Enhavo de Espero Katolika numero 12/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: laŭtradicie, la 8-an de decembro la romanoj (inkluzive de la Papo) metas florojn ĉe la piedojn de kolono, apud placo de Hispanio, dediĉita al la Senmakula Virgulino. La omaĝo de la fajrogardistoj estas, kompreneble, iom pli akrobata.

 

 

 

 


 

UNU JARO DA PAPECO

 

La 16-an de oktobro plenumiĝis unu jaro da papeco de Papo Wojtyła. Estas malfacile fari eĉ nur supraĵan bilancon, kaj distingi la homon disde la nova vatikana linio, kiu komenciĝis antaŭ 12 monatoj. La aero plenas de bruoj pro la  «surprizo», kaj estas skuata pro la apero de iu «fenomeno». La impeta dimensio de l’ mito superregas la signifojn de la pontifikeco.

Pri la «fenomeno» ĉiuj pridemandas sin. Kial la vojaĝoj de l’ Papo estas tiel triumfaj? Kial Wojtyła estas tiel alloga kaj entuziasmiga?

«La Papo - skribis André Fontaine - ridindigis ĉiujn antaŭajn rekordojn de populareco: reĝoj, prezidentoj, ĝeneralaj sekretarioj, kantistoj, stadionaj idoloj, holivudaj steloj, neniu kuraĝus konkurenci kun li». Kaj Patro Bruckbergeer: «La mondo ĝojegas pro la alveno de Papo solida, de koloso, kiu scias rideti kaj ordoni». Sed tiaj difinoj ne sufiĉas, samkiel ne sufiĉas la klarigo de Peccei, laŭ kiu nia epoko, ne havanta verajn eminentulojn, bezonas flegi iun personec-kulton. Kaj ankaŭ ne sufiĉas la aserto de Garaudy, pri iu homaro, kiu serĉas en la Papo sian saviĝon.

Eble, kiel skribis la itala ĵurnalo «Il Corriere della Sera», la plej vera kialo troviĝas en la rekta rilato inter la homo-Papo kaj la hom-amaso, senhalte alfrontata sur la placoj, sur la stratoj, de Romo ĝis Harlemo, de Meksěkio gis Irlando sen kaŝi ion pri sia homeco kaj pri la vivo travivita antaŭ ol iĝi Papo: la laborista sperto, la teatro, la poezio, la sporto, la alligiteco al Pollando, al sia naskiĝloko. Kaj ankaŭ gravas la elekto de vojaĝo kiel kerno de instru-agado, kiel klopodo de dialogo kun la homoj, ne kun la institucioj. Jam estas klasikaj la esprimoj «precipe» de Papo Wojtyła. Ĉe Unuiĝintaj Nacioj li diris: «Mi volas adresi saluton precipe al ĉiuj viroj kaj virinoj vivantaj sur nia Tero». Kaj poste: «Ĉiu el vi reprezentas ŝtatojn, sistemojn, strukturojn, sed precipe difinitajn homojn, kaj homojn konkretajn, kiuj travivas la nunan fazon de l’ historio». Dank’ al ĉi tiu rekta starigo de la problemoj, ne povis manki al li la tuja konsento de la  «konkretaj homoj».

Ekzistas, krome, alia grava faktoro: la senkompata sincereco, kun kiu li prezentas sian «Vatikanon»: unuflanke, kompleta fermiteco al tiuj dogmaj, teologiaj kaj moraj renovigoj, kiuj tuŝas la kredon; aliflanke, kompleta malfermiteco al la grandaj problemoj de l’ mondo (totala humaneco, batalo kontraŭ la kaŭzoj de milito, ne al la superrega konfrontiĝo de la politikaj sistemoj, jes al la malgrandaj naskiĝantaj nacioj, jes al la politiko de malfermiĝo orienten). Tiel, lia mesaĝo aspektis klara ekde la komenco, sen alternoj de helaj kaj malhelaj fadenoj.

Al la Papo «super-stelo, kiu scias plaĉi», pri kiu parolas magazinoj, aldoniĝis iu Papo, kiu ne volas «plaĉi» je ĉiuj kostoj, kiu ne miksas la «ĝeneralajn principojn», taŭgajn por gvidi la rilatojn inter la Eklezio kaj la historio, kun la absolutaj principoj, kiuj koncernas la kredon. Iu Papo, kiu ne kaŝas la «duoblan mesaĝon» de sia papeco, kaj per ĝi alfrontas ĉie la «konkretan homon»: blankulon, negron, riĉulon, malriĉulon, katolikon, nekatolikon, unuvorte homon, kun propra individueco, homa digno kaj kulturo.

Apud la bildo de iu Papo «por la amasoj», sendube ekzistas ankau iu papeco «por la amasoj»: ekzistas iu Papo, kiu, antaŭ ol fiksi definitivajn reg-liniojn, preferis «skui la bazan forton de la hom-amasoj», pli ol dialogi kun la elitoj. Tiel, jam montriĝas la bildo de iu «nova papeco», kuraĝa, fortika, engaĝita sur du frontoj per du paralelaj atakoj: en la direkto de la kredo kaj en tiu de la historio, sen kompromisoj, en senprecedenca veto pri sincereco.

Carandina, trad. Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)

  al la indekso

 


 

UNU JARON POSTE

 

Pasis 12 monatoj, sed ili ŝajnas 12 jaroj. En tiom mallonga tempo, preskaŭ 300 paroladoj, unu encikliko, la vojaĝoj al Latinameriko, al Pollando, al Irlando, al Usono; kaj, krome, la malapero de miljaraj tabuoj: oni vidis fotojn de Papo Wojtyła en mallonga pantalono, en kontraŭventa jako, en remista kostumo; oni legis pri naĝbaseno en Castelgandolfo kaj pri teniskampo en Vatikano; oni povis aĉeti kaj aŭskulti diskon kun kanzonoj kantitaj de la Papo dum la vojaĝo en Pollandon...

Kiu scias, kion dirus tiuj nesingardaj homoj de la fino de pasinta jarcento, kiuj antaŭvidis («neeraripove») la malaperon de Papeco proksimume ĉe la duono de la 20-a jarcento. Kion ili dirus, konstatante, ne nur ke en Romo ankoraŭ ekzistas iu Papo, sed ankaŭ ke tiu Papo okupas larĝan spacon en la amaskomunikiloj?

Tio, kio plej impresas, estas la fakto, ke Johano Paŭlo la dua estas «superstelo» kontraŭvole. Estas lia maniero mem esti, paroli, labori, kiu allogas la amasojn, tiel multe ke la urbestro de Romo jam plendis pro la trafika kaoso de li kaŭzata. Dum (kaj ni tion diras ne nur sen polemikaj celoj, sed kun ĉagreno) la «Islama Irana Respubliko» dronas en sangoplena teroro, la Roma Eklezio atingas la plej altan pinton, rezignante je la materia «povo» kaj zorgante nur pri tiu spirita.

