Enhavo de Espero Katolika numero 10/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: malgraŭ nefacilaj cirkonstancoj, granda homamaso preĝas surstrate en Nowa Huta/ Krakovo. El la beleco de ĉi tiu bildo (cetere, sufiĉe normala en Pollando) oni povas nur lerni...

 

 

 

 

 


 

LETERO AL MONS. POGGI

 

La prezidanto de IKUE sendis, 8.8.1980, ĉi tiun leteron (en itala lingvo) al Mons. Luigi Poggi, Apostola Nuncio kun specialaj taskoj:

 

Tre Respektinda Ekscelenco,

permesu, ke mi deigu Vin, dum momento, el la problemoj koneksaj kun Viaj specialaj taskoj, por gratuli Vin kaj por ion precizigi koncerne iun respondon, kiun Vi donis pri Esperanto.

Vizitante la Ĉefepiskopan Altlernejon de Eger (Hungario), en pasinta aprilo, Via Ekscelenco predikis en itala lingvo al la alumnoj, kaj respondis al iliaj demandoj faritaj en latino. Estas memkompreneble ke, eĉ se iu konas la lingvojn de diplomatio, neniam li povas interparoli kun ĉiuj popoloj: mankas la lingvo-ponto, «komuna kaj taŭga». Sed bonvolu permesi, ke mi atentigu Vin pri la respondo, kiun Vi donis al la demando «Kion Vi opinias pri Esperanto, kaj kiaj eblecoj, Viaopinie, montriĝas por la Internacia Lingvo en la Katolika Eklezio». Via respondo, tre diplomata laŭ la opinio de la demandinto, estis: «Bedaŭrinde, via movado ne havas multe da mono por ke la lingvo propagandiĝu en la tuta mondo kaj en la Eklezio; oni bezonus riĉan subtenanton, kiu donu monon por eldoni literaturaĵojn».

Kiel internacia prezidanto de la Katolikaj Esperantistoj, mi havas la honoron kaj la devon gratuli Vian Ekscelencon. Se la lingvo Esperanto estas inda je propagando, tio signifas, ke ĝi estas taksata valora. Kiel Sacerdoto, tamen, kaj kiel esperantisto, mi emus precizigi kelkajn aferojn.

Jes, mono estas bona servisto ankaŭ de Esperanto, sed eĉ pli servas al ĝi la konvinkiĝo, ke Esperanto estas utila kaj progresiga ilo por la homaro; ke ĝi partoprenas en la spirito de Pentekosto (mirakla interkompreniĝo de la tiamaj naciaj lingvoj, Agoj 2,8) kaj de la fundamentaj Homaj Rajtoj (egala digno por la lingvoj kaj la kulturoj de la popoloj) pli ol en la spirito de Babelo (disiĝo kaj superregado); ke gi estas taksata, kia ĝi estas, atingo de la lingvoscienco, vera kaj paca ilo de dialogo... Ĉi tiun konvinkiĝon la mondo, kaj - por rilati al la specifa demando - la eklezia mondo, devas havi. La Sankta Patro atestis pri tio, kiam li akceptis la Altan Patronecon de la 37-a lnternacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj (Ĉenstoĥovo 1977), Episkopoi kaj Kardinaloj aprobas la esperantistan agadon de Sacerdotoj kaj laikoj... Estus necese, tamen, ke ankaŭ la ekleziaj instancoj (Seminarioj, Universitatoj, internaciaj Religiaj Institutoj, katolikaj kluboj kaj asocioj je plurnacia nivelo, ktp) marfermu sin al la problemo. Ni opinias, humile, ke la Eklezio devas esti, ankaŭ en ĉi tiu kampo, profeta signo por la mondo.

Mi ĝojas, Ekscelenco, ekscii, ke Vi estas amiko kaj simpatianto (ĉu mi troigis?) de la esperantistoj, kiuj, ĝuste pro tio, tute ne kontraŭas la naciajn lingvojn aŭ... la grekan kaj la latinan (pli ol necesajn, aparte por la klerikaro!). Sed ili opinias, ke nek la unuaj nek la aliaj taŭgas por la internacia interparolo, ankaŭ ĉar tiuj lingvoj diskriminacias la pli popolajn kaj neklerajn klasojn.

Ekscelenco, sciante, ke Vi estas malfermita al la dialogo - kaj kiel povus esti alie ĉe diplomato? - mi kuraĝas peti de Vi interparolon kun la ĝenerala sekretario de la Asocio kaj kun la skribanto, ankaŭ por informi Vin pri niaj rilatoj kun niaj fratoj de Orienta Eŭropo. Ni promesas ne forŝteli de vi multe da tempo! Dankon.

Fidoplene je Via patra respondo, bonvolu akcepti, ankaŭ en la nomo de la ĝenerala sekretario d-ro Antonio De Salvo kaj de ĉiuj estraranoj de IKUE, la filan omaĝon kaj la plej sincerajn salutojn

Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE

 al la indekso

 


 

NE NUR DIPLOMATA, SED SAĜA RESPONDO

 

Malgaje mi legis en la n-ro 4/1980 de EK la liston de la «Libroservo». Jen tio, el kio konsistas la nuntempa katolika Esperanta literaturo. Aŭ ĉi tiuj estas aĉeteblaj ĉe IKUE kaj la aliaj: kie? Ĉu ne estas verkoj tradukindaj aŭ mankas la tradukistoj?

Nu, la respondo baldaŭ alvenis en la 5-a n-ro (p. 81) fare de Mons. Poggi en Hungario. Jen: «Bedaŭrinde via movado ne havas multe de mono por ke la lingvo propagandiĝu en la mondo kaj en la Eklezio: oni bezonus riĉan subtenanton, kiu donu monon por eldoni literaturaĵojn». Vera programo por ni, katolikaj esperantistoj. Jen, kiel vidas nin kompetenta eklezia neesperantisto. Ĉefepiskopo.

Vatikano jam faris la unuan paŝon, per la esperantlingvaj radiodisaŭdigoj, sur la vojo de la rekono de la lingvo. Pluraj Papoj favore deklaris pri ĝi. Do, iu devas fari la duan, la trian,... paŝojn. Tiujn la esperantistoj ne povos fari solaj, pro la manko de mono. Ili bezonas la helpon de tio, kion ili volas servi per Esperanto, de la Eklezio. Kaj ĉi tiu paŝo povus esti: «eldoni literaturaĵojn». Sen katolika literaturo ni estas mutaj. Per esperantlingvaj katolikaj literaturaj eldonaĵoj eblas doni legaĵojn al tiuj landoj, kie nacia katolika literaturo ne ekzistas aŭ nur malmultas. Ĉu ne pravis Mons. Poggi? Estas eraro, ke tiujn librojn nur la katolikoj legus! Kiom da belaj romanoj, rakontoj, noveloj legiĝas nur en unu lando, precipe se temas pri lingvo de malgranda nacio! Esperanto helpus.

Miaopinie, ne temas nur pri mono, sed antaŭ ĉio: pri volo, ĉar kie estas volo, tie estas ankaŭ mono.

Provo? Jen. En Ĉinio la kompetentuloj komprenis la esencon, la utilon de Esperanto, volis kaj «volas Esperanton» (ĉiutagaj disaŭdigoj, libroeldonado, prestiĝa revuo), do la volo kunportis la monon. Apenaŭ kredeble, ke tiel grandega ŝtato kiel Ĉinio disipus monon por senutila celo. Intence mi menciis Ĉinion. Ĝi havas unu miliardon da loĝantoj :kaj Katolikujo ĉ. okcent milionojn.

Eble ni ne argumentu, per tio, kion «faras ni», sed per tio, kion faras la aliaj, kaj per iliaj rezultatoj ili pruvu nian veron.

Stefano Ĉapody, Hungario

 

al la indekso

 


 

LUMO POR KAMERUNIO

 

De tempo al tempo oni demandas de mi, kiel statas la afero de la projekto «Lumo por Kamerunio», laŭvice la kvara iniciatita de la tutmonda esperantistaro por helpi la blindulojn.

