Enhavo de Espero Katolika numero 1/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 

 


 

Karaj gelegantoj!

Tuj post la forpaso de nia Prezidanto la ĝenerala Sekretario anoncis al ĉiuj estraranoj la dolorigan perdon kaj nun inter ili estos elektata la nova Prezidanto. Mi esperas, ke en la februara numero de E.K. aperos la nomo de la nova Prezidanto kaj lia programo. Ni ĉiuj atendas senpacience la novan gvidanton de nia Unuiĝo kun la espero, ke li estos sindonema kaj kapabla kiel la mortinta pastro Longoni.

Espereble en la nova jaro 1976 vi konstatos plibonigojn en la enhavo de nia revuo.

Mi petas, ke ĉiu landa asocio sendu sian bultenon aŭ almenaŭ raporton pri sia agado: tiel E.K. estos spegulo de la vivo de IKUE.

Mi akceptas proponojn, konsilojn kaj kritikojn, tamen la gelegantoj ne devas forgesi la pozitivajn flankojn nek la limigitajn eblojn de E.K. Ian tagon instruisto pri religio montris al siaj lernantoj grandan blankan tukon, en kies mezo estis du nigraj punktoj. Li demandis: «Kion vi vidas?». Kelkaj lernantoj respondis: «Du nigrajn punktojn». Kaj «Ĉu vi ne vidas la grandan blankan tukon? Tiel multaj atentas nur la negativajn flankojn de la Eklezio kaj de multaj aliaj organizaĵoj...». Tiel povas okazi por revuoj.

E.K. volas esti ne nur in formilo pri la vivo de IKUE, sed ankaŭ pri la vivo de aliaj esperantistaj asocioj kaj precipe pri la vivo de la katolika Eklezio, al kiu ni kun granda ĝojo apartenas.

Koran dankon al ĉiuj, kiuj dum la pasinta jaro donis ian kontribuon! Bedaŭrinde ni ne povas publikigi ĉiujn artikolojn, kiuj alvenas al nia Redakcio: tio estus ebla, se nia revuo havus almenaŭ 24 paĝojn, sed la financaj problemoj nun ne permesas tion.

La landaj reprezentantoj ricevas la pagon de la jarkotizo (= jarabono) de la membroj de sia lando. Se mankas landa reprezentanto, oni sendu la monon al la ĝenerala kasisto, S-ro Scherer-Graber. Kiel diris pastro Longoni dum la kongreso en Romo, nia organizo staras sur la monsubteno de malavaraj amikoj. Al ili nian specialan dankon!

Al ĉiuj gelegantoj nia Redakcio bondeziras feliĉan kaj benoriĉan Jaron.

La Redaktoro

 al la indekso


 

DEZIRAS KORESPONDI

Studento pri teologio deziras korespondi pri ĉio, kio koncernas religion aŭ la homan vivon ĝenerale. Adreso: Ryszard Rutkowski, Tarnow-Pollando.

Hungaro, kiu deziras vivi kaj edziĝi ekster sia lando, serĉas samideaninon edziĝcele, kiu korespondu esperantlingve aŭ germane aŭ angle aŭ itale. Adreso: Johano Beleznai, Hungarujo.

8-jara denaska esperantisto deziras korespondi kun eksterlandaj infanoj. Skribu al: Mirek Šváček, Penčice, Ĉehoslovakio.

18-jara radioamatoro volonte korespondus kun itala samidean(in)o. Skribu al Ulrich Stocker, Korb i. R. Germanio.

 

al la indekso


 

AVERTOJ

 

1. Ni plurfoje parolis pri la nova preĝaro, kiun pastro Longoni verkis pasintjare kiel efikan helpon al tiu fervora vivo, kiu devus esti frukto de la Jubileo. Kiel diris patro Jacobitti, la fakto, ke lia voĉo alvenas al ni nur post lia morto, igas pli kara la verketon al ĉiuj, kiuj konis la pian IKUE-prezidanton. Mendu ĝin al la Sekretariejo de Verono. 1000 it. liroj. Poŝtĝirkonto de S-ro Galbusera, sekretario de IKUE.

 

2. Abonkotizon al Espero Katolika sacerdotoj povas pagi ankaŭ per celebro de 2 sanktaj Mesoj, pri kiuj bonvolu informi la Redaktoron sac. F. Ruaro.

