![]()
Sur la titolpaĝo: la plej bona evoluhelpo ĉiam estas helpo al memhelpo, do ekz. ĉi tiu afrikano post instruiĝo kiel aŭtomekanikisto povas ne nur perlabori mem siajn vivrimedojn, sed ankaŭ instrui siajn kamaradojn en la vilaĝo hejme. Ni petas pardonon pro la malfruiĝo de ĉi tiu numero. Kaŭzis ĝin, ke ni ne volis atendi ĝis majo por publikigi la enhavon de la nova encikliko.
|
|
SKANDALOJ KAJ VEROJ La nova encikliko estas ekscita dokumento La nova encikliko de Paŭlo VI (vidu resumon) esence ne enhavas ion novan. Ĝi estas nur la konsekvenca daŭrigo de la antaŭaj social-enciklikoj kaj la koncernaj koncil-tekstoj. Tion la papo mem montras, ĉar li ofte referencas al tiuj dokumentoj. Sed novaj estas stilo kaj lingvo de ĉi tiu encikliko: ĝi forlasas la kuriecan, pezan (kaj latinan) stilon kun longaj arte plektitaj frazoj, kiujn oni devas plurfoje legi por plene kompreni ilin. La frazoj ĉi-foje estas mallongaj, koncizaj, klaraj, rektaj. Kaŭzas tion certe, ke la originalo estas verkita en franca lingvo kaj ke francaj fakuloj (ĉefe la lastjare mortinta Patro Lebret) estas ĝiaj aŭtoroj. Oni ŝanĝis la skolojn, ankaŭ tiel, ke - kontraste al la antaŭaj social-enciklikoj baziĝantaj ĉefe sur spertoj de la praktika socialpolitiko mezeŭropa - nun parolas fakuloj, kiuj profunde kaj amplekse konas la problemojn de la neevoluintaj popoloj. Lingvo kaj tono kelkfoje estas dramecaj, riproĉaj, akuzaj, kritikaj; skandalojn oni nomas skandaloj, verojn oni eldiras sentime. Sed ankaŭ memkritiko ne mankas; ekz. la encikliko konfesas ke ankaŭ misiistoj ne ĉiam distancigis sin de koloniismaj fifaroj. Aliflanke la encikliko ne kontentiĝas per belaj vortoj pri am-agado kaj morala helpo, sed tre konkrete montras ke jen temas pri ekonomiaj, socialaj kaj politikaj problemoj. La novaĵoj de la encikliko konsistas en la ĝis nun plej klare esprimita postulo, ke industri-landoj agadu komune kaj ke nur tiukaze oni solvos la problemojn. Kaj denove la papo vidas en tio la preparon de tutmonda aŭtoritato (registaro); tiun ideon enhavas la koncil-konstitucio “Ĝojo kaj Espero”, kaj ĝin la papo esprimis ankaŭ en sia parolado en Novjorko. Ankaŭ la ideo de mondfonduso ne estas nova: ĝin la papo proklamis en Bombay, kaj, cetere, depost tiam jam oni laboris pri la encikliko (La direktoro de F.A.O., la mond-nutra organizo, nomis la necesan sumon: 6 miliardoj da usonaj dolaroj!) Iom surprizis la tiel emfaze kaj klare eldiritaj frazoj pri la privata posedaĵo kaj la ŝtata rajto senproprigi, kiel entute plani kaj realigi ekonomiajn entreprenojn por la komuna bono. Man-en-mane kun tio iras akra kondamno de certa formo kaj la nekontentiga sistemo de la liberalismo. Ne mankas kompreneble voĉoj, kiuj rifuzas ĉi tiun kritikon de la encikliko, kiu krome ja - rigardata kiel tuto - proksimiĝas per granda paŝo al la socialismo. Prave la socialistaj ŝtatoj reagis pozitive, vidante en ĉi tiu encikliko taŭgan elirpunkton por dialogo kun la katolikismo. Aliflanke en okcidentaj ŝtatoj la eĥo estis kelkfoje rezervema, ĉar eble la okcidenta komunismo profitos pli multe el ĝi ol la ceteraj partioj. Ĉiukaze oni ne malpravas asertante, ke ĝi estas bona dokumento por malkonstrui la kontraŭecojn inter eklezio kaj socialista socio. Se ni ĵetas rigardon al la aziaj ŝtatoj, ni devas diri, ke verŝajne - aŭ espereble - ĝi havos la piej grandan influon al la Filipinoj, la sola preskaŭ pure katolika (83%) ŝtato de Azio. Ĝia supra tavolo estas la plej koruptita, reakcia, malsociala kaj ekspluatema de tuta Azio; nenie la socialaj diferencoj estas tiel teruraj. Se la registaro aplikos la principojn de la encikliko, ĝi evitos revolucion kiu denove minacas ĝin (per la Huk-movado). Cetere, vunda punkto de la encikliko estas revolucio. Certe, ĝi permesas revolucion sub certaj cirkonstancoj, sed ĉi tiuj cirkonstancoj estas priskribitaj tro vage.
