Enhavo de Espero Katolika numero 1/1975

al la indekso de jarkolektoj 1971-1975

 

 

JARKOLEKTO 72 N. 652
JANUARO 1975	N. 1

 

 

 


 

BILETO DE LA PREZIDANTO

 

Tre karaj IKUE-anoj,

la venontan aŭguston ni kunvenos en Romo por gajni la spiritajn fruktojn de la sankta Jaro, la jubilean indulgencon, kaj por celebri nian 36-an kongreson.

IKUE jam kvarfoje kunvenis en Romo:

en la jaro 1913 por la 4-a kongreso

en la jaro 1935 por la 17-a kongreso

en la jaro 1950 por la 22-a kongreso

en la jaro 1962 por la 29-a kongreso

Mi estas certa, ke dum nia 36-a kongreso (11-16 de aŭgusto 1975) la vera mieno de la nuna IKUE aspektos pli vera ol en la lastaj jaroj, ĉar tiu kongreso okazos en nia plej taŭga medio, apud la Sankta Patro de la tuta katolikaro, Papo Paŭlo VI-a, al kiu ni omaĝos per nia sindona ofero. Ni esperas ekkoni nian membraron, niajn spiritajn fortojn; ni esperas kontroli, eĉ korekti — se necesos — niajn aferojn:

Precipa kondiĉo estas la partopreno de multaj membroj.

La estraro, la organizantoj, la eterna Urbo atendas vin.

Ni komencu programi nian partoprenon. Aliajn detalojn poste. Feliĉan kaj dibenitan Jaron al vi kaj al viaj familioj.

La Prezidanto

 

 

 al la indekso


 

AVERTOJ

 

Bv. klare plenigi la aliĝilon.

Kiu partoprenos kun familianoj, indiku ĉu temas pri edzo, edzino, filo, filino, onklo ktp.; laŭeble li (ŝi) aldonu la nomon de la familiano.

K.S. estas la revuo, kies redaktoro estas Patro Jacobitti. Jarabono: 2000 italaj liroj. Proksimuma kotizo de la tuta kongreso: 50.000 liroj.

*

La jarkotizo de E.K. por 1975 estas 15 svisaj frankoj aŭ egalvaloro. Tamen abonprezo sen membreco en IKUE: 13 sv. frankoj. Subtenantaj membroj: 45 svisaj frankoj.

 

al la indekso


 

36-a IKUE KONGRESO

 

La IKUE-KONGRESO: 11-16 de aŭg. 1975, laŭ la propono farita en la ĝenerala kunveno de IKUE, okaze de la Universala Kongreso, estos, do, celebrata en Romo. Temas pri eksterordinara graco, kiun Dio volas doni al ni en ĉi tiu jaro de mizerikordo. Kiu ne volus dediĉi ĉiujn siajn zorgojn por profiti pri tio?

Kvankam mankas ankoraŭ iom malpli ol unu jaro al la granda evento, kompreneble ne atendu anonci vian aliĝon, ĉar pro la granda amaso da pilgrimantoj, vi riskus ne plu trovi loĝejon, malgraŭ la klopodoj de la organizoj tiucele kreitaj. Ĉi tiu kongreso estos certe memorinda en la historio de nia katolika esperanta Asocio. Fakte, ĝi estos evento, kiu dum malmultaj tagoj povos liveri al la partoprenantoj tian sumon da esceptaj ĝuoj religiaj kaj spiritaj, sed ankaŭ laŭ la turista aspekto, kian oni verŝajne ne povos ricevi en neniu alia tempo.

Niaflanke ni ne ŝparos zorgojn, por ke niaj IKUE-anoj ricevu la plej profundan ĝojan impreson el ĉi tiu pia vizito al Romo, kiu, metante ĉiujn apud la granda tutmonda familio, antaŭ la komuna Patro, Vikario de Kristo, kaj tuŝapude kun la plej emociaj atestoj de nia kredo, fariĝos impulso al pli fruktoriĉa kristana vivo por la persona progreso, por la socia, rilate al la medio en kiu ni vivas kaj per la «komuneco de la sanktuloj», por la tuta Eklezio.

En la venontaj bultenoj ni aldonos aliajn informojn. Bonvolu ekde nun anonci vian aliĝon, akompanante tamen ĝin per antaŭpago: almenaŭ 10.000 italaj liroj; 40 DM.

P. G. Jacobitti

 

al la indekso


 

REZULTO DE LA BALOTADO

 

La rezulto de la balotado por la elekto de la prezidanto kaj estraranoj estas jena: alvenis 183 voĉdoniloj.

Prezidanto:

P. Ferdinando Longoni 168 voĉdonoj aliaj membroj ricevis 1 aŭ 2 voĉ­donojn.

 

Estraranoj

           

Galbusera

176

 

Scherer

162

 

Mudrak

122

Vigar

174

 

Kondor

160

 

Goudč

  39

Casanoves

173

 

Perko

157

 

Forycki

  11

Biedulski

166

 

Flammer

125

 

 

 

Goehart

164

 

Marmou

125

 

 

 

 

Aliaj ricevis tre malmultajn voĉdonojn. La unuaj dek estas novaj estraranoj, escepte je eventualaj rezignoj. Oni legis la leteron de D-ro J. Kondor, per kiu li rezignas pri estraraneco. 

