Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: La pola Primaso, Mons. Glemp

 

 

 

 


 

PACON AL VI!

 

Okaze de novjaro la homoj interŝanĝas la plej belajn bondezirojn. Ili deziras al si reciproke: sanon, felicon, prosperon en la privata kaj profesia vivo. En tiuj bondeziroj oftiĝas ankaŭ deziro de paco.

La paco... Multaspekta vorto. En nia epoko, la plej valora kaj necesa bono. Pri la paco oni seninterrompe parolas, skribas, debatas. Bedaŭrinde, la dezirata, vera paco ĉiam malaktualas en nia tempo. Eĉ tiam, kiam silentas armiloj. Ĉar ankaŭ la «malvarma milito» terurigas nin.

Papo Paŭlo la 6-a klare vidis la neceson de la paco por la hodiaŭa mondo, kiam li starigis «Tutmonda Paco-Tago» la unuan tagon de ĉiu jaro. Okaze de tiu decido (8.12.1967), li diris: «Ni faras ĉion por ke Dio kaj la historio neniam riproĉu kontraŭ ni, ke ni silentis fronte al danĝero de nova, monda fajrego, kiu povas surmeti neantaŭvideblajn formojn de apokalipsa terureco».

Kompreneble, ne suficas nur bele paroli pri paco. Oni devas havi sinceran volon de paco, kaj kunlabori kun Dio kaj la homoj en ĝia realigado. Necesas, ke oni efiike realigu la pacon en si mem kaj en propra medio. Oni povas fari tion per memregado, dialogo kaj amo.

Unue ni enkonduku la ordon kaj la pacon en nian propran koron. Ni moderigu niajn senbridajn pasiojn, la ambiciojn, la fieregon, la enviemon kaj la avidecon. Tio, memkompreneble, kostas multe. Pro tio Kristo diris ne nur: «Mi donas al vi mian pacon», sed ankaŭ: «Mi ne alportis al vi pacon, sed glavon». Stariginte la Kristan pacon en niaj koroj, ni efektivigu ĝin en interhomaj ritatoj: inter familianoj, najbaroj, ĉiuj proksimuloj. Kristo diris: «Feliĉaj estas tiuj, kiuj enkondukas pacon, ĉar ili estas nomataj filo; de Dio» (Mat 5: 9).

Se ni deziras pacon, ni estu pretaj al dialogo kun ĉiuj bonvolaj homoj. La lastaj Papoj senĉese stimulas nin al dialogo kaj interkompreniĝo.

Kaj, fine, la amo. Al la homoj soifantaj pacon, al proksimaj kaj fremdaj ni portu gestojn de paco kaj amikeco, ni pridonacu ĉiujn per pacemaj rigardo kaj rideto, ni montru al proksimuloj fratan delikatecon. La brazila Episkopo Hélder Pessoa Câmara nomas tion la universala lingvo, kapabla pruvi, ke ĉiam ni estas pli proksimaj ol reciproke oni imagas. Li emfazas: «Boneco ĉiam kortuŝas kaj maljusteco vundas. Paco estas idealo».

Sac. Jan Kos, Pollando

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

La denova fervoro pri bibliaj studoj, kiu sekvis la Duan Vatikanan Koncilion, estas unu el la ĉefaj kialoj de optimismo en la katolika Eklezio: tion emfazis Mons. Bede Heater, Help-Episkopo de Sidnejo (Aŭstralio), kiu, tamen, ankaŭ atentigis pri kelkaj edukaj problemoj ĉe la katolikaj amasoj. Precipe la Malnova Testamento estas ankoraŭ nemulte konata de pluraj katolikoj: multai pecoj estas ankoraŭ por ili enigmaj, kaj kelkaj eĉ skandalaj. Ankaŭ okaze de novaj interpretoj de la Nova Testamento, multaj katolikoj daŭre montriĝas nepreparitaj.

 

La fajrobrigada departemento de Sea Cliff (Novjorkio, Usono) fieras havi la unuan fajrogardistan monaĥinon. Temas pri fratino Sophia Winiarski, de la Monaĥinoj de Sankta Familio, magistrino pri beletro kaj diplomita flegistino. Ŝia «kariero» de fajrogardistino komenciĝis en marto 1980, kiam, okaze de fajrobrigada inspektado de la monaĥinejo, ŝi esprimis sian interesiĝon pri la fajrobrigada agado. Ŝia peto estis akceptita, kaj, per du instru-kursoj, ŝi specialiĝis pri kora kaj spira reanimado. La loĝantoj de Sea Cliff jam alkutimiĝis vidi la blankan veston de fratino Sophia eksalti sur la kontraŭfajran autoĉaron. Je la demando, kial ŝi faris tiun neordinaran elekton, fratino Sophia respondas kun simpleco: «Ĉar mi ŝatas helpi la aliajn».

 

En Casalborgone, vilaĝeto de Piemonto (nord-okcidenta Italio), de preskaŭ unu jaro 4 niĝeriaj monaĥinoj prizorgas maljunulejon.

Ĝis nun, la vorto «misio» ofte elvokis la ideon de sovaĝaj landoj, de «religia koloniismo», de perforto (kvankam bonintenca) kontraŭ la lokaj kulturoj kaj kredoj. Viglaj polemikoj daŭras pri la ĝisnuna agado ĉe nekristanoj, kvankam la Dua Vatikana Koncilio klare konfirmis, ke «la Eklezio estas laŭnature misia», tio signifas, ke unu el ĝiaj fundamentaj taskoj estas tiu «anonci la Evangelion al ĉiuj popoloj».

Pri tiuj polemikoj restas neniu spuro ĉe la kvar negraj monaĥinoj, kiuj, verŝajne, estas la unuaj de longa vico da gemisiistoj, kiuj, venante de Afriko, evangelizos la eŭropanojn.

Intervjuite de katolika revuo, la kvar monaĥinoj (kiuj apartenas al la Kongregacio de la Senmakula Koro de Maria) deklaris, interalie, ke «en la fundo de l’ koro, la homoj estas egalaj sub la ĉielo de ĉiuj kontinentoj. Precipe la pli malriĉaj havas grandan bezonon pri espero kaj amo».

Kompreneble, malfacilaĵoj ne mankas: ekzemple, la monaĥinoj ankoraŭ ne bone konas la italan lingvon, kaj precipe la lokan dialekton, tiel ke la komunikado okazas pli per gestoj ol per vortoj.

 

La korea Eklezio celebros, en 1984, la duajarcentan datrevenon de la alveno de kristanismo en Koreio; tiu dato koincidos kun la sendo eksterlanden de la unuaj koreaj misiistoj, kiuj iros al Peruo.

 

Ĝis nun oni faris tro malmulte por la invalidoj, ĉar la komunaĵo ĝenerale ne konscias pri iliaj bezonoj, pli ĝuste, pri iliaj homaj rajtoj. Tion emfazis la sekretariino de la aŭstralia katolika Komisiono pri socia bonfarto, fratino Agatha Rogers, kiu aldonis: «Se en la preĝejoj oni povas vidi tiel malmulte da invalidoj sur rad-ĉaretoj, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke neniu arkitekto, okaze de la konstruo, pensis pri tiuj kiuj ne povas supreniri ŝtuparojn».

