Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: La bildo de Maria honorata en la Sanktejo de Nia Sinjorino de Guadalupe en Meksikio

 

 

 

 


 

RETRORIGARDO

 

Antaŭ nelonge pasis kvar jaroj de la perletera balotado, kiam 183 membroj de IKUE el 17 landoj reelektis je la posteno de Prezidanto sac.on F. Longoni. Li komencis kun fervoro reorganizi la movadon, sed rapide disvolviĝinta malsano baldaŭ malebligis ĉion. Li sukcesis nur eldoni, okaze de la 36-a IKUE-Kongreso en Romo (kiun preparis preskaŭ sola p. G. Jacobitti) , ekumenan (IKUE-KELI) jarlibron «Kristana Esperantista Jarlibro 1975». kaj «Katolikan Preĝaron». Dum la Roma Kongreso IKUE ricevis, pere de sac. A. Duranti kaj H. Paruzel, duĉambran loĝejon por sia Centra Oficejo, kiu praktike ekfunkciis en tiu loko post unu jaro. La 24-an de okt. 1975 mortis la Prezidanto. Laŭ la Statuto la postenon de forpasinta Prezidanto prenas Vicprezidanto. Pro la fakto, ke la tiama estraro, ĝis la morto de F. Longoni, ne dividis inter sin la koncernajn postenojn, en februaro 1976 oni elektis min kiel vic-prezidanton kun la tasko de aganta prezidanto. Pasis preskaŭ 5 monatoj, dum kiuj ŝajne nenio interesa okazis. Tamen, dum tiu tempo oni preparis la revizion de la tiama statuto, kies unua versio estis jam preta por IKUE-kunveno okazinta la 3-an de aŭg. 1976 dum la Universala E-Kongreso en Ateno. Poste, ĝi estis multfoje prilaborita, kaj finfine aprobita dum ĝenerala kunveno la 19-an de aŭg. 1977 en Ĉenstoĥovo, dum nia 37-a Kongreso. Ĝuste la ĝenerala preparado de tiu Kongreso mobilizis jam delonge fortojn de multaj esperantistoj, precipe polaj. En januaro 1977 neatendite mortis tre influa s-ano, sac. H. Paruzel, sed malgraŭ tio la laboroj progresis. Oni preparis kvarkoloran afiŝon, kolorajn glumarkojn, porokazajn bildkartojn, ınsignojn, specialan medalon, 32-paĝan Kongresan Preĝaron kaj ampleksan, 112-paĝan Kongresan Libron kun 23 fotoj. Krome, dum la Kongreso estis aĉeteblaj novaj eldonaĵoj: «Sankta Francisko» de S. Riabinin, «Francisko el Asizo, Profeto por nia tempo» de N. Van Doornik kaj serio de 10 koloraj bildkartoj kun esperanta teksto de la «Himmo de la kreitaro». Tiujn du lastajn prizorgis p. P. Tic.

La Kongreso mem, malgraŭ diversaj organizaj kaj lokaj malfacilaĵoj kaj malglataĵoj, estis tre impona kaj unika inter la ĝisnunaj IKUE-Kongresoj. Pli ol 700 partoprenantoj el 23 landoj, pli ol 40 sacerdotoj kun 4 episkopoj, kortuŝaj liturgiaj diservoj en plenŝtopitaj Baziliko kaj Mirakla Kapelo de la Nigra Madono, poste akompanantaj altvaloraj artaj aranĝoj - jen nur kelkaj notindaj karakterizaĵoj de la Kongreso. Pli detale raportas EK 8/1977.

Enkonduko de Esperanto en Vatikanan Radion havis sian longan historion. Alvenadis multaj leteroj el diversaj landoj kun koncernaj petoj. De aprilo 1976, en muzika dumnokta programo ĉiu-sabate/dimanĉe oni permesis elparoli kelkasjn frazojn en E-o. Dum la Atena Kongreso oni aranĝis vastan kampanjon kun subskriboj de multaj esperantistoj el pli ol 30 landoj. Poste la reprezentantoj de la C.O. trifoje renkontiĝis kun aŭtoritatuloj de la V.R. Intertempe senĉese alfluadis petleteroj. Rezulte de ĉi ĉio, jam la 5-an de oktobro 1976 ni ricevis la ĝojigan informon, ke ni baldaŭ havos Esperanto-programon. Regule ni komencis disaŭdigi, ekde la 2-a de januaro 1977, po dek minutoj ĉiudimanĉe. De la 4-a de januaro 1979 ni ricevis duan programon, ĉiuĵaŭde.

Regula aperado de «Espero Katolika» kaj konvena eldonagado apartenas tutcerte al gravaj trajtoj de nia movado. Jam de la ĉenstoĥova Kongreso ni trovis pli favoran presejon en Romo, situantan proksime de la C.O. De januaro 1978, nova redaktoro, d-ro A. De Salvo, komencis redakti kaj eldonadi la revuon en Romo. Tre akurata apero kaj ekspedo de la revuo, kun iom pli riĉa enhavo, kaj multaj aliaj penoj plinombrigi abonan tojn kaj membrojn por IKUE, donis baldaŭ kontentigan rikolton. Ĝis la fino de 1978 ni jam havis preskaŭ 1200 membrojn kaj abonantojn en pli ol 40 landoj.

La 31-an de jan. 1978 IKUE estis leĝe registrita antaŭ notario en Romo, kiel asocio sen profita celo. La 11-an de februaro ricevis sian juran agnoskon ĉe la Tribunalo de Romo la revuo «Espero Katolıka». Pri la konsekvencoj de tiuj aktoj vidu E.K. 2/78, p. 28.