Nombro de la voĉdonoj laŭ landoj:

Polujo 43, Italujo 26, Nederlando 15, Francujo 14, Aŭstrujo 13, Germanujo 13, Hispanujo 10, Svislando 5, Jugoslavio 4, USONO 4, Belgujo 3, Ĉeĥoslovakujo 3, Kanado 2, Portugalujo 2, Maroko 1, Norvegujo 1, Hungarujo 1.

Verona, 22.11.1974

La balota Komisiono

 

 

al la indekso


 

SEN TITOLO

Komuniko de la Estraro

la 30.an de Novembro 1974

Tre karaj gesamideanoj,

post la voĉdonado, okazinta dum la nunjara aŭtuno, jen la nova estraro (pri la popersonaj voĉoj bv. legi la protokolon de nia sekretario):

Prezidanto

Longoni P. Ferdinando

Italujo

Vic-Prezidanto

Vigar Norman W.

Anglujo

Sekretario

Galbusera s-ro Franco

Italujo

Kasisto

Scherer-Graber s-ro Paŭl

Svislando

Aliaj konsilantoj

Flammer P. Wilhelm

Svislando

 

Casanoves p. Manuel

Hispanujo

 

Perko d-ro Klaus

Aŭstrio

 

Mudrak s-ro Walter

Aŭstrio

 

Biedulski p. Czesław

Pollando

 

Goedhart f-ino M.A.

Nederlando

 

Marmou frato Rene J.

Francujo

Honora Prezidanto

restas p. Alfred Beckers

Belgujo

 

La novaj estraranoj estas Galbusera, Goedhart, Biedulski kaj Marmou.

Ni bedaŭras pro la rezigno de D-ro P. Kondor (Germanujo) multevoĉe elektita en la nuna voĉdonado, kaj pro la rezigno de s-roj Berka kaj Šváček (Ĉeĥoslovakio), kies enlanda situacio malpermesas al laboradon en la estraro de IKUE. Tamen ni scias, ke ĉiuj daŭrigos sian trevaloran agadon, kiel bonaj soldatoj, en nia movado.

Pro malsamaj kialoj rezignis ankaŭ patro Lovro Kis (Jugoslavio) kaj prof­ino van Kleef. Ni estas devigataj akcepti ilian rezignon.

Ni bonvenigas la novajn estraranojn kaj dankas la eksajn.

Ne estas eble, kompreneble, kunvenigi ofte la estraranojn pro la malprok­simeco de iliaj loĝurboj. Tamen oni solvos tiun problemon per cirkuleroj, per skribita interkonsilo.

Ni esperas ĉiuj kunveni dum la kongreso en Romo, por doni novajn di­rektojn al nia Unuiĝo kaj renovigi ĝiajn fortojn.

Dio benu ĉiujn respondeculojn, reprezentantojn kaj ĉiujn kunlaborantojn. Ni dankas la voĉdonintojn, kaj ni esperas ne malfidi ilian esperon.

La estraro

E.K. gratulas la novajn elektitojn kaj tre ĝojas, ke membro de nia redakcio (s-ro Franco Galbusera) fariĝis estrarano de IKUE.

 

al la indekso


 

Esperanta Simpozio en Niepokalanów

Pli ol sepdek partoprenantoj en la Simpozio de Esperanto, organizita honore al Beata P.M. Kolbe en Niepokalanów, Polujo, garantiis la sukceson de la aranĝo, kiu turnis la atenton de la pola socio je nia movado. La loko, nome la Mari-Hejmo de la Martiro el Oswiecim, kiu aprezis nian mondlingvon montriĝis vere gastama kaj permesis al la kunvenintoj preĝi kune kaj debati. Ili venis el pluraj landoj: Hispanujo, Francujo, Norvegujo, Italujo, Nederlando, Aüstrujo kaj Ĉeĥoslovakio. Alvenis saluttelegramoj kaj bondeziroj el Aŭstralio, Japanujo, Nov-Zelando, Brazilo, Afriko, Madagaskaro, Kanado. Oni aplaŭdis tutspeciale leteron de la esperanto-episkopo Mgr. A. Pichler, Jugoslavio, kaj tiun de la Universala Esperanto-Asocio, subskribitan de la Vicprezidanto C. Stop-Bowitz. La spirita atmosfero de la medio estis frata, sincera kaj serena.

La unua tago komencita per la s-ta Meso kuncelebrita, estis nomata «franciskana», des pli, ke P. Kolbe estis filo de la Sanktulo el Asizio. P. H. Paruzel enkondukis ĉiujn en la gvidan penson de P. Kolbe kaj P. E. Peltier, kiuj ambaŭ laboris por la samaj celoj kaj fidis al la Patrino de ĉiuj Kristanoj. Vidu K.S. n. 10-74.