 

La animzorgado de migrintoj iĝos deviga instrufako en ĉiugradaj teologiaj fakultatoj de Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino (Jugoslavio).

De pluraj jaroj oni sentas la bezonon taŭge prepari la pastrojn, kiuj plenumos animzorgadon ĉe la migrintoj en diversaj landoj. Nuntempe, preskaŭ du milionoj da kroatoj (unu kvarono el la tuta loĝantaro) vivas eksterlande; zorgas pri ili pli ol 250 pastroj kaj 150 gereligiuloj, krom 93 sociaj asistantinoj. La agado de la kroata Eklezio eksterlande estas kunordigata de Mons. Vladimir Stanković, Direktoro de tiucela Oficejo.

La ĉeesto de la Eklezio ĉe la kroatoj dissemitaj tra la mondo estas klara signo de la amo de la Eklezio al la migrantoj. La Eklezio volas esti ĉiam kun la migrantoj, donante al ili spiritan (kaj, se necese, ankaŭ materian) helpon, kaj klopodante konservi en ili la kredon kaj la amon al propra lando.

 

Troviĝas en Sion, en la svisa Kantono Valezo, la plej malnova orgeno daŭre funkcianta. La instrumento, laŭ gotika strukturo, datiĝas de la fino de la 14-a jarcento, kaj konsistas el 136 plumbaj tuboj; ĝi troviĝas en la preĝejo «Nia Sinjorino de Valčre».

Apartaĵo de ĉi tiu orgeno estas tio, ke per ĝi oni povas ludi nur muzikojn de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, ĉar ĝia klavaro ne estas laŭ la modernaj konceptoj de kromata gamo: mankas la notoj do diesa, re diesa, fa diesa kaj sol diesa.

 

Ekde 1.1.1982, la poloj vivantaj en Romo kunvenas ĉiutage, por preĝado, en la Kapelo de la Plej Santa Sakramento de la S. Petro-Baziliko. La renkontiĝo okazas de tagmezo ĝis la 15-a horo: la tempo kiu, laŭ la Evangelio, vidis la agonion de Kristo sur la Kruco.

 

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR FEBRUARO

 

Ĝenerala: por ama atesto de la kristanoj favore al la rifuĝintoj forpelitaj el siaj landoj.

Misia: por ke Dio donacu al la ĉina popolo ĉiam pli vivan konscion pri la spiritaj valoroj.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR MARTO

 

Ĝenerala: por ke Jesuo Kristo estu sentata proksima fare de ĉiuj, kiuj portas sian krucon.

Misia: por ke la materia progreso kaj la socia evoluo ne kompromitu la valorojn de la familia kaj komunaĵa vivo en Oceanio.

 

al la indekso


 

EŬROPA EKUMENA RENKONTIĜO

 

«Kiam, superante la lim-barojn, la kristanaj Eklezioj frate renkontiĝas, dividas ĥojojn kaj suferojn, kaj strebas travivi simplan vivon, multaj trovas en tio iun signon de espero».

Jen parto de la mesaĝo lancita, en novembro 1981, de 80 Episkopoj de ĉiuj kristanaj Eklezioj de tuta Eŭropo, kunvenintaj dum 4 tagoj en Logumkloster (Danlando).

Tri aferoj estas aparte emfazitaj en la mesaĝo. Antaŭ ĉio, la decido marŝi renkonte al la reunuiĝo de ĉiuj kristanoj. Iu decido, kiu fontas ankaŭ el konscienca riproĉo: «Dum ni memorigas la 16-jarcentan datrevenon de la kred-konfeso de la Ekumena Koncilio de Konstantinopolo, kiu estas al ni komuna, ni spertis - diras la Episkopoj - nian disiĝon ĉe la manĝotablo de l’ Sinjoro kiel doloran kontraŭdiron. Humile antaŭ Dio kaj la aliaj, ni konfesas nian parton de kulpo por la granda distanco, kiu disigas nian emfazadon de unueco kaj nian kapablon travivi la unuecon».

Dualoke, la mesaĝo reatentigas la kristanojn kaj ĉiujn eŭropanojn pri la disiĝoj, la konfliktoj kaj la maljustecoj, kiuj suferigas la mondon kaj aparte Eŭropon. La malsato kaj la mizero de milionoj da homoj, precipe en la Tria Mondo, netolereble kontrastas kun la bonstato de multaj eŭropaj landoj. En Eŭropo mem kontrastoj ne malkreskas. Oni ne povas resti trankvilaj dum la paco kaj la internacia kunlaboro estas minacataj, kaj la homoj estas puŝataj al timego, amareco kaj rezignemo.

Trie, la mesaĝo esprimas la zorgon, ke la kristanoj estu vere atestantoj pri espero. «Ni kristanoj - diras la dokumento - estas alvokitaj esperi malgraŭ ĉiuj malesperoj. Ni atestas pri ĉi tiu espero kiam ni kune preĝas unu por la alia kaj por la mondo, kiam ni konfesas la Evangelion tute malkaŝe, kaj kiam ni malegoisme metas nin je la servo de ĉiuj homoj, precipe de tiuj malfavorataj, persekutataj aŭ malfortaj... Dio definitive plenumos siajn promesojn nur kiam li starigos sian Regnon, sed ni ekde nun devas pruvi, en ĉi tiu neperfekta mondo, nian esperon pri la estonteco promesita de Dio. Kaj tion ni devas pruvi per faroj de justeco, de amo kaj de frateco».

 

al la indekso


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

La «Biblio por Infanoj», kiu de 1979 estas vaste distribuata en Latin-Ameriko dank’ al la helpo de germana karitata instanco, baldaŭ aperos ankaŭ en la lingvoj keĉua kaj gvarania, parolataj de granda parto el la loĝantaro de Peruo, Bolivio kaj Paragvajo. La ĝisnunaj eldonoj estis en la lingvoj hispana, portugala, kreola, franca kaj angla.

 

Etiopio baldaŭ disponos pri traduko de Běblio en unu el siaj plej malfacilaj, tamen muzikplenaj, lingvoj. Temas pri la lingvo gimira, hodiaŭ parolata de ĉirkaŭ 40.000 homoj. Ĝia muzikeca karaktero ŝuldiĝas al la fakto, ke ĝi baziĝas precipe sur la diferencoj de tono en la elparolo de la vortoj. Pro tio, la tradukantoj de Biblio devas aIfronti rimarkindajn problemojn, ĉar ja ne estas facile elstarigi sikribe la diversajn tonojn. Ili planas utiligi, tiucele, la kuntekston, kiu povos komprenigi la signifon de ĉiu vorto, kaj do ĝian elparolon.

Alia serioza malhelpaĵo estas, ke oni devas traduki Biblion en lingvon de iu kulturo, kiu estas tute alia ol tiu hebrea: kiel ofte okazas, multaj bibliaj konceptoj ne havas ekvivalenton en tiu fremda kulturo, kaj oni devas amplekse utiligi kunmetitajn vortojn aŭ klarigajn esprimojn.

