|
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Okaze de la Sankta Pasko, fundamento de nia savo kaj de nia espero ni tutkore bondeziras abundajn gracojn kaj kristanan ĝojon antaŭanoncantajn eternan vivon Kun Kristo reviviĝinta. Estraro de IKUE kaj Redakcio de E.K.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Saluto de la Prezidanto
Informita pri elekto je prezidanto de IKUE mi tutkore kaj varme salutas ĉiujn samkredanojn. Dankante pro konfido al Kunestraranoj mi certigas, ke mi penos daŭrigi la agadon kaj labordirekton de mia kara forpasinta Antaŭulo, Don Ferdinando Longoni. Mi strebos tari ĉion, por ke nia IKUE-anaro ne sentu plu la mankon de siaj gvidantoj kaj por ke ni povu kun nova fervoro, espero kaj ekumena spirito realigi nian evangelian celon — la fratecon kaj pacon en la mondo konkerata por Kristo per nia persista katolika kaj esperanta laboro. Mi tre dankas al ĉiuj pro bondeziroj kaj preĝoj promesitaj okaze de mia elekto. Baldaŭ ĉeestante en Romo mi kun ĝojo akceptados kaj bonvenigos ĉiujn en IKUE-Centro kaj venontjare dum internacia kristana pilgrimado-kongreso en Ĉenstoĥovo en Pollando. Paco kaj bono! P. Cesław Biedulski, kapuceno
Ĉ. Biedulski nask. 11.IV.1936 en Vilno. 1956 aniĝis al la Kapucena Ordeno /OFM cap/ en Varsovio. Pastriĝis la 29.VI.1963. Poste li studis naturfilozofion en Katolika Universitato Lublina /KUL/. Ekde 1968 li laboris kiel sciencisto ĉe katedro de Teoria Biologio en fakultato de Kristana filozofio de KUL. En 1974 li doktoriĝis en suprenomita Fakultato. Ekde 1962 li estis aktiva esperantisto. Kune kun P.H. Paruzel li fondis Esperantan Bibliotekon ĉe Universitata Biblioteko de KUL. En 1974 li estis elektita estrarano de IKUE.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Deklaracio pri seks - etikaj problemoj
La Sankta Kongregacio por Kredodoktrino en januaro publikigis tre gravan deklaracion, kiu pritraktas kelkajn seks-etikajn problemojn, pri kiuj ekzistas eraraj kaj permesemaj opinioj. Kvar estas la problemoj pritraktitaj en la dokumento: 1. Anstaŭgeedziĝaj seksaj interrilatoj; 2. Samseksamo; 3. La masturba problemo; 4. La realo de peko grava en seksaj aferoj.
ANTAŬGEEDZIĜAJ SEKSAJ INTERRILATOJ La Deklaracio malaprobas ilin, ĉar ĉiu seks-agado devas esti kaj resti en la geedza sfero: la amo havas sian defendon en la stabileco de la geedziĝo, kiu por la kristanoj estas sakramento. Alia motivo: la antaŭgeedzaj seksaj interrilatoj ekskludas plej ofte la idaron; kaj tio, kio montriĝas geedza amo, ne povos evoluiĝi al patra aŭ patrina amo, aŭ tio okazas kun danĝero al la gefiloj, kiuj ne ĝuos stabilan medion, en kiu povos konvene kreski.
SAMSEKSAMO Oni povas havi komprenon por malsanaj homoj, sed laŭ la objektiva ordo morala la samseksaj interrilatoj estas moralaj devojiĝoj, kiujn la Sankta Skribo nepre kondamnas.
LA MASTURBA PROBLEMO La Eklezio deklaris ĉiam la masturbadon grava morala misordo pro la fakto, ke la memvola uzado de la seksa povo ekster normalaj geedzaj interrilatoj esence kontraŭdiras la celon de tiu povo, sendepende de la motivo, kiu provokas tiun agadon.
