Enhavo de Espero Katolika numero 5/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Johano Paŭlo la dua salutas la fidelulojn en Placo Sankta Petro

 

 

 

 


 

ONI PAFIS AL LA PAPO!

Ĉi tiu numero de EK estis jam en la pres-maŝino, kiam disvastiĝis la terura novaĵo: je h. 17.20 de 13.5.1981 turka junulo pafis kontraŭ Papo Johano Paŭlo la dua, kiu estis serioze vundita.

Ankoraŭ oni ne scias, ĉu temas pri la izolita gesto de iu frenezulo, aŭ ĉu la atenco enkadriĝas en tiu terorismo, kiu, bedaŭrinde, jam iĝis kutima en nia epoko.

La Papo, kaj precipe ĉi tiu Papo, estas simbolo, kaj estis sufiĉe facile antaŭvidi, ke iam oni atencos kontraŭ li: lia granda populareco, lia kuraĝo, la sindevigo kun kiu li luktas por siaj konvinkoj, certe naskas kontraŭstarojn kune kun aproboj. Por Johano Paŭlo la dua mem, cetere, verŝajne ne temis pri surprizo: en lia viv-elekto, ĉi tiu risko estis ne nur antaŭvidita, sed eĉ atendata.

Ekzistas unueco inter la predikado de la Evangelio fare de Papo Wojtyła kaj liaj agoj; kaj ĝuste ĉi tiu kohereco povas klarigi, kial ĉi tiu Papo iĝis la celo de atakoj flanke de multaj, kiuj ne toleras la ateston de la doktrino de Kristo.

Ni esperu, tamen, ke temas pri la gesto de frenezulo. Alie, oni devus ankaŭ interpreti aliajn cirkonstancojn. Ekzemple, la elekton de la loko por la atenco: la Papo travojaĝis la tutan mondon, li estis facila celo en malproksimaj landoj; kontraŭe, li estis trafita en Romo mem, sur la Placo de Sankta Petro, okaze de unu el la ĉiusemajnaj, rutinaj renkontiĝoj kun la amasoj; aparta temo de la renkontiĝo estus devinta esti la memorigo de la datrevenň de la Encikliko «Rerum Novarum» kaj la emfazado de la socia sindevigo de la Eklezio; kaj la mano, kiu pafis per revolvero, miksiĝis al tiuj, kiuj aplaŭdis, kvazaŭ por memorigi pri la homa perfidemo.

Antonio De Salvo

 

 al la indekso

 


 

LITURGIO EN ESPERANTO

 

P. Magnani skribis ĉi tiun leteron (en itala lingvo), 14.12.1980, al Kard. James R. Knox, Prefekto de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto:

 

Tre Respektinda Eminenco,

estas finiĝonta la jaro 1980, kaj por ni finiĝas la rajtigo celebri la S. Meson en lingvo esperanto en la internaciaj kaj plurnaciaj kongresoj, al ni bonvole donita per letero de 23.5.1980.

La menciita rajtigo igis pli facila nian anim-zorgan ĉeeston de katolikaj esperantistoj en la kadro de la internacia movado. Aproboj kaj gratuloj venis de esperantistoj kaj de neesperantistoj, precipe de Sacerdotoj kaj laikoj engaĝitaj en ĉi tiu formo de apostola agado. Samtempe alvenis ankaŭ petoj kaj sugestoj por ke la rajtigo estu plivastigata. Fakte, multaj kunfratoj observas, ke el la anim-zorga vidpunkto estas pli facile partopreni je internacia nivelo en la liturgio, se, pli frue, tiu liturgio estis konkrete travivita je loka nivelo.

Pro tio, Eminenco, mi humile petas de ĉi tiu Sankta Kongregacio, ke la rajtigo estu renovigita por 1981, aŭ, se tio eblas, sen datlimo.

Dum mi estas certa, ke Via Eminenco bonkore akceptos mian peton, bonvolu akcepti mian respekteman saluton, kaj la filan dankon de ĉiuj membroj de nia lnternacia Katolika Asocio.

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de lKUE

 

Responde, venis ĉi tiu letero (en itala lingvo):

 

Prot. CD 5/81                                                                                          Romo, 23.3.1981

Respektinda Sinjoro

Pastro Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE

 

Rilate Vian leteron, alvenintan ĉi tie 29.12.1980, pri rajtigo celebri la Sanktan Meson en esperanto dum la internaciaj kaj plurnaciaj kongresoj, mi havas la plezuron komuniki al Vi kelkajn “Regulojn” (v. aldonaĵon), fiksitajn kun la celo ordigi la solvon de la problemo.

Bonvolu akcepti la esprimon de mia aparta respekto, kun kiu mi konfirmas min

Vian devotegan en la Sinjoro

James Kard. Knox

Virgilio Noč Sekret.a.

 

Jen la teksto de la aldonaĵo (same en itala lingvo):

 

REGULOJ POR LA CELEBRADO DE LA MESO EN ESPERANTO

 

1) Surbaze de la nuntempe valida leĝaro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkulero «Decem iam annos» de 5.6.1976, la lingvo esperanto ne prezentas la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata senlime en la Liturgio: ĝi ne estas lingvo parolata de la popolo.

2) La permeso uzi esperanton estas limigita je la celebrado:

a) de la S. Meso aŭ de Liturgio de la Parolo, escepte de la celebrado de la Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj;

b) okaze de esperantistaj kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj;

c) la permeso koncernos la nurajn kongresanojn. Oni ne povos, do, anstataŭigi, ekz., la rutinajn Mesojn de la parokoj aŭ de la aliaj komunaĵoj de fideluloj.

3) Estas necese, ke la tekstoj en esperanto estu aprobitaj aŭ konfirmitaj antaŭ ilia uzo.

