Enhavo de Espero Katolika numero 1/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

Sur la kovrilo: P. Felice Ruaro 

 

 
 

AL LA LEGANTOJ

Mi multe hezitis, antaŭ ol transpreni la taskon redakti «Espero Katolika»-n, pro diversaj kialoj. Unue, mi jam estas sufiĉe okupita (profesie, familie kaj en la esperanta medio: interalie, mi redaktas la esperanto-elsendojn de Radio Roma kaj la oficialan organon de la Itala Esperanto-Federacio). Due, ne temis nur pri redaktado de la tekstoj, lasante al aliaj la zorgojn kaj la respondecon de teknikaj aferoj, sed pri transpreno de ĉiuj fazoj de la revuo: redaktado, presado, ekspedo, kaj eĉ varbado de abonoj kaj administrado. Trie, sed ne laste, mi konscias, ke se redakti asocian organon estas en si mem malfacile (ĉar oni devas kontentigi ĉies postulojn kaj tuŝi nenies ofendiĝemon), des pli malfacila prezentiĝas la afero kiam temas pri asocio kun propra ideologio, kaj kia ideologio! Ĉiupaŝe oni devas atente zorgi, ke oni ne ricevu akuzojn pri troa progresemo aŭ pri troa konservativeco, kaj cetere... ankaŭ meza konduto povas esti riproĉata kiel senkuraĝa sinteno.

Mi akceptis la taskon samtempe kun grandaj esperoj (ĉar mi intencas plivastigi la abonantaron, kaj precipe ordigi administrajn aferojn ĝis nun ne tute kontentige aranĝitajn, ekzemple ekspedon de la revuo) kaj kun peza koro, ĉar la situacio, miaopinie, estas sufiĉe serioza el la organiza vidpunkto.

Ĝis nun, IKUE vivis plejparte dank’ al malavaraj donacoj kaj al la sindonemo de kelkaj, ĉar la aliĝkotizoj ne sufiĉis eĉ por pagi la nuran presadon de «Espero Katolika», sen kalkuli ĉiujn aliajn elspezojn. Mi estas konvinkita, ke ĉi tiu situacio devas ĉesi, ĉar la vivo de asocio ne povas dependi de tute eventualaj fenomenoj, kiaj donacoj. Cetere, laŭ mi ekzistas ankoraŭ multe da neplugita tereno inter la esperantistoj, katolikaj kaj ne, kaj al tiu tereno oni devas turni la atenton. Multaj el tiuj, kiuj dum la jaro 1977 ricevadis «Espero Katolika»-n, ne pagis abonkotizon (aliflanke, bedaŭrinde okazis, ke kelkaj pagintoj ne ricevadis la revuon); ĉi tio nepre devas ĉesi. Ĉi tiun januaran numeron, kaj eventuale ankoraŭ tiun februaran, ni daŭre sendos al multaj adresoj, ĉar ni volas alvoki kaj varbi; sed ekde marto ni havigos la revuon nur al tiuj, kiuj pagis sian abonon. Pri tio, ĉar la pagoj kelkfoje bezonas tempon por atingi nin, ni afable petas, ke oni bonvolu informi nian centron (eĉ nur per simpla poŝtkarto) kiam, al kiu kaj kiom oni pagis (bonvolu trarigardi la ĝisdatajn adresojn de perantoj kaj abonkotizojn en la lasta kovrilpaĝo). Bonvolu ankaŭ ĝustatempe komuniki eventualajn ŝanĝojn de adreso, kaj atentigi pri eblaj eraroj.

Pri la ekstera aspekto de la revuo: multaj miros, ke mi ne tuŝis ĝian vizaĝon kaj ĝian formaton. Mi scias, ke el grafika vidpunkto la kovrilpaĝo ne estas tute kontentiga, sed en ĉi tiu momento mi, verdire, havas pli urĝajn zorgojn ol pripensi novajn grafikaĵojn (tio ne signifas, kompreneble, ke mi ne klopodos pripensi ilin en la estonto). Koncerne la formaton, mi scias, ke tiu nuna estas ĝena por multaj (inkluzive de mi mem), sed konklude mi dirus, ke oni ne povas ĉiujare ŝanĝi formaton! Mi kutimas bindigi jarkolektojn de esperanto-revuoj (ĝenerale po pluraj jaroj, ĉar preskaŭ neniu esperantorevuo havas sufiĉe dikajn unuopajn jarkolektojn), kaj mi ĉiam koleras pro tio, ke estas malfacile trovi du sinsekvajn jarkolektojn en la sama formato! Do, karaj legantoj, bonvolu iom pacienci: venontjare oni povos reparoli pri la afero.

Fine, pri la enhavo. Abundan materialon mi trovas en la tekstoj de la radio-ĵurnaloj de Vatikana Radio, kiuj amplekse prezentas la vivon de la Eklezio kaj estas, memevidente, «senproblemaj» koncerne fidelecon al la katolikaj principoj. Ĉar oni afable havigas al mi, praktike ĉiutage, la koncernajn itallingvajn tekstojn, mi havas multe da materialo por elekti, kaj do povas prezenti tiujn informojn, kiuj ne sukcesas eniri la esperantlingvajn elsendojn de Vatikana Radio pro ilia apenaŭ 10-minuta tempodaŭro: tial mi esperas, ke mi povos diskonigi informojn interesajn por katolikoj, samtempe evitante, ke oni preterlasu aŭskulti la esperanto-elsendojn de Vatikana Radio, kiel povus okazi, se mi tutsimple aperigus en nia revuo la tekstojn de tiuj elsendoj.

Krome, mi ankaŭ utiligas por «Espero Katolika» kelkajn tekstojn, kiujn mi fundamente pretigas por la esperanto-elsendoj de Radio Roma (Itala Radio); kaj mi ricevis la malavaran rajtigon aperigi artikolojn el la riĉ-enhava misiista revuo en itala lingvo «Nigrizia», kies Direktoron (p. Nazareno Contran) mi sincere dankas.

Sed la revuo ne estas nur afero de la redaktoro aŭ de la estraranoj; ĝi apartenas al ĉiuj membroj de IKUE, kiuj estas invitataj kunlabori, ankaŭ por eviti, ke aperu nur miaj opinioj (kiuj, kompreneble, povus ankaŭ esti eraraj).

Intertempe, bonvolu pardoni la eventualajn fuŝojn miaflanke, kaj akceptu korajn bondezirojn por paca novjaro.

Antonio De Salvo

al la indekso


 

PAROLAS VATIKANA RADIO

 

ĈILIO

Mons. Sergio CONTRERAS, help-episkopo de Concepciňn (Ĉilio), ĵus deklaris, ke en ĉi tiuj lastaj jaroj ŝanĝiĝis la rilatoj inter la Eklezio kaj la ĉilia laboristaro. Ĉi tiu, kiu en pasinteco ne sentis sin sufiĉe interpretata fare de la Eklezio, kaj tial restis indiferenta aŭ malproksima, nuntempe komencas konscii, ke la Eklezio efektive partoprenas en la sopiro al liberiĝo, evoluo kaj konkero de digno, kiuj estas strikte koneksaj kun la kredo.

 

DULINGVISMO

La Katolika Universitato malfermos en Bolzano/ Bozen (Alta Adiĝo/Sudtirolo, Italio) kulturcentron por la itallingva komunaĵo. La centro, kiu estos admi­nistrata da 20 personoj (4 sacerdotoj kaj 16 laikoj), havos kiel ĉefan celon la organizadon de kursoj kaj seminarioj por prizorgi la profesian ĝisda­tigon kaj la edukon de plenkreskuloj. Mankis, ĝis nun, en Bolzano/ Bozen, univer­sitat-nivela centro por la itallingva grupo.

