Enhavo de Espero Katolika numero 3/1978

al la indekso de jarkolektoj 1970-1979

 

 

 

Sur la kovrilo: Florenco (Italio), la tradicia rito de la “eksplodo de l’ ĉaro” okaze de Pasko

 

 


 

«NUN KRISTO RELEVIĜIS EL LA MORTINTOJ» (1 Kor 15, 20)

 

Tiu fakto tuj mobilizis malfortajn kaj malesperigitajn apostolojn post la tragikaj tagoj de la sufero kaj morto de ilia Majstro, kaj ili kuraĝe komencis novan histori-epokon (Mar 16,20; Ago 2,32). Tiu fakto kaŭzis, ke la apostolo Paŭlo, antaŭe eĉ fanatika kontraŭulo de kristanoj, dediĉis sian vivon por diskonigi tiun bonan novaĵon, ke Dio relevis Kriston el mortintoj (Ago 17, 31), kaj ke tio estas la bazo de nia kredo kaj la senco de nia vivo (1 Kor 15,14). Tiu fakto ankaŭ inspiris nekalkuleblan aron da homoj al plenkonfida sin­dono sekvi Kriston kaj en Lin meti sian esperon, kredon kaj amon.

Se ni konsideras nin kristanoj - ĝuste releviĝinta Kristo devas esti vere ĉeestanta en nia predikado, nia kristana atesto kaj nia vivo. Sed kian pli preci­zan signifon havas tiu fakto por ni katolikaj (ĉu kristanaj) esperantistoj? Nuntempe nia civilizacio travivas profundan krizon. Tiu estas la krizo de la fina celo de la civilizacio. Jen ni rigardu: nia civilizacio iĝis konsumisma. Regas sciencteknika progreso. Sed kion ĝi signifas? Sciencesploro servas al ununura celo: intensigi kaj plimultigi la produktadon en ĉiuj materiaj kampoj. Tiuj produktaĵoj ĉiam pli luksaj kreas ĉiam pli novajn bezonojn, kiuj instigas denove produktantojn, sciencistojn, industrion, kaj la erara rondo fermiĝas. Kia rezulto? Humanismo perdis sian sencon. Ĝi signifas hodiaŭ, simple: materia­lismo, do tia kondutmaniero, kiu celas por sia vivo nur la korpan komforton, la materiajn profitojn. Homo zorganta antaŭ ĉio pri sia bonvivado iĝas ja nur maŝino por konsumado, kiu interesiĝas pri aĵoj, neglektante personajn rilatojn. La dramo estas des pli grava kaj minaca, ke samtempe, krom astronomiaj elspezoj por armigo kaj ĝia konstanta modernigo (ĉar ni devas defendi niajn posedaĵojn aŭ eventuale pligrandigi ilin je najbaraj propraĵoj) - du trionoj el la homoj vivas en tre mizeraj kondiĉoj kaj malsatas.

Do por bremsi tiun frenezan unuflankan "progreson" oni devas ŝanĝi la celon: anstataŭ daŭrigi obstine la rilaton: homo - produktaĵo, renovigi pli decide kaj solidare la alian rilaton: homo - homo (kiu cetere havos ian ŝancon se reala estiĝos la rilato: homo - Dio). La proksimiĝanta erao de tiuj interhomaj kaj interfrataj rilatoj bezonos kompreneble antaŭ ĉio la plej konvenan ligilon: la lingvon. Antaŭ ĉio la lingvon de amo. Ĉiam freŝa, ĉiam neelĉerpebla fonto de tiu amo troviĝas por ĉiuj homoj en la Evangelio, en Kristo. Ĝuste en Kristo, kiu venkis la malamon per sia resurekto, releviĝo. Sed ankaŭ ni ne forgesu pri la rolo de la lingvo mem kiel komunikilo inter personoj, inter hom­familio. Kaj en ĉi momento - ĉu ni kristanaj esperantistoj kun nia internacia lingvo, ĉu ni ne rimarkas nian signifan rolon? Se jam hodiaŭ la homestuloj ne kontentiĝas pri senĉesa pliriĉigo de materiaj sciencteknikaj atingaĵoj, se ili komencas serĉi kaj preferì personajn rilatojn, ni ne perdu la historian okazon, per nia internacia lingvo grave kontribui al efika reciproka alproksimiĝo. Sed mi pensas kaj emfazas ĉefe la servan flankon de nia lingvo. Ni uzu ĝin kiel plej taŭgan ilon por diskonigi la resurektan mesaĝon de nia Sinjoro. Sed ni memoru, ke tio konsekvence postulas de ni pli seriozan strebon unuigi niajn fortojn por prezenti al la mondo tian unuecon de kristanismo, pri kiu preĝis, kaj certe por kiu mortis kaj releviĝis nia Sinjoro (Joh 17,21; 18,37).                                               

Czesław Biedulski

 

al la indekso


 

LINGVA PROBLEMO – ĈU VERE NESOLVEBLA EN LA EKLEZIO ?!

 

La sinodo de Episkopoj en Romo dum la monato oktobro 1977 pri­traktis la gravan temon por la Eklezia vivo "Kateĥezo hodiaŭ kun speciala konsidero pri la kredinstruo por infanoj kaj gejunuloj". Diskutoj kaj konkludoj de la unumonata laboro estis vere kompleksaj, kio ne estas miriga en la cirkonstancoj de la moderna mondo kaj vivo. Ĉu la predikado de la Evangelio estis pli facila dum antaŭaj epokoj? Ĉu la postuloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo iam estis malpli grandaj? Ni pensu je apostolo Paŭlo, sankta Aŭgusteno, sankta Kirilo de Jerusalemo kaj je postaj grandaj kateĥistoj ĝis niaj tagoj. Ili ĉiuj uzis tutajn siajn fortojn korpajn kaj spiritajn por la Evangelio. Ili ĉiuj serĉadis kaj trovadis adekvatan lingvaĵon por esprimi al siaj samtempuloj siajn kredon kaj konvinkon.