Tiucele:

oni starigu komisionon por la liturgiaj tekstoj en esperanto, laŭeble sub la estrado de respondeca Episkopo. Li povus prepari la tekstojn, kaj ilin plusendi al la Apostola Sidejo por la aprobo aŭ konfirmo. La preparitaj tekstoj devas esti submetataj al la aprobo aŭ konfirmo de ĉi tiu Sankta Kongregacio, per peto subskribita de la Prezidanto kaj de la Sekretario de la Komisiono.

4) La permeso estos donata de ĉi tiu Kongregacio, ĉiujare, post la alsendo de la koncerna peto de la Prezidanto aŭ de la Sekretario de la menciita Komisiono, kun la listo de la esperantistaj Kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj de la jaro.

5) La celebrado en esperanto estos farata post informado al la Episkopo de la loko, kie ĝi disvolviĝos.

 

El la sidejo de la S. Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, 23.3.1981.

Virgilio Noč, Sekretario a.

 

Kvankam ne estas eble substreki ĉiujn gravajn erojn de la citita “Regularo” (ĉar daŭre okazas voĉa traktado koncerne interpreton de pluraj detaloj), ni atentigas pri jenaj aferoj:

1) La nea sinteno de la Kongregacio, rilate la permeson uzi Esperanton senlime en Liturgio, estas tre pli milda ol en pasinteco (pli frue, la Kongregacio eĉ asertis, ke Esperanto ne estas instruata en lernejoj).

2) La limigo de la uzado de Esperanto al la S. Meso kaj al la Liturgio de la Parolo estis kaŭzita de la timo, ke senlima rajtigo de Esperanto favoru la starigon de esperantistaj komunaĵoj, malavantaĝe a1 la ordinaraj parokoj.

La permeso estis plivastigita al la naciaj kongresoj (kaj, en tio, oni povas vidi iun superadon de la pure paŝtista zorgo, kaj faktan agnoskon ankaŭ de la «kultura» aspekto de la Esperanto-fenomeno).

La limigo al la nuraj kongresanoj signifas nur, ke oni ne rajtas publike inviti neesperantistojn al la Esperanto-celebradoj; sed neniel oni havos la devon forpeli tiujn neesperantistojn, kiuj, propravole, ĉeestos la celebradojn.

3) La Kongregacio esprimis 1a bezonon (sentatan, cetere, ankaŭ de la esperantistoj) ordigi la nunan kaoson en la liturgiaj tekstoj en Esperanto.

Estas tre grava, verŝajne senprecedenca, la decido de la Sankta Seĝo konfidi al privata komisiono (tia estos la Esperanto-komisiono, kies membroj estos libere elektataj de IKUE, kaj ne nur ĉe sacerdotoj, sed ankaŭ ĉe laikoj) la taskon prepari la Esperanto-tekstojn. Des pli grava estas la indiko, ke la Prezidanto de la komisiono estu laŭeble Episkopo (tiel lasante la eblecon, ke ankaŭ ne-Episkopo estru la komisionon). Cetere, tiu komisiono jam grandparte funkcias: ni diskonigos ĝian kompletan konsiston, apenaŭ ni havos la konfirmon, ke la pridemanditaj homoj akceptis.

Ĉar la reviziado de la tekstoj fare de la komisiono kaj la aprobo fare de la Kongregacio postulos kelke da tempo (plej verŝajne, almenaŭ unu jaron), dume oni daŭre uzu ĝisnunajn tekstojn, preparitajn de Pastro Jacobitti kaj reviziitajn de Mons. Pichler.

4) Espereble, en la estonteco oni povos superi la regulon de la ĉiujara rajtigo. Tion oni povos atingi, verŝajne, post kelkaj jaroj da glata funkciado de la Esperanto-liturgio. Ĝis tiam, IKUE nepre bezonas scii kun sufiĉa anticipo pri la Sanktaj Mesoj kaj Liturgioj de la Parolo planataj por la posta jaro (por ke la peto estu farata frue kaj kiel eble plej komplete). Lastmomentaj rajtigoj estos eblaj, ĉe malfruaj petoj, sed estus preferinde aranĝi ĉion sufiĉe frue.

5) La loka Episkopo devos esti simple informata, do oni ne postulas lian rajtigon (kondiĉe, ke la aranĝo estu antaŭe aprobita de la Sankta Seĝo, laŭ punkto 4. Cetere, se mankas tiu rajtigo de la Kongregacio, la loka Episkopo ne rajtos permesi la celebradon, ĉar tiu tasko apartenas nur al la Kongregacio. Alivorte, la Episkopo rajtas nek permesi nek malpermesi; al li oni ŝuldas nur informadon; kaj tiu informo, cetere, povos esti taŭga okazo por prezenti al li la Esperanto-aranĝon, en kies kadro la celebrado havas lokon, kaj, pli ĝenerale, la agadon de la katolikaj esperantistoj).

Fine, mi rekomendus al la Esperantistoj gravan aferon: oni zorge evitu ĉiun «triumfismon» rilate la nunan (sufiĉe pozitivan) respondon de la Sankta Seĝo: ĉiu troigo povus esti danĝera por plia mildigo de la nunaj reguloj .

Antonio De Salvo

al la indekso

 


 

BIBLIO KAJ EKUMENISMO

«La Evangelio estas potenco de Dio al savo por ĉiu kredanto». (Rom 1:16)

 

Sub la vorto Biblio ĉiuj kristanoj komprenas la sanktajn librojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj, transdonitajn per seninterrompa tradicio en la komuno de la kredantoj.