Estas konata la frazo de Stalin: «Kiom da divizioj havas la Papo?». La severa diktatoro mortis tro frue por sperti nekredeblan respondon al tiu ironio: dum unu semajno, Papo Wojtyła estis la vera reganto de socialista lando, kaj la pola registaro devis trakti kun li tempojn kaj paroladojn, maltrankvile observante la animstaton de la popolo. Ĝuste rezignante je «divizioj», en la senco priparolita de Stalin, la Eklezio reiĝas kredinda, kaj retrovas ĉirkaŭ si la popolan favoron.

En la bilanco de ĉi tiu surpriza jaro ankaŭ oni devas kalkuli la konfuziĝon de tiuj, kiuj kutimas klasifi la homojn laŭ skemoj: ĉu Johano Paŭlo la dua estas dekstra aŭ maldekstra? Ĉu konservativa aŭ progresema?

Sed la rigideco de ideologioj ne aplikeblas al la Evangelio. La homo Jesuo estis forlasita al la romia kruco fare de la «dekstruloj» (la sacerdotoj kunlaborantaj kun la romiaj invadintoj, kaj la riĉuloj) kaj de la «maldekstruloj» (la zelotaj gerilanoj, seniluziiĝintaj pri iu Mesio, kiu rifuzadis klasifi la homojn en bonajn kaj malbonajn). Tiel, kiam oni vere anoncas Kriston, la politikaj skemoj ne taŭgas.

Dank’ al ĉi tiu Papo «nealiancita», malfermiĝas novaj vojoj por la kristanismo. La historiaj cirkonstancoj helpas ĉi tiun eminentulon, kiu parolas al iu mondo seniluziiĝinta pro la falo de plurjarcentaj mitoj (la senfina progreso, la elaĉetanta povo de politiko) kaj je la nepra serĉo de esperiga vorto. Ĉiukaze, temas pri momento eble ne ripetiĝonta, por anonci la Evangelion humile sed fidoplene. Sed oni devas eviti la neĝustajn perspektivojn: la aklamoj de la homamasoj sur la placoj ne estas, per si mem, sava kredo. Ni ne lasu nin allogi de tiuj «amasaj kunvenoj», kiuj havas nur spektaklan valoron. Ni eĉ preparu nin, sen surpriziĝo kaj skandaliĝo, konstati, ke lauŭgrade la amasoj iĝos malpli multnombraj. La Evangelio de Kristo estas «malmola», kiel plendas la Apostoloj mem: la amaso, kiu festoplene salutas ĉe la eniro en Jerusalemon, estas tiu sama, kiu malaperas ne multe poste, iun vendredon.

Ni ne mezuru, do, la «sukceson» de Johano Paŭlo la dua laŭ kriterioj, kiuj estas rifuzataj kaj kondamnataj de la Evangelio. Sankta Paŭlo nin admonas, ke neniu povas forpreni de la kruco ĝian aspekton de skandalo kaj frenezo, de radikala nepopulareco. Nia ĝojo esti kristanoj, en ĉi tiu unua jarreveno, ne baziĝas sur statistikoj. La kvanto de la konsentoj certe ĝojigas; sed ne en ĝi ni metas nian esperon.

El «Jesus» (itala religia revuo) 10-79, tradukis A. De Salvo

al la indekso

 


 

VIGLAJ KONTAKTOJ

 

P. Magnani tiel skribis al la Papo, en itala lingvo, 21.8.79:

 

Beatega Patro,

 

en la tago, en kiu la Eklezio honoras S. Pion la 10-an, Patronon ankaŭ de la Katolikaj Esperantistoj, mia koro de Sacerdoto kaj de Prezidanto de IKUE deziras file omaĝi al Via Sankteco, kaj renovigi la dankon de ĉiuj membroj, ankaŭ pro la ĵusa donaco ricevita tra 1a Sankta Kongregacio pri Sakramentoj: la rajtigo celebri la S.Meson tute en lingvo Esperanto en la 4 ĉefaj Kongresoj de ĉi tiu periodo (*).

Forveturonte al Jezolo, kie dimanĉon 25 k.m. komenciĝos la 50-a Itala Kongreso de Esperanto, mi ne povas ne kunmeti la amon al la Katolikaj Esperantistoj de Papo Sarto, iam Patriarko de Venecio, kun tiu de Papo Wojtyła (bonvolu permesi al mi ĉi tiun amoplenan popolan esprimon!). Tio, kion «profetece» plurfoje diris S. Pio la 10-a al Mons. Luigi Giambene, unua Esperantista Episkopo (**) («Mi vidas en Esperanto altvaloran rimedon por konservi la unuecon de la katolikoj de la tuta mondo») laŭgrade fariĝas realo pere de Lia inda Posteulo. Ni firme fidas, ke Via Sankteco oficialigos la uzadon de Esperanto en Liturgio, kaj uzos ĝin, en iu venonta okazo (ĉu Kristnaske?), inter la lingvoj por saluti ĉiujn popolojn de la tero. Temus pri mejloŝtono, por la historio de Esperanto, kaj decida paŝo kiel lingvo-ponto inter la katolikaj popoloj kaj la Komuna Patro. Polo havas la gloron, ke li kreis genie tiel fortan rimedon de interkomunikado, alia Polo havu la gloron, ke li uzis ĝin unuafoje en la Eklezio kiel «signon de l’ tempoj»: superi la lingvajn barojn.

Beatega Patro, dum mi renovigas la fidoplenan esperon esti akceptata en privata aŭdienco kun la estraro de IKUE {laŭ peto farita per letero de 30.4.79), mi havas la plezuron certigi al Vi ĉiam la preĝojn kaj la estimon de ĉiuj Katolikaj Esperantistoj, ĝojoplenaj pro Via vigla apostolado en Italio kaj eksterlande.

Preĝpetante Vian Patran kaj Apostolan Benon, mi ĝoje deklaras min de Via Sankteco

devotega Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE»

 

 

(*) V. Espero Katolika 9/79, p. 140.

(**) Vere, Mons. Giambene ne estis Episkopo (noto de la revizianto)

 

La Ŝtata Sekretariejo de Vatikano tiel respondis, 17.9.1979, en itala lingvo, al P.Magnani:

 

«Respektinda Sinjoro,

alvenis al la Sankta Patro la letero n. P. 57/79, de la 21-a de pasinta aŭgusto, per kiu Vi manifestis al Li varman dankon pro la donita rajtigo celebri la S. Meson en «esperanto» en la Internaciaj Kongresoj, kiuj okazos en ĉi tiu periodo.

Lia Sankteco esprimas aprecon pro la sentoj de respektoplena omaĝo, kiujn Vi peris al Li, kaj Li alvokas sur vian sacerdotan oficon larĝan verŝon de ĉielaj gracoj, propete al kiuj Li kore donas al Vi la preĝpetitan favorigan Apostolan Benon.