 

ENKETO

Senigite je televido dum unu monato, kelkdekoj da usonaj televidaj spektantoj montris pli grandan emon al hom-rilatoj kaj eĉ pliboniĝon de la familiaj ligoj: ĵurnalo de Detrojto, "Free Press", enketis pri tio, proponante al 120 familioj po 500 dolarojn, kondiĉe, ke oni ne rigardu televidon dum unu monato. Nur 27 familioj akceptis la proponon. En iuj kazoj oni ri­markis pligrandiĝon de nervemo, precipe ĉe infanoj, sed ĉiuj prienketitoj deklaris, ke ili pli ofte renkontiĝis kun geamikoj kaj parencoj kaj pli multe ekskursis dum festotagoj. La plimulto el la patroj, krome, deklaris, ke la flankenmeto de televido favoris pli grandan ekkonon de iliaj infanoj.

 

ARKIVAJ DOKUMENTOJ

“Gvidlibro pri la episkopai arkivoj de la Katolika Eklezio en Federacia Germanujo kaj Okcidenta Berlino" estis publikigita de la munkena eldonejo "Schnell und Steiner", laŭ iniciato de la germana episkopara konferenco pri ekleziaj arkivoj, kun la celo disponigi al la fakuloj aŭ eĉ nur al la simplaj scivoluloj rimedon por trovi dokumentojn en la 22 germanaj diocezaj arkivoj. La verko entenas antaŭparolon de kardinalo Höffner, kiu sub­strekas, ke ĉi tiu gvidilo estas respondo de la Eklezio al la kreskanta inte­resiĝo de la publika opinio pri la vero.

 

KANADAJ EPISKOPOJ PRI MIGRADO

«Ekspluatado de la gastlaboristoj kaj rasismo malaperos nur se ĉiuj homoj sentos sin vere gefratoj de unu sola homa familio». Tion diris la kanada episkopara komisiono pri migrado kaj turismo, en dokumento, kiu parolas pri «ĝenerale malamika sinteno rilate enmigrintojn», kaj emfazas «la spiritan malfermitecon kaj la gastemon», kiujn kristanoj devas montri, harmonie kun la bibliaj kaj ekleziaj instruoj, malakceptante timojn kaj egoismojn. «La nun disvolviĝanta tutmonda movado - aldonis la epis­kopoj - klare montras, ke iom post iom la landlimoj malaperas, kaj ĉiam pli oni estas vokataj vivi kiel unu sola popolo», alfrontante la planedajn problemojn «en spirito de homa frateco». Por la starigo de pli justa mondo, la dokumento indikas la neceson, ke oni partoprenu en la mal­facilaĵoj de tiuj, kiuj vivas en malriĉeco. «La kanadaj katolikoj - oni legas en la teksto - mirinde pruvis ĉi tiun spiriton, sed ankoraŭ multo estas farenda». Interalie, la enmigrintoj bezonas helpon por adaptiĝi al la novaj medioj, kaj ili devas eklerni ami sian novan patrujon. Menciinte la neceson de politikaj kaj sociaj ŝanĝoj, la kanada komisiono indikis al la kristanoj «la grandan respondecon zorgoplene priatenti la sekvojn» de nova leĝo pri enmigrado, kiu entenas kontrolojn kaj limigojn.

 

BRITAJ STRIKOJ

Kardinalo Basil Hume, ĉefepiskopo de Wenstminster, petis, ke la brita registaro enketu pri la ekonomiaj kondiĉoj de kelkaj kategorioj de laboristoj (inter kiuj, fajrogardistoj), sekve de iuj strikoj, kiuj, laŭ la kardinalo, estas «netolerebla minaco kontraŭ la socio». En letero publikigita en la londona ĵurnalo «The Times», kardinalo Hume asertis, ke la striko «proponas akrajn moralajn problemojn por la kristana konscienco», precipe kiam ĝi povas endanĝerigi la homan vivon. La anglikana episkopo de Worcester, Robin Woods, per gazetara konferenco aliĝis al la opinio de la kardinalo.

 

IRLANDA EPISKOPO

«Mi konas neniun pli efikan rimedon por plibonigi la kondiĉojn en Irlando ol kunmeti la infanojn ekde ilia plej juna aĝo, proponante al ili la samajn lernejojn, lasante ke ili starigu tiujn amikecojn, kiuj ofte daŭras unu tutan vivon». Ĉi tiuj vortoj, skribitaj en 1826 de la tiama katolika episkopo de Kildare kaj Leighlin (Irlando), mons. James Doyle, estis cititaj de Lordo Dunleath okaze de ĵusa debato ĉe la Lorda Ĉambro pri la unuecigo de la lernejoj por katolikaj kaj protestantaj knaboj en Norda Irlando. Verŝajne, temas pri la unua fojo, ke vortoj de katolika episkopo estas menciitaj ĉe la Lorda Ĉambro.

 

CENTJARULOJ

La ĉefdiocezo de Portlando (Usono) ĵus festis la plej maljunan usonan episkopon, mons. Edward Howard, kiu plenumis 100 jarojn. «Bonan naskiĝtagon» deziris al la episkopo 29 usonoj prelatoj, preskaŭ 1250 sacerdotoj kaj pli ol 7.000 fideluloj.

La plej maljuna episkopo en la mondo estas la italo mons. Antonio Teutonico, kiu havas 103 jarojn kaj vivas en la diocezo de Benevento.

 

MEKSIKIAJ PROBLEMOJ

Malriĉeco, analfabeteco kaj «letargio de l’ kredo» estas la plej grandaj problemoj de Meksikio, kie la Eklezio estas engaĝita «en la predikado kaj en la realigo de la sociaj instruoj de l' Evangelio». Tion deklaris en intervjuo la nova ĉefepiskopo de Meksik-urbo, mons. Ernesto Corripio Ahumada. La prelato anstataŭas la 82-jaran kardinalon Miguel Dario Miranda, kiu dum 21 jaroj estris la plej grandan diocezon de la amerika kontinento (kun 8.500.000 katolikoj). La nova episkopo substrekis la agadon de la kardinalo por la evoluigo de bonaj rilatoj inter la Eklezio kaj la meksikia registaro, post persekuta periodo. Dank’ al lia agado - li diris - ekzistas hodiaŭ «respekto kaj komprenemo» ambaŭflanke, malgraŭ la diverĝoj, kiuj plurestas kaj grandparie dependas de la ekzisto de kontraŭeklezia leĝaro. Pri tio, la nova episkopo memorigis la malpermeson de religia instruado en la publikaj lernejoj kaj la forigon de lernejoj iniciatitaj de la Eklezio, kontraŭ la deziro mem de multegaj gepatroj. Koncerne la perspektivojn pri rajtigo de abortigo, li invitis eduki la civitanojn je la sankteco de naskado kaj je natura naskolimigo. Mons. Corripio ankaŭ plendis pro .la nesufiĉa respondo al la postuloj de socia justeco kaj pro la disvastiĝinta korupto, kiuj, liaopinie, stimulas ekstremismajn agojn kaj perforton.

 

200 PRI SANKTA PAŬLO

Per la 200 verkoj pri Sankta Paŭlo, donacitaj de tutmondaj artistoj al la papo okaze de lia 80-jariĝo, oni starigis ekspozicion en la halo de la Baziliko honore al Sankta Petro en Vatikano. Meznombre, ĉiutage vizitas ĝin, senpage, po 500 personoj.

