Enhavo de Espero Katolika numero 1/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Johano Paŭlo la dua.

 

 


 

SUR LA SOJLO DE NOVA JARO

 

Jen pasis jaro riĉega de gravaj eventoj; gravaj ankaŭ por nia movado. La revuo, sub nova redaktado kaj en nova eldonloko, stabiliĝis kaj trovis pli grandan interesiĝon. Same la Centra Oficejo de IKUE ŝajnas atingi dezirindan stabilecon kaj signifan pozicion. Respegulas tion i.a. la nombro de korespondaĵoj, kiu por la jaro 1978 atingis la ciferon 2387, dum por 1977 ĝi estis nur 810. La eldono, en la ĵus pasinta jaro, de kvar libroj, ankaŭ povas kuraĝigi nin (des pli, se alvenos pli multe da mendoj...). La ekumena Kongreso en Bulgario, okazinta unuafoje en la ortodoksa medio, kaj la atingoj ĉe Vatikana Radio, apartenas al la pozitiva bilanco.

La elekto de Papo Wojtyła, kiu, kiel kardinalo, estis la Alta Protektanto de nia 37-a Kongreso, certe ĝojigis ĉiujn, kaj portas la firman esperon de daŭra kompreno kaj de pli konkreta apogo kaj apreco de nia poreklezia kaj porevangelia laboro, kiun eĉ oficialigis la nova Statuto de IKUE. Kun tiu espero ni trapasas la sojlon de la nova jaro. Nia kontribuo al la porevangelia laboro devas signifi multflankan laboron por konstrui pli helan homan estontecon. La kuraĝa pledo por la respekto de homaj rajtoj, senĉese mina­cataj, konkretiĝos en ĉi tiu jaro, dediĉita al la infanoj, en la moto de nia 38-a Luksemburga Kongreso: «la rajto je vivo». Ni serĉu la plej taŭgan manieron esprimi nian engaĝiĝon en ĉi tiu vasta agadkampo. IKUE, sub baldaŭ nova gvidado, kaj «Espero Katolika», kiu adresas sin ne nur al ka­tolikoj, certe dediĉos ĉiujn siajn fortojn por almenaŭ iomete alproksimiĝi al tiu celo.

Czesław Biedulski

 al la indekso


 

1979, JARO DE L'  INFANO

 

Unuiĝintaj Nacioj proklamis 1979 «Internacia Jaro de l’ Infano».

Hodiaŭ, en la mondo, ekzistas pli ol unu miliardo da infanoj; el ili, pli ol duono ne havas sufiĉan nutradon, kuracadon, adekvatan edukadon, aman kaj socian sekurecon. Ĉie estas militoj, rasaj kaj seksaj diskriminacioj, malrespekto de homaj rajtoj, altruditaj migradoj de rifuĝintoj aŭ de laboruloj, familioj disigitaj, interrompitaj homaj rilatoj. La infanoj estas la unuaj viktimoj, kaj kelkfoje en neriparebla maniero. La tragikaj kondiĉoj de ĉi tiuj infanoj estas la spegulo de niaj homaj kondiĉoj. La estonteco de la homaro dependas de la signoj de espero, kiujn ni kapablas doni al niaj gefiloj. La mondo estas unu; ĉiuj infanoj estas niaj infanoj. Ilia destino estas nia destino.

Jesuo, la filo de Maria, venis prediki la Bonan Novaĵon de la Dia Regno kaj de ĝia justeco, en kiu la homoj vivas, kune kun siaj infanoj, en unueco kun Dio. Jesuo diris: «Permesu al la infanoj veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin (Mar 10, 14-15). Malper­mesi al la infanoj partoprenon en la vivo de justeco kaj paco de la regno de Dio, signifas forigi nin mem el tiu vivo.

Ni estas vokitaj defendi la dignon de la infanoj, farante nian tutan eblon, ĝuste kiel kristanoj, por certigi al niaj gefiloj la vivon en atmosfero de konfido, de malfermiteco, de lojaleco, kiu favoru la plenan disvolviĝon de iliaj kreivaj kapabloj, por la bono de ĉiuj. Kiel la Sinjoro, ili devas havi la eblecon kreski pleniĝante je saĝeco, graco kaj amo.

 

El la kristnaska mesaĝo 1978 de Pastoro Philip Potter,

ĝenerala sekretario de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj

(el la itala versio tradukis Antonio De Salvo).

 

al la indekso


 

JOHANO PAŬLO LA DUA: PAPO, KIU PAROLAS TRE KLARE

 

En ĉiuj vortoj de Papo Wojtyła evidentiĝas granda amo al la vero, firme anoncata en ĉiu okazo, ne nur al katolikoj, ne nur al kredantoj, sed al la tuta homaro, laŭ la ordono de Kristo: «Instruu ĉiujn naciojn (Mat 28, 19), «Prediku la Evangelion al ĉiu kreitaĵo» (Mar 16, 15).

Fidela al sia devo, Johano Paŭlo la dua anoncas la veron kun klareco, kun forto, kun amo, kaj invitas ĉiujn naciojn akcepti «la misteron, en kiu vivas ĉiu homo ekde la naskiĝo de Kristo», respekti ĉi tiun misteron, permesi al ĉi tiu mistero agadi en ĉiu homo.

La principoj de la kredo, ĉiuj principoj de la kredo, sen deteniĝemo, la fundamentaj reguloj mem de vere homa kunekzisto, trovas en Papo Woj­tyła konvinkitan kaj prestiĝan subtenanton, kiu, tiamaniere, faras altvaloran servon ne nur al la Eklezio, sed ankaŭ al la civila mondo, de tro longa tempo blokita de duboj, de necertecoj, de relativismo.

Per sia energio, per sia homa varmo kaj simpatio, Johano Paŭlo la dua aperas ĉiam pli kiel la Papo, kiu senlace proklamas la veron, kiu atestas la veron, kiu metas fronte al propraj respondecoj ĝiajn perfidantojn kaj sub­premantojn. Nia epoko ne permesas banalajn diskutojn pri duarangaj de­mandoj, sed postulas daŭran, honestan kaj sinceran konfronton pri la esencaj aferoj, kiaj la fideleco al la Evangelio kaj al la Eklezio, la respekto de l’ homo kaj de ĝia digno, la defendo de la vivo, la fino de ĉiuj subpremadoj, la vera paco ĉe la unuopuloj kaj ĉe la komunaĵoj.

Ni vidu la ĉefajn okazojn, en la fina parto de 1978, en kiuj plej evi­dentiĝis la klara sinteno de la Papo.

 

Kun la junularo

 

La 8-an de novembro, Johano Paŭlo la dua renkontiĝis kun 10.000 gekna­boj, en la S. Petro-Baziliko. Temis pri renkonto ĝojplena kaj nekredeble entuziasma:

«Mi dankegas vin ĉar vi venis viziti min - diris la Papo - portante al mi la altvaloran donacon de via junaĝo, de viaj okuloj plenaj de ĝojo, de viaj vizaĝoj brilaj pro idealoj».