Samtiel devas esti ankaŭ hodiaŭ kaj restos tiel ĝis la lasta tago. Sed ho ve! Al la malfacilaĵoj, kiuj akompanas ĉiun apostolan aktivecon, aldoniĝas dum niaj tagoj en pli akra formo la lingva problemo. Ĉi tiun fakton spertis la Episkopoj denove dum la lasta Sinodo. Unu "afrika Episkopo petis ke anstataŭ latinon oni uzu la modernajn lingvojn" (1). Lia Episkopa moŝto Otmar Mäder, delegito de la Svisa Episkoparo, parolis pri la malfacilaĵoj en la Sinodo el kiuj "la unua estis la konferenclingvo, t. e. la lingvo de la plenkunsidoj. Unuflanke multaj praktikaj demandoj povis esti esprimataj nur tre malfacile en latina lingvo, aliflanke estas la naciaj lingvoj tro multnom­braj por ke ili ĉiuj povu esti samtempe tradukataj" (2). Al la Episkopo Mäder la lingva problemo dum la Sinodo ŝajnis nesolvebla. Ni pripensu la stragan fakton: ducent elektitaj Episkopoj de la tutmonda Katolika Eklezio, delegitoj de la Episkopaj konferencoj, ne povis sukcese trovi komunan taŭgan esprimilon por reciproke komuniki siajn zorgojn, demandojn, spertojn kaj akiraĵojn, parolante kaj aŭskultante!? Jes, oni vidas ke la lingva problemo en la Eklezio, fariĝas pli kaj pli akra kaj "nesolvebla". Kial?

Granda praktika kaj tre pozitiva akiraĵo de la Dua Vatikana Kon­cilio estis enkonduko de la naciaj gepatraj lingvoj en la liturgion. Sed vole-ne­vole per tiu enkonduko oni elpuŝis la gloran latinan lingvon kiu dum jarcentoj servis kiel komunikilo en la sino de la Katolika Eklezio. Teologio estis instruata kaj liturgio celebrata ĉie en la mondo en la sama lingvo. Hodiaŭ oni malpli multe instruas kaj lernas la latinon pro aliaj "pli saĝaj kaj utilaj" instrufakoj. Sekve eĉ la Episkopoj ne sufiĉe scias "la lingvon de la Eklezio". Krome oni kverelas science kaj praktike pri la "ĝusta" latina elparolado.

Ekzistas almenau tri teorioj pri la latina prononco: klasika, Vatikana kaj germana. Kiun el ĉi tiuj tri prononcmanieroj adopti? Kaj kiu en la mondo decidus pri la deviga lego?

La afrika Episkopo petis ke oni uzu la naciajn lingvojn. Sed kiujn? Nia moderna demokrata konscio ne allasas modernajn naciajn lingvojn ke ili fariĝu supernaciaj.

 La Episkopoj en la Sinodo amare spertis la lingvajn barojn kiuj ilin dividis, des pli malagrable ĉar ilin ĉiujn kunigis la nobla tasko. Ili ne trovis la vojon el la granda embaraso. Tragedio estas ne povi esprimi siajn plej intimajn opiniojn kaj sentojn al la samideanoj.

Ni demandu nun: kial la Episkopoj, praktikaj homoj sur kies ŝultroj kuŝas la zorgo por la tuta Eklezio, ne pensis la lingvan problemon kon­sekvence ĝis la fino? Kial ili ne donis al si iun pli praktikan proponon pri la solvo kiu estas pli aŭ malpli baldaŭ trovenda? Ĉu eble en la lingvaj baraktoj dum la Sinodo tamen iu el la Episkopoj menciis Esperanton? Mi ne scias.

Dum sia preskaŭ centjara historio Esperanto montris kai pruvis la vivantecon kaj uzeblon ĝuste por la internaciaj kunvenoj similaj al la Sinodo de Episkopoj. 62 universalaj kongresoj de Esperanto kaj 37 IKUE-kon­gresoj brile montras al la homoj en la mondo kaj en la Eklezio ke la in­ternacia komunikado per la neŭtrala lingvo estas ne nur ebla sed ankaŭ plej oportuna.

Nia Sinjoro Jesuo Kristo instruas nin ke ni devas vivi kaj agi ne nur por ni mem sed por la aliaj. Ni helpu kaj diru malkaŝe, unuope kaj oficiale per IKUE, al niaj Episkopoj en Afriko, Svisujo kaj aliaj, ke Esperanto jam estas latino de multaj katolikoj kaj aliaj kristanoj, lingvo simpla kaj tre esprimkapabla kun unueca prononcado en la tuta mondo. Ĝi estas pli taŭga rimedo por nia tempo ol estas la elmodiĝinta latino aŭ iu ajn moderna sed limigita lingvo.

 Prof. Mr. Franjo Gruić, Ðakovo (Jugoslavio)

(1) Espero Katolika, 9/1977, p. 222.

(2) SKZ (Svisa Eklezia Ĵurnalo) 50/1977, p. 741.

 

al la indekso


 

S. C. Napiórkowski (Laŭ «Oikumene» - Ekumena Bulteno 3/77, p. 42-43)

DOKTRINA DIALOGO LUTERANA-KATOLIKA

 (Paderbon 7-12.03.1977)

TRIA PARTO  -  Unua partoDua parto  -  Kvara parto

 

2. Modeloj de unueco

 

Sesio en Liebfrauenberg ne akceptis laboran tekston pri la moderloj kaj komisiis denove tralabori ĝin. Intertempe anoj de Miksa Grupo sendadis siajn proponojn kaj rimarkojn, kio ebligis finprepari la tekston por 1977.

La baza demando estis: «Kian formon de unueco de Eklezioj ni serĉas?». La dokumento ekskluzivis du modelojn de unueco: 1. la unueco pere de integreco t.e. «reveno al Romo», 2. la unueco pere de ensorbo de kunludanto. El pozitiva vidpunkto la dokumento pritraktis kelkajn akcepteblajn modelojn de la unueco:

a) unueco organika: diversspecaj, instituciaj unuiĝoj de Eklezioj oka­zintaj historie inter lokaj Eklezioj;

b) komuneco koncilia unuiganta Ekleziojn-parencojn, depende de la bezonoj rezultantaj de komunaj celoj;

c) konkordo inter la Eklezioj de diversaj konfesioj, kiuj akceptas la komunecon de ambono kaj altaro (ekz. la konkordo laŭenberga inter luteranoj kaj reformitaj Eklezioj de okcidenta Europo);

d) unueco en diverseco ebla inter konfesioj, kiuj havas similajn taskojn, agnoskas reciproke proprajn karismojn (ekz. mondaj federacioj, aliancoj de la Eklezioj).