Nu, la tri antaŭaj projektoj (en Kenjo kaj Malavio) estis tre konkretaj kaj limigitaj: oni povas tute facile taksi la kostojn de automobilkliniko, de instrumentoj, ktp. La kvara projekto («Lumo por Kamerunio»), kontraŭe, estas grandskala, komplika, pene realigebla, unuvorte aŭdace ambicia.

Ankoraŭ ne estas parolo pri plano konkreta kaj akceptita. Oni povus ripari kaj adapti kelkajn hospitalajn ĉambrojn, ĝis la sumo kolektita de la esperantistoj; sed tio havus efikon nur mallongtempan. Aŭ oni povus celi reorganizon de la oftalmologia sekcio de iu hospitalo; aŭ oni povus instali kaj plene efektivigi farejon de okulvitroj.

Evidentiĝis, ke perfekta kaj rapida solvo ne estas simpla, ankaŭ ĉar la kameruna registaro kaj la Konsilio de Eklezioj Baptista kaj Evangelia en Kamerunio devas kaj volas kundecidi. Nuntempe, komisiono preparas taŭgan planon; dume, oni klopodu kolekti la necesajn financajn rimedojn, kiuj, certe, estos bezonataj en tre pli grandaj kvantoj ol komence budĝetite.

Feliĉe mi povas konstati, ke la oferemo de esperantistoj kaj neesperantistoj estas granda, precipe fare de gefratoj en t.n. nepagipovaj landoj. Ĝis 31.12.1979, la finrezulto estis 48.352 guldenoj, kiu sumo leviĝis, 9.6.1980, je 66.518 guldenoj: geamikoj en Orienta Eŭropo kontribuis cirkau 35%, per pupoj, ludiloj, diskoj, poŝtmarkoj, ktp, kiujn mi vendis (interalie, ĉe la Tutlanda «Informejo por Invalidoj» en Utrecht).

Jacques Tuinder,

Henegouwenlaan 35} NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando

 

al la indekso

 


 

PACO PER LA FORTO DE LA VERO

 

Devizo de la Tutmonda Porpaca Tago 1980,

sed daŭre valida!

 

La vero forto estas,

por paco ĝi atestas,

al paco servas ĝi!

Kontraŭe scias ni,

ke ofte trompo kaj eldir’ malvera

por paco iĝis vundo grav-danĝera,

ke sekvis al mensoga mis-informo

batalo sanga kaj morala dormo.

Kaj vidu veran scenon de milito:

eĉ se pri «justa celo» estas cito,

ĉe l’ fino krueleco jen kaj krimo

sen heroeca nimbo kaj sen limo!

Pri «malamiko» bildon ne alprenu!

Vi mem esploru, serioze penu!

Sed en labor-fervoro por la paco

provoko daŭra estas kaj minaco

la senskrupula, senindulga faro

de produktantoj de armilegaro;

profitoj kreskas el militteruro

kaj el timiga la armad-konkuro.

Ni ankaŭ tiun fakton devas vidi,

volante pacan taskon ne perfidi!

Sed fine gvidu nin, kristanoj,

la ekkono, konsidero,

ke amo al la malamiko estas religia vero!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

           

 

al la indekso

 


 

LA EKLEZIO TRA LA MONDO

 

Proksimume unu triono el la katolikoj de la tuta mondo vivas en Eŭropo. Temas pri 266 milionoj da homoj, por kies animzorgado deĵoras pli ol 241.000 sacerdotoj (pli ol duono el la tuta katolika pastraro). En Eŭropo, krome, agadas 537.000 monaĥinoj (en la tuta mondo ili estas 956.000), kaj preskaŭ 43.000 nesacerdotaj religiuloj (duono el la tutmonda kvanto). La eŭropaj katolikoj trovigas, do, en privilegiaj kondiĉoj rilate animzorgadon. Tamen, se oni analizas la realon, oni vidas, ke la rezultoj ne proporcias al la animzorgaj streboj. Fakte, katolikoj estas apenaŭ 40% el la eŭropa loantaro; sed, eĉ pli pripensinde, tiuj, kiuj efektive aktivas, estas negranda procentaĵo, eĉ en landoj kun malnova katolika tradicio.

Lige kun tiu situacio, pluraj eŭropaj Episkoparaj Konferencoj klopodas antaŭenigi paŝtistajn planojn, kiuj celas novtipan evangelizadon, certe pli malfaeilan ol tiun tradician: fakte, oni ne devas konvinki pri la Evangelio iujn nekristanojn, sed tiujn homojn, kiuj jam konas ĝin sed ne ĝin sekvas. Eŭropo daŭre prezentas profundajn disiĝojn, kiuj ofte naskiĝis ĝuste en ĉi tiu kontinento: temas pri malakordoj inter kristanoj, radikalaj ideologiaj kontraŭecoj, politěkaj kaj militaj blokoj. En tia situacio, la plej urĝa bezono por la Eklezio en Eŭropo estas la eltrovo de novaj evangelizaj metodoj. Kiel deklaris, en 1978, Kard. Etchegaray (Francio), «la evangelizado en Eŭropo daŭre disvolviĝas sub la signo de simpligita kristanismo, en kiu la evangeliaj valorok, nekunordigitaj, ofte rolas nur kiel liverantok de energioj aŭ de motivoj por homaj sindevigoj, sen rilato kun la kerna realo, kun Kristo Sinjoro».

 

Azio, kun 2 miliardoj kaj 350 milionoj da loĝantoj, havas apenaŭ 60 milionojn da katolikoj (2,6%), plejparte en Filipinoj kaj Vjetnamo. La animzorgado, kaj la evangelizado de la ceteraj 97,4%, estas konfiditaj al apenaŭ 22.000 sacerdotoj, al kiuj aldoniĝas iom pli pl 5.000 nesacerdotaj religiuloj kaj 72.000 monaĥinoj.

La plej urĝaj problemoj estas la manko de sufiĉe da apostolaj agadoj, kaj la neceso enigi la Eklezion en la azian kulturon, por forigi la fremdan aspekton devenantan el la koloniisma epoko.

Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, la malgranda kristana ŝafaro, dissemita tra tuta Azio, havas ion por instrui al la Elclezioj, junaj kaj plenkreskaj, de la aliaj kontinentoj: preĝmetodon zorge flegatan, kiu kuntrenas la tutan personon; profundan enmemiĝon; tradiciojn de asketismo kaj rezignemo; popolajn esprimojn de kredo kaj de religiemo flanke de tiuj kiuj, en la ĉiutaga vivo, vere turnas al Dio sian koron kaj sian menson.

En Azio ekzistas multaj religioj tre difinitaj (ŝintoismo, taoismo, konfuceanismo, budaismo, hinduismo, islamismo), al kies anoj ne estas facile anonei la Evangelion. Pro tio, la adaptiĝo de la kristana vivo al la moroj kaj tradicioj de la diversaj popoloj, en la kampoj de apostola agado, de liturgio, de instruado, estas ne nur neceso, sed ankaŭ avantaĝo. Estas grave pruvi, ke la valoroj kaj la karakterizoj de iu civilizo povas trovi en la kristanismo sian plej altan esprimon; sed, por tio, oni bezonas tempon kaj paciencon, ĉar oni devas atendi, ke la valoroj de kristanismo profunde enpenetru la azian animon, kaj estu asimilitaj kaj libere travivataj, laŭ pure azia stilo.

 

Afriko estas kontinento en daŭra ekonomia, politika kaj demografia ekspansio. Oni antaŭvidas, ke en la jaro 2.000 la afrika loĝantaro kreskos de la nunaj 425 milionoj al 850 milionoj.

Ankaŭ la katolika Eklezio en Afriko iĝas ĉiutage pli grava. La 50 milionoj da katolikoj kreskas je la ritmo de 2 milionoj en ĉiu jaro. Komence de ĉi tiu jarcento, la afrikaj katolikoj estis apenau 1 % el la tutmonda totalo; en la jaro 2.000, ili estos 18%.

La «afrikaniĝo» de la katolika hierarkio estas konsola realo. El la nunaj 360 Episkopoj de tiu kominento, 270 (75%) estas afrikanoj. Se oni konsideras, ke la efektiva evangelizado de Afriko komenciĝis nur antaŭ unu jarcento, oni vidas, ke temas pri Eklezio juna kaj kreiva.