La memortabulo ĉe la altaro de P. M. Kolbe en Niepokalanow.

 

Sekvis tuj poste prelego pri la fama itala franciskano P. Carolfi de F-ino Truus Durenkamp, eksredaktorino de E.K.

Posttagmeze oni denove revenis al la Sankta Patrono de la Simpozio. Nome estis prezentita ĉapitro el la libro de Kard. St. Wyszynski ĵus esperantigita. La verko titolita: Iras nova homa gento. Idzie nowych ludzi plemie - dediĉas paĝojn al Patro Kolbe kaj lia apostolado.

La tutan aŭdantaron interesigis la EK-Redaktoro, kiu pruvis la superecon de nia mondlingvo je la latina. Kiel longjara profesoro pri la latino, li sukcesis trovi manieron por ke la «seka» temo estu ekscitanta la scivolemon, veku kaj tenu ĉies atenton, ĝis lia lasta konkludo omaĝanta la Kreinton de nia mondlingvo.

Vespere la Simpozianojn edifis Panoramo de l' Miljaro, ilustranta per moviĝantaj bildoj la gravajn heroojn de la pola historio ekde 966 ĝis niaj tagoj.

La sekvan matenon en la sama kripto de la baziliko havis lokon scenoj el la Pasiono de Nia Sinjoro.

Dr. Ceslao Biedulski en sia referaĵo pri Ekumenismo kaj Homaranismo reliefigis la iniciatintojn de ekumenismo en esperantujo, kiu havas sian specialan esprimon en la Zamenhofa homaranismo enanta cetere en la bibliaj fontoj el kiuj Kristo, la Filo de l' Homo, superabunde ĉerpis.

Vizito al Muzeo de P. Kolbe, kies apostola vivo en Polujo kaj eksterlande sed speciale lia morto kaj gloro nerezisteble allogas, preparis ĉiun spirite al la Pontifika Meso en esperanto kuncelebrata de tridek sacerdotoj kun lia Ekscelenco Episkopo Dr. L. Miziołek el Varsovio. Ni devas juste konfesi, ke la Prelato tre korekte legis la esperantan mestekston.

Pontifika Meso de Mons. L. Miziołek, helpepiskopo de Varsovio

 

Lian predikon prezentis P. H. Paruzel. La Episkopo salutis la ĉeestantaron en la nomo de la Pola Eklezio, en la nomo de la Pola Episkoparo kaj en sia propra. Li substrekis, ke la Eklezio en Polujo kaj la Episkoparo komprenas la kurentojn de la hodiaŭa mondo inter kiuj la unueco de la homa familio fariĝis ne nur idealo, sed senpera neceso. Pro tio la larĝa malfermiĝo je ekumenismo kaj ĉiuj fratecaj kontaktoj inter la kunhomoj.

Mgr. L. Miziołek deklaris, ke «en tiu orientiĝo al unueco de la homaro ankaŭ la esperanto-movado ludas gravan rolon, dezirante servi al interkompreno kaj frateco forigante la barojn de lingva diverseco».

Aludante pri P. Kolbe Lia Ekscelenco L. Miziołek konstatis, ke funda kono pri la moderna mondo kaj ties streboj al unueco kondukis Patron Kolbe for de la Patrujo, kie li estimis la signifon de Esperanto dum lernado de malfacila japana lingvo Dum la sankta Meso ĉiuj plenumis Mes-partojn en gregoria ĉanto «La Anĝela Meso». Ĉeestis la ensemblo «Evangelia Ritmo». Je la fino ĉiuj kantis la nacian religian himnon, kies refreno preĝas, por ke Dio benu la liberon de la Patrujo.

Posttagmeze kunvenis polaj IKUE-anoj, dum kiu kunveno estis elektita Sac. Dr. Romano Forycki gvidanto de siaj samcelanoj, sekve sekvanto de P. Paruzel, kiu ekde multaj jaroj prezidis la IKUE-anojn en Pollando.

Interesplene, gaje kaj en viva, facilanima, bonhumora stilo, rakontis P. A. Ciccanti, la Fluganta Predikisto de la Nova Sento, migranta kun ĝi de loko al loko. Li raportis iom pri lia unua poresperanta laboro en Polujo. Li vizitis Zabrze, Kraków, Tarnów, Przemysl, Wrocław, Łódź, Warszawa, Siedlce. Liaj rimarkoj pri renkontitaj skeptikaj altranguloj kaj fremdlingvanoj, kies atenton li turnis de iliaj lernitaj lingvoj al nia esperanto vekis eksplodojn de ridoj kaj aplaŭdojn.

Lunde la simpozianoj vizitis la naskiĝlokon de Frederiko Chopin kaj la Ĉefurbon­marde. La saman vesperon la menciita jam «Evangelia Ritmo» donis al ĉiuj «Horon» kun meditoj kaj kantoj.

