Enhavo de Espero Katolika numero 9/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Albino Luciani (poste, Papo Johano Paŭlo la unua) en infanaĝo

 

 

 

 


 

VI SCIU, KE.....

 

Ĉi tiu numero de EK estis finkompostita 8.9.1979. Je tiu dato, ankoraŭ ne atingis la C.O.-n en Romo detalaj informoj pri la okazintaĵoj dum la IKUE-Kongreso en Luksemburgo (escepte de multai eltondaĵoj kun trafaj artikoloj, en lingvoj germana, franca kaj leceburga, el la gazetoj «Luxemburger Wort», «RL» kaj «Télécran»).

Por ne prokrasti la aperigon de ĉi tiu numero, pliajn informojn oni publikigos en tiu venonta.

 

La Esperanto-Centro Luksemburgo eldonis, porokaze, tre belajn kaj grandformatajn «Kongreslibro»-n kaj «Preĝaro»-n.

 

La Episkopo de Luksemburgo, Mons. Jean Hengen, verkis simpatiajn salutvortojn por la Kongreslibro, kaj akceptis en aŭdienco la kongresanojn.

 

La Kongreslibro listigas 147 aliĝintojn el 19 landoj.

 

Ne mankis distraj aranĝoj. En la suba foto oni povas vidi, de maldekstre: Jomi, surda germana pantomimo (esperantisto); Monique Leider, luksemburga esperantista muzikistino kaj kantistino; Trixini (P. Kindler), kiel anoncisto kaj esperante kantanta gurdisto; Alberta Casey el Usono, esperantista kantistino; Frank Caroli, germana klaŭno sur biciklo, kies edzino estas fervora esperantistino kaj deĵoris dum la tuta kongres-semajno ĉe la giĉetoj (ili vivas ankaŭ en Luksemburgo).

 

 al la indekso

 


 

PAPA TELEGRAMO

 

Alvenis al la Episkopo de Luksemburgo ĉi tiu telegramo (en franca lingvo):

«La Sankta Patro, ricevinte la mesaĝon de la katolikaj esperantistoj kunvenintaj en la kongreso de Luksemburgo, komisias vin transdoni al ili, kune kun la preĝpetita apostola beno, la oportunajn kuraĝigojn por travivi aŭtentikan fratecon trans la lingvaj limoj kaj la aliaj homaj baroj, kaj sin helpi reciproke per la rimedoj de la kredo kaj de la preĝo.

Kardinalo Casaroli»

 

 al la indekso

 


 

SPECIALA RAJTIGO

 

Per letero de 1.8.1979, kard. Virgilio Noč, helpsekretario de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto de la Sankta Seĝo, tiel respondis, interalie, al P. Magnani:

«Plenumante respektegindan komision, mi komunikas al vi, ke, ne modifante la direktivon ke esperanto ne povas, koncerne liturgian uzon, esti traktata samkiel la naturaj lingvoj, la Sankta Patro bonvole konsentis la indulton por la celebrado de la S. Meso en la internaciaj aranĝoj, kiuj okazos en Lokarno, Lucerno, Luksemburgo kaj Jezolo.

Dum mi komunikas al vi la sciigon pri la konsento, mi atentigas, ke ĝi validas nur por la supre indikitaj okazoj, kaj ke eventualaj postaj petoj pri la temo devos esti ekzamenataj unuope».

 

 al la indekso

 


 

ASOCIAJ NOTOJ

 

Sekve de la eksiĝo de dr-ino Eva Stancz kiel landa reprezentanto por Hungario, estis nomita LR, anstataŭe, P. Lajos Kóbor.

Al Dr-ino Stancz, kiu modele plenumis stan taskon (kaj kiu daŭre kunlaboras, malgraŭ nebona farto), multajn sincerajn dankojn.

 

Nova landa reprezentanto por Jugoslavio estis nomita Prof. Franjo Gruić, kiu anstataŭas P. Jovan-Feliks Stricki.

 

Sekve de la morto de P. A. Lňpez Cabrejo Gonzŕles (v. EK 6/1979), vakas la posteno de landa reprezentanto en Kubo, kie, cetere, momente ne ekzistas IKUE-anoj.

 

La landa reprezentanto por Pollando, P. Jňzef Gotter, translokiĝis.

 

al la indekso

 


 

 SALUTO DE LA IKUE-PREZIDANTO

OKAZE DE LA 38-a IKUE-KONGRESO

 

Honorindaj Autoritatoj!

IKUE-estraranoj kaj KELI-reprezentantoj!

Respektindaj Kunfratoj kaj Estimataj Kongresanoj!

 

Salutas vin ĉiujn, tiu, kiu, bedaŭrinde, ne povas en ĉi-okazo vin servi, kiel devigus lin la ofico de Prezidanto, al kiu tasko la lasta IKUE-voĉdonado lin vokis.

Mia frata saluto ripetas ĉiam tiun de Kristo, en kies savanta Nomo vi kongresas, «LA PACO ESTU KUN VI!». En Lia Paco ekfloros ĉiuj virtoj, do, ankaŭ la pacienco toleri unu la alian, ĝis atingi la perfektecon en la karitato, kiu kreas kaj naskas la interkomunikiĝon de la familianoj de Dio la Patro, danke al la «arda fajro» de la Sankta Spirito.

Karaj Samkredanoj, mi ne povas, salutante vin, silentigi mian koron rilate la neĉeestantajn IKUE-anojn, malhelpatajn ĝui la kongresan fratecon, kaj tio ne nur pro ekonomiaj malfacilaĵoj aŭ familiaj kondiĉoj, sed, domaĝe, pro politikaj limigoj. Ĉi tiuj estas pluraj, sed nia penso precipe forflugas al la du karaj orientlandanaj fratoj ĵus kondamnitaj, Pastro Vojtĕch Srna kaj S-ro Miloslav Šváček, suferantaj pro Kristo kaj... pro Esperanto!

Gefratoj, mi deklaras kun vi ĉiuj la ApostoIan Kredon, kies disvastigado estas la ĉefa celo de nia E-asocio, kaj kun vi kaj kun la tuta Sankta Eklezio mi ekkrias al la mondo: «VIVU LA VIVO! Vivu ĝi en ĉiuj formoj kaj kondiĉoj», ĉar nia Patro estas la Dio-vivanta, daŭre kreanta, do, la Fonto de la Homa Vivo. La Virgulino Maria, kiun vi honoras en la Luksemburga Katedralo sub la titolo «Konsolantino de la Afliktitoj», instruu nin energie kontraŭstari la sovaĝajn homajn buĉadojn de la nuna tempo: de beboj, de gejunuloj, de plenaĝuloj, pro filozofiaj, ekonomiaj, ideologiaj kaj politikaj perfortoj, ĉu de la Ŝtatoj ĉu de la individuoj.

Estimataj Estraranoj kaj IKUE-anoj, bonan laboron en la serĉado de konkreta agadplano. Pluraleco de la opinioj ĉiam, sed fine unueco de la decidoj. Oni preferu agi ol diskuti. La Prezidanto, siaflanke, estos preta ne ŝpari tempon, monon kaj volon por plenumi, en plena harmonio kun ĉiuj Estraranoj, la indikojn de la Kongreso, kompreneble, laŭ siaj limigoj kaj povoj.