La dokumento sin deklaris favore al «nefermita modelo de iompostioma alproksimiĝo». Aŭtoroj de la teksto (V. Vajta kaj H. Schütte) postulis ne akcepti anticipe difinitajn modelojn de unueco, lasi la aferon malfermita kaj la longan vojon al unueco mallongigi per akiro de malgrandaj rezultoj. Tiu modelo premisas la kreskon de komunumoj kaj diversaj tipoj de agado: doktrina dialogo kondukanta al unueco en la vero, komunaj agadoj, provoj de pli bona interkompreno, la diskutoj inter lokaj eklezioj ktp.

Oni atentigis pri la ekumena funkcio de «Aŭgsburga Konfeso». En 1980 pasos 450 jaroj de ĝia anonco por luteranoj kaj malakcepto de kato­Iikoj. La lastaj studoj pri la reformacio kaj «Aŭgsburga Konfeso» montras bazan akordon kun katolika ortodokseco. Pro tio oni proponis, ke okaze de jubileo celebrota en 1980 la Katolika Eklezio oficiale deklaru la katolikecon de la «Konfeso», kio estus gravega historia evento. Luteranoj kun espero substrekis en Paderborn la neceson pridiskuti tiun eventualecon kaj la dokumento pri la modeloj de unueco parolas en aparta paragrafo pri «unueco korporacia sur la bazo de kredkonfeso», montrante la «Aŭgsburgan Konfeson» bel bazon.

La rezigno je la ideo de «reveno al Romo» ne elvokis kontraŭdiron inter katolikoj, eĉ ne inter oficialaj reprezentantoj de la Sekretariato por la aferoj de Unuiĝo de Kristanoj. Nur la reprezentantoj de la tria mondo trovis la diskutitan tekston tro okcidenteŭropa en la maniero de starigo kaj solvo de la problemo kaj - laŭ ili - ĝi tute ne konsideras alian situacion, en kiu vivas granda resto de kristanoj. Sub la influo de tiu rimarko la Grupo rompis la diskutadon pri la modeloj kaj komisiis organizi novan diskut­kunsidon al la reprezentantoj de Indonezio, Brazilo, Hungario kaj Pollando - ­por ke finfine la redaktoroj de la teksto povu ĝin tralabori pli universale.

(daŭrigota)

 

al la indekso


 

ONI NE PERDU PLI DA TEMPO

Teksto de K. H. Joyce (el «Nigrizia» 11/1977), traduko de Antonio De Salvo

 

DUA PARTO - Unua parto

 

La fideluloj de mia paroĥejo estas proksimume mil, kaj iliaj problemoj, el socia kaj religia vidpunkto, estas komunaj al la membroj de aliaj religiaj konfesioj de la negra zono. El socia vidpunkto, ja, la plej grava fenomeno estas tiu de migrado. Granda parto el la viroj estas devigata forlasi familion kaj iri al la urboj aŭ al la blankulaj zonoj. Nur tiel ili povas esperi trovi laboron, almenaŭ en la minejoj. Ofte ili restas for ses monatojn, kelkfoje eĉ uu tutan jaron. Laŭ statistikoj, ĉi tiuj negraj laboristoj estas 5.500.000,­ el kiuj 2.500.000, kvankam ili vivas pro laborkaŭzoj en la urboj, ne rajtas kunporti familion, pro la ekzistantaj leĝoj. Kaj la malproksimeco el la edzinoj kaj el la gefiloj laŭgrade fariĝas kutimo, disiga elemento. Dum, fakte, en la unuaj tempoj la laboristo sendas hejmen parton el la salajro, iom post iom li ĉion forgesas kaj ne plu zorgas pri tio. La edzinoj, restintaj en la vilaĝo, sin taksas vidvinoj, kaj klopodas reformi novan familion.

El reIigia vidpunkto, krome, oni devas mencii tre gravan fenomenon: estas tre malmultaj la viroj, kiuj frekventas la preĝejon, inkluzive de tiuj, kiuj restas en la negra zono, kaj do havus la eblecon frekventi. Ili amase vizitadas, kontraŭe, la «memstarajn» preĝejojn.

Kial ĉi tiu prefero? Miaopinie, ĉar en tiuj «memstaraj» preĝejoj plenkreskulo sentas sin tuj akceptita, trovas pli grandan ŝancon starigi novajn rilatojn, eksentas pli grandan esprimliberon.

Post multjara laboro en la tradicia maniero, mi konkludis, ke alvenis la momento eksperimenti ion novan, kiel ankaŭ opinias, cetere, multaj aliaj misiistoj. Nia rilato kun la popolo devas ŝanĝiĝi. La metodo, viziti aŭto­mobile la kristanojn de la negraj zonoj, halti la strikte necesan tempon por konfespreni kaj celebri meson, kaj vespere reeniri la blankulan zonon, nin igis, en la opinio de la homoj, simplaj religiaj oficistoj.

Interalie, ĉiuj religiaj aferoj baziĝas sur la ĉeesto de la misiisto; ĉeesto, kiu estas tre malcerta, ĉar sufiĉas gesto taksata suspektinda fare de la aŭtoritatuloj por esti senigata je la enirpermeso en la negran zonon aŭ eĉ por esti forpelata de la lando. Piednoto en la permeso klare indikas: «Ĉi tiu rajtigo povas esti revokata en iu ajn momento, sen ke la registaro donu klarigojn». Iu ajn vorto povas iĝi nesingarda, kaj tio, kio laŭ mi estas simpla klarigo de evangelia epizodo aŭ honesta socia parolo, povas facile esti interpretata kiel «politiko». Sendube, tio bremsas: oni ĉiam timas, ke en la grupo estas iu, preta raporti pri la afero al la polico.

