Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1968

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Nia titopaĝa bildo montras afrikan infanon.

 

 

 

 


KONTINENTO DE PERFORTO

 

Papo Paŭlo VI do nun tamen partoprenos la Eŭkaristian Mondkongreson en Bogotŕ, ĉefurbo de Kolombio. Estos la sesa vojaĝo de Paŭlo VI eksterlanden kaj lia unua vizito al Sudameriko. Indiferente, sub kiuj aspektoj li faros tiun vojaĝon, ĝi ne restos sen politikaj kaj eklezi-politikaj efikoj.

La karakterizaĵo de la sudamerika eklezio estas ĝia sinteno al evolu-problemoj. Tion scias la gravaj ekleziaj gvidantoj de tiu kontinento. La eklezian kredindecon oni mezuros laŭ la efika kontribuo al liberigo de la amasoj el mizero, fataleco kaj senrajteco. Sed la integriga evolu-laboro, komencita pli kaj pli de la eklezio, ankaŭ pli kaj pli rapide kaj multe trafas la politikajn barilojn. Oni rimarkas jam la unuajn sekvojn de alfabetigo, de la kooperativ-laboro, la formigo de konscia gvid-tavolo inter la kamplaboristoj kaj en la urbaj mizer-kvartaloj, de la akraj episkopaj skriboj pri la sociala situacio, koncize: vidiĝas la unuaj fruktoj de progresa eklezia evolu-laboro. Sed ili serioze endanĝerigas la nuntempajn reĝimojn, la social-ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn potenc-strukturojn. Se ie, tiam en Sud-ameriko evidentiĝas, ke malgraŭ ĉio religio kaj eklezio ne estas nete disigeblaj de politiko. La militistaj kaj formaldemokratiaj reĝimoj en la sudamerikaj landoj scias nur du rimedojn batali kontraŭ laikoj kaj pastroj, monaĥinoj kaj episkopoj, kiuj ne plu kontentiĝas pri almoz-agado, sed postulas fundan ŝanĝon de la sociala kaj ekonomia ordoj: aŭ la reĝimoj radikale subpremas tiun strebadon aŭ ili cedas al la premo de sube per paŝetaj reformoj. Ambaŭ rimedojn oni aplikas. En Gvatemalo ekz. oni povas atendi la tagon, kiam la juna kritika gvid-generacio, kreskinta per helpo de la eklezio, estos ekstermita. La defend-organizo de la blankhaŭta superula tavolo, ĉefe la fifama “Blanka Mano”, sukcese agadas per homrabo kaj murdoj. Ke ĝis nun ili ne sukcesis forigi la reĝimon, oni dankas nur al hazardo kaj la prudenta sinteno de la episkopa konferenco.

En Kolombio la liberala registaro de Llera Restrepo lernis el la danĝeroj de la revolucia fajro, kiun bruligis sub lia antaŭulo la pastro-ribelulo Camilo Torres kaj liaj sennombraj adeptoj. La Eŭkaristia Kongreso okazos sur la fono de la unuaj sukcesoj de la popolkleriga agado kaj la evangelizado, farataj de ŝtato kaj eklezio dum du jaroj.

La kongres-preparoj ne elĉerpiĝis en teknika organizado kaj strat-konstruado. Ŝanĝon de mentaleco provokas la nov-manieraj misiadoj, kiuj finiĝos per starigo de bazaj organizoj en urboj kaj surkampare. Ili akcelas nove malkovritan solidarecon kaj pli justajn social-strukturojn. Sed ankoraŭ ili ne estas senpera danĝero por la kapital-strukturo, kiu ankaŭ en Kolombio apenaŭ estas tuŝata. Sed kiam oni atingos tiun stadion, ankaŭ tie ekestos la demando: ĉu la tavolo de la superaj klasoj sub premo aŭ el kompreno permesos tiujn ŝanĝojn, aŭ ĉu denove ekestos perforto kaj revolucio?

La papo flugas en kontinenton, kie eĉ episkopoj postulas teologion de perforto kaj revolucio. Li vojaĝas en kontinenton, kie la amasoj de mizeruloj esperas en episkopoj, kiuj nome de la kristana amo, de la homaj rajtoj kaj de la evangelio ribelas. Li venas en kontinenton, kie aŭtentika sociala agado de la eklezio aŭtomate kaj necese estas politiko, politiko kontraŭ la status quo; kie ankaŭ silento de episkopoj estas politiko, ĉar oni povas kompreni ĝin nur kiel konfirmon de la status quo.

La papo do ankaŭ ne povos silenti, li devos paroli. Scivole atendas liajn vortojn ne nur la sudamerikaj kristanoj.

 

al la indekso


PENTEKOSTA PREDIKO

 

Kun granda intereso ni aŭdis la rakonton de Sankta Luko pri la Pentekosta okazaĵo en Jerusalemo kvindek tagojn post la reviviĝo de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Ni aŭskultis kun speciala intereso, ĉar ĉi tiu afero estas tre aktuala por ni ĉiuj kiel kristanoj, kiel esperantistoj kaj kiel nuraj homoj. Pro tio tre vigle kaj tre interese ni rigardas la aferon kaj ĝiajn rilatojn.

Unue ni direktas nian rigardon al la okazintaĵoj de la Pentekosta dimanĉo en Jerusalemo. Estas admira kaj dankoplena rigardo pro la granda faro de Dio. Amaso da homoj el multaj popoloj, rasoj kaj eĉ religioj estis kunvenintaj. Ili aŭskultis la predikon de Sankta Petro kaj de la aliaj apostoloj, kiuj sentime anoncis la morton kaj la reviviĝon de Jesuo Kristo kaj la elverŝon de la Sankta Spirito. Spite al la diversaj lingvoj la aŭskultantoj komprenis la paroladon. Estis signifoplena miraklo. La Spirito de Dio volas kaj celas la unuecon de la mensoj en la vero kaj la unuecon de la koroj en la amo, la unuecon de ĉiuj homoj en la Sankta Eklezio kaj en la estonta regno de Dio. Pro tio Li donis sian gracon abunde! La miraklo de la lingvoj kaj de la miriga interkompreniĝo substrekas tiun volon de Dio kaj la gravecon de la unueco ankaŭ per komuna lingvo.

Nian duan rigardon ni direktas al nia familia rondo mem. Ni staras kaj sidas antaŭ Dio, ni celebras la Sanktan Meson, unuigite per la kredo kaj per la sankta amo. Ankaŭ en niajn korojn estas elverŝita la Sankta Spirito. Kaj ni parolas ĉiuj la saman komunan lingvon: Esperanto.

Tio ne estas miraklo en pura senco de la vorto, sed tio sekvas kaj rezultas certe el la agado de la Dia Spirito. Ĝojplene do ni rigardas nian kunvenon kaj sentas la aktivecon de Dio mem. Li ne nur volas la unuecon de la mensoj kaj koroj, sed ankaŭ - kiel unu antaŭkondiĉo - la tute naturan unuecon per komuna vere internacia lingvo. Pli ol antaŭaj generacioj ni scias hodiaŭ tiun neceson. Aŭ ĉu Dio faru miraklon post miraklo, ĉar la homaro estas tro laca kaj komforta por vere komenci la gravan laboron kaj enkonduki la internacian lingvon en ĝian mondvastan rolon. Li ne volas tian sintenon kaj Li malaprobas ĝin. Li ne intervenas senĉese, kie la homoj ne sentas aŭ plenumas siajn devojn.

Pli volonte Li lasas daŭri la fendojn koj barierojn inter la rasoj, religioj, popoloj kaj tavoloj ĝis la tuta homaro komprenas la signojn de la tempo, ĝis la homoj ekscias, ke la sorto de Babelo ne estas destino por ĉiam. Kvamkam nia rondo estas malgranda, rememoru, ke ankaŭ la rondo de la Apostoloj estis malgranda. Sed ĝi kreskis, kaj ankaŭ nia rondo kreskos.

Trian rigardon ni direktas al la mondo, al la nuntempa mondo. Malgraŭ multaj sinceraj klopodoj por unuigi kaj paciĝi, por liberigi kaj bonfartigi la homaron, ankoraŭ ĉiam restas multaj, tro multaj homoj en mallibereco, en malpaco kaj malsato, en vera diseco. Estas por ni tre kompatema kaj zorgoplena rigardo, ĉar ni apartenas al tiu ĉi mondo kaj ni amas tiun homaron. Sed estas ĉi tiu situacio de nuna tempo, kiu donas al ni la esperon, ke iom post iom Esperanto estos akceptata spite al multaj gravaj malhelpoj sur la vojo. Kaj en Esperanto la mondo - kaj ne nur la mondo sed ankaŭ la eklezio - havos unu, sed tre gravan fundamenton kaj antaŭkondiĉon por interkompreniĝo kaj paco sur la tuta terglobo.

Kompreneble ni ĉiuj scias, ke ne Esperanto estas la savo de la homoj kaj popoloj, sed ĝi estas - kiel jam dirite - unu el la fundamentaj antaŭkondiĉoj por ĝi.

La Sankta Spirito volas ĝin. Li instigu nin hodiaŭ, por ke ni denove preĝu kaj klopodu sur tiu tereno, senĉese kaj senlace.

Tiam ni povas kaj rajtas ankaŭ direkti nian lastan rigardon esperoplene al la estonteco, en kiu efektiviĝu la granda vizio:

unu homaro - unu familio -

en paco kaj interkompreniĝo

unuigite per la kredo kaj la sankta amo,

kaj per unu komuna lingvo.

Preĝu por ni Sankta Maria, nia Sinjorino, Sankta Papo Pio la deka, kaj ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj en la ĉielo. Kaj la Sankta Spirito venu en niajn korojn kaj en nian mondon!

Li benu nin kaj nian laboron por ĉiam. Amen.

Prediko de pastro Hermann Zimmerer

dum Germana E-Kongreso Pentekoston 1968 en Munkeno

al la indekso


RENOVIGO, NE ARBITRA ALIIGO

 

El la parolado de Paŭlo VI en la ĝenerala aŭdienco de la 25-a de aprilo 1968

Vi scias, ke la historia kaj spirita horo, kiun la eklezio travivas, precipe en kelkaj landoj, ne estas serena kaj ekvilibra; por la paŝtistoj de la eklezio kaj por Ni tio estas kialo de vigla zorgo kaj kelkfoje ganda amaro. Kaj tio ne nur, ĉar la moderna mondo malligas sin de la sento por Dio, komplete kaptita de la abundo de ĝiaj konkeroj sur scienca kaj teknika kampo. Ne estas tiel, kvazaŭ tiuj atingaĵoj postulus la “morton de Dio”, kiel malfeliĉe oni formulis, do ateista kaj malproksime al ĉia religio staranta mentaleco. La progresoj signantaj la modernan mondon pli ĝuste postulas multe pli altan, pli trapenetran, pli adoran senton por Dio, multe pli puran kaj vivan religion sur la kulmino de homa scio. Ne nur do, kiel dirite, pro ĉi tiu tiel disvastigita praktika religia apostateco, sed ankaŭ kaj precipe pro la maltrankivilo, kiu regas en kelkaj regionoj de la katolika mondo mem.

Tio ne estas io nekonata. Post la koncilo la eklezio spertis ĝoje grandan kaj mirindan revekiĝon kaj ĝi ĝojas pri ĝi ankoraŭ hodiaŭ; Ni estas la unuaj agnoski kaj akceli tion. Sed la eklezio suferis ankaŭ pro ŝtormo de ideoj kaj faktoj kaj suferas ankoraŭ pro ili, kiuj certe ne konformas al la bona spirito kaj ne promesas tiun vivoplenan renovigon, kiun promesis kaj enkondukis la koncilo. Ideo kun duobla efiko penetris ankaŭ en certajn katolikajn rondojn: la ideo de volo al aliigo, kiu anstataŭis por kelkiuj tiun ideon de aggiornamento elirintan de papo Johano, asertante ke kriterioj estas liaj - kontraŭ evidento kaj justeco - kiuj ne plu estas renovigaj, sed okaze eĉ malplenigas la instru-oficon kaj la disciplinon de la eklezio mem.