Estu feliĉaj, do, en la «verda koro» de Luksemburgio sub la gvidado, ĝisfine, de Pastro Kindler, kiun mi omaĝas kun la aliaj kunlaborantoj, kaj lernu unuigi la popolojn en la Nomo de Kristo per la verda lingva ponto, kiel instruas al ni la plensignifaj pontoj de tiu ĉi gastema urbo Luksemburgo.

Dio benu nin ĉiujn kaj la Patrino de la Eklezio gvidu nin sur la stratoj de l’ mondo.

 

Sac. Duilio Magnani, IKUE-Prezidanto

Rimini, 1.8.1979

 

 al la indekso

 


 

PAROLADO DE LA PREZIDANTO
DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO,

D-RO HUMPHREY TONKIN,

EN LA INAŬGURO DE LA 38-A KONGRESO DE IKUE

(LUKSEMBURGO, 8.8.1979)

 

Estas aparte plezurige al mi, kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, havi okazon persone saluti la kongreson de unu el la plej malnovaj kaj plej kontinue laborantaj Esperanto-organizoj, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. UEA fondiĝis en 1908; IKUE en 1910. Do, nur du jaroj apartigas nin unu de la alia laŭ historia vidpunkto.

Tamen niaj celoj estas en kelkaj gravaj punktoj malsimilaj. Dum Universala Esperanto-Asocio laboras esence por antaŭenigi la Internacian Lingvon kaj streĉas siajn fortojn por ke Esperanto enradikiĝu en ĉiujn aspektojn de la homa vivo, viaj celoj etendiĝas preter la lingvo mem: vi laboras per Esperanto por atingi la celojn de via organizo kaj samtempe disvastigas Esperanton inter katolikoj.

Mi ne povas tro forte emfazi la gravecon de tiu specialigita, faka agado en la Esperanto-movado, kvankam, verdire, la vorto «faka» ne estas tute adekvata vorto por priskribi vian agadon. Ĉe ni la faka agado estas de du specoj: unue, la tiel nomata neŭtrala faka agado, inter specialistoj pri tiu aŭ alia fako (sciencistoj, medicinistoj, filologoj, ktp.) aŭ inter anoj de tiu aŭ alia speco de organizoj (skoltoj, Rotarianoj, ktp.), kaj due la neneŭtrala faka agado inter homoj ligitaj de iu religia aŭ politika kredo.

Al la unua kategorio UEA etendas plenrajtajn rilatojn: neŭtrala faka asocio povas aliĝi al UEA esence same kiel aliĝas landa asocio. Ĉar UEA mem estas neŭtrala organizo, ĝi povas celi nur kunlaborajn rilatojn kun neneŭtralaj organizoj, ne tiujn rilatojn de plena aliĝinteco, kiujn ĝuas kelkaj profesiaj Esperanto-asocioj.

Tamen, ambaŭ specoj de fakaj asocioj estas ekstreme gravaj al ni, ĉar ni komprenas, ke per sia aplikiĝo al la ĉiutagaj realaĵoj nia lingvo estas streĉita, muldita, adaptita al novaj bezonoj. La laboro de la fakaj asocioj pliriĉigas Esperanton lingve, ĉar novaj fakoj postulas novajn terminojn. Ĝi pliriĉigas Esperanton home, ĉar la faka agado atingas novajn adeptojn de Esperanto eventuale neatingeblajn per aliaj vojaj. Ĉefe la faka agado montras al eksterstarantoj, ke Esperanto havas praktikan utilon - ke ĝi ne estas celo en si mem sed ankaŭ rimedo por aliaj celoj.

Kaj la celo de IKUE ja ne estas simpla «faka» celo. Ĝi estas nenio alia ol la kompleta transformiĝo de la homa vivo - ĝia redediĉiĝo laŭ novaj kriterioj kaj novaj postuloj. La kristanismo emfazas la rolon de la individuo antaŭ Dio, la nocion de la individua elaĉetiĝo, la individua saviĝo. Samtempe, tamen, ĝi emfazas la komunumon de ĉiuj kristanoj, de ĉiuj kredantoj, antaŭ Dio. Sed kiel esprimi la komunajn trajtojn de tiu komunumo? Kiel krei tiun komunumon ĉi tie sur la Tero? Tiu malnova nocio de spirita regno de ĉiuj kredantoj trovas sian esprimiĝon interalie en la ideo de Internacia Lingvo, kiu ebligas al homoj el ĉiuj mondopartoj kunveni por konfirmi sian fidon, por esprimi sian komunecon, kaj por komune labori, ne por minaci Dion, kiel faris la konstruantoj de Babelo, sed por servi Dion. Kiel ajn oni rigardas la aferon, Esperanto prezentas al la katolikismo rimedon nekalkuleble valoran par la disvastigo de la Bonaj Novaĵoj, kiujn ĝi deziras prezenti al la mondo.

Feliĉe, sub la gvido de Papo Johano Paŭlo la 2a, la katolika Eklezio daŭrigas sian interesiĝon pri la problemoj de lingvoj iniciatitan de Johano la 23-a. La malfermado de la liturgio al la modernaj lingvoj estis klopodo atingi la homaron en formo tuj komprenebla, tuj alirebla. Per sia propra utiligo de multai lingvoj, la nuna Papo montras sian komprenon de la subtila rilato inter lingvo kaj kredo, kaj la neceso, ke ni esprimu la plej profundajn kredojn kaj emociojn ne per iu fremda lingvo sed per la propra, gepatra lingvo.

Sed la mondo ne posedas unusolan gepatran lingvon. Sekve, kiam la internacia komunumo kunvenas por servi Dion ĝi bezonas internacian lingvon. Tiu lingvo povus esti Esperanto, kiu ebligas al ĉiu homo la esprimadon de la plej intimaj pensoj en komune komprenebla kaj egaleca formo. Ni bezonas la lokajn kaj etnajn lingvojn por nia loka komunikado, ankaŭ por la esprimiĝo de nia kredo en loka medio. Sed por vere internacia sinesprimo necesas la lnternacia Lingvo.

Kiel nekatoliko mi tamen kuraĝas diri, ke ĝis nun la katolika Eklezio ne plene komprenas tiun fakton. Ĝi ne plene kaptas la signifon de la fakto, ke la relative facila sed esprimoplena lnternacia Lingvo estas potenciale unu manifestiĝo de katolikismo en la originala senco - nome, de universalismo, de tutmondismo. Sed al tiu praktika dimensio aldoniĝas ankaŭ morala dimensio. La katolika Eklezio jam gajnis plene merititan reputacion kiel luktanto kontraŭ rasa diskriminacio. Sed en la mondo regas en preskaŭ ĉiuj sferoj de la praktika vivo ankaŭ lingva diskriminacio - la superrego de unu lingvo super alia, la misuzo de lingvoj kiel instrumentoj de potenco, eĉ de tiraneco. Esperanto prezentas moralan alternativon al la diskriminacio.

Kaj kompreneble apenaŭ necesas aldoni, ke la lingva komunumo Esperanto estas en si mem riĉa tereno por la plej altaj idealoj ligitaj al la katolikismo. Parolantoj de Esperanto troviĝas en ĉiuj anguloj de la mondo, sur ĉiuj kontinentoj, en amaso da landoj. Ili parolas unusolan lingvon, formas unusolan kamunikreton - kaj ili estas senpere alireblaj per tiu lingvo, malgraŭ sia geografia situo, sia politika kredo, sia ekonomia situacio.