 

MALPLI DA SACERDOTOJ

La katolikaj estroj en Kolombio estas zorgoplenaj pro la daŭra pligraviĝo de la nesufiĉo de sacerdotoj. Konsiderante, ja, la progresivan kreskon de la loĝantaro, oni kalkulas ke en la jaro 2.000 (tio signifas, post nur 23 jaroj) estos apenaŭ po unu pastro por 10.000 katolikoj. La nuntempa rilato estas po du por 10.000, dum en 1960 ĝi estis po tri.

 

LAIKOJ DISTRIBUOS EŬKARISTION

Ankaŭ laikoj estis rajtigitaj distribui la eŭkaristion, kiel eksterordina­raj disdonantoj. Laŭ anonco de la ĉefepiskopo de Glasgovo (Skotlando, Britio), ili povos disdoni la eŭkaristion dum la festotagaj mesoj kaj alporti ĝin al la malsanuloj. La ĉefdiocezo de Glasgovo, kiu entenas 300.000 katolikojn, estas la plej granda en Skotlando; ĝi estas la unua skota diocezo, kiu spertas la disdonadon de eŭkaristio fare de laikoj, laŭ la ĝenerala rajtigo ente­nata en vatikana instrukcio de 29-1-1973.

 

RELIGIO PLI OL POLITIKO

La libroj kun religia temo estas nuntempe, en FR Germanujo, je la kvina loko inter la novaj titoloj, kiuj ĉiujare aperas sur la merkato. Per ĉirkaŭ po 2.000 novaj titoloj eldonataj ĉiujare, la religiaj verkoj nete superas tiujn politikajn (po 1.000 ĉiujare), dum la distanco de tiuj medi­cinaj (1.800) ne estas tiel granda.

 

EŬROPAJ PRELEGOJ

En preparo al la voĉdonoj por la elekto de la eŭropa parlamento, la katolika Universitato «de l’ Sankta Koro» en Milano (Italio) organizis 6 prelegojn pri la eŭropa unuiĝo. La iniciato, laŭ kultura karaktero, startas el la konvinkiĝo, ke ĉiu unueca perspektivo de Eŭropo kuntrenas profundan ŝanĝiĝon de pensmaniero kaj kutimoj, je persona kaj kolektiva nivelo, ĉar oni devas superi ĉiun apartecan, hegemonian kaj egoisman senton. Krome, kristanismo estas untu el la fortoj, kiuj krontribuis modli la eŭropan fizionomion, ĝian evoluon kaj ĝian kulturon, ĉar ĝuste el la Evangelio dum jarcen­toj predikita de la Eklezio la eŭropaj popoloj ĉerpis ne nur religiajn, sed ankaŭ homajn valorojn. Pro tio estas oportune, ke oni pripensu la kontribuon, kiun la eŭropaj fideluloj kaj eklezioj donu al la maturiĝo de kon­sento kaj konverĝo, kiuj - respektante la postulojn pri laikeco, demokratio kaj plurismo - tamen emfazu la kristanan animon kaj tradicion de la eŭropa civilizo.

 

UKRAJNO

Parolante en Romo la 27-an de novembro 1977, kardinalo Josefo Slipyj (la ukrajna primaso, kiu pasigis kelkajn jarojn en karcero) diris, interalie: «Ĉiuj ukrajnaj episkopoj mortis aŭ estas en karcero aŭ en ekzilo, escepte de mi. La nombro de la sacerdotoj mortintaj aŭ mortigitaj ne estas konata: ĝenerale, oni taksas 1.500. Centmiloj da katolikaj ukrajnanoj estis deportitaj en koncentrejojn, kie multaj el ili daŭre troviĝas. En la teritorioj okupitaj dum la dua mondmilito, estis 3.040 katolikaj paroĥejoj kun 4.595 preĝejoj kaj kapeloj, dum hodiaŭ ekzistas eĉ ne unu katolika paroĥejo en Ukrajno, neniu monaĥejo, neniu religiula domo, neniu seminario, kaj ĉiu animzorgado estas malpermesita».

 

EGALVALORO

Kiom kostas milita ĉas-aviadilo, ekipita per plej avangardaj armiloj? UNESKO faris la kalkulon: la egalvaloron de 75 malsanulejoj kun po 100 litoj, komplete ekipitaj; aŭ 30 sciencaj fakultatoj kun po 1.000 studentoj; aŭ la jara salajro por 250.000 instruistoj.

 

al la indekso

 

 
 

VORTOJ ESTAS GRAVAJ

 Teksto de Stefano Santandrea (el «Nigrizia» 15/1977), traduko de An­tonio De Salvo. Pensoj de misiisto, kiu interesiĝas pri lingvoj, koncerne la malfacilon traduki kristanajn vortojn en lingvojn, kiuj apartenas al aliaj kulturoj.

 En artikolo aperinta en «Nigrizia» de februaro 1977, oni lanĉis la demandon, kiel traduki en la afrikan lingvon «ewe» la koncepton de «de­voteco al la Sankta Koro de Jesuo».

Ĉi tiun saman demandon mi faris plurfoje al mi mem, dum mia dekjara restado en Sudano; sed neniam mi trovis kontentigan respondon en iu ajn el la lingvoj, kiujn mi konas.

Koncerne la lingvon «ewe», jen malloga prezento de la partoj de l’ homa korpo, en kiuj, laŭ ties popolo, situas la ĉefaj homaj aktivecoj. La kapo regas super ĉiuj korpopartoj kaj iliaj aktivecoj. Krome, ĝi estas la altvalora sidejo de la penso, kiu, tamen, formiĝas en la reno. La ventro estas sidejo de la sentoj: amo, malamo, boneco, malboneco. La koro estas kon­siderata sidejo de l’ kuraĝo kaj de la vivoĝojo. Tiel, la esprimo «fleksi la koron» signifas «akriĝi», dum «restreĉi la koron» indikas la reakiron de serena animstato. Estas klare, ke en tiaj kondiĉoj la koro ne taŭgas kiel simbolo de amo. Jen la kaŭzo de la fina demando entenata en la menciita artikolo: ĉu estas ĝuste altrudi simbolojn, kiuj ne estas signifaj por iuj po­poloj? Kaj, aliflanke, ĉu estas ĝuste flankenmeti devotecon, kiu povus helpi la kristanon pliprofundigi sian kredon kaj ĝin maturigi pli komplete?

Ni konsideru aliajn du afrikajn lingvojn: la «ndogo», specimene de la sudanaj lingvoj, kaj la «giurluo», apartenanta al la nila grupo.

La kapo: en ambaŭ lingvoj, ĝi pli-malpli havas la saman funkcion kiel en la «ewe». Oni uzas ĉi tiun vorton precipe por indiki, ĉu iu persono estas saĝa aŭ ne: tiel, oni diras «lia kapo estas», por signifi «li havas saĝon». En la lingvo «giur-luo», la kapo estas ankaŭ sidejo de la memoro: «mia kapo forgesis» estas frazo tute kutima. En la lingvo «ndogo», kon­traŭe, tiu kvalito apartenas al la brusto, kaj tiel oni diras «mia brusto su­perflugis» por diri «mi forgesis». Se oni parolas pri profunda, eventuale sekreta penso, en «giur» oni diras, ke «vorto estas en lia ventro», dum en «ndogo» oni diras, ke «vorto estas en lia brusto».

Inteligenteco, pensoviglo, lerteco, tute ne estas atribuataj al la kapo, sed al la okulo. «Li estas tre inteligenta» tradukiĝas per «lia okulo estas forta». La sentoj pri ĝojo, doloro, amo, malamo, troviĝas en la hepato, laŭ la popolo «luo». Tiel, «lia hepato estas milda» signifas «li estas kontenta», dum «lia hepato estas difektita» signifas «li estas kolera».

