Enhavo de Espero Katolika numero 6/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Altaro kun Mirakla Bildo de S. Dipatrino

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

PROGRAMO DE LA 37-A IKUE-KONGRESO

17 VIII /merkredo/

14-17 h. - Enloĝigo kaj disdono de la kongresaj materialoj /Helmonta Informejo/.

17.00 h. - S. Meso kuncelebrata sub gvido de Ep. Francisko Musiel /Mirakla Kapelo/.

18.30 h. - Vespermanĝo /en propra loĝloko/.

19.30 h. - Frateca Vespero /Kapelo de S. Jozefo/

18 VIII /ĵaŭdo/

6.00 h. - Matena preĝo antaŭ la Mirakla Bildo /Mirakla Kapelo/.

8.00 h. - Matenmanĝo /en propra loĝloko/.

9.00 h. - Kunveno de la Ĉefa Estraro.

9.00 h. - I-a vizitado de la Hela Monto en grupoj kun E-gvidantoj.

10.00 h. - S. Meso kuncelebrata sub gvido de Kardinalo Karolo Wojtyła. Bonvenigo de la Kongresanoj fare de Ĉefepiskopo Stefano Barela kaj Generalo de Patroj Paŭlanoj Gregoro Kotnis /Baziliko/.

11.30 h. - Solena malfermo de la Kongreso /Maria Salonego - Kongresejo/

12.45 h. - Komuna foto.

15.00 h. - Tagmanĝo /en propra loĝloko/.

15.00 h. - Prelego: «Esperanto en la evangelizado kaj homa progreso» - Felice Ruaro el Italujo /Maria Salonego/

16.00 h. - Katolika Esperanto-movado en la nuntempa mondo - Manuel Casanoves el Hispanujo /Maria Salonego/.

17.00 h. - Paroloj de la naciaj Delegitoj pri la katolika E-movado en iliaj landoj /Maria Salonego/.

18.30 h. - Vespermanĝo /en propra loĝloko/.

19.30 h. - I-a arta programo /Maria Salonego/.

19 VIII /vendredo/

8.00 h. - Matenmanĝo /en propra loĝloko/.

9.00 h. - S. Krucvojo /sur remparegoj/.

10.00 h. - S. Meso ekumena, kuncelebrata sub gvido de Ep. Ladislavo Miziołek /Baziliko/.

11.30 h. - Ĝenerala Kunveno: «Revizio de la I.K.U.E. - Statuto» /Maria Salonego/.

13.00 h. - Tagmanĝo /en propra loĝloko/.

15.00 h. - II-a vizitado de la Hela Monto en grupoj kun E-gvidantoj.

16.00 h. - Ĝenerala Kunveno: «Perspektiva programo de la katolika E-movado» /Maria Salonego/.

18.00 h. - Resumado de la konkludoj, konsulto de la Delegitoj, konkretaj proponoj de la decidoj /Maria Salonego/.

18.30 h. - Vespermanĝo /en propra loĝloko/.

20.00 h. - II-a arta programo /Nacia Filharmonio/

20 VIII /sabato/

8.00 h. - Matenmanĝo /en propra loĝloko/.

9.00 h. - Renkontiĝo de junularo /Rozaria Salonego/.

10.00 h. - Primica S. Meso kuncelebrata sub gvido de Ĉefepiskopo Stefano Barela kun prediko de Patro Generalo Gregoro Kotnis /Mirakla Kapelo/.

11.30 h. - Solena tralegado de la kongresaj decidoj /Maria Salonego/.

13.00 h. - Tagmanĝo /en propra loĝloko/.

15.00 h. - Vizitado de Ĉenstoĥovo /en grupoj/.

18.30 h. - Vespermanĝo /en propra loĝloko/.

19.30 h. - Filmo pri pilgrimado al la Hela Monto /Maria Salonego/.

21.00 h. - Apelo antaŭ la Nigra Madono /Mirakla Kapelo/.

21 VIII /dimanĉo/

8.00 h. - Matenmanĝo /en propra loĝloko/.

9.00 h. - S. Meso dankema kuncelebrata sub gvido de I.K.U.E.-Prezidanto Ĉeslavo Biedulski /Baziliko/.

10.30 h. - Ekskursoj.

 

TAGORDO DE ĜENERALA KUNVENO PRI NOVA STATUTO

(19.VIII, h. 11.30)

1.         Saluto de la Prezidanto.

2.         Elekto de du kontrolantoj por la voĉdonoj.

3.         Konciza prezento de nova statuto.

4.         Diskuto pri prezentita projekto de nova statuto.

5.         Baloto pri nova statuto.

 al la indekso

TAGORDO DE LA DUA ĜENERALA KUNVENO PRI LA PROGRAMO

(19.VIII, h. 16.00)

1.         Salutvortoj de la Prezidanto.

2.         Rememorigo pri niaj mortintoj.

3.         Elekto de prezidanto de ĉi-kunsido.

4.         Elekto de protokolanto.

5.         Elekto de propona komisiono.

6.         Raporto pri la pasinta periodo.

7.         Raporto de la kasisto.

8.         Laborplano por proksima jarduo.

9.         E.K., C.O. kaj aliaj IKUE-aferoj.

10.       Ekumena kunlaboro kun KELI kaj proksima komuna Kongreso.

11.       Starigo de loko kaj tempo de la 38-a IKUE-Kongreso.

12.       Liberaj proponoj de Gekongresanoj antaŭe prezentitaj al la Estraro.

13.       Diversaĵoj.

 

 al la indekso


 

VARMA ALVOKO AL GEKONGRESANOJ

 

Ekde la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazos en Gostyń Poznański (Sankta Monto) la Spiritaj Ekzercoj kaj Antaŭkongreso.

Tia preparo al la Kongreso certe estos fruktodona por nia E-movado.

Nome de la ĉefepiskopo de Poznan, D-ro Antono Baraniak, kaj de helpepiskopo Tadeo Etter, ni invitas la Samideanojn je la aranĝo.

Dum la Spiritaj Ekzercoj ni partoprenos en «Primicoj» de kelkaj esperantistaj novpastroj, en la ĉefa indulgenc-festo sur la Sankta Monto, kaj en la «Pilgrimado» de la Dipatrino el la ĉenstoĥova bildo. Tiu lasta estas la plej granda solenaĵo de la poznana diocezo en 1977-a.

La episkopoj nin invitas kun la religia E-programo. Ni havos tie bonegan okazon prezenti al la eklezia estraro niajn idealojn. Ni ne perdu la okazon.

La polaj pastroj esperantistaj

Noto: Tiuj, kiuj volas aliĝi al la Antaŭkongreso en Gostyn, povos sendi simplan leteron al P. Romano Forycki, Ozarów Mazowiecki.

Oportuna loĝejo estas bone aranĝita, kaj la kostoj estas tre favoraj.

al la indekso


 

SKRIPTORIO/ TRANSSKRIBEJO/ SUR KLARA MONTO

Antaŭ la eltrovo de la presarto fare de Johano Gutenberg, ĉiu manuskripto devis esti mane transskribita, ĉar oni ne konis alian manieron kopii tekston. Pri la laboroj super la kopiado de manuskriptoj en la mezepoko okupiĝis ĉefe la monaĥoj. Ĉe la pli grandaj monaĥejoj kaj abatejoj organiziĝis specialaj skriptorioj, alie laborejoj, en kiuj oni transskribadis libregojn por propraj bezonoj, por plinombrigi proprajn bibliotekojn, aŭ je ekstera mendo.

La kopiisto oferadis ĉirkaú 6 horojn tage por transskribado de la libregoj. Li laboris nur ĉe taglumo.

La laboro super la kopiado kaj ornamado de nur unu manuskripto okupis multe da tempo kaj koncerne ankoraŭ la multekostan materialon, sur kiu oni skribis /papero aŭ pergameno/, la manuskriptoj estis tre multekostaj. Akiro de manuskripto postulis grandajn elspezojn kaj eĉ ne ĉiuj monaĥejoj povis permesi al si aĉeti pli grandan nombron da libroj. Pro tio oni fondadis novajn skriptoriojn, ĉar la vivbezonoj kaj la pli kreskantaj taskoj, starigataj al la monaĥejoj, postulis pli multnombrajn libregojn. La libregoj estis bezonataj por plenumado de la liturgio kaj celebrado de diservoj, por la edukado de la monaĥoj kaj sacerdotoj, kiel helpiloj por predikado, por instruado de la kredo, ĉu praktikado de la sakramentoj, precipe tiu de la pekkonfeso.

La fondita en la 1382 j. monaĥejo de Paŭlanoj sur Klara Monto en Ĉenstoĥova donis la komencon al tiu ĉi ordeno en Pollando. La ordeno de P. Paŭlanoj, kreita en komenco de la XIII jc. en Hungario, trovis en Pollando facile influeblan grundon. Apogata de reĝo Ludoviko la Hungara kaj de Jagiellonoj, de la altranguloj ekleziaj kaj ŝtataj, ĝi trovis ĉe ni sufiĉe favoran akcepton.

