Enhavo de Espero Katolika numero 7/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 


 

Himno de l’ amo

(1. Korintanoj: 13)

 

Amo longe suferas:

sur kruco falis la sang'.

Amo ĉion toleras:

pro mi falis la sang'.

 

Amo ĉiom esperas:

mi fariĝos sen peka.

Amo ĉion toleras:

ĉar mi estis grandpeka.

 

Amo ne fanfaronas:

silentas, kiel la tomb'.

Amo ĉiam bonfaras:

por mi klariĝis la tomb'.

 

Am' neniam koleras:

donas edenan pacon.

Amo ĉiam cedemas:

donas eternan gracon.

 

Eterne kun mi estu

Fido, Espero, Amo!

En blankon nun min vestu!

Vi restu kun mi, Amo!

 

Budapest, 1976.V.

 Tibor Beŝŝenyei

 

 al la indekso


 

AMO AL DIO AŬ AL LA PROKSIMULO?

 

La homo emas al unuflankiĝoj: unu afero estas akcentata koste de la alia. Ni trovas tion sur ĉiuj terenoj. Komunismo ekzemple akcentas la socion koste de la individuo; liberalismo la individuon koste de la socio.

Ni tiam uzas aŭ-aŭ-procedon: kredi aŭ labori; Skribo aŭ tradicio; naturo aŭ graco, kaj tiam ni superemfazas unu aferon tiom ke la alia estas neglektata: nur la Skribo, nur la graco, nur la kredo; aŭ inverse.

Estas same pri la amo al Dio aŭ la amo al la proksimulo. Ni povas akcenti la amon al Dio koste de la amo al la proksimulo. Tion oni ofte faris, kaj tio estis malprava. Sed oni povas ankaŭ akcenti la amon kaj la proksimulo koste de la amo al Dio. Tion oni ofte faras, kaj tio estas malprava. Ĝuste ĉar en nia tempo ĉi tiu unuflankeco estas daŭra minaco, ni skribas pri ĝi.

Ekzistas ja forta tendenco transloki la centron de la kristanismo al la homaj rilatoj, ĉe kio oni lasas la rilaton kun Dio en la ombro, ne mencias ĝin, aŭ eĉ neas. Ankaŭ interne de la kristanismo oni trovas ĉi tiun unuflankecon, ĉe kio oni forgesas ke Kristo eksplicite deklaris ke la unua ordono estas la amo al Dio, kaj la dua ordono ĝin egalas: «La predikado de Jesuo ne temas pri la homo, ĝi temas pri Dio» (J. van Kilsdonk s.j.).

Ĉi tiu rilato de la homo kun Dio konsistigas la unuan mesaĝon de la eklezio. Diskonigante la regadon de Dio, la eklezio efektivigas la feliĉon de la homo. Do ne okazu akcento-translokado, ĉar la rezultoj de ĉi tiu translokiĝo estos fatalaj. Per tio unualoke la Dio-centra aspekto de la kristanismo estas radikale difektita. Kiam la kristanismo sin prezentas kiel pure homan komunumon, la persona rilato de la animo kun Dio (kiel ĝi sin esprimas en preĝado) perdos sian signifon. Oni serĉos Dion "en la aliaj". Ĉiuj formoj de religia vivo tiam devos esti komunaj. Mi certe ne neos la grandegan valoron de la senso de komuneco: ĉi tiu estas karakteriza por nia tempo kaj multaspekte ĝi renovigis la kristanan vivon. Sed tiom kiom ĉi tiu aspekto estas ekskluziva, ĝi estas povriĝo.

La danĝero de translokado konsistas ne nur en tio ke ni tro ekskluzive akcentas la proksimul-amon koste de la amo al Dio, sed kaŭze de tio la senco de la proksimula amo neeviteble falsiĝas. En la mezuro ke ĉi tiu fontas en la Dio-amo, ĝi igas nin rigardi la aliajn en la lumo en kiu Dio ilin vidas. La proksimulo estas kreaĵo de Dio, Lia bildo, majstroverko kiun Li finfaras. Amo al la proksimulo tial estas kunlabori en la agado de Dio. La kristana amo al la proksimulo plene ampleksas ĉiun homon. Sed ĝuste pro tio ke ĝi ampleksas la tutan homon, ĝi vidas lin en lia tuteco, t.e. en lia vokiĝo al eterna savo. Apartigita for de la amo al Dio, la amo al la proksimulo reduktiĝas al nure homa solidareco.