Koncerne, krome, Vian peton de privata aŭdienco, bonvolu adresi Vin al la kompetenta Oficejo, tio estas, al la Prefektejo de la Papa Domo.

Mi profitas de la okazo por konfirmi min kun sentoj de aparta estimo

de Via Sinjoreco Resp.inda

Dev.ega en la Sinjoro

Martinez anst».

 

P. Magnani tiel skribis al la Papo, 16.10.79, en itala lingvo:

 

«Beatega Patro,

al la ĥoro de preĝoj kaj de laŭdoj, kiuj, hodiaŭ pli ol en ĉiu alia tago, leviĝas en la Eklezio al Dio, kiel danko pro la feliĉa kaj eksterordinara jaro da Pontifikeco donita al Via Santeco, mi deziras aldoni ankaŭ tiujn de la Katolikaj Esperantistoj disvastiĝintaj tra la tuta mondo, kiel fermento, antaŭ ĉio, de kristana atesto, kaj kiel signo de nova erao de interkomunikiĝo inter la popoloj.

La homamasoj, kiuj, en la tri misiistaj vojaĝoj plenumitaj de Via Sankteco, ekkaptis kaj eksentis la dolĉan inviton de la Sankta Spirito al konvertiĝo kaj al perfektiĝo, esperigas al la Katolikaj Esperantistoj, ke la hodiaŭa Eklezio tiel atentoplena je la antaŭenigo de la Homo en ĝiaj rajtoj de individuo kaj de popolo, baldaŭ kapablos proponi al ili la evangelian mesaĝon per lingvaĵo pli senpera por ĉiuj.

Hodiaŭ Petro devus paroli ĉiujn milojn da ekzistantaj lingvoj por ĝoje entuziasmigi la popolojn, kiuj ilin mastras, kieI okazis en Irlando pro la simpla Krucosigno esprimita en la loka lingvo, sed tio estas neebla. Via Sankteco bone konas la lingvon, kiun la scienco kaj la genio de Via samlandano D-ro Zamenhof inventis por la bono de la Homaro, kaj kiun ankaŭ la Eklezio, konstatinte la jam unujarcentan pozitivan sperton en la uzado de ĉi tiu internacia lingvo en la kampo de la Kredo, per la agado de multaj kaj kvalifikitaj Katolikaj Esperantistoj (Episkopoj, Sacerdotoj kaj laikoj), povus alpreni por la anoncado de la Vorto de Dio je internacia skalo, kvazaŭ por nova Pentekosto.

En la fidoplena espero, ke la printempo de la Eklezio transformiĝos en abundajn fruktojn de liberiĝo el ĉiu sklaveco por la homo, inkluzive de tiu de la lingva baro, la Katolikaj Esperantistoj bondeziras al Via Sankteco ĉian bonon, spiritan kaj materian, sub la protekto de la VirguIino Maria.

Via Apostola Beno firmigu nin en la deziro servi al niaj fratoj anoncante la Evangelion ankaŭ per la internacia lingvo Esperanto. Humile de via Sankteco

Tre dankema kaj Devota Filo

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE»

 

Alian leteron P.Magnani adresis al la Papo, same en itala lingvo, 15.11.79:

 

«Beatega Patro,

ĉe la alproksimiĝo de la kristnaskaj festoj, mi permesas al mi altiri Via patran atenton al la propono farita de P. Giacinto Jacobitti, okaze de la S. Pasko, per letero de 26.3.79, sed kiu, pro manko de tempo, estos prikonsiderata en alia okazo (v. respondon de la Ŝtata Sekretariejo de Vatikano 16.6.79). Temas pri la uzo, en la bondeziraj salutoj, kiujn Via Sankteco adresas je Kristnasko al ĉiuj popoloj en la diversaj lingvoj, ankaŭ de la internacia lingvo ESPERANTO. Al ni ŝajnas juste kaj respektoplene por la Rajtoj de l’ Homo enmeti, en ĉi tiun saluton en lingvo per si mem universala, mesaĝon «universalan» por ĉiuj, sed precipe por tiuj popoloj, kies lingvon oni ne povos memkompreneble uzi.

Via Sankteco bone konas la disvastiĝon de ĉi tiu lingvo, pro la persona sperto akirita en Via amata kaj fidela Pollando. Vi bone scias, kiom estas malfacile superi la antaŭjuĝon, intence disvastigitan ankaŭ ĉe kleraj homoj inkluzive de ekleziulaj, ke Esperanto estas lingvo «artefarita», do rifuzenda, kvazaŭ ne estas tiaj... telefono, numeroj, ktp. Intertempe, tamen, per nura mencio de Pekino, kiu ĝuste en ĉi tiuj tagoj komencis uzi ĉiutage Esperanton por siaj radioelsendoj, aliaj heroldoj ne malakceptas dialogi kun la popoloj de l’ mondo uzante ĉi tiun modernan kaj potencan rimedon de lingva interkomunikado, Esperanton.

Beatega Patro, la katolikaj Esperantistoj de ĉiu kontinento gratulas Vin pro la klareco kaj la firmeco en la anoncado de la Vero, sed ankaŭ pro la decida alpreno, fare de Via Persono, de la «signoj de l’ tempoj». Pro tio, ĉiuj esperas aŭskulti la kristnaskan saluton de la Vikario de Kristo, adresatan al ĉiuj popoloj, en la lingvo de Zamenhof, sciencisto, kiun la estonteco listigos inter la bonfarantoj de l’ homaro.

Beatega Patro, permesu al mi aserti, ke la Katolikaj Esperantistoj sentas Vin pli proksima ol kiom Vi estis okaze de ilia Kongreso de Ĉenstoĥovo. Permesu al mi diri, kun granda simpleco, samkiel la homo el la amasoj de Vi renkontataj: Dankon nome de ĉiuj! Benu nin, kaj akceptu patre nian viglan kaj filan Kristnaskan Bondeziron.

Tre devota kaj dankema en la Sinjoro

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE»

 

La supra letero estis transdonita al la Ŝtata Sekretariejo, mane, 15.11.79, zorge de P. Magnani kaj A. De Salvo, kiuj kaptis la okazon por interparoli kun la Prefekto de la Papa Domo (Mons. Martin), koncerne la aŭdiencon ĉe la Papo. Montriĝis, ke nun kaj ankoraŭ dum longa tempo, oni tute ne povas esperi pri privata aŭdienco, pro la granda amaso da jam listigitaj dezirantoj: eĉ Episkopoj atendas delonge en vico. Kompreneble, tio ne signifas, ke oni forlasos la klopodojn.