REALO DE GRAVA PEKO KONCERNE SEKSAJN AFEROJN Multaj hodiaŭ neas la realon de peko grava, ĉar generale oni ne rifuzas rekte kaj formale la dian alvokon kaj ne fermas sin al la amo. Sed la Eklezio instruas, ke ankaŭ memvola malobeo al morala leĝo je grava materio estas grava peko. Nun «la morala sekseca ordo kunportas por la homa vivo tiel altajn valorojn, ke ĉiu rekta malobeo kontraŭ tiu ordo estas objektive grava». Je la fino la Deklaracio memorigas, ke ĉasteco estas multe pli ol nura pekevitado; ke ĝi devas esti travivata de ĉiuj kristanoj laŭ iliaj vivkondiĉoj kaj en ĉiu cirkonstanco de ilia ekzistado. La korpo de la kristano estas templo de la Sankta Spirito, do oni devas ĝin respekti. La Kristano devas kontroli siajn sensojn, prudente eviti pekallogojn, dediĉi sin al sanaj okupoj, preĝadi kaj ofte ricevi la pentofaran kaj eŭkaristian sakramentojn.
La Sankta Sidejo alvokas civilajn kaj ekleziajn aŭtoritatojn defendi la moralan socian vivon.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Dokumento de la Itala Episkoparo
La pasintan decembron la Daŭra Konsilio de la itala Episkoparo publikigas dokumenton, kiu rememorigas la instruadon de la Eklezio koncerne kelkajn valorojn, pri kiuj ekzistas eraraj kaj danĝeraj opinioj.
1. Kredo kaj politika prakso. La kristano ne povas, sen kontraŭdiro, aliĝi al ideologiaj sistemoj, kiuj kontraŭstaras radikale aŭ en esencaj punktoj lian kredon kaj lian koncepton pri la homo. Inter tiaj sistemoj estas tiuj, kiuj bazigas sur ideologioj diktatoraj, radikalaj kaj laicismaj kaj tiuj, kiuj profesas koncepton materialisman kaj ateistan pri la vivo. Do la kristano ne rajtas aliĝi al tiuj movadoj, kiuj baziĝas sur la marksismo, kiu en Italujo havas sian plenan esprimon en la komunismo.
2. Aborto. En la kadro de malfacila socia situacio, en kiu multaj perdis sian moralan senton, ekestis leĝprojekto pri liberigo de aborto. «Aborto estas krimo, estas mortigo de senkulpulo. Neniu rajtas mortigi».
3. Postuloj de la eklezia unueco. La italaj episkopoj invitas frate la grupojn de la kontestado ne plu agi kontraŭ la unueco de la Eklezio, ekster kiu ne povas esti vivo nek evangelia fekundeco. Sincera konvertiĝo plifortigos la unuecon. La graco de la repacigo, kiu devenas de la paska mistero de Kristo, plivivigas la Eklezion kaj povas doni novan aspekton al la mondo promociante la homon laŭ la tuta grandeco de la Dia plano.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
EL MISIAJ LANDOJ
EPISKOPO AVIADISTO Chihuana en Nordmeksiko estas provinco grandparte sur montoj. La enloĝantoj estas dissemitaj en la vasta regiono: 50.000 indiĝenoj kaj preskaû 60.000 blankuloj, altiritaj de la mineraltavoloj kaj vastaj arbaroj, kiuj donas lignojn por konstrui. La tasko porti la savan mesaĝon al tiuj du kunvivantaj kulturoj estas konfidita al la jezuitoj, kiuj tre aktive agadas. La Apostola Vikario estas P. José Llaguno S.J., kiu ĉie estas konata kaj ŝatata. Por viziti malproksimajn vilaĝojn kaj transporti siajn katekistojn li uzas aviadilon kaj kelkfoje riskas sian vivon sur kurejoj netraireblaj, ĉirkaûataj de profundaj abruptaĵoj. P. José farigis episkopo la pasintan junion. Post kelkaj tagoj li ordinis sacerdotoj du junajn diakonojn, unu italan kaj unu indiĝenan (Jesus Hielo), kiu estas la unua sacerdoto «raràmuri». Tiu estis historia tago por la popolo. Kortuŝe estis vidi ambaŭ novajn sacerdotojn doni la sanktan Komunion al siaj gepatroj kaj familianoj per hostioj, kiujn ili mem estis konsekrintaj, kaj la dancojn sur la placo por esprimi viglan partoprenon en la tre grava okazintaĵo.