Johano Paŭlo la dua aldonis:

«La Papo amas ĉiujn, ĉiun homon kaj ĉiujn homojn, sed li havas pre­feron al la pli junaj, ĉar ili havis preferan lokon en la koro de Kristo, kiu deziris resti kun la infanoj (Mar 10, 14; Luk 18, 16), al la junuloj aparte adresis sian vokon (Mat 19, 21), kaj faris el Johano, la plej juna el la apostoloj, sian preferaton».

Kiel vivotaskojn, Papo Wojtyła indikis ĉi tiujn tri pensojn: serĉi, ami, atesti Jesuon.

Antau ĉio, serĉi Jesuon. «La tempoj ŝanĝiĝis. Hodiaŭ eĉ malpli ol iam oni povas limiĝi je kristana kredo supraĵa aŭ nur sociologia. Oni devas atingi klaran kaj certan konvinkiĝon pri la vereco de sia kristana kredo».

Due, ami Jesuon. «Jesuo ne estas ideo, sento aŭ memoro! Jesuo estas persono ĉiam vivanta kaj ĉeestanta kun ni».

 

Trie, atesti Jesuon, per kuraĝa kredo. «La mondo estimas kaj respektas la kuraĝon de la ideoj kaj la forton de la vero. Ne timu, do, malakcepti vortojn, gestojn, sintenojn ne konformajn al la kristana idealo. Estu kuraĝaj en la rifuzo de ĉio, kio detruas vian purecon aŭ difektas la freŝecon de via amo al Kristo».

 

Ne timu!

 

Dum ĝenerala aŭdienco, la 15-an de novembro, la Papo diris, interalie, parolante pri la kristana virto de forteco:

«La timo kelkfoje forprenas la kuraĝon de la homoj, kiuj vivas en at­mosfero de minacoj, de subpremado, aŭ de persekutado. Aparte valoraj, tiam, estas tiuj homoj, kiuj kapablas transpasi la barilon de timo, por atesti pri la vero kaj la justo.

La Evangelio adresiĝas al la homoj malfortaj, malriĉaj, mildaj kaj humilaj, pacfarantaj, kompatemaj, sed ĝi, samtempe, enhavas daŭran alvokon al forteco. Ĝi ofte ripetas: ne timu! (Mat 14, 27). Ĝi instruas al la homo, ke, por justa afero, por la vero, por la justeco, oni devas kapabli demeti sian vivon (Joh 15. 13)».

 

Fideleco al la Dia Regno

 

La 26-an de novembro, Johano Paŭlo la dua diris al la fideluloj, amasiĝintaj en la S. Petro-Placo:

«Hodiaŭ estas la festo de Kristo Reĝo de l’ Universo... En ĉi tiu festotago devus aŭdiĝi ĉi tie - jes, ĝuste ĉi tie, antaŭ la fasado de la S. Petro-Baziliko, en la koro de Romo - la vortoj de la Evangelio laŭ Johano. Diris Pilato: «Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj?». Jesuo respondis: «Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ aliaj diris ĝin al vi pri mi?». Pilato respondis: «Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?». Jesuo respondis: «Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo».

Ĉi tiuj vortoj memorigas al ni pasintajn eventojn, kiuj okazis en la malproksima periferio de la roma imperio. Tamen, ili ne estas sen signifo. Eble ankoraŭ aŭdiĝas en ili hodiaŭaj, aktualaj problemoj. Eble en ĉi tiu dialogo oni povus retrovi, almenaŭ el difinitaj vidpunktoj, la samajn debatojn, kiuj havas lokon hodiaŭ.

Kristo respondas al la demando de la juĝisto, kaj pruvas, ke la akuzo kontraŭ li estas senbaza. Li ne celas la surteran povon. Post nelonge oni skurĝos lin kaj oni metos sur lian kapon dornan kronon. Oni mokos, kaj oni insultos lin, dirante: «Saluton! Reĝo de la Judoj!». Sed Jesuo silentas, kvazaŭ li volas per sia silento ĝisfunde esprimi tion, kion li estis respondinta al Pilato.

Sed la respondo ne estis ankoraŭ kompleta, kaj Pilato konsciis pri tio. Kaj, pro tio, li demandis duan fojon: «Ĉu vi do estas reĝo?». Stranga de­mando, post la firmaj deklaroj de Jesuo. Sed Pilato sentis, ke la neado de la akuzito ne elĉerpis ĉion: en la profundo de ĉi tiu neado kaŝiĝis aserto. Kiu? Kaj jen Jesuo helpas la juĝiston Pilaton trovi ĝin: «Vi tion diris, ke mi estas reĝo. Por tiu celo mi naskiĝis kaj venis en la mondon, por ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon».

Ni ĉiuj devas bone pripensi la neadon kaj la aserton de Kristo. La aserto ne apartenas al proceso, kiu iam okazis en malproksima teritorio de la roma imperio, sed ĝi daŭre troviĝas ĉe la centro de nia vivo. Ĝi estas aktuala. Ĝin devas pripensi tiuj, kiuj faras la leĝojn, samkiel la ŝtataj regantoj kaj la juĝistoj; ĝin devas pripensi ĉiu kristano, ĉiu homo, kiu estas samtempe civitano, kaj do apartenas al difinita komunaĵo, politika, ekonomia, nacia, internacia.

«Por tiu celo mi naskiĝis kaj venis en la .mondon,. por ke mi atestu pri la vero», diras Jesno. Kaj ni denove aŭskultu la diron de la dua Vatikana Koncilio:

«La Eklezio, kiu, konekse kun sia ofico kaj tasko, neniel konfuziĝas kun la politika komunaĵo, kaj estas ligita al neniu politika sistemo, estas sam­tempe la signo kaj la ŝirmilo de la transcenda karaktero de la homa persono».

Tiel pensas kaj parolas la nuna Eklezio. La Eklezio volas esti fidela al tio, kion Kristo diris. Pri tio, nia penso iras al tiuj niaj fratoj, kiuj estas pro­cesataj, kaj eble eĉ kondamnataj al morto - se ne al tiu korpa, almenaŭ al tiu civila - ĉar ili atestas sian kredon, ĉar ili estas fidelaj al la vero, ĉar ili defendas la veran justecon. Oni devas agnoski, ke ankaŭ en la nun­tempa mondo ne mankas, bedaŭrinde, tiaj situacioj. En ĉi tiu tago de Kristo Reĝo, do, estas necese reliefigi la similecon de tiuj, kiuj suferas, kun Kristo mem antaŭ la tribunalo de Pilato.

Ni preĝu ĉiutage: venu via Regno.

Neniam ni forgesu pri tiuj, kiuj pagas sian fidelecon al la Dia Regno per kondamno, per diskriminacioj, per suferoj, per morto».

