Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: La Madono de Aparecida (Brazilo)

 

 

 

 

 


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR AŬGUSTO

 

Ĝenerala: por ke la kohereco inter kredo kaj vivo de la kredantoj en Dio estu alloga atesto por la nekredantoj.

Misia: por ke la kredo en la unika vera Dio konduku la kristanojn kaj la muzulmanojn de Afriko, de Azio kaj de Oceanio al reciprcika estimo.

 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR SEPTEMBRO

 

Ĝenerala: por ke en ĉiu lando oni agnosku la rajton al konkreta religia libereco por la individuoj kaj por la komunaĵoj.

Misia: por ke en Hindio estu forigataj ĉiuj diskriminacioj, precipe tiuj kastaj, kontraŭaj al la homaj rajtoj.

 

 al la indekso


 

NOTOJ PRI ESPERANTO KAJ EKUMENISMO

 

Enkonduko

 

Malgraŭ tio, ke «esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas» (*), neniu tamen povas nei, ke la spirito, la t.n. «interna ideo» de nia movado, celas al interfratiĝo de ĉiuj homoj: ĝi havas vokiĝon ekumenan. Ĉi tiu termino devenas de la helena esprimo «he ekumene ge» = «la loĝata mondo», kaj signifas «tutmonda». La kristana ekumenismo estas movado por la reunuiĝo de la tutmondaj kristanoj (kiuj, bedaŭrinde, malobeis la ordonon de Jesuo, resti unuecaj).

 

(*) Deklaracio de Bulonjo sur Maro de 1905 pri Esperantismo

 

La ekumena movado

 

Oni rigardas kiel komencan daton de la moderna ekumenismo la jaron 1910-an, kiam, okaze de universala konferenco de protestantaj misiistaj societoj en Edimburgo (Skotlando), orientazia delegito plendis, ke la mististoj predikas «dividitan Kriston». De tio venis forta instigo al ekumenaj iniciatoj.

Grava etapo estis la fondo, en 1948, de la Ekumena (aŭ Monda) Ekleziara Konsilio, kun sidejo en Ĝenevo (Svislando), al kiu, ĝis nun, aliĝis ĉirkaŭ 200 Eklezioj. Ĝi baziĝas sur jenaj principoj:

1) la Eklezioj membroj konfesas Jesuon Kriston kiel Dion kaj Savanton;

2) ili ne devas rezigni aŭ relativigi siajn starpunktojn;

3) samtempe ili devas agnoski, ke ankaŭ en ĉiu cetera Eklezio troviĝas elementoj de la ununura universala Eklezio de Kristo.

En la katolika mondo, la ekumena movado disvastiĝis pli malfrue. Meritplena, ĉi-koncerne, estis Papo Johano la 23-a, kiu kunvenigis la Duan Vatikanan Koncilion. La koncilia dekreto Unitatis redintegratio (= Restarigo de unueco) deklaras, ke la katolikoj devas agnoski la pozitivajn elementojn de ĉiuj Eklezioj kaj sindevontigi en la ekumena agado. Gravaj ekumenaj faktoj estis ankaŭ 1a starigo de la Papa Sekretariato por La Unuiĝo de la Kristanoj, la nuligo de la reciprokaj ekskomunikoj inter katolikoj kaj ortodoksuloj, la starigo de teologiaj miksaj Komisionoj.

 

La ekumena metodo

 

Oni povus resumi 1a ekumenan metodon per jenaj punktoj:

1) rifuzi ĉiuspecajn antaŭjuĝojn rilate la kristanajn gefratojn;

2) klopodi kompreni iliajn historion, pensomanieron, sintenon;

3) rifuzi la irenismon, t.e. la emon kaŝi aŭ ignori la diferencoin, por ĉiel ajn ŝajnigi pacon;

4) starigi dialogon lojalan, paciencan, respektoplenan;

5) ekzameni sin mem, kiel personojn kaj kiel Ekleziojn, ĉu oni estas fidela al Kristo; kaj fari la necesajn reformojn per profunda konvertiĝo;

6) interkonsenti pri komuna agado kaj komuna kulto (la formoj tre varias laŭ lokoj kaj personoj) ;

7) preĝi: kompleta unueco en la Eklezio de Kristo estas celo, kiu superas la homajn kapablojn kaj fortojn.

 

La problemo de la Interkomunio

 

lnterkomunio estas partopreno de diverskonfesiaj kristanoj (ekz. protestantoj kaj katolikoj) en sama Komunio. La problemo devenas de jeno, ke la Komunio devus esprimi, krom unuiĝon kun Kristo, ankaŭ kredan unuecon, dum fakte la diversaj konfesioj havas ne saman kredon eĉ pri la senco de la Komunio kaj ĝiaj di-servistoj (pastroj, pastoroj, ktp).

Aliflanke, ĉiuj konfesioj havas pozitivajn valorojn: «Ne estas dubinde, ke kiam la protestantaj gefratoj celebras la Vespermanĝon de la Sinjoro kun la intenco obei Lian ordonon, Kristo donacas al ili la gracon, kiu, eĉ se ankoraŭ neplene, ilin kunigas kun ĉiuj kredantoj en Li» (A. Marranzini). Generale, la oficialaj Eklezioj estas kontraŭaj al la Interkomunio, Sed kun diferencigoj. Ekzemple, la katolika Eklezio rajtigas kazojn de Interkomunio kun ortodoksuloj, kaj de eŭkaristia gastigado (allaso al la katolika Komunio, sed ne inverse) por la anglikanoj kaj la protestantoj, kiuj agnoskas la katolikan doktrinon pri Eŭkaristio.

La praktiko ne estas tiel rigora, kiel volus la oficiala disciplino, kaj tre varias de loko al loko. Ni nek povas nek rajtas juĝi la unuopajn kazoijn. Oni memoru, ke «lnterkomunio estas afero de Eklezia disciplino, sed ne nur tio... La Eklezia disciplino estas esprimo de pli profunda leĝo» (J. Hamer). Oni devas eviti la riskon, malpacience trans-salti la muron, anstataŭ pacience ĝin detruadi.

La starpunktoj sur la vojo al unueco estas tre dirversaj de loko al loko. Tial la katolika Eklezio donas ĝeneralajn principojn kaj konfidas al la lokaj Eklezioj la taskon doni apartajn instrukciojn laŭ la diversaj situacioj.

 

Ekumenismo ĉe kristanaj esperantistoj

 

Jam enkonduke mi diris, ke, iasence, ĉiu esperantisto havas ekumenan vokiĝon. Des pli tio valoras por ĉiu kristana esperantisto. La statutoj de la kristanaj Esperanto-organizoj tion diras malkaŝe. Unu el la celoj de KELI estas: «Krei efikan kontakton inter kristanoj el diversaj landoj»; kaj de IKUE: «Strebi, por ke ĉiuj estu unu». Ni devas klopodi akiri ekumenan pensomanieron. Niaj revuoj kaj bultenoj devus dediĉi pli da spaco al ekumenismo. Ni devus klopodi, ke nia stilo, nia esprimomaniero estu pli ekumenaj.

Aliflanke, ni estu realismaj: la kristanaj esperantstoj estas entute (ni konfesu tion!) «malgranda ŝafaro» diaspora tra la mondo. Niaj ekumenaj spertoj estas ege diversaj: ĉiu el ni atingis etapon malsaman ol ceteraj. Ni preskaŭ ne havas ekumenismajn fakulojn.