KATOLIKA EKLEZIO KAJ AFRIKAJ RELIGIOJ En la somero 1974-a okazis en Afriko du gravaj kunvenoj: unu en Kampala (Ugando) por la afrikaj landoj de angla lingvo kaj la alia en Abidjan por la landoj de franca lingvo. La temo estis unika: «La dialogo de la Eklezio kun la afrikaj religioj tradiciaj». La Sekretariato por la nekristanoj estis reprezentata de Mons. Petro Rossano. La tradiciaj religioj de la nigra kontinento altiris ĉiam la intereson ne nur de antropologoj, sed ankaû de la Eklezio. Oni konstatis, ke dialogo kaj kono de iliaj valoroj povos alporti reciprokan riĉigon.
MESO LAŬ HINDA MANIERO Mi ne staris, sed sidis tere tenante miajn krurojn krucigite en la formo de floro lotuso, kaj aŭskultis la malrapidajn kaj mistikajn notojn de kanto en sanskrita lingvo: «El la realo al la nerealo, el la mallumo al la lumo, el la morto al la eterna vivo gvidu nin!». Tiu ĉi kanto estis la enira kanto de la meso en hinda rito, kiun mi estis celebronta. Temas pri adapto al la hinda moro, uzante en la celebrado poziciojn, simbolojn kaj gestojn, kiuj estas parto de la propraĵo religia, kultura kaj socia de Hindujo. Trans tiuj eksteraj elementoj estas la animo de popolo, kiu esprimiĝas per tekstoj, kantoj, muziko laŭ la hinda maniero. Misiisto en Hindujo
STATUTO POR JERUSALEMO Konsiderante la gravecon, kiun Jerusalemo havas por judaismo, kristanismo kaj mahometanismo, la tutmonda Konsilantaro de la Eklezioj en Nairobi petis por la «sankta Urbo», ke ĝi estu urbo malfermita al la anoj de ĉiu el la tri grandaj religioj, kaj invitas ilin partopreni en la ellaborado de la statuto. Koncerne la solvon de la interreligia problemo pri la sanktaj Lokoj la dokumento diras, ke necesas la egido de internacia aŭtoritato, kiu garantiu la respekton de ĉiuj.
INFANO SEN RAJTOJ (Rakonto de misiisto) En malgranda vilaĝo apud Bangkoko mi renkontis 8-jaran infanon, kiu neniam ... naskiĝis. Tamen feliĉa okazintaĵo malfermis al li la vojon al la vivo. Tio okazis dank’ al fotoaparato. Mi fotis lin kaj demandis la vilaĝestron pri la nomo de la infano. «Li nomiĝas Or Singtoo», diris li. «Li estas tre malriĉa, la plej malriĉa en la vilaĝo. Li estas orfulo. Lia patro mortis antaŭ tri jaroj en aŭtoincidento kaj postlasis kvin gefilojn. Or estas la plej juna. Lia patrino laboras en fabriko kaj Or restas hejme la tutan tagon». Mi demandis: «Kial li ne iras en la lernejon?». «Kiam li naskiĝis, lia nomo ne estis registrita kaj tial li ne havas naskiĝateston: sen tiu dokumento li havas neniun civilan rajton. Li ne povas viziti la lernejon, do estonte li trovos multajn malfacilaĵojn, kiam li serĉos laboron. Mallonge: kvazaŭ li ne estus naskiĝinta, ne ekzistus». Mi rememoris paragrafon de la Deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la infanaro: «Infanoj rajtas pri senpaga instruado, kiu devas ebligi al ili la disvolvon de iliaj kvalitoj, por ke ili fariĝu utilaj civitanoj...». Mi petis, ke la vilaĝestro konduku min al la patrino de Or. Ŝi klarigis al mi ĉion. Mia plano estis jam preta. Mi ne volis, ke Or restu ĉiam analfabeto. Mi diris al la virino: «Aŭskultu! Mi donos al vi tri dolarojn kaj morgaŭ vi iros en la urbon, por ekscii kio necesas por registrigi la infanon. Post kelkaj tagoj mi revenos kaj donos al vi la necesan monon». La virino jesis kaj ŝiaj okuloj brilis pro dankemo. Post du tagoj mi revenis al la vilaĝo. Patrino kaj filo estis irintaj en la urbon, nun la unika malhelpo esti la manko de la mono. Mi donis la necesan monon al la vilaĝestro, por ke li transdonu ĝin al la virino. Mi revidis Or. Mi ankoraŭ ne komprenis lian dialekton, sed mi komprenis la signifon de lia rideto kaj de liaj larmoj.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
POLAJ PORPASTRAJ SEMINARIOJ
La sacerdotaj vokiĝoj havas intensan ritmon en Pollando. En la 27 diocezaj superaj seminarioj kaj en la religiaj superaj institutoj troviĝas 4.385 seminarianoj, nome 3.120 diocezaj kaj 1.265 religiaj. Katowice havas la plej altan nombron da seminarianoj: 253; sekvas Tarnów, Krakovo, Wrocław, Varsovio, Opole... La novaj sacerdotoj estas 606 (455 diocezaj).