Traduko de Biblio nun estas farata, cetere, ankaŭ en la aliajn 23 lingvojn parolatajn en Etiopio (v. EK 1/1978, p. 21).

 

La lingvo de la nord-kamerunia regiono Garuo baldaŭ havos vortaron el kaj al la franca. La lingvo nomiĥas gbaja, kaj estas parolata de popolo iam nomada, kiu, iĝinte stabila, ŝatus plivalorigi sian tradician kulturon, sed ne povas tion atingi sen bona vortaro.

La verko estas prilaborata, jam de pluraj jaroj, de du katolikaj misiistoj, Yves Blanchard kaj Jan Goedart, kunlabore kun la kamerunia lingvisto Philip Noss. La vortaro aperos en Usono, fare de luteranoj kaj katolikoj, do sur ekumena bazo.

 

al la indekso


 

PETU, KAJ ESTOS DONITE AL VI

(LUK 11, 9)

 

Kiam Jesuo eldiris tiujn vortojn, li bone sciis, kion li promesas. Fakte, li ne limiĝis diri tion unufoje, sed li ripetis ĝin trifoje:

 

Petu, kaj estos donite al vi;

serĉu, kaj vi trovos;

frapu, kaj estos malfermite al vi.

 

Kaj li eĉ aldonis, por plifortigi nian kredon:

 

Ĉar ĉiu, kiu petas, ricevas;

kaj, kiu serĉas, trovas:

kaj al tiu, kiu frapas, estos malfermite.

 

Ĉi tiuj simplaj vortoj de Jesuo akiras eč pli profundan signifon, se oni lokas ilin en la kunteksto, kiu ĵus prezentis la parabolon de tiu, kiu noktomeze ĝenas sian amikon, petante panon por gasto: kiel la amiko povas rifuzi ĝin, se Ii estas amiko? Certe, ŝajnas diri Jesuo, neniu el vi rifuzus tion al sia amiko. Kiom pli la ĉiela Patro, kiu vere estas «amiko»!

Kaj, tuj poste, la parabolo de la patro, kiu nutras sian malsatan filon. Kiom pli la ĉiela Patro zorgos pri la bezonoj de siaj gefiloj!

 

***

 

Tamen, la ĉiutaga sperto instinkte igas nin malfidemaj pri la vortoj de Jesuo.

Kiom multe oni petas panon, sen sukcesi bremsi la malsaton; kiom multe ani serĉas laboron aŭ loĝejon, kaj oni ne trovas ilin! Kiom multe oni frapas ĉe la pordo de la justico kaj de la povo, kaj oni trovas nesupereblan muregon!

Ni ne kuraĝas diri malkaŝe, ke Jesuo troigis; sed, minimume, ni pensas, ke Ii parolis per vortoj tiel enigmaj, ke ne estas eble kompreni ilin.

Tamen, ĝuste sur tiuj vortoj de Jesuo baziĝas, grandparte, tiu movado, kiu nomiĝas «Apostolado de la preĝo» *. Ĝi antaŭsupozas la efikon de la preĝo: ĝi kredas, ke la preĝo ne estas senutila, kaj celas ekspluati gran forton. Ĝi ne opinias, ke ĉio estas atingebla per la preĝpeto; sed ĝi estas konvinkita, ke ĉiu ago bezonas aldonon de preĝo, kaj ĝi engaĝas sin en ĉi tiun preĝadon, laŭ la ĉiumonataj «papaj preĝintencoj».

 

***

 

Estas oportune, tamen, ke ni demandu de ni mem, kia estas, entute, la efiko de niaj preĝoj. Antaŭ ĉio, ni devas aserti, kun firma kredo, ke la vortoj de Jesuo estas veraj: povas erari nia maniero interpreti ilin, sed, en si mem, ili ne povas erari.

 

 

Dualoke, ni devas superi iun infanecan kredon, kiu supozas, ke ni povas ŝanĝi la volon de Dio, aŭ ke, pere de la preĝo, ni povas atingi magiajn rezultojn.

Trie, ni devas rekoni, ke la preĝo ne liberigas nin el niaj inteligentaj streboj, kaj ne povas ilin anstataŭi; krome, la rezultoj ne estas kalkuleblaj laŭ la mezuroj de la limigitaj tempo kaj spaco, en kiuj ni vivas..

Kun ĉi tiuj premisoj, ni preĝu.

La preĝo estas ne nur iu kondiĉo, petata de Dio por realigi sian projekton de universala savo; ĝi ankaŭ igas nin emaj kunlabori kun entuziasmo, kun ĝojo kaj kun pacienco en la konstruado de la Dia Regno.

 

El la bulteno “Oraciňn y Servicio” 11/1981 de la Apostolado de la Preĝo.

El la hispana tradukis Antonio De Salvo

 

(*) V. EK 7-8/1980, p. 115, kaj 10-11/1981, p. 175.

 

al la indekso


 

IOM PRI ESPERANTO

Lingvo ne plenkreska

 

Esperanto ne estas plenkreska; oni devas evoluigi ĝin. Malgraŭ la gravaj progresoj sur pluraj kampoj, Esperanto ne jam sufiĉe evoluis por esti ĝenerale uzata kiel pontligvo: «Estas jam sendube pruvita afero, ke Esperanto por scienco kaj tekniko taŭgas, sed nuntempe tute ne praktike: se jam hodiaŭ alvenus tiel envie atendata okazo de ĉi-momenta ebleco, enkonduki Esperanton en sciencon kaj teknikon, Esperanto fiaskus, ĉar ĝi ne havas sufiĉe da fakuloj, kiuj garantius perfektan publikigadon, egale ĉu originalan aŭ tradukitan» (Fritsch).

Malgraŭ la alta nombro da fakaj terminaroj, estus riskoplena iluzio imagi, ke ili estas sufiĉaj kaj ĝisdataj. Ĉi-momenta ĝeneraligo de Esperanto en la Eklezio signifus ĝian morton. Ni estas ege malproksimaj de tiu dezirinda idealo. Pri iuj gravegaj fakoj haveblas tute nenio. Ankaŭ sur la diversaj kampoj de la kristana kulturo ni estas malriĉegaj, kaj tiaj ni restos ĝis ni trovos multegajn fakulojn kaj pri Esperanto kaj pri teologio, aŭ Biblio, aŭ kanona juro, aŭ liturgio, ktp. Mi persone konas eĉ ne unu da tiaj fakuloj.

«Al la evoluo de Esperanto kaj al la firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj, kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Tiurilate ilia respondeco estas pli ol granda: ĝi estas decida» (Lapenna, Esperanto en Perspektivo, p. 43).

«Por rapidigi la solvon necesas, ke la rimedo estu kiel eble plej ellaborita, maksimune perfekta, tiel ke en ĉiu momento ĝi plene taŭgu por la samtempaj bezonoj de internacia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Ĉar ĉio evoluas, kaj lingvo reflektas tiun evoluon, ĝi signifas ke necesas daŭre plu evoluigadi la Internacian Lingvon, praktike ĝin uzadi, riĉigadi ĝin per nova kulturo, sed samtempe konservi ĝian absolutan unuecon» (Lapenna, samloke, p. 797).