Ĉiuokaze, la kristanaj esperantistoj en sia historio jam faris diversaspecajn (kaj dirvers-sukcesajn) spertojn. Sufiĉe ofte oni legas, ke en iu aŭ alia loko okazis «Ekumena Diservo»: estus tre utile priskribi detale, kio okazis: kvanto, kvalito kaj konfesia aparteno de la partoprenantoj; kiel disvolviĝis la celebro; pozitivaj kaj negativaj flankoj... Tre utilus, ke iu persono aŭ centro kolektu la koncernan dokumentaron kaj kritike pristudu ĝin.

Ni ne rajtas ignori, ke iuj iniciatoj, kvankam aranĝitaj kun plej bonaj intencoj, foje kaŭzis plian vundon anstataŭ progreson. Tial mi emfazas, ke oni devas ne forgesi la diversecon de la unuopulaj starpunktoj, precipe kiam temas pri mult-landaj partoprenantoj.

Kompreneble, ĉiu rajtas malkonsenti, entute aŭ parte, kun miaj opinioj: ili valoras proporcie de la valoro de la faktoj kaj argumentoj, sur kiuj ili baziĝas.

La Sinjoro donu al ni unuecon, «por ke la mondo kredu» (Joh 17, 21).

 

Ni preĝu por la unueco

 

«Samkiel tiu ĉi pano dispecigita, antaŭe disa sur montetoj, estis kunigita, por formi unu nuran panon, tiel Vi kunigu Vian Eklezion, ekde la ekstremaĵoj de la tero, en Vian regnon.

Vi donis al la homoj manĝaĵon kaj trinkaĵon kaj la eternan vivon per Via Filo.

Memoru, Sinjoro, liberigi Via Eklezion de ĉia malbono, kaj perfektigi ĝin en amo. El la kvar ventoj kolektu la Eklezion, kiun Vi sanktigis, en la regnon, kiun al ĝi Vi preparis.

Ĉar al vi apartenas potenco kaj gloro en la jarcentoj!» (**).

Sac. Battista Cadei, Italio

 

(**) El « Didake», prakristana libreto.

 

al la indekso


 

UNUECO DE KRISTANOJ

 

Ho, kiam estos l’ unueco vera

de l’ kristaj fratoj daŭre disigitaj,

ho, kiam brilos kunosun’ somera?

Ho, kiam estos l’ unueco vera?

Ekumenismon kreas kor’ sincera

tra lacoj treaj, streĉaj kaj meritaj.

Ho, kiam estos l’ unueco vera

de l’ kristaj fratoj daŭre disigitaj?

 

Ĉu povas esti duaklasaj filoj

al Di’, kiu amas ĉiujn same?

Kredantoj estos por Jesu’ pupiloj.

Ĉu povas esti duaklasaj filoj?

Ekumenismon faras la flugiloj

de l’ egalec’ aganta nur teame.

Ĉu povas esti duaklasaj filoj

al Dio, kiu amas ĉiujn same?

Kristana sperto estas sociala

kaj kuras de kuniĝo al kuniĝo

pro Dia voko tuj universala.

Kristana sperto estas sociala.

Por Patro ĉiu fil’ estas egala

en koro preta al tenerprodigo.

Kristana sperto estas sociala

kaj kuras de kuniĝo al kuniĝo.

 

Kunigas kredo, amo kaj espero

kaj sperto pri Jesuo, kiu savas,

kaj de l’ Sankthistorio ĉiu ero.

Kunigas kredo, amo kaj espero.

Ekumenismon ŝpinas kortenero

kaj pacienco, kiu Dion ravas.

Kunigas kredo, amo kaj espero

kaj sperto pri Jesuo, kiu savas.

 

 

Kunigas preĝ’, pardon’ kun korhumilo

invit’ al partopreno en agapo

ĝis ados por etern’ kuniĝa trilo.

Kunigas preĝ’, pardon’ kun korhumilo,

ekumenismon servas frata frapo

al kora pordo kun fida trankvilo.

Kunigas preĝ’, pardon’ kun korhumilo,

invit’ al partopreno en agapo.

 

Sac. Roger Degrelle, Francio

Kunprezidanto de la Ekumena Kongreso 1981

 

al la indekso


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

Sub la patroneco de la Islama Kultura Centro de Italio, en la okazo de la nova jarcento laŭ la islama kalendaro, estis eldonita perfekta faksimilo de unu el la plej grandaj ĉefverkoj de la islama arto kaj kredo: la Korano aparteninta al la sultano Solimano la Mirinda. La originalo, kopiita en la jaro 1546 de la kristana erao, estas gardata en la Muzeo de lstambulo; ĝi estas famkonata pro la perfekteco de la skribmaniero, pro centoj da miniaturoj orumitaj, kaj pro la mirinda beleco de la frontispico.

La faksimila eldono, kiu postulis jarojn da laboro, estas per si mem granda eldona entrepreno: sufiĉas pensi, ke ĝi entenas ĉirkaŭ 700 miniaturojn kaj 114 ornamaĵojn. Okaze de la prezentado de la vo1umo, estis aranĝita en Romo granda ekspozicio, prizorgita de la fama itala arabisto Prof. Francesco Gabrielli.

(Laŭ Radio Roma-Esperanto).

 

Diservo laŭ bizanca-slava rito estis celebrita 23.5.1981 en la roma Baziliko S. Maria la Granda, honore al la Sanktuloj Cirilo kaj Metodo. Kuncelebris la pola Kardinalo Władysław Rubin (Prefekto de la Kongregacio por la Orientai Eklezioj), 4 orient-ritaj prelatoj, kaj sacerdotoj laŭ orienta kaj latina rito, por emfazi la idealan komunecon de Eŭropo.

La liturgio disvolviĝis en la sama loko, kie, fine de 886, estis celebrita, por la unua fojo en Romo, Meso en slava lingvo, en ĉeesto de Papo Adriano la 2-a.

En la homilio, Kard. Rubin memorigis, interalie, la vortojn de Papo Johano Paŭlo la dua en la apostola letero «Egregiae virtutis», per kiu la Sanktuloj Cirilo kaj Metodo estis proklamitaj kunpatronoj de Europo (*): «Per la mizerikordo de la Sanktega Triunuo, per la propeto de la Di-Patrino kaj de ĉiuj Sanktuloj, malaperu tio, kio disigas la Ekleziojn, la popolojn kaj la landojn, kaj la diversecoj de tradicio kaj de kulturo pruvu, kontraŭe, la reciprokan kompletigon de komuna riĉaĵo».

La postan tagon, laŭ iniciato de la Sankta Episkopara Sinodo de la ortodoksa macedona Eklezio, la ortodoksa Metropolito Debarskokicevski celebris diservon sur la tombo de Sankta Cirilo, en la roma Baziliko S. Klemento.

(*) V. EK 6/81, p. 105.

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Per referendumo, 17.5.1981 la italaj civitanoj konfirmis la leĝon, kiu de kelkaj jaroj rajtigas abortigon en Italio. Voĉdonis favore al la konservado de la leĝo ĉirkaŭ 2/3 el la voĉdonintoj.

Ĉi tiu rezulto montras, ke katolikoj estas, jam, nur minoritato en Italio, kvankam statistikoj diras, ke proksimume 95% el la italoj estas baptitoj. Cetere, ankaŭ multaj, kiuj firme sentas sin katolikoj, ne estis koherecaj kun la principoj de la kristana kredo.