Merkrede, post kuncelebrita Meso, S-ino Jelly Koopmans regalis la partoprenintojn per profunda, finpreĝita kaj pensita altnivela prelego. Ĝi temis pri diversaj aspektoj de ekumenismo, kiu survoje al plena realiĝo pasas tra vojkruciĝo. Sub la Krista Kruco estas la renkontejo de ĉiuj Diaj Filoj.

Poste la IKUE-Prezidanto sciigis la ĉeestantaron pri la laboroj de la Estraro kaj invitis al la IKUE-kongreso en Romo dum la jubilea jaro 1975. 11-6.VIII.75. La Simpozio finiĝis per «Salveŭ Reĝino» en gregoria ĉanto.

En Lublin, ĵaŭde la 24.X.75 je la 16,30 havas lokon denove pontifika Meso en la preĝejo de PP. Kapucenoj.

Multaj simpozianoj de Niepokalanow alvenis por partopreni dum la belegaj horoj en tiu universitata urbo.

En la Biblioteko de la Katolika Universitato — KUL — solenas la malfermo de la Esperanto Librejo. Ĉeestas du Episkopoj Mgr. L. Miziołek el Varsovio kaj Mgr. Pylak, la Ordinario de Lublin. Prelegas pri la «Signifo de Esperanto en la ekumena movado» don Ferdinando Longoni.

Modesta vespermanĝo, dum kiu regis amika, esperantista spirita atmosfero finis tiujn tagojn neforgeseblajn en Niepokalanów kaj Lublin, du centroj, kie ĉiuj esperantistoj povas senti sin hejmece, «ĉe si».

 

 

al la indekso


 

IMPRESOJ DE EVANGELIA KRISTANO EN KATOLIKA PILGRIMLOKO

Dum unu el la maloftaj neokupitaj momentoj de la Esperanto-Simpozio en Polujo mi klopodas skribi miajn impresojn pri ĉi tiu evento. Kredu min, karaj gelegantoj, mi ne trovas vortojn sufiĉajn por vortigi miajn impresojn. Ili estas tiel abundaj, tiel riĉaj, tiel oraj, ke vortoj mankas al mi.

Kompreneble mi estas inter esperantistoj kaj tie mi sentas min ĉiam hejme, sed mi samtempe estas inter kredantoj, kvankam laŭ iom alia formo pri sia kredo atestas, kaj tial mi sentas ke mi estas inter gefratoj en Jesuo Kristo.

Regas bela, ĝoja sfero. Regas amo, paco kaj harmonio.

Kune ni ĉeestas la sanktan Meson ĉiutage, en kiu mi vigle partoprenas, kantante la belajn polajn himnojn.

Kune ni sidas en la kripto de la vere belega baziliko de Niepokalanów kaj vidas spektaklon de la Miljara Kristaneco en Polujo, neimageble bela kaj impona, kaj samspecan kortuŝan bildigon de la pasia tempo kaj krucumado de nia Sinjoro.

 

Parolas Jelly Koopmans. Patroj Casanoves, Longoni, Paruzel

 

Ni aŭdas pri la vivo de la beata Patro Kolbe kaj pri lia sindono ĝis en la morto por sia homfrato en la koncentrejo dum la lasta mondmilito. Speciale menciinda estas la frateca interparolado kun multaj partoprenantoj kaj ilia sopiro al kuna irado survoje al la celo: unu en Kristo Jesuo.

 

Jelly Koopmans

membrino de la ekumena komitato de I.K.U.E. kaj K.E.L.I.

Vendelstr. 10 - Leiden (Nederlando)

 

al la indekso


 

«Fiat volontas tua...»

 

«Via volo fariĝu,

Tiel sur la tero.

Kiel en ĉielo».

Via vol’ obeiĝu

Sur la tuta tero,

Kiel en ĉielo.

 

Via volo fariĝu en mia animo;

Mia volo ne staru plu kontraŭ la Via.

Jam nun ne plu rezistu l' obstino malpia

De memstara aroga orgojlo sen limo.

 

Via volo fariĝu en kor' de homaro;

Homoj klinu sin antaŭ Divolo supera;

Ĉiu faru sin Via servanto surtera.

Via volo f ariĝu en Via idaro,

 

Tiel sur la tero,

Kiel en ĉielo.

 

 

al la indekso


 

SUFERO KAJ MORTO DE KRISTO EN MEDICINA ASPEKTO

Unua parto

 

 

HAEMATIDROSIS AŬ SANGA ŜVITO

Haematidrosis estis unua etapo de suferoj de Kristo dum Lia vojo al Golgoto-monto apud Jerusalemo, sur kiu Li estis krucumita. Nur Luko, evangelisto-kuracisto, mencias en sia evangelio pri la sanga ŝvito de Savinto. Luko, 22.44.

Por science ekspliki ĉi-tiun maloftan fiziologian fenomenon, oni devas antaŭ ĉio respondi al la demando, kiaj estas kialoj de ŝvitado? Jen estas ligitaj kun administrado de l' akvo kaj graso en organismo.