El la religia vidpunkto, Afriko povas esti dividita en kvar zonojn: la Nordo (Egiptio, Libio, Tunizio, Maroko kaj Alĝerěo), regata de islamismo; la zono ĉe la 10-a paralelo, loĝata de islamigitaj popoloj, kun grandaj enklavoj paganaj kaj kristanaj; la zono de la 10-a paralelo ĝis Zimbabvo (la iama Rodezio) kaj Sudafriko, tradicie pagana, kun multnombraj kaj viglaj kristanaj komunaĵoj; kaj Zimbabvo kaj Sudafriko, kun la konataj rasai problemoj.

Apud la konsola plinombriĝo de la baptitoj, ne mankas problemoj: naciigo de la lernejoj (kiuj, iam, estis taŭgaj kanaloj de evangelizado); enurbiĝo de la kamparanoj; nesufiĉo de apostolaj agantoj (apenaŭ 16.000 sacerdotoj, el kiuj 2/3 el eksterlando, 5.000 religiuloj kaj 31.000 monaĥinoj).

Estas konataj, krome, la politikaj kaj sociaj cirkonstancoj en pluraj landoj, kiuj naskis, ofte, la kuraĝan reagon de la Episkopoj.

Inter la ceteraj problemoj, menciindas tiu de la kristana geedziĝo kaj de la familio. En multaj lokoj, 80% el la katolikaj paroj ne akceptas la religian geedziĝon, kiu estas taksata tro liga.

Alia problemo estas la neceso, ke la katolika Eklezio eniru la unuopajn afrikajn kulturojn. Tio ne signifas, tamen, ke oni forigu la fremdajn misiistojn, kun la preteksto, ke tiel la lokaj Eklezioj povus akiri propran identecon: al tiu naiva argumentado, ĝuste afrikanoj respondas (kiel la tanzania Prezidento, Julius Nyerere): «Ankoraŭ dum multa tempo ni bezonos sacerdotojn pretajn forlasi sian landon por helpi nin».

 

Se ani konsideras nur statistikojn, ne estas dubo, ke en Kanado kaj Usono la katolika Eklezio trovigas en bonaj kondiĉoj, kompare kun aliaj kontinentoj. Fakte, 57 milionoj da katolikoj (47 en Usono kaj 10 en Kanado) ĝuas la animzorgadon de preskaŭ 68.000 sacerdotoj (proporcie, 1 sacerdoto por malpli ol 1.000 katolikoj, dum, ekzemple, en Suda Ameriko tiu proporcio estas tre pli alta, 1 sacerdoto por 6.000 katolikoj). Ekzistas, krome, pli ol 2.000 daŭraj diakonoj (pli ol duono el la tutmonda kvanto), pli ol 13.000 nesacerdotaj religiuloj, kaj pli ol 171.000 monaĥinoj. Krome, la Eklezio disponas pri vasta reto de lernejoj (pli ol 11.500, kun 3.700.000 lernantoj).

En tiu mondoparto, malgraŭ la alta grado de industriiĝo kaj konsumismo, daŭre plimultiĝas tiuj, kiuj sentas la allogon de la spiritaj valoroj: ĉi tiu fenomeno estas atestata ankaŭ de la disvastiĝo de novaj religiaj sektoj kaj de movadoj inspiriĝantaj al la religioj de Malproksima Oriento. Pro tio, nun oni devas eltrovi la ĝustan vojon por respondi al ĉi tiu kreskanta religia bezono.

En Norda Ameriko, tamen, ne mankas malfacilaĵoj. Lastatempe, oni havis multajn eksiĝojn el la sacerdota kaj el la religiula stato; la nombro de la seminarianoj konsiderinde malkreskis kompare kun la nivelo de antaŭ 10 jaroj; la katolika moralo povas esti travivata nur pene en medio, en kiu la kurantaj valoroj estas tiuj de individua sukceso, de prestiĝo, de materia posedo, anstataŭ tiuj de solidareco, de enmemiĝo kaj de saĝa nealkroĉiteco al la aĵoj. La detruo de la familio estas unu el la plej zorgigaj rezultoj, kiuj fontas el ĉi tiu neemo al rezigno kaj al sindonemo.

 

Latin-ameriko estas la sola katolika kontinento en la mondo. Sed tie prezentiĝas preskaŭ paradoksa bezono: evangelizi katolikojn. Fakte, tro ofye la katolika kredo estas nur tradicia afero, sen persona konvinkiĝo.

En tiu kontinento, per si mem riĉa de naturaj aĵoj, de kulturaj.tradicioj, de kristanaj am-esprimoj, tamen ekzistas grandaj amasoj da homoj, kiuj vivas en tre pezaj kondiĉoj, pro netolereblaj sociaj maljustecoj.

La kristana mesaĝo, kompreneble, devas memorigi precipe la transcendajn valorojn, la eternecon, la gracon, sed ĝi ankaŭ ne povas, kaj ne devas, ignori la sociajn bezonojn de ĉi tiu mondo. La latin-amerikaj Episkopoj estas akuzataj, ofte, ke ili okupiĝas pri sociaj aferoj plimulte ol pri evangelizado kaj preĝo. La idealo estas, ke oni klopodu havi totalan agadon, en kiu la transcendaj valoroj estu prizorgataj kune kun tiuj surteraj.

«Eklezio aŭtentike malriĉa kaj misia, liberigita el ĉiu homa provo kaj kuraĝe engaĝita en la liberigo de la tuta homo kaj de ĉiu homo»: ĉi tiu idealo estis proponita, al la latin-amerikaj katolikoj, de la episkopara Konferenco en Medellín (1968).

Dum la Konferenco de Puebla (1979), la celoj de la latin-amerika Eklezio estis tiel difinitaj: sindevigo por la totala liberigo de la homo; evangelizado speciale direktota al la grandaj amasoj de malriĉuloj kaj marĝenigitoj; granda atento al la popola religiemo, esprimo de la maniero, en kiu la kristanismo estas travivata de iu popolo; aparta prizorgado de la evangelizado de la junularo, kiu konsistigas pli ol 50% el la latin-amerika loĝantaro.

La latin-amerika Eklezio, kiu sin prezentas kiel fervora laborejo, ne estas sen problemoj. Unu el la ĉefaj estas la malsufiĉo de apostolaj agantoj: por 290 milionoj da katolikoj, ekzistas apenaŭ 46.000 sacerdotoj (el kiuj, 24.000 apartenantaj al religiaj ordenoj), 8.600 nesacerdotaj religiuloj, 122.000 monaĥinoj kaj 40.000 seminarianoj (el kiuj, unu triono estas studentoj pri filozofio kaj teologio). Alia problemo estas la obstakloj, starigataj de politikaj-sociaj situacioj kaj de la privilegiitaj klasoj, al la ekleziaj iniciatoj por homa plibonigo. Ankaŭ menciindas, inter la problemoj, la ekzisto de kristanaj grupoj, kiuj - pli malpli konscie - interpretas la religion en politika klefo, por sociaj projektoj de konservemo aŭ, pli ofte, de revolucio.

 

«Koro de la katolika Eklezio, Romo ne intencas altrudi unuformecon, sed ĝi volas esti la konverĝopunkto de multformaj esprimoj de la sama kredo»: tion eldiris Papo Paŭlo la sesa 26.11.1970, forironte al Azio kaj Oceanio.

Tiu eldiro estas aparte prava en Oceanio, kie la plej avangardaj atingoj de la okcidenta industria mondo kunvivas kun la pratempaj moroj kaj ritoj de la indiĝenoj.

En ĉi tiu «novega kontinento», pli ol 21 milionoj da homoj vivas sur areo de 8 milionoj kaj duono da kvadrataj kilometroj. Katolikoj ne atingas 5 milionojn kaj duonon (ĉirkau 25% el la loĝantaro): el ili, preskaŭ 5 milionoj vivas en Aŭstralio, Papulando-Novgvineo kaj Novzelando; la aliaj estas dissemitaj sur la sennombraj insularoj de Pacifiko. La sacerdotoj estas iom pli ol 5.400, la nesacerdotaj religiuloj 3.000, la monaĥinoj 16.300.