Bonvenaj estas la diletantoj, sed por vivo kaj progreso de Esperanto necesaj estas la fakuloj kaj la verkistoj.

Fal

al la indekso


 

39-A IKUE-KONGRESO

(Lille, Francio, 17-23.7.1982)

 

En niaj tempoj de terura vet-armado, de universala perforto, la 39-a 1KUE-Kongreso devas helpi la kristanajn esperantistojn uzi kaj disvastigi la rimedon, kiun Zamenhof providence donis al ni. Tiu Kongreso estu la Kongreso de la Paco.

Por bone prepari ĝin, ni povos denove legi la faman Enciklikon “La Surtera Paco” de la bona Papo Johano la 23-a, la unuan grandan Enciklikon pri la Paco. Jen kelkaj paragrafoj pri la malarmado:

 

Aliflanke ni vidas kun granda ĉagreno, ke en la ekonomie fortaj landoj estas fabrikitaj kaj ankoraŭ fabrikataj teruraj militarmiloj, .kaj ke por tio estas uzataj la plej granda spirita energia kaj multegaj materiaj valoroj. La sekvo de tio estas, ke, dum la civitanoj de la koncernaj landoj devas porti pezajn ŝarĝojn, aliaj landoj urĝe bezonas helpn por povi ekonomie kaj sociale progresi.

Por justigi ĉi tiun armadon oni kutimas diri, ke sub la nunaj cirkonstancoj la pacon oni povas sekurigi nur per egaleco en armado. Se la militpotenco ie estas plialtigita, oni aliloke tuj streĉas siajn fortojn por ankaŭ suprenpuŝi la propran armadon. Se iu lando estas provizita per kernarmiloj, tio por aliaj landoj estas motivo akiri armilojn kun la sama neniiga potenco.

Tiamaniere la popoloj senĉese vivas en angoro, sub la minaco de terura katastrofo, kiu ĉiumomente povas eksplodi. Kaj prave: ĉar la armiloj estas pretaj. Kvankam apenaŭ estas kredinde, ke homoj kuraĝus preni sur sin la responson por murdado, por mortigado kaj por ĉiuj tiuj neimageblaj ruinigoj, kiujn milito rezultigas, oni tamen ne povas nei, ke senintence kai neatendite milito povas eksplodi. Kaj krome, kvankam tiu senekzempla armado nuntempe retenas la homojn komenci militon, oni tamen devas timi, ke la jam por militaj celoj faritaj kernprovoj, se ili ne estos ĉesigataj, grave povos endanĝerigi la vivon sur la tero.

Justeco, racieco kaj kompreno pri la homa digno tial urĝe postulas, ke ĉesu la vetkuro al armado. Ili postulas, ke la armiloj, kiuj estas disponeblaj en multaj landoj, ambaŭflanke kaj samtempe estu malpliigataj; ke oni malpermesu kernarmilojn; ke ĉiuj landoj venu al interkonsento pri malarmado kun efektiva reciproka kontrolo. “Per ĉiuj fortoj oni devas malhelpi - diris nia antaŭulo Pio la 12-a - ke mondmilito, kun siaj ekonomiaj kaj socialaj ruinigoj kaj siaj moralaj mispaŝoj kaj ĥaoso, turmentos la homaron trian fojon”. (Kristnaska mesaĝo 1941).

Ĉiuj tamen devas esti konvinkitaj, ke ĉesigo de la armada vetkuro, la malpliigo kaj - tio estas plej grava - la totala forigo de la armado ne estas eblaj, se oni samtempe ne atingas kompletan malarmadon ankaŭ en la spiritoj de la homoj. Ĉiuj devas unuanime kaj sincere kunlabori por ekstermi la militpsikozon. Tio postulas, ke la leĝo, sur kiu nun baziĝas la paco, estu anstataŭata de tute alia leĝo: la vera paco inter la popoloj ne baziĝu sur ekvilibro en la armado, sed sur reciproka fido. Ni kredas, ke ĉi tio devas esti ebla. Temas ja pri afero, kiu estas racia, plej dezirinda kaj de la plej alta utilo.

Kiel anstataŭanto de Jesuo Kristo, la Savanto de l’ mondo kaj Pacofaranto, kiel interpretisto de la plej ardaj deziroj de la tuta homa familio, puŝita de patra amo por ĉiuj homoj, ni kredas ke estas nia devo, ĵurpeti ĉiujn homojn kaj precipe la regantojn, ke ili ŝparu nek zorgojn nek penadojn, ĝis la stato de la mondo konkordos kun la racio kaj la homa digno. En la plej altaj kaj plej kompetentaj kunvenoj oni ĝisfunde devas pristudi la demandon, kiel en la tuta mondo oni povas atingi pli homan ekvilibron en la internaciaj rilatoj, ekvilibro, kiu baziĝas sur reciproka fido, lojala interkonsento, fidela obeo al la akceptitaj konvencioj. Ĉi tiun aferon oni devas ĝisfunde kaj ĉiuaspekte esplori, ĝis oni trovos bazon, kiu povas servi kiel deirpunkto por amikaj, daŭraj kaj fekundaj kontraktoj.

Niaflanke ni senĉese petegas la benon de Dio super tiu laboro: ke ĝi konduku al pozitivaj rezultoj.

 

al la indekso


 

AL VI MI LASAS HEREDAĴON...

(Okaze de la 29-a Monda Tago de Lepruloj, 31.1.1982)

 

En 1979 estis eldonita en Italio iu poŝtmarko, kies celo restis praktike nekomprenata. Itala leĝo (12.1.1974, n. 4), ja, malpermesas uzi la vorton «lepro» en oficialaj dokumentoj, kaj do la poŝtmarko ne mencias «leprulojn», sed «hansenanojn» (laŭ la nomo de la norvega kuracisto (*), kiu malkovris la lepro-bacilon).

Kial tiu malpermeso? Verŝajne, ĉar la vorto «leprulo» aspektas tro kruda, kaj oni preferas eŭfemismon, kvankam tiu restas nekomprenata de la plimulto (cetere, io simila okazas nun koncerne la vorton «handikapito»: v. EK 12/1981, p. 197).

Kompreneble, tiaj lingvaj mildigoj ne multe helpas la leprulojn, kiuj, ankoraŭ hodiaŭ, estas 80% nekuracataj kaj lasataj al frua morto, kvankam la malsano, en si mem, estas facile kaj nemultekoste kuracebla.

Kiom da lepruloj ekzistas? Oni ne konas la precizan nombron, sed oni kalkulas 15 ĝis 20 milionojn.

Kontraŭ lepro, sed ankaŭ kontraŭ la egoismo kaj la malintereso de la mondo (kiu ne nur ne okupiĝas pri lepruloj, sed ankaŭ ne ŝatas aŭdi paroli pri ili) dum pli ol 50 jaroj batalis Raoul Follereau, kiu memorigis kaj senĉese ripetis, ke «neniu rajtas esti feliĉa tutsola».