La ŝvitonaskaj glandoj abunde dislokataj sur la tuta korpo, ludas ĉi-tiun rolon. Ŝvito kiel akveca senkolora likvaĵo, sekreciata de la ŝvitonaskaj glandoj kaj eligita tra la poroj de la haŭto, interalie konsistas el akvo kaj NaCl. Estas du specoj de ŝvitado: ŝvitado kaŭzata de la varma temperaturo kaj ŝvitado kaŭzata de diversaj emocioj. Diversaj stimuloj estas stresantaj agentoj de troa ŝvitado. Kiam kreskas temperaturo de la korpo, kreskas ankaŭ aktiveco de ŝvitonaskaj glandoj. Tiam la kvanto de la ŝvito, kiu kovras la tutan surfacon de l’ organismo, dum unu horo povas kreski ĝis 2 litroj. En la varmega temperaturo la kvanto de la ŝvito kreskas ĝis 0,5 da litro dum unu horo. Se ŝvitado longedaŭras, la ŝvitonaskaj glandoj laciĝas kaj, en konsekvenco, la kvanto de la ŝvito malgrandiĝas.

Plej abunde ŝvitas dorso, vizago, kolo, manoj kaj piedoj. Dum la emocio abunde ŝvitas manoj kaj piedoj. Vesto pligrandigas ŝvitadon. Vaporo, kiu devenas de ŝvito, gutiĝas en la vesto kaj kaŭzas malvarmiĝadon de la korpo.

Sanga ŝvito de Jesuo estis kaŭzata de la granda angoro. Li multe suferis, tiel la ŝvitonaskaj glandoj estis troaktivigitaj.

Fiziologian fenomenon de la haematidrosis oni povas observi ĉe la homoj suferantaj, travivantaj grandan angoron, deprimitaj. Kiam organismo ne plu povas toleri la egon de sufero, malsanulo senkonsciiĝas. Tiam subhaŭtaj sangaj angioj krevas. Sango, kiu estas miksita kun ŝvito, kovras tutan korpon kaj gute po gute fluetas sur la teron.

Do la sanga ŝvito haematidrosis estis la komenco de la torturoj en la plej drama tago en historio de l' homaro. En ĉi-tiu tago mortis Jesuo el Nazareto.

Sac. Dr. Zbigniew Kucewicz

Pollando

 

al la indekso


 

AL LA EKUMENA AGO

 

Surmarĝene de la Ekumena Direktoriumo, kiun la 14-an de majo 1967, tagon de Pentekosto, proklamis la Sekretariejo por Aferoj pri Unueco la, subskribinto deziras rememori al la EK-legantoj la enhavon de la grava dokumento konfirmita de papo Paŭlo VI mem.

De longe oni atendis direktivojn, konkretigantajn la Grandan Ĉarton pri Ekumenismo, kiun prezentas konciliaj dekretoj. Tiuj dekretoj enhavas nur tre ĝeneralajn principojn, kiuj nepre postulas detalajn indikojn. Oni atendis ilin malpacience, des pli, ke laŭ la Dekreto pri Ekumenismo: «... pri restarigo de la unueco zorgu la tuta Eklezio, fideluloj kaj ankaŭ iliaj paŝtistoj, ĉiuj laŭ siaj fortoj...». Por ke la programo de dekretoj ne disfluu en nedevigaj, supraĵaj proklamoj, evidentiĝis necesa: publikigo de alarma alvoko al ekumena laboro. Jen pro kio la Ekumena Direktoriumo volas aljuĝi al ĉiuj difinitan laborkampon kaj ĉiujn stimulas al konkreta faro unueciga.

Sindediĉo al ekumenaj taskoj postulas en plia grado ekstremajn: prudenton kaj singardemon en la Krista Eklezio. La singardemo tamen ne signifu ĉiupaŝe flarsenti danĝeron. Tio paralizus ĉiun aktivecon. Oni distingu inter ekumenismo prudenta kaj ekumena prudentismo. La unua strebas al unueco en spirito de amo kaj serĉas ĝin en propra agadkampo. Minimuma risko ĝin fortimigas. Ni scias, ke komence multaj pastroj ne emis celebri diservon vizaĝe al la partoprenantoj. Ili ne volis cedi al la «alikonfesia spirito». Tiu starpunkto sekvis el negativa kono pri niaj disaj fratoj kaj igis forgesi, ke la papoj ĉiam celebradis tiamaniere la s-tajn Mesojn en Romo.