 

al la indekso

 


 

ESPERANTAJ DISERVOJ

 

La Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE (Magnani kaj mi) parolis, 15.11.79, kun funkciulo de la Kangregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, Mons. Alessio, pri la eblecoj ricevi konstantan rajtigon celebri la Meson tute en Esperanto.

Mons. Alessio jam pruvis sian kapablon rezoni sen antaŭjuĝoj, kiam li efike pledis, ĉe la Kangregacio, por havigi la specialan rajtigon por celebri en Lokarno, Lucerno, Luksemburgo kaj Jezolo (v. EK 9/79, p. 140), kaj por klarigi, ke Esperanto, ne havante teritorion, ne povas esti traktata kiel la naciaj lingvoj (precipe, ne havas sencon postuli, ke ĝi estu akceptata de iu Episkopara Kanferenco, ĉar, kiel konate, ne ekzistas «Esperantujo», kaj do ankaŭ ne ekzistas la koncerna Episkopara Konferenco).

En la interparolo de 15.11.79 (kiu okazis en itala lingvo) estis tiel klarigita la sinteno de la Sankta Seĝo fronte al la lingvoj en la liturgio: la celo de la Koncilia aprobo de naciaj lingvoj en liturgio estas, ke oni ebligu al la partoprenantoj kompreni la signifon de la okazanta rito. Pro tio, se unuflanke aspektas sufiĉe memkompreneble, ke oni rajtigu Esperantlingvan Meson okaze de internacia Kongreso aŭ kunveno (kie Esperanto estas la sola lingvo komune kamprenata), tia rajtigo principe ne eblas por naciaj kunvenoj, kie ĉiuj (aŭ preskaŭ ĉiuj) komprenas la lokan lingvon, kaj do la uzado de Esperanto estus nur kultura fenomeno, sen reala neceso (*).

Nature, Magnani kaj mi atentigis pri la fakto, ke la Kongregacio donis, tra la jaroj, 12 partajn aprobojn, kaj ke la malpermeso celebri en Esperanto venis, tute neatendite, nur kiam oni petis la rajtigon aperigi kompletan misalon en Esperanto.

Mons. Alessio klarigis, ke nuntempe la Kongregacio estas tre singarda pri la tradukoj en diversajn lingvojn (jam estis aprobitaj tekstoj en 343 lingvoj, inkluzive de Esperanto), ĉar oni povis konstati, ke en multaj kazoj la tradukoj ne estas fidelaj al la latina originalo. Pro tio, oni nun atente priekzamenas la tekstojn, kaj oni ne favore rigardas al novaj eldonoj. Kiel unuan paŝon, Mons. Alessio konsilis komenci per malpli «esencaj» tekstoj, ekzemple per normala preĝaro.

Tiam oni devis sciigi la Monsinjoron, ke tiaj preĝaroj jam delonge ekzistas, kvankam ne ĉiam kun eklezia aprobo. Mons. Alessio ne montriĝis surprizita pri la fakto, eĉ li komentis, ke en multaj landoj de la mondo eĉ okazas, ke oni celebras la Meson en neaprobitaj lingvoj aŭ laŭ neaprobitaj tekstoj (precipe en Afriko kaj Azio), kaj ke ĝuste por kontraŭstari tiajn iniciatojn la Kongregacio nun agas rigide.

Oni kaptis la okazon por substreki, ke la Esperantistoj jam elprovis ne nur sian lingvon, sed ankaŭ la uzatajn tradukojn (kvankam, dirite inter ni, ĉi tiu lasta aserto ne estas tute vera: estas konataj, ja, la diskutoj koncerne la ekzistantan kvindekon da diversaj tradukoj); ĉiukaze, oni aldonis, la katolikaj esperantistaj sentas sin iusence senigitaj je akirita rajto, kaj ili ne sukcesas klarigi la kialon de tio, ne nur al si mem, sed ankaŭ (kaj precipe) al la nekatolikaj esperantistoj. Fakte, la Kongregacio 12-foje aprobis diversajn tekstojn por la Meso, kaj tion ĝi faris, evidente, plenkonscie pri tio, ke tiujn tekstojn oni ne konservos en biblioteko kiel kulturan ekzercaĵon, sed oni efektive uzos en konkretaj okazoj.

Mons. Alessio ŝajnis impresita de ĉi tiu argumento, kaj li invitis reiri al li kun plena dokumentaro por funde ekzameni la situacion: «Se vi akiris rajtojn - li konkludis - oni devos ilin konservi al vi.

Intertempe, plimultiĝas la informoj pri okazintaj, -antaj kaj -ontaj Mesoj (aŭ Diservoj) en Esperanto. En Romo mem, ĉiudimanĉe P. Jacobitti celebras Meson en Esperanto, kun la sola kanono en itala lingvo. Mesoj tute en Esperanto okazas en Hungario, Pollando, Brazilo. Esperantligva Meso havis lokon en Graz/ Aŭstrio, fine de septembro (okaze de Trilanda Renkontiĝo); Ekumena Diservo en Esperanto okazis 7.10.79 en Heilbronn/ F.R. Germanio, zorge de P. Degrelle kaj Past. Burkhardt (dum la 57-a Germana E-Kongreso).

Antonio De Salvo

 

 

(*) En la plej lasta numero (156-157-158, juIio-aŭgusto-septembro 1979) de la revuo «Notitiae», organo de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto/ Sekcio Dia Kulto, verdire oni esprimas pli nuancitan opinion: «Strikta interpretado de art. 36 de la konstitucio Sacrosantum Concilium povus naski la opinion, ke oni devas enkonduki la naciajn Iingvojn nur tiom kiom ili estas bezonataj por ebligi al la kunveno la komprenon de la celebrata Liturgio. Aplikante ĉi tiun metodon, oni devus neakcepti la minoritatajn lingvojn en tiuj landoj, kie ekzistas iu oficiala lingvo, pli malpli komprenata de la loĝantaro. Sendube, tamen, ĉi tiu strikta maniero koncepti la problemon estas ekstreme danĝera, ĉar ĝi ne sufiĉe konsideras la valorojn, kiuj ligiĝas kun propra lingvo por iu difinita homgrupo. Fakte, lingvo estas tre grava kulturelemento, kiu esprimas la spiriton kaj la karakterizojn de iu popolo... Se unu el la principoj de la renovigo de Liturgio devas esti la partopreno plena, konscia kaj aktiva de la kunveno en la celebrataj ritoj, oni absolute ne povas neglekti la gravecon de la lingvo...».

 

al la indekso

 


 

SEN TITOLO

 

Luksemburgo, 26.10.1979

 

Tre estimata, kara s-ro direktoro De Salvo,

karaj gefratoj

 

Reveninte el kuracbanejo, kie oni provis (iomete kun sukceso) plibonigi mian sanstaton, mi volas informi vin pri kelkaj gravai aferoj.

