Enhavo de Espero Katolika numero 1/1973

al la indekso de jarkolektoj 1971-1975

 

 

 

 

 


 

LA NOVA JARO

Kiel videble, la nova kovrilo de nia revuo havas klaran signifon. En tiu ĉi jaro ni sukcesos espereble starigi komunan kunvenon kun KELI en Pecs (Hungarujo). Do nia kovrilo volas esti nia bondeziro de fruktodona sukceso de tiu kongreso.

En tiu ĉi jaro ni intencas aranĝi la jarlibron de IKUE, kiu jam de longtempe estas atendata de ĉiuj membroj.

Ni ankoraŭ atendas detalajn informojn flanke de iuj landaj reprezentantoj, poste ni povos prizorgi la verkadon de la jarlibro, surbaze de kiu ni povos venontjare pridiskuti niajn internajn aferojn koncerne la venontjaran kongreson; ĉar en 1974 okazos la diskuto pri nia statuto kaj la elekto de la nova estraro.

La prezidanto, la redaktoro kaj la estraro dankas ĉiujn membrojn, kiuj kunlaboris sendante artikolojn, sugestojn kaj proponojn por nia revuo kaj nia movado, kaj fidas je ilia daŭra kunlaborado. Ili estas certaj, ke la nova jaro, 70-a datreveno de nia revuo, ĉu en nia interna vivo ĉu en ekumenaj rilatoj estos mejlŝtono en nia historio. Feliĉan jaron!

La Prezidanto, Estraro kaj Redaktoro

Katedralo de Pecs - La kovriloj de E.K. 1972 kaj 1973 estas belaj kaj signifaj: ni devas danki nian karan prezidanton kaj lian amikon. Bonvolu pardoni, ke la unua numero aperas malfrue, ĉar la specialaj presliteroj alvenis tre malfrue pro strikoj.

 al la indekso


 

NOVA PRESEJO

Kun la nova jaro ni havas alian presejon por nia revuo ĉe la Salesanoj de Verona. Mi estas certa, ke vi komprenas la utilon de ĉi tiu ŝanĝo. La vojaĝoj de la originaloj kaj de la presprovaĵoj ne daŭras pli du-tri semajnojn, sed la membroj de la redakcio, kiuj loĝas preskaŭ ĉiuj en Verona, povas atingi la presejon tre rapide. Oni povas korekti pli trankvile kaj pli bone; la ŝanĝo de adresoj, la elsendo de la revuo kaj la eventuala aldono aŭ ŝanĝo de artikoloj estas nun tre facilaj. Mi volus konatigi al vi la redakcianojn. La redaktoron vi konas jam bone. Aliaj membroj:

S-ro Franco Galbusera, sekretario de UECI (unuiĝo de la italaj IKUE-anoj);

Prof-ino Norma Dell'Aringa, sekretariino de la Itala Instituto por Esperanto;

F-ino Jonne Gobbi, instruistino;

D-ro Arturo Vallotto, bankoficisto.

Ni sekvas la direktivojn de la estraro kaj la konsilojn de la kongresanoj.

Prezidanto Longoni vizitis antaŭ kristnasko la presejon, belan kaj grandan konstruaĵon kun modernaj presmaŝinoj, kun la redaktoro kaj F. Galbusera. En tiu okazo ni akordiĝis kun la direktoro de la presejo, S-ro Mario Molinari, pri la kondiĉoj kaj pri utilaj detaloj por la plibonigo de nia revuo. En tiu okazo Pastro Longoni metis tre afable sian maŝinon por la adresaro je dispono de la redakcio.

S-ro Galbusera metis je dispono belan salonon. Koran dankon al ili! Oni devas esti dankemaj ankaŭ al la direkcio de la eldonejo kaj de la presejo de Chieri pro la diligenta laboro dum preskaŭ du jaroj.

Tre gravaj avertoj:

Sendu artikolojn al la redaktoro;

por adresoj (novaj aŭ malnovaj) kaj ekzempleroj de E.K. adresu vin al S-ro Franco Galbusera - Verona.

La redaktoro

 

al la indekso


 

LA GRAVA E.K. JUBILEO

La katolika esperantistaro de la mondo ĉijare rememoros gravan jubileon - sepdekjariĝon de Espero Katolika. Ĉi tiu jubileo estas grava ne nur por la katolika esperantistaro, sed fakte senescepte por la tutmonda esperantistaro, ĉar Espero Katolika estas la plej malnova E-revuo, do ĝi tutcerte multe kontribuis al disvastiĝo de nia kara internacia lingvo kaj la esperantistaj idealoj.

Revuo Espero Katolika estas pli malnova ol IKUE mem, kies ĝi estas oficiala organo de post la fondiĝo de IKUE en la jaro 1910. EK estas 7 jarojn pli malnova ol IKUE. Ĝi estis fondita de pastro Emile Peltier en oktobro 1903. Ĝis nun aperis pli ol 630 numeroj. Certe respektinda nombro. Kaj la ekzisto de EK pensigas nin, kian motivon havis pastro Peltier por ĝia fondigo. Certe inspiris lin Sankta Spirito, kiu volis pridonaci katolikan esperantistaron per ĉi tiu ligilo, por ke vere per ĉiuj lingvoj estu laŭdata nia bona Dio. Ni ne fieru pro la ĝisnuna ekzisto de EK, sed kun vera ĝojo en la koroj danku bonan Dion, ke Li en ĉiuj tempoj ĝis nun konservis al ni ĉi tiun revuon. Ankaŭ EK travivis diversajn periodojn de sia ekzisto — kaj la florajn kaj la malfacilajn. Dum la tuta sia ekzisto ĝi luktadas kun financaj problemoj, sed dank' al Dio, ĉiam EK venkas eĉ kontraŭ la financa malamiko. La apartaj ekzistperiodoj de EK kompreneble kontinuas de la interna situacio en IKUE. Pastro Peltier certe estis homo kun nobla animo. La senlima amo al Dio kaj la gefratoj-esperantistoj motivigis lin al fondigo de EK. Liaj motivoj estu por ni ĉiam ekzemplaj kaj akompanu nin dum la tuta vivo, por ke ni restu fidelaj IKUE-anoj kaj legantoj de EK ne nur dum la periodoj de plenfloro, sed precipe eĉ dum la pli malfacilaj tempoj. La ekzisto de EK dependas de ni ĉiuj. Nur tiel ĝi restos konservita eĉ por venontaj generacioj.

