Enhavo de Espero Katolika numero 8/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Kard. K. Wojtyła, metropolito de Krakovo

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

KARAJ GELEGANTOJ!

La 8-a numero de E.K. devas aperi malfrue kaj tial esti dumonata, ĉar ni devis atendi el Pollando la materialon, kiun la LKK, tre lerta en la organizado, kolektis kaj kunordigis diligente por prepari interesan numeron pri nia 37-a Kongreso.

La 8-a numero de E.K. celas esti esprimo de korega danko:

- al Kard. Karolo Wojtyła, Alta Protektanto de nia Kongreso, kaj al la aliaj episkopoj, kiuj honoris nian Kongreson per sia ĉeesto kaj per sia altvalora Parolo;

- al la Patroj Paŭlanoj, kiuj gastigis nin dum tri tutaj tagoj;

- al la Prezidanto de IKUE kaj al ĉiuj aliaj organizintoj, kiuj senlace kaj sinofere laboris por la bona sukceso de la Kongreso;

- al ĉiuj, kiuj preparis kaj sendis raportojn kaj fotojn;

- al la civilaj Aŭtoritatoj, kiuj donis sian permeson.

Tiu ĉi numero celas ankaŭ esprimi la solidarecon inter okcidentaj kaj orientaj gefratoj: ni kune preĝis, kantis, interŝanĝis spertojn kaj ĝuis belegajn travivaĵojn.

Se la kongresoj de IKUE diligente preparitaj en Brno kaj en Pécs antaŭ kelkaj jaroj ne povis havi lokon pro neatenditaj malhelpoj, dank’ al Dio nia Kongreso en Częstochowa estis sukcesoplena kaj redonis esperon kaj entuziasmon al niaj orientaj gefratoj. Karaj gastoj estis la KELI-anoj, kiuj povis veni.

Mi avertas, ke pro la abunda materialo pri la IKUE-Kongreso ni devas ellasi aliajn temojn kaj rubrikojn, kiuj aperos en estontaj numeroj de E.K.

Mi dankas ĉiujn, kiuj respondis mian enketon pri nia revuo. Preskaŭ ĉiutage alvenas respondaj leteroj. Mi atendas ankoraŭ multajn aliajn kaj en la 9-a numero aperigos la rezultojn de la enketo.

Korajn salutojn!

La Redaktoro

 

 al la indekso


 

LA 80 JAROJ DE LA PAPO

 

La 26-an de septembro 1977 Paŭlo VI plenumis sian 80-an vivojaron. Těu ĉi naskiĝa datreveno estas je la centro de la internacia gazetaro, precipe de la katolika.

Papo Paŭlo VI

Ni volas memori kun danko kaj estimo lian 14-jaran agadon en la gvidado de la Eklezio, la Ekumenan Koncilion, kiun li prezidis, la Sanktan Jaron 1975, dum kiu li parolis ankaŭ al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso en Romo, la multajn vojaĝojn, al malproksimaj landoj kaj kontinentoj, liajn enciklikojn, mesaĝojn, paroladojn, aŭdiencojn. Ni memoru lian senlacan agadon por la disvastigo de la kredo kaj por la paco en la mondo. Oni diras, ke lia aktiveco estus mirinda eĉ por 40-jara viro. La ekzemplo de paŝtisto, kiu spite de sia aĝo laboras senlace, estu por ni stimulo al pli fervora agado por nia kredo kaj por IKUE.

Ni ne povas forgesi, ke Paŭlo VI permesis la S. Meson en Esperanto kaj benis nian movadon, sendante ankaŭ por nia 37-a Kongreso en Ĉenstoĥovo sian patran saluton kaj bondeziron. Ankaŭ pro tio ni esperantistoj estu dankaj al nia kara Paŝtisto kaj petegu Dion pri helpo kaj abundaj gracoj kaj konsolo por Li, al kiu ni volas esti fidelaj kaj obeemaj.

Dio konservu Lin longtempe al la Eklezio kaj al la pacosopiranta mondo.

 

al la indekso


 

ŜATATAJ GELEGANTOJ, KARAJ IKUE-ANOJ

Jen ni prezentas postkongresan numeron de nia revuo. Vi trovos en la zorgeme farita raporto de nia 37-a kaj inter la kongresaj proponoj multajn esperigojn, ke nia proksima agado povos esti pli fruktodona. Planotaj atingoj dependos de via komprenemo kaj solidara kunlaboro.

Ni rigardu resume kion ni jam komencis fari kaj kio estos farenda.

Nia asocio estas nek multnombra, nek tro forta. Tamen mi sentas, ke ni staras antaŭ granda avantaĝa ŝanĝo. Malgraŭ diversaj internaj kaj eksteraj malfacilaĵoj, dum

lasta periodo ni ion valoran atingis. Dum kaj post la kongreso mi konstatis tion: ni ekvekiĝas kaj deziras pli konkrete labori.

Centra Oficejo de IKUE havas sian stabilan lokon en Romo kaj povas estiĝi grava evento por la Eklezio kaj nia movado. Ĝuste ĉi-jare ni prezentos nian novan Statuton al la Sankta Seĝo por ricevi oficialan eklezian rekonon.

E-programoj de Vatikana Radio estas nia zorgo kaj granda espero. Amase skribu senpere al: Radio Vaticana, Esperanto-Sekcio, Piazza Pia 3, Roma, sendante ankaŭ lokajn informojn pri via E-agado kaj vivo.

Ni intencas plivigligi laborajn kontaktojn kun LEA, KELI kaj IABO/ Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj/, pensante pri la realigo de ekumena eldono de la Biblio.

Centra Oficejo en Romo kolektas diversajn esperantaĵojn kaj rekomendas sian Centran E-Bibliotekon, kiu troviĝas en la spertaj manoj de scienc-laboristoj ĉe Katolika Universitato en Lublin/ Pollando/. Utiligu viajn kromajn esperantaĵojn kaj sendu ilin al ni.

Bone prosperas ekde kelkaj jaroj en Pollando Spiritaj Ekzercoj, en kiuj partopreprenas s-anoj de multaj landoj. Estus dezirinde, ke landaj ligoj surloke organizu similajn aranĝojn al siaj membroj por ĉiam denove renovigadi nian kristanan vivon.

En la kadro de nia unuiĝo funkcias 2 pormisiaj aranĝoj: en Nederlando t.n. Agado E3 /J. Tuinder/, kiu donas necesan helpon al urĝe bezonantaj milionoj da blinduloj en Afriko. La dua: Misia Esperanto-Servo /S. Pietrzak, PL-58 327 Rzepiennik Strz., Pollando/, kiu ankaŭ diversspece helpas al suferantaj fratoj de la Tria Mondo. Mi varmege rekomendas al ĉiuj S-anoj tiujn karitatajn agadojn.

Ĉiuj malsanaj kaj suferantaj esperantistoj nepre kontaktiĝu kun ekzistanta E.M.A., Esperantista Malsanulara Animzorgado /Z. Bodecki, PL-30 323 Kraków, Pollando/ por spirite apogi nian movadon kaj servi pli efěke al la Eklezio kaj nuntempa homaro.

Pastroj kaj alumnoj ekinteresiĝu pri la porpastra E-fako «Rondo de Pio Deka» ĉe: J. Christiaens, Roma.

Aparte vi trovos en ĉi numero ĝojigajn anoncojn pri la revivigo de junulara sekcio ĉe IKUE kun speciala animzorgo pri geknaboj kaj pri la naskiĝo de nova faka organizaĵo kun junulara sekcio, disvolvanta Esperanton pere de muziko kaj kantoj, celanta samtempe servi por ekumenismo.

Aganta Frateca Informejo Katolika ĉe porpastra seminario en Tarnów /Pollando/ volas daŭrigi gravan laboron de ĝisnuna IKI el Nederlando. Ce la C.O. en Romo ni planas organizi Informan Servon pri nia unuiĝo kaj pri la utileco de katolika E-movado por la Eklezio.

En la komenco de 1978 ni eldonos novan jarlibron. En ĝi troviĝos adresoj de ĉiuj IKUE-membroj. Do estas la okazo, ke ekfloru novaj landaj ligoj, ĉar sufiĉas 20 individuaj membroj par starigi koncernan ligon aŭ apartan fakon. Tio havos sian signifon por aparteni al la plenumkomitato /vidu par. 19 kaj 20 de la Statuto/, kiun ni volas revivigi baldaŭ. Tuta Estraro atendas vian komprenon kaj helpon, same kiel multaj faris tion dum la Kongreso.

Mi apelacias al ĉiuj katolikaj esperantistoj: apogu nian asocion ekestante ĝia membro / almenaŭ abonanta aŭ subtenanta ĉu dumviva/ kaj varbu aliajn. Aĉetu ankaŭ niajn eldonaĵojn. Tiamaniere vi montros vian solidarecon kaj ebligos plenumi niajn celojn, kiujn precize difinas nia nova Statuto.

C. Biedulski

Ĝis decembro P. Biedulski estas en la Centra Oficejo.

al la indekso


 

RAPORTO PRI LA 31-A IKUE-KONGRESO

(S-ino J. Korytowska - Pollando)

 

Alta protektanto de la Kongreso:

Kardinalo Karol Wojtyła, Metropolito de Krakovo

 

Honora Komitato:

Stefan Barela, ĉefepiskopo de Ĉenstoĥovo

Bolesław Pylak, ĉefepiskopo de Lublin

Władysław Miziołek, helpepiskopo de Varsovio, Eklezia Kuratoro de Pola Katolika Esperantistaro

Franciszek Musiel, helpepiskopo de Ĉenstoĥovo

Tadeusz Szwagrzyk, helpepiskopo de Ĉenstoĥovo

Tadeusz Etter, helpepiskopo de Poznań

Grzegorz Kotnis, generalo de PP. Paŭlanoj

Józef Płatek, prioro de Hela Monto

Izydor Matuszewski, gardisto de Helmonta Sanktejo

Mieczysław A. Krapiec, rektoro de la Katolika Universitato en Lublin (KUL) Jan Stepien, rektoro de 1'Akademio de Teologio Katolika (ATK) en Varsovio Andrzej Paluchowski, direktoro de Universitata Biblioteko de KUL

Pacyfik Dydycz, provincestro de PP. Kapucenoj - Varsovio

Józef Kmiec, provincestro de PP. Salvatorianoj - Krakovo

Stanisław Rosa, rektoro de Porpastra Seminario en Tarnów

Marian Jaworski, Rektoro de Porpastra Seminario en Kielce

Władysław Turek, Rektoro de Porpastra Seminario en Olsztyn

Jan Korycki, Rektoro de Porpastra Seminario de Palotanoj en Ozarów Mazowiecki

Loka Kongresa Komitato:

Romano Forycki, prezidanto

Józefo Zielonka, vic-prezidanto

Zbignjevo Nowogrodzki, informa servo

Johanino Korytowska, sekretario

Jozefo Gotter, kasisto

Edvardo Wojtakowski, libro servo

Andreo Stiens, loĝiga servo

Stanislavo Pietrzak, liturgia servo

Halina Zapolska, ekskursoj

Vjeslavo Tomaszewski, artaj aranĝoj

Boguslavo Sobol, komitatano

Vladimiro Korcz, komitatano

La nombro de aliĝintoj: 707 inter kiuj 3 episkopoj kaj 47 sacerdotoj.