Kiel oni vidas, multaj korpopartoj rolas, sed ne la koro. De tempo al tempo oni aŭdas ĝian nomon; sed en kiu okazo? Bonŝanca ĉasisto kutimas oferi parton el la viando de la mortigita besto al la spiritoj de la prapatroj aŭ al apartaj protektantoj; temas, ĝenerale, pri simbola donaco, peco de pulmo, de koro aŭ de hepato (ĉi tiu lasta estas tiu plej taksata). Mi diris «simbola» ne ĉar tiuj korpopartoj havas specialan signifon, sed ĉar la ĉa­sisto formanĝas la plejbonan viandon, kaj al la spiritoj oferas nur parton el tiuj modestaj korpopartoj...

Estas evidente, do, ke la religiaj simboloj kiaj la «Koro» de Jesuo estas tute sensignifaj por ĉi tiuj popoloj; eĉ pli, ili kontribuas plifortigi la senton (cetere, koneksan kun granda parto el la eksteraĵo de la kristana kulto, modlita laŭ la «okcidentaj» kutimoj) pri io importita, sen iu ajn rilato kun la realo de la vivo kaj de la lingvoj de Afriko.

En la menciita artikolo, ĝia aŭtoro (p. Pazzi) pledas, por ke oni trovu solvon. Laŭ mi, temas pri malfacila entrepreno, kaj pli bone estas forlasi la aferon. La Eklezio de Kristo fondiĝis kaj disvastiĝis tra la mondo, lu­migante per sia vero kaj sanktigante per sia graco popolojn inter si malsi­milajn laŭ raso kaj lingvo, dum pli ol mil jaroj, sen la devoteco (cetere, tre bela) al la Sankta Koro de Jesuo; ĉu ĝi ne povos tion daŭre fari ankaŭ en Afriko?

al la indekso


 

MALLONGA HISTORIO DE
INTERNACIA KATOLIKA ESPERANTO-JUNULARO

UNUA PARTO  -  Dua parto  -  Tria parto

Dum la IKUE-kongreso en Vieno, 1958, oni decidis aperigi propran katolikan junularan revuon, ĉar EK «por gejunuloj ne estas interesa legaĵo». Tia revuo fakte ekaperis ekde januaro 1959 sub redakto de Jacques Tuinder, Nederlando. La nomo de la revuo estis «Birdo».

En la januara numero de EK 1959 la ĝenerala sekretariino, Truus Du­renkamp, skribas sur p. 2: «Laŭpromese vi trovos en ĉi tiu kajero provnu­meron de BIRDO; ni esperas ke vi multnombre abonos, por ke ni povu daŭrigi tiun tre utilan kaj necesan eldonon; temas ja pri definitiva akirado de la junularo por nia movado!... ». Ankaŭ la Prezidanto, P. A. Beckers, en sia novjarsaluto sur p. 1 atentigas pri la nova revuo, menciante, ke la iniciatintoj estas en Nederlando.

En EK de marto 1959 estas raportite, ke jam venis 150 abonpetoj al Birdo, kaj ĝis 1959-02-15 donacoj de 103 ned. guldenoj.

Laŭ EK de majo 1959 multaj eminentaj personoj, episkopoj kaj aliaj aŭtoritatuloj, precipe ne-esperantistoj, malavare donacis por Birdo (ekz. ĉefepiskopo Alfrink 25 guldenojn), post kiam la redaktoro J. Tuinder skribis al ili personajn leterojn.

En Birdo de junio 1959 estas anoncita grandioza Literatura Kon­kurso.

EK de septembro 1959 mencias, ke venis jam pli ol 1000 guld. da donacoj por Birdo, i. a. de pluraj germanaj episkopoj.

La revuo Birdo ekde julio 1959 nomas sin «monata kontaktorgano de la junulargrupo de IKUE «La Alta Flugo». (Laŭ Birdo de oktobro 1959) administranto estas Hub Weltens, Nederlando, redaktoro plue J. Tuinder; redakcia komitato (kiu tamen ekde 1960 ne plu estas menciita en la revuo) konsistas el: Piet Buynsters, Stefan Maul, Annemarie Orterer, Roman Forycki, Rudolf Tesik. Perantoj de la revuo estas por Germanujo Hans Thonessen, kaj por Pollando Romuald Skalinski.

Laŭ raporto en Birdo de januaro 1960 la revuo havis, fine de 1959, 260 abonantojn. En Birdo de junio 1960 aperis la adiaŭo de la redaktoro J. Tuinder; ekde la numero julio-aŭgusto 1960 la revuo estas redaktita de Stefan Maul. En novembro 1960 la revuo havas abonantojn en 25 landoj.

En la jaro 1961 enoficiĝis novaj reprezentantoj por Birdo en Belgujo, Italujo, Aŭstrujo, Francujo, Kanado, Britujo kaj Irlando, Hispanujo.

En Birdo de februaro 1961 la provizora sekretario Hub Weltens komunikas, ke provizoran estraron ni jam havis, sed ĝi disfalis. Li proponas, ke la redaktoro kaj la administranto prezidos la planitan kunvenon en Romo 1962 (dum la IKUE-kongreso), ĝis kiam estos elektita estraro. Temas do pri planoj fondi (krom la revuo) ankaŭ junularan organizaĵon.

En marto 1961 la redaktoro de Birdo, Stefan Maul, ellaboras proponojn por statutoj de «La Alta Flugo» (LAF).

Ekde aprilo 1961 pliampleksigo de Birdo pro malavara donaco de anonimulo.

En majo 1961 okazas starigo de Magnetofona Rondo «Birdanoj pepas ».

En junio 1961 Birdo havas 274 legantojn en 25 landoj.

En Birdo de junio kaj julio/ aŭgusto aperis, sub la titolo «La Birdanoj havas la gazeton, kiun ili meritas!», artikolo de la redaktoro Stefan Maul pri «Rezultoj, konkludoj kaj efikoj el la enketo inter la birdanoj». Laŭ lia persona letero al mi, «ĉi tiu artikolo estos kvazaŭ direktilo por miaj legantoj, por mi kaj por miaj posteuloj en la ofico de Birdo-redaktoro».

Birdo kaj EK de oktobro 1961 raportas, ke dum la katolika fakkunveno de la 46-a UK en Harrogate estis proponita «Lingva Kampanjo inter la Katolika Junularo». Celo de tiu projekto estas la grandskala enkonduko de Esperanto en la katolikajn junularorganizojn diverslandajn (raporto de Karl-Ernst Salzmann, Germanujo). En Birdo de septembro kaj oktobro 1961, G. van Dijk, Nederlando, proponas starigon de paralelkursoj.

Ekde novembro 1961 la paĝonombro de Birdo denove reduktiĝas pro tro malmulte da abonantoj, kaj por ne plialtigi la abonkotizon. (Laŭ la kalkuloj oni bezonus 400 abonantojn, por ke oni povu regule eldoni la revuon sen malprofito resp. sen la neceso de daŭraj donacoj). En la sama numero estas anoncita la starigo de Libroservo.

En Birdo de decembro 1961 estas sciigata la rezulto de konkurso pri LAF-himno, anoncita en junio 1961: la teksto de la himno estas verkita de Frato Leotado De Ruyver, Bulgujo, la melodio de Fr. Arnoldo. Krome, aperis komuniko, ke Stefan Maul kaj Klaus Perko estas kandidatoj por la estra­ro de LAF. Laŭ sciigo en Birdo de januaro 1961 ankaŭ Hub Weltens estas kandidato.

Birdo de marto 1962 komunikas la enoficiĝon de reprezentanto por Madagaskaro.