La Klara Monto estis la plej granda monaĥejo de Paŭlanoj en Pollando kaj pro la posedo de l’ gracofama bildo de Dipatrino, nomata hodiaŭ la Ĉenstoĥovana, ĝi estiĝis la centro de paŭlana vivo en nia lando kaj - kun tempopaso - la centro de la religia vivo kaj la plej granda en Pollando kaj vaste en la mondo konata pilgrimloko.

La klarmonta skriptorio organiziĝis sufiĉe frue, ĉar la unuan certan sciigon ni jam havas, en formo de la konservita manuskripto, transskribita sur Klara Monto, el la 1411 j. Oni devas atenti, ke ĝi estas la plej malnova konservita manuskripto, kio tute ne antaŭjuĝas, ke ĝuste ĝi estas la unua, kopiita sur Klara Monto.

Konsiderante la personon de la unua konata kopiisto klarmonta oni povas akcepti plej verŝajna, ke la skriptorio ekestis ankoraŭ pli frue kaj povas datumi de la fino de XIV jc., do ĝi estas de la komenco de l' klarmonta fondaĵo mem.

La aŭtoro de la plej malnova, ĝis hodiaŭ konservita manuskripto, transskribita en la klarmonta monaĥejo, estis Patro Nikolao Thost, paŭlano. El la nomo oni povas dedukti, ke li estis - eble - en kadroj de la fondaĵo sur Klara Monto en 1382 j.

Nuntempe en la klarmontaj kolektoj troviĝas 71 kodeksoj el XV jc. Ne estas neeble, ke ili estis ankoraŭ pli multnombraj, sed, kun tempopaso, kelkaj el inter ili trafis al aliaj kolektoj kaj ceteraj perdiĝis. Almenaŭ 24 kodeksoj el la ĝis nun konservitaj sur Klara Monto, antaů 1500 j. estis la propraĵo de la biblioteko de klarmontaj Paŭlanoj. Koncerne la aliajn, ĝis post la kromaj, pli penetremaj esploroj, oni estus povantaj fiksi ties estiĝlokon. Al la kodeksoj, kiuj tutcerte ekestis en la medio de polaj Paŭlanoj, kvankam ni ne scias ties transskribistojn, apartenas la konservitaj sur Klara Monto manuskriptoj 11-19 el la jaroj 1428-1474, kun la priskribo de transporto de la mirakla bildo de Dipatrino sur Klaran Monton.

La manuskriptaj kolektaĵoj sur Klara Monto ne estis ankoraŭ pli vaste ekspluatitaj de esploristoj kaj eblas, ke pli skrupula ties penetrado donos novajn valorojn kaj permesos pli proksime ekscii pri kulturo kaj interesiĝoj de polaj Paŭlanoj en la XV jc.

Jam nun, en la lumo de la konservitaj manuskriptoj, oni devas konstati, ke plej forta interesiĝo al libro ĉe polaj Paŭlanoi montras sin en la unua duono de XV jc., kiu en la dua duono jam malfortiĝas. El la XVI jc. restis nur 17 kodeksoj. En la j. 1512 ne estis jam transskribisto sur Klara Monto. En la komenco de XVII jc. aperos ankoraŭ sur Klara Monto grupo da Paŭlanoj-kopiistoj, sed ili jam ne estos transskribantaj la teologiajn traktajoĵn, ĉu la predikarojn, ĉar tiujn ĉi bezonojn plenumas jam la libro presita, kompare facile atingebla.

El la pola esperantigis IVA

al la indekso


 

ANONCETOJ

 

  • Kara Sinjor(in)o,

Ni estas studentoj (ĉ. 14 jaraj) de itala lernejo kun eksperimente novaj programoj kaj instrumetodoj. Ĉar inter aliaj fakoj ni devas pristudi ankaŭ latinon, ni decidis dissendi, helpe de nia instruisto, cirkuleron en diversajn landojn, por fari enketon. Jen demandaro:

1.         Kial lerni latinon nunepoke?

2.         Kiaj instrumetodoj estas plej konsilindaj?

3.         Kiaj flankoj de latinaj lingvo kaj kulturo estas plej aktualaj?

4.         Al kiuj fakoj (ekz. medicino, juro, filozofio...) kono de latino plej utilas?

5.         Kia estas la situacio de la latina kulturo en via lando nunepoke?

6.         Ĉu vi volas aldoni aliajn sciigojn?

Vi povos respondi en jenaj lingvoj (laŭ malprogresiva preferindeco): latina, franca, angla, itala, esperanta, germana, rusa aŭ hispana.

Ni dankas vin antaŭe kaj elkore salutas

Adreso: Studenti classe I Biennio Sperimentale (Vincenzo Bellini), Via Arena 11, 1-24100 Bergamo - Italio

 

  • Ni ankoraŭ petas, ke sendantoj de artikoloj skribu klare, alie ili riskas ne vidi la aperon de siaj artikoloj. Kelkfoje la kompostistoj de la presejo ne distingas bone «o» de «e» aŭ de «a», ĉar la manuskripto havas vortojn malpure skribitajn. Kelkfoje oni sendas kopion faritan per karba papero kaj malfacile legeblan.

 

  • En la aprila numero aperis propono de nova statuto. Sendu viajn rimarkojn al la Honora Prezidanto P. Alfonso Beckers.

 

  • Manifesto 77 de la E-Movado por paco kaj libereco. La Manifesto 77 estas aprobo kaj akcepto de la «Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj» kiu emfazas sur unua loko, ke «agnosko da la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homa familio estas fundamento de libero, justo kaj paco de la mondo». Ankaŭ la Esperanto-Movado celas la defendon de homaj rajtoj, "ĉar ĝi volas «per simpla, neŭtrale homa lingva rimedo de komunikado plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn kontaktoj inter la homoj, sen kia ajn diferencigo laŭ nacieco, raso, religio, politika opinio, lingvo, sekso aŭ kia ajn alia stato...». Tiuj, kiuj volas apogi tiun ĉi Manifeston, skribu al la iniciatinto baldaŭ: Prof. D-ro Ivo Lapenna, 77 Grasmere Avenue. Wembley. Middlesex HA9 STF.

 

  • 3-a Konferenco de la Neŭtrala E-Movado - de 23 ĝis 30 julio 1977 okazos en Humlebek, Danlando, tiu internacia Konferenco.

 

  • Horizonto - D-ro Perko (estrarano) kaj aliaj esperantistoj atentigas la legantojn de EK pri la revuo «Horizonto», kiu estas tre interesa.

 

  • D-ro Pietro Micanti, 28-jara universitata asistanto, kiu agas en la serĉado-kampo de la jura katedro de la Universitato «Sacro Cuore» (Sankta Koro) en Milano, deziras korespondi kun katolikaj esperantistoj. Li interesiĝas pri pentrarto, muziko. literaturo, teologio, pm, bk, bankbiletoj ekster kursoj, moneroj.

 

  • Esperanto-grupo «Amikeco» en urbo Česká Třebová, Ĉeĥoslovakio, sendos al ĉiu petanto belan broŝuron pri tiu urbo kaj ĉirkaŭaĵo.

 

  • IKUE-fako en Ĉeĥoslovakio (Aleŝ Berka) proponas interŝanĝon de E-libroj, precipe eldonaĵoj de IKUE-centro, por libroj aperintaj en nia lando kaj landoj de orienta Eŭropo. Vidu libro-liston en bulteno: Informoj de Vsetín, kiun ni al ĉiu petanto sendos. Per tiu ĉi reciproka servo gajnas samgrade ambaŭ flankoj.

 

 

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Tri mil universitatanoj el 40 landoj en Romo

Inter la pluraj miloj da junuloj, kiuj, organizitaj de la Internacia Kunlaboro, alvenis al Romo por sia ĉiujara renkontiĝo, je la 6-a de aprilo estis tri mil universitataj gestudentoj, devenintaj de 40 landoj el la kvin kontinentoj. La plej granda parto el ili estis katolikoj, kaj pluraj partoprenas en la aktiveco por kristana formado. Al ili la Papo, dum la dua granda aŭdienco en la aŭlo de Nervi, adresis apartajn vortojn por kuraĝa kaj konstanta kredo je Kristo, «kies ama programo ebligas surŝtonan konstruadon».

Porvokiĝa preĝotago

En la tria paska dimanĉo oni celebris la 14-an preĝotagon por la vokiĝoj. Tiuokaze la Papo sendis mesaĝon al la kristanaro, invitante ĉiujn al la preĝo kaj al la pripensado. La Papo reliefigis, ke la aktuala krizo de vokiĝoj havas sian kaŭzon en la krizo de fido al Dio, de amo, de oferemo. Ĉiu vera vokiĝo naskiĝas el fido, nutriĝas kaj vivas per fido. Plue, ĝi estas amesprimo: flanke de la Sinjoro, kiu alvokas, kaj de tiu, kiu respondas la alvokon. Al tiuj, kiuj ricevos tiun amsignon, la Papo adresis zorgoplenajn vortojn: «Gardu, amataj de Dio, gardu kaj kreskigu en vi la amon. Lernu ami pli intense la Sinjoron kaj lian Eklezion, kiel Kristo amis ĝin kaj donis sin mem por ĝi; ami ĝin en ĝia neesprimebla mistero, en ĝia videbla strukturo, en ĝia aktuala historia realeco». Paŭlo VI konkludis tiel: «La vokiĝo estas ofero, kiu postulas abnegacion dum la necesa preparo kaj dum la tuta vivo». La vokiĝo postulas kuraĝon, pretecon, konstantecon; ĉiuj fideluloj helpu, do, la alvokitojn per siaj fervoraj preĝoj.