Sed ni revenu al la temo pli frue aludita. En nia Eklezio, en ĝia nun­tempa strukturo, la afrikanoj verŝajne ne trovas la senton pri sia digno kaj la ŝancon pruvi al si mem kaj al la aliaj, kiom oni valoras. Pro tio, oni devas proponi komunaĵon, en kiu ili povu fariĝi, el simplaj spektantoj, protagonistoj.

Tial, kun la helpo de la Animzorga Instituto de Lumko oni pretigis 25 klerigajn skemojn (ekzemple, pri la revizio de la vivo je la lumo de la Biblio, la pretigo de la plenkreskuloj al la bapto de la infanoj, kiel paroli publike, kiel estri kunvenon aŭ liturgian ceremonion, ktp). Temoj sufiĉe simplaj, kiuj precipe havas la avantaĝon bone adaptiĝi al grupoj plejparte konsistantaj el analfabetoj, dank’ al vasta uzo de signoj kaj simboloj.

La skemo, tamen, kiu verŝajne plejmulte influos, estas tiu pri la revizio de la vivo je la lumo de la Biblio. La unuopulo estas metata fronte al biblia epizodo, kaj estas invitata, surbaze de la tri principoj «vidi, juĝi, agi», analizi la ĉirkaŭan realon, serĉadi eblajn respondojn kaj difini praktikajn sintenojn. La renkontiĝoj, interalie, okazas en atmosfero, kiu ebligas, ke ĉiuj sin sentu implikitaj en la afero; pri la legita peco ĉiu esprimas tion, kion li komprenis, sen hastoj kaj sen altrudoj.

Mi citis ĉi tiun ekzemplon por substreki, kiom urĝas, jam, la alpreno de strukturoj, kiuj plifaciligu la eniĝon de afrikanoj en la eklezian komunaĵon. La maturiĝo de la konscio de l’ afrikanoj, ja, estas devo, kiun oni ne povas plu prokrasti. Oni ne povas perdi plian tempon. Cetere, la afrikanoj mem proponas evidentajn signojn pri ekkonsciiĝo. Ĵusa epizodo tion klare konfirmas. Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, la katolikaj episkopoj proponis starigi seminarion malfermitan al blankuloj kaj negroj, la negraj seminarianoj decide opoziciis. Firme baziĝante sur la «negra konscio», ili malakceptis esti enigataj en blankulan strukturon, kiu ilin ankoraŭfoje formanĝus.

Temas, sume, pri malfacila vojo, ĉe kies fino tiu, kiun ni nomas «sud­afrika Eklezio», povus eĉ malaperi, anstataŭigota de vera loka Eklezio, en kiu la negroj sin sentu hejme. Familio, en kiu estos spaco ankaŭ por blankuloj, kondiĉe, ke ili akceptu malsupreniri el la pinto de la piramido, sur kiu ili trankvile sidiĝis.

Ĉiukaze, neniam kiel nuntempe mi, modesta fremda misiisto, eksentis la celon de mia sacerdota tasko en Sudafriko: helpi du kontraŭajn hom­grupojn superi maljustecon, subpremadon, kontraŭdirojn kaj disiĝojn.

 

 al la indekso


 

ANTIKVAJ FOLKLORAJ KUTIMOJ

RENOVIĜAS ĈE PASKO EN ITALUJO

 

Iom post iom, bedaŭrinde, en la tuta mondo malaperas la an­tikvaj, poeziaj kaj sentoplenaj kutimoj, kiuj dum jarcentoj akompanis la vivon de la popoloj kaj markis la ĉefajn etapojn de la jaro. Oni rigardas, do, kun aparta intereso kaj simpatio, al tiuj folkloraj kutimoj, kiuj ankoraŭ nun kapablas pluvivi.

La semajno antaŭ Pasko estas, el tiu ĉi vidpunkto, unu el la plej gravaj en Italujo. Pasko markas ĉi tie, probable pro influo de la hebrea religio, la komenciĝon de la jar-periodo. Kaj el tiu antikva religio devenas ankaŭ la kutimo manĝi, ĉe Pasko, rostitajn ŝafidojn aŭ kapridojn. La ovoj, kon­traŭe, datumas de epoko tre pli ĵusa, nome de la Resenanco; en pluraj italaj regionoj oni kutimas ilin farbi, precipe per ruĝa koloro: nuntempe, tamen, preskaŭ ĉie regadas la modernaj, industriaj ovoj el ĉokolado.

Oni manĝas ĉe Pasko dolĉaĵojn en formo de ŝafido, kolombino, koko, kaj simile.

Kiel tipa puriga rito, oni kutimas ĝisfunde purigi kaj laŭeble renovigi la hejmon; okaze de la dimanĉo antaŭ Pasko, oni ankaŭ ŝanĝas la pasintjarajn oliv-branĉojn, kiujn oni kutimas ĉiujare donaci kiel simbolon de paco; fakte, pro la neabundeco de palmaĵoj, oni ofte anstataŭigas la palmo-branĉojn per tiuj de oliv-arbo.

La Sanktan Ĵaŭdon, la popola kulto prizorgas riĉan prezentadon de la tiel nomita «ĉerko», kiu efektive memorigas la eŭkaristion starigitan dum la Lasta vespermanĝo; temas pri valor-metala ujo, entenanta hostion, kiu estas tute sola en la preĝejo komplete senigita je ornamaĵoj; ĉirkaŭ la ujo viciĝas floroj, kaj aparte faskoj da palaj grenoj, kreskigitaj en mallumo en teleroj.

En Napolo oni kutimas ritman procesion, kiu naskas bruon kvazaŭ de murmuro. En Bari, sud-orienta-Italujo, la membroj de mezepoka kongregacio, kun longa kapuĉo kiu malpermesas rekonon, iras duope viziti preĝejojn.

Sed la plej karakterizaj aranĝoj, kiuj ofte atingas spektaklan nivelon, estas la dramaj procesioj de la Santa Ĵaŭdo aŭ Vendredo. Oni povas diri, ke preskaŭ en ĉiuj italaj provincoj ekzistas almenaŭ unu loko, kie oni kutimas efektivigi tiajn procesiojn. Ni menciu nur la plej esceptajn.