Mi diris pli frue, ke via organizo estas utiliganto de Esperanto por aliaj celoj, dum Universala Esperanto-Asocio estas disvastiganto de Esperanto pure kaj nure. Sed verdire tiu diferenco bezonas precizigon kaj ioman modifadon, ĉar ankaŭ UEA estas Asocio ligita ekzemple al la homaj rajtoj. Laŭ ĝia statuto, respekto de la homaj rajtoj estas por ĝia laboro «esenca kandiĉo». Pro tio, UEA ludas aktivan rolon en la diversaj kampanjoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la disvastigo kaj difinado de la principoj de la homaj rajtoj. Plej lastatempe, UEA kunlaboris en la festado de la trideka datreveno de la subskribiĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj per ampleksa programo en la tiel nomata Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto, ni partoprenis la Konferencon de UN en Vieno en septembro pri edukado pri homaj rajtoj, ni ĉeestis renkontiĝon de specialistoj de Unesko pri rasismo, en Montrealo, kaj tiel plu. En 1977 nia Universala Kongreso de Esperanto pritraktis la rajton je komunikado.

La Kongreso de IKUE ĉi-jare havas kiel ĉefan temon «La Rajto je Vivo». Kvankam kelkaj aspektoj de tiu temo jam transpasas la komunan terenon inter IKUE kaj UEA, aliaj aspektoj rekte rilatas al dimensioj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estas baza, gvida dokumento por nia Asocio. La rajto je vivo inkluzivas la rajton al familia vivo, al amo, al ŝirmado, al edukado, al nutrado. Ĝi inkluzivas la rajton vivi en paco, la rajton vivi la vivon sen atencoj fizikaj kaj psikaj kontraŭ propra persono. Mallonge dirite, ĝi inkluzivas la rajton je «bona» vivo. La kristanoj esprimas tiun nocion simple kaj grafike klare: la dono de vivo interplektiĝas kun la eblo redoni tiun vivon en ties pleneco al tiu, kiu kreis tiun vivon. La riĉa nocio de universo plena je laŭdado, kiun bildigas al ni la Psalmistoj, esprimas tre precize tiun koncepton de la pleneco de la vivo, kiu estas unu aspekto de la vivorajto.

Sekve, malantaŭ via kongresa temo troviĝas la brulantaj demandoj de forigo de homa mizero - la malsato, la malsano, la milito, la senscio - tiel ke ĉiuj homoj povu vivi la vivon de homoj, ne de brutoj, kaj tiel ke ĉiuj homoj povu labori por ebligi tiun vivon al siaj najbaroj kaj al siaj kunfratoj.

Ĉi tie interplektiĝas denove la interesoj de IKUE kaj UEA, ĉar ambaŭ laboras por plibonigo de la homa kondiĉo per la Internacia Lingvo Esperanto. Jam per sia kredo je la homaj rajtoj UEA pasas preter la pure poresperanta laboro al la rando de la peresperanta. Sur tiu komuna tereno, eblas krei multe pli aktivan kunlaboron inter UEA kaj IKUE. Mi utiligas tiun ĉi okazon por inviti vin al tiu kunlaboro - per tute konkretaj komunaj projektoj sur la tereno de Esperanto kaj la homaj rajtoj.

Eble al kelkaj homoj tiu invito al kunlaboro inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala IKUE sonas strange kaj nereaIisme. Sed la neŭtraleco de UEA ne devus signifi retiriĝemon de la realaj demandoj kaj postuloj de la moderna mondo, sed ĝuste senpartiecan alfronton al tiuj demandoj. UEA ne estas nura Esperanto-asocio: ĝi estas universala Esperanto-asocio. Tio signifas, ke ĝi evitas preni politikajn aŭ religiajn poziciojn ne por eviti tiujn religiojn aŭ la landojn kie regas difinita politiko, sed por atingi tiujn kredojn aŭ landojn sen mem perdi sian neŭtralecon kaj sen kompromiti proprajn celojn. Mallonge dirite: la neŭtraleco ne fermas ĝin en malgrandan rondon, sed malfermas al ĝi pordojn al la tuta mondo. Ĝi strebas kunlabori kun ĉiuj organizoj, kaj kun ĉiuj individuoj, kiuj povas pozitive kontribui al la realigo de ĝiaj celoj. Tiu vojo kondukas al la tutmondiĝo de nia lingvo, kaj ĝia enpenetro en la realan mondon. Ni devas trovi la bonon en la homoj kaj la socioj kaj utiligi tiun bonon por atingo de nia komuna celo.

Oni diris al mi, ke mi estas la unua prezidanto de UEA, kiu ĉeestas kongreson de IKUE. Mi ne scias ĉu tiel estas, sed ĉiuokaze mia ĉeesto estu indiko, ke Universala Esperanto-Asocio sekvas la nunajn kongresajn laborojn kun aktiva intereso. Mi transdonas al la kongresanoj niajn bondezirojn por plej sukcesaj kongresaj laboroj. UEA ĝojas pro tiu ĉi plia pruvo de la vivkapablo de Esperanto kaj ĝia aplikiĝo al mondaj problemoj.

 

al la indekso

 


 

TRAFA KONGRESO

 

Krom la oficialaj aŭ formalaj raportoj pri la IKUE-Kongreso en Luksemburgo, eble estas oportuna la simpla esprimo de sintezaj impresoj flanke de ordinara kongresano.

Mi tuj diru, ke la laste okazinta kongreso de katolikaj esperantistoj estas unu el la plej brilaj kaj trafe organizitaj aranĝoj, inter la multaj, al kiuj mi havis la eblecon partopreni.

La sukceso de la kongreso ŝuldiĝas al pluraj favoraj cirkonstancoj.

Plej grava kaj fundamenta merito devas esti rekonata al la kapablaj kaj sindonaj organizintoj. Pastro Kindler estis senlaca motoro, vigla kaj simpatia animanto en ĉiuj momentoj. Oni povas aserti, ke, se vere Luksemburgo estas la verda koro de Eŭropo, pastro Kindler estas la verda koro de Luksemburgo. S-ino Hilkhuysen laboris seninterrompe, ĉiam helpopreta, kaj kun ŝi kunlaboris, ĉe la giĉetoj kaj precipe en la bufedo, aro de aliaj admirindaj luksemburgaj gesamideanoj, kiujn bedaŭrinde mi ne povas memori laŭnome.

Alia grava faktoro de sukceso estis la saĝe elpensita ekvilibro kaj distribuo de la diversaj programeroj, la varieco de la tagaj okupoj, kiuj agrable kaptis kaj allogis la kongresanojn. Solenaj, taŭge gvidataj kaj bone partoprenataj Diservoj, zorge brile prezentataj prelegoj, interesaj ekskursoj, altnivelaj kaj plenĝueblaj artplenumoj kaj amuzoj, formis koheran kaj kompletan tuton.

Sendube kontribuis al estigo de taŭga medio, en kiu la gekongresanoj vere sentis sin komforte, la celfunkcia kongresejo kaj la ne tro granda dimensio de la ĉarma gastiganta urbo: tio ankaŭ helpis al naskiĝo au plifirmiĝo de amika kaj eĉ frata rilato inter la ĉeestantoj.

