Enhavo de Espero Katolika numero 2/1978
al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Kristo-Kompato, nefinita verko de Michelangelo Buonarroti, konservita en la Museo de Caprese Michelangelo (Arezzo, Italio) 

 

 
 

BILETO DE LA PREZIDANTO

BONVENON!

La antaŭviditaj dum la Kongreso en Ĉenstoĥovo ŝanĝoj de la eldonloko de «Espero Katolika» kaj - pro tiuj kialoj - ankaŭ de la redaktoro, estiĝis jam fakto en nova jaro. Jen la dua numero de E.K. sub la nova direktado de d-ro Antonio De Salvo. Elkore dankante ankoraŭfoje al la ĝisnuna Redaktoro, pastro Felice Ruaro, kiu dum lastaj 6 ne ĉiam facilaj jaroj bone plenumis sian valoran laboron, samtempe ni bonvenigas la novan Redaktoron, dezirante al li en la jubilea 75-jara datreveno de la ekzistado de «Espero Katolika», ke li ne nur daŭrigu la ĝisnunan redaktoformon de tiu revuo, sed ankaŭ varie pliriĉigu ĝin laŭ nuntempaj bezonoj kaj laŭ sia sperteco en ĉi tiu kampo.

Li doktoriĝis en Romo pri juro kaj ekonomio kaj nun, 36-jaraĝa, profesie li estas juĝisto ce la Itala Konto-Kortumo (temas pri Supera Kontrola kaj Jurisdikcia Instanco pri financaj kaj administraciaj aferoj), post deĵorado 7-jara ĉe la italaj ŝtatfervojoj, 3-jara ĉe la itala Ministerio pri Publika Instruado, kaj 3-jara ĉe la itala Ministerio pri Transportoj.

Krome (aŭ: en esperanta kampo), li estas ankaŭ redaktoro de «l'Esperanto», organo de la Itala Esperanto-Federacio, kaj de la E-programoj de Radio Roma. Liajn artikolojn kaj lertajn tradukaĵojn oni povas trovi jam ekde pluraj jaroj en preskaŭ ĉiuj gravaj E-revuoj kaj gazetoj. Se mi aldonas, ke li ankaŭ konsentis aferi siajn jurajn spertojn al IKUE, preninte la respondecan taskon de direktoro de ĝia Centra Oficejo en Romo, la Estraro de IKUE kaj certe la Legantoj de nia revuo des pli dankas al li kaj gaje esperas, ke nia asocio nun pli forte kaj multnombre povos servi al la Eklezio laŭ siaj celoj esprimitaj en la nova Statuto.

Dank' al ĵusa helpo de nia redaktoro kaj direktoro ni jam faris la unuajn gravajn paŝojn: IKUE estis leĝe registrita antaŭ itala notario, kaj estis petita jura registro de la revuo mem. Pri aliaj planitaj kaj planotaj atingoj ni ĉiam informos niajn Legantojn kaj IKUE.membrojn.

C. Biedulski

 

al la indekso


 

ASOCIAJ INFORMOJ

 

La 31-an de januaro 1978, antaŭ notario en Romo, IKUE estis leĝe registrita kiel asocio sen profita celo. Partoprenis en la fond-akto patro Czesŀaw Biedulski (Pollando), patro Pawel Tic (Pollando), patro Joseph Christiaens (Belgio), d-ro Antonio De Salvo (Italio), d-rino Vera Di Tocco (Italio), d-ro Angelo Scalia (Italia), kaj s-ino Erzsébet Remenyi (Hungario).

            Temas pri la unua paŝo survoje al oficiala agnosko de IKUE fare de la itala Ŝtato, kajn pli poste fare de la Sankta Seĝo.

 

Jen bildo pri la dissendado de numero 1/1978 de EK. Entute 1.551 kopioj estis tiel distribuitaj (ioma rezervo restis, krome, ĉe la Centra Oficejo:

Pollando 271; Italio 261; F.R. Germanio 135; Francio 121; Usono 80; Nederlando kaj Jugoslavio 74; Hungario kaj Hispanio 66; Aŭstrio 63; Belgio 61; Britio 37; Svislando 36; Ĉeĥoslovakio 30; Aŭstralio 24; Kanado 17; Japanio 13; Svedio 12; Hindio kaj Kolombio 8; Luksemburgio, Argentino, Brazilo kaj Tajvano 6; Irlando, Portugalio, Norvegio kaj Nov­zelando 5; Danlando kaj Israelo 4; Malto, Sud-Koreo kaj Madagaskaro 3; Vatikano, Islando, Kubo, Finnlando, Irano kaj Suverena Malta Milit-Ordeno 2; Nederlandaj Antiloj, Urugvajo, Paragvajo, Venezuelo, Bolivio, Pe­ruo, Ekvadoro, Ĉilio, Portoriko, Kenio, Malio, Maroko, Rodezio, Sud-Afriko, Zairio, San Marino, Greklando, Bulgario, D. R. Germanio, Sovetunio kaj Libano 1. Sume, «Espero Katolika» 1/1978  iris al 60 landoj de ĉiuj kontinentoj, parte al membroj kaj parte propagand-cele. Ĉi tiu februara numero havas pli limigitan disvastiĝon; kaj ekde tiu marta, EK iros preskaŭ nur al la pagintaj membroj.

 Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi estas en Aruba (Nederlandaj Antiloj) ekde 1946, kaj jam esperantisto ­ ekde 1929, kiam mi estis 17-jara.

En Nederlando mi kelkfoje instruis Esperanton al miaj junaj estontaj fratoj. La sukceso ne estis granda, tiusence ke neniu plu okupiĝadas pri la afero.

En Aruba, kie mi ankoraŭ instruas la anglan lingvon kaj matematikon, kaj estis estro de mezgrada lernejo (1955-1970), la lingva situacio estas tre komplika, preskaŭ kaosa, kvankam samtempe interesa. En nia malgranda insulo - tridek kilometrojn longa, larĝa maksimume 8 kilometrojn, kun nuntempe 60.000 loĝantoj - kvar lingvoj estas uzataj: la nederlanda en la lernejoj kaj la insula administracio; la angla (amerika) en la petrolrafinejo, kiu ĉi tie komenciĝis en 1927, kaj en la turismaj hoteloj ekde 1959; plue la hispana lingvo (Aruba estas je 30-kilometra distanco de Venezuelo); kaj kvare la indiĝena lingvo “papiamento”, uzata de la Arubanoj en la hejmo, kaj de kelka tempo ĉiam pli en la socia kaj politika vivo.

