Enhavo de Espero Katolika numero 5/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: preskaŭ en monda premiero, vatikanaj poŝtmarkoj pri la vojaĝoj de l’ Papo en 1979.  

 

Filatela kuriozaĵo: la lasta poŝtmarko (tiu plej malsupra, egalvalora al 3.000 italaj liroj, nunaj 1,55 eŭroj) ne estis emisiita tia kia ĝi estis anoncita: fakte oni poste decidis eldoni ĝin uzante la saman bildon de la aliaj 6 poŝtmarkoj de la serio (noto de la TTT-ejestro).

 

 

 

 


 

ANKORAŬ PRI ESPERANTAJ DISERVOJ

 

La Prezidanto de IKUE havigis al Kard. James R. Knox, Estro de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, ĉi tiun leteron (en itala lingvo), datitan 24.4.1980:

 

Tre respektinda Eminenco,

en mia kvalito de Prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kaj rilatante al la direktivoj al ni afable donitaj per letero CD 888/79 (koncerne la rajtigon celebri la S. Meson en lingvo Esperanto okaze de kelkaj internaciaj aŭ plurnaciaj Kongresoj de la jaro 1979), mi permesas al mi turniĝi al V.E., por peti, ke la saman rajtigon oni donu ankaŭ por la esperantistaj Kongresoj kun internacia aŭ plurnacia karaktero planataj por la kuranta jaro 1980, kaj precipe por tiuj de Stokholmo (Svedio), Malto, Madrido (Hispanio), Zagrebo (Jugoslavio), Udine kaj Manfredonia (Italio).

La supra peto estas bazita sur pure paŝtistaj konsideroj, ĉar, okaze de la diritaj Kongresoj, la unika lingvo komuna al la partoprenantoj estas, ĝuste, Esperanto, tiel ke la uzo de aliaj lingvoj ne atingus, konkrete, la celon igi la fidelulojn aktive partoprenantaj en la celebrado.

Bonvolu akcepti, Eminenco, la humilan omaĝon de mi kaj de la esperantistoj de mi reprezentataj, kiuj nur petas, ke ili povu esti ĉiam pli konsciaj partoprenantoj en la liturgiaj celebradoj, kaj, samtempe, obeemaj filoj de la Eklezio.

Dev.ega Sac. Duilio Magnani

 

Responde, venis ĉi tiu letero (en itala lingvo), datita 23.5.1980:

 

Tre respektinda Sinjoro,

atingis ĉi tiun Kongregacion la letero de 24.4.1980, n. 590/80, per kiu Vi petis la rajtigon uzi, pro paŝtistaj kaŭzoj, la liturgiajn tekstojn tradukitajn en esperanton en la eŭkaristiaj celebradoj, kiuj havos lokon okaze de la esperantistaj Kongresoj laŭ internacia aŭ plurnacia karaktero, planataj por la kuranta jaro 1980.

Rilate tion, mi ĝojas komuniki al Vi, ke la Sankta Patro, akceptante la peton, konsentis «pro korfavoro» la rajtigon celebri la Sanktan Meson en esperanto, dum la diritaj Kongresoj.

La uzo da esperanto estas limigata al la Mesoj celebrataj por la solaj kongresanoj, kaj la konsento validas nur por la cirkonstancoj supre indikitaj. Eventualaj postaj petoj pri tio devos esti ekzamenataj unuope.

Akceptu la esprimon de mia respektoplena saluto, per kiu mi diras min

dev.ega en la Sinjoro

James R. Kard. Knox, Prefekto

Virgilio Noč. Sekretario

 

Surbaze de personaj kontaktoj kun funkciulo de la Kongregacio, mi konvinkiĝis, ke en la nuna tempo la maksimumo, kiun oni povas esperi de la Kongregacio mem, estas ĝuste la teksto supre publikigita. Estas vere, pri tio, ke ĝi daure enhavas gravajn limigojn (la Meso en Esperanto, laŭ ĝi, estas rajtigata nur por 1980, nur okaze de internaciaj aŭ plurnaciaj kongresoj, kaj nur por la kongresanoj); sed estas ankaŭ vere, ke la Kongregacio por la unua fojo eksplicite agnoskis, ke ekzistas iu paŝtista problemo, nome, ke la Esperantistoj ne estas simplaj hobiuloj, kiuj deziras la Meson en Esperanto pro pure kulturaj celoj. Ankaŭ estas rimarkinde, ke pasintjare estis rajtigitaj nur kvar kongresoj (Lokarno, Lucerno, Luksemburgo kaj Jesolo), dum ĉijare estas rajtigataj senescepte ĉiuj kongresoj kun internaciaplurnacia karaktero (ankaŭ ĉi tiu nuanco estas substrekinda: ja, sufiĉas la ĉeesto de unu alilandano, por ke eĉ nacia kongreso iĝu plurnacia, kaj ekvalidu la regulo, eldirita pro paŝtistaj kaŭzoj, ke oni ebligu al ĉiuj partopreni en la diservo, per la sola lingvo komuna al ĉiuj, ĝuste Esperanto).

Fine, mi volas emfazi, ke kiam, post kelkaj jaroj, oni povos kalkuli pri sistema rajtigo de la Esperantlingvaj Mesoj (formale, unuope konsentataj, sed, esence, ĝeneralece donataj), estos tre pli facile apogi sin sur la fakto de la precedento, kaj peti konstantan rajtigon sen datlimo. Tiam, oni povos vere diri, ke la uzado de Esperanto en liturgio eliris el la «eksperimenta» fazo kaj iĝis stabila.

 

Antonio De Salvo 

 

 al la indekso

 


 

APOSTOLA BENO

 

Kiel anoncite en EK 4/1980 (p. 47), P. Magnani estis akceptita en ĝenerala aŭdienco, 19.4.1980, de Papo Johano Paŭlo la dua, en la kadro de amasa pilgrimado (ĉirkaŭ 12.000 homoj) de la diocezoj Rimini, San Marino, Montefeltro (komuna Episkopo, Mons. Giovanni Locatelli: pri li, v. EK 3-4/1979, p. 60), Cesena kaj Sarsina (komuna Episkopo, Mons. Luigi Amaducci: pri li, v. EK 9/1978, p. 165). En la sama aŭdienco partoprenis ankaŭ De Salvo (verŝajne li estis la sola ĉeestanta romano en la grandega salono!).