En Caltanissetta, Sicilio, kune kun la loĝantaro partoprenas en la pro­cesio de l’ Santa Ĵaŭdo ankaŭ la reprezentantoj de la metiaj asocioj. En Barile del Vùlture, en suda regiono Bazilikato, la procesio de l’ Santa Vendredo estas longa 5 kilometrojn; malfermas ĝin tri rajdantaj centestroj, poste venas tri blank-vestitaj knabinoj (kiuj reprezentas la tri Mariojn), pli poste 33 nigre­vestitaj knabinoj, kiuj simbolas la 33 jarojn de la vivo de Kristo; kaj sekvas tuta alia aro da personoj, inter kiuj (zorge gardata de ĝendarmoj) virino, kiu surportas amason da juveloj, pruntedonitaj de la popol-amaso por la daŭro de la procesio.

En kelkaj vilaĝoj ankoraŭ pluvivas ankaŭ antikvaj prezentadoj, veraj teatraj spektakloj ludataj subĉiele laŭ malnovaj tekstoj.

Kaj fine jen Pasko! Kiam la sonoriloj denove komencas sonori, oni kutimas reciproki inter si pac-signon, kiel kison aŭ brakumon, por sigeli pardonon kaj repaciĝon. En Teggiano apud Salerno, en suda Italujo, oni eĉ kutimis, almenaŭ ĝis antaŭ kelkaj jaroj, ke la gefiloj kisu la piedojn de siaj gepatroj, petante pardonon pro siaj kulpoj.

Kun purigaj celoj, la kamparanoj de Aprutio, en centro-suda Italujo, utiligas ĉe Pasko benitan akvon por la manĝaĵoj. Ankaŭ en la nord-orienta regiono Julia Venetio oni trinkas duonan glason da benita akvo… sed tuj poste oni manĝas ovojn kaj oni trinkas blankan vinon.

Same kun puriga celo, en pluraj vilaĝoj oni bruIigas fajron en la nokto de Pasko; en Alta Adiĝo/ Sudtirolo, ĉe norda Italujo, oni portas la fajron en la kam­pojn; en San Marco in Lamis, en suda Italujo, la fajro estas transportata per radoj tra la vilaĝo. En Florenco, oni kutimas eksplodigi en la placo de la Katedralo artan ĉaron kun piroteknikaĵoj, kaj el la maniero, laŭ kiu la ĉaro eksplodas, oni tiras prognozojn por la estonto.

La tradiciaj ritoj plilongiĝas ofte ĝis la lundo post Pasko; tiam oni kutimas, ekzemple en Romo, ekskursi al la ĉirkaŭaĵoj kaj pikniki sur her­bejoj. Sed ankaŭ ekzistas pli «engaĝitaj» tradicioj, kiel la procesio al la Sanktejo de la «Madono de l’ Arko», apud Napolo; partoprenas ĝin grupoj de fideluloj nomitaj «sin-batantoj», kiuj senŝue iras ĝis la Sanktejo daŭre sin batante per najlitaj brosoj.

 

Antonio De Salvo

 

    al la indekso


 

LA MILANA KATEDRALO HAVAS 400 JAROJN

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

 

Sur memorŝtono, kiu troviĝas en la milana Katedralo, oni povas legi, ke «la komenco de la milana Katedralo estis en la jaro 1386». Temas pri la sola preciza atesto pri la komenco de la laboroj, kiuj daŭris plurajn jar­centojn kaj ankoraŭ ne tute finiĝis.

La preĝejo estis inaugurita en 1418, kiam papo Marteno la kvina, survoje de Konstanco al Romo, konsekris la ĉefaltaron, sed nur 160 jarojn pli poste ĝi fariĝis Katedralo, la 20-an de oktobro 1577, kaj 200 jarojn ankoraŭ pli poste (en 1774) estis starigita la famkonata statuo de «Madoneto».

En 1798, kiam la francoj okupis Milanon, la Katedralo spertis malagrablaĵojn, sed poste, je la napoleona epoko, ĝi sukcesis preskaŭ kompletiĝi, malgraŭ financaj malfacilaĵoj. Por ŝpari, oni decidis konservi ĉion, kio jam estis farita, kaj pro tio la fasado havas miksitan stilon, kontraste al la puraj artlinioj de aliaj eŭropaj katedraloj.

Monumento leĝe protektita ekde 1879, la milana Katedralo devis alfronti multajn malfacilaĵojn: ekzemple, la aviadilajn bombadojn de 1943, kiuj damaĝis pinaklojn kaj fenestrojn, kaj la subiĝon de la akva tavolo, kiu igis necesaj kompleksajn kaj longajn laborojn por solidigi la funda­mentojn.

De la konsekro kiel Katedralo pasis ĝuste kvar jarcentoj, kaj memore de tio oni festis 400-jaran datrevenon, kvankam la preĝejo en si mem estas tre pli antikva.

Inter la iniciatoj koneksaj kun la celebradoj, merciindas la plivastigo kaj definitiva ordigo de la Katedrala Muzeo, kaj la publikigo de kvin volumoj pri l’ arto kaj la historio de la monumento. Sed la plej grava novaĵo estis sendube la restaŭro kaj la remalfermo al la publiko de la Kapitula Biblio­teko, kiu decide kontribuas al la kono de la milana historio, religia kaj civila, per 25 mil fakaj volumoj, miniatur-havaj kodeksoj, pergamenoj kaj vasta arkivo.

 

al la indekso


 

 MALLONGA HISTORIO DE

INTERNACIA KATOLIKA ESPERANTO-JUNULARO

 

TRIA PARTO Unua parto  - Dua parto

 

Ankaŭ sur la paĝoj de EK en tiuj jaroj post la fino de la revuo «Birdo» speguliĝis iom la historio de LAF: laŭ EK de januaro 1964 IKUE donis al LAF subvencion de 219 guldenoj, por kovri la deficiton de 1963. En la numero de EK septembro 1964 aperas raporto pri la kongreso en Valencia, en kiu i.a. tekstas pri LAF-Birdo: «Pro nesufiĉaj kotizenspezoj LAF, la junulara sekcio de IKUE, ne plu povas eldoni sian revueton "Birdo". La propono, eldoni ĝin kiel LAF-paĝon en EK en la nuna momento ne estas taŭga solvo. LAF unue preparos internan reorganizon kaj novan statuton, kaj intertempe eldonos multobligitan bultenon».