Kresko de vokiĝoj en kelkaj landoj

La sacerdotaj kaj religiaj vokiĝoj en Orienta Afriko havis en ĉi tiuj lastaj jaroj daŭran kreskon. Fakte en Kenjo, Malavio, Ugando, Tanzanio kaj Zambio la aŭtoktonaj sacerdotoj pliiĝis je cent dudek ses procentoj, la alumnoj de la Altaj Seminarioj je ducent procentoj, la kunlaborantaj fratoj je sesdek kvar procentoj, kaj la religiuloj je cent dek procentoj. La Altaj Seminarioj estas plenplenaj. Oni tamen devas reliefigi, ke ĝis nun la eklezia personaro ne estas sufiĉa por la paŝtistaj necesoj de la lokaj eklezioj. Pro tio necesas ankoraŭ la helpo de misiistoj.

Ankaŭ en Eŭropo oni konstatas, ke Germanujo inter 1975 kaj 1976 vidis pliiĝon de studentoj pri filozofio kaj teologio, kiel ankaŭ Irlando, Nederlando, Portugalujo, Svisujo, Pollando.

Deka datreveno de «Populorum Progressio»

Por memorigi la dekan datrevenon de la encikliko «Populorwn progressio» la papa komisiono «Justitia et Pax» organizis je la 18-a de aprilo prelegon en la Aŭlo de la Sinodo en Vatikano. Ekonomikistikino Lady Jakson, pli konata kiel Barbara Ward, parolis antaŭ pluraj vatikanaj eminentuloj. Interalie ŝi reliefigis, ke la encikliko estis vere profeta. Antaŭ dek jaroj, fakte, preskaŭ ĉiuj ankoraŭ kredis je la mito de senlima progreso, kiu alportos bonstaton al ĉiuj. Sed Paŭlo VI montris, ke ĉi tiu progreso havas en si mem nesanigeblajn ĝermojn de maljusteco, kaj ke ĉi tiu maljusteco haldaŭ aperos.

 

Usono: honora doktoreco por 4 elstaraj ekleziuloj

Kvar katolikaj eminentuloj, krom la prezidento de Usono kaj la Ĝenerala Sekretario de UN, ricevis en aprilo la honoran doktorecon de Universitato «Notre Dame» en Indianapolis. La kvar eminentuloj estas: kardinaloj Arns kaj Kim, ĉefepiskopoj de San Paŭlo en Brazilo kaj de Seulo en Koreujo; Mons. Donald Lamont, la forpelita episkopo de Umtali en Rodezio, kaj Mons. Jadot, apostola delegito en Usono.

La motivo de la honora titolo substrekas la klopodojn de ĉi tiuj altranguloj favore al la homaj rajtoj.

Sophia University en Tokio

Novan impulson ricevis en Tokio la internacia japana katolika ateneo «Sophia University», unu el la 15 katolikaj universitatoj, kiam ĝi ricevis de la ministerio de la publika instruado plenan egalecon al la aliaj ŝtataj universitatoj. Fakte rapide pliiĝis en tiu ateneo la nombro de la aliĝoj, krom de japanaj studentoj ankaŭ de multaj aziaj.

La anglikana Primaso vizitis la Papon

Doktoro Donald Coggan, ĉefepiskopo de Canterbury kaj Primaso de la Anglikana Eklezio, vizitis oficiale Paŭlon 6-an je la 28-a de aprilo kun multenombraj kvalifikitaj akompanantoj, inter kiuj 5 anglikanaj ĉefepiskopoj. Dum la longa interparolado (unu horon kaj duonon), konstatinte ke la esperoplenaj vojoj malfermitaj de Johano 23-a kaj de D-ro Fisher ebligis notindajn progresojn cele al la unuiĝo volita de Kristo, oni decidis per preĝado kaj studo plumarŝi kun persista fido, klopodante superi la ĝisnunajn barojn al plena kuniĝo. La 29-an de aprilo D-ro Coggan renkontiĝis denove kun Paŭlo 6-a en la Siksta Kapelo, ĉifoje por preĝliturgio.

Sukcesplena filmo pri Jesuo

La filmo de la itala reĝisoro Franco Zeffirelli, dissendita per televido en Italujo, Britujo kaj Usono, havis bonegan sukceson. En Italujo oni kalkulis, ke preskaŭ 30 milionoj da telespektantoj sekvis la interesan filmon. La gazetaro parolis pri rekordo malfacile superebla.

Poloj invititaj renovigi la votojn de Jasna Góra

En ĉiuj polaj preĝejoj estis legita, je la 24-a de aprilo, paŝtista letero redaktita de la pola episkoparo dum la 557-a nacia Konferenco, por inviti la kredantojn renovigi la votojn de Jasna Góra. Temas pri konfirmo de la solenaj promesoj, per kiuj la poloj en aŭgusto 1956, memore de la votoj esprimitaj de reĝo Johano Kazimiro, proklamis Marian reĝino de Pollando kaj promesis al la ĉiela patronino aŭtentikan kristanan vivon.

La esperantistoj scias, ke en la kadro de celebradoj de la sesa jarcento post la alveno al Ĉenstoĥovo en 1382 de la «Nigra Madono» okazos la 37-a Kongreso de IKUE. Jam en la unua tago okazos granda kuncelebrado antaŭ la Mirakla Bildo. La 18-an kuncelebros Kard. Vojtyła, Alta Protektanto de la Kongreso, kun kelkaj episkopoj kaj kun multaj pastroj.

La spirito de P. Paruzel, kiu tiom zorgis por la kongreso kaj ĝiaj rezultoj, certe ĉeestos por inspiri, kuragigi, vibrigi la konsciencojn, instigi ĉiujn al apostola agado.

Honorata Caroline Chisholm en Aŭstralio

Suburbo de Kambero, la aŭstralia ĉefurbo, estos titolata al Caroline Chisholm, la granda apostolino de la elmigrintoj.

 En la kvin-dolara bankbileto jam aperis ŝia portreto.

Nova beatulino

La listo de la sanktuloj aldonis novan nomon al tiuj, kiujn la Eklezio proponas al nia honoro kaj imitado. Temas pri beata Maria Roza y Vallvé, fondintino de la kongregacio «Fratinoj de Nia Sinjorino de la Konsolatino». La cerimonio okazis la 8-an de majo. La nova beatulino naskiĝis en vilaĝo Reus - Hispanujo - en la jaro 1815 kaj mortis la 11-an de junio 1876 en Tortozo. En la jaro 1857 ŝi fondis religian kongregacion, kiu baldaŭ mirinde sin propagis kun multaj por-asistaj domoj, hospitaloj kaj lernejoj en Hispanujo, Belgujo, Portugalujo, Argentino, Brazilo, Venezuelo kaj Voltlando.

Orientaj kaj okcidentaj eklezioj celebras Paskon samtage

Orientaj kaj okcidentaj eklezioj ĉijare celebris la Paskon en la sama tago, je la 10-a de aprilo. En Belgujo la gvidantoj de la komunumoj anglikana, armena, katolika, ortodoksa kaj protestanta subskribis je la 3-a de aprilo kunan deklaron, en kiu ili asertis ke ili volas profěti de ĉi tiu eksterordinara evento por doni unuaniman ateston pri Kristo.

«La kredo je la reviviĝinta Kristo - oni legas en la teksto - briligas ĝojon kaj entuziasmon, kiuj konkretiĝas en frata servo, animita per la espero de la reviviĝo kaj de la reveno de la Sinjoro».

Katolika Teologia Fakultato en Vieno

Tute escepta estas ĉijare la nombro de gestudentoj, kiuj frekventas la kursojn de la Katolika Teologia Fakultato en la Viena Universitato. Laŭ ĵus ricevitaj informoj ĉi tiu nombro superas mil unuojn kaj entenas plejparte laikojn. Tiu nombro estas unu el la plej altaj en ĉi tiuj lastaj jaroj.

Svahila religia kantaro en Najrobo

Estis publikigita en Kenjo la unua religia kantaro en la svahila lingvo. Pretigita zorge de la nacia Asocio por religia muziko, la volumo entenas 136 himnojn laŭ biblia teksto kaj afrika muziko. Patro Brian Allen, de la Centro por katekiza formado, preparas ankaŭ la version per muzik-kasedoj. En la sama Centro kunvenis aprile ekspertoj de la aŭdovidaj rimedoj de 10 afrikaj landoj por pristudi la temon «Aŭdovido kaj evangelizado».