En tiu okazo, estis donacitaj al la Papo kelkaj publikaĵoj: jarkolekto 1979, lukse bindita, de «Espero Katolika»; «Decimala Katalogo de la Planlingva Literaturo ĉe la Katolika Universitato de Lublino»; «Enkonduko al Ekumenaj Problemoj»; «La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale» (en itala lingvo). En akompana letero, oni substrekis, ke Espero Katolika raportas pri la oficiala penso de la Eklezio, kaj ke ĝi estas aparte atendata kaj aprecata en orienteuropaj landoj; ke la Katolika Universitato de Lublino, kie la Papo mem instruis, havas gravan Esperanto-Bibliotekon; ke la ekumena verko ŝuldiĝas al la Help-Episkopo de Varsovio, esperantisto; kaj ke per la eseo de P. Korytkowski, nun docento en la Katolika Universitato de Lublino, IKUE ne intencas batali kontraŭ latino, oficiala lingvo de la Eklezio.

 

Dum la aŭdienco, iumomente la Papo pasis tuj apud P. Magnani, kiu kaptis la okazon por prezenti al li numeron 3/1980 de EK, kun bildo de Johano Paŭlo la dua surkovrile. La Sankta Patro ameme ridetis kaj diris: «Ha, la Esperantistoj!...», kaj bonvole benis.

A.D.S.

 

 

 

Mons. Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio (Pollando), aktive partoprenas en E-agado. Jen li, en septembro 1976, ĉe la prezida tablo de la 50-a ltala Kongreso de Esperanto en Massa, apud Antonio De Salvo.

 

 

 

 

 

 al la indekso

 


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ Igino Giordani, Italio, ĵurnalisto, animo de la religia movado “Focolarini”, direktoro de la revuo “Cittŕ Nuova” (kiu ankaŭ aperis, dum kelka tempo, en Esperanto, kun la titolo “Nova Civito”);

+ Clément Bloi Motillon, Francio, 85-jara, sprita preleganto, verkisto kaj tradukisto;

+ D-ro Maximilian Führing, Aŭstrio, dum jardekoj membro de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, kaj dum pluraj jaroj Prezidanto de la Ŝtata Ekzamenkomisiono pri Esperanto;

+ Prof. Sac. F.M. Zimmerl, Austrio;

+ la Patrino de P. Józef  Zielonka, Pollando.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 

 al la indekso

 


 

NOVA ESTRARANO

 

Sekve de la eksiĝo de Kindler el la Estraro, kaj surbaze de la respondoj de la sekvaj kandidatoj (v. EK 4/1980, p. 49), nova Estrarano de IKUE fariĝis P. Lajos Kóbor el Hungario.

Koran bonvenon!

 

al la indekso

 


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

D-ro Johano Hamvai, ĝisnuna Landa Reprezentanto por Novzelando, havigis al IKUE leteron, en kiu, interalie, li diras:

«En septembro mi fariĝos jam 78-jara, kaj mia sano, depost lastjara grava operacio, ne estas la plej bona. Pro tio mi decidis, ke mi rezignas pri la landa reprezentanteco por IKUE, kiun mi tenis dum pli ol 25 jaroj. La tempo pasas, tion ni ĉiuj devas foje rekoni.

Mi sukcesis trovi (inter la nur kelkaj katolikaj samideanoj) unu bravan, katolikan, junan samideanon, kiun mi povas tutkore rekomendi kiel mian posteulon: s-ro G. D. Raynor el Wellington, Novzelando. Li volonte akceptas la respondecon, kaj, krom tio ke li estas juna, lia avantaĝo estas, ke li loĝas en la ĉefurbo».

IKUE tutkore dankas d-ron Hamvai pro lia senlaca agado, kaj bondeziras al li bonfarton. Samtempe, ĝi bonvenigas la novan Landan Reprezentanton.

 

al la indekso

 


 

LA VOJAĜOJ DE L' PAPO

 

Vatikanaj Poŝtoj eldonos, 24.6.1980, serion de 7 poŝtmarkoj, en totala nominala valoro de 8.500 liroj (10 usonaj dolaroj), par memorigi la vojaĝojn de Papo Johano Paŭlo la dua en 1979.

Tio donas al ni la okazon retrorigradi la jaron 1979, kiu, por 700 milionoj da katolikoj, estis vera deirpunkto, pro la doktrinaj instruoj de Johano Paŭlo la dua, faritaj precipe dum liaj spektaklaj vajagoj. En 1979 estis prezentitaj la direktivoj, sur kies bazo la Papo intencas gvidi la katolikan ŝafaron kaj, samtempe, proponi referencan punkton al ĉiuj homoj, kiuj sopiras al spirita libereco.

Kiel diris Vatikana Radio 18.5.1979, «en malfacilaj momentoj, la Sinjoro donis al sia Eklezio ĉefon junan kaj decideman; Papon, kiu kapablis disradii ĉirkaŭ sin senton de aŭtoritato, de forto, de sekureco; tiu sekureco, kiu al li venas de neskuebla fido kaj de senfina amo al la homaro. En epoko, kia tiu nuntempa, en kiu la homaj ideologioj tragike mantris sian kompletan fiaskon, ne nur katolikoj, sed la tuta homaro fine turnos la okulojn al la Papo, al ĉi tiu Papo, por havi de li tiujn certecojn, kiujn ĝi dum tro longa tempo vane serĉis».

Post tiu dato, Johano Paŭlo la dua, kiu jam estis alvokinta ĉirkaŭ sin milionojn da sandomingaj kaj meksikaj fideluloj, vojaĝis al Pollando, al Irlando, al Usono, al Unuiĝintaj Nacioj kaj al Turkio.

