Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: la kreo de la virino, laŭ mezepoka interpreto de Viligelmo en la fasado de la Katedralo de Modena (Italio). “Biblio kaj virinoj” estos unu el la diskuto-temoj de la Ekumena Kongreso en Nederlando.

 

 

  • BIBLIO KAJ VIRINOJ (B. Cadei)

  • INFORMOJ EL LA MOVADO

  • NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS (Adolf Macho el Austrio; Jozef Babinec, Zdenek Bíly, Ludmila Dandová, B. Dorazilová, Anna Durpeková, Alojz Hyza, Sac. Jar. Kadaník, Sac. Vladimír Schneider, Sac. František Šimonovič, Jan Štepán el Ĉeĥoslovakio; Sac. Hans Hagel, Georg Kalicinski, Heinrich Post el F.R. Germanio; Anna M.J. Van Well el Nederlando)

  • ESTRARANAJ TASKOJ

  • RECENZO: INTERNACIA LINGVO EN EKLEZIO KAJ MONDO (K. Laughery)

  • NI GRATULAS

  • PASKA NOKTO (R. Mc Dermott)

  • EKUMENA KONGRESO IKUE-KELI 1981

  • KUNVENAJ TAGORDOJ

  • NI DANKAS (Michelitsch, Mudrak, Primetzhofer el Aŭstrio; Poterucha el Belgio; Šindler el Ĉeĥoslovakio, Bourdon L., Cugny, Despiney, Jossinet, Martin, Sanson, Thiolličre el Francio; Bergweiler, Helmke, Kleber, Kondor el F.R. Germanio; Arnaiz Garcia el Hispanio; Kollŕr el Hungario; Mullarney el Irlando; Ciccanti, Dao, De Salvo, Leoni V., Magnani, NN., Pellis, Scalabrella, Serratrice, Siĉilia Nostra, Venturini G., Zacchč Portioli el Italio; Van Bentum el Nederlando; Allan el Novze­lando)

  • IKEK, INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO (R. Degrelle)

  • PAPAJ PREĜINTENCOJ POR APRILO

  • PAPAJ PREĜINTENCOJ POR MAJO

  • LA PAPO AL AZIO (A. De Salvo)

  • LEGANTOJ SKRIBAS (B. Cadei; J. Allan; M. Š. el  Ĉeĥoslovakio; Z. Hag; J. Kos; G. D. Raynor; notoj de A. De Salvo)

  • ROMERO: EPISKOPO, KIU IĜIS POPOLO (Toth, L. Carandina)

  • EKUMENAJ INFORMOJ

  • LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

BIBLIO KAJ VIRINOJ

 

Enkonduko

 

La Biblio estas, samtempe, libro de homoj kaj libro de Dio: unuflanke ĝi respegulas la pensmanieron de la aŭtoroj, aliflanke ĝi transdonas Dian mesaĝon. La aŭtoroj havis problemojn malsamajn ol la nunajn, ekz. pri emancipiĝo aŭ egalrajteco; tamen, la Biblio prezentas teologiajn principojn, kiuj ankoraŭ validas.

La Biblio traktas pri virinoj en tri diversaj manieroj: priskribante faktajn situaciojn, proponante imitindajn modelojn, kaj proklamante teologiajn principojn.

 

Faktaj situacioj de la virinoj en la Biblio

 

La Malnova Testamento respegulas socion, en kiu la virino ne estas samnivela kun la viro. Ŝi dependas de la patro kaj de la edzo. En la Dekalogo ŝi estas enkalkulata inter la «aĵoj»: «Ne deziru la domon de via proksimulo, ne deziru lian edzinon...» (Eliro, 20,17). Ankaŭ en la kulto ŝi havas limigitan rolon. Grandan valoron la virino havas pro sia patrineco: la kvara ordono diras egalrajte: «Honoru vian patron kaj vian patrinon» (Eliro, 20,12). En la Nova Testamento Jesuo adresas sian agadon al viroj kaj virinoj sen diskriminacio. Li kondutas kun granda libereco kompare kun la tiamaj kutimoj: Li laŭdas la kredon de pagana virino (Mat 15, 21); Li permesas, ke la pekulino lavu kaj kisu liajn piedojn (Luk 7, 38); la virinoj estas la unuaj atestantoj de la Jesua reviviĝo (Mar 16,7), kaj partoprenas en la apostolado, kiel Priskila (Rom 16,3).

          Ne mankas, en la Nova Testamento, kontraŭvirinaj sintenoj. Paŭlo diras, ke 1a virino estas malsupera ol la viro (1 Tim 2, 13), kaj li malpermesas, ke ŝi paroladu en la kristanaj asembleoj. Ĉi-rilate, Paŭlo sekvas la pensomanieron de la ĉiama hebreismo.

 

Modelaj virinoj en la Biblio

 

La Malnova Testamento prezentas aron da modelaj virinoj: Debora (Juĝ 4, 4 s.), Ester, Judit, Rut, ktp. Iliaj virtoj estas la fideleco kaj la devoteco al Dio kaj al la edzo, kaj, ofte, ankaŭ la spirita forto en la provoj, tiel ke ili fariĝas figuroj, kiuj enkarnigas la idealon de la popolo Izraelo mem en ĝiaj malfacilaj momentoj. Ne estas hazarde, ke diversaj profetoj priskribas la rilatojn de Dio kun Izraelo sub la figuro de rilatoj de edzo kun sia amata edzino: ekz. Hoŝea 1, 14: «Mi allogos ŝin, mi kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn».

Ankaŭ la Nova Testamento prezentas plurajn modelajn virinojn, ekz. la pekulinon (Luk 7, 38); Marian fratinon de Marta (Luk 10, 42); la Samarianinon (Joh 4,5); la akompanantinojn de Jesuo (Luk 8, 3); Marian Magdalenan {Joh 20, 1 s.); kaj, ĉefe, Marian patrinon de Jesuo. Dio elektis ŝin, ke si fariĝu Patrino de la Savanto, kaj ŝia grandeco estas en tiu elekto kaj en ŝia kredo (Luk 1,45). Kun ŝi la Filo de Dio havis plej intensan rilaton. Ŝi fariĝis simbolo de la Eklezio kaj de la tuta homaro: «Jen via filo... Jen via patrino!» {Joh 19, 26-27).

La Nova Testamento vidas en la virino la figuron de la Eklezio amata de Kristo: «Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la Eklezion kaj pro ĝi sin donis...» (Efes 5,25).

Per tiu simbolaro la virino akiras en la Biblio novan signifon, tute pozitivan, kiun ni devas konsideri, pretere de la konkretaj sociaj situacioj, kiuj evoluis nur paŝon post paŝo.