Pilgrimadoj al Lurdo

Al la maria sanktejo de Lurdo (Lourdes), la franca urbo kiu povas esti difinita «ĉefurbo de preĝo kaj karitato», oni antaŭvidas ĉijare 513 organizitajn pilgrimadojn. Dum la Sankta taro la pilgrimadoi estis 408 kaj la fideluloj tri milionoj kaj duono.

Aparte rimarkindaj estas la pilgrimado de la Suverena Ordeno de Malto en majo, la internacia renkontiĝo de vidvinoj je Pentekosto, la 19-a tutnacia franca pilgrimado en junio, la internacia pilgrimado de ciganoj en septembro...

 

Ora medalo al la episkopo de Kartumo

La prezidanto de la Sudana Respubliko honoris la ĉefepiskopon de Kartumo, monsinjoron Adgustenon Baroni, per ora medalo pro scienco, beletro kaj arto. Mons. Baroni, 71-jara, laboras tie ekde 1932.

Nova ĉefepiskopo de Munkeno

Papo Paŭlo 6-a en marto nomumis Prof-ron Jozefon Ratzinger, tre faman germanan teologon, ĉefepiskopo de Munkeno. La nova ĉefepiskopo naskiĝis en Marktl (Bavario) en la jaro 1927. Li studis filozofion kaj teologion en Freising kaj en Munkeno. Sacerdotigis lin Kard. Faulhaber en 1951. Li instruis teologion en Freising, poste en Bonn, Münster, Tübingen, Regensburg. Pasintjare la Papo nomumis lin honora prelato kaj ĉijare posteulo de Kard. Döpfner. Multnombraj estas la publikaĵoj de D-ro Ratzinger; la plej famaj estas: «Einführung in das Christentum», «Dogma und Verkündigung», «Episkopat und Primat» kaj «Das neue Volk Gottes». Li estis membro de la teologa komisiono de Vatikano.

Celebrado de la vivo en Milano

La 23-an de aprilo en la granda stadiono de San Siro okazis la «celebrado de la vivo». Partoprenis en la manifestacio pli ol 80.000 personoj el la tuta Lombardio. Kiel en multaj aliaj italaj urboj, oni volis aŭdigi la voĉon de la katolikaro kontraŭ la leĝprojekto pri la abortigo. Ĉeestis ankaŭ patrino Tereza el Kalkuto. La blank-vestita fratino, kiu gvidis la mediton, parolis pri la graveco de la vivo: «la tuta vivo kaj la vivo de ĉiuj». Ŝia tuta vivo estas dediĉita al la plej malriĉaj homoj de Hindujo, precipe al la infanoj kaj al la maljunuloj. Patrino Tereza parolis forte kontraŭ abortigo kaj sterilizado akceptitaj en progresintaj nacioj.

Ankaŭ Kard. Colombo en sia homilio parolis pri la graveco de la vivo. Interalie li diris: «En nia lando oni volis sanigi plagon de la kaŝaj abortigoj per legitimo de la abortoj. Oni volis nin silentigi, kiel faris la Sinedrio kun la apostoloj, sed ni devas havi la kuraĝon diri kiel Petro: «Ni devas obei Dion prefere ol homojn».

Ducent pastroj disdonis la sanktan Eŭkaristion al la fideluloj. Fine, en la plej absoluta silento, oni aŭskultis la saluton kaj la benon de la Sankta Patro.

(Patro Jacobitti kaj P. Ruaro)

 

 al la indekso


 

NIEPOKALANÓW - LOKO DE POSTKONGRESO

 

«Ĉi tiu loko estis fordonita al la Senmakula Virgulino, ĝi estas Ŝia ekskluziva propraĵo. Tion diras la nomo: Niepokalanów /Senmakulejo, loko de la Senmakula/, bieno de Maria, Ŝia mastrumaĵo situanta meze de Pollando, kiu estas Ŝia reĝlando. Kaj la fundamentan principon de tiu ĉi reĝlando, la principon de amo memorigas la alvoko elektita por la tiea preĝejo -la preĝejo de la Senmakula Ĉiesperantino de Gracoj.

La fondinto de Senmakulejo, beata Maksimiliano Maria Kolbe, alvenis ĉi tien unuafoje en la jaro 1927, starigante en malplena kampo figureton de la Senmakula Virgulino./…/ Ĉi tia blanka malgranda figureto salutas la pilgrimantojn de la enirejo al la Loko de la Senmakula. /.../ Kiam post malpli ol tri jaroj li komencis ĉi tie misian vojaĝon al Japanuio, Senmakulejo estis jam konsiderinda monaĥejo, kie la preĝon akompanadis la bruo de svingitaj presmaŝinoj. /.../

Ekde la komenco Senmakulejo adoptis la principon: fariĝu la volo de la Senmakula Virgulino ekskluzive. /.../ Barakoj, en kiuj hodiaŭ troviĝas la memorĉambro kaj la kapelo konservita kun pieco - tio estis iam tuta Senmakulejo, kunmetita per la plej malmultekostaj materialoj, kun la muroj, kiujn oni devis varmigi per la koro, kun la argila planko, kiun premadis genuoj dum la preĝado. Sciaviduloj multfoje demandis pri la vojo al la monaĥejo starante antaŭ ĝi. Ankaŭ hodiaŭ Senmakulejo ne estas simila al simpla monaĥejo; ĝi estas pli ĝuste loĝloko ol fortreso. Oni konstruis multe kaj rapide, beata Maksimiliano estis ano de uzado de la plej malmultekostaj materialoj, unue por pli rapide certigi tegmenton por pli kaj pli multnombre alvenantaj ordenfratoj, due - por ke la tro fortikaj muroj ne fariĝu tro malvastaj, por ke ili ne limigu la disvolviĝon. Oni konstruis ĉion propramane. La spirito de Senmakulejo estas la spirito de Nazareto, laboro kaj preĝo kompletiĝas reciproke. La amplekson de ĉi tiu penado ni povas juĝi ankoraŭ hodiaŭ; la amplekso de interna penado, la prezo, kiun pagis beata Maksimiliano restas miriganta kaj fortiranta mistero. /.../

Senmakulejo, la plej granda monaĥejo en Eŭropo ekde la tempoj de la mezepoko (en la jaro 1939 estis ĉi tie ĉirkaŭ 800 loĝantoj; inter ili estis 650 monaĥoj kaj 122 internistoj) naskiĝis kiel centralo de la Kavaliraro de la Senmakula, estis forĝejo de la moderna apostola agado. Ĝi fariĝis fama kiel vigla gazetara kaj eldoneja centro, el kie la Parolo de Dio estis disvastigata al la tuta Pollando. /.../

En ĉi tiu monaĥejo oni sekvis la principon - en la laboron oni ne rajtas mergiĝi senreste, la ekstera disvolviĝo ankoraŭ ne estas progreso, la vera progreso estas spirita aŭ ĝi tute ne estas, kiel ofte substrekis beata Maksimiliano; do la vera Senmakulejo ne estas eldonaĵoj, konstruaĵoj, sed amo penetranta ĉion kaj ĉiujn. Pro tio la afero de Senmakulejo ne konas krizojn, kolapsojn aŭ ruiniĝon.

La apostola agado de beata Maksimiliano ampleksis tutan Pollandon, kunvenigante moralajn fortojn antaŭ la malfacila provo. Kiam ni alvenas al Senmakulejo, ni memoru, ke ĉiuj vojoj el ĉi tie kondukas al Oświęcim. Kiam ni stariĝas ĉe la sojlo de la bunkro de malsatmorto en la koncentrejo de Oświęcim, ni estas samtempe ĉe la sojlo de la jam ĉiela Senmakulejo.

Jam en unuaj militmonatoj Senmakulejo transformiĝis en azilon por fuĝantoj, kiuj trovadis ĉi tie tegmenton super la kapo kaj nutraĵon; neniu demandis ilin pri la konfesio kaj ideologio, oni servis al ĉiuj».

El la senmakuleja ordena familio P. Maksimiliano estis forkondukita en la jaro 1941 unue al la malliberejo Pawiak en Varsovio kaj poste al la koncentrejo en Oświęcim, kie Li libervole mortis la 14-an de aŭgusto 1941 savante la vivon de unu el la kaptitoj kondamnitaj al malsatmorto. Kiel diris Kardinalo Stefano Wyszyński, Ĉefpastro de Pollando - «ĝuste Patro Maksimiliano Maria Kolbe, inter la batalantaj mondpotencoj, gajnis la militon». La 17-an de oktobro 1971 la Sankta Patro Paŭlo VI beatproklamis Patron Maksimiliano Maria Kolbe, kiu fariĝis temposigno por homoi de ĉiuj generacioj kaj kontinentoj.

(W. Korcz)

 

al la indekso


 

AL LA GEKNABOJ

Karaj geknaboj,

Vi lernis Esperanton.

Farante tion, vi bone agis!

