Enhavo de Espero Katolika numero 4/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Papo Paŭlo la 6a

 

 

  • PIO la 9a, LA PAPO DE LA SENMAKULA

  • NOVA LANDA REPREZENTANTO EN F.R.GERMANUJO (Josef Kondor anstataŭ Gerhard Vogel)

  • KARTUZIO DE FARNETA (Velia Corsini)

  • USONAJ  NEGROJ HODIAŬ - LA LEĜO DE LA ŜANCOJ (Giocondo Degano - unua parto)

  • ESPERANTO EN RADIO

  • ANONCETOJ (Grupo “Fido kaj Espero” en Valladolid/ Hispanio; Migrado-tagoj en Nigra Arbaro/ F.R. Germanujo; Seminarianoj en Djakovo/ Kroatio)

  • AŬ NEŬTRONA BOMBO AŬ SANKTA FRANCISKO (Czesŀaw Biedulski)

  • PAPAJ PREĜINTENCOJ POR APRILO

  • ESPERANTO EN LUKSEMBURGIO (Josef Kondor)

  • LEGANTOJ SKRIBAS (Franz Schikl Aŭstrio)

  • NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS (Jean-Marie Gingras/ Kanado; Marie Grünwalsdowa/ Ĉeĥoslovakio; Rafael Herrero/ Hispanio; Mile Ilovača/ Jugoslavio; Leopold Jurhar/ Jugoslavio; Sac. Valentin Kibalčič/ Ĉeĥoslovakio; Hana Kopackŕ/ Ĉeĥoslovakio; František Korének/ Ĉeĥoslovakio; Stjepan Košutić/ Jugoslavio; Klemens Lamby/ F.R. Germanujo; Sac. Josef Naklŕdal/ Ĉeĥoslovakio; Rużena Peckovŕ/ Ĉeĥoslovakio; Rużena Povolnŕ/ Ĉeĥoslovakio; Leontyna Strŕnskŕ/ Ĉeĥoslovakio; Jan Večere/ Ĉeĥoslovakio; Slŕva Volfovŕ/ Ĉeĥoslovakio

  • KATOLIKA HORIZONTO (informoj el Burundio; Centrafriko, Francio, Italio, Japanio, Nederlando, Ugando)

  • DOKTRINA DIALOGO LUTERANA-KATOLIKA (S.C. Napiňrkowski - kvara parto)

  • LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

PIO la 9a - LA PAPO DE LA SENMAKULA

 

La figuro de Pio la 9a, ĉirkaŭ kiu alternis gloraj eventoj kaj suferplenaj penoj, estis memorigita de Papo Paŭlo VI, la 5-an de marto, okaze de la centjara datreveno de lia morto (7.2.1878).

La Papo menciis la kompleksecon de la faktoj kaj de la problemoj, kiuj montriĝis dum la longa periodo de regado de Pio la 9a, ankoraŭ grandparte esplorenda el historia vidpunkto. Pri tio, la Papo diris:

«Estos necesa plia, kaj ne mallonga, periodo de dekantado, por ke la perspektivo plilarĝiĝu, por ke estu pli da lumo, por ke oni ĝisfunde kom­prenu la eventojn kaj iliajn plej intimajn kaj verajn kaŭzojn, tiel ke, post la for­viŝo de ĉiu restaĵo de emocia resento kaj de antaŭjuĝo, la personeco de ĉi tiu papo povu elstari en sia dimensio de homa aŭtentikeco, de disradianta boneco kaj de ekzemplodona virto».

Paŭlo VI skizis, poste, profilon spiritan kaj apostolan de Pio la 9a, me­morigante liajn kuraĝajn iniciatojn por la disvastigo de la katoIika kredo kaj por la beno de la Eklezio. La Papo aparte emfazis la fervoron de lia pro­funda kredo, lian riĉan paŝtistan sperton, lian rektan konon de la problemoj de la eklezia komunaĵo, precipe lian fortegan deziron servi Kriston kaj la Evangelion. La Papo aldonis:

«La figuro de Pio la 9a, cent jarojn post lia morto, aperas hodiaŭ laŭ duobla vizaĝo: unu, ŝablona, de Papo venkita sub la falo de la sekulara regado, kaj alia, pli fidela al la realo, de Paŝtisto de Popolo, kiu per si mem ne sciis, ĉu kaj kiel sin nomi kristana».

Paŭlo VI ankaŭ tuŝis la kompleksajn eventojn de la itala sendependiĝo, kies kulmino estis la konkero de Romo fare de la itala armeo kaj la falo de la sekulara regado de la Papo; la tiama vundo de la papa aŭtoritato trafis ankaŭ grandan parton el la Eklezio, kaj dum multaj jaroj ĝi turmentis la civilan konsciencon kaj la katolikan senton de la popolo. Sed, ĝuste en tiu paradoksa situacio, renoviĝis la miraklo de senmorteco de Petro:

«La tuta regado de Pio la 9a estis rivelado de la neelĉerpitaj energioj de la Eklezio. Malfermiteco al vasta sindonemo estis la ĉefa karakterizo, kiu havigis al Pio la 9a la devotecon de la popolaj klasoj, kaj laŭgrade tiun de la amasoj da filoj de la Eklezio».

La Papo menciis la ĉefajn celojn de la fervora paŝtista agado de Pio la 9a, antaŭ ĉio lian zorgon pri la klerikaro, kiu dum lia regado iĝis pli obeema, pli pia, pli diligenta. Pliboniĝis, en tiuj jaroj, la kvaIito kaj la agado de la sacerdotoj; ekfloris multai grupoj de Oblatoj kaj pluraj sacerdotaj asocioj, kaj decidite revigliĝis la religiaj ordenoj kaj kongregacioj. Sennombraj insti­tutoj estis fonditaj aŭ aprobitaj dum la regado de Pio la 9a, kiu ankaŭ klo­podis reformi tiujn ekzistantajn, donante preferon al tiuj kun aktiva aposto­leco, celantaj la prizorgadon de la malriĉuloj, la asiston de la malsanuloj, la eldonon de bonaj presaĵoj, la instruadon, kaj precipe la misiojn.

Efektive, la epoko de Pio la 9a estis tre fekunda koncerne misiojn: ĝi naskis valorajn misiistojn, kiuj iris en la tutan mondon. Ankaŭ estis komen­cita iu speco de «ekumena movado», kiu iel pretigis - en la karitato kaj en la preĝo - la estontajn renkontiĝojn kaj kontaktojn kun la kristanaj fratoj, mildigante la iamajn polemikojn kaj starigante la bezonatan atmosfe­ron de frateco.