La nombro de reprezentataj landoj: 23.

REALIGO DE LA KONGRESA PROGRAMO

Ĝeneralaj rimarkoj:

de la 17-a ĝis la 20-a de aŭgusto funkciis jenaj standoj:

a)         la informa (duloke, en la ĉefa stacidomo kaj en la kongresejo)

b)        la loĝiga (duloke, kiel supre)

c)         la aliĝiga (inkluzive disdonadon de la kongresaj materialoj)

d)        la ekskursa (por 3 ekskursoj: al Krakovo, al Niepokalanów, al s. Anna-Monto. Okazis ankaŭ vizitado de la Hela Monto kaj aŭtoĉara ekskurso tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵo)

e)         misia

f)         hobiista

g)        libroservo

Krome funkciis la magnetofon- kaj fotoservo.

La 18-an de aŭgusto la poŝtoficejo Ĉenstoĥovo 17 uzis lige kun la Kongreso porokazan stampilon.

Kelkloke en la urbo estis fiksitaj prikongresaj propagandiloj, nome en la ĉefa stacidomo, ĉe la kongresejo, ĉe la Helmonta Monaĥejo, apud kaj en la Filharmonio kaj en kelkaj vendejoj kun devotaĵoj. Ankaŭ la ĉefstacidomaj laŭtigiloj informis la pasaĝerojn de ĉiuj alvenantaj trajnoj pri la Kongreso kaj pri la informa servo.

Grupo de la kongresanoj antaŭ Helmonta Sanktejo

 

17.VIII.1977 (merkredo)

Tagordo

15.00 h.           Renkontiĝo de la kongresa prezidantaro.

17.00 h.           S. Meso en la Mirakla Kapelo kuncelebrata gvide de ĉenstoĥova sufragano episkopo Francisko Musiel. Predikis la ĉefcelebranto.

19.30 h.           Interkona vespero en la kongresejo. En la programo rolis infana muzila ensemblo «Sunradietoj» kaj kelkaj amatoroj el inter la kongresanaro. Okazis ankaŭ salutoj de kelkaj landaj reprezentantoj.

Interkona vespero. «Muzilanoj» el Zabrze sub direkto de H. Kaplanek

 

18.VIII.1977 (ĵaŭdo)

9.00 h.             Kunsido de la IKUE-Estraro.

10.00 h.           Inaŭgura S. Meso en la Baziliko sub la gvido de la episkopo Francisko Musiel, kiu anstataŭis Kardinalon Wojtyła, devigitan partopreni en la funebraj ceremonioj ligitaj kun la ĵusa forpaso de ĉefepiskopo Antono Baraniak, metropolito de Poznań.

Dum la S. Meso la ĉefcelebranto tralegis leteron de la Kardinalo. Ĝian enhavon prezentis en Esperanto p. Romano Forycki.

Episkopo Musiel bonvenigis la kongresanojn esperantlingve kaj poste predikis en la pola lingvo. Tradukis en Esperanton p. Jozefo Zielonka.

Saluton de patro Gregoro Kotnis, generalo de Paŭlanoj, prezentis, en esperanta traduko, patro subprioro.

La Prezidanto tralegis la telegramon el la Sekretariejo de la Sankta Seĝo kun Papa beno.

11.30 h.           Solena malfermo de la Kongreso.

Post la saluto al la kongresanoj fare de la prezidanto de IKUE p. Ceslavo Biedulski, al la prezidtablo estis invititaj la estraranoj de IKUE kaj jenaj personoj:

1.         Episkopo Francisko Musiel

2.         Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato p. Romano Forycki

3.         S-anino Jelly Koopmans, reprezentantino de KELI

4.         S-ano Aleš Berka, reprezentanto de la orientaj landoj

5.         Pastro Roger Degrelle, reprezentanto de la okcidentaj landoj

6.         S-ano Marcel Perray el Bangkok, reprezentanto de ekstereŭropaj landoj

7.         Pastro Johano Kindler, reprezentanto de la venontjara kongresa komitato

8.         Pastro Felice Ruaro, redaktoro de Espero Katolika

9.         Sinjoro Marek Skwarnicki, vicprezidanto de Pax Romana kaj redaktoro de la semajna katolika revuo Tygodnik Powszechny

10.       S-ino Otylia Paruzel, fratino de la forpasinta pastro Henriko Paruzel.

Malfermo de la Kongreso: ĉe la prezidtablo de maldekstre: M. Perray (malantaŭ li J. Korytokska), J. Kondor, H. Kindler, M. Skwarnicki, R. Marmou, Ep. F. Musiel (malantaŭ li R. Forycki), C. Biedulski, A. Beckers, W. Mudrak, F. Galbusera, F. Ruaro. A. Berka, R. Degrelle.

 

Ĉe la peto de la Prezidanto, s-ino Janina Korytowska ekfunkciis kiel kongresa sekretario.

Sekvas salutoj de la landaj reprezentantoj kaj aliaj ĉeestantoj:

Nome de la nemultaj katolikoj esperantistoj en Skandinavio salutas la kongresanojn s-ano S. Murak (Norvegio).

Salutojn transdonas juna reprezentanto de GDR kaj la Nederlandano s-ano S. Smits, veninta al la Kongreso en sespersona grupo de siaj samlandanoj. Li kun plezuro konstatas la bone aranĝitan kongresan propagandon en la Ĉefa Stacidomo. Multaj fiksitaj informiloj kiel ankaŭ informoj parolaj konigataj per laŭtparoliloj agrable impresis la alvenintojn.

En la nomo de la francaj samkredanoj kaj samideanoj salutas ĉiujn s-ano R. Despiney.

Varme salutis en la nomo de la italaj IKUE-anoj Pastro I. Pellis.

S-anino Jelly Koopmans, reprezentantino de la kristana E-organizaĵo, transdonis varmajn salutojn kaj bondezirojn de la KELI-estraro.

Nome de polaj katolikoj neesperantistoj salutis la Kongreson kaj bondeziris al ĝi fruktodonajn debatojn la redaktoro de Tygodnik Powszechny s-ro M. Skwarnicki.

Pastro Felice Ruaro laŭtlegis, latine kaj en E-traduko, la telegramon de Papo Paŭlo VI kiel ankaŭ la telegramojn sendotajn al la Papo kaj al la Kardinalo Stefano Wyszyński, Primaso de Pollando. La kongresanaro aplaŭde akceptis tiujn telegramojn.

Kongresanoj

Poste p. Ruaro tralegis la telegramojn, ricevitajn de:

1.         Laszlo, Kardinalo Lekai, Primaso de Hungario

2.         Episkopo Pichler el Banja Luka (Jugoslavio)

3.         Sekretario de UECI - la itala sekcio de IKUE

4.         Vatikana Radio - esperanta redakcio

5.         D-ro Johano Hamwai el Nov-Zelando, la tradukinto de «Sklavoj dc Dio»

6.         D-ro Adolf Halbedl el Aŭstrio, komitatano de MEM

7.         Patro Tic, laboranta en la Centra Oficejo de IKUE

(laŭvortaj tekstoj de ĉiuj ricevitaj kaj forsenditaj telegramoj - aparte)

15.00 h.           La posttagmeza programo komenciĝis per la prelego de p. F. Ruaro je la temo: «Esperanto en la evangelizado kaj homa progreso» (la resumo - aparte).

Sekvis la dua prelego. Pastro Jozefo Christiaens (Italujo) anstataŭante pastron M. Casanoves el Hispanujo, parolis pri «Katolika Esperanto-movado en la nuntempa mondo» (la resumo - aparte).

Poste oni alpaŝis al la diskuto.

LA DISKUTO

S-ano A. Berka (Ĉeĥoslovakujo) partoprenis en la ĉi-jaraj Spiritaj Ekzercoj en Gostyń (Pollando), gvidataj de p. Jozefo Zielonka. La dekkelkaj partoprenintaj pastroj el diversaj landoj instruis tie la diverslandan E-kredantaron pri la esenco kaj formoj de la evangelizado. Dufoje s-ano Berka parolis al la episkopoj, nome al la poznana episkopo Tadeo Etter kaj episkopo Jozefo Rozwadowski el Lodzo, kaj ĉiufoje li donis al la ekscelencoj la promeson en sia propra nomo kaj nome de esperantistoj kristanaj helpi al la sacerdotaro en la evangelizado de niaj proksimaj kaj malpli proksimaj medioj. Kiel ŝuldantoj de ĉi promeso ni ĉiuj, la IKUE-anoj, devas strebi plenumi ĝin. Kaj mi kaj ĉiuj aliaj revenintoj el Gostyń longe memoros la grandan manifestacion en Poznań omaĝe al la migranta kopio de la mirakla bildo de la Ĉenstoĥova Dipatrino. Lige kun la dua prelego s-ano Berka kun bedaŭro konstatas malprogreson de la kristana E-movado en sia lando. La fakto tamen, ke kardinalo Francisko Tomášek, konanta Esperanton -kvankam nur pasive - ĉiam esprimas simpation kaj elmontras apogon al la ĉeĥoslovaka katolika E-movado, stimulas la ĉeĥoslovakojn al seninterrompa aktivado sur tiu ĉi kampo.

Unu el la konkretaj pruvoj de la helpo fare de la Kardinalo estas liaj klopodoj oficialigi la abonadon de Espero Katolika por Ĉeĥoslovakujo.

