Enhavo de Espero Katolika numero 2/1968

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Sur la titolpaĝo: Limburg

 

 

 


Internacia Tago de Paco

LA PAC-MESAĜO DE PAŬLO VI (PARTOJ)

Ni turnas Nin al ĉiuj homoj de bona volo kaj alvokas ilin, en la tuta mondo festi la “Tagon de Paco” la unuan tagon de la kalendara jaro, la 1an de januaro 1968. Ni ĝojus, se ĉiun jaron povus ripetiĝi ĉi tiu festo kiel deziro kaj promeso, meti je la komenco de la jaro la pacon, por destini per ĝia justa kaj agrabla ekvilibro la histori-evoluon de la estonteco. Ni opinias, ke ĉi tiu Nia propono korespondas al la strebadoj de la popoloj kaj ĝiaj ŝtatviroj; de la internaciaj unuiĝoj klopodantaj konservi la mondpacon; de la religiaj komunoj laborantaj por la akcelado de la pac-ideo; de la kulturaj, politikaj kaj sociaj movadoj, kiuj proklamas la pacon sia idealo; de la junularo vidanta kun pli granda akreco la novajn vojojn de la homaro, kiuj konduku al paca evoluo; de la saĝuloj klare ekkonantaj neceson kaj endanĝeriĝon de la paco en niaj tagoj.

La propono, dediĉi la unuan tagon de la jaro al la paco, ne venu nur de Ni, t.e, de religia, katolika flanko, sed ĝi serĉas la partoprenon de ĉiuj, kiuj vere amas la pacon, kvazaŭ ĉi tiu propono venus el iliaj vicoj; ĝi ne fiksiĝu en difinitaj formoj, por aparte atenti tiujn, kiuj scias kiel bele ja grave estas, ke ĉiuj voĉoj en la mondo eksonu en laŭdkantoj por la unika bono, kiu estas la paco.

La katolika eklezio ĉiam admone rememorigos siajn kredantojn pri la festo de tiu “Tago de Paco” per la religi-moralaj principoj de la kristana kredo. Sed ĝi taksas ankaŭ sia devo, memorigi ĉiujn, kiuj kun ĝi volas festi tiun tagon, pri jeno: unue la neceso penadi pri la paco vid-al-vide de la danĝeroj, kiuj ĉiutempe minacas ĝin: la danĝero, ke en la rilatoj inter la popoloj trofortiĝas la egoismo; la danĝero, ke la loĝantaro de kelkiuj landoj lasas tiri sin en batalojn pro malespero ne esti agnoskata kaj devi observi, kiel homaj rajto kaj digno estas tretataj; krome la danĝero, ekuzi neniigajn batalilojn, kiu ĝuste hodiaŭ iĝis terurig-dimensia. La grandpotencoj disponantaj pri ili uzas enormajn sumojn por ili. Sed tio ĝuste pro la gravega mizer-situacio, en kiu troviĝas la evoluo de multaj popoloj, instigus al pripensado. Fine la danĝero, supozi ke la internaciaj konfliktoj povas esti solvataj ne sur la vojo de prudento, t.e, per intertraktado sur la fundamento de juro, justeco kaj egaleco, sed nur per perfortaj timig-rimedoj kaj murdaj armiloj.

La paco objektive bazas sur nova spirito, kiu devas animigi la kunvivadon de la popoloj, sur nova koncepto pri homo, liaj devoj kaj destino. Longa vojo devas esti ankoraŭ irata, por ke ĉi tiu koncepto fariĝu ĝenerala kaj povu efiki. Nova edukmaniero devas konduki la kreskantan generacion al tio, ke la nacioj reciproke estimu sin, ke la popoloj interfratiĝu kaj ĉiuj homoj kunlaboru por sia komuna progreso. La internaciaj unuiĝoj kaj institucioj, kiuj strebas al tiu celo, meritas esti pli bone kanataj, havi ĉies apogon kaj ricevi aŭtoritaton kaj la por ilia alta senditeco necesajn rimedojn. La “Tago de Paco” estu ankaŭ honorigo por tiuj institucioj kaj portu al ilia agado respekton kaj fidon kiel ankaŭ tiun esperon, kiu tenas vigla iliajn respondec-konscion kaj la scion pri la konfiditaj taskoj.

Pri io tamen oni devas memorigi: la paco ne povas bazi sur la nevero de vortriĉa retoriko. Ĝi ja ĉiam trovas atenton, ĉar ĝi ŝajne donas respondon al la plej sekretaj kaj plej originaj de ĉiuj homaj strebadoj, sed ĝi povas nur servi al tio - kaj pasinttempe bedaŭrinde kelkfoje faris - tie kaŝi oscedan malplenon, kie vera spirito kaj efektiva klopodado pri la paco mankas, aŭ por kaŝi perfortajn ideojn kaj agojn kaj egoismajn interesojn. Oni ne povas legitime paroli pri paco, se la elprovita fundamento de la paco ne estas agnoskata kaj respektata, t.e. la sincereco, nome la justeco kaj amo en la rilatoj inter la ŝtatoj resp. en la sfero de ĉiu nacio: en la rilatoj de la ŝtatanoj inter si kaj al la registaro; krome la libereco de la unuopulo kaj de la popoloj en ĉiuj ĝiaj eroj de civila kultura, morala kaj religia libereco. Alikaze ne estos paco, ankaŭ tiam ne, se tute hazarde oni kapablus per subpremo vidigi eksteran ŝajnon de ordo kaj legaleco; la konstanta interna ardado de ribeloj kaj militoj ne povus esti estingata.

Vin certe frapis, honorindaj fratoj kaj amataj filoj, kiom ofte ni ripetas pensojn kaj admonojn pri la paco. Ni ne faras tion ĉar ni kutimiĝis al tio aŭ nur por trakti aktualan temon. Ni faras tion pensante, ke tio estas Nia devo kiel paŝtisto de ĉiuj kredantoj. Ni faras, ĉar Ni vidas la pacon grave endanĝerigita kaj antaŭvidante terurajn eventojn, kiuj povos efiki al tutaj landoj kaj eble ankaŭ por granda parto de la homaro katastrofe. Ni faras, ĉar dum la lastaj jaroj finfine tute klare montriĝis, ke la paco prezentas la solan kaj veran vojon de homa progreso (ne la tensioj de ambiciaj naciaj strebadoj, ne perfortaj konkeroj; ne subpremoj, kiuj rezultigas falsan civilan ordon). Ni faras, ĉar la paco estas donita en la idea regno de la kristana religio; ĉar por la kristano estas samsignife proklami la pacon kaj prediki Kriston. “Li estas nia paco” (Efe 2,14); lia evangelio estas “la evangelio de la paco” (Efe 6,15). Per sia krucofero li plenumis la repaciĝon de ĉiuj homoj, kaj ni, kiui sekvas lin, estas vokitaj esti “kunlaborantoj de la paco” (Efe 6,15); kaj nur el la evangelio fine povas fakte ekflori la paco, ne por fari la homojn malfortaj kaj molaj, sed por meti en iliajn animojn anstataŭ impulsemaj perfortoj kaj suprememo la noblajn virtojn de prudenta, matura pripenso kaj kora homeco. Ni fine faras, ĉar Ni ne volas, ke iam antaŭ Dio aŭ la historio povos esti levata kontraŭ Ni la riproĉo, ke Ni silentis vid-al-vide de nova mondbrulo, kiu - kiel ĉiu scias - povus ekhavi neantaŭviditajn formojn de apokalipsaj teruroj.

Ni, kiuj kredas la evangelion, povas doni al tiu memortago mirindan trezoron de kreaj kaj fortoplenaj ideoj: ekz. ia netuŝebla kaj universala frateco de ĉiuj homoj, kiu rezultas el la unika, edifa kaj aminda patreco de Dio kaj kiu venas el la komuneco, kiu unuigas ĉiujn - fakte aŭ dezire - kun Kristo, kaj kiu rezultas el la vokiĝo de la profeto, kiu vokas la homan genton en la Sankta Spirito al unueco, ne nur en la konscio, sed ankaŭ en agadoj kaj sorta ligiteco. Ni povas paroli kiel neniu alia pri la proksimul-amo. Ni povas el la preskribo de la evangelio pardoni kaj kompati, meti vivigajn iniciatojn por la socia vivo. Kaj precipe, honorindaj fratoj kaj amataj filoj, ni disponas pri unika batalilo por la paco: la preĝado kun ĝiaj miraklaj fortofontoj. La preĝado ebligas al ĉiu, persone kaj sincere demandi pri la plej profundaj kaŭzoj de vunditeco kaj perforto, kiuj eventuale povas troviĝi en ĉies koro.

al la indekso


PREĜO POR LA PACO

(Vortoj de papo Paŭlo VI)

 

Sinjoro, Dio de paco,

kiu kreis la homojn,

objekton de via bonvolo,

por ke ili estu la familianoj de via gloro,

ni benas kaj dankas vin:

ĉar vi sendis al ni Jesuon,

vian amegatan Filon,

vi faris el li,

en la mistero de lia Pasko,

la kreanton de ĉiu savo,

la fonton de ĉiu paco,

la ligilon de ĉiu frateco.

 

Ni dankas vin

pro la deziroj, la klopodoj,

la realigoj

kiujn via Spirito de paco

estigis en nia tempo,

por anstataŭigi malamon per amo,

malfidon per komprenemo,

indiferentecon per solidareco.

 

Malfermu ankoraŭ plie niajn spiritojn

kaj niajn korojn

al la konkretaj postuloj de la amo

de ĉiuj niaj fratoj,

por ke ni povu esti pli kaj pli

konstruantoj de paco.

 

Memoru, Patro de mizerikordo,

pri ĉiuj, kiuj penadas,

suferas kaj mortas

en la nasko de mondo pli frata.

 

Por la homoj de ĉiu raso

kaj de ĉiu lingvo

venu via Regno de justeco,

de paco kaj de amo.

 

Kaj la tero estu plenigita de via gloro!

 

Amen

 

Trad. Luigi Minnaja

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO 

1. Ke la universalaj homaj rajtoj estu agnoskataj, atentataj kaj juste defendataj de ĉiuj.

2. Ke “la kredantoj interesiĝu pri la solvado de la ekonomiaj kaj socialaj problemoj kaj kunlaboru kun ĉiuj por solvi ilin” (dekr. pri misio, n-ro 12).

 

al la indekso


KARDINALOJ REZIGNIS

Fino de la erao Ottaviani

 

La kardinaloj Ottaviani, Larraona kaj Lercaro rezignis kun aprobo de la papo pri siaj kuriaj oficoj la 8an kaj 9an de januaro. La posteulo de Ottaviani estas la 62jara Zagreba ĉefepiskopo kardinalo Šeper, la oficojn de Larraona (rito-kongregacio) kaj Lercaro (liturgi-konsilantaro) transprenas la svisa kardinalo Gut (antaŭa abat-primaso de la benediktanoj).

Kun Šeper en la tiel gravan oficon nun venas viro rekte el la animzorgado, dum la 70jara Gut pro siaj grandaj liturgiaj spertoj estas antaŭdestinita por la nun unuigitaj oficoj.

Lercaro, kiu dum la koncilo estis tre fervora reformemulo, estas 76jara. Jam antaŭ unu jaro li petis la papon por rezigno, sed tiam Paŭlo VI petis lin ankoraŭ resti. Lastan someron Gut fariĝis kardinalo kaj tiel povis transpreni la funkcion de Lercaro, kiu propable restos ĉefepiskopo de Bologna. La hispana kardinalo Larraona estas jam 80jara; li apartenis al pli tradiciema direkto. Kardinalo Ottaviani ankaŭ jam kelkajn monatojn antaŭe estis petinta la papon pri rezigno, sed ankaŭ lin Paŭlo VI petis resti ankoraŭ dum kelka tempo. Nun estas taŭga tempo por lia rezigno, ĉar la kuria reformo validiĝos la lan de marto 1968.

Per la abdiko de la 77jara Alfredo Ottaviani sendube finiĝas propra erao en la eklezia historio, kiun eble oni povus karakterizi “defendo kontraŭ la danĝeroj de la moderna tempo”. Senlace Ottaviani batalis en tiu defendo de la katolika kredo ankaŭ dum la 2a Vatikana Koncilo, li ĉiam levis sian eminentan voĉon, se proponitaj reformoj ŝajnis al li endanĝerigi kredon kaj eklezion. Liaj kontraŭuloj tial ofte primokis aŭ eĉ insultis lin, sed respekti ĉiu devis tiun integran viron, kiu tiel serioze plenumis sian “sanktan oficon” (hodiaŭ: kredo-kongregacio). La “Sankta Ofico” estis la sekvo de la inkvizicio, kaj kiel tian oni tro volonte rigardis kvankam ĝiaj metodoj iom post iom ŝanĝiĝis. Ottaviani estis diplomato kaj do ankaŭ aplikis diplomatiajn rimedojn por atingi siajn celojn. Sed oni pripensu, ke li ĉion faris por sia amata eklezio. Kaj estis bone, ankaŭ por la koncilo, ke la eklezio havis tian viron, kiu prave bremsis por ke la ŝipo de Sankta Petro ne frakasiĝu ĉe iuj rokoj.

Kardinalo Franjo Ŝeper naskiĝis en 1905 en la kroata urbo Osijek kaj studis en Romo, kie li doktoriĝis kaj en 1930 sacerdotiĝis (kune kun la posta ĉefepiskopo de Zagreb, kardinalo Stepinac, kies sekretario li ankaŭ estis dum kelka tempo). En 1954 li fariĝis koadjutoro kaj post la morto de Stepinac (1960) ĉefepiskopo. Li aktivis en la  preparlaboroj de la koncilo kiel dum la koncilo mem kaj la episkopa sinodo. Li staras sur meza linio inter tradiciemo kaj reformemo, kuniniciatis la deklaron pri la judoj, persone akcelis la proksimiĝon al la ortodoksoj kaj emfazis la neceson de prudenta social-politiko. Krome li estas inter la kardinaloj aŭtoritatulo en la problemoj de ateismo kaj havas bonajn rilatojn al kardinalo König (kaj la germanaj kardinaloj). Ke li, kiel ne-italo, gvidas nun plej gravan kurian oficejon, jen signo de la vera reformiĝo de la kurio.

al la indekso


Survoje al Limburg

REFORMACIO

 

Dua parto (unua parto)

 

La evoluo de la protestantismo depost la tagoj de Luther multrilate fariĝis seniluziiĝo. Unuflanke okazis dividiteco, ligiĝo de la eklezio al la ŝtato, naciiĝo de la eklezio, tradicia kaj filozofia formalismo, skolastiko, rigida konsidero pri la biblio,

aliflanke adaptiĝo al la tempo kaj al la epoka spirito, en kiu la biblio malaltiĝis al nenio ol religia dokumento el fora pasinteco. Oni aŭ blinde galopis aŭ senmove haltis.

La reformacio tamen havas sian eklezian historion. Dum kaj malgraŭ ĉiaj konfuzoj naskiĝis liberigaj decidoj. La eklezio ne estas donitaĵo, nek dato (ekz. 1517). Oni jes ĉiam klopodis enkatenigi la Vorton de Dio, sed tion ĝi ne permesas. Ĝi estas libera kaj liberpotenca. Ĝi pelas nin antaŭen al la estonteco. Ni elvojaĝas laŭ la voĉo de Dio, kiu nin vokas. Jesuo diras al sia eklezio: “Foriru en la tutan mondon!”.

Unualoke do: la misia movado, kiu intencas nenion alian ol aktuale obei la ekvokon de Jesuo: “Prediku la evangelion al ĉiuj kreitojj!”.

Due: la ekumena movado, kiu havas rilaton kun “kredo kaj eklezia disciplino” (doktrino) kaj “vivo kaj laboro” (vivo), kaj volas nenion alian ol aktuale obei la parolon de Jesuo: “Ke ĉiuj estu unu, por ke la mondo kredu, ke Vi sendis Min”.

Tiuj ĉi du movadoj estas unu ekde la jaro 1948, kiam fondiĝis la Mondkonsilantaro de Eklezioj. Temas pri unu kredo kaj unu eklezio. La vero ne estas foroferata al la unueco, ĉar tiam la eklezio fariĝus speco de “societo por ĝenerala utilo”. La unueco ankaŭ ne povas esti foroferata al la vero, ĉar tiam la eklezio fariĝus mallarĝa sekto. Temas pri la konstruo kaj la revelacio de la unu eklezio, kiu surtere konfesas sian kredon je gloro al Dio kaj saviĝo de la mondo. La Sinjoro sendas nin en la mondon por fari enloĝebla tion, kio nun estas ankoraŭ dezerta kaj neenloĝebla. Por paroli en la mondo el la inspiro de Kristo, simple kaj kompreneble, por supozigi la homojn, kiu estas Li, por buŝe prediki Lin. En Kristo la Vorto, la trezoro de la eklezio, plenumiĝas. Tio estas protestantismo en tiu ĉi tempo!

Trie: temas ankaŭ pri nova aŭskultado al la atesto de biblio. Nova, ĉar la Vorto de Dio ne permesas enkateniĝon de tradicia biblia konsidero. Aŭskultado, ĉar ni ne potencas la biblian ateston; ni aŭskultas en ĝi la voĉon de Dio, la grandajn farojn de Dio estintain, estantajn kaj estontajn. Ne senmotive ni esperas kaj donas esperon al la mondo. La vorto “DIO” por multaj estas morta vorto el vortaro. Sed ni kredas je la vivanta Dio kaj en nia vivo ni spertas, ke la Vorto de Dio estas la Vorto de la vivanta Dio. En nia mondo de “farado” kaj “rigardado” la vorto devaloriĝis, sed sen la Vorto de Dio ni kun ĉiuj niaj faroj estas kondamnitaj al senpoveco, kaj ĉiuj niaj televidiloj ne vidigas nin malproksime. La vivanta Vorto de la vivanta Dio donis al Luther kaj al Papo Johano treegan vidon kaj inspiris ilin al treegaj faroj.

La eklezio estas la eklezio de Petro kaj Paŭlo: de Petro, kiu daŭrigis la evangelion; de Paŭlo, kiu ĝin interpretis. Protestantoj havas nenion kontraŭ tio, ke la eklezio estas la eklezio de Petro, sed ĝi estu ankaŭ la eklezio de Paŭlo. Ne nur sidi sur papa tronseĝo ab stari sur protestanta katedro, sed ankaŭ foriri en la tutan mondon. Ne kunvojaĝante en la Granda Pilgrimo, ni ne iras kune kun Kristo, ĉar Kristo estas vojaĝanta. Per grandaj paŝoj Li kuras tra mondo kaj la historio, kaj ni devos energie iri por marŝi same rapide kiel Li.

Protestantismo en nia tempo?

Tezoj 1 kaj 62 de Luther!

Kaj la vortoj de William Booth, la grand-ideala fondinto de la Savarmeo - ĉar kio alia estas la unu eklezio de Kristo ol Savarmeo?

KRISTO POR LA MONDO - LA MONDO POR KRISTO!

al la indekso


Mensogo

KONTRAŬHISTORIA?

 

P Giacinto Jacobitti sub dato 6-1-1968 skribis al la redakcio jenan leteron:

“Estimata Sinjoro,

Mi formale petas, ke vi revoku kaj malagnosku viajn asertojn de la decembra numero, kiuj eĉ pli grave akuzas kristanaron, eklezion, la papojn pri la Hitlera genocido de la hebreoj. Viaj asertoj estas mensogo kaj kontraŭhistoriaj! Vi nur konas - ŝajne - la kontraŭeklezian literaturon kaj ne scias, kion faris la Papoj por la hebreoj en Romo kaj en Italujo kaj apud la germana registaro por la ebreo. Vi ne konas aŭ malakceptis la dokumentaron eldonitan de la Vatikano, ĝuste kontraŭ tiuj akuzoj, karaj al la antikatolikoj. Eĉ Dia Regno, kiu volonte akceptas akuzojn kontraŭ la katolika eklezio, neniam kuraĝis aserti tion, kion vi, kiu protestas vian katolikecon, proklamas. Aŭ forstreku de la revuo, kiun vi redaktas, la titolon “Katolika” aŭ ŝanĝu vian teniĝon. La decembra numero indignigis min. Se ne aperos revoko de viaj gravegaj akuzoj, kiuj kuntrenas IKUE-n, ni interkonsiliĝos ĉu ni (UECI) povas resti ankoraŭ sekcio de IKUE.

Kun respekto P. Giacinto Jacobitti, Prez. UECI”

Por doni al niaj legantoj la eblecon kompreni tuj la aferon, ni ripetas ĉi tie la koncernan alineon en la artikolo sur p. 133 de la decembra numero:

“Kiel ni povis esti tiel nekredeble arogaj, paroli pri di-murdo (teocido) kaj fine eĉ fali en genocidon? Ĉar neniu povas kontesti ke la nazia masakro de 6 milionoj da judoj…  eblis nur pro la antisemitismo kristana. Lapide en sia jam fama libro “Romo kaj la Judoj” venas al ĝuste tiu konkludo, ke la germana katolikaro estis tro antisemitisma por ebligi al la papo efike kontraŭi la nazian krimon.”

Surbaze de tio mi konstatas:

1. Nenie mi akuzas la eklezion aŭ la papon, sed diras tute ĝenerale “ni”, t.e. jes la kristanaro. Male en la lasta citita frazo mi ja eĉ senkulpigas la papon (Pio XII).

2. Mi sufiĉe bone scias, kion la papoj faris por la judoj, ĉar ĝuste pri tio plej detale skribas Lapide en la nomita libro. Krome pri tio jam antaŭ longa tempo informis EK: “Pio XII savis 860 000 Judojn”, p. 74/1966 (verkita de Stef); “Hochhuth silentis”, p. 110/1967 (verkita de R. Ströbinger).

3. Sed pri tio fakte ne temas unualinie. Mi parolis pri “antisemitismo kristana”, kiun mi kulpigas pri la Hitlera masakro: “ke la nazia masakro de 6 milionoj da judoj… eblis nur pro la antisemitismo kristana”. Kaj mi asertas, ke tion neniu povas kontesti, ĉar estas historia vero. Pri tio tamen aperos baldaŭ detala artikolo en ĉi tiu revuo. Ĉi tie mi volas memorigi nur jenon:

Dum pluraj jarcentoj (ĝis 1443) la judoj de Romo ĉiun jaron dum karnavalo devis sendi la plej aĝan el ili sur la Testaccio-monton, kie oni metis lin en barelon kun longaj najloj. La barelon oni ruligis malsupren, kie la torturito alvenis agonianta aŭ mortinta. Kaj la geto (juda, severe fermita kvartalo) estas roma invento: papo Paŭlo IV fondis ĝin.

“Civiltà Cattolica”, la jezuita revuo, ankoraŭ sub la jud-amika papo Pio XI publikigis ardajn antisemitismajn artikolojn, kiujn la Hitlera kontraŭjuda propagando oftofte citis por pravigi la nazian murd-agadon.

Kie do estas kontraŭ-historia mensogo en mia artikolo? Kion mi revoku? Kial mi forstreku la vorton “Katolika” el la titolo de ĉi tiu revuo? Ĉu tial, ke mi diras la veron ankaŭ se ĝi indignigas Patron Jacobitti? Kial do UECI ne restu sekcio de IKUE? Kaj kial ĝia prezidanto argumentas per minacoj…?

Stefan Maul

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

…efiki je tutmonda ondolongo…

 

Kiu ne admiras la apostolon Johano, kies pensoj estas tiel klaraj, ke li bezonas nur kelkajn vortojn por rekte trafi la kernon de la evangelia mesaĝo? Por la amata disĉiplo de Kristo ami signifas: “demeti nian vivon pro la fratoj” por “esti en la lumo”. Kiu ne amas sian fraton, tiu estas en mallumo kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn. Kaj: se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? Nu, milionoj da fratoj, kiuj suferas de “mallumo en la okuloj”, bezonas nian helpon. Se la mallumo ne blindigis al ni la okulojn, ni devas kurace redoni ali li tiun lumon!

La franca teologo Chenu antaŭ nelonge diris: “En la nuna tempo homo povas ekzisti nur dank’ al la tuto, al ĉiuj kune. Kaj neniu grupo povas postuli por si la plej esencajn valorojn, tiel longe ke nemezureble grandaj regionoj restas orfaj. Neniu civilizo povas postuli la privilegion esti la nura, kiu povas fari la mondon loko inda je ĉiu homo. Ni staras vid-alvide al nia proksimulo. Efektive la proksimulo laŭ la parabolo pri la kompatema Samariano, sed li ne plu vivas en serene trankvila mondo de endoma laboro kiel en Palestino tempe de Kristo. Ni trafas unu la alian nun en monda kadro, kaj la evangelio lamus, se ĝi ne efikus je la ondolongo de ĉi tiu mondo. Justeco kaj amo igas, ke la kunhomo, se mi amas lin, povas apelacii al mi”.

Konsekvence: la blinduloj en Afriko, kiujn la esperantistoj volas helpi, povas pelaci al ni. Tion bone komprenis la junularo de Unuiĝinta Evangelia Eklezio en Brzeszcze (Pollando), kiu sendis grandegan kvanton de poŝtmarkoj. Tion komprenis blindaj esperantistoj en Anglujo, Italujo kaj Svedujo. Tion komprenis ĉiuj aliaj, kiuj en kiu ajn formo kontribuis al la kliniko.

Ĉiuj, kiuj kunhelpis atingi la sumon de 10.000 guldenoj. Vendante bildkartojn la Katolika Mastruma Lernejo en Hago (Nederlando), en kiu instruas nia aktiva anino S-ino Sinnema, kolektis 80 guld. Ankaŭ kelkaj aliaj lernejoj kunlaboris. En Ter Apel kaj ĉirkaŭaĵo aktivis precipe: Johan Abeling, Willy Buvrman, fratinoj Koonen kaj Limberger. Supozu, ke en Nederlando nur 100 esperantistoj mendus 1000 bildkartojn kaj petus la helpon de kelkaj infanoj por disvendi ilin. Tiam en la agada kaso ne estus dek sed dudek mil guldenoj, kaj la D-ro L.L. Zamenhof-Kliniko baldaŭ realiĝus! Kaj kia propagando por la Internacia Lingvo, se 1.000.000 kartoj, kun teksto ankaŭ en Esperanto, ekvojĝaus tra la tuta lando...

Dankon al niaj hispanaj gesamideanoj, kiuj estas tre aktivaj. Grandan artikolon pri la kampanjo verkis por “CIUDAD” s-ro Rafael Moral. Dank’ al la aktiveco de s-ro W. Mudrak aperis mencio en “Wiener Kirchenzeitung”.

Plialtigis la monsumon de 8.180.50 ĝis 10.000 ned.guldenoj, tiel esperigante

blindajn esperantojn:

Anglujo: blindaj esperantistoj; Aŭstrujo: G. W., J. M, N.; Belgujo: H. B.; Francujo: J. V., G. R.; Germanujo: S. M., R. S., G. S., G. N., J. B., W. M., A. M.; Hispanujo: nombro da esperantistoj; Italujo: blindaj esperantistoj, M. S.; Nederlando: H. S., J. W. D., T. D., W. F. P., H. M., J. B., N. M. S., R. J. H., Fam. G., J. J. V., G. E., H. H. J. P., J. C. L. S.; Nov-Zelando: Christchurch Esperanto-Societo; Svedujo: A. N., S. A., J. L., H. K.; Svislando: Sacerdota Konferenco, nombro da esperantistoj; Usono: F. J. K.; Venditaj poŝtmarkoj kaj bildkartoj: 250.-

Unua mejloŝtono: 10.000.- ned.guld. Tuj kiam estos 15.000 guld. en la kaso, vi denove aŭdos de mi! Eble tre baldaŭ, ĉar la “Nederlandse Blindenband” (Nederlanda Porblindula Ligo), aŭdinte pri nia agado, intencas finance subteni nian iniciaton !

al la indekso


UNUA KOMUNA KONGRESO IKUE/KELI

25 jul-1 aŭg 1968 en LIMBURG/ LAHN

TRIA BULTENO

Provizora Programo 

Post interkonsiliĝo de la estraroj de KELI kaj IKUE kaj la LKK ni publikigas jenan provizoran programon:

 

jaŭdo, 25 jul 1968

9.00 h              Akceptejo (kongresejo) malfermita

15.00 h            Promeno tra la urbo (de la kongresejo)

15.30 h            Gazetar-konferenco

16.00 h            Inaŭguro de la ekspozicio

19.30 h            Interkona Vespero (kongresejo)

 

vendredo, 26 jul 1968 (KRISTO)

8.30 h              Diservoj

9.15 h              Inaŭguro de la kongreso

14.00 h            Kristo - referatoj, diskutado

19.30 h            Komuna Diservo

20.15h             Estrarkunsidoj - jnulara kunveno - libera vespero

 

sabato, 27 jul 1968 (BIBLIO)

8.30 h              Diservoj

9.15 h              Biblio - referatoj, diskutado

14.00 h            Daŭrigo de la diskutado

Duontaga ekskurso (nedeviga)

20.00 h            Koncerto en la katedralo (senpaga)

 

dimanĉo, 28 jul 1968 (TAGO DE L’ SINJORO)

9.00 h              Solena Meso en la katedralo

10.00 h            Solena Diservo de KELI

12.00 h            Am-bankedo (agape) (nedeviga)

14.00 h            Duontaga ekskurso (nedeviga)

19.30 h            Diapozitiv-prezentado

 

lundo, 29 jul 1968 (REFORMACIO)

8.30 h              Diservoj

9.15 h              Reformacio - referatoj, diskutado

14.00 h            Jarkunveno de KELI

19.30 h            Komuna Diservo

20.15h             Ĝenerala kunveno de IKUE

 

mardo, 30 jul 1968

Tuttaga ekskurso ŝipveturado sur la Rejno (Mainz - Koblenz)

 

merkredo, 31 jul 1968 (MONDO)

8.30 h              Diservoj

9.15 h              Problemoj de la mondo - referatoj, diskutado

14.00 h            Daŭrigo de la diskutado

Duontaga ekskurso (nedeviga)

19.30 h            Distra Vespero

 

jaŭdo, 1 aŭg 1968 (PACO)

8.30 h              Komuna Diservo

9.15 h              Paco - referatoj, diskutado

14.00 h            Solena fermo de la kongreso

16.00 h            Gazetara konferenco

19.00 h            Adiaŭa Vespero

Forveturo de la karavano al Madrid

 

POSTKONGRESO

 

vendredo (2 aŭg 1968):        Ekskurso al Taunus-montaro

sabato (3 aŭg 1968):             Ekskurso tra Lahnvalo kaj Westerwald

dimanĉo (4 aŭg 1968):          10 h Adiaŭa rondo.

 

LKK estos danka pro sugestoj, kritikoj kaj proponoj rilate la programon. Precipe ni ĝojus, se jam nun anoncus sin personoj, kìuj emas kontribui al la distra vespero aŭ prezenti lumbildojn.

 

Publika Koncerto

En la kadro de la serio “Dom-Musiken” (katedralaj muzikoj) okazos religi-muzika koncerto en la katedralo de Limburg dum la kongreso; kantos konataj geesperantistoj en la internacia kaj aliaj lingvoj; vi povas aŭdi la faman orgenon de la katedralo. La kongresanoj rajtos senpage ĉeesti tiun publikan koncerton.

 

Kongres-Filmo

La film-klubo de Limburg deklaris sin preta, produkti filmon pri la kongreso. Krome aperos sonbenda raporto pri ĝi. Filmon kaj sonbendon oni povos pruntepreni aŭ aĉeti kopiojn.

 

Karavano al Madrid

Por tiuj kongresanoj, kiuj iros al la Universala Kongreso en Madrid, LKK aranĝas karavanon t.e. komunan vojaĝon de Limburg (tra Frankfurt/M. - Parizo) al Madrid. Kiu volas ĝin partopreni, devas mem zorgi pri sia aliĝo al la UK ktp. La LKK zorgas nur pri komuna vojaĝo al Madrid (kaj eventuale returnen) sub gvidanto. La prezoj ne jam povas esti definitive fiksitaj, sed certe la bileto kostos ne pli multe ol 120.- gm por unu persono (simpla veturo) aŭ 238.- gm (reveturo). Ĉi tiu prezo inkluzivas kuŝvagon-kotizon por la du noktoj.

 

Glumarkoj

LKK ne eldonas specialan glumarkon pri la kongreso. Ankaŭ specialaj poŝtmarkoj ne aperos, sed la poŝtoficejo uzos specialan stampon dum la kongreso. Oni povos aĉeti ankaŭ unuatagajn kovertojn.

 

Postkongreso

El la ĝis nun venintaj aliĝiloj montriĝas, ke ekzistas sufiĉe multa intereso pri post-kongreso. Kompreneble oni povas resti eĉ pli longe en Limburg, nur oni notu tion sur la ĉambromendilo por havi sian ĉambron dum la tuta planita restado. Tamen apartan programon LKK aranĝos nur por la tagoj de la postkongreso mem (vidu supre).

 

Kongreskartoj

Intertempe la personoj aliĝintaj jam dum 1967 kaj pagintaj ricevis siajn kongreskartojn; la aliaj ricevos ilin ĝustatempe. Bonvolu bone gardi vian kongreskarton, kiu samtempe estas rajtigilo por ricevi la kongres-dokumentojn kaj partopreni aranĝojn ekster la ordinara programo. Ĝi rajtigas vin ankaŭ partopreni la duontagajn ekskursojn. La tuttagan ekskurson vi devos aparte pagi ĉe via alveno (tamen ĝi ne kostos tre multe).

La konfirmon pri via ĉambro vi ricevos rekte de la urba oficejo mem.

 

Kongres-libro

Ĉar la kongres-libron ni klopodos sendi al vi jam antaŭ la kongreso, la limdato por akcepti reklamojn en ĝi estas la 1-a de junio 1968. Se vi volas meti reklamon en la kongreslibron, tuj kontaktu la LKK.

 

Prospekto

La trafik-oficejo de Limburg eldonis belan urbprospekton kun E-teksto. La aliĝintoj ricevas ĝin kun la kongreslibro aŭ jam antaŭe. Aliaj povas peti ĝin ĉe: Städtisches Verkehrsamt, 625 Limburg/ Lahn, Germanujo.

 

Prezoj

Pro pluraj demandoj ni donas ankoraŭfoje kelkajn informojn pri prezoj, kiuj atendas vin en Limburg.

Per la kongreskotizo vi pagis ĉion, kio koncernas la kongreson mem, escepte de la tuttaga ekskurso kaj la am-bankedo.

Vian ĉambron vi pagas ĉe via foriro rekte al via hotelo (la prezkategorion vi mem elektas). La matenmanĝon vi kutime prenu en la hotelo, kie ĝi estas pli malmultekosta ol en aliaj gastejoj aŭ kafejoj (ĉ. gm 2.50-3.00).

Tagmanĝojn kaj vespermanĝojn vi povas preni en la multaj restoracioj de Limburg; la prezoj estas inter 3 kaj 6 gm. LKK en la kongreslibro indikos malmultekostajn restoraciojn. Kiu loĝas en la junulargastejo, povas ankaŭ tre malmultekoste manĝi tie. Proksime de la kongresejo estas ankaŭ kioskoj, kie oni povas preni malmultekostajn manĝetojn (kolbasojn ktp.).

Do ne timu, ke vi havos tre altajn elspezojn aŭ devos malsati…

 

Distancoj

Ankoraŭfoje ni atentigas, ke Limburg estas tiel malgranda urbo (laŭ etendiĝo), ke neniu devos iri longajn distancojn de sia hotelo al la kongresejo aŭ al aliaj lokoj. Nur la junulargastejo situas iom ekster la urbo.

 

Invitleteroj

Personoj en orient-eŭropaj landoj, kiuj bezonas ankoraŭ invitleterojn por ricevi vizon, tuj petu inviton ĉe la LKK.

 

Statistiko

Ĝis la 4a de januaro 1968 aliĝis 156 personoj el 15 jenaj landoj: Anglio, Aŭstralio, Aŭstrujo, Belgujo, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Francujo, Germanujo, Italio, Nederlando, Pollando, Svedujo, Svislando, Usono.

Loka Kongresa Komitato

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

S-ro Myron R. Mychajliw, Brooklyn, Usono, mortis la 11an de oktobro 1967, 51-jara, je kormalsano.

F-ino Monique Milette, Trois-Rivières, Québec, Kanado, mortis la 6an de decembro 1967, 33-jara, post kor-operacio. Ŝi estis prezidantino de la loka klubo kaj konsulino de IKUE.

D-ro Josip Andrić, Zagreb, Jugoslavio, mortis la 7an de decembro 1967. Li ne estis esperantisto, sed aktive subtenis la movadon.

Ili ripozu en paco!

 

al la indekso


PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

 

dua parto (unua parto)

Antenton meritas ankaŭ la distingo inter la komisio de la eklezio kaj la tasko de la ŝtato. Ambaŭ estas ankoraŭ atendantaj la finfinon. Ambaŭ en ĉi tiu perspektivo devas doni lokon al maleternaj strukturoj kaj fortoj. Sed en tio ili ne egale agas! Antaŭe ĉi ĉio sendiference intermiksiĝis. Nun oni vidas la distingon inter la sankta komuno, kiu nomiĝas eklezio, kaj la profanaj grupligoj, kiuj kiel tiaj ne estas subjektoj de kristana kredo. Tamen estas ankaŭ malvasta ligilo inter eklezio kaj ŝtato, ĉar la sama homo estas samtempe civitano kaj kristano. Politiko de kristanoj ĉiam denove devos pruvi sian humanecon per tio, ke la eskatologia vizio montriĝu fekunda por krei ade novan porpacan politikon. Ĝi neniam rajtas rezignacie havi pacon kun tio, kio estas nedaŭra. Tial ĝi klopodadas, ke la karakterizajn pacorimedojn neniam senfortigu la urĝo de pormilita penado.

Direktante la okulojn al la mesaĝo de la eklezio, la kristano spertas, ke lia eklezio ne povas doni al li tute pretan respondon al la problemoj de lia tempo. La eklezio ĉi tie plenumas profetan taskon, instruante al la nuntempa homaro la pacon kiel plej altan komision. Ĉi tiun pacomesaĝon de sia eklezio la kristano devos konkretigi en la reala homa kunvivado. Necesas la kompreno, ke milito en nia tempo ne plu estas uzebla politikilo, ankaŭ la konvinko, ke nur la venko super la militfenomeno mem en ĉi tiu unuiĝanta mondo povas esti vere kreiva faktoro en la proceso de humaniĝo de la kunvivado.

PAX CHRISTI ne konsideras tion utopio. Ĝi jes agnoskas, ke tio povos esti laboro por multe da generacioj. La respondeco por ĉiu homo pri la konservado de la homa vivo kaj por ĉiu kristano pri la devo realigi la ĉiutempan pacomesaĝon en la kunvivado, devigas per pliakriĝinta konscio pri la situacio al pli aktiva strebado al daŭra paco. Tia paco ne estas atingata per simpla malpermeso de kernarmiloj, sed postulas iompostioman kaj konkretan aliformiĝon de la “dezerta internacia kunvivado en ordigitan internacian komunon”. Ĉi tiu proceso finiĝas per ĝenerala kaj kompleta malarmado, kiu fariĝis celo atingebla en la atomepoko. Radikala kaj fora malarmado tamen ne forturnu la atenton de la neceso serioze kaj persiste strebi al interkonsento pri nunaj aranĝoj de kontrolo, neuzo kaj limigo de armiloj. Tio estas des pli urĝa, ĉar nun super la tuta mondo pendas la grava minaco de kreskanta nombro de landoj, kiuj posedas kernarmilojn. Temas pri evoluo, kiu - se ĝi daŭrados en la sama maniero - faros la problemon pri la armiloj preskaŭ nesolvebla. Depost la kvindekaj jaroj sin prezentis en la politika pensado unuflanka kaj supermezura fido pri armalo. Nun necesos certa senmilitismigo de tiu pensado por povi fari realan komencon kaj signifoplenan progreson rilate al la malarmado. Ne nur principaj konsideroj, sed ankaŭ la konkreta internacia situacio devigas nemiskompreneble elekti modernan ordon de sekureco, en kiu antaŭas kontrolo, neuzo kaj limigo de armiloj kaj reala malarmado.

Kontraŭ ĉi tiu fono la raporto mencias kelkajn punktojn, kiuj meritas ĉiun atenton en la nuna situacio por povi malhelpi novan konflikton mondskalan. Ĝi priparolas ankaŭ la fundamentojn, nemalhaveblajn por konstrui mondon, en kiu regas daŭra paco. Energie ĝi pledas por plifortigo de UNO.

Ĝuste en tempo, kiam oni kelkfoje dubas pri veraj kapabloj rilate al paco kaj bonstato, estas necese emfazi, ke UNO en nia interdependa mondo plenumadas nemankigeblan funkcion, ĉar en ĝiaj organizaĵo kaj ĉarto troviĝas vastaj ebloj por servi la pacon kaj la bonstaton en la mondo. Tiuj ebloj - de repacigo kaj perado, de milit-polica agado kiel ankaŭ de internacia kunlaboro sur multe da terenoj - devas efektive esti uzataj! Nur tiumaniere UNO povas resti grava por la estonteco de la mondo. Gravas ankaŭ pere de UNO progresigi la pluan prilaboradon aŭ projektadon de novaj reguloj kaj metodoj por paca findecidado pri malkonsentoj, por paca kunlaboro inter ŝtatoj kaj popoloj. Ĉi tie necesas ankoraŭ multe da pionira laboro!

La interŝtataj rilatoj, kiuj en antaŭa periodo estis regulitaj per nedaŭraj interkonsentoj pri okazaj interesoj, nun devos esti bazataj sur la fundamenta agnosko pri la bonfarto de la tuta mondo! En la pasinteco scienco kaj tekniko ofte estis misuzataj en la servo al militstrategioj. La ekesto de granda nombro da sciencaj paco-institutoj en Usono kaj Eŭropo kaj la fakto, ke organiziĝas multe da kontaktoj inter homoj el la mondoj scienca kaj politika, kiuj okupas sin pri la paco, anoncas novan epokon, en kiu oni dediĉas sin al la organizado de la paco, al paco-strategio kiel unika, reala kaj inspira alternativo.

La paco tamen estas ne nur kaj unualoke afero de tekniko aŭ scienco, sed ĝi supozigas ankaŭ ŝanĝiĝon en la mentaleco de la homo: la kreadon de nova paco-tklimato. Tio apartenas ĉefe al la tereno de religio kaj vivkoncepto. Estas specifa tasko de la nuntempa porpaca movado progresigi ĉi tiun ŝanĝiĝon de mentaleco. Ĝi devas helpi la civitanon en la hodiaŭa mondo konsideri la pacodemandojn en tutmondaj dimensoj. Por ke tiu civitano povu vivi en la ŝanĝiĝantaj sociaj strukturoj, li devos travivi proceson de maturiĝo kaj spirita integriĝo en ĉiam pligrandiĝantaj komunoj.

Tiu proceso postulas de li disvolvi kaj vastigi sian homan lojalecon al pli vastaj strukturoj de kunvivado. Tial necesos kompreno pri ĉi ĉio. Granda obstaklo ĉi tie certe povas esti la fakto, ke ĉi tiuj modernaj, rapide evoluantaj strukturoj estas nesuperrigardeblaj.

La porpaca movado tamen donu atenton ankaŭ al regionaj ligoj, kiuj kuŝas pli proksime ĉe la homo. Proceso de politika adaptiĝo fariĝas en ĉi tiuj regionoj sub la premo de kreskanta neceso ekonomia kaj teknika. En ĉi tiuj politikaj ligoj ekestas jam nova koncepto: la respondeco pri supranacia bonstato, per kiu povas kreiĝi favoraj kondiĉoj por la evoluo de la konscio pri tutmonda bonstato. La hodiaŭa homo vidas, kiel ĉi tiu proceso realiĝas ĉirkaŭ li. Spirita integriĝo en ĝin necesos, por ke li ne fariĝu solulo en fremda mondo. Sed ankaŭ ĉi tie li estas kunresponsa pri la partostrukturoj de la morgaŭa mondo. La demando, ĉu tiuj strukturoj servos aŭ malhelpos la finan ordigon de la internacia socio, ne povas ne tuŝi lin. En ĉi tiu perspektivo la laboro de ĉiu porpaca movado komenciĝas en la apuda ĉirkaŭaĵo ĉe ĉiu membro. Tial al la kreado de pacoklimato apartenas ankaŭ, ke la homo pliprofundigu sian komprenon pri progresigo de la lojaleco rilate al la pli grandaj ligoj, en kiuj li vivos. Tio igos lin pli aperta antaŭ la komuneco de interesoj, bezonegoj kaj idealoj de ĉiuj homoj. La gravecon de la niatempa strebado al integriĝo, difinas ĉi tiu orientado. Se tiu integriĝa strebado liveras realan kontribuon al la ordigo de la ĝenerala bonstato kaj tiel progresigas la formiĝon de tutmonda aŭtoritato, ĝi plifortigos la konscion pri tutmonda bonstato. Granda merito de la raporto estas, ke ĝi helpas doni lokon al la PAX CHRISTI-movado meze de aliaj porpacaj movadoj. Ĝia starpunkto ne estas, ke la realigon de senmilita kaj sekura mondo en la hodiaŭaj internaciaj cirkonstancoj plej bone servos politiko de absoluta kaj unuflanka malarmado. Malgraŭ tiu konkludo la raporto plene subskribas, kion ĝi diras pri persona decido de la konscienco.

Malfacila kaj neklara problemo, kiu bezonas daŭran atenton, estas sendube la funkcio kaj la ebloj de “senperforta defendo” ĝenerale kiel politika agilo.

Kiel unikan kaj ekskluzivan rimedon por proksimigi la pacon la movado ne povas akcepti la senperfortan defendon. Restas la demando, ĉu kaj kiom ĝi tamen povas packreante funkcii en la tutmonda socio. Laŭmezure perforto kaj milito, kiuj ne nur kontraŭas la evangelion sed ankaŭ ne plu efikas en nia tempo, pli forte kreskos la bezono serĉi rimedojn, kiuj povas pace influi la interŝtatajn ŝanĝiĝojn.

Kompreneble la raporto ne povas doni tute pretan respondon al ĉiuj demandoj. Kiu povus doni respondon? Ankaŭ la difino de la starpunkto estas nedisigeble ligita kun la kunteksto, en kiu ni vivas. La raporto intencas esti nur “vojmontrilo” en nia konfuza tempo. Vojmontrilo sur longa vojo. Kiom ajn longa estos la vojo irenda, la celo “meti pli fortikajn fundamentojn por konstrui pacaman mondon” valoras ekvojiri: serioze, sindone, persiste. La vojo estas malfermita antaŭ ĉiu, kiu volas pagi la prezon de daŭra penado per amo al la homo kaj al la tuta homaro. PACEM IN TERRIS estas efektive la elirpunkto. Ni ripetas, ke la aktiva okupado de la kristano pri la gravai prablemoj de mondo kaj paco, estas ne nur la plenumo de alta vokiĝo, sed ankaŭ la praktikado de lia kristana respondeco en mondo, kiu estas sub la minaco de afereca malvarmiĝo, se la spiro de la evangelia amo-mesaĝo ĝin ne daŭre tuŝas.

La paco estas tro grava afero por agi kun ĝi diletantisme. Porpaca movado povas trarompi jarcentan fatalismon de la homo rilate al la neforigeblo de la militfenomeno, nur se ĝi direktas ĉiujn spiritajn fortojn (noblanimeco, amo, homeco, same kiel scienca kompetenteco, teknika kapableco kaj profesiaj specialismoj) al la kreado de dinamika kaj realisma pacoklimato. Paco estas ne la ripozo de la gastejo, sed nelacigebla kaj singarda estado-survoje en ade ŝanĝiĝanta tuthoma mondo (Cervantes).

Okupi sin en ĉi tiu tempo pri la paco signifas: esti preta forlasi la trankvilecon de familiaraj penskutimoj. Tio postulas internan renoviĝon. Ĉar perforto kaj milito fariĝis ĉiam pli klaraj signoj de homaj malforteco kaj malperfekteco, la paco en nia mondo sekve povas esti afero nur por la fortuloj. En ĉi tiu spirito ni komprenas Papon Paŭlon VI en lia mesaĝo de la 4a de oktobro 1965 al UNO, kiam li parolis pri konvertiĝo, pri persona kaj interna ŝanĝiĝo: Ni devas kutimigi nin al tio, ke ni en nova maniero pensu pri la homo, pri la vivo dei la homoj en komuno; pensu en nova maniero pri la vojoj de la historio kaj la sorto de la mondo!

(daŭrigota)

al la indekso


LA SAVO DE LA POPOLOJ

Sepa parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto - sesa parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Oka parto"]

 

“Je la fino de la tagoj la monto de la templo de Javeo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj. Ĉiuj popoloj fluos al ĝi, kaj tien iros multaj nacioj, kiuj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de Javeo, al la templo de la Dio de Jakobo, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni promenu laŭ Lia irejo. Ĉar el Siono eliros la instruo, kaj el Jerusalemo la Vorto de Javeo” (Jes 2, 2-4).

La israela popolo de nomadoj daŭre ekloĝis en la lando inter la Jordanrivero kaj la Maro. Ĝi partoprenas en la transiro de herbejo al agro, de ŝafista bastono al plugilo, de tendo al domo. La interna sociala kohereco inter la gentoj komence estas ankoraŭ sufiĉe malforta. Nur Davido sukcesas unuigi la nordon kaj sudon sub sian sceptron kaj krei potencan regnon. Sen granda fortostreĉo li venkoprenas la fortikaĵon de la Jebusidoj kaj faras ĝin por ĉiu akceptebla regna ĉefurbo. Li ne hezitas servigi la religian unuecon, kiu karakterizas la gentojn, al sia politika kreaĵo kaj transportas la Sanktan Keston al Jerusalemo. Poste Salomono ekhavis la okazon anstataŭigi la tabernaklon per altvalora templo. Javeo, la Dio, kiu kun Izraelo kunvojaĝas kaj eniras la promesitan landon, faras Sionon simbolo de sia mondregado kaj signo de sia savoplena ĉeesto.

La promeso de savo, dekomence ligita kun la ĉirkaŭvaganta Abrahamo kaj liaj idoj, ligiĝas dum la progreso de la historio al la Siona monto, la religia centro de Izraelo. La savo de la popoloj tial plenumiĝas per grandskala popolpilgrimado al la sanktejo Siono. La renkontiĝo inter Javeo kaj la popoloj okazos nur en la planeco de l’ tempoj. Li mem tiam forigos la kaŝitecon de Siono kaj levos ĝin el ĝia malalta stato. Tiam la popoloj ekmoviĝos, agnoskos la sensavecon de sia ekzistado kaj en liturgia procesio supreniros al la sanktejo. Iliaj manoj estas malplenaj, sen oferdonoj, sed ilia spirito streĉatente aŭskultas la Vorton de la Sinjoro. Ili ankaŭ sopire deziregas pacon.

Kiel profeto kaj pastro kiarigis la leĝon de Dio al Izraelo kaj al ĝi predikis Lian Vorton, tiel Siono plenumos tiun profetan kaj pastran komision rilate al ĉiuj popoloj. La frukto de ĉi tiu servo estas “ŝalom”: la nova ordo de justeco kaj paco. En Siono beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.

(daŭrigota)

al la indekso


KATOLIKA SOCIAL-INSTRUO NUNTEMPE?

 

Unua parto

Pri la intern-katolika pluralismo

Estus ne tre malfacile kaj cetere ekster-ordinare interese, skribi longan traktaĵon, tutan libron “Pri la uzo kaj misuzo de enciklikoj kaj aliaj aŭtoritataj tekstoj”. La katolikoj ĉiam klopodis kaj ankoraŭ klopodas, rilatigante sin je papaj tekstoj, procedi en politikaj kaj sociaj demandoj laŭ propra, origina vojo kaj per propraj organizaĵoj. La papaj tekstoj ofte instigis tion, sed same ofte ili ankaŭ pli malpli subtile estis ŝanĝige klarigataj. La argumentoj por la apartiĝo de la katolikoj sur politika, kultura kaj socia ebenoj estas principe tre simplaj: Ekzistas propra, specife katolika social-instruo, kiu distingiĝas de la socialismo, liberalismo ktp., kaj tiu instruo postulas proprajn organojn: ligojn, programojn, partiojn, por sukcesi en la socia efektiveco.

En duobla maniero tiu pozicio nuntempe estas radikale ŝancelata: el sociologia vidpunkto kaj per la pli nova teologio. La sociologia ideologi-kritiko precize inversigas la aferon: ĉu ekzistas propra katolika doktrino rilate al la politiko, la socia ordo ktp., ĉar ekzistas katolikaj ligoj sur diversaj ebenoj kaj tiuj devas pravigi sin mem kaj sian pozicion? Ĉu tie ne ekzistas nura pravigado, ideologiigo de la religio en la servo de interesoj kaj potenc-pretendoj, mallonge: ideologio en preskaŭ marksisma senco? Tio ŝajnas al mi atentinda hipotezo, kiu detale devas esti pruvata. Du elementojn al la pruvado mi volos aludi: unuflanke la fakto, ke detaligita katolika social-instruo formiĝis tie, kie la katolikismo alprenis dismembrigitan organizan formon. Aliflanke la tiel nomita fenomeno de la “malfaciligita motivigo”, la kvazaŭ ennaskita aŭ eble enbaptita inklino de multai katolikoj, ĉe la motivigo de siaj agoj citi anstataŭ naturaj, fakaj motivoj kristanajn, religiajn, dogmajn motivojn. Oni povus paroli ankaŭ pri “moralismo”.

Ĝeneralaj orientigoj anstataŭ ampleksa sistemo

La teologia kritiko trovas siajn komencojn en la plej junaj ekleziaj dokumentoj. Ankoraŭ Johano XXIII. uzas en “Mater et magistra” la esprimon “social-instruo de la eklezio” sen rezervoj kaj limigoj. Sed nun oni konstatas, ke en la koncilaj dokumentoj, precipe en la konstitucio “Gaudium et Spes'” tiu esprimo (kun unu escepto) estas intence forlasita. Franca komentario pri la pastorala konstitucio rimarkas je tio: Fakte oni ne povas nei, ke la vorto „social-instruo” enhavas danĝeron kaj dusencecon:  danĝeron, se per ĝi estu signata sinteza tuteco, kompleta sistemo de organe inter si kunligitaj veroj; dusenceco en tiu senco, ke la uzo de tiu formulo povus delogi al tio, ke oni rigardu la “instruon” de la eklezio kiel specon de intera ideologio inter liberalismo kaj kolektivismo. Anstataŭ la klasika formulo “doctrina socialis” oni trovas en la koncila teksto pli nedifinitajn kaj pli modestajn esprimojn. Plue diras la teksto, ke la koncilo volas nur “oferti kelkajn orientiĝojn”, kaj supozas la temp-ligitan karakteron de tiuj orientiĝoj. Kion la eklezio povas oferti tion la papo ne nomas “kristana social-instruo”, doktrino por intern-katolika uzo, seed “ampleksa rigardo al la homo kaj al la homeco”.

Jen anoncas sin nova eklezia “memkompreno”, kiu i.a. signifas la finon de la ekskluzive hierarkia kompreno de la kristana social-instruo. Multaj el la tradiciai instru- kaj manlibroj estas praktike nur “enciklikologioj”, ĉe kio oni forgesas, ke ĉe enciklikoj temas ofte pri “laŭokazaj eldiroj” kaj ne pri ĝeneralaj kaj devigaj respondoj je ĉiuj probiemoj. La vera socia pensado en la eklezio troviĝas pli vere en la opinioj kaj eldiroj de tiuj kredantoj, kiuj pro sia specifa kompetenteco estas okupitaj per la sociaj problemoj. La oficiala flanko de la social-instruo estas nur la posta konfirmo kaj eventuala korekto kaj samtempe la parta universaligo de tiuj ekkonoj.

Neniu tria vojo

Ne ekzistas eklezia instruo sur sama ebeno apud aŭ super aliaj social-teoriaj sistemoj, kiu estus speco de “tria vojo” inter liberala individualismo kaj socialisma kolektivismo. Ambaŭ sistemoj - el kristana vidpunkto - certe estas kritikindaj. Sed tiu kritiko ne fariĝas propra “kristana solvo” en la formo de sinteza aŭ centra doktrino. La adeptoj de la klasika social-katolikismo, antaŭ la milito ofte en la formo de kristana korporaciismo, de la solidarismo, de la personalismo aŭ de la ideologio de la kristana demokratio plej ofte rilatigis sin al la eklezia instruofico, kiel nun la maldekstre orientiĝintaj katolikoj sin rilatigas al la lastaj enciklikoj. Ofte prave, sed ofte ankaŭ malprave, nome tiam kiam ili provas monopoligi la aplikon de tiuj instruoj por sia opinio kaj eluzas ĝin kontraŭ la aliaj opinioj de aliaj katolikoj.

Kontraŭ tiu danĝero de la misuzo de la eklezia aŭtoritato la koncilo avertas tre eksplicite. “Ofte ĝuste kristana rigardo al la aferoj konsilos al la kredantoj difinitan solvon en konkreta situacio. Sed aliaj kristanoj kun la sama konscienceco juĝos alimaniere. Se tiam la ambaŭflankaj solvoj, eĉ kontraŭ la volo de la partioj, tre facile estas rigardataj kiel tutklara konsekvenco el la mesaĝo de la Evangelio, devas minimume resti klare, ke en tiaj okazoj neniu havas la rajton, pretendi la aŭtoritaton de la eklezio ekskluzive por si kaj sia propra opinio”.

Kiuj sekvoj rezultas el tio?

1. Ĉiu sociala doktrino, kiu nomas sin kristana, estas rigardenda kiel ebla, parte valida apliko kaj pluevoluo de difinitaj principoj kaj valoroj en iu difinita, ĉiam diversa social-kultura kaj idea kundependo, ĉe kio neniu el ili elĉerpas la virtualecon de tiu principo.

2. Principe eblas kristana interpretado kaj de la liberalismo kaj de la socialismo kaj ankaŭ de la komunismo. Ĉiu el tiuj interpretadoj povas en same alta aŭ malalta grado esti nomata specife kristana kiel la koncepto de la tielnomita social-katolikismo. La kristanoj en social-ekonomia rilato havas pro la naturo de la objekto “pluralisman” sintenon, pli “pluralisman” ol nekredantaj socialistoj, pli liberalan, ĉar ĝuste la kristanismo kiel tia ne stas sociala aŭ politika programo, sed kredo, per la kredo inspirita etiko.

(daŭrigota)

al la indekso


 

JUDAJ KOMENTOJ

Pri la “juda deklaro” de la koncilo

 

Unua parto

“Tiu, kiu benis niajn patrojn Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, Moseo kaj Aarono, Davido kaj Salomono, la profetojn de Israelo kaj ĉiujn justulojn de la mondo, benu la Papon kaj donu benon kaj prosperon al ĉiuj faroj de liaj manoj”.

Tiun sabatan preĝon diris en la 15-a jarcento juda komunumo en suda Francujo por la papo de siaj tagoj. Je la tempo de la malfermo de la koncilo ĝi estis disvastigata de rabeno Tanenbaum kaj preĝata por papo Johano. La publikigo de tiu preĝo estis samtempe atesto de amo al tiu papo kaj esprimo de la judaj esperoj.

Konsento kaj espero

Rabeno Tanenbaum estas direktoro de la departemento por interkonfesiaj aferoj en la American Jewish Committee. Li dense kunlaboras kun alia juda organizo, la Ligo de la B’nai B’rith por defendo kontraŭ kalumnioj, kiu staras sub la gvido de d-ro Joseph Lichten kaj rabeno Arthur Gilbert. En letero al katolika kolegio de marto 1964 ankaŭ d-ro Lichten esprimas sian grandan rekonon pri la spirito de papo Johano.

“La atmosfero kreita de la nuna papo, kune kun lia politiko de la aggiornamento de la eklezio, faris multon por ŝanĝo, ja eĉ por turniĝo en la jarcentojn aĝa malamikeco inter la katolikoj - tio signifas mi devus diri: la kristanoj - kaj la nekristanoj. Lia persona spirito de frateca malfermiteco al tiuj, kiuj ne apartenas al lia propra katolika religia familio, vekis ĉe la judoj respondan optimismon, kia en la dumil jaroj de komuna historio - mi volas diri - ne havis ion kompareblan”.

D-ro Lichten poste traktis “la profundan (intereson de la judoj) pri la koncilaj interkonsiliĝoj” pri la longa historio de iliaj suferoj kaj doloroj: “Granda parto de la efiko de la koncila skemo pri la rilato inter katolikoj kaj judoj, rezultas el tio, ke neniu el ni kapablas forgesi la plej novan, tutmondan katastrofon, kiu alportis al 6 milionoj da senkulpaj judaj viktimoj la morton. Antisemitismo ekzistis duns jarcentoj, tion oni ne povas nei, sed la “fina solvo”, la diableca piano de la nazioj, ekstermi la popolon israelan kiel tutan havas siajn originojn en tiu ĉi jarcento”.

Du monatojn antaŭe rabeno Gilbert estis komparinta la sintenon de la Dua Vatikana Koncilo kun tiu de la Unua, kiu siatempe havis la planon, inviti la judojn al konvertiĝo. La judoj, tiel li deklaris, tian inviton “estus malakceptintaj kaj rifuzintaj”. Sed poste li vokis, transirante al la Dua Vatikana Koncilo: “Jen oni ne plu parolas pri la judoj de supre; jen ni ne plu renkontas la stereotipan bildon pri la judo…  La “eksperto”, kiuj nuntempe laboras en la eklezia sekretariejo, kiu okupiĝas pri tiu demandaro, (ne agas) en aroganta formo. Ili konscias pri la respondeco por niaj interesoj kaj parolas por ni...

Tio (estas) la glora titolo (de la koncila) skemo. Kvankam la katolikaj kristanoj restas firme ĉe sia konvinko pri la vereco de sia kredo kaj ne rezignas pri sia revo pri unuiĝo de ĉiuj en sia eklezio, ili tamen deklaras: Ni estas respondecaj por tio, ke formiĝu reciproka estimo kaj kompreno de unuj por la aliaj per diskutado kaj studado, per la scio pri tio, kiuj vi estas, kaj per la provado por kompreni, kion vi preda. Ĉe tio ne gravas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ni; ni ihavas la devon, kondamni ĉiun agon, kiu faras al vi maljustaĵon kaj afliktas vin… Se mi aŭdas ĉi ĉion, - tiel ŝajnas al mi - ni ĉiuj en la juda komunumo nur povas diri: “La Sinjoro lasu ĝin tiel okazi”“.

Konsterniĝo kaj kritiko

Kvankam neniu judo povas paroli por la tuta juda komunumo de Ameriko kaj ankoraŭ malpli por la tutmonda judaro, la ĵus cititaj reakcioj je la koncila skemo de 1964 montris konsenton regantan en vastaj rondoj. Sed kiam poste la definitiva teksto de la deklaro konatiĝis, la reakcioj ŝanĝiĝis. La entuziasmo cedis al vasta konsterniĝo kaj la laŭdo al la kritiko. La ofte tre malamikecaj kritikoj ekflamiĝis je la ŝanĝoj en la konkluda formuligo de la dokumento, t.e. ofte eĉ ne je tiuj ŝanĝoj mem, sed je tio, al kio la gazetaro estis forminta kaj pligrandiginta ilin. El tiu atmosfero oni ofte povis aŭdi la resuman konstaton: “Tro malmulte, tro malfrue”. Kunlaboranto de la Jerusalem Post opiniis, ke la deklaro de la Koncilo “venis 1500 jarojn - aŭ tamen almenaŭ 25 jarojn - tro malfrue”. Tiel ĉagrenigaj reakcioj estas teruraj; oni timas por kaj simpatias kun la koncernitoj.

En gvidartikolo de la Cleveland Jewish News estas legeble: “La deklaro de la koncilo ne plu diras - kiel ankoraŭ tekstis en la skemo de la pasinta jaro -, ke la juda popolo neniam rajtas esti prezentata kiel popolo kondamnita, malbenita aŭ kulpa pri murdo al Dio. (T. s.: pro la precizeco oni devas diri, ke en la definitiva teksto nur la vortoj “kulpa pri murdo al Dio” estas forstrekitaj). Ĉu la antisemitismaj fortoj bezonas ankoraŭ pli ol tiun vaste konatiĝintan forstrekon, por senti sin konfirmitaj en sia antisemitismo, - por resti ĉe la opinio, ja por defendi ĝin ankoraŭ pli energie, ke oni povas riproĉi al la juda popolo la murdon al Dio en la plej severa senco de la vorto?”.

Oni povas bedaŭri tiun forstrekon - kaj mi bedaŭras ĝin plej forte - kaj tamen havi komprenon por tio, kial kelkaj opiniis ĝin necesa. Oni povas esti dolore konsternita pri la forstreko kaj tamen demandi la verkinton de la gvidartikolo, ĉu li tute serioze opinias, ke neinstruebla, fanatika antisemito bezonas por sia spirita erariĝo konfirmon? Kies eraro estis - krome dirite - ke tiu forstreko estis tiom vaste disvastigita en la publiko kaj - kio estas ankoraŭ pli malbona - multfoje tiel malĝuste interpretita?

La atmosfero estis tiel streĉita, ke eĉ rabeno Abraham Joshua Heschel - kiu en vastaj rondoj havas la famon de saĝulo - povis deklari: “Ne klare kondamni la demonan, kalumnian riproĉon de la murdo al Dio, la kaŭzon por tiom da murdo kaj perforto, signifas pardoni Aŭŝvic, moki la Dion de Abrahamo kaj doni ĉian honoron al Satana”. Tiu kulpigo estas tiel aventureca, ke silento estas la plej bona respondo.

Ĉiam ree la juda kritiko turnas sin kontraŭ tio, ke la koncilo bezonis jarojn por tio, eldoni deklaron, al kiu finfine estis forprenita ĉia varmo; ĝi riproĉas, ke la diskuto pri la deklaro estis postulinta tiel longan tempon, ke unu teksto sekvis al la alia, - kion ĉion ĝi konsideris kiel pruvon por tio, ke la eklezio ne vere opiniis tion, kion ĝi diris; ke la deklaro ne venas el la koro. Al tiuj trorapidemaj kritikantoj eĉ ne venis la ideo, ke dokumento, kiu kunportas vastajn konsekvencojn, postulas detalan pridiskuton. Ke la defendantoj de tiu deklaro nelacigeble kaj ĉiam ree kontraŭ laŭtvoĉa malplimulto prezentis siajn argumentojn, montras la profundon kaj seriozecon de la problemo, sed ne mankon de intereso.

Kazo de veneno kaj galeo

Unu el la plej malbonaj reakcioj estis tiu de rabeno Eisendrath. En sia informo, kiun li kiel prezidanto direktis al la ĝeneral-kunveno de la Union of American Hebrew Congregations, li esprimis sian seniluziiĝon pri tio, ke la definitiva koncila dokumento estas “tute esence malakrigita”. Volonte li konsentis kun la fortaj kulpigoj de The Christian Century I, en kiuj la eldonantoj kulpigis la koncilon je “terura aroganteco”, je “krimo kontraŭ la judoj” kaj je “peko kontraŭ Dio”, ĉar la episkopoj estis prenintaj al si la “kompetentecon”, “pardoni aŭ ne pardoni al la judoj krimon, kiun ili ne estis kulpintaj”!

Nenie en la koncila deklaro pri la judoj estas asertite aŭ implikite, ke ili nun ricevis “absolvon”. Tiu nocio originas el la titollinioj de la gazetaro. Kaj ne estas bone, se oni prijuĝante la koncilan deklaron, konsideras neseriozajn titolliniojn anstataŭ ĝian veran tekston. Sed rabeno Eisendrath iris ankoraŭ plu: surbaze de la mankoj, kiujn li malkovris ĉe la dokumento, li opiniis sin rajtigita, direkti avertan vorton al la patroj: “Ni ja esperas, ke eĉ la malmoligita teksto de la prijuda deklaro ankoraŭ sufiĉos, por instrui kelkan paroĥan pastron pri la pekeco de la antisemitismo, ĉar sinagogoj estas ŝmiritaj per svastikoj, judaj tombejoj malkonsekritaj, en Eŭropo, Sudameriko, ja eĉ en kelkaj partoj de nia lando okazas diskriminigoj kaj eĉ persekutoj,… sed ni devas respondecigi por tio tiajn homojn, kiuj faras tiel incitajn eldirojn, kiel faris Papo Paŭlo VI en sia “fastotaga prediko” (tiel!) de la pasinta 4-a de aprilo, kiam li envipis siajn aŭskultantojn en la kutiman sankt-semajnan fanatismon, montrante al ili, ke la “judoj estis destinitaj akcepti la mesion, sed ili ne nur ne rekonas lin, sed batalas kontraŭ li, kaluminias lin kaj finfine lin mortigas”. En tiu senco la prediko de Papo Paŭlo de la Pasiona dimanĉo certe ne povas esti klarigata kiel incita, kaj vere li ne “envipis siajn aŭskultantojn en la kutiman sankt-semajnan fanatismon”. Mi ne hezitas diri, ke liaj vortoj ne estis tre feliĉe elektitaj. Sed kiel ĉiu alia li ankaŭ povas postuli, ke oni ne elŝiru liajn vortojn el ilia kundependo. Kaj la kundependo per tio estis destinita, ke la prediko tiuloke precipe direktis sin kontraŭ la multaj, kiuj nuntempe rezistas al Dio. Lia rilato al la kontraŭeco de la “juda popolo” kontraŭ Jesuo tamen okazis en antaŭkoncila formuligo, sed ĝi ne estis pli ol retorika parolo, per kiu li volis krei al si taŭgan fonon por sia plendo pri la negativa sinteno de tiom da modernaj homoj kontraŭ Kristo.

La vortoj de rabeno Eisendrath, tremantaj de plej forta ekscitiĝo, staras en okulfrapa kontrasto al alia informo, - tiu de la 12-a de novembro 1963. En ĝi tekstis, ke li “ĝojas pri la celkonsciaj klopodoj de la katolika Eklezio,… akceli la ekumenan karakteron de la kristanismo… La spirito hezitas, kaj la koro varmiĝas ĉe la perspektivo al koncila dokumento, kiu gvidas ne nur al kondamno de la antisemitismo, sed ankaŭ al pozitiva kristana antaŭenpuŝo kontraŭ ĝi”, kaj la perspektivoj al la grandegaj efikoj de tia antaŭenpuŝo al la juda vivo ĉie en la mondo.

Post kiam li estis laŭdinta tiel la efikadon de la eklezio, li komencis direkti kelkajn malagrablajn demandojn al sia propra komunumo konvinkite, ke pli bona interkompreniĝo inter la religioj devas baziĝi sur reciprokaj klopodadoj. “Kiel aspektas nia juda sinteno kontraŭ la kristanismo kaj speciale rilate al Jesuo? Ĉu ni devas resti necedemaj…  en nia rifuzo, revizii niajn proprajn vidpunktojn…, niajn proprajn interpretadojn de la signifo de la vivo de Jesuo, la judo?

Ĉu ni - oficiale kaj neoficiale  - reviziis niajn proprajn librojn, por atingi novan orientiĝon de nia ofte envie deformita kompreno pri tiu, en kies nomo la kristanismo estis fondita?”. Ja, liaj demandoj fariĝis ankoraŭ pli malagrablaj: “Kiel longe ni ankoraŭ volas kun multe da peno konservi la aserton, ke Jesuo esence nur ripetis ĉion tion, kio antaŭe estis dirita de liaj judaj prauloj? Kiom ni povas koncedi, ke li havis bonefikan influon, - ne nur al la paganaro, sed ankaŭ al la judoj de sia tempo, kaj ke nur tiuj, kiuj poste misuzis lian nomon, profanigis lian instruon?”.

 

Johannes Oesterreicher

(daŭrigota)

al la indekso


OFICIALE

 

Adresŝanĝo:

Sac. A van Dooren OSCr (konsulo), Kath. Pfarramt, A 1210 Wien, Leopoldaŭplatz 12, Aŭstrujo.

 

Bonvolu atenti la ŝanĝojn en la listo de reprezentantoj sub Belgujo kaj Portugalujo!

 

Bonvolu noti jenajn adresŝanĝojn de niaj konsuloj:

FORMOSA: Patro D-ro J, B, Kao ofm, Fu-Jen Catholic University, HSIN CHUANG, TAIPEI-hsien, TAIWAN

JAPANUJO: S-ro D-ro Alberto Eiiti Minami, Nakano-5-tyome, 26-36 Nakano-ku, TOKYO-TO

KANADO: S-ro Jean Forgeau, 7440 Francis Chartrand Street, Du­vernay, Est, VILLE LAVAL, Que.,

 

En nia jarlibro 1967/ 1968 mankas:

Nederlando

S-ro S. G. Musch, eks-,P.T.T.oficisto, 'T WAAR (Gr.), Hoofdweg 79 (250 loĝantoj).

 

Ni petas vian pardonon pro la terura prokrasto, kun kiu aperis la januara numero (kaj sekve ankaŭ ĉi tiu numero). Nek la redakcio nek la ekspedejo kulpas pri ĝi. Ni atendas ankoraŭ klarigon pri tio de la presisto. Neniu pli multe bedaŭras tiun prokraston ol ni mem, sed ni bedaŭrinde ne povas ŝanĝi tion.

 

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

Diversajn ŝtatĉefojn akceptis la papo lastatempe en aŭdienco. Antaŭ Kristnasko estis la usona prezidanto Johnson, kun kiu Paŭlo VI serioze parolis pri Vjetnamio; laŭdire la interparolo estis energia, ne flata por Usono. Poste la papon vizitis la jugoslavia ministro-prezidanto Mika Spiljak (10 jan), kiu kiel sola komunista politikisto pozitive reagis al la papa pac-mesaĝo. Laste (la 24-an de jan) Paŭlo VI akceptis la rumanajn ministro-prezidanton Maurer kaj ekster-ministron Manescu. La diplomataj rilatoj inter Rumanio kaj la Vatikano estis interrompitaj en 1950. En Rumanio vivas 2,1 milionoj da katolikoj.

En la kurio okazis pliaj ŝanĝoj: la kardinaloj Testa (81 jara, orient-eklezia-kongregacio) kaj Marsella (88-jara, sakrament-kongregacio) rezignis; iliaj posteuloj estas: de Fuerstenberg (63-jara belgo) kaj Brennan (73-jara usonano). La longjara substituto en la ŝtatsekretariato, kardinalo Dell'Acqua (64-jara), fariĝis ĝenerala vikario de la diocezo Romo. Kardinalo Vagnozzi (62-jara italo) fariĝis ekonomi-prefekto. Kardinalo Pizzardo, kun 90 jaroj la plej maljuna kuriano, ankaŭ rezignis. Lia posteulo en la stud-kongregacio fariĝis la franca kardinalo Garonne (66-jara).

Pozitivajn respondojn al iliaj petoj, partopreni en iu formo la elekton de novaj episkopoj, ricevis pastroj en pluraj usonaj kaj kanadaj diocezoj.

La hinda registaro misuzas la enciklikon “Populorurn Progressio” por sia nasklimiga kampanjo, per kiu ĝi volas trudi al la popolo la uzon de kontraŭkoncipiloj. Per citaĵoj el la encikliko la registaro provas konvinki katolikojn pri la praveco de la kampanjo.

Pli multe frekventis la mesojn usonaj katolikoj en 1967 ol en antaŭaj jaroj: 66% regule iras al la preĝejo.

Neniaj herezoj aŭ eraroj troviĝas en la nederlanda katekismo. Tion fine konstatis la kardinal-komisiono, kiu kontrolis ĝin laŭ papa preskribo. Oni nur kritikis kelkajn neklarajn esprimojn kaj formulojn, kiujn oni nun prilaboras en Nederlando. La kampanjo kontraŭ la katekismo tiutempe estiĝis pro raporto de itala gazeto, kiu parolis pri nombro da herezoj, kiuj troviĝas laŭ ĝia aserto en ĝi.

Plurajn grek-ortodoksajn metropolitojn atendas procesoj en Greklando. Ili ne estas konvenaj al la militista reĝimo. La metropolito de Tesaloniki, Pantalejmon, jam dum pluraj semajnoj estas dom-arestita. Li antaŭ kelka tempo gvidis delegacion al kardinalo König en Vieno.

Ĉefepiskopo Ramsey, primaso de la anglikana eklezio, predikis dum la preĝosemajno por unueco en la katolika Westminster-katedralo de Londono, al kio estis invitinta lin kardinalo Heenan.

Brazila konservativa ĵurnalo riproĉis al pluraj “progresemaj” episkopoj de la nordo misuzon de eksterlandaj mondonacoj. Laŭ la ĝisnunaj esploroj tiuj riproĉoj estas falsaj. La gazeto supozeble per tia aserto volis kompromiti la “episkopojn de la nova linio” kiu evidente damaĝas al la brazilaj troriĉuloj.

 

al la indekso


 

NIAJ FOTOJ 

La bildo estas fotita ie en Sudameriko. Tie kiel en multaj aliaj preĝejoj de la mondo oni kutimiĝis jam al dialog-predikoj, kiuj korespondas precipe bone al la nova kompreno pri la di-popolo kaj al la deziroj de modernaj homoj. 

 

 

La bildo montras la interŝanĝon de memor-donacoj dum la vizito de la jugoslavia ministro-prezidanto Mika Spiljak, la 10an de januaro 1968, ĉe papo Paŭlo VI. La oficialaj rilatoj inter eklezio kaj ŝtato fariĝis konsiderinde pli bonaj en Jugoslavio dum la lasta tempo.

 

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI 

·       Gejunuloj el Esperanto-rondeto Herbortice, p. Cotkytle, Ĉeĥoslovakio.

·       A P. Drosdov, Taškent, Uzbekistano, SSSR (Sovetunio).

·       Kursanoj 14-17 jaraj: P. Henry Josef CMI, Devagiri College, Kozhikode, S. India, Hindujo.

 

al la indekso


Estu sportiva

DUM LA OLIMPIA JARO 1968

Vetludo inter niaj membroj

STARTPAFO ! ! !

1968 estas olimpia jaro, dum kiu ni volas stimuli la vetludemon de niaj membroj favore al IKUE. Estas fakto, ke IKUE havos deficiton pro la plialtigitaj preskostoj de nia organo. La estraro povas elekti el du solvoj: plialtigi la jarkotizon aŭ pligrandigi la nombrcn de pagantaj membroj. Ni kompreneble preferas la lastan solvon kaj klopodos tiamaniere venki la deficiton.

Tial vetludu inter vi kaj serĉu novajn membrojn por IKUE. Al tiu el vi, kiu varbos la plej multajn pagantajn membrojn, ni donacos kiel premion la DIA KOMEDIO-n de DANTE, unu el la plej valoraj eldonoj en Esperantujo.

Jam estas du personoj, kiuj varbis kelkajn novajn membrojn por 1968: S-ino L. Berthold Schmidt el Usono kaj S-ro E. Paesmans el Belgujo. Ili startis jam antaŭ la startpafo, sed tio estas en nia neordinara vet-ludo tute permesita, eĉ rekomendita. La distanco de la irota vojo estas longa, do vi ĉiuj havas ankoraŭ ŝancon venki. Jam la situacio estas interesa: Eŭropo kontraŭ Ameriko en sportiva nuk-je-nuk-vetludo. Kia bela starto! Vidu: S-ino Berthold Schmidt prenas la unuan lokon kun 6 novaj membroj, dum S-ro Paesmans sekvas tuj malantaŭ ŝi kun 5 membroj. Ĉu la kuraĝa partoprenanto el malgranda Belgujo rezistos la amerikan forton? Ni ne scias, sed kun frapantaj koroj ni sekvos la daŭrigon.

Multan sukceson!

CvK

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

ABON-NULIGO

Mi tre bedaŭras ke “Espero Katolika” nune publikigas diskuton, kiu pro ĝia partiema politika tendenco kontraŭ katolikaj aferoj en Hispanujo, nur povas enkonduki dividiĝon kaj malpacon inter la katolikaj esperantistoj, kio estas tute kontraŭe al la celo, kiun trafe kaj klare inspiris al E. K. ĝia memorinda fondinto, P. Peltier.

Vi faris grandan eraron kiam vi permesis ke sinjoro, kiu mem konfesis ne estas katoliko, enkondukis en E. K. diskuton inter la katolikoj, per ofenda artikolo kontraŭ la registaro kaj la episkoparo de Hispanujo kaj eĉ kontraŭ la ekleziaj instancoj en Romo. Sed akcentas tiun eraron la neeksplikebla fakto ke vi elstarigis - aŭ ĝin permesis - per majusklaj literoj, tiujn vortojn, kiuj la aŭtoro skribis por ĝeni kaj ofendi la hispanojn, kaj kiujn vi devis forstreki, pro tio ke ili rilatis al politikaj aferoj, pri kiuj nia revuo ne devas trakti. Mi ne dubas ke tiu aŭtoro estas tre kontenta pro la divido, kiun li estigis en nia malgranda esperanto-movado katolika. Same ĝoja povas resti lia kataluna separatista amiko, kiu kaŝas sian nomon por tiamaniere kredigi la legantojn pri sklaveco en Hispanujo. Tamen li scias ke nia nuna registaro, post terura milito, liveris al la popolo 30 jarojn pacan vivadon kaj senĉesan progresadon kaj ke iom post iom iras rekte, per konscia evoluo, al vera demokratio. Tien balotis la popolo antaŭ unu jaro preskaŭ unuanime, ĉar ne volas ke la malpura luktado de politikaj partioj revenos.

Pro tio, kiel mi vidas ke malgraŭ la konvinkaj vortoj de Pastro Jakobitti kaj tiuj de Sro D-ro Fernando de la Puente, kiujn vi publikigis oportune, vi deziras sekvi vian sintenon kaj konsenti tiun detruan disputon, mi petas al vi bonvolu nuligi mian abonon al “Espero Katolika”.

Mi deziras al vi feliĉajn Kristnaskon kaj Novan Jaron, kun mia saluto.

Mariano Cantalapìedra

Konsulo de IKUE en Valladolid

IMPRESO

Mi delonge estus dezirinta skribi ĉi tiun leteron pri la enhavo kaj la “politiko” de E.K. Se mi tion ne faris ĝis nun estas ĉar mi bone rekonas viajn meritojn, vian strebon al la plibonigo de la revuo, vian lacigan laboron verki artikolojn por ĝi (kaj ne nur por ĝi). Mi ankaŭ scias ke antaŭ ol kritiki redaktoron oni devas zorgi ĉu eventuale ekzistas taŭga anstataŭanto, kaj tio, ĉe ni, estas malfacile.

Do la forto de miaj malaprobaj esprimoj ne estos certe granda, sed la polemikoj pri E.K. ŝajnas esti atingintaj tian kulminon, ke mi permesas al mi diri mian opinion. Mi ne baziĝas sur tiu aŭ tiu alia artikolo: mi nur konstatas ke ĝenerale la enhavo estas preskaŭ nur kritika al Kurio, Ekleziaj aŭtoritatoj, Romaj tradiciemuloj, k.t.p. Certe ĉiu rajtas havi sian propran opinion, sed, unue, ankaŭ la opinioj de la aliaj estas respektindaj (precipe inter katolikoj!) kaj, due, ĉu povas ekzisti ankaŭ alia maniero por plendi kontraŭ la “arkaikismo katolika”, krom la via? Kaj ankoraŭ: estas tiel necese preskaŭ devige emfazi nur pri la “malbonaj flankoj” (kaj ni supozu ilin tiaj) de la katolika mondo?

Mi ne parolos pri la enhavo, sed pli ol ĝi ĝenas la tono de la artikoloj. El ili oni divenas ja la sincerecon, la deziron de plibonigo, la aspiron al perfekteco de la aŭtoro, sed ankaŭ lian aplombon, lian mankon de karito kaj humilo (precipe ĉe respondoj al kontraŭuloj!), lian orgojlan sintenon, lian memfidon, lian “nur-mi-pravas”, lian “lasta-vorto-estas-la-mia”. Kaj mi finas ĉar eble ankaŭ mi jam meritis la akuzon de “manko de karito”. Vi eble miros pri tiuj rimarkoj, kaj demandos detalojn, postulos ke mi indiku al vi la frazojn en kiuj aperas la ofendaj diroj, k.t.p. Sed mi rimarkigas ke temas pri “impreso” de leganto pri la ĝenerala tono de la enhavo kaj ne kritikoj pri io aparta (kaj tio, ne ĉar laŭ mi mankas io por kritiki, sed por ne plilongigi la leteron).

Mi komprenas ke estas malfacile ke persono ŝanĝu sian stilon, precipe se li estas juna kaj arda. Sed estus vere strange ke, por strebi al alproksimiĝo kaj paciĝo kun la aliaj kristanoj, vi sukcesus provoki dividon inter katolikoj (almenaŭ en la esperantista kampo)!

Se alia rimarko povas valori jen la lasta: vi estas ĵurnalisto, bone konas teologion (se mi ne eraras vi estas doktoro pri ĝi) kaj ŝatas diskuti problemojn. Sed konsideru ke ne ĉiu leganto estas teologo, la plejparto estas simplaj katolikoj kiuj ŝatus vidi en E.K. ne tro specialigita gazeto, ne tro fake-teologa.

Vittorio Dall'Acqua, Milano

(Mi ne estas doktoro de teologio, sed nur havas la diplomon, S. Maul).

 

al la indekso


RADIO ROMA

Programo en Esperanto 

Marto: 3. Tra la literaturo. 10. Novaĵoj el Italujo. 17. Italaj kanzonoj en Esperanto. 24. Leterkesto. 31. Kristana mondo. 

Aprilo: 7. La itala verkisto Eugenio Montale. 14. La insulo Elba. 21. La itala arkitekto Francesco Borromini. 28. La urbo Como kaj ĝia lago. 

La dissendoj okazas de h. 21 ĝis 21.20 MET.

al la indekso


PUPAGADO

por Fonduso Nepagipovaj Membroj

 

Malgraŭ la fakto ke en la oktobra numero de EK la kristnaska agado ne estis menciita, ĝia rezulto estas tre kontentiga dank’ al niaj legantoj. Ĝis la 15.12.1967 ni ricevis por ĉeĥaj kristnaskaj gramofondiskoj mendojn ĝis f 537,50. Tiel la tuta fonduso enhavis kun la aliaj donacoj preskaŭ f 1000,-. Por 1967 tio signifas, ke la kotizo de 100 membroj estas pagita, de 150 nepagita.

Kontraŭ la grumblantoj, kiuj opinias, ke estas malĝuste sendi EK al homoj, kiuj ne povas pagi in en orienteŭropaj landoj, mi nur volas respondi, ke ni ne agas sur komerca bazo, sed sur kristana. Estas bone pripensi, kion tio signifas en la praktiko de la ĉiutaga vivo de IKUE: servi al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri nia movado. EK estas por multai orienteŭropaj membroj tre grava organo, pli grava ol por okcidentano, kiu preskaŭ dronas en katolikaj enlandaj gazetoj! Bedaŭrinde tiu okcidentano multfoje estas ĝenerale tute sterila rilate sian solidarecon kun kunfratoj en orientai landoj! Tamen ni devas diri, ke en IKUE dum la lastaj monatoj tiu ĉi solidara sento kreskis. La nombro de donacintoj estis pli multa kaj varia ol en 1966. Ni esperu, ke ĝi en 1968 ankoraŭ pli elkresku!

Ni nun volas atentigi vin pri nia pupagado. Por f 12,- (tio estas iom pli ol unu kotizo) vi povas ricevi belan pupon en nacia kostumo. Bonvolu diri vian preferon ekz. hungaran, polan, jugoslavan. Se vi ne havas preferon, vi ricevos ĉeĥan pupon, ĉar estas laŭ ĉeĥa iniciato, ke ni ekinterŝanĝis. La pupoj estas tre specialaj kaj plaĉas al infanoj kaj maljunuloj (mi scias tion el sperto), do ili estas bela donaco por personoj de 8 ĝis 80 jaroj kaj pliaĝaj! Bonvolu pripensi tiun ĉi eblecon.

Ju pli da mendojn ni ricevas, des pli da orienteŭropaj membroj povos ricevi EK.

CvK

al la indekso