Ĉi tiu translokiĝo de la akcento implicas plue senvaloriĝon de la amo en ties fundamenta signifo. Ĝi riskas nei la prioritaton de la amo al Dio kompare kun la amo al la homo. Ĉi tio ekzemple estas trajto en la nuntempa humanismo kiu havigas al la homo la pretendon ke li sufiĉas al si mem. Ĉi tio ankaŭ montriĝas en la ekzistencialismo de Sartre kaj en la marksismo kiu volas vivi la socion ekster Dio kaj igi la homon aŭtonoma. Por li la religio do signifas forprenon de la mi-identeco, pro tio ke la religio metas la centron,en Dio kaj tiel fremdigas la homon for de lia propra esenco.

Paŭlo Claudel vidis tion klare, kiam li skribis: «la antikristo estos veninta, kiam la homa socio kredas sin mem sufiĉa kaj povas diri al la Vorto: Ni ne plu bezonas vin».

La respondo al la demando en la titolo de ĉi tiu artikolo tial estas: ne la amo al Dio! nek la amo al la proksimulo! Sed la amo al Dio kaj la amo al la proksimulo, proksimula amo kiel videbliĝinta Dio-amo.

Jac de Rooy

(en la nederlanda revuo "De Heraut" tradukis E.N. Mulders)

 

al la indekso

 


 

El sur la Hela Monto

 

La 5-an kaj la 6-an de junio ĉi-jare en Ĉenstoĥovo havis lokon la Unua Tutpollanda Preĝtago de Esperantistoj. Je la aranĝo kunvenis pli ol 350 personoj. Kvankam ĝi estis organizita kiel nacia tago, venis ankaŭ gastoj el Ĉeĥoslovakio, Italio kaj Norvegio. La aranĝo koncentriĝis en la historia klostro de PP Paŭlanoj sur la Hela monto, kie estas la centro de la pola kristanismo.

Kiel decas por la katolika movado, la aranĝon ekkomencis sankta meso (en kapelo de s. Josefo), kiun kuncelebris 14 sacerdotoj, inter kiuj la ĉefaj animzorgantoj, pp C. Biedulski, R. Forycki kaj H. Paruzel. La meson ornamis studenta koruso el Lublin kaj infana koruseto el Zabrze. Predikis pri la descendo de la Sankta Spirito kaj ties sekvoj p. R. Forycki, kaj post la meso parolis p. J. Zielonka pri la konsekvencoj de nia religiemo.

En la kapelo regis solena kaj pia etoso. Kiam el la gorĝoj de kelkcento da partoprenantoj eksonis kanto: «Ni volas Vin, ho granda Dio...», oni vere sentis, kian forton havas la katolikaro.

 

 

Klara Monto. Parolas pastro J. Zielonka.

 

Poste sekvis la interkona vespero kun elpaŝo de la varsovia koruso, kiu prezentis al ni kelkajn bele preparitajn programerojn.

Dum la tago jam kliniĝis vespere, la samideanoj suriris la klostrajn remparegojn por celebri la Sanktan Krucvojon. La ĉirkaŭanta malsupre urbo ekbruligi elektrajn lampojn kaj supre, en duonmallumo, amaso da esperantistoj sekvis Jesuon portantan la savantan krucon. La krucvojan enhavon kortuŝe partoprenis ankaŭ la naturo, ĉar kiam ni alpaŝis al la 12-a stacio (Jesuo mortas sur la kruco), tiam la suno ĵetis sur ĝin la lastajn radiojn kaj subiris. El inter ĉirkaŭaj arboj kantis alte najtingaloj, miksante siajn himnojn pri la Kreanto kun piaj kantoj de la E-pilgrimantoj. En tio mi vidas ian specifan signifon de la dia plaĉo. La tagon finis komuna vespera preĝado kaj medito pri la Dipatrino Maria. Kunigante nin preĝe kun la Papo, Episkopoj kaj la tuta Eklezio, ni disiris por tranokti. La centra punkto de la sekva tago (dimanĉo) estis la Pontifika Meso en la Helmonta Baziliko, kiun celebris J.E. Ep. Francisko Musiel kun 19 kuncelebrantoj. Predikis p. H. Paruzel pri la celoj de nia katolika E-movado kaj ankaŭ li dum la meso benis novan geedzparon. Post la Komunio predikis la Episkopo (esperante kaj pole), donante ne nur la aprobon, sed ankaŭ la eklezian benon por nia esperantista agado. Dum la meso kantis koruseto el Bielsko-Biala: «Evangelia Ritmo». Speciale oni devas substreki amason da partoprenantoj. La Helmonta Baziliko, kiu povas enhavi kelkajn milojn da partoprenantoj, estis plenigita ĝis la ekstrema ebleco. Tiamaniere kun ni preĝis kaj partoprenis la Diservon multaj pilgrimantoj el diversaj lokoj de la mondo.