Sac. L. Kóbor (Hungarujo) substrekis la neceson, ke la pastroj esperantistoj pere de siaj episkopoj petu 1a S. Seĝon pri agnosko de Esperanto kiel liturgia lingvo. La afero estas tiom pli aktuala, ke la katolika E-movado nombras nun vere multajn sacerdotojn.

Sac. S. Pietrzak (Pollando) alvokis la kongresanojn al la daŭra kontribuo en la vivo de la Eklezio.

Plendis pro ekzisto de diversaj versioj de mes- kaj preĝtekstoj, kiel ankaŭ de kantikoj. Svarmas en ili lingvaj eraroj. Necesas krei komisionon por liturgiaj tekstoj. Estus bone, se ne nur en Pollando pastroj esperantistoj klopodu animzorgi pri la samideanaro. Rekomendinda estas organizado de spiritaj ekzercoj. P. Pietrzak atentigis pri la ekzisto de esperantista malsanula animzorgo (EMA). En kadroj de tiu servo speciala zorgo estu direktita al blinduloj. Religie prizorgataj estu ankaŭ aparte la E-junularo kaj aparte la infanoj.

S-ino Jelly Koopmans (Nederlando) proponas disponigi la tutan himnaron de KELI, el kiu multajn erojn povus adapti IKUE.

Sac. J. Zielonka (Pollando) opinias, ke ni povus riĉigi nian kantikaron je religiaj katolikaj kantoj alilandaj. Sac. Zielonka plendas kontraŭ la preparita por la Kongreso mes- kaj preĝteksto. Multas en ili latindevenaj esprimoj. La mesteksto devas esti pure

esperanta, simpla, klara. Estus damaĝe, se la nuna estus aprobita de la Eklezio. Nepre necesas starigi internacian komisionon, kiu kreus vere esperantlingvan tekston.

P. C. Biedulski ne tute konsentas hun la plendoj de P. Zielonka kaj trovas liajn riproĉojn iom troigaj, ĉar la lastan tekston zorge kaj pietisme preparis p. Jacobitti kaj episkopo Pichler. Tamen la Prezidanto konsentas kun la postulo krei liturgian komisionon kaj petas la pastrojn prikonsideri ĉi problemon elektante el inter si kandidatojn al ĉi komisiono.

S-ano R. Despiney (Francujo) substrekas la neceson zorgi pri alta lingva nivelo de la liturgiaj tekstoj. Ilin prilaborante aŭ reviziante oni sin apogu je la reguloj de la Akademio de Esperanto. La samo koncernas tekstojn de kantikoj.

Sac. R. Degrelle (Francujo) ankaŭ kritikas la liturgiajn tekstojn, kiuj enhavas kelkajn malkorektaĵojn. Ni evitu en niaj liturgiaj E-materialoj latinidajn esprimojn, kiel ekzemple: resurekto, asembleo, alianco.

Kial ne diri simple: releviĝo, kunveno, interligo. Esperanta liturgio devas esti tuj komprenata de homoj ne edukitaj, de laboristoj kaj geknaboj.

S-ano W. Mudrak (Aŭstrujo) petas korekti eraran informon en la Kongresa Libro sur la paĝo 15. Nome en la jaro 1936 la E-s. Meson en Brno celebris ne kardinalo Innitzer, sed episkopo Eltschkner. S-ano Mudrak citas la eldiron de p. Ruaro en lia prelego: «Ni kunlaboru en aliaj katolikaj organizaĵoj aŭ fakaj movadoj». Tiu alvoko estas vere sekvinda, ĉar ni ne devas agi malvastdistance, fermitaj en ni, sed iri eksteren ni devas. Kaj ni gardu nin kontraŭ negativa polemiko, kiu neniel progresigas, sed progresu ni per nia laboro.

La Prezidanto klarigas, ke la informoj pri altaj protektantoj por la Kongresa Libro estis ĉerpitaj el Espero Katolika.

S-ano A. Marszałkowski (Pollando) kritikas la lingvonivelon de niaj samkredanoj. Ofte ni fieras pri nia multeco, sed en ĉiuj niaj kunvenoj, precipe la pli amasaj, malagrable impresas nesufiĉa kono de Esperanto ĉe tre multaj partoprenantoj. Nian religian scion tre altigus ekzisto de ekumenai bibliaj rondoj. Ni ankaŭ povus komune preĝi en Esperanto ĉiutage je la fiksita horo. Tiucele devus en Espero Katolika aperadi intencoj por komuna preĝado, ekzemple: ĝenerala intenco, papa intenco, papa misia intenco, IKUE-intenco k.s.

Konsiderinde estus iniciati fondon de internaciaj altlernejoj kun Esperanto kiel instrulingvo, engaĝante por tiu entrepreno UNESCO-n.

Patro R. Di Prinzio (Italujo) volontigas la kongresanojn pli fervore labori por disvastigo de Esperanto inter katolikoj, el kiuj multegaj nenion ĝis nun aŭdis pri nia lingvo. Oni penetru tiucele diversajn fakojn de nia sociala vivo, precipe la turismon.

Libroservo dum la Kongreso

 

17.00 h.           PAROLOJ DE NACIAJ DELEGITOJ PRI LA KATOLIKA E-MOVADO EN ILIAJ LANDOJ.

Sac. R. Degrelle parolas pri la neceso interesiĝi pri la E-infanaro. Apartenante al la junulara sekcio ili havu apartan organizaĵon en ties kadroj. Kelkaj esperantistoj en Francujo engaĝiĝis en la laboron kun junularo kaj geknabaro.

S-ano R. Despiney prezentas koncizan resumon pri la agado de FKEA - Franca Katolika Esperanto-Asocio. La organizaĵo nombras 200 anojn, kiuj ĉiujare kongresas. Kvarfoje en la jaro okazas konsilioj.

UTE Unuiĝo de Francaj Esperantistoj (landa asocio de UEA) disponigas al FKEA unu ĉambron en sia sidejo. Komune kun protestantoj oni eldonis speciale por la kristana junularo propagandfolion. Nune oni zorgas por eldoni franclingve la E-verkon de p. J. Korytkowski. Pluraj konsilianoj de FKEA estas aktivuloj de UFE.

S-ino Anna Nemeth (Hungario). Ekde 1975 okazadas en la urbo Székesfehérvár sanktaj Mesoj en Esperanto. En Budapeŝto pasintjare vekigis IKUE-aktiveco kaj ĉiumonate estas nun celebrataj E-Mesoj en la preĝejo «Kristo Reĝo». Polaj fratoj havigis tekstojn kaj notojn de kantoj. La klopodoj trovi pastron esperantiston por celebri la Mesojn ne estis facilaj, sed fine estis venkitaj ĉiuj malfacilaĵoj.

Sac. F. Stricky ( Jugoslavio). En Jugoslavio troviĝas nur 65 esperantistoj katolikaj, sed pro la populariĝantaj enlande Vatikanaj E-dissendoj ĉiudimanĉaj tiu modesta nombro espereble kreskos baldaŭ.

S-ano A. Berka informis la kongresanojn, ke en Ĉeĥoslovakujo ekzistas IKUE-fako ĉe MEM-sekcio de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio (ĈEA). Laŭ siaj modestaj ebloj la landa IKUE multoblige eldonas la Informilo-n.

La sola religia revuo en Esperanto, abonebla en Ĉeĥoslovakujo, estas la Dia Regno. S-ano Berka petas la estraron de IKUE intertrakti kun ĈEA pri ebligo aboni enlande ankaŭ la katolikan gazetaron.

19.30 h.           ARTA VESPERO

La programo komenciĝis per la himno de IKUE, kiun kantis la knaba koruso «Lutnia» («Liuto») el Varsovio. Kiel programanoncantoj rolis sinjoroj Piotr Rowinski kaj Remigiusz Kossakowski el Varsovio. La unua krome recitis fragmenton el la pola eposo «Sinjoro Tadeo» de Adam Mickiewicz. S-ro Kossakowski aŭdiĝis ankaŭ kiel kantisto-solisto, prezentante kelkajn operajn ariojn en Esperanto.

La koruso «Lutnia» estis la ĉefa plenumanto de la arta vespero. Ludis pianisto prof. Lecki el la varsovia muzika altlernejo.

 

19.VIII.1977 (vendredo)

8.30 h.             Kunsido de la IKUE-estraro.

9.00 h.             S. Krucvojo sur la Remparegoj. Pro abunda pluvo partoprenis en ĝi nur parto de la kongresanoj.

10.00 h.           S. Meso en la Baziliko kuncelebrata gvide de episkopo Ladislavo Miziołek el Varsovio kun 45 pastroj esperantistoj. Ĉeestis ankaŭ la Ĉenstoĥova helpepiskopo Francisko Musiel.

11.30 h.           UNUA ĜENERALA KUNVENO dediĉita al la revizio de la IKUE-Statuto

Tagordo

1.         Salutvorto de la Prezidanto.

2.         Elekto de tri kontrolantoj por la voĉdonoj.

3.         Prezento de la nova statut-projekto.

4.         Diskuto pri la projekto de la nova Statuto.

5.         Baloto pri la nova Statuto.

1.         Salutinte la kongresanaron la Prezidanto invitas al la prezid-tablo la varsovian episkopon Ladislavon Miziołek, la ĉenstoĥovan episkopon Franciskon Musiel, la honoran prezidanton de IKUE sac. A. Beckers, la estraron de IKUE kaj la reprezentantinon de KELI s-aninon J. Koopmans.

P. F. Ruaro tralegis la leteron de p. Jacobitti, en kiu la skribinto certigas la kongresanaron pri siaj preĝoj por la intenco de la Kongreso.

2.         Al la tripersona komisiono kalkulonta la voĉdonantojn elektitaj estis: p. R. Degrelle (Francujo), s-ano M. Šváček (Ĉeĥoslovakujo) kaj p. J. Kos (Pollando).

3.         La Prezidanto informis la kunvenintojn, ke la projekto de la nova Statuto ne enkondukas multajn ŝanĝojn. Oni pli detale precizigis la celojn kaj rimedojn de nia Unuiĝo, kiel ankaŭ aldonis kelkajn artikolojn pri la Centra Ofjcejo. Malfermante la diskuton pri la Statuto la Prezidanto petas la diskutontojn koncizigi siajn eldirojn kaj rimarkojn koncerne la statutprojekton.