La Biblio, komuna sankta libraro de ĉiuj kristanoj, ludas gravan rolon en la ekumenismo, tio estas en la movado por restarigo de la Eklezia unueco, malgraŭ tio, ke ne ĉiuj kristanoj havas la saman sintenon rilate la Biblion. La Dua Vatikana Koncilio rimarkigas jenon: «Kiam la kristanoj disaj de ni asertas la Dian aŭtoritaton de la sanktaj libroj, ili havas opiniojn diferencajn ol la niajn - kaj diversajn inter si - koncerne la rilatojn inter Biblio kaj la Eklezio, en kiu, laŭ la katolika kredo, gravan rolon havas la aŭtentika Eklezia instrua tasko (magisterium) por la prezentado kaj predikado de la skriba Dia Parolo. Malgraŭ tio la Biblio estas, en la dialogo mem, elstara ilo en la potenca mano de Dio por atingi tiun unuecon, kiun la Savanto disponigas al ĉiuj homoj» (Unitatis redintegratio, 21).

Dum la ortodoksaj kaj katolikaj starpunktoj estas sufiĉe proksimaj inter si, malsamaj estas 1a vidpunktoj de la protestantoj. Ĝenerale ili substrekas, ke neniu rajtas juĝi la Biblion, kaj riproĉas la katolikan Eklezion, ke ĝi tion faras. Siaflanke, la Dua Vatikana Koncilio deklaras: «La instrua ofico de la Eklezio ne estas supera al la Parolo de Dio, sed nur ĝia servanto, instruante nur tion, kio estis transdonita per la tadicio...» (Dei verbum, 10). Kiu pravas? Eble temas nur pri plia emfazo de unu aŭ alia flanko. Ni vidos, en la sekva artikolo, kiel ekumena komisiono luterana-katolika klopodas respekti ambaŭ postulojn.

Estas ĝojige konstati, ke ĉie en la kristana mondo la Biblio reakiris fundamentan gravecon. Tio esperigas por la unuiĝo de la kristanoj, ĉar la Parolo de Dio samtempe kunligas la homojn kun Dio kaj inter si, laŭ la vortoj de la apostolo Johano: «Tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro, kaj kun lia Filo Jesuo Kristo» (1 Joh 1, 3).

Sac. Battista Cadei, Italio

 

Ĉi tiu vatikana poŝtmarko de 1980 prezentas unu el la plej signifoplenaj gestoj de ekumenismo: la brakumon inter Papo Johano Paŭlo la dua kaj la ortodoksa Patriarko de Konstantinopolo (1979).

 

 

 

al la indekso


 

BIBLIO KIEL VOJO AL UNUECO

(El komuna deklaracio luterana-katolika)

 

La miksa komisiono de teologoj de la Evangelia Luterana Federacio kaj de la Romkatolika Eklezio publikigis, en novembro 1980, komunan dokumenton, titolitan “Vojoj al komuneco”, el kiu ni tradukas la parton, kiu koncernas la Biblion.

 

Fundamenta rolo de la Biblio por la unueco

 

Laŭ la konvinko de ambaŭ Eklezioj, la spěrita komuneco en Kristo estas transdonita per la Parolo. Tiu ĉi Parolo de savo, fundamenta kaj deviga por la Eklezio, doniĝas al ĝi en la Sankta Skribo. Pro tio, daŭre nepra paŝado direkte al unueco estas, ke ambaŭ Eklezioj ĉiam denove orientiĝu per sia vivmaniero al tio, kion diras ia Biblio, kaj laŭ ĝi ili vivu. Estas do decide ke, en la teologio, en la predikado, en la komuna dialogo pri la Sankta Skribo kaj la persona Bibli-esplorado, tio, kion diras la Sankta Skribo, konsideriĝu ne partece, sed en ĝěa tuteco. Tio inkluzivas ankaŭ la problemon, serĉi en la Biblio la kernan punkton, la eldirojn pli-malpli esencajn, kaj la konsekvencajn regulojn por la interpretado. Ne malĉefa elemento, kiu kondukis al disiĝo de la Eklezioj, estis tio, ke el ambaŭ flankoj la atesto de la Sankta Skribo ne estis akceptata en ĝia tuteco.

 

Ekumena kunlaboro pri Biblio en la animzorgado

 

Ambaŭ Eklezioj pli kaj pli devas alpreni komunan orientiĝon koncerne Biblion, ekz. pri Bibliaj tradukoj komune aprobitaj, komuna komentario de la Bibliaj libroj, komuna studado de la Sankta Skribo fare de ekleziuloj kaj parokaj grupoj de ambaŭ Eklezioj, kio jam okazas en kelke da lokoj. Oni ankaŭ devus pristudi la manieron fari interkonsentojn pri similaj liturgiaj legaĵoj en ambaŭ Eklezioj (la lecionaroj).

 

Biblio kaj Tradicio

 

Laŭ la konvinko de ambaŭ Eklezioj ankaŭ la Eklezia tradicio apartenas al la maniero, laŭ kiu la Dia Parolo transdoniĝas, malgraŭ tio, ke restas diferencoj pri ĝia teologia valoro. La Biblia kanono (*) estas grava kaj fundamenta elemento en la Eklezia tradicio. Apartan gravecon havas, krome, la kred-konfesoj kaj la oficialaj dogmaj difinoj de la Eklezio antaŭ ĝia dividiĝo.

Grava paŝo survoje al la unueco povus esti pli profunda esplorado de la antikva kaj mezepoka tradicio, antaŭa al la Reformacio, kaj do komuna al ambaŭ Eklezioj. Sed konsistigas gravan paŝon al la unueco ankaŭ klopodo kompreni la du diversajn tradiciojn, kiuj daŭris post la 16-a jarcento. Ankaŭ pro tio la ekumena pristudado de la «Augsburga Kred-konfeso» (**) estas grava ekzemplo ĉi-tema.