 

Pri homaj rajtoj

 

En mesaĝo de la 10-a de decembro, okaze de la 30-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Papo Wojtyła diris, interalie:

«Malgraŭ la ĝojo pro la multaj progresoj okazintaj en ĉi tiu kampo, ni ne povas ignori, ke nia nuntempa mondo liveras tro da ekzemploj de situacioj de maljusteco kaj subpremado. Oni devas noti kreskantan diverĝon inter la signifoplenaj deklaroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la pliiĝo, kelkfoje enorma, de la atencoj al la homaj rajtoj en ĉiuj partoj de la socio kaj de l’ mondo. Kiu povas nei, ke unuopuloj kaj civilaj aŭtoritatuloj malrespektas fundamentajn rajtojn de la homa persono, ekzemple la rajtojn je naskiĝo, je respondeca generado, je laboro, je paco, je libero, je socia justeco, je la partopreno en la decidoj koncernantaj popolojn kaj landojn?».

Johano Paŭlo la dua ankaŭ atentigis pri la «diversaj formoj de kolektiva perforto, kiaj la rasa diskriminacio kontraŭ unuopuloj kaj grupoj, la uzado de fizika kaj psikologia torturo kontraŭ kaptitoj aŭ politikaj disidentoj». Bazo por la respekto kaj la progresigo de la homaj rajtoj estas la homa digno. «Por la kredantoj - aldonas la Papo - permesante al Dio alparoli la homon oni kontribuas en pli vera maniero plifortigi la konscion, kiun ĉiu homa estaĵo havas pri sia destino kaj pri la fakto, ke ĉiuj rajtoj devenas el la digno de la homa persono, firme enradikiĝinta en Dio».

Menciinte la rajton je libereco de penso, de konscienco kaj de religio, Johano Paŭlo la dua indikis la religian liberecon kiel «la fonton, de kiu naskiĝas la homa digno». La Papo tiel konkludis: «Mi volus solene peti, ke ĉie kaj fare de ĉiuj, la religia libereco estu respektata por ĉiu homo kaj por ĉiuj popoloj. Min puŝas al ĉi tiu peto la profunda konvinkiĝo, ke - ­ankaŭ sendepende de la deziro servi al Dio - la komuna bono de la socio mem «povas profiti de la moralaj kvalitoj de justeco kaj paco, kiuj devenas el la fideleco de la homo al Dio kaj al lia sankta volo (Gaudium et Spes, 6)». La libera praktikado de religio bonfaras al la unuopuloj kaj al la registaroj. Kial do oni subpremas kaj diskriminacias kontraŭ vasta nombro da civitanoj, kiuj devis suferi ĉiun specon de ĉikanoj, eĉ la morton, simple kun la celo ŝirmi siajn spiritajn valorojn, kaj malgraŭ ĉio neniam ĉesis kunlabori por la vera progreso civila kaj socia de propra lando? Ĉu ili ne devus esci admirataj kaj laŭdataj, anstataŭ konsiderataj suspektindaj kaj krimemaj?».

 

En Pollando, dum la Meso

 

En la ĉefdiocezo de Krakovo, dum la noktomeza Meso de Kristnasko estis laŭtlegita en ĉiuj preĝejoj mesaĝo de la Papo, en kiu, interalie, estis memorigita la figuro de Sankta Stanislao, patrono de Pollando. «Per nuntempaj vortoj - estas dirite, interalie, en la dokumento - ni povus vidi en Sankta Stanislao la defendanton de la plej gravaj rajtoj de la homo kaj de la nacio, de kiuj dependas digno, moraleco kaj vera libero».

 

Kiel la paŝtistoj de Betleĥemo

 

Parolante al miloj da gejunuloj en la S. Petro-Baziliko, la 27-an de de­cembro, la Papo diris, interalie:

« Oni ne devas lasi, ke oni estu haltigataj de la malfacilaĵoj; sed, kiel la paŝtistoj de Betleĥemo, oni devas havi kuraĝon, ekveturi kaj serĉadi. Tiuj homoj devas esti respektataj en sia serĉado, en ĉiu punkto de la vojirado. Tiuj, samtempe, devas havi la bonvolon ne vagadi tien kaj tien, sen profunda sindevigo, sed devas decidite celi al Betleĥemo».

 

Defendo de la naskiĝanta vivo

 

La 28-an de decembro, Papo Wojtyła tiel alparolis ĉirkaŭ 600 katoli­kajn kuracistojn:

«Asisti, kuraci, konsoli, sanigi la homan doloron, estas sindevigo, kiu - koncerne noblecon, utilon kaj idealecon - estas tre proksima al la vokiĝo mem de sacerdoto. En ambaŭ oficoj, ja, plej tuje kaj evidente manifestiĝas la plejsupra ordono de la amo al la proksimulo.

Tio des pli validas hodiaŭ, kiam potencaj fluoj da opinioj, efike sub­tenataj de la amaskomunikiloj, klopodas ĉiumaniere agi sur la konsciencon de la kuracistoj, por ilin konvinki al sinteno kontraŭa ne nur al la kristana, sed eĉ al la natura etiko. Mi esprimas sinceran admiron por ĉiuj sanitaraj agantoj, kiuj kapablas ĉiutage rezisti kontraŭ allogoj, premoj, minacoj kaj eĉ perfortoj, por ne atenci alla sankta bonaĵo de la homa vivo».

La Papo, krom postuli firman juran protekton de la homa vivo en ĉiuj ĝiaj fazoj, ankaŭ petis taŭgajn strukturojn, kiuj favoru la ĝojan akcepton de la naskiĝanta vivo, ĝian efikan antaŭenigon dum la kresko kaj la maturiĝo, ĝian zorgan kaj delikatan flegadon ekde ĝia velkado ĝis la natura estingiĝo; kaj li aldonis:

«La kohereco kun la kristanaj principoj povas signifi la neceson al­fronti la riskon de nekomprenemo, de misinterpretoj kaj eĉ de pezaj dis­kriminacioj. Ĉu ne estas normale, cetere, ke en la vivo de la kristano efek­tiviĝas la antaŭdiro de Kristo: «Se ili persekutis min, vin ankaŭ ili perse­kutos» (Joh 15, 20)? Estas oportune, do, memorigi, ke la dia Majstro spe­ciale nomis feliĉaj tiujn, kiuj estas insultataj kaj persekutataj "pro li" (Mat 5, 11-12)».

 

Tago por la Paco

 

Okaze de la 12-a Monda Tago por la Paco (1.1.1979), Johano Paŭlo la dua adresis 22-paĝan mesaĝon al ĉiuj, kiuj deziras Pacon. La mesaĝo entenas enkondukon (kiu pritraktas la penan vojon al la paco, sopirata de ĉiuj homoj), centran parton (dediĉitan al tri postuloj: malfermi la okulojn al pacaj vidoj, paroli lingvon de paco, fari gestojn de paco), kaj konkludon (kiu koncernas la apartan kontribuon, kiun la kristanoj povas doni en la agado celanta la edukiĝon al la paco kaj ĝian realigon.