Sed Pio la 9a eniris la historion precipe kiel la Papo de la Senmakula kaj de la unua Vatikana Koncilio. Al la mondo de l’ indiferenteco kaj de la racionalismo, la Papo montris la lumon de la Virgulino Maria, kiel «granda signo» de transcenda beleco kaj profeta bildo de tiu plano de religia resta­rigo, kiun li senlace prizorgadis kiel videbla ĉefo de la Eklezio. Kaj la unua Vatikana Koncilio, kiel substrekis Paŭlo VI, estis eklezia evento historie tre grava, kies konkludoj kaj difinoj markas firmajn punktojn en la plurjarcenta vojo de la teologio kaj, samtempe, en la kaoso de la ideologiaj movadoj de la moderna penso. Tiu Koncilio naskis la premisojn de viglaj studoj kaj agadoj, kiuj kulminis, en nia epoko, en la dua Vatikana Koncilio.

Papo Paŭlo VI tiel konkludis: «Ni, hodiaŭ, volis lin memorigi por manifesti al li tiun vivan dankemon, kiun la Paŝtisto de la hodiaŭa Eklezio ŝuldas al Paŝtisto de tiu hieraŭa, kiun la Eklezio de la dua Vatikana Koncilio ŝuldas al la EkIezio de tiu unua, kiun la tuta Dia Popolo, en la mirinda unueca realo de la komuneco de la sanktuloj, ŝuldas al tiuj (fide­luloj kaj paŝtistoj), kiuj antaŭris «en la signo de la kredo», kaj, kun enmane ĉi tiu luma torĉo, jam iris renkonte al Kristo Sinjoro».

Ekspozicio pri la longaj jaroj de la papa regado de Pio la 9a estis aranĝita en la Vatikanaj Muzeoj. Ĝi entenas 160 dokumentojn: temas pri manu­skriptoj, libroj, ĵurnaloj, flugfolioj, medaloj, bildoj kaj gravaj originaloj, kiuj memorigas la diversajn aspektojn (historiajn, religiajn, politikajn kaj kulturajn) de tiu epoko. Inter la dokumentoj elstaras granda ekzemplero de la Buleo «Ineffabilis Deus», per kiu la Papo proklamis (8.12.1854) la dogmon de la Senmakula Koncipiteco; la Buleo estas akompanata de tradukoj en diversaj lingvoj kaj dialektoj (la franca, la germana, la neder­landa, la rusa, la napola, la sicilia, la kalabria). Ankaŭ menciindas tre inte­resa letero de 22.7.1870, per kiu Pio la 9a proponis sian mediacion por solvi la militon inter Francio kaj Prusio. En la letero, adresita al la prusa impe­riestro Vilhelmo I, Pio la 9a interalie skribis: «Mia mediacio estas tiu de suvereno, kiu ne povas naski ĵaluzon pro sia reĝa kvalito, se oni konsideras la tre malgrandan vastecon de lia teritorio, sed kiu povas meriti konfidon pro tio, kion li reprezentas morale kaj religie».

 al la indekso


 

KARTUZIO DE FARNETA

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)

 

La ermitejo de Kartuzianoj en Farneta, je 8 kilometroj de la toskania urbo Lucca, estas unu el la 3 lastaj, kiuj ankoraŭ aktivas en Italujo (antaŭ nur kelkaj jaroj, ili estis 48). La Kartuzio de Farneta posedas vastajn bie­nojn, donace ricevitajn de iu Gardo di Bartolomeo Aldibrandi, riĉega civitano el Lucca, kiu en 1340-a, kun la celo savi sian animon, decidis starigi ermitejon de kartuzianoj. Lia filo Nicolosio prizorgis ĉion: li kontaktis ma­sonistojn, lignaĵistojn, ferlaboristojn, sed li ankaŭ havis leterajn kontaktojn kun la famaj verkistoj Francisko Petrarca kaj Johano Boccaccio (Bo­kaĉo), kiuj, tre probable, eĉ gastis en la ermitejo.

Dankeme, la monaĥoj sepultis Nicolosio-n en la preĝejo, antaŭ la ĉefaltaro, sub mirinda tomboŝtono kun lia reliefa bildo, majstra verko atribuita al la renesanca skulptisto Jacopo della Quercia.

La du bonfaraj fondintoj estis vere malavaraj; ili lasis tiom multe da bienoj, ke en la ĵus pasintaj jaroj la monaĥoj povis enkasigi rimarkindajn sumojn, utiligante parton el la terenoj por domkonstruado. Per la akirita mono, la monaĥoj restaŭris la monaĥejon: sian ĉiutagan vivon, ja, ili jam sufiĉe perlaboras per la pretigado de likvoro, per bredado de kokoj kaj per kultivado de altkvalitaj vitoj. Kelkaj el la monaĥoj vivas en strikta klaŭzuro, en absoluta ermiteco, dum aliaj daŭrigas kontaktojn kun la ekstera mondo, administras la propraĵon de la Kartuzio, bredas kokojn, pretigas vinon, di­stilas likvoron, preparas manĝaĵojn.

En la voĉo de la monaĥo, kiu resumas la historion de la ermitejo, enestas nuanco de profunda memkonscio. «En ĉi tiu loko - li diras - ni vivas kvazaŭ ni ankoraŭ estus en la jaro mil. En nia regularo preskaŭ nenio ŝanĝiĝis: en la preĝejo ni ankoraŭ ĉantas gregorie; viandon ni manĝas neniam, fiŝaĵon po du fojoj en la semajno; ni manĝas tute solaj, escepte de unu fojo en la semajno, tamen ankaŭ kune ni manĝas silente. Kiam ni manĝas solece en niaj ĉambretoj, iu monaĥo laŭiras la koridorojn, frapas ĉe fe­nestreto, metas la manĝaĵon en niĉon, neniam alparolante la alian ermiton». Tion la monaĥo diras sub la portikaĵo de renesanca klaŭstro, kiu alrigardas vastajn florbedojn; la tombejon de kartuzianoj. Multaj krucoj indikas la tombojn, el kiuj du aspektas ĵusaj pro iom freŝa tero. Neniu nomo sur la krucoj: kartuziano devas resti sennoma postmorte. Liaj kunfratoj elfosas por li la grundon, lin envolvas en tuko, lin rekovras per tero. Nenia ĉerko por kartuzianoj.