4.         La Prezidanto atentigis pri kelkaj preseraroj en la projekto de la Statuto, presita en la Kongresa Libro. Nome: anstataŭ numero 42 devas esti 41: anstataŭ 43 devas esti 42. Artikolo 43 komenciĝas de la frazo: «La landa reprezentanto kolektas abonkotizojn...», kiu antaŭe troviĝis en la artikolo 43. Mankas tamen art. 44, kiu tekstas: «La financa jaro estas la civilkalendara jaro».

Dum la diskuto pri la Statuto: W. Mudrak, J. Koopmans, Ep. F. Musiel, R. Degrelle, M. Šváček, J. Kos, Ep. W. Miziołek, A. Beckers, F. Galbusera.

 

Sekvis vigla diskuto pri kelkaj artikoloj, precipe pri artikolo n-ro 8. Rezulte de diversaj opinioj estis sinsekve formitaj la tri jenaj proponoj:

a)         La membrojn akceptas, malakceptas aŭ eksigas la estraro de landa ligo aŭ la landa reprezentanto (p. R. Degrelle)

b)        La membrojn akceptas la landa ligo; malakceptas aŭ eksigas ilin la Plenumkomitato (p. R. Degrellc).

c)         La membrojn prezentitajn de landa ligo aŭ landa reprezentanto akceptas, malakceptas aŭ eksigas la Estraro de IKUE (Christiaens).

Sekve de la voĉdonado ĉiuj ĉeestantoj escepte 10 akceptis la lastan proponon (c).

S-ano A. Berka prezentas jenajn proponojn:

koncerne art. 11

Ĝi tekstu: «Landa ligo zorgas pri siaj junaj membroj kaj instigas ilin formi junularajn fakojn kun memstara gvidanto, kiu estu en la estraro de landa ligo».

Koncerne art. 12

Ĝi tekstu: «Por specialaj agadoj formi apartajn fakojn de landa ligo. La fakoj laboras memstare».

Koncerne art. 13

Ĝi tekstu: «La prezidanto de landa ligo estu la landa reprezentanto de IKUE. Li raportas dufoje pri sia agado».

La Prezidanto ekproponis tri anstataŭ la ĝisnunai kvar membro-kategorioj, nome:

membroj abonantoj

membroj subtenantoj

membroj dumvivaj.

La kvara kategorio - membroj apogantoj - estu forigita kiel superflua.

La Ĝenerala Kunveno akceptis tiun proponon unuanime voĉdonante.

Pro tro detala kaj vigla diskutado, kiu ne elĉerpis ĉiujn statutajn problemojn, oni decidis revoki la laŭprograman vizitadon de la Hela Monto en grupoj je la 15-a horo por daŭrigi en tiu tempo la diskutadon pri la statut-projekto.

La Prezidanto petis la kongresanojn, dezirantajn aktive partopreni en la diskuto, havigi skribe al la sekretario siajn proponojn kaj gravajn rimarkojn koncerne la Statuton.

15.00 h.           Daŭrigo de la diskuto pri la projekto de la Statuto.

Art. 19. Kelkaj diskutantoj kontraŭstaris konservon de la Plenumkomitato en la

nova Statuto. Ili argumentis sian vidpunkton jene: sufiĉas elekti aktivajn estraranojn, kiuj plenumos ĉiujn taskojn. En la ĝisnuna praktiko la Plenumkomitato fakte ne ekzistis.

La Prezidanto opinias tamen, ke kvankam la Plenumkomitato ĝis nun fakte ne funkciis, tio ne signifas, ke ĝi estas senbezona. Plenumkomitato kiel organo pli alta ol la Ĉefa Estraro estas kvazaŭ parlamento en la organizaĵo. Parlamento rajtigita kontroli la registaron de IKUE - tio estas, ĝian estraron.

Sac. S. Pietrzak proponis alinomi la junularan organizaĵon.

art. 11 Anstataŭ IKEJ ĝi nomiĝu IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo).

Escepte 9 personoj, ĉiuj akceptis la proponon.

art. 24 Oni aldonis al ĉi artikolo la vorton «minimume». Artikolo 24 tekstas nun: «La estraro konsistas el minimume 6 membroj». Ĉiuj voĉdonantoj konsentis, escepte 2.

5. La baloto.

Ĉar sekvis neniu rimarko plu, okazis ĝenerala baloto pri la tuta statut-projekto kun la ŝanĝoj, akceptitaj de la ĵusa kunveno.

Por la projekto voĉdonis ĉiuj escepte unu persono, kiu sin detenis.

La Prezidanto dankante al ĉiuj diskutintoj kaj balotintoj emfazas, ke la nova Statuto, akceptita de la Ĝenerala Kunveno, estos ĉijare prezentita al la S. Seĝo kaj aliaj ekleziaj altranguloj.

17.00 h.           DUA ĜENERALA KUNVENO

Tagordo

1.         Salutvorto de la Prezidanto.

2.         Rememorigo pri niaj mortintoj.

3.         Elekto de prezidanto de ĉi kunsido.

4.         Elekto de protokolanto.

5.         Elekto de propona komisiono.

6.         Raporto pri la pasinta periodo.

7.         Raporto de la kasisto.

8.         Laborplano por la proksima jarduo.

9.         ESPERO KATOLIKA, Centra Oficejo kaj aliaj IKUE-aferoj.

10.       Ekumena kunlaboro kun KELI. Proksima komuna Kongreso.

11.       Loko kaj tempo de la 38-a IKUE-Kongreso.

12.       Liberaj proponoi de kongresanoj, antaŭe prezentitaj al la Estraro.

13.       Diversaĵoj.

2.         Post la saluto de la Prezidanto okazis preĝa rememorigo pri la proksimaj al ni mortintoj, nome pri: p. Ferdinando Longoni, estrarano B. Vigar, p. Henriko Paruzel, la patro de p. Romano Forycki kaj la frato de p. Christiaens el la CO. La du lastaj forpasis kelkajn tagojn antaŭ la Kongreso.

3.         Elektita prezidi en la Ĝ. Kunveno p. A. Beckers lastmomente cedis ĉi taskon al la Prezidanto p. Biedulski.

4.         Protokoladon de la Kunveno plenumis la kongresa sekretario, s-anino Janina Korytowska.

5.         Al la propona lcomisiono elektitaj estis:

sac. S. Szenasi (Hungarujo)

sac. R. Degrelle (Francujo)

s-ano M. Šváček (Ĉeĥoslovakujo)

s-anino A. Balacco (Italujo)

s-ano J. Ratajczyk (Pollando)

6.         Pro manko de la raporto pri la pasinta periodo, kiun ne alsendis la ĝisnuna direktoro de la C.O., la Prezidanto koncize karakterizis la agadon de IKUE dum la lastaj 2 jaroj:

Post la morto de p. Longoni kaj Vigar la estrarkunsido en Massa C. provizore kooptis en septembro 1976 du estraranojn: p. Bruno Ostropolski (Argentino) kaj p. Leszek Irek (Pollando), kiuj ekfunkciis kiel: la unua - sekretario, la dua - direktoro de Centra Oficejo. Tamen en januaro 1977. p. Ostropolski devis reveni al Argentino, rezignante pri sia posteno, kiun plenumis de tiu tempo, krom la sia, p. Irek. En oktobro 1977 la C.O. dissendis al ĉiuj landaj reprezentantoj cirkuleron, petante pri informoj koncerne ilian agadon. Oni celis firmigi per tio la kontaktojn inter la C.O. kaj la membraro. El la 46 adresatoj respondis nur 8. Tiuj ricevis de la C.O. informmaterialon pri IKUE. Intertempe kelkaj aliaj landaj reprezentantoj sciigis pri la ebleco starigi ĉe si landajn ligojn.

Dum la raporta periodo ne funkciis plu la Plenumkomitato kaj la junulara sekcio. Ĉesis ankaŭ aperadi en la ĝisnuna formo Katolika Sento, fariĝinte kelkpaĝa bulteno por Italoj.

Okaze de la 750-jara datreveno de la morto de s. Francisko IKUE eldonis du librojn pri la sanktulo, serion de koloraj bildkartoj kun la «Himno de la kreitaro» kaj multkoloran bildon de Murillo pri s. Francisko kun lia porpaca preĝo.

Okaze de la Kongreso eldonitaj estis: la Kongresa Libro, la Preĝaro, la glumarkoj, speciala afiŝo, du specoj de preĝ-bildetoj, la medalo, kongresaj insignoj, prikongresaj bildkartoj.

Alia atingo en la lasta periodo estas 10-minuta E-programo semajne en la Vatikana Radio. La Estraro preparis por eldoni malgrandan meslibron, sed la Kongregacio por Sakramentoj tion malpermesis postulante, ke la episkoparo de iu lando aŭ multnombraj episkopoj de diversaj landoj antaŭe petu agnoskon de Esperanto kiel taŭga porliturgia lingvo. Lige kun tio ĉiuj ĉeestantoj estis petataj interesigi siajn episkopojn pri tiu grava por ni IKUE-anoj afero. C.O. jam ricevis kelkajn apogajn leterojn de ekleziaj altranguloj. La leteroj estis transdonitaj al la Kongregacio.

7.         Detala raporto de la kasisto Paul Scherer-Graber estis publikigita en Espero Katolika 4/1977. Oni menciis tie pri ekzisto de la dua kaso ĉe la C.O., el kiu estis kovritaj elspezoj de la Kongreso. Koncerna raporto estos preparita post la Kongreso.

8.         Laborplano

a)         Ricevi rekonon al IKUE flanke de la vatikana kaj itala ŝtatoj.

b)        Ricevi oficialan agnoskon de Esperanto kiel liturgia lingvo.

c)         Klopodi ekposedi propran eldonejon.

d)        Eldoni komunan kun KELI jarlibron en 1978.

e)         Kompletigi la adresojn de la membroj par la preparota jarlibro; varbi novajn anojn havigante al ili la jam pretajn novajn membrokartojn.

f)         Eldoni 4 aliajn, jam preparitajn librojn.

g)        Stimuli membrojn en diversaj landoj por fondi landajn ligojn.

h)        Starigi komisionon por prepari liturgiajn tekstojn kaj la kantikaron.

i)         Translokigi la redakcion de Espero Katolika el Verona al Romo.