Antaŭ la Roma kongreso aperis la kantaro «Pepu, Birdanoj!», en 250 ekzempleroj, kun 70 novaj kantoj kun melodio; la tradukojn faris grandparte Stefan Maul, multajn ankaŭ Klaus Perko kaj kelkaj aliaj. La tuta teknika laboro estas farita de Stefan Maul. Li rezervigis multajn religiajn kantojn por planita dua parto (kiu fakte ne plu aperis); en estonta presita kantaro ambaŭ partoj estu kunigotaj.

De la 14-a ĝis 21-a de aŭgusto 1962 okazis en Romo, en la kadro la IKUE-kongreso, junulara kunveno, oficiala fondo de LAF kaj elekto de la estraro. Estraranoj estis: Klaus Perko (prezidanto), Hub Weltens (sekretario), Stefan Maul (redaktoro), Antonio De Salvo, Italujo, kaj Doris Wa­lenzik, Polujo/ Germanujo (estraranoj). En la kongreso de IKUE partoprenis 300 personoj, inter ili 40 gejunuloj. La Amuza Vespero de la kongreso estis aranĝita de la junularo; la tiam unue aperinta «bekanta birdo», kiu en kabaredo iom pike kritikis la tiaman estraron de IKUE, ankoraŭ poste sur la paĝoj de Birdo kaj interne de IKUE zorgis por konfliktoj. Antaŭ la kongresanoj Stefan Maul prelegis enkonduke al la LAF-agado pri la temo «LAF kiel organizo por katolikaj junaj esperantistoj». La programita prel­ego de Hub Weltens pri la temo «Kiel helpi al niaj gefratoj malantaŭ la Fera Kurteno» ne okazis, sed la teksto poste aperis en Birdo. Laŭ la kongresa libreto la aktivecoj de LAF tiam estis: koresponda servo, magnetofona servo, libroservo, vendo de poŝtmarkoj.

Dum la kongreso oni decidis pri «Rezolucio de LAF al ĉiuj junaj katolikaj geesperantistoj» kaj «Rezolucio de LAF al ĉiuj katolikaj Junular­Organizoj internaciaj (kaj naciaj)».

Plue oni planis kunlaboradon kun Skolta Ligo, starigon de Informa Fako de LAF (por informi katolikajn junularorganizojn pri Esperanto kaj LAF).

 Klaus Perko (daŭrigota)

al la indekso


 

ALBANA EPIFANIO

 «Piana degli Albanesi» (Ebenaĵo de l’ Albanoj) estas la nomo de la plej grava el la relative multaj albanaj kolonioj en la itala insulo Sicilio. En ĉi tiu urbeto, kiu havas preskaŭ 7.000 loĝantojn, ĉiujare renoviĝas la pompa rito de Epifanio laŭ la grek-ortodoksa liturgio. Temas pri kolektiva ceremonio riĉa je folkloro kaj mistikeco, kiu, jam de multaj jarcentoj, engaĝas la tutan loĝantaron en feston, kiu ne estas nur simpla memorigo de la Betlehemaj Reĝoj. Epifanio, por grek-ortodoksuloj, estas ja la celebrado de la Revelacio de Jesuo: Jesuo, kiu estas montrata kiel la atendita Mesio, la filo de Dio.

La ceremonio komenciĝas per la beno de la akvoj, kiuj per la sacerdoto iĝas purigaj samkiel tiuj de Jordano. Sekvas la solena episkopa Meso en la mirinda katedralo, dediĉita al Sankta Demetrio. Fine, procesio sub la gvido de la episkopo mem, kiu, ĉirkaŭita de hieratikaj popoj, portas en la mano episkopan bastonon kun du kapoj de serpento, kiuj aludas la evangelian saĝecon. Antaŭ li, marŝas en du vicoj knaboj, kiuj portas bastonojn kun ĉepintaj oranĝoj. Kiam la procesio atingas difinitan fontanon, la episkopo ripetas trifoje biblian profetaĵon, blovas sur la fontanon kaj mergas en ĝin krucon, kiun li tenas meze de tri lumigitaj kandeloj kaj ruta bukedo. Tiam, el la supro de la sonorilturo de la ĉefpreĝejo de Sankta Maria, blankega kolombo, simbolo de la Sankta Spirito, malsupreniras laŭlonge de fadeno kaj finas sian iradon en la fontanon. La tago fermiĝas per disdonado de oranĝoj kaj rutaj branĉetoj al la fideluloj kaj al la turistoj. Ĉi tiuj lastaj ĉiujare kun­venas multnombre, el ĉiuj mondopartoj, por ĉeesti la eksterordinaran cerem­onion de la malgranda albana komunaĵo, kiu ĵaluze konservas kaj rigore transdonas, de unu generacio al la alia, originalan kaj riĉan religian momenton.

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

 

MALPLI DA FESTOJ EN ITALUJO

 

Unu el la akuzoj, kiujn oni ofte lanĉas kontraŭ Italujo, estas la granda nombro da festotagoj, kiuj estis ankaŭ ekspluatataj por plilongigi libertempon­, lanĉante idealan ponton inter iu dumsemajna festotago kaj la antaŭa aŭ posta dimanĉo.

Se oni sumigas civilajn kaj religiajn festojn, Italujo efektive havis 17 kompletajn kaj 3 duonajn festotagojn; neniu alia lando troviĝas samnivele: laŭ nia scio, Federacia Respubliko Germanujo havas maksimume 13 festotagojn, Luksemburgio 12, Danlando 11, Francujo kaj Belguio po 10, Nederlando 8, Irlando 8, kaj ekster la Eŭropa Komunaĵo Usono 9 kaj Sovetunio 8. La plej laborema ŝajnas esti Britujo, kie nur 6 tagoj estas festaj; tamen, por korekta komparo, oni devas konsideri, ke en multaj el la cititaj landoj la laborsemajno estas kvintaga, dum tio en Italujo estas escepto, kaj do italo ĝenerale laboras 52 sabatojn plimulte ol alilandanoj. La bildo, do, pri Italujo nenionfaranta kaj Eŭropo staĥanovisma ne estas tute ĝusta, almenaŭ el aritmetika vidpunkto.

Efektive, la damaĝo al la itala produktado ne naskiĝis rekte el la nom­bro de la festotagoj, sed el tiu alia kutimo, pri kiu ni aludis, nome el la pont-farado inter du festoj: en la intervalaj tagoj, abrupte kreskis la nombro de malsaniĝoj, kaj nenia laborplanado estis plu ebla en industrioj kaj oficejoj. La problemo estis komplikita de la fakto, ke el la menciitaj 17 festotagoj, nur 4 estas civilaj (25-a de aprilo, datreveno de la liberiĝo el la faŝisma reĝimo; 1-a de majo; 2-a de junio, datreveno de la proklamo de la Respubliko; 4-a de novembro, datreveno de la venko en la unua mondmilito), dum la aliaj 13 estas religiaj, kaj pri tiuj neniu paŝo estus ebla sen interkonsento kun Vatikano, ĉar la itala konkordato kun la Sankta Seĝo antaŭvidas, ke estu festaj la tagoj de la koncernaj religiaj solenoj.

Pro tio, por limigi la nombron de tiuj festotagoj, oni devis atendi, ke Vatikano laŭpete deloku ilin al la antaŭa aŭ posta dimanĉo, escepte de tiuj plej tradiciaj kaj fundamentaj (Jartago, Paska Lundo, Ĉielenpreno de Maria, Ĉiuj Sanktuloj, Senpeka Koncipiteco de Maria, Kristnasko, Sankta Stefano, Sankta Patrono de la unuopaj lokoj).