 

3. Subskribi oficialajn dokumentojn nome de IKUE rajtas nur la prezidanto, la ĝenerala sekretario kune kun kaj la kasisto. Do por ke oficiala kontrakto de IKUE-anoj validu, necesas la subskribo de la prezidanto, de la sekretario kaj de la kasisto (Art. 29).

 

4. Laŭ art. 33 de la Statuto, membro, kiu eĉ post admono ne pagis sian kotizon du monatojn post la admono, estas konsiderata eksiĝinta.

 

al la indekso


 

Kondolencoj

pro la morto de pastro Longoni

Post la forpaso de nia Prezidanto sac. Longoni alvenis al la Sekretariejo de IKUE kaj al la Redakcio de E.K. multaj leteroj. Ni citas kelkajn el

P. ALFONS BECKERS. honora Prezidanto de IKUE: «Tre koran dankon pro via letero kun la malĝoja anonco pri nia kara prezidanto Longoni. Mi celebros sanktan Meson por la ripozo de lia animo...».

D-ro J. KONDOR, estrarano de IKUE: «Kun profunda malĝojo mi informiĝis, ke nia amata kaj altestimata, kara Prezidanto, don Ferdinando Longoni, la 24.10.1975 mortis. En Limburg mi ekkonis lin kiel afablan, koran, amplenan samideanon kaj nun, aŭdinte pri lia morto, des pli dolorigas min ilia subita forpaso el la tera vivo. En preĝoj mi pensos pri li kaj ĉe nia parohestro en Engers mi petos sanktan Meson por lia anima ripozo...».

S-ro DIRK DE BOER. estrarano de KELI: «Hieraŭ mi ricevis de KELI-vicprezidanto la dolorigan sciigon, ke via Unuiĝa Prezidanto Pastro F. Longoni mortis. Mi tutkore kondolencas viajn estraranojn kaj membrojn pro tiu ĉi perdo. Longoni estis simpatia kaj tre aktiva homo kaj saĝe gvidis la kontakton inter diverskonfesantoj de la kristanismo. Nun li gloras la Sinjoron antaŭ la trono kaj por ni li restu en dankema memoro».

S-ro COLAS. prezidanto de la Franea Ligo de Katolikaj Esperantistoj: «Kun granda emocio mi ricevis hodiaŭ matene vian leteron anoncantan la malĝojan novaĵon. Mi unuiĝas kun la aliaj IKUE-anoj en la preĝo por la eterna ripozo en la domo de la Patro de tiu valora homo, kiu renovigis kaj revigligis nian Unuiĝon. Ni havis la ĝojon renkonti lin dum nia XXXVI-a Kongreso kaj ni konservos la memoron de lia sindonemeco kaj de la taŭga gvidado de nia estraro...».

S-ro W. VIGAR, estrarano de IKUE: «Estis al mi dolorige kaj korŝirante legi vian leteron portantan la malĝojan informon de la morto de nia kara Prezidanto sac. Longoni. Miaj preĝoj por ke li pace ripozu kun Dio certe sekvas lin kaj mi humile petas la Dian Gracon kaj gvidon por nia kara 1KUE. Ni dankas al la bona Dio pro la laboro farita per li por nia movado, dirante kun plena signifo: "Fariĝu via volo". Akceptu bonvole miajn kondolencojn en la nomo de la anglaj samideanoj!».

S-ro SMITS, nederlanda reprezentanto de IKUE: «Kun malĝojo mi eksciiĝis pri la morto de la Prezidanto de IKUE, pastro Longoni. Mi rememoras lin de la kongresoj de Klagenfurt kaj de Romo ĉi tiun jaron. Lia morto estas granda perdo por nia unuiĝo kaj por mi persone. Mi, ankaŭ nome de la katolikaj nederlanda esperantistoj, kondolencas Vin kaj la Estraron. Ke li estu en paco!».