En Aŭstralio kaj Novzelando, la ĉefaj baroj kontraŭ la apostola agado estas la indiferentismo kaj la materialismo; sed ankaŭ videblas, ĉe la junularo, la delzro de vivo pli simpla kaj malfermita al la spiritaj valoroj. Lige kun tio, la katolika Eklezio provas novajn metodojn, ekzemple pli vastan uzon de la amaskomunikiloj.

En la aliaj partoj de ĉi tiu kontinento, la ĉefa problemo estas la vasteco de la teritorio, konsistanta el insuloj enorme distancaj unu de la alia. Aldone al la manko de sufiĉe da misiistoj, tio kaŭzas, ke la pli izolitaj katolikaj komunaĵoj ricevas la viziton de sacerdoto nur je kelkjara intervalo.

 

al la indekso

 


 

LA SENMAKULA KAJ LA ESPERANTO-MOVADO

 

Nia ĉiela Protektanto, beata Patro Maksimiliano Kolbe, skribis en 1937 al esperantistaj alumnoj de Niepokalanów: «Via partopreno en la Esperanto-Movado plaĉas al la Senmakula».

En niaj malfacilaj klopodoj por disvastigi Esperanton, samtempe kiel la Bonan Novaĵon de Evangelio, kial ne peti la dian helpon per la Dipatrino, kiu ŝatas nian Movadon?

Ŝi mem revelaciis kiel preĝi al ŝi: per la Meditado de la 15 Misteroj de la vivo de Jesuo Kristo kaj de lia Dipatrino, kiuj konsistigas la Rozarion. Ĉu ni, esperantistaj kristanoj (kaj la simpatiantoj al nia Movado) ne povus mediti kaj reciti, ĉiun tagon, almenaŭ unu Dekon de Rozario, por la atingo de nia vasta kaj altega celo?

Unuiĝinte, ĉiun tagon, en la sama kristana Intenco (la l-an kaj la 16-an de la monato: la Anonco al Maria; la 2-an kaj la 17-an: la Vizitacio; la 3-an kaj la 18-an: la Kristnasko; ktp.) ni fariĝos pli intime kaj spirite Samideanoj tra la tuta Mondo, kaj novmaniere spertos la Komunecon de la Sanktuloj.

Al tiu Intenco, ni povas tutkatolike aldoni la monatajn preĝintencojn de la Papo. Tre fidele «Espero Katolika» ilin prezentas al ni, ĉiun monaton. Ni povas dediĉi nian unuan Rozarion (ekde la l-a gis la 15-a de la monato) al la papa ĝenerala preĝintenco, kaj nian duan Rozarion (ekde la 16-a ĝis la 30-a) al la misia. Tiel, la mencio de la papaj preĝintencoj en EK ne estos nura okazo de interesa legado; sed de efika preĝado.

Louis Bourdon, Francio

 

al la indekso

 


 

LA MIRAKLO DE SANKTA JANUARO

 

Ankaŭ ĉi-jare, la 19-an de septembro ripetiĝis en Napolo (suda Italio) la tiel dirita «miraklo de Sankta Januaro».

Januaro (itale, Gennaro), naskiĝinte proksimume en la jaro 250 kaj mortinte en 305, estis Episkopo de Benevento, martirigita (per senkapigo) je la epoko de la imperiestro Diokleciano, apud la sulfurejo de Pozzuoli (iom okcidente de Napolo).

Post diversaj eventoj, en 1647 la kranio de la sanktulo kaj du ampoloj kun lia sango estis lokitaj, en du apartaj niĉoj, en la katedralo de Napolo, de kiu Sankta Januaro estas patrono (antaŭ kelkaj jaroj, la kulto de la sanktulo estis, de la Sankta Seĝo, mallevita al pure loka nivelo; sed, ĝuste en la ĉi-jara datreveno de la morto, oni «promociis» Sanktan Januaron je patrono de la tuta Regiono Kampanio, kies ĉefurbo estas Napolo).

La stranga afero, kiu de jarcentoj mobilizas la sciencistojn (kaj pri kiu, verdire, la Eklezio neniam alprenis oficialan starpunkton, kvankam ekleziaj eminentuloj kutime partoprenas en la koneksaj ceremonioj), estas la nekontestebla fakto, ke la sango entenata en la du ampoloj likviĝas en difinitaj datoj: la 19-an de septembro (en la datreveno de la martirigo); la sabaton, kiu antaŭas la unuan dimanĉon de majo (en la datreveno de la transporto de la korpo de la sanktulo al la napolaj katakomboj); kaj la 16-an de decembro (en la datreveno de la erupcio de la napola vulkano Vezuvo, en 1631). Samtempe kun la likviĝo de la sango (kiu okazas antaŭ granda homamaso), subite ruĝiĝas iu ŝtono en Pozzuoli, kie, laŭ la tradicio, purigis siajn manojn la virino, kiu kolektis la sangon de la sanktulo.

La kulto de Sankta Januaro naskis riĉan folkloron en Napolo, ankaŭ ĉar la popolo faras prognozojn pri la estonteco en rilato kun la tempo bezonata de la sango por likviĝi, kiu varias de unu jaro al alia (des pli malbone se, kiel kelkfoje okazas, la sango tute ne likviĝas: kaj estas strange, ke kiam tiu likviĝo ne okazas, tre ofte la urbo estas efektive trafata de iu malagrablaĵo aŭ eĉ katastrofo).

Kiel mi diris, la «miraklo» de Sankta Januaro estas ankoraŭ neklarigita, malgraŭ multaj studoj. Oni faris kelkajn supozojn, sed ili daŭre atendas nekontesteblan pruvadon: oni parolis pri fenomeno kaŭzita de la varmo de la bruligataj kandeloj kaj de la ĉeestanta homamaso; aŭ de la pliiĝo de humideco, kiam oni eligas la ampolojn el la niĉo; aŭ de la pliiĝo de lumigado; aŭ de altira agado de la kranio (ĉar la sango, ĝenerale, likviĝas kiam oni alproksimigas la ampolojn al la kranio); aŭ de la psika forto de la ekscitiĝinta homamaso. Ĉi tiuj sciencaj hipotezoj, tamen, ne sukcesas klarigi kial, ĉe likviĝo, abnorme kreskas la volumeno kaj la pezo de la sango, kaj kial ruĝiĝas la ŝtono en Pozzuoli; krome, neniu el la diritaj hipotezoj klarigas, kial la likviĝo ne okazas en difinita tempo.

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

KONSTANTA ELMONTRADO EN NOVJORKO

 

Universala Esperanto-Asocio (UEA) malfermis, en oficeja domo vidalvide al la Domo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, oficejon por prizorgi la rilatojn inter UEA kaj UN. En la oficejo oni starigis, antaŭ nelonge, bretaron por elmontro de eldonaĵoj, tiel ke vizitantoj al la oficejo ricevu ian impreson pri Esperanto kaj la diverseco de materialo havebla en la internacia lingvo. Trans la strato, en la Domo de UN mem, lo Esperanto-Grupo ĉe UN havos propran montrolokon, kie estos ekspoziciataj libroj kaj gazetoj Esperantaj.

IKUE regule kontribuos al tiuj elmontradoj per sendo de EK (adreso: 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, Usono).

 

al la indekso

 


 

LATINO KAJ ESPERANTO

 

Dum ĝenerala aŭdienco, 19.4.1980, estis donacitaj al la Papo kelkaj esperanto-publikaĵoj, kaj ankaŭ estis transdonita letero, en kiu oni substrekis, interalie, ke «IKUE ne intencas batali kontraŭ latino, oficiala lingvo de la Eklezio» (EK 5/1980, p. 69).

Nu... do ekzistas ankaŭ tia riproĉo kaj timo rilate Esperanton... Ĉu tio havas iun fundamenton? Ĉu Esperanto povas kaj bezonas konkuri kun latino? Kiucele? Ni provu ekzameni la problemon.

Senbezone estas akcenti la eminentan rolon de latina lingvo en la vivo de la Eklezio. Ĉi tiu rolo estis duobla.