9.         Kiel ĵus dirite ekde la nova jaro oni planas ŝanĝi la eldonlokon de Espero Katolika. Lige kun tio antaŭvidata estas ŝanĝo de la redaktoro. La nova estos d-ro A. De Salvo.

Ĉi proponon oni voĉdonigis. El tio rezultis unuanima akcepto.

Koncerne la C. Oficejon oni sciigis la Ĝeneralan Kunvenon pri plendo kontraŭ la Estraro, sendita de p. L. Irek.

Tiu afero estas detale analizita dum la estrarkunsido, kies decidon oni anoncos aparte.

La kongresanoj estas petataj plue interesiĝi pri la E-disaŭdigoj de la Vatikana Radio kaj direktadi tien leterojn kun rimarkoj pri la programo. Oni amase petu plilongigi la tempon de la dissendo.

Kelkaj personoj proponis prikonsideri la eblecon fondi en Romo la internacian ekumenan E-instituton. Ĝi havu la nomon de la forpasinta p. Henriko Paruzel, kiu en aperta letero (publikigita en la 3-a n-ro de Espero Katolika) kvazaŭ testamente tiaspecan instituton sugestis.

10.       (KELI)

La Ĝen. Kunveno aprobis pluan ekumenan kunlaboron kun KELI, aperigonte, i.a., duan eldonon de la komuna jarlibro.

Pri la plej proksima komuna kongreso parolis s-anino J. Koopmans, nome planata estas KELI-IKUE Kongreso dum la U.K. en Varna, venontjare. Anoj de ambaŭ organizaĵoj povus kune loĝi, preĝi kaj kunveni.

11.       (38-a Kongreso)

Post mallonga diskuto kaj ricevitaj sciigoj de p. Kindler el Luksemburgo pri la ebleco organizi la sekvontan IKUE-Kongreson en lia lando - la Ĝen. Kunveno decidis okazigi la 38-an Kongreson en la ĉefurbo de Luksemburgio, kiel kutime post la U.K.

12.       (Liberaj proponoj)

La 14-jara kongresano Dominiko Greiner (Francujo) petis specialan intere4siĝon pri E-geknaboj. Ili nepre havu sian propran organizaĵon prizorgatan de plenkreskuloj. La nomoj dfe la infanoj-esperantistoj, partoprenantaj la kongresojn, estu vidigataj en la kongresaj libroj.

Oni proponis, ke unu el la IKUE-estraranoj respondecu pri la IKUE-junularo (IKUEJ) kaj en ties kadro pri la E-sekcio por infanoj.

 

20.00 h.           ARTA VESPERO

Rolis:

Geknaba Ensemblo «Male Podhale» («Etaj Montaranoj»), kiu prezentis riĉan programon de polaj montaranaj dancoj kaj kantoj (tiuj lastaj en lingvoj pola kaj esperanta);

E-Koruso «Muzilo» el Varsovio;

S-ino Jadwiga Gibczynska - programanoncantino kaj recitantino;

15-jara esperantisto Roberto Kaliŝ el Vroclavo (Pollando), kiu fine de la programo recitis preĝan poeziaĵon dediĉitan al la Dipatrino.

 

20.VIII.1977 (sabato)

7.50 h.             Renkontiĝo de la E-junularo (en Maria-Salonego). Partoprenis 84 gejunuloj. Preciza protokolo - aparte.

10.00 h.           La Mirakla Kapelo. S. Meso primica, kuncelebrita de episkopo Stefano Barela kaj episkopo Paŭlo Hnilica, kiu venis el Romo, kaj de 40 pastroj diversnaciaj.

Anstataŭ Generalo de PP. Paŭlanoj, Gregoro Kotnis, kiu pro gravaj kialoj forestis, predikis p. R. Degrelle.

Sankta Meso

sub gvido de Ep. S. Barela kaj Ep. P. Hnilica kun ĉeesto de Ep. F. Musiel

 

11.30 h.           Sekretario de la Propona Komisiono s-ano J. Ratajczyk tralegis la kongresajn proponojn. La kongresanaro akceptis ilin aplaŭde.

En la nomo de Estraro p. L. Goudé, estrarano, anoncis al ĉiuj kongresanoj jenan decidon:

«Pro gravaj malfacilaĵoj inter p. L. Irek kaj la tuta Estraro de IKUE kaj malgraŭ longedaŭraj provoj por kunlabori - la Estraro ĵus decidis rezignigi pastron L. Irek de lia ĝisnuna posteno en Romo. Antaŭvidata por la posteno de direktoro de la Centra Oficejo estas d-ro Antonio De Salvo /e1 ltalujo/. Samtempe la Estraro unuanime esprimis sian plenan konfidon al la prezidanto, p. Ceslavo Biedulski».

Prezidanto de LKK p. R. Forycki transdonis solene la IKUE-standardon al la reprezentanto de la venonta kongresurbo, p. H. Kindler.

La IKUE-Prezidanto p. C. Biedulski kore dankis al la Alta Protektanto, Honora Komitato, Loka Kongresa Komitato, la mastroj de la Sanktejo kaj la mastrinoj de la Kongresejo - fratulinoj Ursulaninoj, al ĉiuj, kiuj aktive kontribuis al la sukceso de la Kongreso, al ĉiuj Gekongresanoj.

La Prezidanto anoncis oficialan fermon de la 37-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo.

19.30 h.           DISTRA VESPERO

La kongresanoj rigardis du interesajn buntajn filmojn, nome «Pilgrimo al Ĉenstoĥovo» kaj la historian «Diluvo» /«Potop»./ De tiu lasta oni prezentis nur fragmenton: la impresan sindefendon de la Hela Monto kontraŭ la atako de Svedoj en la 17-a jc. Bedaŭrinde fuŝa estis la aŭdebleco de la E-komentario.

21.00 h.           Mirakla Kapelo. Kortuŝa adiaŭo kun la ĉenstoĥova Dipatrino.

21.VIII.1977 dimanĉo

9.00 h.             Danka S. Meso ĉefcelebrita de episkopo Paŭlo Hnilica el Romo. Predikis p. Ceslavo Biedulski.

Posttagmeze okazis forvojaĝo al la du postkongresoj: al Niepokalanów/ Senmakulejo/ ĉe Varsovio kaj al Góra św. Anny/ S. Anna-Monto/ apud Opole.

Ekumena diservo. Ĉefa celebranto: Ep. W. Miziołek

 

 

 al la indekso


 

KONGRESAJ PROPONOJ

 

1. La organo de IKUE- Espero Katolika

- estu eldonata en malpli granda formato, konvena por sendado eksterlanden,

- distingiĝu per altnivela stilo kaj belaspekto (desegnaĵoj, fotoj, ktp),

- enhavu paĝojn por junularo kaj geknaboj.

 

2. La Jarlibro

- estu poŝformata, interkonsente kun KELI.

 

3. Oni starigu komisionon pri liturgio, kiu konsideros la lingvaĵon de la meslibro, preĝlibro, sakramentlibro kaj kantikaro. La komisiono ligos kontaktojn kun spertaj lingvistoj el la Akademio de Esperanto kaj aliaj fakuloj.

 

4.         La IKUE-Estraro delegu unu el siaj anoj por konstantaj kontaktoj kun la junulara organizaĵo (IKUEJ).

 

5.         La IKUE-Estraro starigu komisionon, kiu organizos apartan fakon por geknaboj.

 

6.         Oni proponu instruadon dc Esperanto al katolikaj universitatoj, porpastraj seminarioj kaj aliaj ekleziaj komunumoj.

 

7.         Estu organizataj kunvenoj por katolikaj E-gvidantoj el diversaj landoj, celantaj prepari ilin al la plenumataj taskoj.

 

8.         Preparataj estu en Esperanto la homilioj, kiujn oni havigadu al pastroj esperantistoj.

 

9.         En ĉiu asocia lando estu fondita almenaŭ unu «Hejmo de IKUE», kiel kvartiro por alvenantaj IKUE-anoj.

 

10.       Spertaj tiurilate IKUE-anoj starigu esperantajn artgrupojn (korusajn, teatrajn k.s.) por la bezonoj de kongresaj artaj aranĝoj kaj por aliaj kunvenoj.

 

11.       Organizi somerajn aŭ alitempajn IKUE-tendarojn por junularo kaj geinfanaro.

 

12.       Ĉiuvespere je la 8-a horo sekvu preĝo de ĉiuj IKUE-anoj je la intenco de ĉiuj kredantaj kaj ankaŭ nekredantaj esperantistoj.

 

13.       Daŭrigataj estu la ekumenaj kunvenoj.

 

14.       La Estraro prokonsideru la eventualecon organizi unu el plej proksimaj IKUE-kongresoj en la Sankta Tero.

 

15.       Oni fondu kaj loku sur la Hela Monto memortabulon pri la tie okazinta 37-a IKUE-Kongreso.

 

16.       Fondi en Romo ĉe la C.O. Ekumenan Instituton laŭ la sugesto de P. H. Paruzel.

 

 al la indekso


 

LA REZOLUCIO

La 700 esperantistoj el 23 landoj, aliĝintaj al la 37-a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, okazinta en Ĉenstoĥovo/ Pollando/ de la 17-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1977 sub la alta protekto de Kardinalo Karol Wojtyła, Metropolito de Krakovo

esprimas sian plej respektan fidelecon al la Papa Moŝto Paŭlo VI kaj al la episkopoj.

Konstatinte la taŭgecon de la internacia lingvo por komune preĝi, aŭskulti la Dian Parolon, interŝanĝi fratan amon, stimuli homan progreson,

spertinte la taŭgecon de la internacia lingvo por helpi al la unuigo de la kristanoj kaj kune labori por la evangelizado

petas humile, ke la plej altaj instancoj de la Eklezio oficiale agnosku la internacian lingvon Esperanto ne nur kiel misian kaj unuigan lingvon, sed ankaŭ kiel lingvon liturgian;

proponas, ke la altaj ekleziaj instancoj subtenu la instruadon de Esperanto en katolikaj medioj.

Ni, la katolikaj esperantistoj, strebas kune kun la Eklezio, ke ĉiuj homoj konatiĝu kun la kredo kaj unuiĝu en unu gregon.