En EK de novembro 1964 aperis alvoko de la prezidanto de LAF al kunlaborado, ĉar mankas sekretario. En EK de decembro 1964 troviĝas LAF-paĝo, redaktita de Hans Michael Maitzen.

Laŭ EK de marto 1965 la Estraro de IKUE per skriba voĉdono decidis, ke LAF-anoj rajtas aboni la revuon Espero Katolika, kiu regule aperigos LAF-­informojn, je speciala abonkotizo, nome 2/3 de la normala IKUE-kotizo. Tiu aranĝo validas por junuloj ĝis la aĝo de 21 jaroj, se ili estas LAF-anoj kaj pagas krom la abonkotizon por EK ankaŭ la kotizon por LAF. (Ripeto de tiu informo aperis ankaŭ en EK de majo 1965).

En la numero de EK oktobro 1965 la prezidanto de LAF, d-ro Klaus Perko, petis la junularon, multnombre veni al la IKUE-kongreso en St. Gallen, por reorganizi LAF.

Ekde januaro 1966 Stefan Maul fariĝas nova redaktoro de EK. (Ĉu liaj spertoj kiel antaŭa redaktoro de Birdo instigis lin, transpreni tiun taskon, resp. ankaŭ profesie fariĝi redaktoro de eklezia dioceza gazeto?). Enkonduke li skribas en EK de januaro 1966, ke la 9-a paĝo regule apartenos al la junularo (iama «Birdo»). Ne ĉiam oni povis efektivigi tiun intencon; sed la junulara rubriko fakte aperis (sub redakto de H. M. Maitzen) en EK de februaro 1966, marto, aprilo, junio (i.a. la alvoko de Perko, veni al St. Gallen; kaj serĉo de nova sekretario pro la eksiĝo de Haupenthal), julio, aŭgusto-septembro (i.a. raporto pri la ĝenerala kunveno de LAF en St. Gallen), oktobro, novembro kaj decembro 1966.

En 1966, post la eksiĝo de la estrarano kaj sekretario Haupenthal, kaj ankoraŭ antaŭ la kongreso de St. Gallen, mi sendis cirkuleron al la aliaj estraranoj kaj petis, indiki kaj proponi novan estraranon (sekretarion), sed tio ne havis rezulton.

En la kadro de la IKUE-kongreso en St. Gallen en julio 1966 okazis ankaŭ la ĝenerala kunveno de LAF. Oni akceptis novan statuton, laŭ kiu la nomo de la organizaĵo nun estas «Internacia KatoIika Esperanto-Junularo (IKEJ)». La elekto de nova estraro rezultigas jenajn estraranojn: Klaus Perko (Aŭstrujo), prezidanto; Karl-Ernst Salzmann (Germanujo), sekretario; Hans Michael Maitzen (Aŭstrujo), redaktoro; Doris Walenżyk (Svisujo); Josep Serrano (Hispanujo).

En novembro 1966 IKUE aprobas la statuton de IKEJ.

En decembro 1967 Klaus Perko, en letero al la ceteraj estraranoj, eksiĝas el la estraro de IKEJ. Estus estinta nun la tasko de la aliaj estraranoj, al­elekti novan estraranon kaj elekti novan prezidanton. Supozeble tio ne okazis; ĉiukaze mi neniam ion aŭdis pri tio.

Nur unufoje poste, en EK de oktobro-novembro 1969, aperis alvoko de la ĉeĥa IKUE-junulargrupo, subskribita de Miloslav Svaček. Li alvokas ĉiujn junularajn grupojn de IKUE kaj unuopulojn al kunlaboro, por inter­ŝanĝi spertojn.

 

Klaus Perko

 al la indekso

 


 

PAROLAS VATIKANA RADIO

(el la itala tradukis Antonio DeSalvo)

 

HlSPANOJ EN LATlNAMERlKO

"Jesuo Kristo ĉe la latinamerika popolo" estas la temo de la Hispa­namerika Tago, kiun la hispana Eklezio celebros la 5an de majo 1978, kun la celo prezenti al la hispanaj fideluloj la ĉefajn problemojn de la latinamerikaj katolikoj. En Latinameriko nuntempe agadas 14.570 hispanaj misiistoj: 7.652 monaĥinoj, 6.174 religiuloj, 663 diocezaj pastroj kaj 81 laikoj.

 

NEDERLANDO

La nederlanda katolika Eklezio povos disponi, dum baldaŭa estonteco, de kolekto de liturgiaj kantoj en nederlanda lingvo. Komisiono estis tiucele kreita en decembro 1977, kun la tasko kompili nedefinitivan provkolekton, por stimuli la kreivon de komponistoj. La komisiono planas fini sian laboron en somero 1979.

 

AZIA KULTURO

La azia kulturo estas defio al la evangelizado. Tion substrekis tri episko­poj el Hindio, Indonezio kaj Suda Koreo dum kunveno en Romo. Kristanismo renkontas malfacilaĵojn en la penetrado en Azion, pro la miljara kulturo de tiu kontinento kaj ĝiaj religiaj esprimoj. "La profunda religiemo de hin­duoj - diris la hinda episkopo mons. Thumma - la striktaj kunligoj de la familiaj grupoj kaj la rigida socisistemo de kastoj, ĉiam igis malfacila la penetradon de kristanismo. La evangelizado laŭfakte limiĝis nur aŭ ĉefe al la subaj kastoj, nome al la malpli riĉaj socigrupoj". Siavice la indonezia episkopo mons. Hadisumarta memorigis, ke Azio - kiu estas la naskiĝloko de ĉiuj grandaj mondreligioj - restas la malplej kristana kontinento. "Ekzistas entute 49 milionoj da katolikoj, 11 milionoj da protestantoj kaj 3 milionoj da ortodoksuloj - li diris - nome 2,3% el la azia loĝantaro. Krome, se oni ne kalkulas la preskaŭ 30 milionojn da filipinaj katolikoj, la procentaĵo malIe­viĝas je 0,95%". La episkopo indikis, kiel eblan vojon por ke la Evangelio eniru Azion, sinceran dialogon kun la nekristanaj religioj, kaj akcepton de tiuj valoroj, kiuj povas harmonii kun la evangelia mesaĝo. Tre malsimila la situacio en Suda Koreo, laŭ la priskribo de mons. Kim. "Stranga fenomeno en nia lando - diris la episkopo - estas, ke kvankam temas pri lando ankoraŭ plejparte nekristana, ĉiujare ni havas 30 ĝis 40 mil baptitojn".