Unue: la 38-a IKUE-kongreso, per ĉefe du personoj preparita kaj aranĝita, estis, laŭ la juĝo de la partoprenintoj (tion vi ja scias), brila kaj bonega, sed ĝi finiĝis kun granda financa deficito. Ni sidas ankoraŭ sur miloj da glumarkoj, centoj da afiŝoj, por ne paroli pri kartoj, afiŝetoj ktp. Ni pagis ĉiujn ŝuldojn eI la propra poŝo. Donacojn ni disdonis dum la kongreso al la gesamideanoj el la nepagipovaj landoj. Vi ja skribis iam, ke la kongreso nepre ne havu deficiton. Tion mi bedaŭrinde ne povis eviti, kaj mi konsilas al la nederlandaj respondeculoj por la venonta kongreso: ne presigu glumarkojn, kaj afiŝojn nur por la kongresurbo mem. Ĉar tia «maljunulejo» IKUE certe ne kapablas aranĝi mondvastan varbagadon pere de tiuj informiloj, se ili ne estas senpagaj, kaj mi dubus ankaŭ tiam.

Do, mi intencas fermi por mi la ĉapitron IKUE-kongreso, kiu kostis al mi tion da nervoj kaj frankoj. De IKUE kaj de iu alia mi ne postulas ion; mi vendis meblojn kaj antikvaĵojn por pagi ĉion.

Due pri IKUE ĝenerale: mi ankaŭ informas vin, ke mi ne plu estas pastro. Tio ne signifas, ke mi forIasas la eklezion (de mia ĉefepiskopo el Friburgo kaj de la luksemburga episkopo mi ricevis tre afablajn leterojn post ol ili eksciis mian decidon), sed mi nun plentempe laboros por Esperanto sur la eŭropa kaj monda kampo. Estas nun afero de la estraro decidi ĉu mi rajtas ankoraŭ kunlabori ĉe vi kiel «laiko».

Mi sciis jam pli longe pri tio, sed antaŭ la kongreso mi ne volis rezigni, por ne maliluziigi tiujn, kiujn antaŭĝojis la restadon en Luksemburgo. Mi vivos nun kiel nedependa verkisto kaj artisto.

Al IKUE mi konsilas, nun kunpreni ĉiujn fortojn, por konvinki la eminentulojn (antaŭ ĉiuj la papon), ke ili subtenu :la movadon, nepre prizorgi baldaŭ aŭdiencon ĉe la papo por prof. Tonkin, varbi inter la junularo, aktualigi kaj pligrandigi la sendaĵojn de Radio Vatikana (vidu Pekinon!) ktp.

Oni bezonas monon por atingi tion, kaj la eklezio havas monon. Vi estas ĉe la fontoj; ataku seninterrompe la koncernajn vatikanajn respondeculojn, por ke iIi subtenu finance la centran oficejon, la direktoron, la revuon. Ne eldonu estonte enuigajn librojn. Ekzistas multe da interesaj, gajaj kaj tamen religiaj libroj, tiujn traduku! Se vi bezonas titolojn: mi estos je via dispono.

Se iu landa reprezentanto ne «funkcias», serĉu alian! La landaj reprezentantoj nepre havu tre precize difinitajn taskojn, kaj ili priskribu ĉiujare la plenumitan laboron por la estraro.

Al tiuj, kiuj skribis al mi post la kongreso, mi dankas elkore. Ankoraŭ unufoje mi dankas pro la konfido de la voĉdonintoj, kiuj elektis min en la estraron.

Por tiuj, kiuj ne malestimos min pro mia decido, mi estos havebla kiel preleganto, kursestro, varbanto, magiisto, pupludisto ktp. Oni skribu al mia centro kiu restos malfermita.

Kun intereso mi rigardos la disvolviĝon de la katolika E-movado, kaj mian konsilon mi ĉiam donos volante.

Kara s-ro direktoro, vi rajtas publikigi tiun leteron entute aŭ parte.

Multajn fratecajn salutojn,

H. J. Kindler

 

Rimini, 15. 11. 1979

 

Tre kara amiko, la fulmo ĉiam ŝokas iomete, ankau kiam ĝi aperas tra nuba ĉielo. Pritelefonis al mi De Salvo tuj post la ricevo de via letero, sed mi volis atendi la alvenon de ĝia kopio, antaŭ ol respondi.

Ni katolikoj devas, pli ol la aliaj, respekti la individuan liberecon, laŭ la instruoj de Kristo; do, sendube, ĉiuj IKUE-anoj respektos vian gravan decidon. Laŭ mia persona vidpunkto, vi ne nur povas, sed rajtas daŭrigi la IKUE-taskon. Mi esperas, ke ankaŭ la aliaj estraranoj samopinios. Kristo, kiu vokis nin ĉiujn por diversaj okupoj en la «Vinberejo de la Patro», vidu vin ĉiam laboranta laŭ la Dia volo. Tutkore, mi oferas tiucele mian preĝmemoron.

Mi kaptas la okazon por ege danki vin pro via mirinda sindediĉo por la Kongreso en Luksemburgo. La ĥora aplaŭdo de la kongresanoj estas, sendube, la plej kontentiga gratulo. Mi ankoraŭ bedaŭras pro mia neintenca malĉeesto.

Tralegante vian leteron, mi rimarkas multajn sugestojn, gravajn kaj celtrafajn, sed ankaŭ riproĉendan (pardonu min) spritaĵon: «la Eklezio havas monon». Temas pri nevera onidiro; certe ni bezonas monon, kaj la IKUE-anoj povas esti malriĉaj kaj... maljunaj, sed vi indikis sendube «sekan fonton»!

Tre kara, vi havas bonajn ideojn kaj estas tre agema homo. Kion vi ŝatas prizorgi? Efektive, mi proponas dividi inter la estraranojn la agadkampon. Mi atendas rapidan respondon.

Amike kaj frate salutas

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE

 

Roma, 28.11.1979

 

Mi plene samopinias kun nia Prezidanto.

Mi volas nur aldoni kelkajn vortojn pri la organizaj kaj financaj temoj tuŝitaj en la letero de Kindler, por ke ĉiuj cirkonstancoj estu klaraj al ĉiuj, inkluzive de la novaj estraranoj (kiuj ne tute travivis la preparojn de la Kongreso en Luksemburgo, komenciĝintajn en 1978).

Siatempe, la tiama Prezidanto (Biedulski), la tiama Kasisto de la C.O. (Tic) kaj la Direktoro de la C.O. (mi mem), interkonsente kun la tiama Kasisto (Scherer-Graber), havigis al Kindler sufiĉe altan monsumon, tamen kun la aldono, ke Kindler ne agu proprainiciate en la preparo de la Kongreso (kiu, ja, estas Kongreso de IKUE), sed interkonsiliĝu, precipe ĉe gravaj elspezoj. Tion ni diris, ĉar ni jam tiam havis la okazon miri pri kelkaj iniciatoj, kies kosto ŝajnis al ni tute ne eltenebla de la Kongresa kaso, lige kun la atendebla nombro da kongresanoj kaj aliaj interesiĝantoj. Afiŝoj kaj glumarkoj ŝajnis aparte abundaj, kaj ilia preskosto, normala en Luksemburgo, estis triobla kompare kun tiu itala (tamen, pro lokaj cirkostancoj, Kindler insistis por ke oni presu en Luksemburgo).