10.6.1979, Vatikana Radia tiel komentis la vojaĝon de Johano Paŭlo la dua al Pallando: «Ĉiuj devas esti dankaj al ĉi tiu Papo, kiu, en la mallonga tempospaco de la malmultaj tagoj je dispono, submetante sin al streĉoj samtempe penigaj kaj entuziasmigaj, el predikejo, kien liaj antaŭuloj ne sukcesis supreniri, pledis por frateco; por paco kaj kunlaboro inter ĉiuj nacioj; por la valoro kaj la netuŝebla digno de la vivo kaj de la homa laboro; por la neanstataŭigebla funkcio de familio; por la respondeco sendistinge de ĉiuj, kaj precipe de la junularo, en la neprokrastebla neceso konstrui, kiel eble plej baldaŭ, pli homecan mondon. Li laŭte diris, ke la klopodo malebligi al Kristo, al Dio, renkontiĝi kun la homo, egalas al senigo el la homo de la ĉefa el liaj neforigeblaj rajtoj. Papo Wojtyła pruvis, kune kun la polaj fideluloj, ke la kredo ne malhonoras, sed, kontraŭe, ĝi plialtigas la homan dignon, la amosentojn, la respondecojn al sia patrolando kaj al ĉiuj homoj, la sindevigon par komuna bono, kiu kapablu ampleksi ĉiujn naciojn kaj la tutan mondon».

Poste, la vojaĝo al Irlando, kun la preĝpeta alvoko al paco kaj frateco en la justeco; la neforgesebla parolado ĉe Unuiĝintaj Nacioj; la triumfa akcepto en Usono. «Papo Johano Paŭlo la dua - skribis, en tiuj tagoj, la gazetlo New York Times - pruvis aferon, kiun ni usonanoj estis forgesintaj: unu sola homo, kun fortaj moralaj konvinkiĝoj kaj noblaj aspiroj, povas frapi la koron de vasta kontinento».

En Novjorko, Papo Wojtyła skuis eĉ Harlemon, la malriĉegan negran kvartalon, kiu neniam, pli frue, omaĝis surstrate al iu ajn, des malpli al blankulo. Ĉifoje, la negroj de Harlemo milope aplaŭdis tiun, kiu fine indikis la vojon de la veraj homaj rajtoj.

La tutmonda gazetaro parolis pri «triumfo». Sed temas pri miriga triumfo, ĉar Johano Paŭlo la dua ne ĉesas kondamni la moralan anarkion kaj la mankon de spirita sinteno en la nuntempa kansumisma socio. Sen ambigueco, Papo Wojtyła kondamnis la egoismon de riĉuloj, la perfortojn de la potenculoj, la dissolviĝon de la familioj, divorcon, abortigon, la artefaritan limigon de naskoj, la ekstergeedzajn seksajn rilatojn, kaj konfirmis la devon de la pastra celibato.

La «sekreto» de tiu triumfo kuŝas, verŝajne, ĝuste en la fakto, ke de tro longa tempo la homoj atendis iun, kiu, kun la bezonata morala forto, ekzaltu la iamajn valorojn, kaj ne hezitu prediki la veron, eĉ se, tiel farante, ne eblas eviti kritikojn, kaj ne eblas plaĉi al ĉiuj.

La lasta vojaĝo de 1979 (laŭ dato, ne laŭ graveco) estis tiu al Turkio, renkontiĝejo de diversaj religioj kaj kulturoj. Tie, Papo Wojtyła ne nur akcelis la unuigan proceson kun ĉiuj kristanoj, sed li ankaŭ lanĉis alian mesaĝon, substrekante la urĝon, ke kristanoj kaj muzulmanoj agnosku kaj kreskigu la spiritajn ligojn, kiuj kunigas ilin.

La vojaĝoj de la Papo daŭris ankaŭ en ĉi tiu jaro 1980 (Afriko, Francio), dum jam estas anoncitaj vizitoj al Brazilo kaj al Lurdo/ Lourdes (Francio). En Afriko, kiel skribis la itala gazeto «Il Corriere della Sera», la bilanco de la vojaĝo ne povas ne inkluzivi la severan kritikon, kiun Papo Wojtyła faris pri la okcidentaj mitoj. Li eniĝis en la afrikan realon kun spirito pura el la okcidentaj principoj kaj antaŭjuĝoj, kaj plurfoje li instigis la afrikanojn konservi siajn bonajn tradiciojn, kiuj, ofte, harmonias kun kristanismo plimulte ol tiuj de multaj okcidentaj eklezioj, kiuj, kelkfoje, iĝis nuraj malgrandaj insuloj en maro de laikeco, kun tre akraj pintoj de kontestado. Ĉefa celo de la vojaĝo estis, diri definitivan vorton pri la rilatoj inter kristanismo kaj afrika kulturo: ĉi tiu vorto estis «jes» al la afrikaj tradicioj, kondiĉe, ke ili ne estu en kontrasto kun la roma doktrino.

En Francio, Johano Paŭlo la dua surprizis kaj entuziasmigis la amasojn, memorigante la valorojn de la franca revolucio: li ripetis la revolucian frazon libero, egaleco kaj frateco, kvankam - li substrekis - tiuj, kiuj formulis ĉi tiujn idealojn, ne referencis al la alianco kun Dio. Malgraŭ tio, tamen, ili estas kristanaj ideoj.

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

AFRIKA SAĜO

 

Temo, pri kiu oni povas multe diskuti, estas tiu de aŭtoritato. Al ĝi ni subiĝas, kiam eblas ni ribelas, se ĝi mankas ni plendas; sed ni ne kapablas vivi sen ĝi. «Neniu reĝo, urbo perdita» (nago).

Malgraŭ ŝajnoj, ne ekzistus aŭtoritato se ni ne facile iĝus subuloj: «Por ke reĝo estu reĝo, estas necese subteni lin» (fon). Ni protestas, ĉar «Diskuto kun la estro estas disputo» (kongo): sed ni akceptas tion.