Poeto, ĵurnalisto kaj aprezata verkisto (**), Follereau lasis ĉion por sin dediĉi komplete al la lepruloj. Por ili, li adresis sin al la teraj granduloj, petante ĉiam la saman aferon: ke oni rezignu je unu aviadilo, aŭ je unu tanko, por kuraci, per la koncerna mono, la leprulojn. De la usona Prezidento Roosevelt li petis, kun la «naiveco» de poeto, ke «la milito daŭru un tagon plimulte», sed ke oni utiligu por vivrimedoj la militelspezojn de tiu plia tago. Dek jarojn poste, li lanĉis alvokon al Usono kaj Sovetunio: «Rezignu, ĉiu el vi, al po unu bombaviadilo, kaj ni povos kuraci ĉiujn leprulojn de la tuta mondo».

Oni ne elaŭdis lin. Al Unuiĝintaj Nacioj li proponis, ke «ĉiuj Ŝtatoj decidu ĉiujare, okaze de iu Tutmonda Paco-Tago, kontribui per la kosto de unu tago da armiloj al la lukto kontraŭ malsato, malsanoj kaj socia marĝenigo». Ankaŭ ĉifoje oni ne elaŭdis lin. Nur post la kolektado de 3.000.000 da subskriboj, UN. aprobis (kun 7 sindetenoj), 5.12.1969, la proponon de Follereau; sed tiu deklaro restis simpla eldiro de bonvolo.

Sed, krom Follereau, ankaŭ aliaj homoj, religiaj kaj laikaj, konsekris sin al la helpo al la lepruloj. Ni memoru almenaŭ tri el ili: Josč de Anchieta, unu el la unuaj misiistoj al Brazilo, beatigita en junio 1980; Albert Schweitzer, fondinto de la leprulejo de Lambaréné en Gabono; kaj Joseph de Veuster (pli konata kiel «Patro Damiano»), mortinta en 1889, ankoraŭ ne 50-jara, en iu pacifika insuleto, kien li estis propravole irinta por asisti iujn tute forlasitajn leprulojn.

Raoul Follereau, kaj la aliaj protagonistoj de la batalo kontraŭ lepro, transdonis al ni heredaĵon de luktoj kaj de amo. Sed «la plej granda trezoro, kiun mi lasas al vi - skribis Follereau en sia “Testamento”, adresita al la junularo - estas la bono, kiun mi ne faris, kiun mi estus volinta fari, kaj kiun vi faros post mi. Povu eĉ nur ĉi tiu atesto vin helpi ami. Jen la lasta sopiro de mia vivo. La sola vero estas interami sin. Ami unu la alian, ami ĉiujn. Ne je difinitaj horoj, sed dum tuta vivo».

Antonio De Salvo

 

(*) Gerhard Armauer Hansen

(**) Ekzistas versio en Esperanto de la verko de Follereau «La Libro de la amo»

 

al la indekso


 

POR LA PROSPERO DE «BONA ESPERO»

 

Eble multaj el niaj legantoj jam aŭdis pri la kuraĝa sindediĉo de la itala-germana Esperantista paro Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, kiuj, antaŭ kelkaj jaroj, forlasis komfortan pozicion en Eŭropo por translokiĝi al brazila loko tute for de nia tro perfekta civilizacio, la lernejo-bieno «Bona Espero» (Alto Paraiso, Goias), kie ili prizorgas la vivtenon kaj la bazan instruadon de dekoj da infanoj (5- ĝis 13-jaraj), orfaj aŭ apartenantaj al tre malriĉaj familioj. Ĝis nun, pli ol 200 infanoj trapasis tiun unikan lernejon.

Kelkaj pliboniĝoj en la vivkondiĉoj en «Bona Espero» okazis en la ĵusa pasinteco; interalie, nova lernejo estis konstruita per la helpo de la instanco «Terre des Hommes», kaj por nova traktoro kontribuis la germana karitata instanco «Misereor». Sed multo ankoraŭ restas por fari.

Por certigi pli vastan kaj konstantan helpon al tiu lernejo-bieno, Esperantistoj el Münster kaj Osnabrük, F.R. Germanio (inter kiuj la IKUE-anino Adelheid Holtmann), fondis registritan societon nomiĝantan «Bona Espero», kies membroj pagas minimuman monatan kotizon de 5 germanaj markoj, kaj ricevas regulajn informojn pri la brazila «Bona Espero».

 

al la indekso


 

PREĜO POR ĈIUJ MALFELIĈULOJ

 

Sinjoro, instruu al ni

kiel ne ami nin mem,

kiel ne ami nur niajn :karulojn,

kiel ne ami nur tiujn, kiuj nin amas.

Instruu al ni kiel pensi pri la aliaj,

kaj unue kiel ami

tiujn, kiujn neniu amas.

Sinjoro, suferigu nin

pro la sufero de la aliaj.

Donu al ni la gracon kompreni;

ke ĉiumomente,

dum ni pasigas tro feliĉan vivon

sub Via protekto,

vivas milionoj da homoj,

kiuj ankaŭ estas Viaj gefiloj kaj niaj gefratoj,

kiuj mortas pro malsato

kvankam ili ne meritis morti pro malsato,

kiuj mortas pro frosto

kvankam ili ne meritis morti pro frosto.

Sinjoro, kompatu

ĉiujn mizerulojn en la mondo.

Kompatu la leprulojn,

al kiuj Vi tiel ofte ridetis

kiam Vi estis sur la tero;

kompatu la milionojn da lepruloj

kiuj etendas al Vi

siajn senfingrajn manojn,

siajn senmanajn brakojn...

Kaj pardonu al ni,

kiuj, kun nelogika timo, forlasis ilin.

Kaj ne plu permesu, Sinjoro,

ke ni vivu feliĉe, solaj.

Sentigu al ni la angoron

De la tutmonda mizero,

kaj nin liberigu de ni mem.

Tiel estu.

 

Raoul Follereau, trad. Delvina Gimelli

 

al la indekso


 

INTERVJUO KUN MARIA

 

Laŭ la sama stilo de la «Intervjuo kun Jesuo» (aperinta en EK 2/1981, p. 31), ni aperigas «intervjuon kun Maria», imagitan de Paolo Scappucci por Vatikana Radio (elsendo de 22.9.1979). La traduko estas de Antonio De Salvo, escepte de la evangeliaj tekstoj, kiuj sekvas la version de la «Biblia Societo», 1913:

 

D. Kian memoron Vi havas, Maria, pri tiu tago, en kiu Gabrielo anoncis tiel decidan eventon por Via vivo kaj por. la destino de la homaro?

R. Mia animo altigas la Sinjoron, kaj mia spirito ĝojis en Dio mia Savanto (Luk 1, 46-47).

 

D. Certe, Vi havis apartan ŝancon. Se Vi permesas, Vi... plenumis eksterordinaran karieron: el nekonata knabino de iu palestina vilaĝeto Vi iĝis Reĝino de l’ ĉielo kaj de la Tero!