S-ro M. ŠVÁČEK, gvidanto de la ĉeĥa E-Junularo: «Grandan doloron kaŭzis al la ĉehoslovakaj 1KUE-anoj la sciigo pri la forpaso de tre kara IKUE-Prezidanto sac. Ferdinando Longoni. Forlasis nin homo kun granda kaj riĉa koro, fidela servanto de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Fariĝis volo de nia ĉiela Patro. Lia dezirego estis, ke la katolika E-movado ne skuiĝu, sed ĉiam fidele celu la ĝustan vojon de la Eklezio, ke ĉesu sur la paĝoj de E.K. la disputoj, kiuj ne celis Dian gloron kaj prosperon de la animoj. Kun tiuj intencoj li partoprenis la unuan komunan Kongreson en Limburg. Mallonge post sia prezidantiĝo li decidis persone viziti la ĉeĥoslovakajn IKUE-anojn. Lia vizito efektiviĝis jare 1971 okaze de E-renkontiĝo en Vsetin. Tie mi konvinkiĝis, ke sac. Longoni estas homo kun amanta koro, ke li kapablas trovi tempon ne nur por oficialaj paroloj, sed ankaŭ por privataj diskutoj kaj kuraĝigaj vortoj. Sian promeson denove reveni li plenumis jare 1974, okaze de kultura E-festivalo en Opava. Lia ĉeesto kaŭzis grandan ĝojon al ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. La amon, kiun dediĉis al ni la kara IKUE-Prezidanto pastro Longoni ni repagos al li per preĝoj kaj rememoroj dum renkontiĝoj kun eŭkaristia Jesuo. La bona ĉiela Pastro pridonacu sian servanton pastron Longoni per eterna paco, ĝojo kaj feliĉo kaj permesu, ke IKUE daŭrigu sian marŝadon sur la vojo ekirita de pastro Longoni».

 W. MUDRAK, estrarano de IKUE: «Kun granda malĝojo kaj aflikto mi sciiĝis pri la morto de nia kara Prezidanto pastro Longoni».

 ALEŠ BERKA, prezidanto de ĉekoslovakaj IKUE-anoj: «Via letero atingis min ĝuste kiam mi pretigadis matricojn por nova Informilo. Eble jam somere iu samideano skribis al mi, ke sacerdoto Longoni estas malsana, tamen via sciigo, ke li mortis ege surprizis min, certe pro tio, ke mi konis lian grandegan amon al IKUE, kiun montris precipe al ni ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. En Informilo mi anoncis lian forpason kaj instigis nian anaron memori lin daŭre per preĝoj. Kelkmembra grupo de ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj konatiĝis kun Sacerdoto F. Longoni dum I-a komuna IKUE-KELI kongreso en Limburg Lahn. Longoni montris sinceran intereson pri la vivcirkonstancoj en nia lando kaj amike rilatis kun ni dum la tuta kongreso. Ni aŭdis liajn parolojn en diskutoj kaj plene aprobis lian starpunkton religian kaj eklezian. Jam tiam vidis en lia personeco taŭgan gvidanton de nia IKUE kaj pro tio ni donis niajn voĉojn okaze de balotoj prezidantaj. Tiel ni helpis enkonduki gvidan periodon "italan" en nia lKUE-movado. Ni povas konstati, ke nia decido estis tiam ĝusta. Prezidanto Longoni restis fidela amiko al nia Sekcio de IKUE ĉe Ĉeĥa Esperanto Asocio kaj montris ĝin per vizitoj al niaj aranĝoj. En Vsetin 1971 kaj Opava 1974. Li estis fare de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ĉiam akceptita kiel reprezentanto de Rom-katolika eklezio, nia frato kaj amiko kaj kiel tia li restos ĉiam en niaj memoroj».

 

 al la indekso


 

Zamenhof-memorkunveno
en la Pola Instituto de Vieno

Antaŭ kelkaj monatoj okazis solena memorigo pri majstro Zamenhof en la Pola Instituto. La direktoro de la Instituto disponigis por la memorkunveno 5 muzikstudentojn, inter ili du el Japanujo, kiuj prezentis klasikajn sonojn kun rava perfekteco. Oni aplaŭdis ankaŭ la kore elparolitajn vortojn de s-roj Mudrak kaj Passendorfer, same kiel la dokumentan kolorfilmon pri Esperanto, tiucele venigitan el Pollando, kiu prezentas ankaŭ la majstron mem moviĝanta kaj parolanta.

 

 al la indekso


 

La Sankta Monto apud Gostyn Wrocław:
du ne forgeseblaj semajnoj ĉe gefratoj

Ne estas eble forgesi belegan kaj spirite riĉan restadon, kiun preparis por kristanaj esperantistoj niaj tre karaj polaj gefratoj. Niaj dankopreĝoj kaj dankesprimoj apartenas al tre karaj kaj senlime oferemaj aranĝantoj de spiritaj ekzercaĵoj, al pastro Jozefo Zielonka /Verdulo/ el Tarnów kaj al profesorino Janina Korytowska el Vroclavo.