Ĉu vi rimarkis, ke «Ekzistas eksterordinaraj estroj; ne ekzistas eksterordinaraj simplaj subuloj»? (nyanga). «Radikoj ne scias, kion folioj decidas» (bantu): la subuloj ne konas la profundajn pensojn de tiuj, kiuj staras alte. «La reĝo vidas ĉion» (ashanti), ankaŭ por la aliaj. Stranga rolo, tiu de la estro! «Regado estas sufero» (nyanga), «La koro de la estro estas simila al tiu de elefanto» (kongo): ĝi devas multon toleri. «La koro de la estro estas kvazaŭ rubujo, en kiun oni ĵetas la bonajn kaj malbonajn forĵetaĵojn» (kongo).

Al la estroj oni ne alproksimiĝas sen donacoj: «Nuda mano ne kaptas fajron» (peul). Oni devas adaptiĝi je la cirkonstancoj: «Kiam simio reĝas, estas saĝe danci antaŭ ĝi» (douala); kaj «Se iu estro donacas al vi ringon, ĝin kaŝu sub vian veston» (chagga), por ke la aliaj ne ekvidu, ke vi estas preferata.

Oni ne lernas aŭtoritaton: «Arbotrunko restas cent jarojn en la marĉo, sed ĝi ne iĝas krokodilo» (ewe). Kiu volas imiti la estron, iĝas ridinda: «Sardino, kiu volas iĝi baleno, faras al si malbonon» (bantu). «Nur kiam akcipitro krias, birdoj ne plu pepas» (ewe).

Kritikoj ofte estas senutilaj: «La kvakado de ranoj ne malhelpas, ke la elefanto trinku» (peul); ili povas ankaŭ esti danĝeraj: «Oni ne insultu krokodilon antaŭ ol transpasi riveron» (ewe). Estas pli saĝe memori, ke ni ĉiuj estas egalaj: «En la koto la sputoj de la estro ne distingiĝas» (niam-niam); «Suno leviĝas eĉ se koko ne krias» (rundi). Aŭtoritato estas relativa koncepto: «En mia vilaĝo oni taksas min leopardo; ekstere, sovaĝa kato» (mongo).

 

Nago, fon, kongo, nyanga, bantu, ashanti, peul, douala, chagga, ewe, niam-niam, rundi, mongo: afrikaj popoloj.

 

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

Post unujara klopodo, Prof. Josip Velebit (Jugoslavio) prelegis, 25.11.1979, en la Teologia Fakultato de Zagrebo, cele al starigo de Esperanto-kurso. La 27-an de novembro, la kurso ekfunkciis en unu el la lernejoj de la Fakultato. Partoprenis 19 kursanoj. Pro la granda okupiteco de la teologiaj studentoj, oni devis ofte ŝanĝi la lernotagojn kaj la lernohorojn. Tamen, ĉirkaŭ 15 kursanoj konstante partoprenis la lecionojn. La kurso okazis laŭ Ĉe-metodo, sed aliformita por la aparta medio de la lernantoj. En la antaŭpreparo de la kurso multe helpis Mons. Djuro Pukec, Rektoro de la Teologia Fakultato, kiu ankaŭ estas IKUE-ano.

 

Preskaŭ 150 homoj, el 16 brazilaj urboj kaj el Argentino kaj Urugvajo, partoprenis, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro, en la 3-a Junulara Brazila Esperantista Renkontiĝo. Inter la aŭtoritatuloj, kiuj ĉeestis la solenan malfermon, troviĝis du Episkopoj: José Melhado kaj J. Lambert Filho, kiuj salutis en la nomo de la regiona diocezo. Sankta Meso en Esperanto estis celebrita de P. Petro Urbaitis, en la Kapelo honore al Sankta Vincento.

 

Kuncelebrado de Esperantlingva Meso en Juiz da Fora (Brazilo), dum la 3-a Junulara Brazila Esperanto-Renkontiĝo

 

En la numeroj 304 (oktobro 1979), 306 (decembro 1979) kaj 308 (februaro 1980) de la filatela gazeto “La Philatélie française”, aperis artikoloj (daŭrigotaj) de nia IKUE-ano Jean Amouroux, pri “Esperanto kaj filatelo”, zorge dokumentitaj kaj provizitaj per multaj bildoj.

“La Philatélie française”, organo de la Francaj filatelaj Societoj, atingas 80.000 filatelistojn. Jean Amouroux, siavice, estas, plej verŝajne, unu el la plej kompetentaj kolektantoj de Esperanto-filatelaĵoj en la mondo (se ne la plej kompetenta).

 

Usonaj IKUE-anoj vigle aktivas en la neŭtrala movado. Richard Rane zorgis pri Esperanto-ekspozicio dum la Kongreso, okazinta en San Francisko de la 27-a ĝis la 30-a de novembro 1979, de la Asocio pri Modernaj Lingvoj; Charles Marr, urba instruisto en Novjorko, prizorgis Esperanto-kurson por gepatroj kaj infanoj; Ellen Lewis estis unu el la membroj de la komitato, kiu organizis Esperanto-ekspozicion por celebrado okazinta en Bostono en novembro 1979; Alherta Casey, dum la ĵus pasintaj monatoj, kaptis la atenton de novjorka radiostacio kaj de ĵurnaloj en Novjorko, Misurio kaj Kalifornio.

Komentante la aferon, en la paska numero de la “Novaĵletero” de la usona sekcio de IKUE (ACES), Kevin Laughery skribis: “Estas kuraĝige noti, ke ni ACES-anoj elstaras per vigla agado en la neŭtrala medio, precipe kiam oni konsideras nian malmultecon. Ŝajnas al mi, ke la tempo baldaŭ alvenos kiam ni kaptu okazon por elstari eksplieite kiel katolikoj. Mi persone esperas tiucele helpi la aferon, pere de du artikoloj petitaj de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA), unu pri Vatikana Radio kaj la alia pri la Papo kaj Esperanto, kiuj devos krei pli da intereso pri la Katolika Esperanto-Movado”.