En aŭgusto 1978 okazis en Varna dum la 63-a Universala E-Kongreso ekumenaj diservoj, renkontoj, aranĝoj. Por konvene prepariĝi al tiu Kongreso, komuna kun KELI, la Centra Oficejo kontaktis la Sekretariaton por Unuiĝo de Kristanoj, kaj starigis personajn interrilatojn kun KELI-altranguloj. Rezulte de tio, aperis valora historia verko de mons. W. Miziołek, esperantista episkopo el Varsovio: «Enkonduko al ekumenaj problemoj», kaj nova eldonaĵo: «Kristana Esperantista Jarlibro 1978». Por helpi al katolikaj esperantistoj dum iliaj diservoj, oni tiam eldonis «Esperantan meslibreton». Tiu lasta eldonaĵo estas tute provizora, ĝis ni ricevos de la Kongregacio por Sakramentoj kaj Dia Kulto la permeson eldoni plenan meslibron. Tio signifos plenan rekonon, fare de la Eklezio, de la Internacia lingvo kiel liturgia lingvo. La afero ne estis ankoraŭ solvita. Post la dua Vatikana Koncilio, la Eklezio permesis traduki liturgiajn tekstojn el la latina en naciajn lingvojn. Tamen, tiu permeso estis donita laŭgrade kaj singardeme. Ni neniam ricevis plenan permeson, sed nur popartan. Entute, tamen, inter 1966 kaj 1968, la Kongregacio donis 12 (dek-du) partajn aprobojn. Ĝis novembro 1976, esperantistoj en la tuta mondo celebris s. mesojn en la internacia lingvo tute trankvile kaj senriproĉe. La 16-an de nov. 1976 ep. W. Miziołek ricevis admonan leteron de la supre menciita Kongregacio, kiu konstatis, ke la lingvo esperanta ne ricevis eklezian aprobon kaj ne estas ankoraŭ liturgia lingvo. En januaro 1977, ep. Alfred Pichler (Jugoslavio), kiel oficiala eklezia revizoro por esperanta lingvo en liturgio, prezentis al la Kongregacio pretan kaj reviziitan tradukon de liturgiaj tekstoj de meslibro por ricevi ĝeneralan kaj finan aprobon. Poste sekvis diversaj leteroj, vizitoj fare de la C.O. kaj multaj intervenaj leteroj de episkopoj el diversaj landoj. Ĝis hodiaŭ la Kongregacio ne kuraĝis pozitive solvi la «problemon». Ni esperu, ke nova IKUE-gvidantaro pacience sukcesos iam finaranĝi ĉion. Laste mi mencios pri alia, pozitiva atingo. Ekde 1974 funkcias ĉe la Katolika Universitato en Lublino (Pollando), en Universitata Biblioteko, aparta, memstara Esperanto-Fako, kiu, ĝis 1978, arigis sufiĉe riĉan kolekton da libroj, malnovaj kaj novaj revuoj. Tiu Universitata Esperanto-Libraro laboras kaj agas sub la patroneco de IKUE. Esperantistoj de multaj landoj sendadis malavare siajn kontribuaĵojn. Kiel resuma efekto de tiu vere intemacia kunlaboro kaj solidareco, estas laste eldonita (jam kun dato: 1979) 306-paĝa «Decimala Katalogo de la Planlingva Literaturo».

Fine (de ĉi tiu trarigardo kaj de mia prezidanteco) mi volus esprimi elkoran dankon al la ĝisnunaj Estraranoj, al la Redaktoro de «Espero Katolika», al la deĵorantoj de la Centra Oficejo, al la Landaj Reprezentantoj, kaj al ĉiuj fervoraj kaj helpemaj samideanoj, dank' al kiuj nia asocio estas survoje al la progreso. Samtempe, mi arde deziras al la nova Gvidan taro de IKUE fruktodonajn rezultojn kaj pli multajn atingojn. Al ĉiuj IKUE-anoj, samajn bondezirojn kaj ĝojan prosperon.

Mi mem ne partoprenos en la 38-a Kongreso en Luksemburgo. Tamen, kun la rigardo al tiu esperoplena evento, mi ebligis eldoni (ekster IKUE) interesan kaj valoran biografion de unu el niaj Patronoj, de Beata Maksimiliano Kolbe: «La Dia Avarulo». Mi dediĉas ĝin al la Samideanoj, por kiuj nia Afero kaj la katolika esperanto-movado estas karaj, signifoplenaj kaj eĉ indaj je sufero.

Czesław Biedulski

 

 al la indekso


 

POST LA ELEKTOJ

 

Surbaze de la rezultoj de la voĉdonado (v. EK 2/79, p. 27) kaj de la preferoj esprimitaj de la koncernatoj, la asociaj organoj de IKUE por la periodo 1979-1982 estas jenaj:

 

PREZIDANTO: P. Duilio Magnani (Italio).

 

ESTRARO: P. Alfons Beckers (Belgio), P. Roger Degrelle (Francio), D-ro Antonio De Salvo (Italio), P. Roman Forycki (Pollando), P. Józef Gotter (Pollando), P. Hans-Jörg Kindler (Luksemburgo), D-ro Josef Kondor (FR Germanio), P. Jerzy Korytkowski (Pallando), P. Felice Ruaro (Italio), P. Józef Zielonka (Pollando).

 

KOMITATO: W. Mudrak (Aŭstrio), E. Paesmans (Belgio), J. Pastrnaková (Ĉeĥoslovakio), M. Šváček (Ĉeĥoslovakio), L. Bourdon (Francio), B. Eichkorn (F.R. Germanio), M. Casanoves (Hispanio), E. Stancz (Hungario), A. Ciccanti (Italio), S. Giacchino (Italia), G. Pisoni (Italio), S.P. Smits (Nederlando), J. Korytowska (Pollando), J. Kos (Pollando), B. Sobol (Pollando), F. Bommer (Svislando), A. Herschel (Usono).

Laŭ la statuto, la estraranoj estis alvokitaj elekti, perletere, du vicprezidantojn, du sekretariojn kaj unu kasiston. La koncerna baloto ankoraŭ daŭras.

La Ĝenerala Asembleo de IKUE, kunvokita dum la 38-a IKUE-Kongreso en Luksemburgo (7-14.8.1979), ekzamenos, interalie, la okazintajn voĉdonojn, kaj decidos pri ili (la voĉdonoj estis lanĉitaj, ja, ne laŭ la normala proceduto, sed en konekso kun aparra situacio de urĝo kaj neceso).

 

 al la indekso


 

 KELKAJ PERSONAJ NOTOJ

PRI LA NOVA PREZIDANTO DE IKUE

 

Sac. Duilio Magnani naskiĝis en Misano Adriatico (Forlě, Italio), 10 km sude de Rimini, la 11-an de junio 1928. Filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis. Dum la lasta mondmilito li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Pontifika Seminario en Bolonjo, kaj sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953 en Rimini. Post trijara helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini, kaj, samtempe, dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde 1964, li paroĥestras en Rimini, kie li konatiĝis kun P. Albino Ciccanti.

En 1969 li eltenis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Lasinte la spiritan gvidadon de la diocezaj Katolikaj Blinduloj, li dediĉis sian tutan liberan tempon al la Esperanto-movado. En 1975 li aranĝis fratan Esperanto-renkontiĝon en Rimini, por la orientaj gefratoj revenantaj el la IKUE-kongreso, kaj en 1976 li estis elektita ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE.

 al la indekso


 

«LA AMO ESTAS PRINTEMPO DE LA MOVADO»

Salutvortoj de la nova Prezidanto de IKUE

 

Karaj IKUE-anoj kaj gelegantoj de EK!

 

Antaŭ ĉio mi dankas la voĉdonintojn. Jes, ĝis nun tiu balotado rezultis la plej multnombra. Tio signifas kreskantan intereson de la IKUE-membroj al sia asocio, dank’ al la daŭra kaj senlaca laboro de la Direktoro (D-ro De Salvo) kaj de la eksprezidanto (patro Biedulski) kun la estraro.

