardan. Intertempe mi trovis, en la germanlingva Iibreto «ABC der heiligen Namenspatrone» de S. Müller (Miriam-Verlag, 4-a eldono 1973, p.28), ke Sankta Hildegarda estas patronino de la esperantistoj kaj de la lingvoesploristoj.

Anton Kronshage, F.R. Germanio

 

Sankta Hildegarda estas patronino de la esperantistoj de la germanlingvaj teritorioj; siatempe, ŝi verkis iuspecan modestan Esperanton.

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

Mi ĵus pagis la abonon al EK por 1982, favore al mia amikino en Ĉeĥoslovakio, al kiu mi plusendas vian revuon. Sed mi devas konfesi, ke antaŭe mi mem kun intereso legas ĝin, kvankam mi ne estas katolika.

E.O., Nederlando

 

Mi klopodas regule aŭskulti la Esperanto-elsendon de Vatikana Radio. Ĝi tre plaĉas al mi: la horo konvena tuj post la Rozario; la voĉoj klaraj, belsonaj; lingvo bona; akcento ĝusta; enhavo riĉa, kvankam konciza pro la limigita tempospaco. Unuvorte mi povas sincere gratuli kaj laŭdi ĉiujn, kiuj preparas, verkas, surbendigas ktp la programon.

Antaŭ nelonge, en iu elsendo, mi aŭdis rimarkon, kvazaŭ riproĉon, kiu trafis min kaj pikis mian konsciencon. La parolistino, interalie, diris: «Kial vi ne skribas? Vi ne silentu, donu vivsignon, sendu vorteton per karto, informu pri la aŭdebleco, donu viajn kritikojn, sugestojn, proponojn...».

Jes, prave oni riproĉis. Ni ĉiuj kulpas kaj devus honti. Kiom longe ni atendis, petis, deziris, sopiris, ke la Vatikana Radio enkonduku Esperanton en siajn programojn! Fine ni sukcesis, ke ni aŭdas Esperanton el la centro de la Kristanismo; sed, post la unua ĝojo, ni jam alkutimiĝis al la elsendo kaj ne zorgas sendi karteton de tempo aI tempo.

Tio ne estas mirinda. Tiaj estas homoj. Bedaŭrinde, oni ne multe taksas valorojn, kiujn oni posedas. Nur malsanulo sciopovas ŝati sanon, nur malsatulo havas apetiton. Kiam ni perdas indajn aĵojn, nur tiam ni konscias pri la trezoro. Tiel ankaŭ ni esperantistoj konsideras la Esperanto-elsendojn kiel ion ordinaran.

Krom tio, korespondado ne plu estas moderna. Iam oni skribis longajn leterojn, oni korespondis, interŝanĝis per poŝto pensojn, ideojn, sentojn. Oni skribis amikajn, amajn leterojn. Hodiaŭ oni malzorgas tion. Estas pli facile persone kontakti, viziti amikojn, karulojn, konatojn. Vojaĝi, flugi, fariĝis tre simpla kaj facila afero. En plej bona kazo oni uzas telefonon, telegramon aŭ sendas salutkarton kun nura subskribo.

Ĉar oni ne havas sufiĉan tempon, hodiaŭ. Ĉiu rapidas, kuras pro troa okupiteco, zorgoj, amuzoj. En tiu rapidemo ni forgesas eĉ plej necesajn devojn, precipe kiam temas pri spiritaj valoroj.

Sac. Ivo Oreb, Jugoslavio

 

La analizo de P. Oreb ŝajnas al mi tute ĝusta: oni ne multe taksas tion, kion oni jam havas, kaj oni konsideras normala la ekziston de Esperanto-elsendoj. Mi (kiel redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Roma/ Itala Radio) povas certigi, ke la afero ne estas tiel «normala», en la senco, ke la praveco de la ekzisto de Esperanto-elsendo devas esti pruvata ĉiutage. La stacioj, kiuj elsendas en Esperanto, ne faras tion pro amo al la lingvo kaj al la movado, sed nur pro sia intereso, nome, por disvastigi siajn informojn kaj valorojn: tio validas por ĉiuj stacioj, por Vatikano kiel por Romo, por Pekino kiel por Varsovio aŭ Vieno. La efikeco de la rimedo uzata por la disvastigo de tiuj mesaĝoj estas pruvata nur de la kvanto kaj de la kvalito de la reagoj, nome, de la korespondaĵoj. Oni ne forgesu, ke «Esperantujo» ekzistas nur en la revoj de la Esperantistoj, kaj ke, do, la Esperanto-movado ne havas malantaŭ si iun landon kaj popolon, kiuj pravigu la Esperanto-elsendojn per sia simpla ekzisto.

Mi klarigas mian penson.