 

Sabate 10.5.1980, dum dioceza kunveno de diversmediaj animzorgantoj, la Episkopo de Gdansko (Pollando), Mons. Lech Kaczmarek, publike nomis sacerdoton Stanisław Płatek dioceza animzorganto por esperantistoj, kaj disponigis, tiucele, la preĝejon de S. Andreo Bobola en Sopot.

Sopot situas inter Gdansko kaj Gdynia.

 

al la indekso

 


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

Johano Paŭlo la dua vizitis, 5.2.80, la sidejon de Vatikana Radio, kies celo - kiel diris, siatempe, Paŭlo la sesa - estas tiu «rekte kunligi la centron de katolikismo kun la diversaj landoj de la mondo, doni al la Papo la eblecon sin turni rekte al la fideluloj de la tuta tero, disvastigi lian parolon kaj lian penson, informi pri la agado de la Sankta Sidejo, eĥi la katolikan vivon en la mondo, montri la vidpunkton de la Eklezio, kaj, ĝenerale, prezenti la kristanan mesaĝon».

Johano Paŭlo la dua la konstatis kun ĝojo la progresojn de la Vatikana Radio, rilate teknikajn rimedojn kaj organizadon de la programoj. Precipe estis substrekita la graveco de la moderna kurtonda elsendilo, 500-kilovata, kun rotacianta anteno, kiu ebligas al la Vatikana Radio atingi eĉ la plej malproksimajn landojn, malgraŭ la amasiĝo de elsendantaj stacioj. La Papo ankaŭ emfazis, ke Vatikana Radio, per siaj elsendoj en 33 lingvoj, prizorgataj de homoj apartenantaj al pli ol 40 naciecoj, viroj kaj virinoj, laikoj kaj gereligiuloj (ĉi-lastaj, de 20 diversaj kongregacioj kaj ordenoj), estas bildo de la Universala Eklezio, kie neniu estas fremda.

Dum la vizito, la Papo ankaŭ mallonge interparolis kun P. Jacobitti, prizorganto de la Esperantlingva elsendo.

 

Ekde Pasko (6.4.1980) Vatikana Radio surondigas ĉiudimance, je 19.30 (ĉina horo), Meson en ĉina lingvo.

Ĝis nun, la ĉinaj fideluloj (da tiaj daŭre ekzistas, malgraŭ la historiaj travivaĵoj de la lastaj jardekoj) kutimis aŭskulti la Meson laŭ la antaŭkoncilia tradicio, nome en latina lingvo, kaj mallaŭte. Por ili, la Meso estis precipe tempo de adorado kaj de preĝo, dum kiu oni aŭskultas predikon kaj oni ricevas komunion. La novaĵo de la Meso elsendata de Vatikana Radio estas la fakto, ke tiu Meso estas nun eldirata en ĉina lingvo, komprenata de la fideluloj.

La regula dissendado de Meso en ĉina lingvo estas aparte grava pro la signifo, kiun oni volis doni al ĝi. Kiel deklaris la prizorganto de la ĉina sekcio de VR, tiu Meso «estas elstara signo de la unueco inter la kristanoj kaj la Sankta Sidejo, aparte grava por la ĉinaj kristanoj».

 

Estis prezentita al la Papo, 5.4.1980, la unua numero de la pollingva eldono de la vatikana gazeto «L’Osservatore Romano». La omaĝo estis farita de la direktoro de la publikaĵo, la pola sacerdoto Adam Boniecki.

Komence, la pollingva eldono estos nur monata, sed poste ĝi fariĝos semajna, samkiel la eldonoj en la lingvoj franca, angla, hispana, portugala kaj germana.

Kaŭze de sia monata ofteco, la pollingva eldono ne povos publikigi ĉiujn paroladojn de la Papo, kaj ĝi limiĝos al tiuj tekstoj, kiuj plimulte koncernas la Universalan Eklezion, aŭ kiuj rekte rilatas al Pollando.

La eldonkvanto dependos de la nombro de la abonantoj. La abono por Pollando kostas 11.700 lirojn aŭ 13 dolarojn (aerpoŝte, 13.500 lirojn aŭ 15 dolarojn).

La unua numero de la gazeto (duobla, por januaro kaj februaro) gastigas unuapaĝe aŭtografan mesaĝon de Johano Paŭlo la dua. «Ĝi povu - estas dirite, interalie - ankaŭ en mia patrina lingvo plenumi sian taskon, servante al la apostola agado de la Sankta Sidejo en la Eklezio kaj en la nuntempa mondo».

 

La sudana diocezo Rumbek ampleksas pli ol 95.000 kvadratajn kilometrojn (kvazaŭ duobla Svislando), kie vivas 611.000 homoj. Katolikoj estas 90.000, prizorgataj de apenaŭ 13 indiĝenaj sacerdotoj, unu religiulo kaj 4 misiistaj (kombonianaj) monaĥinoj.

Laŭ deklaro de la Episkopo, Mons. Gabriel Dwatuka Wagi, la loĝantaro rigardas favore al kristanismo, kaj ŝatus ekkoni la katolikan religion kaj ricevi la bapton. Sed la malfacilaĵoj estas grandaj, pro la malmulteco de la sacerdotoj, la grandaj distancoj, la manko de monrimedoj. Alia granda malfacilaĵo estas la fakto, ke sur la teritorio de la diocezo oni parolas 13 diversajn lingvojn.

 

La itala jezuito Matteo Ricci, apostolo de la evangelizado de Ĉinio, estis memorigita de P. Bartolomeo Sorge, direktoro de la revuo «Civiltŕ Cattolica», okaze de la 400-jara datreveno de lia ordino.

Matteo Ricci, agante nekonformisme kaj antaŭirante je pluraj jarcentoj la paŝtistan vojon de la nuntempa Eklezio, engaĝis sin en la tradukado de la kristana mesaĝo en la terminojn, en la simbolojn kaj en la konceptojn de la ĉina kulturo, superante la sintenon, tiam ĝeneralan, de okcidentismo en la evangelizado.