Unua parto de la neforgesebla restado okazis denove kiel pasintjare sur la Sankta Monto apud Gostyn, kie staras unu el la plej belaj barokaj temploj en Pollando kaj la monakejo — apartenantaj al la kongregacio — oratorio de sankta Filipo Neri. Dimanĉe, la 3-an de aŭgusto 1975 frumatene aperis antaŭ niaj okuloj raviga silueto de la sanktmonta baziliko. Tio nepre atestis, ke ni proksimiĝas al la celo. En la stacidomo de Gostyn atendis nian alveturon kelkaj polaj gefratoj. Ĉar nunjare ne bonvenigis nin en Gostyn pluvo, ni povis perpiede marŝi al 3 kilometrojn malproksima celo. Pastro Verdulo — la ĉefaranĝanto kompreneble denove kun frateca amo afable akceptis nin, spite de granda okupiteco kaj multaj zorgoj. Ja nunjare al Gostyn venis 92 personoj el kelkaj landoj. Krom multaj polaj partoprenantoj venis gastoj el Ĉeĥoslovakio, Hungario, Germanujo, Svedujo kaj ankaŭ por multaj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj konata kara frato pastro Battista Cadei el Italio kun sia ĉiam bonhumora kolego Dino. La spiritajn ekzercaĵojn krom katolikoj partoprenis ankaŭ unu germana malnovkatolika pastro kaj unu evangeliana samideano el Svedujo. Ambaŭ ĉi fratoj praktike pruvis, ke personaj kontaktoj estas la plej ĝusta rimedo por reciproka interkompreniĝo inter diverskonfesiaj kredantoj. Esperantlingvajn sanktajn mesojn ĉiutage kuncelebris entute 14 pastroj el 5 landoj. Krom s. mesoj okazis ĉiutage diversaj valoraj prelegoj fare ne nur de pastroj, sed ankaŭ de laikuloj, adoracioj, komunaj kantadoj, preĝadoj kaj aliaj spirite riĉaj programeroj. Neforgesebla estas vizito de lia episkopa moŝto mons. Tadeusz Etter el Poznan, kiu denove post forpaso de unu jaro venis inter nin, por esti kun ni ĉe la altaro kaj ankaŭ ĉe la tablo. Ĉeĥoslovakaj ĉeestantoj kantis al mons. Etter kelkajn ĉeĥajn ritmajn religiajn kantojn, kiujn la episkopo kun granda atento kaj patreca amo aŭskultis.

La restado en Gostyn daŭris 8 tagojn. Ĉiuj, kiuj ĉeestis en Gostyn certe rememoros la neforgeseblajn tagojn travivitajn tie sub ŝirmo de Dipatrino kaj ĉerpos el spiritaj travivaĵoj dum la tuta venonta jaro, ĝis nova renkontiĝo tie.

Spiritaj ekzercaĵoj en Gostyn, Pollando

Dua parto de la restado okazis en Vroclavo. Vroclava episkopo mons. Urban, kiu vizitis nin por nin saluti kaj prediki al ni, permesis nekutiman escepton, ke la partoprenantoj loĝu en dioceza porpastra seminario. Dum adiaŭa vespero, rektoro kaj prefekto de la seminario konstatis ĝojigan sciigon, ke estas surprizo por tiel bona konduto de laikuloj inter seminariaj muroj kaj la restado konvinkigis ilin pri granda utileco de Esperanto kaj pro tio ili afable promesis denove estonte sammaniere helpi.

Vroclavaj gastigantoj preparis belajn programerojn dum la tuta restado en Vroclavo. Ĉiutage estis interesaj aranĝoj, kiujn ni same kiel la travivaĵojn en Gostyn longe rememoros.

Dio benu la ĉefaranĝantojn de neforgeseblaj tagoj en Pollando kaj ĉiujn, kiuj iamaniere helpis travivi tiel spirite valorajn tagojn en frateca medio. Dankon al vi, karaj aranĝantoj kaj se eble, ni denove ĝojatendos venontjaran revidon.

Miloš Šváček

 

al la indekso


 

PILGRIMRENKONTIĜO

Dimanĉe, la 12-an de oktobro 1975 okazis planita pilgrimrenkontiĝo en Česká Třebová, kiun partoprenis 60 katolikaj esperantistoj el diversaj lokoj de Bohemio, Moravio kaj eĉ el Slovakio.