Pro tio, ke IKUE esprimis la deziron partopreni en la decidoj por la organizado de la Kongreso, Kindler tuj resendis al IKUE la ĵus ricevitan monon, kaj anoncis, ke li plene respondecos pri ĉiuj flankoj de la afero.

Malgraŭ tio, IKUE restis je dispono por organiza helpo, sed tio konkretiĝis nur en la presado de la aliĝiloj (pagitaj parte de IKUE mem), en ilia disdonado, kaj en la propagando fare de Espero Katolika (surbaze de la ricevataj informoj, kiuj, verdire, estis ĝenerale nek abundaj, nek detalaj, nek tujaj).

Kompreneble, tio ne okazis pro malbona volo de Kindler, sed pro la fakto, ke li laboregis preskaŭ tute sola, kaj ke lia farto, jam en tiu periodo, ne estis bona.

Ĉiukaze, li sukcesis organizi Kongreson, kiu restos en la historio de IKUE pro sia nivelo, koncerne ĝian reeĥon al la ekstera mondo; pri tio oni devas sincere danki al Kindler kaj al liaj malmultaj kunlaborantoj.

El la financa vidpunkto, kontraŭe, la Kongreso estis (kaj ne povis ne esti) deficita. Mi sincere bedaŭras, ke la timoj siatempe esprimitaj de Biedulski, Tic kaj mi montriĝis pravaj. Mi hodiaŭ tute ne sentas ĝojon pro tio, ke «mi pravis».

Pri la aliaj problemoj menciitaj en la letero de Kindler: pri subteno de Vatikano al la movado, la tempoj ne ŝajnas al mi maturaj (kompreneble, oni laboras cele al tiu maturigo); pri la aŭdienco ĉe la Papo mi raportas aliloke; pri Radio Vatikana, la plej urĝa problemo ne ŝajnas al mi tiu de aktualigo kaj plivastigo, sed, pli simple, tiu de pretervivo (v. EK 9/79, p. 148); la agado ĉe la junularo estas certe gravega, kaj mi ĝojus ricevi konkretajn sugestojn; pri financa subteno flanke de Vatikano estas tute nerealisme esperi (inverse, Vatikano petas subtenon de la katolikaj organizoj! Tian situacion, cetere, oni spertas ĉiutage ĉe Vatikana Radio, kies prizorgantoj de la Esperanto-Fako eĉ eltenas elspezojn por plenumi sian laboron); kompreneble, eblecoj de subteno ekzistas, sed flanke de aliaj (katolikaj) instancoj, kaj jam io estis farita kun bona sukceso; mi plene samopinias pri la neceso atente zorgi pri la eldonotaj verkoj, kaj pri tio Kindler povos certe doni utilajn konsilojn, kiam IKUE povos denove eldoni ion ajn (momente tio ne eblas, ĉar jam ekzistas seriozaj problemoj koncerne la stokadon de la ekzistantaj publikaĵoj, pro tio ke la nova Superulo de la franciskana monaĥejo, ĉe kiu oni senpage konservadis la librojn de IKUE, invitis nin liberigi la deponejon antaŭ la fino de la kuranta jaro; plia gastigado ne eblis, eĉ per lupago; kaj, cetere, pro la foriro el Romo de Tic kaj Biedulski, kiuj efike prizorgis la kontaktojn kun la monaĥejo, restis al mi nur la tasko urĝe depreni ĉion kaj transporti al la C. O., kiu nun estas superŝarĝita per pezo); fine, mi plene samopinias ankaŭ pri la absoluta neceso, ke la landaj reprezentantoj bone funkciu, ĉar de ili dependas la glata vivo de la asocio (ne nur en konekso kun la ĝusta enspezado, kaj kun la ebligo al la C. O. regule liveri servojn al la pagintoj, sed ankaŭ ĉar, kiam la L.R kontentige prizorgas la ordinaran vivon de IKUE en sia lando, restas pli da tempo al la C. O. por okupiĝi pri aliaj demandoj, ekz. ekstera agado, anstataŭ pri ekz. postkuro de la nepagintoj).

Mi restas, malgraŭ ĉiuj diferencoj de opinio, via sincera amiko kaj kunlaboranto

 

Antonio De Salvo

Sekretario de IKUE,

Direktoro de ĝia C.O.,

Direktoro de «Espero Katolika»

 

al la indekso

 


 

LA VOJAĜO DE LA PAPO AL USONO

 

«Kia momento de evangelizado!». Tiele komentis altranga usona ekleziestro pri la vizito de Papo Johano Paŭlo la dua al Usono en oktobro.

Sendube la papa pilgrimado estis unika, ĉar la Plejsupra Pastro - krom sia vizito kaj parolado al reprezentantoj de preskaŭ ĉiu nacio ĉe la ĉefloko de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko - vizitis unu el la plej plurismaj nacioj en la mondo. Kvankam romkatolikismo estas la plej granda unuopa religio en la lando (22 procentoj de la usona popolo estas katolikoj), ekzistas, kune kun romkatolikismo, centoj da aliaj religioj, kristanaj kaj nekristanaj. Usono estas lando de religia libereco; religio, fakte, estas tiel libera, ke multaj usonanoj, tra la jardekoj, opiniis malfavore pri romkatolikismo, religio havanta unu plejsupran, fremdan, homan estron, nome la Papon. La usona malfido je katolikismo estis, en la pasinteco, tiel forta, ke en 1960 John F. Kennedy, kiu iĝis la unua katolika Prezidento en la usona historio, devis paroli multfoje kun protestantaj pastroj por certigi ilin, ke sia spirita aliĝo al Romo ne detruos la usonan politikon.

Do, la ideo de Papo estas stranga al la plimulto de Usono. Sed kiam Usono renkontis la Papon mem, kiam usonanoj de ĉiu religio aŭ neniu religio sentis la dian amon, kiun Johano Paŭlo la dua disradiis, la koroj ŝanĝiĝis. Usono vidis homon, kies varmeco kaj entuziasmo sendube devis salti el dia fonto. Usono vidis konkretan, vivan simbolon de la amo de Kristo. Kiel pli bone oni povas evangelizi?