Tiel, per leĝo 5.3.1977, n. 54, estis forigitaj kiel festaj jenaj tagoj: Epifanio, Sankta Jozefo, Ĉieleniro de Jesuo, Korpo de l’ Sinjoro, Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Samtempe, la festo de Respubliko kaj tiu de la Venko estis delokitaj al la unua dimanĉo de junio kaj de novembro, kaj la duonfestaj tagoj iĝis ordinaraj labortagoj (temas pri la 11-a de februaro, datreveno de la repaciĝo inter Italujo kaj Vatikano; la 28-a de septembro, datreveno de la napola ribelo kontraŭ la nazia okupado; la 4-a de oktobro, Sankta Francisko el Asizo).

Antonio De Salvo

 al la indekso

 

 
 

S. C. Napiórkowski (Laŭ «Oikumene» - Ekumena Bulteno 3/77, p. 42-43)

DOKTRINA DIALOGO LUTERANA-KATOLIKA

 (Paderbon 7-12.03.1977)

UNUA PARTO  -  Dua parto  -  Tria parto  -  Kvara parto

 

Historia enkonduko

 

Doktrina dialogo inter luterana kaj romkatolika eklezioj troviĝas nun en la dua etapo. La unua ampleksis la periodon 1967-1971, kiam la starigita Miksa Grupo romkatolika-luterana laboris super kvar grandaj problemoj: «Evangelio kaj la Tradicio» (Zuriĥo 1967), «La mondo kaj Eklezio sub la Evangelio» (Bastad - Svedujo 1968), «Ekleziaj strukturoj» (Nemi ­- Italio 1969), «La Evangelio kaj la Leĝo», «Evangelio kaj kristana libe­reco» kune kun la problemoj de la papa prioritato kaj la interkomunio (Cartigny - Svislando 1970). La rezultojn de tiuj debatoj oni resumis en San Anton (Malto) en 1971 kaj publikigis en la teksto de doktrina akordo: «Evangelio kaj Eklezio» konata kiel «Malta Raporto». Post la transdono de la akordo al la Sekretariato por Aferoj de la Kristana Unueco kaj al la Monda Luterana Federacio oni formis la duan Miksan Grupon, kiu ĝis nun laboras pri la «Malta Raporto» kaj pri problemoj supraĵe tuŝitaj en ĝi.

Dum la unua kunsido (Ĝenevo 1973) oni trarigardis la luteranaj-katolikajn rilatojn en la diversaj mondregionoj, pridiskutis la aferon de la akceptado de la «Malta Raporto» kaj oni proponis laborplanon por la sekvaj du jaroj.

La dua kunsido (Romo 1974) pritraktis la temon: «La valoro de la mondo por memkompreno de la Eklezio»; kaj oni starigis du laborajn grupojn: 1) por pristudi la akceptadon de la «Malta Raporto», 2) por prepari la dokumenton pri la Eŭkaristio kaj episkopeco.

En la tria kunsido (Liebfrauenberg 1976), krom la afero de akceptado de «Malta Raporto», oni ekkonis la rilatojn inter ambaŭ Eklezioj en Hungario kaj Pollando, pridiskutis la labortekston pri la Eŭkaristio kai la alian pri la modeloj de unueco; oni starigis la subgrupon por enkondukaj esploroj je la temo: Eklezia ofico.

La kvara kunsido okazis en Paderborn: 7-12.03.1977. Partoprenis ĝin de la katolika flanko: a) kiel anoj: ep. H. L. Martensen el Kopenhago, kunprezidanto, ep. P. W. Scheele el Paderborn, dr. J. Hoffmann el Stras­burgo, J. F. Hotchkin el Vaŝingtono, dr. S. C. Napiórkowski el Lublino kaj dr. V. Pfnür el Monastyro; b) kiel konsultanto - prof. P. Bläser el Pader­born; c) el Sekretariato por la Aferoj de la Kristana Unueco: mons. Ch. Moeller, dr. S. Schmidt kaj prof. H. Schütte.

La luteranan eklezion reprezentis: a) kiel anoj: ep. D. H. Dietzfel­binger el Munkeno, kunprezidanto, pastoro K. Hafenscher el Budapeŝto, p. P. Nasution el Djakarto, p. L. Thunberg el Svedujo, p. B. Weber el Săo Leopoldo (Brazilo); b) kiel konsultantoj: dr. H. Meyer el Ekumena Instituto el Strasburgo, dr. V. Vajta el la sama Instituto; c) el estraro de Monda Luterana Federacio: dr. C. Mau kaj dr. D. Martensen.

La Monda Eklezia Konsilantaro delegis sian oficialan observanton en la persono de prof. A. J. Bronhorst el Utreĥto. Estis pritraktitaj tri ĉefaj temoj: Eŭkaristio, modeloj de unueco kaj Eklezia ofico.

(Pri menciitaj supre tri sinsekvaj temoj ni informos en sekva numero de E. K.)

E-igis Czesław Biedulski

 

al la indekso

 

 
 

EKUMENAJ DATREVENOJ

 

(Laŭ «Oikoumene» - Ekumena Bulteno, N. 3/77
de Pola Episkopara Komisiono por Ekumenaj Aferoj)

 

En la 6-a numero de «Jednota» («Unueco»), la revuo de protestanta pola Reformita Eklezio, K. Karski memorigis pri jenaj ekumenaj jubileoj:

I - Antaŭ 50 jaroj okazis en Ĝenevo la unua Monda Konferenco de Eklezioj por la Aferoj de la Kredo kaj Eklezia Strukturo. Partoprenis tiam 137 delegitoj, observantoj kaj gastoj el 40 landoj kaj el 70 Eklezioj. La Konferenco pritraktis temojn: 1) Alvoko al la unueco; 2) Evangelio de eklezia mesaĝo al la mondo; 3) La esenco de Eklezio; 4) Komuna kred­konfeso de Eklezio; 5) Sacerdota (ordina) ofico en Eklezio; 6) Sakramentoj; 7) La kristana unueco kaj la rilato al ĝi de Eklezioj. La Konferenco faris valorajn esplorojn koncerne la kialojn de ĉagrenaj disrompoj ekzistantaj en Eklezio.

II - Antaŭ 40 jaroj debatis en Edinburgo (1937) la dua Monda Konferenco de Eklezioj kun partopreno de c. 500 personoj, inter kiuj troviĝis 50 reprezentantoj de junularo. Jen la ĉefaj programeroj: 1) La graco de Dia Sinjoro Jesuo Kristo; 2) Krista Eklezio kaj la Parolo de Dio; 3) La Krista Eklezio: sacerdota ofico kaj sakramentoj; 4) Unueco de Eklezio en la vivo kaj la kulto.

La Konferenco unuanime akceptis la finan dokumenton: «La atesto de la unueco en obeemo al Dia Sinjoro Jesuo Kristo». En tiu ĉi dokumento ni legas interalie: «Ni tuthumile konfesas, ke niaj dispeciĝoj estas kontraŭ la volo de Kristo kaj ni petegas Dion, ke Li en sia mizerikordo mallongigu la tagojn de nia disrompo kaj pere de sia Spirito enkonduku nin al la plena unueco».

 

E-igis Czesław Biedulski

 

al la indekso

 

   
   
 
 

 «PATRO NIA» POR  ETULOJ

de Fr. Emila Lucht - tradukis Anna Mackiewicz

 

Amas vin patro, amas vin panjo,

kion vi farus sen ili, Anjo?

Ankoraŭ estas Patro Ĉiela,

kiu nin ĉiujn amas fidele.

Zorgas pri homoj en tuta mondo,

zorgas pri ĉiu familirondo.