Poste sekvis laborkunvenoj kie konferenciis J. Kos pri la homo en la hodiaŭa tempo kaj p. St. Pietrzak pri la misia devo de la katolikaj esperantistoj. Ankaŭ la adiaŭo estis plena de impresoj. En la kapelo de la Dipatrino Maria, antaŭ la Nigra Madono, ni malfermis niajn korojn antaŭ la «Reĝino de Pollando», preĝante pri helpo en nia agado. La kantoj fluis el la buŝoj kaj larmoj de feliĉo plenigis okulojn de la preĝanta esperantistaro. Poste la lastan voĉon transprenis Prezidanto de IKUE, p. C. Biedulski, kiu en varmaj vortoj prezentis al ni siajn dezirojn kaj esperojn. Dum oni kovradis la Miraklan Bildon, kantis infana koruseto kun propra orkestro konsistanta el flutoj kaj ŝalmoj. La melodioj sonis tiom kore, ke eble ĉiuj faris sincerajn promesojn esti fidelaj infanoj al la Ĉiela Patro, al Maria kaj la Eklezio.

Tiel finiĝis la Unua Tutpollanda Preĝtago de Esperantistoj. Ĝi montris al ni, ke la 37-a Kongreso de IKUE en la sekvonta jaro en Ĉenstoĥovo havos bonan lokon kaj ĝustan etoson. La ĉi-jara aranĝo estis la ĝenerala provo de lokaj esperantistoj, kiu miaopinie montriĝis kontentiga.

p. J. Zielonka

 

 

 

Klara Monto 6. 6. 1976

 

 

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS

 

La sesan de junio (je Pentekosto) nia kara estrarano Norman William Vigar, 77 jaraĝa, mortis en la hospitalo S. Peter Addlestone (Britujo). Li estis longtempe landa reprezentanto kaj estrarano de IKUE, dum pli ol 30 jaroj membro de la Brita Esperantista Asocio, ano de la Londona Klubo kaj UEA-fakdelegito por katolikismo dum pli ol 25 jaroj. Do vere sindona kaj meritplena samideano.

Ni preĝu por ke la ĉiela Patro donu al sia fidela servanto eternan pacon kaj ĝojon. La ekzemplo de lia sindonemo restu en nia dankema memoro kaj stumulu nin ĉiam pli arde labori por IKUE kaj por la disvastigo de la regno de Dio.

 

 al la indekso


 

RADIO ROMA-ESPERANTO

 

JE PASKO STARTIS VATIKANO

 

En la nokto inter la 17-a kaj 18-a de aprilo, tio signifas inter la Sankta Sabato kaj la Paska Dimanĉo, Vatikana Radio disaŭdigis unuafoje en Esperanto, en la kadro de la programo «Kun ni en la nokto». Tiu unua elsendo konsistis, verdire, nur el kelkaj vortoj de meditado, legitaj de s-ino Elizabeta Rzeményi - Puracchio, hungarino loĝanta en Romo. Laŭ la planoj ĝi estus devinta esti pli ampleksa kaj surondiĝi duonhoron pli frue, sed pro la escepta longa daŭro de la paskaj ceremonioj oni devis lastmomente limigi la daŭron kaj prokrasti la elsendon.

Ekde la 25-a de aprilo, kontraŭe, regule estas disaŭdiĝata kvinminuta programo, registrita de la menciita sinjorino kaj de patro G. Jacobitti, kiu prezentas rapidan trarigardon de la ĉefaj momentoj en la historio de Vatikana Radio; akompanate de klarigoj en Esperanto, estas aŭdeblaj interalie la voĉoj de Guglielmo Marconi (inventinto de Radio kaj konstruinto de la unuaj instalaĵoj de la Vatikana. Radio, cetere ankaŭ de Radio Roma) kaj de la papoj, kiuj parolis ĉe Vatikana Radio (Pio 11-a, Pio 12-a, Johano 23-a, Paŭlo 6-a), respektive dum 1a inaŭguro de la instalaĵoj kaj okaze de aŭdiencoj aŭ liturgiaj oeremonioj.

Por anonci la okazigon de esperantlingvaj elsendoj kaj por respondi al la amaso da alvenintaj leteroj, la stacio pretigis cirkuleron en Esperanto, kiu i.a. diras, ke la esperantlingvaj elsendoj okazas konekse kun la varma deziro de multaj ĉiulandaj katolikaj esperantistoj, konsciaj pri la fakto ke la idealo de Esperanto estas esence kristana. «La dissendoj de V.R. en Esperanto — daŭrigas la cirkulero — povos komence ŝajni tro malgranda paŝo, sed estu esprimo de nia aprecado kaj kuraĝigo, kvankam laŭ la limigitaj rimedoj, pri kiuj ni disponas, kompare kun la vasteco de la evangelia problemo. La horo de niaj elsendoj en Esperanto estis elektita ne senintence malfrua, por ebligi la plej efikan disvastigadon ĉiudirekten per mezonda ondo (196 m, 1529 khz).