En la enkonduko, Papo Wojtyła mencias kelkajn principojn, bazajn sed firmajn, kiujn oni devas subteni fronte al la ĉiutaga spektaklo de milito, de streĉoj, de ekspluatado kaj de perforto: la homaj aferoj devas esti pritrak­tataj humanece, kaj ne perforteme; la disputoj devas esti solvataj per inter­konsentoj, ne per forto; la ideologiaj kontraŭstaroj devas konfrontiĝi en atmosfero de dialogo kaj de libera diskutado; oni devas konsideri ankaŭ la justajn interesojn de la aliaj envolvitaj grupoj kaj la superan komunan bonon; la uzado de armiloj ne devas esti konsiderata kiel taŭga rimedo por solvi konfliktojn; la neforigeblaj homaj rajtoj devas esti ŝirmataj ĉiukaze; oni ne rajtas mortigi por altrudi iun solvon.

Por ke ĉi tiuj principoj iĝu firmaj konvinkiĝoj, diras la Papo en la centra parto de la mesaĝo, estas necesa pacienca kaj longa edukiĝo. Antaŭ ĉio, oni devas denove pristudi la historion, laŭ skemoj pli veraj ol tiuj de simpla sinsekvo de militoj kaj revolucioj. Oni esploru kaj reliefigu, en la grandaj paĝoj de la naciaj historioj, la ekzemplon de tiuj antaŭuloj, kiuj kapablis naski fruktojn de paco, kaj oni aparte emfazu la pacajn taskojn de la hodiaŭa homa familio. Oni kuraĝigu la serĉadon de vivoformoj pli simplaj, malpli regataj de la instinktoj de posedo, de konsumado, de superregado, pli malfermitaj al la profundaj ritmoj de la persona kreivo kaj de l’ amikeco: tiel oni kreos enorman spacon al nesupozataj eblecoj de paco.

 

Oni inventu «novan lingvon de paco»

 

Johano Paŭlo la dua emfazas, krome, en la centra parto de la mesaĝo, la neceson «inventi novan lingvon de paco kaj novajn gestojn de paco. Per la daŭra interpretado de ĉio el la vidpunkto de fortorilatoj, de luktoj de grupoj kaj klasoj, oni kreas terenon favoran al sociaj baroj, al malestimo, eĉ al malamo kaj terorismo, kaj al ilia apologio kaŝa aŭ malkaŝa. Kontraŭe, el vivo dediĉita al la supera valoro de paco devenas la zorgo aŭskulti kaj kompreni, la respekto por la aliaj, la mildeco (kiu estas vera forto), la konfido».

La praktikado de paco kondukas al paco; pro tio, ĉiuj devas inventi novajn gestojn de paco: gepatroj, edukistoj, gejunuloj (kiuj, diras la Papo, devas fariĝi konstruantoj de paco, rezistante al la komfortoj, kiuj endormigas en la senkolora mezeco, kaj al senfruktaj perfortoj, per kiuj kelkaj plen­kreskuloj fojfoje volas ilin utiligi por propraj celoj), homoj engaĝitaj en la profesia kaj faka vivo, kaj precipe politikistoj. Ĉi tiuj lastaj devas venkigi la voĉon de dialogo super tiu de forto, antaŭ ĉio je interna nivelo: «Kiel povas la popoloj - demandas de si mem la Papo - vere antaŭenigi la internacian pacon, se ili mem estas kaptitaj de ideologioj, laŭ kiuj justeco kaj paco estas atingeblaj nur igante senpovaj tiujn, kiuj, principe, estas taksataj neindaj konstrui sian destinon aŭ taŭge kunlabori por la komuna bono?».

En la tria parto de la mesaĝo, Papo Wojtyła parolas pri la specifa kon­tribuo de kristanoj. Emfazinte, ke la vera religia sento nepre favoras la veran pacon, Johano Paŭlo la dua reliefigas, ke la kristanoj estas specife edukitaj de Kristo esti pacfarantoj. «La plej fidelaj disĉiploj de Kristo estis pacfarantoj, kaj ili eĉ pardonis al siaj malamikoj kaj kelkfoje demetis sian vivon por tiuj. Ilia ezkemplo montras la vojon por nova homaro, kiu neniam kontentiĝas per provizoraj kompromisoj, sed realigas pli profundan fratecon».

 

Kunmetis kaj tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

DENOVE PRI HOMAJ RAJTOJ

 

En EK 9/1978 (p. 171) mi jam pritraktis la temon de homaj rajtoj en teorio kaj praktiko, kun aparta konsidero al Ĉeĥoslovakio. Estas preskaŭ superflue aldoni, ke mi ne ricevis respondon al la letero, kiun mi sendis, siatempe, al la ĉeĥoslovaka ambasadorejo en Romo, kaj ke la sendado de EK al Ĉeĥoslovakio daŭre spertas enormajn malfacilaĵojn (des pli, ke - sekve de la elekto de pola Papo - ankaŭ la sendado tra Pollando fariĝis necerta).

Pro tio, kun sincera miro mi legis, en «Dia Regno», la plendojn de kelkaj ĉeĥoslovakaj KELI-anoj, kiuj protestas kontraŭ la onidiroj pri manko de religia libereco en Ĉeĥoslovakio: tio signifas, ke aŭ la diskriminacioj trafas nur katolikojn, aŭ ke la plendantoj havas tre limigitan opinion pri la koncepto de religia libereco (kompreneble, ekzistas ankaŭ tria hipotezo, sed mi principe kredas je la honesteco de la proksimulo).

 

Diskriminacio

 

Kaj jen la lasta (en la senco, bedaŭrinde, de «plej ĵusa», ne de «la­stvica») diskriminacio, pri kiu mi havas certan informon. De unu jaro kaj duono niaj IKUE-anoj Miloslav Svàček kaj Vojtech Srna (ĉi tiu lasta, pastro, sed nuntempe hejtisto en pulmkuracejo) estas persekutataj de la ĉeĥoslovaka polico (antaŭ kiu jam okazis «ekstertribunala juĝado») pro tio, ke dum «Libertempa Esperanto-Tendaro» en Herbortice (en julio 1977) okazis celebrado de subĉielaj mesoj, preĝado, kantado de kantoj kun religia enhavo, kaj diskutoj pri religio kaj junularaj vivproblemoj. Aldoniĝis la akuzo, ke al arbo en la proksimeco de la tendaro estis alnajlita kruco farita el betulaj branĉetoj.