Mi aparte dankas tiujn, kiuj voĉdonis por alia kandidato al prezidanteco. Vere, estu ili pli multnombraj! Tamen, mi esperas trompi la konfidon de neniu, kvankam mi mem bone konas la limigojn de miaj kapa­blecoj, de tempo k.t.p., ĉar mia unua tasko restas la animzorgado, kiu intensiĝas somere pro la ĉeesto, en mia paroĥejo, de miloj da turistoj. Sed mi konscience klopodis interpreti ĉi tiun vian preferon kiel Dian Volon. Ĝuste mi atendis la rajtigon de mia Episkopa Moŝto (*) kaj senpartian konsilon de elstaraj esperantistoj, antaŭ ol akcepti mian elekton. Verdire, mi intencis rezigni: fakte, mi konsentis kandidatiĝi nur por aldoni sensigni­fan nomon al tiu grava kandidataro.

Tion klariginte, mi klopodos fari ĉion eblan laŭ miaj fortoj, fidante en Dio kaj en vi ĉiuj. Pro tio mi adresas al vi ĉi-simplajn vortojn, humile sed arde, sen iu titolo krom tiu de via servisto.

Oni povas demandi de mi, ĉu mi havas agadprogramon. Ne! Tute ne. Estas tasko de la nova estraro, kiun mi ekde ĉi tiu momento varme kaj frate salutas, elekti la unuajn agadliniojn surbaze de la IKUE-statuto. Poste, la Ĝenerala Kunveno en Luksemburgo ratifos ilin. Do, necesas ke neniu restu je la fenestro. Ĉiu IKUE-ano ne nur rajtas, sed devas ellabori programon per konkretaj kaj koncizaj sugestoj. Faru tuj, precipe tiuj, kiuj voĉdonis por la elektitoj. Vigla bazo donas viglan estraron, se ĝi estas fakte vigla.

Ofte, kiel kutime, en ĉiu homa entrepreno oni klaĉas kaŝe. Tio okazas, kiam la raportoj inter la membroj kaj gvidantaro ne ĉiam estas klaraj. La Estraro agados sunlume siaflanke, kaj la membroj rajtos plendi nur surbaze de pruvdokumentoj, kaj ne nur de onidiroj.

Ni havas, en la Centra Oficejo, taŭgan, kompetentan ka] fidindan Direktoron, kiu, ĝis nun, zorgis kun plena admiro kaj kontentigo de ĉiuj membroj, almenau laŭ mia scipovo. Des pli estontece li sindediĉos al nia movado. Li estos la pivoto de la IKUE-interkontaktoj. Sed ĉiuj bezonas iom da pacienco kaj komprenemo surbaze de kristana amo, ĉar ne ĉiam li povas aŭ rajtas persone decidi, ne ĉion li scias, ofte okazas malfruiĝo de la poŝtservo, kaj la geografia disiĝo de la Estraro malhelpas la bonintencojn. Pri niaj rilatoj mi memorigas al ni ĉiuj la rekomendon de Johano: «Amu unu la alian» (1 Joh 4,7). Tiu ĉi estas la printempo de Dio, de la Eklezio kaj de la movado. Ĝi estas nia devizo. Per ama kunlaborado ni venkos la mondon. Certigas nin pri tio la Dia Vorto. Surbaze de Dia Amo ni konstruas sur roko kaj disvastigas Esperanton.

Post tiu ĉi ĝenerala kaj supraĵa eldiro, mi deziras esprimi miajn atentigojn pri la okazonta 38-a IKUE-kongreso, pri nia «Ekumena Komitato IKUE-KELI» kaj pri IKUEJ. Fine saluti kaj danki kelkajn personojn.

Ĉu nia movado maljuniĝas? Niajn plej ardajn zorgojn devas ricevi IKUEJ, grava faka parto de IKUE, kvankam memstara. Ĉiuj certe plen­konsentas pri tio, sed mi demandas, ĉu ni vere kaj profunde klopodis en tiun direkton. En kelkaj Landoj (Pollando, Francio...) oni strebis kaj sukcesis tiucele. La unuaj paŝoj estas ĉiam malfacilaj. Poste, laborante kaj kunlabo­rante kun pacienco kaj amo, sen perforteco de iu ajn, kun reciproka kom­prenemo de la gvidantoj, oni atingas la starigon de juna katolika E-grupo. Eble la Estraro devos pristudi la donotajn helpojn, fare de la Centra Oficejo, por subteni kaj kreskigi la semon ĵetitan dum la 37-a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo. Mi kore salutas kaj laŭdas ĉiujn zorgantojn en la junulara kampo.

Mi aparte salutas kaj substrekas la rolon de niaj IKUE-membroj en la «Ekumena Komitato». La lasta preĝo de Jesuo antaŭ ol eniri la olivarban ĝardenon estis: «por ke ili ĉiuj estu unu; kiel vi, Patro, estas en mi kaj mi en vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis» (Joh. 17,21). Do, vi EK-komitatanoj klopodos forĵeti la obsta­klojn frate kaj samideane, celante, per preĝoj kaj streboj, la unuigon de la kristanoj pere de la Sankta Spirito en «unu ŝafaron, sub unu Paŝtisto, per unu lingva rimedo». Akompanas vin miaj ardaj preĝoj post tiuj de Jesuo mem. Daŭrigu senlace la sulkon antaŭviditan de Pastro Peltier kaj de miaj lastaj antaŭuloj. Tiusence mi proponis al vi, antaŭ nelonge, la «Ekumenan semajnon» en Rimini.

Pri nia 38-a Ĝenerala Kunveno en Luksemburgo, kies plej grava re­spondeco pezas sur la ŝultroj de la agema pastro Kindler, mi havas nur rekomendon: partopreni ĝin kiel eble plej multnombre pro diversaj kialoj; inter ili, unue, ni devas decidi la IKUE-laborplanon (art. 16) kaj, due, influi la Eŭropajn Instancojn de la kongresa urbo. Ni devas prizorgi ĝu­statempe la tagordon, interkonsente kun la Estraro, kaj publikigi ĝin tri monatojn antaŭ la kongrestempo, kiel antaŭvidite de la Statuto mem (art. 17). Intertempe, mi frate salutas kaj sincere dankas pastron Kindler, bonde­zirante al li kaj al liaj helpantoj egan sukceson.

Ĉu mi povas forgesi la Landajn IKUE-reprezentantojn, en kies vicoj ankoraŭ mi zorgas? La vigla agado, la daŭra silenta varbado, la ĝustatempa kaj preciza sendado de jarkotizoj kun la adresoj al la Centra Oficejo, la frua kontakto kun la Direktoro estas esencaj kvalitoj de la Landa Reprezen­tanto, kiu servas senpage la fratojn kaj de kiuj, ofte, ne estas benata!... Al ili, mi parolas pri la viglaj kaj konsciencaj L.R., ni devas multan dankon kaj honoron.