 

Teologiaj principoj pri virinoj en la Biblio

 

La Biblio preskaŭ neniam pritraktas problemojn en pure teoria maniero: ĝi esprimas sin per figuroj. En la unua libro de la Biblio, kiu rakontas la kreadon de la viro kaj de la virino, ambaŭ estas sur la sama nivelo: Adamo deklaras: «Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata virino (hebr. iŝsa), ĉar el viro (hebr. iŝ) ŝi estas prenita. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno» (Gen 2, 23-24). Nur post la pekado la harmonio inter viro kaj virino fuŝiĝas: la virino subiĝos al la viro kaj suferos nasko-dolorojn.

La Nova Testamento, kaj la postaj hebreaj tradicioj, revenas al la origina situacio: «Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco» (Mat 19, 8). Paŭlo deklaras energie: «Ne estas ja viro nek virino, ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo» (Gal 3, 28). Paŭlo ne volas nei la seksajn diferencojn, sed li asertas, ke plej alta valoro ne estas tio kio dividas, sed tio kio unuigas: la aparteno al Dio en Kristo estas valoro supera al ĉiu seksa diferenco.

 

Konkludo

 

Ni vidis, ke en ambaŭ Testamentoj estas bazaj deklaroj pri la egaleco inter viro kaj virino: la Malnova Testamento prezentas tion en la kunteksto de la kreado de la homo, la Nova Testamento en la kunteksto de la rekreado de la nova homo, tio estas en la kerno mem de la kristana teologio. La praktikaj sintenoj variis de epeko al epoko, sed je nivelo de la kredo kaj viroj kaj virinoj estas «unu» en Kristo. La diferenco ne signifas malsuperecon, sed komplementecon kaj harmonion.

 

Sac. Battista Cadei, Italio

al la indekso


 

INFORMOJ EL LA MOVADO

 

Meso en Esperanto estis celebrita en Massa (Italio), 14.12.1980, en la Preĝejo S. Sebastiano, okaze de ampleksaj aranĝoj por la datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Celebris Sac. Riccardo Suster Romei el Costalissolo apud Belluno; ĉeestis multaj personoj, ankaŭ neesperantistaj.

 

Mons. Carlo Trinchero el Vercelli (v. EK 3/1980, p. 42) kaj Sac. Rino Bricco el Madonna di Campagna (v. EK 9/1980, p. 139) celebris, 15.2.1981, Meson en Esperanto, ĉe la Sidejo de la «Studenta Familio» en Verbania (Norda Italio), okaze de dutaga, plurnacia aranĝo.

 

Mesoj en Esperanto okazas regule en la Kapelo de la Palotanaj Monaĥinoi en Poznań (Pollando), str. Wolsztyńska 29. Dum la diservoj unu el la monaĥinoj (fratino Miriam) akompanas per gitaro.

La Mesoj estas celebrataj de la palotana pastro Stanisław Bernacki.

 

Meso kun kantoj kaj preĝoj en Esperanto estis celebrita en la urbeto Scorzč apud Venecio (Italio), okaze de interregiona kunveno de esperantistaj geinstruistoj. Celebris Sac. Guerrino Zara.

 

Kie1 anoncite en EK 1/1981 (p. 17), renkontiĝo de la jugoslavaj IKUE-anoj kaj simpatiantoj (al kiu estas invitataj ankaŭ eksterlandanoj) okazos 2.5.1981, je la 9-a horo, en la Katedralo de Zagrebo,

Post diservo kaj kunveno, komuna tagmanĝo havos lokon en la apuda Seminariejo, Kaptol 29; la Rektoro, Mons. Djuro Pukec, kiu mem estas IKUE-ano, tre kompleze ebligas ĉi tiun komunecon ĉe la tablo; la partoprenontoj havos la eblecon persone danki al li, kaj per minimuma monsumo kompensi liajn elspezojn.

La tuta aranĝo estas iniciatita de la landa reprezentanto de IKUE por Jugoslavio, Sac. Prof. Franjo Gruić.

 

De la 15-a ĝis la 21-a de majo 1981 okazos en Regensburg, F.R. Germanio, Internacia Kongreso de IFEF (Esperantistaj Fervojistoj). En ĝia kadro havos lokon ekumena diservo, en kiu partoprenos la katolika pastro Ludwig Thalmaier.

 

En la mateno de 3.5.1981 okazos Meso en Esperanto, en la kadro de la Kongreso de Franca Katolika Esperanto-Asocio, kiu havos lokon en Grésillon.

 

al la indekso


 

ESTRARANAJ TASKOJ

 

Per skriba interkonsento, la Estraro de IKUE tiel dividis agadtaskojn:

 

Infanaro kaj junularo: R. Degrelle kaj J. Gotter;

Liturgio: J. Zielonka;

Katolikaj Instru-institutoj: R. Forycki;

Ekumenismo: R. Degrelle;

Internaj aferoj: A. Beckers;

Ekstera agado: L. Kóbor;

Fakaj asocioj: J. Kondor.

 

al la indekso

 


 

RECENZO

 

Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo

Jerzy Koryrkowski, Romo: IKUE, 1976. 198 p. 21 cm.

Nacilingvaj eldonoj en lingvoj itala, franca kaj hispana.

 

En 1975, Korytkowski gajnis doktoran gradon de la rorna Ateneo «Antonianum» per ĉi tiu disertacio (originale prezentita en itala lingvo). Ĝi estas elstara verko pri la eklezia lingvoproblemo, kaj la sola plena klarigo de la principoj, sur kiuj la katolika Esperanto-movado baziĝas. Ĉiu katolika esperantisto, por kompreni ĝuste kion la movado celas, devas familiariĝi kun la argumentoj de Korytkowski. Tamen, la ĉefa motivo de la libro estas konvinki neesperantistojn pri la taŭgeco de la lingvo. Pro tio, la verko jam estas en tri nacilingvaj eldonoj. Ĝi meritas tradukadon en aliajn lingvojn.

Korytkowski komencas per traktado de la fenomeno lingvo kaj ĝia graveco en la socia kaj religia vivo de la homoj. Li rimarkigas, ke la kristana religio, precipe en sia apostola dimensio, estas malhelpata de la multobleco de la homaj idiomoj; kaj li skizas la historion de la rimedoj uzitaj en kristanismo ekde la plej fruaj tagoj. Precipe grava estas lia prezento pri la multjarcenta «krizo de latino», la rezulto de diversaj okazaĵoj en medioj ekleziaj kaj akademiaj.

Surbaze de la historia fono, Korytkowski pridiskutas la nuntempan bezonon de la Eklezio por vere intemacia esprimilo. Li listigas la necesajn ecojn de tia esprimilo, klarigas kial modernaj naciaj lingvoj ne taŭgus, kaj konsideras ĉu Esperanto povus servi «kiel respondo al la modernaj universalismaj postuloj en la realo homa-religia».

Post forta ĝenerala argumentado favore al Esperanto, Korytkowski prezentas vere mirindan dokumentadon pri la uzo de la lingvo en ekleziaj aferoj. Li konkludas per konsiderado de la perspektivoj por la estonteco; aparte li pridiskutas la eblecon uzadi Esperanton ĉe Vatikana Radio (kaj oni povas fieri, ke, post la eldonado de la libro, tiu ebleco iĝis realo).

