Enhavo de Espero Katolika numero 1/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: grupo de esperantistoj pilgrimantaj en Ĉenstoĥovo

 

 

 

 


 

Grava informo

IKUE - Centro salutas ĉiujn legantojn de Espero Katolika kaj ĉiujn samideanojn kaj bondeziras gracoplenan Novan Jaron 1977-an! Gvidu nin nia Sinjorino, Patrino de la Espero!

Kun granda ĝojo ni povas vin sciigi pri granda sukceso de katolikaj esperantistoj en Vatikana Radio. Senlacaj klopodoj de nia roma apostolo, P. Jacobitti, plensukcese venkis! Nome: ekde 2.1.77 ĉiudimanĉe, je la 21,05 - 21,15 ni aŭdos per la Vat. Radio la «Bonan Novajon» ankaŭ esperantlingve. Ĝi estos aŭdebla sur jenaj frekvencoj:

- mezlonga ondo (ĉiudirekten: kHz 1529)

- kaj sur kurtondoj: kHz 6190, 7250, 9645 en direkto de Eŭropo; kHz 9625, 11705, 15120 en la direkto de Afriko.

La disaŭdigo povos esti ricevata en la tuta Eŭropo en la Mediteranea Baseno, kaj en Afriko.

Ni rememoru. Ekde aprilo estis aŭdebla Esperanto en dumnokta (sabato-dimanĉo) muzika programo. Ekde oktobro dum la sama programo kaj ankaŭ en Studio A«Musica in stereo dalla R.V. 96,5» ni aŭdis kanzonojn kantatajn de nia Evangelia Ritmo. Kaj nun la plej granda paŝo antaŭen: regulara dekminuta disaŭdigo.

Kiel komenco, estas tro multe por sondado, ĉu esperantistoj aŭdos ĝin. Se ni serioze aŭskultos la enhavon senditan al ni ĉiudimanĉe kaj prijuĝos ĝin, ni tutcerte ricevos pli multe da tempo por niaj disaŭdigoj. Vi aŭskultu diligente kaj skribu, kio al vi plaĉis, kion vi ŝanĝus, kion vi dezirus aŭdi... Nepra estas nia komuna kunlaboro. R.V. intencas servi al homoj serĉantaj Dion. Ĝi intencas helpi la reguladon de la homa vivo laŭ la Evangelio. Ĝi klopodas por ke ĉiuj homoj fariĝu fratoj. Nian helpon kaj sugestojn ili volonte akceptos.

Bonvole skribu pri via vidpunkto kaj sendu viajn proponojn al R.V. 00120 Citta del Vaticano.

La esperanta disaŭdigo estu nia komuna zorgo kaj afero!

CENTRA OFICEJO

 al la indekso


 

Vekiĝu esperantistoj!

Espero Katolika en la unua, enkonduka artikolo al la unua numero en oktobro 1903 substrekas la ekumenan aspekton de la katolika esperanto-agado kaj, invitas ĉiujn al kunlaboro: «Ni gasteme malfermas niajn paĝojn al ĉiuj; ni ne kredas posedi la sciencon universalan, kaj tre facile almetas, ke homoj, kies religia penso ne tute similas al la nia, povas instrui nin pri multaj aferoj... Nur du kondiĉoj postulataj estos: klara stilo, ĝentileco».

Ni fiere citas la vortojn hodiaŭ, post 73 jaroj, ĉar estis tute ne tiutempaj kaj ni daŭre malfermu la paĝojn de EK kaj la antenon de RV al ĉi tiu celo. «Vekiĝu esperantistoj!». Jen la titolo de enkonduka artikolo en la unua numero de Espero Katolika.

Espero Katolika havas belegajn tradiciojn. Ni estu fidelaj al ili! Iom post iom ni publikigos ilin por ĉerpi inspiron, lerni kaj sekvi ilin. Pri la organizado skribas en la 9a n-ro (junio 1904) P. Peltier, konsilante: «Kiam estas almenaŭ ses anoj de S.E.K. (Societo de Espero Katolika) en ia urbo, povas kuniĝi, elekti komitaton kaj peti aprobon de la Direktoro de S.E.K. Kluboj tre utilos: 1e por helpi klubanojn en akirado perfekta de la lingvo Esperanto; 2e por krei rilatojn inter diversnaciaj Kluboj aŭ Esperantistoj Katolikaj; 3e  por kunlabori internacie pri socialaj, religiaj, literaturaj, artaj, komercaj aferoj, k.c.».

Jen unu letero: «Romo, 8.12.1976. Kara Pastro Leszek... La intereso por la "lingvo de la espero" estas vigla kaj havas en la patrina domo (Sorores Divini Salvatoris) malgrandan grupon, kiu studas ĉiutage iomete. Ni nur alvenis al la tria leciono (p. Irek parolis tie pri E. antaŭ unu monato)... Ni bezonas lernolibrojn en diversaj lingvoj...».

Ni intencas viziti ĉiujn religiajn domojn en Romo por interesigi la katolikaron pri niaj aferoj. Ni konsilas al ĉiuj konsciaj samideanoj: faru la samon en via urbo, en via lando. Ni vekiĝu!

Volonte helpos al vi la Centra Oficejo sed skribu kaj kontaktiĝu kun ni! Mankas nun multaj landaj reprezentantoj. Ni organizu grupojn laŭ la konsilo de P. Peltier. Ne estas vero, ke Esperanto senvaloriĝis: ĝi estas pli necesa hodiaŭ ol en 1904!

La esperantistoj venontaj al Romo, vizitu nin. Ni deĵoras en la CO: marde kaj ĵaŭde matene, ekde 9-12; kaj merkrede, vendrede kaj sabate, ekde 15-18 h. Dimanĉe je la 10,30 ni preĝas ĉe la s. Prakseda. P. Leszek Irek estas ankaŭ en alia tempo atingebla. Ni atendas vin persone, perletere kaj pertelefone.

En la Novan Jaron 1977 ni eniru kun granda kaj efika Espero kaj ni servu al Nia Sinjoro Jesuo Kristo.

LESZEK IREK

al la indekso


 

LI kaj VI

Kiu deziras iĝi apostolo ne preĝante, tiu poste ne plu evangelizos. Li ne nur forgesas restreĉi siajn spiriton kaj koron, li enprofundiĝas en la hipokritecon. Kiel li volus evoki kiel vivantan tiun kiun li opinias ĉeestanta en la mondo, sed kiun li mem neniam alparolas? kiu diras pri Dio «Li», neniam dirante «Vi», tiu estas forgesanta la trajtojn de la Dia vizaĝo.

Baldaŭ Dio estos por li nur ideo kaj poste nur vorto, ĉar en la komenco kuŝas logiko-eraro: oni ne bone parolas pri iu Dio, kiun oni ne aŭskultas aŭ alparolas. 

Paul Guilluy (el «Franca Kat. Esperantisto») 

al la indekso


 

landaj reprezentantoj raportas

S-ano ALEŜ BERKA (el ĈEĤOSLOVAKIO)

Mi transkribos preskaŭ laŭlitere lian tutan leteron, ĉar ĝi estas tre interesa. Vere kortuŝe li salutas la Prezidanton kaj la Sekretarion, ĝojante ke laboras en Romo, «sidejo de la plejestimata kaj amata nia Sankta Patro Paŭlo la 6a». Poste li asertas, ke la ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj ĝojas pro tio ke ilia intenco plenumiĝis, kiam balotis por sac. Longoni kiel Prezidanto de IKUE kaj tiamaniere lia lando - Italio - fariĝis la centro de la IKUE-movado.

Respondante al mia Cirkulero de la 6-a de oktobro, nia L.R. faras unue iom da historio, skribante: Okaze de la konstitua kongreso de la Ĉeha Esperanto-Asocio (CEA) en Brno (1969), ni fondis en ĝia kadro Sekcion de IKUE. Alia organiza formo ne estis ebla. Tuj ni komencis eldonadi propran Informilon (ĝis 20-paĝan) 4-foje en la jaro. Ĝi aperadis ĝis marto 1976 - nune ne plu rajtas aperadi - pro la decido de ĈEA kaj ŝtataj oficoj.