 

Celado al komunaj interpretai principoj

 

La komuna orientiĝo al la Sankta Skribo kaj al la tradicio inkluzivas ankaŭ kritikan pliprofundiĝon de la hermeneŭtiko (***). Pro tio, la celado al komunaj principoj por la interpretado de la Biblio kaj de la diversaj Ekleziaj tradicioj konsistigas gravan teologian taskon. Speciale tio estus grava rilate iujn pridiskutatajn demandojn, ekz. la evoluon de la ekleziaj oficoj. Ĉi tiuj komunaj principoj unuflanke devas ne forgesigi, ke survoje al unueco ni ne rajtas flankenlasi niajn tradiciojn nek forlasi nian historian identecon. Aliflanke, tamen, oni ankaŭ konsideru, ke nia historia identeco apartenas al procezo, kiu devos rilatěgi niajn tradiciojn kun la Běblio en tute nova maniero, rilatigi ilin kun la kritika kompreno de la nuntempa realo, kaj fine, interpreti tiujn tradiciojn cele al ěliaj konverĝaj elementoj, por atingi nove difinitan identecon.

 

Esperantigis B. C.

 

(*) Oficiala listo de la libroj konsiderataj kiel Bibliaj. Noto de la tradukinto.

(**) La t.n. "Confessio Augustana" (1530), bazo de la luterana doktrino. N.d.t.

(***) Kriteriaro por la interpretado. N.d.t.

           

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

La problemo de mortopuno estis traktita en letero de la Ĉefepiskopo de Santa Fe (Nova Meksikio, Usono), mons. Robert Sanchez.

La Ĉefepiskopo emfazis, ke - kiel pruvas la usona historio - mortopuno estas ofte giskriminacia malfavore al la personoj apartenantaj al la sociaj tavoloj pli malriĉaj kaj malfortaj, kaj ke, laŭ la statistikoj, ĝi ne montriĝis efika timigilo kontraŭ krimemo.

Mons. Sanchez klarigis, ke la katolika instruo agnoskas, principe, la rajton de la Ŝtato mort-puni pro gravaj krimoj, por protekti la civitanojn el serioza damaĝo; sed li demandis de si mem, ĉu mortopuno estas pravigebla «en la nuntempaj cirkonstancoj». Al tiu demando, la Ĉefepiskopo respondis, ke «kiel kristanoj kaj kiel katolikoj, ni estas alvokataj bremsi la malvalorigon de la vivo, per respekto de la vivo».

 

Unu el la plej kompletaj kolektoj de la tekstoj elsenditaj de Radio Vatikana en la jaroj 1931-1943 troviĝas ĉe la itala Ministerio pri Justico. Fakte, dum la faŝisma epoko iu komisiito de la itala sekreta polico diligente stenografadis ilin.

 

Okaze de la unua datreveno de la fino de la «Sinodo de la Nederlanda Eklezio» (v. EK 7-8/1980, p. 121), Johano Paŭlo la dua skribis leteron al la nederlandaj Episkopoj por substreki, ke la efektivigo de la konkludoj de tiu Sinodo estas deviga por la Episkopoj, kiuj subskribis tiujn konkludojn, samkiel por la Papo, kiu aprobis ilin.

«La efektivigo de la rezolucioj de la Sinodo, kiuj estas konformaj al la principoj de la dua Vatikana Koncilio - skribis, interalie, la Papo - estas objektiva bazo, je kiu oni ne povas rezigni, se oni volas starigi komunecon en la sino de la nederlanda Eklezio kaj en ĝiaj rilatoj kun la universala komunaĵo de la katolika Eklezio».

En la dokumento, la Papo substrekis, ke «la malfacilaĵoj, el kiuj kelkaj certe tre gravaj, ne povas timigi: fronte al ili oni ne povas retroiri». La ĉefaj problemoj, pri kiuj oni diskutis dum la Sinodo, estas la rolo de laikoj kaj la preparado de la kandidatoj al sacerdotiĝo.

 

80-jara, li daŭre laboras 10 horojn en ĉiu tago. Pli frue li konstruis preĝejojn; de 10 jaroj, li nur riĉigas ilin per siaj pentraĵoj. Li freskis komplete almenaŭ 25 preĝejojn, kaj en multegaj aliaj li faris partajn pentraĵojn. Temas pri la komboniana frato Vittorio Fanti cl Trentio (nord-orienta Italio), de 50 iaroj misiisto en Afriko.

Memlernanto (li apartenas al kamparana familio), frato Fanti pentras laŭ la malnova tradicio de la iamaj preĝej-pentristoj, kiuj celis, per siaj pentraĵoj, helpi la maturiĝon de la kredo ĉe la popolo, kaj do strebis esti komprenataj de ĝi. Ĝuste pro tio, en la verkoj de frato Fanti estas evidenta la aliĝo al la afrika kulturo.

 

La digno de l’ laboro, sur kies moralo oni devas konstrui ĉiun lanor-regularon, estis substrekita de la Papo, 19.3.1981, en la festotago de S. Jozefo, dum vizito al la itala industria urbo Terni.

La Papo emfazis, en la tradicio de 1a Encikliko «Rerum Novarum» (kiu estis eldonita ĝuste antaŭ 90 jaroj), ke la Eklezio bazas sian doktrinon pri laboro sur ĝia digno, aliĝante al neniu ideologio kiu, kvankam e1 vidpunktoj inter si kontraŭaj, karakteriziĝas per materialismo, nome per la redukto de la homo al unu sola dimensio, tiu ekonomia.

Respondante, nerekte, al ĉiuj kiuj pretendus, ke la Eklezio restu fremda al la malfacilegaj problemoj de la mondo de l’ laboro, Johano Paŭlo la dua konfirmis, ke la Eklezio havas multon por diri en ĉi tiu kampo: certe ne en la teknikaj aŭ fakaj problemoj, sed en la esencaj demandoj.