Antaŭ la 9-a horo amasiĝis partoprenantoj en la stacidoma vestiblo. Post alveturo de frato Miloš ĉiuj ekmigris al proksima pilgrimloko Hory, kie okazis sankta meso kun belega homilio honore al virgulino Maria - Reĝino de s. rozario. La vetero kaj precipe la malvarma vento ne estis agrablaj, sed tio ne malkuraĝigis la partoprenantojn atingi pilgrimlokan kapelon. Kvankam la renkontiĝon partoprenis precipe junaj personoj, tamen ne mankis reprezentantoj de pli aĝa generacio, inter spite de sia aĝo, kun ĉiam junaj koroj gefratoj L. Rejtharkova el Hradec Králove kaj A. Šindler el Hranice.

La posttagmeza programo estis komencita en salono de hotelo Moskva per interesa prelego de frato S. Rimsky el Olomouc pri sovetaj aviadilaj flugoj. Ankaŭ estis pritraktita enhavo de nia lnformilo kaj la ĉeestantaj fakanoj estis alvokitaj sendi siajn kontribuaĵojn por Informilo al frato Aleŝ Berka. Dum la babilado la ĉeestantaj samideanoj rememoris nunjarajn travivaĵojn en E-tendaroj kaj belajn tagojn ĉe niaj gefratoj en Pollando. Frato Machacek vivigis niajn rememorojn per belegaj koloraj lumbildoj pri la tendara vivo en Herbortice kaj la pasintjara pilgrimrenkontiĝo en Č.T. Frato Miloš prezentis koloran filmon pri belaj pasintjaraj kaj nunjaraj travivaĵoj. Bedaŭrinde pro difektiĝo de projekciaparato la ĉeestantaj samideanoj vidis nur parton de la filmo.

En adiaŭaj vortoj frato Miloš alvokis partoprenantojn uzi ĉiun eblecon kaj precipe la vintran sezonon por plibonigi sian lingvan nivelon, ĉar nur kun bonaj lingvaj konoj oni povas esti utilaj al nia ikue-movado kaj travivi neforgeseblajn tagojn inter eksterlandaj esperantistoj.

Per ĉi pilgrimrenkontiĝo kulminis nunjara agado de nia ikue-fako kaj ni esperu venontjare travivi almenaŭ same belegajn momentojn kiel nunjare.

Miloš Šváček

 

al la indekso


 

A.R.P.E.-a EĤTO

Okaze de la kongresa renkonto ĉe la Lille-aj Dominikanoj

 

Kiel S-ro Crombez, Roubaix-a magistratano, simpatianta al Esperanto, ĵus faris ĉi tie hodiaŭ, al ni ofte oni demandis, kial ni ne sukcesis de longe enkonduki Esperanton en lernejojn. Tiam unue ĉu ne estas rimarkinde, ke, laŭ la opinio de fakuloj, licenciatoj pri vivantaj kaj mortintaj lingvoj, ni kredas, ke Esperanto, apenaŭ 90-jara, estas de nun multe pli bone kaj pli dise parolata ol iu ajn alian lingvo en tiel mallonga periodo?

Estus eble tre bedaŭrinda malsukceso se, pere de eventuala oficiala invito, troigo de propagando malebligus la tutkoran, bonvoleman kaj senprofiteman aliĝon de la nunaj kaj estontaj esperantistoj, tute same kiel tiun de la pioniroj.

Jacques Lecroisey

al la indekso


 

Kunveno en Vsetín

En tagoj de la 19-a ĝis la 22-a de septembro 1975 okazis en Vsetín II-a Renkontiĝo de ĉeĥoslovakaj esperantistoj sub aŭspicio de Ĉeĥa kaj Slovaka E-asocioj. La Renkontiĝo okazis precipe danke al oferema laboro de frato Aleš Berka. La plej sukcesa el la Renkontiĝo estis sabata tutvespera kultura programo prezentita tute en Esperanto. Ĉeestintaj ikue-anoj kun bedaŭro konstatis, ke la unuan fojon de post la fondiĝo de ĈEA en 1969 /post kunfandigo de ikue-sekcio kun MEM sekcio / ne okazis dum grava E-aranĝo kunveno de ikue-fako, kompreneble senkulpe de la aranĝantoj. La ĉeestintaj ikue-anoj almenaŭ por momento amasiĝis post la dimanĉa s. meso antaŭ la preĝejo por komuna fotografado.

Kore ni dankas al nia kara prezidanto frato Aleš Berka pro lia oferema pormovada laboro.