Nia lKUE-sekcio nombris ĝis 300 anojn, el ili 60 gejunulojn. La IKUE-sekcio laboris laŭ aprobita regularo ĝis 26.3.1975. Tiam ĈEA decidis envicigi nian IKUE-sekcion - kune kun tiu de KELI-sekcio - en la sekcion de MEM («Mondpaca Esperantista Movado» ) - pro deziro de la Ministerio. Per tio malaperis ambaŭ religiaj sekcioj kaj, laŭ akceptita kuniganta protokolo, ni rajtis eldonadi nian Informilon de IKUE-fako de MEM-sekcio. Sed ĉi tiu rajto ĉesis post unu jaro, kiam ĉi-jare oni ne plu permesis eldonadi nian Informilon kaj ni devas kontaktiĝi kun niaj membroj nur per ciklostilitaj leteroj, laŭ enhavo pure organiza. KELI-fako de MEM rajtas aboni pere de ĈEA sian organon DIA REGNO, sed nia IKUE-fako ne sukcesis ricevi ĉi permeson kaj ni vane daŭre petas nian Asocion elpeti ĉi permeson por ESPERO KATOLIKA, kiu alvenadis regule ĝis la jaro 1970.

Poste S-ro Berka skizas ilian laborplanon por la sezono 1976-77:

Okazigi Renkontiĝon-pilgrimon de la IKUE-fako al Hory-Česká Třebová (9-10.10. 1976). Partoprenis 120 anoj, plejparte gejunuloj.

Sendi al ĉiu membro Enketilon celanta plivigligi la unuopajn membrojn kun nia komitato, ekscii kiu el la membroj volas plu esti membro de IKUE-fako sub la novaj kondiĉoj; ankaŭ kiu ŝatus aboni nian revuon ESPERO KATOLIKA.

Okazigi Printempan Renkontiĝon en Olomouc, en majo 1977.

Helpi en la aranĝo de la Somera Esperantotendaro en Herbortice, kien kutimas veni niaj gejunuloj sub la gvido de nia komitatano kaj junulargvidanto, frato Miloŝ Ŝvaĉek.

Partopreni en la 37-a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo la venontan jaron, kondiĉe ke la polaj fratoj sendu al ĉiu aliĝinto invitleteron, necesa por la transpaŝo de la ŝtata landlimo.

Rekomendi al la membroj portopreni en la Spiritaj Ekzercoj en Gostyn (Pollando), sub la gvido de Pastro Zielonka, komence de aŭgusto 1977.

Havi daŭran kontakton kun la membroj pere de multobligita cirkula letero de la Estraro de la IKUE-fako, almenaŭ 3-foje en la jaro.

Klopodi por ke la organo de IKUE-ESPERO KATOLIKA-ricevu la permeson eniri en nian landon, kaj poste zorgi pri ĝia distribuado.

Nia diligenta Reprezentanto promesas pretigi la adresaron de ilia membraro post la ricevo de la Enketiloj, kune kun la adresaro de la tieaj sacerdotoj-esperantistoj, kies nombro estas ĉirkaŭ 30. Li aldonas, ke iliaj episkopoj kaj sacerdotoj estas inklinaj al Esperanto, sed pro la manko de sacerdotoj, devas okupiĝi precipe pri la animzorgado kaj la religiaj aferoj. Tial, pri la ceteraj aferoj devas zorgi la laikoj mem.

Ne povante sendi monon eksterlanden, li proponas interŝanĝon de libroj eldonitaj de IKUE kontraŭ aĵoj kaj E-libroj eldonitaj en Ĉeĥoslovakio.

Aleŝ Berka finas sian belegan raporton per la arda deziro renkonti nin kaj ĉiujn IKUE-anojn dum nia 37-a Kongreso en Ĉenstoĥovo (17-23 aŭgusto 1977).

B. OSTROPOLSKI

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO 

 

Se vi volas la pacon defendu la vivon

Antaŭ Kristnasko la Papo konigis al la kristanaro kaj al la tuta mondo sian mesaĝon por la tago de la paco.

Paŭlo la 6a prezentis sin kiel pilgrimanton, kiu iras senlace la vojojn de la mondo, staras ĉe nia pordo kaj frapas.

La unua malamiko de la paco estas la milito kun la kuro al la armadoj, kiu postulas nekalkuleblajn elspezojn kaj uzadon de homaj fortoj «por konservi al ĉiu ŝtato ĝian kirason de armiloj ĉiam pli multekostaj, ĉiam pli efikaj, kun gravaj damaĝoj de la kulturo, de la lernejoj, de la hospitaloj, de la terkulturo kaj de la tuta civila vivo, por konservi pacon bazitan sur daŭra minaco al la vivo».

Poste la Papo diris, ke ĉiu krimo kontraŭ la vivo estas atenco kontraŭ la paco. Antaŭ ĉio li indikis - inte la diversaj atencoj al la vivo — la aborton kaj asertis: «La elimino de vivo naskiĝonta aŭ jam naskiĝinta ofendas antaŭ ĉio bazan moralan principon: la homa vivo estas sankta ekde la koncipiĝo ĝis la lasta momento de sia surtera estado. Kion signifas, ke ĝi estas sankta?

Tio signifas, ke ĝi ne substaras al ĉiu ajn arbitra subpremanta povo, estas netuŝenda, estas inda je respekto, je ĉiu zorgo, je ĉiu sinofero».

Poste la Papo menciis, ke multaj aliaj formoj de ofendo al la vivo ekzistas, ekz. la krimeco kaj la terorismo, la polica torturado por trudi hontindan subpremon. Li aldonis: «Kie la perforto furiozas, tie finiĝas la vera paco».

La Papo indikis saĝajn deklaraciojn de internaciaj unuiĝoj por la defendo de la homaj rajtoj kaj bondeziris, ke eniru la konsciencojn kaj la morojn.

Por realigi tiun ĉi malfacilan programon, diris la Papo, necesas la religio, viva kaj vera, kaj la helpo de la Dio de la paco. 

 

La decembra konsistorio

La 20-an de decembro Paŭlo 6-a prezidis en Vatikano la konsistorian kunsidon por la nomumo de novaj episkopoj, la sanktul-procesoj, la propono de paliumo por metropolitoj. Kiel kutime, li ricevis la kristnaskajn bondezirojn de la Apostola Kolegio kaj adresis al ĝi bilancan paroladon pri la vivo de la Eklezio en la lasta tempo, ankaŭ en ĝia rilato kun la mondo. Bedaŭrinde al ni mankas tempo kaj spaco por tiu grava parolado. Sufiĉu diri, ke la Papo nomis la Eklezion «signo de espero» en mondo. kie plimultiĝas “maltrankviligaj kaj teruraj signoj”. 

 

Papa amo al la Ukrajnoj

En decembro la ukrajna kardinalo Jozefo Slipyi kun aliaj ses episkopoj de sia lando partoprenis aŭdiencon privatan, dum kiu Paŭlo la 6a esprimis sian «profundan kaj konstantan» amon al la katolikaj komunoj de Ukrajnujo. La Sankta Patro vidis en tiu vizito signon de fideleco al la Sankta Sidejo, al kiu la Ukrajnoj donis jam multajn kaj ofte heroajn pruvojn. La Papo menciis, ke kelkaj ukrajnaj komunoj plendas pro la manko de patriarka titolo, sed li aldonis, ke la Sankta Sidejo ne vidas la eblecon konsenti tiun titolon, pri kiu ekzistas precizaj normoj. Admoninte, ke paŝtistoj kaj fideluloj observu obeeme la normojn de la eklezia juro kaj oni dediĉu ĉiujn fortojn al la kreskigo de la kredo, la Papo petegis la Diajn favorojn por la tuta ukrajna episkoparo kaj ĝiaj katolikaj komunoj. 