«La Papo - diris Johano Paŭlo la dua - ne timas la homojn de l’ laboro. Ili estis ĉiam tre proksimaj al li. Li eliris el inter ili. Li eliris el la ŝtonminejoj de Zakrzowek, el la kaldronegoj de Borek Falecki, el la fandejo de Nowa Huta. Pere de tiaj labor-spertoj, ni kuraĝas diri, la Papo denove lernis la Evangelion. Li ekvidis, kaj konvinkiĝis, ke en la Evangelio estas profunde gravurita la nuntempa problemaro de la homa laboro, kaj ke estas neeble solvi ĝin ĝisfunde sen la Evangelio. La Papo estas ĉe la flanko de la laboristoj, ĉiufoje kiam temas pri defendo de justeco malrespektata, pri forigo de minacoj kontraŭ la paco, pri favorado de la honestaj rajtoj de ĉiu kaj de la komuna bono de ĉiuj... Mi ripetas tion, kion mi diris en Francio al la laboristoj de Saint-Denis: Kristo diris “Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas je justeco, ĉar ili satiĝos”. Tamen, ĉi tiu malsato je justeco, ĉi tiu sopirego lukti por la vero kaj la morala ordo en la mondo, ne estas kaj ne povas esti malamo aŭ fonto de malamo. Ili ne povas transformiĝi en programon de detruo de la kontraŭulo, ne povas krei socialajn kaj politikajn mekanismojn, en kiuj manifestiĝas ĉiam pli grandaj kaj potencaj kolektivaj egoismoj... La Papo estas kun la laboristoj, ne pro oportunismo, sed kun profundaj kaj sinceraj sentoj de homa kaj kristana komuneco».

 

Ofte Dio elektas ĝuste la humilulojn por skui la memcertecon de la «saĝuloj». Sufiĉas mencii Sanktan Bernadeton; sed tre pli multnombraj estas la eventoj, kies socia graveco estas ankoraŭ ne rekonata.

«Senfina vico da animoj - diris Papo Johano Paŭlo la dua 11.2.1981, okaze de la festo de la Madono de Lourdes/ Lurdo - pasigas sian vivon en la anonimeco de la hejmo, de la fabriko, de la oficejo; aŭ konsumiĝas en la soleco de la monaĥejo; aŭ oferas sin en la ĉiutaga martirigo de la malsano. Venos, iam, la malkaŝiĝo de la grava rolo, kiun ili plenumas en la monda historio, malgraŭ la kontraŭaj ŝajnoj».

La Papo aldonis, ke estas ĉies devo asisti ne nur la malsanulojn, sed ankaŭ ĉiujn, kiuj sentas sin premataj de soleco kaj izoliteco. «Kiom da fojoj - li diris - la malhelo de la soleco, kiu premas iun animon, povas esti forigata de la luma radio de rideto kaj de afabla vorto! Ĝentila vorto estas facile direbla; tamen, ofte ni havas malfacilaĵojn por ĝin eldiri. Nin deturnas laciĝo, zorgoj, iu sento de egoisma indiferenteco. Tiel okazas, ke ni pasas apud homoj, kiujn ni eĉ konas, sen ekvidi, ke ili suferas pro tiu subtila peno, kiu devenas de la fakto, ke oni estas ignorata. Sufiĉus iu afabla vorto, iu amema gesto, kaj tuj io revekiĝus en ili: iom da priatento kaj ĝentileco povas esti freŝa aerblovo en la fermiteco de iu vivo, suferanta pro malĝojo kaj senespero»,

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Prof. Michele Mariano el Savigliano, Italio, iĝis Dumviva Membro de IKUE.

 

Sankta Meso en Esperanto estis celebrita en Milano (Italio), 2.11.1980, okaze de la Unua Kultura Semajnfino Esperantista, organizita de la Kooperativo de «Literatura Foiro» kunlabore kun la Tiĉina Esperanto-Ligo (Svislando). Celebris Patro Albino Ciccanti el Rimini (Italio).

 

Laŭ informo aperinta en «Boletín», organo de la Hispana Eperanto-Federacio, Sankta Meso en Esperanto estis celebrita 14.12.1980, en la kadro de la aranĝoj memore al la datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof, en la Kapelo de la Sacerdota Restadejo de Valladolid (Hispanio). Kuncelebris Pastro Jonŕs Castro kaj aliaj du Sacerdotoj.

 

Laŭ informo de «L'Esperanto» (organo de Itala Esperanto-Federacio), P. Albino Ciccanti celebris S. Meson en Esperanto 14.12.1980, en la preĝejo «S. Pasquale a Chiaia» de Napolo (Italio), okaze de la celebrado de la zamenhofa datreveno. La Ĉefepiskopo de Napolo sendis varman telegramon.

 

La Krakova Animzorgado (Pollando) organizis, dimanĉon 22.3.1981, pilgrimadon al Tyniec ĉe Krakovo. Je h. 13,15 okazis Sankta Meso en Esperanto, celebrita de P. W. Martuszewski. Partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj, kiuj, tuj poste, preĝis Krucvojon kaj vizitis la benediktanan abatejon, fonditan en la 11-a jarcento.

 

Okaze de la 20-a Turpollanda Esperanto-Kongreso, interalie oni postulis, publike kaj vigle, rekreon de Katolika Sekcio ĉe Pola Esperanto-Asocio.

 

Okaze de la 20-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso (Katowice. 3-5.4.1981), dimanĉon 5.4.1981 je la 7.30 h. havis lokon, en la preĝejo de S. Antono en Chorzów, Sankta Meso en Esperanto. Kuncelebris Pastroj Józef Zielonka el Tarnów kaj Jan Sidełko el Buzów. Partoprenis ĉirkaŭ 200 geesperantistoj, polaj kaj alilandaj (hungaraj kaj ĉeĥoslovakaj).

 

Grupo de Esperantistoj partoprenis Sanktan Meson en Esperanto, 6.4.1981, en la preĝejo de Sankta Jozefo en Zabrze (Pollando), kiu estis paroka preĝejo de la mortinta Pastro Henriko Paruzel. La Meson celebris Pastro Jozefo Zielonka, memore al P. Paruzel, kies tombon oni vizitis post la Meso.

 

Katolika Esperanto-Renkontiĥo okazis, en la posttagmezo de 6.4.1981, en la parokejo de Sankta Hedviga en Chorzów (Pollando). Interalie, oni prezentis diapozitivojn pri la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo (1977), kaj oni komune preĝis kaj kantis.

