|
Sur la kovrilo: La karmemora Papo Johano Paŭlo la unua
|
||
|
|
||
|
38-A KONGRESO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA (IKUE), OKAZINTA INTER LA 7-A KAJ LA 14-A DE AŬGUSTO 1979
Dum la kongreso okazis kvar komunaj kunsidoj de la estraro kaj komitato, pro praktikaj kaŭzoj: la 7an, 8an, 9an kaj 12an de aŭgusto 1979. En la kunsidoj partoprenis: Estraranoj: A. Beckers, honora prezidanto de la IKUE (Belgujo), R. Degrelle (Francujo), J. Gotter (Pollando), H. J. Kindler (Luksemburgo), J. Kondor (F.R. Germanujo); Komitatanoj: W. Mudrak (Aŭstrujo), L. Bourdon (Francujo), B. Eichkorn (F.R. Germanujo), A. Ciccanti (ltalujo), S. P. Smits (Nederlando), J. Kos (Pollando), F. Bommer (Svisujo); Centra Oficejo: J. Christiaens; Landa reprezentanto: Kóbor L. (Hungarujo); Aliaj: R. Di Prinzio (Italujo); F. Gruić (Jugoslavujo). Pro personaj kaj familiaj kaŭzoj ne partoprenis la Kongreson la prezidanto de IKUE, D. Magnani, kaj la direktoro de la Centra Oficejo, A. De Salvo.
Unua kunsido, la 7an de aŭgusto
H. J. Kindler, organizanto de la Kangreso, proponis ke Franjo Gruić (Jugosl.) estu prezidanto de la oficialaj kongresaj kunsidoj kaj raportanto al la Centra Oficejo kaj «Espero Katolika». La propono estis akceptita. Oni proponis kaj akceptis sendi danktelegramon al la Sankta Patro Johano Paŭlo la dua, pro lia saluto al la 38a IKUE-kongreso. La laboro de la oficialaj kunsidoj baziĝis, esence, sur la raportoj de la prezidanto (D. Magnani) kaj de la direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de «Espero KatoIika» (A. De Salvo). Kvankam iliaj raportoj kaj mesaĝoj al la Kongreso estis klaraj kaj kontentigaj, la ĉeestantaj estraranoj kaj Komitatanoj bedaŭris ilian neĉeeston. Grandan helpon par la kunsidoj donis P. Christiaens, kunlaboranto en la Centra Oficejo. Por ke la kunsidoj, estonte, povu glate kaj senĝene labori, en la kazo de neĉeesto de la prezidanto, oni elektis du vicprezidantojn kiuj anstataŭu la prezidantan: R. Degrelle (Francujo) kaj J. Gotter (Pollando). Plue, la kunsido nomis A. De Salvo sekretario de IKUE, kaj F. Ruaro kasisto kaj vicsekretario. Koncerne la perleteran balotadon fine de 1978, kaj elekton de la estraro, oni rimarkis, ke oni povas plisimpligi ĝin starigante unusolan elektoliston kun la nomoj de la kandidataj, kaj ne du aŭ tri listojn. El tiuj, kiuj ricevas plej grandan nombron da voĉoj, stariĝos la estraro kaj la komitato, dividante inter sin la taskojn. Dezirinde estus aldoni al la nomoj de la kandidatoj la plej necesajn personajn notojn, ekzemple: aĝo, esperantisto ekde kiam, pastro, aktivado... Vatikana radio. La kunsido dankas al P. Jacobitti kaj E. Puracchio pro ilia sindonemo kaj fideleco en la redaktado de la esperantaj elsendoj de Vatikana radio. La deziro kaj peto de Patro Jacobitti, ke oni trovu lian anstataŭanton, ne povis esti plenumita dum la kunsido. Konsiderante la gravecon de la radio, oni taskigas la estraron kaj precipe la prezidanton Magnani, ke li daŭrigu serĉi taŭgajn personojn, prefere en Romo mem, en Italujo aŭ en Francujo. Antaŭ ol estos trovita kontentiga salvo, la kunsido afable petas P. Jacobitti kaj E. Puracchio, ke ili restu en sia ofico ĉe la Vatikana Radio. Landaj reprezentantoj. En Hungarujo Kóbor L. jam transprenis la prizorgadon de «Espero Katolika», kaj tiel anstataŭis la ĝisnunan LR Stancz E. La LR por Jugoslavujo P. Feliks Stricki rezignis, kaj lian taskon transprenas Franjo Gruić. Oni substrekis la gravecon de landaj reprezentantoj kiel ĉeneroj en la ĉiutaga vivo de IKUE, kaj deziras la plifortigon de ilia agado. Almenaŭ dufoje jare ili dissendu cirkulerleterojn al la anoj, kaj klopodu ĝisdatigi la membro- kaj abonkotizojn. Oni pridiskutis ankaŭ la landajn ligojn, tamen temis plejparte pri formalaj demandoj. En Italujo, ekzemple, ekzistas landa ligo, kiu estas tre aktiva. Kie estas oportune fondi la landan ligon, oni fondu ĝin, kie estas neoportune aŭ neeble, oni laboru kiel ĝis nun. En tiu kazo, la landa reprezentanto estas la sola ligilo inter la IKUE-anoj.