La libro valoras ne nur pro la logika, konvinka, legebla teksto, sed ankaŭ pro la vasta bibliografio, per kiu oni povas komenci proprajn studojn pri la problemoj kiujn ni, kiel kristanoj kaj esperantistoj, devas prizorgi.

Kevin Laughery, Usono/ Vatikano

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

Sac. Giuseppe Cacciami, Direktoro de la gazeto «Il Verbano» de Verbania (Italio) kaj simpatianto de nia katolika Esperanto-movado, estis elektita Prezidanto de la Federacio de la Italaj Katolikaj Gazetoj. Unu el la du Viecprezidantoj iĝis Sac. Piergiorgio Terenzi, Direktoro de la dioceza gazeto «Il Ponte» de Rimini, kiu ofte gastigas kontribuaĵojn de la IKUE-Prezidanto P. Magnani.

 

«Mezzo secolo della Radio del Papa» (Duona jarcento de la Radio de l’ Papo) titoliĝas bela volumo, preskaŭ 300-paĝa, de Fernando Bea, kiu priskribas (en itala lingvo) la etapojn de Radio Vatikana. Pluraj fotoj, nigre-blankaj kaj koloraj, aldonas apartan allogon, samkiel la eleganta tipografia vesto, prizorgita de Irio Fantini kaj Giuseppe Papi.

Ĉe paĝo 264 oni legas: «De kelka tempo multaj aŭskultantoj petadis elsendon en Esperanto. Tio okazis la 2-an de januaro 1977 kaj la elsendo estis ĉiusemajna; responsulo pastro Giacinto Jacobitti O.P.».

La libro estas aĉetebla ĉe Radio Vatikana (Ufficio Propaganda, 1-00120 Cittŕ del Vaticano).

 

Ekde februaro 1981 P. Louis Bourdon parolas pri Esperanto ĉe Radio Lille (Francio), 5 minutojn en ĉiu monato, sur frekvenco 94,7, je horo 19.20. Ankoraŭ ne estis definitive fiksita la tago (tria aŭ kvara lundo de ĉiu monato)

 

al la indekso

 


 

PASKA NOKTO

 

Ĉe la Krist-flamo

refoje ĉiu ekbruligis

kandelon sian.

Vivadu en ni, Jesuo,

Savinto krucumita,

ĝis nia memo tute

kristiĝos, pask-ĝoje

ekflamante pro la glor’

de via releviĝo.

 

Roderic Mc Dermott, Britio

 

al la indekso

 


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Mi ĝojas, ĉar mi povas anonci al vi, ke la unuaj lKEK-anoj sin deklaris perletere. Dek unu ili estas. Dek unu el la sama paroko. Temas pri Tjerio, Olivero, Ĝilo, Fabrico, Nikolao, Raŝela, Mikaelo, Romualdo, Fabrico, Tjerio kaj Ĵoelo. Ĉiuj estas meso-servantoj en Sankta-Klemento, eta urbo en Francio. Bonvenon al ili ĉiuj.

Nun mi atendas la aliajn, kiujn mi esperas multnombraj, viglaj kaj agemaj.

 

Poezi-flanke

 

Dum la savo tuthomara

sur la ligno mortoknara

Vi kompatas, ho Jesuo,

al Maria, al Johano,

al pekulo, al infano,

al ni ĉiuj laŭ am-pluo.

 

Knaboj miaj, tuj revenu,

mia-koren, ke mi benu

ĉiujn vin, korvoĉas Dio:

vian vivon, vian amon

kiel donon kaj ornamon

mi deziras kun ebrio.

 

Jesuo-flanke

 

Ni estas meze de la karesmo. Ni jam faris multe da klopodoj por purigi nian koron, streĉi nian amon kaj al Jesuo kaj al la kunulo. Ni eĉ plivastigis nian amon direkte al la aliaj landoj, kiuj estas sen riĉo, paco, kredo. Fakte Jesuo, siakruce, alvokas nin ĉiujn por ke ni amu kiel Li amas, por ke ni donu nian koron kiel Li donas la sian. Ĉu eblas priskribi la kompatemon de nia Savanto?

«Mi estas la vojo, la vero, la vivo» diras al ni Jesuo. Li estas la vojo, kiu kondukas al la Patro, la vero, kiu venas de la Patro, la vivo, kiu bolas en la Patro, tutcerte, sed vojo, vero kaj vivo, kiuj trapasas Golgoton.

 

IKEK-flanke

 

El la letero de la meso-servantoj el Sankta-Klemento: «Ni legis en la lasta ESPERO KATOLIKA tre bonan novaĵon: IKEK denove vivas! Kompreneble ni partoprenos. Ni multe fieras, ĉar la sama numero de ESPERO KATOLIKA raportis ion de nia esperanta agado kun la meso-servantoj de Unterkirnach (Germanio). Ni ne forgesis, ke ni konis ilian pastron, kaj poste ilin, dank’ al vi... Baldaŭ ni ankoraŭ skribos al vi pri nia agado venonta».

Dankon al vi pro via ĝojiga kaj esperoplena letero.

Jes, rakontu pri via agado, pri viaj spertoj, pri via entuziasmo. Vi, knaboj kaj knabinoj, estas la estonteco de nia movado, por Esperanto kaj per Esperanto, je la servo kaj de Dio kaj de ties Eklezio.

Frate kaj amike salutas ĉiujn lKEK-anojn.

P. Roger Degrelle

 

al la indekso


 

LA PAPO AL AZIO

 

La plej longa vojaĝo

 

35.000 kilometroj en 12 tagoj. La apostola vojaĝo plej longa en la historio, kaj al landoj tre malsimilaj inter si: Pakistano muzulmana; Filipinoj katolikaj; Guamo; Japanio budaisma kaj ŝintoisma; kaj Alasko.

Estas malfacile doni totalan impreson pri ĉi tiu vojago, kiu havis multajn aspektojn. Ĝi havis profundan signifon, ĉar ĝi ebligis renkonton kun la grandaj religioj de Azio, en spirito de substrekado de la komunaj spiritaj valoroj. Precipe grava estis la emfazo de la solidareco por la totala antaŭenigo de la homo, aparte en la evolu-landoj. Speciale oni devas memorigi la renkonton kun la ĉina katolika komunaĵo, dum kiu la Papo klarigis, ke oni povas esti fidelaj kristanoj kaj aŭtentikaj ĉinoj. Alia aspekto estis, ke, escepte de Fiiipinoi, en ĉiuj aliaj partoj de Azio katolikoj (kaj, pli ĝenerale, kristanoj) estas malgranda minoritato, kiu, tamen, havu la kuraĝon de la misia agado, la fidon je la vorto de Kristo, kaj la kapablon atesti ĝis la martiriĝo: tio estis aparte substrekita per la beatigo de la martiroj de Nagasako (estas notinde, interalie, ke por la unua fojo la beatiga ceremonio okazis ekster Romo).