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
FINANCA RAPORTO PRI LA IKUE-KASO POR LA JARO 1975 Svisaj frankoj
Emmenbrücke, la 1-an de februaro 1976 La kasisto: Paul Scherer KOMENTARIO AL LA FINANCA RAPORTO 1975 Kotizoj: Alvenis nur 450 kotizpagoj. Enkalkulitaj estas 15 por 1974 kaj 9 por 1976. EK presado: En tiu sumo enestas ankaŭ la presado de 529 jarlibroj. Unu ekzemplero kostis sv. fr. 4.10. Donacoj: La rentumo de la kapitalo Herschel en Nederlando kaj la transpago de du trionoj al la redaktoro kaŭzis tiujn grandajn sumojn.
BUDĜETO 1975 Svisaj frankoj
Emmenbrücke, la 1-an de februaro 1976 La kasisto: Paul Scherer
KOMENTO IKUE devas esti danka al la fidela kaj diligenta Kasisto. Same ĝi devas esti tre danka al la memorinda Prezidanto sac. Longoni, kies eksterordinara - verŝajne unika en la historio de IKUE - financa helpado ebligas bonegan financan situacion.
Sekretario kaj redaktoro |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Claudius Colas PIONIRO DE LA KATOLIKA ESPERANTO-MOVADO TRIA parto - (Unua parto) - (DUA PARTO)
La 11-an de aŭgusto, Colas kondukis lin en parizan stacidomon de kie pastro Richardson devis pluveturi al Ĝenevo por loĝi kelkajn tagojn ĉe S-ino Milsom (1) en Bossey (lasta franca vilaĝo apud la Svisa Landlimo). Spirante la puran aeron de la montara regiono, li sentis sin tute sana kaj decidis, la 19-an de aŭgusto, ke li forveturos la postan tagon al Berno. Ve! dum la nokto koratako trafis lin kaj, post kelkaj minutoj, lia bela animo forflugis al Dio. Samtempe, kun lasta letero de pastro Richardson, Colas ricevis la funebran telegramon. Tuj li trajne veturis al Bossey, kaj dum tri tagoj gastis en familio Milson por helpi al la funebra ceremonio. La enterigo okazis en Bossey la 25-an. Apud la ĉerko Colas diris adiaŭan paroladon, nome de I.K.U.E., al sia tre kara amiko kaj, horon poste, li devis, kun dolorigita koro, foriri al Berno. En la Kongresurbo, la morgaŭan tagon, okazis meso en la katolika preĝejo memore al pastro Richardson. La Diservon ĉeestis D-ro Zamenhof kaj ties familio omaĝante tiel unu el liaj plej fervoraj kaj plej amataj adeptoj. Dum la kunsido de la Lingva Komitato en Berno, la Prezidanto Boirac raportis ke el la 143 membroj nur 10 plenumis ĉiujn siajn devojn respondinte al la ses demandaroj senditaj dum 1912 kaj 1913. Colas estis inter tiuj 10 akuratuloj. Sed en la kunsido li ne povis ĉeesti. Cetere, lia cerbo estis plena de zorgoj. La elmondiĝo de pastro Richardson lasis vaka la prezidantecon de I.K.U.E., mankis la kara konsilanto. Tial li sentis la necesecon forlasi Bernon kiel eble plej frue por veturi al Romo finaranĝi la Pilgrimon kaj la Kongreson kiuj devis komenciĝi la 4-an de Septembro. Fakte, la sukceso de tiuj manifestacioj dependis tute nur de unu persono. D-ro Smulders, redaktoro de «Espero Katolika» tiel esprimis sian gratulan senton: «Amiko Colas, vi efektive povas fari miraklojn!». Dum la kongrestagoj, Colas ne volis ripozi. Multaj diskutaj punktoj pri reorganizado, regularo, nova estraro, I.K.U.E.