La lastan saluton kaj dankon mi transdonas al mia antaŭulo Patro C. Biedulski. Kiam ni estis bone irantaj survoje al pluraj sukcesoj kaj ni revis bonesperajn helpojn de la Pola Papo, kies simpatio por Esperanto estas al ĉiuj konata, jen la granda rezigno. Ni bedaŭras ege kaj profunde, sed plenkore ni laŭdas lian ne facilan prezidantecon, kaj bondeziras ĝojo­plenajn atingojn en la Dia Graco. Ni akompanas kaj dankas lin per preĝoj kaj bona rememoro. Liaj eldonaĵoj, la ekfunkciigo de la C.O., la ekumenaj rilatoj kun KELI, la centra Biblioteko kaj dokumentaro devigas nin kaj la posteulojn esti tre dankemaj.

Mi esperas, ke mi forgesis neniun. Per unu vorto mi intencas varme saluti ĉiujn, kiuj, iamaniere, aktivas kadre de IKUE aŭ interrilate kun ĝi. Do, mi finas. Akceptante la Prezidantecon de IKUE, kies granda ho­noro estas servi evangelie la fratojn, mi petas vian aman komprenemon, vian ĉiutagan preĝon kaj viajn ŝatatajn sugestojn. Mi precipe alvokas al miaj karegaj kunfratoj, kies ĉeesto en la movado estas nepra kaj fundamenta. De ili mi petas la Dian Benon kaj Mesan rememoron.

La Paco estu kun ni ĉiuj! Bondezirojn okaze de Pasko!

 

Sac. Duilio Magnani

(*) Oni bonvolu adresi al li esperantlingvajn danklererojn (adreso: via Castelfidardo 1, I-47037 Rimini/ Forlě, Italio).

al la indekso


 

VATIKANO 50-JARA

 

Pasis 50 jaroj de la tago (11.2.1929), kiam estis subskribitaj en Romo, en la Laterana Palaco, tri konvencioj inter la Eklezio kaj la Itala Ŝtato: respektive, Traktato (per kiu estis starigita la Ŝtato de Vatikan-Urbo, sendependa kaj suverena), Financa Konvencio (per kiu Italio iamaniere kompensis la Sanktan Sidejon pro la perdo de la ekleziaj propraĵoj), kaj Konkordato (per kiu oni difinis la rilatojn inter Eklezio kaj itala Ŝtato).

En ĉi tiuj 50 jaroj, multaj aferoj ŝanĝiĝis. La Traktato daŭre konservas sian validecon (ĝi ebligis, interalie, la plenan sendependecon de la papa agado); la Financa Konvencio kaj la Konkordato, kontraŭe, certagrade maljuniĝis. Precipe la Konkordato bezonas urĝan reformon, ĉar ĝi jam ne respondas al la principoj emfazitaj de la dua Vatikana Koncilio kaj al tiuj entenataj en la Konstitucio de la itala Respubliko. Tiucele, jam de kelkaj jaroj okazas interparoloj, en plej kompleta diskreteco.

 al la indekso


 

LA VIZITO DE LA PAPO AL MEKSIKIO

 

Kiel landa reprezentanto de IKUE en Meksikio, mi estas tre feliĉa raporti pri la vizito de la Papo al ĉi tiu lando, kie mi pastre deĵoras de 1974 (mi estas hispano).

Meksikio estas lando tre katolika, sed la Eklezio estas eksterleĝa, en nacio ekskomunikita. Ĉia religia aktiveco estas leĝe malpermesita, sed fakte rajtigita kaj protektita. Temas pri unika lando, kie oni ne povas apliki la principon de kontraŭdiro. Ĉi tie, malgraŭ ĉio, oni estas feliĉaj, ĉar estas komprenemo kaj plena libereco por ĉiuj.

Impona estis la homa amaso, kiu akceptis Papon Johanon Paŭlon la duan la 26-an de januaro 1979, ĉe la flughaveno. La registaro donis ĉiujn faciligojn al la elstara vizitanto (aŭtomobilojn, helikopterojn, aviadilojn, grandegan nombron da policanoj, ktp). Estis tagoj de popola ĝojo, kaj la polico ne havis multajn problemojn, ĉar, malgraŭ la entuziasmo de la homa amaso, ĉio estis trankvila kaj orda.

Multaj meksikanoj vidis la eventojn per televido, aŭ aŭdis per radio; sed multegaj amasiĝis (eĉ sur la arboj!) por vidi persone la Papon. Milionoj da homoj (Meksik-urbo havas 12 milionojn da loĝantoj) aplaŭdis la Papon la 27-an de januaro, dum lia trairado de la ĉefaj stratoj de la urbo, laŭlonge de 30 km, ĝis la Baziliko de Nia Sinjorino de Guadalupe. Grandega emocio estis por la Papo preĝi antaŭ la bildo de Nia Sinjo­rino, en Sanktejo tre simila al tiu de Ĉenstoĥovo en Pollando.

Mi ĉeestis kun aliaj 8.000 pastroj, kiam la Papo parolis al sacerdotoj kaj religiuloj; poste, en granda lernejo, li alparolis 20.000 monaĥinojn.

La plej granda evento okazis dimanĉon la 28-an de januaro, kiam la Papo iris al Puebla, 130 km for de la ĉefurbo. Dum la tuta vojo, miloj kaj miloj da personoj aplaŭdis la Papon. En Puebla, tradicia kaj katolika urbo, Johano Paŭlo la dua inaŭguris, per elstara parolado, la laborojn de la Tria Episkopara Konferenco de Latinameriko.

Mi faris 600 km aŭtomobile por esti apud la Papo en Oaxaca, la 29-an de januaro. La indiĝenoj de la sudaj regionoj de Meksikio kaj de Gvatemalo kun­venis en Cuilapam, 15 km de Oaxaca. Mi estis je malmultaj metroj de la Papo. Li estis kontentega povi paroli al la indiĝenoj kaj al la kamparanoj. Mi havis la ĝojon kuncelebri kun la Papo en la Katedrala placo de Oaxaca.

Poste, Johano Paŭlo la dua iris al urbego Guadalajara, kie li trovis eĉ pli grandan entuziasmon ol en la ĉefurbo. Pro la varmego, la Papo surhavis la tipan ĉapelon de Meksikio (sombrero). Li parolis al la malliberuloj, al la laboristoj, al la seminarianoj, kaj celebris Meson en la fama Sanktejo de Maria de Zapopan.