Dua kunsido, la 8an de aŭgusto
Oni rimarkis, ke la nova Statuto bezonas en kelkaj punktoj precizigojn. La honora prezidanto A. Beckers, kiel granda spertulo, ellaboris jam la regularon, kaj dissendos ĝin al la estraranoj kaj komitatanoj por rimarkoj. Poste oni aperigos la regularon en «Espero Katolika». En la nuna IKUE ŝajnas praktike nebezonata la distingo inter estraro kaj plenumkomitato. La landaj prezidantoj kaj reprezentantoj eniru en la estraron. En tiu kazo, la sekvonta kongreso povus modifi la Statuton en ĝiaj koncernaj paragrafoj. Sekvonta kongreso, en la jaro 1981, verŝajne okazos en Nederlando kune kun la KELI-anoj. S-ino J. Koopmans proponis ĉi tiun eblecon. Loko kaj dato estos anoncataj. Ĉar en 1981 okazas Eŭkaristia kongreso en Lourdes, la francaj IKUE-anoj okazigos unu kunvenon lige kun ĝi. Oni ĝustatempe informos pri la dato, kiam oni ekscios la precizan daton de la Eŭkaristia kongreso. Instruagado. F. Gruić (Jugoslavio) substrekis la gravecon de la antaŭenigo kaj disvastigo de Esperanto en la seminarioj, fakultatoj kaj lernejoj (vidu ankaŭ EK 3/1978 kaj 2/1979). En la diskuto oni akcentis la bezonon de skribaj kontaktoj, interŝanĝo de spertoj kaj vizitoj internaciskale, kaj de kunlaboro sur pedagogia kaj metodika niveloj. La instruantoj interŝanĝu planojn, programojn kaj lernolibrojn. Pri varbado kaj instruado en teologiaj fakultatoj kaj lernejoj oni regule informu «Espero Katolika»-n aŭ F. Gruić.
Tria kunsido, la 9an de aŭgusto
Membro- kaj abonkotizoj. Oni konsentis, ke la baza kotizo de membroabonanto restu kiel ĝis nun: 20 svisai frankoj aŭ egalvaloro. Al la paragrafo 7 de la Statuto oni aldonas alineon 7d: membro sen abono pagas la kvaronon de membro-abonanto, kaj 7e; abono sen membreco estas tri kvaronoj de membro-abonanto. En 7d temas precipe pri la familianoj de la membro-abonanto, kiuj legas la saman ekzempleron de EK sed mem ne abonas la gazeton; en 7e temas pri tiuj, kiuj deziras legi la gazeton sed ne volas aŭ ne povas laŭstatute esti membroj de la IKUE. Por disvastigi «Esperon Katolikan» ankau ekster IKUE (7e), oni rajtigas la direktoron de la Centra Oficejo aperigi varbajn anoncojn en diversaj esperantaj gazetoj: Esperanto, Heroldo... Oni devas klopodi, ke «senpagaj abonoj» malaperu, kaj senĉese serĉi aliajn eblecojn se en iu lando ekzistas transpagaj malfacilecoj. Oni povas, ekzemple «pagi» per libroj, diskoj, pupoj, aŭ per interŝanĝo de abonoj por landaj esperantaj gazetoj. La landaj reprezentantoj aŭ unuopaj IKUE-anoj aranĝu detale la pagmanieron kun la Centra Oficejo. Liturgio kaj meslibro. Sur ĉi tiu kampo regas granda riĉeco, ekzistas 50-60 diversaj provoj kaj tradukoj de liturgiaj tekstoj en Esperanton depost la liturgia reformo (Ciccanti), sed sufiĉe kontentigan solvon ni ankoraŭ atendas. Ni tamen esperas, ke la multaj provoj baldaŭ alportos bonan rezulton. R. Degrelle tre konkrete proponis, ke oni invitu la elstarajn lingvokonantojn helpi ĉe la redakto de la definitivaj tekstoj, ekzemple Roger Bernard, Claude Piron, P. Jacobitti, P. Ciccanti. Gruić promesis sian kunlaboron. Prezidanto Magnani pridemandu la menciitajn esperantistojn, ĉu ili estus pretaj kunlabori kaj helpi ĉe ĉi tiu grava laboro. Du kondiĉoj estas esencaj: bona Esperanto kaj fideleco al la liturgiaj leĝoj. La traduko ne estu skIava kopio de latina originalo, sed samtempe ĝi devas ankaŭ fidele redoni la kredon de la Eklezio esprimitan en la liturgio de la Meso, en la legaĵoj kaj en la kantoj.
Kvara kunsido, la 12an de aŭgusto
Dum ĉi tiu lasta estrarkunsido oni redaktis la kongresan rezolucion, kiu aperas aparte.
Franjo Gruić
|
||
|
REZOLUCIO DE LA 38-A IKUE-KONGRESO, LUKSEMBURGO 7-14 AŬGUSTO 1979
Dum la kongreso la estraro kunsidis plurfoje kaj faris jenajn decidojn: 1. Ankaŭ estonte la voĉdono por la elekto de la estraro povas esti perletera. 2. Kotizoj estas trispecaj: a) Membro-abonanto 20 svisai frankoj; b) nura membro 5 svisai frankoj; c) nura abonanto 15 svisai frankoj.
3. En la kadro de la Eŭkaristia mondkongreso okazos la IKUE-kunveno, dato anoncota. 4. Sekvonta IKUE-kongreso estos ekumena, t.e. komuna kun KELI en Nederlando; dato anoncota. 5. IKUE havas du vicprezidantojn: J. Gotter (Pollando), R. Degrelle (Francujo). 6. La ĝenerala ferma kunsido akceptu la estrardecidon, ke A. De Salvo restu plue direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de la gazeto «Espero Katolika». 7. La estrarkunsido kaj la ĝenerala kunveno esprimas dankon al A. De Salvo pro lia laboro en la Centra Oficejo. 8. Grandan dankon al P. Jacobitti kaj E. Puracchio pro ilia laboro en la Vatikana radio. 9. La 38a IKUE-kongreso elkore dankas al s-ro Scherer pro la multjara fidela laboro kiel kasisto de IKUE. 10. Gekongresanoj, kiuj fotis, sendu plej sukcesajn fotojn al la Centra Oficejo, por aperigo en la «Espero Katolika» kaj por arkivo. Sendu tuj! Dankon!