-jarlibro, leviĝis dum la kunsidoj. Ĉiam sur la breĉo, li konstante intervenis dum la ses kunvenoj kaj D-ro Smulders ĝojis ke li ne malsaniĝis pro troa laborado. Lia voĉo mallaŭtiĝis grade ĝis la fino de la Kongreso kiam li suferis plenan afonion. Necesis elekti novan Prezidanton de I.K.U.E. kaj Colas, rememorinte la intiman deziron de pastro Richardson klopodis favore al elektiĝo de pastro Parker, irlandano. Ĉi tiu, post hezito, akceptis fine la postenon por unu jaro kaj pastro Bianchini, italo, estis elektita kiel vic-prezidanto. Refoje Colas devis pledi por konvinki pastron Bianchini ke li konsentu akcepti la postenon «pro memoro de pastro Richardson». Fine, oni devis decidi pri la loko en kiu okazos la sekvanta kongreso. Colas ne ŝatis ke la Katolika Kongreso okazu en la tro brua Parizo, kie la 10-a Universala Kongreso devis havi lokon en 1914. Li deziris ke la katolikoj laboru en trankvila atmosfero kaj li proponis la pilgrimurbon Lurdo (Lourdes), kie pastro Peltier estis enterigita, dediĉante tiun novan pilgrimkongreson al la Plejsankta Virgulino. Lia propono estis entuziasme akceptita. En la ferma kunsido, D-ro Smulders emfazis la gratulojn al S-ro Colas kiun li alnomis «patro de niaj kongresoj». Sed la kulmino de la eventoj, de la kongreso en la Eterna Urbo, okazis la 8-an de septembro, historia dato por ĉiuj katolikaj esperantistoj. Jam de preskaŭ unu jaro, Colas klopodis por aŭdienco ĉe la Sankta Patro Pio X kaj venis la tago kiam 300 pilgrimantoj, el kiuj 80 esperantistoj estis akceptitaj de la Papo en la «Damasa Korto» de Vatikano. En siaj artikoloj, en letero al sia edzino, Colas priskribas la ĝojon; la emocion, la entuziasmon de la ĉeestantoj kiam la Sankta Patro, kun radia vizaĝo, benis la katolikan esperantistan movadon: «tiajn ĝojon, emocion, entuziasmon, mi neniam spertis en niaj antaŭaj kongresoj». Li travivis unu el la plej belaj momentoj de sia vivo, kiam poste, la muzikistoj de la vatikana gvardio (laŭ speciala permeso) ludis la himnon de I.K.U.E.: «Ni volas Dion!». Kiun plenvoĉe kantis reprezentantoj de 12 nacioj kaj kiam laŭtiĝis en nia lingvo la huraoj: «Vivu la Papo, Vivu Pio la Deka!». Pli arda ol iam, kun talenta organizemo, Colas preparis frue la 5-an Katolikan Esperanto-Kongreson en Lurdo kaj de la 15-a ĝis la 19-a de januaro 1914, li estis surloke. Li kontaktis Monsinjoron Schoepfer, episkopon de Tarbes kaj Lourdes, kiu akceptis patroni la kongreson. En daŭro de nur kelkaj tagoj, li solvis preskaŭ ĉiajn detalajn programerojn, kiujn li povis prezenti jam en la februara numero de sia gazeto «L'Espérantiste Catholique». La Pilgrimo-Kongreso devis okazi de la 12-a ĝis la 16-a de aŭgusto, t.e. tuj post la 10-a Universala Kongreso en Parizo. Colas deziris ke partoprenu en Lurdo plej granda nombro da hispanoj kaj portugaloj, kies landoj estas proksimaj al la kongresurbo. Varbcele, li projektis serion da paroladoj en la ĉefaj urboj, sed lia sanstato, ne tre bona, estus certe malhelpinta lin, kiam telegramo lin devigis reiri hejmen: lia 3-a fileto: François, naskiĝis. Projektinte, por profesia laboro, vojaĝon al Kanado tuj post la kongreso de Lurdo, li frue sciigas ke volonte li farus, je tiu okazo, propagandajn paroladojn en la franclingva Kebek-provinco. Sed necesis ke li aktivu ankaŭ por la katolika partopreno en la triumfpromesanta 10-a Universala Kongreso en Parizo. Li zorgis por aranĝoj de diservoj en la Baziliko «La Sankta Koro» kaj en la katedralo «Nia Sinjorino»; li aranĝis viziton ĉe la katolika pres-entrepreno «La Bonne Presse» kun akceptiĝo de la arkiepiskopo de Parizo, Kardinalo Amette. Preskaŭ 4000 samideanoj aliĝis al la 10-a Universala Kongreso, rekorda nombro. Nur