Merkredon la 31-an, ĉe la Baziliko de Guadalupe, la Papo parolis al 200.000 universitatanoj. Poste li iris al la industria urbego Monterrey, en la nordo de la lando, kie unu miliono kaj duono da meksikanoj kaj usonanoj aplaŭdis lin. Li parolis speciale al la laboristoj.

Mi esperas, ke la Papo revenos al Meksikio en 1981, okaze de la 450-jara datreveno de la aperoj de Nia Sinjorino de Guadalupe.

 

P. José M. Claramunt, Meksikio

al la indekso


 

EPISKOPA APROBO

 

Mons. Giovanni Locatelli, Episkopo de Rimini (Italio) kaj de San Marino/ Montefeltro, tiel skribis al IKUE, 20.3.79, en la itala:

«Mi estas ĝoja transdoni mian konsenton kaj miajn gratulojn koncerne la elekton de Sacerdoto Duilio Magnani kiel Prezidanto de IKUE. Frapas min, en Pastro Duilio, lia pasio, krom lia senduba kompetenteco. Li fortege kredas je la vokiĝo de Esperanto, kaj li multege laboras, por ke la homaro utiligu ankaŭ ĉi tiun vojon por la plej supra celo de la unueco kaj de la interkompreniĝo.

Mi respektoplene salutas ĉiujn membrojn de IKUE».

 

al la indekso


 

MORTIS PIONIRO, KIU MULTE SIGNIFIS

POR LA ESPERANTO-MOVADO (*)

 

La 9-an de marto, en plena trankvileco, mortis P. Andreo Cseh.

Li jam delonge estis tre malforta, kaj oni povis atendi, ke eĉ tute ne grava malsano povas endanĝerigi lian vivon.

P. Cseh malsaniĝis meze de februaro. Montriĝis necese transigi lin al la parto de la maljunulejo «Huize Royal» (kie li loĝis depost la fino de marto 1977) speciale destinita por flegado de malsanaj loĝantoj. Komence, P. Cseh havis la esperon, ke li resaniĝos kaj povos ree loĝi en sia aparta­mento. Sed baldaŭ evidentigis, ke liaj resanigaj fortoj ne sufiĉas por efike kontraŭbatali la malsanon. Fine li ekkomprenis, ke resaniĝo ne plu eblas. Li ŝajnis akcepti trankvile kaj rezignacie tion, kio evidente ne plu estos evitebla, nome, ke li baldaŭ devos adiaŭi la vivon en ĉi tiu surtera mondo.

Kiam malaperis lia volo vivi ankorau kelkan tempon por plenumi siajn taskojn (ĝis la plej lasta tempo antaŭ sia malsaniĝo li revis pri belaj planoj por la revigligo de la Esperanto-movado), la malsano plene venkis super la resanigaj fortoj en li.

Dimanĉon, la 4-an de marto, vizitis lin la Episkopo de Roterdamo, Mons. A.J. Simonis. Tiu vizito treege ĝojigis Pastron Cseh, kaj sekve de tio li aspektis tre pli bone ol en la antaŭaj tagoj. Sed, kiel poste evidentiĝis, ĉi tio estis nur lasta reviviĝo, kaj en la sekvaj tagoj li rapide malfortiĝis. Ĵaŭdon, la tagon antau la morto, interparolado kun amiko lin vizitanta jam ne plu eblis. P. Cseh povis nur balbuti tre mallaŭte kelkajn vortojn ne kompre­neblajn. Sole per la okuloj kaj per manpremo komunikado estis ankoraŭ ebla.

Estis evidente, ke la vivfortoj nur sufiĉas por ankoraŭ unu aŭ du tagoj. Kelkaj amikoj interkonsentis, ke la sekvan tagon ili zorgos pri vizitoj al li en la mateno kaj en la posttagmezo.

Kiam hungara amiko de P. Cseh estis ĉe li en la mateno de la 9-a de marto, evidentiĝis, ke la morto jam estas tre proksima. Rapide estis infor­mataj kelkaj pluaj amikoj kaj petataj veni tuj. Je la horo 14.35 de tiu tago, P. Cseh mortis trankvile, ĉirkaŭite de siaj geamikoj, fidante ke la Patro estos kontenta pri lia aktiveco dum multaj jaroj por pli da frateco, pli da kom­preno kaj pli da paco en la mondo.

 

C.M.N.T. Op’t Roodt, Nederlando

 

(*) Pri P. Cseh, v. artikolon en «Espero Katolika» 5/1978, p. 93 s.

 

al la indekso


 

LA PAPO AL POLLANDO

 

Papo Johano Paŭlo la dua iros al Pollando en junio: jen la ĝoja anonco, kiu entuziasmigis polojn. La pola sinteno al la Papo klare aperas el la teksto de la alvoko al la Madono de Ĉenstoĥovo, kiu leviĝis 2.2.1979 en ĉiuj polaj preĝejoj. Interalie, ĝi diras:

«Faru, ke la Papo povu helpi ne nur la katolikan Pollandon, sed la tutan Orienton; tie1 ke la sacerdotoj povu reveni al la malplenaj preĝejoj, ke en tiuj oni denove povu celebri la eŭkaristion, ke la vivanta Dio refoje plenigu la malplenajn tabernaklojn, ke viaj sanktaj bildoj povu reiri de la muzeoj al la altaroj; kaj ke la homoj ĉesu suferi pro sia kredo en Jesu-Kristo. Petu, Maria, la helpon por la orienta Papo, por ke li povu forigi ĉiujn barojn kaj alporti liberecon al la suferanta Eklezio».

 

al la indekso


 

REFOJE PRI CEĤOSLOVAKIO

 

La proceso kontraŭ Šváček kaj Srna komenciĝis 22.2.1979 en Ustí nad Orlicí (pro erara informo, en EK 2/1979 oni parolas pri Ustí nad Labem: oni bonvolu korekti). Kiel skribis Šváček (tra nerekta vojo), «la he1po de la Dia Providenco estis evidenta kaj bone sentebla. Ankaŭ morala helpo por la akuzitoj estis la raportoj de Vatikana Radio kaj de la gazetaro» (*). Atestis 10 personoj, inter kiuj 5 neplenaĝaj knabinoj; ĉiuj estis tre bravaj, kaj atestis favore al la akuzitoj, dirante, ke okaze de la esplorde­mandado ili estis timigitaj de la policanoj. Pro tio, la proceso estis inter­rompita, kaj prokrastita je nedifinita tempo.

Ĉi-sekve, jen la akuza akto kontraŭ Šváček kaj Srna:

I T 29/79

Distrikta prokurorejo en Ustí nad Orlicí

Pv 8/79                                                                      En Ustí nad Orlicí, 15.1.1979

 

Al Distrikta juĝejo

en Ustí nad Orlicí

(stampo de ricevo:

DISTRIKTA JUĜEJO

en Ustí nad Orlicí

Ricevita: 19.1.1979).