Alia grava aspekto de la papa vojaĝo estis la kritiko de du viv-konceptoj: tiu de evolu-landoj, kie, pro manko de solidareco, oni ne sufiĉe respektas la dignon de la malriĉulo kaj oni ne prizorgas la antaŭenigon de la homa persono; kaj tiu de konsumismaj socioj, kiuj enfermiĝas en sin mem, celas nur la profiton, kaj ne zorgas pri la spiritaj valoroj kaj pri la helpo al la malpli bonŝancaj popoloj.

 

“Pilgrimanta Papo”

 

Neniu Lando, neniu kontinento estas malproksima por la Eklezio de Kristo, kiu celas la savon de ĉiuj popoloj. La vojaĝoj de l’ Papo intencas, antaŭ ĉio, emfazi la apartan lokon, kiun ĉiu loka Eklezio havas en la tutmonda dimensio de la universala Eklezio.

La Papo vojaĝas ne por esti apostola turisto, sed por anonci la Evangelion, por firmigi la fratojn en la kredo, por konsoli, por renkonti la homon. Ili estas vojaĝoj de kredo, de preĝo, de meditado kaj de proklamado de la Vorto de Dio. Ili estas okazoj de migranta katekizado. Meksikio, Pollando, Irlando kaj Usono, Turkio, Afriko, Francio, Brazilo, F.R. Germanio, kaj nun Pakistano, Filipinoj, Guamo, Japanio, Alasko: en ĉi tiuj renkontiĝoj kun la animoj oni rekonas la apartan karekteron de la nuntempa papa ofico, laŭlonge de la tutmondaj vojoj.

Neniun alian celon havas la «pilgrimanta Papo» ol kolekti la popolon de Dio. En ĉi tiu kolektado la Eklezio agnoskas sin mem. La teknikaj rimedoj proponataj de la nuna epoko igas pli facila ĉi tiun apostolan metodon, kiu estis tipa de Petro, sed precipe de Paŭlo.

La «pilgrimanta Papo» estas ĉie kvazaŭ hejme, ĉar li kunportas la konscion, ke Dio volas, ke ĉiuj saviĝu kai atingu la konon de la vero (1 Tim 2, 4); la konscion, ke Kristo elaĉetis per sia sango ĉiujn homojn, kredantojn kaj nekredantojn. La Papo kunportas ĉien la konscion, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj ke ili devas senti sin kunigitaj fronte al la grandaj kaj malfacilaj problemoj de la tutmonda familio: paco, libero, justeco, malsato, kulturo. Kaj ĉe la bazo de tiu konscio, staras la Evangelio.

Fine, la paco, konfrontita kun du grandaj manifestiĝoj de hororo: Auschwitz/ Oświęcim en Eŭropo, Hiroŝimo kaj Nagasako en Japanio, kiuj pruvas, ke kiam en la homa koro regas egoismo kaj perforto, estiĝas la plej sovaĝaj formoj de krueleco.

 

En Pakistano

 

Apenaŭ tri horojn kaj duonon daŭris la restado de la Papo en Pakistano; sed temis pri intensega tempo-spaco.

Dum la Meso, celebrata antaŭ 100.000 homoj en la stadiono de Karaĉo, Johano Paŭlo la dua emfazis, precipe, la ligojn inter ĉiuj, kiuj kredas je Dio. Pakistano estas preskaŭ tute muzulmana; kaj la Papo memorigis, ke multegaj valoroj, kutimoj kaj instruoj estas komunaj al kristanoj kaj islamanoj: ekzemple, la kredo je unu Dio ĉiopova kaj kompatema, kreanto de la Ĉielo kaj de la tero, kaj la graveco, ĉe ambaŭ religioj, de la preĝo, de la bonfaro kaj de 1a fasto.

 

En Filipinoj

 

Ĉe la flughaveno de Manilo, la Papa komencis sian paroladon, responde al la bonveniga saluto de la filipina Prezidento, dirante kelkajn vortojn en la loka lingvo.

 

La unua vizito-celo de la Papo en Manilo estis la Maria Sanktejo «Nia Sinjorino de la ĉiama Helpo», inaŭgurita en 1958. Temas pri Sanktejo tiel vasta, ke ĝi estas unu el la plej grandai katolikaj preĝejoj en la mondo. Ĝia specialaĵo estas, ke ĝi restas malfermita tage kaj nokte.

Johano Paŭlo la dua eldiris tie specialan preĝon honore al Maria, kaj longe parolis al monaĥinoj, kiuj estis aparte invititaj tiucele. Ĉe la fino, eldirinte la apostolan benon en latina lingvo; la Papo aldonis: «Vi eltenis malgrandan ekzamenon pri latino kaj grandan ekzamenon pri pacienco».

 

En mesaĝo al la filipina popolo, Johano Paŭlo la dua vigle admonis gardi la valorojn, kiuj konsistigas la identecon de la filipina nacio en ĝia dimensio homa kaj kristana, sen adopti evolu-modelojn fremdajn al propra kulturo. La Papo ankaŭ urĝigis la respekton de la fundamentaj homaj rajtoj, kiuj estas netuŝeblaj eĉ en escepto-statoj, kaj esprimis la deziron, ke oni superu la situaciojn de malegaleco, maljusteco kaj malriĉeco, kaj oni kune laboru sen malamo, klasbatalo kaj interfrataj militoj. Johano Paŭlo la dua ankaŭ substrekis, ke tiuj, kiuj havas registarajn taskojn, vere hanoras kristanismon kiam ili metas la interesojn de la komunaĵo super ĉiu alia konsidero, kaj kiam ili sentas sin, antaŭ ĉio, servantoj de la komuna bono. Estas notinde, ke la Papo eldiris sian mesaĝon en la palaco mem de la filipina Prezidento, kiu sin deklaras katoliko, sed kies politika konduto estas ofte kritikata.

 

En la restadejo de la Ĉefepiskopo de Manilo, la Papo parolis al la filipinaj episkopoj kaj al la reprezentantoj de multaj episkoparaj konferencoj de Azio.

Substrekinte, ke la Eklezio devas ami precipe la malriĉulojn, Johano Paŭlo la dua aldonis: «Ni ĉiam memoru, ke la plej granda riĉaĵo, kiun ni povas doni al ili, estas la vorto de Dio. Tio ne signifas, ke ni ne devas helpi ilin en iliaj fizikaj bezonoj, sed ke ili bezonas ion plian, kaj ke ni havas ion plian por doni: la Evangelion de Jesuo Kristo».