Certe niaj ĉeĥaj IKUE-anoj precipe nun povas pritaksi la valoron de EK, kiu ĝis nun ne estas por facile akirebla. Sed tamen ekzistas la ebleco por ĝin legi. Denove mi instigas ĉeĥajn IKUE-anojn, por eluzi prunteblecojn de EK ĉe fratoj Berka kaj Šváček. Kaj venontjare, dum ni rememoros honorindan jubileon de EK, ni ne forgesu rememori ankaŭ ĝian fondinton pastron Emile Peltier kaj eĉ ĉiujn niajn karajn eksterlandajn gefratojn, pere de kiuj la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj ne perdis kontakton kun sia Unuiĝo kaj la organo EK. Bona Dio, kiu konfidis al ni bonajn gefratojn, pridonacu ilin per multaj viaj gracoj kaj ĉiam fortigu tiujn, en kies manoj estas IKUE kaj nia kara revuo EK.

La ekzisto de EK tute dependas de la nombro de abonantoj. Estus tre bone en la jubilea jaro varbi por EK novajn abonantojn. Ni, kiuj ne povas ĉi aferon influigi, povas helpi almenaŭ per sinceraj preĝoj, por ke la Sankta Spirito konduku IKUE kaj EK al nova flora periodo, por ke ĉiam sur la paĝoj de EK kaj inter la membraro de IKUE regu ne nur amo al Dio, sed ankaŭ amo al proksimuloj kaj niaj idealoj.

La katolikaj esperantistoj havas sian patronon en la ĉielo — sanktan Pion X, kiu diris jenajn profetvortojn: «Esperanto havas grandan estontecon». Do ni penu plenumigi ĉi tiujn profetvortojn per agoj, por ke la postlasaĵo de franca pastro Abbé Emile Peltier ĉiam vivu.

La konkurskontribuaĵon por / ĉeĥa IKUE - /Informilo verkis Miloslav Šváček

 

al la indekso


 

NASKIĜO DE E.K.

Mi elĉerpas el la biografio «Emile Peltier apostolo de katolika esperantismo», verkita de N.G. Hoen, interesajn sciigojn pri E.K. Emile Peltier, franca pastro kaj profesoro en la Malgranda Seminario de Tours (1870-1909), kiu estas la fondinto de nia revuo.

La nomo «Espero Katolika» unuafoje faris sian eniron en la historion de la internacia, katolika Esperanto-movado en decembro 1902, ne kiel nomo de revuo, sed kiel nomo de regula kaj formala societo, kompleta, kun presita regularo kaj eĉ eklezie rekonita. Emile Peltier tiel raportis en la numero de aŭgusto 1905 de la revuo «Espero Katolika»: «Iun tagon, en la monato aŭgusto de l’ jaro 1902-a, mi ricevis leteron de nekonata esperantisto, kiu proponis al mi la fondon de speciala societo por la disvastigo de la lingvo Esperanto inter la katolikoj. Nur de kelkaj monatoj mi estis esperantisto, kaj ankoraŭ tre mallerta. Mi tamen ne ŝanceliĝis akcepti la proponon de Henri Auroux, tial ke ĝi respondis je miaj plej karaj deziroj». Tiel do estis fondita la societo «Espero Katolika». La ĉefepiskopo de Tours — René François — eĉ sankciis la 6-an de decembro 1902 ĉi tiun unuan formon de organizado de katolikaj esperantistoj per jena aprobo:

«Vi postulis mian juĝon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo, nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de l’ Evangelio kaj la pliunuiĝon de l’ popoloj».

Ĉirkaŭe 80 esperantistoj katolikaj respondis al la alvoko de sac. Peltier por aliĝi al la nova societo. Sed ĝi estis tro malgranda por akiri juran aprobon kaj doni sufiĉe sanan ekonomian bazon. Tial sacerdoto Peltier kaj Henri Auroux decidis forlasi dum kelke da tempo la societon kaj fondi revuon, kiu celus ne propagandi Esperanton, sed ĝin utiligi. Do «Espero Katolika» kiel societo ĉesis ekzisti, ĝi tamen kvazaŭ renaskiĝis en alia formo kiel monata revuo.

La fondo de la internacia societo «E.K.» evidentiĝis antaŭtempa kaj la ŝanĝo de formo — pli bone de taktiko — necesiĝis pro la momenta situacio, kiu postulis tujan agadon, sen plua prokrasto. Oni decidis la transformiĝon, sed kiel, kiam kaj sur kiu bazo realigi tion? Sac. Emile Peltier priskribis la celon de la revuo jene: « Espero Katolika intencis esti ne lingva, sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj». Kaj pri la taskoj: «S-ro Auroux devis esti la redaktoro, mi la direktoro, zorgante precipe pri la propagando». La idea kaj principa bazo estis fiksita, la praktika laboro povis komenci.

Sed ĉiuj komencoj estas malfacilaj. La presisto nur pene trovis literojn sursignitajn, multaj priparoladoj necesigis ŝanĝon de diversaj punktoj kaj prokraston. Tial ne antaŭ oktobro 1903 la unua numero de «Espero Katolika» aperis.

En enkonduka artikolo, sub la titolo «Vekiĝu, esperantistoj!», Henriko Auroux kiel unua redaktoro klarigis siajn intencojn: «Ĉiu aboninto, ki’ ajn estas lia religio, povos verki artikolojn pri ki’ ajn objekto, filozofie, literature, historie ktp elmeti kian ajn opinion; nur du kondiĉoj postulataj estos: klara stilo, ĝentileco».

El ĉi tiuj vortoj montriĝis, ke la redakcio de «Espero Katolika» ne deziris rezervi la kolonojn de sia revuo nur por katolikoj, sed metis ilin je dispono ankaŭ al alireligiaj samideanoj.

En sekvontaj numeroj mi aperigos aliajn sciigojn pri la unuaj paŝoj de nia revuo kaj pri ĝia fondinto.

La redaktoro

 

 al la indekso


 

D-RO KLAUS PERKO ESTRARANO

Dum la IKUE-kongreso en Como la estraro decidis elekti kiel estraranon D-ron Klaus Perko, kiu je la skriba baloto por novelekto de la estraro (de oktobro 1970 ĝis januaro 1971) havis 103 voĉojn.

Multajn gratulojn kaj bondezirojn al D-ro Perko!

Nun kelkaj indikoj pri lia vivo.

Li naskiĝis en 1941 en Graz, Aŭstrujo. La internacian lingvon li eklernis en la jaro 1954. Laŭprofesie li estas juristo kaj laboras kiel ŝtatoficisto ĉe la Landa Lerneja Konsilantaro en Graz (komisaro). Inter 1962 kaj 1967 li estis prezidanto de la Internacia Katolika Esperanto-Junularo (junulara sekcio de IKUE).