 

Renkontiĝo en Vsetín, 19-22-IX-1975

Miloš Šváček

al la indekso


 

EL POLLANDO

La ĝenerala sekretario de la Monda, Konsilantaro de Kristanaj Eklezioj sacerdoto pastoro Filip Potter restadis en Pollando dum kelktaga vizito, pro invito de la Pola Ekumena Konsilantaro. D-ro Potter ankaŭ renkontiĝis kun la prezidanto de la Episkopa Komisiono por Ekumenismo, pastro episkopo Władysław Miziołek.

 

Ĉefaj jubileaj solenaĵoj pro la jarkvindeko de la ĉenstoĥova diocezo okazis la 3-an de majo 1975 en Ĉenstoĥovo en la festo de Dipatrino la Reĝino de Pollando — patronanta la menciitan diocezon.

 

La aprilan solenan Esperanto-Diservon en Varsovio partoprenis la konata ĥoruso «Evangelia Ritmo» /gvidata de p. Leszek Irek el Bielsko-Biała/. Krome, la ĥoruso dum kvar pollingvaj S. Mesoj en la preĝejo de S. Aleksandro plenumadis predikojn — forme de alternaj meditaĵoj kaj kanzonoj — favore akceptitaj de la paroĥestro.

 

La esperantista grupo en la Varsovia Klubo de intelektuloj Katolikoj aranĝis organizan renkontiĝon pri aparta unuo, celanta realigi la agadprogramon de la Klubo pere de Esperanto.

 

Ĉe la Varsovia Filio de PEA ekagis la Kantrondo «Muzilo» /nomo de la faciligita notnotacio — vidu la n-ron 3 de EK/. La unua elpaŝo de la Rondo okazis kadre de la aprila Akademio honore al L. Zamenhof, ankaŭ aranĝita de la Rondo.

Wiesław Tomaszewski

 

al la indekso


 

Religiemo de Zamenhof

 

El la junia kajero de la Esperanto-sekcio de «Klub Inteligencji Katolickiej» ni elĉerpas du artikoletojn: «Religiemo de Zamenhof» de P. St. Pietrzak, «Granda fizikisto kaj kristano» de Boguslao Sobol» (Pollando).

 

Vi demandas, ĉu dro Zamenhof estis vere kredanta homo kaj ĉu veras, ke li volis krei ian internacian religion.

Jes, nia Majstro estis homo tre religia. El sia naskiĝo Zamenhof apartenis al la mosea religio. Lia religieco konsistis ne tiom en religia ritpratikado, sed prefere en plenumado de esencaj religiaj devoj rilate Dion kaj proksimulojn. En sia konduto rilate la proksimulojn li vivis kiel la plej serioza kristano.

Sian religian senton li precipe manifestis dum la malfermo de la unua E-Kongreso en Boulogne-sur-Mer. Malgraŭ fortaj kontraŭstaroj de ateistoj li decidis komenci per preĝo, kiu surprize vekis grandegan entuziasmon ĉe la partoprenantoj. Tiun ĉi preĝon, verkitan de la Majstro speciale por la unua E-Kongreso, havas preĝlibroj por la kristanaj esperantistoj.

Zamenhof vidis, ke religio devas esti natura kunigilo inter homoj, samkiel la lingvo. Sed kiel la lingvo, ankaŭ la religio devas esti iel unu, por povi kunigi la homojn. El tiu ĉi ideo ekestis la homaranismo: ĝi ne estas ia nova religio, sed kvazaŭ interreligia kunvivo-sistemo.

Nun la zamenhofaj ideoj vivas kaj realiĝas en la kristana ekumena movado.

*   *   *

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis en Francujo Andrč M. Ampčre. Ĉiu lernanto scias, kio estis tiu ĉi homo kaj kiel multe ni dankoŝuldas al li. Tuŝante amperometron, aŭdante pri amperosekundo aŭ pri elektrodinamiko, ni esprimas aprobon por tiu ĉi genia fizikisto kaj samtempe granda kristano.

Ampčre de la infaneco ĝis la morto en la 1836-a jaro estis fidela filo de la katolika Eklezio. Li ofte montris profundan admiron kaj humilecon antaŭ la Kreinto. «Unu el la plej konvinkantaj pruvoj pri la ekzisto de Dio — li diris — estas la reganta en la Universo neeldirebla harmonio. Kaj en tiu miriga ordo ĉiu estaĵo trovas por si mem la vivrimedojn, ĉion, kion ĝi bezonas por la ekzisto».

 

al la indekso


 

Ekumena diservo - Granda Ĝojo

Dum la germana kongreso, mi havis bonan ŝancon: kun Pastoro Grillenberger el Fürth, mi prezidis diservon.