la plej vasta spektaklejo de Parizo: la «Palaco Gaumont» povis konveni, dank' al haloj, salonoj al la diversaj fakejoj: ekspozicejo, oficiala poŝtoficejo, librobudoj k.t.p. Colas plej zorge instalis la katolikan ekspozicieton. Li klopodis por ke ĉiuj katolikaj libroj, broŝuroj, gazetoj kaj aliaj dokumentoj paradu sub plej arta fotografaĵo de la Sankta Patro Pio X, kun, sube, citaĵo de liaj vortoj favoraj al esperanto. La 10-a Universala Kongreso devis esti sukceso, la Patrona Komitato estis prestiĝa: mondfamaj scienculoj, renomaj beletristoj, konataj politikuloj k.t.p., kiuj agnoskis per klaraj deklaroj la valoron de nia lingvo, konsiderante ĝin sociala realeco. Ve! Fulmotondre, la tagon antaŭ la malfermo de la kongreso, je la 16-a horo, la ĝenerala mobilizado estis afiŝata en Parizo. Ni ne detaligos kiel, la postan tagon, la 10-a Universala Kongreso malfermiĝis kaj fermiĝis en unusola seanco, post ol la milito ĵus estis proklamita. «Jam ne plu estas tempo kongresi, sed defendi la Patrolandon. Adiaŭ! Mi foriras. Vivu Francujo!». En la peza tragika etoso, responde al tiuj vortoj de Colas, manoj anglaj, ĉeĥaj, rusaj, danaj, etendiĝis al li: «Vivu Francujo!». Haste, li ankoraŭ skribis kelkajn leterojn al amikoj, instrukcias por repagi la sumojn ricevitajn por la kongreso en Lurdo kaj, malgraŭ la kruela forŝiriĝo disde siaj edzino kaj tri knabetoj, li pretiĝas oferi sian vivon. La 10-a de aŭgusto, kun sia bataliono de ĉasistaj infanterianoj, li paŝadas tra la Elzaca kamparo. Antaŭ nelonge, okaze de la morto de la franca poeto kaj patrioto Paul Déroulède, Colas publikigis en grava pariza ĵurnalo, franclingvan poezion kiu aludis pri tiu franca teritorio, kies grundon la kampanjo havis taskon reakiri... Ĉiam volontulo por danĝeraj misioj, li elĉerpis siajn fortojn; pro absceso ĉe piedo li devis enhospitaliĝi en Langres. Post resaniĝo, li revenis al sia bataliono operacanta en la batalo ĉe Marno. La 11-a de septembro 1914, antaŭpostene, ĉe defendota pasejo preter la fervojo, kun kelkaj soldatoj sub lia komando, li ekvidas proksimiĝantan taĉmenton. Por certiĝi pri ĝia nacieco, li sin malŝirmas kaj starante ekkrias: «Jen germanoj, mi klare distingas ilin, pafadu!». Tiam kuglo frakasas lian kapon kaj li falas sur la relo-balaston. Li jam ne estis 30-jara. Lia kapitano enterigis lin la morgaŭan tagon sub rozarbetoj, en la ĝardeneto de la domo de la fervoja bariergardisto en Sompuis (Departemento Marne). La sekvantan jaron, lia vidvino akompanata de lia plej aga fileto, pilgrimis kun sacerdoto Comptour, kapelpastro de la Katolika Esperantista Grupo de Parizo al la modesta lignokruco signanta la tombon de Claudius Colas. Tiam pasis pli ol sesdek jaroj kaj necese estis ke nunaj generacioj de esperantistoj sciu kaj dankeme memoru la duan — tuj post pastro Peltier — apostolon de la katolika Esperanto-movado. M. Delcourt - J. Amouroux
(1) S-ino Milsom malavare helpis la katolikan movadon, aktive propagandis kaj liveris bonajn tradukojn el la franca. (revenu al la artikolo)
Ni estas tre dankaj al la francaj samideanoj kiuj sendis la interesegan artikolon pri senlaca apostolo de la katolika E-movado. Redakcio de E.K. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
EL POLLANDO