|
||
|
IMPRESOJ PRI LUKSEMBURGO
Pri la IKUE-Kongreso mi gajnis pozitivajn impresojn. Ĝi, kvankam multe malpli granda ol tiu de UEA en Lucerno, laŭ enhavo kaj senco estis ne malpli signifa; eble, ĝi ankaŭ estis pli alproksimiga kaj familieca. La tuta urbo Luksemburgo estis sub la impreso de la kongreso; multloke, precipe en multaj vendejoj, brilis la bela kongresa afiŝo; alte taksindaj estis, precipe, la detalaj, favoraj, bonkvalitaj, parte ilustritaj raportoj en la taga gazeto “Luxemburger Wort”. Tion ni jam delonge ne travivis okaze de IKUE-Kongreso. Certe, nia 37-a en Ĉenstoĥovo estis impona laŭ nombro de partoprenantoj, kaj speciale signifa pro la tuta atmosfero de la pilgrimloko, sed la publika efiko, precipe al la ŝtataj instancoj, ne montriĝis, kompreneble pro aliaj kondiĉoj en la kongreslando. Jen, en Luksemburgo, kvazaŭ amika akcepto en la Urbodomo, kaj precipe la patreca-frateca akcepto ce la Episkopa Moŝto, kiu ja kun speciala ĝojo mem laŭtlegis la telegramon de la Papa Moŝto, en la kongresa inaŭgura kunveno. Permesu, ke mi finu mian modestan raporton per poezia postmedito:
Luksemburgo, land’ nature bela, lando simpatia, pacocela, land’ de nia IKUE-Kongreso, vi en ni ne venos al forgeso!
Land’ de pontoj, pontaj interligoj! Plu efiku bonaj la instigoj, kiujn donis penso-interŝanĝoj en labor-, ekskurs- kaj fest-aranĝoj!
Kaj nin helpu Dio-serva beno ĉe estontaj ag’, klopod’ kaj peno! Sed pro ĉio estu dank’ amika al Kongresa Komitat’ unika!
Walter Mudrak, Aŭstrio
|
||
|
ALDONE…
al tio, kio jam aperis en EK 9/1979 pri la 38-a IKUE-Kongreso en Luksemburgo, oni sciu, ke: merkredon 8.8.79, preskaŭ 20 sacerdotoj el diversaj landoj kuncelebris S. Meson tute en Esperanto (surbaze de speciala papa rajtigo) en la Katedralo «Notre Dame». Ĉeestis, interalie, Mons. Jean Hengen, Episkopo de Luksemburgo. Ĵaŭdon 9.8.79, okazis Ekumena Diservo en la Evangelia Preĝejo. Ĉiuj kongresanoj estis oficiale akceptitaj en la Urbodomo, ĵaŭdon 9.8.79. Alia Meso tute en Esperanto okazis sabaton 11.8.79, en la Katedralo. Okaze de la Internacia Jaro de Infano, havis lokon du prelegoj, unu (de M. Zielińska, Pollando) pri la rajtoj de blindaj infanoj, kaj alia (de Irena Szanser, Pollando) pri la rajtoj de ĉiuj infanoj. En la sama kadro lokiĝis ankaŭ prelego de P. Roger Degrelle (Francio) pri la rajto je vivo. Oni ne forgesis, tamen, pliaĝulojn: aparte interesa estis la prelego (de s-ro Schlechter, Luksemburgio) pri la vivrajtoj de la maljunuloj. Pluraj rondiroj kaj ekskursoj bene amuzis la kongresanojn. Ankaŭ estis filmoj, kantoj, magiaj prezentadoj, kaj (verŝajne por la unua fojo en la historio de la IKUE-Kongresoj) balo Adiaŭa Meso en Esperanto okazis mardon 14.8.79. La flago de IKUE, antaŭ nelonge reakirita, estis transdonita al Nederlando, kie okazos, laŭplane, la venonta kongreso. Laŭ notoj de P. Christiaens
|
||
|
ASOCIAJ NOTOJ
P. Gabriel Pausback, ĝisnuna landa reprezentanto de IKUE por Portugalio, pro malbona farto devis forlasi tiun landon kaj reiri al Usono. Pro tio, la posteno de LR por Portugalio nun vakas. Al P. Pausback iras la plej sincera danko de IKUE pro lia ĝisnuna laboro, kaj varma bondeziro pri resaniĝo.
Ekde la komenco de septembro loĝas en Romo (antaŭvideble, por 4 jaroj) la juna usona seminariano Kevin A. Laughery. Espereble, li povos kunlabori en la agadoj de la C.O. de IKUE.
|
||
|
DISKUTO POST LA PRELEGO "LA VIVRAJTO DE LA MALJUNULOJ KAJ LA EŬTANAZIO" DE GERARD SCHLECHTER, DUM LA 38a IKUE-KONGRESO (LUKSEMBURGO)
S-ro Gerard Schlechter estas Prezidanto de AMIPERAS (Asocio de maljunuloj, pensiuloj kaj izoluloj) en Luksemburgo. Li faris sian prelegon surbaze de la letero de germanaj episkopoj pri la eŭtanazio kaj de la «Proklamo de rajtoj de la maljunuloj» (Los Angeles 1965). En la diskuto post la prelego oni unue menciis la bibliajn leprulojn kaj aliajn malsanulojn, kaj la moseajn legojn, kiuj socie reguladis koncernajn demandojn. Kion oni faras hodiaŭ por protekti la vivrajton de la maljunuloj kaj malsanuloj? En Belgujo oni sendis peticion al la reĝo kontraŭ la eŭtanazio kaj por digna socia prizorgado de la homoj en tria vivaĝo. La moderna medicino kaj tekniko estas tre kapablaj helpi al la homoj maljunaj kaj malsanaj, oni povas plilongigi kaj sendolorigi la vivon, tamen ĉio ĉi ne sufiĉas por la digna homa vivo. Socia asekuro kun ĉiuj materiaj rimedoj, medikamentoj kaj aparatoj ne povas multe helpi la maljunan kaj malsanan homon. Homo unue bezonas homon. La homa solidareco estas por ĉiu homo la plej bona kaj efika kuracilo. Por la kredantoj Jesuo estas ekzempla homo kiu alportas mildigon, esperon kaj sekurecon en la plej malfacilaj seneliraj horoj de la tera vivo. La izoliteco estas forigebla nur per la homa asisto. Fortigite per la kredo kaj la eterna vivo ni ankoraŭ hodiaŭ povas alporti al niaj maljunaj, malsanaj kaj ofte izolitaj fratoj la konsolon kaj novan vivoforton. En la kristana kredo ĉiu vivo estas valora, ĉar ĝi estas la dono de Dio. Ankaŭ malsana vivo estas bela vivo, ankaŭ la maljunuloj povas esti tre feliĉaj homoj, se ni ilin akceptas, kaj se ili sentas, ke oni ne forgesis nek forlasis ilin. Nia kristana devo estas serĉi maljunulojn kaj malsanulojn por helpi ilin per nia ĉeesto, ĉar ni konsciu ke ankaŭ ni bezonos helpon de aliaj homoj. Franjo Gruić