Aŭ, eĉ pli bone, viaj gepatroj ĉiutage parolis al vi en Esperanto. Ĉe l’ komenco, respondante, vi balbutis, kaj nun vi flue parolas. Sed ne gravas la lernmaniero!

Gravas la fakto, ke vi eniris la grandan familion de ĉiuj, kiuj tuj internacie pensas, internacie rilatas, ĉiam internacie vivas.

Jes, kiel mi, kiel ĉiuj Esperantistoj, denaskaj aŭ ne, bonŝancaj vi estas.

Pli facile ol la aliaj geknaboj, kiuj ne scipovas nian internacian lingvon, vi katolike vivas. Katolike? Certe, ĉar tiu vorto signifas: internaciecon, universalecon, universalan kunigon, ĉies partoprenon. Jes, kunigo, partopreno de ĉiuj homoj, lingvoj, ĉiuj popoloj, ĉiuj ecoj, ĉiu valoroj.

Gravas la vorto «katoliko».

Ĉies lingvo, ĉies propraĵo estas Esperanto, kiel Kristo estas ĉies Savanto kaj Amanto, kiel Eklezio estas ĉies domo, ĉies familio.

Pere de Esperanto ne plu estas Afrikanoj, Amerikanoj, Azianoj, Eŭropanoj aŭ Oceanianoj, sed nur homoj, kaj homoj, kiuj sin komprenas unu la alian, interrilatas, eĉ interamikiĝas.

Feliĉaj estu, karaj geknaboj.

La lingva interkomunikilo fariĝas tuj internacia kaj internacia por ĉiuj!

Neniu pli forta, neniu pli grava.

Ĉiuj egalaj, ĉiuj samrajtaj.

Kompreneble sen Esperanto kaj per Kredo vi scias, ke ĉiuj homoj estas filoj samnivele amataj de la unika Dio, fratoj de la sama kaj sola Savanto Jesuo Kristo, fortigitaj kaj lumigitaj de la ĉiesamiga Spirito. Jes ja kaj sen nenia ajn dubo!

Tia estas nia kredo.

Tamen. dank’al Esperanto, tiu scio efektiviĝas!

Mi esperas, ke vi jam partoprenis en internacia renkontiĝo, kaj ke tie eblis al vi renkontiĝi kun aliaj geknaboj el aliaj nacioj aŭ gentoj, kaj jen dank’al Esperanto vi spertis, ke tuj vi kapablas paroli, ludi, preĝi kun ili senĝene, facile, frate.

La lingvo, kiun vi praktikas, respektas kaj eĉ dorlotas, samgrade kiel vian gepatran, permesas al vi sperti, ke ĉiuj estas egalaj, samrajtaj, same parolas, ludas kaj preĝas.

Tia estas nia lingvo. Ni fieru pri ĝi!

Kaj ni danku al Dio, kiu okazigas tian ĝojon.

Kaj ni laboru, por ke pli kaj pli da knaboj spertu la samon!

Dio benu!

Onklo Roĉjo el Francujo

 

al la indekso


 

RADIO ROMA - ESPERANTO

(Redaktoro D-ro A. De Salvo)

Scienca mondo

Ekde 1976 la Tutmonda Federacio de Sciencaj Laboristoj aperigas sian organon «Scienca mondo», krom en franca, angla, germana kaj rusa, ankaŭ en Esperanto, kvarfoje jare. Ĉiu broŝuro entenas 32 paĝojn.

La eldonanta Federacio estas aŭtoritata internacia organizaĵo kun plej altaj rilatoj kun Unesko kaj pli ol 300.000 membroj en la tuta mondo; pro tio la aperigo de la revuo ankaŭ en la internacia lingvo estas granda sukceso por la E-movado. La jarabono por 4 numeroj kostas 2 usonaj dolarojn.

Adreso: «Scienca mondo», bulvardo Tolbuhin 18, Sofia 1000, Bulgario.

Kvar horoj da televido

Inter la 2-a kaj la 10-a de aprilo 1977 la privata televida stacio «Teleroma» (videbla en Romo kaj ĉirkaŭaĵoj) elsendis pri Esperanto 5-foje, en totala daŭro de pli ol 4 horoj. Temis pri du bazaj programoj: la unua estis dediĉita al la preparoj por la internacia kongreso de esperantistaj fervojistoj, kiu venontjare okazos en Romo. La dua elsendo pritraktis la ĉefajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto, kaj ĝian literaturon. Estis ankaŭ kantita kanzono en Esperanto. Pro la favoraj reagoj la stacio «Teleroma» principe akceptis elsendi televidan kurson de Esperanto ekde venonta aŭtuno.

Forpasis Eugen Wüster

Laŭ informo de Pilo-Press, la 29-a de marto forpasis en Aŭstrujo prof. d-ro Eugen Wüster, unu el plej elstaraj sciencistoj de Esperanto. Li enkondukis la vortojn «Esperantologio» kaj «Planlingvo» en siaj klarvidaj studoj, kiuj grave kontribuis al la scienca fikso de Esperanto. Lia «Enciklopedia vortaro Esperanto-germana», de kiu bedaŭrinde aperis nur la volumoj A-K, estas la plej funda kaj detala priskribo de la E-lingvouzo.

Profesie esperantistoj

Laŭ atesto de s-ro Woessink, kiu vizitis Ĉinion, ĉe la E-sekcio de Radio Pekino profesie laboras 10 personoj, inter kiuj 2 parolistoj kaj du parolistinoj. La Ĉina Fremdlingva Eldonejo havas 9 oficistojn, kiuj okupas sin pri esperantlingvaj eldonaĵoj. La komerca entrepreno «Guozi Sudien» havas E-sekcion kun 4 oficistoj.

Alvoko por lingvo de tuta Afriko

Laŭ la revuo «Jeune Afrique» (Juna Afriko), la niĝeria verkisto Vole Sojinka rekomendis akcepti unusolan lingvon en Afriko. Tiu alvoko, kun la titolo «Deklaro de afrikaj verkistoj», invitas la verkistojn de la nigra kontinento formi unuiĝon de verkistoj de la afrikaj popoloj, kun la celo «speciale kuraĝigi la verkadon de literaturo en afrikaj lingvoj kaj samtempe labori por la akcepto de unusola lingvo por Afriko kiel simbolo kaj ilo por unuigi la afrikajn popolojn en la mondo».

Ne temas pri anstataŭigo de la diversaj afrikaj lingvoj, sed pri kreo de iu tegmenta rimedo por komuna interrilatado. La deklaracia teksto ne indikas la lingvon, kiu devus esti tiu de la tuta nigra kontinento.

Turistoj vizitas la hejmon de Puccini

La vizito al la hejmo de la fama komponisto Giacomo Puccini en Torre del Lago, apud Viareggio, estas preskaŭ deviga por turistoj, kiuj trapasas Versilion, precipe se ili ŝatas muzikon.

Kiam la komponisto elektis tiun domon ĉe la bordo de la lago, ĝi estis ankoraŭ soleca meze de virga pejzaĝo, ĉirkaŭata de vegetaĵoj kaj precipe de silento. en etoso malfacile imagebla hodiaŭ.

La vilao nun alrigardas al placo ĉiam plena je aŭtomobiloj kaj aŭtoĉaroj, ekskurse venintaj el la tuta mondo.

Sur la lago, motorŝipoj estas pli multnombraj ol la akvaj birdoj: birdoj kaj fiŝoj, ja, mortis aŭ elmigris - kiel rakontas homo, kiu en sia junaĝo estis fiŝkaptisto, kaj nun por vivi fariĝis ŝoforo de turismaj aŭtoĉaroj - ĉar la societo, al kiu la lago apartenas, por igi ĝin pli navigebla kaj turisme ekspluatebla, ĝin purigis kemie, forigante el ĝia surfaco la densajn vegetaĵojn, per kiuj sin nutris la bestoj de la lago.

Nur la vilao restis la sama: ĝi konservas ĉiujn postsignojn de la ĉiutagaj kutimoj de Giacomo Puccini... La leteroj, ekspoziciataj en montrofenestroj, prezentas la voĉojn de famkonataj homoj, kiuj havis amikajn ligojn kun Puccini: senfinaj nomoj, de Marconi ĝis Edison, de Massenet ĝis Lehar kaj Toscanini. Unika heredantino de ĉi tiuj memoraĵoj estas la nepino de Puccini.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

P. L. Irek:

Estimata redaktoro, kara frato!

Denove mi turmentas vin, sed kiel redaktoro vi estas «persono publika». Por gajni vian favoron mi devas diri kaj sincere konfesi, ke la Revuo ĉiam pli plaĉas al mi. Miajn gratulojn. Mi tamen ne pensas, ke vi atendas mian laŭdon sen iu «tameno»; mi ankaŭ ne kredas, ke vi tute estas kontenta pri E.K., ĉar tio signifus stagnadon en memlaŭdo. Ni ĉiam devas multe postuli de ni mem kaj de aliaj. Do ankoraŭfoje: plifruigu la aperigon de EK kaj la bonan dissendadon. La dua ne dependas de vi, sed vi devas ankaŭ pri tio pensi! Plendoj, ofte ĝustaj, devas ĉesi!