La 4-an de januaro en la preĝejo de S. Aleksandro en Varsovio okazis solena kuncelebrata S. Meso en Esperanto. La ĉefcelebranto estis mons. Ladislao Miziołek, kuncelebris p. Henriko Paruzel kaj p. Paŭlo Tyc el Romo. Dum la S. Meso estis kantataj kolendoj de multnombra ĉeestantaro kaj de solistoj de la Varsovia Kantrondo «Muzilo». Al neesperantistoj parolis pole la Episkopo kaj p. Paruzel, informante ilin pri rolo de la internacia lingvo en servo de la Eklezio. Post la Diservo sekvis komuna oblato en paroĥa domo. La 12-an de januaro okazis kunveno de la Esperanto-Sekcio de la Krakova KIK. La 18-an de januaro varsoviaj esperantistoj katolikoj partoprenis la centran ekumenan Diservon de la Kristanaj Eklezioj, aranĝitan en kadro de la Semajno de Preĝado por Unuiĝo. Ankaŭ la esperantistoj ne mankis dum la solena S. Meso samcela, celebrita de nia Primaso Stefano Wyszyński en la baziliko de S. Johano en Varsavio, okazinta la 29-an de januaro. * Frateca Informejo Katolika en Pollando sciigas, ke en la 1976-a jaro okazos Spiritaj Ekzercoj / iom mediti, iom preĝi, iom pilgrimi / por gesamideanoj - en: 1. Bardo Slaskie 21-28 de aprilo, 2. Gostyn Poznanski 4-12 de julio /daŭrigo en Poznan laŭbezone/, 3. Bardo Slaskie 15-22 de aŭgusto. Ĉiujn informojn donas kaj aliĝojn akceptas: FIK, p. Stanislao Ruchala - Tarnów, Pollando.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Deziras korespondi
S-ro Jan Vedevik, Goteborg, Svedujo. Bozena Kominek kun koleginoj (16-19 jaraj) deziras korespondi kun junaj geesperantistoj, Bielsko, Polujo. Gefratoj Irena (18-jara), Jolanta (17) kaj Czesław (16) deziras korespondi pri diversaj temoj. 42.730 Koszecin, Polujo. 66-jara katoliko, malforta pro korinfarkto, deziras korespondi tutmonde. S-ro Bedrik Motalek, 798 45 Suchdol, Ĉeĥoslovakio.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Programo de Radio Roma - Esperanto
La programo okazas ĉiun dimanĉon de la 21-a horo ĝis 21,20 laŭ mezeŭropa tempo, sur tri ondlongoj: metroj 41,15 41,24 49,92 kilohercoj 7.290 7.275 6.010 La elsendoj temas pri «Novaĵoj el Italujo», «Kariero de Esperanto» kaj «Leterkesto». Dum la jaro 1975 Radio Roma - Esperanto ricevis 571 leterojn, diskojn kaj sonbendojn, kaj 601 presaĵojn. Skribu al ĝi! Al personoj konkrete interesitaj la Redakcio de R.R.E. disponigas kopion de siaj tekstoj kaj sendas senpage ilustritan programbroŝuron en la lingvoj itala, angla, franca, germana, kaj hispana, turismajn prospektojn kaj flageton de la radio-stacio.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Internacia Literaturkonkurso «LARIUS» 1976
La partopreno estas libera al ĉiuj poetoj kaj verkistoj el kiu ajn nacio en la jenaj Sekcioj: Sekcio A: Libertemaj poemoj en la itala Sekcio B: Libertemaj poemoj en Esperanto Sekcio C: Eldonita volumo de poemoj en la itala Sekcio D: Eldonita volumo de poemoj en Esperanto. En la sekcioj A, B oni povas partopreni sendante antaŭ majo unu aŭ du poemojn je mks. 100 versoj entute. La poemoj devos esti korekte tajpitaj kaj ĉiu poemo devos esti en 6 kopioj, el kiuj nur unu devos havi subskribon, nomon kaj kompletan adreson de la aŭtoro kun la indiko de la sekcio. En la sekcioj C, D oni partoprenas sendante nur unu verkon en 4 kopioj. CONCORSO LARIUS, COMO - Italio.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
RADIO ROMA - ESPERANTO