En la ĉiutaga vivo de ĉi tiuj monaĥoj enestas rigoro, kiu vere skuas la animon de eksterulo. Ili vivas kun daŭra sento de provizoreco, kaj pro tio ili ne kutimas fari planojn, eĉ ne por la tuja estonto. Okazas tamen, kelkfoje, ke ankaŭ ĉi tiu trankvila vivo spertas tragikajn eventojn, kiel ekzemple en septembro 1944-a, kiam naziistoj, arestinte politikajn batalantojn kaŝitajn en la ermitejo, murdis 48 personojn: inter la viktimoj, troviĝis ankaŭ 13 monaĥoj de Farneta.

al la indekso


 

USONAJ NEGROJ HODIAŬ: LA LEĜO DE LA ŜANCOJ

de Giocondo Degano (el «Nigrizia» 11/1977), tradukis Antonio De Salvo

UNUA PARTO

 

La deka datreveno de la tragika morto (4.4.1968) de Martin Luther King, la negra martiro de neperforto, kaj televida romano (laŭ la libro de Alex Haley «Roots»), prezentita de unu el la tri tutnaciaj usonaj retoj, reproponis al la atento de la publika opinio tre gravan problemon: la nuntempan situacion de negroj en Usono. Ĉar oni jam malmulte parolas pri tio, preskaŭ oni havas la impreson, ke ĉio marŝas bone. Sed, ĉu tio veras?

En februaro 1976 unu el la tri tutnaciaj televidaj retoj prezentis longan historion, en drama formo, de la alveno de negroj en Usonon.

Dum ok vesperoj milionoj da usonanoj (oni taksas po 130 milionoj) pasigis entute 12 horojn antaŭ la malgranda ekrano, allogite de la spekta­klo, samtempe malĝoja kaj grandioza, de la «prapatroj» de la negra usona komunaĵo. Tre grava evento, kiu enkadriĝis en la jaron, en kiu ĉiuj usona­noj celebris la ducentan datrevenon de Usono, klopodante pruvi, ke la nuntempaj usonaj civitanoj estas «grandaj» ne nur pro la akirita ekonomia kaj politika potenco, sed ankaŭ pro glorplena pasinteco. La fondintoj de la usona komunaĵo estis memorigitaj kun la sama devoteco, kun kiu la lokaj Eklezioj memorigas siajn kredopatrojn. Pro la entuziasmo, oni prete­ratentis, ke multai el tiuj prapatroj estis rabistoj deportitaj, aŭ sklavoj ligitaj al mastro, kiu ilin kondukis al Usono por «produkti» sur pli fekundaj terenoj; kaj oni forgesis, ke Usono estas tia, kia ĝi estas, nur pro la sukcesa uzo, koncerne indianojn, de tiu politiko, kiun Sudafriko ne kuraĝis apliki ĝisfunde koncerne negrojn.

Iusence, tamen, en la duajarcentaj celebradoj ĝuste negroj malĉees­tis. Teorie, ja, la festoj koncernis ĉiujn usonanojn; praktike, negroj devis ankoraŭfoje konstati, ke ĉiuj aŭtoroj de la sendependeco estis blankuloj. Kaj blankaj estis la nacioj, kiuj sendis saluton al siaj iamaj sampatrianoj, nun usonaj civitanoj. Ŝajnas, ke neniu volas aspekti patro de la negroj, kiuj, finfine, estas pli usonaj ol multaj aliaj enmigrintoj (ekzemple tiuj ital­devenaj). Kaj, precipe, neniu dankis ĉi tiujn negrojn, ĉar ili fondis la riĉecon de la lando, fekundigante per sia ŝvito la antikvajn kotonplantejojn.

Pro tio, la negroj devis per si mem glori sin. La trafa televida dramo pri la deveno de la sklavoj deportitaj al Usono ne havis la celon dissemi malamon kontraŭ iamaj kaj nuntempaj blankuloj, sed komprenigi al la negroj, kaj al la nunaj blankuloj, ke ankaŭ negroj havas propran dignon, propran moralan grandecon, samnivelan kun tiu de la historiaj personoj, kiuj fondis la usonan nacion. La elsendo, nome, intencis stimuli la negrojn (kaj la blankulojn) serĉi siajn originojn (kiel aperas el la titolo men, «Roots», tio estas «radikoj») en pasinteco, pri kiu oni ne devas honti: se ĉiuj negroj havus la eblecon serĉi siajn radikojn, ili trovus prapatrojn, pri kiuj ili povus fieri eĉ pli ol rilate la senrenomajn elŝipiĝintojn el iu brita galero fine de la 17-a jarcento.

Sed nun oni devas fari al si demandon: kiel statas nuntempe la kunvivo inter blankuloj kaj negroj? Neatenta observanto eble povus aserti, ke la problemo jam estas solvita. Ne nur de pluraj jaroj ne okazas rasaj kunpuŝiĝoj, kiaj tiuj, kiuj malpurigis la usonan historion en 1a sesdekaj jaroj, sed la negroj fine reakiras novan senton pri sia digno. Sed, verŝajne, temas nur pri revo!

Por kompreni la usonan negron kaj taksi liajn problemojn oni devas, antaŭ ĉio, kompreni, kion li volas. Kaj ne temas pri simpla afero. Je ĉiu baloto, je la diversaj niveloj, la kandidatoj penas certigi la negrojn, ke post la elekto iIi favoros la postulojn de la minoritatoj. Amaso da promesoj, kiuj evidente rilatas al la multnombraj petoj de la negroj, en kiuj ne estas facile trovi hierarkion aŭ logikan kunligon.

