Enhavo de Espero Katolika numero 6/1967

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Sur la titolpaĝo: la mondo plenas je minacoj, ĉu estas simpla pluvo, ĉu malamo, milito kaj malpaco. Tiu knabo ŝirmas sin per sia mantelo - sed ĝi ne sufiĉas por ŝirmi sin kontraŭ la grandaj minacoj. Tian ŝirmon povas doni nur Dio, kiu regas la animojn de la homoj. Ni helpu, ke la homoj akceptu lian regadon.

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 


DAVID KAJ GOLIATH

La historio de Israelo montras tra jarmiloj saman linion: kontraŭ ĉiaj espero kaj homa racio eta kaj malforta popolo savas sian ekziston malgrau ĉia minaco de superpotencaj najbaraj popoloj kaj detruaj katastrofoj. Ofte ĝi glitis al rando de abismo, sed ĉiam sava mano kaptis ĝin kaj donis al ĝi la ŝancon pluvivi: la historio de David malgranda kaj Goliath giganta estas aktuala! Israelo mem pripensis tiun sian sorton kaj interpretis ĝin tiel, ke ĝia malfelico radikas en ĝia ripeta malfideleco je la ligo kun Jahve, sed ĝia saviĝo radikas en la fideleco de Jahve je la unufoje por ĉiam donita ligpromeso. Kaj ankaŭ Jesuo diris, ke tiu popolo ne pereos malgraŭ la diasporo, la dispeliĝo tra la tuta mondo. Simile parolis Paŭlo en sia epistolo al la Romanoj.

La novfondiĝo de la nuna ŝtato Israelo post tiel longa tempo estas rimarkinda signo de providenco, kontrasta al ĉia historia sperto. Karl Barth nomis ĝian ekziston “la sola natura (mondhistoria) Di-pruvo”.

La fulmomilito inter Israelo kaj ĝiaj arabaj malamikoj kaj la kompleta israela venko certe povas esti klarigata per la militista, strategia realo kaj la psikologia situacio. Tamen restas io nedifinebla, se oni rezonas pri tiu nekredebla evento: dum nur 4 tagoj la popoleto kun sia materiala malsupereco kaj sen ia ekstera subteno venkis la gigantan malamikaron, kiu disponis pri plurobla arsenalo kaj multobla soldataro. Aliflanke la israela venko ne alportis per si mem la pacon. Garantii ĝin konstante estos multe pli malfacile ol militi.

Sed alia aspekto estas grava: nun la judoj ree posedas la tutan Jerusalemon, kiun en la jaro 70 p. Kr. ili perdis pro la konkero fare de la romianoj.

Nia foto montras la lamentomuron en Jerusalemo, rekonkerita de la israela armeo. Tien pilgrimas miloj da piaj judoj, kiuj ĝis nun ne rajtis viziti tiun parton de Jerusalemo. Unu el la unuaj estis David Ben Gurion, kiun montras la bildo.

Poste, dum la tempo de imperiestro Hadriano (117-138), sub Simeon Bar-Koĥba la judoj ankoraŭfoje rekonkeris Jerusalemon kaj supozeble eĉ komencis rekonstrui la templon, sed la romiaj armeoj venkis la ribelulojn, mortigis aŭ vendis ilin kiel sklavojn al Egiptujo. Judoj riskis mortpunon, se ili vizitis sian patrujon, kies nomon oni eĉ forigis: Palestino estis la nova nomo, t. e. Filistrolando...

La sanktan urbon dum la posta historio regis multaj diversaj estroj, inter ili mahometanoj kaj krucmilitistaj kristanoj, ĝis fine en 1920 Britujo laŭ decido de la tiama Popolligo ricevis la mandaton pri Palestino. Intertempe la cionista movado loĝigis jam multajn judojn en la miljara patrujo, tiel ke fine UN iel devis akcepti tiun fakton kaj decidis dividi la landon inter araboj kaj judoj, kun la sekvo ke la 15-an de majo 1948 la judoj proklamis la ŝtaton Israel.

Jam tiam oni faris la proponon, ke Jerusalemo fariĝu internacia urbo; nun, kiam ĝi estas liberigita de la disigiteco kaj la muro, oni denove proponas tion, i.a. ankaŭ Paŭlo VI.

Israelo mem deklaris, ke la urbo kaj la sanktaj lokoj estos apertaj por ĉiuj religioj, ja ke ĝi estos preta doni la sanktajn lokojn en la protektadon de la diversaj religioj. Kaj la katolika episkopo Hirakim oficiale dankis al la ŝtato, ke la armeo intence kaj atente savis la sanktajn lokojn de milita damaĝo.

Sed momente gravas io tute alia: per la milito suferis miloj da homoj, ne nur soldatoj, sed precipe ankaŭ infanoj kaj virinoj. Malsano kaj malsato regas. Estas necese, unue solvi tiun problemon, kaj estas iel esperige kaj pacige, ke Israelo mem helpos siajn malamikojn, kaj ke la cetera mondo helpas al ĉiuj, ne nur al tiuj kiuj simpation havas ĉe amikaj popoloj.

sm

 

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

Ha, vi mem tion scias, Sinjoro, ĉar vi ja kiel homo ankaŭ spertis la angoron. Je certaj tagoj la mondo ŝajnas al ni terura aĵo: monstro, blinda kaj kruda. Ĝi ŝancelas nin, tiras nin tien kaj reen, mortigas nin senkonsidere. Heroe - tion oni povas prave diri - la homo sukcesis krei inter la grandaj, malvarmaj kaj malhelaj akvoj loĝeblan regionon, kie estas preskaŭ hele kaj varme - kie estuloj havas la okulojn por vidi, manojn por mildigi kaj koron por ami.

Sed kiel nesekura estas tiu loĝloko! Ĉiumomente, tra ĉiuj fendetoj enrompas la granda, terura estaĵo - tiu estaĵo, kies ĉeeston ni ĉiel provas forgesi, kaj kiu tamen daŭre alestas, apartigita de ni nur de maldika membrano.

Fajro, pesto, ventego, tertremoj kaj senkatenigo de mallumaj animaj fortoj en unu momento senpardone disŝiras ĉion, kion ni penade konstruis kaj ekipis kun intelekto kaj koro.

Ho Dio, ĉar mia homdigno malpermesas al mi, kiel besto aŭ infano, fermi antaŭ tio la okulojn - kaj por ke mi ne cedu al la tento malbeni la universon kaj ĝian kreinton - igu ke mi adoru ĝin, ĉar mi vidas vin kaŝita en ĝi. La grandan liberigan vorton, Sinjoro, la vorton kiu samtempe rivelas kaj efikas, ripetu ĝin al mi, Sinjoro: “Tio estas mia korpo”.

Vere, la terura kaj malserena aĵo, la fantomo, la ventego - se ni volas - estas vi! “Estas mi, ne timu”.

Ĉio, kio ektimigas nin en nia vivo, ĉio kio terurigis vin mem en la olivarba ĝardeno, tio estas enfunde nur la formoj aŭ aperaĵoj, la materio de la sama Sakramento.

Ni nur kredu! Ni kredu des pli firme kaj des pli profunde, ju pli minacanta kaj nedissolvebla ŝajnas al ni la realo! Tiam la teruro de la universo antaŭ niaj okuloj iom post iom perdos la severajn trajtojn, pli poste alridetos nin kaj finfine akceptos nin en siajn pli ol homajn brakojn.

T. de Chardin

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO  

 

1. Ke la kristana junularo per dia graco pli kaj pli perceptu la internan riĉecon de la eklezio.

2. Ke la ordenoj kaj kongregacioj pli kaj pli disfaldiĝu en la misi-landoj.

 

al la indekso


VALORA KOMPROMISO

Ekumenaj direktivoj

La unua parto de la “Ekumenaj Direktivoj” pri la realigo de la koncil-decidoj pri la ekumenaj taskoj estis publikigita en la Vatikano. La dokumenton ellaboris dum du jaroj la Bea-sekretariato, poste ĝin prilaboris la koncila kredkomisiono, tiam la episkop-konferencoj kompletigis ĝin, fine la Ottaviani-kongregacio kontrolis ĝin. Sian definitivan formon la dokumento ricevis per redakta komisiono konsistanta el membroj de pluraj kongregacioj kaj la Bea-sekretariato. La 28-an de aprilo 1967 papo Paŭlo VI aprobis ĝin. Ĉi tiu vojo de la dokumento estas de aparta intereso.

Certe oni ekkonas en la nun eldonita dokumento la manskribon de la progresema kardinalo Bea, sed oni ankaŭ tre bone rimarkas, ke plurfoje ĝi estis en la manoj de la tradiciema Ottaviani. Rezulto: la aktivaj ekumenistoj el ĉiuj landoj kaj eklezioj tutcerte ne povas esti kontentaj pri ĉi tiu dokumento. Tamen ankaŭ la nun estiĝinta kompromiso estas valora: ĝi taŭgas por antaŭenigi la ekumenismon, se oni plene elĉerpas la direktivojn.

Devo kunlabori

Elirpunkto de la tuta dokumento estas la admono de la koncilo por ĉiu, kunlabori par restarigi la kristanan unuecon. Jam en la enkonduko la dokumento admonas, esti prudenta en la ekumena agado. Tiu prudenteco estas multe pli efika, se ĝi baziĝas sur firma instruiteco en doktrinoj kaj tradicio de la katolika eklezio kaj sur preciza kaj vera scio pri la tradicioj de la nekatolikaj eklezioj.

Sentime kaj prudente

Neniel la prudenteco devas baziĝi sur nekono aŭ timo kontraŭ reformoj. Tasko de la ekumena direktivaro do estas, servi al episkopoj kaj kredantoj, realigi kun pastorala prudenteco la ideojn de la koncilo pri la ekumenismo.

La gravaj ebenoj

La unua ĉapitro temas pri la ekumenaj komisionoj starigendaj sur dioceza, interdioceza kaj teritoria ebenoj, kun la celo akceli la ekumenan aktivecon sub gvido de episkopo aŭ episkop-konferenco. Ĝi nomas aron da ekumenaj iniciatoj, kiujn povas enkonduki kaj akceli tiuj komisionoj. Tiel montriĝas, ke ne la Bea-sekretariato sola povas fari la ekumenan laboron, sed eble eĉ pli grava estas la laboro en diocezo kaj paroĥo (vidu ankaŭ EK 5/1967, p. 55).

(Cetere: IKUE serioze devas demandi sin, ĉu ne ankaŭ ĝi povas aŭ devas starigi tian komisionon, por kunigi kaj fortigi la iom sporadajn kaj nekontentigajn klopodojn ekumenajn en la unuiĝo. Eble oni povus atendi ĝis la kongreso en Limburg, sed pli bone estus, se tia komisiono jam partoprenus la preparojn por la kongreso. sm)

La dua ĉapitro temas pri la valideco de la nekatolika bapto. Ne estas en ĝi io esence nova, tamen ĝi akcente pledas por diskuto pri tiu problemo. La tria ĉapitro parolas pri la akcelado de la “spirita ekumenismo”, kaj nomas la preĝon por unueco “animo de la tuta ekumena movado”.

Kulta komuneco

La kvara ĉapitro, plej longa kaj grava, temas pri la “komuneco en la kulta agado”, do ĉiuj “komune dirataj preĝoj, komuna uzo de sanktaj objektoj kaj lokoj kaj ĉia liturgia komuneco, la communicatio in sacris en esenca kaj vera senco”. Estas dezirinde, akcentas la dokumento, “ke katolikoj kaj disaj fratoj unuiĝu en preĝado por ĉia komuna afero, je kiu ili povas kaj devas kunagi”. Kiel modelon por la komuna diservo ĝi prezentas la diservojn en la baziliko Sankta Paŭlo ekster Muroj je la fino de la koncilo (vidu EK 2/1966, p. 20) kaj okaze de la vizito de la ĉefepiskopo de Canterbury (vidu EK 4/1966, p. 37).

La plej delikata parto estas tiu pri la communicatio in sacris, do partopreno en sakramentoj kaj kulto de alia eklezio. Ĉi tie oni klare distingas inter la ortodoksaj kaj nekatolikoj de Romo disigitaj. La dokumento strikte restas ĉe la koncilaj eldiroj pri tio. Ĝi nur detaligas ilin, i. a. ĝi ankaŭ ne permesas, ke nekatoliko prediku dum la meso (alie dum ne-mesa diservo). Inverse tio validas ankaŭ por katolikoj, kiuj ne rajtas prediki dum la vespermanĝo kaj la ordinara liturgia vorto-diservo. Sed malgranda novaĵo estas, ke katolikoj pli facile ol antaŭe povos partopreni la kulton de nekatolikoj, nur ne estas permesate partopreni la eŭkaristion (kion ja ankaŭ protestantoj diverskonfesiaj inter si kutime ne faras). Tio signifas ekz. por la kongreso en Limburg, ke ankaŭ la katolikoj povos partopreni la diservojn de la evangeliaj fratoj.

Plua evoluo?

Willebrands, membro de la Bea-sekretariato, akcentis, ke la dokumento ne antaŭvidas ĉiujn eblecojn kaj okazojn; tion devos kompletigi direktivoj sur loka ebeno. Pluan evoluon li ne ekskluzivis.

La ĝis nun konataj protestantaj komentoj pri la dokumento ne estas tre pozitivaj. Oni akcentas, ke ja fakte enestas nenio nova, escepte de la bapto; tiu problemo de kondiĉa bapto, aktuala ĉe konvertiĝoj, nun ŝajnas esti solvata, oni komentas. Oni kompreneble pozitive juĝas la nun permesatan partoprenon de katolikoj en nekatolikaj diservoj, sed prave roma observanto rimarkigas: “Tiuj destinoj apenaŭ legaligas la praktikon, evoluintan tie kaj tie en miks-konfesiaj landoj”. Sed ni opinias, ke laŭ la episkopa suvereneco plua evoluo en tiuj landoj, kie ĝi pro la konfesia situacio estas ebla kaj necesa, ankaŭ okazos. Ĉar finfine la dokumento ja nur estas direktivaro, kio ĉiukaze estas malpli ol ordonoj, preskriboj aŭ eĉ leĝoj. Kaj en aliaj landoj, kie la ekumena movado ĝis nun apenaŭ komenciĝis, la dokumento estas granda paŝo antaŭen - se oni sekvas ĝin.

 

al la indekso


KULT-INSTRUKCIO PRI LA EŬKARISTIO

La nova “Instrukcio pri la kulto de la mistero de la eŭkaristio”, validiĝonta la 15-an de aŭgusto 1967 (laŭ juĝo de la episkopoj), enhavas plurajn novaĵojn. Ekz. estos permesate por multe pli granda rondo ol ĝis nun, akcepti la komunion sub ambaŭ formoj: por partoprenantoj de spiritaj ekzercadoj, por familianoj kaj bonfarantoj de nova sacerdoto dum la unua sankta meso, por malsanuloj kaj iliaj familianoj, se estas meso en la domo; malsanuloj, kiuj ne povas akcepti la komunion sub la formo de pano, ankaŭ ekster meso povas akcepti ĝin sub la formo de vino.

Aliaj preskriboj de la instrukcio estas: la samtempa celebrado de pluraj mesoj kaj diservoj en unu preĝejo devas esti evitata; oni preferu kuncelebradon, se estas pluraj sacerdotoj. Pli grandaj grupoj de lingvo-fremduloj havu la eblecon festi la meson en siaj lingvoj aŭ en latina lingvo. Malgrandaj grupoj de ordenoj k. s. ne havu apartajn diservojn, sed enviciĝu en la paroĥaj diservoj. Se oni havas mesojn sabatvesperajn, kiuj validas kiel plenumo de la dimanĉa devo, oni povas sabat-matene kaj vespere komuniiĝi. Ne estas plu permesite, celebri sanktan meson antaŭ la monstranco.

La instrukcio enhavas krome detalajn preskribojn pri la eŭkaristiaj kongresoj, pri la aranĝo de altarejo kaj preĝejo, pri televida kaj radiofonia perado de sankta meso ktp.

 

al la indekso


NE TRE KATOLIKA

Analizo de la kardinala listo

27 novaj kardinaloj ricevis la 26-an de junio 1967 la purpuran ĉapelon. Je la unua rigardo oni estas seniluziigita pri la listo de la novaj kardinaloj: reformo de la kurio (ŝajne?) ne okazis; la katolikeco de la katolika eklezio suferis denove, ĉar el la 27 episkopoj nur unu apartenas al la juna eklezio; kaj entute estas nur 4 naskitaj afrikanoj inter la kardinaloj.

Efektive la tuta listo estas kompilita laŭ klasikaj vatikanaj principoj, tiel ke oni povas demandi sin: ĉu la amasigo de konservativaj kuriaj prelatoj en la sankta kolegio ekvilibrigu la progreseman episkop-sinodon? Ĉu la kuri-reformo rajtas ekveturi nur kun tre forta bremsilo?

Jen ankoraŭ kelkaj nombroj: 12 italoj kontraŭ 15 neitaloj; nun Italio kun entute 37 kardinaloj konsistigas preskaŭ trionon de la kardinalaro; 14 kurianoj kontraŭ 12 rezidantaj episkopoj.

Analizante la liston laŭ la nomoj, oni povas veni al jena konkludo: ĝi malgrandigas la signifon de la kardinalaro entute, dum ĝi aliflanke estas preludo por esencaj paŝoj al reformo de la kurio kaj novorganizado de la diplomataro de la Sankta Seĝo.

Ĉar en pluraj kazoj la novaj kardinaloj akiris purpuran ĉapelon pro tre evidentaj kaj simplaj kialoj: por agnoski meritojn; ĉar en la koncerna diocezo tradicie rezidis kardinalo; ĉar iuj landoj juste devas havi plian kardinalon; ĉar nuncioj ofte finas sian diplomatan deĵoron kun samtempa kardinaliĝo (aŭ inverse: oni kardinaligas ilin, por tiri ilin el la diplomatio); episkopoj pro kuria ofico kardinaliĝis; ktp.

Fine oni ne forgesu, ke multaj kardinaloj (ankaŭ novaj!) estas tre maljunaj. Pri fortigo de la kardinalaro oni do apenaŭ povas paroli. Ŝajnas pli ĝuste, ke temas pri ia pensiigo de konservativaj prelatoj.

 

al la indekso


IKUE-KONCILO: EKLEZIO KAJ VIVO

Ni ĉiuj malsame pensadas pri nia kristaneco. Jen sekvas tri ekzemploj:

1. Estas kelkaj homoj, por kiuj la ekzisto de ilia eklezio ne estas problemo, ĉar ili ekkreskis interne de ĉi tiu aŭ tiu kredokomuno. Laŭ ĉi tiu vojo ili “memkompreneble” fariĝis kristanaj, tiel ekkonis sian eklezion. Ili opinias normala vizitadi la preĝejon. Ili kredas en la Sinjoro; la Sinjoro, kiu volis la eklezion. En la preĝejo la Biblio estas legata, la Vorto estas predikata. Tie oni aŭdas en kiu maniero oni vivu kiel kristano. Se ili renkontas malfacilaĵojn en sia ĉiutaga vivo, ili atendas respondon de la eklezio. Se ĉi tiu respondo forfremdigas ilin de la homoj ĉirkaŭe, tio estas la kulpo de tiuj homoj kaj ne de la eklezio.

2. Estas ankaŭ aliaj. Ili diras: la eklezia pensado donas al mi ĉiam malpli da ebloj por partopreni la modernan vivon. La eklezio parolas lingvon, kiu ne varme alparolas min. Ĝiaj vortigoj tro multe spiras la pasintecon. Ĝia konduto tiom diferencas de mia ĉiutaga vivo. Ĝi predikas la ĝojigan mesaĝon tiel, ke mi aŭdas tiom malmulte pri la tasko en la hodiaŭa mondo, la mondo kun senlaboreco, familiaj konfliktoj, intergeedzaj mizeroj, malsato, milito, atombombo, raso-diskriminacio, landoj evoluantaj, spacoveturado, ktp. En la mondo ni vidas la lukton por doni formon al la moderna vivo kaj povi partopreni ĝin. Ĉu mia eklezio komprenas la signojn de la tempo? (Luko 12, 56).

Tiuj, kiuj faras tiajn demandojn, ne estas malamikaj al la eklezio, sed komprenas ĝin malfacile. Kelkfoje eĉ apenaŭ ŝajnas al ili, ke la eklezio ankoraŭ ĉiam servas al niaj pragepatroj, sed ne al la homo hodiaŭ vivanta.

3. Multaj forlasis la eklezion. Ili opinias la eklezion ebura turo. En ĝi oni kondutas laŭ preskribita maniero, kiu estas alia ol la postuloj de la ĉiutaga vivo. La eklezio estas instituto, kies membro oni estas. Sed estante membro por aŭdi respondon al iuj vivo-demandoj, oni vane aŭdadas... Tial ili foriris. Estas ja multego da aferoj farendaj en ĉi tiu mondo! Montriĝas, ke tio estas ebla ankaŭ sen eklezio. Pensu nur pri sociala leĝdonado, edukado al la moderna junularo, social-helpado, servocentroj por saneco, helpo al landoj evoluantaj, la Unuiĝintaj Nacioj, k.t.p. Sen la eklezio ili prosperas eĉ pli bone, ĉar tiam oni povas helpe kunlabori kun la mondo. Oni sentas la vivoritmon. Oni sentas, ke oni povas esti oni mem. Por bone agi, oni ne bezonas la eklezion.

Eble la eklezio tro multe fariĝis “instituto”, “oficista organizaĵo”, informejo, kunvenejo. Oni parolas pri liturgio, eŭkaristio, vespermanĝo, predikado de la Vorto, kateĥezo. Eble estis antaŭe tro malmulte da kontaktoj interekleziaj. Eble oni vidis pli la diferencojn doktrinajn ol la serveman kuniradon de kristanoj.

Instituto kaj dividiteco plej ofte kondukadas al rigidiĝo. Tiel oni perdas la vidon al la mondo, per kio la rigidiĝo denove pligrandiĝadas.

Tamen ni atendas de el nia eklezio almenaŭ gvidadon ĉe la multaj demandoj, kiuj okupas nin. Demandoj ankaŭ pri la valoro kaj celo de nia vivo, pri la rilato inter konscienco kaj aŭtoritato, k.t.p.

TASKOJ:

1) Ĉu la kristaneco por mia vivo estas nemalhavebla?

2) Ĉu mia eklezio povas servi al mi en tio?

3) Kiel mia eklezio, kiel instituto, povus kaj devus fari ĉi tion?

 

al la indekso


IKUE-KONCILO: DIALOGO EN LA EKLEZIO

Kun kaj per la lasta koncilo modiĝis la vorto “dialogo”: dialogas ĉiuj kun ĉiuj, ateistoj kun kristanoj, katolikoj kun protestantoj, eklezio kun mondo, kristanismo kun aliaj religioj ktp.

Sed kio pri la dialogo interne de la eklezio mem?

Jen kampo multe pli malfacila ol la aliaj dialog-kampoj, ĉar eĉ la plej ama famili-diskuto havas siajn amaraĵojn, sian akrecon, sian angustecon.

Kaj efektive: ni katolikoj ĝis hodiaŭ ne scias dialogi inter ni; tre rapide el dialogo fariĝas disputo kaj polemiko, absolute ne indaj je la spirito de Kristo.

Tamen ni devas dialogi, ja pli kaj pli montriĝas, ke sen dialogo ni ne trovos solvon de la multaj problemoj kaj demandoj okupantaj nin. Ankaŭ la koncilo vivis per la dialogo, kaj eĉ tie montriĝis la malfacileco: ne ĉiuj episkopoj estis frataj dialogantoj, ja intrigoj kaj kalumnioj, riproĉoj kaj akuzoj ofte konsternis la observantojn. (Kaj se ni pensas pri IKUE kaj la legantaro de EK mem, la atmosfero ĝis antaŭ nelonge ne estis tre bona...)

La kialoj kaj kaŭzoj de tia situacio certe estas pluraj, eĉ multaj; sed unu nekontesteble estas, ke dum jarcentoj ni katolikoj vivis sur du ebenoj ekskluzivantaj sin reciproke: jen la instruanta aŭtoritata “eklezio” (t. e. la hierarkio) - eklezio sinonimis kun hierarkio; jen la aŭdanta kaj obeanta “popolo”, la fideluloj, kredantoj, la ŝafaro.

Nun subite(?!) la koncilo diras: ni ĉiuj, la di-popolo, de la papo ĝis la lasta avineto preĝanta sian rozarion, estas la eklezio, kaj laikoj same kiel sacerdotoi devas kontribui al vivo, instruado, interpretado, elformado, reprezentado, atestado de la kredo-trezoro. Sed por fari tion estas necesega la dialogo.

Nur: kiel dialogu homoj, kiuj neniam lernis tion, ĉar ja ili nur aŭskultis, aŭ, se ili malfermis la buŝon, devis timi klerikalajn intervenojn - do ili preferis forlasi (evidente aŭ kaŝe) tiun aŭtoritatisman eklezion.

Kiuj estas la reguloj por ĝusta dialogo? Nu, unu tian regulon la laikoj jam konas: aŭskulti la alian; nur ili devas nun aŭskulti ne obeeme, t. e. senkritike kaj senrezerve, sed ili devas aŭskulti kaj pripensi, rezoni kaj diskuti la aŭditajn vortojn. Sed - kaj jen novaĵo - la samon devas fari ankaŭ la hierarkianoj…

La dua regulo konsekvence estas: ne silenti pri sia opinio, fari siajn demandojn, do malfermi la buŝon. Kaj ĉe tio ne timi, ke oni diras ion strangan, naivan, eraran, malĝustan, konsternan. Tabuoj ne ekzistas. Kaj oni parolu persone, ne teorie kaj abstrakte.

La tria regulo kaj la plej grava: oni parolu ĉiam tiel, ke en la afero oni estas ja senpardona, sed al la personoj montriĝu tolerema, pardonema, komprenema - koncize: ama.

Modelon por dialogo ni havas: papon Paŭlo VI. Li ekkonis tre precize, ke pasis la tempo de unuforma, homogena, triumfema eklezio; konsekvence li do atentas la pluralismon en la eklezio, la aron da opinioj kaj voloj, la diverĝojn de intencoj kaj vojoj al la sama celo: prezenti kaj atesti la kredon je Jesuo Kristo en lia eklezio tiel, ke ankaŭ hodiaŭa homo povas ekkoni ĝin kaj ĝian veron.

sm

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

Energie helpas la suferintojn de la milito en proksima Oriento multaj internaciaj kaj naciaj organizoj; ankaŭ Caritas Internationalis kaj la papo mem tuj dispongis monon, medikamentojn kaj varojn; la Papa Misio por Palestino, aganta ekde 1948 por palestinaj rifuĝintoj, intensigis sian agadon; Paŭlo VI ĝiris personan donacon de 50.000 dolaroj al ĝi.

Delegacio de la grek-ortodoksa eklezio de Ĥios sub gvidanta metropolito de Mitilene vizitis la papon, dankante pro la transdono de relikvaĵoj de Sankta Isidoro.

Kardinalo Joseph Ritter mortis unu tagon antaŭ Ruffini (vidu “Ni funebras”). La episkopo de St. Louis, Usono, estis 74-jara; dum la koncilo li precipe batalis por religia libereco. (Atentu: en nia analizo de la kardinala listo ne estas atentitaj la du ĵusaj mortoj).

Delegitoj de 42 episkop-konferencoj kunsidis en Romo por priparoli ekumenajn problemojn. Ĉeftemo estjs la ĵus eldonita unua parto de la ekumenaj direktivoj. Tiun unuan kunsidon sekvos regule aliaj.

“Pacem in terris”-kongreso la duan fojon okazis (en Ĝenevo). Partoprenis ĝin eminentuloj el la tuta mondo. Paŭlo VI sendis mesaĝon, en kiu li renovigis sian proponon de mondfonduso por evolulandoj.

La usona katolika eklezio progresas en siaj klopodoj integrigi la neblankajn kredantojn. En la seminarioj negroj estas bonvenaj, kaj pli ankaŭ en la lernejoj kaj paroĥejoj. La negra helpepiskopo de New Orleans Perry konfirmis, ke li tute ne estas diskriminaciata de blankulaj katolikoj. Li pledas por forigo de apartaj negro-preĝejoj.

La sveda ekumena konsilantaro invitis al kunlaboro la katolikan kaj ortodoksan ekleziojn de la lando.

La hispana jezuito Vincent Ferrer, kiu, helpite de germanaj katolikoj, starigis agrikulturajn modelojn en Hindio kaj tiel sukcesis progresigi produktadon kaj bonfarton de la popolo en Manmad (ŝtato Maharaŝtra), verŝajne devos forlasi la landon. Ekstremistaj hindu-organizoj postulas lian ekziliĝon; protestoj de la kamparanoj prokrastis la ekzilon ĝis nun.

50% el demanditaj pastroj en Usono pledis por la celibato, 47% pledis por libera decido, 50% por tio, ke edziĝintaj sacerdotoj rajtu resti en sia ofico. Precipe pli junaj sacerdotoj pledas por ŝanĝo de la celibat-preskriboj.

Jugoslavaj parti-gazetoj asertis ke la kontrakto inter Vatikano kaj Jugoslavio esence fortigis la eklezian pozicion, precipe en Kroatujo. Tial la partio pli forte batalu kontraŭ la influo de eklezio kaj religio.

Ĉiuj eksterlandaj misiistoj forlasis Gvineon, laŭ ekzilordono de prezidanto Sékou Touré, kiu ankaŭ ne permesas la enmigradon de alilandaj afrikaj sacerdotoj. Nun por la 35.000 gvineaj katolikoj disponiĝas nur 9 indiĝenaj sacerdotoj. La prezidanto volas “afrikanigi la gvinean klerikaron”.

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

Nia tasko estas “sekigi la larmojn de Dio”…

La konata patro Werenfried Van Straaten O. Proem. sciigis, ke li retiris sin por verki novan libron pri la laboro, kiun li kun granda aro da kunlaborantoj faradas jam preskaŭ dudek jarojn. La titolo de la libro estos: “Kie Dio ploras”. La esenco de nia tasko, laŭ Patro Werenfried, konsistas en tio, ke ni ĉie, kie Dio ploras, devas sekigi liajn larmojn. Dio, kompreneble, ne ploras en la ĉielo, sed sur la tero. Dio seninterrompe ploras en malĝojaj, suferantaj kaj plorantaj homoj de nia tempo, kaj ni ne povas Lin ami, ne sekigante iliajn larmojn! Tial Patro Werenfried antaŭ dudek jaroj komencis sian vagadon tra la mondo, vizitante ĉiujn landojn kaj mondopartojn, kie estas mizero. Pri ĉi tiu vagado ni povos legi en la libro, kiu estas verkata por ĉiuj, kiuj helpis la aŭtoron sekigi la larmojn de Dio.

Ankaŭ en Afriko estas multego da bezonoj kaj mizeroj. Unu el ili estas la blindeco de milionoj da kunhomoj. La esperantistoj de ĉiu ajn religia aŭ politika konvinko montriĝas pretaj ĉi tie laŭpove helpi, kaj mi tre ĝojas, ke denove multaj adeptoj de la bonkora pola okulisto perfare reagis. Amaso da leteroj atingis mian skribotablon. Envenis granda kvanto da poŝtmarkoj kaj dudeko da okulvitroj. Koran dankon al ĉiuj, inter kiuj kelkaj neesperantistoj simpatiantaj kun ĉi tiu bela afero!

Specialan dankvorton al Patro H. G. Wannemakers S. J., kiu predikis por la celo de E3. Patro A. Beckers promesis la samon. Granda estas mia espero, ke multaj pastroj katolikaj kaj nekatolikaj imitos ĉi tiujn laŭdindajn ekzemplojn!

Mi kalkulis, ke se nur mil esperantistoj estus pretaj dum 1967 ĉiumonate pagi unu operacion, la kaso de E3 en decembro venonta atingus la sumon de pli ol 30.000 ned. guld.

Al esperantistoj en nepagipovaj landoj mi skribos, kiel ili povas helpi. Bonvenaj estas libroj, gramofondiskoj (klasika, religia, nacia muziko) kaj poŝtmarkoj, sed oni povas ankaŭ kune donaci instrumentojn, kuracilojn, k.t.p.

Diversaj grupoj intencas de tempo al tempo monkolekti por E3, la Groningena L.E.E.N.-sekcio eĉ ĉiumonate! S-ro J. J. Velthuisen el Hago (Nederlando) skribis, ke li kontaktis la redaktoron de sia entreprena personara gazeto kun la rezulto, ke aperos en ĝi artikolo kaj pri Esperanto kaj pri nia agado! Pere de ĉi tiu aktivulo aperos ankaŭ alvoko por helpi al Afrikaj blinduloj en la organo de la “Nederlanda Unuiĝo por Kamparaninoj”. Mi kore gratulas al nia fervora samideano, dezirante ke lia ideo estu imitata de aliaj.

Simpatian leteron skribis S-ro Edward W. Woodruff, aŭstralia okuloptikisto: “Mi iomete scias pri la terura problemo de blindeco en Afriko, ĉar dum 15 jaroj mi loĝis en Sud-Afriko... Mi forte aprobas vian agadon kaj volas laŭeble subteni gin!”.

Dankon al la esperantista klubo en Sosnowiec (Pollando), kiu sendis du ekzemplerojn de “Koloroj” de Julio Baghy.

Dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj! Kiam mi en oktobro pasinta kun kelkaj esperantistoj parolis pri miaj planoj, ĉiuj konsilis al mi: “Ne organizu tian agadon, ĉar ĝi fariĝos grandega malsukceso!”. Kaj jen: precize la 14-an de aprilo E3 atingis la minimuman nombron de 1.000 operacioj, dum la agado daŭros ĝis la fino de la jaro. Kiu ankoraŭ ne donis esperon al blindulo?

            Esperigis: en Aŭstralio, Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Ĉeĥoslovakio, Germanujo, Hispanujo, Nederlando, Pollando.

            Antaŭa sumo: 2.006,47 ned. guld. Fina sumo: 2.861,02 ned. guld.

 

al la indekso


NI FUNEBRAS

Kardinalo Ernesto Ruffini, ĉefepiskopo de Palermo (Sicilio), mortis dimanĉon la 11-an de junio 1967, 97-jara, pro kor-kolapso. La kardinalo iom antaŭ la 10-a horo voĉdonis por la siciliaj region-balotoj kaj ĵus volis veturi al novkonstruita kapelo en Palermo por celebri tie la unuan sanktan meson, kiam lin (jam en la aŭto) kaptis malbonfarto. 20 minutojn poste li mortis en sia loĝejo, kien oni estis portinta lin.

Kardinalo Ruffini estis membro de la centra preparkomisiono de la 2-a Vatikana Koncilo. La 5-an de septembro 1962 Johano XXIII nomis lin membro de la prezidantaro de la koncilo. Dum la koncilo mem li konatiĝis kiel unu el la ĉefoj de la konservativa grupo. En sia diocezo dum 22 jaroj Ruffini disfaldis viglan karitatan agadon. I. a la t.n. “Ruffini-vilaĝo” kaj multaj institucioj por malriĉaj kaj sengepatraj infanoj dankas sian ekziston al la kardinalo.

Kiel konate, Ruffini ankaŭ estis esperantisto. Inter la esperantistaj episkopoj li estis la sola kardinalo.

 

al la indekso


OFICIALE

 

IKUE-jarlibro 1967

Ni atentigas niajn membrojn pri du eraroj en la nove aperinta jarlibro:

1. En la listo de Dumvivaj Membroj (p. 16) mankas la nomo de s-ro d-ro Oskar Meister, Graz (Aŭstrujo)

2. Pro tre bedaŭrinda neatento mankas en la listo de la Estraro (p. 8) la estrarano s-ro Walter Mudrak, Wien.

Centra Oficejo

 

UEA-Kongreso

La ĉi-jara UEA-kongreso, kiu origine okazu en Tel Aviv (Israelo), pro la krizo en Proksima Oriento nun okazos dum la sama tempo en Rotterdam (Nederlando). Dum la Universala Kongreso estos ankaŭ kunveno kaj diservo de IKUE.

Informojn donas la Centra Oficejo de UEA; pri la katolikaj aranĝoj vi povas informiĝi ĉe la prezidanto de IKUE, s.ro J. Tuinder.

 

al la indekso


VATIKANA RADIO

 

Papo Paŭlo VI malakceptis la proponon eldiritan en la petskriboj favore al uzo de Esperanto en Radio Vatikana.

Pri tiu negativa decido ni ĝis nun ne havas detalajn informojn, ankaŭ ne scias la motivojn kaj argumentojn por tiu decido, kiun kompreneble ni forte bedaŭras.

 

al la indekso


TEMPO KAJ SPACO ESTAS SUPERITAJ

Mesaĝo de Paŭlo VI

okaze de la unua “Tutmonda Tago de Komunikiloj” - 7 majo 1967

Instigite per la 2-a Vatikana Koncilo la eklezio, “sciante sin intime ligita kun la homaro kaj ĝia historio” (Gaudium et spes, enkonduko), volas direkti la atenton de siaj fideluloj kaj de ĉiuj bonvolaj homoj al la vasta, ampleksa kampo de la modernaj komunikiloj, gazetaro, filmo, radio kaj televido, kiuj esence destinas la hodiaŭan kulturon.

Dank’ al tiu mirinda tekniko la homa kunvivado ricevis novajn dimensiojn: tempo kaj spaco estas superitaj, kaj la homo kvazaŭ fariĝis kosmopolito, partoprenanto kaj atestanto de longforaj eventoj kaj de la tuthomara sorto. Oni povas paroli, kiel la koncilo, pri “vera socia kaj kultura aliformigo, kiu efikas ankaŭ en la religia vivo” (Gaudium et spes, 4). Al tiu aliformigo kontribuis la komunikiloj, kaj kelkfoje decidmaniere.

Ni eĉ atendas pliajn mirindajn evoluojn, kiel la interligon de ĉiuj televidstacioj al mondtelevido per artefaritaj satelitoj. En ĉi-ĉio ni vidas montriĝi kaj realiĝi admirindan planon de la dia providenco, kiu malfermas por la homa spirito konstante novajn vojojn al disfaldo kaj por atingi sian lastan celon.

Respekto kaj agnosko tial decas al la kontribuo de gazetaro, filmo, radio kaj televido kiel la ceteraj komunikiloj al akcelado de la kulturo, disvastigo de la arto, amuzo, kono kaj kompreno inter la popoloj kaj la diskonigo de la mesaĝo de l’ evangelio.

Certe ĉi tiu evoluo, kiu koncernas ĉiun unuopan kiel la tutan homaron, kaŭzas miron kaj ĝojon. Sed ĝi estas ankaŭ kialo por pripensado kaj serioza zorgo. Laŭ sia naturo ĉi tiuj iloj estas destinitaj por disvastigi ideojn, vortojn, bildojn, informojn kaj varbadon. Sed ili influas la publikan opinion kaj tiel do pensadon kaj agadon de unuopuloj kaj sociaj grupoj, ja ili spirite premas personecon kaj konsciencon de la homo, kiu minacas droni en la abundo de kontraŭdiraj influoj.

Kiu povus pretervidi danĝerojn kaj damaĝojn, kiujn povas suferi unuopuloj kaj la socio per tiuj en si valoraj instrumentoj, se ili ne estas uzataj kun respondeco, ĝusta intenco kaj kongrue kun la moralo? Ju pli grandaj tial estas potenco kaj efiko de tiuj instrumentoj por bono aŭ malbono, des pli atente kaj respondece oni devas uzi ilin.

Esprimante Nian respekton kaj ligitecon - kaj konvinkite agi laŭ espero kaj timo de ĉiuj bonaj homoj - Ni tial turnas Nin al ĉiuj, kiuj dediĉas siajn spiritajn fortojn kaj laboron al tiu malfacila kaj grava kampo de la moderna vivo. La nobla servo, kiun fari al siaj kunhomoj ili estas vokitaj, ĉiam respondu al la alta senditeco, kiu faras ilin instruantoj kaj gvidantoj, perantoj inter la vero kaj la homoj, inter la realaĵoj de la ekstero kaj la interno de la konscienco.

Ili certe havas la rajton esti liberaj de malĝusta ideologia, politika aŭ ekonomia premo, kiu limigas ilian pravan kaj responsan liberecon de opiniesprimo. Sed dialogo kun la publiko postulas ankaŭ respekton kontraŭ la digno de homo kaj socio. Ili do klopodu ĉiuforte porti al la homoj la veron, peri al iliaj koroj la amon al la bono kaj instigi ilin al komuna agado. Per tio ili kunlaboros ĉe la leviĝo de la homaro kaj pozitive kontribuos al konstruo de nova socio, kiu vivas pli libere, konscie, response, frate kaj digne (Pio XII).

Precipe ĉe tio Ni pensas pri la juna generacio. Ĝi serĉas, ne sen malfacilaĵoj kaj ofte en ŝajna aŭ fakta perturbiĝo, orientigon por sia vivo de hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj povu elekti en spirita libereco kaj sciante pri sia respondeco. Malhelpi ilin en tio aŭ erarigi ilian penan serĉadon per malĝustaj perspektivoj, trompaj iluzioj aŭ maldignaj perturboj, estus trompado por iliaj pravaj esperoj, erarkonduko de ilia nobla strebado kaj la fino de ilia altanima volado.

Denove tial kun patra amo Ni direktas Nian urĝan peton al ĉiuj, kiuj profesie laboras sur la kampo de la komunikiloj - precipe al la kristanoj inter ili. Ili servigu sian ateston al la vorto, tiu vorto, kiu en ĉiuj teraj formoj devas redoni la eternan superteran vorton, la vorton de la Patro, la lumon de la mondo, majestan veron.

Sed al la klopodoj de la publicistoj devas respondi la komuna kunagado de ĉiuj. Ĉar la respondeco de ĉiuj estas en tio vokita: de la gepatroj kiel unuaj kaj ne anstataŭigeblaj edukantoj de siaj infanoj, de la lernejo, kiu devas instrui siajn lernantojn kompreni la lingvon de la modernaj teknikaj instrumentoj, prijuĝi ilian enhavon kaj kun sana juĝpovo ekzameni, kun modero kaj memrego. La junularo precipe estas vokita utiligi tiujn instrumentojn por la propra erudicio, por frata sinteno kaj por la paco inter la homoj. Ankaŭ la registaroj estas vokitaj. Ili kompetentas por akceli kaj gardi la komunan bonon respektante justan liberecon. Tiu devo fine trafas ĉiujn. Ĉiuj devas prudente selekti inter la gazetoj, revuoj, filmoj kaj elsendoj kaj tiel kontribui al tio, ke la publicado en ĉiuj siaj formoj atingu pli kaj pli altan nivelon, kiu konvenas al responsaj kaj spirite maturaj homoj.

Aparte laŭdinda kaj valora estas ĉiu serioza klopodo, kiu formu la kritikan juĝadon de leganto kaj spektanto kaj kapabligu lin ekzameni la peritajn informojn, ideojn kaj bildojn, ne nur sub la vidpunkto de tekniko, arto, amuzo, sed ankaŭ laŭ la homa, etika kaj religia starpunkto.

Ankaŭ la eklezio mem volas kontribui al bona evoluo en la mondo publicista: per instigo, kuraĝigo, admono, orientigo kaj kunlaboro. Tial la 2-a Ekumena Koncilo Vatikana okupiĝis pri tiuj problemoj. La koncil-dekreto pri la instrumentoj de la socia komunikado kaj la koncerna pastoral-instrukcio momente preparata atestas la klopodojn de la eklezio akceli tiujn homajn valorojn, kiujn enprenis la kristanismo, vivigis, nobligis kaj direktis al la lasta celo de la homo. Tiel la eklezio penas, por ke al la mirinda teknika progreso korespondu ankaŭ vera kaj fruktodona progreso spirita kaj morala.

 

al la indekso


IDEOLOGIO KAJ KRISTANISMO

Ideologion ni difinu kiel deiron de la kristana (rivelita) vero, malĝustan interpretadon de la efektivo kaj profanadon de la praintenco de la religio. Jen kelkaj ekzemploj por ideologioj, kiujn oni false konkludis el la rivelo:

La ideologio pri la proprieto, kiun oni prezentas kiel “kristanan” propriet-ordon. Unu el pluraj eblaj formoj de proprieto estas deklarata kiel unuaranga, kvankam la rivelo ne enhavas difinitan preskribon pri la proprieto. Ĉe la demando de la produktiloj, jen politika problemo estas nekompetente “kristane” determinata.

La ideologio de la regado laŭ la modelo mastro-servanto. La homa regopotenco estas derivata laŭ deveno kaj aĝo sub la kaŝo de la kristanismo, kvankam la rivelo ne rekomendas certan strukturon de la potenco kaj karisman hierarkion. Oni enkondukis du-klasecan teorion, simile kiel la ortodoksa marksismo.

La ideologio de la diferenco inter kleruloj kaj nekleruloj. Tio gvidas al negativa humanismo, eĉ al esotera malgrand-eklezio de la akademiuloj, al intelektigo de la kristana vero, al estetikeca ritigo de la vorto.

La ideologio de la propra juro de la eklezio gvidas al reflektigo de la rivelitaj veroj. La eklezio de la karito fariĝas eklezio de la juĝado, la videbla eklezio estas absolutigata, la triumfismo estas protektata per sankcioj.

La ideologio de la modelo mastro-servanto estas aplikata al la ŝtatformo kaj gvidas al la defendo de la propra hieraŭeco. La rivelo ne konas rekomendojn por monarkioj aŭ respublikoj.

La ideologio de la partipolitika katolikismo estas justigita nur en specialaj situacioj, sed ne povas esti fundigata historie. Sociaj kaj ekonomiaj interesoj estas levitaj sur religian ebenon. En la nomo de la eklezio oni argumentas por aŭ kontraŭ Eŭropa Komuna Merkato aŭ purigo de forfluaĵoj (Legitima tamen estas la “politika katolikismo” kiu intencas reprezenti kristanajn ideojn ĉe la “amas-medioj” kaj ĉe la leĝfarado).

Absoluta senideologiigo estas neebla, ĉar la homo estas peka. Oni tamen devas strebi al zorgema kontrolo pri la kriterioj, ĉu en iu kazo alestas ideologio. Krome oni alstrebu prikonsideron de sciencaj rezultoj el la nekristana medio, la eviton de la intermikso de sakralaj kaj profanaj kampoj, la rezignon je konkretaj imperativoj, se ekzistas alternativoj.

(laŭ prof. A. Burghardt, Graz)

 

al la indekso


 

LA TOMBOTUKO DE TORINO

Ĉu ĝi estas aŭtentika? - Ĉu ĝi montras Jesuon?

Kion diras la scienco?

Kiam en la jaro 1898 la itala fotografo kaj juristo Secondo Pia en sia fotolaborejo rivelis siajn fotoplatojn, li subite ĝojekkriis: tute precize li jen havis foton de homa vizaĝo. Ĉiuj platoj kune montris la antaŭan kaj dorsan flankojn de 1,80 m alta viro kun fermitaj okuloj, subkorpe krucitaj brakoj kaj per skurĝoj mistraktita korpo.

La sensacia informo iris tra la tuta mondo: La tombotuko de Torino vere montras homon entombigitan en tiu tuko kun ĉiaj vundoj, kiajn laŭ biblia raporto havis Jesuo.

Kriminalistoj, kuracistoj, historiistoj kaj kemiistoj ekzamenis la nekredeblan aferon kun scienca sobreco. Kio rezultis?

El la unuaj 1200 jaroj ni scias malmulte pri la tuko. Oni nur scias, ke unue en Jerusalemo poste en Konstantinopolo oni veneris tombotukon de Jesuo. Krucmilitistoj laŭdire kunportis ĝin al Francujo, kie per brulo en la katedralo de Besançon ĝi estis grave difektita. Ekde 1578 la 4 metrojn longa tuko troviĝas en la itala urbo Torino, kie ĉe apartaj okazoj oni ekspozicias ĝin.

La fakuloj konstatis, ke estas damaska tuko, kian oni produktis dum la epoko de Jesuo en Damasko kaj vendis en la tuta oriento.

La brunaj koloraĵoj sur la tuko originas de kemia procezo, kiun efikas aloo (aromaĵo por balzami kadavrojn) lige kun ŝvitaĵo. La nigraj signoj originas de sango. Oni rimarkas ĝin ĉe la frunto, ĉe la man- kaj pied-vundoj (najloj) kaj ĉe la brusto. Krome la nazosto estas rompita, unu vango ŝveliĝinta (pro pugnobato).

Ĉio kune rezultas saman bildon, kian desegnas la NT pri martiraĵoj kaj morto de Jesuo:

* la soldatoj plektis dorno-kronon

* ili boksis lin perpugne kaj batis lian vizaĝon

* ili skurĝis lin

* ili krucumis lin

* unu soldato puŝis lancon en lian bruston.

Ne estas eble, ke pentristo produktus la bildon sur la tuko, ĉar estas neeble desegni tiel precizan negativon; krome la kemia ekzameno kontraŭdiras tian eblecon.

Oni ne devas kredi la aŭtentikecon de la tuko kaj tamen esti vera kristano. Oni ankaŭ ne devas kredi ke la bildo sur la tuko prezentas la homon Jesuo.

Aliflanke oni devas miri pri la priskribo de la evangeliisto Johano:

“Venis ankaŭ Nikodemo, portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo” (Joh 20, 39-40)

Do la tombotuko de Torino tute bone korespondas al tiu (kaj aliaj) raportoj de la biblio. Kvankam ni do ne devas kredi je ĝi, la modernaj tekniko kal scienco tamen eble liveris al ni fotografaĵon de Jesuo suferinta kaj mortinta antaŭ preskaŭ 2000 jaroj...

ws

Niaj fotoj:

Per la reproduktado kompreneble suferas la kvalito de la fotoj kaj perdiĝas klareco, tamen la bildoj esta tiaj, ke oni povas ekkoni figuron kaj vizaĝon de la korpo.

Du total-fotoj de la tuko (pozitive kaj negative). Oni klare vidas la bruldifektojn.

Jen ni havas la vizaĝon, maldekstre la originalon, dekstre la negativon, kiu eĉ pli bone ol la originalo montras la trajtojn de la vizaĝo. Ĉu tiel aspektis Jesuo suferinta?

al la indekso


EKZEMPLO DE KULTUR-INFLUO

Biblio kaj ĉeĥa nacio

kvara kaj lasta parto

(unua parto  - dua parto - tria parto)

 

St.-Venceslaa biblio atestas, ke katolikoj eĉ en tempo de t. n. malhelo (kiel oni nomis la tempon de la kontraŭreformacio) ŝatis biblion. La lingvo de barokaj ĉeĥaj predikantoj estas sub influo de biblia lingvo kaj unu el ili, Daniel Nitsch S. J., admirita pro ĝia belega stilo, verkis belegan laŭdon je ĉeĥaj biblioj kaj fonto de lingva beleco kaj elokventeco.

St.-Venceslaa biblio havis gravan influon al disvolvo de nova ĉeĥa lingvo. Flanke de katolikoj ja biblia evoluo estis natura. Fundo restis traduko st.-Venceslaa; depost la dua eldono ĝi estis kelkfoje reviziita. Jam en 1778 kaj 1780 aperis malmultekostaj biblioj, redaktitaj de du anoj de Paŭlana ordeno, Fortunato Durych (praonklo de ĉeĥa verkisto Jaroslav Durych) kaj Fr. F. Prochazka. La traduko helpis stabiligi novan ortografion de ĉeĥa lingvo. Komence de la 19-a jc aperis nova eldono, kiun oni poste reeldonis kelkfoje dum la pasinta jarcento.

Ĉeĥa manko de la st.-Venceslaa biblio estis traktita de Fr. Suŝil (1804-1868), profesoro ĉe seminario de Brno. Per sia traduko de NT, kiu eliras de la vulgato sed laŭ moderna biblia scienco, li rigardis al aliaj tradukoj; lia lingvo estas valora subteno por perfektigi NT-an stilon en ĉeĥa lingvo.

Dum 1913 ĝis 1926 aperis ampleksa, science fundita verko de Sankta Skribo kiun tradukis prof. Jan L. Sykora kaj Jan Hejĉl. Eldonisto estas t. n. Heredaĵo de Sankta Johano Nepomuk, fakte tamen malavare subtenis ĝin d-ro A. Podlaha, help-episkopo en Praha, kies meritoj pri katolika kultura vivo estis vere grandegaj. (Ni notu nur lian sciencan laboron pri kultura historio laŭ katolika vidpunkto). Ambaŭ tradukantoj sin apogis sur st.-Venceslaa biblio kaj samtempe tradukis el originalaj tekstoj. De tiu eldono aperis alia eldono kun malpli da rimarkoj kaj por ĉiutaga uzo aparte NT.

Prof. d-ro Jos Heger eldonis tradukojn de multaj MT-aj libroj, faritajn kun scienca precizeco laŭ kritike aranĝita hebrea originalo. Bedaŭrinde ankoraŭ ne aperis la tuta MT tradukita de tiu spertulo.

Ankaŭ pri traduko de NT el greka lingvo zorgis jam prof. J. Hejĉl, kaj post li prof. d-ro Col el Olomouc, kiu eldonis sian tradukon en 1947. Tiu eldono estas tre zorgeme farita, kaj lia zorgo pri bona lingvo estas aparte laŭdinda.

La lasta traduko de NT estas de profesoroj de la dominikana instituto en Olomouc. Novan tradukon faris d-ro Pavel Škrabal o. p. kun helpo de aliaj membroj de la instituto. En ĉi tiu traduko (aperinta en 1948) ni ricevis tradukon tute modernan laŭ literatura flanko. Forklino de tradicia teksto eble iom surprizas, sed ni devas vidi, ke ankaŭ lingvo havas sian evoluon kaj ke ĉi tiu traduko respondas tre bone al tiu ideo.

Bobe

al la indekso


Letero el Pollando

POSTKONCILA VIVO EN POLUJO

La efikaj ŝanĝoj, kiuj havas lokon en la eklezio sub la influo de la Vatikana II, bezonas preparon ne nur en la konscio de la Di-popolo, sed ankaŭ en la praktika vivo, kiu sen kono pri la koncilaj decidoj, konstitucioj, dekretoj kaj deklaroj ne povus fruktodoni.

Samtempe necesas lerta interpretado de la koncilaj postuloj ebliganta al ĉiuj katolikoj - sendepende de iliaj inteligenteco, profesio kaj aĝo - la komprenon kaj alproprigon de la koncilaj aktoj.

Senpere post la diskonigo de la dokumentoj de la Vatikana II la gazetaro de katolikoj-laikoj kaj la eldonoj diocezaj kaj monaĥaj publikigis poiome la decidojn de la koncilo. Sed ĉiuj publikaĵoj bezonis klarigojn, analizojn kaj praktikajn indikojn aplikendajn en la vivo, indikojn komparatajn kun la religiaj, moralaj kaj sociaj problemoj.

Tiun laboron en Polujo entreprenas unu el plej malnovaj polaj revuoj, nome “Collectanea Theologica”. Polaj episkopoj, profesoroj de la Katolika Universitato kaj de la Akademio de Katolika Teologio skribas sur ties paĝoj pri problemoj kaj dekretoj, kiujn cetere delonge priparolas la katolikaj mondeldonoj, i. a. Concilium. Jen kelkaj titoloj por ilustri la enhavon de Collectanea theologica: La postkoncila liturgio. Dogmateca konstitucio: Lumen gentium. Konstitucio pri la Di-Rivelo. La instruo pri la Mistika Korpo en la lumo de la nova konstitucio pri eklezio. Reflektoj temantaj pri la koncilo.

La redakcio de Collectanea deziras laŭ la paroloj de kardinalo Wyszyński ellabori “realan bildon de la vivanta Di-popolo” samtempe en teologia, asketika, mistika kaj sociologia kadroj.

En artikolo titolita “La Vatikana II kaj la laboro de teologoj”, skribas la Krakova ĉefepiskopo Karol Wojtyła: «Konsideri la koncilon kiel vivan tutaĵon faciligas la komprenon de la dokumentoj, kiuj ree ĵetas lumon je la tutaĵo. Alie: dum la teologia studo pri la koncilaj dokumentoj ni devas ĉiam ligi al ideoj kaj ĉefaj principoj, nome al la “akomodata renovigo”, al la ekumeno kaj dialogo. Trafa difino de tiuj fundamentaj veroj devas komenci ĉiun postkoncilan laboron de teologoj. Aggiornamento-alhodiaŭigo signifas, laŭ papo Paŭlo VI, ĉiam pli profundan eniĝon en la spiriton de la koncilo kaj fidelan aplikadon de ĝia prezentita enhavo. Eniĝo en la spiriton de la koncilo signifas daŭran serĉadon, krean laboron disvolvantan la doktrinon pri la eklezio kaj ĝian praktikon inter la fidelularo, kaj ne malpli: plibonigon de metodoj kaj formoj en la apostolado».

Legante la revuon Collectanea Theologica ni rimarkas artikolon de la forpasinta episkopo Michał Klepacz el Lodzo, unu el la plej aktivaj poloj dum la Vatikana II, tre honorata spertuloj en problemoj pri rilatoj inter eklezio kaj ŝtato, granda apostolo de paco kaj justo en la moderna mondo. Kelkaj fragmentoj de liaj paroloj estis antaŭ lia morto konataj kaj rilatas la nuntempan vivon, la dialogon inter la kredantoj kaj nekredantoj kaj la bonon de eklezio kaj patrujo. Ili prezentiĝas hodiaŭ kiel impona epitafo por la eminenta pola episkopo.

P. H. Paruzel

al la indekso


APOSTOLAJ ADMINISTRATOROJ

La Sankta Seĝo nun faris tion, kion oni atendis jam dum pluraj semajnoj, precipe okaze de la restado de Ochab, la pola ŝtatprezidanto, en Romo. La ĝisnunaj helpepiskopoj de kardinalo Wyszyński en la regionoj iam germanaj fariĝis apostolaj administratoroj, t. e. ili nun staras sub la rekta jurpovo kaj respondeco de la papo, kiu ĉiumomente denove povas forigi ilin el tiu ofico. Tiel la Vatikano laŭjure nek agnoskis, ke tiuj regionoj estas polaj, nek iel ŝanĝis la limojn, pri kio oni diskutas jam dum jaroj.

Tamen per tio la Vatikano komplezis al Pollando kaj - kiel montras la reagoj el Varsovio - iris paŝon en la direkto al la pola opinio pri la problemo. Cetere ne temas pri diocezoj, sed pri partoj resp. animzorgaj regionoj de diocezoj. Laŭ la vatikana vidpunkto definitivan solvon de la problemo ebligos nur la ankoraŭ nefarita pac-kontrakto inter Germanio kaj la aliaj landoj.

Kaj en la pola eklezio kaj en la pola komunista partio oni atentigis pri la neprudenta taktiko de la pola registaro. Precipe oni riproĉas la nepermeson de papa vizito en Pollando kaj ke Ochab ne vizitis la papon en Romo.

Nun oni ekkonis, ke la vizitoj de Casaroli rezultigis tian singardeman sintenon vatikanan.

al la indekso


Dag Hammarskjöld

 

 

La vojo,

vi sekvos ĝin.

La feliĉo,

vi forgesos ĝin.

La kaliko,

vi eltrinkos ĝin.

La doloro,

vi kaŝos ĝin.

La respondo,

vi lernos ĝin.

La fino,

vi portos ĝin.

 

Dag Hammarskjöld

en “Markŝtonoj” 

al la indekso


MENSOGULO

 

En la satira revuo “Nebelspalter” (Nebulsplitanto) de la 5-a de aprilo 1967 aperis kolora tutpaĝa bildo de du sinjorinoj sidantaj en restoracio. Babile unu diras al la alia:

“Laŭ mia opinio li estas granda mensogulo. Li asertas paroli perfekte Esperanton, sed mi scias ke li neniam estis eksterlande”.

(komunikis J. Zurkirchen)

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

Unue la zamenhofa teksto

Kun interesiĝo mi legis en EK 4/1967 la artikolon “Revizio de l’ Esperanto-Biblio”. En la revuo “Dia Regno” aperis, fine de la pasinta jaro, ampleksa studo pri la Esperanta biblio, kiu povus interesi lige kun la nuna artikolo en EK.

Evidente la bezono de tekstofidinda traduko estas ekstreme necesa. La teksto de la NT datas de antaŭ kelkaj jardekoj kaj verŝajne en multaj lokoj bezonos revizion. Alia aspektas la afero, se temas pri la MT. Kiel sciate ĝi estis tradukita de d-ro Zamenhof mem. Krom la religia signifo al ĝi do devas esti atribuita ankaŭ alia. Nome, ĝi estas la studejo de la Zamenhofaj stilo, vortaro, sintakso ktp.

Tamen estas pli ol bedaŭrinde, ke ĝis hodiaŭ ni ne posedas la tekston de Zamenhof. Siatempe, ĉe Hachette, estis eldonitaj nur la Pentateŭko, Psalmaro, Sentencoj kaj Predikanto.

Ĉio alia restis manuskripto kaj estas eldonita nur en 1926 kun multe da revizioj, kiel oni facile konstatas komparante la parizajn kun la londona eldonoj. Antaŭ ol do entrepreni novan tradukon estus vere necese unue disponigi kaj al la teologoj kaj al la esperantologoj la pure Zamenhofan tekston.

El personaj spertoj - kvankam mi ne povoscias la hebrean - mi povas certigi, ke la Zamenhofa traduko de la MT prezentas ĝenerale tre fidindan tradukon. Tion mi povis ripete konstati ĉe miaj MT-lekcioj, kiam oni kritikis la kutimajn tradukojn kaj faris proponojn por nova traduksolvo. Mi lasas al pli kompetentaj prijuĝi, ĝis kia grado la komencita siatempe de EK nova traduko de la NT alportis plibonigojn. En unu punkto, nome rilate la aplikon de la pasivaj participoj, ĝi tamen alportis rektan malutilon, instruante herezojn.   

            Cetere, la fidindecon de la Zamenhofa MT jam brile pruvis D. B. Gregor en sia bonega studo “La Esperanta Traduko de la MT”. Pro tio ŝajnas al   mi, ke unue kompetentaj malnovtestamentistoj science esploru la taŭgecon de la Zamenhofa versio kaj uzu ĝin kiel elirbazon por la revizioj, kiuj montriĝos necesaj.

Reinhard Haupenthal, Germanujo

Esperanto-liturgio

Nun por la naciaj lingvoj jam ĉie en la mondo eblas, esti plenaj kaj absolutaj liturgiaj lingvoj, eĉ en la ĉefa kaj kerna parto de la sankta meso. Pri tio mi tre ĝojas, kompreneble. Sed pri kio mi tre malĝojas, estas ke ŝajne la internacia Lingvo rajtas uziĝi nur por epistolo kaj evangelio kaj petoj. La aliaj liturgiaj tekstoj ankoraŭ ne povas esti dirataj en Esperanto. Kial? Ĉu IKUE nenion entreprenis? Ĉu ni dum la kongresoj ankoraŭ devos aŭdi latinan, por preskaŭ ĉiuj esperantistoj nekompreneblan lingvon? Kaj ĉu dum la venontjara komuna kongreso de KELI kaj IKUE ni devos vidi la konfesian diferencon ankoraŭ eĉ en la lingvo? Mi ege ĝojus, se mi eraras en tio; sed nek en EK nek ie alie mi legis, ke ni faris progresojn en tio. Mi nur povas esperi, ke la respondecaj samideanoj ne dormas. Ni devus multe riproĉi ilin.

H. M., Germanujo

Kion fari?

Ĵus leginte la aprilan numeron de EK, mi rimarkis la leteron “Konfirmo” sur p. 50, de nia hispana frato. Ĉar vi sendube konas lian nomon kaj adreson, mi petas vin skribi al li, ke jam delonge, de la unua fojo kiam mi estis en Katalunujo, mi konstatis tiun staton de la eklezio, kaj mi tute aprobas lian leteron kaj gratulas lin pro lia kuraĝo.

Nun mi turnas min al ĉiuj legantoj de EK, petante kion oni povus fari por helpi niajn malfeliĉajn hispanajn fratojn? Estas apenaŭ kredeble, ke en katolika lando la katolikoj ne havas pli da libereco, pli da rajtoj ol en iu t. n. socialisma ŝtato. Estas hontinde, ke eĉ la episkopoj ne kuraĝas protesti kontraŭ maljustaĵo al katolikoj, ne plu protektas sian ŝafaron kontraŭ arbitro.

J. Vincent, Francujo

Papo en Esperanto

Ricevinte EK, mi estas suprizita konstati ke vi eĉ ne mencias la fakton, ke fine de sia paska mesaĝo Paŭlo VI diris “Kristo releviĝis” en 10 lingvoj, inter kiuj esperanto. La fakto estis raportita en la franca gazetaro (depeŝo de AFP).

A. Frangeul, Francujo

Noto de la TTT-ejestro por la historiistoj: ĉi tiu informo fontis el eraro: oni trovu la originalan tekston ĉi tie: http://www.vatican.va/holy_father/paul_vi/messages/urbi_et_orbi/documents/hf_p-vi_mes_19670326_easter-urbi_it.html

 

al la indekso


EK RECENZAS

 

GRAMOFONDISKO de UEA; flanko 1: La feliĉo - L’ aŭtuno - La tempo pasas - Se estus mi riĉa; flanko 2: Sekigitaj floroj - La eta konkuranto - Al suna optimismo. Kantas: Ramona van Dalsen; muzikas ĉe piano: Toos Schoonman; rapideco

33 1/3 r.p.m.; Sonopresse-Rotterdam, aĉetebla ĉe UEA; prezo 2,50 ndl guld.

Du amatorinoj brave muzikas. Unu kantas, alia piane akompanas. Neniu miskanto, neniu fuŝa klavo.

Do bona afero! - Jes, bona, sed ne tre.

Kial? - ĉar por produkti komercan gramofondiskon ne taŭgas amatoraj prezentaĵoj kaj prezentadoj, nek teknikaj fuŝoj.

Sed UEA ja ne estas komerca entrepreno, kaj laŭ ĝisnunaj esperantistaj mezuroj tiu disko estas bona.

Aŭdiĝas fenomeno, kiun magnetofonistoj nomas intertavola kopiado (angle: layer printing). Plej forte ĝi aŭdiĝas sur la unua flanko. Oni povus havi la impreson kvazaŭ en apuda ĉambro same brava (nur pli aĝa, ĉar postlamanta) muzikantina duo volas konkuri kun niaj du nederlandaj samideaninoj. Sed, denove laŭ esperantistaj mezuroj, ili ja estas senkonkurencaj. La pedalo, kiu forlevas ĉiujn sordinojn de sur la kordoj, tiumuzike ŝajnis esti preferata ripozejo por la dekstra piedo. Ankaŭ ĉi tie, speciale en: “La tempo pasas”, la tria el la sep juveloj. La unua cetere estas kontraŭ juveloj, instruante ke “la feliĉo ne troviĝas en la mono”. La kvara numero, “Se estus mi riĉa”, estas tute mala, kiel supozigas jam la titolo, kaj ĝi vere kaj sincere meritus esti modernstile prezentata (eble en Polujo aŭ Jugoslavujo oni provu).

Saman freŝecon jam ne plu atingas la sesa numero kun la piana trilo de kanaria birdo, plenumita kvazaŭ “en malrapida formo por ke oni povu preni noton”. Nek povas atingi ĝin la lasta kanto, kiu iom streĉe volas konsoli nin pri malbona sorto.

Aldona al la disko tekstofolio nur enhavas tri el la sep rimaĵoj, nome tiujn kiuj ne troviĝas en libreto “Simplaj floroj”, aĉetebla ankaŭ ĉe UEA. Vortoj kaj muziko estas pleje de la kantintino mem, kun jenaj esceptoj: La aŭtuno (Baghy). La tempo pasas (Nenjo Rimanto; Toos Schoonman), Se estus mi riĉa (teksto: Dirk Captein kaj Ramona van Dalsen).

Mia propra safiro havas ion kontraŭ dustrekita D (re) sur la recenza ekzemplero, precipe sur la dua flanko komenciĝanta en re majoro (D-Dur).

Se vi apartenas al tiuj kiuj ĝenerale ŝatas ĝisnunajn Esperanto-diskojn, nepre aĉetu ankaŭ tiun ĉi el mola plasto, cetere kun malgranda truo, do ne prezentebla per ĉiuj aparatoj.

Evidente ĝi estis farita kun bonaj intencoj, radiante la etoson: Haha, mi estas gaja, kontenta, bonvola, maljunete-saĝa. “La kantistino Ramona van Dalsen”, diras la subteksto de surkoverta bildo “deziras atingi per siaj kantoj antaŭ ĉio ke en medioj ne konantaj la Internacian Lingvon oni konstatu ke Esperanto same kiel ĉiu nacia lingvo perfekte taŭgas por prikanti ĉiajn temojn kaj sentojn…”

Ramona van Dalsen estas nederlandanino, tion oni ankaŭ tuj konstatus se oni ne scius la nomon. Nederlanda akcento ŝajnas esti neforigebla, kaj ĉ kaj ĝ kaj ŝ kaj ĵ formiĝadas apart-maniere en tia buŝo; kaj ĉe Ramona, aviadilo fariĝas aviadillo... Tamen la klareco estas relative altgrada.

Hans Breitenbach

al la indekso


PROSPEKTOJ

 

DANIO EN BILDOJ - ampleksa, tre riĉe kaj bunte ilustrita faldprospekto; ricevebla senpage ĉe danaj ambasadejoj kaj konsulejoj.

 

TURKU, Finnlando - kolora faldprospekto pri la plej malnova finna urbo; unua E-lingva prospekto eldonita en la lando; skribu al: Esperanto prospekto, Kaupungin Matkailutoimisto, Turku, Linnankatu 8.

 

OPAVA Ĉeĥoslovakio - bela faldprospekto pri la ĉeĥa urbo; ricevebla ĉe: Esperantorondeto de ZK Ostroj, Na rybniĉku, Opava, ČSSR.

 

NORRKÖPING, Svedujo - kolora faldprospekto kun multaj fotoj; ricevebla senpage ĉe: Stadskansliet, Radhusel, Norrköping, Svedujo.

 

 al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI

 

kun (eks)lernantoj maristaj en diversaj landoj: Fernando Viar,  Mar del Plata, Argentino.

 

al la indekso