Nun li estas prezidanto de la loka Esperanto-Societo de Graz, fakdelegito de UEA pri juro kaj estrarano de IKUE. De post 1967 li estas prezidanto de la ŝtata Ekzamenkomisiono en Graz por la Instruofico kaj la Scio de Esperanto, kaj de post 1970 instru-komisiito pri Esperanto en la Universitato de Graz.

En la N. 2-3, jaro 1971, la tiama sekretario P. W. Flammer skribis: « Laŭ mia opinio validas la elekto nur por la kandidatoj n-roj 1-10. Ĉu mi eraras? Estas tre bedaŭrinde, ĉar en tiu kazo eksiĝas la kandidato n-ro 11, s-ro d-ro Perko, kiu estis tre kompetenta estrarano».

Certe ne nur P. W. Flammer, sed ankaŭ multaj aliaj, kiuj konas la senlacan agadon de d-ro Perko por nia afero, ĝojas pro la decido de la estraro.

 

 al la indekso


 

MARTIN GUTL (Traduko de D-ro Klaus Perko)

KIUJN EBLECOJN HAVAS LA UNUOPULO,

POR ŜANĜI STRUKTUROJN?

1. La 27-an de oktobro 1967 kvar viroj eniris la doganejon de Baltimore, en kiu la publikaj instancoj de Baltimore havas sian sidejon. Dum unu el la viroj forlogis la atenton de la apude staranta oficisto, la aliaj malfermis la tirkestojn kaj komencis superverŝi la aktojn de la instancoj per sango, kiun ili portis kun si en boteletoj. Poste la kvar viroj, inter kiuj ankaŭ P. Philip Berrigan, sidigis sin sur la benkon, por atendi sian arestigon. En la proceso okazinta en 1968 Philip Berrigan kaj Tom Lewis estis kondamnataj je ses jaroj da karcero. Philip Berrigan en resumo, kiun li transdonis al la gazetaro, alvokis ĉiujn amikojn de la pac-kaj liberec-movado, plue transiri de la protesto al la rezistado.

La 17-an de majo dek unu viroj de Catonsville prenis al si la aktojn pri la ordonvokoj je militservo, superverŝis ilin per memproduktita napalmo kaj forbruligis ilin. Ili tiel motivis sian agadon: «Ni laboris por la malriĉuloj en niaj getoj kaj en la eksterlando. Dum nia laborado kiel kristanaj pastroj ni observis, kiel nia lando produktis pli da viktimoj, ol per tuta armeo iam povus esti de ni konsolataj kaj kuracataj». Ili montris al punkto 80 de la papa encikliko «Populorum progressio»: «La tempo de la agado estas veninta. Temas pri la vivo de tiom da senkulpaj infanoj, pri la progreso de tiom da malfeliĉaj familioj al pli homeca vivo, pri la paco de la mondo, pri la estonteco de la kulturo».

La kvar de Baltimore kaj la dek unu de Catonsville faris simbolajn agojn, por ekskui la konsciencon de siaj kuncivitanoj. Kio estis la sekvo? La bombadoj en Vietnamujo estis daŭrigataj. La agadoj de la rezistado similis al suprenŝovado sur la monteton de Sisifo. Intertempe okazis reduktoj de la trupoj. La usona publiko estis informata pri la senekzempla krueleco de usonaj trupoj en Vietnamujo. La milito tamen daŭradas.

La rezist-batalantoj kontraŭ la milito en Vietnamujo ne restis solaj. Ĉeno da kuraĝuloj aliĝis al tie ĉi kaj tie faris ofer-agojn, kiuj pruvu al la publiko la sensencecon de la milito en Vietnamujo. La kvar de Boston, la dek kvar de Milwaukee, la naŭ de la distrikto Columbia, la tri de Pasadena, la tri de Silver Springs, la ok de New York, la ok de Boston, la dek unu de Philadelphia. Ĉiuj atakoj kontraŭ la aktoj pri la ordonvokoj je militservo estis gvidataj de katolikoj.

I1. Kiu konfesas la kristanismon, starigas sin al la flanko de viro nomiĝanta Jesuo Kristo. Jesuo kiel unuopulo komencis labori por la ŝanĝo de statoj malindaj je homoj. Li staris sur malesperiga posteno. La fariseoj kaj la leĝinstruantoj tiam surmetis al la popolo neporteblajn ŝargojn. Jesuo en sabato kuracis malsanulon, kiel signo, ke la homo estas pli grava ol la ordono pri la sabato. Jesuo ne observis la preskribojn pri pureco. Li ne ekskluzivis doganistojn kaj pekulojn el sia komuneco.

En la 4-a ĉapitro de la evangelio laŭ Luko estas rakontate, ke Jesuo identigis sin kun la tasko de la Dia Servanto. Li legas en la sinagogo de sia hejmurbo Nazareto la perikopon de Isajo:

«El mi parolas la Spirito de la Sinioro. Li elektis min, porti al la malriĉuloj la bonan mesaĝon. Li sendis min, anonci al la arestitoj liberigon, diri al la blinduloj, ke ili vidos, kaj porti al la subpremitoj la liberecon».

Jesuo legitimigas sin al Johano la Baptisto per faktoj:

«Blinduloj vidas. Surduloj aŭdas. Lamuloj iras. Lepruloj puriĝas...». Jesuo montris per tiu atentigo, ke lia tasko ne limigis sin al la spiriteco. Li vidis sian celon ne en la pligrandigo de sia klientaro. Li ne instalis societon, per kies helpo li volis akiri potencon. Male - liaj disĉiploj, kiujn li estis elektinta, elfunde miskomprenis lin. En lia plej malfacila horo sur la kruco nur unu sola, Johano, restis ĉe li. Sed ĝuste tiun Jesuon de Nazareto konfirmis Dio kaj al li donis nomon, kiu estas super ĉiuj nomoj: «Jesuo Kristo estas la Sinjoro! ».