 

15 jugoslavaj IKUE-anoj partoprenis en Zagrebo (Kroatio, Jugoslavio), 2.5.1981, la unuan Renkontiĝon de jugoslavaj IKUE-anoj (v. EK 1/1981, p. 17, kaj 3-4/1981, p. 54).

Post malferma parolado de la Landa Reprezentanto de IKUE por Jugoslavio, Prof. Franjo Gruić, la ĉeestantoj koncize prezentis sian Esperanto-agadon. Je la 11-a horo okazis, en la Kapelo de la zagreba Seminariejo, Sankta Meso en Esperanto, kuncelebrita de Pastro Gruić, de Mons. Djuro Pukec (Rektoro de 1a Seminario), de Pastro Feliks Stricki kaj de Pastro Mato Petrović. Post komuna tagmanĝo, oni daŭrigis amikan kunestadon kaj babiladon ĝis la 15-a horo.

Estis interkonsentite, ke la dua Renkontiĝo de jugoslavaj IKUE-anoj okazos 2.5.1982.

 

Okaze de la 5-a sesio de la «Someraj Universitataj Kursoj» (SUK) en la Ŝtata Universitato de Lieĝo, Belgio (5-19.7.1981), P. Louis Muller e1 Lieĝo-Rocourt planas celebri S. Meson en Esperanto en la dimanĉoj 5.7.1981, 12.7.1981 kaj 19.7.1981.

Kiel konate, la SUK havas sciencan karakteron, je universitata nivelo, kun lekcioj (ĉi-jare, pri ekologio kaj pedagogio) tute en Esperanto. Oni atendas partoprenon de 30 gis 60 kvalifikitaj homoj diverslandaj.

 

Sankta Meso en Esperanto havos lokon, dimanĉon 26.7.1981, en la Katedralo de Brasília (Brazilo), okaze de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

al la indekso

 


 

KIEL TRANSIRI...

 

Kiel transiri la mallumon de ĉi korpo,

kiu kurtene ĝenas al okuloj miaj!

Por pli proksima esti, por pli esti Via,

ho, ĵetu de la Kruc’ rigardon al mi orfo!

Sur ĉion homan falis laco triste prema,

kio terĝuon proponadis ebriigan,

kaj nun la vojon serĉas al Vi feliĉigan

dolora koro mia de 1’ malpleno plena.

Mi lumon sopirante vorton konsolpovan,

la vivon donas, jen, al Via mano rava,

por kredon el ĝi havi de la forto nova,

veninte, fine, al haveno Via sava.

Ĉar la animo, sata de malveraj vanoj,

resoni povas nur per Via sankta mano.

 

Ante Jakšić (1912-), Jugoslavio

El la kroata tradukis Jozefo Riječanin

 

al la indekso

 


 

AL LA DUA JARMILO DE LA SENMAKULA VIRGULINO

 

Kiom allogas la Senmakula! Certe temas pri Dia Revelacio, tamen la «Senmakuleco» respondas al nia sopiro, moderne oni dirus «al nia subkonscio». Post la unua peko, restis en ni granda deziro pri tiu feliĉa homa situacio. Ŝi allogis la Sanktulojn, el kiuj oni ne povas forgesi la kunpatronon de la katolikaj Esperantistoj, Maksimilianon Kolbe, la Sanktulon de la Senmakula.

Inspirita ideo estis tiu de la benediktana Patro Bonifacio Borghini el Cesena (prov. Forlě, Italio), kiu, kaŝe kaj mallaŭte, konfidis ĝin al la rimina dioceza Pastro Mons. Amedeo Polverelli, ekde marto 1973, por ke li ĝin disvastigu: celebri la dumiljaran datrevenon de la naskiĝo de la Virgulino Maria kaj la triumfon de Ŝia Senmakula Koro.

Mons. Polverelli verkis la unuan artikolon pri ĉi tiu temo en la revuo «La Madonna» n. 3/1973, vekante grandan intereson. La dua artikolo aperis, tri arojn poste, fare de Patro Borghini mem, en la revuo «La Madonna del Monte» n. 7/1975.

Jen resumo de kelkaj partoj.

«Ni ĉiuj scias, ke la naskiĝdaton de Kristo oni ne povas tutcerte kalkuli laŭ nia Gregora kalendaro. Sendube, Kristo naskiĝis kelkajn jarojn... antaŭ Kristo (!), ĉar okazis malgranda kalkuleraro, kiam oni volis ĝin fiksi. La pruvo estas en la mortodato de Reĝo Herodo, la murdinto de la Betlehemaj infanoj. Kvankam ni ne scias, kiom da tempo pasis de la infanmasakro ĝis la morto de la Reĝo, oni kalkulas maksimune du aŭ tri jarojn. Sekve, Kristo naskiĝis 7 ĝis 9 jarojn antaŭ la kristana erao; do, la dumil jaroj de la anĝela anonco al Maria en Nazareto pri la Enkarniĝo de Jesuo, la Filo de Dio, plenumiĝos inter la jaroj 1990 kaj 1994.

Tiuj jaroj estos gravegaj por stimuli en la kristanaro profundan meditadon de tiuj unikaj eventoj. Tamen ekzistas, kunlige, alia solvenda dat-problemo: kiomaĝa estis la Virgulino Maria, kiam ŝi eldiris, tre humile kaj plenfide: «Jen la servistino de la Sinjoro; estu al mi laŭ via vorto» (Luk, 1,38)?