AKUZO:

Distrikta prokuroro en Ustí nad Orlicí akuzas:

1) Vojtĕch SRNA, nask. 30.1.1932 en Troubsko, distrikto Brno-venkov, hejtiston, loĝantan en Podolí n-ro 1, distr. Brno-venkov, laborantan provizore en pulmkuracejo en Babice nad Svitavou;

2) Miloslav ŠVÁČEK, nask. 2.2.1941 en Strítež nad Ludinou, distr. Přerov, estron de centrejo de Agrikultura konstruuzino en Přerov, loĝantan en Penčice n-ro 16, distrikto Přerov,

ke

1) akuzito Vojtĕch Srna,

en tempo de 11.7.1977 ĝis 21.7.1977 praktikadis en esperanta tendaro en Herbortice, distr. Ustí nad Orlicí, komune kun pola pastro Zielonka, por bezono de la tendaro kaj ĝiaj partoprenantoj, la pastran agadon, kvankam ŝtatan konsenton por praktikado de pastra agado li havis nur por sia paroĥo en Svatoslav, distr. Brno-venkov,

do

en intenco malhelpi aŭ malfaciligi ŝtatan kontrolon de eklezioj aŭ religiaj societoj, li malrespektigis leĝon pri ekonomia sekurigo de eklezioj kaj reli­giaj societoj,

 

2) akuzito Miloslav Šváček,

en tempo de 11.7.1977 ĝis 21.7.1977, kiel estro de esperanta tendaro en Herbortice, distr. Ustí nad Orlicí, certigis praktikadon de la pastra agado por partoprenantoj de la tendaro kaj faris tradukadon de la mesoj el Espe­tanto ĉeĥlingven,

do

li donis al aliulo helpon por fari kriminalan agon de malhelpo de la kon­trolo de eklezioj kaj religiaj societoj, laŭ par. 178 de punleĝo.

Per tio ili faris

akuzito ­Vojtĕch Srna -

kriminalan agon de malhelpo de kontrolo de eklezioj kaj religiaj societoj laŭ par. 178 de la punleĝo.

akuzito ­Miloslav Šváček - helpon por fari kriminalan agon de malhelpo de la kontrolo de eklezioj kaj religiaj societoj laŭ par. 10 alineo 1 litero C/ par. 178 de la punleĝo.

Mi proponas, ke ĉe la ĉefa tribunalproceso:

1) estu aŭditaj kiel atestantoj:

M. Voleska n-ro 1.46, M. Beránková n-ro 1.52, B. Drti­lová n-ro 1.55, M. Adamová n-ro 1.63, Jitka Zelená n-ro 1.72, Eva Sládková n-ro 1.82, Irena Putnová n-ro 1.89, Miluše Cazárková n-ro 1.95, Jarmila Kolárová n-ro 1.106, Anna Pĕstová n-ro 1.116, Stanislav Studénka n-ro 1.137, B. Pulkrábek n-ro 1.148,

2) Kondiĉe de par. 211/1 a de la punregularo estu legataj eldiraĵoj de

J. Chloupková n-ro 1.126-129, J. Záruba n-ro 1.130-132, J. Vanĕček n-ro 1.133-136,

3) estu legataj raportoj pri reputacio de la akuzitoj kaj ko­piaĵoj el punregistro.

Motivigo:

Akuzita Miloslav Šváček de la jaro 1969 ĉiujare funkciis kiel gvidanto de la esperanta tendaro en Herbortice, distr. Ustí nad Orlicí. Tiele estis ankaŭ en la jaro 1977. En tempo, kěam ĉi tendaro komencis sian aktivadon, la partoprenantoj plej grandparte estis kredantoj de romkatolika eklezio, ĉar la tendaro tiam estis kreita sub gvido de katolika sekcio de Ĉeĥa Esperan­to-asocio.

En jaro 1977 okazis la esperanta tendaro denove en Herbortice en tempo de 9.7.1977 ĝis 22.7.1977. Ĝia gvidanto estis denove la akuzito Miloslav Šváček. Li ankaŭ plenumis postulon de pola pastro Zielonka, kiu estis ankaŭ partoprenanto de la tendaro, kaj permesis al li okazigi en ten­darejo matenajn diservojn. Ĉi diservojn faris la nomita pastro en granda tendo, kaj ili estis faritaj ankoraŭ antaŭ tiel nomata vekiĝo, sed en tag­programo ili ne estis menciitaj. Dum ĉi diservoj kelkajn partojn de la di­servoj tradukis akuzito Šváček ĉeĥlingven, ĉar ili estis faritaj en Esperanto. En kelkaj kazoj la akuzito Šváček funkciis dum ĉi diservoj kieI akolito. La matenaj mesoj estis okazigitaj laŭ ĉiuj kutimoj de romkatolika eklezio kaj partoprenis ilin 20-50 personoj kaj ili estis faritaj ĉiutage. La okazigo de ĉi diservoj ne estis permesita, kaj eĉ permeson neniu postulis.

KieI estis per polica serĉesploro konstatite, do en esperanta tendaro en jaro 1977 ĉeestis ankaŭ akuzito Vojtĕch Srna. Tiutempe li estis pastro de romkatolika eklezio kun ŝtata permeso por okazigo de pastra agado en paroĥo Svatoslav, distr. Brno-venkov. Kiel tia li sciis tre bone, ĉar pri tio li estis instruita de kompetentaj organoj, dum kiuj kondiĉoj li povas okazigi pastran agadon ekster sia paroĥo. Ne estas duboj pri tio, ke akuzito Srna sciis, ke li povas la pastran agadon fari ekster sia propra paroĥo nur kun konsento de poreklezia administranto de kompetenta Distrikta nacia komitato, en kies rajono oni volas ĉi agadon fari. Tiel, kiel estis per polica serĉesploro konstatite, la akuzito Srna ankaŭ mem kelkfoje celebris la meson kaj ankaŭ dum la mesoj celebritaj de pola pastro Zielonka li akolitis, alidirite li celebris la meson kun Zielonka komune. La akuzito Srna certe tre bone sciis, ke en romkatolika eklezio validas la kutimo, ke por akolitado oni uzas laikajn kredantojn. Sed se celebras meson profesiaj pastroj komune, kaj tion aŭ en rangoj pastraj aŭ episkopaj, ĉefepiskopaj aŭ kardinalaj, ĉiam ilia kunĉeesto estas nomata per termino kuncelebrado, kaj ili do ne estas konsiderataj kieI nurai akolitoj (vidu difinon de kulturministerio de ČSR n-ro 12). El ĉi tiu difino estas necese konkludi, ke akuzito Srna kiel pastro dcvus havi permeson de poreklezia administranto de Distrikta nacia komitato en Ustí nad Orlicí por ĉi tiu agado. Sed li ne postulis ĉi permeson kaj tial li faris malpermesitan agadon.