Daŭrigota

 

al la indekso


 

PAPA PAROLO POR LA TAGO DE LA PACO

Jen la temo por la tago de la paco: «La paco estas ebla». La Papo admonis tiujn, kiuj tro fidas je la saĝeco de la homoj, je la internaciaj kaj universalaj organismoj por la bono de la homaro kaj je la komunaj interesoj plifortigantaj la solidarecon inter la popoloj. Li diris tiel: «La voĉo de tiuj asertantoj de paco venkanta ĉiun kontraŭan realecon fariĝas pli tima kaj necerta kaj agnoskas, ke vere kaj bedaŭrinde ekzistas tie kaj tie ĉagrenigaj situacioj, kie flamas kruelega milito. Ne temas pri konfliktoj de malproksima historio, sed nuntempaj; ne temas pri efemeraj epizodoj, sed pri plurjaraj konfliktoj, ne supraĵaj, ĉar ili influas profunde sur trupojn de armeoj tre bone armitaj kaj sur senarmajn popolamasojn; ne facile konkludeblaj, ĉar ĉiuj artoj de la traktadoj kaj peradoj montriĝis senpovaj; ne sendanĝeraj al la ĝenerala ekvilibro de la mondo, ĉar entenas kreskantan potencialon da vundita prestiĝo, da malkvieta venĝo, da organizita kaj endemia malordo; ne neglektendaj, kiel se la tempo estus natura rimedo, ĉar ilia tokso penetras en l’animojn...».

La Papo parolis pri la perforto, la egoismo, la ekonomio de l’ armadoj; poste li aldonis, ke la paco estas tre malfacila, sed ebla. «Jes, li diris, ĝi devas esti ebla, ĉar tia estas la mesaĝo venanta el la kampoj de ambaŭ mondmilitoj kaj de aliaj ĵusaj konfliktoj, kiuj sangmakulis la teron; tia estas la mistera kaj fortega voĉo de la falintoj kaj de la viktimoj de la pasintaj konfliktoj, la ĝemo de la sennombraj tomboj de la militaj tombejoj kaj de la monumentoj dediĉitaj al la nekonataj soldatoj. La paco, la paco, ne la milito! La paco estas la kondiĉo kaj la sintezo de la homa kunvivado... La matureco de la civila saĝeco esprimis ci tiun klaran intencon: ni ne solvu la homajn konfliktojn per la neracia kaj barbara duelo de la blinda kaj mortiga forto de l’ armiloj, sed fondu novajn instituciojn, kie la parolo, la justeco, la rajto esprimiĝas kaj fariĝas leĝo severa kaj paca de la internaciaj rilatoj.

La Papo menciis la meritplenan organismon «UNO» kaj poste aldonis: «La paco devas esti racia, ne pasia; grandanima, ne egoisma; la paco ne devas esti inerta kaj pasiva, sed agema kaj progresema, ne devas esti malforta kaj sklava, sed forta...

La paco estas ebla, se ĝi estas volata; se la paco estas ebla, ĝi estas ankaŭ deviga».

Ankaŭ en la kristnaska mesaĝo Paŭlo la 6a varme rekomendis la pacon kaj la amon: «Urĝas forigi la militon, la malamon kaj la perforton», diris interalie la Papo. «Kiu serĉas la justecon kaj la pacon serĉas Kriston, kiu aspiras al la libero en la respekto de ĉiu persono alvokas Lin».

 

al la indekso


 

LA PAPO INTER LA MINISTOJ

Paŭlo la 6a celebris la Kristnaskan Meson meznokte en la galerio S. Oreste apud Romo. En sia parolado al la ministoj li diris interalie: «Mi venis por honori vin, heroojn de la laboro, vin, kiuj, penetrante la internon de la tero, povas pensi, ke vi estas forgesataj, dum vi meritas la admiron kaj la laŭdon de la societo, por kies progreso vi laboras kaj suferas. Mi venis beni vin kaj vian laboron; mi venis serĉi inter vi Kriston, tiun Kriston, kiun mi maldigne reprezentas. Li naskiĝis en stalo, en malriĉa loko eble ne pli bela ol ĉi tiu loko. La kondiĉoj mem de via peza laboro pensigas al mi, ke Kristo estas inter vi: li ĉeestas tie kie la homo laboras, ŝvitas, suferas...

Ĉiu homo povas diri: Kristo venis por mi. Precipe simplaj kaj malriĉaj homoj povas diri: «Kristo venis en la mondon por mi, por renkonti, viziti, savi min. Vi ne estas forgesataj de la koro de Kristo. Kristo konas vin, Kristo amas vin.

Per la rilato de Kristo kun ni, ĉiuj homoj estas fratoj. Oni ne bezonas malamon, militon kaj perforton por starigi pli bonan ordon en la societo, en la granda familio de la homoj».

 

al la indekso


 

LA ROZARIA PILGRIMRENKONTIĜO

Dimanĉe, la 8-an de oktobro 1972 okazis jam la kvaran fojon renkontiĝo de ĉeĥaj junaj katolikaj esperantistoj en urbo Česká Třebová, okaze de Rozaria pilgrimo.

Dum la sunplena aŭtuna dimanĉa mateno amasiĝis preskaŭ 40 gejunuloj ĉe la stacidomo de Č.T. Ĝustatempe alveturis kun ceteraj 12 gejunuloj frato Miloš Šváček, kiu kunlabore kun sekretario de la ĉeĥa IKUE sekcio Frantiŝek Jndra organizis la renkontiĝon. Post reciprokaj salutoj kaj manpremoj la tuta 50 persona grupo ekpilgrimis al proksima Mariapilgrimloketo Hory, situanta sur la bela arbarplena monteto. Venis gejunuloj ne nur el la proksimeco de Č.T., sed eĉ el pli malproksimaj lokoj de Bohemio kaj Moravio, por saluti nian ĉielan Reĝinon kaj renkonti siajn gefratojn kaj ankaŭ iomete ĝui la kunecon de la amo, kiu ĉiam regas dum la similaj niaj aranĝoj. La kapelo sur la monteto estis plenplena de tiuj, kiuj plenkore amas sian ĉielan Patrinon. Post la solena liturgio kun la kortuŝa homilio pri Rozaria Reĝino, ĉiuj grupanoj amasiĝis antaŭ la kapelo por komuna fotografado. Nu kaj poste hura! en la arbaron. Kompreneble ne mankis gitaroj, ĉar ĉie, kie estas niaj gejunuloj, oni devas kanti. Jes, la rido neniam mankas sur la vizaĝoj, ĉar ĝuste ni, kiuj konas nian Savanton Jesuon Kriston rajtas esti gajaj.

 

La prezidanto Sac. Longoni kun grupo de ĉeĥoslovakaj kat. esperantistoj (Vsetin, 1971).