Kompreneble, la Eklezio daŭre proklamos la netuŝeblon de la vivo, malgraŭ la rezulto de la rererendumo. Sed ĝi ankaŭ devos plimulte helpi la katolikajn fidelulojn pliprofundigi la respondecojn de la kredo kaj de la kristana moralo, por ke oni atestu pli kuraĝe, por ke oni ne silentu kiam temas pri la bazaj valoroj.

 

La socialisto François Mitterrand, ĵus elektita Prezidanto de la Franca Respubliko, aŭtomate fariĝis «Honora Kanoniko» de la Roma Katedralo (S. Johano ĉe Laterano). Temas pri malnova privilegio, datumanta de la epoko de la franca reĝo Henriko la 4-a. Iam ĝi koncernis la francajn reĝojn; kiam Francio iĝis Respubliko, ĝi transpasis al ĝiaj Prezidantoj. En la lastaj 20 jaroj, ĉiuj francaj prezidantoj regule enoficiĝis, dum la unua vizito, kiun ili faris al Romo. Nun oni atendas, scivoleme, la viziton de Mitterrand.

 

al la indekso


 

ESPERANTISTA MISIISTO EN MADAGASKARO

 

Mi estas pola misiisto en Madagaskaro. Mi alvenis ĉi tie komence de ĉi tiu jaro. Post tri monatoj, mi konas en malagasa lingvo «Patro Nia»-n kaj «Saluton Maria»-n. Mi lernas la malagasan ĉiutage dum 6 horoj: unu horon sole, matene; 2 horojn itala pastro instruas ai mi en franca lingvo (mi ne konas la italan); kaj 3 horojn denove sole.

Mi ricevis leterojn de esperantistoj el Pollando kaj el Madagaskaro mem, kiuj volas kunlabori. Ĉi tie ĉiu letero alportas grandegan plezuron, kaj ni legas kune ĉiujn leterojn.

Sed ekzistas malfacilaĵoj. Miaj kunfratoj ne interesiĝas pri Esperanto; ĉirkaŭe loĝas neniu; veturi eĉ al proksimaj lokoj nuntempe ne eblas, ankaŭ ĉar mi ankoraŭ ne parolas malagase.

Mi ricevis monon kaj diversajn aĵojn el pluraj landoj (Francio, Germanio, Pollando). Sen ĉi tiu helpo estus neeble vivi. La kristanoj, ĉi tie, estas malmultaj kaj malriĉaj.

La Hinda Oceano lavas miajn piedojn, kiam mi preĝas la Rozarion ĉiutage. Elektra centralo funkcias 5 horojn ĉiuvespere. La plej proksima dentisto estas je 230 km. La vojoj estas malbonaj, sablaj, mankas pontoj; mi bezonis pli ol 5 horojn por veturi aŭtomobile 64 km, laŭlonge de la plej bona vojo en nia ĉirkaŭaĵo.

Sed la misiejo, kie mi loĝos ekde junio, Marolambo, situas 130 km for de la Oceano, sen elektro, en montara regiono kun vojoj tre malfacilaj. Tamen mi - kune kun aliaj polaj pastroj - esperas, ke per la Dia Graco estos eble fari iom da bono en Madagaskaro.

Nuntempe ni vivas trankvile, De tempo al tempo iu malsanetas, sed temas pri ordinara kaj simpla afero. Niaj plene deĵorantaj kunfratoj, kontraŭe, havas tre pli kuriozajn travivaĵojn. Matene la misiisto prenas sian korbon (17 kg) kaj iras al la najbara vilaĝo dum 2-3 horoj Tuj li komencas paroli kun la loĝantoj; vespere li celebras la S. Meson, kaj matene il iras al la sekvanta vilaĝo... Post tri semajnoj li revenas hejmen por ripozi kaj prepari sin al nova marŝado. En nia Misio troviĝas 40 misiaj postenoj, al kiuj ni ne povas veturi per aŭtomobilo aŭ motorciklo, ekskluzive piede. Estas malmultaj vilaĝoj, al kiuj oni povas vojaĝi per aŭtomobilo, kelkaj per motorciklo. Ni dezirus aĉeti unu aŭ du motorciklojn, ankaŭ duan aŭtomobilon. Sed, eĉ se ni havus monon, ni ne trovus tion en vendejoj. Cetere, ricevante donacojn el eksterlando ni devas pagi fortan dogan-imposton. Mankas al ni eĉ simplaj aĵoj, ekz.. kopipapero kaj filmoj por diapozitivoj; kaj aĵoj estas netroveblaj ĉi tie.

Mi ne sukcesas aŭdi Vatikanan Radion. Mi klopodis jam kelkfoje, bedaŭrinde sen sukceso.

La izoliteco estas la plej granda malfacilaĵo. Mi atendas la alvenon de la korespondaĵoj. La revuo «Espero Katolika» ankoraŭ ne atingis min. Mi legas ĉiutage unu ĉapitron de la Sankta Skribo esperantlingva.

La helpo de Eŭropo estas necesa por ni, sen helpado ni ne povos eĉ vivi. Krom tio, ni atendas preĝojn. Pravis la poznana Episkopo Mons. Jerzy Stroba, kiam, 21.5.1980, donante al ni la misiistajn krucojn, diris, ke la Misiado superas la homajn fortojn, kaj ĉio dependas de la Dia Graco. Verdire, sen Dia helpo, sen konfido al Dio, ni ne iĝus misiistoj.

P. Johano Sadowski O.M.I., Pollando/ Madagaskaro

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

S. Meso en Esperanto estis celebrita 22.3.1981 en Sion (Svislando), en la preĝejo Chaminade de la Porinstruista lnstituto. Celebris Sac. Francisko Bommer, landa reprezentanto de IKUE por Svislando; partoprenis 8 geesperantistoj el 4 landoj (Svislando, Francio, Hispanio kaj Pollando).

 

Responde al denova peto, kiun la Prezidanto de IKUE sendis al la Papo 30.3.1981 (en itala lingvo), alvenis ĉi tiu letero (same en itala lingvo) datita 27.4.1981:

«La Ŝtata Sekretariejo salutas Sacerdoton Duilio Magnani, kaj komunikante al li, ke bonorde alvenis la letero adresita al Lia Sankteco 30.3.1981, informas lin, ke la Sankta Patro adresas la bondezirajn salutojn, okaze de la festoj ĉu paskaj ĉu kristanaskaj, nur en la diversaj vivantaj lingvoj, parolataj de difinitaj etnaj grupoj».

 

En franclingva letero de 11.4.1981, adresita al P. Léon Goudé, la Episkopo de Angers (Francio), Mons. Jean Orchampt, esprimis simpatian aprezon de la agado de la katolikaj esperantistoj.

Interalie, li deklaris sin preta celebri la S. Meson okaze de la Kongreso en Baugé de la franca sekcio de IKUE, «pro la signifo mem de la Eŭkaristio, kaj de la rilato kiu povas ekzisti inter la strebo al komunikado, esprimata de Esperanto, kaj la alvoko de Jesuo».

 

S. Mesoj en Esperanto estis celebritaj 2.5.1981 (de P. Louis Bourdon kaj Sac. Roger Degrelle) kaj 3.5.1981 (de Sac. Degrelle kaj P. Bourdon) en Baugé (Francio), okaze de la Kongreso de la Franca Katolika Esperanto-Asocio (franca sekcio de IKUE).

