Enhavo de Espero Katolika numero 6-7/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: la "Festo de la Lilioj" en Nola (v. artikolon).

 

 


 

POR KE NI NE ESTU PLU FREMDULOJ

 

Ne nur ni kristanoj spertas dolore malintegrecon kaj internan dis­peciĝon je religia nivelo; mondpartiĝo ankaŭ estas tre sentebla fakto: tiuj orientanoj, aliaj okcidentanoj, unuj haŭtkoloraj, aliaj blankuloj, unu­flanke sataj kaj eĉ tre riĉaj, aliflanke ekstreme mizeraj. Sed tamen ĉiuj apartenas al la sama, ununura homa familio. Tiu evidenta konstato estas ankaŭ nia instigilo por ne perdi la kuraĝon daŭre vivi, kio signifas: batali.

La vortoj de s. Paŭlo, eldiritaj al Efesanoj (2,19): «vi jam ne estas fremduloj» - kiel deziresprimoj, estu nia gvidlinio por niaj ekumenaj do porunuigaj renkontoj dum la proksima Universala Kongreso en Varna. Alfluos tien homoj de diversaj mondpartoj, rasoj, kulturoj kaj religioj, por persone sperti mirindan forton, kiu rezultas de unu reganta, parolata lingvo. Certe regos tie familia atmosfero, kie unu komprenos la alian. Ni kristanoj de pluraj konfesioj, parolantaj ankaŭ la saman internacian lingvon, intencas renkontiĝi precipe antaŭ Dio, por trovi apud Li freŝan fonton de nia esenca unueco. Tiu fonto estas Jesuo Kristo, kun sia instruo per la evangeliaj vivovortoj.

Por niaj konkretaj debatoj ĉi-somere ni revizie esploru la periodon de lastaj dek jaroj, kiuj rapide pasis de la unua oficiala ekumena kongreso. Sur la fono de la nuna ĉefa temo: «Per la internacia lingvo al la edukado por frateca interkristana kompreno» ni preparu materialon por du subtemoj: «Trarigardo de ĝisnunaj atingoj» kaj - por iom plani kaj antauvidi ­- «Perspektivoj de nia ekumena laboro». En tiuj du penetrai rigardoj ni de­mandu: «Kion ni celis?», «Kion ni planas atingi?». «Ĉu nia laboro esti(o)s (mal)efika, kaj kial?». Lige kun la proponoj kaj temporilato: pasinteco-estonteco, ni diskutos podiume laŭ sekva temaro:

«Ekumenaj spertoj:

a) en IKUE,

b) en KELI,

c) en reciprokaj agadoj kaj komunaj entreprenoj,

d) kune, fronte al la mondo».

Kaj jen provizora horaro de renkontoj:

Dimanĉe (07.30) - 15,00 - 16,00 h. - komuna preĝa renkontiĝo en orto­doksa Katedralo de S. Maria Virgulino.

Lunde (07.31) - 14,00 - 16,00 h. - gaste ĉe kvakeraj esperantistoj: Kon­gresejo, salono Privat.

Marde (08.01) - 16,30 - 18,30 h. - gaste ĉe katolikaj esperantistoj, salono Krestanov.

Ĵaŭde (08.03) - 17,00 - 19,00 h. - gaste ĉe kristanaj esperantistoj, salono Haudebine.

Pluaj preĝ- kaj diskut-renkontoj, laŭbezone povos okazi surloke. Antaŭ nia forveturo al Varna, ni zorge trarigardu la pasintajn jarkolektojn almenaŭ de «Espero Katolika» kaj «Dia Regno».

  Czesław Biedulski

 al la indekso


 

EL LA ORTODOKSA MONDO

 

BULGARIO

La 24-an de majo Papo Paŭlo la 6-a akceptis en aŭdienco mons. Kalli­nikos, ortodoksan metropoliton de Vraca (Bulgario), kaj grupon de ortodoksaj sacerdotoj.

En franclingva alparolo, Paŭlo la 6-a diris, ke li estas «feliĉa akcepti la du delegaciojn, venintajn el Bulgario por honori la memoron de la Sanktuloj Cirilo kaj Metodo». La Papo aldonis: «Ĉi tiu gesto pruvas vian estimon kaj vian dankemon pro la kultura kaj religia kontribuo de ĉi tiuj du apostoloj, homoj kun granda kredo kaj vasta erudicio».

La Papo kaptis la okazon por sendi koran saluton al la bulgara popolo, kaj diris: «Certe, katolikoj ne estas multenombraj en via Lando, sed ni scias, ke ili estas animataj de amsentoj al sia patrujo, kaj plene deziras esti je la servo de la nacia komunumo».

 

MOSKVO

La rusa ortodoksa Eklezio solene celebris, fine de majo, la 60-an datrevenon de la restarigo de la Moskva Patriarkujo, aboliciita en 1721 de caro Petro la Granda. Laŭ invito de Patriarko Pimen, iris al Moskvo en ĉi tiu okazo multnombraj religiaj reprezentantoj, ortodoksaj kaj katolikaj. La Sankta Sidejo estis reprezentita de la hispana episkopo mons. Ramón Tor­rella Cascante, vicprezidanto de la Sekretariejo por la Unuiĝo de la Kristanoj, kiu portis al la Moskva Patriarko preĝan kaj bondeziran mesaĝon de la Sankta Patro.

 

MONAĤOJ

Laŭ oficialaj donitaĵoj, la monaĥoj, kiuj, kune kun la novicoj, loĝas en la 20 ortodoksaj monaĥejoj de Monto Athos (Grekio), estas nuntempe 1.521.

La plej granda monaĥejo (Lavra megisti) havas 376 monaĥojn, tiu plej eta (Dioĥjaru) 10; la aliaj havas malpli ol po 100 monaĥojn.

Monto Athos ampleksas la tutan sudan parton de la plej orienta el la tri langoj, per kiuj finiĝas la Kalkida duoninsulo. La teritorio apartenas al Grekio, sed la monaĥejoj estas sub la eklezia jurisdikcio de la Ekumena Patriarkujo de Kostantinopolo. La monaĥejoj estas kunigintaj en federacio, regata de konsilantaro de «egumenoj» (superuloj). La monaĥoj estas preskaŭ ĉiuj grekoj, sed ekzistas ankaŭ bulgaroj, serboj kaj rusoj.