|
||
|
ESPERANTA SPIRITA EKZERCADO EN GOSTYŃ
Kiel preskaŭ ĉiujare, ankaŭ nun (22-29.7.1979) okazis Spirita Ekzercado por esperantistoj en la bela pola urbeto Gostyń. Kunvenis ĉirkaŭ sepdek diversaĝaj esperantistoj el tri landoj, por ke, en sia komuna lingvo, ili kune adoru Dion, preĝu, kantu, meditu, serĉante la plej konvenan vojon por vivi «laŭeble plej bele» - kiel diras la refreno de iu belega kanto. La Sanktajn Mesojn celebris sep pastroj (inter ili unu el Hungario) kun du alumnoj, en la belega kapelo de la klostro, en kiu ni vivis ok neforgeseblajn tagojn. Tagmeze ni kunvenis preĝi Anĝeluson, laŭ la preĝintencoj de Papo Johano Paŭlo la dua. Vespere Adoracio, ĝenerale kun prediko de laiko, poste Rozario. Ni aŭdis kortuŝajn individuajn preĝojn, sincerajn petojn kaj dankojn... La Rozariojn «gvidis» diversaj ĉeestantoj, interalie naŭjara knabineto... Kortuŝaj kaj belaj estis la predikoj de nia fama poetino, Anna Mackiewicz. Inter la diservoj okazis interesaj kunvenoj en nia prelegĉambrego. Tie ni aŭskultis prelegojn, paroladis pri seriozaj, kaj malpli seriozaj aferoj; ni multe kantis. Ĉio estis altnivela, fruktodona, pensiga. En la klostro ni havis tute apartan etaĝon por loĝi, kunveni. Ĝenerale ni dormis en dulitaj ĉambroj, kun bonaj litoj, freŝaj litaĵoj. Nur la fluanta akvo ne estis varma, do, kiu serĉis luksan komforton, tiu tion ne trovis. Kiu serĉis kristanan, esperantistan medion inter karaj gefratoj, sukcese klopodis, kaj travivis belegajn okazintaĵojn, eventojn... En la manĝoĉambro potage trifoje atendis nin bongustaj manĝaĵoj abunde, ja, la porcioj ne estis kalkulitaj... Ĉiuj tagoj havis specialan temon. La unua estis dediĉita al la familioj. La dua al la gepatroj, la sekvaj al la infanoj, al la mortintoj, al la junularo. Apartan tagon havis la IKUEJ-movado. Memkompreneble ĉiutage ĉio servis la centran temon. Nepre estas aparte menciinda la «tago de junularo». Dum la tuta tago ĝi faris ĉion, memstare, kun la altvalora helpo de pastroj Szostak kaj Bodecki. Dum la Sankta Meso, eĉ, per harmoniumo ludis dekkvar-jara knabo, entuziasme, talente. (Estonte, ni espereble plurfoje renkontos la nomon de ĉi tiu juna knabo, Dario Oliweński, kiu bonege parolas Esperanton kaj bere ludas) Knabinoj bele kantis, juna pastro predikis belege. Ĉitage la junularo lavadis la manĝilojn, telerojn. Tiun “honoron” ĉiutage aliaj havis, ekzemple foje la eksterlandanoj, alitage la ĉeestantaj du esperantistaj familioj, ktp. En la prelegĉambrego la kunvenoj estis kaj seriozaj, kaj serenaj. Okazis prelegoj, instruadoj pri spiritaj, animaj aferoj, alitempe la ĉeestantoj amuzis unu la aliajn. S-ino Anna Mackiewicz plurfoje deklamis siajn belajn poemojn, s-ro Chomik kantis en diversaj lingvoj, la junularo aranĝis distran posttagmezon ktp. Ĉirkaŭ la klostro troviĝas kampo, arbaro por promenadoj. Estis tempo por ĉio: ekzerci spiriton, praktiki nian belan lingvon, interamikiĝi, ripozi... «Dio benu» - estis nia ĉiama saluto. Dio benu nian gvidanton, kiu sinofere organizis ĉion, laborante tage-nokte, pastron J. Zielonka, kiu senlace klopodis instrui nin, prizorgis en ĉiu momento pri nia anima kaj korpa bonstato... Li parolas bonegan Esperanton, estas elstara preleganto, ĉiam konsolas, edukas, instruas, ĉiam ridetante. Ĉian dankon li meritas. «Revenu, fil’...» - sonas refreno de belega kanto. Mi kuraĝas promesi en la nomo de ĉiuj partoprenintoj, ke ni obeos! De neniu oni demandis, al kiu religio tiu apartenas. Ĉiuj estas bonvenaj, kiuj sincere estimas la katolikan religion, kaj preferas la fratan medion inter karaj esperantistoj, kristanaj gefratoj, kiuj serĉas renkontiĝon kun Kristo, kiuj volas glori Esperante la Ĉiopovan Ĉielan Patron... La tempo flugis. En la lasta tago nia Sankta Meso okazis en la Baziliko, al kiu apartenas la klostro. Belega konstruaĵo sur la Sankta Monto. En Gostyń ni lernadis la manieron «vivi laŭeble plej bele...»; kun purigitaj animoj, pli facilaj koroj ni hejmenvenis, por prepari nin al la sekvontjara renkontiĝo. Post la Spirita Ekzercado en Gostyn, estis organizita interesa ekskurso. Ni vizitis la antikvan Krakovon, vojaĝis al Wadowice por vidi la naskiĝdomon de la Papo; ni estis en Kalwaria-Zebrzydowska, kie ni admiris la belegan preĝejon de la Franciskanoj; kaj ni faris ekskurson en la faman salminejon en Wieliczka. Neforgeseblaj travivaĵoj... Ni vizitis multegajn admirindajn preĝejojn. En ĉiuj ni sincere preĝis por la mondpaco. Unuavice esperantistoj scias kaj komprenas ties signifon, ili, kiuj havas komunan lingvon, komunan esperon... Ankaŭ tion ni tutkore esperas, ke realiĝos nia revo, deziro: «Ĝis la revido!».