Papiamento estas kreola lingvo, tre simpla, de afrika-portugala-hispana origino kun multaj nederlandaj vortoj.

La fakto, ke kvar lingvoj estas uzataj en tre malgranda teritorio, malebli­gis min aldoni kvinan lingvon, Esperanton, kvankam mi kelkfoje provis. Sed la lernantoj vere ne havas tempon por aldoni plian lingvon. Cetere, loke papiamento iom funkcias kiel interlingvo.

Mia Esperanto-agado eble tial restas limigita al alia laboro: tradukado de verkoj en Esperanton. Krom la libreto "Orienta Renesanco" kaj la bio­grafio de Sankta Francisko el Asizo (*), mi tradukis: Esearon de H. Fort­mann; la Traktaton de Romo; belan libreton pri la Psalmoj; Novan En­kondukon al la libroj de la Malnova Testamento; k.a.

Mi estas la sola esperantisto en nia insulo, kiun fakton mi bedaŭras. En la paso de la jaroj mi renkontis ĉi tie kelkajn esperantistojn preter­pasantajn nian insulon. Mi regule legas diversajn Esperanto-revuojn, tiel ke mi restas bone informita kaj ne perdas la interesiĝon en ĉi tiu longa strebado al nobla idealo: facila internacia kontakto inter la homoj sen lingva baro.

Vi do komprenos, ke esti Reprezentanto de la (Malgrandaj) Antiloj estus iom "malplena" funkcio por mi en la nunaj cirkonstancoj. Sed iel ajn mi volonte helpos vin laŭbezone.

 

Frato Arnold (E. N. Mulders), Aruba (Nederlandaj Antiloj)

(* ) Temas pri «Francisko el Asizo, Profeto por nia tempo» de N. Van Doornik.

 

al la indekso


 

 DISERVA LINGVA PROBLEMO DUM LA FERIOJ

 

 San Nazzaro estas malgranda trankvila ferivilaĝo ĉe Lago Maggiore vidal­vide al Locarno. En 1977 mi tie luis feridometon por mia familio, esperante ke ni tie bone povos elripozi kaj plisaniĝi naĝante, promenante, boatveturante, ktp.

Estas vere belega pejzaĝo en Svisa Tiĉino, la lago kun pura akvo, la montoj kaj la arbaroj. Meze de la florornamitaj dometoj ĉe la deklivo staras antikva romantika preĝejeto kun aparta sonorilturo. Inter la anoncoj en la itala lingvo ĉe la pordego oni povis legi en la germana: 7 Uhr stille Messe, 10 Uhr Hochamt mit Predigt.

En la itala estis anoncitaj sanktaj Mesoj 6,30 h, 7,00 h kaj 9,00 h, sed ne tiu de la 10-a. El tio mi konkludis ke estos uzata en la Meso je la 10-a la germana. Sed kontraŭe, kiam mi kun miaj familianoj partoprenis la Meson je la 10-a, mi nur aŭdis italajn sonojn.

Miaj gefiloj dum la itallingva prediko forlasis la preĝejon, povis ja kom­preni nenion. Laŭ miaj observoj nur 30% de la partoprenintoj kunkantis la italajn kantojn, la germankomprenintojn mi taksis je pli ol 50%. Admirinda estis - tio estis mia impreso - la interligo de la ital­parolantaj kredantoj. Bedaŭrinde nur estis, ke oni ne uzis eĉ unu frazon en la germana por saluti la gastojn de la paroĥejo. Mi havis la impreson, ke oni taksas nin kiel enpenetrantojn kontraŭ kiuj oni devas sin defendi per la lingva ŝildo. Forte la italparolanta grupo kantis la italajn kantojn eĉ sen akompanado per la orgeno, efektive bone, kaj al mi plaĉis la simplaj melodioj kiel studobjektoj. Antaŭ dek jaroj oni uzis la latinan por la respondoj kaj ĉiuj minimume dum tiuj respondoj kune parolis - sed nun la plimulto devis silenti.

Post la diservo mi rimarkigis partopreninton el Zürich pri la problemo, menciante ke antaŭ 4 jaroj mi en Jugoslavio travivis, ke la pastro post la serbo-kroata prelego de la Evangelio prelegis ĝin germanlingve pro kelkaj ferivizitantoj. Ve, kion mi diris! Kia postulo - germanajn vortojn! Li min atentigis ke mi estas en parto de Svisujo kie oni parolas la italan, kiun li komprenas. Se oni veturas eksterlanden oni devas rezigni pri la gepatra lingvo dum la tuta diservo - aŭ oni ne veturu eksterlanden. Mi nur povis konsenti, ke li pravis laŭ sia nacistarpunkto, ĉar mi rimarkis ke ne estas utile diskuti kun li pri lingva problemo en la Eklezio. Do, la kredantoj de la Eklezio estas dispartigitaj en lingvaj grupoj, kaj mi pensas, ke tre ofte la lingvoj pli dispartigas ilin ol la fido ilin kunigas.

Mi demandas, ĉu ne la pastro povis eluzi la situacion, ke vizitantoj eksterlandaj estas en la paroĥejo, por montri la mondvastecon de la Eklezio, la amon inter kristanaj fratoj trans la bariloj lingvaj kaj lokaj. Eble li estus povinta diri al siaj italparolantaj fidantoj, ke nun gastoj estas inter ili kaj ke ili toleru tiujn kaj por tiuj la Evangelio ankaŭ estas disaŭdigata en ties lingvo.

Tio estus ankaŭ kontribuo kontraŭ naciismo.

Verŝajne troa uzo de fremda lingvo ĉagrenas la paroĥanojn. Sufiĉus la Evangelio en la lingvo de la vizitantoj. Kun la pastro mi intertempe parolis. Li preskaŭ ne komprenis la germanan, kvankam multaj diras ke Svisoj komprenas 3 lingvojn.