En 1963, kiam oni festis la unuan jarmilon ekde la fondiĝo, la monaĥoj de Monto Athos estis ĉirkaŭ 1.700.

al la indekso


 

LA ELEKTO DE LA PAPO

 

La 21-an de junio estos la 15-jara datreveno de la elekto de Paŭlo la 6-a. Ni prezentas, ĉi-okaze, tradukon de komento farita, por la Vatikana Radio, de pastro Edouard Dhanis:

«Ĉi tiu datreveno donas la okazon iom mediti pri la elekto de la Papo en la Eklezio.

Petro, la unua videbla Estro de la Eklezio, estis indikita de Jesuo mem, kiu restas la Plejsupera kaj nevidebla Estro. Gvidite de la Sankta Spirito en la interpretado de la vortoj de la Majstro, la Eklezio komprenis, ke la tasko de universala Paŝtisto, komence konfidita al Petro, daŭros ĝis la reveno de la Sinjoro en la Gloro. Ĝi ankaŭ komprenis, ke ĉi tiu tasko devas aparteni al la posteulo de Petro en la sidejo de Romo, kie li konkludis sian apostolan mision, ĝin kronante per la martiriĝo.

La elekto de la posteuloj de Petro havis longan evoluon. Dum multaj jarcentoj, ĝi estis apartaĵo de la hierarkio de la Roma Eklezio; tiel ankoraŭ estis en la 11-a jarcento, kiam Papo Nikolao la 2-a dekretis, ke la «kardi­naloj» de la roma klerikaro (nome, ĝiaj diakonoj, presbiteroj, kaj episkopoj) havu la ĉefan povon. En la posta jarcento, Papo Aleksandro la 3-a konfidis al nur ĉi tiuj kardinaloj la taskon elekti la Pontifikon sed, jam en tiu sama jarcento, la kardinala kolegio komencis plivastiĝi ankaŭ al eksterromaj prelatoj.

Hodiaŭ, la elekto de la Papo daŭre apartenas al la kardinala kolegio, kies konsisto, tamen, multe ŝanĝiĝis. Oni devas konsideri, interalie, ke rajtas partopreni en la elekto nur la kardinaloj, kiuj ne superis difinitan aĝon. Aliflanke, la kardinala kolegio ampleksas kaj kardinalojn loĝantajn en Romo (inter kiuj, la Prefektojn de la Kongregacioj) kaj kardinalojn disvastiĝintajn tra la tuta mondo, ĝenerale en la ĉefdiocezoj. Ĉiuj kardinaloj havas spe­cialan ligon kun la roma sidejo. Ili estas, ja, kiel diras la Kanona Juro, la senato de la Roma Pontifiko, liaj ĉefaj kunlaborantoj kaj konsilantoj.

La nunaj reguloj por la Konklavo (nome, por la kardinala kunsido, kiu elektas la Papon) celas precipe certigi, ke la elekto estu diktita nur de la traserĉo de la bono de l’ Eklezio. Estas oportune memorigi, ke ĉiu kardinalo esprimas sian voĉon dirante: «Mi deklaras, prenante kiel mian atestanton Kriston, kiu estos mia juĝisto, ke mi elektas tiun, kiun mi, antaŭ Dio, taksas elektenda». La reguloj ankaŭ celas, ke estu konservata la sekreto pri la disvolviĝo de la elekto. La kono de la cirkonstancoj de la voĉdonado certe kontentigus scivolemon, sed la plej grava afero estas, ke la nova Papo estu akceptata simple kiel la Estro, kiun la Sinjoro volis doni al sia Eklezio, kiun Li amas.

La elekto de nova Papo ankaŭ engaĝas la respondecon de la fideluloj, kiuj estas alvokitaj doni sian preĝokontribuon.

Hodiaŭ, samkiel antaŭ 15 jaroj, ĉiuj devas helpi per siaj preĝoj tiun, al kiu estis konfidita la tasko regi la Eklezion, en epoko afliktita sed esperoplena».

 

al la indekso


 

EPISKOPO SALUTAS ESPERANTISTOJN

 

150 personoj partoprenis, je Pentekosto, la Germanan Esperanto-Kongreson en Augsburg, F.R. Germanio.

La Kongreso okazis en la «Kolping-Domo» (konata katolika institucio). Salutletero estis sendita, interalie, de la Episkopo; ni citas (en la traduko de s-ro Walter Mudrak) la lastan frazon:

«Al ĉiuj gepartoprenantoj volu transdoni miajn plej korajn bonvensalutojn en la episkopa urbo Augsburg, kiu nunjare povas soleni la 1200an datrevenon de la surtroniĝo sur la episkopa seĝo fare de la tria dioceza patro, sankta Simperto. Tiu ĉi sanktulo, nevo de la imperiestro Karlo la Granda, volu propete akompani vian agadon en la servo de pli proksima kunkreskado de la homara familio per la Esperanto-lingvo».

 

 al la indekso

 


IFEF-KONGRESO EN ROMO

 

De la 13-a ĝis la 20-a de majo ĉirkaŭ 350 personoj el 18 landoj parto­prenis la 30-an Internacian Kongreson de Esperantistaj Fervojistoj, kiu okazis en la roma «Domus Pacis» (kie ankau disvolviĝis, en 1975, la IKUE-Kongreso).

Dimanĉon la 14-an, pastro Giacinto Jacobitti celebris por la kongresanoj Meson parte en Esperanto (la kanono estis eldirita en latino, ĉar, bedaŭrinde, la roma Vikario kaj la Kongregacio por Sakramentoj kaj Dia Kulto ne donis la necesan permeson por celebrado tute en la internacia lingvo).

Pri tio, baldaŭ aperos en «Espero Katolika» ampleksa raporto, pri la nuna stato de uzebleco de Esperanto en la liturgio.

 

 al la indekso

 


EKSPOZICIO EN TAJVANO

 

Zorge de la tre aktiva IKUE-ano pastro Johano B, Se-ĉien Kao o.f.m., okazis Esperanto-Ekspozicio, fine de aprile, en la Nacia Centra Biblioteko de Taipei. En ties unua etaĝo, afable disponigita de la Direktoro, estis montritaj ĉirkaŭ 250 libroj, kaj kolektoj de gazetoj kaj revuoj (inter kiuj elstaris «Espero Katolika»).

Kardinalo Paŭlo Yupin, Rektoro de la Fujen Katolika Universitato kaj Prezidanto de la Ĉina (Tajvana) Episkoparo, prezidis la inaŭguron, la 29-an de aprilo; li faris paroladon, kaj verkis artikolon por informa broŝuro pri la Ekspozicio, emfazante la utilecon kaj la facilecon de la internacia lingvo.