R. La Sinjoro rigardis la humilecon de sia servistino. La Potenculo faris al mi grandaĵojn (Luk 1, 48-49).

 

D. Jen kutima demando, kiun oni faras al plene sukcesinta homo: kiu estas la sekreto de Via sukceso?

R. Jen la servistino de la Sinjoro, estu al mi laŭ Via vorto (Luk 1, 38).

 

D. Sed, ĉu Vi imagis tion, kio poste okazis?

R. Simeono estis dirinta al mi: «Vian animon glavo trapasos, por ke la pensoj de multaj koroj estu malkaŝitaj» (Luk 2, 35).

 

D. Vortoj misteraj, teruraj... Kaj Vi?

R. Mi konservis ĉiujn ĉi dirojn kaj pripensis ilin en mia koro (Luk 2, 19).

 

D. Kiel Vi malsimilas al tiuj virinoj, kiuj manifestacias, per sloganoj kaj tolstrioj, favore al la ina liberiĝo! Mi ne volus ŝajni masklisto, sed kion Vi opinias pri tiuj feministinoj?

R. Nu, ili ne havas vinon (Joh 2, 3).

 

D. Vi bone scias, kiel la hodiaŭa mondo iras. Ni estas timoplenaj: la atoma teruro, la media malpuriĝo, la elĉerpiĝo de la energi-fontoj, terorismo, krimeco, koruptemo, drogo... Ĉu Vi opinias, ke la Sinjoro estos ankoraŭ pacienca al ĉi tiu kompatinda mondo?

R. Lia boneco estas por ĉiuj generacioj sur la timantaj lin (Luk 1, 50).

 

D. Ni estas skuitaj pro la amasa murdo de la popolo, meze de kiu Vi naskiĝis. Certe neniu estus povinta supozi, en tiu epoko, ke kelkajn jardekojn poste iu pola Papo genuiĝos en Auschwitz, atestante pri la triumfo de la amo super la frenezo de la murda malamo.

R. La Potenculo montris forton per sia brako, li dispelis fierulojn en la penso de iliaj koroj. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj altigis humilulojn (Luk 1, 51-52).

 

D. Sed kie estis Vi en tiuj tragikaj momentoj de la monda historio, kiuj, bedaŭrinde, ofte ripetiĝas?

R. Apud la kruco de Jesuo staris lia Patrino... (Joh 19, 25).

 

D. Mi volus ankoraŭ demandi de Vi multajn aferojn. Sed permesu, almenaŭ, ke mi faru al Vi la saman demandon, kiun mi faris al Jesuo: kiun konsilon Vi povas doni hodiaŭ, al ĉi tiu kompatinda homaro maltranikvila kaj sencela?

R. Kion ajn Li diros al vi, tion faru (Joh 2, 5).

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

S-ro Václav Černy, s-ino Dr. Dolezalová, Fratino Maria Josefa Štepanka Šubrtová, Sac. Karel Švarc, s-ino Marie Zahourková, ĉiuj el Ĉeĥoslovakio (ili mortis en diversaj tempoj; oni eksciis pri tio okaze de revizio de la IKUE-adresaro);

Sac. Stefano Zimonyi, Hungario: li mortis du tagojn post la celebrado, 8.11.1981, de Esperantlingva S. Meso en Budapeŝto;

S-ro Jan Smykalski, Pollando. Li prizorgis, interalie, tradukon en Esperanton de la monumenta verko (pli ol 400-paĝa) de Karol Wojtyła «Amo kaj Respondeco». La Esperanto-versio kuŝas manuskripte ĉe IKUE, pro financaj kaj aliaj eldonaj problemoj;

S-ro Anton Stieraugel, F.R. Germanio.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Denove la tempo alkurigis nin al Kristnasko. Kristnasko: Dio kun Di, Dio inter ni, Dio meze de ni, amo de Dio, dia kor-tenero. Kristnasko: mildeco, hejmeco, juna ĝojo, ĝoja sciigo, igo al paco.

Delonge la Papoj memorigas al ni, kristanoj, ke Kristnasko estas la tago de la Paco, ĉar Jesuo surteriĝas por kunigi ĉiujn homojn, glatigi ĉiujn malfacilaĵojn, starigi interhoman unuecon.

Ĉu ni aŭdas la voĉon de la Papoj? Ĉu ni atentas la alvokon de Jesuo?

 

Poezi-flanke

 

“Al la Patro estu gloro”

kantas nokto en adoro:

“Krist’ naskiĝis!” Virg’ Maria

kor-teneras grac-serene,

Filon amas zorgo-plene

kun Jozefo, edzo pia.

 

“Sur la tero estu paco”

ĝoj-ripetas tag’ sen laco:

"Krist' naskigis!". Negroj kune

kun la flavaj kaj la blankaj

dancu, saltu Dio-dankaj,

Li vin savas pace-lume.

 

Jesuo-flanke

 

Tutcerte Jesuo naskiĝis por nia savo, pro Lia amo. Jesuo sci-povas nur ami, savi, helpi, fortigi, kuraĝigi. Li volas, ke sur la tero ĉiu homo estu frato de ĉiuj homoj, senkonsidere la haŭt-koloron, la korp-grandecon, la mens-inteligenton, la loĝ-lokon, la viv-landon: ĉiuj estas egalaj kaj egale amataj de Li.

La dua mesaĝo de Kristnasko estas por-paca mesaĝo. Jesuo ne volas, ke la mono servu je la morto, je la milito, je la armiloj; Li volas, ke la mono servu nur por la vivo, la hom-nutro, la ter-ĝojo, la ĉies-sano.

Ĉiu el ni estas alvokita aŭdi tiun aklamon de la anĝeloj: “Gloro al Dio en la altoj kaj sur la tero paco al la homoj de lia bonvolo”. Ni kantu tiun ĝoj-krion kaj, samtempe, ni agadu laŭ ĝi.

 

IKEK-flanke

 

Mi ricevis grandan kaj ĝojigan leteron de la meso-servantoj el Sankta Klemento (Francio); Du el ili partoprenis en staĝo, kiu okazis en Messkirch (F.R. Germanio). Ankaŭ mi partoprenis tiun staĝon. Jen la letero:

«Ni estis tre kontentaj pri nia renkontiĝo kun vi en Messkirch. Olivero, Romualdo, Mikaelo kaj Nikolao multe bedaŭris, ke ili ne povis veni kun ni (Fabrico kaj Raŝela). Nia vojaĝo estis tute agrabla kaj favora. En Messkirch ni estis tre agrable surprizitaj de la Esperanto-kurso, kiun vi faris. Ni multe ŝatis la vesperan Meson en la paroka preĝejo de pastro Eichkorn, nia granda amiko. Memorinda estas por ni la filmo kaj la parolado de nia armen-devena samideano. Ĉio estis tute agrabla.

Ni salutas vin tutkore, kara pastro, kaj ankaŭ ĉiujn IKEK-anojn».

Same faras pastro Roger Degrelle, Francio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Ekde januaro 1980, la IKUE-ano Germain Pirlot prizorgas monatan rubrikon en franca lingvo, sub la titolo «Coup d’oeil sur l’espéranto» (Ekrigardo al Esperanto), en la belga ĵurnalo «La derničre heure», kun eldonkvanto 140.000.