La italaj socialistoj kaj liberaluloj kritikis pro aliaj aferoj: socialista gazeto asertas, ke la nocio “libereco” mankas en la dokumento, kio damaĝas la juĝon pri liberalismo kaj kolektivismo. Tio estas ne vera, ĉar la papo, se ankaŭ ne ofte, tamen klare atentigas pri libereco (t.e. atentigo pri homeco kaj homa digno). La liberala parti-sekretario Malagodi deklaris, ke la papo tro supraĵe vidas la problemon de paco kaj milito; kaj li indigniĝas pri la simileco inter ĉi tiu encikliko kaj la komunista manifesto de 1848... Fakte, kaj jen jam utopia ideo, la simileco estas frapa, kaj tial oni povus demandi sin, kio estus okazinta, se ĉi tiu encikliko estus aperinta ne en 1967 sed en 1848: ĉu la katolika eklezio, kiun ĉiam oni vidis (nur) kiel defendanton de la privat-posedaĵo, kaj la komunismo ne eble estus fariĝintaj - se jam ne amikoj - almenaŭ kunlaborantoj por la bono de la homaro subpremata, kaj ĉu eble tiukaze nun ni ne devus solvi problemojn, ĉar ili tute ne estiĝus? Utopia ideo sed ekscita ideo. Sed fine, kvankam ankaŭ Populorum Progressio ne povas solvi ĉion kaj restas ne malmultaj klarigendaj demandoj: ni ĉiuj povas ĝoji ke nun definitive la eklezio ne plu distingas inter laŭte kaj mallaŭte diritaj veroj, ke skandalojn ĝi nomas skandaloj. Sed nia ĝojo pri ĉi tiu eminenta dokumento estus hipokrita, se ni ne por ni persone ankaŭ tirus la konsekvencojn: agi laŭ ĝiaj principoj, por ke la homoj havu pli por esti pli multe. Stef |
|
5-MINUTA PREDIKO Ankaŭ la katolikan kristanon foje afliktas duboj pri la kredo. Ankaŭ la per la bapto enverŝita kredo ne estas neperdebla posedaĵo, sed “ni havas”, kiel diras sankta Paŭlo, “nian trezoron en argilaj (t. e. rompeblaj) vazoj” (2 Kor 4,7). Tro facile teraj aferoj povas obstakli la vidon al Dio, se ni ne konstante klopodas trarigardi ilin kaj klarigi nian rigardon al la esenco al Dio. Povas esti ke tio, kion videbla kaj palpebla ni havas antaŭ la okuloj, ŝajnas al ni pli grava kaj pli reala ol Dio, nia kreinto mem. Foje ankaŭ estas la limo je la konsekvencoj, kiu obstaklas sur la vojo al la kredkonsento. Aŭ mankas tempo kaj trankvilo, por vere pripensi ĉiujn demandojn, koncize: estas multaj aferoj, kiuj malhelpe staras inter ekkono kaj volo kaj vivo. Sed ni ne forgesu, ke pensado estas nur unu agado en la homo, kaj ke la kredkonsento estas pli ol nur intelekta jeso; ĝi estas konsento de la tuta homo. Kredo estas pli ol scio, ĝi venas el la centro de la persono; ĉiuj animaj fortoj partoprenas. Tial neniam forgesu preĝi por la kredo, ĉar fine ĝi estas graco, donaco. Ni nur devas esti pretaj akcepti ĉi tiun gracan donacon.