La du katolikaj semajnaj gazetoj de Tajvano bone raportis pri la evento.

 

 al la indekso

 


 

MISIISTA FIDELECO

 

Esti misiisto ĉiam estis malfacila tasko, kiu postulas neordinaran sindonemon, kaj kuntrenas ĉiuspecajn malfacilaĵojn. Hodiaŭ, kompare kun la pasinteco, tiuj malfacilaĵoj nekredeble kreskis. Hodiaŭ pli ol hieraŭ, la misiisto devas alfronti kulturan kaj ideologian medion ege malamikan. Neniam, eble, kiel hodiaŭ, lia fideleco estas elprovata.

Jen, do, la misia preĝintenco por junio: por ke la gemisiistoj – sacerdotoj, laikoj, gereligiuloj – daŭre estu firmaj, kun fervoro kaj persistemo, en sia vokiĝo.

En mondo, kiu absolute volus krizigi ĉion kaj ĉiujn, jen taŭga okazo por doni justecon al la gemisiistoj, trafataj de ruiniga agado, kiu celas detrui la validecon de ilia laboro.

Oni akuzis, ekzemple, la gemisiistojn, ke ili apogas la kolonialismon, aŭ ke ili estas agentoj de la okcidenta kulturo, aŭ ke ili malhelpas la aŭtonomion de la lokaj Eklezioj.

La manio mallaŭdi la pasintecon por sekvi efemeran modon, la inklino malkonfesi siajn originojn, la plano celanta damaĝi la bazojn mem de la kristana civilizo, ne ŝparis dubojn kaj suspektemon eĉ kontraŭ gemisiistoj. La ondo de kontestado kaj de relativismo, kiu trafis tiom da Landoj, forprenis el multaj la respekton, la estimon, la admiron al ĉi tiuj apostoloj, kiuj pasis kaj daŭre pasos tra la mondo, laŭ la ekzemplo de l’ Sinjoro, nur farante bonon, kiel atestas la agadoj eĉ pli frue ol la vortoj.

Ĉio ĉi nature malĝojigas, ĉar ĝi detruas mirindan realon, faritan el etaj kaj grandaj heroecoj; ĉar ĝi forgesas la forviŝatajn larmojn, la sanigatajn vundojn, la mensojn edukatajn en la nomo de plej supera idealo; ĉar ĝi misprezentas la bildon de la gemisiistoj: homoj, kiuj rezignas je ĉio, inklu­zive de la bonstato tiel ŝatata de multaj revoluciuloj, por sin dediĉi komplete al servo samtempe religia kaj homa. En la atmosfero de krizo de nia epoko, eble inter la gemisiistoj ekzistas ankaŭ kelkaj, kiuj ŝanceliĝas. Tio estas preskaŭ neevitebla. Jen, do, la devo preĝi por ili, por ke ili restu firme ankritaj al sia vokiĝo.

 (laŭ teksto de Vatikana Radio, elsendita 1.6.1978;
el la itala tradukis Antonio De Salvo)

 

 al la indekso


 

KORO KAJ NUBOJ

 

La artikolo de p. Stefano Santandrea «Vortoj estas gravaj», aperinta en «Espero Katolika» 1/1978 (tradukita el la itala misiista revuo «Nigrizia» 15/1977), vekis multe da intereso ĉe la esperantistoj, kaj ankaŭ ekster nia rondo, kiel pruvas, interalie, la traduko en la kroatan, farita utiligante Esperanton kiel pontolingvon, aperinta en la zagreba gazeto «Glas Koncila» de 5.3.1978.

En la revuo «Nigrizia» 5/1978, reage al la originala artikolo, aperis jena kontribuaĵo de la afrika misiisto Renato Kisito Sesana, nuntempe en Zambio:

«La malfacilaĵoj, kiujn p. Santandrea konstatis koncerne la enkon­dukon, en difinitan zonon, de la devoteco al la S. Koro, preskaŭ ne ekzistas en la tuta granda bantua areo.

Por la popolo «cewa», kiun mi konas, la koro estas la kerno de la tuta sentiva vivo. Tiel, «perdi la koron» signifas perdi kuraĝon; «bruligi la koron», perdi sian memkontrolon; «havi koron», esti afabla kaj kompatema; ktp. Multaj esprimoj sin rilatigas al la koro. Estas vere, ke en neniu el ili la amo estas eksplicite menciata, sed la «amo» ne havas, en la bantua kulturo, tiun kernan pozicion, kiun ĝi, en ĉiuj siaj aspektoj, havas en la eŭropa kulturo.

Por la bantuoj, inteligenteco kaj volo distingas la homon disde la bestoj. La amo havas duavican lokon, kaj ĝi preskaŭ estas konsiderata kiel sekvo de la ĝusta uzo de la du antaŭe diritaj kapabloj. Volo kaj inteligenteco loĝas en la koro, kiu iĝas, en la bantuaj lingvoj, la simbolo de senmateria realo. Cetere, iu memstara eklezio en Zambio nomiĝas «Eklezio de la Sankta Koro kaj de la Nuboj». Ĝi estis fondita de iu iama katolika seminariano, kaj baziĝas sur la devoteco al la Sankta Koro en la atendo de ĝia triumfa reveno (la «Nuboj» koncernas ĝuste la nubojn, kiuj reportos ĝin surteren la lastan tagon). Ĉi tiu Eklezio havas dekmilojn da fideluloj.

Per miaj vortoj mi ne intencas diri, ke estas oportune, hodiaŭ, insisti kaj disvastigi en Afriko la devotecon al la Sankta Koro. Mi volas nur substreki tion, kio en la artikolo de p. Santandrea estis nur implicita, nome, ke en Afriko ekzistas kulturaj diferencoj ankaŭ tre profundaj, kaj ke oni devas eviti ĝeneraligojn».

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

En «Espero Katolika» 4/1978 mi legis, en la rubriko «Legantoj skribas», la leteron de Franz Schick el Leoben (Aŭstrio).

Li malkaŝe deklaras sin «komunisto», kaj mencias sian personan rilaton kun Renato Corsetti, kiu, per la suba aparta noto, estas li mem indikita kiel «konata roma esperantisto, politike maldekstra».

Mi ne intencas polemiki kontraŭ Schick pri liaj ideoj, sed mi ricevis tre malagrablan impreson pro la reliefo, kun kiu letero, kiu laŭ mi entenas principojn absolute neakcepteblajn, estis akceptita en nia revuo, kiu havas la nuran celon esti katolika.