 

al la indekso


 

SALUTOJ TRALEGITAJ

DUM LA MALFERMO DE LA KONGRESO

 

Kard. Villot, ŝtata Sekretario de Lia Sankteco:

«Summus Pontifex sodalibus XXXVII conventus internationalis catholicorum linguae zamenhofianae cultorum paterni animi sensus declarans petitam benedictionem apostolicam caelestis auxilii auspicem peramanter impertit».

(Traduko: «Lia Papa Moŝto esprimas al la partoprenantoj en la trideksepa Kongreso de la katolikaj adeptoj de la zamenhofa lingvo la sentojn de sia patra animo kaj sendas la petitan apostolan Benon kiel esprimon de la Dia Favoro»).

 

Laszlo Kard. Lekai, Primaso de Hungario:

«Al la Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj je la temo: La rolo de Esperanto en evangelizado kaj homa progreso, okazanta sub la alta protekto de Lia Eminenca Moŝto Kardinalo Wojtyła, mi deziras plenan sukceson kaj promesas fervorajn preĝojn».

Vatikana Radio, Esperanto-Sekcio:

«Al partoprenantoj de 37-a IKUE-kongreso fruktodonajn rezultojn deziras Vatikana Radio, E-Sekcio».

Mons. Alfredo Pichler, episkopo de Banja Luka (Jugoslavio) kaj komisiito por liturgiaj tekstoj en Esperanto:

«En la malharmonia mondo la IKUE-Kongreso signifu pacon, konkordon kaj amon. Spirite mi partoprenas Viajn kunvenojn petante Dion por Via sukceso kaj prospero».

D-ro Johano Hamwai, IKUE-reprezentanto por Novzelando:

«Plenan sukceson kaj dibenitajn rezultojn deziras al la 57-a IKUE-Kongreso spirite kun vi partoprenante».

Patro Tic laboranta en la Centra Oficejo:

«Tutkorajn bondezirojn kaj fruktoplenajn benatajn debatojn kongresajn».

La sekretario de UECI (itala sekcio de IKUE):

«Italaj Katolikaj Esperantistoj salutante la partoprenantojn de IKUE-Kongreso bondeziras plenan sukceson en gravaj kongreslaboroj: liturgio, statuto, ekumenismo, homa promocio, estonta agado».

D-ro Halbedl el Aŭstrujo:

«Vin salutas maljuna samideano, kiu pro siaj 84 vivojaroj kaj ceteraj cirkonstancoj ne plu povas ĝui la esperantistan atmosferon kaj samkofesianan etoson dum internacia kongreso. Mi deziras al la kongreso dibenitan sukceson kun ĝojigaj sekvoj por la tutmonda Esperanto-movado... Kiel komitatano de Mondpaca Esperantista Movado mi ankaŭ rajtas saluti la 57-an IKUE-Kongreson en la nomo de MEM». 

TELEGRAMO DE LA KONGRESO AL LA PAPO

«Ni, 600 katolikaj esperantistoj el deknaŭ landoj, kolektiĝintaj en la pilgrimloko en Ĉenstoĥovo, sendas al Via Papa Moŝto filan omaĝon, petante Vian apostolan Benon por ke nia laboro fruktodone servu al la evangelizado de ĉiuj popoloj, unueco de la Eklezio, reunuiĝo de la kristanaro kaj frateco inter ĉiuj homoj».

TELEGRAMO DE LA KONGRESO AL KARD. WYSZYŃSKI

«La partoprenantoj de la 37-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj el 19 landoj, kiuj en Hela Monto preĝante pridiskutas la rolon de internacia lingvo en evangelizado kaj homa progreso, sendas sian omaĝon al Via Eminenca Moŝto kaj petas Vian benon».

ESPERANTA TRADUKO DE LA LETERO DE KARD. WOJTYŁA

La krakova metropolito sendis leteron al la Estraro kaj LKK la 18-an de aŭgusto. Jen traduko de p. Romano Forycki:

«Bonvolu akcepti mian senkulpigon pro la foresto la 18-an de aŭgusto sur la Hela Monto. Neatendite por ni ĉiuj okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro arkiepiskopo Antono Baraniak,la poznana metropolito. Kvankam la funkcioj konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege honorigaj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la sepulto de la poznana metropolito, tre proksima al ni ĉiuj kaj meritplena por la Eklezio en nia patrujo. Tial mi petas la Prezidiumon kiel ankaŭ ĉiujn estimindajn Kongresanojn kompreni la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de la S. Meso elektu la kongresa Prezidiumo laŭ sia bontrovo. Spirite kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino ĝi donos benatajn fruktojn».

Je la fino de la Kongreso kaj poste alvenis salutoj de:

Reg. C.W. Bedford, prezidanto de KELI,

Jacques Tuinder, eksprezidanto de IKUE,

P.M. Casanoves, estrarano de IKUE,

P. B. Ostropolski, en la nomo de la Argentina E-Asocio,

P. P. Urbaitis en la nomo de la Brazilaj katolikaj esperantistoj,

C. kaj M. Dazzini en la nomo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).

 

al la indekso


 

INFORMOJ PRI LA KONGRESO EN POLA GAZETARO

 

En «Gość niedzielny» (= Gasto dimanĉa), 4.9.1977 aperis artikolo titolita «37. miedzynarodowy kongres katolickich esperantystów» (= 37a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj).

En «Życie Warszawy» (= Vivo de Varsovio) n. 204, 30.VIII.1977, aperis artikolo titolita: «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista». Temas pri intervjuo kun D.ro P. C. Biedulski. La sama artikolo aperis en «Życie Częstochowy» kaj en «Życie Radomskie».

En la gazeto «Słowo Powszechne» (= Parolo komuna), n. 36, 10-11.IX.1977, aperis «Bonvenon en Ĉenstoĥovo - XXXVII miedzynarodowy kongres esperanystów katolików» (37a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj)

La sama gazeto estis publikiginta la 25-an de aŭgusto jenan atikolon: «Min. Kazimierz Kąkol przyia przedstawicieli Kongresu katolików Esperantystów» (= Ministro Kazimiro Kąkol akceptis reprezentantojn de la Kongreso de katolikaj esperantistoj).

Ankaŭ antaŭ la Kongreso tiu gazeto aperigis informon pri la Kongreso (3.VIII.1977).

«Zorza» (= Aŭroro) publikigis la 4-an de septembro 1977: «XXXVII miedzynarodny kongres katolików w Częstochowie» (= 37a internacia kongreso de la katolikoj en Ĉenstoĥovo).

 

al la indekso


 

ROLO DE ESPERANTO

EN LA EVANGELIZADO KAJ PROGRESO DE LA HOMO

(Prelego de pastro Felice Ruaro, redaktoro de E.K.)

 

Pastro Ruaro, salutinte la Helpepiskopon de Ĉenstoĥovo, la Prezidanton de IKUE kaj ĉiujn kongresanojn, menciis la Apostolan Admonon «Evangelii nuntiandi» de Paŭlo VI kaj dokumenton de la itala episkoparo post la kunveno de delegitoj de ĉiuj italaj diocezoj je la temo «Evangelizado kaj progreso de la homo». Laŭ tiuj dokumentoj la anonco de la Parolo de Dio estas grava tasko de la Eklezio kaj favoras la progreson de la tuta homo. Kelkfoje oni pretendas aŭ deziras la silenton de la Eklezio, sed ĝi devas paroli. Daŭrigante sian paroladon, la Redaktoro diris:

Kiun rolon povas ludi Esperanto en la evangelizado kaj progreso de la homo? Ĝian gravan rolon jam antaŭ multaj jaroj antaŭvidis unu el la plej famaj homoj de ĉi tiu lando: P. Maksimiliano Kolbe, kiu en letero el Japanujo skribis: «Kavaliro Esperanto trovus certan sukceson eĉ ĉi tie en Japanujo». Mi volas mencii alian polon, lian ekscelencan Moŝton Władisław Miziołek, helpepiskopon de Varsovio, kiu kompreninte la grandegan utilecon de internacia lingvo, honoras ofte niajn kunvenojn per sia ĉeesto kaj per sia saĝa, entuziasmoplena kaj kuraĝiga parolo.

Jam la interna ideo de Esperanto, t.e. la interkompreniĝo de la popoloj, la frateco kaj la solidareco de la homaro, estas granda kontribuo al la spirita progreso de la homo.

La lingvo ebligas ne nur reciprokan komunikadon de ideoj, sed ĝi ankaŭ kreas certan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de la socio, ĝi mem cementigas la socion, ŝirmante ĝin de la disfalo... Kiel la naciaj lingvoj ludis gravan rolon en la formiĝo de la nacioj, same la Internacia Lingvo - neŭtrala kaj supernacia - formas kaj stimulas universalan solidarecon. Ni povus ripeti la vortojn de Zamenhof dum la Unua Universala Kongreso: «En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj, ni ĉiuj sentas nin kiel membrojn de unu nacio, kiel membrojn de unu familio» .

Sed ni konsideru la eblecojn, kiujn ni havas en la evangelizado per la uzo de Esperanto. Konstante estas semataj kristanaj ideoj per kristanaj revuoj kaj libroj, per la Vatikana Radio, per esperantlingvaj diservoj kaj predikoj, per konferencoj kaj diskutoj pri religiaj temoj kaj ankaŭ per nia kristana dialogo kun aliaj gefratoj.

Kiam post la Rozario mi aŭdas ĉiudimanĉe la vortojn «Unu lingvo por ĉiuj popoloj» el la Vatikana Radio, mi pensas pri la ebleco de la Eklezio, kiam en la estonteco, eble ankoraŭ malproksima, Esperanto estos pli larĝe disvastigita tra la popoloj kaj la Vatikana dissendilo povos dediĉi ne nur 10 minutojn, semajne, sed multe da tempo al la disvastigado de la kristana mesaĝo en Esperanto.

Patro Korytkowski en sia mirinda libro «Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo» pritraktas ĉi tiun problemen profunde kaj vaste. Interalie li diras: «La dissendiloj de la Vatikana Radio disponas entutan potencon de pli ol mil kiloŭatoj, per kiuj oni povus efektivigi samtempan dissendadon al la tuta tero, sed pro la neceso varii la programojn kaj poste ilin ripeti en la diversaj lingvoj, la efiko de la daŭra kontakto kun la aŭskultantoj malpliiĝas; dum en la kazo de unu komuna lingvo ĉiuj teknologi-homaj fortoj estus direktataj al la diskonigo de pli vasta programo al pli vasta publiko». En la sama ĉapitro Patro Korytkowski konsideras la perspektivon de grandega evangelizado per taŭga radio-televida centro. Jen liaj vortoj: «Fronte al la teknologia progreso de la epoko de la intervidado, ne ŝajnas nereale starigi radio-televidan centron de la internacia kristana apostoleco direktata al la tutmonda komunaĵo. Tio respondus al la makro-evangelizado».