Klara Rab-Nadai el Hungario
|
||
|
BONDEZIRAJ SALUTOJ
La Sekretario de la Patriarko de Venecio (kard. Marco Cč) skribis, 16.8.79, al la Paroĥestro de Lido di Jesolo (apud Venecio) ĉi tiun leteron (en itala lingvo):
«Tre respekrinda Monsinjoro, la Patriarko, ĉar li estos okupita, 26.8.79, pro la vizito de la Papo al Canale d'Agordo, ne povos ĉeesti la 50-an Italan Kongreson de la Esperantistoj. Pro tio, li petas, ke vi bonvolu lin reprezenti, kaj legi la mesaĝon, kiun la Pontifiko havigis, kaj kiun mi kunmetas, kaj doni al ĉiuj Kongresanoj lian plej koran saluton kaj la bondeziron, ke la sindevigo por la unuecigo de la lingvoj efike kontribuu kunigi la animojn survoje al socio pli homa kaj pli kristana. La Patriarko dankas vin pro ĉi tiu komplezo, kaj vin salutas ameme. Al lia saluto mi aldonas mian plej koran omaĝon. Mi ankaŭ kunsendas kopion de la rajtigo celebri en Esperanto la tutan meson».
La telegramo de la Papo, adresita al Kard. Cč, diras (en itala lingvo):
«La Sankta Patro adresas koran saluton al la partoprenantoj en la 50-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Lido di Jesolo de la 25-a de aŭgusto ĝis la l-a de seprembro, kaj, bondezirante la plenan atingon de la noblaj celoj, li alvokas por la tuta asembleo kaj por giŕ laboro ĉielajn donacojn kaj lumojn, kaj volonte li donas la difavorigan Apostolan Benon. Kardinalo Casaroli».
|
||
|
NI PILGRIMAS ĈIAM
En la instituto «Mater Dei» en la belga pilgrimloko Banneux okazis la kvara internacia pilgrima kunveno esperantista. La partopreno estis pli granda ol en 1978. La gepartoprenantoj alvenis el Belgujo, Francujo, Germanujo kaj Nederlando. La ĝenerala temo estis: «Pilgrimo - vojo al Dio». Patro L. Bourdon O.P. el Lille, Francujo, diris, ke ni, kristanoj, fakte ĉiam pilgrimas. Pri tio ni fariĝas pli konsciaj vizitante pilgrimlokojn. Nia pilgrima vojaĝo estu precipe vojaĝo interna, spirita. S-ro W.A.M. van Heugten el Deurne, Nederlando, substrekis la signifon de la pilgrimoj por la renkonto kaj kontakto inter gesamkredanoj. Je tio nia internacia lingvo Esperanto bone povas helpi: vera alproksimiĝo petas interkomprenon. Pastro Alfons Beckers el Beringen, Belgujo, celebris kun Patro Bourdon sanktan meson en Esperanto. La sekvonta internacia kunveno de esperantistaj pilgrimantoj ankaŭ okazos en Banneux, dimanĉon la 14-an de septembro 1980. La temo estos: «Kiel aktivigi la junularon en la Eklezio per Esperanto?». W.A.M.V.H.
|
||
|
DU PAPOJ
Pasis, antaŭ nelonge, unu jaro de la morto de Paŭlo la sesa kaj Johano Paŭlo la unua. Du Papoj, kiuj travivis en tute diversaj manieroj sian sperton. Al Paŭlo la sesa ne estis fremdaj tiu malgajo kaj tiu angoro, kiuj (kiel diris Johano Paŭlo la dua 16.9.79, ĉe la homilio de la memoriga Meso) «naskiĝas el la sento de respondeco pro la plej sanktaj valoroj, pro la granda tasko, kiun Dio konfidas al homo»; tiuj malgajo kaj angoro «povas esti superataj nur per la preĝo kaj per la forto de senlima fido... Paŭlo la sesa posedis tiun profundan, malfacilan, kaj - ĝuste pro tio - nevenkeblan fidon. Kaj pro ĝi li estis la ŝtono, la roko, sur kiu oni konstruadis la Eklezion, en ĉi tiu eksterordinara periodo de grandaj ŝanĝoj post la dua Vatikana Koncilio». Johano Paŭlo la unua, kontraŭe, en la tute mallonga tempospaco de sia papeco, esprimis alian senton, nome la «ĝojon de la kredo». Kiel skribis Kard. Marco Cč, lia posteulo en la Venecia Patriarkejo, «Johano Paŭlo la unua ne havis la tempon plenumi historiajn agojn, li eĉ ne sukcesis verki Enciklikon; sed li, ridetante, kun profunda kaj antikva saĝeco, klarigis al la homoj, kiel oni vivas laŭ la kredo, esperante kaj amante». Antonio De Salvo
|
||
|
ESPERANTO EN PRIVATA TELEVIDO
En Cerna, sur la montaro norde de Verono, estas granda domo por la junularo, kiu posedas du dissendilojn: Radio Pace kaj Telepace. Per ili multaj religiaj informoj eniras la familiojn de Norda Italio kaj eĉ de parto de Jugoslavio. Nun mi volas rakonti pri bela travivaĵo, kiun mi ĝuis la 31-an de aŭgusto vespere. En la kadro de la Internacia Jaro de la Infano, grupo da knaboj laŭtlegis la rajtojn de la infanoj, kaj komentariis ilin per trafaj vortoj kaj desegnoj. Ĉeestis multaj pastroj kaj familianoj de la knaboj. Kun mia granda surprizo, la direktoro de la Domo diris al mi: «Nia festo estos dissendata per Radio kaj per Televido; mi petas, ke Vi bonvolu resumi ĉion en Esperanto». La ideo fari iom da propagando por la internacia lingvo allogis min, tial mi diris: «Bone, mi akceptas, tamen mi volus fari mallongan resumon ankaŭ germane». Tion mi faris. Kaj mi scias, ke tio vekis intereson por la internacia lingvo. Estas mia intenco paroli pri la lingva problemo kaj pri la ideala solvo per Esperanto, estonte, ĉe Radio Pace kaj Telepace, kaj laŭeble gvidi kurson de Esperanto ĉe tiuj dissendiloj. Felice Ruaro, Italio
|
||
|
NI GRATULAS
Josef Mraz, profesilerneja direktoro en pensio (Aŭstrio), plenumis 85 jarojn 3.8.1979. Entuziasma instruisto de Esperanto, vaste konata kiel festparolanto kaj prezentanto, s-ano Mraz (kiu estas ankaŭ IKUE-ano) ankoraŭ nun multe vojaĝas, kaj, junuleske freŝa, li kapablas deklami parkere el originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto.