Granda estis mia ĝojo, ĉar nia kara lingvo ebligis al mi pli bone senti nian unuecon aŭ almenaŭ nian volon por trafi unuecon.

Granda estis mia ĝojo, ĉar, kiel Franco kaj katoliko, mi povis frate preĝi la saman Patron, senĝene kanti la eternan Gloron, amikece aŭskulti la Dian vorton, humile peti donitan pardonon kun Germanoj kaj protestantoj. Mi ne scias ĉu estas volo de Dio, ke la iniciatinto de nia lingvo estis Hebreo, kiel estis Hebreo la Filo de Dio. Ĉu koincido? Ĉu Providenco? Sed estas bona afero, ke Parolo de Dio rikoltita, kolektita, konservita de hebrea popolo estas tradukita en nian lingvon de hebrea filo kaj nun fide aŭskultata, espere remaĉata, ame disvastigata de homoj, kiuj ne estas el la samaj landoj kaj en la samaj kredoj. Hebreo ebligas, ke diversaj homoj turniĝas, samtempe komprenante unu la alian, al sia patra, kara, afabla Dio.

Kune ni aŭskultis tekstojn el la Agoj de la Apostoloj (2, 1-17), el Jesajo (44, 1-8), el letero al la Efesanoj (1, 15-23).

Por konkludi, mi nur citos unu el la preĝoj, kiujn skribis la Pastoro.

«Konstruu kaj konservu vian eklezion en la tuta mondo kaj faru ĝin loko de via beno. Estu kun ĉiuj episkopoj kaj servistoj kaj faru ilin atestantoj de via ĉeesto. Iluminu kaj sanktigu ĉiujn membrojn de nia movado, por ke aŭskultu vian voĉon en via sankta vorto kaj sentu vian afablecon en via sankta sakramento. Kreu inter ni unuecon de la kredo kaj veran fratan amon».

Tiu ĉi preĝo estas la mia. Ĝi fariĝu ankaŭ la via. Kaj mia ĝojo estos ankaŭ la via.

Roger Degrelle

al la indekso


 

COR UNUM

 

«Cor unum» estas nova organismo de la Sankta Sidejo: ĝi havas la taskon kunordigi la klopodojn kaj la fortojn de la helpaj katolikaj organizaĵoj favore al la Tria Mondo harmonie kaj kunlabore kun ĝi.

Prezidanto de la Papa Konsilio «Cor Unum» estas Kard. Johano Villot, Ŝtata Sekretario; vicprezidanto estas Mons. Ramon Torrella y Kascante, kiu estas samtempe vicprezidanto de «Justitia et Pax».

 

al la indekso


 

PACO POR ĈIUJ

 

La Sankta Patro solene fermis la Jubilean Jaron 1975. Multaj kristanoj el ĉiuj partoj de l' mondo havis okazon alveni al Romo ekvidi la Papon kaj viziti Eternan Urbon en tuta ĝia beleco kaj dekoracio. Vere okazis tiel granda pompo, tiel multaj kaj belaj religiaj ceremonioj kun granda popolamaso, ke sendube la Sankta Jaro povis konkuri kun plej imponaj solenaĵoj de pasintaj jaroj.

Hodiaŭ estas tro frue antaŭvidi efikojn en la religia, sociologia, historia sferoj kunligitaj kun ĉi-tiu Jaro de graco. Futura tempo atestos pri tio. Ĉu la benata jaro de graco enkondukos en suferantan mondon — kiun regas la militoj, malsato, malhumileco, malamo kaj egoismo — la sanktajn preskribojn de la Dekalogo? Historio montros necesecon de tiu mondfama solenaĵaro en la kadro de la Sankta Jaro kaj nuntempa vivo donos fruktojn de tiuj popolamasoj en Romo por ĝuste ĉi-tie en speciala maniero pruvi, montri kaj dokumenti sian fidon al Dio, sian amon al la sankta katolika Eklezio kaj al la Papo.

Jam hodiaŭ oni sentas la alproksimiĝon,de la Dia popolo al Kristo, al la Eklezio. Jam hodiaŭ oni vidas inter la Dipopolo la forton de la fido al Dio kaj de la kredo je la Dia Providenco. Fajrero estis alportita el la Eterna Urbo okaze de laJubileo: el la Urbo, kiu estas neimagebla kaj neripetebla por tiuj, kiuj ĝin neniam vidis kaj neniam travivis unu tagon en ĝi. Ĉiu, kiu alvenis al ĝi ricevas ĉi tie veran pacon emanantan el ĉiu parto de tiu mirinda Urbo.Kaj tiun pacon ĉiu partopreninto de la Sankta Jaro kunportis en sian landon, por disdoni ĝin al tiuj, kiuj ne povis alveni al Romo...