La E-lingva anguleto surondiĝas 30 minutojn post noktomezo, laŭ mezeŭropa tempo, en la nokto inter sabato kaj dimanĉo.

Nun estas tre grave, ke la Esperantistoj, sendepende ĉu katolikoj aŭ nekredantoj, amase skribu al la Vatikana Radio, informante pri la kvalito de la aŭskultado, gratulante pro la iniciato, esprimante dezirojn kaj sugestojn, petante detalojn. Oni memoru, ke nur pro la insista peto de la Esperantistoj oni enkondukis tiajn E-anguletojn, kaj ke se mankos reagoj ili povos malaperi.

 

 al la indekso


 

ESPERANTO DUA LINGVO EN EŬROPO

Eŭropa Esperanto-kongreso en Eindhoven

 

La Eŭropa Esperanto-kongreso, kiu dum la Paskotagoj okazis en la Philips Kultura Centro en Eindhoven, Nederlando, bone sukcesis: 375 aliĝintoj el 19 landoj kaj entute certe 400 ĉeestintoj! La ĝenerala temo estis fakte aktuala: la lingva problemo en Eŭropo. Ĉu ne precipe la lingva diverseco malhelpas la eŭropan unuiĝon?

En samtempaj kunvenoj diversaj parolis dr. W. Bormann, el Germanujo, pri la ekonomiaj aspektoj de la lingva diverseco, s-ro H. Bechmann, ankaŭ el Germanujo, pri la instruado de fremdaj lingvoj kaj inĝ. H. Bakker, el Nederlando, pri lingva superregado. Poste la kongreso akceptis en ĝenerala kunveno unanime rezolucion pri la enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo en la instruado kaj trafiko en Eŭropo. Tiun resolucion la LKK sendis al ĉiuj anoj de la Eŭropa Parlamento kaj al aliaj eŭropaj instancoj.

La prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, d-ro Humphrey Tonkin, el Britujo, oficiale malfermis ĉi-tiun kongreson. En ĝenerala kunveno li ankaŭ prelegis pri la taskoj kaj laboroj de U.E.A. En la nomo de la urbestraro d-ro Van der Lee, la urbestro de Eindhoven, bonvenigis la kongreson.

Okazis cetere diversaj jarkunvenoj, estis prezentataj filmoj kaj diapozitivoj, okazis balo kun prezentado de malnovaj kaj modernaj banvestaĵoj, festvespero kun rava programo de pola popolmuziko (prezentita en Esperanto) kaj ekskurso per aŭtobusoj tra la pentrinda regiono sude de la kongresurbo. Antaŭ la ferma tagmanĝo s-ro Jan Haazen, la urba kariljonisto de Antwerpen, Belgujo, ludis sur la moderna kariljono de la «Evoluo» interalie la Esperanto-himnon «La Espero».

Dum la kongreso okazis ankaŭ ekumena diservo, en unu el la salonoj de la kongresejo. En la sfero de Pasko ĝi estis por granda nombro da gepartoprenintoj diverslandaj, protestantaj kaj katolikaj, korvarmiga parto de la programo. La belga pastro Beckers kaj la franca Dominikano Bourdon kune celebris la paskan meson en Esperanto-knabina ĥoro el Eindhoven kantis, ankaŭ en Esperanto, la mesajn kantojn-kaj protestanta pastorino, s-ino Koopmans el Leiden, Nederlando, predikis elokvente kaj en perfekta Esperanto pri la granda novaĵo de la paska mateno, kiu nepre devas alparoli ĉiujn kristanajn Esperantistojn: la espero.

W.A.M van Heugten (Nederlando)

 

 al la indekso


 

KIO ESTAS “ESPERANTUJO”?

 

Esperantujo estis forlasita kampara domo, en Cavalcaselle (pr. Kavalkasele), vilaĝo en provinco de Verona (Italujo).

 

Nun oni estas pretigantaj ĝin por ĝin ekspluati, kiel sidejo por renkontiĝoj (libertempado, seminarioj, laborkampoj). Ĝi estos malfermita al ĉiu esperantisto kaj simpatianto. Ĉi tiu estas la unua malgranda paŝo de plano, kiu faros el ĝi grandan esperantistan centron, utilan al ĉiuj.

Tamen, kiel okazas por tiaspecaj organizaĵoj, ĝi havas problemijn, kiuj estas ekonomiaj kaj laboraj. Rilate la laborajn problemojn, la pasintan jaron, helpe de esperantistoj diversnaciaj, oni organizis en Esperantujo la unuan labortendaron kaj oni tiam konstruis bungalow-on, kaj faris aliajn laborojn, kiel murojn kaj plibonigajn aranĝojn por la ekzistanta domo. La projekto antaŭvidas, krom la konstruitan bungalow-on, ankaŭ sufiĉe vastan herbejon, kiun oni uzos kiel tendo-kampadejon.