Sekve de la balotoj okazintaj dum la 50-a itala Kongreso de Esperanto, estis konfirmitaj estraranoj de la Itala Esperanto-Federacio niaj IKUE-anoj Bassetti, De Salvo kaj Galbusera (De Salvo estis ankaŭ nomita Vicprezidanto de I.E.F.). Krome, nia IKUE-ano Polerani estis elektita kontrolanto.
P. Engelbert Jauk o.f.m., Aŭstrio, festis 40 jarojn da sacerdoteco kaj da esperantisteco.
Fr. Girolamo (Karlo) Kellner, trapisto vivanta apud Romo sed naskiĝinta en Budapeŝto (Hungario), 30.9.1979 plenumis 90 jarojn. Li lernis Esperanton en 1918, kiel militkaptito en Irkutsk (Siberio).
Nia IKUE-ano S-ro Roger Randrianekena (pri li, oni vidu EK 6/79, p. 110), kun kelkaj gelernantoj de la regiono Ambatondrazaka (orienta Madagaskaro), aranĝis Esperanto-Ekspozicion por la publiko, dum la regiona ĉiujara Foiro (24-26.8.1979).
|
||
|
LEGANTOJ SKRIBAS
Kun granda danko mi regule ricevas vian organon, kaj por mi, kiu estas kristano protestanta, ĝi daŭre enhavas legendajn kaj legindajn artikolojn. Kompare al nia KELI-organo Dia Regno, via organo pritraktas pli da faktoj el la vivo de via R. K. Eklezio. Ankaŭ por mi tia teksto estas interesa. Kial mi nun skribas al vi? Unue, mi volas iom kontribui al via grava laboro por esperanto; bonvole akceptu ĝin kaj metu la modestan sumon en la kason de via organo. Ĝi estas donaco. Due, mi havas gramatikan problemon pri la titolo de via artikolo sur paĝo 80 de numero 5/1979. Mi dubas pri la esprimo: «Papa geedziĝo». Ĝenerale, «iĝ» signifas veni en la staton, do en nia kazo, en la staton de (ekz.) mia edziĝo, mia edziniĝo, nia geedziĝo sed ne «Papa geedziĝo». Ne estas la edziĝo de la Papo. La Papo estas aktiva, ne pasiva. La Papo ne persone travivas tiun ĉi ceremonion, nek estas travivanta parto de tiu ĉi geedziĝo, sed li havas memstaran kaj alian rolon en tiu ĉi sakramento. Mi preferas skribi: «Papa geedzigo», aŭ «La Papo celebras (gvidas) la geedziĝon». Oni diras, ke Esperanto estas facila lingvo, sed en kelkaj kazoj ĝi ankaŭ havas siajn malfacilaĵojn, ekz. kiam oni devas uzi la sufiksojn «iĝ» kaj «ig». Aŭ ĉu mia problemo kuŝas en la uzado de nia nederlanda lingvo? Por ni estas diferenco inter edziĝo kaj geedzigo. Per amikaj sentoj mi sendas al vi mian opinion, sed ne por kritiki, sed nur por helpi unu la alian. Dirk de Boer, Nederlando
En EK 3-4/79, en la personaj notoj pri Sac. Magnani frapas la ĝena vorto "almozpetis". Kompreneble, oni povus anstataŭigi ĉi tiun vorton per alia. Sed, se tiu vorto estas uzita ĉi tie kun scio de sac. Magnani, tiaokaze li estas vere granda homo, inda je plej granda rekono kaj honoro, pro tio, ke li ne hontas diri veron pri sia malriĉa deveno. TN., Pollando
La vorto «almozpetis» estas de Sac. Magnani, kiu verkis mem siajn personajn notojn. Antonio De Salvo
|
||
|
JAPANA TRADUKADO
Hebreo laŭdas sian amatinon «viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno» (Alta Kanto 4/.3). Por japano, lipoj neniel montriĝas ruga fadeno. En tiu ĉi esprimo li vidas parton linie tuŝantan de lipoj supra kaj malsupra kiel ruĝan fadenon. Hebrea vorto 'safaa' (lipo), plurale 'sfatim', montras ne nur lipon sed ankaŭ bordon de maro, rivero, valo kaj borderaĵon de vesto ĉirkaŭ kolo, ĉar hebreoj vidis en ili komunan elementon, nome strion. MaInov-greka vorto 'ĥeilos' (lipo) montras ankaŭ pinton de lango, buŝon de ĉevalo, bekon de birdo, en kiuj grekoj vidis komunan elementon kiel antaŭan aŭ ekstreman parton de buŝo. Japana vorto 'kutibiru' (deveninta el «bordero de buŝo») montras ruĝan parton ĉirkaŭ buŝo ĉe vizaĝo. Sed ne ĉe angloj kaj germanoj; ekzemple, en nacia-japana vortaro 'upper lip' estas tradukita 'supra lipo', sed la vortoj montras ankaŭ parton de tio, kio respondas japane al «parto sub nazo» aŭ «parto sur lipoj»; germana «Unterlippe» estas tradukita 'malsupra lipo', sed la vorto signifas ankaŭ malsupran parton de lipoj, almenaŭ parton de vango. Esprimo «du viroj sur unu lito» (Luk 17,34) laŭ Londona teksto. En tiama Palestino ĝi montras du virojn en dometo konsistigita el unusola ĉambro, kie ili laboras kaj dormas same. En nuntempa japana kulturo ĝi konfuzos la legantojn, ke ili estas samseksamaj. Por eviti konfuzon: 'du viroj dormantaj en unu dormoĉambro' laŭ la ekumena traduko. Esprimo «malriĉa en spirito» (Mat 5,3) laŭ Londona teksto. Sed japane la esprimo