 

Italujo: revizio de la Konkordato

Laŭ propono de la itala registaro okazos baldaŭ revizio de la Konkordato inter Italujo kaj la Sankta Sidejo, subskribita en la jaro 1929 de ministro Mussolini en la nomo de la itala Nacio kaj de kard. Gasparri en la nomo de la Sankta Sidejo. La revizio estas postulata de la grandaj sociaj kaj kulturaj transformiĝoj, kiuj okazis en tiuj ĉi 48 jaroj. 

 

Franca episkoparo pri pastra senedzeco

La franca episkoparo aprobis, en sia lasta kunsido, dokumenton pri pastra ofico kaj fideleco al la senedzeco (celibato). «Antaŭ sia sacerdotiĝo la pastroj akceptas donaci sian tutan vivon al Dio per la sankta senedzeco». Substrekinte la grandan valoron de malavara fideleco, la francaj episkopoj alfrontis la problemon de tiuj pastroj, kiuj forlasis sian pastran oficon kaj edziĝis. La episkopoj metas kelkajn kondiĉojn por la kunlaborado de tiuj homoj. Antaŭ ĉio ne estas eble konfidi al oficojn, kiuj estas propraj de la pastroj (Eŭkaristio, konfespreno, paŝtista direktado), tamen la episkopoj ne intencas eksterlasi tiujn homojn, eĉ konsidere de ilia volo vivi kristane kaj de ilia religia kulturo la episkopoj povos konfidi al oficojn, kiuj normale estas konfidataj al laikoj, tamen ekster iliaj paroĥoj.

Dokumento de Brazilaj episkopoj

Plurfoje la brazila episkoparo aŭ unuopaj episkopoj levis sian voĉon kon, traŭ teroro kaj maljustaĵoj. La pasintan novembron la reprezenta komisiono de la brazila episkoparo publikigis dokumenton pri la perforto, kiu subpremas la nacion.

En la komenco de sia dokumento la episkopoj memorigas kelkajn konatajn okazintajojn. La pasintan julion sesdeko da «fazendeiros» kaj bienuloj mortigis la direktoron de la Salesana Misio de Merure. En septembro kvin aŭ ses fanatikuloj kaptis la episkopon de Nova Iguacu, puŝis lin en sian aŭtomobilon, nudigis lin, akuzis lin nomante lin komunisto kaj perfidulo, makulis lin per ruĝa lako kaj fine forlasis lin sur la strato. En lia aŭtomobilo eksplodigis bombon, kiu detruis ĝin.

Jezuito, misiisto en «Mato Grosso», estis murdita, ĉar li protestis kontraŭ maljusta malliberigo kaj barbara torturado de du virinoj. Mons. Helder Camara, ĉefepiskopo de Olinda kaj Refice, jam de longtempe estas viktimo de oficiala cenzuro: oni ne rajtas mencii lian nomon en gazetoj, radio kaj televido.

La ĉiusemajna ĵurnalo de la diocezo S. Paŭlo estas submetata al duobla antaŭa cenzuro.

Ekzamenante la kaŭzojn de tiuj ĉi maljustaĵoj, la episkopoj denuncas la «agadon abomenindan, privatan aŭ publikan, kiu prezentas episkopojn, sacerdotojn kaj laikojn kiel malamikojn de la nacio, revoluciemulojn kaj komunistojn, kiam defendas la malriĉulojn kaj la viktimojn de la torturo». Inter la precipaj faktoroj de la perforto la episkopoj indikas la maljustan situacion de la mizeruloj, kiuj plenigas la malliberejojn, kie estas oftaj la torturoj de viktimoj tie troviĝantaj sub la akuzo ne posedi personajn legitimilojn. Por la riĉuloj kaj potenculoj la situacio estas tute diversa. Ekzistas krimuloj, kiuj ne estas punataj pro la protektado de mona potenco, da la prestiĝo kaj de aliaj influaj fortoj.

La brazilaj episkopoj denuncas ankaŭ la malbonegan terkulturan politikon, kiu devigas kamparanojn de malgrandaj bienoj forlasi sian posedaĵon, «glutitaj» de riĉaj posedantoj.

La doktrino de la nacia «sekureco» metas la reĝimon super la nacion: tio minacas kaj kompromitas la individuan liberecon kaj sekurecon kaj reduktas la popolon al la silento kaj al la timo, subpremante la rajtojn de la unuopuloj.

 

Hispanaj regantoj ne plu prezentas episkopojn 

Malfermante la 25-an kunvenon de la Episkopa Konferenco de Hispanujo, Kard. Tarancon, kiu prezidis ĝin, reliefigis la ĉeeston de novaj episkopoj ĵus nomitaj de la Papo kaj difinis tiun ĉi eventon tre grava por la vivo de la Eklezio en Hispanujo, ĉar la reĝa rezigno pri la privilegio prezenti episkopojn donas al la Eklezio plenan aŭtoritaton en la elekto de ĝiaj paŝtistoj. La kardinalo diris: «Dum ni rekonas la gravecon de tiu ĉi ago, kiun nia reĝo faris memvole kaj pro kiu ni estas ai li dankaj, ni devas mediti pri la respondeco de ĉiuj, kiuj influas sur la nomumon de episkopoj, nome de tiuj, kiuj proponas kandidatojn. Ni devas zorgi, ke la universala Eklezio kaj aparte la kristana komunumo de Hispanujo havu en ĉiu diocezo la plej taŭgajn paŝtistojn». 

 

Apostola nuncio en Hungarujo

Mons. L. Poggi, apostola nuncio kun speciala komisio, fine de novembro veturis al Hungarujo. La prelato deklaris je sia forveturo: «Mia vizito en Hungarujo daŭros ĉirkaŭ unu semajnon kaj okazos en la kadro de la kontaktoj inter la Sankta Sidejo kaj la Hungara Registaro pri problemoj de reciproka intereso. Oni antaŭvidas ne nur kontaktoj kun reprezentantoj de la Registaro, sed kompreneble ankaŭ kun la ĉefepiskopo de Esztergom, prezidanto de la hungara Episkopa Konferenco, kaj kun aliaj episkopoj kaj lcun kelkaj katolikaj komunumoj.

Mi esperas, ke mia vojaĝo kontribuos al la evoluigo de rilatoj inter la Sankta Sidejo kaj la Hungara Registaro». 

 

Pola episkoparo defendas Ekleziajn rajtojn

La pasintan novembron en la polaj preĝejoj estis legataj leteroj de la episkoparo, kiu kuraĝe postulis pli da libereco en religiaj aferoj. Fakte en la lasta tempo la Eklezio estis pli forte atakita kaj ĝia libereco pli limigita. 

 

Kanonizo de B. de Silva-Meneses 

La 5-an de oktobro papo Paŭlo la 6a kanonizis la fondintinon de la Franciskanaj Fratinoj de la Senpeka Koncipiteco, la Beatan Beatrican de Silva Meneses, portugalino laŭ sia origino, sed loĝinta la plej longan parton de sia vivo en Hispanio, en la dua duono de la 15-a jarcento.

Ĉeestis 25 kardinaloj, du oficialaj delegacioj el Hispanio kaj el Portugalio, la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo, multnombraj episkopoj kaj ĉefepiskopoj, kaj granda amaso da fideluloj, inter kiuj multegaj Fratinoj el diversaj kongregacioj.

Paŭlo la 6a laŭdegis la personecon de la nova sanktulino, substrekante ŝian mesaĝon por 1a hodiaŭa homo, t.e., la pentofaron kaj la kontempladon, la liberigan valoron de la ĉasteco, la neanstataŭeblan efikon de la kulto al la Senmakula Virgulino.

Beatrica da Silva naskiĝis en 1424 en Centa, urbo de la norda Afriko, apartenanta tiutempe al la Portugala reĝo. Ŝiaj gepatroj estis Roderiko Gómez de Silva kaj Elizabeta de Meneses.

Dum pli ol 30 jaroj ŝi loĝis en Toledo (Hispanio) kun la monaĥinoj de Sankta Dominiko, kvankam ŝi mem restis laikino.

Tie ŝi disvolvis senĉesan kaj vastegan apostolecon favore al la malriĉuloj kaj observante perfektan religiulan vivon.