Se ni retroiras en la jarojn, je la tempo de la grandaj luktoj kaj rasaj postuloj (la marŝo de Selma de 1965, kaj la armitaj demonstracioj, kiuj en tiu periodo detruis la centrojn de multai urboj), ni ekvidas, ke la komuna elemento estis la decido agi, por ke la civilaj rajtoj de negroj estu efektive agnoskataj; sed eble ni povas rimarki, ke eĉ pli profunda estis la sento de frustracio pro tuta aro da sociaj diferencoj tro intime ligitaj kun la haŭt-koloro. Frustracio ĉar ŝajnis, ke blankuloj ĝuas ĉiujn privilegiojn kaj la fruktojn de l’ progreso, dum al la negroj restis nur pan-eretoj. Frustracio pro la konstato, ke ĉiu blankulo povas atingi, per minimuma bonvolo, nivelon de klereco sufiĉa por certigi al si fruktodonan profesion, dum por negroj ĉi tiu ŝanco estis certigita de la Konstitucio sed ne de la lerneja sistemo, kiu estis konkurenca kaj praktike je du malsamaj niveloj, tre ligitaj kun la haŭt-koloro. Frustracio pro justico, kiu ĉiam estis atente mezurata kiam la kulpulo estis negro, dum se temis pri blankulo la juĝisto preskaŭ ĉiam elektis, inter diversaj punoj, tiun malplej pezan. Kaj la listo povus daŭri: diskriminacio en la laboro, en la pruntedonoj, en la postulo de garantiaĵoj, en la loĝejoj, en la preĝejoj, en la publikaj oficejoj.

Ĉio dirita, malgraŭ du militoj (la dua mondmilito kaj tiu korea: Vjetna­mo estis tiam apenaŭ ĉe la komenco), dum kiuj blankuloj kaj negroj estis kune batalintaj, kaj en kiuj la kolor-haŭtuloj estis perdintaj milojn da junuloj, ne por defendi patrujon (kiu, laŭ ilia opinio, neniam estis en danĝero), sed por defendi industrian kaj kapitalisman sistemon, kiu ne trovis alian gajnrimedon ol la periodan detruon de la produktitaj milit-instrumentoj, utiligante ilin kontraŭ aliaj homaj estuloj, kiel eble plej malproksime.

La sangaj demonstracioj de la sesdekaj jaroj, eĉ pli kruelaj pro la aktiva partopreno de organizoj kiaj la «Nigraj Panteroj», eksplodis malgraŭ la klopodoj de vasta movado por neperforto, kies eminenta aganto estis Martin Luther King (tragike mortinta ĝuste antaŭ 10 jaroj, 4.4.1968). Fakto estas certa: la plimulto el la negroj ne intencis ĝisatingi la ekstremismon, kiu detruis per fajro kaj sistema vandalismo tutajn kvartalojn de Los-Anĝeleso, Neŭarko, Detrojto kaj Pitsburgo. Temis pri senpripensaj agoj, kiuj fontis el kolero tro longtempe katenita, pli ol el organizita plano. Eble ne estas troigo diri, ke tiaj eventoj «estas necesaj», samkiel koler-eksplodo povas montriĝi, finfine, efika rimedo por reakiri saĝan pensmanieron, aŭ kiel dummomenta ribelo de knabo estas neevitebla pago al respondeca maturiĝo.

(dua parto)

al la indekso


 

 ANONCETOJ

 

VALLADOLID

La Grupo «Fido kaj Espero» el Valladolid (Hispanio) kunvenas en sia sidejo (Dos de Mayo 4, en la centra parto de la urbo) marde kaj ĵaŭde de la 20-a gis la 21-a horo. Ĉiun lastan mardon de ĉiu monato, escepte de julio kaj augusto, estas esperantlingva prelego. Oni festas la naskiĝdatrevenon de D-ro Zamenhof diversmaniere (i. a. per Sankta Meso en Esperanto). Bi­blioteko kun pli ol mil titoloj estas je dispono de la membroj. Vizitantoj estas bonvenaj.

 

MIGRADO EN F. R. GERMANIO

Esperanto-Grupo Unterkirnach invitas vin al

Nigraj-Arbaraj Migradotagoj

(4a ĝis 7a de majo 1978)

Inter nigroarbaraj abioj kaj valoj en St. Georgen-Oberkirnach, najbare de Triberg, Furtwangen kaj Villingen-Schwenningen, apud la junuldomo «Schlempen», situas ties apuddomo «Kasperhäusle».

Tien ni invitas migremulojn al tagoj por belaj migradoj tra la altebe­naĵo ĉirkaŭ la domo kaj en la valoj Nigraj-Arbaraj. Nature ni ankaŭ babilos kaj serioze diskutos kaj kantos kaj ludos laŭvole. Dimanĉe ni celebros kun nia pastro Sanktan Meson esperante - la tagoj forflugos rapide.

Vi povos alveni la 4an aŭ nur sabate/ dimanĉe - kiel vi volos. La kostoj estos 20 germanaj markoj po tago (tranoktado, maten-, tagmez- kaj vesper­manĝo). Infanoj ĝis 6 jaroj gastos senpage. Familioj estos tre bonvenaj. In­fanoj ne ĝenos, ĉar ja temas pri junuldomo, tamen antaŭ nelonga tempo totale novigita, kun 8 ĉambroj enhavantaj po 4 litojn.

Nia invitanta novefondita Esperanto-Grupo Unterkirnach ankoraŭ ne povas raporti grandaĵojn. Ni estas parto de la katolika paroĥo Unterkirnach kaj multai aranĝoj estas miksitaj kun paroĥaj entreprenoj, ekzemple ferioj de la junularo. Tiel ĉiam multaj neesperantistoj estas interesigataj. Ni ko­mencis vintre 77/78 per skisemajnoj internaciaj en Svisio, kaj ni daŭrigas ­ekzemple per tiuj Nigraj-Arbaraj Migradotagoj.

Kun salutoj samideanaj

Bernhard Eichkorn, pastro, D 7731 Unterkirnach, Kirchplatz 4

Josef Schiffer, instruisto, D 7731 Unterkirnach, Fohrenweg 19

 

ĐJAKOVO

Seminariistoj en la Granda porpastra Seminario en Djakovo (Kroatio, Jugoslavio) lernas la Internacian lingvon kaj jam bone progresis. Ili dezirus korespondi kun katolikoj kaj aliaj kristanoj esperantistaj eksterlandaj. Skribu ĝis la fino de majo al: Mr. Franjo Gruić, prof., Strossmayerov trg 5, YU-54400 Djakovo, Jugoslavio.

 

 al la indekso


 

AŬ NEŬTRONA BOMBO AŬ SANKTA FRANCISKO

 

Certe, unuavide la titolo ŝajnos iom stranga aŭ tro pretenda. Tamen oni legu, kaj nur poste oni priopiniu la (mal)ĝustecon.

Ekzistas du ekstremaj sintenoj, du finrezultoj de koncernaj vivkonceptoj: tiu sekulara (materia) kaj tiu kristana (personeca).