Ni deziras informi tiujn, kiuj deziras uzi ĉi lokon kaj turismocele kaj laborhelpe, ke ĝi situas tre apude al la famkonata itala lago “Garda” (ĉirkaŭ 3 km.) kaj, ke je 20 km troviĝas la belega urbo Verona. Krome, estas vizitindaj la lokoj kie okazis la historiaj bataloj por la formiĝo de la nuna Italujo, kiuj situas sur la montetoj en la ĉirkaŭaĵoj de Esperantujo.

Ankaŭ ĉi-jaron tie oni aranĝos labortendaron, la duan: ĝi estas antaŭvidita en du eroj, en la monatoj Julio kaj Aŭgusto. Oni antaŭvidas 6 laborhorojn plejparte matene. La post-tagmezo estos libera kaj vespere oni kunĝuados gajajn kunvenojn, ĉiuj kune. Laŭvice oni zorgos pri kuirejaj taskoj.

Por la simpatiantoj oni antaŭvidas unu tagan stud-horon de Esperanto. Laste, oni devas aldoni, ke dum la unua dimanĉo de ĉiu monato oni havas la okazon renkontiĝi kun Esperantistoj el diversaj urboj. En eta, ne malapuda preĝejo oni celebras la Sanktan Meson. Post la kuna tagmanĝo oni havas la eblecon pridiskuti variajn temojn.

Kiu deziras kromajn informojn sin adresu al: Giorgio Vandelli, Cavalcaselle - Italujo

 

 al la indekso


 

Vintraj floroj

 

Ĉiu sezono havas siajn florojn. Tiuj de la ĉeĥoslovaka printempo estas mondkonataj. Malpli konataj estas tiuj de la vintro, kiu sekvis la printempon. Sufiĉu unu el ili.

 

Antaŭ nelonge ĉeĥa pastro, loĝanta ek de multaj jaroj en Romo, ricevis informon, ke lia maljuna patrino estas tre malsana. Li petis de la ĉeĥoslovaka ambasadejo en Romo la permeson viziti la patrinon. La ambasadejo promesis, ke ĝi prenos tuj kontakton kun Prago per telegramo, kaj la pastro antaŭpagis ĝin. Post multaj tagoj neniu respondo venis.

 

 Intertempe alvenis la informo, ke la patrino mortis. La pastro petis la permeson partopreni la funebron. Alia telegramo; sed post tri semajnoj jen la respondo: ne.

 

 

al la indekso


 

Grava verko de pastro Baudry

 

La partoprenintoj de la kongreso de Angers multe ŝatis la prelegon de Pastro BAUDRY pri la penso de THELIHARD DE CHARDIN.

Por tiuj kiuj volas enkondukiĝi en la verkojn de tiu granda pensisto, Pastro Gerard Baudry publikigis diversajn librojn, precipe «CE QUE CROYAIT THEILHARD».

Cele plibone konigi la rimarkindan personecon de tiu eminenta scienculo, li ĵus eldonis gravan libron: DICTIONNAIRE DES CORRESPONDANTS DE THEILHARD DE CHARDIN (Katalogo de la korespondantoj de T. de C.)

Ni salutas la grandegan laboron de la verkisto, kiu profunde alproksimiĝis al la formiĝo de la tezoj kiuj alportis al la scienco kaj al la religio novajn perspektivojn kaj novajn vojojn de la kono.

Tiu libro estas havebla ĉe la aŭtoro (Lille, Francio)

 

 

 al la indekso


 

La plej juna Pastro en la Eklezio

 

La 4-an de aprilo Kard. Pellegrino, ĉefepiskopo de Torino, ordinis sacerdoto 19 jaran junulon en lia ĉambro.

En la somero 1974 Cezaro sentis doloron en la genuo. Sekvis kontroloj kaj kuracoj dome kaj en la hospitalo. La 19-an de decembro 1974 li legis la rezulton de la klinikaj analizoj: li sukcesis kompreni, ke temas pri tumoro. Li ploris, sed ne malesperis. Li forlasis la porpastran seminarion kaj la studojn, sed ne rezignis je la granda idealo de sia vivo: fariĝi sacerdoto. Pro tio Kard. Pellegrino decidis paroli rekte kun la Papo, tuj post la aŭdienco de la 31-a de marto. La kardinalo rakontis: «Paŭlo VI ne permesis, ke mi finu miajn parolojn, kaj tuj akceptis mian peton, donante al mi la plej larĝan permeson por la ordinado. Li petis, ke mi esprimu al la malsanulo tutan lian amon kaj donis al mi donacon por li: krucifikson kaj belan eldonon de la Nova Testamento kun dediĉo kaj propramana subskribo»

Kial tiu escepta ordino?