Kiel sciate, la Eklezio de Kristo komencis ekzisti kaj agi en la sfero de greka kaj latina kulturoj. En Oriento, la Eklezio alprenis formon grekan; en Okcidento, latinan. En tiun lingvon oni tradukis la S. Biblion (Vulgato), en tiu lingvo oni celebris la tutan liturgion, el tiu :lingvo la teologoj ĉerpis esprimojn kaj nociojn, precizigante fundamentajn dogmojn de la Revelacio. Tiamaniere la okcidenta Eklezio stabiligis kaj sekurigis la heredaĵon de la Dia Vero, alprenante la nomon: Eklezio Latina.

Tiel estis dum longaj jarcentoj, ankaŭ tiam, kiam la latina lingvo fariĝis mortinta.

La mesaĝo de Kristo, enkadrigita en latinan formon, estis sekura kaj komprenebla. Tamen, la vivo iras antaŭen. Aperis kaj disvolviĝis multaj naciaj lingvoj, en la daŭro de la tempo latino komencis perdi la rolon de lingvo universale komprenata, kaj rezulte de tio, ekestis la neceso esprimi la kristanan doktrinon en diversaj nacilingvoj. Oni komencis fari tion en Fakultatoj pri Teologio, en Porpastraj Seminarioj, en teologiaj libroj kaj revuoj, kaj ankaŭ en la liturgio. La kompletigon faris la dua Vatikana Koncilio. Hodiaŭ ni povas jam konstati, ke latina lingvo malaperis preskaŭ tute el la vivo de la Rom-Katolika Eklezio.

Ne estas mia tasko pritaksi, ĉu tio okazis bone aŭ ne. Tamen, mi konscias unu aferon: malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj kaj reformoj, ni ĉiam devas reveni al latino; al la S. Skribo en ĉi tiu lingvo, al la verkoj de la Sanktaj Patroj kaj Doktoroj de la Eklezio, al la oficialaj doktrinaj kaj liturgiaj tekstoj skribitaj latine. Ĉar, sendepende de tio, kiom da naciaj liturgioj ankoraŭ aperos, ĉiuj ili devas konscii, ke ilia ĉefa fonto estas la latina liturgio. Sendepende de tio, en kiuj lingvoj disvolviĝos la teologio, oni devas ĉiam reveni al latinaj fontoj kaj radikoj. Batali kontraŭ latino en tiu kampo estus stultaĵo kaj afero malbona. Latinon oni devas respekti kaj kultivi.

Latino, malgraŭ cio, restas oficiala lingvo de la Eklezio, faktoro de ties identeco. Ĉiuj naciaj tekstoj, teologiaj esprimoj, difinoj, nocioj devas baziĝi sur latina teksto. Ankaŭ tiuj esperantaj. Ni memoru pri tio. Respektoplene ni esperantigu ĉiujn latinajn, oficialajn tekstojn, ĉu temas pri S. Biblio, ĉu  pri teologio, aŭ, fine, pri liturgiaj libroj.

Latino daŭre havas por la Eklezio pli gravan signifon ol iu ajn alia lingvo.

Sed latino ludis en la Eklezio ankaŭ alian rolon, nome tiun de lingvo internacia, ĝenerale uzata kaj komprenata. Kaj klerikaro kaj laikoj (almenaŭ la pli superaj klasoj) kapablis en tiu lingvo facile interkompreniĝi dum diversaj internaciaj renkontoj. Lastatempe ĉio ŝanĝiĝis. Hodiaŭ latino, pli kaj pli forgesata kaj nekomprenata, perdis la funkcion de lingvo universala, kaj nereturneble. Ĉar la profilo de la nuntempa eduksistemo ne garantias jam plu la ĝeneralan reviviĝon de tiu ĉi lingvo. Ĝi restos tereno de specialistoj.

Kaj ĝuste ĉi tie malfermiĝas la eblecoj de Esperanto, kiel internacia lingva komunikilo inter kristanoj de latina rito, kaj ne nur inter ili. Ĉar kaj la Eklezio kaj la tuta mondo ne havas, nuntempe, internacian lingvon, kiu ja estas tiom bezonata por ĉiuj homoj. Tian rolon perdis latino. Tian rolon ne povas ludi iu ajn lingvo nacia, ĉar tio venigus diskriminacio kontraŭ ĉiuj aliaj popoloj. Restas nur unu solvo: enkonduko de la neŭtrala, supernacia, sufiĉe facila planlingvo Esperanto, kiu, kvankam naskita en netipaj cirkonstancoj, estas la lingvo vivanta kaj - kiel montras la vivo - kapablas mondskale plenumi la rolon de komuna lingvo de la homaro. Nur en tiu senco ni povas akcepti la sloganon: «Esperanto estas latino de la 20-a jarcento ». Esperanto, funkcianta jam preskaŭ 100 jarojn, pretendas al rolo de internacia lingvo ne tiucele, por forigi latinon, sed pro tio, ke latino mem ĉesis ludi tian rolon. Kaj sen internacia lingvo la vivo estas tre malfacila. Ne nur sur religia, sed sur ĉiuj niveloj de la homa agado.

P. Johano Kos, Pollando

 

al la indekso

 


 

FILATELA EKSPOZICIO ESPERANTISTA

 

La IKUE-anoj Antonio De Salvo, Germano Gimelli kaj Delvina Gimelli, kune kun Mario Dazzini kaj Catina Dazzini, okazigis en Lucca (Centra Italio), de la 26-a ĝis la 28-a de septembro 1980, la plej grandan Filatelan Ekspozicion pri Esperanto iam ajn organizitan en Italio: entute, estis prezentitaj pli ol 700 folioj, el kiuj 400 apartenis al la kolekto de Antonio De Salvo.

La Ekspozicio estis aranĝita de la Filatela Asocio de Lucca, kunlabore kun la Itala Esperanto-Federacio. Por la okazo, la itala Poŝto uzis specialan stampon, kun kvinpinta stelo, detalo de la fasado de la preĝejo honore al S. Miĥaelo, kaj itallingva skribaĵo («Filatela Ekspozicio Esperantista»).

Prepare al la Ekspozicio, la Itala Esperanto-Federacio eldonis 32-paĝan broŝuron (en itala lingvo), kun multegaj bildoj, titolitan «Esperanto kaj filatelo». La broŝuro estis verkita de Antonio De Salvo.

Meso en Esperanto ne estis rajtigita de la loka Ĉefepiskopo, ĉar mankis unu el la kondiĉoj preskribitaj de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto (la ĉeestintoj, ja, estis ĉiuj italoj, do ne temis pri internacia aŭ plurnacia aranĝo).

 

al la indekso


 

KIEL LABORI EN NIA UNUIĜO

 

Ni estas internacia asocio, kompreneble kaj bone.

Ni do estas disigitaj tra preskaŭ la tuta mondo, kompreneble kaj bone. Ankaŭ kompreneble kaj bone, Eŭropanoj ne estas Amerikanoj, kaj Azianoj ne Afrikanoj, sen forgesi niajn fratajn Aŭstralianojn.

Daŭre kompreneble kaj bone, ĉiu el ni devenas de iu kulturo, vivas en aparta lando, traspertas propran politikan sistemon, apartenas al la katolika Eklezio partoprenante en ununura diocezo, sub gvido de la nacia episkopa konferenco, frate ligita al ĉiuj aliaj konferencoj kaj al la Papo.

Kompreneble kaj bone, ni estas samaj kaj unikaj, fratoj kaj aliaj, ni estas granda familio kun multnombraj tre diversaj membroj: tio ankaŭ kompreneblas kaj bonas. Ĉu ni devas ĉiuj labori en la sama direkto? Jes ja, se temas pri obeo al Kristo kaj kuniĝo al la Papo. Sed se temas pri niaj propraj personaj talentoj aŭ pri niaj propraj enlandaj kapabloj, tute ne! Iuj el ni povas tute libere starigi landan asocion, aliaj ne. Iuj el ni havas grandan sukceson en okazigo de spiritaj ekzercoj, aliaj kunvokas sed restas preskaŭ solaj antaŭ disaj vakuaj seĝoj. Iuj el ni spertas pri magio, sorĉado, pupteatro, aliaj spertas en amika kaj kuraĝiga vojaĝado. Iuj skribeme rilatas kun malproksimaj fratoj, aliaj en soleco preĝas, arde petante Jesuon kunigi ĉiujn korojn. Iuj estras en la asocia komitato, dum aliaj laboras silente siaurbe, siakvartale, siafamilie.