La unua ĉefe apogas sin je natursciencoj kaj tekniko, sed ĝi utiligas ilin por tre egoismaj celoj. Ĉesis valori amo, amikeco kaj aliaj virtoj. Homoj mem estiĝis, unu al la alia, aŭ danĝera kaj senutila baraĵo, aŭ nur ilo por pli facila akiro de materiaj valoraĵoj. Ĉu fantazia, deformita teorio? Ne. Nuntempa, ĉiutaga vivo, kie regas perforto, maljusteco, ŝteloj, ĉiam pli oftaj aktoj de teroro, krimoj, senĉesaj bataloj, eĉ internaciaj militoj. Sed kion pri la neŭtrona bombo? Ĝuste ĝi - terurege - estante la plej mo­derna teknologia invento, samtempe estiĝis tuj la «simbolo de perversa homa pensado» (Egon Bahr). Kial? Ĉar ĝi estas armilo escepte kontraŭ­homa: ĝi komplete detruas ĉion vivan kaj konservas senvivajn aĵojn. Ĝi ege reduktas la rezultatojn mekanikajn kaj termikajn de atombomba eksplodo, sed ĝi pligrandigas ĝiajn radiad-efektojn. Nome, rapidaj neŭtronoj, libe­rigitaj de la aero dum la eksplodo, penetras ĉiujn ŝirmilojn, transiras vivajn histojn, kaj komplete ilin jonizas, kaŭzante kemian malkomponon de molekuloj. Sekvas procezo simila al iuspeca kancero, rapidege disvolviĝanta, kiu dum minutoj aŭ horoj detruas tutan korpon, antaŭe dolorigante ĝin senteble. La perverseco de tiu giganta detruilo kuŝas en tiu eco: neŭtrona bombo mortigas homojn, ne detruante iliajn materiajn aĵojn. Ĉu ne finfina realigo de fantoma sonĝo de ĉiuj avidaj posedantoj? Ĉu ne alloga ebleco uzi ĝin por efike forŝovi hom-baraĵojn kaj ekposedi iliajn teritoriojn kun ĉiuj riĉaĵoj, komunikiloj, industrio kaj teknikaj produktoj? Ni ne iluziiĝu, ke tro facile rezistos kontraŭ tiu fabela tento homoj, kiuj perdis la ĝustan celon de sia vivo kaj malamas aliajn. Jen terure reala, ne fabela, danĝero antaŭ la homaro kaj senreligia civilizo.

Kaj ĉu mi devas nun tro longe provi la tezon, ke la hodiaŭa mondo urĝe bezonas homojn kun tute alia vivkoncepto, kies ekzemplon ni havas en la sinteno de sankta Francisko el Asizo?

Antaŭ kelkaj jaroj signife diris pri tio papo Paulo VI: «La Malriĉulo naskiĝis en medio de komerco kaj industrio, kaj konis saman tempon kiel la nian, ĉar ankaŭ tiam parto de la homaro estis absorbita per mensostato, kiu adoris la panacean posedaĵon. (Hodiaŭ) la mensmaturaj laikoj ne kopiu Franciskon, sed lernu de li novan vivmanieron. Ili ne retirigu el ĉi tiu mondo, ne malakceptu sian respondecon, sed kune meditu pri tio, kio ilin inspiras» («Avvenire d'Italia», 2.10.1972).

La Esperantistoj trovos facile tiun "inspiron", kaj povos tuj pli profunde ekkoni tiun "novan vivmanieron", legante du valorajn librojn pri s. Francisko, akireblajn ĉe la Centra Oficejo de IKUE.

La unua rekomendita libro estas 320-paĝa, moderne skribita biografio: «Francisko el Asizo. Profeto por nia tempo». La aŭtoro, nederlanda kapuceno, N. G. M. Van Doornik, zorge trarigardis novajn historiajn fontojn pri la tempo kaj la personeco de tiu ardega kristano, kaj trovis multajn trajtojn de niaj tempoj.

«Francisko ankaŭ trapasis dolorigan procezon. Sed li sciis, kien li iras. Li havis bileton. La direkto al unu vivocelo havas ĉe li nekutiman universalecon. Ĉio, kion li spertis en la kosmo rilate al amo, miro, belo sed ankaŭ rilate al malĝojo kaj mizero, spontane kondukis lian spiriton al la senfunda mistero, sur kiu baziĝas la kosmo. Lia rilato kun la almozulo aŭ la leprulo, la besto aŭ la naturelemento, akiris iun senfinan dimension, pro tio, ke ĝi tuŝis la bazajn demandojn de la ekzisto: de kie? kial? kien? kaj la motivo, pro kio ĉi tiu profeto ankoraŭ hodiaŭ estigas miron kaj kon­senton, troviĝas en lia respondo: de Dio, pro Dio, al Dio» (p. 261). «Li havis humilan admiron por la veraj teologoj, sed li ne teologis. Li ne pensis "laŭnocie", ne provis trovi imponajn ideologiajn strukturojn. Li nur agis, spontane sekvante sian kredan intuicion, kiu kondukis lin, kiu estis pli poeto ol pensulo, trans ravinoj de ekzegezo kaj dogmaro, rekte al lia Sinjoro» (p. 263).

Kaj la dua eldonaĵo, 148-paĝa, de pola natursciencisto, universitata profesoro, S. Riabinin, titolita simple: «Sankta Francisko. Poeziaĵoj», en­tenas minejon da pensoj, kiuj trafe kaj abunde kompletigas kaj specife pentras allogan, signifoplenan por nia tempo, silueton de Francisko, ne nur patrono de natursciencistoj:

«Sankta Francisko, ekvivigu sur la tuta terglobo la skolojn de amo: al Dio, al homoj, al la naturo. Iliaj diplomitoj estas nuntempe la plej ne­cesaj, nepre serĉataj» (p. 32). «Majstro pri dialektiko: Kreinto-kreito...» (nin) «instruu, kiel oni atingu la grandan sintezon: de l’ univers-materio kun la Vorto Dia...» (p. 102; 121). «Sankta Francisko, savu la naturon kontraŭ la mortigo! Nudigu okulfrape... (ke) ne tombisto, sed ĝardenisto por la naturo devas fariĝi homo, kaj ne sian potencon li devas firmigi, sed la Kreinton ĉiam pli respektoplene laŭdi!» (p. 116). La lasta libro enhavas duan minejon, de ĉarmaj, pitoreskaj 104 desegnoj, ekslibriso kaj 10 gra­fikaĵoj, lerte faritaj de alia profesia biologo, Z. Jóźwik.