|
|
NI PREĜU KUN LA PAPO
1. Ke kredantoj sentu la devon, akceli sacerdotajn kaj ordenajn vokiĝojn. 2. Ke multiĝu en la misi-landoj la lernejoj por katekistoj.
|
|
LA NOMO POR PACO ESTAS EVOLUO Populorum progressio - 5a enclikliko de Paŭlo VI
Por universala kunlaborado je ampleksa progreso kaj solidara evoluigo de la homaro pledas Paŭlo VI en sia kvina encikliko eldonita Paskon 1967. Ni donas resumon de ĝia enhavo.
La mardon post Pasko je la 9-a horo papo Paŭlo VI mansignis 5 ekzemplerojn de la encikliko Populorum Progressio por la ĝenerala sekretario de UN (U Thant), por la direktoroj de FAO kaj UNESCO (Sen kaj Maheu), por la prezidanto de la komisiono “Justeco kaj Paco” (kardinalo Roy) kaj por la prezidanto de Caritas Internationalis (Rodhain) En la unua parto la papo parolas pri ampleksa progreso kaj la hodiaŭa situacio. Viv-al-vide de la kreskanta sopiro de la homoj “pli multe agi, ekkoni, posedi, por esti pli multe” staras mondo, evoluinta el la koloniisma epoko, kies ekvilibro pli kaj pli danĝere ŝanceliĝas. Skandalo de krianta maljusteco ne nur en la posedaĵoj, sed pli multe eĉ en ilia uzo, fariĝas pli kaj pli klara. Riĉuloj riĉiĝas, malriĉuloj malriĉigas konstante. La koliziado de tradiciaj kulturoj kun nova industri-mondo malfaciligas ĉi tiun situacion. Unuopaj iniciatoj hodiaŭ ne sufiĉas, komuna agado estas bezonata. Vera evoluo devas ampleksi la kompletan homon kaj la tutan homaron. La strebata idealo estas ke ĉiuj homoj havos pli multe por esti pli multe kaj por evolui perfekte kiel filoj de Dio. La posedaĵoj estas por ĉiuj homoj. Al la fundamenta rajto de ĉiu homo, trovi ĉion necesan, estas subaj ĉiuj aliaj rajtoj, ankaŭ tiuj je posedaĵo kaj libera merkato. La komuna bonfarto tial, por ne esti damaĝata, kelkfoje postulas senproprigon de privata posedaĵo, se ĝi malhelpas la komunan bonfarton. Oni ankaŭ ne devas toleri “ke civitanoj kun egaj enspezoj el la trezoroj kaj la laboro de la lando transigas grandan parton de ili eksterlanden, por ekskluziva persona uzo, sen pensi pri la evidenta maljusteco, kiun ili tiel faras al sia lando”. Se ankaŭ certa formo de kapitalismo estas fonto de multaj malbonoj, oni ne rajtas kulpigi la industriigon pro tiaj malbonoj, male: agnoski la nemankeblan kontribuon al la evoluo, kiun donis la organizado de la laboro kaj la industra progreso. La de Dio volita kaj benita laboro nur estas hominda, se ĝi lasas lokon al intelekto kaj libereco. Urge oni devas ŝanĝi la hodiaŭan situacion. Tro multaj homoj vivas en mizero; la tento kreskas, forigi la maljustecon perforte. Sed ĉiu revolucio naskas novan maljustecon. Estas ĉe la ŝtato, destini planojn, celojn kaj rimedojn kaj jungi ĉiujn fortojn por komuna agado. Sed ĉiu programo por akceli la produktadon devas servi al la homo. Oni devas eviti la danĝeron de kolektivigo aŭ pli-malpli hazarda planado. La papo nomas jenajn evoluprogramojn: • Batalo kontraŭ analfabetismo estas la unua ŝtupo. • Familio kaj loĝantar-problemo: la unuan rolon en la sociala vivo ludas la familio. Sen la rajto je edzeco kaj generado ne ekzistas homa