En la Sankta Jaro okazis IKUE-kongreso. Estas bone, ke ĝuste Romon oni elektis kiel kongreslokon, por ke ne nur oni akcentu la sennaciecon de la lingvo Esperanto kaj de esperantismo, sed ankaŭ por substreki, ke en grandaj religiaj ceremonioj ne mankas ankaŭ ambasadoroj de ĉi tiu lingvo kaj ĝies ideologio. Do tutkoran dankon al niaj karaj sacerdotoj Longoni, Jacobitti, Ruaro, Duranti kaj al tuta organiza Komitato pro neforgeseblaj impresoj, kiujn al la partoprenantoj donis Kongreso, en kiu mi ne povis partopreni.

Sac. D-ro Z. Kucewicz

al la indekso


 

BEATI PACIFICI

(El artikolo de Walter Mudrak)

«La paco estu al vi!», estis la mesaĝa vorto de la reviviĝinta Sinjoro. Ni scias, ke Li donas al ni sian pacon, ne kiel la mondo ĝin donas, asertante per armado, sekurigi kaj garantii la pacon. «Beati pacifici», estas alia vorto de nia Sinjoro: beataj la pacigantoj, la pacfarantoj! En la historio de la Eklezio — kie troviĝas, tio estas vera, ankaŭ sanktuloj inter militistoj, ekz. S. Maŭricio, S. Sebastiano — multaj estis vokitaj por tute sindone servi al la paco kaj interhoma pacigo kaj rifuzi servi militon. Mi mencias kelkajn malmultajn el ekz. S. Maksimilianon de Thebaste kaj S. Viktricion: jen sanktuloj rifuzintaj militservon. Erare estas prezentata la granda S. Martino de Tours kiel soldata sanktulo, kvankam li fakte en frua junaĝo rifuzis pluan soldatan servon, dediĉante sian tutan pluan vivon (dum multaj jaroj kiel episkopo, kiel oferema servisto de Kristo kaj de Lia paco). Je la 5a de aŭgusto ni solenis la feston de S. Johano Vianney, la sankta paroĥestro de Ars. Li antaŭ la sacerdotiĝo ne sekvis al rekrutiga ordono, sed rifuĝis en alian regionon. S. Francisko de Assisi por la anoj de la tria ordeno decidis la malpermeson porti armilojn.

En la tiama tempo de ĝenerala batalemo kaj malpaco tio efikis kiel bono kaj beno. De tiu malpermeso Papo Leono XIII donis dispenson, sed ne tute nuligis ĝin. Dume en multaj landoj ĝenerala deviga militservo estis enkondukita. Papo Leono XIII en sia encikliko «Praeclara gratulationis» (1894) priplendis la kreskantan armadon kaj ke «la junularo estas ĵetata en la danĝeron de la kazernoj». Papo Benedikto XV-a dum la unua mondmilito nomis la militon neutila hom-buĉado kaj postulis en sia pacpronono al la ŝtataj potenculoj la forigon de deviga militservo en ĉiuj civilitaj ŝtatoj. Kontraŭ deviga militservo esprimis sin kuraĝe ekleziuloj kaj laikuloj, ekz. D-ro Seipel (Wien) kaj D-ro Ude (Graz).

 

En la Hitler-milito en Aŭstrio, tiam okupita de la nacisocialista Germanlando, la kamparano Franz Jagerstatter kaj la sacerdoto Franz Reinisch rifuzis la soldatan servon kaj mortis kiel martiroj de sia konscienco, kiu al ili malpermesis partopreni en tiu por ili klare krimeca milito. D-ro Walter Krajnc el Tirolo kaj Otto Schimek el Vieno rifuzis partopreni en mortpafado de senkulpaj garantiuloj kaj estis pro tio mem mortpafitaj.

 

Jen informo pri kelkaj atestantoj, kiuj pilgrimis al Kristo, la Princo de la paco! Certe ne ĉiuj estas same vokitaj, sed ni ĉiuj ekkonu la vokon, instigon, taskon kaj devon konsideri la promeson «Beataj la pacigantoj». Ĉiuj ni povas kontribui por malpliigo kaj plejebla forigo de malamo kaj venĝemo en la mondo.

W. Mudrak, prezidanto de AKLE

al la indekso