montras spiriton monavidan, kiu postulas nur profiton. La greka originala teksto montras humilan spiriton fidantan al Dio. En hebrea kulturo, en kiu medio naskiĝis la esprimo, oni tiel komprenis alligon de malriĉeco kaj spirito, ke en socia tavolo malriĉuloj estis subpremitaj kaj turmentitaj de fortuloj, kaj ili neniam povis akiri protekton de potenculoj de la mondo, sekve ili lasis sian spiriton al la Dia providenco. Kaj «feliĉaj estu tiuj, kiuj fidas nur al Dio» laŭ la ekumena traduko. El supraj ekzemploj naskiĝas konkludo: estas necese al tradukantoj, ke ili estu atentemaj pri la diferenco inter kulturo de tradukonta lingvo kaj tiu de tradukota lingvo. Alivorte, traduko estas ne nur transmeto de unu lingvo al alia, sed ankaŭ transformo de unu kulturo al alia, en kiuj naskiĝis ambaŭ lingvoj. En septembro 1978 aperis ekumena traduko de Nova Testamento en japana lingvo, post 6-jara kunlaboro de Katolika Eklezio kaj Evangeliaj konfesioj. Ĝi estas ne nur komuna laboro memorinda, sed ankaŭ elstara verko, ĉar gi estas traduko en malsaman kulturon, kiu naskis malsaman lingvon.
El artikolo de bibliologo Miyosi-Miti, profesoro de Nansan Universitato, aperinta en ĵurnalo «Asahi» de 2.12.1978, mallongige kaj libere tradukis Matubara-Hatiro, Japanio.
|
||
|
ESPERO KATOLIKA KONSTANTE PROVOKAS
pere de artikoloj pri Ĉeĥoslovakio. Oni forgesas, ke tiamaniere apenaŭ estas troveblaj simpatioj en nia lando. Ankaŭ s-ano Berka el Vsetín en sia letero al nia asocio tute klare rifuzis informojn en Espero Katolika skribante, ke represitaj pri ĉesigo de la sekcio KELI estis misuzitaj - li neniam permesis ilin publikigi. Oni povas diri, ke tio estas rekta enmiksiĝo en internajn aferojn de nia ŝtato kaj de la asocio. Ĉu Espero Katolika tiamaniere volas plenumi Finan Akton de Helsinki? Ĉu ankaŭ por Espero Katolika estas plejuzata slogano: Ju pli malbone des pli bone? Malgraŭ tio ke Espero Katolika havas intereson havi peranton en nia lando kaj oficiale disvastigi la gazeton!
(La supra artikolo, inkluzive de la titolo, estas represaĵo el «Starto» 3/1979, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio).
|
||
|
KIEL BETULO
«Feliĉo estas samkiel betulo: planti ĝin estas malfacile, sed ĝi mem sin semos, se en la proksimeco estos aliaj betuloj». Tiujn ĉi vortojn de la pola filozofo W. Tatarkiewicz mi rememoras, pensante pri bravaj ĉeĥaj samideanoj, precipe pri pastro Srna kaj sinjoro Šváček. Gravan provon allasis Dio je ili! Sed mi kredas, ke ili ne fuŝos en la provo, sed eĉ estos feliĉaj, samkiel la apostoloj forirantaj el la juda juĝejo ĝojis, ke ili havis eblon suferi por Kristo. Tamen necesas, ke ĉe ili estu aliaj «betuloj». Nia ĉeesto ĉe ili per memoro kaj preĝo helpos ilin persisti, ĝoji kaj kristane venki, por la bono de la Eklezio kaj de la Esperanto-afero. Certe la persekutantoj ĝojus sciante, ke la viktimoj restis solecaj, ĉirkaŭitaj per indiferento kaj silento de samideanoj kaj samkredanoj. Ni ne permesu, ke tio okazu! El Pollando
|
||
|
EN SERIOZA DANĜERO LA ĈEFVERKO DE LEONARDO
La «Vespermanĝo» riskas malaperi. Iuspeca kancero rapide ĝin voras, kaj la solaj esperoj de savo ligiĝas kun radikalaj kaj urĝaj intervenoj. La alarmo ekestis ĉe la fino de unua serio da ekzamenoj, faritaj dum tri monatoj de spertula teamo: la muro de la Refektorio de Sankta Maria de la Gracoj, freskita de Leonardo, estas kovrita per iu ŝimo ĝis nun nekonata, kiu estas detruanta la bildon. El la analizoj montriĝis, ke ĉi tiu ŝimo devenas el la kunfandiĝo de la milana fum-nebulo kun la rezinoj kaj la pigmentoj de la pentraĵo. La «Vespermanĝo» povas ankoraŭ saviĝi; diligenta restaŭrado povas eĉ redoni al ĝi tiun brilon, kiun ĝi ne plu posedas de multaj jaroj. Sed estas necese tuj eklukti kontraŭ la tempo, por eviti, ke la mistera ŝimo, kiu kovras la freskon, ĝin detruu senrimede. La «Vespermanĝo», aŭ «Lasta Vespermanĝo», pentrita de Leonardo el Vinci, estas la plej elstara artverko en Milano. Ĝi estas, samtempe, la plej granda kaj famkonata lumo, sed ankaŭ la plej granda kaj famkonata zorgo, de ĉiam. Ĉar zorgojn, ĉi tiu artverko, komencis tuj liveri; eble, nemulte da tempo post kiam Leonardo pentris ĝin. Kiel ĉiam okazis al Leonardo, la fresko estis pentrita sub la stimulo de eksperimentado, tiel ke la taŭgeco de la uzita metodo tuj aspektis