En tiu kazo oni anoncu «Hochamt mit Predigt (in ital. Sprache)». Ĉu episkopoj ne povas zorgi ke la pastroj en tiu senco klare indiku pri kiu lingvo temas dum la diservo?

Se oni klare ekvidas pri kiu lingvo temas, oni antaŭe povas decidi eble iri/ veturi aliloken. En Locarno, tion mi intertempe eksciis, ĉiun dimanĉon okazas diservo germanlingva. Pli volonte mi kune kun mia familio veturos tien dum mia restado ĉe la belega Lago Maggiore.

 

Hans Kasselmann

 

 al la indekso


 

ONI NE PERDU PLI DA TEMPO

Teksto de K. H. Joyce (el «Nigrizia» 11/1977), traduko de Antonio De Salvo

UNUA PARTO - dua parto

 

De kelkaj jaroj mi laboras en Sudafriko, en zono rezervita al la negroj, kiel prizorganto de tre vasta paroĥejo kun pluraj etnaj grupoj, inter kiuj sŭazoj kaj zuluoj. Ne estas malofte renkonti homojn, kiuj interparolas en du aŭ tri lingvoj. Pro tio, la misiisto (se li volas iel aktivi) devas nepre lerni almenaŭ tri el la lokaj Iingvoj, kiuj, krome, estas tre malfacilaj, pro kompleksa gramatika strukturo kaj pro tio, ke la signifo de ĉiu vorto varias laŭ la tono, kun kiu oni elparolas ĝin.

La konstruaĵoj de la misiejo troviĝas, nuntempe, en la zono rezervita al la blankuloj. Iam, kontraŭe, ĉirkaŭ la preĝejo loĝis negroj, kiuj poste, pro la registara decido apartigi blankulojn kaj negrojn, devis retiriĝi en la negran zonon, je kelkdeko da kilometroj. La katolikaj blankuloj, cetere, estas malmultegaj, kaj ĉar la leĝo malpermesas, ke ili frekventu religiajn ceremoniojn en negraj zonoj, devas kontentiĝi pri Meso speciale celebrita por ili en angla lingvo, po unu fojo en ĉiu manato. Tiun Meson rajtas ĉeesti ankaŭ negroj, ĉar la leĝo permesas al ili resti en la blankula zono ĝis sunsubiro.

La blankuloj de la zono, inkluzive de la katoIikoj, ĝenerale ne konscias pri la kompatinda socia stato de la negroj kaj pri la veraj kaŭzoj de ilia malriĉeco. Kontraŭe, ili estas konvinkitaj, ke la sudafrikaj negroj havas vivon pli serenan kaj sekuran, el ekonomia vidpunkto, ol ĉiuj aliaj afrikanoj. Kaj tio, ili diras, ŝuldiĝas al la blankuloj. Kiom da fojoj mi diskutis kun kelkaj el ĉi tiuj blankuloj pri ĉi tiu diskutebla sistemo, kiun ili, kontraŭe, taksas kaj difinas civila kaj kristana... Ili ne volas kompreni, aŭ eble ili ne kapablas kompreni. Ili ne sentas la gravecon de kelkaj sociaj maljustecoj, kiel, ekzemple, la skandala diferenco inter la salajroj de blankuloj kaj tiuj de negroj. Tre probable, timo pli ol avareco ilin bremsas. Kaj, anstataŭ malfermi la okulojn je la realo, kiu ilin ĉirkaŭas kaj fariĝas ĉiam pli malglata, ili preferas kaŝi sin malantaŭ la kutimaj onidiroj: negroj ankoraŭ ne estas maturaj; se ne ekzistus blankuloj, negroj farus malmulton; Dio benas tiujn, kiuj laboras.

Ilin plifortigas en ĉi tiuj asertoj la amas-komunikiloj, en konformeco kun la oficiala politiko, kiuj daŭre insistas pri la politikaj malordoj kaj pri la ekonomia nestabilo de la afrikaj landoj regataj de negroj: «Ĉu vi vidas - ili diras - kio okazas, kiam la povo transiras en iliajn manojn?».

Mi povas, ĉiukaze, diri ĉi tion: la blankuloj de mia paroĥejo ne konas la negrojn. La unikaj renkontiĝoj inter la du grupoj, ja, limiĝas al la labor­rilatoj: mastro kaj servisto, mastro kaj laboristo. La blankulaj familioj, interalie, povas permesi al si unu aŭ plurajn negrajn servistojn, kiuj kutime loĝas en domaĉo malantaŭ la domo aŭ en la korto, sen vera laborkontrakto aŭ laborhoraro. Kaj estas kurioze, ke malgraŭ la evidenta ekspluatado ĉi tiuj servistoj sentas am-inklinon al la blankula familio, ĉe kiu ili laboras, precipe al la infanoj: ĉi tiun fenomenon la blankuloj interpretas kiel signon de dankemo kaj respekto. Eble; kvankam persone mi opinias, ke ĉi tiu sinteno estas precipe frukto de subiĝo kaj rezignacio.

La temo de la negraj servistoj estis ankaŭ traktita, antaŭ nelonge, de la episkopara konferenco, kiu plendis pro ilia nejusta situacio, pro la ridindaj salajroj kaj pro tio, ke dum monatoj ili estas devigitaj resti malproksime de la familioj.

Kaj la negroj, kiun opinion ili havas pri si mem? Tiun, kiun blankuloj instruis al ili, nome, ke ili estas malsuperaj kaj maltaŭgaj; ili akceptis, sume, iun skemon, kiu ilin senvalorigas. Tipa malsano de la negroj de mia zono estas ĝuste ĉi tiu manko de konfido al si mem, kiu estas rimarkebla ankaŭ ĉe kleraj homoj. De multaj jaroj mi prizorgas studentajn grupojn: mi memoras eĉ ne unu kazon, en kiu ili permesis al si mem kontesti min. Ilia pasiveco kelkfoje ĝenas min, kaj ĉiam pli stimulas min helpi ilin, por ke ili komprenu, ke la ekzistanta situacio estas fakto, tamen ne malsuperebla obstaklo.