digno. La lasta decido pri la nombro de infanoj kuŝas ĉe la gepatroj. • La profesiaj organizoj havas grandan edukan respondecon. Sed oni devas garantii la direkton de homo al sia lasta celo, liajn liberecon kaj dignon. • Kultura akcelado estas necesega por la sukceso de evoluo. La evolu-landoj devas selekti la ofertitaĵojn: rifuzi la ŝajnvalorojn, akcepti la sanajn valorojn por evoluigi ilin kun siaj propraj laŭ sia kompreno. Resume: oni devas disfaldi la “plenan humanecon”, totale evoluigi la kompletan homon kaj la tutan homaron. En la dua parto de la encikliko la papo parolas pri la solidara evoluo de la homaro. La riĉaj nacioj havas la devon, helpi la evoluantajn popolojn. Neniu rajtas fermi sin kontraŭ la devoj kreskantaj el la nemezurebla mizero de sennombraj homoj. La UNO jam faras multe, “sed tio, same kiel la privataj kaj publikaj investoj, la donacoj kaj kreditoj, ne povas sufiĉi”. Ĉar ne nur temas pri la urĝe necesa batalo kontraŭ la mizero. “Temas pri tio, konstrui mondon, en kiu ĉiu homo, sen diferenco de raso, religio, deveno, povas ĝui perfekte homan vivon, libere de sklavigo per homoj aŭ ne ĝuste mastrita naturo. Mondo, en kiu libereco ne estas malplena vorto, en kiu la malriĉa Lazaro povas sidi ĉe la sama tablo kun la riĉulo”. Tio postulas de la unuopulo altan gradon de altanimeco, grandajn oferojn, senlacajn streĉojn. La devo de solidareco ne validas nur por unuopulo, sed ankaŭ por popoloj: “La troabundo de la riĉaj landoj devas esti por la malriĉaj”. La riĉaj disponu la servojn de siaj instruistoj, inĝenieroj, teknikistoj kaj sciencistoj al la malriĉaj. Vid-al-vide de la senmezuraj malsato kaj mizero en la mondo ĉiu publika kaj privata malŝparo, ĉiu pro nacia aŭ persona ambicio farita elspezo, ĉiu fort-elĉerpa vet-armado estas netolereblaj skandaloj. Sed la evoluprogramoj nur tiukaze alportos plenan sukceson, se ili estas ne disaj aŭ pro prestiĝo kaj potencemo kontraŭaj. En tiu kunteksto li memorigas pri sia apelacio en Bombay, kie li postulis starigi mondfonduson por evoluhelpo, kiu estu provizata per parto de la mono elspezita por militistaj celoj. La principo de la libera merkato sola ne povas reguligi la internaciajn rilatojn; tial la kreskanta neegaleco inter la riĉaj kaj malriĉaj popoloj kontestas la bazan principon do la liberalismo. En la propra lando la altevoluintaj ŝtatoj starigis la ekonomian ekvilibron per taŭgaj rimedoj, ekz. subvencioj por la agrikulturo. Same oni devas agi en la interpopolaj ekonomiaj rilatoj. Ĉefe oni devas ĉe tio superi du obstaklojn: naciismo kaj ras-manio. Spite al tiuj obstakloj kaj minacoj la papo esperas, ke la pli kaj pli sentebla neceso por kunlaboro de popoloj kondukos al mondvasta solidareco, kiu permesos al ĉiuj popoloj mem regi sian sorton. La mondo malsanas je egoismo, konstatas la papo. Ĝi saniĝos nur, se ĝi revenos al la spirito de frateco de ĉiuj homoj kaj popoloj. La papo nomas kelkajn konkretajn ekzemplojn: gastamo, precipe kontraŭ gastlaboristoj kaj studentoj el evolu-landoj; la komercistoj el riĉaj landoj, estante en evolu-lando, devas