Elektrona Ŝirmado de la Vatikanaj Muzeoj Infraruĝaj radioj, televido je fermita cirkvito, elektronaj instalaĵoj je avangarda teknologio, en la sekureca sistemo, kiun la direkcio de la Vatikanaj Muzeoj nuntempe finpretigas por defendi, tage kaj nokte, siajn artajn trezorojn. Vatikanaj Muzeoj estas ne nur inter la plej riĉaj en la mondo, sed ankaŭ inter la plej atakeblaj, pro la varieco de la ejoj, kiuj konsistigas 7-kilometran marŝovojon, kaj pro la amplekso de la spacoj, pli ol 40 mil kvadrataj metroj. Oni ne devas sin defendi nur de ŝtelistoj, oni devas ankaŭ preventi brulegojn kaj vandalismajn agojn: pri tio, sufiĉas memorigi la difekton de la skulptaĵo de MICHELANGELO «Pietà» (Kompato), hodiaŭ ŝirmita de kristalo kapabla rezisti je kuglopafado. Por la dumnokta protekto, oni plifortigis la gardado-servon, kaj oni enkondukis novajn elektronajn instalaĵojn. Tamen, la homa funkcio restas esenca, ankaŭ ĉar la altega sentemo de la aparatoj facile naskas senbazajn alarmojn, kaj ilia eventuala ripetiĝo povas mildigi la reagemon de la personaro. Dum la malfermo-horoj de la Muzeoj, la prizorgoj estas eĉ pli grandaj. La koncernaj instalaĵoj estas aliaj ol tiuj noktaj: ŝlosilaj postenoj gardataj de homoj kun porteblaj radioaparatoj; kvardeko da ĉambroj kaj pasejoj kontrolataj de televidaj kameroj. Oni ankaŭ starigis teamon de kvalifikitaj gardistoj, kiuj marŝas en normala vesto meze de la vizitantoj. La gardistoj estas entute 120: rimarkinda nombro, kompare kun tiu de la italaj muzeoj, tamen apenaŭ sufiĉa, se oni konsideras la gravecon de la protektotaj kolektoj. Krom la prizorgoj anoncitaj de la direkcio de Vatikanaj Muzeoj, ekzistas ankaŭ sekretaj aparatoj, kiujn oni povas nur supozi aŭ duonvidi. Ekzemple, la marmora skulptaĵo de Laokoonto, kiu ne riskas forŝtelon sed povas iĝi viktimo de vandalismaj agadoj, estas probable envolvita de reto de infraruĝaj radioj. Por la pentraĵoj de la Pinakoteko, estas probable, ke oni instalis piezoelektrajn aparatojn, sentemajn je variadoj ankaŭ malgrandaj en la pozicio de la pentraĵoj. Sufiĉas tuŝeti la artverkon, kaj la alarmo eksonoras.
Teksto de Elisabetta RAUS, traduko de Antonio DE SALVO
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
MEDITO
Jen, mi ekzistas, pensas, sentas, spiras - infinitezima partet' de l' mond'... De kie venas mi kaj kien iras? Ĉu la demando restos sen respondo?
- Ho, korpo mia, naskis vin patrino, sed nepre iam trafos vin la mort': natura kaj neevitebla fino de ĉiu karno... ĝenerala sort'!
— Sed ĉu persos ankaŭ vi, animo? — Ho, ne! Nur gastas mi sur tiu Ter'; eterne vivas mi en la senlimo, estante el la Dia flam' fajrer'. Simeon M. Simeonov SOFIA, Bulgarujo
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
NOVA ANTENO POR VATIKANO (Kuriero de Esperanto)
Baldaŭ Vatikano havos novan antenon, kiu estos unu el la plej grandaj en la mondo kaj la plej granda en sia kategorio. La nova anteno estas konstruata apud Romo. Dank al ĝi la aŭskultantoj de Vatikana Radio, precipe la plej malproksimaj, povos pli facile kapti la elsendojn, kaj per pli intensa signalo estos ankaŭ eble mildigi la interferojn, intencajn aü hazardajn.
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
ESPERANTO - LINGVO POR ĈIUJ
Tiel titoliĝas trikolumna artikolo de patro Albino Ciccanti publikigita en la numero de 25-1-1976 de la vatikana ĵurnalo «L'Osservatore Romano». Temas pri la dua artikolo de serio, kiun la prestiĝa ĵurnalo akceptis publikigi.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|