 

«TRANSFORMENDA SOCIO»

Mons. J.G.N. Ouellet, ĉefepiskopo de Rimouski, estis elektita Prezi­danto de la Kanada Episkopara Konferenco. Mons. Ouellet estas franc­parolanto (li devenas el Kebekio), kaj do per lia elekto oni konfirmis la ĝisnunan kutimon alterne konfidi la taskon de Prezidanto al angle kaj france parolantoj: ekzemple, la ĝisnuna Prezidanto estis mons. G.E. Carter, episkopo de Londono/ Ontario.

La 82 kanadaj episkopoj, kiuj partoprenis la voĉdonon, ankaŭ diskonigis alvokon laŭ titolo «Transformenda socio», en kiu estas dirite, interalie, ke «ĉu liberala kapitalismo ĉu marksismo kontraŭas la evangeliajn principojn kaj ne donas taŭgan respondon al la homaj bezonoj», kaj krista­noj devas aktive engaĝi sin por ŝanĝi la ekzistantajn strukturojn kaj konstrui socion, kiu reflektu «justecon, amon kaj egalecon». La episkopoj aldonis, ke diversajn modelojn de socio oni povas konstrui baziĝante sur ĉi tiuj evangeliaj valoroj, dum «neniu socia ordo sen tiuj valoroj povas plene kon­tentigi la pravajn aspirojn de la tuta homaro». La kanadaj episkopoj indikis al la kristanoj duoblan engaĝitecon en la proceso de transformado de la socio: antau ĉio, oni transformu la modelojn de vivo kaj la sociajn kaj ekonomiajn strukturojn; dualoke, oni alprenu gvidan postenon en la eltrovo kaj en la favorado de solvoj, kiuj «naskiĝas nur el novaj sintenoj kaj rilatoj». Koncerne la vojojn de kapitalismo kaj marksismo, kiujn oni devas egale malakcepti, la kanadaj episkopoj konstatis, ke la valoroj de liberala kapitalismo daŭre inspiras grandan parton el la nuntempa ekonomia sistemo, kaj nutras la materialismajn aspirojn, kiuj estas kvazaŭ idoloj ado­rataj de milionoj da homoj. Rezulto estas, ke multaj estas malhelpataj en la kontentigo de kelkaj bazaj bezonoj, dum aliaj, alkroĉitaj al siaj riĉaĵoj, spertas grandajn malfacilaĵojn por renkonti Dion, por ekkoni la personecon de Jesuo kaj travivi lian mesaĝon. Aliflanke, la kanadaj episkopoj admonis pri la «grava dangero» klopodi harmoniigi marksismon kaj Evangelion, kun la celo realigi justecon kaj egalecon. lnter la elementoj de marksismo, kiujn kristanoj devas malakcepti, troviĝas ne nur ateismo, sed ankaŭ la rifuzo de la spirita naturo kaj destino de l’ homo, la emo vidi en la persono nur ekonomian funkcion, la ekzalto de perforto kiel rimedo de socia ŝanĝo, kaj la forigo de la individuaj liberecoj en kolektivisma socia ordo.

 

MISIISTOJ

La rolo de misiistoj, jam rimarkinde ŝanĝiĝinta en la lastaj jaroj, spertos eĉ pli radikalajn ŝanĝojn en la estonto: tion deklaris en Sidnejo (Aŭstralio) patro Brian Cosgrove, ĉefdioceza prizorganto de la Papa lnstanco por Misiaj Iniciatoj. La proceso de adaptiĝo de la katolika kredo al la kulturo kaj al la moroj de la regiono, kie la kredo estas predikata, havas ankoraŭ antaŭ si longan laŭirotan vojon. La misiisto, sume, devas ĉiam pli konvinkiĝi, ke li ne havas la taskon transplanti en la misilandon la pensmanieron de la devenlando, sed tiun helpi la lokan popolon atingi la evangelian kredon, netuŝante kulturan identecon.

 

TIBETO

"Je la malkovro de Tibeto" estas la titolo de ĵus aperinta volumo de la ksaverana misiisto Giuseppe Toscano el Parma (Italio), kiu profitis de la "referaĵoj" senditaj al Italujo, dum pli ol du jarcentoj, de jezuitaj misiistoj. Ekde la unuaj jardekoj de 1600, jezuitoj esploris kaj pristudis Tibeton. Puŝite de la kredfervoro kaj de la espero trovi trans Himalajo la pluvivon de kelkaj kristanaj komunaĵoj, izolitaj de la resto de l’ mondo pro la formiĝo de potencaj muzulmanaj ŝtatoj, jezuitoj penetris en Tibeton, laŭiris Nepalon kaj Sikimon, zorgoplene notante ĉion. Interalie, en siaj referaĵoj (nur post du aŭ tri jarcentoj agnoskitaj kiel ĝustaj) ĉi tiuj misiistoj priskribis la iaman tibetan religion antaŭ la alveno de Budao kaj la sekretojn de la tibeta arto, ankaŭ menciante la malkovron de la fontoj de Gango kaj la precizan daton de la morto de Budao. Kiel konate, ĝis la fino de 1500 la konoj pri Tibeto estis tre nebulaj, kaj limiĝadis je la citaĵoj el Marko Polo, el la franciskanaj misiistoj de 1200 kaj 1300 kaj el kelkaj antikvaj geografoj.

 

RELIGIULA EKZEMPLO

"La plej bona servo, kiun religiuloj povas hodiaŭ fari al la homaro, estas doni nerefuteblan ateston kontraŭ la konsumsocio, per vivo rigora kaj senluksa": tion deklaris la generalo de Jezuitoj, patro Pedro Arrupe, kiu emfazis, ke se la mondo volas pluvivi, ĝi devas necese alpreni ŝpareman vivkonduton. Tio okazos laŭ du vojoj: aŭ perforte, fare de totalisma reĝimo (ne gravas el kiu koloro), kiu devigos al ŝparemo per la forofero de libereco kaj de aliaj personaj valoroj; aŭ per la evangelia amo, surbaze de kiu ĉiuj akceptas la foroferojn bezonatajn por la komuna bono. Por religiulo, aldonis patro Arrupe, la elekto ne prezentas dubojn.

La jezuita generalo (kiu parolis okaze de interamerika renkontiĝo de religiuloj) ankaŭ substrekis, ke la reala solidaro de la religiuloj kun la mal­riĉuloj kuniĝas ĉiam al soleco meze de la malriĉuloj. La religiulo partoprenas en la justaj aspiroj de la senkrista mondo, sed aliflanke li ekvidas, ke la laboristoj ne komprenas liajn idealojn kaj liajn metodojn. Tiel, la religiulo restas tute sola, kaj li bezonas dian forton por daurigi sian laboron.

Patro Arrupe fine aldonis, ke parta aŭ mildigita legado de la Evan­gelio povas eventuale doni bonan konsciencon, sed ĝi estas serioza danĝero, ĉar ĝi riskas igi la evangeliajn valorojn de libero, de proprieto kaj de progreso rimedoj por superregi, por ekspluati, por trankviligi la aliajn; pri tio, la generalo formulis tri demandojn, ligitajn kun la kredatesto de la religiu­loj: "Kian akcepton povas havi niaj paroladoj pri nejusteco, se ni havas vivnivelon pli altan ol tiun de multaj samcivitanoj, se nia agado estas plena je privilegioj, se niaj rilatoj ligas nin al la riĉuloj, al la subpremantoj, al la pov-posedantoj? Kaj, aliflanke, kiel ni povas pretendi, ke nia alvoko por justeco estas laŭ la evangelio, se ni incitas je ribelo aŭ makulas nian konsciigan laboron per metodaj aŭ ideologiaj elementoj prunteprenitaj el ateismo? Kiel ni povas konvinki la mondon, ke ni kredas je tio, kion ni predikas, se videble ni timas denunci la maljustecojn por ne endanĝerigi niajn personojn aŭ niajn agadojn?".

 

ENMIGRINTOJ EN NEDERLANDO

La nederlandaj episkopoj invitis la fidelulojn priatenti la bezonojn de la enmigrintoj. «La regno de Kristo - skribis la episkopoj - estas regno de amo, de justeco kaj paco, kiu ampleksas la popolojn de ĉiuj rasoi kaj de ĉiuj lingvoj. Pro tio, oni devas pripensi ĉi tiun apartan aspekton de la regno de Kristo: la kunloĝadon de pluraj rasoj kaj nacioj en unu sola lando». En Nederlando vivas ĉirkaŭ 200.000 fremdaj laboristoj, kun aŭ sen familioj. Temas pri personoj el Surinamo, el Nederlandaj Antiloj kaj el Indonezio, kaj pri rifuĝintoj, plejparte el Suda Ameriko. Pri tio, menciindas ke Biblio (Levidoj, 19, 33-34) diras: «Kiam fremdulo gastos ĉe vi, vi traktos lin kiel tiun, kiu naskiĝis meze de vi; vi amu lin kiel vin mem, ĉar ankaŭ vi estis fremdaj en la landa Egipta».

La nederlandaj episkopoj konstatis kun plezuro, ke multo estis farita favore al la enmigrintoj, pro interesiĝo de la aŭtoritatuloj, de la sindikatoj kaj de la gazetaro, sed ankoraŭ multo restas farenda por la plena eniĝo de la fremduloj en la landon, tamen sen ke ili devu rezigni je propra kulturo. La pozicio de gastlaboristoj estas nekontentiga, laŭ la episkopoj, ne nur el ekonomia vidpunkto, sed ankaŭ kaj precipe el tiuj morala kaj socia. Tio ŝuldiĝas - skribis la episkopoj - ne nur al tiuj, kiuj krias «Neder­lando al la nederlandanoj!», sed ankaŭ al tiuj, kiuj timas, ke laborposteno donita al fremdulo estas forprenita el civitano, aŭ kiuj malfavoras la decidojn de la aŭtoritatuloj favore al fremduloj, au kiuj opinias, ke la ĉeesto de in­fanoj de gastlaboristoj en la lernejoj de propraj gefiloj malaltigas la nivelon de la lernejo mem, aŭ kiuj malakceptas la kunloĝadon de fremduloj en la sama konstruaĵo.

Se al ĉi tiuj rifuzaj sintenoj oni aldonas la diversecon de lingvo, de idealoj, de religia esprimo, de viv-kutimoj kaj de pensmaniero, oni havas netan impreson - daŭrigas la episkopoj - pri la malsupereca stato de gast­laboristoj, kiuj, tamen, estas portantoj de aŭtentikaj valoroj: sen kalkuli ilian kulturon kaj religian senton, sufiĉas memorigi ilian koncepton pri la individuo, la gravan rolon ĉe ili de familio, iliajn striktajn kunligojn kun la malproksimaj gepatroj, ilian respekton je maljunuloj kaj ilian priatenton de ĉiuj detaloj de la ĉiutaga vivo.

La enmigrintoj - konklude diris la nederlandaj episkopoj - ne nur ­rajtas havi decajn vivkondiĉojn, sed ili precipe bezonas respekton fare de la gastiganta popolo. Unu el la plej signifoplenaj aspektoj de la vivo de Jesuo estas, ke Li pledis por ke ĉiuj homoj estu respektataj, ankaŭ tiuj plej flanken­metitaj; en Li, en Kristo, ne ekzistas diferencoj de raso aŭ de kulturo, sed ni ĉiuj estas filoj de la sama Patro. «Ŝanĝante nian pensmanieron kaj engaĝante nin favore al la minoritatoj, kiuj vivas ĉe ni, ni igos la fremdulon nia proksimulo, kaj realigos socion, en kiu ĉiuj parolas la saman lingvon de amo, kaj en kiu Kristo eterne regas».

 

  al la indekso