Sur la fono de tiuj realaĵoj des pli signifoplena aperas la Ekumenisma Direktoriumo. Atendindaj estas ĝiaj kvar problemoj:

1.         Organizado de la ekumena laboro en diocezoj aŭ distriktoj. Specialaj ekumenaj Komisionoj.

2.         La Bapto, precipe tiu «subkondiĉa». La kredkonfeso por plenkreskuloj.

3.         Preĝo por la unueco. Ankaŭ komuna preĝo kun la disaj fratoj.

4.         Aliaj formoj de komuna preĝo. Partopreno en alikonfesiaj diservoj.

 

I

Organizo de porekumenaj klopodoj ne povas esti nur kolekto da iniciativoj entreprenataj «surpinte», sed ĝi devas trovi apogon en la tuta Dia popolo. Dum jarcentoj Romo kaj Bizanco penadis pli malpli intense por restarigi la rompitan unuecon. Sed la entreprenoj restis senfruktaj. La daŭra dialogo estis fermita en la muroj de respektivaj kurioj, dum la popolo ambaŭflanke interrilatis malamike kaj reciprokis siajn suspektojn pro interna malpaco.

Laŭ la Direktoriumo endas specialaj ekumenaj komisionoj. Oni ne povas rezervi la ekumenismon, kiel specialaĵon, por manpleno da fakuloj kaj elimini el ĝi ĉiujn nespecialistojn. Krom la pastroj, ankaŭ monahoj kaj laikuloj de ambaŭ seksoj, sekve homoj kun vasta eklezia perspektivo, troviĝu en la ekumenaj komisionoj. Ja partoprenas la paŝtistan laboron, la liturgion, la misiojn, la apostoladon...

Ĉiuj esperantistoj samkredanoj povas ĉerpi el la Dekreto inspiron al memstaraj, personaj iniciativoj, diktataj de la lokaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj. Ni povas pli bone ol aliuloj, en la diocezaj komisionoj realigadi la decidojn de la lasta Koncilio, flegi kaj disvolvi la spiritan ekumenismon, veki reciprokan amikecon kaj amon inter katolikoj kaj la disaj fratoj, kunlabori sur kampoj socia kaj kultura, zorgi pri la ekumena socio de pastroj, antaŭ ĉio de kandidatoj por la pastreco, precipe koncerne nian ekumenan mondlingvon. Ni povus prilumi la problemaron de miksedziĝoj, de prozelitismo.

Laŭ la Direktoriumo, en la landaj komisionoj porekumenismaj troviĝu ne nur specialistoj pri poramasaj komunikiloj. Se inter tiuj lastaj troviĝas esperantistoj, helpos iniciativojn celantaj pliprofundigi ekumenajn studojn, inicos dialogojn kaj kontaktojn.

 

II

La ĉapitro, koncernanta baptovalidecon de nekatolikoj, trovas en la priparolata Direktoriumo plej ampleksan kaj elĉerpan pritrakton. Ĝi entenas strikte nenion novan, sed kunordigas nur normojn jam ekzistajn. Tiu modesta intenco sekvi dogmajn principojn, indikas en ekumena spirito novan praktikon. Unu kaj la saman akcenton oni metis je la neceso de la bapto kaj de ĝia neripeteblo. La ĝisnuna jura praktiko plenumadis bapton «subkondiĉan». La Direktoriumo vidas en la bapto faktoron unuigan inter la kristanoj. La katolikoj devas rekoni kaj aprezi bonojn vere kristanajn kiuj fontas el la komuna heredaĵo. Refojan bapton pravigas nur prudenta dubo pri la fakto mem, aŭ pri valideco de bapto jam donita. La dokumento avertas la katolikojn skrupole distingi inter fratoj naskiĝintaj kaj baptitaj ekster la katolika Eklezio kaj tiuj, kiuj en nia Eklezio baptitaj konscie kaj publike ĝin forlasis. La koncerna fragmento el la Dekreto pri Ekumenismo tekstas: «... kiuj nun naskiĝas en tiuj socioj kaj vivas la kredon de Kristo, ne povas esti akuzataj pri peko de disiĝo». Konsekvence: en kazo de konvertiĝo, ne bezonas absolvon de ekskomuniko. Sufiĉas simpla kredkonfeso, kiun decidas la loka ordinara superulo.

 

III

La preĝo por la unueco estas nomata «animo de l' ekumenismo». Ĝin povas praktiki ĉiuj, ĉiam kaj ĉiuloke. Persona, propra sanktiĝo kaj preĝado por la unuigo estu taskoj universalaj. Pentofaro, bedaŭro pro pekoj kontraŭaj la unikan Kristan Ŝafejon, jen motivoj konvinkaj kaj pravigantaj la aliĝon al la ekumena movado de ĉiuj, kiuj konscie volas aparteni al la Dia popolo. En ĉiuj cirkonstancoj: en preĝoj privataj, en aktoj de publika kulto, en ĉiuj momentoj de la kristana vivo, devas enesti la konscio kaj respondeco pri restarigo de la unueco. La ĉefa motivo de la preĝo por la unueco estu ne la rezignacie aŭdata konstato: ne kontribuante aliel, ni almenaŭ preĝu!? Ĉiu sciu, ke la preĝo estas ekumena faro en plej sublima senco de l’ vorto. Pri tio memoru pastroj kaj predikistoj. Nur preĝo inspiras, stimulas kaj vigligas la ekumenisman movadon.