Radio Roma (pri kiu mi spertas) ricevas, el Pollando, pli da leteroj en Esperanto ol en pola lingvo. Tio ne signifas, tamen, ke en Pollando ekzistas pli da esperantistoj ol da poloj, kaj ankau ne povas doni bazon por forigo de la elsendo en pola lingvo kaj ĝia anstataŭigo per plia elsendo en Esperanto. Oni komprenas, ja, ke malantaŭ la pola lingvo staras tuta lando kaj popolo, al kiu estas konsilinde adresi programon, eĉ se la skribaj reagoj estas malmultaj. Ĉe la esperantistoj, kontraŭe, oni postulas daŭran pruvon de ekzisto kaj pravigon de la neceso elsendi apartan programon.

Jen kial korespondado estas viv-necesa por la Esperanto-sekcioj de la diversaj stacioj. Mi aldonas, ke ankaŭ la kvalito de tiu korespondado estas grava, ĉar raportoj de aŭskulto (inkluzive de tiuj negativaj) valoras tre pli multe ol simplaj, ĝeneralaj korespondaĵoj. Antonio De Salvo

 

P. Degrelle tute pravas pri Radio Vatikana (EK 12/1981, p. 190), kaj mi dezirus aldiri, ke oni povas sendi leterojn ankaŭ nome de aliaj personoj kaj parencoj, kun ilia permeso kompreneble, por pligrandigi la skribeman «aŭskultantaron». Tiun ruzaĵon oni uzas fruktodone en Belgio ĉe la gazetaro!

Germain Pirlot, Belgio

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

S-ro Jean Ligot, Francio (li mortis jam en 1979, sed nur antaŭnelonge ni estis informitaj pri tio;

Mons. Pietro Cocolin, Episkopo de Gorizia, Italio (li estis membro de la Honora Komitato de la 9-a Trilanda Esperanto-Renkontiĝo, kiu okazis en Gorizia en septembro 1977);

F-ino Ellen Ann Lewis, Usono (esperantistino dum pli ol duono de sia 40-jara vivo, ŝi multe aktivis en la regiono de Bostono. En 1969 ŝi konvertiĝis el judismo, kaj – kiel ŝi emis deklari – ŝi ĝuis riĉan spiritan vivon kiel katoliko)

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

POR MEDITI PRI LA PACO

 

Ne mortigu (Eliro 20, 13)

 

Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon (Jesaja 2, 4).

 

Vi estas aĉetitaj per prezo; ne fariĝu sklavoj de homoj (1Korintanoj 7, 23).

 

Ne partoprenu kun senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin (Efesanoj 5, 11).

 

Oni devas obei Dion prefere ol homojn (Agoj 5, 29).

 

Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos (Mateo 26, 52).

 

al la indekso


 

KONKURSO POR STIPENDIO «PENTEKOSTO»

 

Ĉe IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), Roma, Italio, estis starigita stipendio por studento aŭ studentino, katolika (laiko, pastro, religiulo), venanta el unu el la landoj de la tiel nomata «Tria Mondo».

La stipendio estas nomata «PENTEKOSTO», honore al la Sankta Spirito en la 1600-jara datreveno de la Koncilio de Konstantinopolo, kaj por substreki la miraklan lingvan interkompreniĝon okazintan per la Sankta Spirito (Agoj 2), por superi la lingvan baron kiu disigis tiujn popolojn, kiuj estis formontaj la unikan, novan Dian popolon, la naskiĝantan Eklezion.

Por la jaro 1982-1983 (1.10.1982-30.9.1983) la stipendio konsistas el liroj 1.500.000; ĝi estos disdonata en du partoj, la unua en oktobro 1982 kaj la dua en septembro 1983.

La stipendio (kiu fontas el la rentumo de tiucela kapitalo) estos atribuata ankaŭ en la postaj jaroj; la sumo povos ŝanĝiĝi, sed, probable, en la senco ke ĝi iĝos pli alta. Ĉiujare okazos denova konkurso.

Rajtas prezenti kandidatojn la Misiaj 1nstitutoj (viraj kaj virinaj), ĉiuj ekleziaj instancoj kiuj agadas en la Tria Mondo, la Estraranoj, la Komitatanoj kaj la Landaj Reprezentantoj de IKUE.