La evangelia legaĵo de tiu tago (4.4.1976) diris: «Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto». La kardinalo, kiu sidis ĉe la lito de Cezaro, tiel komentis la evangeliajn vortojn: «Kristo plenumis sian savan taskon, ne nur kiam li predikis, anoncis la regnon de Dio, sanigis la malsanulojn, sed ankaŭ kiam li suferis. Sur la kruco li plenumis tre efike sian savan agadon. Vi, kara Cezaro, partoprenas la sacerdotecon de Kristo en tiu ĉi speciala dimensio: la suferado. Vi anoncas Jesuon kaj partoprenas lian sacerdotecon en la doloro. Dum ni senĉese preĝas, por ke la Sinjoro redonu al vi la fortojn kaj la sanon, ni estas certaj, ke via doloro produktas multe da frukto kaj utilas al multaj, kiel la tritika grenero».

Fideluloj ne nur de tiu vilaĝo, sed ankaŭ el aliaj vilaĝoj, ankaŭ pro tio ke la televido eniris en tiun ĉambron kaj vidigis la palan vizaĝon de la juna pastro kaj lian rideton, vizitis Cezaron, por aŭskulti la voĉon de kuraĝa atestanto de aŭtentika kristaneco travivata per la suferado ĝis la lasta tago, ĝis la horo de «consummatum est», kiu alvenis komence de majo.

 

El «Famiglia cristiana» tradukis F.R.

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

D-ro Reinhard Haupenthal:

«Kun granda miro mi legis en EK 6-1976, p. 91, la leteron de D-ro Denoel, en kiu eĉ ne unu vorto estas vera. Ĉar vi presigis tiun leteron sen aldona komentario vi vekas la impreson, ke vi akceptas la enhavon kiel veron. Por via orientiĝo kaj por eventuala publikigo en EK, kiu — kiel katolika revuo — devus esti senkompromisa defendanto de la vero, mi aldonas cirkuleron de Sarlanda E-Ligo jam de 1974.11.23, kiu enhavas ankaŭ deklaron de Prof. Ivo Lapenna (Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo). La komunista komploto kaj puĉo en UEA estas abunde dokumentita en la 100-paĝa verko HAMBURGO EN RETROSPEKTIVO, kiun UEA kaj ties satelitaj organizaĵoj prisilentas. Alia abunda materialo troviĝas en la revuo HORIZONTO.

En la intereso de la vero mi petas, ke vi aperigu en EK la Deklaron de Principoj de la Unua Internacia Konferenco de la Neŭtrala E-Movado...»

 

Noto de la Redaktoro:

Jes, mi presigis la leteron de D-ro Denoel sen aldona komentario, ĉar EK bezonis ne longan diskutadon, sed deklaron de estrarano de UEA. Tiu deklaro plene konkordas kun la deklaro de la Komitato de UEA en Kopenhago dum la 60-a UK, laŭ kiu al la gravaj akuzoj kontraŭ UEA mankas ĉia bazo de vero kaj ĉia pruvo kaj la politika neŭtraleco de UEA «estis kaj ĉiam restos la fundamenta gvidprincipo de ĝia tutmonda agado» . Nia revuo volas eviti polemikojn pri la longe diskutitaj faktoj kaj labori por la unueco de la esperantistoj, kun la espero ke UEA estos fidela al sia plurfoje deklarita politika neŭtraleco.

 

 

D-ro Klaus Perko:

«En la maja numero de E.K. aperis sur paĝo 70 listo de E-aranĝoj de junio ĝis septembro. Bedaŭrinde inter ili ne estis menciita la 11-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala E-Movado en Parizo de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1976... Mi opinias, ke ĝuste ni katolikoj devus doni specialan atenton al la Neŭtrala E-Movado, ĉar la unuflanka politikigo de UEA post la Hamburgaj okazaĵoj ne povas esti al ni egala. Kompreneble ĉiu esperantisto rajtas havi sian politikan konvinkon kaj uzi Esperanton por politikaj partiecaj celoj, sed la internacia E-movarlo mem devas resti sur la fundamento de la neŭtraleco en la ĝishamburga senco».

Noto de la Redaktoro:

Mi legis en la organo de UEA la liston de la aranĝoj kaj tie bedaŭrinde ne estis menciita la pariza konferenco de la Neŭtrala E-Movado. En la junia numero de E.K. aperis mia demando pri la neŭtraleco de UEA kaj la respondo de estrarano.

 

 

D-ro E. Stancz:

«Mi legis, ke en Via lando oni entreprenis kampanjon por la enkonduko de la aborto en la civilan kodon. En nia lando (Hungario) ĝi estas jam de multaj jaroj laŭleĝa kaj do ni havas multajn spertojn pri ĝi. Precipe ni kuracistoj konas la malbonajn konsekvencojn de tiu permeso kaj praktiko, ĉefe en junaj personoj».