La akuzoj faritaj al Svàček kaj Srna koncernas la «malhelpadon de ŝtata kontrolado de la eklezioj kaj religiaj societoj» (art. 178 de la ĉeĥo­slovaka punleĝo), kio, tamen, devus koncerni nur la kontroladon de la libro­tenado de religiaj societoj, en kunligo kun leĝo 218/49: tio senkonsidere pri la fakto, ke la Traktato de Helsinki, ratifita ankaŭ de Ĉeĥoslovakio, preskribas, ke «ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio, kiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj la liberecon manifesti, ĉu sola, ĉu kune kun aliaj, ĉu publike, ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado».

La plej ĉagrena detalo en la tuta afero, tamen, laŭ mi estas la fakto, ke dum la «ekstertribunala juĝado» la reprezentantoj de Ĉeĥa Espe­ranto-Asocio (ĝia sekretario, Zdenko Krímsky, kaj la prezidanto de ĝia po­litika komisiono, Pisk) apogis la policajn akuzojn, kaj la Prezidanto de ĈEA, Josef Vítek, publikigis en «Starto» anoncon pri eksigo de Svàček, pro tio, ke tiu «per sia nerespondeca agado starigis en tre malbonan lumon ankaŭ ceterajn kredantojn-esperantistojn en nia asocio, kaj kaŭzis sufiĉe komplikitan situacion».

 

La sekvoj

 

La plej ĵusaj sekvoj de la afero estas jenaj: la loka grupo de ĈEA en Herbortice, prefere ol eksigi Sam-anon Svàček, decidis dissolviĝi; plej ver­ŝajne, ĈEA pledos por nuligo de la kontrakto, per kiu la ĉeĥaj sekcioj de IKUE kaj de KELI estis submetitaj al la ĉeĥa sekcio de MEM (kio povos signifi la finon de la oficiala vivo de la du menciitaj religiaj sekcioj); jam kelkaj membroj el la komitato de la ĉeĥa sekcio de IKUE pro timo rezignis plu labori; pri la afero «Herbortice» nun okupiĝas ankaŭ «Amnestio Internacia».

Certe la legantoj demandos, kial IKUE ĝis nun silentis pri la afero. Nu, ĉar oni timis eĉ pli serioze endanĝerigi la pozicion de niaj du perseku­tataj fratoj (kies fina proceso ankoraŭ ne havis lokon). Sed jam venis la tempo, ke oni ne plu silentu, sed oni forte protestu kontraŭ la misagoj de la ĉeĥoslovaka polico kaj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La estraro de IKUE, per skriba interkonsento, akceptis la principan enhavon de ĉi tiu protesto, kiu, do, venas el la tuta IKUE. Tamen, konside­rante la delikatan situacion de nia Prezidanto (polo, kiu iam reiros al Pol­lando), mi plene prenas sur min la respondecon de ĉi tiu artikolo.

 

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

LASTE APERIS…

 

 …. longe atendata libro, jam 9-a volumo en la 1KUE-serio, sub titolo «Decimala Katalogo de la planlingva literaturo ĉe Universitata Biblioteko de la Katolika Universitato en Lublino», zorge kompilita de Edward T. Wojtakowski kaj redaktita de Czesław Biedulski.

Malgraŭ ĝia titolo, kiu povus pensigi pri limigita prezentado de verkoj ekzistantaj en difinita Biblioteko, temas pri vera juvelo en la Esperanto-­bibliografio, ĉar ĝi listigas ĉirkaŭ 2.000 librojn, 230 titolojn de revuoj kaj 357 sciencajn artikolojn en Esperanto surbaze de la principoj de decimata katalogado, kio ebligas racian aranĝadon ankaŭ de privataj libro-kolektoj. La volumo, pli ol 300-paĝa en granda formato, krom detalan priskribon de la diversaj eroj e1 bibliografia vidpunkto, ankaŭ enhavas indeksojn laŭ nomo de aŭtoro kaj laŭ titolo de verko. Ĝia prezo estas nekredeble malalta: apenaŭ 7.500 liroj plus sendokostoj (entute, 8.240 liroj al eksterlando kaj 8.450 al Italio). Ĉar la eldonkvanto estas tre limigita, oni povos plenumi nur la plej fruajn mendojn: do, oni rapidu!

 

 al la indekso


 

FERIOJ KUN DIO

 

Serĉante Dion, rigardu floroj

 kaj al la monto kaj al l’ arbar’. (...)

Ĉar en la mond’ postsignoj estas Diaj

kaj la natur’ funkcias kvazaŭ lens’.

Elstara mont’, vilaĝa voj’ devia

rebrilas Lin, pri Lia eĥas pens’.

 

(«Serĉante Dion... » laŭ la traduko de p. Paruzel).

 

Se vi do volas serĉi Diajn postsignojn en la naturo, se vi volas ĝui ĝian belecon, se vi ŝatas freŝan aeron, varmajn sunradiojn, ventobruon en la oreloj; se vi ŝatas ekskursi, kanti, preĝi, diskuti en amika frataro - ni invitas vin al niaj «Ferioj kun Dio».

Antaŭ monato ni menciis pri la planata aranĝo. Nun kun ĝojo ni povas sciigi, ke la «Ferioj kun Dio» efektiviĝos. Ili okazos en suda Pollando, en la bela montara regiono de Krościenko n.D. (sude de Nowy Sącz kaj oriente de Nowy Targ kaj Zakopane). Estos tie ebleco admiri la naturon, enspiri iom da freŝa montara aero, ripozi, refreŝigi la spiritajn fortojn kaj samtempe alproksimiĝi al Dio, pliprofundigi kaj vigligi la religian vivon. La «Ferioj» estos prefere religia kaj katolika aranĝo, tamen povas partopreni ilin ankaŭ alireligiaj kaj eĉ senreligiaj gejunuloj: ĉiuj estas bon­venaj!

La ĉijaraj «Ferioj» komenciĝos en Krościenko ĉe Dunajec la 17-an de julio, kaj daŭros 10 tagojn. La prezo estas tre malalta: 50 zlotoj por unu tago (lernantoj aŭ studentoj povas pagi, se necesos, eĉ pli malmulte). Bonvolu baldaŭ kontakti kun ni, por ricevi pluajn necesajn informojn. Pri akcepto decidas interalie pli frua aliĝo! La lasta ŝanco de aliĝo rilatas la 31-an de majo.

En ĉarma ĉirkaŭaĵo profitu ne nur niaj korpoj, sed ankaŭ niaj mensoj kaj animoj. Tiucele IKUEJ zorgos, pli forte ligi la katolikajn gejunulojn kun Esperanto, kunigi ilin, fervorigi en la kristana vivo, indiki al ili religiajn, precipe misiajn, celojn de Esperanto, kaj tiamaniere enkonduki la junularon en la IKUE-agadon.

 

p. Stanisław Ruchała, Pollando

 al la indekso


 

SPIRITAJ EKZERCOJ

 

De la 22-a ĝis la 29-a de julio okazos en Gostyń-Święta Góra (Pollando), en la monaĥejo de Patroj Filipanoj, «Spiritaj Ekzercoj», al kiuj ni invitas ĉiujn samideanojn, ankaŭ nekatolikajn. Necesas nur religiemo, ĉar alie la Spiritaj Ekzercoj montriĝus al iu enuigaj.