Ĉar la precipa celo de la stipendio kaj de IKUE mem estas la disvastigo de la Evangelio pere de la lingvo Esperanto (kiel okazas rilate la delsendojn en Esperanto de Radio Vatikana), kaj dua celo estas la diskonigo de Esperanto ĉe la katolikaj 1nstancoj kaj ĉe la Dia Popolo, la kandidatoj devas posedi jenajn kvalitojn:

1) devas temi pri cilvitano de iu lando de la tiel nomata «Tria Mondo», en stato de malriĉeco;

2) li/ ŝi devas esti student(in)o ĉe Universitato aŭ samnivela Instituto en Romo, kaj devas efektěve restadi en Romo dum la tuta akademia jaro;

3) li/ ŝi devas resti en Romo allmenaŭ du pliajn jarojn post tiu de la stipendio (nome, almenaŭ gis 30.9.1985);

4) li/ ŝi devas sindevigi lerni kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton, kaj helpi, dum almenaŭ 5 horoj en ĉiu semajno, la Centran Oficejon de 1KUE en Romo aŭ ĝiajn iniciatojn {ekz. la elsendojn en Esperanto de Radio Vatikana);

5) li/ ŝi devas sindevigi praktiki kaj propagandi Esperanton ankaŭ post reveno al la deven-lando;

6) li/ ŝi devas esti katolika.

La kandidatiĝoj devas atingi la Centran Oficejon de IKUE ĝis 30.6.1982. La kandidatoj devos eksplicite deklari, ke ili posedas la kvalitojn kaj sindevigas (en kazo de gajno de la konkurso) plenumi la kondiĉojn supre indikitajn. La kandidatiĝoj devas esti akompanataj de prezenta letero de unu el la personoj aŭ instancoj, kiuj rajtas prezenti kandidatojn.

Kono de la itala lingvo estos aprezata.

Tiucela Komisiono, starigota fare de la Estraro de IKUE, asignos la stipendion limdate de 30.9.1982.

La Estraro de IKUE

Oni bonvolu traduki la supran tekston en naciajn lingvojn kaj ĝin vaste diskonigi al la nacilingva gazetaro!

 

al la indekso


 

DE ATLANTIKO ĜIS URALO

 

Oni ofte aŭdas, legas pri la eŭropa unuiĝo. La propono de la Papo havas vere «revolucian valoron» - kiel ni legis en EK. Al tiu unuiĝo de Atlantiko ĝis Uralo kondukas du vojoj; la reciproka ekkono kaj la reciproka kompreno.

La popoloj de Eŭropo apenaŭ konas unu la alian. Sennombraj estas la ekzemploj; preskaŭ ĉiu nacio havas unu epiteton, kaj bedaŭrinde tio estas la tuta kono pri unu popolo, nacio. Plorinda fakto estas tio, ke la eŭropanoj scias kaj legas pli pri la palestinanoj aŭ pri ia afrika politika organizo ol pri siaj najbaroj. Precipe la malgrandaj popoloj estas supraĵe konataj. Kiu scias, ekzemple, ke en la najbaraj landoj de Hungario eĉ nun vivas pli ol tri milionoj da hungaroj kaj la tiea hungara literaturo estas tre signifa?

Koncerne la reciprokan komprenon, ĉi-kaze ne pri tio temas, ke Eŭropo parolu unu lingvon, ne gravas kiun, por ke la eŭropanoj komprenu unu la alian. Tute ne pri tio temas. Jen la demando; ĉu la sama nocio, vorto, esprimo signifas la samon en la lingvo de ĉiuj eŭropaj popoloj. Pli klare; jen la homaj rajtoj. Ĉu la rajto pri religia libereco estas komprenata same ĉie de Atlantiko ĝis Uralo? Certe ne. Do, ne sufiĉas la belaj vortoj kaj ne sufiĉas fiksi tiujn en «kontraktoj, konstitucioj», eĉ se tio nomiĝas Fina Akto de Helsinki, se oni ne scias la signifon de la nocioj, vortoj, esprimoj en la praktiko, en la ĉiutaga vivo.

Kiel estus eble solvi ĉi tiun problemon? Nu, eble per Eŭropa Vortaro. Do, en ĉi tiu EV estus detale klarigita, kion signifas en la ĉiutaga vivo ĉi tiu aŭ tiu nocio, vorto. Mi scias, ke kompili tian vortaron estus ege malfacila entrepreno, sed sen tio la eŭropaj popoloj parolas unu kun la alia kiel du surdmutuloj. Ĉu ĉi tiu EV iam endoniĝos? Tutcerte neniam. Do, kion fari? Esperi. Esperi, ke iom post iom la pensmaniero de la eŭropanoj tamen proksimiĝos unu al la alia, precipe tiu de la nova generacio.

Al la proksimiĝo ekzistas pluraj paŝoj. Unu el tiuj estas sendube la fama unuiĝo de la kristanismo, en tia formo, kiu konvenas al la realo de la nuntempa vivo. Per kio povas ni esperantistoj kontribui al la unuiĝo? Ni povas doni komunan lingvon, Esperanton, kiu jam efektive vivas en ĉiuj eŭropaj landoj, per kiu la eŭropanoj kapablas kompreni sin reciproke de Atlantiko ĝis Uralo. Kaj ĉi tiu kontribuo ne estas malmulta.

S. Ĉapody, Hungario

 

al la indekso