Mi daŭre esperas, ke iam naskiĝos ĉe ili memkonscio. Sed la realo estas alia. Kelkfoje oni vere havas la impreson, ke tiu homa inklino rifuzi ĉiujn altrudojn kaj emfazi sendependecon estis ĉe ili komplete subpremita, kaj anstataŭigita per apatiaj kaj fatalismaj sintenoj. «Kion ni povas fari?» estas la demando, kiu plejofte aŭdiĝas.

Ĝis nun, oni serĉis rimedon en magio kaj sorĉarto, kiuj estas taksataj kiel la solai taŭgaj rimedoj por regi netolereblan mondon. Kiam oni konscios, ke tra ĉi tiu vojo oni ne atingas liberiĝon, eble apatio kaj fatalismo facile transformiĝos en perforton. Ĉi tiun opinion mi ofte ripetas al la blankuloj, kiujn mi alparolas. La fenomeno, cetere, jam montriĝis en la urboj, kie la kolero, katenita dum multaj jaroj, jam fariĝis pli granda ol la timo, kaj eksplodis per demonstracioj, ribeloj kaj perturboj.

En la negra zono oni malmulte scias pri tio, kaj la informoj estas al­portataj de tiuj, kiuj revenas el Johanesburgo aŭ Pretorio. Sed, kvankam oni sentas en la aero, ke io nepre ŝanĝiĝos, oni malakceptas la inviton al perforto, kaj oni rigardas suspekteme la studentojn, kiuj komencas agitiĝi. Plenkreskuloj, ja, timas perforton; ili scias, kion ĝi signifas, ĉar ili portas ĝiajn spurojn sur propra korpo. Mi opinias, ke neniu negro deziras reciproki la malbonon, kiun li ricevis de la blankuloj; negroj deziras nur geston pri amikeco kaj solidaro. Sed ĝi malfruas; kaj pri ĉi tiu malfruo oni devas ektimi.

El politika vidpunkto, la loĝantoj de la negra zono estas tre neinformitaj. Malmultaj legas jurnalojn. Io, tamen, komencas moviĝi lastatempe. Tion konfirmas la kreskanta disvastiĝo de la ĵurnalo «The World» («La mondo»), verkita de negroj por negroj, kiu celas doni politikan kaj socian informon kaj klerigon. Dimanĉe aperas speciala aldono, «The People's College» («La popol-universitato»), kiu estis difinita, de internacia komi­siono de spertuloj, «la plej ambicia projekto en la mondo de popola klerigo». Pere de ĉi tiu ĵurnalo, ankaů la kristanoj de mia paroĥejo povas ricevi profundan politikan klerigon kaj esti informataj pri tio, kion faras por la negroj la religiaj instancoj de la lando (Episkopara Konferenco, Sudafrika Konsilantaro de la Eklezioj, Sudafrika Kristana Instituto).

(daŭrigota)

 

Noto de la tradukinto: intertempe, ekde 19.10.1977 la Sudafrika Kristana Instituto estis deklarita kontraŭleĝa (kune kun aliaj 17 instancoj, kiuj luktis kontraŭ rasa apartigo), kaj la Ĵurnalo "World" estis fermita de la sudafrikaj autoritatuloj, pro siaj kritikoj al la raspolitiko.

 

    al la indekso


 
 

MALLONGA HISTORIO
DE INTERNACIA KATOLIKA ESPERANTO-JUNULARO

DUA PARTO  - Unua parto  -  Tria parto

 

Post la kongreso Stefan Maul starigis Redakcian Komitaton, kiu tamen apenaŭ laboris efike.

En Birdo de septembro 1962 (kaj EK de oktobro 1962) aperis la teksto de la parolado de Klaus Perko, prezidanto de LAF, en la solena fermo de la 29-a kongreso de IKUE en Romo, krome informoj pri la starigo de In­forma Fako de LAF, pri la Lingva Kampanjo inter la katolika junularo (kon­ciza plano), kaj pri la starigo de Centra Oficejo de LAF (ĉe la sekretario).

Fine de 1962 Birdo havas 280 pagintajn abonantojn.

Kun la komenco de la junulara aktivado estiĝis ankaŭ espero je reno­vigo de IKUE mem, eble eĉ per la fortoj de LAF. En EK de januaro 1963 ni povas legi pri planoj de reaktivigo kaj renovigo de IKUE, kaj tiucelaj iniciatoj de la ĉefestraro.

Miskomprenoj okazis en IKUE pro kritikoj en la rubriko «Bekanta birdo» en aŭtuno 1962 (Birdo de oktobro kaj novembre 1962). Speciale la sekretariino de IKUE, Durenkamp, sentas sin ofendita, kvankam la re­daktoro de Birdo ne estis celinta ŝin per sia kritiko, sed nur tiujn estraranojn, kiuj dormadis kaj ne laboris efike. La afero estis finita per rezolucio en Birdo de februaro 1963, kiun la estraro de IKUE akceptis kiel kontentigan.

En EK de januaro 1963 aperis rubriko «Parolas LAF, junularsekcio de IKUE» (kun novjarsalutoj). EK de februaro 1963 enhavas artikolon pri Magnetofona Servo de

LAF.

En marto 1963 Stefan Maul retiriĝas kiel estrarano de LAF kaj redaktoro de Birdo, pro la miskomprenoj kun IKUE, sed ĉefe pro studaj kaŭzoj. Michael Zeilinger (Germanujo) transprenas la Informan Fakon, kio estas anoncita en Birdo de aprilo 1963. Krome en marto 1963 la estraro de IKUE agnoskas LAF kiel sekcion de IKUE kaj aprobas ties statuton.

Ekde aprilo 1963 la sekretario Hub Weltens transprenas krome la taskon de redaktoro; adiaŭa artikolo de Maul aperas en majo 1963.

Laŭ Birdo de aprilo 1963 la revueto nun havas 300 abonantojn.

Ekde julio 1963 Michael Zeilinger fariĝas nova estrarano de LAF; en septembro 1963 li transprenas la redaktadon de Birdo.