agi laŭ la postuloj de socialsento kaj justeco. La papo esprimas sian ĝojon pri la kreskanta nombro de evoluhelpantaj, sed li akcentas ke ilia mesaĝo estos akceptata nur, se krom la necesa teknika scio ili montros ankaŭ verajn pruvojn de malegoisma amo. “Batali kontraŭ mizero kaj kontraŭstari maljustecon signifas, labori por homeco kaj spirita progreso de ĉiuj kaj tiel por la komuna bono de la homaro”. La nova nomo de paco hodiaŭ estas evoluo. Por evoluo kaj do paco certe unualinie respondecas la unuopaj popoloj, sed disaj ili ne sukcesos. Ili devas eliri la izolecon kaj krei efikan tutmondan aŭtoritaton. La encikliko finiĝas per emfaza apelacio; la papo unue direktas ĝin al ĉiuj katolikoj kaj en la evolu-landoj kaj en la riĉaj nacioj: Precipe estas afero de la laikoj, “kun libera iniciato kaj sen atendi direktivojn, trapenetri pensadon kaj morojn, leĝojn kaj vivordojn de siaj komunoj per kristana spirito”. La katolikoj en la bonfartaj landoj kunlaboru en publikaj kaj ekleziaj organizoj, kiuj dediĉas sin al evolu-helpo. Plue la papo apelacias al “ĉiuj kristanoj, niaj fratoj”, ke ili duobligu siajn komunajn streĉojn, por malfermi por ĉiuj la vojon al pli homeca vivo. Fine la papo apelacias al ĉiuj homoj de bona volo, precipe la delegitoj de internaciaj organizoj, la ŝtatviroj, la publicistoj kaj edukistoj. “Vi ĉiuj”, finas la encikliko, “kiuj aŭdis la krion de la mizer-suferantaj popoloj, vi ĉiuj klopodantaj respondi ĝin, vi estas apostoloj de bona kaj sana evoluo. Se evoluo estas la nomo por paco, kiu ne laboru tutforte por ĝi?”. “Ĉiu devas aŭskulti sian konsciencon, kiu levas novan postulon por nia tempo. Ĉu li estas preta, per sia mono subteni la agadojn kaj elspezojn favore al la plej malriĉuloj? Pagi pli multajn impostojn, por ke la publikaj instancoj povu intensigi sian evolu-helpon? Pagi pli altajn prezojn por la importaĵoj, por ke la produktantoj ricevu pli juste? Se necese forlasi sian patrujon, se li estas juna, por helpi la junajn naciojn en la evoluo?”. |
|
EL LA UNIVERSALA EKLEZIO “Musicam sacram” titoliĝas la lasta instrukcio de la rito-kongregacio kaj la konsilantaro por la realigo de la liturgi-konstitucio. Ĝi temas pri la kantada liturgio, pri la liturgia muziko kaj la ĥoroj. Precipe, la dokumento postulas viglan partoprenon de la kredantoj en la kantado. Novajn direktivojn por pastroj eldonis la nederlandaj episkopoj; estonte sacerdotoj ekz. povos pli libere aranĝi sian vivon laŭ persona gusto, vivi sole aŭ kun aliaj sacerdotoj; inter paroĥestroj kaj vikarioj estu ne tiel aŭtoritata rilato kiel pasinte; la sacerdotoj pli multe specialiĝu jam en la seminario; krome ili povos lerni duan profesion por laŭbezone mem perlabori siajn vivrimedojn. Akre kritikis patriarkon Atenagoron la ortodoksa ĉefepiskopo de Ateno, Krisostomo, pro la ekumena konduto de Atenagoro. La patriarko intencas viziti krom Romon ankaŭ Munkenon. Gustav Adolf VI, sveda reĝo, estis akceptita de Paŭlo VI okaze de sia vizito en Romo. La anglikana eklezio volas revizii sian ĉarton por elimini la kontraŭkatolikajn erojn. Ne