En ĉiu histori-epoko, ĉiuj homoj devis kaj devas - tamen libervole ­- elektadi inter propra egoismo aŭ, nekredeble malfacila por realigi, la amo al Dio kaj al proksimuloj; ĉiuj aIiaj decidoj kaj elektoj apartenas ĉiam al tiuj du ĝeneralaj specoj. Nia epoko, disponigante neimageblan detru- aŭ konstru-ilojn (kaj -eblecojn), starigas antaŭ ni tiujn du elektoeblecojn kiel drastan postulon kaj draman neceson. Aŭ pli precize ni diru: niaj fieraj inteIigent-atingaĵoj defias nian liberecon kaj akre provokas nin response provi nian estigendan homecon kaj... nian kredon.

Sankta Francisko, helpu al ni ĝuste elekti.

 Czesław Biedulski

 

La 27-an de januaro 1978 mortis en Lodzo (Pollando) Szymon Wejland, tradukinto de la menciita libro «Sankta Francisko. Poeziaĵoj». Li ripozu en la dia paco.

 

    al la indekso


 

 ESPERANTO EN LUKSEMBURGIO

 

D-ro J. Kondor, Neuwied (FRG) vizitis la 4-an kaj 5-an de januaro ĉijare la novfonditan Esperanto-Centron en Luksemburgo. Ni publikigas ĉisekve la raporton de d-ro Kondor:

Merkrede matene, post agrabla veturado, mi alvenis c. la 11a h en Luk­semburgo. Traveturinte la Ruĝan Ponton mi devis nur kelkajn centmetrojn veturi en la urbo kaj jam atingis la Centron, sur trafikplena placo, en Rue de Bains 1 A. La Oficejo troviĝas en la unua etaĝo, en malnova domo, kaj konsistas el du ĉambroj, elegante, moderne, komforte meblitaj. Unu el ili estas por la Ĉefo (Triksini), unu por la Sekretariino, s-ino Verena Gass. Mal­granda apuda ĉambro servas por magazeno, kie Triksini kolektas kaj gardas ĉiujn Esperantaĵojn vendeblajn kaj donaceblajn.

Baldaŭ venis P. Hj. Kindler (Triksini), kaj, ĝoje kaj reciproke salu­tinte unu la alian, mi povis detalajn informojn ricevi de li persone pri la Oficejo kaj pri lia agado entute. Mi eksciis, ke la Oficejo malfermiĝis solene dum la Zamenhof-vespero, la 16.12.77. De tiu tempo preskaŭ konstante sonoras la telefono, multaj homoj volas ricevi informojn, konsilojn rilate Esperanton, kaj Triksini estas preta tuj doni ilin en diversaj lingvoj (franca, angla, itala ktp.).

Lia agado estas duflanka, parte por la Eklezio, parte por Eŭropo. Kon­vene al tiuj ĉi direktoj liaj leterpaperoj havas du vizaĝojn. Tiuj, kiuj estos forsendataj al politikaj instancoj, neŭtralaj organizaĵoj, ricevas leterpaperon kun la Verda Stelo, enmeze kun la litero E kaj nature la plenan adreson de la Oficejo. La aliaj leteroj, kiujn Triksini sendas al ekleziaj instancoj kaj organizaĵoj, havas la Verdan Stelon kun kruco en la mezo kaj nature la plenan adreson.

La plej granda Luksemburga taggazeto - Luxemburger Wort - regule aperigas informojn pri Esperanto. Ekz. sub la rubriko «Specialaj Diservoj» aperas ĉiusemajne, ke en Fetschenhof-Cents okazas ĉiudimanĉe, je la 10,30 h, Sankta Meso en Esperanto kaj latina lingvo, en aranĝo de la Esperanto-Cen­tro Luksemburgo. Kun fiero parolis Triksini pri sia Esperanto-pavilono, kiun li ricevis senpage de la urbo por instrui tie Esperanton al la junularo kaj plenkreskuloj. Tiu ĉi vere bela, moderna konstruaĵo staras en Fetschenhof, apud la kapelo, kie la Diservoj ĉiam okazas.

Mi havis la feliĉon ambaŭ konstruaĵojn rigardi per propraj okuloj, kaj mi devis konstati, ke ili estas vere grandiozaj, elegantaj, unikaj en la historio de Esperanto. La pavilono konsistas el du grandaj klasĉambroj, kiuj estas konstante vigle vizitataj, uzataj! Triksini mem gvidas du kursojn en la pavi­lono, sed ankaŭ aliaj lingvoinstruistoj helpas al li.

En la «Pul-merkato» li faras grandan propagandon por Esperanto, disdonante tie diversajn propagandilojn, lernolibrojn ktp. al interesuloj. An­taŭ Kristnasko ĝi funkciis dum unu semajno, alie en difinita tempo. Foje ankaŭ la Granddukino kun la filo vizitis lian informstandon tie ĉi kaj ricevis informojn pri Esperanto.

Kindler-Triksini estas ofte survoje por prelegi en diversaj urboj pri Esperanto (Weinheim, Koblenz, UIm, Oberkirch, Oppenau, Konstanz kaj en Luksemburgo mem jam plurfoje!). Li havas bonan kontakton kun la ĉefo de Radio Luksemburgo, Luxair, direktoro de Amnesty International, Holyday Inn, gravaj presejoj, Thomas-Mann-biblioteko (pli frue Goethe-Instituto en Luksemburgo).

La Turisma Oficejo de Luksemburgo eldonis belan prospekton en Espe­ranto sub la devizo: Malkovru Luksemburgon, la verdan koron de Eŭropo. Tiun ĉi prospekton nepre petu tiuj gesamideanoj, kiuj volas viziti la sekvontan IKUE-kongreson tie, sed ankaŭ tiuj, kiuj entute ŝatus detalajn informojn ricevi en pura Esperanto pri la vidindaĵoj de la belega eŭropa urbo. Adreso: Turisma Oficejo, Luksemburgo.

La redaktoro de «La Juna Eŭropano» (Der Junge Europaer) telefone petis de Triksini artikolon pri Esperanto por sia gazeto! Ankaŭ la organizan­toj de la Katolika Tago en Freiburg petis telefone Triksini-n por partopreni en la Kunveno de Katolikoj septembre kaj aktive riĉigi ĝian programon per prezentado resp. parolado pri Esperanto.