En aŭgusto 1963 montriĝas gravaj financaj malfacilaĵoj, ĉar la necesa minimuma abonantaro de 400 ne estas atingita; pro tio la estraro de LAF devas decidi, ke Birdo aperu estonte nur 4-paĝa. Sed ankaŭ tio ne montriĝas kiel irebla vojo, tiel ke en oktobro 1963 aperas la lasta numero de Birdo. Anstataŭe oni planas, aperigi ekde oktobro 1963 en EK propran paĝon de LAF (kio tamen ne realiĝis tiutempe). Ekde januaro 1964 EK - kun junulara aldono - estu abonebla je malpli alta prezo por gejunuloj.

En februaro 1964 eksiĝas Hub Weltens el la estraro de LAF, kaj en marto 1964 ankaŭ Michael Zeilinger. Dum la IKUE-kongreso en Valencia, Hispanujo, en julio 1964, okazis ankaŭ estrarkunsido de LAF (fakte nur Klaus Perko kaj Antonio De Salvo). En tiu kunsido oni elektis Hans Michael Maitzen, Aŭstrujo, kiel novan estraranon, pritraktis proponon de statutŝanĝo, kaj konfirme decidis, ke Birdo ne plu aperu en presita formo, sed anstataŭe nur neregula stencilita bulteno sub la nomo «La Alta Flugo» estu sendata al ĉiuj membroj. Redak­toro estu la nova estrarano Maitzen. Ĝenerala kunveno de LAF tiam ne povis okazi.

En septembro 1964 Josep Serrano el Tarragona (Hispanujo) estas elek­tita kiel nova estrarano. La estraro do estas ree kompleta (Perko, Maitzen, De Salvo, Serrano, Walenżyk), sed neniu estas preta transpreni la oficon de sekretario, kaj tial efika laboro ne estas ebla. (ekz. la liverado de EK al LAF-membroj je reduktita prezo nur estas ebla, se oni scias la nomojn de tiuj membroj).

Nun en septembro 1964 Antonio De Salvo eksiĝas el la estraro.

En decembro 1964, dum la Internacia Seminario de Germana E-Junu­laro en Nurenbergo okazas neformala kunsido, en kiu partoprenas la estrarano H. M. Maitzen, la antaŭa estrarano Stefan Maul, kaj Reinhard Haupenthal (Germanujo). Haupenthal deklaras sin preta, fariĝi estrarano kaj sekretario de LAF. Oni sugestas, rezigni pri memstara organo, aperigi LAF-informojn en EK, kiun junaj membroj ricevu je reduktita prezo. Tiuj proponoj estas postkonsentitaj de la estraro de LAF.

Bedaŭrinde ankaŭ poste ne okazis reaktiviĝo de la junulara sekcio. En aprilo 1966 Haupenthal eksiĝas bel estrarano.

Klaus Perko

(daŭrigota)

al la indekso


 

S. C. Napiórkowski (Laŭ «Oikumene» - Ekumena Bulteno 3/77, p. 42-43)

DOKTRINA DIALOGO LUTERANA-KATOLIKA

 (Paderbon 7-12.03.1977)

 

DUA PARTO  -  Unua parto  -  Tria parto  -  Kvara parto

 

  1. Eŭkaristio

 Diskutitan en Liebfrauenberg (1976) laboran tekston pri Eŭkaristio oni prezentis denove al la Miksa Grupo. De post lasta renkonto kelkaj gru­panoj sendis projektojn de amendoj. Nun ŝajnis, ke subskribo de la doktrina akordo glate okazos kaj ni travivos profundan ĝojon pro la nova – unuaranga ­ekumena evento. Sed oni ne subskribis ĝin ĝuste pro la fragmento koncer­nanta la Eŭkaristion kiel oferon. La teksto entenis esprimojn, ke la Eŭkaristio estas laŭdofero, kiun la Eklezio elparolas en la nomo de la tuta kreitaro; ke en la Eŭkaristio Kristo sin oferas al la Patro en la Sankta Spirito kaj la komunumo de fideluloj aliĝas al tiu Krista sinofero; anoncante la morton de la Sinjoro la Eklezio unuiĝas kun la Krucumito; la Eklezio devas ne nur scii kaj prediki pri la ofero sed krome devas permesi, ke ĝi ekposedu nin por ke - mortante kun Kristo - ni leviĝu kun Li el la mortintoj. Ĉu lute­ranoj, ĉu katolikoj estis konvinkitaj, ke la temo de eŭkaristia ofero apartenas al tiuj plej malfacilaj kaj plej diferencigintaj ambaŭ Ekleziojn ekde jarcentoj; ankaŭ ke la signifo: «ofero» rilatigita al Eŭkaristio povas elvoki la kontraŭon en protestanta konscio. Pro tio en Paderborn tre forte oni emfazis la absolutan unikecon kaj neripeteblecon de la Krucofero. Oni uzis la tekston de usona akordo pri la Eŭkaristio, kie estis dirite, ke Kristo unufoje por ĉiam mortis pro niaj pekoj kiel ununura ofero. Oni substrekis la unikecon de tiu ofero. Tamen oni aldonis ion tre gravan, nome, ke malgraŭ ĉi tiuj konstatoj, ambaŭ niaj tradicioj konkorde akceptas, ke la celebrado de la Eŭkaristio estas la ofero de laŭdo, memsinofero aŭ la ofero de la Eklezio.

Por trankviligi la eventualan timon aŭ kontraŭon de luterana leganto, oni citis la evangelian katekismon por plenkreskuloj kaj eldiraĵon de M. Lutero, kiu en la sama senco ne hezitis nomi s. Meson - la Ofero.