Ĉu iu laboro pli valoras ol alia? Miaopinie, absolute ne: sendi kuraĝigan leteron, religian libron, amikan preĝon, elstaran programon, preĝan promeson aŭ anonci Kristan mesaĝon, Eklezian amon, Dian pardonon, fratan viziton, monan subtenon aŭ labori por la subteno de tiuj, kiuj troviĝas en malfacilaĵoj, klopodi por renkonti ateistojn sen malesperi pri ilia komprenemo kaj sen dubi pri ilia homeco kaj frateco, peni, por ke ĉiuj kristanoj finfine formu unu solan eklezion, strebi, por ke ni ĉiuj havu la saman oficialan preĝon en la Eŭkaristio, streĉi la fortojn, por ke junuloj kaj knaboj havu sian lokon en nia asocio, ĉio ĉi kaj multaj aliaj aferoj devenas de bona koro, frata amo, Krista espero, vera karitato, ĉio ĉi estu efektiva, ĉiu el ni, ĉu unuope, ĉu laŭlande, devas respekti aliajn agadmanierojn, eĉ ne tuj kompreneblajn, eĉ ne tute akcepteblajn.

Mi havas la bonan ŝancon ĉiujare vojaĝi tra pluraj landoj, viziti aŭ renkonti multnombrajn fratojn: mi rigardas, aŭskultas, ne ĉion komprenas. Sendube mi ne plu celebrus la meson ĉimaniere, mi ne predikus tiom longe, mi alproksimiĝas alimaniere je la infanoj k.t.p. Sendube, kelkaj ne tute komprenas mian agadmanieron; tamen, ili respektas ĝin.

Kio gravas? Ĉu la longeco de la prediko? La kostumo? La aparta asocio kun drasta statuto? La spiritaj ekzercoj? La pilgrimo? La preĝtago? La instruo? La ludoj? La ŝercoj? La amikeco? La kongresoj? La esperantigo de la infanoj, de la laboristoj, de la alumnoj, de la mesoservantoj?

Kio gravas?

Sendube ĉio supra, kaj ankaŭ multai aliaj aferoj. Sed, plie, la amo al ĉiu homo, la respekto por ĉiu homo. Kio gravas: la amo al Dio, la frateco inter ni ciuj.

Kiel labori en nia unuiĝo?

Kiel? laŭ la gusto, laŭ la ebleco, laŭ la talento de ĉiu el ni, sen opinii, ke iu estas supra je ni au suba al ni: ni ĉiuj estas egalaj, neniu estas elstara. Labori? Jes ja, energie, espere, senĉese, ĉie, kie ni povas, sen dubi pri niaj fortoj kaj spertoj.

En? Tutcerte en. Ĉiufoje, kiam ni agas, ni povas agadi sentante nin ligitaj al ĉiuj aliaj membroj, kiaj kaj kie ajn ni estas.

Nia? kompreneble, ni faras ĝin ĉiu nialoke: tio kion faras alia, estas nia, kion mi faras aparte estas nia, kiel nia estas la Patro enĉiela: la revuo estas nia, la prezidanto estas nia, la membroj estas niaj, la tuta agado estas nia, ankaŭ la sufero de iu ajn membro kaj la sukceso de iu alia.

Unuiĝo? Iĝo de unuo, iĝo de komuneco, igo de frateco. Tutcerte nia asocio estos unuiĝo ĉiama, ĉar ni neniam estos sufiĉe frataj, sufiĉe kunaj. Kaj tio estas ĝojo pro tio, ke ni estas daŭre survoje al pli bela, pli bona, pli labora, pli sperta asocio por Esperanto kaj per Esperanto, por Dio kaj per Dio, por Homaro kaj per Homaro.

Feliĉaj ni estas, kaj, kial ne, ni rajtas esti ankaŭ fieraj. Kaj nia «Espero Katolika» povas esti la spegulo de ĉiuj niaj agadoj, pro kiuj ĉiu ĝojos, kaj neniam kaldrono, en kiu bolas malagrabloj kaj malefikaj diroj. Ek al la laboro. Daŭre al la laboro kiel katolikoj, kiel esperantistoj, kiel fratoj, kiel esperoplenaj Diofiloj.

Roger Degrelle, Francio

Vicprezidanto de IKUE

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

En aprilo 1980 mi forvojaĝis el Tajvano por viziti diversajn landojn de Ameriko kaj Eŭropo. Unue mi iris al Centra Ameriko, kaj en komenco de majo mi alvenis al Brazilo. Mi vizitis la novan ĉefurbon Brasilia, San-Paŭlon kaj Rion-de-Ĵaneiro; en tiuj urboj mi havis la plezuron saluti la esperantistojn kaj vidi iliajn organizojn.

Mi estis en Brazilo dum la vizito de la Sankta Patro. En Rio-de-Ĵaneiro, Johano Paŭlo la dua, interalie, celebris S.Meson por memorigi la 25-jaran datrevenon de la 36-a Internacia Eŭkaristia Kongreso. Du milionoj da homoj entuziasme kaj devote partoprenis la Diservon; je la fino, ili ĥore rekantis la Himnon de tiu 36-a Kongreso. Tio ege kortuŝis min, ĉar mi rememoris pri nia Tria Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno, en la kadro de tiu Kongreso. Ĉe-okaze, mi sciigas, ke ĉe la Brazila Esperanto-Ligo estas ankoraŭ havebla la «Memorlibro de la Tria Esperantista Eŭkaristia Mondkunveno» (ekzistas ankoraŭ pli ol 200 ekzempleroj).

La 3-an de julio mi forlasis Brazilon al Usono, de kie mi iris al Eŭropo. Mi partoprenis la 65-an Universalan Kongreson de Esperanto en Stokholmo; de tie mi iris al Francio, kaj al Romo (kie mi vizitis la Centran Oficejon de IKUE kaj estis intervjuita de la Vatikana Radio). Mi revenis hejmen fine de septembro.

P. Johano B. Kao, Tajvano

 

La Kongregacio de la Karmelanoj de Maria Senmakula, la unua religiula Kongregacio en Hindio, estis fondita en 1831, en la hinda Ŝtato Keralo, fare de la sacerdoto Kuriakose Elias Chavara, apartenanta al la katolika orienta rito «siria-malabara».

La Karmelanoj okupiĝas precipe pri la predikado de spiritaj ekzercoj, la formado de sacerdotaj en Seminarioj, la edukado de la junularo kaj la disvastigo de la Evangelio ĉe la nekristanoj. Nuntempe, la Kongregacio havas ĉirkaŭ 1.500 anojn, en Azio, Eŭropo kaj Ameriko (Norda kaj Suda).

La centra Seminario de la Kongregacio, nomita Dharmaram College, troviĝas en la sud-hindia urbo Bangalore. Temas pri Pontifika Instituto, kie ĉirkaŭ 350 gestudentoj ricevas teologian kaj religiulan formadon. La estroj de tiu Instituto ĵus permesis, ke mi komencu Esperanto-kurson ekde venonta junio.

P. Cyriak Kanichai, Hindio

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Ofte oni taksas memkomprenebla, normala, la fakton, ke la katolika Eklezio estas unueca; sed, en nia epoko, estas tute eksterordinara afero, ke pluraj centoj da milionoj de kristanoj sentas sin membroj de unu sola Eklezio, kvankam temas pri orientanoj kaj okcidentanoj, dissemitaj tra la tuta mondo, kun plej diversaj tradicioj: riĉaj kaj malriĉaj popoloj, junaj kaj maljunaj nacioj, socioj katolikaj de preskaŭ 2.000 jaroj aŭ nur freŝe evangelizitaj. Oni povas vere danki al Dio, ke tiu unueco ŝajnas normala, ke ne estas kaŭzo de miro vidi, en solena celebrado en S. Petro, homojn el ĉiuj mondopartoj. Preskaŭ oni povas diri, ke la miraklo, pri kiu parolas S. Paŭlo en la letero al la Efesanoj, efektiviĝis: oni ne plu estas fremduloj aŭ malproksimaj - oni apartenas al unu sola popolo. Ĉi tiu unueco estas trezoro, kiun la katolikoj devas dividi kun la alia parto de la kristanaro, preskaŭ samnombra kiel la katolika Eklezio.