Kelkaj paŝoj estis jam faritaj. Ni esperas kaj kredas, ke aliaj grandaj paŝoj estos farataj en la estonteco, ĉar pro la kreskantaj interrilatoj inter la popoloj oni sentas ĉiam pli forte la neceson de komuna lingvo internacia.

Dum ni revas pri grandioza disradiado de la evangelia mesaĝo en ekumena kunlaborado, ni kristanaj esperantistoj volas esti bona fermento en la esperantistaro per nia frata amo, per nia helpemo, per nia fideleco al la evangelio kaj al nia kredo, per nia respektoplena dialogo kun ĉiuj. Ĉiuj IKUE-anoj amu sian Asocion, zorgu, ke ĝi kresku kaj prosperu; sed ili ne restu fermitaj en sia internacia Asocio aŭ en siaj naciaj ligoj: ili montru sin malfermitaj al aliaj asocioj kaj ligoj, precipe se ili laboras en ili.

Estes belege, ke en nia Kongreso partoprenas gefratoj de KELI en frata kaj amika etoso, kiel en la Kongreso de KELI en Edinburgo ĉeestis kiel karaj gastoj anoj de IKUE. La sankta Dipatrino, reĝino de Pollando, helpu nin ĉiujn semi kun apostola spirito kristanajn ideojn.

 

al la indekso


 

JENAJ KONGRESANOJ DONACIS:

 

al la IKUE-Centro:

 

J. Eder - Okcid. Germanujo

S. Záboj - Hungario

I. Szewczyk - Pollando

L. Szymanski - Pollando

M. Kaminska - Pollando

A. Zubek - Pollando

S. Smits - Nederlando

M. Mierzynska - Pollando

J. Czaja - Pollando

F. Walas - Pollando

B. Kwiatek - Pollando

S. Korczynski - Pollando

A. Berka - Ĉeĥoslovakio.

 

al la Biblia Fonduso:

S. Záboj - Hungario

S. Slatynski - Pollando

I. Szewczyk - Pollando

L. Szymanski - Pollando

S. Smits - Nederlando

D. Majerczak - Pollando

J. Czaja - Pollando

F. Walas - Pollando

S. Korczynski - Pollando 

Al ĉiuj ni kore dankas.

 

al la indekso


 

DANKON

 

Ho Maria Gracoplena

Ĉenstoĥova Dipatrin’

dankas ni pro Viaj gracoj

Pola kaj Monda Reĝin’

 

Dankas al Vi surgenue

en la preĝo, en la kant’

diverslandaj verdstelanoj

antaŭ bildo de plej sankt’.

 

La Plej Bona, la Plei Sankta,

la Plej Kara Virgulin’

pro la helpo dum Kongreso

dankon Ĉiela Patrin’.

 

Ni memoros Helan Monton,

revenados kun kortuŝ’.

Ne forgesos ni momentojn,

kiam kantis kor’ kaj buŝ’.

 

Dankon, dankon o Maria,

dankas ni pro Via grac’,

ke kongresis ni trankvile

kai konstruis Dian pac’.

 

Boguslavo Sobol

 

Speciala porkongresa poŝta stampilo

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS

 

Kun granda malĝojo ni devas komuniki, ke en Wil (Svislando) ĵus forpasis P. Wilhelm Flammer, 68-jara, dum multaj jaroj ano de IKUE. Li estěs longtempe paroĥestro de Urnäsch kaj Zürchersmühle. Antaŭ malmultaj jaroj li lasis pro malbona sanstato la animzorgadon kaj vivis en sia naskiĝa urbeto Wil, kie li mortis sekve de akcidento la 29-an de aŭgusto.

Pro sia longtempa agado en IKUE li meritas nian koran dankon kaj nian daŭran memoron. Dum multaj jaroj li estis landa reprezentanto, estrarano kaj ĝenerala sekretario de IKUE. En lia paroĥo estis dum kelkaj jaroj la Centra Oficejo de IKUE. Tie aperis kelkaj eldonaĵoj, ekz. «Patro, la horo alvenis», «La vojoj de la Eklezio», traduko de la encikliko «Ecclesiam suam» de Paŭlo VI, «Ekumenismo kaj internacilingva problemo» de P.G. Korytkowski kaj «Katolika Terminaro Deutsch-Esperanto». Li mem helpis valide por la bona realigo de tiuj eldonoj, ĉar li estis kapabla esperantisto.

Nia revuo gastigis plurfoje altvalorajn artikolojn de P. Flammer. Bedaŭrinde pro sia malbona farto li devis limigi sian laboron kaj rezigni siajn taskojn en nia Asocio. La Centra Oficejo de IKUE dum la Sankta Jaro translokiĝis en la Eternan Urbon.

Ni ne forgesu la grandegajn meritojn de la Forpasinto kaj rekomendu lian karan animon al la boneco de Dio!

 

al la indekso


 

 

PRI ARTAJ ARANĜOJ DE LA KONGRESO

 

Kadre de la Kongreso okazis kvar art-distraj vesperoj.

La unua estis INTERKONA VESPERO. Post salutprezento de reprezentantoj de unuopaj landoj, partoprenantaj la Kongreson, komenciĝis laŭ propono de la vespergvidanto libera elpaŝado de la geaŭskultantoj mem, kiuj tre sukcese muzikis, kantis kaj deklamis. Plejan aplaŭdon akiris prezentado de polaj montaranaj muzikiloj fare de esperantistino el Istebna/ Pollando/ Zuzanna Kawulok.

La vesperon finis koncerto de la knabina muzik-kantista Ensemblo «Muzilanoj» el Zabrze/ urbo de p. H. Paruzel/, kiu plenumis, sub direkto de Hubert Kapłanek, impresan programon de religiaj kanzonoj, interplektataj de mallonga ligparolo de s-ano Jan Szoltysek.

Al la sekvint-taga UNUA KONCERTO EN LA LOKA FILHARMONIO kontribuis koruso, pianisto, vokalisto kaj deklamanto.

La knaba koruso «Lutnia»/ Liuto/ el Varsovio, gvidata de Edward Jozajtis, prezentis multajn divers-specajn kanzonojn, inter ili la proponitan himnon de IKUE.

S-ano Ryszard Lecki, profesoro ĉe Muzika Altlernejo en Varsovio, ludis muzikon - religian - de Haendel, Mozart, Liszt, Moniuszko kaj Chopin.

«Koncerton de Jankiel» el «Sinjoro Tadeo» de Adam Mickiewicz recitis parolisto de la Pola Radio s-ano Piotr Rowinski.

La vesperon kronis s-ano Remigiusz Kossakowski/ baritono/ per kelkaj tre varme akceptitaj kanzonoj, akompane de s-ano R. Lecki.

Prezentadon de la programo faris - invente kaj sprite - s-anoj R. Kossakowski kaj P. Rowinski.

En la DUA KONCERTO EN FILHARMONIO elpaŝis: la Varsovia Kantista Ensemblo «MUZILO», Jadwiga Gibczynska - konata aktorino el Krakovo - kaj la folklora dancensemblo «Male Podhale» cl Kroscienko/ Pollando/.

La vesperon gvidis s-anino J. Gibczynska.

«MUZILO» - gevira kvarvoĉa kantista ensemblo, fondita en 1975 j. en Varsovio laŭ instigo de p. H. Paruzel, plenumis interesan elektaĵon de la malnov-polaj kanzonoj religiaj, unuafoje kun tekstoj tradukitaj en Esperanton, en originala aranĝo de la ĥorestro mag. Wojciech Tomaszewski. Precipe favoran akcepton de la aŭskultantaro gajnis la kanzono dediĉita al Ĉenstoĥova Madono, kun lasta strofo prilaborita speciale por la Kongreso.

La laŭvica elpaŝo de «MUZILO» ampleksis diversajn kanzonojn esperantistajn por koruso. i.a. «La Esperon» kaj « Kanton de Frateco» kun vortoj de L. Zamenhof. Arde aplaŭdataj solistoj de la ensemblo - ges-anoj Teresa Strzebicka kaj Stanisław Nafalski - kantis: «Ĉardaŝon» de Lehar/ por soprano/ kaj «Misisipon» de Kern /por basvoĉo/, kun sukcesaj esperantaj tekstoj de la ensembla tradukanto (W. Tomaszewski - noto de la Redakcio).

Agrablan surprizon faris geknaba «Male Podhale», vigle prezentinta polan dancfolkloron el montaranaj regionoj – des pli ke unu grupo de la ensemblo, instruita de s-anino Stanisława Majerczak, kantis esperantlingve.

Apartan dankon la aŭskultantaro ŝuldis al s-anino J. Gibczynska, kiu ne nur deklamis, agorde kun la kantado, verkojn de Słowacki, Gałczyński kaj Tuwim, sed ankaŭ prezentis la programon, ĉion plenumante kun persona, neimitebla virina ĉarmo.

En la LASTA VESPERO - FILMA, okazinta sabate, oni prezentis: Varsovian Pilgrimon al Jasna Góra en Ĉenstoĥovo, fragmentojn el filmo «Potop»/ Diluvo/ laŭ Henryk Sienkiewicz kaj sanktejojn de Madono en Pollando.

Esperantan voĉon donis s-anoj Piotr Rowinski kaj Bohdan Wasilewski / la sama, kiu preparis por la Kongreso la ekspozicion pri la mariaj sanktejoj en la lando de Zamenhof/.