Nia revuo, simile kiel la E-disaŭdigo de R.V., spegulas la vivon de la eklezio. Vi ankaŭ donas informojn pri la IKUE-vivo. Tamen se oni nin prijuĝus nur pere de nia organo, nia Asocio estus domaĝinda. Estas vero ke nia movado ne estas imponega; ke multaj Landaj Ligoj kaj Landaj Reprezentantoj kaj eĉ estraranoj dormetas. Sed en niaj vicoj estas tre bravaj kaj ĝentilaj, oferemaj kaj sindonaj anoj. Ili multege agadas, ankaŭ se ili havas neniun postenon ofîcialan. Ni devas ilin montri al la aliaj. Okazas de tempo al tempo balotadoj dum Ĝen. Kunveno kaj la balotantoj ofte krom la nomo nenion scias pri la kandidatoj... Eble vi diros, ke ne estas bone sin laŭdi. Vere, sed nia Sinjoro diris: «Oni ne lumigas la kandelon kaj kaŝas ĝin sub la litkovrilo, sed metas ĝin sur la kandelabron por ke ĝi lumu al ĉiuj... por ke oni vidu viajn bonajn agojn kaj laŭdu vian Patron, kiu estas en la ĉielo». Ni scias, ke vortoj instruas, tamen agoj forrabas.

Mi do proponas novan rubrikon: «Ni sekvu ilin», vidite tra la leterkesto de CO kaj EK (aŭ de direktoro de CO kaj redaktoro de EK). Tie ni montros niajn aktivulojn por kuraĝigi aliajn. Kompreneble ni montros ĉi tiujn kiuj kontaktiĝas kun ni. Tiumaniere ni stimulas kaj instigos aliajn. Tio estas ankaŭ bezona por pliriĉigi nian CO-arkivon. P. Peltier ironte al la unua UK timis, ke li nenion havos por montri al la venontoj. Ni timu, ke post 75 jaroj ni ne havos ion por montri… (pri tio mi ankoraŭ skribos al vi, ĉar tio estas alia problemo).

Mi proponas ankaŭ duan rubrikon novan, kompletigan: «Niaj Landaj Ligoj». Ekz. ekde jaro 1978 en ĉiu numero de EK ni prezentu po du LL...

Tamen «Ni sekvu ilin» mi proponas ekde nun, ni diru ekde Julio. Eble po du ĝis kvin personoj. Kandidatojn mi jam havas multajn. Ankaŭ vi havas viajn. En unua vico, mi forlasus oficiulojn. Jen miaj kandidatoj: Zielonka - Massalska (Pollando), Berka - Šváček (Ĉeĥoslovakio), Jacobitti - Christiaens (Romo), Kindler (Luksemburgo), Smits (Nederlando), Marszalkowski (Pollando), Mudrak (Aŭstrujo), S. Aloisia (Romo), Murak (Norvegujo), Degrelle (Francujo), Tic (Romo), kaj aliaj.

Mi apelacas al ĉiuj IKUE-anoj kaj al ĉiuj katolikaj esperantistoj: skribu pri via agado kaj agado de viaj konatoj-aktivuloj, viaj sukcesoj kaj malsukcesoj, planoj, proponoj, deziroj ktp. Mi denove ripetas: ni bezonas apostolan fajron!

via en Kristo nia Savinto.

Respondo de la Redaktoro:

Kompreneble mi ne pensas, ke nia revuo atingis la perfektecon aŭ kontentigas la dezirojn de legantoj; tamen mi ne povas kaŝi mian ĝojon pro la nuna aspekto de EK kaj pro la rimarkindaj kvalitaj kaj kvantaj progresoj atingitaj per grandegaj oferoj.

Certe mi ne estas tre kontenta kiam la presejo pro siaj grandaj okupoj ne liveras frue la revuon; kiam membroj ne pagas la modestan jarkotizon; kiam kelkaj landaj ligoj ne sendas informojn; kiam mi trovas en la revuo kelkan preseraron; kiam legantoj plendas pro bagateloj ad pretendas tion, kio ne estas ebla, ktp.

Sed la ĝojo pro la rezultoj atingitaj estas pli forta ol la bedaŭro pro kelkaj malagrablaĵoj.

Alia punkto de la letero: nova rubriko. La propono de P. Irek estas atente ekzameninda. Nun mi volas fari du rimarkojn. Mi estas je la fino de mia mandato kaj tial mi ne volus enkonduki facilanime novaĵojn. Due, ekzistas jam la rubrikoj «Esperanto tra la mondo» kaj «El niaj landaj asocioj» : tie aperas informoj pri nia katolika movado. Plue aperas artikoloj, kiuj bone informas pri nia katolika movado. Plue aperas articolo, kiuj bone informas pri la vivo de kelkaj ligoj. Se ĉiuj landaj ligoj sendas informojn, nia revuo estas spegulo de la tuta Asocio. «Legantoj skribas» estas oportuna tribuno. Plue ni ne maltrafis mencii la modelan aktivecon de kelkaj forpasintoj: ekz. de Colas, Peltier, Richardson, Filip, Wannemakers, Carolfi, Longoni, Paruzel, ktp.

Se ĉi tio ne sufiĉas por veki la dormantojn, eble ne sufiĉos nova rubriko «Ni sekvu ilin!» aŭ similaj. Tamen nia Redakcio atente ekzamenos la belan proponon.

 

Esperantista rondo «Don Ferdinando Longoni» (Milano) :

Ni dankas vin pro la spaco, kiun vi donis en E.K. de februaro al la anonco pri la restarigo en Milano de la Katolika Esperanto-Centro kiun ni dediĉis al la neforgesebla don F. Longoni. Ni ankaŭ vin dankas pro la mencio, kiun vi faris rilate niajn agadcelojn, inter kiuj vi citas nian disponon helpi la kontaktojn inter la membroj de la konferencoj de la Societo de S. Vincenzo de Paŭlo. Ĉar la mencio, kiun vi faris, ŝajnas al ni tro mallonga por plena fokusigo de nia celo, ni estus al vi tre dankaj se, kiel kompletigon de la antaŭa informo, vi publikigus la jenon:

La Konferencoj de la Societo de S. Vincenzo agas en 108 landoj kaj en la kvin koniinentoj.

La membroj de ĉi-Societo (viroj kaj virinoj) estas pli malpli unu miliono da homoj. Ni kredas, ke inter ili multaj estas la esperantistoj.

Ni opinias, ke estus interesa kaj pozitiva afero - pro multaj kialoj - la interŝanĝo de spertoj, kiujn ĉiu el ni travivis dum la disvolvigo de nia por-karitata agado.

Sekve de tio: kial ne interkonatiĝi, korespondi, reciprokc subteni unu la alian utiligante gravan interkomprenilon, kia Esperanto estas? Ĉi-vokon ni faras kun la deziro, ke ĉiuj interesitoj aŭdu kaj reagu al ĝi. Ni krome apelacias al landaj reprezentantoj de IKUE per ke ili disvastigu ĉi tiun inviton pere de koncernaj naciaj gazetoj.

Luigi Caporali

nome de la Esperanta Katolika Centro «Don F. Longoni»

Via S. Antonio, 5

I-20122 MILANO (Italio)

 

al la indekso


 

BONA HUMORO HELPAS

 

Portugala kamparano veturis en orientan landon.

Vidante belegan aŭtomobilon, li demandis en sia lingvo: «Al kiu apartenas tiu automobilo?». La orientano respondis: «Nerozumjem». La kamparano pensis, ke Nerozumjem (= mi ne komprenas) estas la proprulo, kaj diris: «Sinjoro Nerozumjem devas esti tre riĉa homo».

Post kelkaj horoj li vidis funebron kaj demandis: «Ĉu vi scias kiu mortis?». La orientano respondis: «Nerozumjem». La portugalo diris ekscitite: «La riĉa Nerozumjem mortis kiel ĉiuj mizeruloj. Li devis lasi siajn riĉaĵojn».

 

al la indekso


 

LA PREĜO DE LA TRIA MONDO

 

Sinjoro, ne koleru.

Mi scias, ke Vi aŭskultas la malgrandulojn, la humilulojn,

tial ne malŝatu min pro tio, kion mi estas dironta al Vi.

Mi estas malgranda kompare kun Vi.

Mia mondo estas la tria mondo, la tria kaj la lasta,

sed ĝi estas la mia.

La unua mondo estas tiu de la riĉaj landoj,

kiu konas nur mian malriĉecon

kaj sin proklamas mia bonfaranto.

Mi estas laca havi bonfarantojn.

Mi Vin petegas, liberigu min de bonfarantoj.

La dua mondo estas tiu de la socialistaj landoj.

Mi ĝin admiras, sed ĝi timigas min.

Mi ĝin amas, ĉar ĝi ekkonis kiel mi la mizeron

kaj volis liberiĝi de ĝi,

sed mi ĝin timas, ĉar ĝi ne plu rigardas al Vi.