estis aperoj de Maria en Garabandal. Jen la rezulto de la episkopaj esploroj en la diocezo Santander (Hispanio). La ekziligon de 10 misiistoj (vidu lastan numeron) defendis la uganda ministro Sam Odaka; la misiistoj laŭ li damaĝis la interesojn de Ugando, tial oni prave ekziligis Cetere la afrika ŝtato strebas bonajn rilatojn kun la eklezio kaj diplomatiajn rilatojn kun la Vatikano. Kun la grupo Ŝalom (pri kiu ni raportis en nia lasta numero) kontaktis la nederlandaj episkopoj por esplori la aferojn. Eŭropa episkop-konferenco por prepari la episkopan sinodon en Romo dum aŭtuno ĉi-jara okazos meze de julio en Nederlando. La 76-jaran kardinalon Ottaviani papo Paŭlo VI petis resti en sia ofico. Entute la papo ne akceptis ĉiujn rezignojn de episkopoj, malgraŭ sia propra postulo, ke ili rezignu post la 75-a vivojaro. 15% de la brazilaj episkopoj ne havas la necesajn kvalifikojn por sia ofico. 72% estas pli aĝaj ol 50, dum la meza aĝo de la loĝantaro estas 45. Tion montris sociologia esploro de eklezia komisiono. Ĉirkaŭ 11 milionojn da germanaj markoj ĝis nun donis la papo kaj katolikaj organizoj por la suferantoj de la Vjetnami-milito. Pro konstanta opono kontraŭ la reformoj de la 2-a Vatikana Koncilo devis demeti sian oficon la franca pastro Georges de Nantes en la diocezo Troyes. Episkopo José de la Soledad Torres y Castañeda estis murdita en sia aŭto de tri meksikaj banditoj.
|
|
ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTON Fabelo ĉiam aktuala kaj nova... En unu el siaj fabeloj Andersen rakontas malgrandan historion, kiu verŝajne ripetiĝos ĝis la finiĝo de la tempoj. Kvin fratoj volas fariĝi io. La plej aĝa diras: “Mi volas porti utilon al la mondo. Se mi eĉ havos la plej malgravan pozicion, tamen se tio, kiom mi faros, estos bona, ĝi ĉiam havos ian valoron. Mi farados brikojn, ilin oni nepre bezonas - tiam mi estos ja ion farinta!”. La aliaj fratoj volas fariĝi resp. masonisto, arkitekto kaj geniulo; sed la kvina frato ne deziras simili al ili. Li starigas sin ekster ili kaj faras siajn observojn pri tio, kion ili entreprenas. La homoj diras pri li: “Li estas homo de tute speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!”. Ĉiuj fratoj mortas kaj kvar el ili trovas seĝon en la ĉielo. La kvina ne estas akceptata, sed ricevas la permeson resti ekstere por pripensi kaj serĉi, kiamaniere li povos rebonigi sian vivon sur la tero, ĉar en la ĉielon venadas nur tiuj, kiuj estas farintaj almenaŭ ion... Ankaŭ inter la esperantistoj troviĝas nenion- kaj ion-farantoj. En la kadro de la kampanjo E 3 mi, kompreneble, parolas nur pri la brikistoj, masonistoj, arkitektoj kaj geniuloj, kiuj alportis helpon al siaj suferantaj kunhomoj! Multaj leteroj kaj mondonacoj envenis, precipe de nekatolikaj esperantistoj! Franca donacinto sciigis kiel sian opinion, ke “la cifero de 10 milionoj da blinduloj ne estas kredata de afrikanoj”. Mi povas nur respondi, ke kompetentuloj taksis ĉi tiun nombron. Kaj... ĉu nia helpo estus malpli necesa, se temus “nur” pri 1 miliono da blinduloj? Samideano en Ĉeĥoslovakujo