Multo povas esti plibonigata en la katolika vivo kaj modifata, multaj instruoj povas esti profundigataj, integrigataj kaj per pli bone kompreneblaj nocioj klarigataj, multaj normoj simpligataj kaj pli bone adaptataj al la bezonoj de nia tempo. Sed du aferoj precipe ne povas esti diskutataj: la kredoveroj sankciitaj de la tradicio kaj eklezia instru-ofico kaj la bazaj leĝoj de la eklezio kun la el ili sekvanta obeo al la servo de la pastorala gvidado, kiun Kristo starigis kaj kiun evoluigis la saĝeco de la eklezio kaj etendis sur la diversajn membrojn de la mistika kaj videbla korpo de ĉi tiu eklezio por gvidi kaj konsoli la dian popolon en ĝia varia strukturo. Tial: Renovigo jes, arbitra ŝanĝado ne! ĉiam vigla kaj nova historio de la eklezio jes, historiismo detruanta la tradician dogman devon ne! Teologia integrigo laŭ la instruoj de la koncilo jes, teologio konforma al liberaj subjektivaj teorioj kaj ofte al kontraŭulaj fontoj adaptita ne! Eklezio aperta por la ekumena amo, la respondeca dialogo kaj la agnosko de kristanaj valoroj ĉe la disaj fratoj jes, irenismo rezignanta pri la kredoveroj ne! Ne ankaŭ al la inklino, akcepti certajn negativajn principojn, kiuj akcelis la malligon de tiom multaj kristanaj fratoj de la kulto de unueco de la katolika komuno! Religia libereco por ĉiuj en la sfero de civitana socio jes; jes ankaŭ al la persona libereco, adeptiĝi en religio laŭ la de propra konscienco meditita elekto, sed ne al la konscienca libereco kiel kriterio por religiaj veroj sen la apogo de aŭtentikeco de serioza kaj aŭtoritata instru-ofico. Kaj tiel plu.

Tial, amataj filoj, la eklezio hodiaŭ bezonas vian juĝkapablon kaj vian fidelecon. La eklezio bezonas la klaran spiriton de siaj infanoj, ĝi bezonas ilian amplenan kaj firman fidelecon. Ĉu vi havas tiun klarecon de ideoj rilate la renovigon de la vivo de la eklezio? Ĉu vi portas al Ni la grandan, valorplenan kaj tiel karan donon de via fideleco? Ni esperas. Kaj tial Ni benas vin el tuta koro, plena de ĝojo kaj espero.

 

al la indekso


NI FIDAS EN DIO

 

Edward, la lasta el la fratoj Kennedy, parolas en St. Patricks-Katedralo (Novjorko) la nekrologon por sia frato Robert. Jam la duan fraton li perdis per murdo, unue John, nun Robert. Ambaŭ estis - kiel Martin Luther King - murditaj embuske, brutale, planite. La simptomoj multiĝas, ke fakte temas pri sistema kampanjo por nokaŭti la katolikan Kennedy-familion, kiu batalas por justeco kaj interkompreniĝo, kontraŭ malriĉeco kaj rasismo. Tiu Kennedy-batalo provokas la politikajn krimulojn kaj krimemajn politikistojn, kiuj timas perdi siajn privilegiojn, kiujn ili ĝuas je kostoj de la malriĉuloj kaj negroj. Tial ili dungis murdistojn por pereigi John F. Kennedy, Martin Luther King kaj Robert F. Kennedy. Tiel unu espero post la alia malaperas. Ĉu vere la malbono estas pli forta ol la bono? Tion ni ne povas kredi.

“Ni fidas en Dio” staras sur la blazonoj, emblemoj kaj moneroj usonaj. Se Usono efektive fidas Dion kaj se ni fidas Dion, ni ankaŭ fidas, ke la martireco de King kaj Kennedy helpos, ke la dia justeco venkos - ne nur en Usono. La Kennedy-familio almenaŭ ne rezignacias; kun katolika sinteno ĝi suferas tiom da kruealaĵoj kaj tragedioj - kaj daŭrigas sian batalon por bono, justeco, amo. Kaj ni? ĉu ni ankaŭ akceptas la testamentojn de tiuj tri martiroj?

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO

 

Julio: 1. Por la solvo de la animzorgaj taskoj, kiujn donas la vojaĝa kaj turista trafiko. 2. Por efika solvo de la rifuĝintar-problemo en Afriko kaj Azio.

 

Aŭgusto: 1. Ke la sankta eŭkaristio fariĝu fonto por restarigi la religian unuecon inter la kristanoj. 2. Ke la klopodoj batali kontraŭ malsano kaj malsato en la misi-landoj progresu per la subteno de la fideluloj.

al la indekso


IKUE-KONCILO

 

La pasintan monaton estis parolo pri la demando, ĉu en nia moderna tempo oni povas konsideri la militon formo de sindefendo. Sekvos nun la respondoj al demandoj dua kaj tria.

1.     Kion vi opinias ĉi-koncerne pri la ĉiujaraj pordefendaj elspezoj?

La tendenco de ĉiuj ok respondoj estas, ke tiuj elspezoj estas multe tro altaj:

- “Ili estas morale nerespondeblecaj, radikala malpliigo necesas”, ĉe kio “ne rajtas unu atendi je la alia”. Ni ne elspezu “ankoraŭ pli altajn sumegojn por armado, ĉar ankaŭ aliaj tion faros! Devas iuj kuraĝi komenci. La “risko” de malpli multa elspezo por armado estas nepre malpli granda ol la “risko”, nepre fidi je siaj armaĵoj okaze de amasego da armiloj en la nuna mondo! Ni ne volas esti kunkulpaj! Ekz.: ne disponi pri atomarmiloj ne estas malavantaĝo, sed kontraŭe: avantaĝo, graco, morala pluso!!”.

Unu respondinto opinias, ke “la ĉiujaraj pordefendaj elspezoj estos nur malfacile malpliiĝantaj, se oni ne realigos ĝeneralan senarmigan tendencon”, sed li ŝajnas sugesti, ke komencu la orienteŭropaj landoj:

- “Ĉar la komunista bloko daŭre plialtigas sjajn elspezojn, tial la aliaj landoj ne povas ne veni poste, sen risko esti mem piedpremotaj'”.

Alia diras, ke oni ĉi tie “devas labori por internacia kunveno por malpligrandigi la militajn elspezojn”.

Kvar respondintoj trovis klaran inspiron en la encikliko “Populorum Progressio”:

- “Pordefendaj elspezoj tute ne estas en bona rilato kun aliaj necesaj elspezoj (evoluo, klerigo, batalo kontraŭ malsato, ktp)”.

- “Tiuj elspezoj povas tutcerte estis dediĉataj pli pozitive al edukado, publika sano, ktp. Sed, ĝis alvenos la tago, kiam UNO povos absolute garantii la sekurecon de ĉiu nacio (aŭ la tago, kiam ĉiu nacio estas sufiĉe matura por konsideri militon kiel ne taŭgan solvilon por akiri justecon) la pordefendaj elspezoj estas la respondo por en iu formo garantii la civitanan konservadon: fakte memkonservado estas pli grava ol edukado, publika sano, ktp”.

- “Pri la pordefendaj elspezoj mi opinias, ke ili daŭre pligrandigas la eblecon de navaj militoj, malhelpas solvi la verajn mondproblemojn (forigon de malsato kaj malsano, evoluigon tutmondan). Kiu ŝtato ĝis nun fakte per ago plenumas la alvokon de la papo malpliigi la elspezojn por la tiel nomata defendo aŭ armado? Neniu!”

- “Estas granda skandalo, ke tiom da milionoj estas elspezatai por la armado, dum vaste sur la tero vivas homoj en malsato, mizero kaj neinstruiteco. Oni sekvu la proponon de la papo, malpliigi la elspezojn por la armado kaj uzi ilin por monda fonduso por evolua helpo. Samtempe oni devos finfine efektivigi la malarmadon; unue la kernarmiloj estu forigitaj, sed poste ankaŭ la aliaj armiloj.

- “Por venki la militon, oni devas venki la kaŭzojn de la militoj. Tiuj grandparte troviĝas en la grandaj socialaj diferencoj inter riĉaj kaj malriĉaj popoloj. En tiu senco la papo pravas dirante, ke evoluo estas la nova nomo por paco. Por atingi tion, kristanaj kaj aliaj pac-organizoj, sed ankaŭ aliaj kristanaj laikaj orgnizoj (finfine se necese ankaŭ la hierarkio) devus samtempe kaj konkrete apelacii al la registaroj de la “riĉaj” landoj. Kristanoj proponu imposton por evolua helpo kaj libervole devigu sin kontribui por ĝi”.

2. En la Konstitucio pri la Eklezio en la mondo estas skribite: “Krome ŝajnas juste, ke la leĝoj en homa maniero zorgu pri tiuj, kiuj pro konsciencaj kialoj rifuzas militservon, kondiĉe ke ili prenu sur sin iun ajn alian formon de servo al la homa socio”. Kia estas via opinio?

Ĉiuj respondintoj jese respondas (“konsciencaj kialoj estu leĝe respektindaj”; “ŝtato kaj eklezio oficiale akceptu tiujn, kiuj konscience rifuzas militservon”;  “oni respektu ilian decidon kaj liberigu ilin”; “jen tre salutinda kaj necesa propono! La leĝoj estu sufiĉe vastaj”, ktp), kvankam unu starigas kondiĉon: “Bonega ideo, kondiĉe ke ĉiu nacio adoptu ĝin. Sed ĉiu nacio devas esti preta fariĝi la unua adoptanto de tiu ideo”. Oni “ĝoje kaj arde jesas tion kio estas skribita en la konstitucio pri la Eklezio”, sed unu nomas la formulon “…ŝajnas juste…” iel tipe eklezi-aŭtoritata redakto, ĉar laŭ lia opinio “tio ne nur ŝajnas, sed estas”.

La respondintoj samopinias pri tio, ke “oni faru ĉion eblan por partoprenigi la rifuzintojn al pozitiva paclaboro”. Unu aldonas: “oni nepre ne toleru timaĉon!” -“Necesas, ke anstataŭ al deviga militservo, la tempo estu utiligebla alimaniere profite al la socio. Ĉi tio jam estas iusence ebla en la formo de evoluhelpo. Oni plivastigu ĉi tion” (Nederlando).

- “Kompreneble tiu servo devas esti vere servo al homa socio, ne servo (malkaŝa aŭ kaŝita) ankaŭ favora al hommortigado kaj detruado! Ne kaŭzi vundojn, sed kuraci ilin, tia estu la esenco de tia servo. Bedaŭrinde la koncerna leĝo pri deviga militservo en mia lando ne estas kontentiga en tiu rilato, ĝi ne klare kaj evidente esprimas la rajton al rifuzo de milita resp. soldata servo favore al nepre ne-militista ne-soldata servo civila, servo sociala!” (Aŭstrujo).

- “Speciale la laborado kiel evoluiga helpanto en evoluanta lando estas taŭga anstataŭo por armeservo. Ne nur tiuj, kiuj principe pro konsciencaj kaŭzoj rifuzas militservon, sed ĉiu ajn laŭ libera decido havu la rajton fari anstataŭan servon. - Finfine oni klopodu forigi la ĝeneralan servodevon kaj enkonduku profesiajn armeojn (Multaj papoj kaj eĉ kardinalo Ottaviani forte kontraŭis, pro diversaj kialoj, la ĝeneralan armean servodevon!)” (Aŭstrujo).

Unu kunlaboranto kredas, ke la ekleziaj aŭtoritatoj bedaŭrinde tro malrapide dediĉas sian atenton al tutmonda paco: “Ĉi-loke ne estu plimalgrandigitaj la lastjaraj klopodoj kaj meritoj de la Papoj Johano XXIII kaj Paŭlo VI, sed tio estas nur paŝetoj kaj ne paŝoj al la dezirita celo aŭ pli bone: stato tutmonda, paco”. Kaj li daŭrigas:

- “Se la respondecaj politikistoj ne atentas pacajn alvokojn, ĉu tiam ne estus devo de la ekleziaj aŭtoritatoj ekz. starigi ordonon por la eklezianoj ne labori iel por armado (defend-armado) kaj helpi/ eduki ilin al senarmila rezistado kontraŭ ŝtataj sintenoj, kiuj vole aŭ nevole celas/ kondukas al milito?”.

Jen la respondoj al la dua kaj tria demandoj. Ĉu vi samopinias aŭ aliopinias? Se jes aŭ ne, skribu!

Jacques Tuinder

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

Vatikana delegacio ĉeestis la 50-jaran jubileon de la restarigo de la Moskva patriarkejo.

15 katolikaj observantoj kaj gastoj ĉeestas la 4-an asembleon de Mondkonsilantaro de Eklezioj en Uppsala/ Svedio.

La reformo de CIC, la eklezi-jura kodo, bone progresas. Oni antaŭvidas tre fundajn ŝanĝojn. Baldaŭ la reform-komisiono prezentos unuajn koneksajn ŝanĝ-proponojn por la nun 50-jara kodo.

Ĉefepiskopo Necsey de Neutra/ Ĉeĥoslovakio mortis mallongan tempon post sia nomiĝo kiel ĉefepiskopo. Episkopoj Hloucha kaj Skoupy intertempe ree estas en ofico.

Grupo de 70 bulgaraj pilgrimantoj la 25-an de majo estis akceptita de la papo en aŭdienco. La grupon gvidis la ortodoksa helpepiskopo de Sofio. La papo deklaris sin ĝojsurprizita pri tiu unika vizito.

En Pollando estis inaŭgurita monumento de papo Johano XXIII. Ĝin starigis helpe de la registaro la reĝim-amika Pax-organizo, dum la polaj episkopoj protestis, postulante uzi la monon, anstataŭ por la giganta monumento, por urĝe necesaj novaj preĝejoj.

La gazetara cenzuro en Hispanio daŭras kaj akriĝas. Pluraj kondamnoj de ĵurnalistoj kaj malpermesoj aperigi gazetojn kulminis en la kalumnio ke Opus Dei (kiu eldonas gravajn gazetojn) estas frimasona.

Kantata Esperanto Meso de la jugoslava komponisto Jezovšek estis la unuan fojon prezentita dum la 46-a Germana Esperanto-Kongreso Pentekoston en Munkeno. Ĉi tiu moderna meso troviĝas ankaŭ en la programo de la koncerto dum la kongreso en Limburg.

La germanlingva eldono de la nederlanda katekismo aperis en nederlanda eldonejo; la germana eldonejo Herder cedis siajn eldonrajtojn al tiu nederlanda entrepreno, ĉar la germanaj episkopoj ĝis nun ne donis prespermeson; post la apero de la germanlingva eldono ili parte akre protestis ĉe Herder, ĉefe la kardinaloj Frings kaj Döpfner.

Plurfoje lastatempe Paŭlo VI admonis al paco kaj apelis al la militantaj partioj en Vjetnamio kaj Niĝerio, ĉesigi la milit-konfliktojn. Li turnis sin ankaŭ kontraŭ “teologio de revolucio“, kiel ĝin proklamas sudamerikaj teologoj, kaj apelis al Proksima Oriento, ne plu komenci militon.

Sudano permesis, ke 2 afrikaj sacerdotoj eniru la landon. En 1962 la sudana registaro forpelis ĉiujn eksterlandajn misiistojn. La situacio de la sudanaj rifuĝintoj daŭre malboniĝas.

 

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

 

Neniu rajtas uzi sian nenecesan havaĵon nur por si, se mankas al aliaj io necesa (Populorum Progressio)

Kiam la iniciatinto de AGADO E3 konigis sian ideon kolekti 25.000 nederlandajn guldenojn por veturanta okulkuraca kliniko, li ricevis malmulte korvarmigan leteron de malidiota esperantisto, kiu enhavis la frazon: “Mi deklaros vin idioto, se vi sukcesos en tio!”. Nu, se li pravas, ne estis dank’ al tiu esperantisto, kiu mem alportis eĉ ne la plej malgrandan briketon por tiu celo… Certe estas provoke esprimi kiel deziron: deklaru min idioto, ĉar por pli ol 60% mi jam estas tia!

Dankon al ĉiuj, kiuj dum la lastaj monatoj helpis min. Ne estas eble en ĉi tiu rubriko reagi al ĉiuj aŭ eĉ nur al kelkaj kuraĝigaj leteroj (daŭrigu! daŭrigu!, sed laŭ mia eblo mi jam respondis al ĉiu persone. Sufiĉu nun simple diri: varman dankon en la nomo de tiom da nenecese blindaj kunhomoj en Orienta Afriko. Ĉu vi jam donis esperon, kiel en:

Aŭstralio: D. McQ. en W. 58.-; Aŭstrujo: K. P. en G, 30.-; W. M. en W. 49.-; Britujo: N. W. V. en A. 6.45; sekcio de KELI 4.36; blinda esperantisto 2.50; Ĉeĥoslovakio: B. G. en N. 352.-; J. U. en S. 10.50; J. K. en C. 32.-; frat. B. en S. 22.; Francujo: E. M. en C. 4.35; E. P. en P. 5.-; J. O. en S. 5.-; A. G. en V. 7.-; IKUE-anoj 104.72; Germanujo: A. B. en G. 4.-; G. W. en M. 130.52; E. Q. en D. 10.84; K. S. en W. 22.43; E. J. en L. 18.-; G. W. en M. 40.60; Hungarujo: P. B. en B. 8.55; Italujo: A. F. en A. 236.03; blindaj esperantistoj 10.-; Koreujo: P. K. K. en S. 1.35; Nederlando: J. S. J. en A. 5.-; J. J. V. en A. 10.-; E. v. W. en B. 6.-; J. T. en H. 10.-; D. S. T. en T. 50.-; Nederl. Middenstands Spaarbank en A. 25.-; R. v. M. en E. 25.-; A. M. J. v. W. en H. 6.-; W. K. v. M. en B. 5,-; H. H. en H. 10.—; D. C. v. 1. en U. 10.-; H. C. V. en E. 5.-; I. K. en R. 7.50; J. v J. en N. 1.-; C. K. en R. 25.-; LEEN-sekcio en G. 10.-; E. W. v. R. en H. 35.-; K. H. M. en H. 10.-; J. v. S. en N. 200.-; A. B. en T. 25.       ; Katholieke Werkende Jeugd en T. 42.-; B. H. en T. 15.—; J. de L. en A. 14.37; Instítuut Henricus en N. 25.-; N. N. en N. 1000.—; J. L. M. en B. 10.-; H. C. V. en E. 5.—; T. E. v. P. en A. 100.-; Jarkunveno Noko 28.50; maljunulejo en M. 200.; Nov-Zelando: A. B. en G. 24.16; C. L. en A. 2.75; Svedujo: F. A. en S. 150.-; J. L. en S. 366.11; Esperanto-Societo de H. 140.-; A. O. en S. 69.81; KELI-rondo en S. 69.71; J. L. en E. 10.-; Sveda sekcio de KELI 349.53; A. G. T. en T. 10.-; M. B. en R. 140.-; Svislando: X. Y. en Z. 826.62; N. N. en S. 20.-; Svisaj esperantistoj 50.-; Urugvajo: P. E. en M. 7.-; Usono: W. D. en N. 3.60; R. L. B. en C. 7.-; D. S. en N. 7.14; Novjorka klubo 100.-; S. R. D. en W. 17.50; W. H. S. en H. 7.-; A. P. G. en P. 21.-?

Antaŭa sumo: 10.000 ned. guld.; fina sumo 15.494.50 ned. guld.

Bonvenaj estas ankaŭ: poŝtmarkoj uzitaj, precipe el Aŭstrujo, Italujo, Svislando kaj Vatikanurbo, kaj pupoj folklore vestitaj (el nepagipovaj landoj).

J. A. Tuinder, kiu iniciatis la helpkampanjon.

al la indekso


OFICIALE

 

ADRESŜANĜO

Landa Reprezentanto de Koreujo

S-ro Paul Kiseng Kim, (...) Seoul, Koreujo.

 

Bonvolu noti la ĝirkonton de S-ro S. P. Smits, landa reprezentanto de Nederlando: (...)

 

al la indekso


NI GRATULAS

 

al gesinjoroj Irene kaj Stefan Miller (Stockheim, Germanujo) pro naskiĝo de dua filineto Patricia; 

al Siegfried Hanauer (Weiden, Germanujo) pro sacerdotiĝo la 29-an de junio 1968 en la katedralo de Regensburg;

al profesoro d-ro Peter Hohenwarter je lia 75-jariĝo kaj 50-jara pastra jubileo.

al la indekso


Atentu!

 

La redaktoro de EK dum septembro faros studvojaĝon tra Jugoslavio. EK-legantoj en Jugoslavio bonvolu kontakti la redaktoron ĝis plej malfrue la 15-a de aŭgusto, se ili ŝatus ke li laŭeble vizitu ilin. Se oni deziras prelegon, skribu tuj, proponante aŭ demandante temojn.

Pro tiu studvojaĝo EK ne aperos en oktobro, sed kun duobla numero en novembro. Ni petas pro tio vian komprenon.

redakcio EK

al la indekso


NIA OLIMPIA VETLUDO

 

Dum la monato majo la vetludo estis interesa, ĉar S-ro Paesmans el Belgujo sukcesis paŝo post paŝo kuratingi S-inon Berthold Schmidt el Usono. Dum kelka tempo ili komune okupis la unuan lokon varbinte po 9 novajn membrojn. Komence de junio letero el Usono ŝanĝis la situacion: S-ino Berthold Schmidt plialtigis sian nombron de novaj membroj ĝis 16 kaj pro tio ŝi denove firme okupis la unuan lokon.

Sed povas okazi ankoraŭ multe. Ni atendas, ke precipe S-ro Paesmans entreprenos kontraŭatakon. Kvankam tio en ordinaraj cirkonstancoj ne estas ĝentila rilate sinjorinon, ĝi nun estas rekomendinda! Kaj tial ni petas la aliajn partoprenantojn ankaŭ rapidiĝi!

CvK

al la indekso


 

SUR ESPERIGA VOJO

Voĉoj el Ĉeĥoslovakio

En Ĉeĥoslovakio okazas ŝanĝiĝoj sur politika kaj socia kampoj, kiujn ni eksterlandanoj nur de malproksime povas sekvi kaj ankoraŭ ne prijuĝi. Eble multaj enlandanoj mem ankoraŭ ne scias, kien kondukos ilin la nuna procezo. Des pli ni ĝojas, ke la nun pli liberaj ĉeĥoslovakaj IKUE-membroj provas rekte informi nin. Sube ni represas du tiajn voĉojn kaj tradukaĵon el ĉeĥoslovaka gazeto, esperante ke ili ne restos la solaj opini-esprimoj el tiu lando.

 

Quo vadis Ĉeĥoslovakio?

Vivi laŭ instruo de Kristo superas homajn fortojn. Tial homoj amantaj vivi “sendepende” de dia helpo elpensas ismojn, esperante per ili savi homaron almenaŭ surtere. Sed tia naiveco ĉiam finiĝas amare. Kaj homoj ĉiam denove naive miras.

Tiel fine de la dua mondmilito miris multaj germanoj eksciinte pri koncentrejoj, tiel miras nun multaj ĉeĥoslovakoj, vidante ion similan. Sed ĉu konstruaĵo homa povis finĝii alie ol mizere? Kiam finiĝis Hitlera epoko, multaj negermanoj kolere juĝis germanojn, pensante fiere: “Ni estas el alia pasto, ĉe ni tio ne estus ebla”.

Poste venis sperto kornunisma, kiu montras, ke la teruraĵoj eblas en ĉiu nacio, kiu ĉesis ĉerpi el fontoj de Dio. Se kristanoj komprenus evangelion pri ŝtono angula, ne devus instrui ilin severe logika historio per koncentrejoj. Tiuj, kiuj travivis pluan sendian ismon en Ĉeĥoslovakio, avertas: Jam neniam faru el la mondo provejon. Homoj ne estas prov-bestoj. Preter Kristo ne estas solvo.

B. G.

 

Skuigaj Atestoj

Tra tuta nia socio iras procezo de renovigo kaj demokratiigo, kiuj sendube tuŝas eĉ la katolikan eklezion en Ĉeĥoslovakio. Nun eĉ eklezio kun siaj spertoj el la lastaj dudek jaroj, kun travivaĵoj de teruro, nehomeco kaj minacoj, povas pli libere spiri. Sed por ke ni pli bone komprenu nian grandan ĝojon, kiu nun plenigas korojn de la fidelaj katolikoj, ni rigardu la proksiman pasintecon, kiam la katolika eklezio vivis en persekutado kaj kruelaĵoj. Post forigo de prescenzuro preskaŭ ĉiutage ni povas legi skuigajn atestojn pri la pasinta tempo, kiu tiel fatale malpurigis bonan nomon de la ĉeĥa kaj slovaka popoloj. Terura kaj malfeliĉa ŝanĝo en la katolika eklezio okazis ĝuste en la jaro 1949, kiam certa parto de la fidela eklezio elmigris en solecon de la privata vivo, en la devigan internigon, en la solejojn de la arestejoj, en situaciojn en nehumaneco kaj teruro.

Kulmina kruelaĵo estis la t.n. “sacerdota sanatorio” en iama monaĥejo, el kiu fariĝis domo de la teruro, loko de vundoj, frenezeco kaj perforto, loko de homoj preskaŭ forstrekitaj el kuranta vivo, celante pruvi krimecon de la eklezio, kiel atestas al ni kelkaj, kiuj travivis ĉi tiun teruron.

En la “sacerdota sanatorio” trovis sian doloran vivofinon kelkiuj sacerdotoj, kiujn oni povas nomi modernaj martiroj. Ili, pastroj kaj episkopoj, devis malkonstrui siajn proprajn preĝejojn…

Dum lastaj dudek jaroj la katolika eklezio ĉe ni travivis periodon de persekuto kaj silentigado; hodiaŭ la eklezio iom post iom komencas transformiĝi. La estonteco estas antaŭ ni.

La 13-an kaj 14-an de majo 1968 kunvenis ĉeĥaj kaj slovakaj episkopoj, abatoj, geordenanoj, pastraro kaj kredantoj, por vivigi novan organizaĵon “Agado de Koncila Renovigo” kiel esprimon kaj dokumenton de la renoviga kaj demokratiiga procezo de nia societo. Prezidanto de ĉi tiu organizaĵo estis aklamita espiskopo d-ro František Tomášek. Senco de ĉi tiu organizaĵo estas helpi la eklezian hierarkion en plenumo kaj realigo de la Dua Vatikana Koncilo en nia patrujo. La kunveno eldonis jenan deklaron:

 

Ni subtenas la peticion, per kiu episkopo d-ro František Tamášek postulis en la nomo de ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj episkopoj de la ĉeĥoslovaka registaro,

ke estu rekomencita intertraktado de la ĉeĥoslovaka registaro kun la Sankta Seĝo, ke estu ebligita renovigo de la libera kontaktiĝo de niaj episkopoj kun la Sankta Seĝo,

ke ĉiuj episkopoj povu eniri siajn oficojn, ke estu garantiita nemalhelpita agado al la tutlanda episkopa konferenco,

ke en konsento kun la Sankta Seĝo estu okupitaj vakaj episkopejoj,

ke la episkopoj povu libere funkcii en siaj oficoj, starigi kaj gvidi teologiajn institutojn kaj seminariojn, starigi kaj okupi paroĥejojn, konstrui preĝejojn kaj aliajn ekleziajn objektojn,

ke pastroj en sia pastorala agado estu submetitaj nur al siaj episkopoj,

ke laikoj ne estu malhelpitaj en plena partopreno en ĉiuj partoj de la eklezia vivo,

ke estu ebligita vivo kaj agado de ordenoj, kongregacioj kaj sekular-institutoj en spirito de la dekretoj de la Dua Vatikana Koncilo.

Karaj niaj fratoj en la tuta mondo! Nun komenciĝas nova historio de Ĉeĥoslovakio. Elkore ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj al vi dankas pro spirita subteno, kiun vi al ni dum dudek jaroj liveris, ke vi nin ne forgesis kaj volonte al ni helpadis precipe per abonado de nia kara organo “Espero Katolika”, kiu estis ofte en pasinta tempo nia nura spirita subteno. Nia dankemo restos daŭre en niaj koroj.

 

Arda kaj hunila koro

(Artikolo aperinta en Ĉeĥoslovakio, en la ĵurnalo Lidová Demokracie, 13.4.1968.

El la ĉeĥa lingvo tradukis: Aleš Berka)

La viro, kiu nin akceptis, laŭ nia peto, en malgranda, pitoreska ĉambreto de karitata domo, havas ŝultrojn de kamparano kaj grizharan kapon, plenan de vivspertoj kaj de saĝeco el sennombraj libroj. La mano, proponanta cigaredojn al siaj gastoj, estas firma, portas postsignojn de peza manlaboro: estas la sama mano, kiu antaŭ multaj jaroj firme tenis episkopan bastonon kaj benis kredantojn, sed en proksima pasinteco tenis pioĉon, martelon kaj ŝraŭbilon.

Sacerdoto kontraŭ Gestapo

Estis la dua aŭ tria tago post la atenco kontraŭ Heydrich. La urbon Prago vualis fantomo de teruro. Plene armita Gestapo marŝis de domo al domo. Ilia brutala pugno frapis ankaŭ la pordon de porknaba Salesiana hejmo en Praha-Kobylísy. La administranton de tiu instituto, d-ron Trochta oni starigis vizaĝe kontraŭ la muro. Soldataj botoj piedpremas bildojn de sanktuloj. Monavidaj manoj renversas tirkestojn de skribtablo. Kaj la kialo: la progresema sacerdoto kaj membro de la Centra Komitato de skolta asocio, Junák, estis jam delonge sur nigra listo de nazi-agentoj.

“Via instituto estis rifuĝejo por komunistaj kanajloj”, rikanas komisaro de Gestapo. Kompreneble, la akuzo ne estis vera kaj preciza, D-ro Trochita tamen ne prijuĝis la mondkoncepton de tiuj homoj, al kiuj necesis helpi. Sed laŭ la opinio de la Gestapo la akuzo certagrade pravis, ĉar en la instituto, kiun administris d-ro Trochta, troviĝis en la unuaj tagoj de la okupacio portempa rifuĝejo precipe por judoj kaj infanoj judaj, kiuj pro la helpemo de d-ro Trochta sukcesis eskapi trans la limojn de la tiama protektorato. D-ron Trochta oni esploris kaj turmentis, ne metis antaŭ tribunalon sed irigis en malliberejojn: Pankrác, Pečkarna Mauthausen, Dachau - restadejoj, kies nomoj elvokos plej terurajn emociojn. La liberigon li ĝisvivis en Dachau, en la jaro 1944...

Episkopo kontraŭ ministro

Estas en novembro 1947. Sonoriloj de la katedralo de Litoměřice sonoras honore a1 nova episkopo, al viro, kiu neatendite fariĝis episkopo en sia 42-a vivjaro. Lia diocezo troviĝas en lima regiono. Mankas sacerdotoj, la tradiciaj religiaj vivkutimoj estas disŝiritaj. La nova episkopo malfermas seminarion por pastroj, lernejojn, instituciojn. Dume la cirkonstancoj pliakriĝas, ankaŭ la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio. La plej juna episkopo (“Mi estis tiam leporeto inter la episcopo”, rimarkigas d-ro Trochta kun sia seka humoro) fariĝas per decido de la ĉefepiskopo de Praha, d-ro Beran, parolanto de ĉeĥaj kaj slovakaj episkopoj. Kun li devis trakti d-ro Alexej Čepička, la tiama ministro de justeco kaj sekretario de la centra komitato de la Nacia Fronto.

L.D.: “Via tasko estis tiam tre malfacila kaj delikata. Ŝajnas al mi, ke ankaŭ la tasko de via dialoganto ne estis pli facila”.

D-ro Trochta: “Kompreneble, ĝi ne estis facile por mi nek por la alia. Sed la alia estis pli potenca. Jam antaŭe li senigis nin de la fundamentaj rimedoj por gvidi la ekleziajn aferojn, kaj li agis sub la ŝirmo de la tiama ŝtata potenco. Kaj ne nur tio, la ŝtaton reprezentis kaj subtenis laŭfakte la pastroj, kiel Plohar, J. Beneš kaj aliaj. Kvankam ilia tasko estis trakti kun ni kaj nin subteni - sed mi ne volas juĝi ilin; siajn agojn ĉiu prirespondas mem antaŭ sia konscienco”.

L. D.: “Rilate la ministron Čepička - kia estis, laŭ via opinio, lia persona tasko dum ĉi tiuj traktadoj?”.

D-ro T.: “Li estis sagaca viro. Li iris senskrupule al sia celo, sed la efektivan sekvon de tiu celo li penis dialektike vuali. Mi tamen permesas al mi diri, ke mi scipovis diveni liajn intencojn. Lia penado celis al tio: ekkoni Dion, kion ni konsideras la plej grava, por povi ĝin forŝovi nedecidita. Li minacis kaj promesadis. Per unu spiro li parolis pri bonaj salajroj por sacerdotoj - kaj samtempe parolis pri la popolamaso, kiu elmarŝos sur stratojn kaj detruos nin. Mi refutis, ke ni ne devas timi la popolon. Ni ja amas la popolon almenaŭ same kiel li. Ni ne kontraŭstaris la ŝtatan aŭtoritaton kaj ĝian socian aranĝon. Ni volis helpi al la progreso de la patrujo, sed ni defendis la rajton de la eklezio, decidi memstare en internaj aferoj de la administrado. La traktado pliakriĝis, alvenis neatenditaj renversoj. Fakte ĝi finiĝis, kiam oni malkovris en la ejo, kie oni volis atingi, ke la episkoparo agnosku la socialisman reĝimon, sekretan instalaĵon por subaŭskultí la traktadon. Ĉi tiu malkovro, kompreneble, vekis ĝeneralan malkonfidon kaj malagordon. Tiama ministro por enlandaj aferoj (V. Nosek) respondis al la protesto de la episkoparo en tiu senco, ke kulpas la Vatikano, kiu intencis ekkoni la sintenon de la unuopaj episkopoj”.

Arestito en la ombro de la katedralo

Tuj poste venis en la diocezan kancelarion ŝtataj rajtigitoj. Al la episkopo ili malpermesis eniri la katedralon. Armitaj viroj eniris la loĝejon de la episkopo: “Vi ne rajtas eliri el la palaco. Vi devas ekloĝi nur en la supera parto de la domo. La manĝon oni alportos al vi. Pri ĉio cetera zorgos… La ordono estas tuj plenumenda. Kia ajn rezisto estas vana. Apelacio al juraj normoj estas neebla”. La episkopo de Litoměřice iras en sian ĉambron. Viroj kun aŭtomataj pafiloj gardias lian dormon. Se li bezonas kuracistan helpon, oni lin veturigas nur dumnokte al elektita kuracisto. Dum longaj tri jaroj la arestita episkopo tiamaniere vivas en sia propra domo. De tempo al tempo oni permesas al li mallongajn promenojn en la ĝardeno, sed ĉiam li estas akompanata de gardantoj.

L. D.: “Kiam oni fakte starigis vin antaŭ tribunalo?” 

D-ro T.: “En la unua duono de januaro 1953 oni transportis min de Litoměřice al la arestejo en Ruzyne. Tie oni tenis min dum 19 monatoj ĝis la procesa debato. La perspektivo de la juĝa verdikto estis: morto. La juĝistoj tamen verdiktis pri 25 jaroj en malliberejo. La “mildan” verdikton oni klarigis per mia proleta deveno, pro mia antifaŝisma sinteno dum la jaroj de okupado en nia lando kaj ankaŭ per tio, ke pro mia katolika edukiteco mi ne povis percepti la grandecon de mia krima agado. La juĝa proceso estis tute sekreta. La juĝverdikton mi neniam ricevis en la manojn. La motivo de la kondamno? Ŝtatperfido, spionado… Kompreneble mi neniam pensis pri tia agado…”.

De la juĝejo oni veturigas la episkopon - ekde nun li devas sin anonci arestito Trochta - returne en la izolareston en Ruzyne, pli poste en la regionan arestodomon en Litoměřice. Dimanĉe li denove aŭdas la voĉon de la katedralaj sonoriloj. Li meditas kaj preĝas pro sia diocezo. Ĉi tie li restas ĝis fino de februaro 1955, dum 26 monatoj senĉese esplorata. Poste en la malliberejo de Leopoldov, kaj denove en Ruzyne. Esploranta oficisto diras: Ni lasos vin ĉi tie sidi, ĝis vi moliĝos. Li ne moliĝis. Pro tio oni sendis lin al speciala izolita fako en malliberejo de Pankrac. La grizhara episkopo ne volas al ni rakonti pri la vivmaniero ĉe la arestitoj. Li ne plendas, ne perfidas al ni siajn turmentintojn. En ilia voĉo ne estas amaro, eble nuanco de seka humoro.

Finfine d-ro Trochta ricevis la anoncon: “Sinjoro prezidanto de la respubliko donis al vi amnestion. Iru kaj enviciĝu en la laborproceson, por ke vi fariĝu homo taŭga por nia socio…

D-ro Trochta anoncis sin kiel brigadano por domkonstruado, poste kiel helpa laboristo en riparejo…

Episkopo Trochta rigardas enpenseme antaŭ si… “Ĉu vi pensas, ke mi ĉagreniĝas pro tio? Ankaŭ al episkopo ne malutilas se li lernss ion ripari. Mi senpere ekkonis la medion de laboristoj, iliajn opiniojn. Ili rilatis kun mi tre amike”.

L. D.: “Ĉu vi ekrilatis kun ŝtataj oficejoj? - Mi aludas la fakon por ekleziaj aferoj ĉe la ministerio de kulturo?”.

D-ro T.: “Certe. Mi ja estis invitita al la Vatikana Koncilo, sed oni ne permesis al mi la partoprenon. Ĉe tiu okazo oni proponis al mi plejeble frue iri en pension…

L. D. Ĉu vi diskutis kun ili ankaŭ pri religiaj problemoj?”

D-ro T.: “Certagrade kaj laŭ la cirkonstancoj…  La normaligo de rilatoj inter ŝtato kaj eklezio ne povis esti al mi indiferenta. Krome, en tempo de la Vatikana Koncilo mi skribis al la tiama prezidanto A. Novotny, kiu estis mia kun-arestito en Mauthausen. Mi petis lin ke li primeditu la rilatojn inter ŝtato kaj eklezio. Mi ne ricevis respondon. Poste mi eksciis, ke mia letero ne estis perdita: dum neplanita interparolo kun reprezentanto de la poreklezia oficejo, s-ro Hruza diris al mi: Vi estis skribinta al prezidanto Novotny. Li sendis vian leteron al mi por prijuĝo, sed mi ĝis nun ne trovis tempon por legi ĝin... 

Antaŭ kelkaj tagoj sacerdotoj de lia diocezo instigis d-ron Trochta al reveno. Li respondis per saĝe pripensita letero, kies ĉefajn partojn nia ĵurnalo raportis.

L. D.: “Via respondo vekis grandan eĥon inter sacerdotoj kaj laikoj de via diocezo Litoměřice. Mi tre ŝatus ekscii vian opinion pri estonta ebla rilato inter ŝtato kaj eklezio”.

D-ro T.: “Religia libereco ne baziĝas nur sur eblecoj celebri liturgiajn ceremoniojn aŭ ĉeesti ilin. Tiu nocio estas multe pli larĝa: ĝi estas ebleco proklami en tuta larĝeco la apartenon al certa mondpercepto, ankrita en la absoluto. La zorgobjekto de la eklezio estas la tuta homo, do ĝi koncernas la korpan kaj la animan prizorgon. La programo de la eklezio estas ankaŭ sociala, samkiel la krizoj sociaj fontas ordinare el krizoj moralaj. Mi pensas, ke la eklezio en la sfero de materiala prizorgo de la ŝtato povas esti bona ligano kaj helpanto, kaj ĝi bone konscias pri tio. Bona sacerdoto devas esti samtempe ankaŭ bona civitano, eĉ tiam, kiam lia mondpercepto ne akordiĝas kun tiu de aliaj civitanoj. Sed estas necese doni al tiaspeca kunvivado de eklezio kaj ŝtato akcepteblan juran statuton kaj tiajn vivkondiĉojn, ke la kredantoj sentu sin egalrajtaj civitanoj kaj respektataj anoj de granda nacia familio...”.

L. D.: Ĉu vi opinias, ke eblas kunvivado de ŝtato kaj eklezio sen porekleziaj rajtigitoj en la ŝtataj oficoj?”

D-ro T.: “Por esti tute sincera, mi opinias, ke nune estas tro multe da tiaj rajtigitoj. Mi ne estas kontraŭ certa, prudenta formo de ŝtata kontrolo super eklezioj - tiuspeca kontrolo, kiu estas amika kunhelpo kaj utilas ambaŭflanke. Sed mi dezirus, ke tiu kontrolo estu en bezona mezuro, bazita sur reciproka konfido, sed ne nur ŝtata ordonado, ĉikanado de ŝtata aparato super tio: kio estas pure animprizorga, pure religia, eklezia afero. Ni travivas rebonigan proceson. Mi tre atente legis ĉiujn lastatempajn parolojn de elstaraj ŝtataj reprezentantoj kaj mi ĝojas pro ili, kiel sacerdoto kaj kiel civitano. Oni penas normaligi la rilatojn en la socio kaj mi esperas, ke oni normaligos ankaŭ la rilatojn inter ŝtato kaj eklezio. Mi estas ankaŭ konvinkita, ke episkopo posedanta la konfidon de la kredantoj, akiros ankaŭ la konfidon de la ŝtato. Li havas pli da intereso pri tiu nova kunvivado ol diversaj rajtigitoj kaj sekretarioj, kiuj malhavas la konfidon de sacerdotoj kaj laikoj. Al bona kunvivado en pasinta tempo tiuj ŝtataj rajtigitoj pli malutilis ol helpis. - Al nia dialogo mi volas aldoni: Mi scias, ke miaj respondoj ne estas sufiĉaj. La tuta vico de la menciitaj problemoj postulas pli profundan analizon”.

Finiĝas trihora diskuto kun viro posedanta kuraĝon, ardan kaj humilan koron, kiel episkopo de Litoměřice kaj kiel arestito en diversaj koncentrejoj kaj malliberejoj. Nedubinde ke li konservos tiun kuraĝon kaj humilan koron ankaŭ tiam, kiam plenumiĝos la sopiro de sacerdotoj kaj kredantoj en lia diocezo.

Jan Kaštanek

 

al la indekso


AMARA FRUKTO DE LA EŬROPA CIVILIZACIO

 

dua parto (unua parto)

 

Kial la kristanaro en Eŭropo ne sukcesis malebligi la masakron de la judoj?

Pri la manko al rezisto kontraŭ la Hitlera reĝimo en Germanujo mem aperis diversaj libroj. Hitler donis panon al la senlaboruloj pro la grandskala rapide evoluanta militindustrio kaj la popolo estis kontenta. Morala forto por kontraŭstaro mankis. La homoj, kiuj montris iun reziston, estis tuj likviditaj hejme aŭ en koncentrejoj. Multe kaj multe pli granda estis la nombro de homoj, kiuj aktive kunlaboris en la granda aparato de la SS-ŝtato, uzita por submeti la okupitajn landojn. Tia aparato postulis grandegan organizadon. Prenu nur la transportadon de eksterlandaj laborfortoj al Germanujo por daŭrigi la industriadon, dum la juna generacio de germanoj batalis ĉe la fronto. La laboro en Germanujo estis deviga kaj specialaj aranĝoj necesis por laborigi la nevolemajn eksterlandanojn. Jen dudekjarcenta formo de sklaveco!

Tio nur montras unu aspekton, kiu postulis streĉon de la tuta germana popolo. Estis multaj aliaj grandskalaj aranĝoj, pri kiuj oni okupis sin. Unu el ili estas la registrado, transportado kaj mortigado de la judoj. La potenca ropaganda aparato estis forte antisemita, sed ĝi ne informis la homojn pri la vera destino de la viktimoj. Kaj tie ĉi ni atingas gravan parton en nia artikolo: la informado.

La informado pri la destino de la forkondukitaj judoj

La okupitaj popoloj ne kredis la “oficialan” gazetaron direktitan de da germanoj, kaj jam baldaŭ ĉie aperis la malpermesitaj sekretaj gazetoj kun informoj ricevitaj pere de la rezistmovado. Por Okcidenta Eŭropo la BBC-dissendoj el Londono estis tre gravaj, kvankam estis malpermisite havi radioaparaton.

Kiel estis la informado pri la destino de la judoj en okupita lando? Estas grave esplori tion, ĉar la homoj nur reagis je tio, kion ili eksciis el informoj. Rilate al mortigoj de la judoj la reagoj en la okupitaj landoj ŝajnis tiel malfortaj, ke oni povus konkludi, ke ankaŭ tie la homoj estus “antisemitaj”.

Ne estas eble priskribi la situacion por ĉiuj okupitaj landoj. Sed la tiama evoluo en unu lando jam klarigas multe por aliaj. Kvankam la metodoj de la germana homĉasado diferenciĝis, la efiko ĉie estis sama. Konante plej bone la historiajn fontojn de la propra lando mi prenas Nederlandon por montri, kiamaniere oni estis informita kaj kiamaniere oni reagis en certa tempo. Pri la metodoj, kiujn la germanoj sekvis por forkonduki la nederlandajn judojn, ekzistas duvoluma dokumentita verko de Prof. D-ro J. Presser: “Ondergang” (“Pereo”), eldonita en 1965. En ĝi oni povas legi kiel malmulta fakte estis la helpo de la nederlanda popolo al siaj judaj samlandanoj. La nederlandaj oficistoj eĉ helpis la germanojn, kvankam nekonscie pri la konsekvencoj, prizorgante akuratan registradon de la judoj. Tio estis la unua paŝo en la detrua aparato. Oni ne antaŭvidis, kio okazos.

Por Nederlando krom tio valoris, ke ĝi ekde la Franca Revolucio ne plu konis la sperton de milito. La organizita rezista movado nur malrapide evoluis en la komenco de la milito. Je la fino tio estis tute alia.

En aŭtuno 1940, tuj post la aranĝo, ke oni faru diferencon inter judoj kaj nejudoj, la protestantaj eklezioj protestis. En la sama jaro la studentoj de Delft kaj Leiden strikis pro la eksigo de la judaj profesoroj.

Februaro 1941: la germanoj organizis antisemitajn homamasiĝojn en la centro de Amsterdamo. La judoj rezistis. Sekvis granda homĉasado (razzia). Tiam la laboristoj en Amsterdamo ekstrikis. La germanoj kruele rompis la reziston kaj daŭrigis la ellaboron de sia programo.

En la daŭro de 1941 oni forrabis la posedaĵojn de la judoj kaj la apartigado estis pli severa.

En la somero de 1942 la forkondukoj komenciĝis. La eklezioj forte protestis. En la katolikaj preĝejoj oni laŭtlegis la enhavon de la protesto. Tuj poste la germanoj arestis ± 700 katolikojn de juda deveno, kaj transportis ilin pere de transirejo Westerbork tuj al Auschwitz. Inter li estis la konata filozofino kaj monaĥino Edith Stein.

La nomo Auschwitz tiam ne estis konata en Nederlando. La 13-an de aŭgusto 1942 alvenis la unuaj leteroj de la forkondukitoj el Birkenau (Auschwitz II) kun mencio, ke la laboro estis peza, sed eltenebla. En la juda Konsilantaro oni bezonis kvin tagojn por serĉi en detalaj atlasoj, kie situas la loko Birkenau. Antaŭe Generalkommissar Schmidt estis sciiginta, ke la taskoj de la judoj estis ordigi la detruitajn urbojn en la oriento. “Ni ne estas barbaroj”, li diris, “ni ankaŭ volas permesi al la judoj, ke iliaj familioj kunvojaĝas. Sed ilia sorto estos peza”. En tiu tempo la sekretaj organoj de la rezista movado forte rekomendis la judojn kaŝi sin kaj oni komencis trovi adresojn por judaj kaŝontoj ĉe kamparanoj. Multaj judoj tiam ne volis kaŝi sin, ĉar se ili tamen estus trovitaj, estus forkondukitaj al la koncentrejo Mauthausen. Por Mauthausen oni havis multe pli da timo ol por la necerta sorto en la oriento.

Dum kunveno de la 18-a de septembro 1942 oni sciigis al la Juda Konsilantaro pri “unu morto en Auswitz” (oni ne sciis la ĝustan ortografion): estis unu mortinto. Nuntempa historiisto taksas el la dokumentoj la veran nombron de nederlandaj mortigitoj je tiu dato proksimume 10.000. La Juda Konsilantaro kaj la rezistmovado ne sciis tion. Post tiu tago la forkondukoj daŭris ankoraŭ dum unu jaro sen ke protestagadoj el la nederlanda popolo okazis. Ni devas mencii, ke multaj homoj, ankaŭ la judoj, tiam vivis kun la atendo, ke la milito baldaŭ finiĝos pro granda invado de la aliancanoj kaj tiu iluzio por multaj ne kontribuis al aktiva rezisto.

Kiel estis la informado el aliaj fontoj? La BBC jam en julio 1942 sciigis pri la ekzisto de gasejo en Polujo; la sekreta organo de la komunistoj “De Waarheid” (“La Vereco”) jam antaŭe publikigis pri ekstermo de la judoj en Ukrajno. Oni ne kredis tion kaj reagis je sciigoj kun la vorto “militpropagando”. Oni ankaŭ ne kredis la postajn sciigojn de BBC, kiuj informis pri “amasaj ekzekutadoj”. Tiu ĉi sciigo atingis la homojn, kiam la germanoj en grandaj detruejoj jam longe mortigis pere de gaso.

La vana laboro de Kurt Gerstein

Tamen tre detala kaj preciza priskribo pri la detruado kaj la detruejoj atingis kelkajn anojn de la nederlanda rezistmovado. Ili ricevis ilin pere de Kurt Gerstein. Gerstein estis ekde junaĝo aktiva membro de la germana evangelia junulara movado, aliĝis al SS en 1940 por ekkoni la krimojn de tiu organizo kaj transdoni siajn informojn. En 1941 li aliĝis al Waffen-SS kaj estiĝis aranĝanto de seninfektaj aparatoj. Por tio oni uzis la gason “Zyklon-B”, kiu ankaŭ estis uzata en la detruejoj. Komence de aŭgusto 1942 li devis porti al Polujo 100 kilogramojn de bluacido. Per propraj okuloj li vidis la mortigadon de miloj da judoj en Bełżec, Treblinka kaj Sobibór. Profunde ŝokite li rapidis raporti tion, kion li vidis. Unu el liaj amikoj, al kiu li transdonis siajn sciigojn, estis la nederlandano J. H. Ubbink, kiun li konis de la kristana studenta organizo. Al Ubbink, mem aktiva en la rezistmovado, li klarigis la celon de lia aliĝo al SS. Vidinte la mortigojn li sukcesis paroli kun Ubbink en Berlino (februaro 1943) kaj li donis detalan raporton pri tio, kion li sciis. Ubbink transdonis la informojn al kaŝita oficisto Van der Hooft, kiu surpaperigis ĉion. Tiu kopio restis ĝis la fino de la milito en kokinejo de kunlaboranto, kies domo estis detruita. Van der Hooft poste estis arestita kaj mortis fine de la milito dum tielnomata mortiga marŝo.

Entute tri viroj el la nederlanda rezist-movado en 1943 sciis pri la teksto, sed ili ne publikigis ĝin en ilia - kristana - organo “Trouw” (“Fidele”), tre konata en la rezistmovado. Ili ne povis kredi tiun hororan veron. Verŝajne ankaŭ la fakto, ke Gerstein estis SS-oficiro - ĉu fidinda, ĉu ne? - ludis rolon en la decido.

Gerstein, kiu transdonis siajn informojn al centoj da homoj i.a. en Svedujo, ĉiam spertis, ke oni ne aŭ nesufiĉe kredis lin. Li prenis ĉiujn riskojn por nenio kaj ne sukcesis haltigi la homdetruadon dum unu momento. Arestite kiel SS-oficiro en Francujo li mortigis sin la 25-an de julio 1945.

La raporto de Gerstein enhavas detalan priskribon pri la detruado de homoj kaj krom tio ciferojn, kiuj substrekas la amplekson de la naziista detruprogramo. Estas ankoraŭ marto 1943, kiam Van der Hooft notis: “Entute tiamaniere jam estis mortigitaj 4 milionoj da Judoj kaj 2,5 milionoj da mensmalsanuloj kaj tielnomataj “germanmalamikoj”. La programo enhavas 16,5 milionojn da homoj, tio estas ĉiuj Judoj el la okupitaj teritorioj kaj polaj kaj ĉeĥaj intelektuloj. Nuntempe la aŭtoritatuloj insistas rapidi kaj serĉi eblecon por mortigi je pli efika maniero”.

Kial nekomprenebla?

Kiel unu el la plej gravaj kaŭzoj, ke la homoj ne povis kredi la teruran realon de la masakroj, Prof. D-ro L. de Jong, el kies verko “Een sterfgeval in Auswits” (“Unu morto en Auswitz”, 1967) ni ĉerpis kelkajn informojn, mencias la neimageblan karakteron de la masakro: “Ĝi estis nova en la monda historio, ĝuste per ĝia amasa-mekanika karaktero, esence diferenciĝante de antaŭaj formoj de tio kion oni poste nomis genocido, esence diferenciĝante de tio, kion la homoj, kiuj esploris ĝin, estis legintaj antaŭ 1939 aŭ antaŭ 1940 pri la turmentoj kaj murdoj en germanaj koncentrejoj. Ĝi tiel multe superis nian komprenon, ke - tiel ni jam esprimis  ĝin - nia spirito akceptante la konscion pri ĝi en si, samtempe elpuŝas ĝin kiel stranga, horora, absurda elemento”. Bonvolu memori Jehova-atestantinon, kiu en Birkenau vivis apud la gasejoj, apud la kremaciejoj: “La unuan tagon oni kredis ĝin, la alian ne”. Tio konkordas kun multaj postmilitaj klarigoj”. (p. 24).

Ĉi-tie ni trovas kaŭzon, kial la kristanaro ne sukcesis malebligi la masakron de judoj. Ili ne akceptis ĝin kiel realon. Por la plimulto la homdetruejoj estiĝis certagrade spirita realeco, kiam fakte ili ne plu ekzistis. Tio nur substrekas la solecon de la juda popolo en tiuj jaroj.

Corry van Kleef

Uzita literaturo i.a.:

Jacques Delarue: Gestapo, Utrecht 1965

W. P. Eckert/ E. L. Ehrlich: De haat tegen de loden - schuld der christenen?!, Hilversum/ Antwerpen, 1967

L. de Jong: De Bezetting, Amsterdam 1963

L. de Jong: Een sterfgeval te Auswitz, Amsterdam 1967

J. Presser: Ondergang, de vervolging en verdelging van het Nederlandse jodendom, 2 vol., 's-Gravenhage 1965.

 

al la indekso


SACERDOTOJ

 

39 procentoj el la pastroj arestitaj en la koncentrejo Dachau mortis ankaŭ tie. Kun 1.106 mortintaj pastroj Dachau verŝajne estas la plej granda tombejo de pastroj en la mondo. 2.812 pastroj de ĉiuj nacioj kaj konfesioj venis al Dachau; 95,4% estis katolikaj, 3,4% estis evangeliaj, aliaj konfesioj estis malpli od unu procento. Inter tiuj 2.812 pastroj estis 1.856 poloj, 358 germanoj, 127 ĉeĥoj, 100 aŭstroj, 155 francoj.

W. M.

 

El la 351.624 katolikaj sacerdotoj, ĝis nun nur 2.250 petis dispenson de la celibato, t.e. 0,6%. Tiujn nombrojn komunikis P. E. Heston scs (Romo), membro de la komisiono traktanta tiujn petojn. Pri fuĝo el la celibato do oni vere ne povas paroli.

 

al la indekso


 

LA SAVO DE LA POPOLOJ

Deka parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto - sesa parto

sepa parto - oka parto - naŭa parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Dekunua parto"]

 

 

Tiam sur ĉi tiu monto (Siono) la Eternulo pretigos al ĉiuj popoloj manĝon de grasaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, medolhavaj manĝaĵoj, perlantaj vinoj. Sur ĉi tiu monto Li disŝiras la vualon, kovrantan ĉiujn popolojn, kaj la nebulon ĉirkaŭantan ĉiujn naciojn, kaj neniigas la morton poreterne. Li forviŝas la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, forprenas de la tero la malhonoron de sia popolo.

La fino de ĉio estas la reiro al la paradizo, kiel ankaŭ la origino de ĉio estis la paradizo.

Dio plantis ĝardenon en Eden en la oriento kaj preparis en ĝi lokon al la homo. Li igis lin ripozi en la sankta spaco, kiun Li mem estis kreinta kaj kiu per la ektuŝo de liaj fingroj estis ŝanĝiĝinta.

Tiel Javeo ja pluvivas en la memoro de Israelo: kiel la Dio, kiu per mirakla forto enkondukis sian popolon en la promesitan landon, superfluantan de lakto kaj mielo, ĉar ĝi estas la ĝardeno de Javeo. La paradizo, en kiu vivas Israelo kaj Dio kun ĝi.

En tiu lando Israelo - kiel lasta triumfo - konkeris la urbon sur la monto: Siono, la fortikaĵo, kiun blinduloj kaj kripluloj senpene povis defendi. Per la venko super tiu monto finiĝis la vagado de popolo. Jen la fina punkto de iliaj deziroj, la celpunkto por ĉiuj estontaj atendoj. La vojo de la savo finfluis en la urbon ĉe la horizonto. En tiu loko Dio denove tuŝis la teron kaj deziris esti kun sia popolo Dio, en maniero superflua kaj konkreta.

El la fonto ekŝprucas la estonteco-vizio de la profetoj. Parolante pri netuŝebla savo kaj daŭra paco, ili rakontas pri la plugisto, kiun tuj sekvas la falĉisto, pri la montoj moston gutigantaj, pri la pano, kiu estas ĝissate manĝata, pri la popoloj, kiuj aliforĝas siajn glavojn je plugiloj kaj pilgrimas al la supro de la monto.

Ili denove priskribas la paradizon, sed ĝi nun situas sur la monto, kie Dio konstruis por si loĝejon kaj pretigas tablon per bongustaj manĝajoj kaj perlantaj vinoj.

La saviĝon de la popoloj ankaŭ ĉi tie efektivigas ne misio de kredsenditoj el Israelo al la popoloj. La paganojn Dio vokas al la Siona monto por partopreni en la saviĝo de Israelo, kiu malkaŝiĝas antaŭ liaj okuloj. Tiel ja diras la promeso: per vi beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.

(fino sekvos)

 

al la indekso


ZIGZAGA VOJO

 

La vojo de la animzorganto estas kelkfoje zigzaga, kelkfoje surpriza. Okazas kelkfoje, ke li devas tre malproksimen iri, ke li povu alproksimiĝi.

Je tiaj kontraŭparoj oni devis pensi post la konversacio kun Tibor Majer, administranto en Lőkösháza. Li rakontis sian historion eĉ ne freŝe, sed post kelkaj monatoj, ĉar li volis resumi ila instruon el ĝi.

- Mi vojaĝis 14.000 kilometrojn. Mi pensas, ke krom mi nur kelkaj katolikaj pastroj atingis la supron de la mondo en la proksimo de Pamiro. Mi vagadis en Samarkando, en la dumiljara urbo de la uzbekoj kaj travagadis Uzbekistanon, kie mi observis parencaijn vortojn en la lingvo de miaj novaj amikoj kaj ekvibris antaŭ mi io el tiu koncepto, kiun ni en la vorto “Oriento” komprenas.

Tiu ĉi vojaĝo komenciĝis per iu invitilo, kiu siatempe surprizis min kaj ekĝojigis. Mi ne devas longe klarigi, ke ekzistas komunumoj, kie la pastro el ia speciala kaŭzo nur malfacile trovas kontakton kun la gvidantoj de la komunumo, kun oficialaj homoj. Ankaŭ mi estis tia.

Longe oni oficiale ne sciis pri mi kaj kiam la unuan fojon oni rimarkis, ke ankaŭ mi en la komunumo vivas, venis ĉi tiu invito, kiu logis min al kurso de komencantaj esperantistoj. Mi iris kun la plej granda ĝojo kaj fariĝis ano de la Rondo. Post kelkaj monatoj mi sukcese ekzameniĝis kaj kiel esperantisto mi povis elekti inter diversaj esperanto-kongresoj kaj aranĝoj. Unue mi intencis veturi al Israelo; por ke samtempe kun la Kongreso ankaŭ la Sanktan Teron mi vizitu, sed intervenis la milito kaj la vojaĝo ne okazis. Tiam, mi elektis la vojaĝon al Uzbekistano kun la malantaŭa penso, ke mi iom ĉirkaŭrigardos en la “prapatrujo”, sur tiu teritorio, kien nin multaj foraj kaj nebulaj tradicioj ligas.

La akcepto kaj la bonkoreco superis ĉian imagon. Mi mencias nur unu: la gravan parton de la partoprenkostoj oni repagis al ni dirante, ke ni estas la gastoj de la uzbeka ŝtato kaj la ŝtato montras al ni la landon. Esperanto solvis la malfacilaĵojn de la proksimiĝo kaj estis neforgesebla travivaĵo por mi, ke mi povis paroli kun homoj, kiuj vivas sur la alia parto de la mondo, ke mi povis ekkoni iliajn pensomanierojn, povis ĝui la simpation, kiun ili direktis al mia hungara nacio, al la komunaj vortoj kaj al tiu parenca sento, kiu en la uzbekaj vivas lige kun ni.

Nature mi estis la unusola pastro en la societo, multajn tagojn mi eĉ preĝejon ne vidis, tamen ĉiutage mi celebris la sanktan meson, plejofte sur mia lito, frumatene, kiam mi ankoraŭ neniun embarasis. Mi kunportis tre simplan ekipaĵon. Speciala travivaĵo estas por mi, ke mia societo ne nur ian rimarkon ne faris lige kun mia mescelebrado, sed eĉ en la plej granda estimo ili alrigardis kaj atentis, ke neniu embarasu min dum la celebrado. La saman estimon mi spertis ankaŭ flanke de miaj gastigantoj. Mi ne fanfaronis per mia pastreco, sed kiam ĝi venis en la parolon, kaj ili informiĝis pri miaj frumatenaj mescelebradoj, eĉ pli alten ili taksis min.

La travivaĵo de la trisemajna vojaĝo ankaŭ hodiaŭ vigle movigas min. Sed krom tio ĝi havas eĉ utilon el vidpunkto de la animzorgado. Ne nur la faritaj vojaĝrakontoj, sed Esperanto mem kreis kontakton por mi al tiuj, kiuj ne apartenas al miaj kredantoj. Mia publika rolo solidiĝis. Pliboniĝis la atmosfero kaj ĝi estas grava en mia animzorgada laboro.

Mi povas multon danki al Esperanto.

El la hungara katolika semajngazeto ÚJ EMBER (Nova Homo)

XXIV jarkolekto, n-ro 20, 19.5.1968.

El la hungara tradukis: JK

 

al la indekso


PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

sepa parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto - sesa parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Kvina parto"]

 

Forpeli la militfenomenon

La moderna armiltekniko lokis la homaron en situacion, en kiu ĝi devas elekti inter vivo kaj morto, sekve devas akcepti ankaŭ la konsekvencojn de tiu elekto. Eblas nur unu elekto. Ĉi tiu situacio pensigas pri la vortoj de la Biblio: “Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro” (Readmono 30,19). Ĉi tiu elekto por la vivo signifas, ke la homo metu klaran limon ĉe la uzado de la potenco, pri kiu li nun ekdisponas. Ĉiu, kiu volas transpaŝi tiun limon, devos renkonti sur sia vojo la evidentan kaj decidan “ne!” de la eklezio. La eklezio ja devas malkaŝe diri “ne!” kontraŭ la idolaĵoj, kiujn - ĉiufoje en alia formo - la homaro klopodas starigi por si, kaj kies plej danĝera en nia tempo estas: la kontakto kun la totala perforto.

Tion farante, ĝi ne intencas miksi sin en konkretajn politikajn kontraŭaĵojn, eĉ ne alporti konkretajn solvojn, ĉar ĉi ĉio estas la tasko kaj la propra respondeco de la homoj en la mondo. Tamen meze de la preterpasantaj kaj variaj okazaĵoj de la historio ĝi ne povas ne konservi la kontakton kun ĉio eterna, atesti pri la mesaĝo de Kristo: mesaĝo ne de malamo sed de amo, ne de egoismo sed de solidareco, ne de potenco sed de servemo, ne de milito sed de paco.

Du danĝeroj kondamnas ĉiun porpacan aktivecon al fiasko. Unuflanke la homaro pasie sopiras al paco, sed ĝi estas nesufiĉe preta pagi la prezon por la paco. Aliflanke multaj transdonas sin al utopioj, kiuj staras ekster la realeco. En “Pacem in Terris” papo Johano instruis al la homaro kiel moralan taskon ke la atomarmiloj estu malpermesataj. Feliĉe ne nur tion li diris! Lia encikliko estas pruvo de la kompreno, ke neniam estos eble influi la dialektikon de milito kaj paco per nura malpermeso de iu armilo. Tia malpermeso similas al vorto el la morala ordo, kiu vaporiĝas en la dezerto. Reala kaj daŭra paco ne estas atingebla nur per malpermeso de la milito aŭ de difinitaj armiloj, eĉ ne per la en si mem dezirindaj celoj de armilkontrolo kaj senarmado, sed fine nur se oni aliformigas la dezerton de la internacia kunvivado en ordigitan komunon, se oni organizas la pacon kaj senmilitan mondon. Por ni ĝi estas idealo, kiun povos atingi nur venonta generacio. Ĉu la moralaj fortoj de la homaro fariĝis tro malfirmaj por havi la kuraĝon ekrealigi tian projekton de la estonteco? Estu vero, ke la idealo de senmilita mondo ŝajnas al ni kiel la alta supro de ankoraŭ neatingebla monto. “Sed perdante la vidon sur ĝi, ni por ĉiam promenos en la dezerto” (Ji Strachey).

Estas kompreneble, ke en ĉi tiu tempo la diskuto pri milito kaj paco konverĝas al la modernaj amasdetruiloj. Ankaŭ tial, ĉar la vetarmado ne nur estas plu sekvo de politikaj kaj aliaj kontraŭaĵoj en la mondo, sed - kiel sekvo de la teknika evoluo - en si mem ĝi fariĝis unu el la kaŭzoj de streĉoj kaj konfliktoj. Cetere ankaŭ, ĉar la evoluo de la tekniko faris la militon nemanipulebla instrumento de eksterlanda politiko. La esenca problemo tiam ne solviĝas per malpermeso de difinitaj armiloj, sed sole nur per forpelo de la militfenomeno mem. Tiurilate havas responson ne nur la landoj kun kernarmiloj, sed ĉiuj landoj. Loka konflikto povas disvastiĝi al monda konflikto. La problemo de la revolucia milito ricevis pli akran signifon en ĉi tiu tempo. Ĉiuj ĉi problemoj iel interdependas kaj devas interpedende solviĝi. Ĉiun ŝancon al parta solvo oni kaptu kiel paŝon en la bonan direkton, sed la fina celo estas ĝenerala kaj kompleta malarmado: karakterizilo de internacia socio, kiu pretendas titoli “juran komunon”.

Kelkfoje okazas, ke ĉi tiun koncepton oni ne nur malakceptas kiel utopian, sed sur kristana flanko eĉ kontraŭbatalas ĝuste per teologiaj argumentoj. Ankaŭ modernaj teologoj tiam diras, ke ne estas espero al finfina periodo de paco kaj justeco en la historio, sed nur al parta venko super la potencoj de la malbono en certa tempospaco. Ĉi tiu starpunkto ne estas akceptata. Evidente la kristano kredas, ke la homo ĉiam estos subpremita de la “mistero de lia malbono”. La milito ĉiam restos ebla, kiel en jura komuno ankaŭ mortigo kaj murdo.

Sed la militfenomeno esence ekhavis alian karakteron: anstataŭ “daŭrigo de la politiko per aliaj rimedoj” ĝi fariĝis malrespekto al la jura ordo. Ni ne komprenas, kial tia evoluo en si mem devus esti nerealigebla. Kroma apelo al argumentoj teologiaj plifortigas la impreson, ke oni sur kristana flanko ankoraŭ ne sufiĉe profunde pripensis la niatempajn problemojn.

Ĉi tiu kritiko tamen neniel validas por la encikliko “Pacem in Terris”. Ĉi tiu encikliko estis faro de kredo, de kredo je la eblo kaj la neceso de pacama mondo, de la paco kiu estas pli ol la nura foresto de milito. Pri tiu paco temas en la pli granda parto de la encikliko. Tio ne estas literatura ornamaĵo, kiel kelkaj diris, sed la kerno de la afero. Per tio la “streĉita opinio” estas kontraŭbatalata, kvazaŭ senarmado estus la samo kiel paco, kiel ajn grava estas la senarmado. Tio nome estas opinio, kiu povas konduki nur al seniluziiĝo. La encikliko starigas alternativon kontraŭ la nuna vetarmado, la ekskluziva fidado pri politiko de potenc-ekvilibro kaj la daŭra minaco de katastrofo. Ĉe tio necesas fiksi limon, kiun oni neniel transiru. Estas kondiĉo por solvo, ne la solvo mem. La homaro ne povas daŭrigi sian daŭran promenon laŭrande de la abismo, ne kvazaŭ provokante katastrofon. Nur se emfaziĝas unualoke tio kio jes estas farenda, malfermiĝas vojo al konstrua alternativo, la nura vojo por eliri el la reala embaraso. Kiu volas forigi la militon, devas organizi la pacon. Ni havas strategion de detruado, ni bezonas strategion de la paco

Evangelia komisio kaj monda realeco ambaŭ urĝas al tio, ke oni agnosku la pacon la centra problemo de ĉi tiu tempo. Sed la vojo de milito al paco estas fundamenta renversiĝo. Pascal skribis: “Nekapabla krei potencon, kiu obeigas la rajton, oni faris la najlon por obei la potencon; nekapabla potencigi la justecon, oni justigis la potencon, par ke rajto kaj potenco kunu kaj fariĝu la paco, kiu estas la supera bona”. Estas formuligo, kiu profunde enpenetras la problemon. Porpaca laboro havas rilaton kun aŭtentika kristanismo. Parolante pri ia moderna milito en ĉi tiu mondo, la Sinodo de la Nederlanda Reformita Eklezio nomis la mondon “ĉi tiu ribelanta provinco de la universo”. Pio XII parolis pri la ribelo de la spirito de la malbono kontraŭ la spirito de Dio.

Estas evidente, ke la necesa fundamenta renversiĝo enhavas renversiĝon en la interno de la homo. Politiko, juro, ekonomio, ĉi ĉio rilatas al la konstruo de pacama mondo. Scienco kaj tekniko plenumos ĉe tio gravan rolon. Sed fine estas tiel, ke la homo estas ne nur la fina celo de la paco, sed ankaŭ la elirpunkto. Ĉiuj ŝanĝoj en la eksteraj strukturoj baziĝas sur marĉeca sablo, se ili ne devenas el ŝanĝo en la interno de la homo. Ĉi tie prezentiĝas demandoj, kiujn devos respondi pli ĝuste religio kaj vivkoncepto ol scienco kaj tekniko. Ĝuste pro ĉi tiuj spiritaj aspektoj de la problemo la kristanaro estas vokita stari en la antaŭgardo de la fortoj, kiuj puŝas al pacama mondo.

La paco estas nedividebla. La politika paco povas konstruiĝi nur sur la agnosko de nombro da moralaj principoj. Ne estas ludo per vortoj starigi rilaton inter la paco de Dio kaj la paco de la homoj, inter la repaciĝo de la homo kun Dio kaj la interhoma repaciĝo. Serve al la paco la ĉitempa kristano devas pruvi, ke nia mondo estus fariĝinta pli malriĉa je humaneco, se ne pli longe blovus super ĝi la spiro de la kristanismo. La vera kristano estas la eterna ribelanto. Ne en tiu senco, ke li perdas sin en la revo de surtera paradizo, sed ke li radikale kaj konstante laboradas pri kreskanta humaniĝo de la mondo, sciante ke “la vera servado de la homo konsistas en tio, ke li direktas ĉiujn energiojn al tio, kio povas esti realigata” (Albert Camus). La cetero estas al Dio.

(daŭrigota)

al la indekso


MIELA LUNO EN RIMINI

 

La konkurso “Miela luno en Rimini” tre bone sukcesis. De la 25-a de majo ĝis la 5-a de junio, 34 junaj geedzaj paroj el diversaj eŭropaj landoj ĝuis premion de dektaga senpaga restado en luksaj hoteloj kun regaloj, ekskursoj, dancfestoj, ktp.

Por la unua fojo ĉijare oni diskonigis la konkurson ankaŭ per esperanto-gazetaro kaj oni premiis tri esperantistajn parojn: Jaroslava kaj Nikolao Nevan el Prago (Ĉeĥoslovakujo), Christine kaj Hans Josef Schober el Graz (Aŭstrujo), Norma kaj Rumen Pejĉinov (ŝi italino kaj li bulgaro) nun loĝantaj en Conegliano Veneto (Italujo).

Fakte nur du paroj alvenis kaj ĝuis la premion: Nevan kaj Pejĉinov. Ili faris bonan propagandon por esperanto inter la aliaj paroj. Raportistoj kaj ĵurnalistoj de diversaj eŭropaj revuoj multe interesiĝis pri la esperantistaj paroj kaj substrekis la solvon de la lingva problemo pere de esperanto.

Jam oni parolas pri la venontjara eldono de la konkunso. Eble la esperantistaj paroj estos pli nombraj. Verŝajne unu paro po nacio, ĝis 15 aŭ dudek.

Multe helpos la pruvo, ke pere de esperanto-gazetaro ni laboris laŭ la celoj de la organizantoj: diskonigi la urbon Rimini kiel “la marbordo de Eŭropo”.

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

Biblia Revuo

Tutcerte ĉiu sindona esperantisto bonvenigas kun granda ĝojo la reaperintan Biblian Revuon, ĉar efektive tio estas elstara, historia atingo en E-movado. Tio ja estas komenco de la celata oficialigo de Esperanto. Tial la eldonantoj meritas dankon kaj gratulon!

Sed trudiĝas ankaŭ aliaj flankoj de la unua impreso pri BR.

Jeri: BR malgraŭ la antaŭanoncoj, ke ĝi estas scienca-populara, montriĝas nek strikte scienca (ĉar tiakaze ĝi devus nepre enhavi citaĵojn en hebrea kaj greka lingvoj), nek populara, ĉar citante certajn fakterminojn kaj okazaĵojn sen klariga komento ĝi malebligas al neprofesiuloj ĝustan komprenon!

Sekve: unuopaj legantoj estas emaj ĉi-afere rimarki, ke la revuo devus nepre adaptiĝi al siaj legantoj (tute ne rezignante pri sia scienca karaktero!), ke la revuo devus agnoski, ke eĉ sciencaj aferoj povas esti prezentitaj en formo alirebla eĉ por neprofesiuloj en la koncerna fako.

Pribibliaj temoj estas tiel allogaj, ke - se ili estas lerte prezentitaj – ili plaĉas al legantoj ne malpli ol sensacia romano!

Tion ni ofte spertas, legante pribibliajn artikolojn en naciaj revuoj.

(Eble valorus ĉi tie mencii esperanto-revuon, kiu traktas sciencajn problemojn, sed tamen estas senriproĉe komprenebla: tio estas HOMO KAJ KOSMO).

Do eiŝoviĝas la opinio, ke se BR plu restos tia, ĝi ne havos multajn legontojn. Krome: parenteze mi aldonu, ke en BR rimarkiĝas ankaŭ alia diskutindaĵo: la antaŭparolo en n-ro 1/1968 komprenigas, ke por BR povas kontribui eĉ senreligiuloj. Tia troa “demokratigo” de BR ne ŝajnas esti feliĉa! Sed tio postulas longan diskuton, do nur marĝene mi tuŝas ĉi tion.

T. Nowakowski, Pollando

Pli realaj liberoj

Mi legas en la numero de Aprilo la skribaĵon titolitan “Repliko al replikoj” de Albert Klemens.

Estas domaĝe ke Hispanio, ĝenerale, estas nekonata de alilandanoj. Kiam mi vojaĝis Anglujon, antaŭ multaj jaroj, mi kredis ke tiaj nordaj landoj estis ekzemplo de libereco, kiel s-ro Klemens pensas ankaŭ. Tamen, mi spertis, ekzemple, ke oni ne povas kanti nokte tra la stratoj nek trinki bieron en trinkejo dum ĉiuj horoj de la tago. Nun mi scias, ke la teorio kaj la praktiko estas malsamaj aferoj.

En Hispanio ekzistas pli realaj liberoj ol en tiaj landoj, kaj tion ĉi diris al mi eksterlandanoj mem.

S-ro Klemens ne devas kompati al ni, nek al katalunoj, ankaŭ hispanoj. Ke li venu al Hispanio, vivu tie ĉi longdaŭre, kaj poste eble li povus skribi pri ni ekzakte. Nun li tralikigas nur sloganojn kreitajn de komunistaj fortoj. Mi estas akorda kun la leteroj de E. Perez, La Puente kaj Cantalapiedra, kaj ne kun la saĝeco de s-ro Klemens.

Tio, kion li diras, estas tiel vera kiel tio, kion mi povus skribi pri Germanio aŭ Nederlando. Kaj ke li ne kaŝu la nomojn de tiuj kiuj opinias alimaniere, ĉar ĉi tie ni manĝas neniun.

Ankoraŭ mi ne petas nuligi min kiel abonanton al “Espero Katolika” kiel faris s-ro Cantalapiedra, sed mi eble faros tion, se daŭras la kampanjo kontraŭ nia lando kaj nia politika organizado, kiu estas nura afero nia.

M. Manteca, Benidorm, Hispanio

 

Militismo

Rilate al Israelo kompreneble estas krimece malhumane, se la najbaraj ŝtatoj arabaj (cetere ankaŭ semit-popolaj) resp. ties oficialaj potenculoj proklamis, proklamas “sanktan militon”.

Tamen mi ankaŭ ne povas ĝoji kaj konsenti pri kulturado de militista spirito kaj pri t.n. “entreprenoj de revenĝo”, praktikataj de la militistaj estroj israelaj, ankaŭ ne pri la malgraŭ ĉio kaj spite aranĝita pompa parado militista en Jerusalemo, por kiu la popolo laŭ raportoj ofereme kaj entuziasme interesiĝis. La oferemo kaj entuziasmo estu dediĉataj al pli indaj aferoj!

Mi ankaŭ ne povas ĝoji pri ŝtato, registaro, kiu ankaŭ knabinojn, virinojn devigas al militista resp. soldata servo, same ne pri knabinoj, kiuj konfesas, ke ili dormas kun sia pafilo! Bedaŭrinde la anoj de la militista klaso resp. kasto en ĉiuj landoj estas sufiĉe samspecaj, same ne ŝatindaj en maniero kaj sinteno.

La spite aranĝita militista parado ekz. ne estas pozitivaĵo por Israelo, same ne la bedaŭrindaj agoj de revenĝo, kutime trafantaj senkulpulojn…

Jen nur kelkaj modestaj rimarkoj. Certe oni ankaŭ tiurilate povus, devus pli detale skribi, paroli, trakti!

W. Mudrak, Wien

Rimarko de la redakcio: Por Israelo estas demando de racio kaj logiko, devigi ankaŭ knabinojn (ne patrinojn!) al soldat-servo, ĉar tiu malgranda lando, gnomo kompare al siaj arabaj malamikoj, bezonas ĉiun disponeblan homon por sia armeo. Cetere, la soldatinoj ne batalas ĉe la fronto, sed prizorgas ĉefe la teknikan flankon (administracio, radiofonio, morsado ktp.); ekster militoj soldatinoj ĉefe estas instruistoj. La armeo estas unu el la plej grandaj instru-institucioj en Israelo. Tial povas soldatiĝi ankaŭ nur knabinoj, kiuj vizitis minimume mezan lernejon. Pri la parado vidu apudan deklaron de Leo A. Rudloff.

 

al la indekso


IOM MALFRUE

 

Ĉi-suban deklaron publikigis la gazeto Jerusalem Post la 6-an de majo 1968:

Ankaŭ mi estis kontraŭ la militista parado en la formo, kiel oni volis fari ĝin. Estus grandanima gesto de Israelo, rezigni favore al interkompreniĝo ankoraŭ ĝustatempe kaj ne sub premo. Sed nun levi sian voĉon en protesto estas nenio ol hipokriteco ĉe tiuj, kiuj ne levis ĝin ankaŭ antaŭe jam laŭte, kiam oni sisteme sakrilegiis la judan tombejon sur la Olemonto, detruis pli ol 50 sinagogojn, baris la liberan aliron al la Lamentomuro kaj kiam - por kompletigi tion - Nasser publike proklamis kaj ordonis la genocidon kontraŭ la judoj de Israelo. Kio koncernas min persone, mi povas kompreni, ke la popolo en Israelo, se eble ankaŭ tre entuziasme, esprimas sian ĝojon pri tio, ke ĝi ne devis sperti duan masakron.

Leo A. Rudloff, Abato de Maria Hejmiro, Jerusalemo

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI

 

16-jara Pavel Michal, Poděbrady, Ĉeĥoslovakio;

 

46-jara psikiatra flegisto Jaroslav Koktán, Želiv okr. Pelhřimov,  Ĉeĥoslovakio. Li ŝatas ankaŭ akcepti samideanojn en sia hejmo dum somero, kiujn li povos reviziti.

 

al la indekso


ETA IKUE-KABAREDO

 

 

kun faktoj pri ega ondo

de perforto en la mondo,

kun revoj pri eta ondo

de kristanismo en la mondo,

tria prezentado

kunlaboris larmoj

kaj fajrero de espero

Sekvante Kriston

Foje estas momento en la vivo, kiam al kristano realiĝas, ke praktika kristanismo estas grandioza, plej esenca afero en la vivo.

Kiel multe pli bona la mondo estus nuntempe, se ĉiuj riĉuloj ĉiam estus farintaj tion, kion John Kennedy faris!

Kiel pli bona la mondo estus nuntempe, se ĉiuj religiaj gvidantoj ĉiam estus farintaj tion, kion Martin Luther King faris!

Kiel Kristo iris de loko al loko predikante pacon, egalecon kaj justecon por ĉiuj, tiel ili iris metante esperon en la koroj de la malriĉuloj, esperon en la koroj de tiuj, kiuj sopiras al mondpaco.

Kiel Kristo ili estas murditaj laborante al la plenumado de siaj idealoj, revante pri pli bona mondo kun alta moralo. Pli malriĉa, pli mizera la mondo nun estas sen ili, ĉar ĝi tiel urĝe bezonas tiajn homojn!

Jen nia mondo!

Granda estas la perforto en nia tempo kaj la tekniko nur pligrandigas ĝin. Ni pritraktos du temojn de “blanka perforto” en tempo, kiam oni nur parolas pri “nigra perforto”, kvankam la lasta estas multe malpli ampleksa al la unua.

Blanka perforto en Azio

Sur Nordan Vjetnamion jam falis pli multe da bomboj ol dum la tuta dua mondmilito sur Germanujon. Al la “militaj objektoj”, kiujn la usonanoj bombadis, apartenis ĉio kaj ĉiu: oni ne ŝparis malsanulejojn, preĝejojn, loĝejojn, oni ne ŝparis homojn inkluzive infanojn!

En Suda Vjetnamio la mizeraj rifuĝejoj ĉiam plimultiĝas, tiel ke nun valoras por miloj da civitanoj jena eldiro de Vjetnamo al usona oficiro: “Vi faros el ni Vietcong-batalantoj, el niaj edzinoj publikajn virinojn, el niaj infanoj georfojn!”.

Ho jes, ni scias: la malamikoj de Usono ne estas sanktuloj, sed ili ankaŭ ne pretendis transdoni ion, kion oni nomas kristanismo! Sed en la usona armeo estis multaj responsaj personoj, kiuj ricevis kristanan edukon, eble vane, ĉar oni ne rimarkis ion pri ĝi. Kaj tiel ĉiu ĵetita bombo signifas pluan atakon ne nur sur Nordan Vjetnamion, sed sur la fundamentojn de la kristana civilizacio.

Bob Dylan povus aldoni unu strofon en sia kanto: Kun helpo de Di’:

Ni batalis heroe, en Suda Vjetnami’

por la korupto kaj demokrati’,

elĵeti la bombojn, estas jam tradici’.

Amasiĝas fuĝintoj, kun helpo de di…ablo! 

En tia situacio la vortoj de Papo ne estas bonvenaj. Tion spertis sacerdoto, kiu ricevis specialan rekomendon de la papo por labori inter la katolikoj en Suda Vjetnamio. Post mallonga tempo li devis forlasi la landon. Kaŭzoj: la rekomendo de la papo, kies porpaca sinteno ne plaĉis al la Vjetnamaj aŭtaritatuloj! Kaj krom tio liaj konvinkoj estis tro “maldekstraj”.

Blanka perforto en Afriko

speciale por Eŭropanoj!

La kritiko de eŭropanoj je Usono estas granda. Sed kion ili mem faros? Aŭskultu al la vortoj de kardinalo Heenan. Dum Pentekosto li predikis en la anglikana Westminster Abbey pri… aliaj murdoj. Li riproĉis propran registaron, ĉar kelkaj eŭropaj landoj, inter kiuj Britujo kaj Sovetunio, liveris multajn armilojn kaj municion al Niĝerio. Rezulto: dum la lastaj dek monatoj estis mortigitaj en Biafra pli multe da homoj ol en Vjetnamio dum la lastaj tri jaroj… pere de la armiloj el Eŭropo. La Internacia Ruĝa Kruco konfirmis la raportojn pri masakro. Ĝis junio 1968 la eŭropa gazetaro preskaŭ silentis pri tiuj krimoj; grandaj protestmarŝoj kontraŭ la liverado de armiloj ne okazis. Jen Eŭropo!

Konkludo

Nek kapitalistaj nek komunistaj registaroj montris iun moralan senton liverante armilojn. Ĉu tamen nur estas la kristanismo, kiu povas doni iun esperon kaj montri moralan kuraĝon? La esperon kaj kuraĝon de Martin Luther King, de John kaj Robert Kennedy?

CvK

 

al la indekso