La noveco kaj la originaleco de la metodo de Matteo Ricci konsistis en la respekto de la ĉina kulturo kaj de ĝiaj tradicioj, kaj en la adaptado de la evangelia mesaĝo al la pensmaniero kaj ankaŭ al la lingvo de Ĉinio, tamen en plena fideleco al la netuŝeblo de la Evangelio mem. Enigi la kredon en la ĉinan kulturon estis la sinteno, nekomprenata kaj ofte kontraŭstarata, de Matteo Ricci. Li ĵetis la fundamentojn por la disvastigo de kristanismo en Ĉinio; kaj lia strebado por interŝanĝo inter du mondoj tiel malsimilaj, kiaj tiuj itala kaj ĉina, estis aparte efika, tiel ke ankoraŭ nun ĉinoj memorigas Patron Li Mateu kiel unu el la okcidentaj homoj, kiuj plejmulte kontribuis al konkreta alproksimigo de la ĉina popolo al la okcidenta pensmaniero, sen rezigno pri la iama, antikva saĝeco.

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Post Esperanto-Kongresoj en Sorocaba kaj Juiz da Fora, kie mi kunlaboris en Diservo, oni kuraĝas eldoni la trimonatan Esperanto-bultenon «Brazila Katoliko», kaj komenci «Brazilan Esperantistan Katolikan Organizon». Oni devas fari ion, car ankaŭ brazilaj katolikaj esperantistoj respondecas rilate la 66-an Universalan Kongreson de Esperanto (kiu okazos venontjare en Brasília), kaj ĉar brazilanoj ne estas sufiĉe informitaj pri la Esperanto-movado (ofte oni konfuzas inter Esperanto kaj Spiritismo). Ni bezonas helpon kaj sugestojn; bonvolu paroli pri tio en EK.

Petro Urbaitis, Brazilo

 

Speciale mi volas danki, ke en EK 3/80 vi trovis tiel multe da loko por la polaj raportoj. Tio tre ĝojigos la aktivulojn, kiuj poste des pli fervore agados; kaj la aliaj eble sekvos konkure.

Józef Zielonka, Pollando

 

Diversaj malfacilaĵoj kaj malĝojigaj eventoj en la estraro de IKUE kaj en la redaktado de EK kaŭzis, ke multaj retiriĝas el la organizo. Krome, niaj kontaktoj kun la landa reprezentanto fariĝis preskaŭ neeblaj: la abonitaj revuoj kaj menditaj libroj ne alvenas, aŭ alvenas kun grandega malfruo. Tio ege nin deprimas, se ni ne diru, ke ĝi nuligas la organizon.

Por ne perei entute, ni decidis ekagi en la kadro de la Pola Animzorgado. Estus ĝojige, se la C.O. povus, pere de EK, kontaktigi ĉiujn samideanojn en la komuna agado; dume, ni penas tion fari en la socialisma zono. Laste la Krakova Animzorgado aranĝis tri ege unuigajn kunvenojn.

Bonvolu ne konsideri tion esceptaĵo, ĉar similaj okazaĵoj havas lokon ciusemajne en diversaj urboj de Pollando. 20.4.1980 ni organizis pilgrimon al Wadowice, la naskiĝurbo de Papo Johano Paŭlo la dua. Partoprenis dekoj da esperantistoj, malgraŭ la vetero preskaŭ vintra. En la baptokapelo de la preĝejo, kie estis baptita Karol Wojtyła, troviĝas memorlibro, en kiu enskribiĝas ĉiuj pilgrimantoj en plej diversaj lingvoj, inter kiuj ne mankas Esperanto. Nia pilgrimo, jam la dua, ankaŭ lasis tie siajn postsignojn.

En apuda kapelo, ni kunvenis por remediti nian lokon kaj devon ene de la katolika Eklezio kaj de la Esperanto-movado. La solenan Meson en Esperanto celebris P. Józef  Zielonka, kiu ankaŭ predikis.

Post la diservo okazis prelego kaj diskuto, sub gvido de Prof-ino Stefania Juzwowa. En la diskuto evidentiĝis terura manko de internacia informilo kaj ligilo inter la katolikaj esperantistoj, ĉar EK alvenadas tiel malregule, ke oni ne povas tion serioze konsideri.

27.4.1980 ni aranĝis alian pilgrimon al Piekary Sląskie. Temas pri fama pilgrimloko, kien iras precipe silezianoj. Ĉijare ni vizitis la lokon unuafoje, sed ni planas fari tion ĉiujare. Tiamaniere ni volas ĉeesti en la eklezia vivo kaj atesti pri nia fideleeo. Ankaŭ tre gravas, ke multai homoj alkutimiĝu kaj eble ekamu la Esperantistan liturgion, kantadon, preĝadon kaj paroladon. En la kapelo de la Gracodona Bildo de Maria P. Zielonka celebris Sanktan Meson en la internacia lingvo, kio vekis intereson de la aliaj. Post la diservo la lokaj Esperantistoj prezentis al ni historion de la pilgrimejo, kaj P. Zielonka prezentis la tutpollandan planon de nia agado. Li speciale invitis al la pola Kongreso en Gostyń (23-27.7.1980) kaj al la Preĝtago en Ĉenstoĥovo (28.9.1980). Per la partopreno en publikaj kunvenoj ni montras nian ekziston, kaj ellaboras la agnoskon de la katolika hierarkio.

La 3-an kaj la 4-an de majo tuta Pollando festis tagojn de preĝa unuiĝo kun niaj najbaroj. En la eklezia sento ne mankis aktivado de nia Animzorgado. En ties kadro ni havis du gravegajn kontaktojn kun la orientai gefratoj. Samtempe okazis ĉirilataj kunvenoj en Krakovo kaj Vilno. Eble al multaj ne estas konate, ke en Sovetunio aktivas katolikaj samideanoj, kaj en tio niaj kontaktoj tre gravas.

La Krakova Animzorgado celas unuigi ĉiujn samideanojn en la socialismaj landoj, kiuj ne havas eblecon, emon aŭ fidon al la okcidentanoj. En tiu celo ni strebas fari laŭeble plej multe, tamen ĉio bezonas paciencon kaj tempon.