Posttagmeze ni travivis tre agrablajn rememormomentojn trarigardante belegajn kolorajn lumbildojn de frato Miloš kaj precipe de frato Stepán Macháček, pri nia neforgesebla nunjara Libertempa E-tendaro en Herbortice. Frato Stepán projekciis ankaŭ la lumbildojn pri belega junia renkontiĝo de niaj sekcianoj en Boŝilec. Kompreneble denove ne mankis diversaj kantoj kaj kelkaj instigvortoj.

Kun belaj tiutagaj travivaĵoj ni revenis hejmen. La renkontiĝo denove fortigis nin kaj kuraĝigis al nova fruktodona aktivado. Per ĉi tiu planita renkontiĝo finiĝis la nunjara agado de nia katol. sekcio. Ni esperu, ke ankaŭ la nova jaro restos por ni almenaŭ tiel favora, kiel la nunjara kaj dum ĝi efektiviĝos la neokazinta sekci-renkontiĝo pro la prokrastita kongreso de ĈEA en Ostrava.

Miloš Šváček

Kantado en ĉeĥa arbaro

 

Grupo de junaj katolikaj esperantistoj sur la monteto Hory (Ĉeĥoslovakio) dum rozaria pilgrimo. Gvidanto estis M. Šváček  antaŭe videbla ĉe la ĉareto.

 

 

 

 

 

al la indekso


 

 

LEGANTOJ SKRIBAS

P. Manuel Casanoves (Hispanujo):

Mi devas gratuli vin pro nia revuo, kiu fariĝas pli kaj pli riĉenhava, interesa kaj lingve kontentiga. Permesu, ke mi esprimu nur dubeton: kial en la raporto pri la 34-a IKUE-kongreso oni ne mencias la decidon, kiun ni faris, ke D-ro Klaus Perko eniru la estraron? ĉu okazis postkongresa malglataĵo? Mi ne scias.

Respondo de la redaktoro. Koran dankon pro la gratuloj de la estrarano P.M. Casanoves! Kiel mi jam diris, ni faros ĉion eblan, por ke EK estu ĉiam pli interesa kaj pli bona. La proksimeco de la presejo (Salesanoj de Verona) donas al ni grandan avantaĝon. Nun koncerne la novan estraranon: la estraro kunvenis plurfoje dum la kongreso, sed ĝi forgesis komuniki, ke D-ro Perko estas nova estrarano. Pri li ni raportas en ĉi tiu kajero kaj gratulas al li tutkore.

*   *   *

Marjo Van Bentum (Nederlando):

Antaŭ kelka tempo mia edzo Peter sendis al vi artikoleton koncerne pornografion, kiun vi parte publikigis. Vi forgesis en EK konigi la sufiĉe gravan sciigon de la artikolo, ke pornografio estas aplikata de psikiatroj kiel terapio por seksfrustritaj homoj...

Hodiaŭ okazas en nia lando la porparlamentaj balotoj. La pacifista SP kaj la PPR estas la du solaj partioj (el la 17 partioj en Nederlando, inter kiui katolikaj kaj evangeliaj) konsiderantaj la interesojn de homoj ankaŭ loĝantaj trans la limoj, ĉar rifuzas frakasi la kunfratojn alilandajn sub kiu ajn cirkonstanco.

Ĉu vi bonvolas skribi en EK, kio estas en ĉi tiu afero la imitado de Kristo?

Noto de la redaktoro. Mi ne sciis, ke la preterlasita sciigo estis tiel grava; cetere mi ne opinias, ke la pornografio estas konsilinda terapio, precipe konsiderante la animajn domaĝojn. Ĉiukaze nia revuo estas nepre kontraŭ la pornografio. Eble S-ino Van Bentum legis la leteron al sia edzo Peter sendita de S-ro Kalný (V. E.K. 1972, N. 6). Nun mi respondas al la dua parto. EK ne estas organo por propagandi politikajn ideojn aŭ por politikaj diskutoj. Plue mi ne konas la direktivojn de la nederlanda episkoparo por la katolikoj de ilia lando, nek la lokajn partiojn.

Kiel pastro mi povas diri tion: la kristano devas apogi kaj favori partiojn, kiuj donas seriozajn garantiojn, ke favoros kaj defendos la homajn kaj kristanajn valorojn koncerne la familion, la morojn, la socian kaj internacian ordon, la liberecon ktp.

La kristana moralo rekonas la rajton de individuo kaj de ŝtato defendi sian vivon ankaŭ per armiloj kaj aliĝo al milita unuiĝo.

Pri bataloj s-ino Van Bentum parolis ankaŭ en alia letero jam publikita: bedaŭrinde la presisto skribis: «La okdentulo...». Eble ŝi kaj aliaj legantoj demandis sin, kiu estas tiu forta okdentulo, kiu batalas kaj suferas pro sia kredo; sed oni devas legi «la okcidentulo».

*   *   *

Jacques Tuinder, eksprezidanto de IKUE kaj lia edzino Vera:

En la oktobra numero de EK ni trovis eldiron de iu Kondor el Germanujo. Ĉi tiu sinjoro (aŭ sinjorino?) skribas, ke li kelkfoje ricevas ĉinan revuon, kiun li opinias riĉenhava kaj tre bone zorgata. Poste li aldonas: «Mi pensas, ke la filoj de la mallumo, KIEL DIRAS LA EVANGELIO (majuskligis JT), estas pli agemaj kaj pli sagacaj ol la filoj de la lumo». Ni forte miras pri la aroganteco de tiu sinjoro eksidi sur la juĝistan tronon de Dio. Se li diras pri aliaj, ke estas filoj de mallumo, li ne nur prijuĝas, sed ankaŭ kondamnas ilin. Samtempe li publike deklaras, ke li mem estas filo de la lumo. La redakcio de kristana revuo ne permesu tiel gravan misuzon de la sankta vorto de Kristo.

Respondo de la redaktoro. Mi devas konfesi, ke mi ne samopinias. D-ro Kondor, hungara katoliko vivanta en Germanujo, kondamnis neniun, ne diris: «Ni estas sanktuloj, ili estas diabloj».

Kristo diris: «Mi estas vojo, vivo kaj vero... Mi estas la lumo de la mondo». Do la kristano vivas en la lumo de Kristo kaj de la evangelio. Tiu lumo estas granda valoro kaj samtempe granda respondeco por ni. Ateisto malakceptas la lumon de Kristo kaj Dion mem, do li vivas en spirita mallumo. Dio juĝas la bonecon kaj malbonecon de la homoj, sed ĉiukaze la situacio de sendiulo estas kompatinda, spirite mizera.

