Enhavo de Espero Katolika numero 3/1968

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Sur la titolpaĝo: Detalo el bildo de ne konata majstro ĉ. 1480 pentrita, hodiaŭ en Louvre/ Parizo; ĝi prezentas la deprenon de Kristo de la kruco.

[noto de la TTT-ejestro] La pentraĵo devenis el la Preĝejo Val de Grace en Parizo. La nekonata artisto havas la nomon “Majstro de la Altaro de sankta Bartolomeo (Munkeno)” ĉar li estas la aŭtoro de tiu altaro, kaj ankaŭ de pli malgranda versio de la “Depreno” (konservata en National Gallery, Londono). Verdire la verkon oni datigas 1500-1505.

 

HISTORIA NOTO: la koloraj fotoj aperis blanknigre en la originala EK-numero


SURVOJE AL LIMBURG

DIFERENCOJ

 

Ke ne nur en la katolika eklezio ekzistas ia “fendo” inter “konservativuloj” kaj “progresuloj” (kiel ajn problema estas tia karakterizo), sed ankaŭ en protestantaj eklezioj, oni tre klare rimarkas nuntempe en Germanujo, kie jam dum pluraj jaroj agadas “Bekenntnisbewegung kein anderes Evangelium” (konfes-movado ne alia evangelio) kaj “Eklezia Kolektiĝo ĉirkaŭ Biblio kaj Konfeso”, al kiu apartenas ankaŭ skandinavaj grupoj. La movado eliris de luteranoj, sed intertempe ankaŭ en aliaj protestantaj eklezioj ili havas anojn.

Temas ĉefe pri tio, ke granda parto de kredantoj kaj pastroj kontraŭas la modernan teologion de kelkaj gvidaj profesoroj, sed ankaŭ la “modernismon” de la ceteraj ekleziaj gvidantoj. Per agado de malsupre oni volas ŝanĝi ĉi tiun situacion. Ne malofte oni rimarkas certain paralelojn al la katolika “Una Voce”-movado (pri kiu, feliĉe lastatempe oni aŭdas malpli multe). Oni taksas ekz. en la luterana land-eklezio Hannover, ke du trionoj de la pastraro simpatias kun la “ortodoksuloj”.

Interese estas, ke la movado mem deklaras, ke oni ne volas kunlabori kun similaj grupoj en aliaj konfesioj (protestantaj), diskuti la problemojn nur en la propra eklezio. La vespermanĝan komunecon oni “plej strikte” rifuzas, kaj malgraŭ principa ekumenismo oni metas limojn ankaŭ en tio. Krome oni same energie rifuzas “politikigon" de la eklezio kiel la Bultmann-skolon.

Laŭtiĝis jam seriozaj avertoj rilate al la plen-asembleo de la Mondkonsilantaro de Eklezioj, kiu ĉi-jare akazos en Uppsala/ Svedujo. Oni timas, ke tie endanĝeriĝos la unueco pro tiuj diskutoj kaj rifuzoj. La temo de Uppsala fakte estos “politika”: “Teologio kaj Revolucio”.

Per tiuj kelkaj rimarkoj mi kompreneble ne volis karakterizi aŭ analizi la situacion en la protestantismo, sed nur montri ke la diskutoj kaj disputoj inter “progresuloj” (modernistoj k.s.) kaj “konservativuloj” (ortodoksuloj k.s.) ne limiĝas al la katolika eklezio. Al ni ĉi tiu diskutado kaj tiaj diferencoj ja nur tial aperas novaj (kaj eble danĝeraj, timigaj, konsternigaj), ĉar antaŭ la koncilo la diskuto okazis malantaŭ la kulisoj kaj duon-sekrete kaŝita ĉiukaze de la okuloj de la “simpla kredanto”. Tio funde ŝanĝiĝis en la momento, kiam oni deklaris ĉiun el ni “plenkreska laiko”, t.e. ano de la di-popolo, egal-rajta membro de la eklezio, respondeca same pri ĝi kiel ĉiu pastro, episkopo, teologo, papo.

Kompreneble tio estas danĝera, riska. Ĉar ni ne-teologoj ne estis preparitaj por ĉi tiu pli-malpli subita situacio, en kiu ni ĉěuj devas kun-pensi, kun-paroli, kun-diskuti, kun-labori kaj kun-konfesi. Sed aliflanke estas ne subtaksinda riĉiĝo de la eklezia vivo, de nia propra vivo do, nur:

ni ankaŭ devas tiri la konsekvencojn.

Lastatempe oni ofte riproĉis al ĉi tiu revuo, ke ĝi fariĝis “tro teologia” kaj volis vidi la kaŭzon por tia “teologiiĝo” en la persono de la redaktoro (ĉar li estas teologo).

Sed tia konkludo estas falsa; pli ĝuste estas ke la redaktoro tiris la konsekvencojn el supre priskribita situacio. Pasis la tempo de senproblemaj kaj naivaj rakontoj, raportoj, interŝanĝoj de laŭdoj kaj poŝtmarkoj…

La redakcio ĝojus, se ni povus daŭrigi en la antaŭa stilo, ĉar estus multe pli simple redakti tian ol vere katolikan revuon, t.e. revuo kiu en sia karaktero adaptiĝas al la karaktero de la nuntempa katolikismo de diferencoj.

Certe tio ne signifu, ke en ĝi aperu nur “teologaj” artikoloj, ĉar kvankam ni estu teologoj en la priskribita senco, ni ja restas homoj kun ankaŭ aliaj interesoj. Sed ke la akcento devas kuŝi sur la unua kaj ĉefa parto de nia katolika vivo, jen nekontestebla evidentaĵo.

Kaj jen ni estas meze en la problemoj de niaj kongresoj. Jam antaŭ du jaroj mi admonis, ke la stilo de niaj kongresoj ankaŭ devas adaptiĝi al la nova realo. Ke tio estos ankoraŭ pli malfacila ol ĉe la revuo, estas klare. Sed strebi kaj klopodi al tia ŝanĝo ni devas, ankaŭ se ni rimarkos tre baldaŭ ke okazas inter ni tiu diferenciĝo, kiun enkonduke mi priskribis.

En Limburg tio estos des pli sentebla, ĉar ni kongresos kun kristanoj, kies konfesoj kaj opinioj ankoraŭ pli diferencas, kaj interne kaj eksteren (al la niaj). Kvankam ankaŭ Limburg ne vidos “teologian” kongreson, ni tamen spertos sendube la tendencon al pli funda (kaj tio signifas tamen “pli teologia”) pensado kaj reflektado pri niaj kristanaj kredo, vivo, eklezioj.

Ĝuste ni katolikoj devos ankoraŭ multe lerni en tiu rilato. Sed ŝajnas al mi, ke el tiu lernado ni nur profitos. Kaj tion mi tutkore deziras al ĉiuj kongresanoj.

Stef (Stefan Maul)

Preĝejo St. Hildegard en Limburg; en ĝi estos la kongresaj di-servoj

 

al la indekso


STABAT MATER

 

Staris la Patrin’ dolora

ĉe la kruco larmoplora,

dume pendis ŝia Fil’.

La animon ŝian ĝeman

ĉagrenitan, malĝojplenan

trapenetris glav-pikil’.

Kiel trista, afliktita

estis la Virin’ benita,

la Patrin’ de l’ Solnaskit’.

Ŝi funebris kaj trepidis,

dum la gloran Filon vidis

punsuferi sen hezit’.

Kiu de la plor’ sin gardus,

Krist-Patrinon se rigardus,

senmezure en turment’?

Kiel eblus trist-abstino

dum observ’ de Krist-Patrino

kun la Fil’ en dolorsent’?

Pro pekar’ de l’ genio sia

ŝi Jezuon agonia

vidis kun la skurĝ-vundiĝ’.

Ŝi la Filon krucumitan

vidis morte sollasitan

ĝis de la spirit’ eliĝ’.

Ho Patrino, Font’ de l’amo,

trafu min per dolorflamo,

ligu min kun via ĝem’.

Ardu fajre mia koro

pro la am’ al Krist-Sinjoro

ke mi plaĉu al Li mem.

Sankt-Patrin’, kun premekscito

vundojn de la Krucumito

fiksu nun en mia kor’.

Ho komplezu al mi doni

kun la Fil’, punita pro mi,

partoprenon je l’ dolor’.

Min allasu kunsuferi,

al la Fil’ sur kruc’ adheri

ĝis la lasta vivmoment’.

Ĉe la kruco kun vi stari,

kune plendi kaj amari

mi deziras en lament’.

Virgulino plej glor-bena,

por mi ne maldolĉ-miena,

min kunprenu en la plor’.

Min pensigu Kristo-morton,

helpu sekvi sufer-sorton,

kulti vundojn de l’ Sinjor’.

Lasu min vund-cikatriĝi,

per la kruco ebriiĝi,

per Di-Fila sango-ruĝ’.

De l’ punfajro post viv-limo

ŝirmu min, ho Virgulino,

en la tago de la juĝ’.

Min irontan de ĉi tie,

Di’, per la Patrin’ premie

al venkopalmo gvidu for.

Post la korpa mort-destino

donu, Kristo, al l’ animo

lumon de l’ paradiz-glor’.

Amen

Aleluja.

 

trad. D-ro Jan Filip

 

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO 

 

1. Ke la por kristana vivo necesaj pento kaj asketismo estu ekkonataj en sia valoro kaj praktikataj.

2. Ke la ŝato de virgeco profunde radikiĝu en la junularo de la afrika eklezio.

 

al la indekso


KRISTANO KAJ ATOMBOMBO

Dekkvar tezoj kaj sep kontraŭaj argumentoj

Tiuj tezoj kaj kontraŭaj argumentoj volas esti bazo por tutmonda diskutado de tiuj demandoj koncernantaj ĉiun kristanon. Ĉe la naskiĝo de Kristo anĝeloj promesis pacon al la homoj, kiuj staras en la graco de Dio pro sia bona volo (Luk 2,14). Nur per nia kunlaboro kun la dia graco ni povas savi la pacon por la mondo.

Dekkvar tezoj

1. Ĉiu decido pri la atombombo estas decido por aŭ kontraŭ Kristo.

Nur unu el la eblaj respondoj pri la demando, ĉu ni pravas posedi atombombojn aŭ minimume pravas alianciĝi kun ŝtatoj, kiuj posedas atombombojn, povas esti respondo de Kristo. La malĝusta respondo estas la respondo de Satano.

2. Neniu kristano povas eviti la decidon pri la atombombo.

Ĉiu estas alvokata de Dio, decidiĝi mem.

            Neniu povas delegi sian konsciencon al alia kaj apogi sin sur decido de iu alia.

3. Ĉe tiu decido de nia konscienco ni devas ekskludi ĉiun konsideron pri utilo aŭ malutilo.

Ni devas plenumi la volon de Dio sen demandi, ĉu nia ago havos sukceson aŭ malsukceson, aŭ ĝi kaŭzos al ni savon aŭ danĝeron, doloron kaj morton.

4. La respondo pri la atombombo devas esti simpla respondo, komprenebla por ĉiu homo.

Dio ne rezervis la veron al saĝuloj. Kristo diras: “Mi gloras Vin, ho Patro, ke Vi kaŝis tion al saĝuloj kaj prudentuloj kaj malkaŝis al infanoj” (Mat 11,25).

5. La uzo de atombombo estas krimo. Estas krimo, militi ne nur kontraŭ soldatoj, sed ankaŭ kontraŭ senarmaj virinoj kaj infanoj, ja eĉ kontraŭ la ne jam naskitoj de estontaj generacioj.

6. Oni povas kulpiĝi pri krimo, sen fari ĝin.

Kristo tion montras al ni je la ekzemplo de adulto. Kiu konsideras adulti, jam adultis. Kaj kiu konsideras ĵeti atombombon, pri ĝi jam estas kulpa.

7. Nenio efikenda pravigas iun rimedon. Ĉiuj rajtoj homaj finiĝas tie, kie homo defendanta siajn rajtojn devus krimi mem. Kiam ni atingas tiun limon, ni devas transdoni nian aferon al Dio, kiu promesis al ni per Kristo, ke Li tiam ne forlasos nin.

 

8. Rezigno pri atombombo endanĝerigas nur nin, sed ne la kristanismon.

Se la Satano per sia ilo, la atombombo, povus superi la kristanismon, Kristo estus erarinta, kiam li promesiis, ke la infero ne superfortos lian verkon (Mat 16,18). Trafataj tiam nur ni estos, la unuopaj kristanoj, kaj neniu el ni scias, kiumaniere li mem devos fari ateston por sia kredo. Nenio rajtigas nin, oferi milionojn da homoj, por eble mem eviti martiriĝon.

9. Kristo postulas de siaj adeptoj pretecon por kruco.

La vojo al Golgotao pasas trans la olivarban monton. Eĉ se Dio ne postulas de ni, ke ni sekvu al Kristo ĝis la kruca morto, ĝis la olivarba monto ni devas sekvi lin. Tie okazas la venko super la angoro. Tie kreskas la decido: “Patro, ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas” (Mat 26,39). Kaj per tiu decido ni gajnas la pacon, kiun Kristo promesis al ni.

10. Satano neniam povas stari je la sama flanko kiel la kruco.

Ni ofte povas dubi, ĉu decido de nia konscienco estas ĝusta, sed ni neniam povas dubi, kie ni decidiĝas por la kruco. Ĉar al tiu ideo Satano neniam povus gvidi nin.

11. Restas al ni la espero pri la promesoj de Kristo.

Kristo promesis, ke al tiu, kiu celas la dian regnon kaj ties justecon, ĉio alia estos aldonota (Mat 6,33). Nia situacio inter preteco al ofero kaj espero estas simila al tiu de la tri viroj, kiuj minacataj per mortigo en fajra forno diris al la reĝo: “Vidu, nia Dio, kiun ni adoras, certe povas savi nin el la fajra forno. Kaj se Li ne volas fari tion, vi tamen sciu, ke ni nek honoras viajn diojn, nek adoros la oran idolon, kiun vi lasis fari” (Dan 3,17-18).

12. Oni ne povas servi al du mastroj. Oni povas konfidi sin nur aŭ al la gardo de la atombombo aŭ al la gardo de la ĉiopovo de Dio. Kiu bezonas atombombojn, ĉar li ne scias, ĉu li sufiĉe povas konfidi al la promesoj de Kristo, ties kredo estas vana kredo, per kiu li povas trompi la mondon, sed ne povas trompi Dion.

13. La saĝeco de la mondo estas malsaĝeco ĉe Dio.

Ĉio, kion oni povas diri por la atombombo, ŝajnas esti racia. Sed Paŭlo diras: “Ĉar pro tio, ke la mondo per sia saĝeco ne ekkonis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn” (1Kor 1,21). Kiu ne akceptas la dian regnon kiel infano, neniel eniros en in (Luk 18,17).

14. La ordono de l' amo postulas senfortemon.

Tiel longe, kiel soldatoj per ofero de siaj vivoj povis savi la vivojn de aliaj, oni povis pravigi militservon per la ordono de l' amo. En moderna milito soldato povas eĉ ne savi la vivon de sia propra familio. Nun ankoraŭ nur valoras la humila amo, kiu preferas suferi maljustecon ol fari maljustecon.

Sep kontraŭaj argumentoj

1. “Rezigno pri atombombo postulas absolutan kredemon. Tiel absolute ni ne povas kredi. Tial ni bezonas atombombojn”. Kredo estas dia graco. Sed Dio rifuzas tiun gracon al neniu, kiu insiste petas pri ĝi.

2. “Se Dio ne volas, neniu atombombo falos. Se li allasos tion, Li ankaŭ tion turnos al bono”.

Tiuj pensoj egalas al tiuj, kontraŭ kiuj Paŭlo batalas dirante, ke ĉiuj, kiuj diras: “Ni faru malbonon, por ke devenu de ĝi bono”, trovos kondamnon justan (Rom 3,8).

3. “Ni ne volas havi atombombojn, por ĵeti ilin; ni nur volas havi ilin por fortimigo. Per niaj preĝoj ni zorgas, ke ili neniam ĵetiĝos”.

Preĝo, al kiu kontraŭe ni agas, estas blasfema. Unue ni devas subigi nian volon sub la volon de Dio. Maljam tiam ni rajtas preĝi kaj rajtas esperi, ke Dio plenumos nian peton.

4. “Estas nia devo, rezisti al la malbono”. Certe ni devas rezisti al la malbono. Sed ni ne devas venki la malbonon per forto, sed superi ĝin per senforteco. “Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono” (Rom 12,21).

5. “Ni jam staras en la fina tempo. En la apokalipso la pereo de la mondo en atoma milito estas antaŭdesegnita. Ĉiu provo eviti la atoman militon tial estas sensenca”.

“Neniu scias la tagon kaj la horon, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo” (Mat 24,36). Do ni prilaboru, dum estas tago, por savi la dian kreitaron, kiun la Satano intencas detrui.

6. “Malpermesataj estas nur maljustaj militoj; justaj militoj estas permesataj”.

En ĉiuj militoj la batalantoj de ambaŭ flankoj asertis, ke ilia milito estas justa milito. Ĉar neniu povas scii, ĉu la milito, en kiu li kunbatalas, estas justa milito, neniu rajtas partopreni militon. Kiam Kristo parolis al Petro: “Kiu prenas glavon, pereos per glavo”, Petro estis eltirinta la glavon por la certe justa defendo de la Sinjoro (Mat 26,52).

7. “Rezigno pri milito kaj atombombo estas nur laŭkonscienca etiko; response etiko agnoskas la neceson de armiĝo, milito kaj militservo”.

La responseco al Dio inkluzivas ĉiun alian responsecon. Kie ni klopodas plenumi la volon de Dio, tie Dio mem laŭ la promesoj de Kristo transprenas la responsecon pri niaj agoj

Tiel staras interne de la Kristanaro opinio kontraŭ opinio. Vero povas esti nur unu. Do ni serĉu la veron laŭ la konsilo de la granda Aŭgusteno, kiu diris: “Neniu el ni diru, ke li estus jam trovinta la veron. Lasu nin serĉi ĝin tiel, kvazaŭ ĝi estus nekonata al ambaŭ. Ĉar tiam ni povos serĉi ĝin konscience kaj konkordeme, se neniu aroge pretendas, ke li jam estus trovinta kaj ekkoninta ĝin".

Ĉe tiu serĉado de la vero ne lasu angoron perforti nin! Ni konfidu al la vorto de Kristo: “En la mondo vi havas angoron; sed kuraĝu: Mi venkis la mondon” (Joh 16,33)!

Georg Englert

al la indekso


IKUE-KONCILO

 

Ĝis nun partoprenis la IKUE-koncilon 5 (kvin!) membroj. Ĉu la aliaj ne ricevis la decembran numeron de “Espero Katolika?” Mi bezonas almenaŭ 100 reagojn el la tuta mondo (t.e. 10% de la membroj) por povi fari raporton por PAX CHRISTI kaj la organoj de la Pastorala Koncilo en Nederlando. Ĉu la temo “paco” ne inspiras nin, adeptojn de D-ro L. L. Zamenhof?

Jacques Tuinder, Ter Apel/ Nederlando

al la indekso


NI BONVENIGAS NOVAJN MEMBROJN

 

F-ino Ingrid Bohringer en Baden-Baden, Germanujo Okc.

S-ro Fr. Polster en Strážnice, Ĉeĥoslovakujo.

F-ino Františka Čapová en Jihlava, Ĉeĥoslovakujo.

F-ino Németh Sarolta en Dunaújváros, Hungarujo.

Pastro Ezmolyŕn Jozsef  Lelkéesz en Szombathely, Hungarujo.

S-ro Bernd Leon en Leipzig, Germanujo Orienta.

 

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

Kardinalo Veuillot en aĝo de 46 jaroj mortis pro kancero post longa malsano. La ĉefepiskopo de Parizo nur antaŭ kelkaj jaroj sekvis la rezignintan kardinalon Feltin, kiu nun ĉeestis la entombigon de sia posteulo. El la tuta mondo venis kondolencoj, ĉar ĉiu bedaŭras tre forte la fruan morton de la talentoriĉa kaj alte ŝatata episkopo.

Pro la fama katolika universitato de Loveno denove ekestis disputoj kaj kvereloj inter la franclingva kaj nederland-lingva partoj de la belga loĝantaro. La flandroj volas disigi la universitaton laŭ la du lingvoj; ankaŭ la belga episkoparo ne estas unueca en ĉi tiu demando. Kardinalo Suenens devis komuniki al la registaro, ke la episkopoj ne sukcesis starigi unuaniman decidon, tiel ke konsekvence la registaro abdikis. Suenens alvokis al dialogo inter la lingvo-disuloj, sed ŝajnas ke vane.

Kardinalo Lercaro, kiu nur unu monaton antaŭe rezignis pri sia ofico kiel prezidanto de la Konsilantaro por realigi la liturgi-konstitucion, nun ankaŭ abdikis kiel ĉefepiskopo de Bologna. Lia rezigno mirigis, ĉar la indikita motivo (malsano) ne estas nepre akceptinda: Lercaro estas tute sana. Onidiroj asertas, ke oni postulis lian rezignon pro politikaj kialoj.

Grandbienulon ekskomunikis la episkopo de La Vega (Dominikana Respubliko), ĉar li provis forpeli kamparulojn el iliaj terenoj. Prezidanto Balaguer lasis ekzameni la kazon. Nun la grandbienulo donis al la kamparuloj novan terenon anstataŭ la de li detruita, tiel ke la episkopo povis nuligi la ekskomunikon.

Kontraŭ nepra nask-reguligo argumentis lo perua episkop-konferenco en deklaro. Laŭ ĝi la danĝero de la loĝantar-eksplodo venas ne de laŭordaj geedziĝoj sed de la abundaj needzecaj kuniĝoj. La episkopoj turnas sin kontraŭ ŝtataj rimedoj, kiuj damaĝas la liberecon de la geedzoj, sed principe ne kontraŭ naskreguligo kiel tia; nur oni devus akompani tiun reguligon per taŭgaj aliaj faroj flanke de la ŝtato, precipe ekonomia kaj sociala reformoj laŭ la encikliko “Populorum Progressio”, akcentas la deklaro.

La hispanaj episkopoj eldonis deklaron, en kiu ili postulas liberigi la nekatolikajn lernantojn de la (ĝis nun por ili deviga) katolika religi-instruado. La dokumento akcentas la duoblan funkcion de la ŝtato respekti kaj protekti la religian liberecon, aliflanke organizi la religian vivon, precipe la edukadon. La episkopoj opinias prava la agnoskon de la katolika eklezio per la ŝtato, kiu preskaŭ komplete estas katolika; sed oni ne permesu malavantaĝojn por religiaj minoritatoj. La hispana registaro plian fojon longigis la tempon, dum kiu la nekatolikaj religiaj komunoj devas registrigi sin, sed observantoj opinias, ke la protestantoj ankaŭ ĝis la nova limdato ne registrigos sin pro principa rifuzo de la leĝo pri religia libereco, kiun ili taksas diskriminacia.

 

al la indekso


FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

 

Ni ĝojas ke ni povas sciigi al vi, ke la laboro por la fonduso ampleksas ĉiam pli da membroj. Ni dankas al la membroj en Aŭstrujo, Italujo, Nederlando kaj Kanado, kiuj en januaro subtenis la fonduson per pagado de kotizoj. Plue ni volas speciale danki la ĉeĥan animzorgon en Munkeno (Germ.), kiu adoptis kvar membrojn. Per tio ni vidas, ke la valoro de nia organo ankaŭ estas agnoskita en ne-esperantista katolika rondo.

Intertempe ni ricevis ankoraŭ diversajn mendojn por gramofondiskoj. Entute IKUE ricevis ĝis la 5-a de februaro proks. 250 guldenojn por la fonduso. Tio estas bona komenco kaj espereble ne ankoraŭ fino.

Ni bonvenigas en nia movado novajn membrojn el Rumanujo, kie dum la lastaj jaroj ne estis IKUE-anoj.

C. v. K

al la indekso


LANDAJ LIGOJ DE IKUE ATENTU!

 

Por ke la estroj de la landaj ligoj ne forgesu ĝustatempe sendi siajn jarraportojn por la kongreso en Limburg, ili bonvolu atenti pri la decido farita en la ĝenerala kunveno 1966 en St. Gallen:

“Ĉar la laŭtlego de tiom da jarraportoj iomete enuigas la partoprenantojn de la ĝenerala kunveno kaj forrabas multan tempon, la kunveno decidas, ke en estonteco la landaj ligoj transdonu la raportojn minimume tri monatojn antaŭ la ĝenerala kunveno al la sekretario de IKUE, kiu multobligos ilin kaj transdonos al la kongresanoj antaŭ la jarkunveno”.

 Temas do pri deviga decido, kaj nur skribaj raportoj, ĝustatempe senditaj al la sekretario, estos pritraktitaj en la ĝenerala kunveno.

Via raporto estu tre konciza.

W. F.

al la indekso


ESPERO KATOLIKA PAROLATA

 

La encikliko “Populorum Progressio” estas surbendigita kaj havebla ĉe s-ro G. van Ierland, Engelen (N.-Br.), Nederlando.

Tiuj, kiuj deziras ricevi kopion, bonvolu sendi malplena(j)n bendojn kun daŭro de proks. 2 ˝ horoj en 9 ˝ cm rapideco.

 

al la indekso


DANKO

 

Laŭ ĉi tiu vojo la prezidanto de IKUE kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis siajn bondezirojn okaze de Kristnasko kaj Novjaro. Speciale lin ĝojigis la bondeziroj de du episkopoj en Ĉeĥoslovakio (lando, en kiu bone prosperas la katolika esperanto-movado), nome: Mons. F. Tomášek kaj Mons. K. Otčenášek.

Lieber Mitbruder,

Von Herzen wünsche ich Ihnen ein gnaden- und friedenvolles Weihnachtsfest.

Gottes Huld und Hilfe möge Sie im neuen Jahre begleiten.

In brüderlicher Verbundenheit und mit dem Versprechen des Gedenkens in sacris,

† František Tomášek,

Bischof von Prag

(traduko el la germana: Kara kunfrato, Kore mi deziras al vi graco- kaj pacoplenan Kristnaskan feston. La graco kaj helpo de Dio akompanu vin en la nova jaro. En frata interligiteco kaj kun la promeso, ke mi memoros vin dum la sankta Eŭkaristo, † František Tomášek, Episkopo de Praho).

Pax Domini sit semper vobiscum!

Carissimi,

Pro votis Nataliciis e corde gratias ago et sincere rependo, preces et benedictionem libenter promittens.

HELPU DIO!

† Karel

Trmice, 26.1.1968.

(traduko el la latina: La Paco de la Sinjoro estu ĉiam kun vi! Tre karaj, Pro viaj kristnaskaj bondeziroj elkore mi dankas kaj ilin sincere reciprokas, volonte promesante al vi miajn preĝojn kaj benon, † Karel).

Daŭra zorgo por IKUE estas la granda nombro da nepagipovaj personoj, kiuj ŝatas regule ricevi nian organon. Ni alportu nian brikon ankaŭ dum ĉi tiu jaro, por ke ĉiu samkredano en nepagipovaj landoj sentu sin ligita kun IKUE pere de “Espero Katolika”! Kaj ĉu fakte necesus rekomendo de kardinalo?

ĈEFEPISKOPUJO

UTRECHT, la 2-an de januaro 1968

Al S-ro J. A. Tuinder,

Ter Apel

Estimata Sinjoro,

Terure mi ektimis, vidante ke vian leteron de la 8-a de aŭgusto mi ankoraŭ ne respondis. En septembro mi iom libertempis, kvankam nur mallonge. Dum la tuta monato oktobro mi estis en Romo kaj depost mia reveno mi estis ekstreme okupita. Mi esperas, ke vi povas plene kompreni miajn cirkonstancojn.

La afablaj salutoj de Mons. Dro F. Tomášek de Praho, kiujn vi peris al mi, tre ĝojigis min.

Estas speciale bona faro helpi niajn gefratojn en orienteŭropaj landoj. Ĉiu helpo, kiom ajn malgranda, estas signo de kunsento kaj fonto de kuraĝigo.

Kun afablaj salutoj,

† Bern. Kardinalo Alfrink, ĉefepiskopo de Utrecht.

 

al la indekso


NI AŬDIS

Esperanto-Renkontiĝo

kaj ĝenerala kunveno de AEF, kies faka grupo estas ankaŭ AKLE, okazos en la festival-urbo Salzburg de la 13-a ĝis la17-a de junio 1968. Informojn donas kaj aliĝojn akceptas s-ro studkons. prof. Hans Sappl, A 5010 Salzburg, Handelsakademie.

Konsentis celebri la katolikan Di-servon help-episkopo moŝto d-ro Eduard Macheiner.

Pri sia 55-jara jubileo AKLE/ Wien (fondita 1912) memoris en kadro de tradicia modesta Kristnasko-solenaĵo la 27-an de decembro 1967. Oni memoris ankaŭ pri s-rino Maria Mudrak, tragike mortinta dum tiu jubilea jaro; dum pli ol 40 jaroj ŝi estis fervora aktiva kunlaborantino de AKLE.

Esperanto pontis

Kiel ponto funkciis Esperanto por artikolo, kiu en la lasta etapo aperis en malta lingvo. Temas pri la artikolo “Hochhut silentis” (EK oktobro 1967), kiu originale estas verkita de R. Ströbinger (en hungara aŭ germana lingvo), tradukita en la ĉeĥan, el ĝi tradukita de A. Berka en la internacian lingvon. R. Caruana tradukis ĝin en la maltan kaj aperigis en la malta gazeto “Il-Haddiem”.

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

- al kortega kons. Hugo Steiner, fondinto kaj hon. direktoro de INTERNACIA ESPERANTO-MUZEO, Wien, je lia 90-jariĝo, la 26-an de februaro. Benon, gracon kaj sanecon al plua sukcesplena sindediĉo por la afero, renkonten al la 100-jariĝo, donu Dio!

- al nia fidela s-ano Otto Mongold, direktoro de la liglanda kalkuldepartemento en Eisenstadt (Burgenland, Aŭstrio) kiu estis honorata per la titolo “Kortega konsilanto”.

al la indekso


NI FUNEBRAS 

La 14-an de januaro 1968 mortis pro koratako neatendite s-ro Ludovicus Josephus Dankaart el Breda, Nederlando, je aĝo de 65 jaroj. Li estis longjara membro de IKUE kaj vizitis diversajn kongresojn i.a. la lastan IKUE-kongreson en Sankt Gallen.

Li ripozu en paco kaj Dio konsolu liajn edzinon kaj fratinon.

 

al la indekso


KATOLIKA SOCIAL-INSTRUO NUNTEMPE?

DUA PARTO (unua parto)

Pri la intern-katolika pluralismo

Pluralismo - ne nur devizo

Kion signifas tiu “pluralismo”, kiu de post la koncilo fariĝis devizo en la ĵargono de la katolika renoviga terminologio? Unue fakton, la staton de socia kunvivado, en kiu unuflanke okazis procezo de la diferenciĝo kaj segmentiĝo de la formoj de pensado kaj agado, kaj aliflanke la ekonomia kaj teknika subkonstruo de la vivo kaj la forte kreskinta interkomunikado rezultigas rapide pligrandiĝantan unuecon kaj reciprokan dependecon. Antagonismaj grupoj, inter si disputantaj opinioj, konkurantaj valorspertoj ne plu povas ekzisti izolitaj unuj de la aliaj, sed devas vivi kune. El tio rezultas la problemo de la struktura kaj institucia formado de tiu kunvivado, kiu antaŭe ofte estis solvita per la instituciigo de la religia kaj mondkoncepta diverseco.

Ne funkciaj, sed mondkonceptaj kriterioj decidis pri la aneco, la membreco ĉe grupoj kaj unuiĝoj. Nuntempe la tielnomitaj progresemaj katolikoj defendas la tezon, ke la koncilo aŭ almenaŭ la postkoncila dinamiko signifas “la finon de la konfesia kristanismo” kaj la taskon de la formado de “horizontaia pluralismo”. La konfesia politika partio, la kristana sindikato, kristanaj malsanulejoj, la katolika lernejo mallonge: “korporacia katolikismo” estas principe pridubata.

Kion signifas “maldekstre katolika?”

Kion pri la maldekstra katolikismo? Ĉu oni povas aserti, ke “Populorum progressio” estas speco de kanonigo de la maldekstra - ni diru: socialisma - interpretado de la kristana mesaĝo? Mi opinias ke unu afero certe estas klara: la ĝenerala “turniĝo maldekstren” en la katolika eklezio. Sed tio ne povas esti komprenata unuasence kaj ekskluzive politike, kiel ofte okazas. La turniĝo maldekstren ja havas politikajn konsekvencojn, sed ne politikajn kaŭzojn. Ĝi signifas unuasence pli vere la dinamikigon de la memkompreno de la instruo kaj de la vivo de la eklezio. La historia interligo, la identigo inter kristanismo kaj konservatismo estas konscie disrompata; la kristana mesaĝo kaj la kristana kredo estas rigardataj kiel progresiga forto en la historio. Ne nur kiel forto de la morala renovigo, kiel fakte jam ĉiam okazis, sed ankaŭ en struktura, politika kaj kultura rilatoj.

Kiel manifestiĝas nun tiu “turniĝo maldekstren” en “Populorum progressio”? Laŭ mia opinio precipe en la nove formulita rigardo al la tuta social-ekonomia vivo, kiu nun estas prezentita en la kadro de “teologio de la evoluo kaj de la progreso”. Tio estas tute alia rigardo ol la klasika teologio de la naturaj ordoj, kiun ni renkontas ankoraŭ en “Pacem in terris”. La nocio “evoluo”, kiun la encikliko ofte uzas, ne estas simple identigebla kun progreso, kaj certaj komentarioj intermiksas tro facile evoluon kaj progreson.

Aktualeca ankaŭ en la lingvouzo.

Ankaŭ la ĝenerala pensostilo de tiu dokumento estas atentinda. Ĉi tie oni ne plu renkontas la tipan kancelarian stilon de la antaŭaj oficialekleziaj eldiroj: solena, iom hiperbola kaj malofte tre preciza. Pli vere evidentiĝas la intenco, laŭeble eviti ĝeneralajn, sed nedevigajn, pure spekulaciajn eldirojn kaj paroli aktualece en lingvaĵo, kiu estas komprenata. En tio oni sendube povas vidi konfirmon de la novaj tendencoj en la social-etiko, kiuj pli multe kaj ankaŭ en kompetenta maniero provas kalkuli kun la metodoj kaj rezultoj de la empiriaj social-sciencoj.

“Submeti al la daŭra kritiko de la Evangelio”

Kion pri la tielnomita socialismo de “Populorum progressio”? La papo ne estas juĝanto inter konkurantaj ideologioj kaj sociaj sistemoj. “La vorto «kristana», diras A. Langner, “ne signas la ordojn kaj - mi aldonus - la ideologiajn sistemojn, sed pli vere ĝi signas nur la membrojn de la eklezio, kiuj devas pruviĝi en la ordoj". La kristanismo ne estas ideologio - diras la modernaj teologoj -, kaj tio signifas, ke la kristanoj estas vokitaj reprezenti aŭ defendi nek la socialismon nek la liberalismon. La tasko de la kristanoj pli vere estas, “submeti al la daŭra kritiko de la Evangelio” la socian efektivecon kaj ĝiajn justigojn. Kaj por tio “Populorum progressio” estas modelo.

Ĉu la papo estas bona socialisto? (La aŭstria katolika socialisto Günther Nenning publikigis en la revuo “Neues Forum”, Vieno, kajero 160-161, artikolon sub la titolo: “La papo estas bona socialisto”. Rimarko de la tradukinto). Mi konsentus kun tiu formulo, se per ĝi estas dirite, ke multaj el liaj kritikaj eldiroj kaj certaj el la proponitaj paŝoj por la evoluhelpo estas formulitaj en kontraŭliberala senco kaj proksimiĝas al kelkaj el la klasikaj socialismaj pozicioj. Tamen mi opinias, ke tiu kaj tiaj formuloj estas nekonvenaj, ĉar ili preskaŭ neeviteble estas komprenataj, se ne jam celataj en tiu senco, ke la papo subtenas la socialisman teorion per si mem aŭ la socialisman sistemon. Kaj tio certe ne estas ĝusta.

Vere la encikliko nenie parolas pri la socialismo aŭ marksismo, nek en negativa nek en pozitiva senco, tamen kun tiu ne bagateliginda escepto, ke la tielnomita “fermita humanismo” estas malaprobata kiel finfine kontraŭhumana. Cetere la kontraŭliberalaj, kontraŭkapitalismaj eldiroj celas “certan formon de la kapitalismo” kaj ne tiom la liberalan teorion per si mem.

La plej grava fakto estas, ke la encikliko en la nomo de la kristane komprenita evoluo de ĉiuj homaj eblecoj al pli kaj pli bona homiĝo provas formuli simple la plej justigindajn kaj laŭobjektajn. Malgrava kaj tute duaranga fariĝas tiel la demando ĉu la solvoj de la homaj problemoj respondas al la neoliberala aŭ al la marksisma socia teorio.

Misuzo de la encikliko estas, utiligi ĝin kiel aŭtoritatecan justigon de la socialisma aŭ marksisma sistemo. Tia interpretado fakte estas nova dogmismo, kiu faros precize la samajn erarojn kiel multaj tielnomiiaj konservativaj aŭ integralistaj katolikoj. Kaj tio ĝuste en epoko, en kiu la eklezio kiel tia provas liberigi sin de ĉiuj falsaj dogmismoj.

Elekti la novon

La tasko de la kristanoj ne estas, formi proprajn socialajn teoriojn. Ili pli vere zorgu, ĉiam ree liberigi la Evangelion el ĉíu fermiteco. Ili rekonu kaj akcelu la aŭtentikan homecon ĉie kie ĝi evidentiĝas kaj kie homoj agas por ĝi. Kelkfoje la spirito de Dio efikas tie, kie la institucia eklezio ne ekkonas ĝin. Ekzistas “inkognito de Dio” en la mondo kiel jam diris la fruaj religiaj socialistoj.

La kristanoj estas vokitaj, submeti la socian efektivecon al la daŭra kritiko de la Evangelio. Tio estas la plej propra principo de la kristana progresemo, de la “maldekstra” sinteno en la esenco de la kristanismo: ne paciĝi kun la ekzistanto, kun la jam atingita sukceso, ĉiam denove pridemandi la donitan ordon, kritike montri ĉiujn rigidaĵojn kaj konservativismojn, ĉion, kio estas fiksita kaj malmoliĝinta, elekti la novon pere de la espero je la promesoj de Dio, kiu estas la estonteco de la homaro kaj pri kiu ni rajtas kredi, ke Li en la datoj eĉ de la profana, de homoj farita historio, preparas la finan savon por ĉiuj.

Permesita traduko laŭ artikolo en la semajna gazeto “Die Furche”, Vieno, n-ro 26/1967 tr. d-ro K. P. 

 

al la indekso


 

 

Se oni ĝuste komprenas la kristanismon, kaj se la kristanoj sin mem ĝuste komprenas, estas rekte inverse je tio, kion oni plej ofte opinias interne kaj ekstere de la kristanaro: la espero je la absoluta estonteco de Dio, je la eskatologia savo, kiu estas la absoluta Dio mem, ne estas la legitimigo al konservativismo, kiu timeme preferas la sekuran estantecon al nekonata estonteco, ĉion rigidigante; ĝi ne estas la “opio de la popolo”, radikiĝanta en la nuno, kvankam ĉi tiu estas suferiga; sed ĝi estas la permeso kaj la ordono je ĉiam ree entreprenita fidema ekiro el la estanteco al la venonteco, ankaŭ al ĉi-monda.

Karl Rahner

 

al la indekso


Johannes Oesterreicher

JUDAJ KOMENTOJ

Pri la “juda deklaro” de la koncilo

 

Dua parto - (unua parto)

La antaŭenpuŝoj de rabeno Eisendrath trovis vastan eĥon kaj preskaŭ same vastan kontraŭdiron. Li devis - ni diru ĝin per liaj propraj vortoj - elteni “furiozan atakon de unu el la gvidantaj personoj” de la reform-judismo. Kvankam tiu atako venis neatendita, ĝi por li tamen ne signifis ion absolute novan, ĉar jam multe pli frue, en la jaro 1934, rabeno Eisendrath, ĉar li estis prezentinta tute similan vidpunkton, “estis insultita en la forta kaj esprimplena lingvo de la jida gazeto (Yiddish press)…  kiel Momzer (bastardo) kaj Mashummed (apostato)”. En la jaro 1963 lia alvoko je senantaŭjuĝa konsidero de la “eminentaj kaj ĉe tio tiom simple prezentitaj profetaj kaj rabenaj instruoj” de Jesuo estis salutita “per preskaŭ kompleta indigninta rifuzo”. Kompreneble la rabeno estis profunde afliktita per la malĝojigaj eraraj komprenoj pri lia intenco, kaj preskaŭ aspektas, kvazaŭ estus liaj atakoj kontraŭ la koncilo nekonscia klopodo, restarigi sian difektitan honoron kaj tute ĝenerale reakiri respekton ĉe siaj kolegoj samkredanoj. Se tiu supozo estas ĝusta, oni devas demandi, ĉu eĉ tiel legitima deziro, kiel tiu esti komprenata, rajtas serĉi sian plenumiĝon je la prezo de nejustigita kulpigo kaj per tio de endanĝerigo de la ankoraŭ ne atingita, sed tamen jam en tute feliĉa maniero alstrebita frateca rilato inter kristanoj kaj judoj - celo, kiu, kiel mi kredas, estas kara ankaŭ al rabeno Eisendrath.

Plua malĝojeco

Inter multaj aliaj akraj atakoj estu ankoraŭ nomata gvidartikolo de The Reconstructionist. Ĝia verkinto estis konsternita pri tio, ke en la definitiva teksto de la juda deklaro la “riproĉo de la murdo al Dio” ne estis eksplicite malaprobita (li konsideris tiun nocion malĝuste kiel tiun nocion, per kiu la eklezio laŭtradicie signas la procedon de la kondamno kaj ekzekuto al Jesuo); sed ankaŭ ĉar la deklaro la malamon nur “bedaŭris (deplored)” (ĉe kio li komprenis tiun vorton nur en la senco de la angla lingvouzo, en kiu ĝi fakte esprimas pli malpli konvencian bedaŭron, kaj ne en ĝia latina signifo kiel laŭta forta priplorado). Tiel li skribas: “Oni demandas al si ĉe tiu konstato, ĉu la eklezio iam sukcesos reformiĝi sen okupi sin pri la kruelaj, ja barbaraj paĝoj de sia propra literatura historio; sen pensi pri sia propra pasinteco, konfesi kaj kondamni siajn proprajn pekojn antaŭ la okuloj kaj oreloj de la tuta mondo”.

Plua atesto de malĝojiga seniluziiĝo estas “malferma letero al la papo” de rabeno Julius J. Nodel de St. Louis okaze de la vizito de la papo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉar li - kiel gasto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj - ne invitis gvidantajn personojn el aliaj religiaj komunecoj, por pledi komune kun ili por la afero de l’paco, li riproĉis al la papo, ke li volas “demonstri la grandecon de sia propra eklezio”. Ĉiam kaj ĉiam ree li rilatigis la aperon de papo Paŭlo VI antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en tre malrespektema maniero kun la koncilo. Jen estu citita nur unu loko: “La Vatikana Koncilo trovis diversajn elturniĝajn formuligojn de la instruo, sed en ĉiuj la judoj restas la murdintoj al Dio. Vi nun provas montri antaŭ la tuta mondo la novan akiraĵon de via toleremo, fervore klopodante, ŝovi la judan krimon en la fonon de la jam delonge pasinta. Vi sentas vin grandanima kaj diplomatia, sed ni judoj sentas nin kiel nekulpuloj, al kiuj oni pardonas krimon, kiun ili neniam faris. Ni tute ne ĝojas pri tia kristana pardono kaj simple rifuzas ĝin. Multe pli volonte ni vidus, se la kristanismo purigus sin mem. Mi parolas per tio neniel kontraŭ la kristanismo, sed pli vere en ĝia senco”.

La kulmino de la indigno estas plua letero, kiu estas direktita al diversaj rabenoj. Ĝia verkinto, d-ro Dagobert Runes, estas privatulo, kiu reprezentas eĉ ne la plej malgrandan frakcion, la plej nesignifan grupon de la amerika judaro. Jen kelkaj karakterizaj citaĵoj el lia letero: “Dum la ekumenistoj donacis al ni la trojanan ĉevalon de sia grandanimaj homilioj pri la juda-kristana unueco, kiuj en ne-informitaj rondoj estigas la impreson, ke tiaj dialogoj en la lernejoj kaj antaŭ publikaj forumoj finigas la miskomprenon inter la du grandaj religioj, la katolika eklezio rifuzis, en sia Nova Testamento, vera fonto de la malamo kontraŭ la judoj, fari eĉ nur la plej malgrandan ŝanĝon . . . Tiu Nova Testamento enhavas 102 fundamentajn rilatigojn al la hebrea popolo, kaj ĉiu unuopa estas malbonvole antisemitisma… Tiel aspektas la religio, kiun ĉiu katoliko - kaj kompreneble ankaŭ ĉiu protestanto - kiel knabo aŭ knabino akceptas en sin, kiam li ricevas por legi la Novan Testamenton… Se (la kristanoj) ankaŭ rigardas sian Biblion kiel libron de la amo - por ni judoj ĝi estas libro de la malamo…

Ni ne volas pluajn instruojn de la kristanaj eklezioj. La sola afero, kiun ni volas de ili estas, ke ili elprenu el siaj skriboj la klare antisemitismajn eldirojn pri la popolo israela kaj ĉesu instrui al siaj infanoj, ke ni estas diablidaro”.

D-ro Runes ne restis ĉe tio. Li publikigis propran eldonon de la Evangelio laŭ Johano, en kiu ĉiuj laŭdire kontraŭjudaj versoj estas forigitaj. D-ro Runes jam de ĉiam ne suferas je kompleksoj de troigita modesteco, tiel li povis skribi sur la kovrilon de la libro: “Eldonita en akordo kun la vere ekumena spirito de Papo Johano XXIII, de D-ro Dagobert Runes. La mesaĝo de Jesuo jen estas prezentita sen falsado per malamo kaj malinklino kontraŭ la popolo de la Savinto”.

Ĝojigitaj vocoj

Por ne krei la impreson, kvazaŭ tiuj eksplodoj de indigno estus tipaj por la ĝenerala juda reago je la koncila deklaro, mi volas ankoraŭ raporti pri du pozitivaj reagoj. La unua venas de d-ro Ernst Ludwig Ehrlich: “Malgraŭ diversaj aliaj asertoj”, tekstas en ĝi… “signifas la koncila deklaro Pri la juda religio teologian progreson. Tiu progreso nur fariĝas tute klara, kiam oni komparas la koncilan deklaron kun la Rezolucio pri la antisemitismo de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioi (New Delhi, 1961). Oni devas danke rekoni, ke ankaŭ la laste nomita eldiro decidite frontas kontraŭ ĉia antisemitismo. Sed aliflanke ĝi enhavas tutklare misian trajton: La judoj en ĝi ne estas viditaj kiel disigitaj fratoj, pli vere la venko super la antisemitismo ebenigu la vojojn por alturniĝo de la judoj al Kristo…  Kontraŭe la koncila deklaro montras en tute decida formo en la estontecon, kiam ĉiuj homoj vokos al la unu Sinjoro, kiu unue aperis al Israelo, - al tiu unu Sinjoro, al kiu je la fino servos ĉiuj homoj flank-al-flanke. Tio estas la espero de Israelo, kaj la eklezio faras ĝin la sia. Per tio kristanoj kaj judoj havas komuna ne nur la fundamenton de la biblia pasinteco, sed ankaŭ grandan taskon, kiu estas destinita al ambaŭ: la regado de la unu Dio super ĉiuj homidoj. La deklaro forte akcentas tiun komunan esperon. Ĝi evitas ĉian aludon al konvertiĝo de lsraelo kiu estus ofendinta la judojn kaj nove pli profundiginta la fendegon inter ili kaj la kristanoj. Ĉe tio la eklezio tamen ne preterlasis doni la ateston kiu estas postulita de ĝi. Kune kun la judoj ĝi esperas, ke la vojo en la estontecon estos pli feliĉa, ol la sperto de la kristanoj kaj judoj kun si reciproke en la pasinteco”.

La plej multaj judoj apenaŭ posedas eblecon, esprimi sian opinion. Ja ili ofte rekte evitas la forumon de la publiko. Tial eble estas sufiĉe instrue, se mi raportas pri sperto, kiun mi povis fari persone. Mi parolis antaŭ forte en la tradicio enradikita juda komunumo pri la komuna fundo, sur kiu staras judismo kaj kristanismo, kaj pri la bildo pri la judismo, kiu profiliĝas en la juda deklaro.

Alian tagon skribis al mi la rabeno: “Ni tre dankas al vi, ke vi indikis al ni multon, kio vere estas tute komprenebla kaj ĉiam ree estu dirata. La komuneco de la juda kaj kristana heredo, kiun vi metis en la centron, estas fakto, kiu de la tegmentoj estu anoncita tiel ke la aero per ĝi estu trapenetrita, kiun ni ĉiuj spiras, kaj ĝi eniru en koron kaj spiriton de nia popolo, por ke paco, vera efektiva paco estu starigata”.

Kial - kial - kial?

Kaj tamen restas la demando: Kial tiom da judoj reagis al la juda deklaro de la koncilo tiel incitite kaj indignite? - Kiom mi vidas la aferojn, ekzistas pluraj respondoj. - La unua: En la pasinteco la judoj, tio estis por la regulo, devis prisilenti, ja eĉ subpremi sian tutan indignon pri maljusteco kaj ekscesoj, sub kiuj li devis suferi. Per tio, ke la koncilo ŝanĝis la klimaton de la kristanaj-judaj rilatoj, la longe retenitaj emocioj ne foriĝis, kaj en pluraj kazoj nun tute simple okazis eksplodoj de la tro longe subpremita ĉagreno. Ĉe tio manifestiĝis ĉiuj specoj de plendoj kaj malbonstatoj - justigitaj kaj nejustigitaj -, aferoj, pri kiuj la plej multaj kristanoj eĉ ne scietis. Tio certe por la momento estas bedaŭrinda, sed en estonta tempo ĝi havos sanigan efikon. La liberigo de la vunditaj sentimentoj, la libereco, eldiri la koleron kaj ĉagrenon de jarcentoj, finfine montriĝos kiel tre necesa katarso. Se iam timo kaj kolero estos trankviliĝintaj, fido kaj sana memkonscio estos fortigitaj. Sed tiam retrovita trankvileco tre bone povas esti frukto de la deklaro.

La dua: Eble ankaŭ tie kaj tie kunludas troigita memtaksado, kiu estas la rekta malo de trankvila memfido kaj tre facile degeneras al memadoro. En tute alia kundependo - ĉe la Harvard-kolokvo pri judismo kaj kristanismo, en oktobro 1966 - Markus Barth rimarkis «surflanke de la judaj dialogantoj refoje signon de ekestanta triumfismo, kiu esprimiĝis en tre diversaj formoj: 1. La kristanismo estis nomata subkviĝanta ŝipo, kiel interludo dum la juda historio, apenaŭ valora, ke oni plue notu ĝin, eĉ malpli komencu kun ĝi dialogon… 2. La teruraj suferoj kaj profundegaj timegoj de Aŭŝvic estis citataj kiel pruvo por la supereco de la atesto donita de la suferantaj judoj… 3. Senantaŭjuĝa studado de la postbiblia judismo… malkovras, tiel oni diras, ke la kristanismo ne povas oferti alian kaj pli bonan vojon de la justeco ol tiun, kiun la “delikatsentema” judismo de antaŭ ĉiam estis reprezentinta… Tiu, kiu stampis tiun sintenon kiel “triumfismon”, ne estis unu el la kristanaj, sed unu el la judaj parolantoj».

La tria respondo: Plua psikologia procedo povas klarigi malpli la malamikecon, ol la nekontenton de kelkaj judaj parolantoj. Nur antaŭ nelonge skribis Arthur Herzberg, konata amerika rabeno, ke ĉe la apero de la juda deklaro regis la supozo, ke ĝi preskaŭ ĝenerale estas ĝoje akceptata.

(fino sekvos)

al la indekso


 

Ni nun ekkonas, ke multaj, multaj jarcentoj de blindeco kovris niajn okulojn, tiel ke ni ne plu vidas la belecon de Via elektita popolo kaj ne plu reekkonas en ĝia vizaĝo la trajtojn de nia unue naskita frato. Ni ekkonas, ke la Kaina signo staras sur nia frunto. Dum jarcentoj Habelo kuŝis en sango kaj larmoj, ĉar ni forgesis Vian amon.

Pardonu al ni la malbenon, kiun ni maljuste eldiris super la nomon de la judoj. Pardonu al ni, ke ni duan fojon krucumis Vin en ilia karno. - Ĉar ni ne sciis, kion ni faris.

Pentopreĝo de Johano XXIII, junio 1963

al la indekso


PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

 

tria parto (unua parto - dua parto)

I. En nova situacio

Laŭ lia kardinala moŝto D-ro B. Alfrink (1963) la celo de la internacia PAX CHRISTI-movado estas: surbaze de la unueco de ĉiuj kredantoj de kiu ajn nacio en la Eklezio, eduki al paco-mentaleco por konsideri de el ĝi la problemaron pri milito kaj paco kaj tiel servi al la homaro.

Estas memkompreneble, ke katolika por-paca movado strebadas ĉi tiun celon, sekvante la paco-enciklikon de Papo Johano XXIII: Pacem in Terris. La encikliko instruas al la homaro, ke fine ne la ĉiama pliintensigo de la vetarmado povas garantii ĝin en la atomepoko kontraŭ neimagebla katastrofo, sed nur la senripoza serĉado al vojoj, kiuj povos konduki al justa kaj daŭra paco. Tio estis la lasta, kion morte malsana papo volis diri al la homaro kaj nun ni estas survoje kun ĉi tiu mesaĝo de Pacem in Terris.

La principoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu encikliko, devas realiĝi en multaj kaj tre variaj cirkonstancoj. La trarompiĝo al vera paco-mentaleco renkontas en unu lando ne ĉiam samajn kontraŭstarojn kaj malfacilaĵojn kiel en alia lando. Pri la konstruado de la fundamentoj por pacama mondo la kontribuo de granda lando povas diferenci de tiu de malgranda, same kiel tiu de malriĉa lando ne bezonas egali tiun de riĉa lando.

Por katolika kristano kiu pensas pri la demandoj koncerne militon kaj pacon en la atomepoko, Pacem in Terris estas ne-malhavebla vojmontrilo, sed ĝi ne diris la lastan vorton! Nia generacio vivas en tempo de transiro. Novaj ideoj kaj praktikoj ricevis jam centran signifon, sed samtempe ĉiaj pasintaĵoj ankoraŭ pluekzistas kaj peze gravas. La revolucia armilteknologia evoluo efektive komenciĝis, sed ŝajne ankoraŭ tute ne finiĝis. Neniu hodiaŭulo jam kapablas doni respondon al ĉiuj starigataj demandoj, nek plene superrigardi, kiun influon ĉi ĉio povos havi kaj fakte havos al la strukturoj de la internacia kunvivado. En turnpunkto de la historio la homo vivas en parte neklara situacio, en kiu rigida kaj statika ektraktado pri demandoj ofte ne estas rimedo por pliproksimiĝi al solvo. La paco-encikliko de Papo Johano ne celas esti finpunkto, sed elirpunkto: fundamento, sed ĉiukaze kun la evidenta tasko plukonstrui sur ĝi.

La Eklezio survoje

Ĉiu kristana pensado pri la problemo koncerne militon kaj pacon devas eliri de tio, ke apenaŭ pli fundamenta kontraŭeco estas imagebla ol tiu inter milito kaj la tasko, kiun la evangelio instruas al la homaro. Eĉ en tiuj kazoj, en kiuj oni povus paroli pri justa milito, la kristano ne povas sinteni alie ol en animstato de interna malunueco. Li scias, ke nenia politiko estas ebla sen la principo de la malpli grava malbono. Sed ĝi estas io alia ol la bono kaj la plibono! En ĉiu milito la homaro kulpe rilatas kontraŭ Dio, ĉar ĝi preterlasis respondigi la homan socion al kristanaj normoj. Glori la militaferon kial tian sekve estas esence nekristana sinteno.

Krome, kiel Aŭgusteno jam diris, temas ankoraŭ pli pri spiritaj ol pri materiaj aferoj, nome pri la fakto, ke la milito rekte malas la realecon de la paco, kiu estas senfine pli riĉa kaj pli multa ol sole nur la foresto de milito. La paco en ĉi tiu mondo povas esti nur frukto de tiu amo, kiun instruas al ni la evangelio kiel la plej grandan el ĉiuj virtoj; la amo, aplikata al ĉiuj interhomaj rilatoj, de persono al persono, de popolo al popolo, de ŝtato al ŝtato.

Ĉi tiu interna malunueco rilate al la demando pri milito kaj paco eble neniam estis pli forta elemento en la kristana vivkonscio ol dum la unuaj jarcentoj de la Eklezio. Estis la tempo, en kiu la kristanismo ankoraŭ apenaŭ komencis enkarniĝi en difinitajn historiajn formojn de kultura kaj socia vivo, kaj en kiu ĝi preskaŭ nur kiel ideo vagis tra la mondo. Kelkaj skribaĵoj de frukristanaj verkistoi havigas al ni la impreson, ke en tiu tempo vivis la espero, kvazaŭ la venko de la kristanismo super la paganismo proksimigus tiun revon pri la paco, kiun antaŭvidis la profeto Jesajo ĉe la finiĝo de la tempoj.

Tamen jam baldaŭ la situacio devus ŝanĝiĝi, kaj ĝi fakte ŝanĝiĝis. La Eklezio ne povas stari en la mondo kiel abstraktaĵo. “La mondo”, laŭ Kardinalo Suhard, “bezonas la Eklezion por vivi, la Eklezio bezonas la mondon por siaj kresko kaj plena disvolviĝo”. En tiu senco oni povas diri, ke por la Eklezio necesas ĝia enkarniĝo en la tempon por povi plenumi sian kristanigan taskon en la mondo.

Kiam la juna Eklezio ekhavis konkretan formon en la tiama Romia Imperio, neeviteble prezentiĝis ankaŭ demandoj pri la permesiteco de la milito. En ĝiaj respondoj la Grek-Romia pensmaniero pri ŝtato kaj juro ne restis seninflua. Ambrosio estis la unua, kiu donis sian opinion pri la justeco de la milito en difinitaj cirkonstancoj, Tion oni povas konsideri la unua paŝo al la doktrino pri la justa milito, kiu dominis la katolikan pensadon pri la ĉikoncerna problemo ĝis niaj tagoj.

En la katolika pensado la doktrino pri la justa milito iom post iom pluevoluis. Aŭgusteno estis la unua, kiu detale kaj fundamente okupis sin pri la problemo en sia “De Civitate Dei”. Rilate al la skolastika tempo la verkaro de Tomaso de Akvino havas centran signifon. Inter la teologoj de la 16a kaj 17a jarcentoj Vitoria kaj Suarez estas la plej gravaj. En la 19a jarcento Taparelli d’Azeglio entreprenis valoran klopodon denove profunde pripensi la problemon. Ĉi tiu Itala Jezuito dum tuta jarcento restis figuro preskaŭ forgesita. Sed Papo Pio XII - kies granda merito estis transplanti la katolikan pensadon pri la problemo el la tempo de la kontraŭreformacio (kie ĝi kvazaŭ stagnadis) en la 20an jarcenton - tre klare plupensis laŭ la linio de Taparelli.

Kio estas la esenco de ĉi tiu doktrino pri la justa milito? Kiam Tomaso demandas al si, ĉu milito ĉiam estas peko, poste komencas pesadi, sed fine nee respondas la demandon, tiam troviĝas tie la kerna punkto en la tradicia doktrino de la Eklezio pri tiu temo. La problemo estas rigardata kaj taksata kiel elemento en la morala ordo. Per tio ĉi tiu doktrino renkontas du ekstremojn, kiuj ludas rolon en la moderna pensado: absolutan senperfortecon kaj totalan perfortecon.

La doktrino de la Eklezio do distingis inter militoj justaj kaj maljustaj. Ambaŭ estas eblaj. Sed por povi esti justa, milito devis respondi al kelkaj kondiĉoj; la ĉefaj estis jenaj: 1. la militon povas deklari nur la rajtigita aŭtoritato; 2. la milito devas servi al riparo de suferita maljustaĵo; 3. la milito okazu laŭ justa intenco: alivorte ĝi estas justa nur se ĝi, kiel lasta rimedo, servos por ripari la juran ordon, puni kulpulojn, progresigi la pacon; 4. adekvata rilato devas ekzisti inter la celo atingota kaj la sufero kaŭzata; 5. milito, kondukata pro justa afero kaj laŭ justa intenco, povas fariĝi maljusta per la maniero, en kiu ĝi estas kondukata. Ĉi tiu listo de kondiĉoj ne estas kompleta, sed ĝi enhavas la esencon. Kompreneble en la daŭro de la tempo la envortigo de ĉi tiuj punktoj adaptiĝis al ŝanĝiĝanta situacio. Laŭ tio ke la sufero kaj la detruoj de la milito pligrandiĝis, la kondiĉoj fariĝis pli striktaj. Vitoria, poste precipe Taparelli, enigis ankaŭ la tutmondan bonstaton en la demandon pri la justeco de milito.

En ĉi tiu tempo leviĝis la demando, ĉu la tradicia doktrino pri la justa milito ankoraŭ sufiĉas por respondi al la esencaj demandoj, antaŭ kiuj staras la atomepoka homo, kaj kiom ĝi povas servi kiel enmara naĝbarelo. Tiu demando nun estas diversloke kaj intense pridiskutata, tiel ke ni ne povas forkuri de ĝi.

Trankvile serioza juĝo pri la tradicia doktrino devas nepre konsideri, ke Biblio kaj Evangelio ne havigas kompletan kompendion por internacia moralo. Ĉar ili nesufiĉe komprenis tion, poruloj kaj kontraŭuloj de senperforteco ripetfoje pravigis sian starpunkton per tekstoj el la Biblio, ne povante tiel konvinki unu la alian. Tion oni ja ne povas atendi! Direktivoj pri la konkreta aranĝo kaj estrado de la homa kunvivado apenaŭ estas troveblaj en la Biblio. Tio eĉ ne estas ebla! La fermento de la kristanismo devas efiki en la socio en multai kaj multspecaj cirkonstancoj, kiuj apartenas al la evoluado de la historio. La historio de la homaro estas la historio de disvastiĝanta komuno. La mezepokan strukturon de la urba ŝtato anstataŭis la nacia ŝtato; en ĉi tiu tempo ni pensas pri politikaj strukturoj, kiuj leviĝas super la apartaj ŝtatoj. Tiumaniere la homaro estas survoje de dezerto al reala komuno, kvankam la rapideco de tiu evoluo laŭkontinente diferencas. Tiusence ĝi same estas la historio de kreskanta humaniĝo de la mondo, ĉar ne la vivado laŭ dezertaj leĝoj, sed la vivado en komuno atingas la nivelon de homo kaj homeco.

La tradician doktrinon pri la justa milito oni povas kompreni nur bone, metante ĝin en la evoluproceson de la plej primitiva triba familio al tutmonda komuno. Ĝiaj signifo kaj limoj havas rilaton kun ĉi tiu vojaĝo tra la historio kun tio kio estas atingita kaj neatingita, kaj kio estas ankoraŭ atingota (ĉar temas pri nia homa tasko). En la dezerto regas nur la leĝo de la plejfortulo, en komuno la rajto regas en sama maniero por fortuloj kaj sendefenduloj. En la dezerto io povas esti permesita, kio en komuno ne estas permesita. La doktrino pri la justa milito havis sian lokon en la fakte dezerta situacio de la internacia kunvivado, kaj ĝin oni povas konsideri klopodo plihomigi ĉi tiun dezerton.

Vidante tiumaniere la doktrinon pri la justa milito, ni nepre faru kelkajn rimarkojn rilate al nia tempo.

a) Kiom ajn ĉi tiu doktrino havis sian historian signifon en la pensado pri la militproblemo tamen oni ne povas diri, ke ĝi iam estis tute kompleta sistemo. Ĝi havas en si kelkajn malfortajn punktojn, kiuj pli forte sentiĝis dum la paso de la jarcentoj. Mankis ekzemple nepartia instanco, kiu kapablis kaj kompetentis juĝi pri la justeco de milito en konkreta situacio. Estis teologoj, kiuj konsciis pri tio kaj opiniis tion tasko de la Papo. Feliĉe ili estis esceptoj. Sed ĉi tiu manko pleniĝis en la praktiko per tio, ke la militanta ŝtato tiris la juĝon al si kaj tiel fariĝis juĝisto pri propra afero. Tiel la senrajteco restis. En la tempo, kiam oni formulis la doktrinon, ĉi tiu malfacilaĵo parte solviĝis, ĉar en la koncepto pri justa milito enestas objektiva morala normo, kiu transcendas regantojn kaj ŝtatojn. Laŭ tio ke la progreso de sekulariĝo progresis, ĉi tiu morala normo praktike malfortiĝis, per kio la normo transiris al a propra intereso, reala aŭ supozata. En tiu maniero la moderna pensado povis transpreni la ideon pri la justa milito, sed la normo de justeco eniĝis en la intereson de la ŝtato (Hegel), klaso (Lenin, Maŭ-Zedong) aŭ raso (Hitler). El tio sekvas, ke okazis senvaloriĝo de la origina koncepto pri justa milito. Tio rezultigis, ke la tradicia doktrino de la Eklezio ade malpli porolis ai la koro de la moderna homo kiel kristana mesaĝo.

b) Supre ni diris, kiel la doktrino pri la justa milito kvazaŭe estis klopodo blovigi la spiron de la kristanismo super ankoraŭ nekristaniĝinta parto de la homaro.

Per tio ĝi estis kontribuo al la proceso de humaniĝo de la mondo. Tamen pri la justa milito Tomaso ne parolas en la ĉapitro pri la justeco, sed ĝuste en tiu pri la amo! Jen indiko, ke li, plupensante laŭ la linio de Aŭgusteno, ne forlasis la fundamentan kontraŭecon inter la militafero kaj la mesaĝo de la evangelio. Aŭgusteno kaj Tomaso konsciis pri la streĉorilato inter evangelia mesaĝo kaj monda realaĵo. Oni ne povas diri, ke en la posta tempo oni sufiĉe atentis tiun rilaton. Tio estas la kaŭzo, ke la traktado pri la demando en multai manlibroj ofte fariĝis laŭforme moralismo. Tion ankaŭ kaŭzis, ke oni tro ofte skribis pri la morala demando koncerne la militon kun nesufiĉa kono de la vera vizaĝo de la milito. Laŭ tio ke la militado ŝanĝis sian karakteron - rilate al sia strukturo kaj al sia geografia amplekso - la tradiciaj formuloj ne plu tuŝis la aktualan realecon. Tiel devis ekesti “vakuo” rilate al “unu el la plej premaj punktoj, kiuj estas en la tagordo por la vivo de la Eklezio kaj la estonteco de la homaro” (R. Coste).

(daŭrigota)

al la indekso

 

ADRESOJ DE PAX CHRISTI

 

Laŭ peto de kelkaj membroj ni presigas ĉi tie la adresojn de la naciaj sekcioj de PAX CHRISTI en diversaj landoj:

 

Anglujo: 30 E Greencroft Gardens, London N.W. 6 (F-ino A. Overmeer).

Aŭstrujo: Seelsorge-Institut, Stephansplatz 3/L Stg/VI Stock, 1010 Wien.

Belgujo: Poststraat 111 , Brussel-3.

Francujo: 5 Rue de l’Abbaye, Paris-6.

Germanujo: Wilhelmstrasse 8, 78 Freiburg i/Br.

Hispanujo: Catedratico de Derecho Civil, Santiago de Compostela (Prof. G. Garcia Cantero).

Irlando: 11 Sandymount Castle Drive, Dublin-4 (F-ino D. D’Alton)

Luksemburgo: 5 Rue Bourbon, Luxembourg-Ville (Mons. J. Bernard).

Nederlando: Celebesstraat 60, Den Haag.

Svedujo: Valhallavägen 132, Stockholm.

Svislando: 8 Rue Botzet, Fribourg (Patro C. Frund);

Kapl. W. Odermatt, Sarnen/W, CH-6060.

En aliaj landoj oni povas kontakti kun individuaj interesuloj, korespondadresoj, k.t.p. Ĉěujn informojn volonte donos la internacia sekretariato en Den Haag (Nederlando). Vi povas skribi en la internacia lingvo.

La raporto “Kun Pacem in Terris survoje” aperis ankaŭ en germana (Friede im Atomzeitalter, eld. Grünewald Verlag, Mainz) kaj franca (Le chrétien, l’atome et la paix, eld. Aubier-Montaigne, Paris) lingvoj.

 

al la indekso


LA SAVO DE LA POPOLOJ

Oka parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto - sesa parto

sepa parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Naŭa parto"]

Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

La Eternulo amas la pordegojn de Cion

pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio.

Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,

ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:

jen tiu tie naskiĝis.

Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis.

Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

La Eternulo notos, enskribante la popolojn:

Ĉi tiu tie naskiĝis.

Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:

ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

 

(Psalmo 87, Zamenhofa traduko)

Multe da homoj havas urbon, kiun ili amas. Kelkaj naskiĝis kaj plenkreskis en ĝi, aliaj ekloĝis tie, veninte de alia loko. Kiu ja estas kaptita de urbo restadas sub ĝia sorĉinfluo. Kiel idealbildo ĝi superas ĉiujn aliajn urbojn. Tiel ankaŭ Javeo amas urbon, amas ĝin eĉ pli ol kiun ajn alian. La homoj revis pri Babelo. Javeo kreis Sionon. Nu jes, laŭ arkitektura vidpunkto ĝi lasas multon por deziri kaj laŭplane ĝi tute ne povas konkuri kun Babilono. Sed ĉio en Siono spiras Lian spiriton, ĉie la sfero de la ŝalomo estas rimarkebla. Estas bone loĝi en la pacurbo de Javeo.

Javeo havas grandajn planojn kun Jerusalemo. Ĝi estas tro malgrava por loĝigi en ĝi nur la filojn de Israelo. Ĝi devas fariĝi mondurbo, naskiĝloko de ĉiuj popoloj. Jerusalemo suĉas al si la popolojn, kaj Javeo, kiel la plej alta Magistrato, akceptas ilin kiel siajn infanojn, havigas al ili civitanan kaj pronaskiĝan rajtojn. Iliaj nomoj estas eternigataj en la registro de la urbo: Egiptujo kaj Babelo, Filiŝtujo, Tiro kaj Etiopujo. Tiuj, kiuj iam deklariĝis malamikoj, fariĝas honoraj civitanoj. En neforviŝebla maniero oni notas en la urba arkivo, ke ĉiuj alvenintoj trovas sian originon kaj sian destinon en la sama amo, per kiu Javeo amas Israelon: ĉi tie ili ĉiuj naskiĝis, el la sama patrino.

Tiam oni faros feston en Jerusalemo. La princoj de la popoloj kolektiĝos kun la popolo de la Dio de Abrahamo. Ili aliĝos al la rondodanco en la templo kaj kantos la laŭdan kanton pri la universala boneco de Dio, kiu en Siono donis hejmon al ĉiu, por ĉiam, por ĉiuj tempoj.

(daŭrigota)

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

Mallonge antaŭ la finiĝo de la 3a Mond-kongreso por la laika apostolado la gvidanto de la konga delegitaro Antoine Masambo diris al korespondisto de DIA (afrika informagentejo) i.a. ke li konsterniĝis ke la angle kaj france parolantoj afrikaj grupoj pro lingvaj malfacilaĵoj ne povis diskuti siajn demandojn, precipe kiam iliaj opinioj pri familia planado ege disharmoniis.

4.1.1968: “Ĉe la UNO pli ol 10.000 geoficistoj ktp. estas okupitaj. Spite de la mult-lingveco en la UNO-sekretariejo Francujo nun postulas ke la tuta UNO-oficistaro lernu lo francan; 500-dolara salajro-plialtigo po jare spronu la salajritaron al tio. Kiam la sovjetoj sciiĝis pri ĉi tiu franca postulo, ili  atentigis pri la principo de la samrajteco kaj esprimis ke ankaŭ la rusa lingvo apartenas al tiuj lingvoj, kiujn ĉiu UNO-oficisto devus regi".

Okaze de la 1-a internacia kateĥista konferenco sub: “Diskuto mondvasta” Welt-mission n-ro 6/67 de misia organizaĵo kaj -centro en Germanujo i.a. tekstas: “Apartajn malfacilaĵojn kaŭzis la diversaj lingvoj de la partoprenintoj. La Misia Organizaĵo (PWG) pro tio decidis oficialigi kiel konferenclingvojn la anglan kaj la francan. La referatoj devis ĉiam esti verkitaj en du lingvoj kaj interpretis dum la diskutadoj interpretistinoj kaj fremdlingvaj sekretariinoj”.

Brest 11.1.1968. Stranga kaptaĵo. La franca trenretŝipo Fomalhaut en la Kanalo en siaj retoj kaptis la britan submarboaton Grampus. Grampus tuj superakviĝis; sed la “liberigo” de la boato daŭris tri horojn i.a. pro lingvomalfacilaĵoj. Tiucele kun flugilo de la franca aerarmeo flugis interpretisto al la Kanalo kiu el la aero radiografe malimplikis la lingvan nodon.

Pro la unuaj tri elĉerpaĵoj mi dankas s-ron Anton Kronshage; kaj ege mi petas la legantaron sendi al mi siajn sciendaĵojn por la afero de Esperanto.

Via muelisto K. A. Ouwendijk, paroĥ., Rijpwetering Nederlando.

 

al la indekso


ETA IKUE-KABAREDO

 

kun malgrandaj pikoj

por diversspecaj katolikoj

memstara prezentado,

pri kiu la IKUE-estraro ne responsas,

pri kiu la EK-redaktoro ne responsas,

pri kiu la ĉiam por IKUE multlaboranta komitato ne responsas,

pri kiu... haltu!

 

NIA DIVENO 

Karaj legantoj, estas via tasko esplori, kiu persono fakte responsas pri ĝi. Komitatanoj rajtas en senlabora momento kundiveni, estraranoj kaj redaktoro ne je manko al antaŭnomita tempo! 

NIA REKLAMO (inspirita de EK dec. 1967): 

Junulinoj, kiuj volas vivi longe, bonvolu direkti sin al usona monaĥinejo, kie iliaj vivoj estos dek jarojn pli longaj ol en aliaj cirkonstancoj. GAJNU DO DEK JAROJN DE VIA VIVO! VENU! 

NUNTEMPA EKLEZIA HISTORIO

(kun komento)

Reklama aviadilo disĵetis super Romo faldfoliojn pri eksedziĝo. Parto el ili falis en Vatikanurbo. Tio estas ankoraŭ anticipa. Oni nur povas uzi la dorsan flankon de la papero por ellabori la valoron de la pilolo. La sportaviadilo cetere apartenis al la tipo Cicogna t.e cikonio! 

JANUARA DIALOGO 

Tempo: komence de januaro

Johano: Terure, ke oni eldonas tiun libron!

Petro: Ĉu vere?

Johano: Ĝi estas plenplena de eraroj koj malveroj. Grava skandalo!

Petro: Ĉu vere?

Johano: Tiaj homoj malpurigas la bonan nomon de nia Eklezio per siaj fiverkoj!

Petro: Ĉu vere? Pri kiu verko vi fakte parolas?

Johano: Pri la nederlanda kateĥismo!

 

Daŭrigo: 

Tempo: fine de januaro

Johano: Kion vi portas sub la brako?

Petro: La nederlandan kateĥismon. Mi aĉetis ĝin por preskaŭ neniom dum libra elvendo, ĉar post la oficiala aprobo de la komisiono de kardinaloj la disvendo stagnis!

 

JE VIA SANO 

Pastro de St. Mary-preĝejo en Londono petis plenan trinkpermeson por sia preĝejo. Li malfermos restoracieton en la preĝejo por post la diservoj. Kaj kion li verŝos? Oni jam diris: Châteauneuf du Pape, Martini, St. Raphaël, Liebfrauenmilch, Lacryma Christi, Trapista Biero, Benedictine kaj Chartreuse. Nur estas permesite eniri je montro de bapta atesto!

 

al la indekso


EK citas

POPULORUM PROGRESSIO KAJ FRANCO

 

La encikliko “Populorum Progressio” estas sociala dokumento de Paulo VI, en kiu li traktas, eĉ kortuŝe, pri la malriĉuloj kaj riĉuloj, la malsato, la manko de kulturo, la propraĵo maljuste distribuita, kaj mencias rigore la kapitalismon kiel kaŭzanton de la internacia financimperialismo. Neniam iu encikliko vekis tiom da reagoj kiel tiu-ĉi. La gazetaro de la kapitalistaj landoj reagis per akraj kritikoj kaj anatemoj; dume, la progresemaj ĵurnaloj kaj tiuj de la komunista mondo aplaŭdis senrezerve. Ekzemple “New York Times” taksis ĝin marksista, dum la Itala Komunista Partio decidis kunvoki asembleon par studi la trascendecon de la dokumento. Luciano Perena en la madrida gazeto “YA” skribis, ke oni donas al la alvoko de Paŭlo VI precipe politikan karakteron kaj oni tiusence tro spekulacias. Tio estas hontiga procezo.

Tial kaŭzis miron kaj surprizon la vortoj kaj deklaroj de la hispana ŝtatĉefo, Franco, en sia jarfina mesaĝo, kiam li tiel menciis la enciklikon: “En la sociala kaj politika ordo ni sentis grandan ĝojon per la encikliko Populorum Progressio, per kiu estas konfirmata, kion ni jam de tridek jaroj praktikadas”; daŭrigas Franco, konsiderante ĉiujn punktojn de la papa dokumento, jen pri la konscio antaŭ la socialaj demandoj, jen pri la principoj de la propraĵ-rajto kaj asertas: “tiuj principoj estas al ni tiom familiaraj, ĉar ja nia agado dum tri jardekoj, baziĝas sur ili”, kaj, je la fino de tiu mencio, aldonas: “tial estas speciale granda nia ĝojo, vidante tiel alte konfirmitaj niajn solvojn”.

Mi absolute ne kredas, ke la kortuŝa kaj grava dokumento de Paŭlo VI konfirmas aŭ reliefigas, kion oni en Hispanio faris dum la lastaj tridek jaroj. Ne ekzistas motivoj por tiu speciala ĝojo, ĉar la encikliko neniel konfirmas la “solvojn” de la hispana reĝimo. Kontraŭe, ekzistas multaj sintenoj en la hispana socio kaj ties reĝimo, kaj ne precize malgravaj, kiuj sub la lumo de la encikliko povas esti sen plu denuncataj.

Ekzemple, dum 1960 la kvin ĉefaj bankoj de Eŭropo havis gajnojn de 18%; la kvin ĉefaj bankoj hispanaj 58%. Pri la propraĵ-rajto la encikliko estas absolute klara: “la posedo de privata propraĵo por neniu estas absoluta kaj senkondiĉa rajto. Neniu rajtas uzi sian nenecesan havaĵon, nur por si mem, se mankas al aliaj io necesa”. Anstataŭ paroli pri la grandaj bienegoj kaj simile, sufiĉas diri ke 2% el la hispanaj terposedantoj ricevas 50% el la tuta agrar-rento. Kaj kion diri pri la fakto, ke en Hispanio la ŝtato elspezas po jare kaj civitano nur 4 dolarojn por la instruado? Dum en landoj tiel postrestintaj kiel Niĝerio kaj Somalio oni elspezas 9 dolarojn. Kaj en aliaj landoj konsiderataj antikristanaj oni elspezas multe pli: Kubo 32 dolaroj, Sovetunio 62, k.s. Kaj kion diri se nur 3% el la hispanaj universitatanoj estas filoj de laboristaj familioj? Kaj ĉu rajtas nomi sin kristana socio, en kiu la partopreno de la laboristoj en la nacia rento malpliiĝas de jaro al jaro? Tio estis en 1964 je 54% kaj unu jaron poste 52%. La ciferojn mi prenis el raporto, kiun la 26-an de septembro 1967 publikigis ĵurnalo tiom ne suspektinda pri antifrankismo kiei “PUEBLO”, la madrida ĵurnalo de la hispanaj oficialaj sindikatoj.

Mi kredas ke voli tiel eltiri profiton politikan, el la grava dokumento de Paŭlo VI, kiel okazas en la jarfina mesaĝo de Franco, pli kontribuas al la konfuzigo, ol al efektiva diskonigo de la sociala doktrino de la Eklezio.

(Prediko de pastro José Lacarra por la hispanaj gastlaboristoj en Germanio, disaŭdigita la 26-an de januaro 1968 en la hispanlingva programo de la germana radio).

 

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

Grava tasko

Kun atento kaj intereso mi legis vian traktaĵon “Kristana Kulpo pri Judoj” (EK 12/1967) kaj devas aldone konfesi, ke mi laŭ personaj spertoj en la pasintaj jardekoj scias pri la kulpo kontraŭ la judoj ankaŭ en katolikaj rondoj de Aŭstrio.

Estis ĝis la perforta agado de la nazi-socialistoj kontraŭ Aŭstrio, do ni diru ĝis 1938, pli-malpli komprenebla afero, ke certa antisemitismo kvazaŭ apartenis al la tiama “katolikismo” resp. “katolikeco”. Ne malofte mi ja ankaŭ devis aŭdi kiel argumenton kontraŭ Esperanto, ke ĝi ja estas “juda lingvo”.

Ankaŭ mi pensas ke mi rajtas aserti ke la nazi-socialismaj movado kaj evoluo neniam estus povintaj esence progresi en nia lando, se ne la spirita tereno estus estinta jam preparita tiurilate en la rondoj de la katolikaro, precipe de la inteligentularo; en la altlernejoj regadis dum jardekoj antisemita idearo, ankaŭ inter la katolikaj rondoj, kvankam la tiamaj german-naciaj ŝovinistaj rondoj proklamis sian batalon “kontraŭ Romo kaj kontraŭ la judoj”. Oni ja kontraŭe ofte forte klopodis montri kontraŭjudan sintenon ankaŭ sur katolika flanko, por ne ŝajni eble “simpatianta kaj amikeca al la judoj”. Bedaŭrinde tio ĉiam ankoraŭ postefikas eĉ nun.

Nur en pasinta jaro mi aŭskultis interparoladon de junaj gekolegoj en la oficejo (de granda banko, kie mi preskaŭ 50 jarojn laboris), ke “tiu sinjorino ja estas judino”. Mi iom atendis kaj poste demandis ilin: “Ĉu vi scias, kiu ankaŭ estis judino?”. “Kiu do?” ili redemandis. “Maria, la patrino de Jesuo, la Di-patrino; ŝi estis, laŭ sia deveno, laŭ-rase judino, same la apostoloj, S-ta Petro la unua papo, ankaŭ la patrono de la katedralo de Vieno, la pramartiro Stefano, estis veraj judoj, laŭrasaj judoj…” (iom dubeme rimarkis katolika pastro, ĉu eble S-ta Stefano estis “prozelito” kaj tial ne nepre laŭrasa judo…; ĝis nun oni ne aŭdis pri tio).

Sed estas kaj restas granda laboro, grava eduka tasko, atingi tiun ŝanĝon en la pens- kaj konsider-maniero inter nia katolika frataro rilate al la judoj, por venki tiun nekristanan spiriton de antisemitismo. (Antisemitismo estas speco, formo de antikristanismo!)

La argumento, ke la katolika eklezio devas respekti la malamikan sintenon de (la) arabaj kristanoj kontraŭ la judoj, signifas ne pli kaj ne malpli, ke oni jen respektas kaj agnoskas kontraŭkristanajn, antikristanajn pensmanieron kaj praktikon anstataŭ ke oni admone ĝustigu kaj proklamu, ke veraj kristanoj ne rajtas malami aliajn homojn, aliajn popolojn, aliajn rasojn, ankaŭ ne la judojn…

Oni senhezite kaj klare proklamas, ke klas-batalo ne estas en akordo kun kristanismo; ĉu ras-batalo do estas en akordo kun vera kristanismo?

Kompreneble ni nun ne simple akuzu, sed agu mem pozitive, klopodu subigi la malbonon per la bono kaj nin instigu, fortigu la tamen ekzistanta modela ekzemplo de konsiderinda nombro de kristanoj, de katolikaj kunfratoj! Ekzemploj, kiuj malpliigas “kristanan kulpon pri judoj”.

Ĝuste ni katolikaj esperantistoj povas doni modelan ekzemplon kaj efike kontribui al sistema forigo de la kantraŭkristana spirito de antisemitismo en la mondo, kontribui al plifortigo de la vere kristana spirito de amo kaj kompreno ankaŭ tiucele.

Walter Mudrak, Wien, Aŭstrio

 

Esperanto kaj la Paco

Oni statistike povas konstati, ke bedaŭrinde la nombro de esperantistoj ne tro kreskis, kompare al la kreskado de la homaro. Ja estas certe, ke dum nur 80-jara estado la lingvo ne povis tramondiĝi kaj penetri la egan homamason.

Kio al ni pretigas grandegan ĉagrenon estas ja la fakto, ke la registaroj, respondeculoj, lernejestraroj ktp. ne ŝatas kaj ne volas (ĝenerale) internacian lingvon! (Esceptoj konfirmas la regulon).

La unua kialo de tiu ĉi malintereso estas, ke la aro de interpretistoj kaj lingvistoj (nesciencaj) kaj same la multekostaj interpret-maŝinoj estas iluziaj, se oficiale estus enkondukita iu helplingvo.

La scienca kaj teknika evoluo de nia mondo estas jam tia, ke oni povus diri, ke ĝi estas tiu de la 21-a jarcento, dum kontraŭe la morala, socia kaj rasa evoluo de la homaro jam restis en la stato de dekoka aŭ deknaŭa jarcento. Tiu ĉi kontrasto ĉiam ajn kaŭzas la multajn militojn, raskonfliktojn kaj la aliajn agojn homajn, kiuj estas produktoj de la malamo. En tiu ĉi situacio la voĉoj predikantaj la pacon kaj amon (inter ili nia Sankta Patro) estas ja nur unuopaj. - Sed haltu! Ili ne estas unuopaj, staras malantaŭ ili la aro de pioniroj de paco. Havi internacian lingvon, ĝin uzi signifas premi la manon al ĉiuj homoj. Tiel parte veriĝus malnova homa revo - la unueco. Se unu komprenas la alian, la limo falos, estos paco.

Kaj ĉi tie komenciĝas nia tasko. Esperanto estas nur unu certe eta, sed vera kaj ĝojiga kontribuo al la paco. Se la mondo tenas fermitaj siajn orelojn, ni devas des pli laŭte krii, ĝis unu tagon ili devos aŭdi. Pioniri estas nia tasko, ne nur kiel kristanoj, sed ankaŭ kiel esperantistoj! Do ni faru kaj realigu nian mision!

Franz Richter, Enns (Aŭstrio)

Nova vojo

La postkonciliaj decidoj iom post iom fariĝas konkretaj faktoj; dank’ al ili, ĉe la altaro, por la celebrado de la Meso, la latina lingvo duafoje ĵus mortis kaj cedis sian lokon al la naciaj lingvoj. De nun oni rajtas konjekti, ke laŭgrade tiu tiel malfacila kiel nepreciza lingvo rapide malaperos de la katolika eklezio, kiel ĝi malaperis de la protestanta antaŭ pluraj jarcentoj.        

Paralele, en la duagradaj lernejoj, la nombro de la latinlernantoj rapide malkreskas, ĉar la geinstruistoj kaj gepatroj nun konscias, ke multaj centoj da horoj estas perditaj de ĉiu lernanto por lerni(?) neparoleblan kaj neuzeblan lingvon, kiu rilatigas la junularon kun la antikvaj civilizecoj sed malproksimigas ĝin de la nuntempaj homoj.

Antaŭ tiu loko, kiun la latina forlasas, ĉu ni esperantistoj, povas esperi ludi rolon? Vole-nevole, la tiel preciza frazo de Sankta Pio X sonas en niaj oreloj, ESPERANTO ESTOS TRE UTILA POR UNUIGI LA KATOLIKOJN DE LA TUTMONDO. Ĉu la sankta papo antaŭsentis tiun malaperon de la latina kaj ĝian iompostioman anstataŭigon fare de la naciaj idiomoj? Kial ne? Dume ni rajtas opinii, ke la profetaĵo de Pio X baldaŭ efektiviĝos, tiel rezultigante, ke ĉiuj kristanoj kapablos vere interkomuniki kiel fratoj dank’ al la facila kaj praktika internacia lingvo.

Multaj el la legantoj de tiu revuo jam vizitis Lourdes kaj tie, pli ol aliloke, milfoje pojare okazas tiu ĉagreniga spektaklo de ekz. franca kaj germana pilgrimantoj, kiuj povas nur rideti unu al la alia, sed ne povas interŝanĝi unu vorton! Ĉu tio rajtigas paroli pri vera frateco?

Tute nova erao malfermiĝas por Esperanto, kiu de nun aperas ne nur kiel “la latino de la demokratio” laŭ da vorto de la franca iama rektoro Boirac, sed kiel la dua latino de la kristanaj eklezioj, kiel mirinde interfratiga idiomo.

Antaŭ tiuj novaj faktoroj kaj dank’ al la fidoplena klopodado de niaj pioniroj, rapide progresas la favoro al Esperanto en niaj katolikaj rondoj; ni nepre ne lasu velki tiajn favorajn sintenojn, sed male, ni studu en niaj apartaj landoj kaj rondoj, kiamaniere plej oportune kaj plej plene enkonduki nian lingvon en la katolikajn mediojn!

A. Ribot, Francujo

Gratulo

Reagante al via alvoko en la decembra n-ro 1967 de ESPERO KATOLIKA, mi permesas al mi, gratuli vin, ke vi sukcesis, doni al la revuo “novan vizaĝon”. La varia enhavo kaj la lerta traktado de ĉiuj temoj evidentigas la manon de rutina kaj talenta ĵurnalisto. Ekde via redaktado ESPERO KATOLIKA apartenas al la plej reprezentaj periodaĵoj en Esperantujo. Precipe agrabla estas la malortodoksa traktado de ĉiuj temoj kaj la klopodado, kanstrui pontojn inter divers-kreduloj, emfazante la unuigantan amon al Kristo kaj al paco.

Sed sole belaj vortoj ne utilus al vi. Nur pro tio - tute ne laŭdante min mem - mi mencias ke mi jam renovigis mian abonon por 1968, ankaŭ pagis la abon-monon por ĉeĥa samideano kaj donacis al Agado E 3.

F. Primetzhofer, Aŭstrio

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI 

Hanka Zábojová, Bánovce n/Bebravou, Ĉeĥoslovakio; 14-jara, kun katolikoj en la tuta mondo.

Peter Kropáč, Jihlava, Ĉeĥoslovakio; 14-jara lernanto, pri matematiko, muziko, lingvoj; ankaŭ germanlingve.

Esperanto-Rondo Osvštová beseda, Díly, Postřekov (Domazlice), Ĉeĥoslovakio; kun la tuta mondo.

Božena Ryehterová, Karlc, u Litomyšle, Ĉeĥoslovakio; 47-jara paroĥa dommastrino; pri literaturo, naturo (kaj se estus eble, vidi iam “Heroldon”).

 

Aostaj regionaj turism-instancoj ne intencas reeldoni E-prospektojn, ĉar ilin neniu petas. Do el la tuta mondo bv. peti al “Assessore al Turismo di Aosta, Italio” faldprospektojn pri Aosta Valo kaj Arkeologia promenejo, sed nur en E. verkitajn.

 

al la indekso


EK RECENZAS

 

Johan Hammond Rosbach, LA MIRINDA ELIKSIRO, originale en Esperanto verkita. Abyhoj, 1968, Broŝurita, 99 paĝoj. Eldonita de Dansk Esperanto-Forlag. Prezo:

10. d.kr. (sv.fr. 6.50).

La verkinto, J. H. Rosbach, estas filologo, lektoro pri lingvoj, ĉefredaktoro de la Norvega Esperantisto kaj kunredaktoro de Norda Prismo, konata kiel sukcesa novelisto pro siaj ĝisnunaj libroj “Bagatelaro” (1951) kaj “Homoj kaj Riveroj” (1957).

La nova kolekto da 14 noveloj pritraktas diversajn facetojn de la homa feliĉo en eleganta, flua kaj facile legebla stilo kaj montras la elstaran psikologian kapablon de la aŭtoro, kiu rakontas tuŝante jen sarkasman, jen gajan kaj bonhumoran, jen melankolian kaj rezigneman kordon.

Rekomendinda legaĵo por maturaj legantoj.

F.

al la indekso