En 1484 ŝi fondis la Kongregacion de la Monaĥinoj de la Senmakula Koncipiteco, je monaĥeja enfermiteco, kiu enlokiĝis en Toledo en la Palaco de Galiano, donacite al ili de la Kastilia reĝino, Elizabeta la Katolikino. Beatrica da Silva y Menes mortis la 9-an de aŭgusto 1492. 

 

Parolado je la Anĝeluso

Esperigaj aŭguroj en la tempesto de Nordirlando, la ĉagreno pro la kondamno de la kuraĝa episkopo de Umtali (Rodezio), la figuro de la nova sanktulino Beatrica de Silva, estis la ĉefaj temoj de la mallonga parolado de Paŭlo la 6a okaze de la Anĝeluso, la 3-an de oktobro.

La Papo, aplikante la tri specojn de la Misteroj de la Rozario al freŝdataj okazintajoj en la mondo kaj en la Eklezio, interalie, diris: «Kiel vi scias, estas unue la ĝojaj misteroj.

Kaj jen unu por ni. En tiu verda, sed dolorplena insulo, kies nomo estas Irlando, unu espero ekverdiĝas: tiu de la preĝado de la Nordaj Virinoj, katolikaj kaj protestantaj, por ke en tiu turmentata popolo refloru la paco; renaskiĝas la espero de justeco kaj de paco; kaj ni dankas la Patrinon de Kristo pro la kristana kaj civila ĝojo, kiun Ŝi sendube havigas al tiu benata tero kaj al ĉiuj, kiuj partoprenas en ĝiaj suferado kaj espero.

Por la doloraj misteroj: unu ankaŭ rilatas nin kaj la Eklezion; la kondamno puntrudita al la katolika episkopo de Umtali, Monsinjoro Donal Lamont, en Rodezio, pro lia kuraĝo defendi la rajtojn homajn de egaleco kaj de frateco en lando ankoraŭ submetata al la diskriminacio de la negra loĝantaro, kiu estas la plimulto, fare de la blanka.

Dolora mistero, kiu estos solvita, tiel ni konfidas, en paca kaj honora maniero, se oni alvokas la Patrinon de la Krucumita Kristo.

Kaj fine, jen glora mistero: ni povis deklari "Sankta", t.e, kanonizi, portugala-hispanan religiulinon, kiu vivis antaŭ 5 jacentoj, fondintinon de klostra familio, disvastigita tra la mondo, titoldediĉita al la Senmakula Koncipiteco, al la Plejpura Virgulino, la benata inter ĉiuj virinoj, kiel ni ĉiuj bone scias.

Ĉi tiu nobla virino, kiu vivis dum multaj jaroj kun la belega vizaĝo kovrita, permesas al ni hodiaŭ kontempli ŝian vizaĝon kiu disradias sanktecon kaj gloron, kaj spegulas al ni la ideon de la spirita beleco, tiu de la graco, kiu transfiguras la povran homan vizaĝon, tiel ofte hodiaŭ profanatan de la falsbrilaĵo de la trolibereco kaj de la malbonmoroj.

Ni admiru, ĝojegu, kaj klopodu, ke la aŭreolo de ĉi tiu nova Sankta Beatrica, tiu estas ŝia nomo, disverŝu ankaŭ sur nian socion radiojn de la ĉiela beleco, tiu de la Sankta Virgulino». 

 

Kanonizo de Ogilvie

La 17-an de oktobro, Paŭlo la 6a solene kanonizis la skotan jezuiton Johano Ogilvie.

La nova sanktulo naskiĝis en la jaro 1579 en Drum-na-Keith, skota graflando Banffshire. Li apartenis al nobela familio, kiu dum jarcentoj ludis elstaran rolon en la Skotlanda historio.

Lia patro, Walter Ogilvie, akceptis la kalvinismon kaj la eta Johano estis edukita en tiu religio. Li estis knabo inteligenta kaj rapidkomprena; tial lia patro decidis, ke li faru longan vojaĝon tra Italio, Francio kaj Germanio por kompletigi kaj subtiligi sian edukadon.

Johano komencis tiun vojaĝon estante 12-13-a jaraĝa kaj ĉi-okaze li kontaktiĝis unuafoje kun la Katolikismo. Post longa interna lukto, li decidiĝis reveni al la kredo de siaj prapatroj.

Li eniris en la Eklezion en 1596, kiam li estis 16-17 jara, kaj sinsekve fariĝis seminariano en la Skota Kolegio de Loveno.

Petis kaj ekhavis poste la akcepton en la Aŭstria Provinco de la Kompanio de Jesuo, kaj sekvis la normalan karieron de formado en Brno, Olomouc, Graz kaj Vieno.

En Parizo, 1610, li estis ordinita sacerdoto, sed devis atendi tri jarojn antaŭ ol la Generalo de la Ordeno donis al li la deziratan permeson enpatrujiĝi por disvolvi la apostolecon meze de siaj katolikaj sampatrujanoj, kiujn oni tiutempe persekutadis senkompate.

Post apenaŭ unu jaro li estis perfidita kaj kaptita, submetita al kruelegaj torturoj - inter la perforta sendormo dum 8 tagoj kaj 9 noktoj sinsekvaj, kaj fine mortkondamnita pro sia konstanta rifuzo agnoski la superregadon de la Reĝo rilate al religiaj aferoj.

Johano Ogilvie mortis pendigita sur la eŝafodo la 10-an de marto de 1615, kiel martiro pro la defendo de la konscienclibereco kaj de la rajtoj de la Roma Papo. En 1929 la Papo Pio XI beatigis lin.

 

 al la indekso


 

KROATA BEATULO: P. Leopoldo MandiĆ

Kiam mi vizitis antaŭ kelkaj monatoj mian nevinon Amelia en Padova okaze de ŝia reliĝia voto, mi volis viziti la apudan preĝejon de la kapucenoj, kie la kroata Patro Leopoldo dum 33 jaroj ekzercis sian apostolaton kiel konfesprenanto.

Multaj homoj venas al la preĝejo kaj monaĥejo de la kapucenoj, kie multaj objektoj memorigas pri la beatulo.

La revo de Leopoldo estis tiu: dediĉi sian vivon al la ekumenismo kaj esti misiisto. Sed liaj superuloj decidis alimaniere. La malgranda kapuceno, nur m. 1,35, pro sia malforta sanstato estis konfesprenanto, antaŭ en Venezia, poste en Padova. Al tiu ofico li dediĉis 10-12 horojn ĉiutage. Mi kredas, ke estas veraj la vortoj: «Li estis martiro de la konfesejo». La homoj, kiuj iris al li (kamparanoj, laboristoj, soldatoj, profesoroj, simplaj knaboj kaj knabinoj ktp.) vidis en li la homon de Dio. Li faris eksterordinare la ordinarajn aferojn, kiel la sanktulino de Lisieux. Li estis fidela al sia ofico ĝis la lasta tago de sia vivo, kiu alvenis en la jaro 1942. La beatiga proceso ne estis tre longa: jam en la majo 1976 la Papo proklamis beata la modestan kaj malgrandan kapucenon, kiu dum 52 jaroj vivis en la ombro de la konfesejo.

Sac. F. Ruaro

al la indekso


 

DATREVENOJ

 

ANTAŬ 80 JAROJ (1896)

Unua Diservo kun E-lingvaj kantoj: Smolensk (Rusujo), 1896. 10.26. 