*   *   *

A. Rossi (Italujo):

Antaŭ du jaroj samideanino antaŭdiris: «Romantikuloj certe verkos artikolojn pri plorantaj madonoj aŭ sangantaj vundoj, ĉar tiel forte deziras miraklojn, t.e, tion, kio ne okazas en la ĉiutaga vivo (romantiko estas ja forkuro el la ĉiutaga vivo)...». Sed mi rimarkas, ke EK dum la lastaj jaroj ne forkuris el la ĉiutaga vivo.

Respondo de la redaktoro. Corry estas profesorino, ne profetino. Mi ne forgesis ŝiajn vortojn: «Mi estas preta sendi de tempo al tempo artikolon» (N. 4-aprilo 1972), do mi atendas ŝian altvaloran kunlaboron. Cetere ni jam plurfoje pritraktis nuntempajn problemojn laŭ la la kristana vidpunkto, sen fermi niajn okulojn antaŭ la «ĉiutaga vivo».

*   *   *

Sac. W. Flammer:

Kara pastro Longoni, ĉu vi ne estas tro memfinda, dirante en via kongresa prelego (ESPERO KATOLIKA sept. 1972), ke «la ĝusta vojo» de la eklezio estas tia kaj tia? Mi mem ne scias la ĝustan vojon. Ĉu la papo ĝin scias? Eble estas pluraj ĝustaj vojoj. Eĉ la Koncilio akceptis pluralismon. Nur Kristo povis diri: Mi estas la vojo, vero, vivo. Sed la eklezio de homoj ĉiutempe devas serĉi siajn vojojn, kiuj laŭ homaj eblecoj konformas al la vojo de Kristo, se ni ne malhelpas la gvidadon de la Spirito Sankta. En via prelego vi certe pravas en multaj eldiroj. Vi opinias, ke via «analizo» tutcerte pravas. Sed respektindaj teologoj donas alian «analizon». Ankaŭ ili amas la eklezion kaj serĉas la «ĝustan vojon». Vi skribas: «Oni ne povas apartigi la agadon de la S. Spirito de la strukturoj, ĉu sakramentaj, ĉu pastroficaj, kiujn Kristo mem starigis». Kiujn pastroficajn strukturojn Kristo mem starigis? El la kvar Evangelioj ni konas nur la «Hierarkon» de la «Dekdu» kun Petro. Evoluon de pliaj strukturoj ni trovas en la leteroj de Paŭlo. Ekzemple la pastrofican strukturon de la celibato ne starigis Kristo mem. Ĉu mi eraras?

En via «ĝusta vojo» troviĝas ankaŭ «obeo» kaj «konstanta fido al la eklezia aŭtoritato». Certe, obeo estas fundamenta ŝtono en la hodiaŭa strukturo de la eklezio. La «Codex Juris Canonici» enhavas 2414 leĝajn paragrafojn. Ĉu Kristo starigis ilin? En la kvar Evangelioj ni trovas la diron de Jesuo «fari la volon de la ĉiela patro», sed ni nenie trovas la vorton «obei» en la rilatoj inter homoj. 38-foje troviĝas la vorto «obei», «obeo», en la epistoloj. Sed la vorto «Amo», «ami», troviĝas 49-foje en la Evangelioj kaj 151-foje (!) en la epistoloj. Ĉu ne «AMO» estas la fundamenta ŝtono en la evangeliaj strukturoj de la eklezio?

En via prelego vi diris: «Sed la mondo estas plena je danĝeroj». La Dua Vatikana Koncilio ne tiel negative kiel vi vidis la mondon!

Vi konas la kazon «Galilei» : La hierarkuloj en Romo, kiuj opiniis havi la Sanktan Spiriton, diris: « Obeu kaj silentu. Viaj sciencaj eltrovoj estas herezo, estas kontraŭ la Biblio». Ili miskomprenis la Biblion, kaj la laiko Galilei pravis! Tiu kazo ne estis la unua kaj la lasta en la historio de la eldezio. Do finfine ni lernu esti humilaj kaj modestaj en niaj asertoj pri «la ĝusta vojo»!

La redaktoro de EK petis min, skribi mian opinion. Jen ĝi estas kaj tamen ne pretendas esti neeraripova. Volonte mi pretas korekti ĝin!

Respondo de la Prezidanto: Korektu ĝin!

 

al la indekso


 

KRISTNASKA VESPERO

En la jaro 1962 J. Regulo eldonis en Esperanto la verkon de Kahli Gibran «La Profeto». Tiu libro estas vera perlo en la serio « Beletraj Kajeroj de STAFETO». Mi vere ĝojis eksciante, ke «Kultura Kooperativo de Esperantistoj» (Rio-de-Janeiro, Brazilo) eldonis de la sama verkisto la libron «Rakontoj kaj Poemoj». Esperantigis el la araba lingvo Georgo Abraham. La 150-paĝa libro estas rekomendinda ne nur pro la zorge farita traduko, sed precipe pro la enhavo, kiu certe ravos meditemajn homojn.

Kahlil Gibran naskiĝis 1883 en la vilaĝo Bsherri en Libanujo kaj mortis 1931 en Novjorko. Li estis maronita kristano kaj filozofe profunda poeto. En liaj libroj ni trovos sentencojn, kiuj spiras la bonodoron de la Evangelio. Ni aperigas en tiu numero de ESPERO KATOLIKA kiel specimenon la rakonton «Kristnaska Vespero».

W. Flammer

El la libro « Rakontoj kaj Poemoj» de Kahlil Gibran. Esperantigis Georgo Abraham

Venis la vespero kaj la mallumo kovris la urbon. La lumiloj ekbrilis en domoj kaj palacoj, kaj la homoj eliris sur la stratojn, vestite per novaj festaj vestaĵoj. Sur iliaj vizaĝoj vidiĝis signoj de ĝojo kaj kontenteco, kaj el iliaj spiroj eliĝadis odoro de manĝo kaj vino...

Sed mi ekiris sola, senkunula malproksimiĝante for de la homoj kaj for de ilia bruado, pripensante la Personon de la pasko... tiun Eminentulon kiu vivis senhava kaj mortis krucumite... Mi meditis pri tiu fajra flameto, kiun ardigis la Universala Spirito en mizera Siria vilaĝo kaj ĝi migradis ŝvebante super la epokoj, atingis la civilizaciojn, unu post alian.

Kiam mi alvenis la publikan placon, mi sidiĝis sur lignan benkon kaj ekrigardis tra la nuda arbobranĉaro la stratojn plenajn je homamasoj, kaj aŭskultis, de malproksime, la kantaĵojn de la celebrantoj irantaj en karavano de sinamuzo kaj distriĝemo.