Noto de la Redaktoro:

Mi memorigas la legantojn, ke laŭ la instruado de la katolika Eklezio aborto estas krimo. En la lastaj jaroj multaj episkopaj konferencoj deklaris tion, prenante pozicion kontraŭ eraraj kaj permesemaj opinioj.

 

 al la indekso


 

Un kaj ni

 

Aperis en aprilo la unua numero de «Un kaj ni», informilo pri Unuiĝinta Naciaro (UN) kaj Unesco. S-ro Humphrey Tonkin, UEA-prezidanto, tiel prezentis la novan bultenon: «La celo de la nova informilo pri Unuiĝinta Naciaro estas triobla:

Unue, el ĝiaj paĝoj niaj Esperanto-gazetoj povos ĉerpi aktualajn informojn pri la laboro de UN, Unesko ktp.

Due, la informilo celas liveri utilajn informojn al la kunlaborantoj de UEA ĉe la diversaj menciitaj organizoj. Ni havas nuntempe bonajn laborgrupojn ĉe UN kaj Unesco kaj pli limigitan agadon ankaŭ ĉe unu - du aliaj instancoj.

Trie, la informilo servos tiujn niajn membrojn, kiuj interesiĝas pri la laboro de UN kaj ankaŭ eventuale helpos al en kontaktado de la nacia nivelo kun la Asocioj pri UN kaj aliaj.

Ni estas tre dankaj al la diversaj kunlaborantoj en tiu ĉi nova iniciato, kaj speciale al s-ino Usink-Nagata, kiu redaktas la bulteneton, kaj al s-ro Despiney, kiu ne nur kunlaboras en la laborgrupo ĉe Unesko, sed ankaŭ prizorgas la teknikan flankon de la informilo.

Niaj kontaktoj ĉe la ĉefaj instancoj de UN pliboniĝas, sed ni devas ankoraŭ pli agrese atentigi la diversajn organizojn pri la dimensioj de la lingva problemo, la efikoj de la lingva diskriminacio, la solvo kiun prezentas Esperanto kaj pri la kunlaboremo de UEA...».

La Novjorka laborgrupo fondiĝis por prizorgi la agadon de UEA ĉe UN. Prezidas ĝin s-ro Mark Starr, reprezentanto de UEA ĉe UN. La Pariza laborgrupo ĉe Unesko regule kunsidas por prizorgi la rilatojn de UEA kun Unesko; ĝi konsistas el s-roj Chicot, Despinay, Guérout kaj Rougetet. La pasintan novembron la grupo, gvidata de s-ro H. Tonkin, partoprenis la konferencon de Neregistaraj Organizoj (NROj) en konsultaj rilatoj kun Unesko.

La bulteno «UN kaj ni» aldonas, ke devos stariĝi aliaj laborgrupoj, ekz. en Ĝenevo, kie troviĝas la oficejoj de Monda Organizo pri Sano, Internacia Telekomunika Unio, Labor-Organizo; en Berno, kie troviĝas Universala Poŝta Unio; en Romo, kie troviĝas FAO, t. e. Nutrala kaj Terkultura Organizo; en Montrealo, kie estas lnternacia Organizo por Civila Aviado...

Por aliaj informoj skribu al UEA, Rotterdam, Nederlando.

 

 al la indekso


 

NI GRATULAS

 

Korajn gratulojn al P. Bruno Hebenstreit OFM, Maria Enzersdorf - Vieno, je lia 40-jara sacerdota jubileo, kiun antaŭiris jam lia 40-jara esperantisteco kaj samcelaneco en la katolika Esperanto-movado.

 

«Katholisches Bibelwerk Oesterreichs» havos en la nuna jaro (1976) du signifajn jubileojn: la 10-jarsolenon de sia fondiĝo kaj la 50-jaran jubileon de sia pionireca revuo «Bibel und Liturgie». La Biblio-Fako prezentos kelkajn publikaĵojn. Ĝia agado servas al la celado sciigi la Sanktan Biblion al la homoj de la nuna tempo. La jubileaj solenaĵoj okazos en aŭtuno.