Pri tio skribis la litova pioniro pastro Aleksandro Dambrauskas (pollingve Dombrowski) en letero al pastro Emile Peltier (1902.5.12), kun iom da skrupulo kaj kvazaŭ senkulpigante sin:

«Esperanto efektive estis uzita unuafoje en katolika preĝejo. Tio ĉi okazis (se mi ne eraras) en 1896. Oni festadis tiam la aperon de diservo en la nove konstruita katolika preĝejo en Smolensk. Nature tieaj katolikoj volis, ĉiu laŭ sia opinio kaj religia celo, fari tiun ĉi feston plej eble solenan. Ĉe tiu ĉi okazo Smolenskaj esperantistoj ekdeziris ankaŭ ekmontri siajn religiajn sentojn. Tial, preninte el la Beaufront’a "Preĝareto" mian poezion "Laŭdadu Dion ĉiuj gentoj teraj", verkigis muzikon por ĝi kaj en la dirita solena tago trakantis ĝin ĥore dum la Meso. Oni min sciigis post factum pri tio ĉi. Se mi scius antaŭe pri la deziro de Smolenskaj esperantistoj ekkanti ion en la preĝejo en Esperanto, mi eble verkus alian pli konvenan religian himnon por tiu ĉi okazo. Tial la ŝuldon de tio, ke la unua esperante kantita en katolika preĝejo himno ne estas plene religia kaj eklezia, mi ne povas preni sur min mem... Tio ĉi fariĝis sen mia scio kaj konsento. La supredirita Smolenka incidento aliflanke elmontris al mi, ke religiaj kantoj en Esperanto ne estas ia monstraĵo aŭ profanado de la religio mem. kontraŭe, mi ekvidis, ke iam povas trovi sian uzeblecon en la katolika vivo. Tial nun mi kuraĝas eĉ al vi proponi: anoncu en via ESPERO KATOLIKA konkurson pri bonaj religiaj kantoj tradukindaj aŭ verkindaj originale en Esperanto».

(LITOVA STELO, marto-aprilo 1938, p. 15)

Vidu ankaŭ:

ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO, p. 110 kaj 551

KONVERSACIA GAZETO (1.a jaro, 1.a kaj lasta numero - 1931?), p. 15

 

ANTAŬ 70 JAROJ (1906)

Unua prediko en Esperanto, okaze de la 2.a U.K. de Esperanto en Ĝenevo.

Laŭ katolikaj fontoj, la unua prediko en Esperanto okazis la 2-an de septembro 1906 en la preĝejo de Sankta Francisko en Ĝenevo. Celebris la Meson patro Antonio Guinart, Sch. P. (el Hispanujo) kaj predikis pastro Emile Peltier (el Francujo, fondinto de ESPERO KATOLIKA).

Laŭ protestantaj fontoj, la unua prediko en Esperanto okazis ja dum la U.K. en Ĝenevo, sed ĝin faris la anglikana pastro John Cyprian Rust; aŭ, laŭ aliaj, la svisa pastoro Friedrich Schneeberger.

Eble ambaŭ opinioj estas akordiĝeblaj, nur dirante, ke la unuajn predikojn en Esperanto faris, dum la Ĝeneva U.K. (1906), respektive Peltier dum la Katolika Diservo kaj Rust/aŭ Schneeberger dum la Protestanta Diservo.

Vidu, interalie:

ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO, p. 109, 110, 476 ktp.

H.A. de HOOG: NIA HISTORIO, p. 17

N.G. HOEN: EMILE PELTIER, p. 31

Dum la sama Universala Kongreso alvenis ankaŭ la ĉiujn ĝojiganta Unua Apostola Beno de Papo Pio X, kiun ricevis Peltier kaj laŭtlegis Schneeberger, luterano.

 

ANTAŬ 40 JAROJ (1936)

Niaj Martiroj.

Dum la periodo inter la somero de 1936 kaj la printempo de 1937, estis murditaj, -krom aliaj, kies nomoj estas nekonataj,- la jenaj IKUE-anoj, ĉiuj katalunaj pastroj:

Joan Font Giralt, profesoro en la porpastra Seminario de El Collell, iama Prezidanto de IKUE (1927-1935), al kiu Kalocsay dediĉis unu el siaj famaj RIMPORTRETOJ. Li ofte predikis okaze de Universalaj kaj IKUE-Kongresoj.

Frederic Martě Albanell, paroĥestro en Colonia Güell. Li predikis en Esperanto ankoraŭ la 1-an de junio 1936, okaze de la 18.a  Kataluna Kongreso de Esperanto en Monresa. Post tiu prediko sekvis 15-jara silentado en Katalunio - dum la milito, ĉar ne eblis okazigi diservojn; post la milito, ĉar la venkintoj opiniis Esperanton suspektinda.

Andreu Marcé Espěgul, paroĥestro en Sant Jaume dels Domenys.

Fidell Orobitg Vila, paroĥestro en Campins.

Andreu Marcé Espěgul, paroĥestro en Sant Jaume dels Domenys.

Fidell Orobitg Vila, paroĥestro en Campins.

Ramon Arrufat Mestres, beneficulo en la baziliko de Sant Josep Oriol, Barcelono.

Miquel Soy Pladeveya, Sch. P., profesoro ĉe la Piaj Lernejoj en Mataro.

 

En tiu sama jaro 1936 okazis la

18.a Kongreso de IKUE en Brno (Ĉeĥosl.), kiun modele organizis nia kara samideano Aleŝ Berka, ankoraŭ nuntempe senlace aktiva.

 

ALIAJ DATREVENOJ

ANTAŬ 50 JAROJ (1926)               11.a IKUE-Kongreso en Spa (Belg.)

ANTAŬ 25 JAROJ (1951)               23.a IKUE-Kongreso en Munkeno (Germ.)

ANTAŬ 20 JAROJ (1956)               26.a IKUE-Kongreso en Zaragozo (Hisp.)

ANTAŬ 10 JAROJ (1966)               31.a IKUE-Kongreso en St. Gallen (Svis.)

 

Manuel Casanoves, C.M.F.

Barcelona, Hispanio

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

G. Ziegler (KELI-ano)

Mi naskiĝis en Bremen (Nordgermanujo) kaj estas la nepo de du luteraj pastoroj, do nekatoliko. Sed dum miaj jaroj kiel studento de la leĝosciencoj mi havis, kiel membro de la evangelia studenta paroĥo, tre bonan kontakton kun studentoj de la rom-katolika studenta paroĥo.

Dum unu stud-sezono en la vintro 1950-51, do kelkajn tagojn post la proklamo de la dogmo pri la ĉieliro de la sankta virgulino Maria ni fondis kun katolikaj kaj evangeliaj studentoj komunan «ekumenan rondon» kaj komune legis la epistolon de S. Paŭlo al la Romanoj, klarigante unuj al la aliaj, kion ni kredas. Tiel ni interkonatiĝis kun la kredo de la rom-katolikoj.

Siatempe sub Papo Pio la 12a ekumenismo estis ankoraŭ io suspektinda, sed ni post la spertoj dum la hitlera tempo jam kuraĝis kunveni kun romkatolikaj fratoj. Instigis nin la ĉefpastra preĝo de nia Sinjoro, «por ke ni ĉiuj estu unu». 

 

P. Urbaitis

 «Vortojn ŝparu, agojn faru»

Laste mi partoprenis en IKUE-Kongreso en Romo (1975) kaj en la Nacia ltala Kongreso en Massa (1976). Mi ĝojis vidante multe da aktivaj katolikaj esperantistoj, pastroj, religiuloj kaj eĉ mi vidis episkopon (el Varsovio), kiu celebris kaj parolis esperante. Sed... «vortojn ŝparu». Mi volas ion sugesti. Ĉu mi rajtas? Mi legis, ke «E.K.» duobligos la paĝojn. La sugesto: «agojn faru»! Ĉu ni ne povus ankaŭ duobligi nian laboron, nian kunlaboron, duobligi nombron da korespondantoj, apogantoj? Mi aŭdis, ke kelkaj revuoj, ĵurnaloj kaptas de tempo al tempo ne kutimajn helpantojn. Temas pri riĉuloj, kiuj havas plezuron subvencii eldonon almenaŭ de unu numero. Pro tio ricevas titolon «honora eldonanto» de revuo. Interese, ĉu inter ni katolikoj troviĝos iu simila? Ĉu ni tamen preferas ŝpari ne nur vortojn? Pardonu, dankon.

 

al la indekso


 

Malfermita letero

 

Estimataj Amikoj!