Post unuhora pripensado plena je revoj, mi turniĝis kaj jen apud mi estas homo sidanta sur la benko. En la mano li havis bastonon, per kies pinto li strekis malklarajn liniojn sur la tero.

Mi diris al mi mem: «Li estas solemulo, kiel mi». Poste mi atente rigardis lian aspekton kaj, malgraŭ liaj malmodernaj vestaĵoj kaj la dise delasita longa hararo, li ŝajnis al mi respektinda kaj solena.

Kvazaŭ li sentus mian scivolemon pri siaj aspekto kaj mieno, li turnis sin al mi kaj, per profunda serena voĉo, li diris:

-  Bonan vesperon!

Mi respondis lian saluton dirante:

- Bonan vesperon al vi !

Li ree ekdesegnis liniojn sur la tero. Post momenteto, ĉar plaĉis al mi lia voĉmildeco, mi denove alparolis lin:

- Ĉu vi estas fremdulo en ĉi tiu urbo?

- Mi estas fremdulo en ĉi tiu kaj en iu ajn urbo alia!

- La fremdulo dum ĉi tiuj festoj forgesas la ĝenon kaj la senkunulecon de sia fremdeco, ĉar li trovas ĉe la homoj familiarecon kaj amemon.

- Mi estas pli fremda en ĉi tiuj tagoj, ol en aliaj.

Dirinte ĉi tion li levis la okulojn al la griza ĉielo; liaj okuloj ampleksiĝis kaj ektremis la lipoj, kvazaŭ li ekvidus sur la paĝo de tiu ĉielo la bildon de ia malproksima lando.

Mi diris:

- La homoj dum ĉi tiuj festoj simpatias unuj kun la aliaj: riĉulo memoras malriĉulon, kaj fortulo kompatas malfortulon.

- Jes, respondis li, sed kio estas kompato de riĉulo al malriĉulo, se ne speco de sinamo? Kaj ĉu la simpatio de fortulo al malfortulo ne estas formo de superemo kaj fanfarono?

- Eble vi estas prava, sed ĉu interesas la malfortan malriĉulon la inklinoj kaj celoj svarmantaj interne de la forta riĉulo? La mizera malsatulo deziregas panon, sed li ne pensas pri la maniero laŭ kiu panon oni knedas.

- La aldonacato ne pripensas, sed la donacanto devas longe kaj longe pripensadi.

Min mirigis lia parolo kaj mi meditis pri lia aspekto kaj pri liaj malmodernaj vestaĵoj; kaj post silenta momenteto mi rerigardis lin kaj mi diris:

- Ŝajnas al mi, ke vi bezonas... bonvolu akcepti de mi unu moneron aŭ du...

Malgaja rideto ekaperis sur liaj lipoj, kiam li respondis:

- Jes, mi bezonas, sed ne monon...

- Kion do bezonas vi?

- Mi bezonas rifuĝejon... mi bezonas lokon por apogi mian kapon.

- Prenu de mi monerojn kaj iru lui por vi ĉambron.

- Mi iris al ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo, kaj mi ne trovis por mi loĝejon; mi frapadis ĉiujn pordojn kaj mi ne renkontis eĉ unu amikon; mi eniris ĉiujn manĝejojn, kaj oni ne donis al mi panon.

Mi diris al mi mem: «Kia stranga junulo! Li parolas jen kiel filozofo, jen kiel frenezulo».

Sed apenaŭ mi estas flustrinta la vorton «frenezulo» en la orelojn de mia animo, li fikse ekrigardis min kaj plilaŭtigante la voĉon li diris:

- Jes! Mi estas frenezulo kaj kiu estas kiel mi, tiu vidas sin fremdulo senloka, kaj malsatulo sen manĝo.

Korektiĝante, min senkulpigante mi diris:

- Pardonu miajn misopiniojn... mi ne scias kiu vi estas, sed mi miras pri viaj vortoj. Ĉu vi akceptas mian inviton iri kun mi pasigi la nokton en mia hejmo?

- Milfoje mi frapis vian pordon kaj ĝi ne malfermiĝis por mi!

Tiam mi konvinkiĝis pri lia frenezeco kaj mi diris al li:

- Venu nun kaj pasigu la nokton ĉe mi.

Levante la kapon, li respondis:

- Se vi scius kiu mi estas, vi ne min invitus.

- Kiu vi estas?

Per voĉo simila al bruego de abunda kuranta akvo, li respondis:

- Mi estas la revolucio kiu starigas tion, kion la nacioj sidigis; mi estas la ventego kiu elradikigas la plantojn vegetigitajn de la jarcentoj; mi estas tiu, kiu venis por meti sur la teron glavon, ne pacon.

Li ekstaris; lia staturo plialtiĝis kaj lia vizaĝo iĝis lumeca. Li disetendis la brankojn kaj cikatroj de najlovundoj ekaperis sur la manplatoj liaj.

Tiam surgenuen mi jetiĝis antaŭ li ekkriante:

- Jesuo, la Nazaretano!...

Kaj mi aŭdis lin diranta:

- La homaro festas mian nomon kaj tiujn tradiciojn, kiujn la tagoj plektadis ĉirkaŭ la nomo mia; sed mi estas fremdulo vaganta Orienten kaj Okcidenten ne trovante inter la popoloj iun, kiu scias la veron pri mi. «La vulpoj havas rifuĝejojn kaj la birdoj de la ĉielo havas nestojn, sed la filo de la homo ne havas lokon por apogi la kapon sian».

Tiam mi levis la kapon kaj mi nur vidis antaŭ mi kolonon el incenso, kaj aŭdis nur la voĉon de la nokto elvenantan el la profundaĵoj de la eterneco.

 

al la indekso


 

LA PREZIDENTO VIZITAS LA PAPON

Grava evento por Italujo estis la oficiala vizito de la itala prezidento Giovanni Leone al la Papo, la 22-an de septembro. Kvankam ĝi disvolviĝis laŭ preciza protokolo, tamen la tuta ceremoniaro estis multe pli simpla ol iam, laŭ la demokrata gusto de nia tempo, kaj la ĉeesto de la familio de la prezidento donis al tiu vizito etoson de afableco kaj familiareco.

Prezidento Leone tuj post la vizito al la Papo vizitis aparte la ŝtatan sekretarion, kard. Villot, kaj descendinte en la vatikanan bazilikon, li preĝis antaŭ la tombo de la unua apostolo.

El «K.S.»