La eblecon a­kordigi la tezon pri la unikeco de Kristofero kaj pri ekleziofera karaktero de Eŭkaristio oni pruvis per la fakto de ekzakta unuiĝo de kristanoj kun Kristo mem en Lia mistika korpo. Dank’ al tiu unuiĝo ni partoprenas la grandan eventon de sinofero de Kristo al la Patro, kio ĉeestiĝas en Eŭkaristio.­ Kristo ne sinoferas sen ni sed kune kun ni, per propra korpo, Li entenas nin per sia ofero, enigas nin en ĝin kaj tiamaniere li faras la Eŭkaristion kaj la oferon ankaŭ de Eklezio. Sen ĉi tiu unuiĝo kun Kristo ne ekzistas la laŭdofero flanke de Eklezio. Eŭkaristia komunumo laŭdas, intervenas kaj petas Dion pere de la plej alta kaj ununura Sacerdoto; en tiu senco «oferas» la krucumitan kaj oferdonitan Dian Servon, kiu malfermas al ni la aliron al la Patro. Oni memorigis samtempe la biblian kategorion de «rememoro» kaj la judan komprenon de celebrado de Pasko: kiel judoj festante la Paskon samtiel kristanoj celebrante la Eŭkaristion - rememoras la Sinjoron sed ne en la kutima senco kiel oni rememoras aliajn historiajn eventojn. Ili reme­morante la Sinjoron efike anoncas grandajn Diajn agojn. Dank’ al tiu re­memoro unufoja Krucofero ĉeestiĝas en Eŭkaristio.

Ambaŭ dialogaj konfesioj konstatis bazan konkordon de nia kredo rilate al Eŭkaristio, konservante nur proprajn esprimojn de siaj konvinkoj. Jam en Liebfrauenberg oni ekkonsciis la egan valoron de formuloj en tiu grava baza problemo. Oni starigis la demandon pri la konjektebla reago de fideluloj en ambaŭ Eklezioj. Tuj proponis pro singardo forŝovi tiun pro­blemon de la unua parto, kiu entenas la akordojn, al la dua, kie troviĝas la malfacilaĵoj kaj diferencoj; la plimulto tamen opiniis, ke tio estus granda domaĝo por la afero de alproksimiĝo de Eklezioj.

Dum la diskutado en Paderborn longe oni analizis la tekston pri la oferdona karaktero de Eŭkaristio. Luteranoj esprimis sian maltrankvilon koncerne la akcepton de tiu teksto en ilia Eklezio. «Aŭskultu! - ili diris - ­la diskutita teksto de la ofero ĝis nun estis vere kruca kaj diferencigis nin radikale. Nia Miksa Grupo dum longaj monatoj, eĉ jaroj, multege kla­rigis al si mem, dank’ al kio ni povis kun ĝoja miro konstati, ke ni troviĝas pli proksime ol ni opiniis kaj ke estis inter ni pluraj miskomprenoj en tiu objekto... Tamen en tute alia situacio troviĝas niaj fideluloj. La tekston de nia akordo ja ricevos niaj pastoroj kaj fideluloj, kiuj ne partoprenis nian diskuton kaj ne akompanis nin en longa vojo de maturiĝo al komuna akordo. Ni devas konsideri ilian senpreparon al konvena akcepto kaj aprezo de niaj decidoj».

Oni starigis do malgrandan «grupon de ofero» por denove tralabori la tekston, kiun facile povu akcepti luteranoj. Por plenumi tiun taskon luterana flanko pripetis John Hotchkin (katolikon (!) el Usono), kiu helpe kun kelkaj luteranoj kaj katolikoj preparis novan, kelkpaĝan tekston, prezentitan al la Miksa Grupo. Ĉifoje luteranoj esprimis sian kontenton, sed katolikoj kontraŭdiris pritaksante certajn novajn formulojn kiel tro akrajn kaj eĉ malagrablajn por katolikoj.

Kun bedaŭro oni konstatis la neeblecon fini en Paderborn la diskuton pri Eŭkaristio kaj subskribi la doktrinan akordon, kion oni esperis ĉefe atingi dum tiu kunsido. La dokumento devas maturiĝi almenaŭ ĝis la sekva kunsido en oktobro 1978.

 

(daŭrigota)

  al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

APOSTOLO DE LA LEPRULOJ

Fordonis sian vivon por venki lepron Raoul Follerau, kiu mortis en Parizo la 6-an de pasinta decembro post longa malsano. Naskiĝinte en Nevers (Francio) en 1903, dum 50 jaroj Follerau strebis por ke lepruloj ne nur estu kuracataj, sed ankaŭ traktataj kiel la ceteraj homoj. Membro de la Franca Akademio kaj aŭtoro de pluraj libroj inspiritaj je lia misio, en 1954 Follerau iniciatis la Mondan Tagon de Lepruloj, kiu de tiam estas ĉiujare celebrata en 140 landoj. Li diradis: «Per la kosto de du solaj bomb-avia­diloj, oni povus forigi lepron por ĉiam»; sed neniu respondis je ĉi tiu alvoko.

Follerau konfidis al la junularo sian spiritan heredaĵon. En la humila kaj senhezita atesto kaj en la ĉiutaga kaj konkreta engaĝiteco de ĉi tiu homo gejunuloj povas trovi, se ili tion volas, la okazon kaj la ekzemplon por elspezi siajn energiojn en io grava kaj utila por transformi la mondon kaj ĝin igi pli homa, anstataŭ fuŝ-utiIigi siajn fortojn en neklaraj kaj demago­giaj protestoj, kiuj laŭfakte montriĝas facilaj pretekstoj por nenion fari.

 

ALBANIO

Alvoko por religia libereco en Albanio estis lanĉita en Usono de la Bostona ĉefepiskopo, kardinalo Humberto Medeiros, kaj de la estro de la ortodoksa albana eklezio en Usono, episkopo Mark Lipa. En komuna deklaro, ĉiuj «homoj de bonvolo» estis petitaj priatenti «ilian komunan zorgon pri la religia libereco en Albanio» kaj «utiIigi ĉiujn eblajn rimedojn por atingi ĉi tiun celon». En la dokumento oni legas, ke ekde la regado de komunistoj «la albana popolo perdis siajn individuajn rajtojn kaj liberojn, inkluzive de la esprim-libero kaj de la libero sekvi sian konsciencon en moralaj kaj religiaj demandoj». La kardinalo kaj la ortodoksa episkopo aldonis, ke «la sistema religia persekutado fare de la nuntempa registaro atingis sian pinton per la proklamo de Albanio kiel ateisma ŝtato» kaj per la forigo de ĉia formo de kristana kaj islama kulto. «Ni ne povas plu resti en silento - konklude diras la deklaro - fronte al daŭra kontraŭ-reIigia politiko, kiu humiligas la homan dignon, ofendas la homan intelekton kaj misfamigas la spiritajn kaj moralajn valorojn».