Prefere ĝi direktas la okulojn al la riĉaj landoj.

Mi sentas min fremda ĉie.

Kial Vi faris min tiel malsama?

Iufoje mi eĉ malbenas mian haŭton,

kaj trovas ĝin malinda je mi kaj je mia patrino.

Kristo Sinjoro,

la riĉeco, kiun mi volas, estas tiu, kiun mi sukcesos eltiri per mi mem,

laŭ mia maniero,

laŭ mia ritmo,

sen puŝoj.

Oni kreskas malbone meze de la puŝoj; oni perdas multon.

Tie oni perdas la fratecon.

La tuta oro de la mondo ne valoras la fratecon.

Mi estas konvinkita, ke ankaŭ mi havas ion por doni:

ion, kion la unua mondo perdis;

ion, kion la dua mondo serĉas malproksime de Vi.

Kristo Sinjoro,

konigu al mi, kia homo mi devas fariĝi.

 

Esperantigis C. Minnaja

 

(por la historio: la esperantigon realigis Carolina Minio Paluello Minnaja. NdlTTT-ejestro]

 

al la indekso


 

NOVA SUKCESO DE TRIKSINI

 

En Ehringerfeld ĉe Paderborn/ Germanujo okazis post Pasko la kunveno de la tre konata katolika familia asocio ND. La partoprenintoj venis el la tuta Germana Federacia Respubliko. Pastro Kindler-Triksini el Luksemburgo prelegis pri «Esperanto: la eklezia lingvo de la estonteco?» Pli ol 150 personoj ĉeestis, ĉiuj universitataj studintoj. Ankaŭ gesamideanoj el Paderborn estis venintaj, inter ili D-ro Kasselmann. Triskini aranĝis grandan Esperanto-libroekspozicion kaj disdonis interesajn informilojn. Oni komencis je la 8-a, sed ĉiuj restis ĝis la 11.30-a, diskutante. Poste la profesoroj por la angla kaj latina lingvoj, la kuracistoj, advokatoj ktp. asertis ke ili ne havus plu argumentojn kontraŭ la avantaĝojn de la internacia lingvo. Triksini kunprenis tri listojn plenaj da nomoj. Tiuj personoj kiuj subskribis, interesiĝas serioze pri Esperanto. Ili volas havi lernolibrojn, vortarojn, gazetojn ktp. Triskini volas prelegi ankaŭ en ties hejmurboj kaj komencigi kursojn. Dum tuta semajno en la kunvenejo staris granda tabulo kun afiŝoj pri kaj en Esperanto kaj stando kun varbmaterialo. Triskini tial havis multe da diskutoj kun centoj da personoj. Ili nun ne plu havas antaŭjuĝojn kaj certe disvastigos la ideon de la ideala mondlingvo.

Pastro Kindler dum tiu postpaska tempo ankaŭ kunpreparis la kongreson kiu okazos pentekoste en Paderborn. Li rigardis la belan herbejon kie li celebros la festan Esperanto-diservon kaj la «Paderhalle» kie Triksini montros la magian programon en la internacia lingvo.

 

al la indekso


 

 

POEMOJ DE JÓZSEF SIKLÓS

 

MALRIĈA VIRINO APUD LA MONKESTO

La malfermantoj de la monkesto

subtaksas dirante:

«senvaloraĵo!»

Sed diris la Sinjor'

kaj skribigis por eternaj tempoj:

tiu ĉi virino donis la plej multon,

ĉar ŝi enjetis sian tutan vivrimedon!

 

EL LA SUPERFLUO

NI DONAS MALHUMILE

Unu el la mil’ - kiom da merito!

El superfluo de pano kelkajn panerojn,

el superfluo de vortoj kelkajn bonajn,

el superfluo de vojoj kelkajn paŝojn,

el superfluo de tempo kelkajn minutojn,

el superfluo de floroj kelkajn petalojn,

el superfluo de sopiroj kelkajn purajn,

el superfluo de revoj kelkajn belajn

el superfluo de preĝoj kelkajn varmajn,

el superfluo de fortoj kelkajn agojn,

al la Sinjoro de Vivo - plen-fiere,

Kiu donis Sin - por ni- plene!

 

PETRO

Via reto rompiĝis de la fiŝoj –

ĉu vi amas min?

Vi konfesis min Filo de Dio -

ĉu vi amas min?

Vi vidis min brili sur la Mont' en lumo -

ĉu vi amas min?

Trifoje sonis via malkonfeso -

ĉu vi amas min?

 

Sinjor' Vi ĉion scias

Vi scias, tamen mi Vin amas!

En la orelojn al li sonas:

vi paŝtu Miajn ŝafojn!

Super la kap' de Petro

Li ardigas pentekostajn flamojn.

 

 

El la hungara esperantigis: Tibor Beŝŝenyei - Budapeŝto

 

al la indekso


 

KURACISTOJ MIRAS PRO MIRAKLOJ DE PASTRO

 

Katolika pastro de Masaŝuseco, Usono, estas miriginta kuraciston per siaj miraklaj sanig-povoj, kiuj inkluzivas tiun de virino kiu havis mortstadian kanceron.

Ekde kiam P. Rafael A. Di Orio, pastro de antaŭ 20 jaroj, ricevis sian mirindan sanigdonacon la pasintan majon, li estas resaniginta la edzinon de kuracisto, kiu havis kanceron en mamo, pulmo kaj cerbo; li resanigis alian virinon suferintan pro tute kripligita viro kiu estis enhospitaligita ne malpli ol 192 fojojn ekde 1957. «Mi tute ne scias kiom da homoj mi estas resaniginta» diras Pastro Di Orio al niaj raportistoj. «Sed mi havas centojn da atest-leteroj de homoj kiuj asertas pri resanigoj el tiaj malsanoj kiel artrito, astmo, kanceroj, kurbiĝo de la spino, hipertensio (tro alta sangopremo), apopleksioj, cerba paralizo, epilepsio, elartikigitaj koksoj, Hodgkin-malsano, frakturoj (ostorompiĝoj), kaj infektoj.

Strange, tiuj kiujn li sanigas diras ke ili sentas egan varmon kaj potencajn elektrajn kurentojn - eĉ skuegojn kiuj faligas ilin - dum kiam P. Di Orio pasas siajn manojn super ilin, aŭ metas siajn manojn sur ilin.

«Ci tio estas faro de Dio», diras P. Di Orio. «Fakte, mi mem miriĝis en la komenco».

La 9-an de la pasintjara majo li vizitis la Preĝejon de Sankta Patriko en Cambridge, Mas., kiam viro komencis sangoverŝi dum la diservo. «Mi konsilis ke oni voku kuraciston, sed iu insistis ke mi preĝu por li», rememoras P. Di Orio. «Mi tion faris, kaj la sangoverŝado haltis».

Aŭdinte tion, aliaj malsanuloj kaj kriplaj preĝej-irantoj venis al li, inkluzive de knabo en radseĝo. «Dum mi preĝis sur lin, li subite komencis movi la krurojn» diris la Pastro.

D-ro David Connor, 55-jara kuracisto de la stabo de la Hospitalo de Sankta Jozefo, Naŝua, N.H., diris al niaj raportistoj: «Mia edzino estis mortanta pro mamkancero kiu etendiĝis al ŝiaj pulmoj kaj cerbo. Ŝi ne povis mangi per si mem. Ŝi ne povis paroli. Medikamentoj havis nenian efikon. Nur kiam Pastro Di Orio komencis pregi kun ŝi, ŝi komencis resaniĝi. Mi ne komprenas la tutan aferon. Tio estas ekster la scienco de medicino. Nur dank? al Pastro Di Orio mia edzino nun vivas».

Alia kuracisto, D-ro Teodoro Rosen, diris al la Enquirer ke li estas atestinta du miraklajn resanigojn far P. DiOrio.

«Mia edzino estis havonta operacion por bursito. Tiam ŝi ĉeestis sanigdiservon de P. Di Orio. Dum la pastro preĝis sur ŝin, S-ino Rosen, 55-jara, sentis varmegon, kaj la doloro de la ŝultro, kiu estis teninta ŝin sendorme dumnokte, malaperis subite. Mi nuligis la programitan operacion. Nun mi purigas plankojn, mi lavas fenestrojn, kaj mi vestas min mem denove», diras S-inoRosen. «Mi kredas ke mi resaniĝis per la povo de la Sankta Spirito, pere de P. Di Orio».

Ŝia edzo aldonas: «Kion mi povus diri? Mia edzino mem estas resanigita. Mi estas estinta kuracisto dum 40 jaroj kaj mi ne havas respondon por ĉi tio».

Iu paciento de D-ro Rosen, Charles Montour, ankaŭ mirakle resaniĝis. En 1957 li vundiĝis en industria akcidento. «Ekde tiu tago mi estis enhospitaligita 192 fojojn», diras Montour. «Mi estas havinta 10 seriozajn operaciojn sur nur mian spinon. Oni fandigis mian spinon, mi havas artefaritan koksartikon, mia maldekstra pulmo estas kolapsita, mi suferis epilepsiajn atakojn, kaj mi vivis en senĉesa doloro ekde la akcidento». La pasintan majon li aŭdis pri Pastro Di Orio kaj iris al unu el la diservoj. Tri homoj helpis lin ĝis la altaro.