 

al la indekso


 

E-KONGRESO EN PISA

En la Numero 11 «Katolika Sento» raportas vaste pri la 43-a itala Esperanto-Kongreso, kiu okazis en Pisa de la 16a ĝis la 23a de septembro kaj en kiu partoprenis proksimume 250 italoj kaj 18 reprezentantoj de 8 eŭropaj landoj (Aŭstrujo, Francujo, Germanujo, Britujo, Hungarujo, Jugoslavio, Pollando kaj Svislando.

Dum la kongreso oni inaŭguris la novan Zamenhof-straton: pola samideano dankis pro la honoro, kiun la urbo Pisa rezervis al lia eminenta samlandano.

En la kadro de la kongreso okazis la kunveno de 1a italaj IKUE-anoj (UECI), kiuj ĉeestis. Post la enkondukaj vortoj de la Prezidanto, p. Albino Ciccanti, kaj klarigoj de la Sekretario (s-ro Franco Galbusera) estis pridiskutitaj diversaj temoj, inter kiuj: la ebleco aranĝi la UECI-kunvenon en Trento en 1973; la starigo de la mozaika panelo «Nia Sinjorino de la Espero» en Nazareto; la pretaj Mestekstoj por la dimanĉoj kaj festotagoj; la bulteno de UECI «Katolika Sento»; la elekto de la nova estraro.

 

al la indekso


 

PREMIO NEHRU POR «PATRINO TEREZA»

Patrino Tereza, albandevena fratino, fondintino de la Misiistinoj de la Karitato, kiu en 1970-a estis insignita de Paŭlo la 6a per la porpaca premio «Johano 23a», ricevis ankaŭ novan ateston, la «Premion Nehru por la internacia komprenemo». La deklara motivo asertas, ke Patrino Tereza «donis al la mondo unu el la plej admirindaj ekzemploj de karitato, stimulante grandan nombron da personoj sindediĉi al malriĉuloj, al forlasitoj, al forgesitoj». Estas ankaŭ substrekita la kontribuo de Tereza al la progreso de bona volo, de amikeco kaj interkompreno de la homaro sur nia tero.

 

al la indekso


 

LINGVA ANGULO

 

Mario Bardini (Mantova - Italujo) donas al iuj legantoj ĉi tiujn klarigojn: Jesuo aŭ Jezuo? Plena Ilustrita Vortaro, la nuna sola aŭtoritata teksto, registras nur «Jesuo». 1970 aŭ 1970-a? Mi opinias ke ambaŭ formoj estas ĝustaj.

 

*

Eusebio Maynar (Zaragoza - Hispanujo):

Laŭ PIV oni diras «Jesuo». Tamen tuj sube aperas «Jezuito» kaj «Jezuita ordeno», kio ŝajnas al mi dubinda trafo. Nun mi kuraĝas sugesti al S-ro Manuel Angel (Kolombio): «Se vi volas ne faleti, bonvolu uzi por instruado de la lingvo Esperanto nur verkojn de klasikuloj: Zamenhof, Kabe, Grabowski. Cetere el antaŭ multaj monatoj nia kara revuo reakiris la ĝustan tonon».

*

Divenu, se vi povas.

Vegetaĵo kaj koleoptero, kiuj entenas la ideon de estonteco.

Diptero, kiu entenas la ideon de pasinteco.

Arbo, kiu havas sufikson signifantan membron de grupo aŭ adepton de doktrino. Medikamento entenanta sufikson, kiu esprimas virinan sekson.

Artefarita fajraĵo entenanta sufkson, kiu esprimas la malplej altan gradon de grandeco aŭ intenseco.

Insekto entenanta belan kvaliton.

Solvoj: karoto kaj melolonto; moskito; platano; aspirino; raketo; abelo.

*

Dusencaj vortoj:

Rabato = malpliigo de prezo kaj homo rabata (el la verbo rabi).

Kolego = granda kolo aŭ homo plenumanta saman oficon aŭ metion.

Dieto = speciala nutromaniero aŭ malgranda dio.

Dekreta = kun dek retoj aŭ adjektivo de dekreto.

Sentema = sen temo (ekz. artikolo) aŭ facile impresebla.

Amuzo = uzo de amo aŭ agrabla distro.

Karnavalo = valo el karno aŭ la tempo antaŭ la cindromerkredo.

Barbaro = aro da barboj aŭ necivilizita homo.

Informo = formo de ino aŭ sciigo.

Aliaj ekzemploj: bastono, etiketo, okulo, legitima, ordono ktp.

 

al la indekso


 

AFORISMOJ

Kristo ne diris, ke ni estu la mielo de la tero, sed salo.

La salo sur haŭto plena je ulceroj kaŭzas doloron. sed malhelpas putri (Georges Bernanos)

*

La mondo videbla estas la spegulo, en kiu ni devas vidi la mondon nevideblan (Matthias Claudius)

*

Dio havas okulon, kiu ĉiam nin vidas, brakon, kiu ĉiam nin subtenas, koron, kiu ĉiam nin amas. (S. Vincenzo Strambi)

*

La rideto estas karito: ni fariĝu portantoj de rideto kaj tiel semantoj de ĝojo. (Guy De Larigaudie)

*

Dio seniluziigas tiujn, kiuj konas lin tro malmulte. La kreaĵoj seniluziigas tiujn, kiuj konas ilin tro bone (Gustave Thibon)

*

Ĉu vi povas junigi la mondon? La evangelio estas ĉiam juna; nur vi estas maljunaj (Georges Bernanos)

 

al la indekso


 

AMUZAĴOJ

- S-ro Smith, kial vi estas en la malliberejo?

- Ĉar mi estas miopa.

- Mi ne komprenas vin.

- Mi ne vidis la policistojn, tial ili kaptis min.

*

 

Okaze de la naskiĝa tago de sia edzo s-ino Rosa volas ion donaci.

- Karlo, kion vi deziras por via festo?

- Almenaŭ kelkajn minutojn da silento.

* 

 

Kvar ebriuloj frumatene, je la tria horo, vekas aŭtiston:

- Kiom da personoj entenas via aŭtomobilo?

- Kvin personojn.

- Domaĝe! Ni estas nur kvar.

*

 

Sinjorino demandas la edzon:

- Se mi mortus, kion vi farus?

- Mi freneziĝus.

Kaj ĉu vi edziĝus kun alia virino?

- Mi opinias, ke mi ne estus tiom malsaĝa.

*

 

Infaneto diras al sia patro:

- La instruistino ne konas bone la historion: ŝi faras al ni multajn demandojn.

 

 

al la indekso