Fariĝis jam tutmonde konataj: la Semajno de Preĝo por la Unueco (18-25 de januaro) kaj la Noveno antaŭ la Pentekosta Festo. La Preĝsemajno januara estas praktikata en esperantujo ekde la tempoj de Pastro E. Peltier. La dua preĝotempo atendas diskonigon. Ĝi tamen estas simbole tre ekumena: tagoj, kiam la apostoloj en la Vespermanĝejo atendas, kun la Dipatrino Maria, la Kaŭzinton de la Unueco - fortege impresas ĉiujn kristanojn. Praktikas ĝin en Romo kaj en Varsovio niaj verdstelanoj en spirito de la Preĝo sub la Verda standardo. Ekzistas ankaŭ aliaj okazoj por preĝi la Unuecon, nome dum la tagoj, kiuj sekvas la Epifanion, la Sanktan Ĵaŭdon, kiam ni dankas Kriston pro Lia Sakramento de l' Unueco, la Sanktan Vendredon kaj la Paskotagojn. Okazoj por eksterordinaraj ekumenaj preĝoj estas fine niaj kunvenoj kaj kongresoj.

 

IV

La fina parto de la Direktoriumo tuŝas problemon atendanta konkretajn decidojn. Ĝi estas la plej malfacila. Temas pri partopreno en la sanktaj Misteroj.

Jes por rekonstrui la unuecon ne sufiĉas afablaj gestoj kaj konvenciaj eprimoj de respekto. Ni devas eksponi tion, kion ni havas «komuna kun la disaj fratoj». Rigardi la bonaĵojn de Kristo, niajn komunajn bonaĵojn estas grava paŝo al restarigo de la unueco kaj signo de la aktualiĝanta unueco. La «legitima reciprokeco» pri kiu parolas la Direktoriumo devas alporti fruktojn de reciproka estimo kaj amo. Ne povas havi lokon indiferentismo kaj prozelitismo. Ĝin atentas la Konferenco de la Episkoparo. La katolikoj devas memori, ke partoprenado en preĝoj kaj sanktaĵoj ne okazu sen aprobo de la Aŭtoritato. Oni aludas ankaŭ kazojn, koncernantaj baptogepatrojn, nuptoatestantojn, malsanulojn ktp.

Neniu analizo anstataŭos atentan kaj individuan legadon de la Direktoriumo. La supraj rimarkoj efiku, kiel volontigilo por ekinteresigi pri la valora dokumento. Kun vera kontento decas konstati, ke ni posedas jam riĉajn spertojn, helpantaj realigadi la ekumenajn decidojn de la II-a Vatikana Koncilio. Aplikado de direktivoj dependas de ĉies prudento. Memkompreneble la Direktoriumo ne solvas kaj ne solvos ĉiujn malfacilaĵojn de la abunda kaj komplika ekumena realaĵo. Ni posedas Dokumenton prezentanta programon, kiu prilaborita kaj kompletigita en la praktiko helpos decide kaj efike agadi.

 

P. H. Paruzel

 

al la indekso


 

KARD. WILLEBRANDS APRECAS NIAN MOVADON

 

 

Pasintjare la pola kapuceno Georgo Korytkowski estis akceptita en aŭdienco de Kard. Johano Willebrands, prezidanto de la Sekretariejo por Unuiĝo de kristanoj.

Celo de la adienco estis la prezento de «Ekumenismo kaj internacilingva problemo» kaj ĝenerala priparolo de la sinteno de kristanaj esperantistoj rilate al la problemoj de interkompreniĝo kaj unueco.

Kard. Willebrands montris varman interesiĝon pri la Esperanto-movado. Dum la aŭdienco P. Korytkowski prezentis al la Kardinalo ankaŭ kristanajn esperantaĵojn. Kard. Willebrands esprimis sian ĝojon kaj aprobonn kaj promesis oficialan leteron, kiun li fakte skribis malmultajn tagojn poste.

Jen la traduko de la ital-lingva teksto: 

Respektinda Patro,

mi kore dankas pro la alsendo de via libro «Ekumenismo kaj internacilingva problemo».

Mi multe aprecas la klopodon de la kristanaj esperantistoj meti la lingvan rimedon de la nova lingvo je la servo de la religia celo, kaj pli precize de la ekumena celo.

Esperanto, nova rimedo de interkompreniĝo, havas kiel sian idealon favori la interkompreniĝon, la unuecon kaj la pacon inter la homoj. Por la kristanoj mi dezirus esprimi la esperon, ke la nova lingvo povos proponi kontribuon al la restarigo de la plena eklezia unueco.

Mi bondeziras prosperajn rezultojn de via laboro kun la certigo de mia preĝo kaj de mia beno.

Via respektoplena

Johano Kard. Willebrands

 

al la indekso


 

 

RADIO ROMA - NOVAĴOJ EL ITALUJO

TOMASO KAJ BONAVENTURO

 

Oni celebris du datrevenojn, kiuj koncernas du elstarajn personecojn de la religia kaj filozofia penso: temas pri la 500-jara datreveno de la morto de Sankta Tomaso el Akvino kaj S. Bonaventuro el Banjoreĝo.