 

Okaze de la miljara ekzisto de la pola urbo Kłodzko, kaj en la kadro de la lnternacia Jaro de Invalidoj, havis lokon esperantista kunveno de amikeco kaj frateco, kun religia karaktero, en la tagoj 16-17.5.1981.

Sankta Meso en Esperanto estis celebrita de P. Jozefo Zielonka, en la preĝejo de S. Adalberto kaj S. Georgo en Kłodzko. La ĉeestantoj speciale preĝis por la resaniĝo de Papo Johano Paŭlo la dua kaj de Kard. Wyszyński. Dum la S. Meso, la altaro estis ornamita per tiucele farita ligna insigno, kiu interpretis laŭ nova grafika stilo la tradician motivon de kruco kaj stelo.

 

Laŭ informo de P. Roman Forycki, Estrarano de IKUE speciale komisiita pri la agado ĉe Seminarioj, ekzistas en Pollando 39 seminarianoj, kiuj konas Esperanton sufiĉe bone por paroli kaj skribi (Pelplin 10, Tarnów 8, Pieniężno 6, Lublin 4, Poznań 3, Gniezno 2, Drohiczyn 1, Olsztyn 1, Paradyz 1, Płock 1, Warszawa 1, Wrocław 1), 29 seminarianoj, kiuj lernas Esperanton, kaj 92 seminarianoj, kiuj volas lerni ĝin.

Estas malfacilaĵoj koncerne lernolibrojn kaj Esperanto-materialon; estas ankaŭ necese, ke la esperantistaj seminarianoj sciu pri la kolegoj en aliaj Seminarioj, korespondu kaj partoprenu en komunaj iniciatoj.

 

21.5.1981 delegacio de IKUE (Magnani, De Salvo, Laughery, Cadei) priparolis en Romo komun-interesajn aferojn kun Kard. František Tomašek, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso de Ĉeĥoslovakio. La interparolo okazis en itala lingvo.

 

 

La Episkopo de Rimini (Italio), Mons. Giovanni Locatelli, kiu en pluraj okazoj havigas al IKUE konsilojn kaj helpon, en letero de 25.5.1981 (en itala lingvo) skribis, interalie, al P. Magnani: «Mi kaptas la okazon por saluti la grandan familion de la Esperantistoj».

 

Sac. Roger Degrelle celebris S. Meson en Esperanto 28.6.1981, en Metz (Francio), en la kadro de la Semajnfino de la Orientfranca Esperanto-Federacio.

 

Okaze de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto, S. Meso en_la internacia lingvo havos lokon 26.7.1981, je horo 18,30, en la Katedralo de Brazilio (Brazilo).

Kunveno de IKUE havos lokon, en la sama urbo, vendredon 31.7.1981, en la horoj 11-13.

 

En la kadro de la 5-a Internacia Pilgrimado al la Virgulino de la Malriĉuloj en Banneux, Belgio (v. EK 6/1981, p. 111), havos lokon en Esperanto interalie: Rozario; subĉiela S. Meso; Krucvojo; kunpreĝado kun la internacia pilgrimantaro.

 

S. Meso en Esperanto okazos 20.9.1981 en Aubel (dioc. Lieĝo, Belgio), dum Trilanda Renkontiĝo de esperantistoj el Belgio, Nederlando kaj F.R. Germanio. Celebros Sac. Louis Muller el Lieĝo-Rocourt (Belgio).

 

S. Meso en Esperanto estos celebrita de Sac. Roger Degrelle el Francio en Saarbrücken (F.R. Germanio), 27.9.1981, okaze de kunveno de la Sarlanda Esperanto-Ligo.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi ĉiam tralegas «Espero Katolika»-n kun granda ĝojo, intereso kaj emo, ĉar ja ĝi estas ununura vere katolika revuo, kiu informas min pri gravaj aktualaĵoj el la vivo de la Eklezio kaj de IKUE. Pri nia semajna gazeto «Katolika gazeto» ni ofte dubas, ĉu ĝi vere estas aŭ povas esti nomata «katolika». Pri nia amata Papo ni preskaŭ nenion trovas tie, nur kelkfrazajn raportetojn, sed pri la agado de la tiel nomita pastra pac-movado «Pacem in terris» abundas artikoloj.

El Ĉeĥoslovakio

 

En la komenco, mi aŭskultadis la Esperanto-elsendojn de Vatikana Radio nur ĉar ili estis en Esperanto kaj mi lernis la lingvon. Nun, dank’ al ili, mi ne plu rigardas la katolikan sekcion de kristanoj kiel «strangulojn» (iam mi eble surpaperigos mian religian vivon, kaj tiam oni bone komprenos, kial tia bildo estiĝis en mia menso), sed nur kiel samkristanojn kun malsamaj ritoj ol ĉe la eklezio en kiu mi estis baptita. Nun mia plej sincera deziro estas, ke ĉiuj sekcioj de kristanoj iĝu veraj kristanoj, nome, kiel eble tiaj, kiajn Nia Sinjoro Jesuo Kristo instruis al ni esti.

El Britio

 

Kvankam mi ne estas katoliko, tamen mi opinias, ke la pac-alvoko de la Papo en Japanio estas sendube akceptebla kaj devas esti akceptata de la homaro. Hodiaŭ, la Papo jam ne estas nur la reprezentanto de la katolika Eklezio, sed li povas ludi rolon de pacbatalanto por la tuta homaro super la religioj, super la politikoj kaj super la nacioj.

J. M., Japanio

 al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

En julio okazas la 42-a lnternacia Kongreso pri Eŭkaristio. Eŭkaristio estas kaj la kulmino kaj la fonto de nia kristana vivo: kulmino kaj fonto de amo ai Dio kaj al la homoj; kulmino kaj fonto de nia volo al Dio kaj al la homoj; kulmino kaj fonto de nia ĝojo en Dio kaj pro la homoj; kulmino kaj fonto de la amo de Dio la Patro per Dio la Filo en Dio la Spirito.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj el ni ĝojos pro sia partopreno en ĝi. Feliĉe, ĉiuj el ni povas renovigi sian respekton kaj amon al la Eŭkaristio, ĉefa sakramento de nia kredo.

 

Poezi-flanke

 

Prenu, manĝu korpon mian,

vi ricevos gracon dian.

Vivon mian mi fordonis

por la homo, por la mondo,

por la ama fratig-ondo,

kiun Patr’el kor' ordonis.

 

Prenu, trinku sangon mian,

vi gustumos ĝoj-ebrian

amofluon, kiu naskos

ĉiulande fratproksimon,

gracpromeson, savpilgrimon,

kaj por ĉiam paco paskos.

 

Jesuo-flanke

 

«Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. Mi estas la viva pano, kiu malsupreniras de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo».

La korpo de Jesuo, kiu sangas sur la kruco, kiu venkas paskdimanĉe, kiu traflugas al la ĉielo, tiu korpo estas nia forto, nia ĝojo, nia graco, nia kunligo ai la Patro kaj al la homoj. La korpo de Jesuo atingas nin pere de la Eŭkaristio kaj nutras kaj vivigas nian kredon, nian esperon, nian amon.

Ni profitu tiun novan kongreson por renovigi, pliprofundigi nian respekton kaj nian amon al la plej granda sakramento. Dankon al Dio!