Sed precipe treege frapis min, ke, eble ankaŭ pro forgeso, kaj en la sama numero 4/1978 kaj en la posta numero 5/1978, oni faris neniun kritikon kontraŭ la letero de Schick, donante al la legantoj la impreson, ke oni samopinias kun li.

Kiel estas eble toleri, ke sur nia revuo oni akceptu la ideon konsideri la Kristanan «religion» kiel «movadon», kaj ke Kristanismo kaj socialismo (en ĉi tiu okazo komprenata kiel «komunismo») «multon havas komune», kaj ke ili povas atingi siajn celojn kunlaborante sur «nur unu platformo»?

La kunlaborado inter kristanoj kaj komunistoj, celante atingi, kelktem­pe kaj okaze, materian bonon, povas ŝajni laŭdebla kaj eble, laŭ novaj sociaj kaj etikaj teorioj, efektivigebla, sed, kiam poste kristanoj kaj komunistoj devas agi laŭ propra konscienco, ne estas absolute plu konceptebla iu kunlaborado.

Doktrina konsento estus ebla nur se marksismo kaj kristanismo ĉesus esti si mem.

Mi opinias, ke ĉi tiu fundamenta koncepto devas esti ĉiam konsi­derata, kaj ke oni devas perdi neniun okazon averti la legantojn, precipe en revuo celanta katolikan diskonigon, por eviti la trompantan delogon de la «kunlaborado dum limigita tempo», kiun oni devas konsideri laŭ giaj konsekvencoj, laŭ la evangelia principo: «Per iliaj fruktoj vi konos ilin» (Mt 7,20)».

Franco Galbusera, Verona, Italio

 

Noto de la direktoro:

Mi sincere bedaŭras, ke per la publikigo de la letero de s-ro Schick mi kaŭzis ĉagrenon kaj proteston ĉe nia Vic­Prezidanto. Certe, la aferon oni povas diversmaniere taksi (ekzemple, d-ro Kondor skribis pri la sama temo: «Precipe plaĉis al mi, en nu­mero 4, la letero de s-ano Schick. Ĝuste vi agis, aperiginte ĝin en nia EK! Jes, ni serĉu ĉiuj tion, kio nin ligas, kaj ne tion, kio disigas!!!»).

Koncerne la rilatojn inter komunistoj kaj kristanoj, ŝajnis al mi sufiĉa la eksplicita mencio de s-ro Schick mem, ke la bulteno de li redaktata estas «antipoda» kompare kun EK; kaj pri la grava danĝero klopodi harmoniigi marksismon kaj Evangelion mi sufiĉe nete (almenaŭ laŭ mia opinio) parolis en la numero 3/1978 de EK, je paĝo 59. Tio ne devus signifi, tamen, ke ni principe malakceptu kontaktojn, sur homa bazo, ankaŭ kun tiuj, kiuj ne havas nian kredon; prefere, ni demandu de ni mem, kion ni faras konkrete por la diskonigo de la Evangelio ankaŭ al niaj disiĝintaj fratoj.

Antonio de Salvo

 


 

 Bona Espero, la 6an de Majo 1978

 Kara De Salvo,

jam delonge mi intencis skribi al vi por babili kaj klaĉi iomete, sed kredu, ke estas tre malfacile ŝteli tempon por la korespondado ĉi tie, kie grandparte de la energioj oni elspezas por «pretervivi» kaj helpi laŭeble la proksimulon ne perei!­

Sed, ricevinte la numeron 4/78 de «Espero Katolika», mi decidiĝis finfine danki vin pro la regula sendado de la revuo, kiun ni zorge legas­ kaj konservas en la biblioteko de Bona Espero.

Mi ĉiam deziris gratuli vin pro la transpreno de la redaktado de la revuo «Esperanto» de Itala Esperanto-Federacio, kvankam mi nur sporade ricevas ĝin. Cetere, kiel okazas, ke Radio Vatikana estas bone aŭdebla ĉi tie kaj la «laika» Radio Romo tute ne, same decas ke «Espero Katolika» akurate aperu, dum «Esperanto» lamas! Klopodu ne freneziĝi redaktante du revuojn, kaj sciu, ke ĉiukaze la pacaj horizontoj de Bona Espero estos je dispono de la tutmondaj esperantistoj nerve elĉerpitaj.

De tempo al tempo, la eĥoj de la italaj faktoj malĝojigas nin kaj pravigas nian decidon labori pli profite ĉi tie, kie homoj efektive bezonas, anstataŭ subteni la individuajn kaj kolektivajn egoismojn de niaj samcivitanoj. Kaj post tri jaroj kaj duono ni komencas vidi la unuajn konkretajn rezultojn de nia laboro. Post la starigo de nia mezgrada lernejo en Alto Paraiso, oni konstruis pli ol tridek novajn dometojn, ĉar la koncernaj familioj rezignis pri elmigro al Brazilio kaj restadis ĉi tie, kie iliaj infanoj povas ricevi bazan edukon kaj kie la vivkondiĉoj, kvankam modestaj, estas multe pli bonaj ol en la mizeraj periferioj de granda urbo. Samtempe, en Bona Espero ni daŭrigas doni iom da bona espero al tiuj, kiuj eĉ ne scias, ke ili vivas en Brazilo.

Dezirante al via poresperanta laboro multe da sukceso, mi sendas al vi plej amikajn salutojn ankaŭ je nomo de la aliaj bonesperanoj.

 

Sincere via,

Giuseppe Grattapaglia - Bona Espero

Brazilo

 


 

Ricevinte la bedaŭrigan impreson, ke la nova redaktejo de EK estas nur disdonejo de italaj. kaj polaj kontribuaĵoj, kaj tial ne deziras la kunlaboradon de aliaj IKUE-anoj (oni ne akceptis miajn kontribuaĵojn, skribitajn por la sincera diskonigo de faktoj ne kutimaj al IKUE), mi petas resendi al mi miajn kontribuaĵojn.

Mi adiaŭas vin malĝoje, ĉar tiel mi finas mian kontribuadon al EK, faritan ekde 1912. Estonte mi ŝparos miajn laboremon, tempon kaj elspe­zojn ĝis nun dediĉitajn al IKUE kaj EK. Kaj ekde 1979 mi ne plu estos via membro! Mi tre plendas, ke vi ne komprenas la bezonon de kunlaboremuloj, por kiuj la pruvo de aktiveco per artikoloj k.s. en niaj periodaĵoj estas ne­cesa por la propralanda medio. IKUE kaj EK ne estas nacia afero, sed internacia! Adiaŭ. Ne plu samcelane.

Adolf Halbedl, Knittelfeld, Aŭstrio

 

Noto de la direktoro:

Sincere dirite, mi ne kredas, ke EK iĝis, en miaj manoj, nur itala kaj pola afero (kvankam, ja, la polaj IKUE-anoj estas 35% el la totalo, kaj tiuj italaj 15%). Se oni taksas laŭ aŭtoroj, ekzemple la paĝoj de EK gastigis longan artikolon de la aŭstro Klaus Perko, leteron de frato Arnold el Nederlandaj Antiloj, artikolon de la germano Hans Kasselmann, artikolon de la jugoslavo Franjo Gruić, ampleksan raporton de la hungaro/ germano Josef Kondor, leteron de la aŭstro Franz Schick, komunikaĵon de pastro Kindler el Luksemburgo, kronikon de la ĉina p. Kao, detalan artikolon pri la rumana pastro Cseh el nederlanda gazeto. Se, kontraŭe, oni rigardas al la Landoj, pri kiuj oni parolis, sufiĉas mencii la longajn artikolojn pri Etiopio, Sudafriko kaj Usono.

Tio ne signifas, kompreneble, ke mi malakceptas la ideon ricevi pli multe da kunlaboro en la verkado de EK, sed mi bezonas legeblajn tekstojn, el la vidpunktoj de intereso, de korekta lingvo, de lerta ĵurnalisma stilo, kaj de neekscitita tono: bedaŭrinde, ĉi tiuj postuloj ne estis plenumitaj (laŭ mia modesta opinio) de la artikoloj senditaj de d-ro Halbedl.

Pri la bezono de la aktivuloj aperigi artikolojn en EK, kiel pruvon por la propralanda medio, tio vere ŝajnas iom kontrasta kun la baza aserto de d-ro Halbedl mem, ke IKUE kaj EK ne estas nacia afero, sed internacia.

Tamen, estas ĉiam cagreno, kiam iu persono forlasas nin; ĉar la disiĝo de niaj fratoj kelkmezure dependas ankaŭ de ni mem.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

DUA PARTO  -  Unua parto

 

Interna formo kaj eksteraj malfacilaĵoj de la katekizo

 

4. La sinodaj Patroj konsideris la plurajn kaj klarajn simptomojn de vivoforto, kiujn la katekiza agado de la Eklezio montras en preskaŭ ĉiuj medioj kaj precipe meze de la junularo, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj. Fakte, oni rimarkas preskaŭ ĉie multoblecon de katekizaj iniciatoj, tiel ke dum la venontaj dek jaroj la katekizo estos en la tuta mondo la natura kaj plej fruktodona grundo por la renovigo de la tuta eklezia komunumo.

Tamen la Patroj konsideris la malfacilaĵojn, kiujn hodiaŭ renkontas la katekiza agado. De la katekistoj oni postulas multon, kaj ofte en tre malfacilaj cirkonstancoj. Ni devas esti realismaj kaj kalkuli, ke tiuj ofte estas novaj: - en multai landoj la evoluo de la socio deŝovas al la marĝeno de la vivo plurajn religiajn kondutojn. Multaj infanoj kaj gejunuloj malofte havas la okazon kontaktiĝi kun la Eklezio sur sia vivovojo. Ofte katekisto renkontas indiferentecon kaj forpuŝon. La novaj pensmanieroj kaj vivkutimoj oftege ne plu estas kristanaj. Eĉ parto el la baptitoj malofte - aŭ neniam ­- havas la eblecon aŭskulti la evangelian mesaĝon. Multaj el tiuj situacioj prezentas malfacilaĵojn; tamen ili konsistigas veran provokon por la ka­tekizo, pro la fakto, ke ĝi devas sin turni ĝuste al la infanoj, al la junularo kaj al la plenaĝuloj, vivantaj en ĉi tiu mondo tia, kia ĝi estas, kaj en kiu la misio de la Eklezio estas disvastigi la Vorton de savo.

En multaj landoj la katekiza misio ne povas esti plenumata libere. Fakte ekzistas Landoj, en kiuj estas netolereble limigita aŭ eĉ nuligita la praktikado de la fundamentaj rajtoj de la homo, inter kiuj troviĝas tiu de la religia libereco. En tiuj nacioj ofte la deklaroj favore al la religia libereco estas nur formalaj; fakte ne ekzistas vera libero konsentanta al la Eklezio penetrigi en la vivon la integran anoncon de la Evangelio, nek vera rajto kuniĝi por la katekizo, nek ebleco uzi la necesajn ejojn kaj tempon, nek eldoni librojn aŭ aliajn didaktikajn materialojn, nek eduki katekistojn.

Ĝi estas situacio vere doloriga, en kiu la tuta Eklezio devas partopreni. Neniu povo en la mondo rajtas malhelpi al la homo serĉi la veron, ĝin libere akcepti, ĝin plene ekkoni kaj ĝin praktiki libere kaj malkaŝe. Kiam la Eklezio defendas la rajton al la katekizo, ĝi samtempe batalas por la fundamenta libereco de la homo.

 

Komplekseco de la katekizo

 

5. La sento de realismo inklinigas nin prikonsideri la kompleksecon de la katekiza agado: la diverseco de kulturo kreas al la katekizo vastan plurecon de situacioj. Kiel jam indikis la Dua Vatikana Koncilio kaj ree memorigis Paŭlo VI en la Apostola Admono «Evangelii nuntiandi», la kristana mesaĝo devas enradikiĝi en la homaj kulturoj, kaj devas ilin asimili kaj transformi. Tiusence estas logike konsideri la katekizon kiel unu el la rimedoj de «alkulturigo»; kio signifas, ke ĝi disvolvas kaj samtempe prilumas el interne la vivoformojn de tiuj, al kiuj ĝi sin turnas.

La kristana kredo, pere de la katekizo, devas trapenetri la kulturojn. La vera enkorpiĝo de la kredo per la katekizo supozas ne nur la procezon de «donado», sed ankaŭ tiun de «akceptado».

Novaj teknikaj rimedoj kreas novajn valorojn, kaj proponas ilin sendiskriminacie, tuŝante kaj profunde transformante la interhomajn rilatojn. Ili influas la interpenetradon de la kulturoj kaj disvastigas novajn kondut­manierojn kaj novajn mensostatojn. Sekve, ŝanĝiĝas la esprimoformoj, same kiel la lingvaĵo kaj la homaj interrilatoj. La junularo mem konsistigas iusence medion de kultura fendo kompare kun la pli aĝaj generacioj. Fronte de tiuj transformigoj la katekizo estus senefika, se ĝi ne transdonus la me­saĝon per la esprěmrimedoj de la homoj de nia tempo..

 

Postuloj kaj limoj de la hodiaŭa katekizo

 

6. Katekizo, respondanta al la postuloj de nia tempo, devas ne nur daŭrigi la jam komencitan renovigon, sed ankaŭ ĝin evoluigi prudente. Egale danĝeraj estas la rutina ripetado, allasanta neniun ŝanĝon, kaj la senpripensa improvizado, leĝere alfrontanta la problemojn. La malperfektaĵoj rimarkeblaj sur la kampo de la katekizo fontas ofte el la manko de realismo, kiu estas samtempe malfideleco al la Evangelio kaj al la homo. Ĉar temas pri katekizo en nia tempo. La Sinodo admonas, do, la kristanajn komunumojn, por ke estu renovigata nia katekizo, kiu esence estas anonco de la Evangelio, tio estas Bona Novaĵo; sed oni devas ĉiam prikonsideri la realismon, kiu igas la katekizon fidela kaj egale profunda en ĉiuj ĝiaj aspektoj.

 

(tria parto)

  al la indekso


 

 

KREDO KAJ FOLKLORO EN ANTIKVAJ NAPOLAJ FESTOJ

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)

 

La regiono ĉirkaŭ Napolo posedas folkloron, kiu datumas de la epoko de la oska popolo, kiu loĝis tie eĉ pli frue ol grekoj kaj romanoj. Ekzistas ankoraŭ festoj, kiuj havas internacian renomon, kaj altiras turistojn ankaŭ el malproksimaj landoj.

En junio okazas du gravaj festoj en du ĉarmaj urbetoj: Torre del Greco kaj Nola.

La festo «de la kvar altaroj» en Torre del Greco estas tipe religia; ĝi memorigas la miraklon de Bolsena (1263), kiun spertis sacerdoto nekre­dema pri la ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio. Temas pri esprimo de popola arto, ĉar la altaroj ŝuldiĝas al arkitektoj, pentristoj kaj skulptistoj, sed la veraj vivigantoj de la festo estas la prilaborantoj de koralo, kameo kaj te­studo, kiuj konsistigas la plej tipan industrion de tiu urbeto.

Por la konstruado de la altaroj kunlaboras masonistoj kaj lignaĵistoj, kiuj, ĝis antaŭ nelonge, tion faris senpage. Oni komencas per ligna arma­turo, larĝa 20 ĝis 30 metrojn kaj larĝa samkiel la strato; oni ĝin kovras per blanka tolo, drapoj kaj kolonoj el arĝentumita aŭ orumita kompakta papero. Sur ĉiu altaro oni metas pentraĵon aŭ skulptaĵon, kiu ĝenerale pre­zentas bibliajn scenojn; sed ĝentila karakterizo de ĉi tiu festo estas la flor­tapiŝoj, kiuj same prezentas religiajn bildojn.

La festo daŭras du aŭ tri tagojn: impona procesio, antaŭita de gran­dioza torĉo-lumigado, laŭiras la urbajn stratetojn, meze de karakterizaj festo-lumoj kaj arkaĵoj kun buntaj desegnoj kaj vivaj koloroj. Muziko kaj kantoj kompletigas la gajan solenon.

La festo «de Lilioj» okazas en Nola la 23-an de junio, honore al Sankta Paŭleto, patrono de la antikva urbo. Nola, fondita en la jaro 471 antaŭ Kristo, estas unu el la urboj plej antikvaj kaj histori-plenaj de la regiono. Tie Hanibalo estis venkita, kaj de tie ekmarŝis al Romo la legioj de Pompeo; tie mortis la imperiestro Aŭgusto kaj naskiĝis la filozofo Gior­dano Bruno, la ribela dominikano.

Ankaŭ en ĉi tiu festo, folkloro kaj arto kunfandiĝas. La «Lilioj» estas lignaj konstruaĵoj, altaj 25 ĝis 30 metrojn, kiuj similas al sonorilturoj (Sankta Paŭleto, laŭ la tradicio, estas la elpensinto de sonorilo, kiu en la itala lingvo nomiĝas «campana» ĝuste en rilato kun Kampanio, la regiono de Nola). Grandiozaj, laŭ diversaj stiloj, la lilioj moviĝas tra la stratoj meze de nedirebla bruego; la vojo estas tre komplika kaj malfacila, kaj la homoj, kiuj irigas ĉi tiujn kolosajn objektojn, estas veraj ekvilibristoj. La procesio finiĝas en la katedrala placo, antaŭ la statuo de la Sanktulo, kiu ricevas la ĝojan omagon de la popolo, tra ĵetado de konfetoj.

Ĉi tiuj festoj, kiuj konserviĝis tra la jarcentoj, atestas pri popola kredo, kiu daŭre plurestas en la popolo de suda Italujo, kaj kiu esprimiĝas per folkloro progresive mortonta.

 

 al la indekso


 

 

USONAJ NEGROJ HODIAŬ: LA LEĜO DE LA ŜANCOJ

de Giocondo Degano (el «Nigrizia» 11/1977), tradukis Antonio De Salvo

 

TRIA PARTO   -  Unua parto  -  Dua parto

 

Inter la problemoj, kiuj plejmulte suferigas la usonajn negrojn, la unuan lokon tenas tiu pri loĝado.

Por bone kompreni ĝian signifon, oni devas koncize memorigi la mo­delon de organizado de la usonaj urboj kaj la pozicion en ili de la negroj. La plimulto el la eŭropaj urboj havas «historian centron», kutime prestiĝan kaj zorge flegatan, kontraste kun la periferio, kiu ofte estas sinonimo de malriĉeco, de domoj haste konstruitaj kaj de subpremataj enmigrintoj. Kon­traŭe, granda parto el la usonaj negroj vivas en la urboj, ĉar la kamparo jam ne proponas multajn esperojn pri ekonomia sukceso, kai cetere tiu parto de la terkultura agado, kiu postulas manlaboron, estas monopolo de aliaj hom­grupoj, precipe de tiuj latinamerikaj, el kiuj multaj enmigris kontraŭlege.

Pro tio, la nuntempa bildo estas ĝuste la kontraŭo de la eŭropa situacio: la urbocentro estas la plej mizera zono, kaj la «bonmoraj» homoj preferas vivi en periferio; kaj per tiu esprimo, krom en Novjorko kaj Losanĝeleso, oni praktike referencas al la blankuloj.

La centro de urboj kiaj Ĉikago, Detrojto, ktp, komplete malpleniĝis de blankuloj kaj pleniĝis de negroj. «Urbocentro», do, iĝis sinonimo de mi­zero, de malriĉaj kaj nesalubraj domoj.

La fenomeno, krome, ne restas limigita, sed ĝi havas sekvojn en multaj kampoj. La blankuloj kiel eble plej longe rezistas kontraŭ la «invado» de iu strato aŭ de iu kvartalo fare de la negroj; sed iumomente iu ĉenero cedas, kaj ekestas la ŝtormo: kvartaloj iam prestiĝaj fariĝas abrupte malŝatataj. Tiel tutaj urboj, ankaŭ kun duonmiliono da loĝantoj kiel Neŭarko (Nov-Ĵerzejo), estis forlasitaj de la blankuloj kvazaŭ kun panika hasto, kaj nun ili estas pli negraj ol Nairobi.

Ĉi tiu tendenco tiel multe disvastiĝis, kaj en tiel imponaj soci-ekonomiaj dimensioj, ke la civila kaj religia vivo de tutaj urbaj zonoj estis influita. La «foriro de la blankuloj kaj la alveno de la negroj» iĝis ŝablona refreno por klarigi plej diversajn eventojn: la bankroton de komerca entrepreno, la abruptan malriĉiĝon de tiuj kiuj investis sian monon en konstruaĵoj, kie nun loĝas negroj, ktp.

La fenomeno trafis ankaŭ la ekleziajn strukturojn. Dekoj kaj dekoj da preĝejoj kaj paroĥejoj malaperis el la mapoj de la diversaj konfesioj: ka­tolikaj paroĥaj tutaĵoj, kun preĝejo, lernejo por mil lernantoj kaj monaĥinejo por 20 monaĥinoj, preskaŭ ĉiujare estas vendataj kaj malkonstruataj por lasi lokon al oficejaj nubskrapuloj aŭ fabrikoj. Kaj ĉi tiu fenomeno koncernas ankaŭ sinagogojn, superbazarojn, teatrojn kaj imponajn fervojajn stacidomojn.

(kvara parto)

 al la indekso


 

 

IOM PRI LUKSEMBURGO,

LA URBO DE LA IKUE-KONGRESO 1979

(trad. R. Haupenthal)

 

Elira punkto de la nuna Luksemburgo estis en la jaro 963 la starigo de «eta burgo» = Lucilinburhuc, kiu estis la nukleo de la posta urbo kaj dum la jarcentoj pli kaj pli ampleksiĝis kiel fortreso. Dum la postaj jaroj la lando akiris relative grandajn teritoriojn, kiujn dum la sekvaj jarcentoj okupis diversaj dinastioj: germanoj, habsburganoj, hispanoj, francoj, aŭstroj. Fari­ĝinte grandduka lando en 1815, Luksemburgo dum kelka tempo apartenis parte al Prusio, parte ŕl Nederlando; poste ĝi estis vendota al Francio, sed en 1867 ĝi akiris neŭtralecon. Nur en ĉi tiu jarcento la germana uomo Lützelburg cedas al la nuna, francigita formo. Nuntempe, la grandduka lando estas hereda monarkio. Luksemburgo aparte famiĝis per tio, ke la komuna eŭropa merkato por karbo kaj ŝtalo en 1951 eklaboris tie, kaj tiel fariĝis la unuaj paŝoj por la eŭropa unuiĝo. La tiama franca ministro por eksterlandaj aferoj, Robert Schumann, la «patro de Eŭropo», naskiĝis en Luksemburgo.

Laupejzaĝe, Luksemburgo dividiĝas en tri grandajn teritoriojn. En la nordo troviĝas la t. n. Oesling, parto de Ardenoj, alta je 400-500 m, profunde entranĉita de riveraj valoj. Tie situas unu el la plej belaj kaj romantikaj lokoj, Vianden. La meza parto, Gutlando, estas ondoza, fekunda lando ekspluatata kiel paŝto-tereno. Tie situas la ĉefurbo Luksemburgo. Poste, en la sudo, estas la parto plej malgranda, sed ekonomie plej grava, la indu­stria teritorio. Signifa ĝi estas pro la abundaj fer-ercaj provizoj. La urbo Esch-­sur-Alzette estas konata ĉefe pro siaj uzinoj de fero kaj ŝtalo. Fine, por la vin-amantoj, ni ne forgesu la teritorion laŭlonge de Mozelo formanta la landlimon al Germanio.

Luksemburgon oni nomas urbo miljara. Fama rekonilo de ĝia armiteco estas la fortreso. Kvankam multe detruita, ĝi tamen postlasis imponajn resta­ĵojn; ekz. restojn de la eta burgo; la Citadelon de la Sankta Spirito, poten­cajn fortikaĵojn; sur rempara promenejo oni povas admiri diversajn belajn turojn. Grandan admiron trovas longa reto da subteraj tuneloj.

Luksemburgo kromnomiĝas urbo de la pontoj. Nombreblas 91 pontoj, parte tre potencaj laŭ la alto kaj la vasto. Ili necesas por ligi la diversajn altaĵojn sur kiuj konstruiĝis la supra urbo kaj por transponti la valojn de tiu suba. La fortreso kaj la pontoj dum la turisma sezono estas grandioze lumigataj. Aliaj vidindaĵoj estas: la grandduka palaco (16a kaj 18a jarcentoj, rimarkinda renesanca parto); la katedralo de Nia Sinjorino (episkopa preĝejo, pompaj barokaj skulptaĵoj; nova kripto); la iama jezuita kolegio (1603, 1686, 1713, 1735); la urba domo (1830 - 1838); la Kapelo de Sankta Kvirino (14a jc.); Sankta Johano (17a jc.). Rimarkindaj modernaj konstruaĵoj estas: la urbodomo «Cercle» sur la parada placo, la «bona ĉambro» de la luksemburganoj, kie, liberaere sub arboj kaj ĉe koncerto, oni trinkas aperitivon en pariza atmosfero; la episkopa palaco; la nova urba teatro; la monumento al Robert Schumann; la nova junulargastejo; la Eŭropa Centro Kirchberg.

Luksemburgo estas la sidejo de diversaj eŭropaj instancoj (Kortumo, ĝene­rala sekretariato de la Eŭropa Parlamento k. a.). La Ŝtata Muzeo gardas riĉajn kolektojn de plej diversaj artaj kaj sciencaj branĉoj. La ĉefurbo iĝas pli kaj pli eŭropa centro de bankoj, kaj multaj antikvaj domoj devis cedi al modernaj betonaj kaj vitraj konstruaĵoj, ne ĉiam por la plezuro de la loĝantoj. Atentindaj estas la multai belegaj parkoj kaj la granda nombro de arboj en la urbo situanta en vera verdo. Precipe la junularo konas RTL, la Luksemburgan Radion kiu situas meze de tia parko.

Pliaj gravai urboj estas: Bettemburg, Clervaux kun sia benediktana aba­tejo, Diekirch, Differdange, Echternach kun sia mondfama salto-procesio, Grevenmacher, vinkultiva centro, la banloko Mondorf, la grandduka ŝtata banejo, Remich apud Mozelo, Wiltz, la ĉefurbo de Ardenoj k. a.

Oficiala lingvo de Luksemburgo estas la franca, populara lingvo la leceburga (mozel-franka dialekto), la normgermana estas larĝe disvastigita, la kleruloj kutime parolas ankaŭ la anglan.

Valuto estas la luksemburga franko. LFR 100 = DM 6,50. La doganaj reguloj estas larĝanimaj. Luksemburgo disponas pri tre evoluinta hotela kaj restoracia servo kun superba kuirarto kaj ankaŭ internacia gastronomio. La veraj specialaĵoj estas simplaj kaj fortaj manĝoj, sed pikante preparitaj.

Jen kelkaj ekzemploj: tripoj laŭ luksemburga maniero (bova stomako); budeno; terpoma kaĉo kaj rafano; fumaĵita porkaĵo kaj faboj; porkido en gelateno; kuirita aŭ kruda ŝinko el Ardenoj. El la trinkaĵoj meritas mencion la mozelaj vinoj, sed ankaŭ la luksemburga biero havanta multjarcentan tradicion.

 

al la indekso


 

ĈI-FOJE NI KONSILAS...

 . . . al vi aĉeti la libron «Sklavoj de Dio», de la hungara verkisto G. Gardony, majstre tradukita en Esperanton de Johano Hamvai. Ni estas certaj, ke vi ne pentos, sed vi rekte konvinkiĝos, ke vi bone elspezis vian monon.

Se vi komprenas la italan ligvon, ni ankaŭ povas rekomendi alian volumon, «La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale» de J. Korytkowski.

 

al la indekso


 

ANONCETOJ

(elekto el tiuj publikigitaj)

 

EKUMENA FESTIVALO

Se vi ludemas aŭ kantemas, vi havas la eblecon partopreni en la «Internacia Ekumena Festivalo de religiaj kantoj en Esperanto - Pollando '80».

Oni skribu al: Eperanto-Muzilo, postfako/ skr. poczt. 94, PL-42.600 Tarnowskie Gňry, Pollando.

 

"LA JUNECO DE LA EKLEZIO"

Dimanĉon la 10-an de septembro 1978 okazos en Banneux apud Ličge (Luik) en Belgio la tria internacia pilgrima kunveno esperantista. La ĝenerala temo estos: «La juneco de la Eklezio».

La kunveno estos en la bela instituto «Mater Dei». Ĝi daŭros de 9.30 h. ĝis 17 h. La programo enhavos prelegojn kun diskutado kaj Sanktan Meson en Esperanto.

Por informoj: Patro L. Bourdon, 7 Av Salomon, F-59000 Lille, Francio, au s-ro W.A.M. van Heugten, Derpsestraat 15, Deurne N.Nr. Nederlando.

 

al la indekso


 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

ITALOJ EN AŬSTRALIO

Paŝtista plano por pliigi la sacerdotan agadon inter la italaj enmigrin­toj kiuj loĝas en la melburna ĉefdiocezo, estis pridiskutita en aprilo dum kunveno, en kiu partoprenis la ĉefepiskopo mons. Frank Little kaj 170 delegitoj. La problemo fariĝis grava, ĉar italoj jam konsistigas unu kvaronon el la fideluloj de la ĉefdiocezo, 200.000 el 800.000.

La paŝtista plano antaŭvidas pli grandan nombron kaj bonan kunordigon de la personoj kiuj sin dediĉas al la apostola agado meze de la italoj, la starigon de kultura kaj konsulta centro por favori la reciprokan interkomprenon, kaj la publikigon en pluraj lingvoj (inkluzive de la itala) de ĉiuj oficialaj aktoj kaj deklaroj de la ĉefepiskopo kaj de la diocezaj komisionoj.

 

KENJO

Nova traduko de la Nova Testamento en popola svahila lingvo estis publikigita en Nairobi. La antaŭa traduko datumis de 1952. La nova versio estis kunprizorgita de la Katolika Oficejo por Biblia Apostola Agado kaj de la Nacia Biblia Societo (protestanta).

 

SUDAFRIKO

En 1977 estis eldonitaj 10 milionoj da ekzempleroj de la Sankta Skribo en la afrikansa. Duono el ĉi tiu cifero koncernas la tutan Biblion, la alia duono la Novan Testamenton kaj unuopajn librojn de tiu Malnova. La disvastigo en la lando de la Sankta Skribo estas prizorgata de la loka Biblia Societo. La unua traduko de la sankta teksto en la afrikansa datumas de 1933.

 

NOVA TESTAMENTO POR LA ALBANOJ

La unua kompleta traduko en la albana lingvo, farita de katoliko, de la kvar Evangelioj kaj de la Agoj de la Apostoloj, estis publikigita de la Plurlingva Vatikana Presejo. La traduko estis prizorgita de mons. Joseph L Oroshi, vivanta en Usono, kiu jam en 1960 aperigis tradukon en la albana de la Evangelio laŭ Mateo.

Por la traduko estis elektita, fundamente, la dialekto «gega», kutime uzata en Norda Albanio kaj en la jugoslavia Kosovo, nome en la regionoj, kie efektive vivas la albanaj katolikoj, kaj de kie devenas la albanaj katolikoj migrintaj al Europo kaj Usono.

Ĝis nun, ekzistis katolikaj tradukoj nur de partoj de la Sankta Skribo utiligataj por liturgiaj celoj, aŭ unuopaj libroj. Kontraŭe, ekzistis kompleta traduko de la Nova Testamento, farita de la ortodoksulo Konstateno Kristoforidhi en la dialekto gega kaj en tiu toska, parolatŕ en Suda Albanio.

 

al la indekso