Baldaŭ pasos naŭdek jaroj ekde la apero de la Zamenhofa helplingvo Esperanto; rimarkinda internacia fenomeno, faciliganta la evangelizon kaj la promocion de la homaro. Okazis tamen intertempe, ke oni organizadis multekostajn ekspediciojn por ekscii iom pri lingvo parolata de malmultaj primitivuloj en ia mondangulo, dum oni ne kapablis pristudi nian fortan esperantismon, kies lingvo pretas por la fina akcepto en la Eklezio kaj Mondo.

La subskribinto deziras turni la atenton de l'Estimata Legantaro al la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun la konvinko, ke oni kontribuos pli videble kaj palpeble al ties taskoj kaj entreprenoj.

ORGANIZO. IKUE estis starigita en 1910 de Sac. Richardson en Parizo. Ĝia organo "ESPERO KATOLIKA" estis jam fondita antaŭe, en 1903 de Sac. E. Peltier el Tours, Francujo. Ekde la S-ta Pio X-a, ĉiuj posteuloj de Sankta Petro benis nian Katolikan Esperanto-movadon. Ankaŭ Paŭlo la 6a deziras en 1975 al la 36-a IKUE-Kongreso en Romo, ke “ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al la frateco kaj kompreniĝo inter diversaj samlingvanoj laŭ la programo, kiu vin distingas. Ĝi estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia Apostola Beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro”.

CELO. Tiu distinga celo-programo, laŭ la papa esprimo, volas: enkonduki nian internacian helplingvon en la vivon de la Krista Eklezio, en ties soci-religiajn, pedagogiajn kaj sciencajn agadkampojn.

CENTRA OFICEJO. La establejo de nia Asocio troviĝas, dank' al P. Dr. A. Duranti en la Eterna Urbo. Ĝi dokumentas, kunordigas kaj konsciigas la IKUE-movadon inter la samcelanoj kaj religiaj aŭtoritatoj. Tiuj instancoj konscias, ke nia komunikilo perfekte solvas la problemon de la internacia interkompreno, ke la mortaj lingvoj, kvankam sufiĉis al la Universala Krista Eklezio, tamen ne faciligis la lingvan konformiĝon al la mondkulturo en ĉiuj vivtavoloj. Cetere la supernacia egaleco de ĉiuj Di-Infanoj sugestas la uzon de nia neŭtrala helplingvo.

EKUMENA ESPERANTO-INSTITUTO. Pro la supraj motivoj, jam la Centra Oficejo estis fondenda ankaŭ en Romo la Ekumena Esperanto-Instituto. Ĝi radios per la esperanta kulturo, havos rilatojn kun eklezioj, ĉiuj ordenoj, kongregacioj, universitatoj, kiuj siavice profitos la spertojn de nia pasinteco. La Instituto posedos programon de Altlernejo, esploros la karakterizojn de la Mondlingvo en la religia vivo, ĝian aplikadon kaj perspektivojn en la evangelizataj landoj kaj ĉie, kie oni celas la altigon de la homa digno en la mondfamilio.

ESPERANTA KUNFRATARO. Fervoraj, sindonaj pioniroj el diversaj landoj, devontigos sin al poresperanta agado per preĝo, studo kaj apostolado. Ili modlos sian vivon laŭ la principoj de grandaj Ordenoj. Ni pensas precipe pri niaj junuloj. Post mezgrada lernejo, kunatesto pri matureco kaj supera Esperanto-kurso, ankaŭ: kun provita decido dediĉi sin al komuneca vivo en la Franciskana Ordeno povas skribi al: RP. A. Ciccanti, RIMINI

Samtempe oni anoncas sin al la Provincestro de Patroj Franciskanoj en sia propra lando. Estas li kiu prezentas ĉiun volontulon al la Ĝenerala Franciskana Centro en Romo.

INVITO. Por ke ni kontribuu al la supre priskribita agado de IKUE, ĉiuj verdstelanoj, konsciaj pri la aktualaj bezonoj de l' Kristanismo kaj Mondo, plenumu laŭpove la sekvajn petojn kaj sugestojn:

l. Ni fariĝu aktivaj IKUE-anoj. Gajnu subtenantajn kaj dumvivajn membrojn.

2. Abonu al la IKUE-organo kaj abonigu ĝin al nepagipova alilandano. Adreso: Red. P. Felice Ruaro, Costermano, Italio.

3 Abonu al "Biblia Revuo". (IABO, Ravenna, Italio).

4. Subtenu la "Biblian Fonduson" por eldoni Ekumenan Biblion.

5 Sugestu al la Vatikana Radio plioftajn esperantajn disaŭdigojn.

6 Helpu al prospero de IKUE-Ligo en via propra lando.

7. Inspiru junulojn sindediĉi por la idealoj de Esperanta Kunfrataro.

8. Riĉigu la C.O.-Bibliotekon per esperantaj libroj kaj per viaj valoraj tradukaĵoj, bindendaj kaj onte eldonendaj. Oni konsideros ilin, kiel verkojn tipografie presitajn.

Nia IKUE-Ĉefestraro kaj la Centra Oficejo kalkulas je ĉies poresperanta laboro. Restas al ni respondi ilian esperon kaj decide alporti al nia Renkontiĝo en Ĉenstoĥovo pruvojn pri niaj atingoj.

 

Altestime - P.H. Paruzel

 

al la indekso


 

EL NIAJ ASOCIOJ

 

DANKON AL P. OSTROPOLSKI

Ni laste eksciis, ke P. Bruno Ostropolski, kiu pasintjare venis en Eŭropo por viziti en multaj landoj siajn esperantistajn amikojn, precipe tamen Pollandon, el kiu li en sia infanaĝo formigris kun siaj gepatroj al Argentino, enŝipiĝos la 7-an de januaro obeante sian episkopon, por atingi sian diocezon.

Li bone eluzis sian restadon en Eŭropo, speciale en Romo, kie li bone organizis la Centran Oficejon.

Nia Redakcio kun ĉiuj EK-legantoj deziras al li ĉion bonan kaj ne dubas, ke ankaŭ sur la dua emisfero lia poresperanta agado ne ĉesos. Kiam li revenos en Eŭropon, li estos ĉiam bonvena.

 

MENCIO PRI C.O. EN AŬSTRIA GAZETO

En la aŭstria gazeto «Osterrechisches Klerusblatt» N. 51/1976 aperis mencio pri la Centra Oficejo de IKUE en Romo. Oni substrekas, ke ĝi estas frukto de la Sankta Jaro, kiam havis lokon en la Eterna Urbo la 36-a IKUE-Kongreso.

 

BAPTO EN ESPERANTO

Pastro Duilio Magnani antaŭ kelka monato celebris en Rimini baptan liturgion en Esperanto antaŭ sia fidelularo kaj multaj gesamideanoj. La gepatroj de la infano estas esperantistoj.

 

EN CAVALCASELLE ESPERANTISTOJ EL PLURAJ PROVINCOJ

La 21-an de novembro kunvenis en la Esperantujo de Cavalcaselle (Verona) esperantistoj el Milano, Verona, Trento, Mantova kaj Venecio. En la plena preĝejo celebris la Sanktan Meson Pastro F. Ruaro, poste ili kune manĝis en la Esperantujo aŭ en apuda restoracio, pasigis belajn horojn en bela harmonio kaj interŝanĝis spertojn pri sia agado sur la kampo de Esperanto.

 

ESPERANTO-KURSOJ GVIDATAJ DE FKEA-ANOJ

En la novembra numero de «Franca Katolika Esperantisto» estas menciitaj kelkaj francaj IKUE-anoj, kiuj gvidas E-kursojn en siaj urboj: S-ro Sevin, S-ino Vincent, S-ro Despiney, S-ro Amouroux, F-tino Marie, S-ro Pottier.

 

RENKONTIĜO EN ČESKÁ TŘEBOVÁ

La 9-an kaj 10-an de oktobro multaj ĉeĥaj IKUE-anoj partoprenis en Renkontiĝo Hory-Česká Třebová. Pilgrimo, kunveno, filmoj de Herbortice kaj Pollando donis al ĉiuj kortuŝajn impresojn kaj novan entuziasmon por plua laboro. La prezidanto, Aleŝ Berka, parolis pri la taskoj de la IKUE-fako: Miloŝ informis pri la venonta IKUE-kongreso en Pollando.