 

IKEK-flanke

 

Kio okazas? Ĉu ĉiuj lKEK-anoj dormas, ferias, kalkulas kun la aliaj? Ĉu mi devos inventi novajoĵn por sciigi ion al la aliaj? Vekiĝu, dormantaj! Skribu, maldiligentaj! Se vi ne kuraĝas skribi sola, alvoku amikon kaj kune surpaperigu kelkajn liniojn, por ke la IKEK-paĝo ĝoju de viaj ridoj, fieru pro viaj faroj, petolu dank’ al viaj ŝercoj, seriozu far viaj preĝoj.

Ĉu vi ne povas rakonti, kiamaniere vi konigas nian internacian lingvon al viaj gekamaradoj, aŭ kion permesis al vi la scipovo de Esperanto? Ĉu Esperanto helpas vin en via malkovro de aliaj landoj, de la aliaj preĝ- kaj lern-manieroj?

Senpacience atendas viajn leterojn

P. Roger Degrelle

al la indekso


 

LA KARDINALO DE LA UNUIĜO

 

28.5.1981 estis la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Kard. Augustin Bea. Pri tio, la jezuito Stjepan Schmidt, kiu estis sekretario de la Kardinalo, deklaris al la Vatikana Radio 24.5.1981:

 

«Oni vokis lin la Kardinalo de la Unuiĝo. Per tio oni ne volas diri, ke la ekumena laboro de la katolika Eklezio komenciĝis per la agado de Kard. Bea. Estas vere, tamen, ke la Kardinalo estis la instrumento elektita en la mano de l’ Sinjoro por efektivigi la oficialan eniron de la katolika Eklezio en la ekumenan movadon. Pro lia konkreta interesiĝo estis kreita, per la starigo de la Sekretariato por la Unuiĝo de Kristanoj, organo taŭga por la celo. Krome, per 4-jara peza laboro estis kreita la doktrina kaj praktika premiso: la koncilia dekreto pri ekumenismo. Kard. Bea persone prilaboris la bazon por ĝustaj rilatoj kun aliaj kristanoj, la doktrinon pri la bapto kaj ĝiaj sekvoj ĉe la baptitoj. Malgraŭ alta aĝo, Kard. Bea vigle laboris por favori reciprokan interkomprenon inter kristanoj, kaj mobilizi la katolikan Eklezion cele al unueco.

La Kardinalo bone sciis, ke por fruktodona evoluo de la rilatoj kun aliaj kristanoj, kaj do por la ekumena sindevigo, estas nepre necese klarigi la problemon de religia libereco. Temis pri la agnosko, ke la homo rajtas havi internan kaj eksteran liberecon en la serĉado kaj en la akceptado de la religia vero. La vojo de la koncerna koncilia dokumento estis tre malfacila; la konciliaj diskutoj pri ĝi estis viglaj, eĉ akraj. La skemo de la dokumento estis kvinfoje profunde reellaborita; fine, ankaŭ dank’ al la sindevigo de Kard. Bea, ĝi estis aprobita preskaŭ unuanime.

Nemulte post la starigo de la Sekretariato por la Unuiĝo de Kristamoj, Kard. Bea ricevis alian taskon, ne malpli gravan kaj pezan: prepari koncilian dokumenton pri la rilatoj de la Eklezio kun la elektita popolo de la Malnova Testamento. Temis pri miljara problemo, kiu koncernas ĉiujn kristanojn, kaj kiu estas des pli malfacila ĉar ĝi havas politikajn implikaĵojn. Dum la Koncilio la skemo estis plivastigita al la rilatoj kun nekristanaj religioj, kaj fine ĝi estis aprobita preskaŭ unuanime, post kvinjara diskutado. Konceme la hebrean popolon, la dokumento ne limiĝas kondamni antisemitismon, sed ĝi ankaŭ klarigas la biblian bazon de ĉi tiu kondamno.

Se, hodiaŭ, ni dankas la Sinjoron pro ĉio, kion Li donis al la Eklezio pere de Kard. Bea, ni devas, samtempe, preni sur nin lian heredaĵon kaj liajn taskojn; alivorte, ni devas devontigi nin favore al la plena reunuiĝo de ĉiuj, kiuj kredas je Kristo».

 

al la indekso


 

EKUMENA CENTRO EN FINNLANDO

 

En la skandinavaj landoj estas nur malmultaj katolikoj. Plej granda estas ilia nombro en Svedio, precipe pro la alveno de multaj eksterlandanoj post la dua mondmilito.

En Finnlando la nombro de la katolikoj eĉ ne atingas 4.000; ankaŭ ili grandparte estas eksterlandanoj aŭ de eksterlanda deveno. En la ĉefurbo Helsinki estas du parokoj, tiuj de Sankta Henriko kaj de Sankta Maria; ekzistas ankaŭ katolikaj parokoj en Turku (la malnova ĉefurbo), Jyväskylä kaj Tampere. Nederlandaj pastroj kaj fratinoj prizorgas sufiĉe grandan parton de la eklezia laboro. La preĝejo de Sankta Henriko en Helsinki estas la modesta katedralo de la Episkopo, Mons. Paul Verschuren, nederlandano. Ĝi estas iama garnizona preĝejo: en la tempo de la rusaj caroj, en Helsinki estis multaj soldatoj el la katolika Pollando. Kompreneble, je la komenco estis por la eksterlandaj pastroj kaj fratinoj granda barilo, por la ĉiutaga kontakto kun la enloĝantaro, la tre malfacila finna lingvo.

Grava helpilo por la disvastigo de la katolikismo en Finnlando estas la kultura centro de Dominikanoj en Helsinki kaj la ekumena centro «Myllyjärvi» en Espee, en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefurbo. La ekumenan centron de Espee estras la. nederlanda Patro Robert de Caluwé, kiu antaŭ sia foriro el Nederlando al Romo - kie li, por sia apostola laborado en la norda kaj orienta partoj de Eŭropo, devis lerni ses lingvojn - estis fervora esperantisto. Ankoraŭ nun li havas esperantaĵojn (i. a. la revuon «Espero Katolika») kaj kapablas legi esperantlingvajn tekstojn.

Patro Robert de Caluwé alvenis en Finnlando antaŭ la komenco de la dua mondmilito, kaj flue parolas la finnan lingvon. En la ekumena centro de Espee li organizas precipe renkontojn, kiuj povas helpi la kontaktojn inter la kristanoj de Okcidento kaj de Oriento kaj inter la nereformitaj kaj reformitaj kristanoj. Laŭ lia konvinko, nun gravas nur alproksimiga laboro por la reunuigo de la kristanoj: en la ekumena centro «Myllyjärvi» li klopodas helpi ĝin per prelegoj kaj kursoj. La komenco de la ekumena vojo devas esti la interkonatiĝo. Preskaŭ la tuta finnlanda popolo estas protestanta: kion ĝenerale 1a finnlandano scias pri la katolikismo kaj la katolika vivo? Espee volas ebligi al la finnlandanoj la ekkonon de la alia kristanismo; de Romo kaj de la kristana Oriento.