«Kiam li tuŝis min, ĝi estis kvazaŭ tuŝo de 110-volta elektra cirkvito», li diras. «Tio estas la lasta afero kiun mi memoras. Oni diras al mi, ke mi restis senkonscie dum ĉirkaŭ 20 minutoj. Sed mi tre ĝojas pri tio, ĉar nun mi ne sentas ian doloron. Por la unua fojo ekde mia akcidento mi ne plu bezonas medikamentojn. Mi vivadis en infero; nun mi estas en ĉielo».

D-ro Rosen, kiu traktis Montour, konfirmas: «Ĉi tiu viro estis tute senhelpa. Li estis virtuale kondamnita al lito dum la pasintaj 11 jaroj. Nun li fartas bone; nek doloroj, nek medikamentoj, nek lambastonoj. Lia kazo estas la plej mirinda kiun mi estas iam ajn vidinta».

El la ĵurnalo National Enquirer, de Usono. Tradukis Sergio R. Docal, Muzikfaka Delegito de UEA en Vaŝingtono.

 

al la indekso


 

VIRINO MIRAKLE RESANIGITA EN USONO

 

47-jara virino estis resanigita de nekuracebla kancero post preĝoj al Patrino Elizabeth Seton, kaj ŝia kuracisto nomas tion miraklo. Sed eĉ pli, la nekredebla savo de la morto estas miriga duobligo de la unua mirakla resanigo atribuata al Patrino Seton, kiu estis sanktigita far Papo Paŭlo en Septembro de 1975.

En februaro de 1970 S-ino Florence Callanan, de Westwood, New Jersey, estis enhospitaligita por esplorĥirurgo. La teruriga diagnozo: finstadia kancero de la pankreato. «Mia kuracisto havis larmojn en la okuloj kiam li diris al mi ke mi baldaŭ mortos» diris S-ino Callanan al (la ĵurnalo) The Enquirer. «Sed pro kialoj kiujn mi ĝis nun ne komprenas, mi aŭdis la novaĵon en kompleta trankvilego kaj simple respondis: «Mi estos via miraklo».

«Mi estis instruistino en la Lernejo Sankta Andreo, guidata de la Fratinoj de la Karitato, la ordeno fondita de Patrino Seton en 1809. Kiam gestudentoj kaj monaĥinoj eksciis pri mia malsano, ili preĝis senĉese.

«Nur du semajnojn post mia reveno hejmen el la hospitalo, mi vekiĝis iun matenon kaj sentis subitan mankon de doloro, kaj revenon de mia apetito. Venis Aprilo kaj mi surpiediĝis kaj ĉirkaŭiris, konstante reakirante mian pezon kaj forton. Kaj je Septembro mi estis ree en mia normala rutino, instruante, ludante pilkvoleo, ĉiuj signoj de malsano malaperintaj» rememoris la patrino de kvin infanoj.

Post kvin jaroj da intima observado, la surprizitaj kuracistoj deklaris S-inon Callanan tute resanigita, agnosko des pli rimarkebla pro la fakto ke ŝi neniam uzis medikamentojn kontraŭ la kancero. Anstataŭe ŝi fidis al preĝoj.

«Mi rifuzis kobalt-terapion, eble pro vanto (kvazaŭ mem-admiro, mi klarigas). Mi timis, kion kobaltoterapio povus fari al mia aspekto. Sed mi ricevis la komunion ĉiun tagon, hejme, de mia paroĥa pastro. Kaj pere de li, mi sentis belan varmecon fluantan tra mi. Mi progresis tiom bone, ke la kuracisto decidis ne doni al mi ian ajn medikamenton, kiu povus perturbi kion ajn estis okazanta ene de mia korpo».

D-ro Charles Clark, de Redgewood, New Jersey, konfirmis: «Mi operaciis sur S-ino Callanan en februaro de 1970. Mi trovis kanceron de la pankreato, kiu ne povis estis fortranĉita. Estis nenio, kion mi povus fari. Mi donis al ŝi nenian medikamenton. Tamen, nun ŝi ŝajnas estis surprize bone, kaj ne estas signoj de la tumoro. La kazo estas unika (ununura) laŭ mia sperto. Simple dirite, ne ekzistas scirnca ekspliko por tiu okazintaĵo».

Ankaŭ la familia kuracisto kaj la paroĥa pastro diras, ke temas pri miraklo.

 

al la indekso


 

POR PAROLI ESPERANTE TRA LA TUTA MONDO...

 

Ekzistas tutmonda klubo de homoj, kiuj deziras korespondi per sonbendoj aŭ kasetoj. Tiu klubo havas sian sidejon en Usono, sed ĝiaj membroj loĝas en 34 landoj. Inter tiuj, estas ankaŭ esperantistoj, kio jam estas interesa por ni. Sed la intereso estus ankoraŭ pli granda, se multaj esperantistoj partoprenus en tiun mondskala rondo. La jarkotizo estas tre malalta (nur kvar dolaroj) kaj kontraŭ tiu sumo, ĉiu membro ricevas: kompletan adresaron de ĉiuj membroj en la tuta mondo (la lasta havas 64 grandajn paĝojn) kaj, ĉiun trian monaton, interesan gazeton en la angla lingvo, kiu enhavas suplementon kun la adresoj de la novaj membroj. Mi ne dubas, ke se multaj esperantistoj scius, ke tiu klubo ekzistas, preskaŭ ĉiuj, kiuj posedas magnetofonon, aliĝus al ĝi, kaj tio havus du avantaĝojn: unue, multaj esperantístoj povus «parole» interkonatiĝi; due, la ceteraj membroj de la klubo, ĝis nun ne esperantistoj, konstatus, kiom disvastigata estas la uzo de esperanto, kaj multaj, serĉantaj homan kontakton sed ĝenataj per la lingvaj baroj, eklernus esperanton kaj venus al niaj vicoj. Cetere, por la esperantistoj kapablaj paroli aliajn lingvojn, tio estas facila maniero fari propagandon por esperanto en medio tute pretan akcepti ĝin. Tiu klubo nomiĝas THE VOICESPONDENCE CLUB. Tiu vorto signifas «voĉa korespondado», el la angla vorto «voice» (= voĉo). La fakto, ke la adresaro kaj la kvaronjaraj bultenoj estas en la angla, ne devas esti baro por la esperantistoj, kiuj ne scipovas ĝin, ĉar mi proponis al la sekretario de la Klubo esperantistan kunlaboradon, kiun li entuziasme akceptis. Mi estas preparanta esperantlingvan tradukon de la dokumentoj de la Klubo, kiun la peranto por kontinenta Eŭropo multobligos por la esperantistoj. Ili ja estas tute pretaj akcepti nin: tiun okazon ni ne devas preterlasi! Tial mi konsilas al vi aliĝi al tiu tre interesa klubo kaj profiti ĝiajn servojn. Tion vi certe ne bedaŭros!

Se vi deziras pliajn informojn, vi povas unue turni vin al mi.

Daniel LUEZ, Laon (Francujo)

 

al la indekso


 

REKLAMOJ

 

Aganta su la patroneco de IKUE

ESPERANTA BIBLIOTEKO

ĉe la Katolika Universitato en Lublin (K.U.L.)

kolektas ĉiujn librojn kaj revuojn en Esperanto

kaj posedas apartan sekcion pri aliaj planlingvoj

Adreso:

UNIVERSITATA BIBLIOTEKO DE K.U.L.

ESPERANTO FAKO

Chopin str. 27, PL-20-950

Lublin, Pollando

Fariĝu subtenanto de la IKUE

Esperanta Universitata Biblioteko!

 

 

ESPERANTAĴA BORSO DUM 37-a IKUE-KONGRESO

Karaj Gekongresanoj!

Veturante al Ĉenstoĥovo bonvolu ne perdi bonegan okazon kunaranĝi E-borson. Kunportu valorajn novajn kaj malnovajn librojn, revuojn kaj aliajn esperantaĵojn por interŝanĝi, aĉeti kaj vendi.

Ni krome esperas ke Vi ankaŭ ion bonkore donacos al la Centra IKUE-Biblioteko troviĝanta ĉe la Katolika Universitato en Lublino. Ĝi ekzistas kaj povos disvolviĝi dank’ al Via komprenemo kaj helpa grandanimeco. Dum la Kongreso estos akirebla Faka Katalogo de nia E-Biblioteko.

 

KONGRESA KOLORA GLUMARKO

Kiel ni jam anoncis, aperis belega glumarko pri nia Kongreso.

 

37-a IKUE-KONGRESO

Ĉenstoĥova - Pollando

17-21.VIII.1977

Aliĝis al la Kongreso: ĝis la fino de majo, 409 el 19 landoj

 

al la indekso