 

En Manilo, la Papo ankaŭ volis renkontiĝi kun la lepruloj. Citinte la diversajn epizodojn de la Evangelio, kiuj parolas pri la renkontoj de Jesuo kun lepruloj, Johano Paŭlo la dua aldonis: «Mi scias, ke via malsano kaŭzas al vi multajn suferojn, ne nur pro siaj fizikaj manifestiĝoj, sed ankaŭ pro la miskomprenoj, kiuj ankoraŭ ekzistas ĉe multaj homoj rilate lepron. Miaflanke, mi daŭre proklamas antaŭ la mondo, ke oni devas konvinkiĝi, ke per taŭga kuracado ĉi tiu malsano estas venkebla. Pro tio mi petas de ĉiuj, ĉie, ke oni apogu la sindonajn strebojn por forigi lepron kaj efike kuraci ĝiajn malsanulojn».

Al la lepruloj, la Papo ankaŭ memorigis, ke unu el la 16 martirigitoj de Nagasako, Lazaro el Kioto, gvidanto kaj interpretisto de la dominikanaj patroj, estis ĝuste leprulo.

 

Ĉe la kampo de rifuĝintoj en Morong, atendis la Papon granda tolstrio, kiu, per unu-metraj literoj, diris en la lingvoj vjetnama, kamboĝa kaj laosa: «Libero, justeco, amo estas la plej altvaloraĵoj».

La Papo, memoriginte la senlacan agadon de la Eklezio por la helpo al la rifuĝintoj en ĉiuj mondopartoj, rekomendis, ke oni praktiku tiun helpon sen preferoj surbaze de etna deveno, religia kredo aŭ politika konvinkiĝo. Iu vjetnama rifuĝinto, intervjuite de radiostacio, tiel komentis la vortojn de Johano Paŭlo la dua: «Ni estas feliĉaj, ke la Papo trovis la tempon viziti la plej malfeliĉajn el siaj gefiloj. Ni estas certaj, ke tiel la mondo ekvidos, ke ni ekzistas»..

 

En Baguio City ia Palpo celebris Meson por la etnaj minoritatoj. Ĉe la homilio, li diris: «Havu ĉiam profundan estimon al la kulturaj riĉaĵoj, transdonitaj al vi de viaj praavoj. Estu, ĉi tiuj riĉaĵoj, ĉiam respektataj de la aliaj, protektataj, konservataj, pliriĉigataj. La Evangelio ne endanĝerigas la pluekziston de viaj kulturoj, kaj ne detruas viajn justajn tradiciojn. La Eklezio estas ĉe via flanko en la deziro, ke estu defendata la aparteco de via civilizo, kaj ke oni povu partopreni en la decidoj, kiuj koncernas vian vivon kaj tiun de viaj gefiloj. La Eklezio ne distancigas sin de la surteraj problemoj; ĝi estas proksima al la malriĉulo kaj al la suferanto, volas justecon kaj pacon. Tamen, la Eklezio neniam forgesas, ke ĝi havas precipe spiritan mision».

 

En Manilo la Papo beatigis 16 martirojn (9 Japanojn, 4 hispanojn, 1 filipinon, 1 francon kaj 1 italon), mortigitajn en Nagasako (Japanio) antaŭ preskaŭ 350 jaroj.

Por la unua fojo en la historio, la beatigo okazis ekster Romo: tiel la Papo intencis substreki la gravecon de la beatigo de la unua filipina beatulo, Laŭrenco Ruiz, la universalecon de la kristanismo (kiu ankaŭ evidentiĝas el la plurnacieco de la martiroj), la apartan valoron de la kristana atesto de Filipinoj en Azio.

Kial oni atendis 350 jarojn por ĉi tiu beatigo? Esence ĉar la koncernaj dosieroj iumomente perdiĝis, kaj estis retrovitaj nur antaŭ nelonge, en la arkivo de la Dominikanoj de Manilo (la martiroj estis ĉiuj, en diversaj manieroj, ligitaj kun la dominikana ordeno; kaj la dokumentoj pri ilia martirigo estis prizorgitaj en Manilo kaj Makao, ĉar la kontraŭkristana atmosfero de tiu epoko en Japanio ne ebligis ilian prizorgadon en Japanio mem).

En la okazo de la beatigo, estiĝis la demando, ĉu ĉi tiu ceremonio, celebrita preskaŭ «sub la okuloj» de la iamaj murdintoj, povus esti baro al la dialogo inter la religioj kaj al la alproksimiĝo de la popoloj. La respondo estis, ke vera dialogo eblas, kiam ĉiu prezentas siajn valorojn kaj siajn verojn. En la kazo de Japanio, la siatempaj persekutoj kontraŭ kristanoj baziĝis sur la nepra deziro gardi la religian identecon; en la evento de la martirigo de Nagasako, do, elstaras ambaŭflanke la valoto de la kredo, tiel ke la beatigo de la martiroj ne devas kaj ne povas aspekti kiel ofendo al Japanio, kiu, cetere, nun karakteriziĝas per religia libero kaj paco. .

 

«Mi, Johano Paŭlo la dua, Episkopo de Romo kaj posteulo de Petro, salutas vin, miaj karaj gefratoj en Ĉinio, en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo... Vojaĝante tiel proksime de la limoj de via Lando, mi deziras paroli ankaŭ al vi, ĉar, preter ĉiuj distancoj, kiuj dividas nin, ni estas ĉiuj unuiĝintaj en la nomo de la Sinjoro Jesuo».

Per ĉi tiuj vortoj la Papo adresis sin (parolante al la reprezentantoj de la ĉinoj vivantaj en eksterlando) al ĉiuj gefratoj en Kristo de la Granda Ĉinio.

«Ĉinio - aldonis la Papo - estas granda ne nur rilate geografian surfacon kaj loĝantaron, sed precipe pro sia historio, pro sia riĉa kulturo kaj pro la moralaj valoroj kultivataj de la cina popolo: pieco, karitato, justeco, prudento, saĝeco, fideleco».

Sed la plej grava eldiro de Johano Paŭlo la dua, en ĉi tiu okazo, estis jena: ne ekzistas kontraŭdiro aŭ kontraŭstaro en tio, ke oni estas, samtempe, vera kristano kaj aŭtentika ĉino, ĉar la kristana mesaĝo ne estas ekskluziva propraĵo de iu grupo aŭ de iu raso, sed ĝi adresiĝas al ĉiuj kaj apartenas al ĉiuj. La Eklezio ne havas, en Ĉinio, politikajn aŭ ekonomiajn celojn, ĝi ne postulas privilegiojn, sed nur ĝi petas, ke ĝi povu libere esprimi la kredon en Kristo Filo de Dio kaj Savanto de l’ mondo, tiel kontribuante plifirmigi la homan fratecon kaj la dignon de ĉiu homo. Pro tio, ĝi invitas siajn membrojn esti bonaj kristanoj kaj ekzemplodonaj civitanoj, sindediĉe al la komuna bono kaj al la servo favore al la aliaj.