Entute, le kongreso lasis tre favoran memoron ĉe la partoprenintoj, kiuj povas preni el la ekzemplo de la luksemburgaj gesamideanoj fortan instigon por plua agado en propra medio, cele al la komunaj idealoj. Espereble, ĉiuj rekunvenos en venonta IKUE-kongreso, al kiu servu kiel modelo la 38-a en Luksemburgo.

Mario Sola, Italio

 

al la indekso

 


 

RAPORTO DE LA DIREKTORO DE LA C.O. DE IKUE

PRI LA PERIODO INTER LA KONGRESO DE ĈENSTOĤOVO KAJ TIU DE LUKSEMBURGO (1977-1979)

 

1. - Antaŭ ĉio, mi petas pardonon, ke pro familiaj kaŭzoj mi ne povas persone ĉeesti la Kongreson en Luksemburgo, kiel mi estus ŝatinta. Certe, rekta alparolo sukcesus klarigi la situaciojn pli trafe ol skriba raporto, ankaŭ ĉar en persona ĉeesto oni povas tuj pliprofundigi eventualajn punktojn, pri kiuj oni deziras klarigojn, dum tio ne eblas nun al mi, kiu estas malproksima. Kompreneble, mi restas je dispono de ĉiuj por kompletigaj (skribaj) aldonoj, sed tio ne povas vere anstataŭi la tujecon de rekta diskuto. Ankoraŭfoje, mi pardonpetas.

 

2. - Mi pritraktos la ĉefajn erojn ne laŭ preparita plano, sed laŭ la vico, en kiu la diversaj problemoj prezentiĝos al mia menso. Mi pardonpetas pro ĉi tiu malordo, sed vere mi ne havis la eblecon zorge prepari la raporton kaj poluri ĝin, pro miaj multegaj okupoj (profesiaj, familiaj kaj esperantaj).

 

3. - Mi estiĝis «Direktoro de la Centra Oficejo de IKUE» dum la kongreso en Ĉenstoĥovo. Tiam oni proponis mian nomon por anstataŭigi la polan patron Leszek Irek (kiu estis en malpaco kun la tiama Prezidanto, P. Biedulski, pro aferoj ligitaj kun malsimilaj konceptoj pri la gvidado de IKUE). Mi tiam akceptis la funkcion kun la intenco eviti interrompon en la administra vivo de IKUE, kaj kun la firma espero, ke en relative malgranda tempo mi povos transdoni mian taskon al alia persono, post la ordigo de la administraj kaj financaj (alivorte, organizaj) aferoj. Ĉi tiun esperon mi daŭre havas hodiaŭ, kvankam en Romo mem ne troviĝas, nuntempe, alia persono preta transpreni la postenon: la romaj esperantistoj estas malmultaj, superŝutitaj per aliaj gravaj Esperanto-taskoj, kaj ofte maljunaj (tiuj junaj plejparte estas nekatolikaj). Pro tio mi varme alvokas homojn, kiuj havas la eblecon restadi dum sufiĉe longa tempo en Romo, doni sian volontulan helpon al la C.O. Mi precipe pensas pri monaĥoj, kiuj povus trovi gastigadon ĉe propra ordeno, aŭ pri studentoj, al kiuj IKUE povus liveri senpagan gastigadon en Romo en la sidejo mem de la C.O.

 

4. - La supra problemo instigas min tuj paroli pri alia gravega problemo, pri kiu IKUE nepre devas ĝustatempe zorgi: la estonteco de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio. Kiel konate, nun zorgas pri ili (tute senpage, kaj ec ofte proprakoste!) Patro Giacinto Jacobitti kaj S-ino Elisabetta Puracchio (Erzsébet Remenyi) al kiuj ĉiuj Esperantistoj (precipe katolikaj) devas esti dankaj. Sed P. Jacobitti jam ne estas juna, kaj s-ino Puracchio ne povas per si mem elteni la pezon (sekonsidere pri la fakto, ke ne estas certe, ke ŝi ankoraŭ longe restos en Romo). Se oni ne volas, ke la E-elsendoj de RV ĉesu en relative baldaŭa estonteco, oni serioze priprensu la aferon jam nun!

 

5. - Pri personoj kiuj forlasas Romon: post la reveturo al Pollando de P. Biedulski (al kiu la IKUE-anoj ŝuldas dankon pro lia senlaca kaj entuziasma agado), ankaŭ Patro Egidio Tic, kiu kompetente prizorgis la kasajn aferojn en Romo, nun translokiĝas. Mi aldonas, laŭokaze, ke Patro J. Christiaens, kiu sindoneme helpas en la C.O., havas preskaŭ 81 jarojn. Kaj estas belgo, do ne firme ligita al Romo.

 

6. - Post la malhelaj faktoj, jen tiuj pozitivaj.

La nova Prezidanto, P. Magnani, estas tre serioza kaj konkrete agema homo. Li estas estimata en sia diocezo, kaj mi estas konvinkita (ankaŭ surbaze de la ĝisnunaj spertoj), ke li faros multon por IKUE.

La estraro elirinta el la lastaj balotoj estas sufiĉe agema, kio bone esperigas pri rilatoj pli striktaj okaze de alpreno de gravaj decidoj (la nunaj estraranoj estas, bonŝance, pli «skribemaj» ol kelkaj antaŭaj). La nova estraro ankaŭ havas pli fortan elekto-bazon, ĉar la partopreno en la lastaj balotoj estis rimarkinde alta; do, tiu estraro trafe respegulas la dezirojn de la membroj.

La adresaro de la membroj, komplete refarita, estas tute ĝisdata. La efektiva pago de la membro-kotizoj estas zorge kontrolata (kio ne ĉiam okazis en la lastaj jaroj), kaj la membroj «sentas», ke oni zorgas pri ili (tio respeguliĝas, ekzemple, en la progresiva kresko de la alvenantaj korespondaĵoj, kiuj, plejparte, ricevas tujan respondon).

 

7. - Kompreneble, ne ĉio iras glate, sed mi esperas, ke oni estas sur la bona vojo. Grandan atenton mi klopodis doni al la reto de landaj reprezentantoj, kiuj devus konsistigi la kernon de la administra strukturo de IKUE, dum ne ekzistos aŭ ne funkcios la lansaj ligoj. Pluraj LR ŝanĝiĝis en la nun konsiderata periodo, pro eksiĝoj aŭ eksigoj, tiel ke hodiaŭ ni povas kalkuli je ĝenerale bone kunlaborantaj LR. Problemoj ekzistas, tamen, pri kelkaj landoj, aŭ pro alta aĝo kaj nebona farto de la ĝis nun bone laboranta LR (Aŭstralio, Portugalio, Hungario, Usono), aŭ pro ne kontentiga kunlaboro (Jugoslavio).