Akuzito Šváček krom tio kio jam estis menciita, en daŭrigo de espe­ranta tendaro en Herbortice en jaro 1977 organizis interbabiladojn, kies enhavo krom demandoj de organiza karaktero estis diskutoj pri religiaj te­moj. Tiujn interbabiladojn krom aliaj tendarpartoprenantoj partoprenadis ankaŭ eĉ pola pastro Zielonka, kiu prefere respondadis la demandojn, rila­tantajn la religion. La interbabiladoj estis organizataj en posttagmezaj horoj kaj iIi estis okazigitaj ankaŭ en granda tendo, kiu troviĝis en tendarspaco. La akuzito Šváček konfesas, ke la matenaj mesoj okazadis kun lia scio kaj surbaze de lia permeso. Plue li konfesas, ke en keIkaj kazoj li tradu­kadis kelkajn partojn de diservoj el Esperanto ĉeĥlingven kaj ke almenaŭ unufoje, dum foresto de akuzito Srna, li akolitis al pastro Zielonka. Li asertas, ke temas pri mesoj de privata karaktero. Krom tio li asertas, ke ne estis lia intenco malhelpi kontrolon de la ŝtato super eklezioj kaj religiaj societoj.

Sed ĉi tiu lia pledo ne povas de li senigi kulpon. La akuzito Šváček, malgraŭ tio, ke li sciis, ke por la okazigo de la pastra agado estas necesa ŝtata konsento, sen la postulo pri ĉi konsento, kiel gvidanto de la tendaro li permesis okazigon de diservoj kaj eĉ mem dum ili akolitis. Ke ne temis pri mesoj de privata karaktero, pri tio atestas vico de atestantaj eldiraĵoj, kiuj estas en polic-esplora aktaro enmetitaj, tieI de atestanto Bohuslav Pul­krábek, kieI de atestantinoj Jitka Zelená, Jarmila Kolárová kaj de aliaj.

Rilate la akuziton Vojtĕch Srna, do li dum polica serĉesploro konfesis, ke eble dum kvin kazoj dum esperanta tendaro en Herbortice en jaro 1977 li akolitis al pastro Zielonka, dum lia mescelebrado. Sed ĉi agadon li ne klasifikas kiel plenumon de pastra agado. Plue li konfesis, ke li opiniis, ke pola pastro Zielonka la permeson por okazigo de diservoj de ŝtata poreklezia administranto de Distrikta nacia komitato en Ustí nad Orlicí ricevis. Li asertas, ke li mem la diservojn ne celebris.

Kio koncernas la komunan celebradon de diservoj kun pola pastro Zielonka, do estas necese ĉi tie rezulti el vidpunkto de kulturministerio de ČSR, kiu estas apogita sur n-ro 1.12 de policesplora aktaro. Temis pri celebrado de diservoj per pastroj kaj do ĉiu el ĉi tiuj pastroj devus havi por okazigo de diservoj permeson. Sed la konsenton por okazigo de diservoj eĉ ne havis Zielonka kaj la asertadon de la akuzito Srna, ke li opiniis, ke ĉi tiun permeson Zielonka havas, estas necese klasifiki kiel elturniĝon. Ja estis lia devo kaj estis tio tute facila, ke li konvinkiĝu pri tio. El eldiraĵoj de kelkaj atestantoj rezultas, ke la akuzito Srna kelkfoje celebris la meson mem. La akuzito Šváček per tio, kio estas konstatite, donis helpon al krimi­nala ago de malhelpo de ŝtatkontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj laŭ § 10/1 litero c/ al § 178 de la punIeĝo, ĉar li donis al aliulo helpon kaj tion por ebligo de celebrado de diservoj en granda tendo. Plue per tio, ke kelkajn partojn li tradukis el Esperanto ĉeĥlingven.

La akuzito Srna faris kriminalan agon de malhelpo de ŝtatkontrolado de eklezioj kaj religiaj societoj laŭ par. 178 de la punleĝo kaj tion per tio, ke li komune kun pola pastro Zielonka la mesojn celebris, kvankam por tio li ne havis la bezonatan permeson.

La agado de la akuzitoj estas por socio rimarkinde danĝera pro tio, ke ili faris kaj ebligis plenumon de pastra agado sen bezonata konsento de ŝtata organo.

La akuzito Vojtĕch Srna devenas el laborista familio. Post fino de fun­damenta lernejo li frekventis gimnazion kaj post tio li frekventis 1-an stu­djaron de Filozofia fakultato en Brno kaj 4 studjarojn de teologia fakultato en Praha. Poste li trapasis 2-jaran bazan armean servon kaj post ĝia finiĝo li estis nomumita en funkcion de helpopastro en Lomnice ĉe Tisnov. Ĉi tie li funkciis dum ĉ. 1 jaro kaj poste li estis nomumita en funkcion de helpo­pastro en Jínosov ĉe Námĕšt nad Oslavou. Ĉi tie li funkciis dum tempo de ĉ. 1 jaro kaj poste ĉ. dum 5 jaroj kiel helpopastro en Vranov ĉe Brno. De jaro 1975 ĝis la jaro 1977 li funkciis kiel administratoro en Svatoslav, distr. Brno-venkov. Ĝis nun li ne estis juĝe punita, eĉ ne pritraktita en ko­misiono por publika ordo ĉe nacia komitato.

La akuzito Miloslav Šváček devenas el terkulturista familio. Post frek­ventado de fundamenta lernejo, li frekventis ŝtatan metilernejon, kie li finlernis metion de masonisto. Ĉar li estis klasifikita kiel unu el la plej bonaj lernantoj, estis ebligite al li en 3-a lernojaro vizitadi industrian kon­strulernejon. Post tio dum kelkaj monatoj li laboris kiel masonisto kaj poste kiel majstro ĉe Krajsky podnik zemedelskych meliorací - Regiona entrepreno de agrikultura tergrenado en Olomouc, kaj tion li faris ĝis komenco de baza armea servo. Post finiĝo de armea servo li eklaboris kiel majstro ce Melioracní druzstvo - Terdrenada kooperativo en Přerov. Ĉi tie en jaro 1965, li ricevis funkcion de konstruaĵgvidanto. Kaŭze de kunigo de Me­lioracní druzstvo (Terdrenada kooperativo) kun Zemedelské stavební sdru­zení (Agrikultura konstruentrepreno) li laboras nun kiel konstruaĵgvidanto ĉe Zemedelské stavební sdruzení de 1.4.1977. Li estas organizita en neniu po­litika partio. Li estas membro de Sindikatorganizaĵo. En jaro 1968 li estis elektita kiel deputito de Loka nacia komitato kaj ĉi funkcion li faris dum 2 jaroj. Li ĝis nun ne estis juĝe punita kaj eĉ ne estis pritraktita en komisiono por ŝirmo de publika ordo.