Milionoj vidis la Sanktan Patron persone; dekoj da milionoj vidis lin televide. Dum sia semajno en Usono, la Papo vizitis kvin grandajn urbojn (Bostonon, Novjorkon, Filadelfion, Ĉikagon, Vaŝingtonon) kaj la fekundan kamparon de Iovao. La tagoj estis tiel eventoplenaj, ke ne estas eble rakonti ĉion ĉi tie; sed valoras trakti pri la jenaj elstaraj eventoj: la parolado al la delegitoj de la Unuiĝintaj Nacioj; la Meso sur la iovaa kamparo; kaj la senprecedenca renkonto ĉe la Blanka Domo, hejmo de la Prezidento de Usono.

La 2-an de oktobro Johano Paŭlo la dua parolis angle al la Unuiĝintaj Nacioj pri la temo de la homara digno, temo trovata en sia ĉi-jara encikliko Redemptor Hominis, kiu asertas, ke la homara digno devenas de Kristo. Li parolis, ne simple kiel intelektulo akademie studanta homrajtajn problemojn, sed kiel spertulo pri la temo de la detruado de homaj rajtoj. Karol Wojtyła konas intime la terurecon de milito, kaj la maljustecon de socio, kie religia kaj aliaj liberecoj estas malpliigitaj. Li memorigis al siaj aŭskultantoj, ke li devenas de lando, kie estis konstruita la fifama koncentrejo Oświęcim/ Auschwitz. La Papo, daŭrigante, laŭdis la idealojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj precipe la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Li konkludis sian 61-minutan paroladon per aludo al la fakto, ke la Unuiĝintaj Nacioj nomis 1979 «La jaro de la Infano». Esprimante grandegan konsternon pri la teruraj atomaj armiloj nun en la manoj de homaro, li demandis: «Ĉu la infanoj devas ricevi la armilkuradon de ni kiel necesan heredaĵon? Kiel ni povas klarigi al ili ĉi tiun senbridan kuradon?». La demando prezentis al ĉiuj, kiuj aŭskultis, grandan temon por meditado, kaj espereble por agado favore al la paco.

Dum sia vizito, la Papo vidis la mirindaĵojn de kvin el la plej grandaj urboj en Usono. Sed li ankaŭ vidis la mirindaĵon donitan de Dio al la nordamerika kontinento: la kamparon. La Sankta Patro venis al la ŝtato Iovao, unu el la plej fekundaj terkulturaj lokoj en la mondo, por celebri Meson kaj por memorigi al la terkulturistoj de Usono, ke ili estas zorgistoj de la donacoj de Dio.

 

Kian estontecon ni preparas por niaj infanoj? (foto Cinque)

 

Tricent kvindek mil personoj - la plej granda popolamaso en la Iovaa historio - kunvenis por la papa Meso, celebrita sub hela, klara aŭtuna ĉielo. La Papo parolis pri la dependeco de la homaro je Dio: «El la ĉieloj venas la pluvo, la vento kaj la sunbrilo. Ili okazas sen la peto aŭ kontrolo de la terkulturisto. La terkulturisto preparas la grundon, plantas la semon, kaj kulturas la rikoltaĵon. Sed Dio kreskigas ĝin; Li sole estas la fonto de vivo». Li admonis la farmistojn uzi la donacojn sub sia zorgo por la bono de la tuta homaro. Li ankaŭ urĝigis ĉiujn usonanojn havi pli simplan vivmanieron, por signifi respekton por la donacoj de Dio kaj por antaŭenigi la strebon por ekonomia justeco inter la popoloj. Ĉi tiuj admonoj estis tute trafaj por Usono, lando de riĉeco, sed bedaŭrinde lando de materia malŝpareco.

Je la fino de sia vojaĝo tra Usono, la Papo estis ricevita de la Prezidento Jimmy Carter ĉe la Blanka Domo, Vaŝingtono. Ĉi tiu sceno montris, ke Usono, lando de plurismo, lando de oficiala apartigo inter eklezio kaj ŝtato, estas ankaŭ lando de kreskanta senco de ekumenismo. Dudek jarojn antaŭe, estis nekoncepteble, ke katoliko loĝas en la Blanka Domo; sed en pasinta oktobro, la estro de la Katolika Eklezio estis ricevita, ne kiel fremda ŝtatestro, sed kiel vera amiko. La Prezidento Carter, baptisto, instruisto de religio, viro de vera religia fervoro, varme bonvenigis la Papon, kaj laŭdis lin pro lia senĉesa serĉo por paco kaj justeco. Ĉi tiu momento, sub brila suno sur la herbejo de la Blanka Domo, estis momento por ĉiuj usonanoj aspiri al unueco. Usono vidis du homojn - polan katolikon kaj usonan baptiston - kiuj montris ke malgraŭ ĉi tiuj ŝajnaj malsamecoj, esence ili estas amikoj pilgrimantaj kune sur la vojo al harmonio inter homoj, sub Dio. Multaj usonanoj sendube pensis: «Ĉi tiuj du homoj sentas sin spirite unuiĝintaj; kial ne povas ni ĉiuj?».

La papa pilgrimado tra Usono ja estis eventoplena. La Sankta Patro renkontis fieran, sendependan popolon, kaj kuraĝigis kaj admonis ĝin en la serĉo de unueco kun Dio kaj kun la homaro. Multaj personoj aŭskultis al liaj vortoj. Sed la plej daŭra memoro estos la bildo de forta, humila viro; eksterlandano sed ne fremdulo; viro, kiu amas Usonon kaj ĉiujn usonanojn, sen distingo. Post ĉi tiu renkonto kun Johano Paŭlo la dua, la usonanoj eble pli bone povos kredi je alia eksterlandano, de alia jarcento, kiu same ne estas fremdulo, ĉar Li estas la Frato de ĉiuj.

 

Kevin Laughery, Usono/ Vatikano

 

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ Antonin Durpek, Ĉeĥoslovakio;

+ sac. Josef Hlavaty, Ĉeĥoslovakio;

+ sac. Josef Nedoma, Ĉeĥoslovakio;

+ Frantisek Vlček, Ĉeĥoslovakio;

+ Mons. Enrico Violi, Italio: pioniro de Esperanto, li dum pluraj jardekoj kaj ĝisfine laboris por la katolika Esperanto-movado;

+ Dr.ino Cornelia Maria (Corry) van Kleef, Nederlando; nekuracebla malsano forprenis ŝin apenaŭ 45-jara. Ŝi entuziasme kaj sindone laboris por IKUE, en kiu ŝi ankaŭ havis gvidajn postenojn. Ŝi restos aparte en la dankema memoro de la IKUE-anoj en landoj kun transpagaj problemoj, por kiuj ŝi sukcese peradis la kotizojn per originalaj metodoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 al la indekso


 

NI GRATULAS

 

En Callosa de Segura, Hispanio, 16.3.79 oni dediĉis gravan straton al nia IKUE-ano Vicente Molins Reig, kiu dum 30 jaroj deĵoris en la Nacia Kolegio «Primo de Rivera», kiel Profesoro kaj Direktoro, lasante neforgeseblan spuron de sia eduka laboro.