 

8. - Ankoraŭ el administra vidpunkto, kaj kvankam tio ne tute apartenas al la kompetenteco de la Direktoro de la C.O., mi deziras atentigi, ke oni devas urĝe decidi pri la maniero gardi la kapitalon de IKUE; ĝis nun, oni tenis plejparton en svisaj frankoj (en Svislando, ĉe S-ro Scherer), kaj la reston en dolaroj kaj liroj (en Romo, ĉe P. Tic kaj mi; pli frue, ĉe P. Tic kaj aliaj). Pro la nekandidatiĝo de S-ro Scherer al la nuna estraro, oni devas decidi, kiu tenu la svisan monon, kie kaj en kiu valuto (oni konsideru, pri tio, ke IKUE, kiel asocio registrita en Italio, devus havi en Italio sian tutan havaĵon, laŭ la italaj leĝoj; ke S-ro Scherer, kvankam tre serioza kaj kompetenta homo, ne estas estrarano; ke la plej granda parto el la elspezoj de IKUE nun okazas en Italio; ke en Svislando oni ricevas ridindan bank-interezon (mi kredas malpli ol 2%), dum en Italio oni ricevas pli ol 12 %; ke la kurzo inter liro kaj aliaj valutoj firmiĝis post la eniro de Italio en la eŭropan monsistemon).

 

9. - Fine, mi volas tuŝi la temon de Esperanto en Liturgio. Ofte alvenas leteroj, kiuj plendas, ke la C.O., respektive la estraro de IKUE ne zorgas pri la koncerna rajtigo fare de Vatikano. Mi povas certigi, ke jam ekzistas tre dika dosiero pri ĉi tiu temo, kiu kolektas ĉiujn multnombrajn leterojn skribitajn de IKUE kaj ricevitajn de ĝi en la rilatoj kun sennombraj instancoj (Papoj, Kardinaloj, Kongregacio, Episkoparaj Konferencoj, unuopaj Episkopoj, ktp.). Iam mi povos skribi «historion» pri ĉi tiu suferplena problemo; por la momento, mi tamen preferas ne diskonigi faktojn, kiuj ankoraŭ restas neklaraj kaj nedefinitivaj.

 

Romo, 31.7.1979

Antonio De Salvo

Direktoro de la C.O. de IKUE

 

al la indekso

 


 

RAPORTO DE LA DIREKTORO DE «ESPERO KATOLIKA»

 

1. - Mi transprenis la redaktadon de la revuo komence de 1978. Ĝis la fino de 1977 tre lerte funkciis kiel Direktoro/ Redaktoro P. Felice Ruaro, al kiu oni renovigu ĉi tie apartan dankon.

 

2. - Dum 1978, aperis 10 numeroj, kun entute 220 paĝoj. El tiuj numeroj, 5 havis po 24 paĝojn, kaj 5 po 20. Post komenca periodo, en kiu (ankaŭ pro mia nesperto, kaj pro la noveco de mia «artikol-rezervujo») mi havis malfacilaĵojn por plenigi la paĝojn de EK, jam delonge mi ĉiam havas je dispono, bonŝance, pli da materialo ol da spaco. Kunlaboro estas sufiĉe vasta, flanke de homoj el ĉiuj kontinentoj, kiel oni povas konstati el la legado de la revuo; pro tio, mi esperas, ke malaperis la cirkonstancoj, kiuj - siatempe - naskis kritikojn kontraŭ ioma unutoneco de la revuo (kelkaj riproĉis, ke ĝi havas tro «italan» karakteron; unu plendis pro la troaj polaĵoj). Tamen, mi ŝatus koni pli oftajn opiniojn de la legantoj, por ke mi povu ĝustatempe korekti eventualajn neĝustajn tendencojn.

La riĉeco de la materialo je dispono (ankaŭ pro la eksterordinara aktiveco de Papo Johano Paŭlo la dua, kiu seninterrompe liveras temojn por artikoloj, kaj pro la multaj eventoj en la katolika Esperanto-movado en ĉi tiu tempo de revigliĝo de agado) kaŭzas tre ofte, ke mi ne havas la eblecon tuj publikigi la ricevitajn kontribuaĵojn; tio kaŭzas, kelkfoje, plendojn fare de la aŭtoroj, kiuj esperas (kelkaj pretendas) publikigon en la tuj posta numero.

La revuo aperis kun relative granda akurateco, ĝenerale en la unuaj tagoj de la koncerna monato (kelkfoje, eĉ fine de la antaŭa monato). Ĉi tiu rezulto estas aparte rimarkinda se oni konsideras, ke praktike estas nur mi, kiu redaktas aŭ kunmetas artikolojn, ilin pretigas por la presisto, korektas la presprovaĵojn, enpaĝigas, pretigas la sendkovertojn, registras kaj ekspedas. Helpo de alia persono estus bezonata, sed pli frue oni devas solvi la koneksajn financajn problemojn.

Ĝenerale, la legantoj esprimas sin pozitive pri EK, ĉu koncerne la enhavon, ĉu koncerne la eksteran kaj internan formon, ĉu koncerne la regulecon de apero (ankaŭ en komparo kun la pasinteco). Tamen, venis ankaŭ kritikoj: pri la enhavo, oni plendis pri «troa politikeco» (ekz. koncerne la artikolojn pri usonaj negroj kaj pri Ĉeĥoslovakio); pri la ekstera formo, kelkaj preferus pli malgrandan formaton (tion oni povus, eventuale, akcepti por la estonteco; des pli se tio povus porti al ŝparo en la kostoj: pli ĝuste, ĉar ĉiuj prezoj (precipe de papero) multe kreskis, oni devos redukti la nombron de la paĝoj por teni la ĝisnunan koston, aŭ oni devos akcepti pli altajn kostojn; anstataŭe, oni povus uzi pli malgrandajn paĝojn, je la ĝisnuna prezo, sed kun malpli granda formato, kaj do kun malpli da teksto).

 

3. - En la kuranta jaro 1979, ĝis nun aperis 6 numeroj (ĝis aŭgusto inkluzivite), entute kun 136 paĝoj. Depende de la evoluo de la preskostoj, ankoraŭ aperos 3 aŭ 4 numeroj, kun pliaj 64 ĝis 80 paĝoj.

Roma, 1.8.79

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

RAPORTO PRI LA ĜENERALA KUNVENO DE IKUE
(Luksemburgo, 8.8.1979)

 

Sur la podio sidas: P. Gruić (Jugoslavio), kiel elektita estro de la kunsidoj; P. Ciccanti (Italio); P. Christiaens (Belgio/ Italio); D-ro Kondor (F.R. Germanio); P. Kóbor (Hungario); S-ino Koopmans (Nederlando), membro por KELI de la Ekumena Komitato; S-ino Szanser (Pollando), membro por IKUE de la sama Komitato.

P. Gruić proponas akcepti la elektojn, faritajn per skriba baloto; la ĉeestantoj akceptas sen kontraŭaj voĉoj.

S-ino Koopmans salutas nome de KELI kaj raportas pri la Ekumena Diservo en Lucerno.

P. Gruić raportas pri la kunsido de la Estraro/ Komitato. Bedaŭrinde, oni ne trovis solvon koncerne la estontecon de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio (P. Jacobitti estas maljuna). La landaj reprezentantoj pli bone kunlaboru kun la C.O., kaj havu pli bonajn kontaktojn kun la membroj.

Sekve de la demisio de P. Stricki kiel landa reprezentanto por Jugoslavio, estis nomita P. Gruić. Pro la nebona farto de Dr-ino Stancz, estis nomita landa reprezentanto por Hungario P. Kóbor.

S-ino Szanser salutas nome de ILE1. P. Gruić esprimas la esperon, ke IKUE kaj ILEl plifortigos kontakton, por enkonduki Esperanton en seminariojn kaj ekleziajn lernejojn.

S-ro Audenaert (Belgio) proponas elvoki la atenton de la Episkopoj pri la Internacia Lingvo.

P. Beckers (Belgio) memorigas, ke antaŭ pluraj jaroj estis sendita latinlingva letero al ĉiuj Episkopoj, kaj venis multai pozitivaj respondoj.

P. Ciccanti komunikas, ke la letero en latina lingvo estis represita antaŭ nelonge, kaj ke estas en preparo informilo en pluraj lingvoj.

P. Gruić esprimas la opinion, ke estus tre pli grave peti de la direktoroj de la seminarioj, ke oni faru prelegojn pri Esperanto; ja, eĉ se la Episkopoj reagus favore, ĉu oni povus tuj plenumi la bezonatajn taskojn?

Prof. M. Sola (Italio) opinias, ke la C.O. devus kontroli la laboron de la kampanjo pere de demandfolioj. Oni donas sugestojn kaj proponojn.

S-ro Smits (Nederlando) komunikas, ke li parolis kun la sekretario de la Episkopara Konferenco en Nederlando, kaj jam montriĝis iom da sukceso.

S-ino Harabagiu (Usono) proponas, ke oni sendu rezolucion al la Episkopoj.

P. Gotter (Pollando) raportas, ke en 9 polaj lokoj estas celebrata ĉiumonate Meso en Esperanto, kaj en 8 lokoj de tempo al tempo. En 28 lokoj malgrandaj grupoj havas kunvenojn, kaj 4 spiritajn ekzercojn.

Laŭ notoj de P. Lajos Kóbor

 

al la indekso

 


 

IOM PRI LOKARNO KAJ LUCERNO

 

Kadre de la 13a internacia konferenco de ILEI, okazinta en Lokarno de la 19a ĝis la 27a de ĉijara julio, okazis ekumena Diservo vendredon la 27an je la 9a horo.

La Diservo konsistis el du partoj: liturgio de la Parolo kaj Eŭkaristia liturgio. En la unua parto ĉefrolis S-ino Jelly Koopmans-Schotanus, kiu ankaŭ predikis. En la dua parto kuncelebris Patroj A. Ciccanti kaj R. Di Prinzio, ambaŭ el Italio survoje al la Universala Kongreso en Lucerno.

En la Diservo amase partoprenis la ILEI-konferencanoj kaj dudeko da lokaj fideluloj. La tutan celebron ĉeestis la ĉefparoĥestro de Lokarno, kiel reprezentanto de la Episkopo.

La celoj de la monkolekto estis du: E-3 kaj «Bona Espero».

Oni rimarkis, ke partoprenis ankaŭ Samideanoj, kiuj neniam aŭ nur malofte ĉeestas en Diservoj. Sendube pro kaj por Esperanto.

En Lucerno, urbo de la 64a U.K., la ekumena Diservo okazis en la Katedralo, dimanĉon la 29an de julio, ekde la 16a horo, post la inaŭguro kaj la malfermo de la kongreso.

Ankaŭ ĉi tie la Diservo konsistis el du partoj: Parolo kaj Eŭkaristio. Ekde la komenco oni sentis solenan kaj varman etoson: majesta preĝejo, orgeno majstre ludata, kantĥoro bone instruita (dankon al S-ano Scherer, eks-kasisto de IKUE), ĉirkaŭ kvincent gekongresanoj firme dialongantaj kun deko da kuncelebrantoj ĉe la altaro, sacerdotoj kaj pastoroj. P. Ciccanti, ĉefcelebranto, komencis la Diservon per enkondukaj salutvortoj. Gvidis la unuan parton S-ino Koopmans, kiu ankaŭ predikis. Aliaj fratoj el la protestanta grupo helpis legante, kantante kaj klarigante la celon de la monkolekto: E-3 kaj «Bona Espero». Sekvis la «eŭkaristia liturgio». Kuncelebris Pastroj: Ciccanti, Di Prinzio kaj Pellis (Italio), Kóbor kaj Szénasi (Hungario), Gruić (Jugoslavio), Nussbaumer (FRG). Ĉeestis ankaŭ aliaj pastroj kaj kelkaj laikaj religiuloj.

 

En Lokarno, samkiel en Lucerno, P. Ciccanti pardonpetis pro la malĉeesto de Mons. Wł. Miziołek, helpepiskopo en Varsovio, kiu ne povis veni. La du ekumenaj Diservoj okazis en Esperanto. Por la liturgio de la Parolo oni uzis tekstojn preparitajn en multobligitaj folioj; por la eŭkaristia liturgio oni uzis la libreton de IKUE (Esperanta Meslibreto, Romo 1978, n. 8).

 

Dum la U.K., ĵaŭdon la 2an de aŭgusto, de la 10,15 gis la 12a, okazis kunveno de IKUE, kiun prezidis P. Ciccanti kun P. Kóbor, P. Gruić, D-ro Kondor, S-inoj Koopmans kaj Szanser, Inĝ. Bedford (Prezidanto de KELI); ĉeestis okdeko da gesamideanoj, el kiuj kelkaj estis KELI-anoj.

 

P. Ciccanti mallonge raportis pri la nuna situacio pri Esperanto en liturgio. Per varma aplaŭdo oni substrekis la favoran respondon de la Papo rilate la enkondukon de Esperanto por Kristnaskaj kaj Paskaj bondeziroj. Same oni ĝoje akceptis la informon, ke sur la tablo de la Papo kuŝas la petskribo rilantanta la oficialan aprobon de la meslibro. Jam la postan tagon en loka ĵurnalo aperis ĉi tiuj informoj, ĉar ĉeestis la kunvenon P.W. Ludin, kapuceno el Lucerno, kiu estas esperantisto kaj ĵurnalisto.

P. Kóbor raportis pri la situacio de IKUE kaj ekumena agado en Hungario. P. Gruić parolis pri la grava tasko enkonduki aŭ minimume informi pri esperanto ĉe katolikaj medioj, aparte ĉe porpastraj seminarioj, universitatoj, kaj generale ĉe katolikaj lernejoj. S.ro Grattapaglia volonte akceptis la inviton raporti pri «Bona Espero». Li krome dankis pro la malavara kunlaboro de kelkaj Samideanoj kaj E-organizoj, aparte dankis pro la lasta monkolekto dum la Diservoj en Lokarno kaj Lucerno, respondis al kelkaj demandoj kaj invitis ĉiujn al plua kunlaboro por «Bona espero». D-ro Kondor, kiu intertempe protokolis ankaŭ por UEA, raportis pri E-3 kaj pri la agado por la lepruloj.

La prezidanto de KELI invitis al la KELI-kunveno, kiu okazis la postan tagon, la 3an de aŭgusto. La kunvenon oni fermis per «Patro nia», per kiu ankaŭ oni ĝin malfermis.

Sabaton la 4an de aŭgusto, je la 19a horo, en kapelo ĉe la Katedralo, tri pastroj kuncelebris sanktan Meson en Esperanto por dudeko da gesamideanoj survoje al aliaj E-aranĝoj.

 

Kelkaj rimarkoj

 

1. - Laŭ la programo, la malfermo de la U.K. estis antaŭvidita de la 13,30 ĝis la 15,30, lasante, tiel, duonhoron por atingi la Katedralon kaj esti pretaj por la Diservo je la 16a. Bedaŭrinde, la malfermo komenciĝis preskaŭ unu horon poste. Pro tio, kelkaj kongresanoj devis lasi la salonon antaŭ la fino, aliaj alvenis al la Katedralo kun malfruo, aliaj tute ne iris. Post la grava eraro farita en Ateno en la jaro 1976 (malfermo kaj Diservo en la sama horo), en Lucerno oni bone atentis pri la nekoincido de la du gravaj programeroj, nur iom ĝenis la prokrasto de la malfermo.

 

2. - Tre oportuna estus, dum la U.K., aŭ aliaj internaciaj renkontiĝoj, pastra kunveno kun partopreno de IKUE-estraranoj, komitatanoj kaj invititoj eventuale ĉeestantaj en la kongreso. Krom la evidenta avantaĝo de reciproka ŝanĝo de spertoj kaj opinioj, oni povas plenumi, laŭ cirkonstancoj, pastrajn taskojn por interesitaj kongresanoj: celebri S. Meson, konfespreni, doni konsilojn kaj klarigojn, malkovri novajn talentojn por IKUE, ktp.

Albino Ciccanti, Italio

 

al la indekso

 


 

ĈU LA PAPO SALUTOS?

 

Ni jam raportis (v. EK 6/1979, p. 111) pri la peto, ke la Papo salutu ankaŭ en Esperanto okaze de gravaj eventoj (Pasko, Kristnasko). Nun ni prezentas tradukon de la itala teksto de la koncerna petletero, sendita 26.3.79 de P. Giacinto Jacobitti, kiel prizorganto de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio:

 

«Tre Sankta Patro,

 

mi skribas ĉi tiun leteron persone al Via Sankteco, kun la fido, ke ĝi rekte atingos Viajn Manojn, ĉar tra tiuj de iuj Oficejoj, al kiuj estas konfidita la tasko distribui korespondaĵojn, pli ol unu fojon ni havis la dolorigan surprizon sperti nekompreneblajn sed nesupereblajn kontraŭstarojn. Temas pri la Internacia Lingvo Esperanto, pri kiu ĉiuj scias, kiel Via malfermita menso plurfoje montris sin tre favora en multaj oficialaj cirkonstancoj. Ĝi estas uzata de iu mondo ne multe videbla, ĉar dissemita inter ĉiuj nacioj de la tero, tamen reala kaj multnombra, kiel pruvas la pli ol 4.000 leteroj, kiuj pasintjare atingis Vatikanan Radion por esprimi la ĝojon kaj la esperon de la katolikoj pro la malmultegaj minutoj dediĉitaj al regula religia elsendo en la Internacia Lingvo. Pasintjare, Vatikana Radio okupis ankoraŭ la lastan lokon inter ĉiuj naciaj Radioj, kiuj elsendas en Esperanto - por ne paroli pri Pola Radio, kiu, kun prava orgojlo, utiligas ĝin por potence kaj inteligente disvastigi la kulturon kaj la politikon de sia lando.

La kvanto de la aproboj, pli alta ol tiu de ĉiuj Lingvaj Sekcioj de Vatikana Radio, kaj la impona nombro de la devenaj landoj, puŝis la estrojn mem de Vatikana Radio ebligi duan, malgrandan, tamen tre ŝatatan semajnan elsendon en Esperanto, salutitan kun ĝojo de la katolika esperantista mondo, pri kiu Via Sankteco povis havi bildon okaze de la memorinda Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj en Ĉenstoĥovo, en aŭgusto 1977.

Jen, do, nia peto: ke, en la saluto, kiun Via Sankteco donos al la mondo okaze de Pasko, inter ĉiuj naciaj lingvoj ne manku la Internacia Lingvo Esperanto!

Mi estas preta liveri, se necese, la tradukon kaj la elparolon de tiu salutfrazo, kiun Via Sankteco bonvolos elekti por la okazo.

Nome de la Prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), forestanta el Romo, de la Estraro de la Asocio, kiu havas ĉi tie en Romo sian Centran Oficejon, kaj de la Katolikaj Esperantistoj el la tuta mondo, sterniĝinte ĉe la piedoj de Via Sankteco, mi preĝpetas la Apostolan Benon.

 

De V.S. humilega filo

 

P. Giacinto Jacobitti O.P. »

 

 

La 16-an de junio 1979, la Ŝtata Sekretariejo de Vatikano tiel respondis al P. Jacobitti, en itala lingvo:

 

«Respektinda Patro,

 

la Plejsupra Pontifiko ricevis la leteron, kiun Vi, kun devota kaj ĝentila penso, bonvolis sendi al Li, por informi Lin pri la agado de via lnternacia Katolika Asocio kaj la disvastiĝo de «Esperanto», kaj por esprimi la deziron aŭdi la «paskan» saluton ankaŭ en tiu lingvo.

Lia Sankteco kore dankas pro la respekto, kiun Vi manifestis, ankaŭ nome de la Prezidanto kaj de la Estraro, kaj bone memorante la Kongreson de la Katolikaj Esperantistoj okazintan en Ĉenstoĥovo en aŭgusto 1977, Li petas la dian helpon por la iniciatoj de via Asocio, kiu havas tiom da meritoj por la komprenigo kaj la komunikado inter la homoj.

Tiel dezirante, la Sankta Patro volonte donas al Vi, al la Prezidanto kaj al ĉiuj Katolikaj Esperantistoj la Di-favorigan Apostolan Benon.

Koncerne la deziron, kiun Vi manifestis, mi komunikas al Vi, ke ĝin oni konsideros en alia okazo.

Kun sentoj de religia estimo mi deklaras min

Devotega en la Sinjoro

Martins, anstat.

 

La respondo de la Sankta Seĝo estas des pli grava, se oni komparas ĝin kun tiu donita, 11.3.1971, sekve de simila peto, farita al la tiama Papo Paŭlo la sesa de P. Ferdinando Longoni:

«Koncerne la peton, kiun vi respektoplene prezentis, por ke inter la bondezirajn salutojn, per kiuj la Plejsupra Pontifiko kutimas fermi Sian Paskan Mesaĝon, estu enmetita ankaŭ tiu en lingvo esperanto, mi plenumas la desupre komisiitan taskon komuniki al Vi, ke oni ne taksas eble akcepti favore la peton, kvankam oni aprecas la sentojn, kiuj ĝin sugestis.

G. Benelli, anstat.»

 

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

ALIIGO

 

«La vorto aliigo ne devas timigi la kristanojn», diris kard. Franz König, ĉefepiskopo de Vieno (Aŭstrio), en intervjuo al la revuo «Academia». «Temas nur pri tio, en kiu spirito la aliigo okazas, ĉu ĝi estas la spirito de Dio au la fi-spirito de la mondo dekadenciĝinta al ekstrema materialismo». La kristanismo eniris la statikan mondon de la antikveco kiel «forto de radikala aliigo». «Nepre ne devas esti tiel, ke la kristanoj ĉiam estas la konservantoj, la defendantoj, la gardantoj de la pasinteco, kaj tiuj, kiuj pasas la aliigon de la mondo al la aliaj».

W. Mudrak, Aŭstrio, lau «Wiener Kirchen-Zeitung»

 

 al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Ĵus leginte la numerojn 6 kaj 7/8 de EK, pro kies interesa kaj riĉa enhavo mi gratulas, mi ŝatus doni mian modestan opinion pri tiu grava demando: kiel enkonduki Esperanton en la katolikan Eklezion?

Laŭ mi, nia Eklezio ne bezonas internacian lingvon por celebri la liturgion en la diversaj landoj; la Konciliaj dekretoj permesas tion fari nacilingve, do tute kontentige.

Sed Esperanto povas ludi grandegan rolon en ĉiuj lokoj, kie kunvenas diversnaciaj, do diverslingvaj katolikoj, ĉefe en la internaciaj pilgrimlokoj: Romo, Lurdo, Fatimo... Dank’ al la agemo kaj pieco de Patro Bourdon ni nun posedas oficialan sidejon en Lurdo; tiun fakton ni devos reliefigi kaj la agadon bonfaran de tiu sidejo ni devas ĉiuj ĉiumaniere helpi. Ĉu en Fatimo, io simila ekzistas? Plej dezirinde!

Aliparte, Eklezio bezonas ankaŭ administracian lingvon, kiun la Papo kaj  Vatikano uzos por rilati kun la Episkopoj kaj Sacerdotoj de la diversaj landoj; krome, okazas sinodoj episkopaj ktp. Kiun lingvon oni parolos? Ju pli pasas la tempo, des pli malproksima kaj nekonata fariĝas la latina lingvo; do, nia Eklezio bezonas Esperanton por anstataŭigi la latinan!

Ŝajnas al mi, ke klopodante sur tiuj du kampoj, ni atingos kontentigajn rezultojn. Ĉiuj pastroj kaj precipe seminarianoj devus lerni Esperanton, ĉar, dum sia vivo, ili veturos al Lurdo, al Fatimo, al Romo... Ili partoprenos internaciajn kunvenojn, ili vojaĝos alilanden kun siaj gejunulaj asocioj; ili nepre devos koni Esperanton; ĉe tiu pordo de la seminarioj kaj episkopejoj ni devas - laŭ mi - frapi.

André Ribot, Francio

 

Kun specěala atento mi legis la lastajn numerojn de EK. Ili estas ege valoraj por ni Poloj, kaj ne nur por ni. Ho! Se vi tralegus la korespondaĵojn, vi scius kun kia sopiro estas atendata en Ĉeĥoslovakio ĉia folio de EK, kiu alvenadas tra nerektaj vojoj, kiel dankemaj ili estas pro ĉiu bildeto, ĉiu frazo, kiu bonorde atingas ilin, kaj kun larmoj en la okuloj ili legas. Mi jam delonge intencis esprimi al vi dankegon pro diverstema valora enhavo de EK, kaj speciale pro misiaj aferoj, kaj kompreneble nun pro ĉiu vorto, kiu temas pri nia amatega Sankta Patro Johano Paŭlo la dua. Polaj gazetoj pleje estas neatingeblaj, ĉar oni limigis la eldonkvanton, kaj nemultaj feliĉuloj povas aĉeti, kaj ĉiuj deziras scii kiel plej multe pri nia Papo...

El Pollando

 

al la indekso

 


 

ĜUSTIGO

 

Pro erara informo ricevita fare de neesperantistaj amaskomunikiloj (Agentejo France-Press, Vatikana Radio, L’Osservatore Romano, La Gazzetta del Mezzogiorno, L’Eco di Bergamo, ktp), miavice mi erare informis pri la konkludo de la proceso kontraŭ Šváček kaj Srna. Mi sincere pardonpetas pro la malĝustaĵo, kiu, tre probable, fontas el traduk-eraro. Jen la efektiva verdikto:

«La Distrikta Tribunalo en Ustí nad Orlicí decidis, dum ĉefa traktado okazinta 18.5.79, ĉi tiel: Miloslav Šváček estas kondamnata al puno de forpreno de libereco en daŭro de 15 monatoj, Vojtĕch Srna al puno de forpreno de libereco en daŭro de unu jaro. Al la akuzito Srna estas ordonata puno de malpermeso de la agado, baziĝanta en malpermeso praktikadi profesion de pastro dum tempo de tri jaroj. La plenumo de la puno de la forpreno de la libereco ĉe ambaŭ akuzitoj estas subkondiĉe prokrastata; la provperiodo fiksiĝas en daŭro de tri jaroj».

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

"HELPU AL LA LEPRULOJ!"

 

Oni ja aŭdas fojfoje pri lepro kaj scias iel, ke ĝi estas terura ekzotika malsano, kiu en mezepokaj jarcentoj estis plago ankaŭ de Eŭropo, kaj kies malfeliĉegajn viktimojn mencias jam la Biblio en tono pastulanta kompaton. Tamen, por ke tio ne restu nebuleca aŭdaĵo, sed fariĝu io klare, vivantece de ni konsciata, bezoniĝas bildoj montrantaj la naŭze repelajn transformojn, per kiuj la lepro, kun kruela malrapido, putrige detruas la homan korpon.

Faldofolion kun tiaj bildoj kaj kun intense klariga teksto la aŭstrianoj trovis antaŭ nelonge en ĉiu loĝeja leterkesto. Dissendis tiujn foliojn kun konvene almetita poŝtenpagilo la «Porleprula Helpo» (germane: «Aussätzigenhilfswerk»), organizaĵo, kiu salutinde iniciatas, nun fine ankaŭ ĉe ni, ordigitan helpagadon por almenaŭ parto de tiuj proksimume 20 milionoj da mizeruloj. La helpo ja estas des pli valora kaj urĝa, ke ne plu temas pri nura mildigo de la suferoj aŭ faciligo de la mortado, kiel por la antaŭaj generacioj, sed pri la ebleco de vera resanigo per substancaj evoluigitaj ekde la kvardekaj jaroj de nia jarcento al pli kaj pli efikaj specialmedikamentoj  - efikaj, se aplikataj en sufiĉe frua stadio de la malsano. Ĉar tiuj medikamentoj ne estas tre multekostaj, eĉ modestaj kontribuoj al la helpo signifas savon par nombro da individuoj. Sed, kiel dirite, la lepruloj kalkuliĝas laŭ milionoj. Bezoniĝas sumoj, kiujn la ŝtatoj de la «Tria Mondo» aŭ ne povas elspezi aŭ preferas elspezi - pli prestiĝe, pli «homdigne» - por, ekzemple, militmaterialoj - same kiel «modele» okazas fojfoje ankaŭ en la «Unua kaj Dua Mondoj».

Ni esperu, ke la nuna aŭstra helpiniciato sukcesos same kiel tiu en Okcidenta Germanio, kiun ni jam ripete menciis, ĉefe pro tio, ke partoprenas en ĝi, reliefigite, la Esperantistoj. D-ro Kondor, naskita hungaro, konata kiel elstara pedagogo en la ginmnazio de Lahnstein sur la Rejnrivera bordo, kaj ankaŭ kiel fervora pioniro de la zamenhofa lingvo, eldonis, kunlaborante kun patro Urban Koch, jam trian serion de belaj glumarkoj, vendatai profite al la lepruloj. Tiu lasteldonita glumarko prezentas – en blanko, ruĝo, oro, kaj verdo - karakterize desegnitan turon de Lahnstein, kvinpintan verdan stelon kun centra kruco, la gimnazian adres-kodon, kaj, ne nur germane, sed ankaŭ esperantlingve, la alvokon «Helpu al la Lepruloj!».

 

Dr. Karl Beckmann, Aŭstrio (laŭ Radio Vieno - Regiona programo)

 

al la indekso