El menciitaj kaŭzoj estas la akuzo prezentata.

Distrikta prokuroro:

Judr. Josef Kokvenc

(subskribo nelegebla)

(rondforma stampo):

Distrikta Prokurorejo

Ustí n. Orl.

(el la ĉeĥa tradukis M. Šváček)

 

(*) Aldone al la gazetoj jam menciitaj pli frue, raportis pri la afero Herbortice: La Nazione, Italio (kvarkolumna artikolo!); Avvenire, Italio; Il Ponte, Italio; Vatikana Radio (multfoje, en pluraj lingvoj); Itala Radio/ RAI (nacia kaj eksterlanda programo). Prezento de la afero ankaŭ aperos en «L’Esperanto» de Itala E-Federacio.

 

al la indekso


 

 

NI GRATULAS

 

S-ro Walter Mudrak el Vieno, Aŭstrio, landa reprezentanto kaj komi­tatano de IKUE, festis 24.3.1979, la 75-jaran datrevenon de sia naskiĝo. Esperantisto li estas depost 1922. Baldaŭ li fariĝis aktivulo de la Esperanto-movado, kaj tia li restis ĝis nun. Jam en 1923 li aliĝis al IKUE kaj fariĝis ties kunlaboranto. Li ankaŭ partoprenis 15 kongresojn de IKUE. De multaj jaroj li estas estro de Aŭstria Katolika Esperanto-Ligo (AKLE), kie li ankaŭ gvidis kaj gvidas Esperantokursojn. La ŝtatan Esperanto-ekzamenon li eltenis jam en 1925. En 1970 li ricevis, de la Federacia Prezidanto de Aŭstrio, la oran medalon pro merito por la Respubliko Aŭstrio.

En 1970, s-ro Mudrak estis vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la U.K. en Vieno. Ekde 1923 (U.K. en Nurenbergo), li aliĝis al ĉiuj U.K., partoprenis 20 el ili, kaj ĉe 8 li estis oficiala reprezentanto de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF). Depost 1967, s-ro Mudrak estas vicprezidanto kaj afergvidanto de AEF.

Ni dankas kaj gratulas s-ron Mudrak pro lia senlaca agado por Esperanto (tute speciale por IKUE), kaj deziras al li multe da sano.

 

Jindřich Tomíšek (Ĉeĥoslovakio) kaj Krystyna Zielińska (Pollando) geedziĝis 16.12.1978 en Horní Moštenice apud Přerov (Ĉeĥoslovakio). Ili konatiĝis dum katolikaj spiritaj ekzercoj en Bardo Sląskie (Pollando), antaŭ tri jaroj. La geedziĝa anonco estis presita en la ĉeĥa, en la ppla kaj en Espe­ranto.

 

La IKUE-amiko Fernando Zacchč el Mantova, Italio, plenumis 85 jarojn 5.3.1979. Samtempe, li festis 59 jarojn da esperantisteco. S-ro Zacchč daŭre aktivas por Esperanto, kiel aperas el liaj vervaj korespondaĵoj.

 

al la indekso


 

PROKRASTI NE SIGNIFAS NULIGI

 

La Esperanto-aranĝo «Printempaj Tagoj en Asizo», antaŭvidita por la periodo 22-25.4.1979 (v. EK 12/1978), okazos, kontraŭe, en la tagoj 25-27.4.1980.

La prokrasto de unŭ jaro montriĝis necesa, ĉar la aliĝoj al la ĉijare planita aranĝo alvenis tro malfrue, ankaŭ pro nekontentiga funkciado de la poŝta servo.

 

 al la indekso


 

«FERIOJ KUN DIO» NE OKAZOS

 

Pro neantaŭviditaj malglataĵoj, la anoncitaj «Ferioj kun Dio» en Pollando ne okazos. La organizantoj pardonpetas.

 

al la indekso


 

ĈU ERARE?

 

P. Tadeusz Nowakowski afable atentigis min, ke en mia artikolo pri Papo Johano Paŭlo la dua (en EK 12/1978) enŝteliĝis du eraroj: fakte, Wadowice, la naskiĝloko de la Papo, ne estas vilaĝo, sed historia urbo kun 15 mil loĝantoj; kaj Krakovo neniam estis detruita.

Mi sincere pardonpetas pro mia misprezento. Mi esperas je la komprenemo de la legantoj, des pli, ke mi ĉerpis la du menciitajn detalojn el la internacia gazetaro. Mi aldonu, ke Wadowice tute ne estas eĉ menciita en la (sufiĉe granda, 10.000-paĝa) enciklopedio, kiun mi posedas; kaj ke en Italio ekzistas precize pli ol 650 urboj kaj urbetoj kun pli ol 15.000 loĝantoj, tiel ke en la menso de italo urbeto kun 15.000 loĝantoj estas preskaŭ vilaĝo. Mi bone konscias, ke ĉi tiu maniero rezonadi miaflanke montras ian troan «nacian» pensmanieron; sed, fakte, mi ne pretendas pravigon!

Koncerne Krakovon, mi kredas memori, ke almenaŭ unu fojon ĝi estis detruita (de tataroj); ĉu mi eraras?

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

LA ESPERANTO-MOVADO EN TAJVANO

 

En la dua semestro de 1978, mi daŭre gvidis Esperanto-kurson en «Fu-ĵen Katolika Universitato»; pli ol 40 gestudentoj aliĝis. La kurso daŭris tri monatojn.

En 1978, mi publikigis artikolojn pri Esperanto en diversaj gazetoj; precipe notinda estas la longa artikolo aperinta en la tre grava revuo «Tung-fang-ca-cih» (Orienta Revuo), eldonaĵo de la fama eldonejo «Sang-U-jinsu-kuan» de Taipei, en aŭgusto 1978.

Unu el la seminarianoj, kiuj ĉeestis mian Esperanto-kurson dum la unua semestro de 1978, fariĝis pastro. Lia nomo estas Uang Sih-ui. Li apartenas al la diocezo de Kaosiung, en la suda parto de la insulo.

La 14-an de marto komenciĝis Esperanto-kurso en la «Fu-ĵen Katolika Universitato»; ĝi daŭros ĝis la fino de majo.

Koncerne la morton de kard. Paŭlo Yu Pin: ĉi tie, la tuta lando ploris lian morton kiel grandan perdon. Ni katolikoj kaj ni esperantistoj multege doloris pro lia forpaso. Kard. Yu Pin multon faris por la Eklezio kaj por nia Esperanto-movado. Lia restaĵo nun pace ripozas en la tereno de «Fu-ĵen Katolika Universitato», kiun li mem starigis kaj regis.

 

P. Johano B. Se-ĉien Kao, Tajvano

al la indekso