 

POEM-KOLEKTO DE KOŘINEK

Korajn gratulojn al la ĉeĥa poeto Jiři Kořinek okaze de lia 70-jara datreveno! Per siaj poemoj li gajnis unuajn premiojn en literaturaj konkursoj de UEA. Nun aperas en Prago, far de ĈEA, lia poem-kolekto en Panoramo.

 

SCIENCA REVUO KUN RESUMOJ EN ESPERANTO

Ni jam informis, ke la itala «Istituto di Storia e Documentazione Francescana» eldonas trimonatan revuon «Studi e ricerche francescane» kun vastaj resumoj en Esperanto. En la lasta numero de EK ne aperis la kompleta adreso. Do jen la adreso: Istituto di Storia e Documentazione Francescana, Napoli (Italio).

 

INTERNACIA E-ASOCIO DE JURISTOJ (IEAJ)

IEAJ estas internacia faka organizajo, sendependa kaj politike neŭtrala. Ĝia celo estas duobla: disvastigi la Internacian Lingvon en juraj medioj, utiligi la lingvon por fakaj, profesiaj kaj jur-sciencaj celoj. La oficiala lingvo de IEAJ estas Esperanto.

La organo de la Asocio, Internacia Jura Revuo, aperas du fojojn jare kun varia enhavo, ĉefe en la sferoj de jura teorio, kompara juro kaj internacia juro. La jara kotizo por ĉiuj membroj estas 120 aŭstriaj ŝilingoj aŭ egalvaloro. IJR estas abonebla ekster la membreco laŭ sama kotizo.

Por certigi regulan publikadon de IJR estas formita la Fondajo Internacia Jura Revuo. La kotizojn, abonojn kaj kontribuojn por la Fondaĵo IJR sendu al sekretario-kasisto D-ro Klaus Perko, Graz, Aŭstrujo.

 

NOVAJ DUMVIVAJ MEMBROJ

D-ro Oscar Meister (Aŭstrujo), S-ino Josy Kästli (Svislando), S-ino Jeanne Michau (Francujo), P.H. Kindler (Luksemburgio), P. Duilio Magnani (Italio).

 

al la indekso


 

ITALAJ PATRIOTOJ EN SPIELBERG

La ĉeĥa kastelo Ŝpilberk (germane Spielberg) en la urbo Brno estas strikte ligita kun la itala historio. Tiu fortikaĵo funkciis kiel malliberejo por herooj de la itala sendependeco en la 19-a jarcento. La plej fama el tiuj kaptitoj estis sendube la romantika verkisto Silvio Pellico, kies patosa tragedio «Francesca da Rimini» (Franciska el Rimini) estis ploriginta siatempe multajn spektatorojn.

Dek jarojn li pasigis en tiu severa punloko, kies akrajn suferojn li priskribis en sia fama verko «Le mie prigioni» (Miaj karceroj). Okulfrapa eco de la libro estas tio, ke ĝi enhavas eĉ ne unu vorton malamikecan kontraŭ la aŭstra-hungara reĝimo aŭ kontraŭ la karcer-gardistoj. Male, ĝi estas plena de simpatiaj esprimoj kaj kristana pardonemo al ĉiuj.

Oni povas diri, ke ĉiuj italaj geknaboj legas en la lernejo la kortuŝan historion pri Schiller, la maljuna, longa, malgrasa karceristo ŝajne severega, sed fakte bona kaj tre sindonema. Vidante la severan vizaĝon de karceristo, Pellico petas arogante: «Donu al mi akvon!». Sed kiam li vidas la tremadon de la maljunulo, dum li kurbiĝas, prenas kruĉon kaj donas ĝin al Pellico, tiu ĉi kortuŝiĝas kaj mildigante sian voĉon demandas respektoplene: «Kiom aĝa vi estas?». Kaj Schiller: «74, sinjoro; mi jam vidis multaj malfeliĉojn miajn kaj de aliaj». Kiam Pellico demandis: «Kiel vi nomiĝas? », la maljunulo respondis: «La sorto mokis min, ĉar mi havas la nomon de mondfama homo, tamen mi estas mizerulo» kaj rakontis sian historion, kiu pli kortuŝis la italan verkiston. 

Alia neforgesebla bildo estas tiu de la edzino de karcerintendanto Smerczek: «La edzino de la intendanto estis malsana kaj iom post iom plikadukiĝis. Kelkfoje ŝi igis sin porti sur kanape eksteren subĉiele. Estas nedireble kiom ŝi emociiĝis esprimante al mi la kompaton, kiun ŝi sentis pri ni ĉiuj. Ŝia rigardo estis dolĉega kaj timema, kaj kvankam timema, ĝi fiksiĝis de tempo al tempo kun intesa fidemo al la rigardo de la alparolanto. Mi diris al ŝi iun fojon, ridetante: «Sinjorino, ĉu vi scias, ke vi iom similas al persono, kiu iam al mi estis kara? » Ŝi ruĝiĝis kaj respondis kun serioza kaj aminda simpleco:

— Vi do ne forgesu min, kiam mi estos mortinta; preĝu por mia povra animo, kaj por la filetoj, kiujn mi lasas surtere.

Depost tiu tago ŝi ne plu sukcesis ellitiĝi, mi ne plu vidis ŝin. Malsanis ankoraŭ kelkajn monatojn, poste mortis. Ŝi havis tri filetojn, belajn kiel Kupidetoj, kaj unu ankoraŭ mamsuĉantan. La kompatinda ofte ĉirkaŭbrakis ilin en mia ĉeesto kaj diris:

— Kiu scias, kia virino fariĝos ilia patrino post mi? Kiu ajn ŝi estos, la Sinjoro donu al ŝi patrinan koron ankaŭ por la filoj ne naskitaj de ŝi! Kaj ŝi ploris. Milfoje mi rememoris tiun preĝon kaj tiujn larmojn. Kiam ŝi ne plu ekzistis, mi brakumis kelfoje tiujn infanojn, kaj kortuŝiĝis, kaj ripetis tiun patrinan preĝon. Kaj mi pripensis patrinon mian, kaj la ardajn preĝegojn, kiujn ŝia amoplena koro sendube suprenigis por mi, kaj singulte mi elkriis:

— Ho, pli feliĉa tiu patrino, kiu mortante forlasas filetojn malgrandajn, ol tiu, kiu, post kiam ŝi kreskigis ilin kun senfinaj zorgoj, vidas ilin forrabiĝi for de ŝi!

Du bonaj maljunulinoj kutimis estadi kun tiuj infanoj: unu estis la patrino de la intendanto, la alia estis lia onklino. Ili volis ekscii mian tutan historion, kaj mi rakontis ĝin al ili resume.

— Kiom ni estas malfeliĉaj — ili diris kun esprimo de profunda ĉagreno — ke ni neniel povas utili al vi! Sed estu certa, ke ni preĝos por vi, kaj se ian tagon venos la pardongraco, estos ĝojfeste por nia tuta familio.

La unua el ili kiun mi vidis pli ofte, havis dolĉan, eksterordinaran elokventecon por fari konsolojn. Ilin mi aŭskultis kun fileca dankemo, kaj ili restadis en mia koro. Ŝi diris aferojn, kiujn mi jam konis, kaj tamen trafis min kiel novaj: la malbona ŝanco ne malaltigas homon, se li ne estas sentaŭgulo, sed eĉ plinobligas lin; se ni povus penetri la Diajn juĝojn, ni vidus, ke multfoje estas pli bedaŭrindaj la venkintoj ol la venkitoj, la ĝojantoj ol la malĝojuloj, la riĉuloj ol la senigitoj de ĉio; la aparta amikeco montrita de la Di-homo al la malbonŝanculoj estis grava afero; ni devas nin glori pri la kruco, ĉar ĝi estis portita de Diaj ŝultroj.