La honorito ĉeestis la solenan inaŭguron.

 

En Międzygórze, Pollando, 9.9.79 okazis nekutima festo. La geesperantistoj Maria Zielińska (Pollando) kaj Jonas Olund (Svedio) havis sian geedziĝan ceremonion en la preĝejo de la S. Kruco, en Esperanto, dum E-lingva S. Meso celebrita de P. Gotter.

Ĉar la edziĝfesto okazis dum ta 15-a Internacia Esperantista Feriado («Ora Pola Autuno»), partoprenis la ceremonion ĉirkaŭ 400 geesperantistoj, kaj multaj geloĝantoj de Międzygórze.

 

Ĵus aperis (kompostita en Pollando kaj presita en Romo) «Bibliografio de la Esperanto-eldonaĵoj aperigitaj en Pollando 1945-1979», kompilita de Irena Bednarz kaj eldonita de Czesław Biedulski.

 

S-ro Aleš Berka, landa reprezentanto de IKUE en Ĉeĥoslovakio, plenumis 70 jarojn 12.10.1979; li estas esperantisto jam de 1924.

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Patrino Tereza de Kalkuto (pri kiu ni parolis en EK 6/79, p. 95) ricevos 10.12.79 la Nobelpremion por la Paco. Neniu alia Nobelpremio estis pli meritita.

Rekta atesto pri la ama misio de Patrino Tereza estas trovebla en libro, antaŭ nelonge publikigita en Parizo, en kiu la fondintino de la Misiistinoj de l’ Karitato rakontas, kun simpleco, la historion de sia vokiĝo, kiu altiris ŝin «al la plej malriĉaj inter la malriĉuloj». «Vere - skribas Patrino Tereza - la malriĉuloj estas grandaj... ili estas niaj gefratoj. Lepruloj, mortantoj, malsatantoj, ĉiuj estas bildo de Jesuo. Malmulte gravas ilia etna deveno, la loko, kiun ili okupas en la socio. Mi intencas servi al la malriĉuloj ekskluzive pro amo al Dio. Mi volus, ke la malriĉuloj povu ricevi senpage tion, kion la riĉuloj havigas al si per mono».

Nur en Kalkuto, la Misiistinoj de l’ Karitato jam flegis 27.000 homojn forlasitajn surstrate.

 

La fruktoj de la posedaĵoj de la Sankta Seĝo, kaj la aliaj normalaj fontoj de eblaj enspezoj, estas tute nesufiĉaj por kovri la grandegajn elspezojn por la centra regado de la Eklezio kaj por la ofico de universala karitato de l’ Papo. La rimarkinda deficito, kiu ĉiujare pligrandiĝas (por 1979, pli ol 20 milionoj da dolaroj), ĝis nun kovriĝis per la donacoj de la katolika mondo. Tion substrekis la kardinaloj, 10.11.1979, fine de kunveno dediĉita ankaŭ al la financaj problemoj de la Sankta Seĝo. La kardinaloj aldonis, ke, kvankam la spirito de malriĉeco estas la gloro kaj la signo de la Eklezio de Kristo, se la elspezoj daŭre kreskus kiel nun (aparte pro la inflacio) kaj la enspezoj restus senŝanĝaj, la Sankta Seĝo troviĝus, en la daŭro de nur kelkaj jaroj, en seriozaj malfacilaĵoj por taŭge plenumi siajn taskojn.

Siavice, la Papo deklaris:

«Estas tre grave formi ĝustan publikan opinion pri la problemo de la financoj de la Sankta Seĝo. Tiu disvastiĝinta fabelo pri tiuj financoj alportis ne malgrandan damaĝon al la Eklezio. Samkiel en la iamaj epokoj, ankaŭ en la nia naskiĝas mitoj...

La Eklezio, por plenumi efike sian universalan mision, ankaŭ bezonas financajn rimedojn. Ĉi tiuj rimedoj, kompare kun tiuj elspezataj, ekzemple, de la nuntempa mondo por armiloj, estas absolute modestaj. Krome, la Sankta Seĝo havas la taskon, antaŭ la historio, prizorgi tiun grandan kulturmonumenton, kiu estas la S. Petro-Baziliko, kaj aliajn instituciojn, ekzemple la Vatikanajn Muzeojn».

 

al la indekso

 


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

P. Egidio Paŭlo Tic forlasis Romon fine de novembro; li estis komisiita pri amimzorgado en St. Polten, Aŭstrio.

Koran dankon pro lia ĝisnuna agado en Romo, kun la espero, ke li povos kunlabori ankaŭ el Aŭstrio, kvankam aliforme ol ĝis nun.

 

Nova Dumviva Membro: P. Roger Degrelle, Francio.

 

al la indekso

 


 

ROMAJ SPERTOJ

 

Kiel malmerite benata mi estas, havante la ŝancon ne nur viziti, sed, dum kvar jaroj, studi por la pastreco kaj loĝi en Romo! Jam mi ĉeestis Romon tri monatojn; plurfoje mi vidis la Papon; multfoje mi vizitis la Bazilikon de Sankta Petro (al kiu mi devas promeni nur 800 metrojn); preskaŭ ĉiutage mi vidas iun mirindan konstruaĵon aŭ alian vidindaĵon; senĉese mi spertas lingvajn barojn. Mi loĝas en la «Nordamerika Kolegio» ĉe Vatikano, en «eta Usono», kun 160 seminarianoj. Mi studas teologion ĉe la Pontifika Gregoria Universitato, kune kun studentoj de la tuta mondo.

Sed kio estas la signifo de mia restado en Romo por nia Movado? Ĉe la centro de la Movado en Romo, la signifo estas, ke juna samideano estas havebla por la multaj farendaĵoj ĉi tie: pri la Centra Oficejo, pri Espero Katolika, pri la ĉiudimanca Esperanto-Meso ĉe S. Prassede, pri Vatikana Radio (v. EK 9/79, p. 148).

Estas koncepteble, ke mi povus labori ĉiuhore por Esperanto, sed kompreneble, tia ne estos la situacio. La vera celo de mia restado en Romo estas studi por la pastreco de la Diocezo de Springfield en Illinois; ĉiu mia laboro por Esperanto devas havi «duaecon» fronte al miaj studoj kaj mia spirita formiĝo. Ekzistas ĉe la Nordamerika Kolegio (misnomo: vere ĝi estas Usona Kolegio sole) kaj ĉe la Universitato multaj eblecoj diskuti (aŭ ĉu eble «prediki»?) pri la meritoj de Esperanto kun estantaj kaj estontaj estroj de la Eklezio en Usono kaj en la tuta mondo. Sed, ankaŭ sur ĉi tiu kampo, mi devas «progresi malrapide», kun granda zorgo.

 

Kevin Laughery, Usono / Vatikano

 

al la indekso