Franciszka Bardecka, Pollando

 

Mi gratulas la polajn IKUE-anojn, kiuj, sub la lerta gvido de P. Zielonka, diverskampe aktivas. Tamen, mi ne povas kaŝi mian doloron pro la fakto, ke - se mi bone komprenis - oni flegas iun specon de organizo paralela kun tiu de IKUE, por la katolikaj Esperantistoj en socialismaj landoj. Mi esperas, ke mi maltrafe interpretis kelkajn aludojn entenatajn en la supra teksto; ja, dum estas akcepteble, ke en difinitaj landoj oni havu apartan agadmanieron, lige kun la lokaj cirkonstaneoj, ne ŝajnas al mi akcepteble, kaj el la katolika kaj el la Esperantista vidpunkto, ke oni havu (fakte, se ne jure) du apartajn kaj paralelajn organizojn. Mi komprenas, ke kelkaj eventoj povis skui en diferencaj manieroj la IKUE-anojn en la unuopaj landoj; sed mi ne povas akcepti la ideon, ke fronte al unu kredo kaj al unu Paŝtisto oni havu du Esperantistajn organizojn.

Rilate la malregulan alvenon al Pollando de EK, tio estas, bedaŭrinde, vera, sed ĝi ne dependas de la C.O. en Romo, kiu regule sendadas la revuon, por plia distribuo, al la landa reprezentanto. La C.O. ne povas sendi la revuon rekte al la polaj abonantoj, ne nur ĉar la registrita sendado al unuopuloj estus terure multekosta, sed precipe ĉar la C.O., malgraŭ dekoj da leteroj, ankoraŭ ne sukcesis koni la nomojn de la polaj abonantoj por 1979 kaj 1980. Malgraŭ tio, ke ankoraŭ kotizoj por 1980 ne estis transpagitaj al Romo, tamen oni daŭrigis sendi al la pola reprezentanto pakaĵojn kun EK (en unu jaro, tio faras 130 kilogramojn!). De pasintjara aŭtuno mi oftege preĝpetis la intervenon de pluraj polaj IKUE-zorgantoj por solvi la problemon de la silento de P. Gotter; sed nur antaŭ nelonge mi ricevis la informon, ke tiu silento «ne estis pro lia kulpo», kaj ke li promesis baldaŭ ordigi ĉion.

Mi aldonas, ke pro la necerta situacio, en kiu mi troviĝas rilate polan abonantaron (kiu konsistigas preskaŭ 1/3 el la totalo), en ĉi tiu jaro 1980 ankaŭ ekestis malfruo en la aperigo de EK: dum en 1978 kaj 1979 la revuo aperis regule, komence de la koncerna monato (au eĉ jam fine de tiu antaŭa), en 1980 EK aperis fine de la koncerna monato, ĉar je ĉiu numero mi demandis de mi mem, kiom da kopioj mi presigu, kaj atendadis (vane), ĝis la laste tolerebla dato, ekscii ion pri la polaj abonantoj (pri tio, oni bonvolu relegi miajn konsiderojn en EK 10-11/1979, p. 176).

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

DIPLOMATA RESPONDO

 

La itala Ĉefepiskopo Luigi Poggi, vatikana ŝarĝito pri specialaj taskoj, vizitis Hungarion en aprilo. Interalie, la 23-an de tiu monato li vizitis la Ĉefepiskopan Altlernejon de Eger, kie mi studas.

Mons. Poggi partoprenis en la Sankta Meso, kaj predikis en itala lingvo al la alumnoj. Poste, en la aŭlo de la Seminario, li transdonis personan mesaĝon de la Papo, kaj ebligis, ke oni faru al li demandojn en latina lingvo. Mi demandis, kion li opinias pri Esperanto, kaj kiaj eblecoj, liaopinie, montriĝas por la lnternacia Lingvo en la Katolika Eklezio.

Mons. Poggi respondis konvene al diplomato: “Bedaŭrinde, via movado ne havas multe da mono por ke la lingvo propagandiĝu en la tuta mondo kaj en la Eklezio; oni bezonus riĉan subtenanton, kiu donu monon por eldoni literaturaĵojn”.

Persone, mi kredas ke ni ne bezonas tian riĉan subtenanton, se ni kredas je nia movado kaj vidas la celon: “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17, 21).

Tibor Juhasz, Hungario

 

al la indekso

 


 

HEROLDO JUBILEAS

 

En aprilo 1920, ekzakte antaŭ 60 jaroj, aperis en la vilaĝo Horrem apud Kolonjo (Germanio) la unua numero de la sendependa internacia gazeto “Esperanto Triumfonta”, kiu, kelkajn jarojn poste, alinomiĝis “Heroldo de Esperanto”.

Ĝia fondinto, 26-jara, Teo Jung, kun granda optimismo, fervoro kaj obstino gvidis ĝin kaj dum pli facilaj jaroj - kiam la gazeto, en la ‘20-aj jaroj, aperadis 10-paĝa dufoje semajne - kaj dum pli malfacilaj jaroj, kiam li, en 1936, devis forlasi sian propran landon kaj instaliĝi en Scheveningen (Nederlando).

En januaro 1962, pro emeritiĝo, Teo Jung transdonis la gazeton al Ada Fighiera-Sikorska, kiu plue redaktas ĝin. Tiu-ĉi nova periodo de la redaktado okazis unue, dum 17 jaroj, en Bruselo, kaj ekde aprilo 1979 ĝi efektiviĝas en Madrido.

La 14-an de aprilo 1980 aperis la 1664-a numero de “Heroldo de Esperanto”, kiu daŭre estas la plej ŝatata kaj la plej ofte aperanta internacia Esperanto-gazeto.

Detala historio de “Heroldo” ĝis 1962 estas priskribita en la biografia libro de Teo Jung “Ĉiu ĉiun", aperinta pasintjare ĉe la eldonejo TK/Stafeto.

 

al la indekso

 


 

AGADO ĈE SEMINARIOJ

 

Al diversaj katolikaj Esperanto-parolantoj en Mez-Eŭropo

Estimataj gesamideanoj!