En la ekumena centro de Espee, kiu estas situanta en naturbela ĉirkaŭaĵo (malgranda ventomuelilo ŝajne malkaŝas, en la ĝardeno, la nederlandan devenon de la estro) Patro Robert de Caluwé ankaŭ organizas kaj gvidas kursojn, ne nur teoriajn sed ankaŭ praktikajn, pri la pentroarto de la ikonoj, religiaj bildoj de la orientai kristanoj (kiuj nun ankaŭ estas tre ŝatataj en Okcidento). Ankaŭ tiu pentroarto povas plifaciligi la interkomprenon inter Okcidento kaj Oriento.

 

W.A.M. van Heugten, Nederlando

 al la indekso


 

DIFEKTITAJ SANKTULOJ

 

Trideko da religiaj statuoj, devenantaj el la urboj kaj el la malgrandaj vilaĝoj trafitaj de la tertremo de pasintjara novembro, estis portitaj al Napolo, al iu laboratorio specialiĝinta pri restaŭrado. La laboratorio situas en la zono «Sankta Gregorio la Armena», iu loko famkonata en la tuta mondo pro la multnombraj metiejoj de fabrikantoj de terakotaj statuetoj por kristnaskaj kripoj.

Oni devos restaŭri statuojn el ligno, marmoro, terakoto, fajenco kaj ceramikaĵo, kiuj, plejparte, reprezentas la sanktulon protektanton de la vilaĝo, kaj kiuj estis konservataj en la preĝejoj. «Estas bezonata delikata laboro - diris profesoro Antonio Lebbro, kiu, kune kun la frato Rosario, estras la restaŭradon - por ke la statuoj reakiru sian originalan aspekton». Delikata laboro, kiu postulas grandan sperton kaj multe da pacienco. Por kelkaj bildoj, serioze difektitaj pro la pezo de la falintaj traboj kaj ŝtonoj, estos necese tute refari kelkajn partojn. Kelkaj statuoj, de antaŭ du aŭ tri jarcentoj, havas la kapon laŭvorte pulvorigita: la ligno, jam atakita de borvermoj (kiuj estis farintaj centojn da truoj) tute pulvoriĝis pro la bato de la ruinaĵoj. Surbaze de pli fruaj fotoj de ĉi tuiuj verkoj, oni klopodas rekunmeti la partojn damaĝitajn aŭ mankantajn, kun plej granda fideleco.

Unu el la statuoj en plej malbonaj kondiĉoj estas tiu de Sankkta Rokko, protektanto de Lioni, kiu estis eltirita el la restaĵoj de la falinta preĝejo per plurtaga laboro de germanaj soldatoj. Aliaj statuoj venas el San Mango sul Calore, Teora, Aquilonia, Sant’Angelo dei Lombardi, kaj el kelkaj centroj de Bazilikato. Ili estis retrovitaj dispecigite, kelkfoje diserigite: oni rekunmetis iliajn splitojn kiel ĉe mozaiko. Ofte temas pri ĉeferkoj de religia arto, kreitaj antaŭ 400 aŭ 500 jaroj de lertaj metiartistoj.

En la unua fazo de restaŭrado, la statuo estas submetata al iuspeca radiografio. La verko estas metata sur ruleblan soklon, kiu similas al ĉareto, kaj estas prilumata per potenca reflktoro: tio ebligas zorge ekvidi kaj pristudi ĉiun vundon. La farbado aŭ lakado de la verko konsistigas la lastan etapon de ĉi tiu peniga laboro.

Teksto de Bianchi (laŭ Radio Roma – Esperanto)

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

PREĜO DE LA 42a EŬKARISTA INTERNACIA KONGRESO

Lourdes/ Lurdo (Francio), julio 1981

JESUO-KRISTO, PANO ROMPITA POR MONDO NOVA

 

Nia Dio, nia Patro,

Vi volas, ke ĉiuj popoloj

formu la unikan popolon de viaj infanoj.

(Estu benata)

 

Vi volas, ke ĉiuj rasoj

estu agnoskataj kiel apartenantaj al via raso.

(Estu benata!)

 

Vi volas, ke ĉiuj lingvoj

alproksimigu ĉiujn homojn kaj proklamu vian amon.

(Estu benata!)

 

Vi sendis vian Filon Jesuon

por riveli vian vizaĝon

kaj vian prisavan volon

humanigi tiun mondon

kaj fordoni sian vivon, por ke via Regno alvenu.

(Estu benata!)

 

Elaŭdu nun nian preĝon:

sendu vian Sanktan Spiriton al ni

kaj al ĉiuj, kiujn kunigas en la kredo

la Lurda Kongreso.

(Ni preĝas al vi, ho. Sinjoro)

 

Gardante vian Parolon laŭ la ekzemplo de Maria,

ke via Eklezio progresu en universala amo.

(Ni preĝas al Vi, ho Sinjoro)

 

Kunrnanĝante la Eŭkaristian panon,

ke ni fariĝu la korpo de Kristo,

pano rompita por mondo nova.

(Ni preĝu al Vi, ho Sinjoro)

 

Per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

El la franca tradukis R. D.

al la indekso


 

SANKTA TOMASO KAJ ROBOTOJ

 

Ŝajnas neeble kunligi la sacerdotan oficon kun elektroniko, kaj teologion kun robotoj: tamen, la itala jezuita pastro Roberto Busa, 67-jara, ellaboris iun roboton, kiu studis la verkojn de Sankta Tomaso kaj ilin citas parkere.

Unue en Bolzano, poste en Vatikano, antaŭ kelkaj monatoj P. Busa prezentis, ja, sian lastan verkon, iun «Tomasa Indekso»-n (Index Thomisticus) en 56 volumoj. Temas pri verko komencita en 1946, kiu estas vera trezoro je dispono de la studuloj de la granda filozofo, kaj kiu pruvas la utilon de la apliko de elektroniko al la beletraj esploroj.

La jezuito startis el la ideo, ke antaŭ ol alfronti la studon kaj la interpretadon de la verkoj de iu aŭtoro, estas nepre necesa iu filologia kaj leksikografia esploro de lia lingva sistemo. Ĉiu aŭtoro, ja, esprimas sian penson per propra parol-sistemo, propra stilo. Analizante la konkordancon de nomoj, konjunkcioj, verboj, pronomoj, kiuj konsistigas iun frazon, oni povas atingi la kernon de la esprimata penso.

P. Busa, kiu nun planas apliki la saman metodon al Dante kaj Shakespeare, tiel alfrontis grandegan taskon, la teksto-kritikon de pli ol 10 milionoj da vortoj: tiom multe da ili, ja, troviĝas en la verkoj de Sankta Tomaso. Pioniro en la uzado de elektronaj aparatoj, li utiligis diversajn centrojn de IBM, kaj, per la helpo de kunlaborantoj, li tradukis la librojn de Sankta Tomaso en tru-slipojn kaj magnetajn bendojn. Naskiĝis, tiel, la «Tomasa Indekso», kiu estis, nun, denove transformita en librojn, ĉar ĉi tiu formo estas pli praktika por konsultado (alie oni bezonus la disponeblecon de televida terminalo).

Estis presitaj, entute, 500 ekzempleroj, el kiuj duono por la Bibliotekoj de la tuta mondo.

Samtempe kun tiu monumenta laboro, P. Busa, kiu jam majstras elektronikon, prilaboris 5 milionojn da vortoj en la lingvoj itala, angla, germana, rusa, antikva greka, hebrea, aramea kaj nabatea, per la utiligo de pluraj alfabetoj (latina, cirila, gotika, greka, hebrea...). Rezultis, el tio, eksterordinara vortaro, kiu kunmetas, por ĉiu vorto, ĉiujn eblajn deklinaciajn farmojn.