 

KONSEKRADO DE PREĜEJOJ

Aperis, zorge de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, nova ritaro por la konsekrado de preĝejoj. La libro malfermiĝas per instrukcioj, kiuj celas orientadon ne nur por la materia preparo de la ritoj, sed ankaŭ kaj ĉefe por ilia spirita partopreno. Aparte emfazita estas la graveco de preĝejoj, destinitaj stabile kaj ekskluzive al preĝado. La preĝejo devas esti la sidejo de la liturgia kunveno, sed ankaŭ kiam tiu kunveno ne okazas la preĝejo restas loko por preĝi: kaj tio aspektas des pli konvena kaj necesa por la nuntempaj homoj, kiuj pro la bruo de la moderna vivo spertas malfacilaĵojn por trovi enmemiĝon. La videbla ĉeesto de la preĝejo meze de la konstruaĵoj de la surtera urbo devus esti por ĉiuj homoj invito levi la menson al la Sinjoro kaj indiko de la ĉeesto de kristana komunaĵo.

La ritoj por konsekrado de preĝejoj esprimas la gravecon de la misteroj celebrataj en tiuj lokoj. La diversaj eroj de la konsekrado estas jenaj: kunveno de la popolo ĉe la pordo de la konstruaĵo, simbolo de la pilgrimado de la Eklezio al la ĉielo; livero al la episkopo de la konstruaĵo, fare de la konstruintoj; malfermo de la pordo kaj eniro en la konstruaĵon; beno de l’ akvo, memorigilo de la bapto, kaj surŝprucado de la muroj kaj de la fideluloj; inaŭguro, fare de la episkopo, de la estrara sidejo; liturgio de parolo; sanktoleado de l’ altaro kaj de la muroj; incensado; lumigado; cele­brado de Eŭkaristio (kio konsistigas la kernon de la ceremonioj); kaj fine inaŭguro de la tabernaklo, kun procesio simila al tiu de Sankta Ĵaŭdo.

La nova rito estas tre pli mallonga ol tiu antaŭa. Ĝi devenas el la provizora reformo farita en 1961 de Papo Johano la 23-a, pli poste reviziita de specia1a grupo starigita post la Koncilio. Estis konservitaj la plej tra­diciaj kaj signifoplenaj ritoj, sed oni precipe insistas en la substrekado de la aparta simbolismo de la altaro, kiu donas al la kristana preĝejo signifon kaj celon tute alian ol la temploj hebreaj kaj paganaj.

 

KAPUCENOJ

Laŭ statistiko je 1.1.1977, la tutmondaj kapucenoj estis 12.190, plus 285 novicoj, 114 dumvivaj terciaroj kaj 531 aspirantoj. La plej alta nombro da kapucenoj estis en 1964 (14.788 religiuloj); poste ĝi laŭgrade malpliiĝis, sed nun ĝi komencas releviĝi.

La plej granda kvanto da kapucenoj troviĝas en ltalio (3.664); 1.014 vivas en Usono, 960 en Brazilo, 768 en Hispanio, 582 en Svislando, 484 en Francio, 479 en F.R. Germanio kaj 431 en Hindio.

 

MILIT-RIFUZO

Okaze de la referendumo, per kiu en decembro 1977 svisoj malakceptis la enkondukon en sian landon de civila servo por tiuj, kiuj pro religiaj aŭ moralaj kialoj rifuzas soldatservon, la svisa episkopara konferenco memo­rigis, ke la Vatikana Koncilio esprimis sin favore al la enkonduko de leĝoj, kiuj agnosku milit-rifuzon, kvankam ĝi ankaŭ agnoskis la rajton de ĉiu ŝtato sin defendi ankaŭ milite post la elĉerpiĝo de ĉiu ebleco de paca solvo.

 

AFRIKANOJ EN AMERIKO

Afrikaj misiistoj eble evangelizos Amerikon. Ĉi tiu futureca hipotezo estis eldirita de la niĝeria kardinalo Dominic Ekandem dum vizito al Usono. Kiel paŝon al ĉi tiu eventualo, la kardinalo dume anoncis - parolante en Filadelfio - la starigon de nacia misiista seminario en Niĝerio, kiu havos la celon formi sacerdotojn ankaŭ por aliaj afrikaj landoj. En Niĝerio studas nuntempe 3.000 seminarianoj.

 

GASTEJO POR MONAĤINOJ

La 8-an de decembro 1977 estis inaŭgurita en Romo, en la kadro de la Urbana Papa Universitato, Gastejo «Paŭlo VI» por la superaj studoj de la monaĥinoj de evolu-landoj. Dum sia restado en Romo, tiel ili povos ne nur profundigi sian konon de la Biblio kaj sin pretigi per preĝado al la misi-tasko, sed ankaŭ havi sperton pri komuna vivo, kontaktante kunfra­tinojn el diversaj ordenoj, landoj, lingvoj kaj pensmanieroj, tamen kun la sama idealo. Momente, en la Gastejo troviĝas 15 monaĥinoj el afrikaj kaj aziaj landoj; itala monaĥino estras la malgrandan komunaĵon.

 

KATOLIKO] EN BRITIO

Laŭ donitaĵoj de 1976, publikigitaj komence de 1978 en la Nacia Katolika JarIibro, la katoIikaj loĝantoj de AngIio kaj Kimrio estas 4.190.550, el kiuj pli ol 41% regule partoprenas en la festotaga Meso. Ekzistas 4.775 paroĥejaj pastroj kaj 2.435 religiuloj. La konvertiĝoj koncernis 5.378 plen­kreskulojn. La ciferoj montras ian pliboniĝon de la situacio kompare kun la antaŭa jaro.

 

LATINA LINGVO

Estis celebrita en Romo (27.11.1977), en la Palaco de la Apostola Kancelario, la 25-jara datreveno de la fondo de la revuo en latina Iingvo «Latinitas». La aranĝoj komenciĝis per Meso celebrita en latino, kun latina homilio, de kardinalo Pericle Felici. Sekvis ronda tablo en latino, en la aŭlo de la Palaco, pri la plej taŭgaj rimedoj por kreskigi la nuntempan uzon de latino.