Cetere, interesaj novaĵoj aperas ankaŭ ĉe nekatolikaj kristanoj, rilate tiun sopiron al unueco. Ekzemple, la katekismo de la Unuiĝinta Evangelia Eklezio de Germanio (1975) diras: «...ni devas demandi de ni mem, ĉu, ankaŭ post la tempo de S. Petro, daŭre validas la servo de iu, kiu reprezentu la tutan kristanaron, kaj parolu nome de ĉiuj kristanoj. Oni devas emfazi, ke ĝis nun la nekatolikaj kristanoj havis neniun konvinkan modelo pri la maniero, en kiu la unueco de la Eklezio povas videble esprimiĝi. La pozicio de la aliaj kristanaj komunaĵoj fronte al la papeco dependos de la maniero, en kiu Romo sukcesos prezenti ĉi tiun papecon, kiel servon al la unueco kaj kiel simbolon de ĉi tiu unueco... ».

Sed oni devas fari gravan aldonon al la supraj eldiroj de la evangelia katekismo. Ne nur Romo devas kapabli prezenti la papecon kiel servon al la unueco; ĉiuj katolikoj estas alvokitaj prezenti la katolikan unuecon en konvinka maniero. «Pro via kulpo oni malbone parolas pri Dio», skribis S. Paŭlo al la Romanoj. Jen invito al la katolikoj, por ke ili atestu pri tiu unueco, kiu ligas ilin: de tio dependos la remalkovro, flanke de la aliaj kristanoj, de la unueco, kiu ligas ilin al katolikoj.

 

«La parolo de Dio kaj la lingvoj de la homoj» estis la temo de la unua kunveno de la Ekumena Asocio de Afrikaj Teologoj, kiu okazis en Jaundeo (Kamerunio) de la 24-a ĝis la 28-a de septembro 1980. La Asocio, fondita en 1977, antaŭenigas la kunlaboron inter afrikaj teologoj de diversaj lingvoj kaj kristanaj konfesioj.

 

Unu el la plej vastaj kaj malriĉaj diocezoj en la mondo petas misiistojn. Temas pri la diocezo Broome (Nord-okcidenta Aŭstralio), kie, sur areo de 732 mil kvadrataj kilometroj, vivas apenau 19 mil loĝantoj, plejparte indiĝenoj, prizorgataj de nur 7 sacerdotoj, ĉiuj palotanaj misiistoj.

La ĉefa problemo, por ĉi tiuj pioniroj de evangelizado, estas la enormaj distancoj. Sekve, ĉiu religiuloj vivas izolite dum tre longa tempo, je distanco de miloj da kilometroj el la plej proksima misiejo. La reganta panoramo estas sabla dezerto, kiu komenciĝas tuj ĉe la ŝultroj de la urbo Broome, situanta ĉe la Hinda Oceano.

Al tio aldoniĝas la malfacileco de la evangeliza laboro ĉe la indiĝenoj, ankaŭ pro la neceso lerni, antaŭ ĉio, ilian lingvon, kaj iliajn tradiciojn, morojn kaj pensmanieron.

Dume, de preskaŭ 15 jaroj, Palotanoj ne povas anstataŭigi, en ĉi tiu regiono, la misiistojn, kiuj translokiĝas aŭ mortas. La Episkopo de Broome, Mons. John Jobst (ankaŭ li palotano), lanĉis alvokon al la aliaj religiulaj ordenoj kaj al la sekularaj pastroj. Li ankaŭ bonvenigus la kunlaboron de junuloj, kiuj pretus deĵori kiel laikaj misiistoj.

 

5.10.1980 Johano Paŭlo la dua vizitis Otranto-n, malgrandan urbon de sudorienta Italio, por memorigi la martirigon de 800 civitanoj, kjui, antaŭ 500 jaroj, preferis esti mortigataj de la turkoj ol fornei sian kristanan kredon. La motivo, pro kiu la Papo akceptis iri al malgranda urbo por memorigi sangan eventon (kiu, cetere, eĉ ne estas multe konata ekster tiu regiono), estis klarigita de la Papo mem dum la homilio de la Meso, kiun li celebris en la loko de la amasa murdo. La Papo diris, ke per sia vizito li intencas memorigi la martirojn pro la kredo, de hieraŭ kaj de hodiaŭ, kaj alvoki pacon por Meza Oriento kaj la superadon de ĉiuj pasintaj konfliktoj inter kristanoj kaj muzulmanoj.

El la loko de la murdo de la martiroj de Otranto, oni vidas la bordon de Greklando kaj de Albanio. Al ĉi tiu lasta lando, kiu troviĝas je apenaŭ 70 kilometroj de Otranto, Johano Paŭlo la dua adresis sian apartan penson: li parolis pri «la heroeca albana Eklezio, disbatita de iu akra kaj longa persekutado, sed pliriĉigita per la atesto de siaj martiroj». La Papo plivastigis ĉi tiujn pensojn «al ĉiuj kristanaj gefratoj, kiuj spertas similajn travivaĵojn», kaj li emfazis, ke oni devas senti sin proksimaj al ĉiuj, kiuj estas trafataj de la perforto pro sia kredo. La Papo substrekis, ke ofte oni klopodas ŝajnigi la martirojn kulpuloj pri politikaj krimoj; kaj li invitis preĝi por la persekutantoj kaj por tiuj komunaĵoj, kies fundamentaj rajtoj estas nerespektataj aŭ tute forigataj.

 

al la indekso


 

MESCELEBRO DE PASTRO RUARO

 

5.10.1980 P. Felice Ruaro celebris Meson, parte en Esperanto kaj parte en la itala, en la pilgrimloko «Madonna della Corona» (provinco Verona, nordorienta Italio). Ĉeestis ĉirkaŭ 30 esperantistoj kaj 50 neesperantistoj.

Por atingi la sanktejon, oni devas marŝi dum preskaŭ du horoj el la plej proksima vilaĝo, suprenirante laŭ malnova pilgrimvojo, kiu entenas 1520 ŝtupojn.

 

al la indekso


 

LINGVOPROBLEMOJ

EN LA PONTIFIKAJ ROMAJ UNIVERSITATOJ

 

Ĉiujare, miloj da studentoj el ĉiuj mondpartoj venas al Romo por studi, ĉe unu el la proksimume 15 Pontifikaj Universitatoj kaj Institutoj de tiu urbo, sub eminentaj profesoroj, en spirito de forta kunligo kun la Papo, kaj en etoso de internacieco, kiu estas elstara trajto de la Katolika Eklezio. Ĉi tiuj studentoj, same kiel preskaŭ ĉiuj personoj kiuj grupiĝas internacie, spertas lingvoproblemojn. Por ili, la problemoj estas des pli severaj ĉar ili, meze de tiuj problemoj, klopodas majstri la komplikajn sciencojn de filozofio, teologio, kaj iliajn koneksajn studojn.

Mi raportas el persona sperto; ĉar mi, usona seminariano, ĵus finis mian unuan studjaron ĉe la Pontifika Gregoria Universitato, kie la itala estas la oficiala lingvo por instruado (*). La problemoj, kiujn mi pridiskutos, kvankam spertitaj en nur unu Universitato, troviĝas ankaŭ, kun iom da variado, en la aliaj.

Antaŭ la sesdekaj jaroj, la lekciojn ĉe la Gregoria Universitato oni donis ne en la itala sed en la latina. Dum la jaroj pasis, tamen, la latina iĝis pli kaj pli senutila, ĉar la studentoj, ĝenerale, simple ne regis ĝin. Seminarianoj konis malpli bone la lingvon; kaj la enveno, dum la sesdekaj jaroj, de multai gereligiuloj kaj gelaikoj (personoj, kies latinkono estis malpli forta ol la jam malforta latinkono de la seminarianoj) kreis krizan situacion. Laŭ la universitata estraro, la sola praktika solvo estis ŝanĝo al nacia lingvo. Do, en 1969 oni komencis lekcii en la itala.