dubinda, en rilato kun la uzita fono, nome kun la muro. Oni povas facile imagi, kiel ĉi tiuj zorgoj kreskis laŭlonge de la jarcentoj! Ne de hodiaŭ, do, oni lanĉas alarmajn kriojn; nuntempe, tamen, la situacio estas kriza pro la rapideco, kun kiu la malsano etendiĝas. Antaŭ kelkaj jaroj, oni pristudis sistemon por klimatizi la aeron de la Refektorio, kie la artverko troviĝas; sed, poste, oni ne plenumis la projekton. Nun oni devos reekzameni la aferon. Eĉ ne estas malprobable, ke oni ne plu allasos vizitantojn, aŭ ke oni povos vidi la freskon nur tra vitro. Oni supozas, ke la «Vespermanĝo» estis pentrita de Leonardo inter 1495 kaj 1497, kiel oni povas konjekti el la fakto, ke en januaro 1497 kardinalo Raimondo Pérault vizitis Leonardon dum lia laboro, kaj ke en la dediĉo datita 9.2.1498 la fresko estis indikita kiel jam kompleta. De tiam, la «Vespermanĝo» ne ĉesas disradii sian nevenkeblan allogon. Parolante pri la fresko, spertulo skribas: «Sciencistoj, filologoj, bildfakuloj, ĉiuspecaj spertuloj multe penis kaj penos! Io ĉiam restis kaj restos for de iliaj retoj, io por ĉiam restos neklarigita en la mistero de tiu verko». Tiu poezia sekreto nun estas dissolviĝanta en la malintegriĝo de la fresko; jen kial oni lanĉis urgajn alvokojn, por ke scienco kaj amo maksimume strebu siajn eblecojn.
Velia Corsini, trad. Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)
|
||
|
JESUO NE ESTIS IDEO
Dum la lacigaj sed agrablaj tagoj de la Universala Kongreso en Varna 1978, eble la plej dolĉaj estis la neformalaj renkontoj kaj liberaj diskutoj vespere post la oficialaj aranĝoj. Jam la simpla promeno antaŭ la Kongresejo, aŭ en la vestiblo antaŭ la salonoj, ebligis senceremonie trovi la kunparolanton el iu ajn lando aŭ de iu ajn aĝo. Kiam oni aventure eniris la bruon de la amaso, oni devis esti ĉiumomente preta interrompi la komencitan interparolon, kaj respondi al la demandoj de preterirantoj pri la plej diversaj temoj. Al mi restas neforgesebla la renkonto kun unu juna homo, tre lerta esperantisto, kun kiu mi pasigis preskaŭ unu tutan vesperon, sidante ĉe la tablo. «Mi estas ateisto kaj edukita en marksisma doktrino ekde mia infanaĝo. Ĉi tiu doktrino kontentigas min perfekte. Pri la religio mi multe legis kaj scias, sed mi ne vizitadis la katekizadon nek ricevis la kredinstruon. Estas vera ŝanco por mi renkonti vin ĉi tie kiel katolikan pastron. Vidu, mi ĉiam miras rigardante la kredantojn preĝi, ĉeesti la diservojn kaj viziti la pilgrimlokojn. Kiel ili kapablas kredi la ideon, kiun ili nomas Dio? Ĉu via kristana kredo ne estas pura ideologio, baziĝanta je fikcio, kiu nenie ekzistas krom en la kapoj de la kredantoj? Pura utopio. Ĉu ne estus pli saĝe forlasi la ĥimerojn kaj dediĉi sin al la homa tera vivo? Kion vi dirus?». «Mi havus multon por diri aŭskultante vin, sed mi limiĝos je via opinio, kiu min ŝokis pleje. Vi diris, ke nia Dio estas fikcia ideo, kaj nia kredo ideologio. Ĉu Jesuo estis ideo? Ne, Jesuo estis homo kiel ni ambaŭ, homo, kiu vivis sur la tero kiel ĉiuj homoj. Jesuo estis historia realo. El liaj vortoj kaj agoj, kiujn liaj samtempuloj aŭdis kaj rigardis, oni komencis vidi en li iun pli grandan kaj pli bonan ol simplan homon. La homoj spertis en li Dion, kiu pIene kontentigis ilin. Ili kredis, ke Dio venis inter la homojn. Do la homa sperto pri Jesuo ne estis iu ĥimero aŭ pura ideo, sed renkonto kun la reala persono, kiu alparolis la korojn kaj la cerbojn. Nia kredo baziĝas sur la plej profunda kaj plej alta realo, sur la renkonto kun la persono de Dio. Ni kredas, ke la vortoj kaj agoj de Jesuo kapablas ankaŭ hodiaŭ ekflamigi la korojn de homoj, kiuj lin renkontas, ĉar nia kredo estas ja rilato al la persono. La katolika kredo estas plej alta realeco en la mondo, kiu kunigas la teron al la Ĉielo. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandis la kredantojn pri ilia kredo, sed vi ĉerpis viajn informojn el nekredaj aŭ kontraŭkredaj fontoj». «Dankon pro via respondo kaj klarigo. Envere mi neniam aŭdis paroli pri la katolika kredo je la sama maniero kiel vi nun parolis. Certe en la kredo enestas iu forto, pri kiu mi ne povas eĉ antaŭsenti. Mi ne sciis, ke la kredo estas persona renkonto, kiu povas feliĉigi la homon kaj renaski lin». Franjo Gruić, Djakovo (Kroatujo – Jugoslavio)
|
||
|
|