La programo antaŭvidas diservojn, preĝojn, debatojn kaj kantadon. Estas ankaŭ planitaj apartaj kunvenoj de la junularo kaj de aliaj fakoj.

La Ekzercoj komenciĝos per la tagmanĝo de 22.7.1979 kaj finiĝos per la matenmanĝo de 29.7.1979. La kosto estos ĉirkaŭ 1.000 zlotoj, pagotaj surloke. Post la Ekzercoj, laŭvole oni povos partopreni, per aparta pago, tritagan ekskurson al Krakovo «sur la spuroj de la Sankta Patro Johano Paŭlo la dua».­

La aliĝilojn, en formo de simpla letero, oni sendu al: Frateca Informejo Katolika, Johano Edling, Tarnów, Pollando, ĝis 15.6.1979.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

La meritoj de P. Biedulski

Mi ne povas ne mencii la grandajn meritojn de Patro Biedulski. Li la­boris sindoneme dum ĉi tiuj jaroj, kaj dediĉis multege da energioj kaj tempo al IKUE. Li vizitis min plurfoje, kaj ĉiam li enlitiĝis tre malfrue. Liaj vojaĝoj, la 37-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, la eldono de kelkaj altva­loraj libroj, la kontaktoj kun KELI, la estigo de la C.O. kaj de la Esperanto­-Biblioteko en la Katolika Universitato de Lublino, estas. grandparte merito de nia tre aktiva Prezidanto. Lia ekzemplo devus stimuli ĉiujn IKUE­-anojn labori pli serioze kaj pli volonte por nia Asocio.

P. Felice Ruaro, Italio

 

Eŭrovizio

Ĉiam kun granda intereso mi legas «Espero Katolika»-n. sed mi ŝatus atentigi vin pri senutila kaj maltrafa neologismo, kiun vi uzis je p. 138, en numero 8/1978: vi parolas pri «eŭrovizio», kiam «eŭrovido» plitaŭgas.

«Vizio» laŭ PIV, estas «vidosenca halucino», resp. «objekto aŭ sceno, kiun dia revelacio vidigas al Profeto». Laŭ mi oni povus uzi la vorton «eŭrovizio» rilate al la nuntempa «Eŭropa Komunumaro», sed ne pri «eŭrovido»; do: vido, televido, eŭrovido, mondovido.....

Germain Pirlot, Belgio

 

Agado «E 3»

La nombro de blinduloj en la tria mondo ade kreskas. Temas ĉefe pri homoj nenecese blindaj! Ĉu do mi parolu pri oceana alvoko, kia estas la verdstela help-agado «E 3»? Ĉu ni ne ĉesu niajn ege modestajn klopo­dojn? Sed la Esperantistoj donis klaran respondon: «Daŭrigu!». Ili ne nur helpis plenfinanci la trian projekton (Kenjo), sed poste kolektis rimar­kindan sumon favore al la hospitalo de Ndoungué (Kamerunio), tio estas, ili komencis kontribui al la kvara helpoprogramo! Ĉiujn informojn pri la agado «E 3 » mi tre volonte donas.

Jacques Tuinder, Henegouwenlaan 35, NL 1966 RH Heemskerk Nederlando

 

Nur science

Dankon pro via propono, sed mi ne konsentas kandidati al IKUE-estraro aŭ Komitato. Ekde 1956 mi plenumis diversajn funkciojn en la Espe­ranto-movado, sed nun pro diversaj kialoj mi volas okupiĝi pri Esperanto nur science (interalie, ekde 1970 mi trifoje petis pasporton kaj ĉiam mi ne ricevis ĝin).

IKUE-ano el Pollando

 

Religioj en la mondo

En multaj landoj oni ne scias la mondan religian situacion. Mi petas, ke EK helpu en ĉi tiu manko, kaj informu, kiom da katolikoj ktp ekzistas en la mondo.

IKUE-ano el Ĉeĥoslovakio

Respondo: laŭ la plej lastaj donitaĵoj, pri kiuj ni disponas, ekzistas 709 milionoj da katolikoj, 350 milionoj da protestantoj, 150 milionoj da orto­doksuloj, 550 milionoj da muzulmanoj, 510 milionoj da hinduoj, 310 mi­lionoj da konfuceanoj, 280 milionoj da budhanoj, 75 milionoj da ŝintoistoj, 50 milionoj da taoistoj, 16 milionoj da hebreoj, 877 milionoj da animistoj.

 

al la indekso


 

ESPERANTO EN SAN MARINO

 

La 14-an de decembro 1978 la Ĝenerala Direktoro de UNESKO, Amadou Mahtar M’Bow, vizitis la Respublikon de San Marino, okaze de la 30-jara datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Ĉe la landlimo, la elstara gasto estis akceptita de junaj geesperantistoj, kiuj salutis lin en la internacia lingvo.

A.M. M’Bow partoprenis, poste, ceremonion en la Registara Palaco, en ĉeesto de la «Regantaj Kapitanoj» (la du Ŝtatestroj de San Marino), kaj oficialan aranĝon en la Kongresa Palaco. Ankaŭ ĉi tie junaj geesperantistoj, sub la gvido de prof-ino Marina Michelotti, kantis himnojn en Esperanto, por substreki la internaciecon de la ceremonio.

En la halo de la Palaco estis ekspoziciitaj infanaj desegnaĵoj, kiuj partoprenos Internacian Ekspozicion en Parizo (Francio), organizatan, okaze de la Internacia Jaro de l’ Infano, de ILEI kunlabore kun UNESKO.

Fine de la aranĝo, la Ĝenerala Direktoro de UNESKO (kiu, en 1977, esprimis sin tre favore al Esperanto dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko, Islando), gratulis la ĉeestantan Patron Albino-n Ciccanti pro liaj mult­nombraj iniciatoj.

 Gennaro Angiolino

al la indekso


 

VATIKANO DANKAS

 

Monsinjoro Charles Moeller, Sekretario de la vatikana Sekretariato por la Unuiĝo de kristanoj, tiel skribis al P. Biedulski, per itallingva letero de 21.11.1978:

 

«Respektinda Patro,

mi ricevis vian raporton de 9.11.1978 pri la Ekumenaj renkontiĝoj, kiuj havis lokon okaze de la 63-a Universala Kongreso de la Esperantistoj.

Mi estas tre ĝoja, ke la metropolito Jozefo tiel kore akceptis la inviton prezidi ekumenan preĝadon, kaj mi dankas pro liaj salutoj, kiujn vi transdonis al mi. Mi esprimas miajn bondezirojn por la daŭrigo de via laboro por Esperanto kiel rimedo por eduki al la frata interkompreno inter la kristanoj.

Mi ankaŭ dankas pro la du ekzempleroj de la libro pri Ekumenismo publikigita de nia membro L. E. Mons. Mizioŀek.

Mi estas ĝoja pro la detala informado, kiun vi proponas al nia Sekretariato, kaj kun la plej bonaj salutoj mi konfirmas min

via devotega en la Sinjoro

Mons. Charles Moeller, sekretario».

 

al la indekso


 

EKUMENA FERIADO

 

P. Duilio Magnani intencas aranĝi en Rimini (Italio) someran renkontiĝon por junaj pastroj kaj pastoroj, por teologiaj studentoj kaj eventuale por laikoj, celante ekumenan kunvivadon, preĝadon kaj studadon: samtempe ferii kaj sperti Esperanton.

P. Magnani jam kontaktis sian Episkopon, kiu tre volonte akceptis la proponon utiligi, tiucele, la diocezan porpastran seminarion. Tio ebligos konsiderindan ŝparon, kompare kun aliaj loĝeblecoj, ĉe la rimina strando, famkonata en tuta Eŭropo.

Oni submetos la iniciaton al la aprobo de la Estraro de IKUE, kaj oni pridemandos la Estraron de KELI, ankaŭ por pli bone fiksi la programon, la tempon ktp. Se, eventuale, la aranĝo ne ricevos la aprobon de la ekumena komitato IKUE-KELI, la renkontiĝo okazos, pli simple, nur por katolikaj pastroj kaj teologiaj studentoj, je eŭropa nivelo.

Oni klopodos iamaniere helpi tiujn, kiuj havas valutajn problemojn.

Interesitoj (katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj) bonvolu jam nun kontakti la Centran Oficejon de IKUE, aŭ p. Duilio Magnani, Rimini/ Forlì, Italio.

 

al la indekso


 

REVUA CITAĴO

 

En tripaĝa artikolo pri Esperanto, aperinta en la populara itala revuo «Radiocorriere» n. 42 (15-21.10.1978), estis menciitaj «Espero Katolika», «Katolika Sento» kaj «Biblia Revuo».

La artikolo estis en ligo kun televida programo en Esperanto, prizorgita de Antonio De Salvo.

 

al la indekso


 

SANKTA FRANCISKO EN SKANDINAVIO

 

En oktobro-novembro 1978 p. Albino Ciccanti el Rimini, Italio, plian fojon turneis en Skandinavio (ĉifoje, Svedio), dum preskaŭ unu monato. Li prelegis pri Sankta Francisko el Asizo en popolaj altlernejoj, gimnazioj, pen­siulaj grupoj ktp. Kelkfoje li ankaŭ rekte prelegis pri Esperanto; sed, la ĉiutaga uzo de Esperanto. en la prelegoj plej efike pruvis la taŭgecon de la lingvo..

Grava afero estis, ke la sveda eklezia ŝtatorganizo kunlaboris por la sukceso de la prelegserio de p. Ciccanti, kaj kontribuis por la repago de la vojaĝaj kaj restadaj kostoj.

 

al la indekso


 

EN MISIISTA REVUO

 

 En la misiista revuo en itala lingvo «Nigrizia», n. 14/1978, estis publikigita jena letero de D-ro Antonio De Salvo:

«Bonvolu pardoni min pro tio, ke mi denove ĝenas vin per miaj petoj, koncerne la publikigon de artikoloj eltiritaj el Nigrizia en la revuo en lingvo Esperanto «Espero Katolika».

Antaŭ ĉio, mi devas komuniki al vi, ke multaj legantoj esprimis sian viglan aprecon pri la artikoloj ĝis nun publikigitaj. Inter la multaj, mi ŝatas memorigi prof. Fabrizio Pennacchietti el Torino, profesoron pri semida filologio en la Universitato de Venecio, kiu telefonis al mi por ekscii, kie li povas aboni «Nigrizia»-n; kaj plurajn legantojn el Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, kiuj, en cirkonstancoj sufiĉe malfacilaj, sukcesis ricevi «Espero Katolika»-n, kaj aprecis ĝian malfermitecon al la misiistaj problemoj (dank’ al Nigrizia!)».

 

al la indekso


 

ALVOKO

 

 La Nacia Centra Biblioteko de Florenco (la plej grava en Italio) tiel skribis al la C.O. de IKUE:

«Ni nun reorganizas la religiajn publikaĵojn, kaj ni estus tre dankaj se vi bonvolus sendi al ni ĉiujn numerojn de «Espero Katolika», de la fondo ĝis la fino de 1977».

Bedaŭrinde, en la C.O. ne troviĝas duoblaĵoj de ĉiuj bezonataj numeroj (precipe mankas tiuj pli malnovaj, sed ankaŭ, ekzemple, numeroj 1 kaj 9 de 1977). Kiu povas helpi?

Ankaŭ sendepende de la menciita, tuja bezono, ni memorigas, ke nia C.O. ĉiam dankeme akceptas Esperantaĵojn.

 

al la indekso


 

POLA AGADO

 

La 250 partoprenintoj en la 19-a lnternacia Feriado «Ora Pola Aŭtuno» en Międzygórze (Pollando), de la 3-a ĝis la 16-a de septembro 1978, in­teralie povis dufoje partopreni la Sanktan Meson en Esperanto, kaj kvarfoje ekumenajn kunvenojn.

La Mesojn celebris p. J. Gotter. En la unua ekumena kunveno prelegis s-ino E. Wysocka pri «La sufero»; la dua estis gvidita de s-ro Harry Persson el Svedio, kiu enkondukis la prelegantinon, s-inon I. Szanser, kiu parolis pri la historio de la Ekumena Movado (kun aparta rilato al tiu Esperanta); dum la tria kunveno, s-ino A. Mackiewicz parolis pri la Psalmoj; en la kvara, s-ino J. Emilianowicz raportis pri la Spiritaj Ekzercoj en Gostyń, kaj oni aŭskultis informojn pri la Esperanto-diservoj kaj la postaj kunvenoj en di­versaj urboj de Pollando.

Jen la listo de tiuj Mesoj kaj kunvenoj:

Varsovio: la duan dimanĉon de la monato, 18.00 h, Preĝejo de Sankta Aleksandro (malsupre);

Krakovo: la duan dimanĉon de la monato, 15.30 h, Preĝejo de Franciskanaj Patroj;

Sosnowiec: la trian dimanĉon de la monato, 15.00 h, Oratorio de la Preĝejo de Sankta Tomaso Apostolo;

Vroclavo: la kvaran dimanĉon de la monato, 17.00 h, Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo;

Gdansko: la lastan sabaton de la monato, Kapelo de S. Elizabeta;

Bydgoszcz: la unuan aŭ la duan dimanĉon de la monato, Kapelo de la Baziliko.

 I. Szanser

al la indekso


 

OKAZE DE LA SEMAJNO POR UNUIĜO DE KRISTANOJ

 

APUD LA TOMBO DE

MARIA KAJ ELIZABETA

MEMORU ANTAŬ DIO

ĈIUJN KIUJ

DIVIDITE ĈE LA REFORMACIO

DE MALSAMAJ KONVINKOJ

DEMETIS SIAN VIVON

POR KRISTO KAJ KONSCIENCO

 

(Epigrafo sur plako interkonfesie dediĉita Londone,

la 13an de oktobro 1977, en la «Westminster Abbey»)

 

Frato kristana, kio pulsadu en nia brust’

antaŭ ĉi tiu tombo silenta?

Ne plu tio, dankinde, pro kio piaj

princinoj rekrucumis iam Kriston

en liaj membroj: kor’ senama,

ol flamo kaj buĉad’ pli mortiga.

Ne, sed - Di’ volu – kor’ junsupla,

vibre hontema pri nia familia fremdiĝo.

Nu do, kuraĝe! Vintraj tagoj forpasas.

Aperas jam krokus-simile el la nigra ter’

novjarespero, delikata promeso printempa.

 

Roderic McDermott

 al la indekso


 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

KVINA PARTO  -  Unua parto  -  Dua parto  -  Tria parto  -  Kvara parto

 

PARTO 3a

 LA KATEKIZO ESTAS AGADO DE ĈIUJ EN LA EKLEZIO

 

Kunrespondeco

 

12. La katekizo estas tasko esence grava por la tuta Eklezio. Tia tasko devontigas vere ĉiujn fidelulojn, ĉiun laŭ liaj propraj vivkondiĉoj kaj laŭ la gracoj de la Spirito aŭ karismoj. Fakte, ĉiuj kristanoj, dank’ al la sakramentoj de la bapto kaj de la konfirmacio, estas vokitaj al la predikado de la Evangelio kaj al la interesiĝo pri la kredo de la fratoj en Kristo, precipe de la knabetoj kaj de la junularo. Tio povas kelkfoje, pro diversaj motivoj, krei streĉojn kaj malakordojn. Tial la Sinodo invitas ĉiujn kristanojn, por ke ili venku la malfacilaĵojn, kiuj povas aperi, kaj kontribuu al ĉiama starigo de komuna respondeco.

Ni nun pritraktu tion, pri kio ni aludis.

 

La kristana komunumo

 

13. a) La natura loko aŭ medio de la katekizo estas la kristana komu­numo. La katekizo ne estas tasko nur individua, sed ĝi efektiviĝas ĉiam en la kadro de la kristana komunumo.

La formoj de komunumo hodiaŭ evoluas rapide. Krom la komunumoj, kiaj la familio - unua eduka komunumo -, aŭ la paroko - kie ĝenerale agadas la komunumo kristana - aŭ la lernejo - komunumo same desti­nita al edukado, aperas nuntempe multaj aliaj tipoj de komunumoj, iuter kiuj troviĝas la malgrandaj ekleziaj komunumoj; asocioj, junularaj grupoj ktp. Tiuj ĉi novaj komunumoj donas novajn eblecojn al la Eklezio, ĉar ili povas esti fermentilo en la transformiĝanta mondo; ili kontribuas al pli klara montrado de la varieco kaj de la unueco de la Eklezio; ili devas esti signo de reciproka amo kaj kunsento. La katekizo povas trovi en ili novajn mediojn por sia agado, ĉar tie la membroj de la komunumo anoncas al si reciproke la misteron de Kristo. Samtempe la katekizo prezentas la misteron de la Eklezio, Popolo de Dio kaj mistika Korpo de Kristo, en kiu kuniĝas en Dio kaj inter si la multoblaj grupoj kaj la komunumoj.

 

14. b) La Episkopo, en sia loka Eklezio, havu la ĉefan respondecon pri la katekizo. Krom pri tio, kio lin koncernas por la kunordigado de la akti­veco de tiuj, kiuj en lia aparta Eklezio interesiĝas pri katekizo, la Episkopo mem devas rekte zorgi pri la katekiza agado. Kune kun li ĉiuj aliaj, ĉiu laŭ siaj personaj taskoj, kunlaboru en la katekiza ofico. Neniu povas plenumi tute sola sian rolon en la katekizo, ĉar ĝi bezonas la mobilizon de multoblaj energioj. Ĉiu kontribuas al la plenumo de la sama misio laŭ sia rolo kaj sia karismo: la episkopo kun siaj sacerdotoj, kun la diakonoj, la gepatroj, la katekistoj, la instruistoj, la animantoj de la kristanaj komunumoj. Al la plenumado de tiu misio povas kaj devas doni netakseblan kontribuon al la Eklezio, diversmaniere, la personoj konsekritaj al Dio.

En multai landoj, la katekistoj, kune kun la sacerdotoj, partoprenas en la gvidado de la kristanàj komunumoj. En kuneco kun la episkopo ili prenas sur sin la respondecon pri transdonado de la kredo.

La Sinodo konfirmas por ĉiuj la gravecon de tiu misio, kaj deziras, ke la katekistoj trovu la bonkorecon kaj la helpon, kiujn ili bezonas. La Sinodo admonas, ke la katekizaj oficoj aŭ taskoj ne estu entreprenataj sen taŭga preparo, respondanta al la duobla karaktero aŭ dimensio de la katekizo, nome la fideleco al Dio kaj al la homo. Tio implicas kaj la formadon en la kampo de la ekleziaj sciencoj, kaj tiujn konojn pri la homo, kiuj estas necesaj en la diversaj nacioj au medioj apartenantaj al la homaj sciencoj.

(daŭrigota)

 al la indekso


 

DUA PROGRAMO EN ESPERANTO ĈE VATIKANA RADIO!

 

Por kontentigi la insistajn petojn pri spaco pli longa por elsendoj en Esperanto, ekde 4.1.1979 surondiĝas ĉiuĵaŭde nova programo de Vatikana Radio, kiu entenas raportojn pri la merkredaj papaj aŭdiencoj kaj, ĝenerale, informojn pri la katolika Eklezio.

Oni aŭskultu ĉiuĵaŭde je 7.15 h (horo de Centra Eŭropo), sur jenaj frekvencoj:

 

frekvenca modulado MHz 93.0           Romo

frekvenca modulado MHz 96.5           Romo

mezaj ondoj kHz 1.530                       Eŭropo kaj Mediteranea baseno

kurtaj ondoj kHz 6.190                       Italio, Norda Afriko

kurtaj ondoj kHz 7.250                       Jugoslavio, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Baltaj Landoj

kurtaj ondoj kHz 9.625                       Francio, Britio, Irlando, Svislando

kurtaj ondoj kHz 11.715                     Aŭstrio, Germanio, Skandinavio

kurtaj ondoj kHz 11.740                     Hispanio, Portugalio

kurtaj ondoj kHz 15.120                     Sovetunio

 

al la indekso