Kiam matene vekiĝas vi,

diru al Patro: Vin amas mi.

 

«Sanktigata estu Via nomo»

Kiu estas la nomo de Dio?

Kiel Li estas nomata?

- Ĉielpatro - Jesuo - Savanto ­–

- Plejsankta, Bona, Amata.

Ĉu Lian plej sanktan Nomon

en la estimo vi havas?

Li estas Patro kaj ĉiam

de la malbono nin savas.

 

«Venu via regno»

Jesuo, la granda Reĝo,

al Lia regn’ apartenas

la homoj bonaj kaj ĉiuj,

kiuj al Dio amvenas.

Do petu, ke ĉiu homo

kredu, per am’ pliboniĝu,

tiam la regno de Kristo

en tuta mond’ disvastiĝos.

 

«Fariĝu via volo»

Plej bone scias ĉion Di’,

do estu kiel volas Li.

Ĉu estas suno, ĉu pluvego,

ho, Dio, Via volo regu!

 

«Nian panon ĉiutagan…»

Kvankam Vi havas ĉiam panon,

pri pano, petu Dian manon.

En mond’ ja estas tia stato

- infanoj mortas pro malsato! ­

Petu, ke Dio tion donu,

ke ĉiu panon havu bonan.

«Pardonu al ni niajn ŝuldojn»

Panjo, Joĉjo min ekbatis,

- Jen la fratotip’!

Vian punon li meritis,

tie pendas vip’!

Alparolis triste panjo:

kiel preĝas vi?

 

«Kaj pardonu niajn ŝuldojn

kiel ankaŭ mi

forpardonas al ŝuldantoj».

- Do se volas vi, ke Dio pardonu al vi,

vi pardonu ankaŭ ĉion.

- Vere, ja mi tiel preĝis

hodiaŭ kun am’,

do mi nun ne plu koleros,

mi paciĝos jam!

 

«Kaj ne konduku nin en tenton»

Mi teruran havis tenton

ne obei dum momento.

Orelflustris la Anĝelo:

obstinulo vi malbela!

Dia Filo ĉion kreis,

sed Patrinon Li obeis.

Do mi diras: For la tento!

Mi obeu ĉi-momente.

 

«Sed liberigu nin de la malbono»

Joĉjo ege timas tondron,

nuboj kovris ĉielrondon,

terurtondras, fulmas, muĝas,

fulmobatis, tie ruĝas.

Sed al Joĉjo patrin’ iris:

- Ja hodiaŭ vi preĝdiris

«Liberigu de malbono»,

do ne timu! Ĉieldono

estas kun ni: ni ne solas

ĉar nin gardi Dio volas.

al la indekso

 
 

MALGRANDA ŜTATO SEN TERITORIO

 

Malmultaj scias, ke en unu el la plej luksaj stratoj de Romo, kaj precize strato «Condotti», havas sian sidejon malgranda monfarejo, la plej mal­granda en la mondo, kie la Malta Ordeno fabrikas siajn monerojn. En lili­puta sed bone ekipita uzino, ĉiujare naskiĝas la serioj de l’ Ordeno, kiuj ne estas konfuzendaj kun tiuj de la Malta Respubliko. Temas pri moneroj de Regno sen teritorio, ĉar la Ordeno jam de preskaŭ 180 jaroj ne plu posedas terpeceton sub sia suvereneco; la kulpo estas de Napoleono, kiu en 1797 for­prenis Malton de ĝiaj Kavaliroj, kaj ne multon poste ĝin trandonis al Britujo. Ne pro tio, tamen, la Ordeno perdis sian internacian juran personecon; ĝi estas, fakte, la plej stranga el la sendependaj Ŝtatoj, ĉar - malgraŭ la manko de teritorio - ĝi ĝuas la samajn suverenajn rajtojn de la aliaj landoj, kiel agnoskas kaj garantias 37 Ŝtatoj.

Kiel plenrajta membro de la internacia komunaĵo, la Malta Ordeno ne nur ĝuas la suverenajn garantiojn de eksterteritorieco, laŭ la internacia juro, por siaj romaj sidejoj en strato Condotti kaj sur monteto Aventino, sed ĝi ankaŭ rajtas libere fabriki monon, ĉar tio estas fundamenta esprimo de suvereneco.

La unuaj moneroj de la maltaj kavaliroj (tiam en insulo Rodo) datiĝas de 1307; sed ekzistas ankaŭ pli antikvaj «moneroj», kiuj apartenas al la palestina periodo. La monfarado daŭris ĝis 1523, kiam Rodo, post me­morinda sieĝo, estis konkerita de Turkoj. Ricevinte Malton kiel sidejon flanke de imperiestro Karolo la kvina, la kavaliroj denove fabrikis mone­rojn de 1534 gis 1798.

Sekvis longa intervalo, dum kiu la kavaliroj elmigris unue al Feraro, poste al Mesino, Katano kaj fine al Romo, kie ili rekomencis fabriki maonerojn en 1961, el oro, arĝento kaj bronzo, laŭ la antikva monsistemo ba­ziĝanta sur la venecia zekino.

La kolektado de la moneroj de la Malta Ordeno estas tre vasta, ĉar ĝi ampleksas kvin jarcentojn da historio; temas pri moneroj belaj kaj raraj, prinegocataj en la tuta mondo. Sed ankaŭ la modernaj serioj estas serĉataj kaj aprecataj, pro la prestiĝo ĝuata de la Ordeno, pro la limigita eldonkvanto kaj pro la elstara arta kvalito.

La serioj de la moneroj de l’ Ordeno ne havas profitan celon: la moneroj kaj la poŝtmarkoj de ĝi eldonataj alportas nur tre malgrandan parton el la mono bezonata por la multnombraj bonfaraj kaj asistaj iniciatoj de la Ordeno mem: leprulejoj, hospitaloj, ambulatorioj, infanvartejoj en la tuta mondo, sed ankaŭ aviadiloj, trajnoj kaj ŝipoj ekipitaj kiel hospitaloj, ambulancoj, milit-hospitaloj, kaj eĉ kuracistaj kaj farmaciistaj taĉmentoj regule aliĝantaj al la armeoj de pluraj landoj: kompleksa kaj vasta agado, kiu ekzemple pruvis sian efikecon dum la vjetnama milito.

Malantaŭ arkaikiĝintaj kaj kritikeblaj uniformoj, pludaŭras la idealo de kavalerio je la servo de la malfortuloj kaj suferantoj el la tuta mondo, sen distingo pri raso, nacieco kaj religio.

Velia Corsini, trad. Antonio De Salvo

 al la indekso


 

Kiam la lingvoj estas multaj: LA KONKERO DE L’ ALFABETO

 

En la lukto kontraŭ analfabeteco, la komisiitoj pri instruado en Etiopio renkontas du grandajn malfacilaĵojn: la tradician lerno-metodon kaj la altan nombron de lingvoj parolataj en la lando. Dum la tradiciaj ler­nejoj ankoraŭ kapablas respondi al la nuntempaj bezonoj, multnom­braj faktoroj plifaciligas la proceson de amharigo.

 

Malgraŭ la grandaj helpoj - temas pri milionoj da dolaroj - kiujn Etiopio ricevas de internaciaj organizoj por la starigo de lernejoj kaj in­trucentroj, pli ol 90% el la loĝantaro restas analfabetaj, kaj nur 8% el la knaboj vizitas lernejon. Analizo de ĉi tiu fenomeno estis farita en kelkaj ĉapitroj de dika volumo pri la nesemidaj lingvoj de Etiopio («The non-sem­itic languages of Ethiopia», zorge de M. Lionel Bender, African Studies Center, Michigan State University, Michigan, Usono, 1976).