 

Ni petas de vi persone helpon al grava paŝo rilate al la disvastigo de Esperanto en nia Eklezio.

Unue ni prezentu nin: la subskribantoj estas katolikaj sacerdotoj esperantistaj de la germana diocezo Freiburg, Sudgermanio.

Bernd Müller, naskiĝis 1946, sacerdotiĝis 1978. Nuntempe vikario en D-7742 St. Georgen.

Bernhard Eichkorn, naskiĝis 1934, sacerdotiĝis 1960. Nuntempe estas pastro en D-7731 Unterkirnach, samtempe regiona dekano en eklezia regiono Schwarzwald-Baar.

Ni bedaŭras, ke Esperanto ne estas tre forta en la Eklezio, kontraŭe al la internacieco de nia Eklezio kaj de nia kristana kredo. Tial ni celas disvastigi Esperanton en speciale grava grupo: inter la seminarianoj. Ni memoras, ke en nia seminaria tempo la internaciaj kontaktoj estis tre malgrandaj. Tial ni volas kunvenigi seminarianojn el diversaj landoj per Esperanto aŭ al rondoj internaciaj, kie ili rimarkas, ke Esperanto estas taŭga internacia rimedo. Precipe la porpastraj seminarianoj ŝajnas al ni grava grupo por disvastigi Esperanton kaj starigi internaciajn rilatojn. Ili ja estas la venonta gvid-tavolo de la Eklezio. Ankaŭ estas ne tro malfacile atingi la seminariojn.

Precize ni planas jenon:

1. Ni sendas, ĉirkau dufoje en la jaro, invitilojn publikigindajn al la seminarioj.

2. En ili ni invitas al aranĝoj interesaj por seminarianoj. Tiajn aranĝojn ni orgamzos.

3. Samtempe ni dissendas kelkajn informojn interesajn al seminarianoj rilate al Esperanto en Eklezio kaj mondo.

Nun necesas, ke iu loke konata persono transdonu, kaj eble traduku, niajn invitilojn kaj informojn; ni serĉas personojn, kiuj regule estu pretaj al tia helpo.

1. Ni bezonas la adreson de la porpastraj seminarioj. Bonvolu sendi al ni la adreso(j)n de la al vi konata{j) seminario(j).

2. Ĉu vi povas nomi al ni personon eble kapablan esti kontaktpersono al seminario? Devas esti iu, kiu komprenas Esperanton kaj kiu persone povas atingi tiun seminarion.

3. Ĉu eble vi konas interesiĝanton pri Esperanto en via seminario aŭ proksime de ĝi kaj vi mem povos peri (eble ankaŭ traduki) al tiu persono niajn esperant-lingvajn informojn?

4. Eble vi scias Esperantiston, kiu verŝajne havas kontaktojn al sia porpastra seminario, aŭ kiu povas starigi tiujn kontaktojn. Ni petas vin, sendu al ni tiun adreson.

Vi multe helpas nin, se vi povas respondi almenau al unu de la supraj demandoj. Ni planas longjaran agadon en tiu direkto kaj ĉiam ni estas scivolemaj al viaj konsiloj.

Ni salutas vin en nia Sinjoro Jesuo Kristo

Bernd Müller - Bernhard Eichkorn

 

Ĝis nun jenaj aranĝoj estas firme planitaj:

- Migrad-Ferioj en Serneus (Svislando), 27.7-9.8.1980; partoprenos germanlingvaj familioj. Informoj pri Esperanto en Eklezio kaj mondo. Kursoj por komencantoj. Prezreduktoj por Esperanto-parolantoj.

- Skiferioj en Villanders/ Villandro, Italio, 27.12.1980-3.1.1981; partoprenos nur Esperanto-lernantoj aŭ -parolantoj. Vespere bibliaj laborrondoj. Kursoj pri Esperanto.

- Printempaj Skiferioj en Serneus (Svislando), komence de marto 1981 unu semajnon. Precipe por studentoj interesiĝantaj pli Esperanto. Informoj pri Esperanto en Eklezio kaj mondo. Kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Prezreduktoj por Esperanto-parolantoj.

Esperanto-parolantoj ĉia-aĝaj estos ĉiam bonvenaj.

 

al la indekso

 


 

ESPERANTO-ARANĜOJ

 

La 40-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Madrido, de la 19-a ĝis la 24-a de julio 1980. La programo antaŭvidas, interalie, Esperantlingvan Meson en la Kongresejo (Escuela Superior de Minas, Str. Rios Rosas 21, Madrid 3) dimanĉon 20.7.1980 je 18 h, Esperantan Ekspozicion en la Nacia Biblioteko, Artan Vesperon, Viziton al la Astronomia Observatorio, probablan inaŭguron de strato kun esperantista nomo, plurajn ekskursojn kaj vizitojn, ktp.

Informojn donas: Madrida Esperanto-Liceo, str. Atocha 98-4°, Madrid 12, Hispanio.

 

La 51-a Itala Kongreso de Esperanto havos lokon en Manfredonia (Prov. Foggia) de la 6-a ĝis la 13-a de septembro 1980.

La programo antaŭvidas, interalie, Esperantlingvan Meson en la Preĝejo Santa Maria Maggiore de Siponto, folkloran vesperon, dancadon, premiadon de gajnintoj de literaturaj konkursoj, viziton de famkonataj lokoj (salejoj de Margherita di Savoja, Grotoj de Castellana, ktp). Kongresanoj rajtos senpage vojaĝi sur urbaj trafikiloj kaj eniri Muzeojn. Funkcios porokaza poŝtoficejo kun speciala stampo.

Informojn donas: FEI, via Villoresi 38, 1-20143 Milano, Italio.

 

Okaze de la Somera Esperanto-Universitato en Gyula (Hungario), kiu havas lokon ĉiujare, katolikaj pastroj celebras Meson en Esperanto en la ĉefa preĝejo de la urbo. Kutime partoprenas en ĝi ĉirkaŭ 50-100 personoj. Ĉijare, la Meson celebros verŝajne P. Aleksandro Szénasi el Eger.

 

al la indekso