La teksto kaj bildo por la nova afiŝo pri la sekva 1KUE-kongreso en Luksemburgo en aŭgusto 1979 jam estas pretaj; baldaŭ oni povos mendi ilin kaj ĝustatempe elpendigi en la koncernaj landoj por propagandi la 38-an IKUE-kongreson! La bildetoj pri la Madono de Luksemburgo, kiun la Luk­semburganoj nomas «Dipatrino, la konsolantino de la afliktitoj», jam nun estas haveblaj en la Esperanto-Centro Luksemburgo. Ĉiu bildeto havas la du gravajn katolikajn preĝojn en Esperanto, nome la «Patro Nia»-n kaj la Anĝelan Saluton, kaj la Magnifikaton (jubilkanton de Maria).

En la belege aranĝitaj ĉambroj mi notis kelkajn rimarkindaĵojn. Sur la muro apud la enirejo al la magazeneto pendas dokumento, kiu atestas, ke Hansjörg Kindler el Luksemburgo partoprenis en la seminario por eduko de Cseh-metodaj instruistoj de Esperanto en Ateno 1976 kadre de la Uni­versala Kongreso de Esperanto.

Sur ŝranko en la angulo mi vidis elŝtopitan malgrandan krokodilon (aĉetitan en la Pulmerkato!), kun ŝildeto en la buŝo: Ne krokodilu!

Belaj porcelanaj tasoj kun Esperanto-surskribo estas troveblaj sur la ŝranko, krome Esperanto-cigaredoj el Bulgario kaj Esperanto-vino el Rejn­lando-Palatinato. En korbeto amasiĝas alumet-skatoloj, kun Esperanto-surskribo.

Apud la Zamenhof-portreto super la eleganta skribtablo mi ĝoje rimarkis la foton de Papo Pio la X-a kaj tiun de Maksimiliano Kolbe, kiuj ambaŭ favoris Esperanton. Jen la teksto.sub la foto de Papo Pio la X-a: «Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran ilon por kontaktoj inter katolikoj en la mon­do. Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon» (1906). Kaj la teksto sub la foto de M. Kolbe estas: Kavaliro Esperanto trovus certajn sukcesojn eĉ tie ĉi en Japanujo... » (1931). «Via partopreno en la Esperanto-movado plaĉas al Senmakula» (1937).

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

«Via sendaĵo "Espero Katolika" vere tre plaĉis al mi. Estante re­daktoro de antipoda bulteno, mi alte taksas vian revuon. Vi sciu, ke mi ne estas doktrineca aŭ ortodoksa, kvankam mi estas komunisto. Mi ricevas materialon de Renato Corsetti (*) kaj nun de vi. Ambaŭ vi estas bravaj esperantistoj, kiuj, ĉiu en sia sfero, faras la plej bonan por nia lingvo kaj ĝia ideo. Mi ĝojas, ke mi persone konas pastron Ruaro, kiu, okaze de vizito al IKUE-kongreso, traveturis ankau Leoben. Li estas same afabla samideano, kaj mi bedaŭras ne kontakti letere kun li.

Ambaŭ grandaj movadoj de la mondo, tiuj de l’ Socialismo kaj Kato­likismo, multon havas komune, kaj mi esperas, ke tiuj trovos morgaŭ plat­formon por la grandaj taskoj de la homaro, paco kaj internacia kunlaboro. Vi certe ne konsentas kun multaj artikoloj de "Internaciisto", sed ni serĉu kaj akceptu tion, kio nin ne disigas».

 

Franz SCHIK

Leoben (Austrio)

Redaktoro de «lnternaciisto»

 

(*) Konata roma esperantisto, politike maldekstra.

 

 al la indekso

 


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

NEDERLANDO

La nederlanda episkopara Konferenco decidis tradukigi la novan ro­man brevieron kunlabore kun la belga episkoparo, tiel ke la nova teksto estu alprenota, krom en Nederlando, ankaŭ en la flandra parto de Belgio. Tiucele, oni planas starigi miksan komisionon, konsistantan el tri membroj por la nederlanda Eklezio kaj tri por tiu belga. Inter la demandoj, kiujn la komisiono devos alfronti, troviĝas tiu pri la eventuala aldono al la breviero de tekstoj el la nederlanda spirita literaturo.

 

JAPANIO

Dum ĉi tiu jarcento, en Japanio estis venditaj 150 milionoj da Bi­blioj. Oni devas konsideri, ke tie kristanoj estas apenaŭ 1% (0,3% kato­likoj) el la loĝantaro. La sukceso de la Sankta Libro pludaŭras, kaj la intereso pri ĝi stimulas diversajn eldonejojn prepari novajn represojn.

 

TRADUKISTOJ PREĜAS

Estis prezentita en Romo la nova preĝo de la tradukisto; jen gia teksto:

«Sinjoro de ĉiuj lingvoj kaj de Pentekosto, la tradukistoj kaj la interpre­tistoj adresas al vi sian preĝon, por ke ili povu plenumi sian profesion kun amo, libero kaj fideleco. La amo estas la pena konkero, kiu igas ĉiam pli perfekta la skriban kaj vortan komunikadon. Sinjoro, gvidu nin en la amo. La libero estas la homa kondiĉo por vivi sen timo en la ordo kaj en la internacia solidareco. Sinjoro, helpu nin en la libero. La fideleco estas la profesia respondeco, kiu postulas respekton de la vero ankaŭ kaj precipe en tiuj okazoj, kiuj ne respondas al niaj deziroj. Sinjoro, asistu nin en la fideleco. Memoru pri la tradukistoj kaj interpretistoj de la tuta mondo. Igu ilin obeemaj en via Providenco, diligentaj en sia devo, sekuraj en siaj esperoj, kaj faru, ke ilia koro estu kiel tiu de Sankta Hieronimo, kiu, per sia traduko de la Biblio, markis tempon de meditado por la kulturo kaj por la Eklezio».

 

KULT-OB]EKTOJ EN ITALUJO

Ĉiujare, miloj da kult-objektoj, forprenitaj el preĝejoj kaj aliaj kult­lokoj, aŭ nemalice venditaj kiel malgrandvaloraj aĵoj, dissemiĝas kaj de­truiĝas: transformitaj en antikvaĵajn ornamilojn, aŭ utiligataj kiel krudaĵo por restaŭroj kaj rekonstruoj de aliaj antikvaj objektoj. La iompostioma difektiĝo de ĉi tiu neanstataŭigebla riĉaĵo, kiu atestas la fidon kaj la reli­giajn tradiciojn de la loĝantoj de Italujo, aparte montriĝas ĉe arĝentaj objek­toj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj lignaj ornamaĵoj. Ĉiuj objektoj, taŭge transformitaj kaj aranĝitaj, eniras la antikvaĵan merkaton, kaj funkcias kiel dekoraciaĵo de loĝejoj, vilaoj, altnivelaj oficejoj, en Italujo kaj eksterlande.