La solvo de la serioza problemo postulas, nature, pli ol engaĝitan instruiston kaj bonvolan lernanton; kontraŭe, ĉiuj eblaj naciaj fortoj devas kunlabori, ĉu modernaj ĉu tradiciaj.

La tradicia instru-metodo, verdire, kontraŭstaris efikan instruadon. Dum jarcentoj, Etiopio disvastigis kulturon pere de «lernejoj de legado», koneksaj kun la etiopia ortodoksa eklezio kaj kun la muzulmanaj koranaj lernejoj. En la ekleziaj «lernejoj de legado», la knabo devis, antaŭ ĉio, ellerni la 265 tipojn de la etiopia lingvo (la amhara); poste, li lernadis parkere ­kelkajn erojn de Biblio, kaj komentariojn en la antikva etiopia lingvo (ne plu parolata depost la naŭa jarcento kaj nuntempe uzata nur en liturgio), kaj nature li komprenis nenion.

Simila estas la metodo de la koranaj lernejoj, kiuj tamen elpensis si­stemon de instruado de la araba kiel fremda lingvo, dum la eklezio neniam kondutis tiel rilate la amharan.

Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas en Etiopio 15.000 lernejoj de legado, el kiuj 300 en la nura Adisabebo. Enorma estas la peno, kiun knabo devas alfronti por ellerni la 265 tipojn. Kun kano en la mano, por indiki la di­versajn simbolojn, kiujn li laŭte vortumas, li klopodas enŝovi en sian me­moron la tutan liston, ĝis li kapablas ĝin ripeti sen hezitoj kaj interrompoj. Tamen, li tuj dronas en malfacilaĵoj, se oni petas, ke li indiku sur la tabulo difinitan sonon. La malfacilaĵoj eĉ kreskas kiam oni pasas al la vera legado. La knabo kapablas «legi» nur la frazojn, kiujn li lernis parkere. Malgrandega, eĉ preskaŭ nula, la skribokapablo.

Ĉi tiu tradicia metodo estis forlasita kiam ekaperis la modernaj edukaj sistemoj.

Hodiaŭ, kontraŭe, oni opinias, ke Etiopio ne povas permesi al si la lukson forĵeti iun ajn instrumetodon je dispono. Ankaŭ la tradicia metodo, se ĝi estas uzata bone kaj racie, povas plenumi la nuntempajn postulojn. Nun oni pretigas novajn lernolibrojn de la amhara, kun kompletaj vortoj akompanataj de la koncernaj bildoj, kaj oni intensigas la klerigon de spe­cialigita personaro.

La lukto kontraŭ analfabeteco fariĝas eĉ plě malfacila pro la ­nombro de la lingvoj. Sen kalkuli dialektojn, en Etiopio ekzistas 78 lingvoj. La konsisto de ilěaj parolantoj estas tre varia: oni iras de lingvaj grupoj kiel tiu amhara, parolata de 8 milionoj da etiopianoj, ĝis grupoj, kiuj ne superas mil personojn.

Oni devas ankaŭ diri, ke tiuj, kiuj parolas la saman lingvon, ĝin parolas malsimile. Iuj formoj de elparolo, apartaj gramatikaj konstruoj povas varii depende de la lokoj.

Eĉ religiaj kaŭzoj povas diferencigi iun lingvon. Ekzemple, la amhara parolata en Adisabebo de la grupo «Silt’e Guragi»» estas formo de islameca amhara, uzata nur inter samkredanoj.

Kurioza, sed impresa fenomeno estas la «simpligita itala lingvo de Etiopio», naskiĝinta el la kontakto inter la italaj entreprenistoj kaj la etiopiaj laboruloj. Vortoj, fonologio kaj gramatiko estas esence italaj, kvankam  oni povas trovi spurojn de la tigrea kaj de la amhara. Temas pri eks­treme simpligita itala lingvo: la akordo de ĝenro kaj nombro estas limigita, la verbo «esti» estas preterlasita, la verbaj formoj estas nur du (preterita participo por la preterito, kaj infinito por ĉiuj aliaj tensoj). La rezultato estas simila al la «lingvo» de la fremdaj rolantoj de stri-desegnaĵoj, Tiun lingvon uzas Eŭropanoj kaj Etiopianoj kiel komunan lingvon, sed kelkfoje ĝin utiligas ankaŭ Etiopianoj inter si.

En ci tiu konstelacio de lingvoj kaj dialektoj, oni sentis kiel urĝan la neceson havi komunan lingvon, kiu eblěgu komunikadon inter la diversaj regionoj. Oni elektis la amharan. Jam en 1955, la tiama imperiestro invitis ĉiujn Etiopianojn eklerni ĉi tiun lingvon. Kial ĝuste la amharan?

Antaŭ ĉio, ĝi estas la plej parolata lingvo en Etiopio, kaj ĝi ankaŭ estis la lingvo de la kortego. La militaj konkeroj de l’ pasinto, kaj la longdaŭra imperiestra administrado, kontribuis je ĝia disvastigo; Oni ne devas subtaksi, krome, ke en la amhara mankas rimarkindaj dialektaj variantoj, diference de la tigrea kaj de la oroma, kiuj esence varias laŭ la regionoj. La elekto de normotipa amhara, do, ne prezentas malfacilaĵojn. La fakto, ke ekzistas komuna skribmaniero por la amhara kaj por aliaj etiopiaj lingvoj, estis plia kaŭzo por la elekto. Tiel, ekzemple, la uzo de la amhara en la  lernejo ebligos al tigreaj knaboj legi en propra lingvo: fakte, 95% el tiuj, kiuj parolas la tigrean, estas muzulmanoj, kaj ili ĉiam rifuzis legi la etiopian lingvon, ĉar ili timis, ke tiamaniere ili iĝos kristanoj; pro tio, kvankam la etiopiaj tipoj perfekte taŭgas por la tigrea, ĉi tiu lingvo restis je nivelo de nura parolo.

Multegaj universitatanoj jam anstataŭigis sian patrinan lingvon per tiu amhara. La sama fenomeno okazas ĉe laboristoj. Industriiĝo kaj enurbiĝo kontribuas je la amharigo de Etiopio: la homoj, kiuj kunfluas en la urbon el diversaj pravincoj sentas la bezonon de komuna lingvo.

La amas-komunikiloj kaj la instruado (hodiaŭ en la lernejo oni instruas la amharan) estas aliaj du potencaj faktoroj de amharigo, kvankam ankoraŭ radio kaj televido ne estas multe disvastiĝintaj, kaj malalta estas la pro­centaĵo de knaboj, kiuj vizitas lernejon.

Ne mankas obstakloj. La menciitaj fenomenoj, kiuj plifaciligas la dis­vastiĝon de la amhara, estas tipe urbaj. Ne estas antaŭvideble, ke samrapide oni adoptos la amharan kiel duan lingvon en la kamparoj. En Eritreo, la amhara estas praktike nekonata. En vastaj regionoj la amhara estas parolata nur de 1,5% el la loĝantaro. Krome, lingvaj grupoj sufiĉe ampleksaj (oroma, 6.800.000; tigrea, 3.500.000) povus senti kiel humiligan la altrudon de nova lingvo.

Oni antaŭvidas, do, la naskiĝon de dulingvismo: la patrina lingvo restos tiu de la tradiciaj kutimoj, de la loka identeco; la amhara, kontraŭe, iĝos la lingvo de la instruado, de la ekster-regiona komunikado, de la registaro, de la modernigo kaj de la nacia konscio.

 

F. Moretti (el «Nigrizia» 9/1977), trad. Antonio De Salvo

 al la indekso