La Fondaĵo «Latinitas» havas kiel celojn: la studon de latina lingvo kaj literaturo (klasika, kristana kaj mezepoka); la uzon kaj la favoradon de latino kiel vivanta lingvo, en korespondado, en libroj (precipe ekleziaj), en katolikaj universitatoj kaj en porpastraj institutoj.

 

SKOTLANDO

Oni memorigas ĉi-jare la unuan jarcenton de la restarigo de katolika episkoparo en Skotlando. La aranĝoj komenciĝos la 23-an de aprilo per Meso kuncelebrota, en la Edinburga katedralo, de ĉiuj skotlandaj episkopoj. Similaj celebradoj havos lokon, dum ĉi tiu jaro, en la Glasgova katedralo kaj en la aliaj 8 skotaj diocezoj.

La katolika episkoparo estingiĝis, en Skotlando, en 1603; ĝi estis restarigita de Papo Leono XIII la 4-an de marto 1878.

 

JUGOSLAVIO

Por la unua fojo en la historio de Jugoslavio, televida programo estis tute dediĉita, la 25-an de novembro 1977, al la religiaj problemoj. La elsendo, kiu daŭris pli ol unu horon, inkluzivis intervjuojn kun kristanaj kaj islamaj eminentuloj, la filmadon de kelkaj religiaj ceremonioj kaj debaton kun fide­luloj kaj sacerdotoj. Temo de la programo estis "La Eklezio en Serbio". Estis intervjuitaj, interalie, la ĉefepiskopo de Belgrado, mons. Gabriel Bukatko, la estro de la ortodoksa monaĥejo de Zica, arkimandrito Vasilije Kostic, la imamo de la Belgrada moskeo, evangeliaj kaj luteranaj pastoroj, katolikaj monaĥinoj kaj reprezentantoj de aliaj malpli grandaj eklezioj. Ĉiuj samo­piniis, ke surbaze de la ekzistantaj leĝoj la rilatoj inter Ŝtato kaj Eklezio estas, en Serbio, pozitivaj. Preskaŭ ĉiuj, tamen, plendis pro nekonsekvenca aplikado de la leĝoj fare de unuopaj lokaj aŭtoritatuloj.

Multnombraj preĝejoj estis konstruitaj en Serbio dum la lastaj jaroj, dank’ al la kontribuo de la fideluloj; la Ŝtato, siavice, prizorgas la malnovajn preĝejojn kaj la monaĥejojn kun historia kaj arta valoro.

 

KONTRAŬ MILITO

La Internacia "Pax Christi" lanĉis alvokon, al la homoj en Oriento kaj en Okcidento, por ke oni ne alkutimiĝu fronte al la problemoj de atomaj armiloj kaj de plialtiĝo de militai budĝetoj. "Pax Christi" memorigis, pri tio, la eldirojn de la Vatikana Koncilio, kaj esprimis timon pro la ĵusa evoluo de neŭtrona bombo. Cetere, "Pax Christi" nuntempe klopodas igi la publikan opinion de F.R. Germanio sentiva kontraŭ tiuj ludiloj, kiuj inspiriĝas je milito kaj armiloj.

 

HOMAJ RAJTOJ

"La homo kaj ĝiaj rajtoj" estas la temo pri kiu parolis la ĉefepiskopo de Milano (Italio), kardinalo Johano Colombo, dum homilio la 7-an de decembro 1977.

Hodiaŭ - diris interalie la ĉefepiskopo - ekzistas du kontraŭaj kon­ceptoj pri la homo, tiu sekulara kaj tiu kristana. La unua bazas la homan dignon sur la homo mem, tiel malfermante la vojon al relativismo, al mani­pulado kaj al despotismo; la dua, kontraŭe, bazas la homan dignon sur ĝia rilato kun Dio, de kiu la homo estas bildo, filo kaj heredanto. El la diverseco de konceptoj devenas diferenca nocio de "homaj rajtoj", kiuj estas netuŝeblaj laŭ kristanismo, dum ili estas modifeblaj laŭ sekularismo. "Se vere la homo estas mastro de la homa naturo, en la nomo de kiu principo - demandis la ĉefepiskopo - oni rajtos postuli ŝirmadon kontraŭ dumtempa reganto, kiu povus esti Hitler aŭ Stalin? "

La plej danĝeraj simptomoj de estonto, en kiu la sekulara pensmaniero superregos, estas la rajtigo de abortigo kaj la opinio, ke perforto estas prava lukto- rimedo.

Koncerne la homajn rajtojn, la ĉefepiskopo menciis tiujn je vero; je vivo, sinesprimo, asociiĝo kaj agado laŭ propraj konvinkiĝoj; je certigo de la civilaj liberoj kiel netuŝebla riĉaĵo, anstataŭ dank’ al "provizora tolero". Sed por la kristano ne ekzistas nur rajtoj, ankaŭ ekzistas devoj, kvankam nuntempe oni malmulte parolas pri ili. Menciindas la serĉado de la vero, la respekto de la rajtoj de l’ aliaj (pri tio oni povus citi la senbridajn strikojn en hospitaloj, la unuflanke deciditajn fermojn de entreprenoj, la misfunkciadon de esence gravaj publikaj servoj, la malordon en multai lernejoj kaj en Universitato), kaj plie la agnosko de la principo de aŭtoritato kaj la forigo de naciismaj orgojloj. "La Ŝtato - daŭrigis kardinalo Colombo­ - devas esti juste laika, vere demokrata kaj efektive sociala".

 

DOMINIKANOJ

Nuntempe ekzistas 7.575 dominikanoj, en ĉiuj kontinentoj. El ili, 5.813 estas sacerdotoj, 604 pretiĝas al ordinacio, 930 estas kunlaborantaj fratoj, 162 pastraj novicoj kaj 25 kunlaborantaj novicoj. Apartenas al la Dominikana Ordeno 41 kardinaloj aŭ episkopoj.

 

(laŭ tekstoj de Vatikana Radio; el la itala tradukis Antonio De Salvo)

  al la indekso