Espriminte profundan admiron pro la atestoj de heroeca fido, kiuj venas el Ĉinio, Johano Paŭlo la dua sin turnis tiel al ĉiuj ĉinoj: «En ĉi tiu tempo de graco kaj de ŝanĝiĝo, mi diras: Malfermu viajn korojn kaj viajn mensojn al Dio, kiu, en sia Dia Providenco, gvidas ĉiujn eventojn kaj celas siajn planojn en ĉio, kio okazas. El la homaj suferoj, kaj eĉ el la malfortecoj kaj el la eraroj, la Sinjoro preparas novan ekfloron. Estas mia sincera kaj profunda espero, ke baldaŭ ni povos kune unuiĝi por laŭdi la Sinjoron kaj diri: Jen kiom estas bone kaj dolĉe por la gefratoj vivi kune».

 

Kard. Casaroli en Hong-Kongo

 

En la kadro de la vojaĝo de l’ Papo, la Ŝtata Sekretario Kard. Casaroli vizitis, en Hong-Kongo, la 73-jaran apostolan administranton de Kantono, mons. Tang, kiu estis liberigita pasintjare de la ĉinaj aŭtoritatuloj, post 22-jara kaptiteco.

Intervjuite pri la ĉina situacio (*), Kard. Casaroli klarigis, ke en Ĉinio ekzistas nur unu katolika Eklezio, ĉar la «patriota eklezio» estas nur asocio de katolikoj, kvankam en ĝi partoprenas ankaŭ Episkopoj kaj sacerdotoj. Li aldonis, ke la sacerdotiĝoj okazintaj nekonforme al la kanona juro estas nevalidaj; sed tio, kio estas nevalida, je difinitaj kondiĉoj povas iĝi valida. La Kardinalo esprimis la esperon, ke mons. Tang (kiu estas la sola Episkopo konsekrita de la Eklezio de Romo) povos iri al Romo, por plenumi, samtempe, sian deziron kaj tiun de la Papo, kiu sopiregas renkonti lin por manifčsti al li sian amemon kaj aŭskulti de li ĉion, kion li povas rekte diri pri Ĉinio.

 

(*) V. EK 1/1981, p. 5.

 

Tra Guamo

 

La flugo de Filipinoj al Japanio okazis tra Guamo, insulo en la Pacifika Oceano. Estas rimarkinde, ke ĝuste de Guamo forveturis, en aŭgusto 1945, la aviadiloj kiuj lanĉis atombombojn sur Hiroŝimon kaj Nagasakon. La fakto, ke la Papo laŭiris la saman vojon por atingi Japanion, estas pli ol simpla koincido: ĝi estis intence planita, kvazaŭ bondeziro de paco por la estonteco de la homaro.

 

En Japanio

 

Al Japanio la Papo alvenis ne kiel Ŝtatestro, sed kiel religia Ĉefo. Li malsupreniris de la aviadilo, en Tokio, sen ceremonioj, sen naciaj himnoj; sen salutoj kaj flagoj, sen paroladoj. Iu alveno tute modesta, tamen perfekte kongrua kun la celo de la papa vojaĝo: viziti la episkopajn fratojn, la sacerdotojn kaj la fidelulojn.

 

Plurfoje, en siaj paroladoj en Japanio, la Papo emfazis, ke oni devas igi pli kredebla kaj konvinka la evangelian mesaĝon, per kompleta viv-atesto. Ĉi tiu vero estas aparte evidenta en Japanio, kie nur iu impresa viv-atesto kapablos forigi la barojn al la disvastiĝo de la kristana kredo. La japana popolo, ja, ĝenerale havas sinkretisman kaj relativisman sintenon fronte al religiaj temoj; tio signifas, ke ĝi senprobleme kunmetas elementojn de diversaj religioj, fronte al kiuj ĝi ne prenas netan starpunkton: sufiĉas pensi, ke ĉe la lasta popol-nombrado, el totala loĝantaro de 115 milionoj, 80 milionoj da japanoj sin deklaris ŝintoistoj, aliaj 80 milionoj budaistoj, iom pli ol unu miliono kristanoj laŭ diversaj konfesioj, kaj ĉirkaŭ 4 milionoj «kristanoj» kvankam ne baptitaj; ĉi tiu stranga statistiko eblas ĝuste ĉar multaj japanoj sin sentas, samtempe kaj senprobleme, anoj de pluraj religioj.

 

En la stadiono de Nagasako Johano Paŭlo la dua celebris Meson, kiu daŭris du horojn kaj duonon. Se oni aldonas, ke abunde neĝis, ke blovadis frosta vento, ke la temperaturo estis -6° C, ke pli ol 300 personoj svenis dum la ceremonio, oni komprenas kial la Papo diris, ĉe la fino de la aranĝo, al la pli ol 100.000 partoprenantoj: «Vi estis kuraĝaj! Temis pri celebrado inda je Nagasako. Ni aldonis niajn malgrandajn suferojn al tiuj grandaj eltenitaj de la Martiroj de Nagasako, semo de la kredo de la Eklezio en Japanio».

 

Antaŭ la monumento al la Martiroj, la Papo diris: «Mortis kristanoj en Nagasako, sed la Eklezio ne mortis. La kristana mesaĝo estis transdonita de la gepatroj al la gefiloj, kaj iun tagon ĝi revenis al la lumo... Hodiaŭ mi venas al ĉi tiu loko, kiel pilgrimanto, por danki Dion pro la vivo kaj pro la morto de tiuj Martiroj... Mi dankas Dion pro la vivo de ĉiuj, kie ajn ili estas, kiuj suferas pro sia kredo en Dio, pro sia lojaleco al Dio Savanto, pro sia fideleco al la Eklezio. Ĉiu epoko - pasinta, nuntempa kaj estonta – naskas, por la plibonigo de ĉiuj, brilajn ekzemplojn de la potenco de Jesuo Kristo... Hodiaŭ mi venas al ĉi tiu loko por atesti la superecon de la amo en la mondo. Ĉi tie, homoj el plej diversaj kondiĉoj pruvis, ke la amo estas pli forta ol la morto».

 

En Nagasako la Papo viziris la Centron por Maria Agado fondita de Patro Maksimiliano Kolbe, la «Kavaliro de la Senmakula» (*).

Johano Paŭlo la dua emfazis, en tiu okazo, ke lia samlandano atestis, en niaj tagoj, pri tiu amo al la proksimulo, kiun Kristo indikis «distinga signo» de kristanoj. «Ĉu ne estis - li diris - la sama konvinkiĝo, la sama sindevigo por Kristo kaj por la Evangelio, kiuj irigis lin al Japanio, kaj, pli poste, al la koncentrejo? En lia vivo estis neniu ŝanĝo de celo, sed nur la esprimo de la sama amo en diversaj cirkonstancoj».

 

(*) V. EK 10/1980, p. 163. Cetere, ĉe la libroservo de IKUE estas aĉetebla la libro de J. Dobraczyński «La Dia Avarulo», kiu priskribas la vivon de P. Kolbe.