Nur proksimume ni povas tion kalkuli, sciante, ke la hebreaj junulinoj fianĉiniĝis tre frue, kutime je 12 jaroj. Male, la fianĉo estis pli ol 20-jara. Hodiaŭ, en Oriento kaj en Afriko, oni daŭre agas en la sama maniero. Do, se ni supozas, ke la Virgulino Maria fianĉiniĝis al Jozefo pli-malpli 12-jara, ŝia Senmakula Koncipiĝo kaj Naskiĝo okazis 12-14 jarojn antaŭ la Naskiĝo de Kristo, kaj do la dumiljaea datreveno de la Senmakula devus okazi inter 1976 kaj 1982».

Aliaj kalkuloj, preskau samrezultaj, surbaze de la fondo-dato de Romo, faris Mons. Polverelli. Tamen, nia historio ne konas la precizajn datojn de la datrevenoj de Maria kaj de Kristo. Pro tio, en 1933, Papo Pio la 11-a proklamis la Jubilean Jaron de nia Elaĉeto laŭ proksimuma jaro (laŭ nia kalendaro). Same povos okazi pri la dumiljara naskiĝdato de la Senmakula (l985?) kaj de Kristo (2000?). Tion decidos la Papo.

«La gepatroj de la Virgulino Maria - skribis Patro Borghini – kiam ŝi naskiĝis eĉ ne imagis, kia estas tiu infaneto. Ni, kontraŭe, per Dia Revelacio, scias pli multe, kaj povas primediti kaj laŭdegi la mirindajn kaj misterajn vojojn de la Sinjoro». Do, se evidente nur la Eklezia Estro povas findecidi, ĉu oficiale celebri tiujn datrevenojn, tamen ne estas malpermesite pritrakti la aferon.

Oni scias, ke Papo Johano Paŭlo la 2-a persone sekvas la evoluon de ĉiuj tiurilataj diskutoj kaj iniciatoj. La Papo, kies blazono enhavas la literon «M» de Maria, tutcerte pridiskutas kun teologoj kaj konsilantoj la oportunecon substreki, per religia speciala tutmonda celebrado, tiun Marian datrevenon.

Fakte Mons. Polverelli estis kunvokita al Romo 6.11.1980, per urĝa telefonado, fare de Kard. Wyszyński (Primaso de Pollando) kaj de Mons. Dąbrowski (Sekretario de la Pola Episkopara Konferenco). La renkontiĝo okazis en la sidejo de la Pola Kolegio, vizitita ĝuste la antaŭan vesperon de Papo Johano Paŭlo la 2-a. Pridemandite de mi pri la kaŭzo de tiu interparolo, Mons. Polverelli respondis, ke li «estas devigita je Pontifika sekreto», sed li ĝojoplene ripetis sloganon skribitan al li de la Episkopo de Novaro (Italio): «Kun Maria, renkonte al Kristo, al la tria jarmilo de Kristanismo».

Mons. Polverelli ankaŭ esprimis la firman esperon, ke la Pola Episkoparo subtenos la iniciaton honori la Virgulinon Marian en ŝia naskiĝa datreveno, des pli ke la Primaso mem konfidis al Patro Andrzej Ludwik Krupa ofm, Profesoro ĉe la Katolika Universitato de Lublino (Pollando), la taskon prepari eseon, kiu aperis en la revuo «Miles Immaculatae» n.1-2/1980, kun la titolo «La dumiljara jubileo de la Naskiĝo de Maria».

Fine restas la demando: kion fari intertempe, kaj kiel prepari sin al tiu unika evento, atendante la decidon de la Papo? Mons. Polverelli proponas ĉi tiujn bonfarojn, ĉerpitajn el la Fatima Mesaĝo por la Savo de la homaro:

 

1) Preĝado, precipe per la Sankta Rozario.

2) Pentofaro, laŭ la Evangelio, do vivoŝanĝo.

3) Konsekriĝo al la Senmakula Koro de la Virgulino.

 

Sac. Duilio Magnani, Italio

 

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

Prof. Josip Velebit el Zagrebo, Jugoslavio, festis la 50-jaran datrevenon de sia esperantiĝo, kaj, samtempe, la plenumon de sia 70-a vivojaro.

 

La itala Kooperativo «Esperanto» reeldonis Esperanto-gramatikon, verkitan de du elstaraj Esperantistoj kaj sciencistoj, la fratoj Bruno kaj Elio Migliorini.

Bruno, mortinta antaŭ kelka tempo, estis unu el la plejkonataj italaj lingvistoj, universitata Profesoro, aŭtoro de sennombraj lingvistikaj verkoj (inikluzive de unu el la plej prestiĝaj vortaroj pri itala lingvo). Elio, universitata profesoro pri Geografio, membro de la plej prestiĝa itala Akademio, estas unu el la plej malnovaj italaj Esperantistoj; li estas ankaŭ ano de IKUE.

 

Prof. Michele Mariano (Italio), Dumviva Membro de IKUE, aperigis 154-paĝan volumon titolitan «Esperanto-vortaro per temo-tabeloj», kiu inaŭguris novan «Sciencan serion» de la Eldonejo Gabrielli.

 

al la indekso

 


 

NOTOJ PRI IRLANDO

 

Mia paska restado en 1a «smeralda insulo» Irlando estis pli ol feriado en fremda lando. Fakte, mi apenaŭ povas nomi Irlandon «fremda», ĉar ĝi estas la lando, de kie venis la plimulto de miaj pragepatroj. Ĵus antaŭ 1a jarcentŝanĝo, mia praavo Robert Laughery migris al Usono el Omagh; do mi profitis el la hazarda ĉeesto de esperantista familio (*) en Omagh por esplori miajn familiajn «radikojn».

Krome mi esploris miajn spiritajn radikojn, vizitante la lokon, kie vivis kaj laboris mia patrono, Sankta Kevin. Li estis ermito de la 6-a jarcento kiu trovis solecejon en la paca valo Glendalough. Laŭ la legendoj, Kevin ekzercis specialajn pacigajn influojn super birdoj kaj bestoj, jarcentojn antaŭ Francisko el Asizo. Multaj personoj, aŭdinte pri la sankteco de Kevin, venis al Glendalough por sperti la etoson regantan ĉirkaŭ li. La alveninta homamaso devigis la ermiton kamenci karieron de animzorgado. Dum longa periodo, Glendalough estis grava eŭropa akademia centro; sed, en la 12-a jarcento, invadantaj armeoj detruis ĝin. Postrestas nur kelkaj konstruaĵoj; sed ili estas mirindaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo.