Multaj detaloj kunligas ĉi tiujn du homon. Ili ambaŭ naskiĝis en la latia regiono, Bonaventuro norde de Romo kaj Tomaso sude de ĝi; ambaŭ devenis el nobelaj kaj antikvaj familioj; ambaŭ, tamen apartenis al almozpetantaj ordenoj, respektive tiu franciskana kaj tiu dominikana; ambaŭ multe vojaĝis, afero vere escepta por tiu epoko, kiam la komunikiloj estis ankoraŭ primitivaj; ambaŭ instruis en la Pariza Universitato «Sorbono»; ambaŭ devis elteni akran kontestadon flanke de la studentoj (kiel oni vidas nenio vere nova okazas en la mondo!); antaŭ ol fariĝi oficialaj teologoj de la katolika Eklezio, ambaŭ devis defendi sin kontraŭ akuzoj de herezo; ambaŭ mortis pro la eksterordinaraj streĉoj koneksaj kun la partopreno en la koncilo de Liono (Tomaso mortis survoje, Bonaventuro en Liono mem).

Sed inter la du pensuloj ekzistas grandaj diferencoj, se oni rigardas pli esencajn trajtojn.

Tomaso nete distingis inter kredo kaj rezono, en la senco, kaj laŭ li kredo estas preter rezono, ne kontraŭ ĝi. Male, Bonaventuro opiniis, ke filozofio kaj religio estas strikte koneksaj, kaj oni devas unuece esplori.

Pri la kultura valoro de la du filozofoj kaj teologoj oni povas sufiĉe amplekse legi en libroj kaj revuoj; prefere, ni volas hodiaŭ noti kelkajn kuriozaĵojn, marĝene de la formalaj celebradoj.

Tomaso estis honorigita per poŝtmarkoj jen de Vatikano, jen de Italujo, dum Bonaventuro ricevis ĉi tiun filatelan omaĝon nur de Vatikano. La kaŭzoj de ĉi tiu malsimila traktado estas nekonataj, sed ni povas iom malice supozi, ke ne estas sen graveco la fakto, ke Civito de Banjoreĝo, patrolando de Bonaventuro, estas preskaŭ mortinta urbo dum la naskiĝlokoj de Tomaso estas ankoraŭ sufiĉe viglaj kaj postulemaj. Ni diris «naskiĝlokojn», ĉar du urboj interbatalas por akiri la ekskluzivan rajton nomiĝi «patrolando de Sankta Tomaso»: fakte, li havis nobelan titolon laŭ la nomo de la historia urbo Akvino, sed efektive li naskiĝis en la apuda vilaĝo Rokoseko (bone konata al la Esperantistoj, ĉar ĝi gastigas, jam de kelkaj jaroj, Esperantistan laborkampon). La plurjarcenta disputo respeguliĝas en la tekstoj de la specialaj stampoj, kiujn porokaze uzas la poŝtoficejoj de la du vilaĝoj: unu diras: «ROKOSEKO, PATROLANDO DE SANKTA TOMASO»; la alia prezentas verson el la «Dia Komedio» de Dante: «KAJ MI, TOMASO EL AKVINO...».

Aliaj kuriozaĵoj, ĉifoje pri Sankta Bonaventuro. Li ne nomiĝis Bonaventuro, sed Johano; li transformis sian nomon en Bonaventuron (tio signifas «Bonŝancon»), pro sugesto de Sankta Francisko mem, kiu, ekkoninte lin en tre juna aĝo, profete diris, ke «li estos bonŝanco por la franciskana ordeno».

La sanktulo, do, ŝanĝis sian nomon; siavice, pro nekredebla eraro, la vatikanaj poŝtoj ŝangis... la naskiĝurbon, kaj sur la koncernaj poŝtmarkoj prezentis la bildon de la urbeto Civito, kun la indiko «Banjoreĝo»...

Civito — ni jam parolis pri tio antaŭ kelka tempo — laŭgrade mortas, ĉar ĝi situas sur argila monteto, kiu iom post iom glitas valen. Praktike, neniu vivas en la vilaĝo, kiu konservis unikan mezepokan karakteron, pure aŭtentikan. De kelkaj jaroj oni eksperimentas revolucian metodon por savi la urbon: oni enkondukis en la grundon de la monteto du potencajn elektrodojn, kiuj liveras fortegan varmon, tiel ke la argilo laŭgrade solidiĝas, kaj fariĝas, iusence, terkoto.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

maKSIMOJ

 

«En nia kunveno (unua UK) ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas egalrajtaj».(Zamenhof)

 

«Ne nia ideo estas utopia, sed utopie estas esperi, ke sen komuna kaj neŭtrale homa lingvo humanisma internaciismo estas entute realigebla». (Ivo Lapenna)

 

al la indekso