 

En la dua Internacia Kunveno de CIREEL (Centro de lnformado kaj Esploro por lnstruado kaj Uzado de Lingvoj, kies sidejo troviĝas en Parizo/ Francio), okazinta en Urbino (Italio) de la 16-a ĝis la 20-a de septembro 1981, partoprenis, interalie, la IKUE-anoj Ciccanti, Fabris, Pennacchietti kaj Stoppoloni, kiuj ne nur intervenis en la diskutoj, sed ankaŭ informadis dum la restado multajn partoprenantojn, kaj okazigis altnivelajn kontaktojn.

 

Iĝis 75-jara la ĉeĥa poeto (kaj IKUE-ano) Jirí Kořínek, unu el la plej elstaraj en la Esperanto-literaturo: sufiĉas mencii, ke li gajnis, ĝis nun, 18 premiojn por originala kaj 3 por tradukita poezio.

 

Dank’ al la entuziasma agado de la IKUE-ano D-ro Alessandro Angeletti, havis lokon en Cagliari (Sardinio/ Italio), en oktobro 1981, dua «Pedagogia Seminario Esperantista». Inter la prelegintoj ni mencias la IKUE-anojn Ciccanti, Mingo kaj Pennacchietti.

Krome, P. Ciccanti kaptis la okazon por kontakti la Episkopon kaj la Help-Episkopon kaj prelegi ĉe la Regiona Seminario.

 

La Prezidanto de IKUE skribis al la Papo en itala lingvo, 15.10.1981:

«Ne estas, ĉi tiu, la voĉo de iu granda asocio, aŭ de iu multenombra religia familio, aŭ de alia Instanco aprobita de la Sankta Seĝo. Ĝi estas simple la voĉo de katolikoj, kiuj sindevigas en la apostolado per Esperanto sur internacia skalo, kaj kiuj, eĉ sen la esperata kaj sopirata oficiala akcepto en la grandan kristanan familion, deziras alvenigi al Via Sankteco sian bondeziron, okaze de la tria datreveno de Via providenca elekto kiel Posteulo de Petro... Al Viaj grandaj suferoj fizikaj kaj moralaj, ni aldonas nian personan suferon kaj tiun kolektivan de esperantistoj invitataj atendi, sen malpacienco ankaŭ fronte al nemalmultaj humiligoj, ke la tempoj maturiĝu, por ke, kvazaŭ jasmenoj en la ĝardeno de la Eklezio, ankaŭ ĝi ekvidu ke ili ekzistas...».

Per letero en itala lingvo de 3.11.1981, Mons. E. Martinez, Anstataŭanto de la Papa Sekretario, komunikis, ke «Lia Sankteco esprimas ĝojon kaj dankemon pro la atentoplena gesto, kaj bondeziras por Vi kaj por la membroj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista abundajn donacojn de la Sinjoro por fruktodona kaj aprezata agado».

 

S. Meso en Esperanto estis celebrita en Milano (Italio), okaze de la «Kultura Semajnfino Esperantista» organizita de «Literatura Foiro-Koop», sabaton 24.10.1981, vespere. Celebris P. Lorenzo Longoni, frato de la fama IKUE-Prezidanto.

 

La Sekretario de IKUE havis denovan kontakton, en decembro 1981, kun la «Apostolado de la Preĝo» (v.EK 10-11/1981, p. 175).

Dum afabla interparolo kun P. Luiz Gonzalez, evidentiĝis, interalie, ke la ĉiumonataj «Papaj preĝintencoj» (kies Esperantlingva traduko konstante aperas en EK) estis originale verkitaj, por 1982, ne en latina lingvo, kiel ĝis nun, sed en la itala. La kaŭzo de tio estis indikita jene de P. Gonzales: «Vivanta lingvo estas tre pli taŭga ol latino por esprimi modernajn konceptojn».

Estas interese, ke P. Gonzales estas hispano, kaj la Papo, kiu persone revizias kaj aprobas la proponitajn preĝintencojn, estas polo, do oni ne povas certe akuzi ilin pri «italemo»,

Ankaŭ meritas mencion la fakto, ke la tradukoj de la preĝintencoj por 1982 en la lingvojn anglan, francan kaj hispanan, kvankam prizorgitaj rekte de la «Apostolado de la Preĝo», prezentas plurajn diferencojn kompare kun la itala originalo, kaj ke tiuj diferencoj havas, verŝajne, pli ol pure stilan gravecon. Ekzemple, en la misia preĝintenco por februaro la itala versio alvokas «ĉiam pli vivan konscion pri la spiritaj valoroj», dum tiu franca «ĉiam pli vivan senton», kaj tiu hispana «pli vivan konscion» (la anglan version ni ne povis kontroli).

 

Esperanto-stando partoprenis en Bolonjo (Italio), 5-15.11.1981, la jam tradician aranĝon «FERBO 81», en la prestiĝa «Urbestra Palaco». Krome, kolekto pri esperanta filatelo (prizorgita de la IKUE-ano Germano Gimelli) estis videbla en la filatela fako.

 

8.11.1981 P. Roman Forycki el Ozarów Maz., estrarano de IKUE, celebris S.Meson en Esperanto, memore al la mortintaj esperantistoj, en la preĝejo S.Aleksandro en Varsovio (Pollando). En kortuŝa etoso, la partoprenantoj preĝis kaj kantis.

Dum posta kunveno en la salono de la paroĥa domo, oni elektis novan estraron de la varsovia Esperanto-Animzorgado (kiu agas sub la alta protekto de la Help-Episkopo Mons. Władysław Miziołek). Prezidanto iĝis Wiesław Tomaszewski, Vicprezidanto Edmund Wałęga, l-a sekretariino Marta Sosińska, 2-a sekretariino Halina Chajecka, konsilianinoj Jadwiga Melion kaj Helena Szunska. Kiel animzorganto estis nomumita (de Mons Miziołek) P. Tadeusz Bazylewicz.

Ni esperu, ke la vigla agado de la polaj katolikaj esperantistoj povos daŭri ankaŭ en la novaj, premaj cirkonstancoj.

 

Aperis en Svislando, dank’ al bonfara helpo de neesperantisto, Esperantlingva versio de la breviera kompletorio (parto de la taga diservo), sub la titolo «Esperanta Kompletumo». La traduko ŝuldiĝas al Prof. D-ro Sándor Szénasi kaj al la juna teologo Tibor Juhasz, ambaŭ el Eger (Hungario).

La presado de la volumo estis rajtigita de Mons. Ioannes Vonderach, Episkopo de Chur (Svislando). Apenaŭ ni havos pliajn detalojn (momente ni ricevis nur la suprajn informojn, kaj eĉ ne vidis la libron), ni sciigos la precizan manieron akiri la volumon..

 

La Prezidantino de la Hispana Esperanto-Federacio (samtempe, IKUE-anino) Maria Rafaela Urueńa Alvarez estis longe intervjuita pri Esperanto, 17.11.1981, ĉe la lokaj stacioj Radio Valladolid kaj Radio Popular (Valladolid, Hispanio). La unua stacio prezentas ĉiuĵaŭde, ekde 19.11.1981, 10-minutan programeron pri Esperanto.