 

«Milito estas faro de la homo. Milito estas detruo de la homa vivo. Milito estas morto». Per ĉi tiuj tri solenaj admonoj komenciĝas la alvoko por la paco, kiun Johano Paŭlo la dua lanĉis de Hiroŝimo al la tuta mondo. Antaŭ la monumento al la viktimoj de ěa unua atombombo (*), la Papo substrekis, ke la memoro de la pasinteco devas esti sindevigo por la estonteco. Atoma milito alportis terurajn damaĝojn al niaj ideoj, al niaj kondutoj kaj al nia civilizo; kaj tiajn damaĝojn ĝi povus denove alporti. Sed la homo, samkiel ĝi kapablas starigi militon, ankaŭ povas sukcese konstrui la pacon. Memori pri Hiroŝimo signifas sindevigi por la paco, renovigi nian fidon en la homa kapablo agi bone, en la homa libero elekti juste, en la homa volo transformi katastrofon en novan komencon.

La Papo ankaŭ memorigis, kun bedaŭro, ke de tiu terura 6-a de aŭgusto 1945 la atomaj armiloj, plurloke tra la mondo, anstataŭ malkreski, senbride disvastiĝis. Tio signifas, ke en ĉiu momento, en ĉiu loko, ekzistas la terura ebleco, ke iu povas startigi la mekanismon de detruo. «Ni solene decidu - diris Johano Paŭlo la dua - ke milito neniam plu estu tolerata kaj rigardata kiel rimedo por solvi malakordojn... Kaj Vi, Sinjoro, aŭskultu mian voĉon, ĉar ĝi estas la voĉo de la viktimoj de ĉiuj militoj… la voĉon de ĉiuj infanoj, kiuj suferas kaj suferos kiam la popoloj konfidas sin al la armiloj... Aŭskultu mian voĉon, kiam mi petas, ke Vi enmetu en la korojn de la homoj la saĝecon de la paco... Auskultu mian voĉon, ĉar mi parolas nome de la amasoj, kiuj ne volas militon... donu al ni la kapablon kaj la forton respondi per la amo al la malamo... kaj donu al la mondo, Dio, Vian pacon».

 

En Alasko

 

La Papo travivis dufoje unu saman tagon, la 26-an de februam. Ne temis, tamen, pri miraklo, sed pri simpla sekvo de la fakto, ke li trairis la «hor-limon», veturante de Japanio orienten (tio, inter parentezoj, montras kiom relativaj estas difinitaj konceptoj, kiujn ŭropanoj taksas absolutaj: Japanio, fakte, troviĝas en «Malproksima Oriento» se oni rigardas ĝin de Eŭropo, sed japanoj povus, same prave, diri ke Eŭropo troviĝas en «Malproksima Oriento»...).

 

Johano Paŭlo la dua jam kutimigis nin al plej diversaj eventoj, kiuj, ĝis antaŭ nur tri jaroj, ŝajnis tute neeblaj: plej laste, okaze de halto en Alasko dum la reven-vojaĝo al Romo, li atingis la lokon por la celebrado de Meso per sledo tirata de hundoj.

Laŭ diversaj fontoj redaktis Antonio De Salvo

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

La enkonduko de regulaj elsendoj en Esperanto ĉe Vatikana Radio (ekde 2.1.1977) estas atingaĵo, pri kiu prave fieras la esperantistaro. Kiam (28.10.1980) mi anstataŭis la meritplenan pioniran redaktoron, patron Giacinto Jacobitti, estis al mi tre plaĉa surprizo konstati la simpation de la aŭskultantoj rilate niajn programojn. Imagu, ke en 1980 atingis nian redakcion 3776 leteroj, kio signifas la kvaran lokon inter la programoj de RV, post tiuj en la lingvoj pola, japana kaj slovena (kiuj estas ĉiutagaj, dum tiu en Esperanto okazas dufoje en ĉiu semajno!). Alia afero impresas: la korespondaĵoj alvenis el 44 landoj, inkluzive de iuj foraj, ekz. Sovetunio, Popola Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Meksikio, Kolombio, Brazilo...

La raportoj pri aŭskulto estas por ni tre gravaj, ĉar ili atestas la efektivan aŭskultadon kaj helpas al plibonigo de la aŭskulteblo. La rimarkoj pri la enhavo estas tre valoraj, ĉar ili influas la redaktadon de la estontaj programoj. Krom la «fidelaj», tre valoras ankaŭ la «unuafojaj» korespondantoj.

Konklude: por atingi plilongigon kaj plioftigon de niaj Esperanto-programoj, plej konvinkaj argumentoj estos la nombro, la kvalito kaj la varieco de la korespondaĵoj. Siaflanke, redaktoro kaj kunlaborantoj faros ĉion eblan por ne seniluziigi la esperojn.

Sac. Battista Cadei

 

Surprizis min legi (EK 9/1980, p. 133) vian respondon al P. Vincenzo Corrias, ke vi supozas, ke la Esperanto-Klubo de Kaburbo estas la plej suda Esperanto-Klubo en la mondo. Laŭ mia mapo la latitudo de Kaburbo estas 35,55 S. Ĉiu Esperanto-Klubo en Nov-Zelando estas pli suda ol tiu, krom la Klubo ĉe Whangarei (35,43 S). La plej suda estas ĉe Dunedin (45,50 S). Nur la plej sudaj regionoj de Sudameriko estas pli sudaj, sed mi ne scias, ĉu Esperanto-Kluboj ekzistas tie.

Jim Allan, Nov-Zelando

 

Mi estas leganto de EK. Pri la Esperanto-movado mi skribas en la loka gazeto. Mi ŝatus ĉerpi informojn kaj artikolojn el EK, sed mi timas iĝi respondeca pri krimo. Ĉu vi rajtigas min ĉerpi el via revuo?

G. B., Italio

Mi ne nur rajtigas, sed eĉ dankas, ke vi intencas utiligi la enhavon de EK por pli vasta diskonigo. Estus tre oportune se ĉiuj legantoj de EK, kiuj povas tion fari, sekvus vian ekzemplon. Antonio De Salvo

 

En EK 10/1980 kaptis mian intereson la artikolo de P. Bourdon «La Senmakula kaj la Esperanto-movado». Laŭ mi, estas tre valora ideo preĝi esperantlingve, kaj mi tuj decidis tiamaniere fari. Kaj ni jam tri personoj tion faras, kaj ĉiutage preĝas unu dekon de sankta rozario por la papaj preĝintencoj.

Tre interese reagis en EK 11-12/1980 s-ro J.M. Pi el Hispanio. Certe multaj IKUE-anoj preĝas nacilingve je la papa preĝintenco; ĉu ne estus bonega afero, se ĉiuj IKUE-anoj preĝus kune esperantlingve? Laŭ mi, tio estus bona esprimo de la unueco de la katolika esperantistaro.

M. Š., Ĉeĥoslovakio

 

Mi tralegas EK de la unua ĝis la lasta paĝo. La artikoloj estas skribitaj per klara, facila stilo. Legante, mi vere ĝuas spiritan nutraĵon.