Jen la komenco de la granda aventuro de elektroniko aplikata al filozofio, teologio kaj beletro.

Luigi Carandina (laŭ Radio Roma - Esperanto)

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

IOM PRI ESPERANTO

 

Lingvo ne tro facila

 

Esperanto estas pli facila ol ne-planitaj lingvoj. Tio, tamen, tute ne signifas, ke dum kelke da semajnoj oni povas ĝin ne nur eklerni, sed eĉ ellerni kaj majstri! Tiaj entuziasmaj asertoj suspektigas la ne-esperantistojn. Kaj prave. Lingvo ja estas kompleksa afero.

Ĝenerale la esperantistoj estas tre ĝentilaj, kaj kiam unu modeste agnoskas: «Mi ne bone regas Esperanton», la aliaj amase respondas: «Tute ne! Pruvo estu la fakto, ke ni komprenas vin!» (sed mi komprenus eĉ la ĉinan, se la ĉina interparolanto bone mimus!).

«Da samideanoj, kiuj ricevis aŭ povus ricevi la diplomon de perfekteco, t.e. kiuj bone regas la gramatikon, ni havas en nia lando eble cent. Sed la nombro de la personoj, kiuj povus sendi artikolon por publikigo en internacia revuo, ne iras multe super dek» (Tierti, «Esperanta Finnlando», 1/1981, p. 20). Mi opinias, ke tio valoras ne nur por Finnlando...

«Oni inklinas konsideri sin tre baldaŭ perfektulo kapabla verki, ja eĉ verki lernolibrojn. Bedaŭrinde ne ekzistas aŭtoritataj instancoj, kiuj kapablus malhelpi tian fuŝadon, krom kelkfojaj kuraĝaj kaj kompetentaj kritikoj. Kiu povus ordoni al entuziasma verkemulo, tre ofte sincera batalanto por nia afero, iam disponanta eĉ pri sufiĉa kapitalo, unue trastudi Plenan Gramatikon, konsultadi normigajn vortarojn kiel PIV kaj tralegi majstroverkojn de nia literaturo far la korifeoj de I.L,, antaŭ ol verki publike, redakti gazetojn, verki lernolibrojn?» (J. Kořínek, «Starto », 6/1980, p. 20-21).

Ĉu vi volas progresigi «nian karan lingvon»? Ellernu gin!

Fal

 al la indekso


 

RECENZO

La Sankta Biblio. Londono: Brita kaj Alilanda Biblia Societo, 1926.

771+ 225 p. 19 cm. ISBN 0-564-00138-4.

 

La Biblio estas la plej disvastiĝinta eldonaĵo en la mondo, kaj ne malpli en Esperantujo. La celo de ĉi tiu skribaĵo estas, ne strikte recenzi la Biblion (aŭdaca ago tiu estus!), sed simple respondi al la demando: «Kia estas la esperantlingva Biblio?».

Estas dirite, ke la traduko de la Malnova Testamento en la Londona Biblio estas tiu de Zamenhof mem; kaj tiel tekstas la titolpaĝo. Tamen, la zamenhofa traduko efektive estis reviziita, fare de britaj bibliistoj (kiuj, cetere, prizorgis la tradukadon de la Nova Testamento). Tial, ne eblas diri certe, ĉu iu eltiraĵo el la Londona Biblio vere estas zamenhofa. Sed, ĉiuokaze, la Londona Biblio estas ekzemplo de forta, klara lingvaĵo.

Kompreneble, la esperantlingva Biblio estas rekomendinda, ne nur pro kialoj lingvaj, sed ankaŭ pro tiuj spiritaj. Kiam ajn oni legas Biblion verkitan en «dua lingvo», oni pli malfermas sin al la spiritaj trezoroj de Sankta Skribo, simple ĉar oni legas kun pli granda zorgo.

Katolikoj devas kompreni, ke la nuna esperantlingva Biblio ne estas plena Biblio, laŭ la katolika kanono. Mankas al ĝi la «deŭterokanonaj» libroj, t.e., la greklingvaj malnovtestamentaj skribaĵoj (Saĝeco, Judit, Makabeoj, ktp.) kiujn Lutero malakceptis. Oni ankoraŭ atendas ekumenan tradukon, kiu ampleksos tiujn librojn. («Ekumena» estas tute ĝusta adjektivo. Katolikoj kaj protestantoj estas tre unuecaj en la fako de bibliaj studoj). Sed tradukado de Biblio ĉiam estas multjara laboro, kaj oni devas atendi dum kelka tempo antaŭ ol nova traduko aperos. Intertempe, ni aĉetu kaj uzu la Biblion, kiu hodiaŭ disponeblas.

Kevin Laughery, Vatikano/ Usono

al la indekso


 

VATIKANAJ DOKUMENTOJ

 

Vatikano malfermis al la publiko kelkajn el siaj plej altvaloraj dokumentoj konservitaj de pli ol mil jaroj: arĝentaj kaj oraj buleoj, aŭtografoj de Papoj kaj sultanoj, de imperiestroj kaj verkistoj. La ekspozicio estis aranĝita en la novai ejoj de la «Sekreta Vatikana Arkivo», inaŭguritaj antaŭ kelkaj monatoj post trijaraj laboroj, kiuj kostis preskaŭ 5 milionojn da dolaroj (*).

La vatikana ekspozicio prezentas ankaŭ  aŭtografojn de herezuloj, tekstojn de kelkaj konkordatoj (ekz. tiu de Worms el la jaro 1122, kiu markis la finon de la luktoj inter papoj kaj imperiestroj), aktojn de procesoj (ekz. de tiuj kontraŭ Galilei kaj Giordano Bruno), originalojn de ekskomunikoj (ekz. tiu kontrau Elizabeta el Anglio), privilegiojn donitajn de la Papoj al pluraj artistoj (ekz. Petrarca, Michelangelo, Rossini: - ĉi tiu lasta petis la rajtigon kantigi virinajn korusojn en la preĝejoj).

Kard. Samorè priskribis al la ĵurnalistoj la 230 plej altvalorajn aŭ signifoplenajn dokumentojn, selektitajn el 13-jarcenta periodo kaj ekspoziciitajn sub vitro, kune kun originala kolekto de 69 grandaj sigeliloj el oro kaj 9 el arĝento, reĝaj, papaj kaj imperiestraj, verŝajne la plej kompleta kolekto en la mondo.

Sed eĉ pli interesa estas la malkovro de kelkaj malnovaj paperoj ĵus reportitaj al la lumo. Iu mongola estro, nomiĝanta Guyulk, en 1246 invitis la tiaman Papon viziti lin persone, kune kun ĉiuj okcidentaj reĝoj, «por omaĝi kaj ricevi ordonojn»; la letero de la terura suvereno ne ricevis respondon, sed estis zorge konservita, kaj hodiaŭ ĝi estas bone videbla, skribita en persa lingvo kaj per arabaj tipoj. Apude troviĝas letero el silko, kun koverto el la sama substanco, skribita antaŭ tri jarcentoj de iu ĉina imperiestrino, Helena, kiu anoncis al la Papo la konvertiĝon de la tuta imperiestra familio, kaj petis la alsendon de jezuitoj; la letero estis transdonita al la tiama Papo Inocento la 10-a de iu pola pastro, post longa vojaĝo. Apude, la letero de iu maroka sultano, kiu, en la jaro 1250, proponis en araba lingvo la starigon de «amikaj diplomatiaj rilatoj» kaj la alsendon de Episkopo.