W. Tomaszewski

 

al la indekso


 

ALVOKO AL IKUE-JUNULARO

 

Antaŭ 19 jaroj estis fondita tutmonda asocio de junaj katolikaj esperantistoj - Internacia Katolika Esperanto-junularo kun sia organo «Birdo». Post kelkjara aktivado IKEJ fariĝis oficiala junulara sekcio de IKUE. Anstataŭ malaperinta organo «Birdo» ekzistis la porjunulara rubriko en Espero Katolika. Pro manko de oferemaj kunlaborantoj la junulara IKUE-agado stagnadis. Nur en la kadro de kelkaj landaj ligoj de IKUE la junularo aktive laboris ĝis nun. Ĉar sen junularo ne estas ebleco serioze pensi pri estonteco de la IKUE-movado, ekestis la konvena ebleco okaze de la 37-a IKUE-kongreso revigligi la IKUE-junularon. Tiucele okazis kunveno de IKUE-junularo, dum kiu estis elektita provizora estraro de la junulara sekcio/ vidu la protokolon/.

La provizora estraro prilaboros proponon de la statuto, kompilos adresaron de la membroj, kolektos proponojn de la agado por la venonta jaro, zorgos pri la ebleco eldoni internacian kantareton uzeblan dum la renkontiĝoj kaj zorgos pri la junulara rubriko en Espero Katolika.

La ĝenerala kunveno de IKUE-Kongreso aprobis, ke la junulara IKUE-sekcio estu oficiale nomata IKUEJ/ IKUE-junularo/.

Dum la 37-a IKUE-Kongreso al IKUEJ aliĝis 84 gejunuloj. La estraro de IKUEJ alvokas ĉiujn junajn katolikajn esperantistojn en la mondo al kunlaboro.

Karaj gefratoj, bonvolu tuj aligi vin al IKUEJ! Helpu al la nova estraro aktivigi la IKUE-junularon! Sendu viajn proponojn kaj konsilojn al la IKUEJ-prezidanto s-ro Jerzy Handzlik/ Pollando/. La IKUEJ serĉas kapablan redaktoron de la porjunulara rubriko en Espero Katolika. Ĉion por la junulara rubriko sendu al la provizora peranto s-ro Miloš Šváček.

Karaj gefratoj, IKUE celu kolekti junajn katolikajn esperantistojn al la komuna laboro por la Eklezio kaj por Esperanto kaj ĝi celu disvastigi Esperanton inter la katolika junularo.

Vian aktivan kunlaboradon ĝoje atendas kaj korajn fratajn salutojn sendas al vi

la IKUEJ-estraro

al la indekso


 

PROTOKOLO

 

el la kunveno de IKUEJ okazinta la 20-an de aŭgusto 1977 okaze de la 37-a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo.

Kiel membroj de IKUEJ enskribiĝis kaj la kunvenon ĉeestis 84 gejunuloj. La adresaron de IKUEJ posedas la elektita prezidanto de IKUEJ.

Dum la kunveno okazis elekto de la IKUEJ-estraro. Kiel prezidanto estis elektita s-ro Jerzy Handzlik el Pollando. Kiel vicprezidanto estis elektita f-ino Jana Chrobokovŕ el Ĉeĥoslovakio. La spirita konsilanto fariĝis sac. Lájos Kóbor el Hungario. La komitatanoj fariĝis jenaj personoj: s-ro Ryszard Pessel eI Pollando, f-ino Anna Hladilová el Ĉeĥoslovakio kaj s-ro Mauro Polerani el Italio.

Kiel konsilanto kaj peranto inter IKUE-estraro, la redaktoro de Espero Katolika kaj IKUEJ estis elektita s-ro Miloš Šváček el Ĉeĥoslovakio.

La ĉeestantaj gejunuloj centprocente balotis por la akcepto de la proponitaj kandidatoj.

En la dua parto de la kunveno la landaj reprezentantoj informis la ĉeestantaron pri la agado de katolikaj E-gejunuloj en iliaj landoj kaj donis la proponojn por vigligo de la junulara IKUE-movado.

En la tria parto okazis prelego de pola reprezentanto pri misia agado kaj helpmanieroj de esperantistoj en la misiaj landoj.

Protokolita en Ĉenstoĥovo, la 20-an de aŭgusto 1977.

Miloš Šváček

al la indekso


 

VIZITO DE PRAHA KAJ DE LA PRIMASO

POST LA KONGRESO

 

La itala karavano, survoje al sia lando post la Kongreso de IKUE, pasigis du tagojn en Praha, la «urbo de cent turoj», la ĉarma metropolo sur la rivero Vltava.

En mallonga tempo ni povis vidi multajn belaĵojn kaj havi almenaŭ etan ideon pri scienco, kulturo kaj ekonomio de la ĉefurbo kaj de la tuta lando.

Zorge de kelkaj ĉeĥoslovakaj samideanoj ni povis ĝui amikan vesperon kun esperantistoj de Praha kaj ĉirkaŭaĵo. Sed verŝajne la plej bela travivajo estis la vizito de Kard. Tomášek. Koran dankon al la ĉeĥaj samideanoj kiuj organizis ĝin!

Post la vizito de la katedralo de S. Vito deko da esperantistoj elektitaj de la karavangvidanto iris al la episkopa Palaco. La sekretario de la Kardinalo kondukis nin en la episkopan kapelon kaj diris: «Atendu ĉi tie: la Kardinalo venas tuj». Ni atendis emocie kaj jen post kelkaj minutoj la alta figuro de la Kardinalo. Ĉeĥoslovaka esperantisto prezentis nin al li kaj petis, ke mi diru kelkajn vortojn en la itala lingvo.

Mi dankis la Kardinalon pro lia afableco akcepti nin dum nia mallonga halto en Praha post la Kongreso de IKUE, kaj kiel redaktoro de E.K. mi esprimis mian dankon pro lia interesiĝo por ke la katolikaj esperantistoj de lia lando povu aboni kaj ricevadi la revuon. Poste mi petis, ke Li benu nin kaj nian agadon. La Kardinalo honoris kaj ankaŭ surprizis nin per parolado en perfekta itala lingvo. Li esprimis sian simpation al

Esperanto, kiu celas la interkompreniĝon de la popoloj, sed li aldonis ke vanaj estus ĉiuj lingvoj se mankus la lingvo de la karitato.

Li promesis sian preĝon por la bona sukceso de nia agado, benis nin kaj donacis al ĉiuj du belajn bildkartojn, kiujn li afable subskribis.

Antaŭ nia foriro li akceptis esti fotata kun ni.

Sac. F. Ruaro

Italaj esperantistoj kun Kard. Fr. Tomášek

 

al la indekso


 

AL LA VIRGULINO DE ĈENSTOĤOVA

 

Sankta Virgulino, muta Patrino de l’homaro,

pura heredantino de l’ doloro,

sola ĉe la soleco de l’ horoj de l’ morto,

viva je la fajro de l’ amo, el Viaj okuloj

oceanaj ellena varma dolĉeco, maltrankvila malĝojo.

Senfina pli ol stelaraj noktoj

Vi estas ĉio por ĉiuj. L’ animoj sopiras Vin

kaj por proksimigi Vin la rigardoj serĉas Vin

kaj Vi estas kun ĉiuj, ankaŭ kun tiuj

kiuj ne estas kun Vi, sed ili estas malfeliĉuloj,

ĉar ili perdis Vin.

Kvietigas Vi ĉiun ĉagrenon, detruas Vi la maltrankvilecon,

la maldolĉon kiu subpremas l’ animon

kaj Vi lumigas la tagon de l’ malfeliĉuloj.

Kiam la radikoj de 1’ nokto kreskas en 1’ animoj,

subite naskigas aferoj ĉe Vi kaŝitaj

kaj ĉio de Vi nutriĝas.

Kiel reviviganta sonorilo Vi disvastigas la sonoron

de Via patrina koro en la dolora standardo

de la mondo ŝippereanta.

Nigra Madono de Hela Monto, blovu la flamon

de via amo, kiel sur la herbo la roson,

en la malvarmajn korojn, en l’animojn malklarajn

en ploro, helpu ilin en la solecaj horoj,

en la origino mem de la larmoj.

 

Lydia Bachechi - Senes

al la indekso


 

INTERNACIA KATOLIKA CENTRO DE ESPERANTO-MUZILO

POR EKUMENISMO PER MUZIKO

SUB LA NOMO DE PATRO HENRIKO PARUZEL

 

Kunvena protokolo de la esperantistaj-katolikaj muzilistoj

Katolikaj esperantistoj - muzilistoj dum la kongreso kunvenintaj decidis fondi Internacian Katolikan Centron de Esperanto-Muzilo por Ekumenismo per Muziko sub la nomo de Patro Henriko Paruzel.

IKCEM akceptas tutajn celojn de IKUE

Krom tio, oni organizos religian muzikan agadon, precipe por pli proksimigi la homojn al Dio per muziko, kanto kaj laŭdi Dion kun gefratoj de diversaj religioj kaj ankaŭ venki la notproblemon pere de MUZILO.

Elektita internacia estraro:

1.         S-ino Otilia PARUZEL/ Pollando/

2.         S-ino Truus DURENKAMP/ Nederlando/

3.         Pastro Tadeusz KOWALSKI/ Pollando/

4.         S-ro Paweł KAPŁANEK/ Pollando/

5.         S-ro Hubert RUZOK/ F-Germanujo/

6.         S-ro Jan SZOLTYSEK/ Pollando/

Ĉefa Sekretariejo:

Sinjoro JAN SZOLTYSEK

Ankaŭ oni decidis fondi JUNULARAN SEKCION de IKCEM por ke multaj gejunuloj de la tuta mondo lernu esperanton kaj kantu esperante por unuiĝo de spirito, por tutmonda junulara EKUMENISMO.

Elektita internacia junulara estraro:

Prezidanto: Sinjoro Jan SZOLTYSEK /Pollando/

Membro: Pastro Jozef FRANIK /Pollando/

Membro: Sinjoro Gerhard WISNIEWSKI /Pollando/

IKCEM kaj JS de IKCEM agados laŭ laborplano.

Adreso por korespondoj:

ESPERANTO - MUZILO

Poŝtfako - Box - Skr. poczt. 94

PL-42 600 Tarnowskie-Góry (Polska – Pollando)

PROVIZORA LABORPLANO

1.         Organizi Internacian Muzikgrupon kun gekantistoj el diversaj landoj.

2.         Organizi Internacian Ekumenan FESTIVALON de religiaj kantoj esperante/ eble dum la IKUE Kongreso en Luksemburgo/.

3.         Lerni kaj propagandi Muzilon.

4.         Eldoni diskojn.

5.         En preĝejoj koncerti per religiaj kantoj.

 

al la indekso