Enhavo de Espero Katolika numero 6/1968

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Nia titopaĝa bildo montras rigardon de la riverbordo de Lahn al la katedralo de Limburg, kie baldaŭ kolektiĝos 200 kristanaj esperantistoj el 17 landoj por kongreso.

 

 

 

 


Survoje al Limburg

NI HAVU VASTAJN KOROJN

 

Ĉi tiu unua komuna kongreso de IKUE kaj KELI, nun jam tre proksima, certe estos nekutima kaj unika. Ĝi estos malfacila, komplika, riska. Lastatempe oni aŭdis zorgoplenajn demandojn: Ĉu ĝi sukcesos? Aŭ lakonajn profetaĵojn: Ĝi fiaskos!

Sukceso, fiasko - ĉu ili gravas? Kio, cetere estas en ĉi tiu rilato sukceso, kio fiasko?

Mi vidas sukceson jam en tio, se la kongresanoj venos kun vastaj koroj, pretaj akcepti ĉion bonan, pretaj ami, pretaj respekti ĉion alian, pretaj aŭskulti.

Mi vidas sukceson jam en tio, ke interparolos vastaj koroj kun vastaj koroj, ke do ne triumfu intelekto, pravo, la “vero”, la dogmo, sed kredo, espero kaj amo, kiuj estas afero de vastaj koroj.

Kaj mi vidas sukceson jam en tio, ke la kongresanoj foriros kun pli vastaj koroj, pretaj bati en sama takto kun la aliaj koroj, por venki per tiuj vastaj koroj la senkoran mondon.

Fiaskon mi vidus nur en tio, se la kongresanoj revenus hejmen kaj nur rakontus: Limburg estas ĉarma urbeto, la manĝaĵoj estis digesteblaj, la programo varia. Mi renkontis leteramikon. Jes, ankaŭ unu prelegon mi ĉeestis, sed mi malmulte komprenis. Cetere, laŭ mia gusto ni iom multe preĝis...

En Limburg ni havos ne koncilon, ne seminarion, ne kunvenon de faksciaj teologoj. Tamen ni havos prelegojn pri certaj temoj, prezentitaj el vidpunktoj katolika kaj protestanta. Sed nek IKUE nek KELI estas eklezioj aŭ oficialaj ekleziaj organizoj. Tion ni ne forgesu, ĉar tio faciligos kaj malfaciligos eble la aferon. Malfaciligos, ĉar neniu el la prelegantoj kaj diskutantoj povos paroli kun eklezia aŭtoritato. Faciligos, ĉar neniu devos paroli kun la pezo de eklezia aŭtorítato, ĉar ĉiu povos paroli kiel persono kredanta per sia koro en Jesu Kristo, ĉiu en sia maniero, laŭ sia konvinko.

Kaj ni memoru, ke ni ne povos solvi la ekumenajn problemojn, ja ke eĉ ne temas pri ekumena kongreso. Tre zorge ni ĉiam evitis la vorton ekumena, por ne kaŭzi miskomprenojn pri la intenco de ĉi tiu kongreso. Ni ne volas “unuigi” iujn. Ĝi estos komuna tiel, kiel Kristo diris: Kie du aŭ tri kolektiĝas en mia nomo, mi estas meze inter ili.

Ni ne parolos pri ekumenaj, sed pri komunaj problemoj. La programo metas kvin tagojn sub ĉeftemojn: Kristo, Biblio, Reformacio, Mondo kaj Paco. Ne tiel ke ni ĝisfunde traktu tiujn temojn, sed ellaboros kelkajn gravajn aspektojn, kiuj povas pensigi nin kaj eble konduki al komuna agado.

Tiel ni demandos nin: Kie estas la eklezio de Kristo? por transpaŝì la limojn de nia propra eklezio kaj vidi, ke ni ne estas la solaj, kiuj povas nomi sin kristanoj. Ni aŭdos prelegon pri la estiĝo de la Biblio, nia komuna bazo, kiun ĉiam denove ni devas konsulti, se ni volas esti kaj vivi kristanoj. Kaj ni aŭdos prelegon kaj diskuton pri la fundamentaj reformaciaj ideoj, al kiuj apartenas ĝuste forta akcento sur la Biblio, por ke ni konstatu, ke niaj protestantaj fratoj ne simple estas “herezuloj”. Ni diskutos pri la mondo, en kiu ni vivas, kaj problemoj, kiujn ni frontas kaj solvu kiel kristanoj, inter ili ĉefe la paco, kiun ni servu komune.

Kaj en tiuj interparoloj kaj diskutoj ni trovu vojon komunan, por servi kaj atesti kristane al la mondo, kiun savi venis Kristo. Se ni nur paŝeton ekiros sur ĉi tiu vojo, jen la sukceso de ĉi tiu kongreso de la vastaj koroj.

sm

 

al la indekso


FESTO DE KORPO DE KRISTO

(Lauda Sion Salvatorem)

 

 

Laŭdu, Cion, la Savanton,

la Gvidanton kaj Paŝtanton,

himnojn kantu kun aplaŭd’!

Kiom povas vi, kuraĝu,

kaj en laŭdoj Lin omaĝu -

ne sufiĉas ĉiu laŭd’.

Temo de la laŭd’ multsona

Pano viva vivon dona,

sin hodiaŭ montras jen.

Al dekduo, aro frata,

estis ĝi testamentata

dum la vespermanĝa scen’.

Estu laŭdo plensonora,

estu ĝoja kaj honora

jubilado de l’ spirit’.

Ni solenan tagon festas,

kiu datreveno estas

de la fond’ de l’ sankta rit’.

Per la vespermanĝo reĝa

nova Pasko novo-leĝa

antaŭtempon finas jam.

Antikvecon nova sfer’,

ombron pelas for la ver’,

nokton fuĝas luma flam’.

Kristo kion faris tiam,

volis nin ripeti ĉiam

rememore de l’ sufer’.

Ni instruon sanktan sekvas,

panon, vinon ni konsekras

en nov-leĝa sav-ofer’.

Dogmo diras al Kristanoj:

Karno iĝas el la pano,

Sango iĝas el la vin’.

Ne komprenas vi, ne vidas,

sed fervora kredo fidas

pri real’ certigi sin.

Sub diversaj videblaĵoj -

signoj nur, ne substancaĵoj -

kaŝ-ekzistas la mister’.

Karno manĝ’, Sang’ trinko estas,

tamen Kristo tuta restas

en la ambaŭforma er’.

Hom’ Lin rompi ne validas,

nek disŝiras nek dividas,

Li integras dum manĝiĝ’.

Prenas unu, miloj prenas,

Li al ĉiuj same venas,

tiam sen forkonsumiĝ’.

Manĝas bonaj kaj malbonaj

kun efikoj malsam-donaj,

viv’ aŭ morto laŭ merit’.

Ĉar al pio aŭ malpio

en la sama komunio

diferencas la profit’.

Se rompiĝas sakramento,

kredu firme sen dub-tento:

Kristo estas en fragmento

kiel estas en la tut’.

Ne substanco difektiĝas,

nur la signo disfendiĝas,

stat’, figuro ne ŝanĝiĝas

de l’ Signato sen diskut’.

Pano de la anĝel-ĥoroj

Pan’ fariĝis de ni homoj,

Pan’ por filoj ĉieldono,

Ne al hundoj ĵetu ĝin!

En simboloj anoncata,

kun Izako oferata,

Pask-ŝafido esperata,

La mana’ por viv-destin’.

Vera Pan’, Paŝtisto bona,

estu, ho Jesu’, pardona,

paŝtu nin en mondo drona,

gvidu nin al celo krona

en la ter’ de vivantar’.

Ĉionscia Potenculo,

Vi nin paŝtas mortemulojn,

faru nin kunfestenuloj,

herandantoj kaj kunuloj

de l’ supera sanktular’.

Amen, Aleluja.

 

Esperantigis: D-ro Jan Filip

 

al la indekso


RAJTO DE VIVO

Antaŭ 20 jaroj praklamiĝis la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj

 

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la UN, proklamita la 10-an de decembro 1948, sendube estas unu el la plej gravaj dokumentoj de la moderna historio. Ĉiuj popoloj-membroj de UN per ĝi solene agnoskis la bazajn rajtojn, kiujn nature havas ĉiu homo. Ĉi tiujn rajtojn transprenis preskaŭ ĉiuj ŝtatoj en siajn konstituciojn, ankaŭ la Eŭropa Konsilantaro la 4-an de novembro 1950 garantiis ilin en sia konvencio por gardi la homajn rajtojn.

La UN-Deklaracion antaŭiris multaj similaj en la historio: Jam la Kodo Hammurabi (17-a jc. a.Kr.), la fidel-ĵuro de ĝermanaj reĝoj, la Magna Charta (1215) garantiis la bazajn homajn rajtojn.

Usona kaj franca modeloj

En la pli juna historio estis ĉefe du dokumentoj, kiuj modelis por la UN-Deklaracio: la usona sendepend-deklaracio (4-a de julio 1776) kaj la “Deklaracio de la Rajtoj de Homo kaj Civitano” de la Franca Revolucìo (26-a de aŭgusto 1789). Ambaŭ akcentas la principan rajton de ĉiu homo je vivo kiel plej gravan. La usona deklaracio diras: “Ni firmtenas, ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ilia Kreinto donis al ili neperdeblajn rajtojn, ke inter tiuj rajtoj estas vivo, libereco kaj la strebado al feliĉo”.

La patroj de la usona deklaracio do referencas al Dio, la Kreinto, kiu donis la rajtojn. La franca kaj la UN-Deklaracio ne enhavas ĉi tiun referencon, tamen ambaŭ klare diras, ke tiujn rajtojn ne donas ŝtatoj aŭ leĝoj, sed la homa naturo, ke do ŝtato ne povas influi ilin.

Eklezia subteno

Ne mirige, ke ankaŭ ekleziaj dokumentoj lastatempe okupiĝas pri la homaj rajtoj. Precipe grava estas ĉi tie la granda social-encikliko de Johano XXIII “Pacem in terris” (11-a de aprilo 1963) kaj la konstitucio “Gaudium et spes” de la 2-a Vatikana Koncilo (7-a de decembro 1965). Papo Johano skribis: “La homo rajtas la vivon, la integrecon de la korpo, la rimedojn por decaj vivkondiĉoj. Al tio apartenas precipe la nutraĵo, la vestoj, la loĝejo, la medicina zorgado kaj fine la necesaj servoj, kiujn la ŝtato ŝuldas al la individuoj. El tio rezultas, ke la homo ankaŭ rajtas prizorgadon okaze de malsano, invalideco, vidv(in)eco, maljuneco, senlaboriĝo, aŭ se li senkulpe seniĝas de ĉiuj vivrimedoj”. “Gaudium et spes” atentigas, ke “ĉio surtere estas ordigenda al la homo, ĝia centro kaj kulmino” (n-ro 12) kaj ke la homo estas “kreita laŭ bildo de Dio, kapabla ekkoni kaj ami sian Kreinton, de Li metita kiel estro de ĉiuj surteraj kreitaĵoj, por regi kaj uzi ilin glorante Dion” (n-ro 12). Pli sube: “Transirante al praktikaj kaj urĝaj postuloj, la Koncilo volas forte atentigi pri la respekto al la homo: ĉiuj devas vidi en sia kunhomo senescepte “alian Mi”, precipe rilate lian vivon kaj necesajn kondiĉojn de hominda vivo”.

Superflue mencii, ke ankaŭ la biblio taksas la homan vivon digna kaj netuŝebla, ekz. Gen 9,5. Eliro 20 enhavas la dekalogon, kiu diras: “Vi ne mortigu!”. La NT nomas la vivon de la homo eterna (komp. 1Kor 15,54 ss).

Se do jam laŭ pure homa vidpunkto la senkulpa homa vivo estas netuŝebla, por ni kristanoj ĝi havas tial apartan dignon kaj sanktecon, ĉar ĝi estas vivo laŭ bildo de Dio. Tial ni kristanoj ankaŭ en aparta maniero estas vomita, gardi la netuŝeblon de ĉia vivo.

Kelkaj aspektoj

Ni revenu al la UN-Deklaracio, kies artikolo 3 tekstas: “Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco”. El tio ni povas konkludi kelkajn punktojn momente aparte aktualajn:

1.         la homa vivo estas netuŝebla. Tio signifas, ke la nenaskita vivo estas same protektita, kiel tiu de infano aŭ plenkreskulo. Mortigi embrion tial estas same murdo, krimo kontraŭ la homa vivo, kiel la murdo al iu ajn homo. Ankaŭ memmortigo estas krimo kontraŭ la vivo, ĉar Dio donis ĝin ja, ne la homo. Ankoraŭ malpli la homo rajtas mortigi alian homon - kun aŭ sen ties konsento - se li ekz. estas senutila por la homa socio (eŭtanazio!) aŭ se li suferegas, tiel ke laŭ homa pensmaniero estas “graco” por li morti. Ne ekzistas “vivmalinda” vivo, kiun ni rajtus ĉesigi.

2.         Ĉiu homo havas la rajton je protektado de vivo kaj sano. Tial la komuno (ŝtato, socio) havas la devon, gardi vivon kaj kuraci malsanojn. Tial necesas publikaj higieno, garantio por puraj akvo kaj aero, sekureco en la laborejoj, la preventa medicino, sport- kaj ripoz-eblecoj ktp.

3.         Ĉiu homo havas la rajton je kuracista kaj hospitala flegado, se li malsaniĝis. Ankaŭ maljunuloj havas la rajton je sekureco. Tio ne signifas, ke neniu mem devas zorgi pri sia estonteco, sed sendepende de tio socio kaj ŝtato devas garantii, ke ankaŭ malriĉuloj, fremduloj, eksterlandanoj ktp. estu same bone prizorgataj kiel la riĉuloj kaj eminentuloj. Neniu vidpunkto rajtas influi la manieron de ĉi tiu san-zorgado; ni ne forgesu la vortojn de Kristo: “Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi” (Mat 25,45).

4.         El la rajto je vivo konkludeblas ankaŭ la rajto je morto. Ĉi tie temas pri medicinaj praktikoj, artifike revivigi mortinton aŭ plilongigi la vivon ĉiukondiĉe, eĉ se la homo nur vegetadas. Certe oni devas longigi la vivon, dum estas espero je sukceso. Sed aliflanke estas devo, en paco lasi morti homon, kiun Dio vokas en la eternan vivon, ĉar ĝi estas la plej granda homa digno kaj rajto…

 

al la indekso


LACA PAPO

 

La mondo zorgas pri papo Paŭlo VI. Pasko montris lin laca, montris ke lia sanstato ne estas bona: dum la nokta krucvojo en la Koloseo por la unua fojo la papo portis la krucon nur dum la lastaj kvin stacioj, lia prediko estis peza, raŭka lia voĉo; en lia proksimeco konstante estis tri kuracistoj.

Ĉe la piedlavado oni sidigis la 12 alumnojn en la Lateran-baziliko tiel alte, ke la papo nur malmulte devis klini sin. Dum la fastotempo la papo vizitis nur malmultajn paroĥejojn; la paroĥestroj ricevis antaŭe konfidencajn ordonojn, fari mallongajn procesiojn.

La tradicia papo-vizito al paroĥejo ĉe la rando de Romo dum paska mateno ne okazis.

Ne plu estas sekreto: la papo estas laca. Post sia operaciiĝo dum novembro lastjara la nun 70-jara papo ne plu reatingis siajn plenajn fortojn.

Sed la kuracistoj asertas, ke eĉ ne tiom kulpas organaj malsanoj, kiom nervo-streĉoj kaŭzitaj de la monda situacio, ankaŭ de la internekleziaj malfacilaĵoj. La papo suferas pro la ŝajna malsukceso de liaj klopodoj pri paco kaj amo en la mondo. Eble ankaŭ ni kulpas, ĉar ni lasis lin sola, faris lin “voĉo en dezerto”. Ni esploru nian konsciencon ĉu ni sufiĉe subtenis lian vokadon. Antaŭ nelonge la papo respondis al demando pri lia farto: “Ĉiun tagon ni mortas iom”. Respondo rimarkinda.

 

al la indekso


BILANCO PUBLIKIGOTA

 

Antaŭ kelka tempo subskribinto kritikis la Vatikanon pro ĝia sinteno en financaj aferoj (vidu EK, novembro 1966). Tiu kritiko vekis akrajn polemikojn, kiujn parte la legantoj povis sekvi en EK. Estus nun triumfisme se mi vidus mian tiaman kritikon absolute pravigita, sed honeste mi diru, ke mi ĝojas pri freŝa informo el la Vatikano, kiu konfirmas pli fruajn similajn informojn: la Vatikano estonte ne nur kompilos bilancon de siaj financoj, sed eĉ (verŝajne regule) publikigos ilin.

Kun la kuri-reformo naskiĝis ankaŭ centra financ-administracio, kio ebligas starigi bilancon. Baldaŭ ni do scios, kiom da mono havas resp. administras la Vatikano. Certe la nombroj seniluziigos multajn, ridindigos la onidirojn - kaj ĝuste tial oni ja faros. La onidiro pri la Vatikana “riĉeco” ĝuste pro la sekretemo de la romaj instancoj naskis gigantajn spekulaciojn. Kompreneble la ciferoj estas altaj (kaj en liroj ili aspektas aparte altaj), sed estas ja ankaŭ miloj da helpagadoj, kiujn subtenas la Vatikano. La salajrojn por la 3.000 oficistoj de la Vatikano ekz. konsistigas nur 65 milionojn da germanaj markoj. La dekoblan sumon eble posedas la Vatikano en akcioj, el kiuj ĝi tiras rentojn (20 milionojn da germanaj markoj en 1965). Sed baldaŭ ni scios precize, nelaste dank’ al la mondvastaj kritikoj pri la sekretemo, kiu pleje damaĝis la prestiĝon de la Vatikano mem.

sm

al la indekso


AMARA FRUKTO DE LA EŬROPA CIVILIZACIO

 

Unua parto

 

Malagrabla diskuto eksplodis en “Espero Katolika” pri la kulpa demando je la masakro de la eŭropaj judoj. (1) Estas klare, ke la infera mistero, kiu ĉirkaŭas tiun ĉi masakron, certe tiel profunde impresas la hodiaŭan homon kiel la “ordinaran” homon dum la dua mondmilito, kiu ne precize scias en ĝia totaleco, kio okazas, kaj kiu ne disponis pri la multaj dokumentoj respegulantaj tiun ĉi neimageblan krimon. La fakto, ke okazis en Eŭropo, estos par ĉiu eŭropano de nia tempo kaŭzo, por pridubi la civilizacion, el kiu li naskiĝis. Ĉar oni multfoje aldonas la vorton “kristana” al tiu civilazicio, la problemo estiĝas ankoraŭ pli premanta, kaj en tiu kadro estas kompreneble, ke S. Maul kulpigis la kristanaron, kiu montris fortan antisemitismon en la pasinteco.

 

En EK de aprilo 1968 li mallonge klarigis sian vidpunkton en la sekvanta demando: “Sed de kie la germanoj havu la antisemitismon, se ne el la kristanismo?”. Lia elirpunkto do estas, ke la kristanismo estis fundamenta por Germanujo kaj verŝajne por la tuta Okcidento. Aliflanke oni povas sin demandi, ĉu la kristanismo vere tiel profunde influis la popolojn. Dum la lastaj cent jaroj evoluis ja tiom da formoj de nihilismo, ke la kristanaj radikoj estis forte koroditaj.

 

Estis Friedrich Nietzsche, kiu metis la bazon por la nazi-socialismo, kreante la ideon de la “supera homo” (Übermensch). Tiu ĉi 19-jarcenta filozofo, kiu mem multe suferis pro sia konkludo “Dio Mortis”, havis certgradan influon je la malgranda burĝo, kiu ekde 1933 laŭte prilaŭdis sian “heroon” Hitler kaj fanatike sekvis lin detruante aliajn homojn. (2) Evidentiĝis, ke ankaŭ por tiu malgranda burĝo “Dio Mortis”, kaj pro tio li ne plu posedis iun moralan forton kontraŭ la humiligo de la aliaj nacioj post la 1-a mondmilito, kontraŭ la ekonomia krizo kaj kontraŭ la fanatismo pri la “supera homo” ĝermanida. Kaj ekde tiu tempo la raspureco ludos gravan rolon, kaj ve al tiuj kiuj ne posedas la puran arjan sangon, kiel judoj, ciganoj, slavoj! La naziistoj faris rasleĝojn kaj la deportadoj kaj mortigoj de judoj kaj ciganoj komenciĝis. Ankaŭ la eŭtanazio de “netaŭgaj” mensmalsanuloj apartenis al tiu ĉi planita masakro.

 

Tutcerte oni uzis la antisemitajn sentojn en certaj kristanaj rondoj por realigi la naziistajn planojn, sed estas tute klare, ke rasdiskriminaciaj leĝoj estis tute kontraŭaj al kristanaj mondkoncepto kaj moralo.

 

En la artikolo de S. Maul ni trovis nenion pri la nihilismo, en kiu la malnova ĝermana mitologio kun simboloj ludis gravan rolon. Oni povas miri, ke la tiam plej multe instruita popolo de Eŭropo tiel primitive pensis kaj agis, sed FAKTO estis, ke por la plimulto de la germanoj kaj aŭstroj RASO estis pli grava afero ol RELIGIO, kaj la influo de la kristanismo, kiu laŭprincipe malakceptas ĉiun formon de rasdiskriminacio, estis preskaŭ mula. Tion pruvis la ege malforta rezisto kontraŭ la Hitler-reĝimo en Germanujo mem. (3).

 

La malamo kontraŭ la judoj dum la pasintaj jarcentoj formiĝis en la kristanismo pro la granda religia diferenco. La netolerema katolika eklezio kondamnis dum jarcentoj ĉiujn alikredantojn, kaj inter ili estis la judoj, sed tio ne necese enhavas, ke la nazia masakro de ses milionoj da judoj “eblis nur pro antisemitismo kristana”, kiel S. Maul opinias. Kiel li alie klarigas, la masakron je la ciganoj kaj je la germanaj mensmalsanuloj, aŭ pli forte je la miloj kaj miloj da orienteŭropaj viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj sen plu estis murditaj dum la nazia teroro? (4)

 

Estas klare, ke multaj baptitoj en tiuj mallumaj jaroj montris alian mentalecon ol oni atendus de kristano. Kaj ĉi tie oni tuŝas la plej tragikan fakton el la kristana historio: por la plimulto ĝi ne pli estas ol ornamaĵo, ol ekstera formo, dum oni ja longtempe neglektis ĝian internan spiriton, ĝian kernon. La 1-a kaj 2-a mondmilitoj signifis tiel gravan fiaskon por la 20-jarcenta kristanismo, ke oni povas pridubi, ĉu ĝi fakte ankoraŭ havis iun moralan influon en Eŭropo.

 

Malfortigo de la antisemitismo en la komenco de la 20a jarcento

 

Malgraŭ la antaŭa pridubo, mi devas diri, ke la komenco de la 20-a jarcento tute ne anoncis la postan antisemitismon de la Tria Regno. Se oni komparas la situacion kun antaŭaj jarcentoj, oni trovas en la kristanismo kreskon de toleremo rilate la judojn. En la 19-a jarcento la katolika gazetaro ĝenerale malaprobis la emancipadon de la judoj post la Franca Revolucio. La grava “Civiltà cattolica”, duonoficiala organo de la Vatikano, eĉ sciigis, ke la vorto “toleremo” en buŝo de katoliko estis “mortpeko”. Sed du okazintaĵoj ŝanĝis la opinion de multaj katolikoj.

 

Unue la Mortara-afero. En 1858 servistino rakontis, ke ŝi antaŭ ses jaroj sekrete baptis la knabon Edgardo, filo el jud-itala familio en Bologna. Mallonge poste la papa polico aperis kaj postulis kunporti la knabon al Romo. Tio okazis malgraŭ amaso da protestoj. La knabo tie estis edukita, poste sacerdotìĝis, kaj mortis en 1938 en Belgujo post longa kaj laborema vivo.

 

La juda komunumo, kiu repostulis la infanon, ricevis jenan respondon: Baptita infano estas kristano kaj ĉar la katolika eklezio havas la koncepton, ke ĉiuj infanoj el nekristanaj gepatroj ne povas esti savataj, oni ne redonos la infanon antaŭ la 17-a aŭ 18-a jaro. Laŭ la eklezia juro ne eblus redoni la infanon. Tiu ĉi okazintaĵo malplibonigis la rilatojn inter eklezio kaj alikredantoj.

 

Sed ne nur estis alikredantoj, kiuj protestis kontraŭ la “infanrabo”. Katolikoj el Usono, Svisujo, Francujo kaj Germanujo estis pretaj defendi la familion Mortara, kiu rajtas eduki sian infanon. La franca abbé Delacouture pravigis tiun opinion en broŝuro (“Droit canon et droit natural dans l’affaire Mortara”). Li citis Thomas de Aquino, kiu diris, ke la dia rajto ne forigas la naturrajton, kaj ke pro tio ĉiu homo, judo aŭ ne, havas nealiigeblan rajton je siaj infanoj.

 

Due la Dreyfus-afero en Francujo. Kontraŭ la negativa opinio de la katolika gazetaro la franca abbé Pichon metis alian prijuĝon, pledante por la kondamnita juda oficiro Dreyfus. Li riproĉis al la katolika gazetaro, ke ĝi pro granda antaŭjuĝo ne serĉis la veron, kaj petis al siaj samkredantoj, ĉu ili laŭkonscience esploris la aferon Dreyfus en la nomo de la kristana karitato, kiu valoras por la judoj kiel por aliaj. Abbé Pichon avertis kontraŭ la danĝero de ĝeneraligo kaj li komprenis, ke la kontraŭuloj de Dreyfus ne interesiĝis pri la defendo de la kristana mondordo, sed ke ili falis en la “idolservon” de troiga patriotismo kaj militarismo (en broŝuroj: “Dreyfus et la conscience chrétienne” kaj “La conscience chrétienne et la question juive”). Nuntempe la sociologio akceptas, ke estas rilato inter antisemitismo kaj etnocentra patriotismo uzataj sub kristana masko.

 

Kelkaj gravaj ĵurnaloj, precipe en Lyon, samopiniis kun abbé Pichon. La episkopoj restis neŭtralaj, kaj daŭris ĝis 1906 post la plena rehabilitado de Dreyfus, ke fine la “Osservatore Romano” esprimis sian ĝojon pri la nekulpeco de Dreyfus.

 

La sinteno de abbé Pichon kaj aliaj katolikoj rilate la judojn gajnis terenon en la eklezio. En la komenco de la 20-a jarcento post rapida evoluo de biblia kaj liturgia movadoj oni agnoskis la malnovan heredon de la sinagogo. Tio stimulis la teologion, kaj pli biblia pensmaniero evoluis.

 

Estas grave sekvi tiun ĉi evoluon en la katolika eklezio al toleremo kaj aprezo de la juda religio kelkajn dekojn da jaroj antaŭ la Hitlera reĝimo. Oni atendus pli humanan tempon por la judoj, se oni nur sekvus la evoluon en la katolikismo. Estas bedaŭrinde ke S. Maul ne menciis tiun evoluon kaj nur nomas kelkajn kontraŭjudajn agojn en antaŭaj jarcentoj. (5) Lia kulpigo kontraŭ la kristanaro estis tro simpla “ekspliko” de la masakroj, eĉ se li limigas la vorton “kristanaro” nur por Germanujo, ĉar ankaŭ en Germanujo estis homoj, kiuj el kristana konvinko riskis kaj perdis la vivon en malforta klopodo haltigi la masakron. Sed bedaŭrinde ili estis tro malmultaj. Eble estas pli bone ne unue kulpigi la kristanaron, sed unue demandi sin: kial la kristanaro (el tuta Eŭropo) ne sukcesis malebligi tiun masakron? (6).

 

Corry van Kleef

(daŭrigota)

 Kelkaj notoj de S. Maul: 

(1) En la impulsa artikolo  “Kristana Kulpo pri Judoj” ne temis pri la demando, ĉu la kristanoj rekte kulpis pri la Hitlera masakro. En la koncema alineo mi skribis nur: “Ĉar neniu povas kontesti, ke la nazia masakro de 6 milionoj da judoj… eblis nur pro la antisemitismo kristana”. Do la antisemitismo kristana ne kaŭzis, sed ebligis la masakron. La kristana kulpo koncernas ne la masakran mem, sed la eblecon. Pri tio vidu ankaŭ sube!

(2) CvK certe trotaksas la influon de la “superhom-ideo”. Por la senlaboraj germanoj Hitler ne estis “superhomo”, sed la “forta viro”, kiu “reordigis” la ŝtaton kaj donis al ili laboron! La superhom-ideologio kun la rasismo ja flatis ilin, sed la ordinara civitano unualinie interesiĝis pri la ĉiutaga pano: se li ricevis ĝin, li ankaŭ aŭskutis kaj sekvis la ideologion de tiu, kiu donis ĝin al li por ke li ne risku denove malhavi la panon.

(3) Ĉu ne la fakto mem, ke religio en popolo kun preskaŭ 100% baptitaj kristanoj ludis pli malgrandan rolon ol raso, pravigas paroli pri “kristana kulpo?”. Ĉu ne estis kristana fiasko, ke ĝia influo estis “preskaŭ nula?”. Do la konstato de CvK ne estas senkulpigo, sed akuzo (vidu ankaŭ en ŝia artikolo sube!).

(4) CvK forgesas, ke - kontraste al la judmasakro - pro la eŭtanazio (masakro de mensmalsanuloj) la kristanoj ege kaj laŭte protestis, kun certa sukceso eĉ. Ciganoj kaj slavoj por la ordinara germano ne multe diferencis de judoj.

(5) CvK antaŭvenis per sia artikolo; ĉar mi nuntempe okupiĝas pri detala artikolo (jam anoncita) pri la tuta temo; bedaŭrinde aliaj, pli urĝaj laboroj prokrastas ĝin.

(6) Mi ne volis per miaj rimarkoj “ekspliki” la masakrojn, sed montri la gravan parton de kulpo pri ili, kiun havas la kristanaro. Proksimas sofismon, se oni (anstataŭ pri kulpo) demandas, kial la kristanaro ne malebligis tien masakron. Ĉar ankaŭ nemalebligo povas esti kulpo kaj peko. Ĝuste en tio - ke la kristanismo ne malebligis la masakron - mi vidas la ĉefan kristanan kulpon: se la antisemitismo estus superita per la kristanismo, kaj se la kristanismo estus pli forta ol ras-ideologio, 6 milionoj da judoj ne estus masakritaj.

 

al la indekso


ISRAELIDINO

 

estis Maria, patrino de Kristo, al kiu en la katolika eklezio estas dediĉita la monato majo.

Tra la jarcentoj la plej grandaj artistoj de ĉiuj popoloj provis, fari al si bildon de Maria kvazaŭ de virino el ilia propra popolo.

Sed se ni demandas nin, kia en realeco sendube aspektis tiu virino, kiu ludas favoratan rolon ne nur en la kristanaj religioj, tiam ni devus serĉi ŝian bildon inter la virinoj de Israelo.

Antaŭ ol Maria fariĝis tio, kio ŝi estas nuntempe - trairejo sur la vojo al Dio - ŝi estis por Dio trairejo sur la vojo al la homoj. Tio okazis en Betlehemo en Judeo.

 

Teksto pri titolbildo kun surskribo “Israelidino” en “Neue Stadt” (germanlingva eldono laŭ “Città nuova - Nova Civito” organo de la movado “Fokolaroj”.

Tradukis W. Mudrak, Wien

al la indekso


IKUE-KONCILO

 

Sub la titolo “Respondeco pri la paco” mi en la decembra numero de ĉi tiu revuo invitis niajn legantojn respondi al kvin demandoj, kiuj koncernas la problemon de paco kaj milito en nia mondo. Reagis entute 8 legantoj (2 Aŭstroj, 1 Ĉeĥo, 1 Franco, 1 Germano, 1 Maltano kaj 2 Nederlandanoj), t.e. 0,8%! Mi skribis: “Se sufiĉa nombro da membroj de IKUE skribe respondos la kvin demandojn, mi kompilos raporton, kiun mi - en la nomo de nia unigo - sendos al la superaj organoj de la Pastorala Koncilo kaj al la estraroj de PAX CHRISTI en diversaj landoj”. Bedaŭrinde mankas tiu “sufiĉa nombro”; mi do donu la opiniojn de tiuj, kiuj kunlaboris.

 

“Batalo por la paco”

Unu leganto rimarkas, ke “spite al ĉio, vortoj kiel batalo par la paco sonas en miaj oreloj ĉiam iom strange kaj dube, ĉar la samajn aŭ similajn vortojn mi aŭdis tiel misuzataj kiel same ĉion kunigitan kun ili. Mi scias, ke eble tio estas nur mia persona, tamen profunda kelkjara travivaĵo, sed kiu tiom influis miajn opinion kaj agadon, ke mi ĝis nun ne ŝatas multe pri paco paroli, diskuti, nek volas partopreni en pacmarŝoj ktp”. Ĉi tiu rimarko gravas, ĉar evidente la konkreta enhavo de la koncepto paco estas ligita kun diversaj ideologioj. La respondinto kiu estas kristano “rigardas la pacon kiel donon de Dio, por kiu oni devas peti, multe Lin peti”, kaj konsideras “la malon de paco - militon unu el la sekvoj de rompo de justeco”. Konklude li diras, ke “batali por la paco sen batali kontraŭ la maljusteco mi opinias vana batalo. Voli, deziri la pacon kaj samtempe maljuste agi estas grandaj mensogo kaj falso. Tio validas tiel pri individuoj kiel pri ŝtatoj”.

1. Ĉu vi opinias, ke ankaŭ en nia moderna tempo oni povas konsideri la militon formo de sindefendo?

a) JES (2): - “Mi bedaŭras multe, sed tamen, ankoraŭ en nia moderna tempo oni povas konsideri - fakte - la (klasikan kaj gerilan) militon formo de sindefendo”.

- “ĉar ankaŭ en nia tempo ekestas milito kaj almenaŭ unu el la du partoprenantoj devas sincere kredi, ke li bezonas armi sin pro sindefendaj kialoj”.

b) EBLE (3): - “Estas eble, ke milito helpe de konvenciaj armiloj estas formo de sindefendo. Atombomba milito tamen kaŭzas tiajn detruojn, ke ĝi kiel sindefendo ne plu estas akceptebla. Ideale estus, se ĉiaj militoj estus eviteblaj, sed tio ŝajnas al mi nunmomente malpli reala”.

- “Ĝenerale ne. Eble tamen en ekstremaj kazoj, ekzemple kiam forta kaj senkonscienca amaso atakas malfortan popolon, la milito povas esti la nura defendrimedo”.

- “Tion oni povas hodiaŭ nur malfacile diferencigi. Sed teorie oni povas konsideri la militon formo de sindefendo. Kaj ni ne trompu nin per falsa espero, forĵetante niajn defendilojn kaj lasi nin okupi per maljusteco kaj perforto”.

c) NE (2): “Mi ne opinias, ke en nia moderna tempo oni povas konsideri la militon formo de sindefendo. Mi opinias, ke tio ne nur validas por nia tempo (moderna aŭ nemoderna), sed jam devis validi por nia tuta jarcento, do por la tempo, en kiu okazis la du mondmilitoj”.

- Mi opinias kaj estas konvinkita, ke en nia moderna tempo oni ne povas konsideri militon kiel formon de sindefendo. Cetere la argumento “sindefendo” tre ofte estas nepre misuzata: ankaŭ evidentaj atakantoj ĉiam parolas nur pri “sindefendo”.

d) NE SENKONDIĈE (I): - Unu partopreninto tre detale konigis sian opinion kaj ĝin mi volonte citas entute, ĉar ĝi estas klare formulita:

“Ĉiukaze la rajto je persona, individua sindefendo ne povas esti senkondiĉe aplikita al ŝtatoj. Eĉ unuopa homo sin defendante ne rajtas intenci mortigi la atakanton, se per alia pli milda rimedo li povas malhelpi la atakon. Ĉe milito ĉiam - laŭ historia sperto - sur ambaŭ flankoj okazas amaso da ekscesoj, do “sindefendaj” (fakte: atakaj) agoj kontraŭ homoj, kiuj tute ne planis aŭ preparis la atakon de la “malamiko”. La plej granda parto de la civilularo kaj eĉ ankaŭ de la soldataro de la kontraŭulo tute ne deziras militon; se iu popolo fakte deziras militon kontraŭ alia popolo, tio certe estas rezulto de misinformado flanke de la registaro. Krome la ordinara civitano plej ofte ne konas kaj pro tendenca informado flanke de la registaroj (almenaŭ en krizaj situacioj antaŭ la ekmilitado) ne povas koni la verajn cirkonstancojn kaj ne povas prijuĝi, sur kiu flanko estas la vera agreso.

Plue kaj plej grave: jam la pli evoluinta doktrino pri la “justa milito” permesis militon nur, se la malbono alportita per la milito mem ne estas pli granda ol la malbonoj evitotaj per la milito. Tiu kondiĉo evidente mankas en la nuna tempo, en kiu ĉiu malgranda milito povus konduki al totala atommilito.

Estas do klare, ke por “defenda milito” devas validi tute aliaj principoj ol por individua sindefendo. Kolektiva justa sindefendo en formo de milito do nur povus esti agnoskata sub jenaj kondiĉoj:

a) La “agreso” devas esti tiel klara, ke ĝia krima karaktero estas evidenta (aŭ almenaŭ devus esti evidenta) al ĉiu konscienca homo en ambaŭ ŝtatoj.

b) La atakita ŝtato devas esti provinta ĉiujn aliajn rimedojn por atingi pacan interkonsenton kaj reguligon de la konflikto (ekz. internacia tribunalo); la ŝtatoj havas ankaŭ la devon prikonsideri la eblecon de t.n. senarmila sindefendo kaj instrui la popolon tiucele (Kompreneble la paco ĉiam povas esti konstruata nur sur la bazo de justeco. Do neniu ŝtato cedu je maljustaj postuloj; gravas nur la rimedoj, per kiuj ĝi rezistas al atakoj ktp).

c) La sindefendo ne ekscesiĝu, do ĝi ne rajtas iel etendi sin al civiluloj. Daŭra okupado de fremda teritorio certe ne plu estas “sindefendo”.

d) Ne rajtas esti aplikataj armiloj, kies efiko ne estas severe kontrolebla kaj do povas trafi civilulojn aŭ eĉ lo loĝantaron de aliaj ŝtatoj (ekz. atomaj, bakteriaj kaj ĥemiaj armiloj).

Oni jam vidas, ke milito en la kadro de tiuj kondiĉoj hodiaŭ preskaŭ ne estas ebla…”.

El ĉi ĉio ni povas konkludi ke katolikoj pri tiel grava demando evidente malsame opinias. Ĉiukaze montriĝas el la respondoj, ke la klasikan doktrinon de la Eklezio ne subtenas plu ĉiu membro senescepte. Komparu la PAX CHRISTI-raporton “Kun Pacem in Terris survoje”.

N.B. Mi dankas al unu partopreninto, kiu menciis gravan libron germanlingvan de Prof. D-ro J. Ude (“Du sollst nicht töten”), kiu valorus esperanto-tradukon. “Prof. Ude estas unu el la eta aro de katolikaj moralteologoj, kiuj konsekvence kondamnis jam antaŭ jardekoj ĉian militon kaj kiuj instruis (-as), ke la doktrino pri sindefendo estas erara kaj nekristana. Laŭ li la homoj daŭre devas esti informataj kaj argumente konvinkataj, ke la ĝis nun valida militideologio kristana estas erara. Tasko, ja eĉ devo de la reprezentantoj de la kristanaj eklezioj estas: organizi grandanime ĉi tiun informkampanjon kaj stari ĉe la pinto de tiu ĉi kampanjo. La libro, kiun la eldoninto dediĉis al la milionoj da mortigitoj de la dua mondmilito, staras sub la moto (de Papo Leo XIII dirita al la kardinalaro la 11-an de februaro 1889): Nenio estas pli urĝa ol labori kontraŭ la milito, kaj ĉiu strebado al tiu celo devas esti rigardata kiel laŭdinda farado en la senco de la kristana koncepto kaj por la ĝenerala bonfarto”.

Jacques Tuinder

al la indekso


NI GRATULAS

 

- al nia s-ano ĉefstudkons. prof. d-ro Ernst Joseph Görlich,  AKLE-prezidanto, Wien, je la unua prezentado de lia dramo “Das Mädchen aus Louisiana” (la knabino de Luisiano), verkita laŭ lia samnoma romano kaj prilaborita en kunlaboro kun Tino Schubert. Prezentis ĝin efike kaj sukcese “Burgenländisches Landestheater” en Eisenstadt  (Aŭstrio) fine de aprilo t.j. Temo de la atentinda verko estas la komerco pri sklavoj, rasa malamo kaj koncerna luktado en Usono antaŭ la enlanda milito antaŭ cent jaroj, temo, kiu fariĝis tragike aktuala, aktualega, okaze de la martireca morto de pastoro Martin Luther King, heroldo de vera kristaneco kaj senperforto, fariĝinta viktimo de murdo, efektivigita pro rasa fanatismo ĵus nuntempe.

Diversaj tagaj ĵurnaloj kaj semajnaj resp. monataj gazetoj, precipe katolikaj, raportis favorkritike pri la nomita prezentado kaj ĝia verkinto.

W. M.

(Restas en tiu konekso la demando, ĉu nia s-ano d-ro Görlich ne povus prezenti al ni iuokaze laŭeble ankaŭ dram(et)on en Esperanto);

 

- al s-ro Antonio De Salvo, Romo, pro edziĝo kun Adriana Papa, la 27-an de aprilo 1968. Dio benu la junan paron!

 

al la indekso


EK ANTAŬ 60 JAROJ - JUNIO 1908

 

Ĉu ne estas evidente ke ni, kiuj amas la pacon, kiuj sopiras al la unueco inter ĉiuj, kiuj amas kaj kredas je Jesuo-Kristo, devas turni sin al niaj gefratoj, montrante al ili reciprokan amon kaj simpation? Se la ideo intima de nia kara lingvo estas pligrandigi la amon inter ĉiuj homoj, certe ni, katolikaj esperantistoj, devus komenci la montron de tiu amo al niaj kristanaj gefratoj.

El artikolo de abato A. Richardson pri la anglikana eklezio.

al la indekso


ATENTU

 

Nova adreso de la redaktoro!

 

La redaktoro de EK transloĝiĝis. Lia nova adreso estas

Stefan Maul

(...)

D-625 Limburg/Lahn

Germanujo

 

Bonvolu nepre atenti tion skribante al la redaktoro. En la adreso ŝanĝiĝis nur la strato.

 

3. – Por vizitantoj. La nova loĝejo de la redaktoro troviĝas meze en la urbo, 3 minutojn de la stacidomo, 1 minuton de la kongresejo.

 

al la indekso


 

NIA OLIMPIA VETLUDO

Vere internacia estiĝis nia vetludo. Jam la kvara kontinento startis en la persono de S-ro Paul Kiseng Kim el Koreuio, kiu varbis 3 membrojn. Speciala aplaŭdo por li! Estas ja pli malfacile trovi katolikajn - aŭ en EK interesitajn - esperantistojn en Azio ol en Eŭropo aŭ Ameriko!

Ankaŭ alia startanto ĵetis sin en la vetludon: S-ro Gaston Véron el Francujo, kiu kun 4 membroj konkeras la kvaran lokon kun la sinjoroj Wagner kaj Ferrari, kiuj ambaŭ iom haltis enspirante freŝan aeron por posta forta daŭrigo – almenaŭ tion ni supozas! Ne haltis S-ro Timmins el Aŭstralio kun 5 membroj nun okupanta la trian lokon. Li ne sukcesis pasi S-ron Paesmans el Belgujo, kiu ankaŭ daŭrigis la varbadon kaj nun kun 6 mernbroj troviĝas sur la dua loko. Ankoraŭ 3 membroj disigas lin de nia usona kandidatino Louisa Berthold Schmidt kiu tamen iomete refalis neprogresante. Sed per tio la vetludo estiĝis pli interesa kaj ni scivole demandas nin, kiu el la partoprenantoj komence de 1969 legos en la premio, la DIA KOMEDIO de DANTE!

El la vetludejo, 6-V-1968 CvK

al la indekso


FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

 

Ĝis la 6-a de majo IKUE ricevis ± f 500,- por la fonduso NP, el kiuj f 103,- por la pupagado. Ni denove forte rekomendas la lastan agadon al vi. Estas nia sperto, ke oni sufiĉe facile povas vendi tiujn ĉi pupojn al gekonatoj. Se vi mem ekz. aĉetas unu pupon kaj metas ĝin bone videble en via ĉambro, ĝi baldaŭ estos admirata de preskaŭ ĉiuj viaj vizitantoj, kiuj ankaŭ deziras aĉeti tian pupon! Nu kaj tiel vi povas denove subteni nian agadon mendante novan. Sed ni estu realaj: preskaŭ neniu el niaj legantoj eĉ ekaĉetis nur pupon por si mem!

Granda pupo kostas 12 ned. guldenojn. Bonvolu ĝiri ilin je konto de F-ino C. van Kleef, Blokker, Nederlando, kun mencio de la lando, el kiu vi deziras ricevi la pupon (Ĉeĥoslovakujo, Polujo, Jugoslavujo, Hungarujo).

 

al la indekso


PRAVAJ REVOJ

 

Intervjuo de redaktoro Ivan Soeldner kun katolika episkopo Mons. D-ro František Tomášek, apostola administratoro de Praha, aperigita en ĵurnalo Zemédelské Noviny - Agrikultura ĵurnalo - organo de ĉeĥoslovaka Ministerio de agrikulturo kaj nutraĵaferoj, jarkolekto XXIV, n-ro 70, paĝo 3 (22a de marto 1968).

 

Pompaj koridoroj de freŝfarbita palaco sur la Placo de Hradĉany tiuvespere vidigis preskaŭ filmece terurigan malplenon. Mi provis decidi, ĉu mi sonigu grandan sonorilon fiksitan al interna skulptita portalo, sed mi ne trovis kuraĝon. Ankaŭ la sonorilo aspektis fabele; kiu scias, kio povus okazi post ĝia ekbalanco. Bonŝance mi ne bezonis atendi longtempe; sur la ŝtuparo en la unua etaĝo eklumetis elektra manlampeto kaj la pordo baldaŭ por mi estis malfermita de la mastrumanto mem de ĉi tiu domo, paŝtisto de ĉiuj animoj de la ĉefdiocezo de Praha, apostola administratoro, laŭtitola episkopo de Buto, d-ro František. (Buto estas hodiaŭ ne plu ekzistania urbo en la delto de Nilo, kiu estas oficiala eklezia diocezo de Tomášek, pro tio la titolo “laŭtitola episkopo”).

“Mi ne supozis, ke vi venos tiel akurate, mi funkciis dum diservoj ĉe Sankta Venceslao en Smichov kaj nur nun mi vespermanĝas, ne koleru”.

Mi ne koleris, ĉar mi esperis, ke mi ne atendos tro longe. La hodiaŭa episkopo ne festenas ĉe tablegoj ŝarĝfleksiĝantaj pro abundo da bongustaĵoj kiel liaj kolegoj en romanoj. D-ro Tomášek finmanĝis pantranĉaĵon kun kazeo kaj eltrinkis restantan teon el poteto kaj la iniervjuo povis komenciĝi.

Ĉar ni volas rigardi en televido post la lasta triono de hokeja vetludo inter Slovan kaj Brno la streĉatendatan prezentiĝon de ministro, ni forlasas la laborĉambron de la episkopo en la unua etaĝo de la palaco kaj ni iras en lian dormoĉambron, kie li havas televidilon. D-ro Tomášek denove ekfunkciigos baterian manlampeton, ĉar ni estas devigataj trairi plurajn grandspacajn kaj pompe ekipitajn mallumajn salonojn, kie lumŝaltilo troviĝas en longa distanco de la alia, por ke ni eksidu ĉe ordinara tablo de lia dormejo. En angulo estas lokita lito, apude de ĝi genubenko, malsupre de Kristbildoj estas radio kaj televid-aparato, lavujo, du ŝrankoj kaj vesthokaro kun episkopa sutano. Ĉirkaŭe ĉie abundas ĉeĥaj kaj fremdlingvaj libroj, flanke de muro staras nigra harmoniumo.

Mi komencas la interparolon petante kelkajn biografiajn donitaĵojn. Jen ili sekvas: D-ro Tomášek naskiĝis en la antaŭlasta jaro de la pasinta jarcento en Studénka, en Olomouc li frekventis gimnazion kaj teologian fakultaton kaj ankaŭ tie li ekaktivis kiel instruisto de religio en lernejoj. En teologia fakultato de Olomouc li fariĝis docento kaj fine eksterordinara profesoro de pedagogio kaj katekiza metodiko. Tie li travivis ankaŭ la militon kaj la 14-an de oktobro 1949 li estis tie konsekrita kiel episkopo.

“Oni diradis, ke mi estas kaŝ-episkopo, sed mia konsekriĝo estis tute laŭleĝa. Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis dekreto pri necesa ŝtata aprobo, sen kies konscio estis propre kontraŭleĝe konsekritaj episkopoj nur pli malfrue. Nome pri mia konsekriĝo publike informis nur disaŭdigo de Vatikano, sed ĝuste tio pruvas, ke ne temis pri ia sekreta episkopiĝo. En mia ofico tamen mi ne povis ekfunkcii. Post malfondo de la fakultato en Olomouc mi estis dum ses monatoj animzorganto en Bohušov kaj en la jaro 1950 mi ektroviĝis en la laborkoncentrejo en Želiv apud Humpolec”.

“Ĉu vi estis arestita kaj kondamnita?”.

“Nek la unua, nek la dua. Kiam unu matenon mi estis eliranta el la preĝejo, du sinjoroj alpaŝis al mi kaj demandis min, ĉu mi estas Tomášek, kaj poste forveturigis min laŭdire pro ia atesto al Ostrava. Post du tagoj en ĉelo kaj post mallonga formala enketo mi estis translokigita al Želiv”.

“Kion vi faris post tio?”.

“Mi ricevis permeson aktiviĝi en animzorgado, mi fariĝis administratoro (provizora paroĥestro) en Moravská Huzová, kie mi funkciis dek jarojn. En la jaro 1962 oni permesis al mi kiel al episkopo forveturi Romon - mi estis forvojaĝanta nur kiel kampara administratoro; estis diskutate, ĉu mi rajtas surmeti episkopan vestaĵon jam en Praha, aŭ en aviadilo, aŭ nur en Romo. La ĉefepiskopo estis internigita sur kelkaj lokoj, mi renkontiĝis kun li nur senprokraste antaŭ lia forflugo, oni permesis al ni dudekminutan interparolon”.

“Vi partoprenis la tutan koncilon. Ĉu vi rajtas forvojaĝi Romon, kiom ajn vi volas?”.

“Mi ricevas la pasporton ĉiam, kiam mi estas invitata en Vatikano al oficiala traktado. Sed ĝi estas la ununura lando, kien mi rajtas vojaĝi. Mi estis ankaŭ invitita en najbarajn socialismajn ŝtatojn kaj en Germanan Federacian Respublikon, sed miaj petskriboj pri vojaĝpermeso estis rifuzitaj. Tamen min povis viziti okcidentgermana episkopo el Regensburg, d-ro Graber - kun lia diocezo ni preparas solenaĵojn de miljara datreveno de la episkopejo de Praha, kiu apartigis sin en la jaro 973 ĝuste disde la episkopejo de Regensburg. Estas alveturontaj ekzemple famkonataj “Katedralaj paseroj” de Regensburg, kiuj intencas okazigi en Praha kelkajn prezentiĝojn en preĝejo kaj ankaŭ en salonegoj”.

“En kio konsistas la laboro de episkopo?”.

“Mia ĉefa devo estas prizorgadi daŭran funkciadon de diservoj en 622 paroĥoj de la ĉefdiocezo de Praha. Tio ne estas facila, ĉar nur 315 sacerdotoj, kiuj havas ŝtatan aprobon por la animzorga laboro, estas disponeblaj”.

“Kiom da ili eliras el la seminario?”.

“Malmulte. Se la afero pludaŭros laŭ simila maniero ilia stato malaltiĝos post dek jaroj ĝis al nuraj kvardek percentoj. La seminario estis, kiel konate, en la j. 1953 translokigita al Litoměřice. En la dekreto al la dekano tekstis, ke tio daŭros “nur dum la tempo de endanĝerigo de la respubliko”. Hodiaŭ tie studas 114 kandidatoj de teologio kaj tio estas ununura seminario por ĉeĥaj landoj”.

“Kiuj studas en ĝi? Ĉu estas pli multe da interesuloj ol da akceptitoj?” .

            “Aŭskultantoj estas plejparte pli aĝaj, foje frekventintoj de aliaj altaj lernejoj, sed ankaŭ junaj finstudintoj de mezlernejoj. En nuna tempo estas ĉiam pli da interesuloj, la ministerio decidas la maksimumon. Nunjare tamen studas tie 36 kandidataj pli ol pasintjare. Ilia akceptado estas siamaniere unika. Oni bezonas aliĝi ĉe la estroj de siaj diocezoj, kiuj post interparolo kun ili rekomendas ilin al la ministerio de kulturo kaj informoj. Tie oni elektas ilin definitive kaj nur tiam ili iras al tute formalaj enirpriparoloj en la seminarion”.

Do tiaj estas la ordinaraj zorgoj de la episkopo. Li administras proporcie sufiĉe komplikan agendon, mem d-ro Tomášek bezonis antaŭ ĉio interkonatigi sin kun la ĉeĥa lando.

“Moravion mi konas kiel propran manplaton, sed ĉi tie ĉio estis nova por mi”.

            En sia laboro li renkontas ne malmulte da obstakloj, kiuj en la religia sfero eble obstine postvivas la tempon de stalinismo. Tamen ankaŭ por sacerdotoj la decembraj kaj januaraj plenkunsidoj signifis pliboniĝon. Konferenco de vikarioj jam postulas rehonorigon de senkulpe kondamnitaj aŭ alimaniere damaĝitaj pastroj, rekonon de la episkoparo kiel parolanto de ĉeĥoslovakaj katolikoj, kaj ankaŭ revenon de la kardinalo Beran al Praha. (Beran vivas en Romo kun laŭleĝa ĉeĥoslovaka pasporto, en kiu troviĝas rimarkinda noto ke ĝia posedanto ne rajtas reveni Ĉeĥoslovakion sen speciala permeso de la ministerio por eksterlandaj aferoj. Li do estas tute legitima moderna ekzilulo).

“Mi estas konvinkita, ke la religio ne bezonas esti en konflikto kun la reala socialismo. Tio ne estas sole mia opinio; proklamis ĝin vico da plej progresemaj epískopoj jam en la Vatikana koncilo. Tiam tio sonis tre utopie kaj abstrakte. Mi ne antaŭsciis, ke la evoluo en Ĉeĥoslovakio pravigos tiujn revulojn, kiuj deklaradis la komunisman idealon de humanismo kiel la saman kun tiu de Kristo. Mi estus senmezure feliĉa, se ĝuste nia patrujo kiel la unua pruvus, ke tio estas vero”.

Esperantigis “a”

al la indekso


 

La Eklezio en Ĉeĥoslovakio

 

EPISKOPO FRANTIŠEK TOMÁŠEK

SKRIBAS AL ALEKSANDRO DUBČEK

Estas konate ke en Ĉeĥoslovakio nun okazas ŝanĝoj, kiuj estas ĝojigaj kaj esperigaj. Disfalas tie timo-sistemo, diktaturo kaj senleĝeco. Dormas la cenzuro. Denove povas paroli dekmiloj da homoj, kiuj senkulpe estis en malliberejoj milojn da jaroj. Denove en ĵurnaloj aperas raciaj artikoloj eĉ pri politikaj aferoj. Parte revenis la demokratio, sed post koncentreja sistemo tiu duondemokratio ŝajnas al la ĉehoslovaka popolo kiel paradizo. Volonte ni publikigas leteron, kiun la episkopo de Prago, D-ro F. Tomášek, meze de marto pasinta skribis al la unua sekretario de la komunista partio, Aleksandro Dubček. Kun liaj postuloj konsentas ne nur centmiloj, sed eĉ milionoj da homoj. Unu monaton post la transdono de tiu letero la situacio jam multe pliboniĝis: la paco-movado de katolika pastraro ne plu ekzistas, la obstakloj ĉirkaŭ la porpastraj seminarioj ĉesis, kaj multe da pastroj forlasis la fabrikon por eniri la paroĥajn taskojn. La leteron ni presigas kun la afabla permeso de la episkopo.

Estimata Sinjoro unua Sekretario,

El Viaj paroloj post via ekdeĵoro en Via respondeca ofico kaj el la nova atmosfero de nia publika vivo ni iuĝas, ke Vi sincere penas, en kunlaboro kun partoj de nia socio, solvi problemojn ĝis nun nesolvitajn. Ni katolikaj episkopoj, pastroj, monaĥoj kaj laikoj, vidas do kiel sian devon atentigi Vin pri grava kaj dolora problemo, pri nesolvita eklezia demando, pri la rilatoj inter ŝtato kaj katolika eklezio en Ĉeĥoslovakio.

Post serio da nesukcesaj traktadoj inter eklezio kaj ŝtato ekzistis de la kvindekaj jaroj kontraŭ la katolika eklezio en Ĉeĥoslovakio de la tiamaj publikaj agantoj gvidata atako, kiu difektis ankaŭ la vivon de la eklezio mem kaj bonajn reciprokajn rilatojn:

- Episkopoj estis forprenitaj el la diocezoj al internigo aŭ malliberigo;

- La rajtoj de la restintaj episkopoj estis limigitaj al minimumo;

- Centoj da pastroj estis malliberigitaj nur pro laŭkonscienca plenumo de siaj devoj;

- Teatraj procesoi estis faritaj kun monaĥoj kaj pli altaj ekleziaj reprezentantoj, dum kiuj oni perforte devigis ilin konfesi nefaritajn agojn;

- Dum unu nokto, de la 13-a al la 14-a de aprilo 1950, ordenoj en la tuta respubliko estis likviditaj en maniero, kia ne ekzistas en la historio de la eŭropa civilizo;

- Kontaktoj kun la Sankta Seĝo estis nuligitaj;

- Ofico de “ekleziaj sekretarioj” estis farita, kiuj forprenis la povon de la episkopoj, kaj al ĉi tiuj oficoj homoj estis elektitaj, kiuj ne kaŝis kontraŭeklezian sintenon;

- Per minacoj kaj diskriminacio ĝis antaŭnelonge estis preskaŭ likvidita la instruado de religio de la lernejoj, kaj eĉ hodiaŭ kvankam la religio estas tie kaj tie instruata, en multaj lokoj samaj timigaj metodoj estas uzataj kiel antaŭ jaroj;

- Al centoj da homoj ne eblis reveni al spirita servo, kvankam la nombro da servantaj pastroj ĉiam maldensiĝas kaj paroĥoj sen pastroj multiĝas;

- Al junaj homoj, kiuj volas aliĝi al porpastra seminario, oni faras nekredeblajn malhelpojn.

Pluraj punktoj ankoraŭ pludaŭras. Tiel estiĝas la atentinda situacio, ke la stato de la katolika eklezio en Ĉeĥoslovakio estas eble la lasta enklavo, kie preskaŭ samforte pluvivas abundo da perfortaĵoj el la tempo de tiel nomata kulto de persono. Kvin diocezoj en ĉeĥaj landoj kaj la diocezoj en Slovakio jam longajn jarojn ne havas episkopojn. Estas malfacile kredeble, ke tia stato estas ebla en la koro de Eŭropo inter nacioj kun matura civilizo.

Ĉar ni opinias, ke Vi intencas krei kondiĉojn por kontenta kunvivado de ĉiuj

partoj de la nacio, ni proponas al Vi, Sinjoro unua Sekretario, jenan leteron kun skizo de problemoj, kiuj laŭ nia opinio devas esti solvataj, por ke la menciita nenormala situacio estu forigita. Tial ni opinias necesa:

1.         Ektrakti senkaŝe kun la Sankta Seĝo pri la instalado de episkopoj kaj denove trovi sintenon al la episkopo de Prago, Kardinalo Jozefo Beran, kiu kontraŭ sia volo vivas en ekzilo.

2.         Nuligi la oficon de “ekleziaj sekretarioj” kaj tiel redoni al episkopoj, nomitaj de la Sankta Seĝo kaj konfirmitaj de la ŝtato, la eblon praktiki la al ili konfiditan oficon.

3.         Amnestii la pastrojn, kiuj ĝis nun estas en malliberejoj kaj rehonorigi ĉiujn pastrojn kaj kredantojn, kiuj estis kondamnitaj pro laŭkonscienca plenumo de religiaj devoj.

4.         Ebligi al ĉiuj pastroj, kiui ankoraŭ ne ricevis ŝtatan konsenton, ke ili povu esti vokataj al normala pastra ofico de ĝuste nomitaj episkopoj.

5.         Nuligi la faktan “numerus clausus” por kandidatoj de porpastraj seminarioj, por ke ili povu libere kaj sen malfacilaĵoj aliĝi al la seminarioj;

6.         Renovigi virajn kaj inajn ordenojn kaj reĝustigi tiel la maljustaĵon al tiom da civitanoj, kies unusola vivprogramo estas senprofite servi al aliaj.

7.         Fari ekzistorajton por grek-katolika eklezio.

8.         Ebligi liberan religian edukon al infanoj.

9.         Fari kondiĉojn, por ke ankaŭ katolikoj povu plene uzi liberecon de esprimo, publikigo kaj kunveno, kiu estas garantiita en la konstitucio.

Unu el la plej grandaj obstakloj sur la vojo al normaligo estas la tiel nomata Paco-Movado de katolika pastraro. Ĝi memvole prenas la rajton reprezenti la Eklezion ĉe ŝtato kaj publiko. Tio okazas sen kia ajn motivigo morala aŭ leĝa. En la okuloj de pastroj kaj laikoj la movado estas tute diskreditigita jam de la komenco. Ĝi estas frukto de perforta devigado de la kvindekaj jaroj kaj en la hodiaŭa kunteksto ĝi fariĝas nedaŭrigebla anakronismo.

Ni opinias, ke se la movado ne ricevados moralan kaj faktan subtenon, vojo al interkompreniĝo inter eklezio kaj ŝtato estos trovita pli rapide kaj pli facile. Rajton agi en la nomo de la eklezio havas vere nur ĝuste konsekritaj episkopoj. Miloj da pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj kaj centmiloj da kredantoj sentas la bezonon solvi la menciitajn faktojn. Per ilia fina solvo ekregus en delikata sfero trankvilo, kaj kondiĉoj estus faritaj por reciproka fido, kio estas bona por la tuta socio.

D-ro F. Tomášek, episkopo de Prago

al la indekso


PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

sesa parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Kvara parto"]

 

 

La problemo estas komplika

Difini ĝustan starpunkton rilate al la demando pri milito kaj paco ankoraŭ ĉiam malfaciligas, ke oni tro ofte pretervidas nombron da faktoj donitaj, per kio la kontakto kun la realeco perdiĝas. Tial estas neeviteble pri ili fari kelkajn rimarkojn.

La unua fakto estas, ke la homaro ne plu staras antaŭ la sojlo de la atomepoko, sed jam transpaŝis tiun sojlon. Estas du malsamaj situacioj.

Al iu, kiu ne povas naĝi, oni povas diri: “Ne eniru la maron tro foren!”. Oni pravas, aŭdigante tian averton. Sed se tio tamen okazas, kaj oni nur avertadas de sur la dunoj, ne saviĝos tiel la dronanto. Antaŭ ol ni transpaŝis la atomepokan sojlon (1943), Pio XII avertis. Pli ol du jarojn antaŭ la falo de la unua atombombo sur Hiroŝimo. Tiumomente nur malmultaj sciis pri tio, kio fariĝis sur la kampo armilteknologia. La evoluo tamen pludaŭris; la atombombo iĝis fakto. Surbaze de la kernarmilo estiĝis du superpotencoj, kies reciproka kontraŭeco regas la nunan mondpolitikan situacion. El ĝi oni ne povas simple forpensi tiun armilon, kiu ja ekzistas kaj plenumas difinitan funkcion. Estas homoj, kiuj nomis la fariĝon de la armilo malbono. Sed ankaŭ ĉi-rilate validas la eldiro de Maritain, ke la politiko rolas en la mondo de faktaj aŭ eblaj okazaĵoj. La malbono, kiu simple estas, ricevis lokon en la teksaĵo de la mondhistorio kaj ekzistas tie flanke de la bono, kiun ĝi parazitas. Eble ni ĉiuj kunresponsas pri ĝi, kvankam ni ne scias kiel kaj kiom. Ni povas fari nenion alian ol klopodi ĝin kuraci kaj fluigi la sekvojn de la jama fakto al la akvoj de la bono. Tia etika vortigo ne enhavas, ke lando, kiu volus fariĝi atompotenco, per tio aŭtomate povus permesi al si la samon, kiel lando kiu jam estas tia. Ĉio ekzistanta ne estas permesilo por daŭrigi sur la sama vojo. En la internacia politiko oni povas aŭdi la starpunkton, kiu unuflanke pledas por kernarmila malpermeso, sed kiu aliflanke samtempe kaj senreziste akceptas la forglitadon al ĉiam pli granda nombro da atompotencoj. Politike estas apenaŭ dubo pri tio, ke montriĝos konstante pli malfacile atingi kernmalarmadon, laŭ tio ke pli multe da landoj ekdisponos pri tiuj armiloj. La demando, ĉu la nedisvastigo de la kernarmiloj estas politike dezirinda, estas ankaŭ etike neindiferenta, kiam oni staras antaŭ la tasko fluigi la sekvojn de la jama fakto al la akvoj de la bono.

Dua faktoro, kiu komplikas la problemon, prezentiĝas ĉe la demando, kiel solvo povas esti trovata por la ekzistanta situacio. Tiam oni kelkfoje inklinas diri: tio estas tre simpla; ĉiu lando, havanta atomarmilojn, detruu ilin! Tia radikala starpunkto, ankaŭ inter kristanoj, aŭdiĝas pli ofte en Eŭropo ol ekzemple en Usono. Ne malprave oni iam rimarkis, ke estas pli facile pledi por la plej radikalaj solvoj en lando, kiu mem ne estas atompotenco kaj tial ne portas respondecon sur tiu tereno!

Unu el la malfacilaĵoj estas ĉi tie, ke oni plurfoje nur opinias, ke armiloj servos kaj estas farataj por uzi ilin. Armadon kaj militon oni aŭtomate pensas en la sama rekta linio. Ĉi tiu ideo tiel klare parolas al ni ĉar ĝi ŝajnas memkomprenebla, sed ĝuste en tio kaŝiĝas la trompiĝo! En la realeco de la internacia politiko nome ambaŭ eblas: estas vero kaj estas nevero. Churchill iam diris: “Ni armas nin por intertrakti”. Estas fakto, ke armiloj estas farataj por uzi ilin, sed ankaŭ por malhelpi ke ili estos uzataj. Tio lasta montriĝis en la militkrimula proceso de Nurenbergo, kie konstatiĝis, ke fine nur la Angla posedo de la plej novaj kaj plej modernaj gasbomboj malhelpis, ke Hitler pro malespero ekuzis ĉi tiun armilon dum la lasta malsatkriza vintro. Tia ekzemplo instruu al ni prudenton por ne doni tro facilajn respondojn!

Tiel ni povas konstati, ke ne estas eble formuli starpunkton pri la kernarmiloj, al kiu mankas distingo inter la kono kaj la rimedoj por fari ilin, ilia posedo kaj ilia uzo. Temas pri malsamaj aferoj, kiuj en la realeco malsame pezas. Jam la kapablo por fari ĉi tiujn armilojn donas antaŭecon al lando super alia, kiu ĝin ne havas. Krome la freŝdata teknologia evoluo sur la kampo de la kernarmiloj pli kaj pli direktiĝas al netuŝebla fortimigo. La fakto, ke oni volas havi kernarmilon “sub la mano”, estas klara ekzemplo, kiel ĝia posedo plenumas propran funkcion de la nuna situacio.

Fine prezentiĝas la fakto, ke kuŝas netranspontebla distanco inter la malnovaj konvenciaj armiloj kaj la modernaj kernarmiloj. Tial la plej granda forto de konvenciaj armiloj neniam povas servi por anstataŭi kernarmilojn. Estas vero, ke en ĉi tiu tempo oni troige koncentrigas la atenton al kernarmiloj. Por nombro da ŝtatoj ili fariĝis eĉ kvazaŭa prestiĝsimbolo. Ni konstatas ankaŭ evoluon, en kiu elektiĝas atomarmado, ĉar ĝi laŭ mona kaj homforta vidpunktoj estus pli malmultekosta ol konvencia armado. La ĝusteco de ĉi tio, tamen, estas duba, kaj ne nur en senco politika kaj milita! La akcepto de la kernarmilo surbaze de tiaj argumentoj ne harmonias kun la kriza situacio, estiĝinta sekve de la modernaj armiloj, kaj tial ĝi estas etike nepravigebla. Eĉ se oni tre klare metus tion sur la unuan lokon, restus la fakto, ke la plej forta defendo per konvenciaj armiloj estos senpotenca kontraŭ atako kernarmila. Teknike ebliĝis irigi sateliton, ŝarĝitan per kernarmiloj, en ĉirkaŭteran orbiton, kaj je ĉiu dezirata momento faligi ĝin sur ĉiun deziratan lokon de la tero. Kontraŭ tio ne ekzistas defendo per konvenciaj armiloj. Temas pri teruraj faktoj, sed ili devas esti enkalkulataj en starpunkton, kiu volas esti reala.

Kiuj ajn ceteraj faktoroj estu, komplikantaj la nunan situacion, super ĉio validos la vortoj de Kennedy, ke en la atomepoko la paco fariĝis la plej grava sur la taro. Se tiun pacon oni povas plej bone servi, rezignante ĉiun formon de partopreno en kernarmado, ĉi tio estas farenda. Se tiun pacon oni pli bone servas, ne unuflanke forlasante la kernarmadon, tio estas farenda. De tio sendependas la juĝo, ke mondo, kiu surbaze de la nuna armilsituacio eĉ senvole povas veni al la rando de totala detruiĝo, ne estas mondo, kiu respondas al homaj kaj kristanaj normoj. Ne en la serena silento de studoĉambro aŭ monaĥejo, sed en la ŝtormo de ĉi tiu disŝirita situacio, staras la nuntempa homo kun sia vokiĝo plenumi sian taskon en la mondo.

La pluekzistado de la homaro

Margenthau, kompetentulo pri la internacia politiko, nomis la enciklikon PACEM IN TERRIS tial historia dokumento, ĉar per ĝi Papo Johano faris por la internacipolitika ordo tion, kion Leo XIII en RERUM NOVARUM faris por la social-ekonomia ordo: kreive efektivigi la eternajn verojn de la kristanismo en la evoluado de la mondo, kiel ĝi estas kaj devas esti. Konsciante pri tio, la kristano staras antaŭ la demando pri la limo, trans kiun kompromisoj ne plu eblas; alie la kristanismo ne plu parolas al la hodiaŭa homaro kiel atesto de la Eklezio de Kristo. Per tio ni estas reĵetataj al la esenco de la afero. Etiko ne estas komputilo, ĉe kiu premo sur klavo en kelkaj sekundoj donas tute pretan respondon por ĉiu situacio. Etiko en mondo, kiu troviĝas en revolucia proceso de ŝanĝiĝoj, estas etiko de la “kairos”: la de Dio donacata momento, kiu en la tempo ebligas la renkontiĝon kun la eterno (Tillich).

La moderna tekniko faris la homon proprulo de la mondo laŭ mezuro, kiu antaŭe estis neimagebla. Li “submetas” la mondon al si kaj nun komencis konkeri la kosmon. Li eĉ povas neniigi la mondon. Ĉi ĉion li kapablas, sed permesite al li ne estas! Senfina vico da generacioj loĝis en la mondo antaŭ ni, multaj loĝos ĉi tie post ni. Ĉiu generacio ja havas la mondon nur kiel pruntaĵon por transdoni ĝin en pli bona viv- kaj loĝstato al la generacio venonta. Ju pli granda la posedo, des pli granda la respondeco; tio validas ankaŭ rilate al la mondo. Ĉi ĉio estas tiom fundamente kristana, ke oni neniel kaj neniam povos pretervidi ĝin, se oni ne volas manke respekti la plej profundan enhavon de la evangelia mesaĝo.

La konata Usona ambasadoro Georgo Kennan iam skribis: “La homo, kiu en la pasinteco pro sia propra malsaĝo peliĝis el la tera paradizo, ne rajtas - nek pro timo, nek pro kolero, nek pro avideco - neniigi ĉi tiun grandan kaj bonan teron, sur kiu vivi eĉ en la stato de pekinta homo estas privilegio, kiun li dankas al Dio”. Antaŭ tia respondeco generacio neniam staris! Kaj Kennan sciis pri kio li skribis. Ne pro timo, kvankam tiu timo jam konatiĝis en kelkaj teorioj pri preventa milito kernarmila. Ne pro venĝo, kvankam la strategio de repago al grandaj amasoj en konsiderinda grado estas konstruita sur ĝi. Ne pro avideco, kiu igas militon morale nepermesebla kvankam ĝis la nuna tago mankas internacia interkonsento pri la difino de la koncepto “agreso”.

La respekto al la vivo apartenas al la esenco de humaneco kaj kristanismo, kaj tamen la vivo en ĉi tiu tempo estas pli minacata ol iam antaŭe. En tiu situacio la homo ne rajtas ne reiri al sia primara morala tasko, kiu enhavas la konservadon de la homa vivo sur la tero. Dum la pilgrimado de la homaro tra la historio la cetero ĉiam restas aperta antaŭ novaj evoluoj. Post la plej malluma nokto trarompiĝas la aŭroro de nova mateno. Tiu, Kiu kreis la mondon, kondukos ĝin ankaŭ al ĝia fina pleneco.

La respekto al la vivo kaj la pluekzistado de la homa gento kiel primara morala tasko entenas juĝon pri la uzado de la modernaj armiloj. La homo staras ĉi tie ĉe la limo de sia potenco. Milito, kiu estas finbatalata per la plej pezaj atomarmiloj, ne povas esti alia ol totala milito. La totala perforto en si estas morale nepermesebla. Se la homo agnoskas tion, li stariĝas antaŭ dramaj decidoj. Povas esti, ke en certaj cirkonstancoj estas petate al li, ke li subordigu interesojn kaj valorojn, kiuj estas homaj kaj juste pravaj, al ankoraŭ pli alta respondeco, ĉar la neriparebla perdo neebligas ankaŭ la ripareblan. Jam en 1961 deklaro, kiun akceptis la Unuiĝintaj Nacioj, karakterizis la uzadon de la kernarmiloj kiel krimon kontraŭ la homaro. Kiu tion akceptas, ne povas akcepti la tezon, ke kernarmila milito povus esti prava, se temus pri la honoro al Dio. La tempo de “sanktaj” militoj pasis. La tezo estas ankaŭ absurda, ĉar ne estas evidente, kiel la homo povas servi Dion, detruante ĉion, kion Li kreis. Tial Norman Cousins povis diri, ke kernarmila milito ne estas milito de unu nacio kontraŭ alia, sed de homoj kontraŭ Dio.

Ŝajnas, kvazaŭ la homo dum longa tempo nesufiĉe povis aŭ volis vidi la veran vizaĝon de la milito. La faktoj de la moderna armiltekniko en terura maniero senvualigis antaŭ li kiel li kaj lia demando pri la milito en la nuna situacio rilatas vizaĝ’ al vizaĝo kun la peko, kun la malbono. Oni faris la rimarkon, ke Papo Johano en PACEM IN TERRIS tiel koncize skribis pri la milito tial, ĉar por li ĝi estas simple io, kio ne devas esti. La malbono estas malesto de la bono. Ne estas ordo de malbono kaj milito, same kiel esbas ordo de bono kaj paco. Tio estas konvinko, kiu profunde enradikiĝis en la kristanan pensadon de la jarcentoj. En la nuntempo ĝi ricevis freŝnovan signifon. La milito fariĝis pli ol iam la neado de tio, kio decas kaj devas esti. Tiel ĉio, kio ne penetras en ĉi tiun kernon de la afero, ne nur estas erara, sed ankaŭ restos sub la mezuro de nia esenca komisio.

La respondeco konservi la eblecon de la homa vivo sur la tero estas respondeco por ĉiuj homoj, de kiu ajn raso, de kiu ajn politika aŭ religia konvinko, simple ĉar ili estas homoj. Por la kristanoj tiu respondeco ekhavas profundan dimension, ĉar ĝi eniĝis en la amon, kiu estas la plej esenca mesaĝo de la evangelio por ĉiuj tempoj, por ĉiuj generacioj. Amo al Dio kaj amo al la kunhomo estas koincidaĵoj. Preskaŭ fariĝis malfacile paroli pri tio! Nia mondo iĝis tiom afereca kaj malvarma, ĉar la homo ekas pensi, ke teknike kaj racie li povas solvi ĉiujn demandojn. Ĉu la moderna homo ankoraŭ kredas pri la miraklo de la amo, per kiu povas efektiviĝi tio, kion la racio opiniis neebla? Estis Guardini, kiu montris, kiel ĉi tiu amo estas malaperanta el la sinteno de homo kaj mondo. Sed liaopinie ĝi estos des pli altvalora, se ĝi de soleculo fluas al soleculo… Eble ĉi tiu amo spertiĝos en tute nova maniero: la suvereneco de ĝia originaleco, ĝia nerilateco al la mondo, la sekreto de ĝia lasta kialo. Eble tiu amo renkontos kiel eĥon tenerecon, kiu ankoraŭ ne ekzistis. Ion de tio, donante ŝlosilon por kompreni la vortojn de Kristo: “ke pro la homo, kiu la volon de Dio pri Lia Regno faras sia unua zorgo, la realaĵoj aliiĝos”.

(daŭrigota)

 

IKUE-anoj, kiuj aliĝis al Pax Christi:

11. S-ro Pierre Royer, Massy (Essone), Francujo.

 

al la indekso


ILI ATAKAS LA PAPON

Strangaj metodoj de dialogo

En Italio leviĝis riproĉoj kontraŭ ĉi tiu gazeto pro laŭdiraj EK-atakoj kaj kritikoj al la papo. Kiom tio veras, ĉiu EK-leganto mem scias kaj povas prijuĝi.

Sed ke ekzistas katolikaj rondoj, kiuj fakte atakas la papon, tio ja estas vera. Nur la metodoj de tiuj rondoj estas tre diferencaj de tiuj aplikataj de EK jen kaj jen ĉe iu kritikinda afero katolika. La atakoj de tiuj rondoj iras tiel oblikvajn kaj mallumajn vojojn, ke pli ĝuste oni parolu pri intrigoj. Kaj la agosfero, la batal-loko kaj la “hejmo” de tiuj atakantoj estas tie, kie plej malmulte oni supozus ilin: estas psikologia batalo de koncil-kontraŭaj prelatoj en Italio kontraŭ la “progresistoj” en la katolika eklezio - kaj inter tiuj “progresistoj” ili kalkulis papon Johano kaj kalkulas papon Paŭio. Lin laste ili atakas.

Se ili farus tion publike, honeste kaj sincere, ni estus la lastaj kiuj kondamnus. Sed ĉar ili aplikas metodojn vere malpurajn, ni ne povas silenti kaj sentas nian devon, senmaskigi iliajn manipulojn kontraŭ papo Paŭlo VI.

“Vic-papo”Döpfner

Lastan instigon malkovri la aferon donis sensacia “informo” de la Milana semajn-gazeto Il Borghese (La Civitano), kiu en sia paska numero asertis, ke Paŭlo VI intencas nomi la germanan kardinalon Döpfner (ĉefepiskopo de Munkeno, prezidanto de la germana episkop-konferenco) “vic-papo”, kaj delegi al li papajn potencojn. En la numero de la 16-a de majo 1968 Il Borghese - malgraŭ tujaj kontestoj de ĉi tiu stulta aserto fare de Döpfner kaj aliaj - denove traktas ĉi tiun temon kaj asertas: Döpfner intencas komenci “elekt-kampanjon” por certigi al si la novkreitan oficon. Tial li komencis propagandon laŭ amerika maniero. Baldaŭ aperos lia “persona” organo “Publik”, la “oficiala propagandilo de la ĝermana episkoparo” (atentu: “ĝermana”!). Publik estos la instrumento de Döpfner por kampanjo en du direktoj: kontraŭ Romo kaj por la germana publika opinio.

Ĉi tiun sensacian kaj absurdan “informon” Il Borghese komentas jene: “La iniciato tamen riskas ŝiprompiĝi jam antaŭa la enmariĝo, por tiam veni en senekzemplan skandalon, kiu minacas fendi la germanan episkoparon en du torsoj kaj provoki la intervenon de la Vatikano, kun la konsekvencoj, kiujn ĉiuj povas imagi - komencite ĉe la definitiva pereo de la esperoj de la ĉefepiskopo de Munkeno kun la nimbo de vic-papo aŭ minimume de nova Merry del Val ĉe la pinto de la ŝtatsekretariato”. Il Borghese aldonas kelkajn konfuzajn asertojn pri la germana katolika gazetaro kaj skribas: “La katolika progresismo falĉas siajn viktimojn, la marksista embusko nestas en la universitatoj kaj fabrikoj. Koncize: la vic-papo troviĝas en enormaj malfacilaĵoj”.

(Noto: Publik estas nova germana semajngazeto aperonta en aŭtuno 1968, financata de ĉiuj germanaj diocezoj, sed redakcie tute sendependa de la episkopoj. Ĝia fondiĝo okazis ĉefe pro la instigo de la apostola nunco en Germanujo, la itala konservativa ĉefepiskopo Bafile. La preparojn faris la progresema helpepiskopo de Limburg, Kampe. Intertempe la gazeton eldonas aro de sendependaj laikoj).

Kiu lanĉas?

Kiuj fortoj kaŝas sin malantaŭ ĉi tiuj absurdaj atakoj? Kiujn tendencojn sekvas la Milana gazeto, kiu skribas la batal-artikolojn kaj kiuj rondoj lanĉas tiajn tendenc-informojn?

Il Borghese disvastigas la faŝistan ideologion kun - kiel oni diras en fakrondoj – “rafinita karn-drapo” en formo de lerte farita bild-aldono. Sub la rubriko “La Bronzopordego” anonimulo kun la pseŭdonimo “Lo Svizzero” ĉiusemajne raportas sur tuta paĝo el la Vatikano per informoj, kiuj - laŭ diraĵo de la romanoj – “ne estas veraj, sed bele inventitaj”. (La rubriko estas aludo al la Svisa Gvardio, kiu ja gardas ĉe la Bronza Pordego de la Vatikano).

Per la pseŭdonimo Lo Svizzero supozeble kaŝas sin la akcente reakcia ĵurnalisto Emilio Cavaterra, kiu antaŭ nelonge publikigis en la Borghese-eldonejo sian fikcian romanon pri la Vatikano, kie en 1987 regos la unua negra papo!

Sed pli grave estas: kiu staras malantaŭ Cavaterra, t.e. kiuj dekstremaj rondoj de la kurio dum jaroj kreis al si en tiu pseŭdonim-rubriko parol-organon, kiu arogas por si la papo-fidelecon de la Svisa Gvardio? Kiuj rondoj estas, kiujn eĉ ne ĝenas la antiklerikalismo de tiu gazeto, tiel ke la sola komuna faktoro por tiuj rondoj kaj la gazeto estas rigida kontraŭkomunismo, kiu pretervidas ĉian evoluon kaj batalas kontraŭ la dialogo kun ateismo kaj komunismo kiel kontraŭ diablaĵoj, per tio do batalas kontraŭ Paŭlo VI mem, kiu ja proklamis kaj praktikas ĉi tiun dialogon kaj kiu vokis en kardinalo Šeper unu el la plej profitaj fakuloj de tiu dialogo? Malnova gvardio.

Spertaj Vatikan-observantoj en pena laboro eltrovis la centron de la tuta agado. (Nature ni ne povas nomi niajn informantojn, sed certigi ke ili estas absolute fidindaj).

Malantaŭ Lo Svizzero, do la Vatikan-raportoj de la emfaze kontraŭkomunista, samtempe evidente faŝista kaj krome antiklerikala Il Borghese, staras la dekstra alo de la iama Sankta Ofico kun ĝia ĉefo Ottaviani. Tamen estas sufiĉe certe, ke Ottaviani mem malmulte scias pri la agado de tiuj viroj, kiuj restis en siaj oficoj post la ŝanĝiĝo de la Sankta Ofico al Kongregacio por la Kred-Instruo (7 dec. 1965) kaj post la ŝanĝiĝo de ĝia ĉefo (8 jan. 1968). Tiu malnova gvardio fidelas al Msgr. Sebastiano Masala, la apuda Promotor Iustitiae (kvazaŭ prokuroro de la eklezio). Ili profitas la nimbon de Ottaviani kaj verŝajne ĝis nun Šeper ne trarigardis aŭ pro pluraj kialoj ne jam eloficigis ilin.

Ĉi tiu “Borghese-grupo” lanĉis ekz.:

- la publikigon de parto de la absolute sekreta raporto de la apostola vizitatoro pri la tiam ankoraŭ de kardinalo Lercaro regita ĉefdiocezo Bologna (22 feb. 1968);

- la intervjuon de Ottaviani kun la ĉef-redaktorino de Il Borghese, Gianna Preda; tiu intervjuo estis eluzita tute laŭ la Borghese-tendenco (15 Feb. 1968);

- la konstantajn informojn de la Milana gazeto, kiuj estas “ege sekretaj vatikan-informoj kontraŭ la evoluoj en la post-koncila eklezio”, ĉefe norde de la Alpoj, direktitaj kontraŭ internaciigo kaj reformo de la kurio, kontraŭ la koncilo mem, kontraŭ la orientpolitiko de la Sankta Seĝo - koncize: kontraŭ ĉio, kio ne taŭgas por la kadro de la malnovaj, koncil-malamikaj imagoj de Lo Svizzero kaj liaj vatikanaj informantoj.

Hipokriteco

Konkludo el ĉi tiuj faktoj: La ŝajna papo-fideleco de Lo Svizzero kaj la nomitaj kuriaj rondoj estas ege diafana kaj hipokrita, ĉar ili asertas fidelecon kaj efektive batalas kontraŭ la papo:

- ĉar ili ne kuraĝas ataki la papon mem, sub Johano XXIII ili pafis al lia “malbona spirito”, lia privata sekretario Msgr. Capovilla, kaj “denuncis” la universalan dialog-pretecon de la Roncalli-papo per la absurda aserto, ke la sekretario estas membro de la komunista partio;

- dekomence ili estis kontraŭ Montini kaj publike atakis lin, dum li estis substituto, ĉefepiskopo de Milano kaj kardinalo. Ekz. ili kalumniis: lia intereso pri la franca filozofo Maritain pli multe celis al ties edzino. Nun Montini estas papo, do ili en konata intrigemo agas kontraŭ li: ili diris Capovilla kaj celis Johanon; hodiaŭ ili diras Casaroli kaj kalumnias “vic-papon” Döpfner, sed celas precize papon Paŭlo VI mem.

Povas esti, ke tiuj viroj agas laŭ siaj konsciencoj, agas pro sinceraj zorgoj kaj timoj pri la katolika eklezio. Ja, mi ne trovas alian klarigon par tia sinteno; ĉar fakte ne estas imageble, ke en la kurio sidas malbonvolaj viroj, kiuj ne faras ĉion, kion ili entreprenas, el sia konvinko servi al la bono de la eklezio. Sed kial ili eldiras siajn konvinkojn, sian kritikojn ne publike kaj rekte, persone kaj lojale?

Damaĝo

Per la nuna batal-maniero ili multe pli damaĝas ol helpas al la eklezio - kaj tiel tutcerte ili ne atingas sian celon. Ili diskreditigas ne nur sin mem, sed la tutan

kurion. Ĝuste tial, ke ili damaĝas, per siaj manipuloj kaj intrigoj, la prestiĝon kaj reputacion de la kurio mem, ni forte devas bedaŭri ilian agmanieron.

La kurio lastatempe en tiel ĝojiga maniero reformiĝis kaj reformiĝas. Volonte ni agnoskas kaj aplaŭdas tion. Se ili bremsas ĉi tiun reformadon, oni ne povas ne suspekti, ke ili timas ĉi tiun reformon, ĉar eble - kaj en ĉi tiu kazo oni devas en la intereso de nia eklezio diri: espereble - ili fariĝos viktimoj de tiu reformo.

Al kardinalo Šeper ni deziras, ke baldaŭ li ekkonu ĉi tiun situacion kaj agu laŭ sia ekkono. Katolikaj kredantoj, fidelaj al sia nobla papo, admirantaj lian grandecon kaj saĝecon, amare suferas pro tiaj nekristanaj intrigoj rekte sub la Sankta Seĝo. Ni preĝu, ke ĝi ne ŝanceliĝos! Ni fidas en la Sankta Spirito, la gvidanto de la eklezio, ke la papo estos gardata kontraŭ la damaĝoj el tiuj rondoj.

I. D.

al la indekso


PROCESKOSTOJ

 

Ĉirkaŭ 12 ĝis 15 milionoj da liroj kostas proceso por kanonigo (proklami sankta mortintan katolikon). Nur 500.000 ĝis 600.000 lirojn el la milionoj ricevas la Rito-Kongregacio, la reston de la elspezoj kaŭzas la pagoj al advokatoj kaj medicinistoj, la presado de proces-aktoj kaj la proklam-solenaĵoj mem. Aldonìĝas la kostoj de la diocezaj procesoj. Tion komunikis laste monsinjoro Vallainc.

Fakte la kostoj ordinare estas eĉ pli altaj, ĉar kutime la procesoj daŭras tre longe, se ekz. ili okazas sur pluraj lokoj.

 

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

LEGANTOJ SKRIBAS

Pozitive labori!

Kvankam mi ne ĉiam kaj pri ĉio konsentas, kio en EK nun estas skribita, kelkfoje certe en iom tro akra tono resp. iom en rapideco, mi ne povas aliĝi al la diversaj akraj plendoj, bedaŭrinde ankaŭ ne ĉiam en tono de esenca kristana amo esprimitaj. Mi volas esperi: ke en Limburg estos eble, en senpasia, afereca maniero okupiĝi pri EK resp. ĝia nuna kaj dezirita estonta enhavo.

Por resumi ankoraŭfoje: Certe ekzistas kristana kulpo pri judoj, kies plej granda, bedaŭrinda pruvo ja estas la ĉiam ankoraŭ nun ekzistanta, efikanta, postefikanta, malkaŝa aŭ kaŝita, nekristana antisemitismo en kristanaj resp. katolikaj rondoj, certe ne plu ĝenerale, sed diversloke, diversokaze, precipe inter la anoj de la malpli juna generacio. Tial estas nia tasko, venki tion kaj pozitive labori por vera kristana sentado kaj praktiko ankaŭ en tiu rilato!

Specialan dankon ankaŭ al EK pro la publikigo de la ampleksa trafa pritrakto de la temo “PAX CHRISTI” de J.T.

Walter Mudrak, Wien

 

 

Nepardonebla peko

Nekatolika leganto, universitata instruisto, skribis “private” al la redaktoro ĉar “mi suspektas ke se vi diskonigus ke mi laŭdas vian redaktadon de EK, tio eĉ pli senvalorigus vin laŭ la vidpunkto de viaj atakantoj”. Riskante ĉi tiun senvalorigon, mi diskonigas, ke li skribis i.a.:

Klare vi kulpas pri la nepardonebla peko: vi ignoras la ĵurnalistan apation, kiun la esperantistaro postulas de ĉiu redaktoro; diskutas aktualajn temojn, malkaŝe - kaj tio ĝenas la strutojn inter la legantoj. - Ŝajnas al mi, ke nenio ofenda aperis en viaj artikoloj; kontraŭe, ili vekas intereson, kaj instigas al pensado.

 

Kompromiso?

Katolika sudlanda leganto ankaŭ skribis kun noto “NE por publikigo”. Strange, ke oni timas konatiĝon de nomo + opinio; lia opinio tamen estas tiel interesa, ke mi publikigas ĝin - kompreneble sen nomo:

Mi kredas, ke plejparte vi pravas, kaj ke vi rajtas montri vian opinion ne nur kiel redaktoro, sed ankaŭ kiel homo libere katolika. Sed ŝajnas, ke vi forgesas, ke ekzistas ankoraŭ multaj konservativaj katolikoj, kiuj kredas ke la katolikaro ĉiam pravas. Ekz. ili postulas liberecon por la Eklezio, sed kie ili estas la mastroj, ili ne estas pretaj doni samrangan liberecon al aliaj eklezioj. Se oni malaprobas ion faritan de la Eklezio, ili sincere kredas, ke li estas herezulo.

Nun rezulte de via sincereco, precipe en la traktado de fiaskoj fare de katolikoj, vi tutcerte ne plaĉas al ili, kaj mi suspektas, ke ili deziras eksigi vin; aŭ almenaŭ limigi vian redaktoran liberecon. Mi kredas, ke se ili sukcesas fari tion, EK suferus. La solvo? Limigu viajn (kvankam sincerajn kaj bonintencajn) atakojn kontraŭ la malbonfaroj de la Eklezio, kaj plenigu EK-n de banalaĵoj, ekz. artikoloj pri la konstruaĵa beleco de iu katedralo (ne komentu pri la fakto, ke nur turistoj vizitas ĝin) ktp. Persone mi malamegas kompromisi, sed la vivo min instruis, ke multfoje nur kompromiso savas la situacion.

 

Neĝusta vojo

Kaj tria leganto, pastro en tute alia mondparto, ankaŭ skribis “tute private” i.a. jenon (li permesis poste publikigi ĝin je mia peto):

Laŭ mi (mia privata, eble erara juĝo!) en la redaktado de EK vi iras neĝustan vojon!

Mi tute ne allasas la komenton de iuj, kiuj emas opinii, ke vi honeste-nehoneste avidas nur propran gloron, ke vi strebas akiri famon, kiel eksterordinare talenta, erudita kompetentulo en ĉiaj ekleziaj kaj sociaj aferoj, kaj ke vi, por kontribui al via famo, ne hezitas eĉ malutili al certaj ekleziaj instancoj… Male: mi konsideras vin, sen ia ajn dubo, sincere honesta, rektlinia kaj nobla!

Bedaŭrinde, vi, estante ankoraŭ relative juna, ne komprenas kelkajn aferojn, nome:

1.         Ne nur vi konstatas en Eklezio (en katolikismo) la malbonon! Ne nur vi estas moderne progresema!

2.         Al malbono oni devas sinteni saĝe, t.e. kun konvinko, ke ĝi estas malfacile forigebla, ke oni pavas forigadi ĝin nur delikate, íom post iom neniam abrupte, sed pripense, diplomatie!

3.         Malbonon oni devas forigadi diskrete, ne ofendante rilatajn interesiĝantojn. Ĝuste en nediskreteco kuŝas viaj ĉefaj mallaŭditaĵoj: Vi rajtas havi malaproban sintenon al unuopaj ekleziai aferoj, sed ne publikigu ĉi ĉion, ĉar tio faras tre malagrablan impreson. (Ni ankaŭ atentu, ke pro niaj malfortaĵoj eble ĝojas nekredantoj kaj alikeinfesianoj!)

Fine, kun granda malaprobo mi substreku, ke EK ne povas esti tribuno por ne-edifaj polemikoj!

 

Gratulo

Mi profitas la okazon gratuli vin pro la nun belega, leginda kaj legenda revuo “Espero Katolika”. Ĉiumonate mi atente legas ĝin vorton post vorto ĝis la fino. Ankoraŭfoje mi gratulas vin! Plenan sukceson mi deziras al vi pri “Espero Katolika”. Ekde kelkaj jaroj ĝi estas mirinde interesa. Mi preĝas, por ke ĝi restu tia dum multe da jaroj kaj ankoraŭ pli.

F. Paul Durette, F.C., Kanado

al la indekso


RADIO ROMA

 

Dissendoj en Esperanto - 21.00 ĝis 21.20 h MET - 25,40 - 30,90 - 41,24 metroj.

La dua parto de ĉiu dissendo estas “Kuriero de Esperanto”, la unua traktas jenajn temojn:

Julio: 7-a: Tra la literaturo. 14a: Novaĵoj el Italujo. 21-a: Italaj kanzonoj en Esperanto. 28-a: Leterkesto.

Aŭgusto: 4-a: La poemo “Al Silvia” de Giacomo Leopardi. 11-a: Canossa, la kastelo de la humiligo de Henriko 4-a al Gregoro 7a. 18-a: La pentraĵoj de Correggio en Parma. 25-a: La etruska urbeto Norchia.

al la indekso


REKLAMO

al la indekso