Irlando estas aparte interesa por katolikoj, ĉar ĝi havas longan, riĉan katolikan tradicion, sentitan ankoraŭ hodiaŭ. Distingo de irlanda katolika historio estas la mezepoka monaĥeja sistemo; inter la kontribuoj de la irlandai monaĥoj al katolikismo estas la disciplino de privata konfesado de pekoj. La monaĥoj, tra la jarcentoj, intense prizorgis konservadon kaj disvastigadon de literaruro. Unu el la elstaraj ekzemploj de monaĥa kultura agado estas la «Libro de Kells», latinlingva Evangeliaro de la 9-a jarcento, belege manskribita kaj fantazie miniaturita.

Irlando estas interesa ankaŭ el la lingva vidpunkto. Kvankam la angla estas universale komprenata kaj uzata, la registaro aparte prizorgas la konservadon de la ejra lingvo, kiu ankoraŭ estas parolata en kelkaj okcidentaj regionoj de la insulo. La ejra estas la unua oficiala lingvo de la Irlanda Respubliko, kaj la angla la dua. Ĉiuj oficialaj dokumentoj, monbiletoj, stratsignoj, ktp, estas en ambaŭ lingvoj. Ĉiuj irlandaj geknaboj devas studi la ejran lingvon en lernejo. Estas multe debatite, ĉu universala instruado de ejra lingvo estas daŭriginda; ĉiuokaze, la spertoj en Irlando pri dulingveoo meritas pristudadon.

Kevin Laughery, Usono/ Vatikano

 

(*) John kaj Christine Murray kaj filoj, entute 4 geesperantistoj, membroj de Kvakera Esperantista Societo.

 

al la indekso


 

NEKREDEBLA DATREVENO

 

Oni memorigis, antaŭ kelkaj tagoj, iun preskaŭ nekredeblan datrevenon: la unuan jarcenton de la naskiĝo de Papo Johano la 23-a. Kial nekredebla? Ĉar tiu Papo mortis jam de 18 jaroj, sed li daŭre estas «aktuala». Ankoraŭ nun oni parolas pri li, kaj pri la nova vojo, sur kiun li alkondukis la Eklezion; oni ĉiam referencas al la Dua Vatikana Koncilio, kiun li volis por rejunigi la Eklezion kaj doni kuraĝon al la mondo: ankaŭ la Koncilio estas daŭre aktuala. Pro tio, paroli pri «jarcenta datreveno» aspektas strange: ŝajnas neeble, ke de lia naskiĝo ĝis hodiaŭ jam forpasis unu jarcento; ke tiu Papo plena je estonteco naskiĝis en pasinteco jam tiel malproksima.

Kaj, tamen, tiel estas: Angelo Giuseppe Roncalli, naskiĝinte en la 19-a jarcento, vekis la Eklezion kaj la mondon en la 20-a jarcento, kun la rigardo al la 21-a. Li estis jam maljuna, kiam li iĝis Papo: 77-jara. Li estis partopreninta en la unua mondmilito; en la dua, li estis senlace laborinta por helpi la kaptitojn kaj la deportitojn. Li estus povinta, plenrajte, ripozi. Kontraŭe, ĝuste en la lastaj 5 vivojaroj, li iĝis la homo de la estonteco. De hodiaŭ kaj de morgaŭ.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

RECENZO

 

Władysław Miziołek. Enkonduko al Ekumenaj Problemoj. Tradukis el la pola lingvo Bolesław Monkiewicz. Romo: 1KUE-Centro, 1978. 77p.

 

Ĉiu kristano, kiu sin malfermas al la mondo pere de la internacia lingvo, baldaŭ alfrontas tion, kion la Dua Vatikana Koncilio nomas la «skandalo» de la disrompoj inter kristanoj. Ĉiu el ni havas devon familiariĝi kun la historio kaj nunaj perspektivoj de la ekumena movado; des pli ĉi-jare, dum ni preĝas kaj alimaniere preparas nin por la Ekumena Esperanto-Kongreso en Nederlando.

Tiucele, la verko de Miziołek ege helpas. Koncize li skizas la etapojn de la historio de la ekumena agado, historio kiu formale komenciĝis nur ĉirkaŭ la jaro 1910, kiam diversaj evangeliaj pormisiaj instancoj konstatis, ke ilia disiĝo kaŭzas konfuzon inter evangelizotoj. Li notas la malfruan envenon de katolikoj en la dialogon, kaj speciale pritraktas la angulŝtonan katolikan kontribuon al la ekumenaj streboj - la dekreton Unitatis Redintegratio de la Dua Vatikana Koneilio. La lasta parto de la libro koncernas aktualajn problemojn alfrontatajn en ekumena dialogo - nteralie, tiujn pri komuna kulto kaj la rolo de virinoj.

Skribis antaŭparolon por la libro D-ro Adolf Burkhardt, vic-prezidanto de KELI. Entute la libro estas elstara kontribuo al kleriga teologia literaturo en Esperanto.

Kevin Laughery

 

al la indekso


 

 RECENZETO

 

Ankaŭ indas mencion, okaze de la Ekumena Kongreso, la preĝaro Patro la Horo Alvenis (Zürchersmüle/ Urnäsch, Svislando: Ekumena Esperanto, 1966). Ĝi restas trezorujo da mallongaj preĝoj el multaj aŭtoroj - interalie, Aŭgusteno, Lutero, Francisko e1 Asizo, Zwingli. Ilin tradukis el la germana lingvo Kurt Schweizer.

K.L.

al la indekso