Nu, tiuj du bonaj maljunulinoj, kiujn mi vidadis tiel plezure, devis post nemulte, pro familiaj kaŭzoj, foriri de Spielberg; ankaŭ la etuloj ĉesis venadi sur la teraĵan remparon. Kiom tiaj perdoj ĉagrenis min!». 

Sed tutverŝajne la plej fama fragmento el la tuta libro estas tiu pri “la rozo de Maroncelli”. Pellico rakontas, ke oni devis fortranĉi tumormalsanan kruron de lia amiko Maroncelli. La operacio okazis en la karcero mem: «La malsanulo estis sidigita sur la flankon de la lito, kun la kruroj malsupren; mi tenis lin per miaj brakoj. Supre de la genuo, kie komenciĝis la sana parto de la femuro, estis streĉe ligita laĉo, kiel signo de la loko tranĉota de la tranĉilo. La maljuna kirurgo tranĉis tutĉirkaŭe, tiom profunde kiom estas dika unu fingro; poste li refaldis la tranĉitan haŭton, kaj daŭrigis tranĉi la senhaŭtigitajn muskolojn. Sango torente elfluis el la arterioj, sed estis tuj ligitaj per silka fadeno. Kiel lastan oni segis la oston. Maroncelli ne faris krion. Kiam li vidis, ke oni forportas lian amputitan gambon, li faris al ĝi kompatoplenan ekrigardon, kaj poste, turninte sin al la operaciinta kirurgo, li diris al li:

— Via Moŝto liberigis min de malamiko, kaj mi ne havas eblon rekompenci vin!

Staris, en glaso sur fenestro, unu rozo.

— Mi petas vin, portu al mi tiun rozon — li diris al mi. Mi portis ĝin al li. Li ĝin prezentis al la maljuna kirurgo, dirante:

— Nenion alian mi havas por oferdonaci al vi kiel ateston pri mia dankemo.

Li prenis la rozon, kaj ekploris...».

Battista Cadei

al la indekso


 

INTERNACIA LINGVO ESPERANTO

EN EKLEZIO KAJ MONDO

La internacia lingvo trovas specialan rilaton kun la Eklezio, kiu estas universala, internacia, direktita al ĉiuj homoj. La Eklezio mem estis ĉiam malfermita al universaleco kaj en tiu ĉi perspektivo ĝi interesiĝas pri la lingva komunikado inter la popoloj de diversaj lingvoj.

La kristanismo jam ek de sia komenco uzadis lingvon, kiu povis servi al pli facila disvastigado de la kristana mesaĝo. Ni havas ekzemplon en la greka kaj la latina lingvoj. La lingvo latina plenumis specialan «universalecan» funkcion. Tial la Eklezio ĉiam protektis la latinon kiel internacian komunikilon. Ĉu la latino nuntempe povas plenumi tiun ĉi rolon?

Vidante la evidentan lastatempan krizon de tiu ĉi lingvo, ĝian malfacilecon kaj la ekumenan problemon de «ne nur latina Eklezio», oni konstatas, ke la latino, se ankaŭ ĝi havas grandajn valorojn, ne povas solvi la internacilingvan komunikadon en la Eklezio kaj en la mondo.

Multaj aliaj lingvoj povus pretendi solvi la similan problemon. La nuna situacio povus pensigi pri la angla, sed analizo je la lumo de la demografia evoluo indikas grandan konkurencanton en la hispana lingvo. Konsiderante «regionajn solvojn», ekzemple en la orienta Eŭropo, oni povus pensi pri aliaj lingvoj: Pensante pri la aspektoj politika, ekonomia, religia, ni konstatas multajn malfacilaĵojn por bona komunikado. La plej reala solvo povos esti en la akceptado de lingvo helpa, neŭtrala kaj facila. Tiu ĉi lingvo devas havi multajn aliajn valorojn, kiel: beleco, precizeco, riĉeco, moderneco ktp.

Ĉiuj argumentoj kune indikas, ke internacia lingvo ne povas esti nek tiu de iu granda nacio, nek la latina. La plej grandajn eblecojn havas Esperanto. La analizo historia, la lingvistiko kompara kun la aliaj lingvoj de la mondo, precipe kun ilia strukturo profunda, leksikona, funkcia atestas klare tion. Por la kristanaj esperantistoj estas interese substreki la neŭtralecon aŭ «senpartiecon» en la lingva solvo. «Senpartieco» estas la grava karakterizaĵo de la Eklezio, pri kiu parolas multaj pontifikaj dokumentoj.

Esperantistoj donis jam grandan kontribuon sur la religia kampo en la formo de: kristana literaturo, religiaj kunvenoj, spiritaj ekzercoj, radiodissendoj, ankaŭ pri la religia vivo, katolikaj revuoj kontribuo al ekumenismo ktp.

La katolika Elclezio jam frue rigardadis kun simpatio al Esperanto, komencinte de Pio la 10a ĝis Paŭlo la 6a, kiu ankaŭ rekte parolis al esperantistoj favorante iliajn idealojn. La lastatempa favoro de diversaj ekleziuloj al Esperanto estas videbla ankaŭ okaze de mia antaŭa verko «Ekumenismo kaj internacilingva problemo» kaj ĝi en la renkontiĝo kun kard. Willibrands kaj en lia oficiala letero, la renkontiĝo kun la Prezidanto de la Sinodo, Episkopo Rubin, kaj liaj favoraj esprimoj al Esperanto, la esperantlingva gratulletero de kard. Alfrink, la dankletero de la Vatikana Biblioteko kaj aliaj atestoj. Lastatempe la akceptado de la doktoriĝa tezo pere de la Katolika Universitato ankaŭ atestas, ke la internacilingva problemo estas same la problemo de la Eklezio.

La Generalo de nia Ordeno P. Rywalski akceptinte min kelkfoje esprimis favoron al Esperanto; unufoje doninte sian «imprimatur» por la itala kaj la esperanta versio de la presita tezo, poste akceptinte ĝin, informinte aliajn pri tiu ĉi pozitiva fakto ktp.

La Eklezio kaj ĝiaj respondeculoj ĉiam pli favore rigardas Esperanton, ĉar ĉiam pli klare montriĝas la perspektivoj por la katolika vivo «pere de tiu ĉi lingvo». Ni jam povas pli kuraĝe rigardi en la estontecon, pensi pri ĉiam pli vasta agado, kiel: la radio, la televido, makroevangelizado, konferencoj, frata kaj paca agado, — ĉio en la kristana lumo.

En la hodiaŭa mondo la internacia lingvo Esperanto povas trovi sian ĝustan lokiĝon cn la preparado de la tereno por « pli universala formo de kulturo», kiun pritraktis al numero 54 la Pastreco-Konstitucio pri la Eklezio en la hodiaŭa mondo. 

P. Georgo J. Korytkowski

al la indekso


 

ANEDOKTOJ

FAMA PROFESORO SCIAS LEGI.

Dum la dua mondmilito multaj pastroj fariĝis soldatoj. Al la kaporalo, kiu ekzamenis la novajn soldatojn, prezentiĝis fama germana profesoro kaj pastro. La kaporalo interalie demandis lin: « Ĉu vi vizitis lernejon?».

La pastro respondis: «Verŝajne jes, ĉar mi estas profesoro pri filozofio kaj teologio».

«Tio ne interesas min», diris la kaporalo kaj trankvile skribis: «Li scias legi kaj skribi».

 

LA VARMA KUKO.

Kiam patrino Anna eltiris el la forno la jam bakitan kukon, ĉiuj gefiloj alproksimiĝis kaj petis sian parton.

«Iom da pacienco! atendu, ke la kuko estu 35 gradojn varma!», kriis panjo.

Intertempe ŝi iris en alian ĉambron. Kiam ŝi revenis, ŝi trovis ventumilon super la kuko kaj termometron.

 

CIGARO KAJ BREVIERO.

« Kion vi faras, kunfrato? Vi fumas, dum vi preĝas», kriis jezuito vidante junan kunfraton, kiu tenis la brevieron en siaj manoj kaj cigaron en sia buŝo. «Vi eraras, kunfrato. Mi preĝas, dum mi fumas», diris trankvile la juna jezuito.

 

al la indekso