Zdenka Hag, Jugoslavio

 

Pasintjare mi estis en Sankta Lando. Kiel Esperantisto mi serĉis tie ankaŭ Esperantajn vivsignojn. En la jerusalema Baziliko de Nacioj kun kortuŝo mi legis la preĝon «Patro Nia» skribitan, interalie, ankaŭ en la internacia ligvo. Nur en Nazareto mi travivis elreviĝon. En la Baziliko de la Anonco mi longe serĉis la bildon de la «Patrino de la Espero», sed, bedaŭrinde, senrezulte. Mi timas, ke la bildo estis forigita, des pli ke sur la muro unu loko estas malplena.

Sac. Johano Kos, Pollando

 

Mi skribis al la Ĉefepiskopo de Wellington, Thomas Williams, por omaĝi nome de lKUE. Li respondis kun la peto, ke mi transdonu lian saluton.

Mi ridetis kiam mi legis tion, kion d-ro Hamvai skribis en EK, ke mi estas juna. Eble mi estas juna kompare kun li, sed mi havas 53 jarojn!

G. D. Raynor, Landa Reprezentanto de IKUE en Nov-Zelando

 

al la indekso


 

ROMERO: EPISKOPO, KIU IĜIS POPOLO

 

La unua datreveno de la morto de mons. Oscar Romero, murdita 24.3.80 en la ĉefurbo de Salvadoro dum li celebris la Meson, reproponas al la konscienco de la civilizita mondo la tragedion de la popolo de Salvadoro, kiu batalas por sia sendependeco. La Papo difinis la tragikan morton de mons. Romero «plejsupra atesto» kaj «simbolo de la suferado de iu popolo». Hodiaŭ estas multaj tiuj, kiuj parolas pri homaj rajtoj, ankaŭ tiuj, kiuj subpremas ilin. Mons. Romero, kontraŭe, konceptis sian oficon kiel sindevigon je la servo de la homo. Kaj en la socia maljusteco kaj en la minacata vivo de la malriĉuloj li vidis la neadon de Dio, tiun plej radikalan; dum en la vivo de la malriĉuloj, en iliaj streboj por eliri el la mizero, li vidis elstarantan gloron de Dio.

Antaŭ kelkaj tagoj estis eldonita en Italio libro de Abramo Levi, titolita «Romero: Episkopo, kiu iĝis popolo». En ĝi troviĝas aparte trafa interpreto de la «fenomeno Romero». La koincido inter liaj vortoj kaj lia surtera destino estas absoluta: per la komparado de liaj homilioj kaj de liaj gestoj, la aŭtoro pruvas, ke mons. Romero atingis iun veron en sia koro: «Al nenio utilas - kutimis diri la Episkopo - la vortoj, kiuj vibras kaj sonoras, se ili ne enkarniĝas en la vivon». Kaj ankaŭ: «Anstataŭ paroli pri amo al la vero, ni parolu, prefere, pri emo al la vero en la amo».

Tiu «vero» estis, por mons. Romero, iu aŭtentika socio de gefratoj, elaĉetitaj el la mizero kaj el la maljusteco; lia senhelpa popolo, por kiu li luktis ĝis la martiriĝo.

Timante, ke la kredo povas iĝi sociologia rimedo de ribelo, li ofte ripetadis: «La Eklezio ne estas kontraŭ la registaro; la registaro estas kontraŭ la popolo, kaj la Eklezio estas kun la popolo». Kaj plie: «La mondo de la malriĉuloj instruas al ni, ke la liberiĝo alvenas ne simple kiam la malriĉuloj iĝas ricevantoj de la avantaĝoj transdonataj de la registaroj aŭ de la Eklezio mem, sed kiam ili estas protagonistoj de la lukto por sia liberiĝo, tiel senmaskigante la falsajn paternalismojn, ankaŭ ekleziajn».

Al la minacoj, kiujn li ricevadis de kelka tempo, li respondis el la altaro: «Kiel paŝtisto estas mia devo doni la vivon por tiuj, kiujn mi amas, kaj tiuj estas ĉiuj salvadoranoj, do ankaŭ tiuj, kiuj murdos min». Fakte, la elekto farita de mons. Romero seneskape kondukis lin al la martiriĝo: li amis la veron pli ol la vivon. La veron en la amo: «Se oni mortigos min - li diris - mi reviviĝos en la popolo de Salvadoro».

Toth kaj Luigi Carandina (Radio Roma-Esperanto)

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

Dum vizito al la roma paroko «S. Karlo ai Catinari», 8.2.1981, Papo Johano Paŭlo la dua renkontis delegacion de la hebrea komunaĵo de Romo, kiu vivas plejparte en la proksimeco de tiu paroko.

La Papo memorigis, interalie, la hebreojn de Krakovo, ilian murdon dum la milito, kaj la amikecon, kiun li havas delonge al hebrea samaĝulo.

Responde, la roma ĉefrabeno, Elio Toaff, diris, ke la romaj hebreoj rigardas kun ĝojo kaj plezuro al la nova rilato, kiun oni intencas starigi inter Eklezio kaj hebreismo, kvankam «ili ne forgesas la doloran pasintecon de la humiliga enfermado en la gettoj, en atmosfero de suferplena marĝenigo».

Inter la elementoj, kiuj kunigas hebreojn kaj katolikojn, Toaff memorigis «la lukton por la rajto je la vivo ekde la unua manifestiĝo, rekonante al Dio la rajton kaj la povon ĝin doni aŭ forpreni; la lukton por emfazi la valorojn de familio, ĝian firmecon kaj bonmorecon; la lukton kontraŭ la plago de narkotaĵoj, kiuj mortigas la malfortajn kaj la malriĉajn».

 

En intervjuo al la izraela televido, mons. Jean Marie Lustiger, nova ĉefepiskopo de Parizo (Francio) kaj laŭdevene hebrea, deklaris, ke per sia aliĝo al kristanismo li ne malakceptis sian hebreismon, sed, kontraŭe, li kompletigis gin.

Mons. Lustiger apartenas al familio de polaj hebreoj; li konvertiĝis al katolikismo en plenkreska aĝo.

 

La greka registaro donos jaran subvencion de 30 milionoj da drakmoj por konstrui stratojn, kiuj kunligos la 20 monaĥejojn de Monto Athos, kaj por starigi fajro-preventan sistemon.

La decido estis alprenita ĉar, en la lastaj jaroj, multaj brulegoj damaĝis freskojn kaj manuskriptojn laŭ nekalkulebla valoro, en kelkaj monaĥejoj kaj kapeloj.

Kiel konate, Monto Athos estas malgranda, memstara monaĥa Respubliko, sub la greka protekto kaj la religia jurisdikcio de la ekumena Patriarkejo de Konstantinopolo. La Monto, alta ĉirkaŭ 2.000 metrojn, situas sur la orienta pinto de la kalkida duoninsulo. Ĝi estas nun loĝata de ĉirkaŭ 1.300 monaĥoj (v. EK 6-7/1978, p. 108).

 

 

al la indekso