 

Sabaton 21.11.1981 je la 15-a horo, dum la 24-a Monda Festivalo de Kanzonoj por Infanoj, dissendita de la itala radiotelevido per «Mondovido», la konata infana koruso de la bolonja «Antoniano» kantis ankaŭ en Esperanto la enkondukan kanzonon «Ciao amico» (Saluton, amiko).

«Antoniano» estas franciskana monaĥejo, tre populara en Bolonjo kaj en tuta Italio, kiu jam de multai jaroj prizorgas diversajn iniciatojn por alproksimigi la infanojn de la tuta mondo. Ĉe «Antoniano», interalie, sacerdotiĝis la Prezidanto de la itala sekcio de IKUE, P. Albino Ciccanti, kiu, ĝuste antaŭ nelonge (8.11.1981) festis la 25-jaran datrevenon de sia sacerdotiĝo; pri tio raportis (ankaŭ kun foto) la dioceza gazeto de Rimini «Il Ponte» (6.12.1981).

 

31.12.1981 Vatikana Radio elsendis sian 450-an programon en Esperanto.

En decembro 1981 okazis entute 11 (dekunu) Esperanto-elsendoj, danke al pluraj ekstraj programoj: nia admiro kaj danko daŭre iru al P. Battista Cadei kaj al liaj gekunlaborantoj (Michela Lipari Sato, Carlo Sarandrea, Vera di Tocco, Mario Canevari, Kevin Laughery).

 

S. Meso en Esperanto, memore al la forpasinta sinjorino Giuseppina Billi Gamberini (v. EK 1/1981, p. 18), estis celebrita 28.11.1981, de P. Albino Ciccanti, en la bolonja preĝejo «Sanktaj Jozefo kaj Ignaco». La rito estis akompanata de orgena muziko kaj esperantaj kantoj.

 

Dum 1981, atingis la Esperanto-redakcion de Radio Roma/ Itala Radio (kies prizorganto estas Antonio De Salvo) 793 korespondaĵoj, fare de 266 aŭskultantoj el 32 landoj (en 1980: 622 korespondaĵoj de 213 aŭskultantoj el 28 landoj).

Inter la plej skribemaj aŭskultantoj troviĝas pluraj IKUE-anoj: Magnani (45 korespondaĵoj!), Kondor (30), Jacobitti (27), Carolina Minnaja (26), Csonka (15), Eichkorn (11), Laube (9), Villeneuve (9), Merkens (8), Cremer (7), Degrelle (7), Patera (7), di Tocco (7), Franzoni (6), Cadei (6), Geloso (5), Marszałkowski (5), ktp.

 

Aperis en Romo, zorge de IKUE, 187-paĝa «Religia vortareto itala-Esperanto», prizorgita precipe de P. Giacinto Jacobitti.

 

La franca sekcio de IKUE (Franca Katolika Esperanto-Asocio) kongresos en Nancy de la 10-a ĝis la 12-a de aprilo 1982.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Laŭ eklezi-historiaj informoj, Sankta Francisko de Asizo enkondukis, ankaŭ por la anoj de sia tria ordeno (do, por laikoj), principan malpermeson porti armilojn.

En tiama tempo de ĝenerala batalado, tio, iri senarmile, laŭ militista konsidero estis «danĝera»; tamen, ĝi estis praktikata, kaj certe kontribuis helpe kaj serve al la paco.

Ĉu, nuntempe, ĉi tiu historia fakto pri Sankta Francisko ne povus kaj devus esti kaŭzo, ke ĝuste la franciskanaj ordenoj montru komprenon kaj donu subtenon al tiuj, kiuj rifuzas armilservon pro konsciencaj kaŭzoj?

Cetere, Sankta Francisko ankaŭ estas unu el la patronoj de la katolikaj esperantistoj.

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

Mi legis, ke la sanktulino Hildegard von Bingen (1098-1179) estas protektantino de la Esperantistoj. Ĉu tiu informo estas ĝusta? La demando iĝis aktuala precipe post kiam, en 1979, oni festis kun aparta soleno la datrevenon de la morto de tiu sanktulino (interalie, F.R. Germanio eldonis porokazan poŝtmarkon).

Anton Kronshage, F.R. Germanio

Persone, mi ne scias, ĉu kaj kiam sankta Hildegarda estis proklamita patronino de la Esperantistoj (kiuj, cetere, jam havas 4 gepatronojn: V. EK 7-8/1980, p. 121). Mi povas nur mencii tion, kion pri sankta Hildegarda skribas E. Drezen en la libro «Historio de la mondolingvo», 1939, p. 27 (laŭ «Pri internacia lingvo dum jarcentoj», redaktita de Isaj Dratwer): Aŭtorino de serio da natursciencaj verkoj, prilaboris la tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo, kiu laŭ sia strukturo memorigas pli malfruajn projektojn de la 19-a jarcento. La tuta verkaĵo, kreita dum la periodo de la krucmilitoj, devis servi kiel nova pentekosta miraklo por religia entuziasmigo de la tiutempa malklerularo»... Antonio De Salvo

 

Frato Kornel Kaczmarek, membro de IKUE, siatempe estis unu el la proksimaj kunlaborantoj de la beata P. Maksimiliano Kolbe, kunpatrono de la katolikaj esperantistoj (*).

En 1939, tuj post la okupado de Pollando, la naziistoj alvenis al la monaĥejo Niepokalanów kaj arestis ĝiajn loĝantojn, antaŭ ĉio ĝian fondinton, P. Kolbe.

En januaro 1940, frato Kornel estis transportita al la koncentrejo Stutthof, kaj poste al Sachsenhausen. Por la pastroj oni elektadis aparte pezajn laborojn. Pro manko de spaco, la kaptitoj povis dormi nur duonnokte, por doni la dormolokon al aliaj. Kiel lito servis putriĝanta pajlo. El senplafona tegmento fluis akvo rekte sur la dormantojn. Mankis kovriloj, kaj oni dormis en la vestoj portataj ankaŭ dumtage. En tiaj cirkonstancoj, abundis diversaj malsanoj.

Hodiaŭ frato Kornel, kiu daŭre memoras pri tiu vivoperiodo, plu vivas en Niepokalanów, kie li redaktas la lokan bultenon, korespondas kun multaj diverslandaj geamikoj, kaj ĉiĉeronas (ankaŭ en Esperanto) tra la monaĥejo (**).

J. S., Pollando

 

(*) Ekzistas biografio de P. Kolbe en Esperanto («La Dia Avarulo»).

(**) Esperantlingva prospekto pri Niepokalanów estas ricevebla ĉe: PP. Franciszkanie, Niepokalanów, PL-05.930 Teresin, Pollando.

 

 

Grupo de franciskanoj en Niepokalanów (Pollando), tuj antaŭ la dua mondmilito. En la unua vico sidas (meze) P. Kolbe; je lia maldekstro P. Kornel Kaczmarek

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso