Enhavo de Espero Katolika numero 6/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: P. Albino Ciccanti en Falkenberg, Svedio  (v. p. 105)

 

 

 

 

 


 

PATRINO TEREZA RISKAS KARCERON

 

La «lnternacia Fondaĵo Balzan» asignis la «Premion Balzan 1978» por la humaneco, la paco kaj la frateco inter la popoloj al Patrino Tereza de Kalkuto, fondintino de la Misiistaj Fratinoj de l’ Karitato, famkonata pro sia sindediĉo al la malriĉuloj kaj al la flankenmetitoj. En 1963, la sama premio (kiu konsistas el 500.000 svisai frankoj) estis atribuita al Papo Johano la 23-a.

La motivigo de la Premio al Patrino Tereza substrekas la «eksterordinaran sindediĉon, kun kiu ŝi fordonis sian tutan vivon por helpi, en Hindio kaj en aliaj landoj de la mondo, la viktimojn de malsato, de malriĉeco kaj de malsanoj, la forlasitojn kaj la mortantojn, transformante en senlacan agadon sian amon al la suferanta homaro».

Okaze de la ceremonio por la transdono de la Premio (kiu okazis en Romo 1.3.1979), Patrino Tereza deklaris: «Temas pri donaco al Dio, destinita al lia popolo, al la plej malriĉaj iuter la malriĉuloj. Kaj temas ankaŭ pri donaco al la Fondaĵo mem, ĉar ĝi havis la privilegion pruvi sian amon al la malriĉuloj».

Patrino Tereza (kies vera nomo estas Tereza Boyahin) naskiĝis en Skoplje, Jugoslavio, en 1910, el drogisto kaj el albana kamparanino. Malgraŭ sia granda amo al sia familio, kiam ŝi estis 18-jara ŝi forlasis sian hejmon por atingi la misiejon de la irlandaj monaĥinoj de Loreto en Hindio. Post kelkatempa studado en Irlando (kie ŝi ankaŭ lernis medicinon), ŝi reiris al Hindio, kie ŝi komencis vivi meze de la malriĉuloj, de la lepruloj kaj de la mortantoj de Kalkuto, donante al ili la plej urĝajn helpojn.

En 1950, Patrino Tereza fondis la Kongregacion de la Misiistaj Fratinoj de l’ Karitato, kaj en 1963 Viran Ordenon. Ŝi ankaŭ organizis misiejojn en pluraj landoj (Srilanko, Tanzanio, Jordanio, Venezuelo, Aŭstralio), iĝante ĉie «patrino» de dekmiloj da infanoj, kolektitaj el inter la rubaĵoj, forprenitaj el la malsato, el la lepro, el la senhejmeco.

Nun ĝuste pro tiu senkompara karitata agado, Patrino Tereza riskas karceron. La sciigo ŝajnas nekredebla, sed ĝi estas bedaŭrinde vera.

Fakte, ĉe la hinda Parlamento estas nun pridiskutata leĝprojekto kontraŭ religiaj konvertiĝoj, kiu naskis viglajn protestojn ĉe la kristanoj de Hindio. Grandan zorgon vekas, ja, la malpermeso (antaŭvidita en la leĝprojekto) favori konvertiĝojn «per la allogo de spiritaj aŭ materiaj avantaĝoj». La malpermeso estas tiel ĝenerala, ke eĉ Patrino Tereza de Kalkuto riskus du jarojn da karcero pro sia karitata agado, kaj eĉ baptado povus iĝi krimo, ĉar ĉi tiu ago sendube proponas «spiritajn avantaĝojn».

Kontraŭ la leĝprojekto forte protestis la katolikaj episkopoj de Hindio, kiuj atentigis, ke tiel oni rajtigus la Ŝtaton police esplori la konsciencojn kaj persekuti tiujn, kiuj estas engaĝitaj en religiaj agadoj. Tio estus, interalie, kontraŭ la hinda konstitucio, kiu certigas al ĉiuj la rajton prediki kaj praktiki sian religion, kaj kontraŭ la antikva hinda tradicio de toleremo. Protestoj venis ankaŭ el aliaj religiaj minoritatoj.

Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

VATIKANA POŜTMARKO EN POLA LINGVO

 

Vatikano ne atendis la elekton de Papo Wojtyła por eldoni poŝtmarkon en pola lingvo: tion ĝi faris jam en 1966, okaze de la miljara datreveno de la kristaniĝo de Pollando.

Unu el la tiam eldonitaj poŝtmarkoj, en nominala valoro de 220 liroj, prezentas la bildon de la tiama Papo Paŭlo la sesa, kiu salutas diversaĝajn gepolojn per la pollingva frazo «Niech bedzie pochwalony Jezus Chrystus» («Estu laŭdata Jesuo Kristo»), ricevante la respondon «Na wieki wieków. Amen» («En jarcentoj da jarcentoj. Amen»). Temas pri la sama frazo, kiun Johano Paŭlo la dua eldiris, en la itala, prezentante sin al la roma amaso la vesperon de sia elektiĝo.

Kial Vatikano eldonis, siatempe, tiun poŝtmarkon? Ĉar Paŭlo la sesa arde deziris viziti Pollandon, kaj dufoje petis la koncernan permeson de la registaro (ambaŭfoje ricevante nean respondon). Li precipe esperis vojaĝi al Pollando en la granda okazo de la miljara datreveno; oni ne scias, ĉu la poŝtmarko estis elpensita en la konvinkiĝo, ke la vojaĝo okazos, aŭ, kontraŭe, por doni demalproksiman saluton al la pola nacio kaj tiel substreki la registaran malpermeson.

Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

PILGRIMO, VOJO AL DIO

 

La revuo «Missi» (Magazine d’Information et de Solidarité Internationale), kiu aperas en diversaj lingvoj, publikigis specialan numeron pri la pilgrimlokoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. La enkonduka artikolo atentigis pri la grandega intereso nuntempa por la pilgrimoj. Ĉiujare, lau ĉi-tiu artikolo, pli ol 50 milionoj da kredantoj vizitas la kristanajn pilgrimlokojn.

Korvarmiga nombro: tiom da intereso por tia spirita kaj religia afero en tempo materialisma kaj senkreda! Sed oni ne forgesu, ke la hodiaŭa bonfarto de larĝaj grupoj, kun la moderna trafiko, ankaŭ fortike helpas kaj stimulas la viziton al pilgrimlokoj. Multegaj homoj nun regule havas libertempon kaj posedas aŭtomobilon; multegaj katolikoj hodiaŭ povas senzorge vojaĝi al tiaj lokoj ankaŭ per vagonaro, aŭtobuso au eĉ per aviadilo. Ili posedas sufiĉe da libertempo kaj sufiĉe da mono.

Grava fenomeno, fakte, tiu grandega intereso, ankaŭ ĉar entute ĉiu pilgrimo estas vojo al Dio. Al kiu ajn sanktulo aŭ sanktulino oni pilgrimas, oni pilgrimas al Dio; ĉiu sanktulo aŭ sanktulino ja estas nur peranto kaj perantino aŭ helpanto kaj helpantino, montranta la vojon al Dio kaj lia Bona Anonco. La pilgrimoj ĉie refreŝigas la spiritan kaj religian vivon.

Multaj pilgrimlokoj - certe la plej grandaj - altiras ne nur pilgrimantojn el la propra lando, sed ankaŭ el landoj najbaraj kaj eĉ malproksimaj. La grandaj pilgrimlokoj, malnovaj kaj novaj, estas renkontejoj internaciaj. Ĉu ni, katolikaj Esperantistoj, estas sufiĉe konsciaj pri la ŝancoj kaj eblecoj, kiujn tiu fakto donas al la praktiko de Esperanto? Ĝuste en tiuj internaciaj centroj de kredo kaj religio Esperanto devus aktive ĉeesti. Nia internacia lingvo povos, ja, helpi la kontakton inter la diverslandaj pilgrimantoj. Per Esperanto la gepilgrimantoj povos pli bone kompreni unu la alian, en sia alproksimiĝo al Dio kaj sia proksimulo. La kontakto kun alilandaj samkredanoj povos pliriĉigi ilin: des pli kontentaj ili reiros hejmen.

Jam de kelkaj jaroj, ĉiun aŭtunon, okazas en belga pilgrimloko renkontiĝo de katolikaj Esperantistoj el Belgio, Francio, Germanio kaj Nederlando. Sed ankaŭ en aliaj landoj, sendube gesamideanoj el kelkaj najbaraj landoj povus aranĝi siajn internaciajn pilgrimajn kunvenojn. Tiuj kunsidoj, pri iu aktuala temo, povus helpi la propran religian vivon de la gepartoprenantoj sed montri ankaŭ al la larĝa kredantaro, ke Esperanto estas valora kaj vere taŭga helpilo, kaj ke ekzistas kaj agas ankaŭ katolika Esperanto-movado.

La sekvonta internacia pilgrima kunveno esperantista, kiu okazos dimanĉon la 9-an de septembro 1979 en la belga pilgrimloko Banneux, ĝuste volas substreki la grandan valoron de la pilgrimo en la nuna tempo. Ĝia temo estos: «Pilgrimo, vojo al Dio».

W.A.M. van Heugten, Nederlando

 

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

En ĉiuj romaj preĝejoj oni preĝis, antaŭ nelonge, por la solvo de la tre serioza problemo de maljunuloj, kiuj estas progresive flankenmetitaj de la nuntempa konsumisma socio, pro tio, ke ili «jam ne produktas».

Laŭ ĵusaj donitaĵoj, 17% el la italoj havas pli ol 60 jarojn, kaj, pro la manko de taŭgaj sociaj servoj, ili okupas 40% el la litoj disponeblaj en la hospitaloj (50% en la divizioj de ĝenerala medicino).

 

«La Eklezio estas kvazaŭ koro, kiu ricevas vivon kaj redonas ĝin»: tion deklaris la episkopo de Ruyigi en Burundio (Afriko), mons. Ruhuna, kiu estis komisiita prizorgi la misiojn de burundianoj al eksterlando.

Nuntempe, burundiaj misiistoj agadas en Tanzanio, Zairo, Ruando, Ugando, Ĉadio kaj Kameruno.

 

70% el la usonaj franciskanoj rigardas favore al eventuala reunuiĝo de la tri franciskanaj familioj (konventa, minora kaj kapucena). Tio rezultas el enketo farita inter 5.000 religiuloj. Kiel daton por komenci la unuigon oni indikis 1982, kiam oni celebros la 8-jarcentan datrevenon de la naskiĝo de Sankta Francisko. Ĉiuj intervjuitoj aprobis la ideon komune celebri la datrevenon.

Nuntempe, la konventaj franciskanoj estas 4.000, la minoraj 21.000 kaj la kapucenaj 12.000.

 

Estas 863 la ekleziaj diocezoj dependantaj de la Sankta Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj (pli frue nomita «De Propaganda Fide», «Por la disvastigo de la Kredo»). El ili, 353 estas en Afriko, 80 en la du Amerikoj, 384 en Azio, 12 en Eŭropo kaj 34 en Oceanio. Meritas mencion la fakto, ke 159 misiaj diocezoj troviĝas en la teritorioj diritaj «de l’ silento»: 6 en Albanio, 141 en Ĉinio, 3 en Kamboĝo, 3 en Norda Koreo, 4 en Laoso, 1 en Mongolio kaj 1 en la insulo Saĥaleno.

 

De la 28-a ĝis la 31-a de aŭgusto havos lokon en Melburno, Aŭstralio, ekumena renkontiĝo pri Islamismo kaj Kristanismo. En Aŭstralio vivas nuntempe ĉirkaŭ 200.000 muzulmanoj, parte provizore (precipe studentoj) kaj parte definitive (precipe rifuĝintoj el Mezoriento, el Indonezio kaj el Pakistano).

 

La vokiĝoj en Venezuelo montriĝas tro malmultaj kompare kun la rapida kresko de la loĝantaro. La ĉefa kaŭzo de la krizo de vokiĝoj estas la konsumisma socio, en kies kadro ne trovas multe da spaco la spirito de sindediĉo kaj sindono postulata de la sacerdoteco.

La situacio estas aparte zorgiga pro tio, ke malpli ol 20% el la apostolaj fortoj agantaj en Venezuelo estas indiĝenaj. Fakte, el 930 diocezaj sacerdotoj, 384 estas fremdaj; e1 1.572 religiuloj, 1.321 venas el eksterlando; el 3.495 religiulinoj, tiuj alilandaj estas 1.815.

Venezuelo havas surfacon de unu miliono da kvadrataj kilometroj, kaj 14 milionojn da loĝantoj.

 

Pola kuracistino laboras de 27 jaroj en la uganda leprulejo de Buluba. Ŝi nomiĝas Wanda Blenska. Naskiĝinte en 1911 en Poznań, si doktoriĝis en 1936; post la milito, ŝi specialiĝis pri tropikaj malsanoj, kaj translokiĝis al Ugando. Tie ekzistas 80.000 lepruloj, nesufiĉe prizorgataj pro manko de kuracistoj. En la leprulejo de Buluba troviĝas 400 malsanuloj, plejparte junuloj aŭ eĉ infanoj. Krome, dr-ino Blenska periode vizitas pli ol 100 vilaĝojn, kuracante, entute, preskaŭ 22.000 leprulojn.

Ĝis antaŭ nelonge, dr-ino Blenska estis praktike sola; du aliaj poloj nun helpas ŝin, dr-ino Wanda Malczeska kaj d-ro Henryk Novak. Merkrede, kiam oni operacias, dr-ino Blenska deĵoras pli ol 12 horojn sinsekve. Ŝi neniam enlitiĝas pli frue ol noktomeze, kaj ŝi ĉiam trovas la tempon por preĝi. Nur el la preĝo kaj el profunda kredo, ja, ŝi povas tiri la forton por rezisti, 68-jare, al tiel peniga labor-ritmo.

 

al la indekso


 

SENPAGA SPIRITHELPO

 

Kristanan amon al proksimuloj oni povas realigi ne nur favore al tiuj, kiuj ankoraŭ vivas, sed ankaŭ por tiuj, kiuj jam mortis. Ĉiuj kristanoj ekzistas en la eterneco, en unueco kun Dio. Ankaŭ ni unuiĝu al Dio per komuna preĝo, kaj komune ni preĝu por la animoj de la Esperantistoj, kiuj jam mortis. Ĉiuj esperantistoj de bona volo povas sendi liston de konataj mortintaj esperantistoj al:

Internacia Katolika Centro de Esperanto-Muzilo por Ekumenismo por Muzilo (IKCEM) sub la nomo de Patro Henriko Paruzel,

skr. poczt.94, PL-42.600 Tarnowskie-Góry, Pollando.

Ĉiumonate oni celebros la sanktan Meson, de septembro 1979 ĝis aŭgusto 1980. La spirithelpo estas senpaga!

 

 al la indekso


 

DIO KOMPRENAS ANKAŬ ESPERANTON!

 

1. Ne kiel fremdaj rigardantoj

Inter la dekretoj de la Dua Vatikana Koncilio tre gravan rolon ludas tiuj, kiuj koncernas la liturgion. La Eklezio deziras konduki ĉiujn fidelulojn al plena, konscia kaj aktiva partopreno en liturgiaj ritoj. Ĝi opinias liturgion «la unua kaj neanstataŭebla fonto, el kiu la fideluloj ĉerpas spiriton vere kristanan» (Konst. pri Liturgio, n. 14).

Tiuj principoj rezultigis renovigon de liturgiaj ritoj kaj enkondukon de naciaj lingvoj (K.L. n. 21).

Pri celebrado de la S. Eŭkaristio ni legas: «La Eklezio zorgeme strebas, ke la kristanoj en tiu ĉi mistero de la kredo ne ĉeestu kiel fremdaj kaj silentaj rigardantoj, sed ke ili per ritoj kaj preĝoj bone ĝin komprenu kaj en sankta ago partoprenu konscie, devote kaj aktive» (K.L. n. 48).

 

2. Neantaŭviditaj kazoj

La enkonduko de naciaj lingvoj en liturgion, akceptita komence pli malpli entuziasme, fariĝis jam fakto, kaj donas videblajn fruktojn. Bonajn fruktojn. Kaj ĉio estas en ordo, kiam temas pri religiaj kunvenoj de samnacianoj, samlingvanoj.

Sed kion fari, en kiu lingvo celebri, se en diservo partoprenas diverslingva socio? Temas pri diversaj, tiom nuntempe oftaj, internaciaj kongresoj, konferencoj, kunvenoj: sciencaj, fakaj, turismaj, klerigaj ktp. Inter ĉeestantoj de tiuj internaciaj kunvenoj ĉiam troviĝas grupoj da katolikoj, kristanoj, kiuj ĉeokaze volas kune preĝi, partopreni en diservoj.

Estus naiveco respondi: «En tia situacio oni devas celebri en la latina lingvo», ĉar, ĝuste rezulte de enkonduko de naciaj lingvoj, latino estas jam preskaŭ tute forgesita kaj nekomprenebla. Eĉ pastroj kaj episkopoj havas, hodiaŭ, malfacilaĵojn en uzo de latino. Oni povas plendi "kaj bedaŭri, ke latino perdis sian rolon de komuna, universale komprenata lingvo, tamen tia estas la fakto. Laŭ mi, fakto nereturnebla.

Tial mi opinias miskomprenon, kiam mi legas pri jena okazintaĵo:

«De la 13-a ĝis la 20-a de majo ĉirkaŭ 350 personoj el18 landoj partoprenis la 30-an Internacian Kongreson de.Esperantistaj Fervojistoj, kiu okazis en la roma "Domus Pacis" .... Dimanĉon, la 14-an, patro Giacinto Jacobitti celebris por la kongresanoj Meson parte en Esperanto (la kanono estis eldirita en latino, ĉar, bedaŭrinde, la roma Vikario kaj la Kongregacio por Sakramentoj kaj Dia Kulto ne donis la necesan permeson por celebrado tute en la internacia lingvo)» - Vidu: Espero Katolika, 1978, 6-7, p. 110.

Inter ĉi tiu fakto kaj la spirito de la Koncilio mi vidas mankon de konsekvenco. Ĉar: se ĉiuj partoprenantoj de la internacia Kongreso (ĉ. 350 personoj!) konas bone unu komunan lingvon, do, kial ili ne povas laŭdi Dion konscie kaj aktive en tiu ĉi komprenata lingvo, sed estas devigataj ĉeesti en Diservo «kiel fremdaj kaj silentaj rigardantoj?».

 

3. Dio komprenas ankaū Esperanton

Jam ekde 90 jaroj ekzistas neŭtrala, supernacia lingvo, kiun aktuale komprenas kaj parolas milionoj da diversnaciaj homoj. Temas pri la lingvo Esperanto, kiu pli kaj pli disvastiĝas tra la mondo kaj akiras ĉiam pli grandan signifon, ĉu tio plaĉas al iu aŭ ne.

Miloj da homoj laŭdas Dion en Esperanto, preĝas, parolas al Dio per tiu ĉi lingvo, travivas sian religion, lernas ekkoni Dion kaj ami Lin. Dum la jubilea jaro 1975, en ĉefaj bazilikoj de Romo, inkluzive tiun de Sankta Petro, oni celebris la S. Meson en la internacia lingvo, kiu sonis bele kaj majeste je gloro de Dio. Oni povas diri, ke Esperanto estas jam sanktigita per homaj preĝoj.

Do, pro kio ĉi ĉiuj hezitoj, duboj, timoj: ĉu licas enkonduki ĝin en liturgion?

Kvankam ĉe lulilo de tiu ĉi mirinda lingvo staris nur unu homo, en la daŭro de la tempo ĝi elkreskis floranta, plenvalora, al multaj homoj proksima kiel la gepatra, pli ŝatata kaj kara ol ajna fremda lingvo. Do, se kunvenas ĝiaj adeptoj kaj volas laŭdi Dion esperante, komprenante samtempe neniun alian komunan lingvon, kial ne permesi tion al ili? Kial ne oficialigi ĝin en liturgio, se ĝi estas en hodiaŭaj cirkonstancoj tiele bezonata kaj utila?

 

4. Kiamaniere?

Krom antaŭjuĝoj kaj stranga malfavoro, kiujn ĝis nun spertas Esperanto flanke de multaj, kiuj ĝin ne konas, tiu lingvo troviĝas en speciala situacio, nome - kiel lingvo internacia - ĝi ne havas sian patrujon, ne limiĝas al unu lando, unu ŝtato. Kaj jen malfacilaĵo, ĉar, laŭ direktivoj de la Konstitucio pri Liturgio, pri traduko de liturgiaj tekstoj 'kaj enkonduko de nacia lingvo en liturgion zorgas konferencoj de Episkoparo de koncernaj ŝtatoj aŭ regionoj. Iliaj decidoj devas esti aprobataj de la S. Seĝo (K.L. n. 22, 36).

Kaj kiu zorgos pri liturgia oficialigo de Esperanto? Miaopinie tion oni devas prizorgi senpere ĉe la Sankta Seĝo. La papo Johano Paŭlo la dua estas homo prudenta kaj tre malfermita al ĉiuj problemoj de la nuntempa mondo. Li sufiĉe bone konas nian movadon kaj orientiĝas en la situacio. Do, ni elprofitu la okazon. Tamen, nenion ni faru sempripense, senprudente. Antaŭ ol peti pri liturgia oficialigo de Esperanto, oni devas ĉion serioze prepari.

Mi pensas pri nova traduko de la S. Skribo (mesaj legaĵoj) kaj ankaŭ pri finfina, bona esperantigo de liturgiaj tekstoj (Meslibro). Se iuj unuopaj altranguloj de la Eklezio apogus nin en niaj streboj - des pli bone.

Mi estas optimisto kaj havas esperon, 'ke en nelonga tempo Esperanto estos oficiale agnoskita kiel unu el liturgiaj lingvoj. Tio estas bezono kaj postulo de niaj tempoj. Tio estu plej grava zorgo de la nova IKUE-estraro.

P. Johano Kos, Pollando

 al la indekso


 

LETERO AL LA PAPO

 

P. Duilio Magnani, nova Prezidanto de IKUE, sendis (30.4.1979) jenan leteron en itala lingvo al la Papo Johano Paŭlo la dua:

 

Sankta Patro,

 

kiel posteulo de la resp. Patro Czesław Biedulski (bone konata de Via Sankteco, pro la kontaktoj okaze de la 37-a Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj en Ĉenstoĥovo en 1977) en la ofico de prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), mi humile prezentas al Via Sankteco mian deziron servi la Eklezion en la kadro de ĉi tiu internacia katolika Asocio.

Dum mi fidoplene petas, ankaŭ por la membroj, la Apostolan Benon de Via Sankteco, favorantan fruktodonan laboron en la Eklezio kaj por la Eklezio, mi permesas al mi submeti al Via Patra atento kelkajn el niaj deziroj kaj problemoj.

1 - De la 7-a ĝis la 14-a de venonta aŭgusto okazos en Luksemburgo la 38-a Internacia Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj. Estus granda honoro kaj kuraĝigo ricevi personan mesaĝon de Via Sankteco; ni eĉ ne povas esperi la Altan Patronecon, kiun ni havis el Via Elstara Persono por la kongreso de Ĉenstoĥovo. Temo de la Kongreso estos: «Rajto je vivo».

2 - La tuta esperantista katolika mondo, kaj la nemalmultaj simpatiantoj, fidoplene atendas, ke Via Sankteco persone ekzamenu la eblecon rajtigi, en definitiva maniero, la uzadon de la lingvo Esperanto en Liturgio. Tiucele, mi aldonas mallongan dokumentaron, kaj mi permesas al mi mem substreki, nun, la urĝon ricevi de Via Sankteco la rajtigon celebri la S. Meson en Esperanto almenaŭ en la tri ĉefaj internaciaj aranĝoj: Lokarno (Esperantistaj Instruistoj), Lucerno (Universala Kangreso) kaj Luksemburgo (IKUE). Estu al mi permesate memorigi ĉi tie, kun dankema animo, tion, kion faris por Ĉenstoĥovo la Sankta Patro Paŭlo la sesa, je respektinda memoro.

3 - Kiel kronadon de ĉio supre dirita, kun fila kanfido, mi aŭdacas peti «privatan aŭdiencon» por la tuta Estraro de IKUE. Tion jam faris la Plejsupra Pontifiko Paŭlo la sesa, kaj ni hodiaŭ tion esperas el Via Sankteco, kuraĝigite de la amemo kaj de la simpatio, kiun Vi plurfoje montris al nia movado. Ni vidas, en tio, ankaŭ honoron al Pollando, kiu fieras esti la lulilo de tiel efika instrumento de paco kaj de frateco inter la popoloj, Esperanto.

Fidoplene atendante la Patran inviton, ĉe la piedoj de Via Sankteco, mi denove preĝpetas la Apostolan Benon.

Tre respektema filo, sac. Duilio Magnani

 

 al la indekso


 

KONDAMNITAJ !

 

La proceso kontraŭ Srna kaj Šváček konkludiĝis 18.5.1979 per severaj kondamnoj: 4 jaroj da karcero (el kiuj 3 provizore neplenumendaj, sub refalkondiĉo) al Srna kaj 17 monatoj al Šváček. Detaloj aperos en venonta numero.

 

 al la indekso


 

RAPORTO EL URUGVAJO

 

La E-movado en nia lando estas tute stagna en la nuna momento. La nacia societo ekzistas laŭnome, tamen nun oni faras paŝojn por ĝin reaktivigi. La nunaj cirkonstancoj, pro multaj kaŭzoj, ne estas favoraj, sed ne kontraŭaj, tamen organizaĵoj kun internaciaj celoj devas esti singardaj en siaj kontaktoj internaciaj. Cetere, manko de junaj fortoj, maljuniĝo de la plej multaj el la iamaj aktivuloj, neokazigo de kursoj kaj malhavo de propra sidejo, kune kun neinteresiĝo de la novaj generacioj pri idealismaj mavadoj, kia estas tiu de Esperanto, kreas la konsekvencan etoson. Nia unulingveco en la lando estas grava faktoro, kiu foratentigas pri la neceso de lingvo internacia, kiam la instruado de la angla estas ĝenerala kaj preskaŭ altruda.

De la komenco de la nuna jarcento ekzistas movado por Esperanto en nia lando. Kelkaj fervoruloj tenis la movadon, sukcesis ĉe multaj instancoj, eĉ oficialaj. Tio ebligis, ke dum kelkaj jaroj oni agadis sufiĉe intense. Pri tio nun sole restas memoro, kaj sufiĉe riĉa libraro (biblioteko), arkivo kaj propagandiloj, nun deponitaj ĉe sindonaj samideanoj, atende al pli bonaj tempoj. Verŝajne nun ekaperas la momento, kaj, espereble, post plenumado de kelkaj formalaĵoj, ĝi estos fakto postnelonga.

En la katolika medio, Esperanto spertis jam de la komenco simpation. En 1926, la tiama ĉefepiskopo Mons. J.F. Aragone diservis por la esperantistoj okaze de renkontiĝo de samideanoj de ambaŭ fratlandoj Urugvajo kaj Argentino. Li tiam legis saluton en Esperanto kaj predikis tute simpatie al la movado. Iom poste lia sinteno konkretiĝis en tio, ke li patronis la starigon de katolika asocio de Esperanto, kiu ekzistis plurajn jarojn. Funkciis kursoj ĉe la jezuitoj, salezanoj, Asocio K. Leňn XIII, inter aliaj; aperis elementa lernolibro de P. Juan Ortega SJ, ktp. kaj eĉ pluraj seminarianoj, poste pastroj, lernis la lingvon aŭ fariĝis mem esperantistoj.

Plurajn jarojn poste, la klera akademiano kaj verkisto, poste kardinalo, Antonio Ma. Barbieri kapuceno, tria ĉefepiskopo de Montevideo, sin montris vera akcelanto de Esperanto, kaj, okaze de Esperanto-ekspozicio, li estis preta sendi rekomendan leteron pri la instruado de Esperanto en ĉiuj katolikaj lernejoj de sia juridikcio. Bedaŭrinde, ĉefe pro manko de instruistoj, tio ne efektivigis.

Ĉe la Peticio al UN, ne nur Kard. Barbieri ĝin subskribis, sed ankaŭ kelkaj aliaj urugvajaj episkopoj kaj sacerdotoj. Ĉe la UNESKO-afero, kard. Barbieri iom helpis al Dro Lapenna, ĉe la oficialaj instancoj, favore al la kolosa laboro de tiu ĉi dum la konferenco en 1954.

Kiam P. Jacobitti iniciatis la kampanjon pri Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, Kard. Barbieri subskribis propramane leteron al la Papo, veran peticion, en la dirita senco. Bedaŭrinde, Kard. Barbieri nun 88-jara, malsana kaj kaduka, kuŝas konstante en sanigejo. Eble la katolikaj esperantistoj malscias pri la meritoj de tiu purpurulo, eminenta homo amata kaj respektata de nia popolo urugvaja.

Rňmulo Zeballos Morales, Urugvajo

al la indekso


 

FRANCISKANA PASTRO FARIS 73 PRELEGOJN

EN OKCIDENTA SVEDIO

 

En du sinsekvaj periodoj, aŭtune 1978 kaj printempe 1979, la itala Pastro Albino Ciccanti, Rimini, faris grandan nombron da publikaj prelegoj en okcidenta Svedio. La serio ampleksis entute 73 prelegojn en Esperanto, interpretitajn en la svedan lingvon, antaŭ ĉ. 4200 personoj. Tiu prelegserio okazis en kvar svedaj gubernioj (Halland, Gotenburgo-Bohus, Alvsborg kaj Skaraborg). Krome, pastro Ciccanti havis 15 aliajn prezentadojn en instruistaj grupoj, kursoj, kluboj esperantistaj, ekleziaj rondoj ktp.

Pri la unua periodo ni jam raportis (v. «Espero Katolika» 1/1979, p. 18). Nun sekvas raporto pri la dua periodo.

 

Temo: Sankta Francisko el Asizo. La prelegon kompletigas serio da diapozitivoj pri la vivo de S. Francisko, kia ĝi prezentiĝas en la mezepoka arto. Sekvas - ofte unuhora aŭ eĉ pli longa - dialogo inter la publiko kaj la prelegisto pri la Franciskana Ordeno, pri la agado de la franciskanoj daŭre de preskaŭ ok jarcentoj, pri la utilo de la internacia lingvo ktp.

Periodo: 12 marto - 9 aprilo 1979.

Publiko: ĉ. 1200 personoj.

Nombro de prezentadoj: 39.

Kunlaborantoj: Sveriges Kyrkliga Studieforbund - SKS - (Ŝtateklezia Kleriga Asocio de Svedio) kaj Frikyrkliga Studieforbundet - FS - (Kleriga Asocio de Libera Ekleziaro).

Realiganto: INTER - Agadgrupo por Esperanto, Gotenburgo, Svedio. Interpretisto: Lennart Aaberg, Gotenburgo.

Komentarioj:

La konsiderinda nombro da prelegoj dividiĝas, daŭre de la du periodoj, jene: Universitato 2, gimnazio 41, popola altlernejo 14, prelegejo nespecifita 16 = 73. Krome, okazis prezentadoj pri i.a. la internacia lingvo, personaj invitoj, interparoloj, intervjuoj ktp, entute 16-foje.

Eksterordinare grava kaj tre sukcesa estis la bone establita kunlaborado kun du el la ŝtate rekonataj klerigaj asocioj (entute 10 en Svedio). Inter-grupo faris tiun interkonsenton kum la Stateklezia Kleriga Asocio (SKS) kaj kun la Kleriga Asocio de Libera Ekleziaro (FS). Ĉar po unu oficistino en ambaŭ asocioj dediĉis sian labortempon al preparoj, proponado kaj notado de mendoj pri lokaj aranĝoj en kvar gubernioj, la rezulto fariĝis tre kontentiga.

Rimarkinda estas la aktiveco montrita en la granda kaj prestiĝa Hvitfeldtska Gymanasiet en Gotengurgo. Aŭtune 1978 okazis tie ne malpli ol 7 prelegoj kaj printempe 1979 ankoraŭ, ĉiam antaŭ novaj, tre atentaj kaj eĉ entuziasmaj gejunuloj. Tiun bonegan rezulton ni precipe dankas al la lektorino pri religia instruado, s-ino Siv Bejerfors, kiu kun ĝojo mendis prelegojn kaj preparis siajn gimnazianojn antaŭ la lecionoj. Post la prelegoj de pastro Ciccanti, la lektorino zorgis pri sekvaj kompletigoj pri la studoj, ligitaj al la temo de la prelegisto.

 

Okaze de vizito en la Dioceza Centro Lilleskog, Alingsas, pastro Ciccanti havis okazon renkonti la episkopon de la diocezo de Skara, la plej aĝa inter la 13 diocezoj de Svedio. Episkopo Helge Brattgard tiam presentis pastron Ciccanti al dudeko da prepostoj, kunvenantaj en la Centro. La episkopo esprimis bondezirojn kaj Dian Benon al la laboro de pastro Ciccanti. La interpretisto, Lennart Aaberg, kaptis la okazon memorigi la prepostaron pri la fakto, ke ilia antaŭa episkopo de la Skara-diocezo, episkopo emerita Sven Danell, estas esperantisto aktiva.

Substrekinda estas la fakto, ke la prelegojn aŭskultis prefere kaj multnombre maturaj gejunuloj, ekzemple en la gimnazioj, popolaj altlernejoj kaj junularaj societoj. En la gimnazioj senescepte temis pri abiturientaj klasoj. En la Universitato de Gotenburgo pastro Ciccanti prelegis antaŭ kandidatoj geinstruistaj (en Altlernejo de Instruistoj) kaj antaŭ estontaj teologoj (en Institucio de Religia Scienco), ĉiam en ĉeesto de iliaj lektoroj kaj instituciaj estroj. Ĉie la post-prelegaj demandoj estis multaj kaj tre viglaj. La dialogo inter la publiko kaj la prelegisto ofte fariĝis unuhora - post la prelega horo; ĉiam temis pri esencaj aferoj lige al la temo. Kompreneble, multaj ankaŭ demandis pri Esperanto. Ofte lernejaj rektoroj, instruistoj kaj gelernantoj petas informan materialon, kiun Sveda Esperanto-Federacio tre volonte distribuas al ĉiu petinto.

Konklude: La prelega serio, t.e. la du sinsekvaj periodoj, fariĝis tre sukcesa. La granda nombro da aŭskultantoj, la - sen iu ajn diskuto - montrita intereso kaj ŝato pri la temo, la senrezerva akcepto de la internacia lingvo, la spontanea laŭdo de Esperanto pro ĝia beleco kaj praktika uzebleco - ĉio kune montras, ke tiuspeca laboro estas grava kaj valora, ankaŭ kiel konvinka pledo por Esperanto. Sendube tiuj junaj geaŭskultantoj kiam ajn en sia vivo, kiam ili renkontas homojn, kiuj pritaktas lingvajn aferojn kaj eĉ primokas Esperanton, povas atesti pri la bona funkcio kaj senĝena fluo de la parolo en la lingvo internacia.

Pastro Ciccanti nun faris multe da prelegoj en kvar el la svedaj gubernioj. Sed, restas ankoraŭ deduk gubernioj inkluzive de Stokholmo, ĉie kun granda nombro da gimnazioj, popolaj altlernejoj, universitatoj, altlernejoj, societoj ktp. Kiuj estas nun pretaj daŭrigi la laboron?

Se nia movado ofte povus prezenti lertajn prelegistojn kun taŭgaj temoj, tiam ni povus kontinue fari tiuspecan laboron. Kompreneble ni ankaŭ devus disponi pri kompetentaj interpretistoj; alie zorgu pri edukado de kaj interpretistoj kaj organizanto! Povas esti, ke iu el la legintoj de tiu ĉi raporto volas prezenti alian opinion. Ni en INTER-grupo volonte kaj kun danko akceptus vian kritikon, kontraŭdirojn kaj proponojn.

Intertempe ni opinias, ke prelegoj antaŭ neesperantista publiko, estas uno vojo irebla . . . inter multaj!

INTER, Agadgrupo por Esperanto

 

al la indekso


 

LA PAPO AL MONTECASSINO

 

La 18-an de majo, okaze de la 35-a datreveno de la batalo de Montecassino (kaj, samtempe, en la tago de la 59-a datreveno de sia naskiĝo) Johano Paŭlo dua celebris Meson en la Pola Tombejo, kiu troviĝas ĉe la piedoj de la benediktana abatejo, rekonstruita post la aliancana bombado de 15.2.1944. Tie ripozas preskaŭ mil polaj soldatoj, kiuj, per sia heroa sinofero, malfermis la vojon al la aliancanaj trupoj por liberigi Romon. Gvidate da generalo Anders (kiu nun ripozas, ankaŭ li, en tiu Tombejo), la polaj soldatoj, post 7 tagoj de akra batalo, sukcesis faligi la germanan rezistolinion.

Papo Wojtyła jam estis en Montecassino antaŭ naŭ jaroj, kun 200 sacerdotoj iamaj kaptitoj de la naziaj koncentrejoj de Dachau kaj Mauthausen. Nun li reiris tien kiel posteulo de Petro, signo de unueco kaj repaciĝo, certe kun egala kortuŝo, sed en la kadro de pli konscia ĉeesto de samnacianoj kaj fideluloj. Ĉiujare, poloj miloble iras al Montecassino, el la tuta mondo: temas pri iamaj batalintoj kaj pri parencoj de la viktimoj (924 mortintoj, pli ol 3.000 vunditoj kaj malaperintoj). Ĉi-jare, la rendevuo havis tute apartan signifon, pro la renkontiĝo kun la Sankta Patro, donacita de la fidela Pollando al la Universala Eklezio.

Johano Paŭlo dua veturis helikoptere al Montecassino, ĉirkaŭ 100 kilometrojn sude de Romo, kie li estis akceptita de la itala ĉefministro Giulio Andreotti (kiu esprimis, interalie, la apartan aprecon de la loĝantaro de tiu regiono pri la homeca konduto de la iamaj polaj soldatoj, precipe en komparo kun la trupoj de aliaj landoj: ne estas sen signifo, cetere, ke multaj el la tiamaj polaj soldatoj edziĝis al italinoj kaj daŭre vivas en Italio).

La Papo, sur la montetoj ruĝigitaj de la sango de tiel multaj junuloj, kiuj certe revis pri vivo kaj ne pri morto, preĝis, memorigis, meditis, antaŭ Dio kaj la historio (kiel li substrekis en la homilio de la Meso), la signifon de la tuta terura sperto de la dua mondmilito, ne por tiri bilancon pri la pasinteco, sed por tiri el ĝi instruojn por la estonteco. La koro de Papo Wojtyła, kortusita antaŭ la spektaklo de la tomboj de tiel multaj samaĝuloj, kunigis en la preĝo kaj en la memoro ĉiujn falintojn, ankaŭ tiujn, kiuj ripozas en la militaj tombejoj brita, germana, itala kaj franca, je malgranda distanco. Ilia morto, diris la Papo, ne povas esti senutila, ilia sango devas kontribui igi la homojn pli bonaj, pli solidaraj.

«En la nomo de Dio kaj en la nomo de l' homo - diris la Papo - mi ripetas al ĉiuj: ne mortigu, ne pretigu al la homoj detruojn kaj morton. Pensu pri viaj fratoj, kiuj suferas pro malsato kaj mizero. Respektu la liberon kaj la dignon de ĉiuj ».

Antonio De Salvo

al la indekso


 

 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi dankas la personon, kiu bonfare pagis mian IKUE-kotizon. Mi deziras agadi en mia paroĥo. Mi samopinias kun la agadoj de IKUE, speguliĝantaj en ĝia statuto.

Ni devas konvinki Vatikanon uzadi Esperanton en ĉiuj religiaj komunumoj, per dekreto aŭ simila eklezia leĝo.

Papo Johano Paŭlo la dua ne parolis Esperante ĉe sia solena enoficiĝo. La radio mem ne raportis en Esperanto. Miakrede, Johano Paŭlo la dua estas tre favora al Esperanto kaj parolas certe bone la lingvon. Mia demando estas: «Kial, do, li ne parolis ankaŭ Esperanton?».

Mi profitas la akazon por peti helpon de IKUE. Mi bezonas Esperantajn legaĵojn, preĝejajn librojn, Esperantajn kantojn kun muzikaj notoj, kaj ĉion, kio interesas la kristanan junularon, por miaj gekursanoj de la paroĥo de nia regiono. Mi konfesas sentime, ke mi eĉ ne scias eldiri Esperante la preĝon «Patro Nia», pro la manko de la teksto. Nia lando estas insulo, evoluanta lando, kaj ne povas ĝui la avantaĝojn de la eŭropaj landoj. Bonvolu direkti viajn kristanajn prizorgojn al la afrika kontinento. Ni multe soifas progreson.

Roger Randrienekena

Via letero alfrontas, interalie, unu el la ĉefaj demandoj pri la Esperanto-strategio: kiel ĝeneraligi la uzadon de la internacia lingvo. Kiel multaj, vi proponas la vojon «desupre», nome, enkondukon per dekreto. Multaj aliaj, tamen, opinias, ke la ĝusta vojo estas tiu «desube», nome per konvinko de la amasoj. Persone, mi kredas, ke ambaŭ vojoj estas sekvendaj, ĉar ili kompletiĝas kaj sin helpas reciproke: neniu aŭtoritatulo eldonos dekreton, se la amasoj ne montriĝos pretaj ĝin akcepti, kaj, aliflanke, la amasoj pli volonte okupiĝas pri io, se ekzistas perspektivoj de oficiala agnosko.

Koncerne Vatikanon, la celo estas, laŭ mi, ankoraŭ tre malproksima, malgraŭ la simpatio de la Papo al Esperanto. Oni memoru, pri tio, ke la Papo ne estas la tuta Eklezio, kaj li mem (kvankam en pli limigita maniero ol la kutimaj regnestroj) principe interpretas la aspirojn de la plimulto, tiel ke, en la nunaj cirkonstancoj, papa dekreto pri Esperanto ne aspektas realisme ebla.

Mi aldonu, ke la Papo (laŭ mia scio) ne parolas Esperanton, sed li nur simpatias al ĝia movado. Certe, aldono de Esperanto al la lingvoj de li uzataj en oficialaj cirkonstancoj estus tre grava kaj signifoplena decido (kaj respondus al antikva revo de la Esperantistoj). Tiucele, IKUE petis favoran decidon de la Papo, okaze de lia paska mesaĝo al la mondo. Bedaŭrinde, pro diversaj kaŭzoj, la koncerna letero atingis la Papon nur la vesperon de la Sankta Sabato, kiam la programo de la dimanĉa ceremonio jam estis plene fiksita. Estas intenco de IKUE, tamen, renovigi la peton okaze de aliaj eventoj (ekz. Kristnasko), kun pli granda fruo

Rilate vian helpo-peton, ni sendis al vi ioman materialon. Mi plene samopinias kun vi pri la neceso elirigi Esperanton el la pure eŭropa medio, por ke ĝi vere efiku internacie.

Antonio De Salvo

 

al la indekso