Preskaŭ ĉiuj konstatas, ke la ŝanĝo al la itala ne estas tute kontentiga solvo. Kvankam la itala estas la indiĝena lingvo, ĝi ne estas bone konata inter la studentoj. Ekzameno de la studentlisto de unu tipa universitata grupo (tiu de la 191 studentoj de la unua jaro de la bakalaŭra ciklo de la teologia fako) montras, ke la itala estas nur la tria plej granda patrinlingva grupo inter ili (19,4%, kontraŭ 32,5% por la angla kaj 25,7% por la germana). Inter tiuj multnombraj angla- kaj germanalingvanoj, la itala estas preskaŭ tute fremda, ĉar ĝi ne estas populara studobjekto en ties patrujaj mez- kaj altlernejoj (multe pli populara en germanparolantaj landoj estas la angla; kaj, en Usono, la hispana). Do, la plimulto el la romaj universitataj studentoj klopodas sekvi lekciojn prezentatajn en preskaŭ nekonata lingvo.

La logikaj rezultoj montriĝas en la lekci-auloj. Interlekcia konversacio tre ofte temas pri la nekomprenebleco de la profesoro ĵus aŭdita. Multaj studentoj eklernas, ke ilia dumlekcia tempo estas pli bone elspezita per librolegado aŭ leterskribado ol per sendistra aŭskultado. Kelkaj rezignas pri la senutileco de lekcia ĉeesto; ili esperas, ke memlernado estos sufiĉa por sukcesaj ekzamenoj. Unu feliĉa rezulto, almenaŭ, estas ke pluraj el la profesoroj (ili mem plejparte neitalaj, kaj konsciante bone la problemojn) strebas uzi simplan, klaregan lingvaĵon. Ili ja strebas; sed ne ĉiam ili sukcesas.

Kiel travivi situacion tiel teruran? Estas tiuj, kiuj rezignas; sed estas aliaj, kiuj kunlaboras. La usonaj studentoj kutime dividas sin en «notgrupojn», ĉiu el kiuj estas respondeca pri unu kurso. La grupanoj skribas notojn laŭ la lekcioj de tiu kurso (ĉiam kun Biblio kaj vortaro ĉemane), laŭvice redaktas anglalingvan resumon de lekcio laŭ la notoj de la tuta grupo, kaj tajpas kaj mimeografas, ĉiusemajne, aron da notoj por ĉiuj. Nia «notsistemo» funkcias bone; sed nur pro tio, ke ni usonanoj estas multnombraj kaj loĝas ĉiuj en unu domo. Malpli grandaj lingvogrupoj, preskaŭ ĉiam disvastiĝintaj tra la urbo, ne povas simile agadi. Fakte, la usonaj notoj devas resti en nia propra domo, ĉar la profesoroj, prave, ne volas ke iliaj pensoj estu misreprezentataj per ĝenerala cirkulado de sendube neperfektaj notoj. Do eĉ la britoj kaj irlandanoj ne povas gajni pro la usona laboro.

Estas nur la italoj, kiuj sekvas glate la lekciojn. Ne supozu, tamen, ke ili tute eskapas el lingvoproblemoj. Unu fojon, itala religiulino plendis al mi, ke la bibliografio por iu kurso ne enhavas sufiĉe da materialoj haveblaj en la itala; la vasta plimulto estas aŭ en la angla aŭ en la germana. Tiu malagrablaĵo estas nura reflekto de la hodiaŭa realo en la teologia kampo; ĉar la germana kaj la angla, pro diversaj kialoj, estas multe pli gravai, kaj multe pli ofte uzataj por teologiaj eldonaĵoj, ol la itala. Do ĉiuj studentoj, sen distingo, spertas iuspecan lingvoproblemon.

Super la ĥaoso pendas la daŭra demando: kion fari kiel pli kontentigan solvon? Ne estas rimedoj por samtempaj traduksistemoj, se oni vere povus konsideri tion kiel solvon. Ĉu eble oni enkonduku duan lingvon (la anglan, oni plej ofte diras) por plifaciligi la aferon por kiel eble la plej granda nombro da studentoj? Fakte, unu roma Universitato, tiu nomata laŭ S. Tomaso de Akvino (la «Angelicum»), jam faris tion; tie, oni ofertas ĉiun kurson kaj en la itala kaj en la angla. La estraro de la Gregoria Universitato, tamen, malakceptas tian «solvon». Kaj saĝe: pro du kialoj. Unue, enkonduko de dua instrulingvo plifortigus la jam ekzistantan situacion de lingva diskriminacio. Estas sufiĉe nedezirinde nun, ke ekzistas unu privilegiita lingvogrupo. Se estus da, aferoj estus des pli nejustaj kaj dolorigaj por tiuj eksteruloj, kiuj restus. Due, tia enkonduko kaŭzus apartigon de la Universitato laŭ fermitaj lingvofakoj; kaj tia apartigo kontraŭstarus unu el la plej gravaj kialoj por la veno mem al Romo, tio estas, la riĉega internacia etoso.

Estas tiuj, kiuj diras, ke ne estas aŭ ne estu lingvoproblemo, kondiĉe, ke oni nur lernu la italan (plej ofte tiu komento venas de la italoj mem). Estas ankaŭ tiuj, kiuj nostalgie sopiras por reveno al la latina. Al ili mi diras: konsentite, ke latino povus servi bone niajn proprajn praktikajn bezonojn, ni tamen devas konsideri, ĉu reveno al tiu lingvo por teologia instruado vere taŭgus meze de la tuta hodiaŭa realo. Ĉu la mondo, por kies savo Kristo komisiis al ni la disvastigadon de la Bona Novaĵo, ne interpretus nian revenon al la latina kiel eklezian (aŭ, tre eble, klerikisman) deziron por izola enmemiĝo? Ĉu ne estus pli bone, en la serĉo por internacia, sendiskriminacia esprimilo por niaj ĝojigaj, ĉiendisvastigendaj religiaj trezoroj, adopti iun lingvon, kiun jam parolas iranaj islamanaj kaj ĉinaj marksistoj? Adopto de tia lingvo vere estus kuraĝa paŝo en la plurisman mondon, en kiu ni estas ŝarĝitaj labori; vere ĝi estus plenumo de la alvokoj de la dokumento Gaudium et spes (pri la Eklezio en la hodiaŭa mondo) de la Dua Vatikana Koncilio.

Kuraĝa paŝo, jes: sed ĉu realisme antaŭvidebla? La simpla fakto estas, ke la plimulto da estroj de ekleziaj institucioj, pro antaŭjuĝo aŭ informomanko, ne konas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto. Bezonata estas multe da informlaboro flanke de ni katolikaj esperantistoj. Tia laboro komenciĝas per simpla, honesta atesto pri nia esperantista agado, kaj kiel ĝi riĉigas (intelekte kaj spirite) nian vivon. Tiuj, kiuj estas en pozicio tiel agi, devas sentime paroli kun episkopoj kaj religiaj superuloj pri la potenco de la lingvo, tiamaniere helpante kreskigi por ĝi favoran takson inter tiuj kiuj faras decidojn pri katolika intelekta vivo. Miaj vokoj por inform- kaj atestagado estas, mi scias, tro neprecizaj; ni devas kune precizigi ilin, sur la paĝoj de ĉi tiu revuo kaj per aliaj taŭgaj kanaloj (2). Kio ajn okazos, unu fakto restas certa: ju pli longe ni silentas, en la ĉeesto de ekleziaj altranguloj kaj inter katolikoj ĝenerale, des pli longe niaj internaciaj katolikaj Universitatoj (zorgejoj de teologiaj riĉaĵoj por la tutmonda popolo de Dio) pli similos Babelon ol Pentekoston.

 

Kevin Laughery, Usono/ Vatikano

 

(1) Por ekzamenoj, tamen, oni ĉiam rajtas uzi unu el la kvin tiel nomataj «grandaj lingvoj» (angla, germana, itala, franca, hispana). Fojfoje, individuaj profesoroj indikas ke aliaj lingvoj ankaŭ estas akcepteblaj.

(2) Rilate ĉi tiun temon, meritas relegon la artikoloj de Pirlot kaj Gruić aperintaj en EK 2/1979. Ni ankaŭ reiru al la voko de Müller kaj Eichkorn (EK 5/1980) por agado inter seminarianoj.

 

al la indekso