 

 al la indekso


 

Nova kuracmetodo por Venecio

Teksto de Elisabetta RAUS, traduko de Antonio DE SALVO

 

Oni ĵus komencis eksperimenti novan kuracmetodon por savi el la detruo la veneciajn ŝtonojn, nome oni trempas la ŝtonon, en vakuo, per silikona rezino, kiu enpenetras 10 centimetrojn, kaj espereble ŝirmos la ŝtonon el la malsekeco, el la atmosferaj elementoj kaj el la maljuneco. Sampaŝe kun la kuracado de la efikoj, oni klopodas prizorgi la kaŭzojn de la veneciaj malsanoj. lnteralie, la famkonataj kolomboj laŭgrade korodas la ŝtonojn per sia guano: pro tio, oni decidis forigi tri kvaronojn el la kolomboj, kiuj plenigas la ĉielon kaj la placojn de Venecio. Tiel, 150 mil kolomboj estos kaptitaj kaj donacitaj al aliaj urboj (italaj kaj eksterlandaj), dum la aliaj 50 mil estos dislokitaj (oni preskaŭ povus diri «deportitaj») al perferiaj kvartaloj, kie oni pretigos por ili maizon, akvon kaj aliajn komfortojn, samtempe forigante vagabondajn hundojn kaj katojn por eviti insidojn. La solaj, kiuj plendas pro ĉi tiu decido (kompreneble, apartigante la kolombojn mem), estas la vendistoj de maizo en la Sankta Marko-Placo, al kiuj oni ne renovigos la vendorajtigojn, kaj kiuj devos translokiĝi samkiel la kolomboj. Aliflanke, la damaĝoj kaŭzitaj de guano, nome de la kolomba fekaĵo, estas grandegaj: ne nur ĝi korodas la ŝtonojn, sed ankaŭ naskiĝas kaj prosperas, meze de la fendoj, likenoj, herboj kaj eĉ arbedoj, kun la sekvoj facile imageblaj.

 

 

 al la indekso


 

RADIO ROMA-ESPERANTO

 

KURIERO DE ESPERANTO

 

ĈU ESPERANTO ESTAS HUNDO-EUROPA LINGVO?

Laŭ la sudafrika gazeto «Bona Espero» 4/1975, en la rodezia urbo Mount Pleasant ekzistas hundo, apartenanta al la esperantisto B.B. FITZPATRICK, kiu obeas la E-lingvajn ordonojn de sia mastro. La hundo, kiu nomiĝas JOCK, bone komprenas ĉi tiujn frazojn: «Kuŝu! »; «Al la lito! »; «Venu! »; «Prenu ĝin! »; «Manĝu! »; «Petu!» (je tio, la hundo bojetas); «Kie estas mia inteligenta hundo?» (je tio, la besto saltas sur la seĝon kaj atendas manĝaĵon). Krome, je la demando «Kiu?», JOCK starigas la orelojn kaj iras serĉi fremdulon. «Ĉu oni diru — konkludas la raportanta gazeto — ke Esperanto havas hundo-eŭropan devenon?».

 

KONGRESO EN SUDAFRIKO

Laŭ la gazeto «Bona Espero» 4/ 1975, "ŝajnas, ke sufiĉe granda nombro da sudafrikaj Esperantistoj favoras la ideon okazigi, dum la kuranta jaro 1976, la Unuan E-kongreson de Sudafriko.

 

BULGAROJ OFICE LERNAS

Inter la 5-a kaj la 24-a de venonta aŭgusto, okazos en la bulgara urbo Burgas Internaciaj Kursoj por E-instruistoj, je diversaj ŝtupoj. Ĉiutage estos 4 lernohoroj; la ceteran tempon oni uzos laŭplaĉe, ĝuante la ĉarmon de Nigra Maro. Informojn oni povas ricevi de la E-komitato en Sofio, Bulgario. Estas menciinde, ke laŭ instrukcio de la Bulgara Ministerio pri Popola Instruado de la 1-a de julio 1972-a, la tempo, kiun la bulgaraj instruistoj pasigos en la kursoj, estos konsiderata kiel ofica.

 

INSULO «ESPERANTO» EN BULGARIO

La gazeto «Bulgara Esperantisto» 11/ 1975 informas pri insulo «Esperanto», kiu situas 5 kilometrojn oriente de la bulgara urbo Orjaĥovo, meze de Danubo, en la distrikto de Vraca. La insulo formiĝis en 1925-a, kaj ĝiaj unuaj «konkerantoj» estis la Esperantistoj de la loka E-societo, kiuj nomis «Esperanto» la novan teritorion. La urba komunumo, per kontrakto de 1930-a, sankciis la proprieton de la insulo flanke de la E-societo; ekde tiam, tie okazas diversaj aranĝoj de la Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj, en la insulo oni konstruis grandan turistan domon kun restoracio; ĉirkaŭe elkreskis ripozdomoj kaj vilaoj; sur malgranda deklivo eĉ aperis junpionira tendaro. Somere, post la retiriĝo de la akvo de l' rivero, ĉirkaŭ la insulo Esperanto etendiĝas granda strio de arĝentkolora sablo, kaj tiu loko eĉ pli viviĝas.

 

 al la indekso


 

MaKsimOj

 

  • Donaci signifas konstrui ponton super la abismo de la soleco... (Alex Smith)

  • La homo kredas, ke li multe progresis, ĉar li forgesas el kie li forioris (Abbé Pierre)

 

 al la indekso