Por kontraŭbatali ĉi tiun dolorigan fenomenon, grupo de laikoj starigis Komitaton por la reakiro de la kultobjektoj, kun la celo malhelpi pluajn profanadojn kaj prizorgi, ke ili estu elaĉetitaj kaj redestinitaj al la iama funkcio. La Komitato, kies sidejo troviĝas en Romo, adresis varman inviton al ĉiuj, kiuj agadas en la kampo de liturgio kaj de religia arto, por ke la dekoracio de la novaj preĝejoj kaj la restaŭrado de tiuj malnovaj utiligu antikvajn kult­objektojn.

 

TRADUKOJ

La kombonianaj misiistoj, kiuj laboras en Ugando, prizorgas nuntempe vastan planon de tradukado de bibliaj, liturgiaj kaj katekismaj tekstoj en la multnombrajn lingvojn parolatajn en la norda parto de la lando. Estas 10 la libroj presitaj dum ĉi tiuj lastaj jaroj en la sola lingvo "langvo" (diocezo de Lira), kiu rekorde posedas misalon, legaĵojn kaj ritaron en kompleta formo.

Nova katekismo por la infanoj estis publikigita zorge de la episkoparo de Burundio (Afriko). La teksto inspiriĝas je la rundia kulturo por plifaciligi la parkeran ellernon de la demandoj kaj de la respondoj. La Dia vorto estas prezentata paralele kun la realo de la vivo kaj de la moroj de la lando.

La episkoparo de la Centrafrika Imperio prizorgis novan tradukon de la Evangelio kaj de la Apostolaj Agoj en la lokan lingvon "sango". La sama teamo de tradukistoj nun prilaboras version de la Leteroj kaj de Apokalipso.

 

PILGRIMADOJ

Pli ol 4 milionoj da pilgrimantoj vizitis en 1977 Lurdon (Francio). Temas pri la plej alta nombro ekde 1958, kiam oni celebris la unuan jarcenton de la aperoj de la Virgulino al Sankta Bernadeta.

Pasintjare, rimarkinde kreskis la organizitaj pilgrimadoj. Oni antaŭvidas, ke en 1978 multaj vizitos Lurdon, okaze de la 120-jara datreveno de la aperoj.

 

  al la indekso


 

S. C. Napiórkowski (Laŭ «Oikumene» - Ekumena Bulteno 3/77, p. 42-43)

DOKTRINA DIALOGO LUTERANA-KATOLIKA

 (Paderbon 7-12.03.1977)

KVARA KAJ LASTA PARTO  -  Unua parto  -  Dua parto - Tria parto

 

3. Eklezia ofico

 

En Liebfrauenberg oni starigis la subkomisionon por prepari la dokumenton pri eklezia ofico, kiu ligiĝas kun la temo pri la Eŭkaristio; cetere la «Malta raporto» postulis pritrakti tion. Oni analizis la temon tre vaste: ĉiun eklezian oficon inkluzive de episkopa kaj papa. En aliaj dialogaj grupoj (ekz. usona) la afero de papeco estis pritraktita aparte kiel granda temo por si mem. En Paderborn oni serĉis la konvenan elirpunkron aŭ pensostrukturon. Tiu povas esti pli kristologia (desupra vojo) aŭ pli ekleziologia (desuba vojo). Tio signifas, ke oni povas eliri el la sacerdoteco de Kristo por aliri al sacerdoteco speciala (de alvokitoj) kaj fine al sacerdoteco komuna (kristologia vojo); oni povas ankaŭ preni kiel elirpunkton la eklezian komunumon, konsideri la neceson de diversaj servoj, inter tiuj ankaŭ la sa­cerdotaj kaj montri la plenon de sacerdoteco en Kristo (vojo ekleziologia).

Labora teksto en Paderborn sekvis la kristologian vojon, sed granda parto de partoprenantoj en dialogo opiniis, ke eklezia vojo estas pli proksima al moderna pensmaniero.

Dum la inaŭguro de la kunsido en Paderborn ĉiuj kun ĝojo atendis la subskribon de akordo pri la Eŭkaristio; ĉe adiaŭo oni sentis ian seni­luziiĝon, ĉar nenio estis subskribita, kaj ŝajnis, ke Paderborn faris unu paŝon malantaŭen kompare kun Liebfrauenberg. Tamen tia sento pri la Paderborna evento signifas efektive, ke io grandioza kaj bela komencis ekesti en la kri­staneco de nia vivo. Ĉar se episkopoj luteranaj kaj katolikaj de Miksa Grupo ne decidis publikigi delonge pridiskutitan tekston de la akordo kaj postulis revizii ĝin kaj poluri - ili faris tion nur pro la mira fakto, ke ili mem ekkonsciis sian dialogon tre progresinta kaj konstatis samtempe tro tardan postiron de ĝi flanke de la konscio de la «simplaj fideluloj». Ja ŝajnis, ankoraŭ ĵuse, ke teologiaj diferencoj estas la plej gravaj baroj sur la vojo de nia alproksimiĝo. Dume sufiĉis dek jaroj de sincera dialogo, de reciproka atenta aŭskulto de pensado de alia flanko kaj sufiĉis la prezento de siaj vidpunktoj por konstati la bazan unuecon sur la teologia nivelo eĉ en la plej malfacilaj aferoj. Rezultoj de doktrina dialogo «sur la pinto» preskaŭ tute ne penetris suben, kie oni pensas laŭ ĝisnuna, malnova stilo.

En la momento, kiam teologoj estas pretaj doni al si la manon, vekiĝas la animzorga timo, ke «ordinaraj homoj» estas tute ne preparitaj ekvidi (ĉeesti) tiun neimageblan spektaklon. Ni povas pro tio ĉagreniĝi aŭ ĝoji aŭ ĉagreniĝi kaj ĝoji samtempe depende de la vidpunkto: pro la progreso de teologoj kaj malprokrasto (malprogreso) de la resto.

 

E-igis Czesław Biedulski

 

  al la indekso