Krome, videblas la fondoaktoj de la Universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo, de Krakovo kaj de aliaj urboj; la papa dekreto, de 880, kiu rajtigis la uzadon de slava lingvo en liturgio; la dekreto, per kiu estis decidita la okazigo de la unua Sankta Jaro, subskribita de Papo Bonifaco la 8-a la 16-an de februaro 1300, post preskaŭ dumonata pripensado. Kaj, fine, troviĝas la fina dokumento de la unua papa arbitraciado koncerne la disdividon de la mondo fare de du konkerintaj popoloj: la buleo de 1493 de Aleksandro la 6-a, kiu decidis, kien povas iri hispanoj kaj kien portugaloj {**).

Laŭ Radio Roma - Esperanto.

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

(*) V. EK 1/1981, p. 11.

 

(**) V. EK 9/1980, p. 143.

 

 

al la indekso


 

EKUMENISMO

 

...ne estas politiko,

sed pli profunda fideleco al Jesuo Kristo kaj al lia Eklezio;

...ne estas la fronto de la unuiĝintaj kristanoj kontraŭ la ateismo,

sed komune kristana strebo por konverti la korojn;

...ne estas cedemo el la kredo, ne estas rezigno pri nia propra pasinteco, nek la masko de la religiaj diferencoj,

sed la komuna strebo de la kristanoj por pli funde ekkoni sian propran heredaĵon kaj estimi la religiajn valorojn de aliaj; ĝi estas dialogo inter la kristanoj;

...ne estas varbado de la fideluloj al propra komunumo,

sed strebado, ke ni ĉiuj - en la diferencoj - estu pli proksime al Kristo, per Li unu al alia kaj al ĉiu homo;

...ne estas «modo»,

sed la signo de la profunda kaj vera kredo;

...ne estas taktiko,

sed espero, ke Dio donos la gracon de la konvertiĝo al la mondo;

...ne estas juĝo pri la kristana pasinteco,

sed kredo en la kristana estonteco.

 

El la hungara gazeto «Nova homo» tradukis S.N., Hungario

al la indekso


 

ONI RESTAŬRAS LA SIKSTAN KAPELON

 

La restaŭra laboratorio de la Vatikanaj Muzeoj alfrontas nuntempe unu el la plej malfacilaj taskoj, kiujn ĝi iam ajn plenumis: la restaŭradon de la freskoj de la Siksta Kapelo. Temas pri tre delikata laboro, kiu daŭros almenaŭ 12 jarojn.

La Siksta Kapelo en Vatikano estas taksata la plej elstara pentra monumento en la mondo; ĝi gastigas freskojn de pluraj eminentaj artistoj de la itala renesanco (Perugino, Sandro Botticelli, Ghirlandaio, Luca Signorelli, ktp), sed ĝi estas famkonata precipe pro sia enorma plafono kaj pro la «Lasta Juĝo», freskitaj de Michelangelo Buonarroti (Mikelanĝelo).

La restaŭrado iĝis necesa ĉar la pentraĵoj laŭgrade fariĝis ĉiam pli malhelaj, kaj ĉar en diversaj lokoj la muroj prezentis fendojn kaj akvajn damaĝojn.

Laŭplane, la restaŭroj finiĝos en 1993: tio signifas, ke por restaŭri oni bezonos pli da tempo ol Michelangelo por pentri. La programo antaŭvidas: en la venontaj 4 jaroj, la restaŭron de la flankaj muroj; en la postaj 4 jaroj, tiun de la granda plafono; fine, en la lastaj 4 jaroj, la restaŭron de la famkonata «Lasta Juĝo», kiu superregas la altaron.

La restaŭrado, farata per modernegaj rimedoj, ebligos admiri la Sikstan Kapelon en la sama brilo de la tempo, en kiu ĝi estis farita, antaŭ 400 jaroj.

Dum la laboroj, la Kapelo neniam estos fermita al la kulto kaj al la papaj ceremonioj. Fakte, la restaŭrado okazos poparte, kaj oni utiligos specialajn trabarojn, kiuj malhelpos la rigardadon de la nuraj sektoroj en difinita momento restaŭrataj.

Luigi Carandina kaj Spinelli (laŭ Radio Roma - Esperanto)

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

DEMANDOJ AL LA HOMO JESUO

 

Vi vivis antaŭ 2000 jaroj en Palestino regata de romanoj. Ĉu iam vi kontestis iliajn diojn?

 

«Iu roma centuriestro havis malsanan filon, mortontan, kaj petis mian helpon. Mi ne demandis de li, al kiu dio li incensadis. Li estis justa kaj havis multe da fido. Tiel lia filo resaniĝis, kiel li estis preĝinta».

 

Ĉu vi intencas diri, ke ĉiuj religioj estas bonaj?

 

«La homo, kiu iras renkonte al Dio lia kreanto, plenumante la viv-ordonojn, praktikas la unikan eblan religion. Dio neniam forlasis la homon, kaj revelaciis sin al li en multaj manieroj, aparte igante lin senmorteca kaj kreante lin laŭ sia bildo kaj similo. La peko, kontraŭe, kreis la idolojn, kiuj ne kontestas la kapricojn de egoismo. Ili nomiĝas envio, avareco, voluptemo, kolero, malprudento».

 

Vi ŝanĝis la antikvan mondon predikante la grandan ordonon de la amo, kaj dirante, ke ĉiuj homoj estas egalaj, havas la samajn rajtojn, ĉar ili estas gefiloj de la sama Patro. Kial, en la historio de la Eklezio, oni trovas malhelajn paĝojn de luktoj, disiĝoj, kondamnoj pro herezo, kiuj ankoraŭ nun dividas la kristanojn en protestantojn, ortodoksulojn, katolikojn?

 

«Mia morto okazis ne nur por pardoni kaj savi la homojn de mia epoko. Mia sinofero estis por ĉiuj, ankaŭ por tiuj, kiuj ne estis fidelaj poste aŭ kiuj ne estos tiaj en la estonteco. Kiel mi volus, ke stariĝu unu sola ŝafejo sub unu sola paŝtisto! La espero estas jena: ke la koro de la gejunuloj superu la barikadojn de la disiĝoj. Nun ili povas forviŝi la pasintecon kaj marŝadi ĉiuj kune kun mi al la Patro».

 

Kial, en Oriento kaj en Okcidento, oni batalas kun religiaj bildetoj sur la pafiloj?

 

«Kelkaj alvokas Dion batali en propra armeo, sen pridemandi Lin. Dio ne protektas militon. Li praktikas justecon. Pro tio estus preferinde, ke la responsuloj pri militoj neniam estus naskiĝintaj…».

 

Ĉu vere la religio estas «opio de la popoloj»?

 

«Se ĝi estus predikata por subpremi la homajn rajtojn, jes. Ĉiu, kiu faras tion, malrespektas la kvinan ordonon, «Ne murdu». Mi venis por prediki la vivon, la respekton, la justecon, la bonan uzadon de la naturaj riĉaĵoj, mi venis por reveki la amon».

 

El la katolika itala gazeto por infanoj «Il Giornalino» 12/1981

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso