Enhavo de Espero Katolika numero 5/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: la Primaso de Pollando, Kard. Stefan Wyszyński.

 


 

PENTEKOSTO

 

 Ĉi-jare, dum la 63-a Universala Kongreso, okazos komunaj kunsidoj de IKUE kaj KELI. Por ke tiu ekumena eta kongreso havu tamen pli signifajn kaj pli riĉajn fruktojn, ni ĉiuj devas arde preĝi al la Sankta Spirito, kiu mem estas la fonto de vera renovigo kaj unuigo de la Krista Eklezio.

Antaŭ kelkaj jaroj luterana teologo de Danlando, K. E. Skydsgaard, memorigis (*) interesan fragmenton de iu fama artikolo, aperinta en 1931 en Oesterreichisches Klerusblatt, verkita de katolika juna teologo, J. Dillersberger. Jen ĝi: «(Ho Sankta Spirito), oni diras, ke Via Eklezio estas plenplena de Vi. Sed tamen ĉi tie estas tiel silente, tiel trankvile, preskaŭ senvive! En Via Eklezio, ho Sinjoro, ĉio estas tiel malnova. La Malnovo havas en ĝi tian grandan valoron, pli, pli grandan ol la Novo. La vorto “novulo” signifas ĉe ni precize kiel “herezulo”, Se nur vibros ĉe ni iu novaĵo - tuj oni ekkrios: Singarde! oni restu ĉe malnovaĵo. Ja ĉiam tiel estis, kial do nun subite devas esti alie!... Dia Spirito, kiu amas la Novon, kiam do Vi renovigos la trajtojn de Via Eklezio? Kiam Vi montros al ni, kiuj el la malnovaj aferoj povas kaj devas malaperi, por ke denove la vizaĝo de la tero estiĝu nova, bela, juna? Se Vi ekvolos, pere de Via ŝtorma ventoblovo detruiĝos tio, kio estas malnova, kaj ĉio renoviĝos. Se Vi ekvolos, ni aŭdos baldaŭ multnombrajn voĉojn de nekredantoj, kiuj - movitaj de tiu ŝanĝo kaj plenaj de mirinda kredo - ekkrios: “Forpasis la Malnovo kaj jen leviĝis la Novo!”. Tamen ankoraŭ ofte tre malfacile estas, ho Sankta Spirito, konfidi al Vi, kaj turmenta fariĝas la aldono de "Haleluja" post la preĝvortoj, kiuj anoncas, ke Vi renovigos la vizaĝon de la tero! Permesu, ke denove trablovu ŝtormo en Via Eklezio! Renovigu ĝiajn trajtojn. Permesu, ke la standardo de libereco denove flirtu super la kapoj de la diinfanoj...». La aŭtoro de tiu preĝo estis dum multai jaroj provizore senigita de instruadebleco en katolikaj institutoj, kaj nur okaze de la dua Vatikana Koncilio li estis “senkulpigita” kaj rehonorigita. Ĝuste tiu Koncilio - resumis la menciita protestanta teologo - plejparte estis la plenumo de tiu preĝo, kaj - li demandis - «ĉu, sekve, inter niaj Eklezioj daŭre ĉio restos senŝanĝe, malnove?».

Vere multo okazis ĝis nun pri reciproka alproksimiĝo, sed tamen la vojo de la unueco de kristanoj, en monda, intereklezia dimensio, estas ankoraŭ tre longa kaj laciga. Do, ni insiste petegu la Sanktan Spiriton pri lumo, forto, bona kaj decidita volo plenumi la preĝon de nia Sinjoro: «Por ke ĉiuj estu unu» (Joh 17, 21).

 Czesław Biedulski

(*) «Concilium» (internacia teologia revuo) 54/1970, p. 33 s.

 

 al la indekso


 

USONAJ NEGROJ HODIAŬ: LA LEĜO DE LA ŜANCOJ

de Giocondo Degano (el «Nigrizia» 11/1977), tradukis Antonio De Salvo

 

DUA PARTO  -  Unua parto

 

 En la sepdekaj jaroj, la demonstracioj iamaniere iĝis antikvaĵo. Ĉu eble malaperis la kaŭzoj de malakordo kaj la maljustecoj? Ĉu temas pri vera paco inter la du grupoj? Aŭ pri la trankvilo, kiu antaŭas novan ciklonon? En la lastaj jaroj - pri tio oni ne povas dubi - oni faris gigantajn paŝojn survoje al efektiva egaleco. Egaleco, tamen, en la ŝancoj, ne en la realo. Oni ne devas forgesi, ja, ke Usono ne estas socialisma ŝtato, kiu certigas al ĉiuj la ĝuon de la diversaj komfortoj. La «fondopatroj» iris al tiu Lando serĉante liberecon, kaj zorge faris leĝojn, kiuj protektu la rajton de ĉiu havi la ŝancon realigi siajn revojn. Ili ne certigis ĉies bonstaton.

Nu, kia estas la vera ŝanco de la negroj en la sepdekaj jaroj? Kiel dirite, progreso estis. Ĉiu signo de segregacio estas jam malhela memoraĵo de l’ pasinteco; ĉiuj publikaj lernejoj havas ĝustan proporcion da negraj kaj blankaj lernantoj. Kaj, en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj, se ĉi tiu integriĝo ne okazas spontane, oni ĝin kreas transportante la lernantojn per centoj da aŭtobusoj, kiuj ĉiutage trairas urbojn kaj kamparojn por doni al la morgaŭaj plenkreskuloj la eblecon kreski kune; flavai aŭtobusoj, kiuj iĝis la simbolo de la justeco ricevita de la negroj, kaj de la maldolĉa prezo, kiun la blankuloj opinias, ke ili pagas por la celo de la integriĝo. Ne mankas, ja, tiuj kiuj opinias (ne tute sen fundamento), ke, kun blankuloj, oni nun plenumas la kontraŭan maljustecon. Artikoloj kaj statistikaj esploroj, ekzemple, ŝajne pruvas, ke la negro, kiu sin prezentas por laborposteno aŭ por stipendio, troviĝas en privilegia stato kompare kun la blankulo, ĉu en la publika ĉu en la privata kampo. Kaj la fakto, ke praktike li ne povas esti maldungata, forprenas de la socia kaj ekonomia vivo - laŭ la akuzo - tiun elementon de iniciatemo kaj de interesiĝo, kiu stimulas konkurencon. Interalie, ĉi tiu akuzo estis tiel serioze sentata de kelkaj blankuloj, ke oni ne hezitis denunci al tribunalo Universitatojn kaj entreprenistojn, kiuj laŭdire diskriminaciis. kontraŭ blankuloj.

Laŭ multaj sociologoj, temus pri neevitebla malekvilibro: por pasi de ekspluata kaj segregacia periodo al ekvilibro-stato, oni devas trairi tempon de malekvilibro kaj preskaŭ de maljusteco fronte al la iama favorito. Ĉi tiu klarigo certe ne multe plaĉas al la plimulto de la usonaj blankuloj, kiuj subtenas la principon de la «egaleco de la ŝancoj». Kvankam, ja, ĉiuj scias, ke la situacio de la negroj devas pliboniĝi, neniu facilanime akceptas, ke ĝuste li pagu la elspezojn de tio.

Malgraŭ la rezistoj, tamen, la antaŭenpaŝoj estas registrataj en preskaŭ ĉiuj fakoj de la socia vivo. Interalie, ĉiam kreskanta nombro da negroj atingas elstarajn poziciojn en la mondo de la financo kaj de la studo, tiel ke ĉiu urbo jam posedas grupon da negraj entreprenistoj, kiuj fine atingis sukceson, kiun pli frue nur blankuloj revis. Kaj ĉi tiu sukceso pli pozitive influas ol ĉiu ajn registara koncedo, ĉar ĝi pruvas, ke ankaŭ negroj povas elstari, kaj jam pasis la tempo, en kiu nur la «W.A.S.Ps» (White-Anglo­Saxon-Protestants, nome la blankuloj anglosaksaj kaj protestantaj) povis esperi havi sukceson; nun ankaŭ la italdevenaj, la portorikanoj kaj la negroj rajtas esperi.

Sed kiom multaj estas la negroj, kiuj plene ĝuas la fruktojn de la nova epoko de egaleco? Fronte al negro,. kiu ricevas laborpostenon kiel televida anoncisto, kiom da negroj restas senlaboraj? Kian valoron povas havi la fakto, ke negro sukcesas aĉeti domon en la blankula citadelo, se la plimulto el la negra popolo daŭre restas en mizeraj kondiĉoj? Kiom povas interesi al la negroj, kiuj laŭfakte ne havas la eblecon aliri Universitaton, ke la dojeno de la Medicina Fakultato estas negro? Kiom multe la harlema malriĉulo, senigita je ĉiu vivkomforto, povas sin konsoli per la penso, ke la usona reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj havas lian saman haŭtkoloron? Alivorte: ĉu temas pri paŝoj al progreso kaj egaleco, aŭ pri nur fasadaj dekoracioj, kun la celo silentigi la kritikemulojn kaj trakviligi la subprematojn?

(tria parto)

al la indekso


 

PRI LA 4a EKUMENA KONGRESO DE KRISTANAJ ESPERANTISTOJ

 

Antaŭ 10 jaroj okazis la unua IKUE-KELI ekumena Kongreso en Limburgo (Germ. Fed.). Poste sekvis la 2a en Klagenfurt (1970) kaj la 3a en Hamburgo (1974). Ĉi jare ni kongresos kune en la kadro de la UK en Varna (29.07-5.08).

Ĉefa temo de niaj preĝaj kaj pridiskutitaj renkontoj estas:

“Per la internacia lingvo al la edukado por frateca interkristana kompreno”.

 

 

NOVA SACERDOTO

En Pelplin, Pollando, la 14-an de majo 1978 estos ordinita kiel dioceza sacerdoto la ĝisnuna reprezentanto de Esperanto en la tiea porpastra Seminario, Andreo Srebrynski. Lia adreso: Plac Mariacki 7, PL-83.130 Pelplin, Pollando.

 

 

AGADO EN TAJVANO

Pastro Johano B. Se-ĉien Kao o.f.m. (poŝtkesto 1269, Taipei 100, Tajvano) raportis pri multaj bonaj novaĵoj:

- rekomenciĝis Esperanto-kurso por la studentoj de la Katolika Universitato Fujen; pli ol 130 studentoj registriĝis, el kiuj 120 ĉeestis la unuan lecionon, la 8-an de marto. Inter la kursanoj troviĝas 15 seminarianoj, kiuj studas filozofion kaj teologion, kaj 4 religiulinoj: ĉeestas la kurson ankaŭ la Rektoro de la Centra Seminario;

- la ĉinlingva gazeto «Tze-Iu-Pao» (Liberaj Informoj), eldonata en Hong-Kongo, sed redaktata en Taipei, publikigis artikolon pri Esperanto;

- en la semajna katolika gazeto «Kristana vivo» de Taipei, aperanta en la ĉina lingvo, la 30-an de marto 1978 estis publikigita traduko (farita de la nova sed tre fervora esperantisto pastro Marko Ŭang) de la artikolo de C. Biedulski pri la Releviĝo de Kristo, aperinta en la marta numero de «Espero Katolika»; la fonto estis eksplicite menciita.

 

 

KATOLIKA ESPERANTO-JUNULARO

De la 22a ĝis la 29a de julio 1978 okazos Spiritaj Ekzercoj en Gostyń Poznański (Pollando).

Speciale gejunuloj estas invitataj, por pridiskuti kaj difini organizajn aferojn de IKUEJ.

Oni antaŭanoncu sin al: St. Ruchała, (...) Tarnów, Pollando

 

al la indekso


 

«TRAPISTA» ARBO: EŬKALIPTO

 

Unu el la kvartaloj de la roma periferio nomiĝas «Tri Fontanoj» memore al la tri miraklaj fontoj, kiuj elŝprucis sur la loko de la martirigo de la apostolo Paŭlo, en la jaro 66. Tien alvenis en 1868 trapistaj monaĥoj, kiuj tiam devis alfronti rimarkindajn malfacilaĵojn, ĉar la grundo estis malseka kaj marĉa, kaj regis malario (nuntempe, tiu sama zono estas unu el la plej belaj de Romo).

Ĝuste en tiu tempo, oni planadis la drenadon de la roma kamparo, kaj unu el la plej rekomenditaj rimedoj estis la plantado de eŭkaliptoj, kiuj estis taksataj tre taŭgaj por sorbi la malsekecon de la grundo: el tiu malsekeco, laŭ la tiama opinio, devenis la malariaj infektoj.

En 1872, la trapistoj de «Tri Fontanoj» eksperimentis la plantadon de eŭkaliptoj en unu el la monaĥejaj kortoj, kie la akvonivelo estis je apenau 10 centimetroj de profundeco. En tri jaroj, kaj pere de 50 kaliptoj, la nivelo malaltiĝis je unu metro kaj duono, kaj ĉi tiu rezultato (verŝajne kaŭzita ankaŭ de aliaj elementoj) estis atribuita al la specialaj karakterizoj de la planto. La fakto estis diskonigita, kaj la kultivado de eŭkaliptoj ekviglis.

Per intensa propagando, oni stimulis tiun kultivadon; kaj ankaŭ de la trapistoj oni petis prizorgi 125.000 plantojn, distribuendajn en la daŭro de 10 jaroj sur 2.500.000 kvadrataj metroj da ŝtata tereno.

Pli poste, la medicinaj esploroj pruvis, ke malario estas kaŭzata de hematozoo (plasmodio) inokulata per kulpiko. Ĉi tiu malkovro radikale ŝanĝis la teoriojn pri imuniĝo je malario, kaj malnobla propagando klopodis malbone prezenti la penojn kaj la iniciatojn de la trapistoj. Oni diris, ke la plantado de eŭkaliptoj estis nur ruzaĵo por trompi la registaron; kaj oni akre atakis la monaĥojn, ĝis tiuj reagis, kaj pruvis, ke – ĉiukaze - la plantado de 50.000 arboj tranformis la iaman marĉon en verdan ĝardenon. Scienco klarigis, ke malarion oni kontraŭstaras kaj venkas per aliaj rimedoj; sed ankaŭ eŭkaliptoj, pro la senlaca laboro de trapistoj, iĝis taŭga rimedo por kontribui je la reakiro de zonoj dezertaj kaj nesalubraj.

Eŭkalipto (kiu devenas el Oceanio) povas atingi altecon de 70 metroj. El ĝiaj dikaj folioj la monaĥoj eltiras ekstrakton, kiu taŭgas por kuraci brustomalsanojn kaj malvarmumon, kaj distilas mondkonatan likvoron.

 Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

ĜOJIGA HONORADO DE LA GRANDA ESPERANTO-PIONIRO

ANDREO CSEH

(el «Universala Ligo» 1/1978)

 

Verŝajne ne ĉiuj scias, ke Andreo Cseh funkciis kiel katolika pastro, kiam li komencis sian rondvojaĝon tra Eŭropo por instrui Esperanton laŭ rekta metodo, kiun li mem kreis kaj ellaboris, la t.n. «Ĉe-metodo».

Cseh farigis pastro en la jaro 1919, kaj pastre li agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj de sia hejmlando Transsilvanio, nun provinco de Rumanio. Li dediĉis, dum sia pastra laboro, ĉiam pli da tempo al la instruado de Esperanto. Lia episkopo, grafo Majlath, vidante la grandan entuziasmon de Cseh por Esperanto, donis al li en 1924 libertempon, por ke li povu dediĉi sin tute al la disvastigo kaj instruado de Esperanto.

En la fino de la jaro 1929, post vojaĝoj por instrui kaj propagandi Esperanton en multai landoj de Eŭropo, Cseh, pastro de la diocezo Transsilvanio en Rumanio, vojaĝis kun permeso de sia episkopo al Nederlando por tie labori kiel Esperanto-instruisto favore al la tiam tre forte sentata idealo: mondpaco per unu mondlingvo. Kune kun gesinjoroj Isbrücker li fondis en Hago la Internacian Cseh-Instituton. Kun granda sukceso li gvidis Esperanto-kursojn por ĉiuspecaj grupoj de homoj, ne sciante, ke la tiama episkopo de Harlemo, Monsinjoro J.D.J. Aengenent, en kies diocezo situis tiutempe ankaŭ la urbo Hago, malpermesis al siaj pastroj - pro la danĝero de t.n. miksaj geedziĝoj - doni lecionojn al katolikoj kaj protestantoj kune. Pro tio, ke Cseh laboris alie ol la pastroj de la diocezo Harlemo, Ms-ro Aengenent uzis eklezijuran rajton kaj malpermesis al Cseh la restadon en la diocezo Harlemo. Cseh ne povis obei tiun ordonon, ankaŭ komprenis apenaŭ la aferon, ĉar li estis malhelpata sekve de manko de sufiĉa scio pri la nederlanda lingvo; tial li decidis tamen daŭrigi laŭ sia kutima maniero siajn Esperanto-kursojn, kaj post iom da tempo Ms-ro Aengenent forprenis de Cseh la rajton de pastra servo.

En la Ripozejo por Altaĝuloj «Huize Royal», kie Cseh loĝas nuntempe, vizitis lin la estro de la paroĥo, ĉefpastro Genemans, kiu interesiĝis pri liaj travivaĵoj. Li decidis fari klopodojn por atingi, ke Cseh reakiru siajn pastrajn rajtojn. La sekvo de tiuj klopodoj estis, ke Cseh ricevis la 6-an de januaro 1978 kortuŝan leteron de Ms-ro Zwartkruis, la nuna episkopo de Harlemo, kiu enhavas informon, ke Cseh rehavas nun siajn pastrajn rajtojn. Kopioj de tiu letero estas senditaj al la episkopo de Roterdamo, Mons-ro D-ro Simonis, kaj al nuna episkopo de Transsilvanio. Ĉi-poste sekvas esperantlingva traduko de tiu letero.

 

Harlemo, la 4-an de januaro 1978

Respektinda Pastro,

Antaŭ kelka tempo ĉefpastro P.H.I. Genemans de la paroĥo S. Antonio Abato en Scheveningen atentigis min pri via persono kaj pri via historio.

Informoj de ĉefpastro Genemans kaj plue faktoj trovitaj en la arkivo igis min kompreni, ke estiĝis konflikto inter vi kaj la tiama Episkopo de Harlemo, Ms-ro J.Aengenent. La sekvo estis, ke oni malpermesis al vi la restadon en la diocezo Harlemo, ĉe tio apogante sin sur la Codex (*) de la diocezo Harlemo. Tio signifis por vi, ke vi devis rezigni je la plua praktikado de via pastra ofico.

Kvankam en la paso de la tempo la teritorio de la antaŭa diocezo Harlemo estas dividita kaj vi nuntempe loĝas en la diocezo Roterdamo, mi sentas min, kiel tria postsekvanto de Ms-ro Aengenent, respondeca pri vi, kaj mi ŝatas skribi la jenon.

Kiom necesas, mi nuligas per ĉi tio la aranĝojn de Ms-ro Aengenent rilate al via persono. En pozitiva senco ĉi tio signifas, ke mi tutkore akceptas kaj konfirmas vian ĉeeston en la antaŭa diocezo Harlemo, nuntempe diocezo Roterdamo; krome mi ŝatus, ke vi konsideru vin mem restarigita en la praktikado de via pastra ofico. Se vi havus la deziron celebri la solenon de la Eŭkaristio, mi volus nur konfirmi vin en tiu ĉi deziro: sendube ĉefpastro Genemans pretas prezenti al vi ĉe tio la kolegan helpan manon.

Finfine mi volus esprimi, ke mi, kiel Episkopo de Harlemo, bedaŭras tion, kio okazis al vi en la tridekaj jaroj. Kiuj ajn klarigaj faktoroj povus esti trovataj por tio, mi volas prezenti al vi pere de ĉi tiu letero restarigon en via honoro.

Mi esperas, ke vi surbaze de la sama fideleco, kiun vi malgraŭ ĉio bonvolis daŭre doni al la R.K. Eklezia Komunumo, bonvolos akcepti mian geston: estu bonvena en nia presbyterium (**).

Pri ĉi ĉio mi skribe informis la Episkopon, en kies diocezo vi nuntempe loĝas: Ms-ron D-ron A. J. Simonis, la Episkopon de Roterdamo. Krome mi sendos kopion de ĉi tiu letero, tradukita en la francan lingvon, al via Episkopo en Rumanio, tiel ke ankaŭ li estos informata pri ĉi ĉio. Dezirante al Vi, kiel al frato en Kristo kaj frato en la pastra ofico, trankvilajn lastajn vivjarojn, mi restas

 

(subskribis)

Ms-ro Th. H.J. Zwartkruis

Episkopo de Harlemo.

 (*) Codex = oficiala eklezia leĝaro.

(**) presbyterium = kolegio de pastroj.

La paroĥo S. Antonio Abato, de kiu Pastro Cseh estas ano, festis dimanĉon, la 15-an de januaro 1978, sian oran jubileon, je kiu okazo la Episkopo, Ms-ro Simonis, celebris Sanktan Meson, kiu estis kuncelebrata de ses pastroj. Laŭ propono de ĉefpastro Genemans, unu el la kuncelebrantaj pastroj estis Pastro Andreo Cseh. Per tio oni alte honoris Pastron Cseh. Kompreneble tio estis por li kaŭzo de granda ĝojo.

La ĉefpastro informis la ĉeestantajn kredantojn, ke unu el la kuncelebrantaj pastroj estas lia Pastra Moŝto Andreo Cseh, kiu post 43 jaroj de vivo sen pastraj rajtoj, estas rerajtigita kaj nun honorata pere de la kuncelebrado de Sankta Meso, celebrata de Lia Episkopa Moŝto D-ro Simonis. La ĉeestantoj esprimis sian ĝojon per forta aplaŭdo.

La tuta esperantistaro certe ankaŭ ĝojas pri la ĉi supre priskribita okazintaĵo, tiel ĝojiga kaj honoriga por la granda pioniro de Esperanto, Andreo Cseh.

Eble multaj ŝatas esprimi sian ĝojon sendante gratulon kaj saluton al Pastro Andreo Cseh, kvankam ili ne povos atendi, ke li respondos al ĉuj per persona letero. Jen la adreso: P. Andreo Cseh, Huize Royal, K. 141, Rusthoekstraat 38, Scheveningen, Nederlando.

 

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

SVEDIO

La 26-an de februaro havis lokon en Stokholmo la solena enoficiĝo de la nova katolika episkopo de la sveda ĉefurbo, mons. Hubert Brandenburg. La ceremonio disvolviĝis en la malgranda katolika Katedralo honore al Sankta Henriko, en ĉeesto de naŭ katolikaj episkopoj venintaj el multaj nordeŭropaj landoj, inter kiuj Pollando kaj D.R. Germanio, kaj ok evangeliaj kaj ortodoksaj episkopoj. Partoprenis, interalie, la luterana episkopo de Upsalo, Olof Sundby, kaj mons. Hermann Wittler, episkopo de Osnabrück (F .R. Germanio), kie la nova episkopo de Stokholmo agadis dum 25 jaroj, unue kiel sacerdoto kaj poste kiel help-episkopo. Parolante dum la ceremonio, la kapitula vikario de Stokholmo, patro Glogowski, difinis «eta lum-radio en la mallumo de nia epoko» la ĉeeston kaj la unuiĝon de reprezentantoj de diversaj landoj, nacioj kaj konfesioj.

 

SUDAFRIKO

En pluraj elementaj lernejoj de Kab-urbo, katolikaj, protestantaj kaj muzulmanaj lernejanoj kune vizitas la samajn lecionojn pri religio. Inter la manlibroj plej utiligataj troviĝas tiuj aprobitaj de la katolika ĉefdiocezo.

 

«EKLEZIA ĈANTO»

Estis publikigita en Romo la volumo «Cantus Ecclesiae» («Eklezia ĉanto»), tre utila por la disvastigo de la liturgia ĉanto. Temas pri ĝisdatigo de la antikva «Liber Cantus» («Ĉantlibro»), surbaze de la postuloj de la liturgia reformo, de la modernaj kutimoj kaj de la petoj venantaj el la fideluloj. La volumo havas la celon proponi al la klerikaro, al la religiuloj, al la pli lertaj komunaĵoj, la eblecon ludi, dum liturgiaj celebradoj, kantojn el la gregoria repertuaro kaj modernajn, samtempe prezentante ankau ĉiujn aliajn mes-partojn.

En pli ol 650 paĝoj, enestas pli ol 300 gregoriaj kantoj en la latina, 130 en la itala, Himnoj kaj Psalmoj en la latina kaj en la itala; aliaj kantoj (interalie, por la eŭkaristiaj celebradoj kaj por la piai ekzercoj) troviĝas en apendico.

 

ETIOPIO

La Evangelio laŭ Sankta Marko, la Libro de Tobio, kaj Antologio de bibliaj citaĵoj prizorgita de la kopta Eklezio, troviĝas en listo de malpermesitaj libroj, publikigita de la etiopia registaro. En la listo aperas ankaŭ la «Dia Komedio» de Dante kaj «Hamleto» de Shakespeare. Laŭ la etiopiaj aŭtoritatuloj, la enhavo de ĉi tiuj verkoj ne akordiĝas kun la filozofio de la revolucio, kiu nuntempe plenumiĝas en tiu lando.

 

USONO

La 19-an de februaro estis inaŭgurita en Miami la unua katolika paroĥejo en Florido, kiu sekvas la riton grekan-melkitan. La preĝejo, honore al Sankta Judaso de Ĉielenpreno, asistos ĉirkaŭ 200 familiojn.

 

MILITAJ MALAPERINTOJ

Ankoraŭ multnombraj personoj sin adresas, en F.R. Germanio, al la Oficejo, kiu (laŭ iniciato de la germana katolika instanco «Caritas» kaj de la protestanta «Diakona Institucio») prizorgas la traserĉon de la malaperintoj dum la dua mondmilito. En la plej ĵusa duonjaro, estis plenumitaj entute 10.000 petoj de personoj, kiuj deziris klarigi la sorton de parencoj, malaperintaj en Sovetunio kaj en Orienta Eŭropo. La Oficejo, kies sidejo troviĝas en Munkeno, posedas arkivon kun donitaĵoj pri 18 milionoj da homoj.

 

SOVETUNIO

20.000 pentekostanoj kaj baptistoj el Sovetunio petis la permeson elmigri, kaj atendas respondon flanke de la aŭtoritatuloj. Ili troviĝas en diversaj regionoj, de ekstrema oriento ĝis Ukrajno kaj baltaj landoj; ili precipe plendas, ke en la sovetaj lernejoj oni disdonas ateisman edukon.

 

MEM-MORTIGOJ

Ŝoka statistiko venas el Usono, riĉa lando, kie regas konsumismo, kaj kie estas preskaŭ nekonata la angoro pri materia ekzisto. Dum 1977 sinmortigis tie pli ol 35.000 adoleskaj gejunuloj, meznombre preskaŭ 100 en ĉiu tago. Laŭ aliaj fontoj, oni eĉ devus paroli pri 100.000 mem-mortigoj, kalkulante ankau la akcidentojn intence kaŭzitajn kun mem-mortiga celo.

 

MIKSAJ GEEDZIĜOJ

En Belgio, kie estas ĉirkaŭ 16.000 la familioj kun geedzoj apartenantaj al diferencaj konfesioj, dum 1976 okazis 404 geedziĝoj inter katolikoj kaj kristanoj de aliaj eklezioj, kaj 341 inter katolikoj kaj nekristanoj; dum 1977, tiuj fenomenoj koncernis, respektive, 404 kaj 312 familiojn. Kiel oni povas konstati,. la nombro de miksaj geedziĝoj inter baptitoj estas stabila, dum iom malkreskis tiu de miksaj geedziĝoj inter katolikoj kaj nebaptitoj. Kreskis, tamen, la geedziĝoj inter katolikoj kaj mulzumanoj (64 en 1976 kaj 75 en 1977).

 

POLAJ VOKIĜOJ

Dum en la resto de l’ mondo oni speciale preĝas por la sacerdotaj vokiĝoj nur en la tiucela Tago (ĉijare, 16.4.1978), en Pollando oni faras tion en la daŭro de unu Semajno. Se paroli ĝenerale, eĉ, en Pollando oni preĝas por la vokiĝoj la tutan jaron. En la vespera preĝo, kiam la tuta familio, precipe en la kamparo, kuniĝas ĉe la fino de l’ laboro; en la preskaŭ 20.000 katekizaj centroj; en la diversaj komunaĵoj; dum la pretiĝo al la unua Komuniiĝo kaj al la Konfirmacio; dum la junularaj spiritaj ekzercoj; okaze de la multnombraj pilgrimadoj al la katedraloj kaj al la sanktejoj.

Ĝuste dank’ al ĉi tiuj preĝoj, eble, la problemo de la vokiĝoj ne ekzistas por la pola Eklezio. Sufiĉas pensi, ke fine de 1977, sub la gvido de kardinaloj Stefan Wyszyński kaj Karol Wojtyła, la 27 polaj diocezoj povis kalkuli je 77 episkopoj, 19.865 sacerdotoj kaj preskaŭ 30.000 monaĥinoj; dum la jaro okazis 438 ordinoj, kaj 5.058 seminarianoj sin preparis al la sacerdoteco.

Temas pri pensigaj donitaĵoj, des pli, ke ili koncernas Landon, kiu de 30 jaroj estas karakterizata de «ŝtata ateismo». La respondo venas el la primaso mem de Pollando, kardinalo Wyszyński: «La katolika Eklezio en Pollando rezistas kaj kreskas... per la forto de la viva kredo de la nacio, de la fervora preĝo, de la aparta amo al la Madono kaj de granda morala sentiveco. La fideluloj profunde sentas la problemojn de la Katolika Eklezio, de la hierarkio kaj de la sacerdotoj. Ĉi-ĉio igas ilin fortaj en la kredo, diligentaj en la preĝo, kaj pretaj atesti Kriston antaŭ ĉiuj».

 

 

al la indekso


 

 LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

ORIENT-AFRIKO

«Target» kaj «Lengo», du periodaĵoj aperantaj en Nairobi (Kenjo) sub la patroneco de la Konsilio de la Eklezioj de Kenjo kaj Tanzanio, de 13 jaroj plenumas meritplenan rolon en la plibonigo de la vivkondiĉoj de la Landoj de Orient-Afriko. La du publikaĵoj, kiuj havas kune eldonkvanton de 40 mil ekzempleroj, delonge alprenis ekumenan sintenon.

En la estonteco oni disigos la du eldonojn. «Target», kiu estas en angla lingvo, daŭre aperos en Nairobi. «Lego », kontraŭe, translokiĝos al Dar­es-Salamo, en Tanzanio, kaj estos en la svahila, por jenaj Landoj: Mozambiko, Zambio, Rvando, Burundio, Zairio, Kenjo kaj Tanzanio.

 

FILIPINOJ

«Ang Aral Ni Kristo» (La Doktrino de Kristo) estas la titolo de katekismo ĉirkaŭ 700-paĝa, ĵus publikigita en «tagalog», la nacia lingvo de Filipinoj. La verko estis realigita precipe por la periferiaj loĝantoj de Manilo, ĉe la rando de la socio, el kiuj multaj progresive malproksimiĝas el la Eklezio.

La publikaĵo estis prizorgita de la verbita pastro Leo Schmitt, kiu nuntempe interesiĝas pri projekto de soci-ekonomia evoluo de la loĝantoj de la manilaj barakoj.

 

JUGOSLAVIO

Pli ol 500.000 kopioj de la Biblio estis eldonitaj en Jugoslavio dum la lastaj 4 jaroj, zorge de la zagreba eldonejo «Krscanska Sadasnjost» (Kristana Aktualeco). Temas pri apartaj eldonoj, destinitaj al la diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj. En la kroata, estis publikigitaj 153.000 kopioj de la kompleta teksto de la Biblio; krome, 112.000 kopioj de la Nova Testamento kaj 50.000 de la solaj Evangelioj. Rimarkindan sukceson havis la eldono de «Ilustrita Biblio por la junularo», tradukita el la angla; ĝi aperis en la kroata (142.000 kopioj), en la slovena (30.000) kaj en la albana (4.000). Krome, 10.000 kopioj aperis en cirilaj tipoj, por la serblingvaj ortodoksuloj; 4.000 en la macedona, same en cirilaj tipoj, kaj 10.000 en la slovaka, por katolikoj kaj protestantoj.

 

al la indekso


 

 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

UNUA PARTO

 

Enkonduko

 

1. Ĉe la finiĝo de la Kvara Ĝenerala Sesio de la Sinodo de la Episkopoj, kunvokita en Romo de la Papo Paŭlo VI por pritrakti la temon: «La Katekizo en nia tempo kun aparta rilato al la infanoj kaj al la junularo», ni Episkopoj deziras adresi mesaĝon al vi ĉiuj, kiuj en la diversaj regionoj apartenas al la Popolo de Dio kaj estas konfiditaj ankaŭ al nia pastra ofico, kaj direkti ĝin ankaŭ al ĉiuj, kiuj estas interesitaj pri la respondeca agado de la Eklezio en la homa socio. Ĉi-maniere ni volas komuniki al vi la ĉefajn rezultojn de nia laboro.

Observante nian epokon, agititan de profundaj krizoj, sed samtempe larĝe alireblan por la sava influo de la Graco, kaj konsiderante, ke alia sinoda sesio en 1974 jam pritraktis la temon pri la Evangelizado en la nuntempa mondo, ni opiniis, ke estas tre utile, ke la Eklezio, gvidata de la Plejsupera Pontifiko, sekvu la saman linion, dediĉante sian atenton al tiu eklezia agado, kiun ni nomas katekizo. Tiu ĉi estas senĉese postulata por viveca kaj aktiva disvastigado de la Vorto de Dio kaj por pli profunda ekkono pri la persono kaj la sava mesaĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo; kaj ĝi konsistas en la sistema kaj progresiva edukado al la kredo, kunigita kun senĉesa maturiĝo de la kredo mem.

Estis necese, ke ni - atentante ĉiam la Dian Vorton - ekzamenu la signojn de la tempoj instigantaj al la renovigo de la katekizo kaj la substrekadon de ĝia graveco en la pastra agado; des pli ke la dinamismo de la katekiza agado estas nun forte sentata preskau ĉie kun bonegaj rezultoj por la renovigo de la tuta eklezia komunumo. Krome, ni estis konsciaj pri la profunda deziro de spirita nutraĵo kaj de formiĝo en la kredo precipe en la junaj generacioj, kiuj, dezirante disvolvi sian rolon en la konstruado de socio pli justa, strebas akiri pli profundan konon pri la mistero de Dio. En nia kredo ni sentis nin ankaŭ vokataj de la diversaj kulturoj, intense aspirantaj al pli granda perfektigo de la homo, kvankam ne ĉiam konforme al la Evangelio. Same ni estis informitaj pri la mankoj sekvantaj de la fakto, ke iufoje estas neglektata la respondeco de ĉiuj fideluloj pri la matureco de sia kredo; kaj ne ĉiam la revelacio estas transdonata en konvena maniero, kiel oni rajtus kaj devus. Ni konis la malfacilaĵojn, kiujn renkontas la katekizo en iuj mondpartoj, kie kontraŭstaraj fortoj akrigas la obstaklojn al la plenumado de la misio por anonci la kredon al ĉiuj gentoj.

Maltrankvilaj pro la situacioj de la infanoj kaj de la jrinuÌaro, sur kies ŝultroj en la proksima estonteco devos baziĝi la tasko konstrui novan mondon, ni, aŭskultante iliajn dezirojn, dediĉis al ili specialan atenton.

Neniu el ni preteratentas la rilaton ekzistantan inter ĉi tiu nia temo kaj la problemo de edukado en la hodiaŭa mondo. Ni estas konvinkitaj, ke la dia pedagogio, kiu revelaciiĝas en la historio de la savo, povas ankaŭ hodiaŭ helpi en la solvo de ĉi tiu problemo por la bono de la tuta homaro.

Post longa kaj peniga preparo de la Sinodo, plenumita ankaŭ post konsultado de la opinio de ĉiuj apartaj Eklezioj, je la fino de nia laboro ni esprimis al la Plejsupera Pontifiko la peton, ke li bonvolu siatempe doni al la universala Eklezio dokumenton pri la kristana formiĝo per la katekizo (kiel li jam faris post la Sinodo de 1974 per la Apostola Admono «Evangelii Nuntiandi»); samtempe ŝajnis al ni ĝuste, post la necesa aprobo, komuniki ankaŭ al vi kelkajn gravajn rezultojn de nia laboro.

 

 

PARTO 1a

LA MONDO, JUNULARO, LA KATEKIZO

(Realisma rigardo al la nuna situacio)

 

Radikalaj ŝanĝoj en la hodiaŭa mondo

 

2. La Sinodo, kiel evento de nia tempo, ne povis ne koni la konkretan situacion de la mondo. La Episkopoj estas atestantoj kaj partoprenantoj en la esperoj, en la konfliktoj kaj en la frustracioj (vd. Gaudium et Spes n. 1) trapenetrantaj la hodiaŭajn homojn. En ĉiuj landoj, sendepende de iliaj sociaj sistemoj aŭ iliaj kulturaj tradicioj, viroj kaj virinoj sin demandas reciproke, ekkonfliktas, kaj devontigas sin por la komuna bono kaj por la konstruo de nova mondo. La valoroj de la pasinteco ofte ne plu estas akceptataj, eĉ ili tute malaperas. La homa sekureco ofte estas en danĝero pro la perforto, la tiraneco kaj la malrespekto al la persono. Multaj laŭ propra sperto lernas, ke la espero, baziĝanta sur la ideologioj aŭ sur la teknika progreso, ne sufiĉas.

Inter la diversaj ideologiaj konfliktoj kaj kontraŭaj sistemoj prezentiĝas nova serĉado de Dio, aperas novaj signoj de malkvieteco pri la dia sento en la homa koro, kaj samtempe ekmontriĝas nova kompreno pri la homaj valoroj, precipe koncerne la dignon de la persono.

 

Problemoj de la junularo

 

3. La junaj generacioj havas nun pli grandan konscion pri si mem. Ili havas tre gravan signifon por la homaro, tiel pro sia nombro kiel pro siaj kvalitoj, kaj same pro la espero, kiun ili esprimas por la estonteco. En ĉi tiuj generacioj aparte energie reeĥiĝas la tendencoj trapenetrantaj nian socion. Ili akre malkaŝas la kulturajn fendojn, kiuj sekvas el la sociaj transformiĝoj. Ofte la junularo pagas pro la eraroj kaj la mankoj de la pli aĝa generacio. Eĉ pli ofte la junaj homoj estas viktimoj de la trompoj de falsaj gvidantoj, kiuj profitas ilian grandanimecon kaj ilian sincerecon.

La edukado devas baziĝi sur la aspiroj de la gejunuloj al la kreivo, al la justeco, al la libereco kaj al la vero, kaj same sur ilia deziro de kunrespondeco en la vivo eklezia kaj civila, kaj sur ilia inklino al la amo al Dio kaj al la proksimulo. Fakte, la katekizo estas la eklezia agado por ĉi tiu mondo kaj precipe por la kreskantaj generacioj; kaj ĝi celas al tio, ke la vivo de Kristo transformu kaj portu al plena disvolvo la vivon de la junularo.

(dua parto)

 

  al la indekso


 

 

INTERNACIAJ FLORAJ LUDOJ

 

Post 42-jara interrompo, denove okazos «lnternaciaj Floraj Ludoj» en Katalunio (Hispanio). La esperantistaj poetoj kaj prozistoj el ĉiuj landoj estas invitataj noble konkuri per siaj verkoj en ĉi tiu tradicia Beletra Festo, devenanta el la trobadora epoko, kiu unuafoje eniris la Esperanto-movadon kiel brila pragramero de la 5-a U.K. de Esperanto en Barcelono. Estas antaŭviditaj premioj por ama poemo, por poemo pri Esperanto, por humanisma aŭ etika poemo, por prozaĵo, kaj por traduko de noveleto el la kataluna. Limdato: 30.6.1978. Informojn donas: s-ro Salvador Aragay, str. Bassegoda 40-3-1, Barcelona 28, Hispanio.

al la indekso