skribas, ke li aplaŭdas nian kampanjon kaj estas preta helpi al 50 blinduloj, kvankam li loĝas en nepagipova lando. Li pripensis bonan planon por realigi tiun helpon. Laŭ lia opinio “Esperanto ne havus rajton ekzisti, se ĝi ne multobligus amofruktojn en la mondo. Se dika, sata eŭropano dirus al blinda, malsata afrikano: «Mi estas via frato», ĝi estus tragedia ridindeco. Lia koro estus nek kristana, nek esperantista. Esperanto devas servi, aŭ morti”. Sciencisto en orient-eŭropa lando prezentis sin mem por eklabori en afrika lando evoluanta. Liajn nomon kaj adreson mi tuj sendis al la Weve-Institucio, esperante ke idealo povos esti realigata! Kursgvidantino en Pollando sciigas, ke du el ŝiaj kursanoj deziris kontribui al la kampanjo; ankaŭ iliaj infanoj Ivona (11-jara) kaj Joana (12jara) oferis iom el siaj ŝparkestetoj! Ili sendis al mi la verkon “LA FARAONO”, kiun certe iu nobla esperantisto ŝanĝos je monsumo (18 guld. aŭ 72 stelojn). Mi esperas, ke tiu nobla esperantisto anoncos sin! Koran dankon, Ivona kaj Joana! Multaj faris “ion”, kaj mia espero estas granda, ke la finsumo povos kreski almenaŭ ĝis dekoblo, ĉar... nur kelkaj procentoj de la I.K.U.E.-anoj ĝis nun esperigis. Dankon al ĉiuj donacintoj, precipe al la nemembroj de I.K.U.E. Ili esperigis el Belgujo, Ĉeĥoslovakujo, Francujo, Italujo, Nederlando, Pollando. Antaŭa sumo: ned. guld. 666,12; fina sumo: ned. guld. 1.295,48. J. A. Tuinder |
|
FONDUSO POR NEPAGIPOVAJ PERSONOJ La jaro 1967 jam firme progresas, sed en la ŝparporkon de nia fonduso ne ankoraŭ tiel multe da kotizoj envenis, kvankam nuntempe 200 nepagipovaj membroj ricevas EK. Ĉu vi jam donis iom por daŭrigi tiujn abonojn? Bonvolu fari tion kaj pri pensu, ke via donaco estas signo de solidareco kun aliaj, kiuj estas finance malpli bonŝancaj ol vi. Dikigu la ŝparporketon 1967. Kontribuojn vi povas sendi al via Landa Reprezentanto aŭ rekte al la kasisto. |
|
ESPERO KATOLIKA PAROLATA Ok petantoj el kvin landoj deziris aŭskulti la provbendon de EK por blindaj esperantistoj. Ni decidis surbendigi nian organon ekde januaro 1967. Se vi konas blindajn gesamideanojn, kiuj interesiĝas pri IKUE, bonvolu informi ilin pri tiu ĉi nova servo. Tiuj, kiuj deziras ricevi bendojn, povas skribi al F-ino M. Heidendal, Diezekant 11, ENGELEN (bij Den Bosch), Nederlando. |
|
NI FUNEBRAS Grava perdo trafis la hungaran esperantistaron pro morto de d-ro Francisko Erdey, abat-kanoniko, profesoro de la Religiscienca Akademio, universitata profesoro, prezidinto de la Hungarlanda Katolika Esperanto-Societo. Li mortis la 31-an de decembro 1966 en sia 72-a vivojaro pro kormalsano. Oni entombigis lin en la kripto de la universitata preĝejo de Budapeŝto. D-ro Erdey naskiĝis en 1895 (13-an de majo) en Modos. Post sia maturiĝo li eniris la pastran seminarion en Kolocsa, sed ne longe restis tie, ĉar oni tre baldaŭ ekkonis en li eksterordinarajn talentojn. Oni sendis lin al fama dominikana universitato Fribourg (Svislando), kie li akiris doktoriĝon en filozofio kaj teologio. En 1918 li sacerdotiĝis en Svislando, sed ne povis hejmenveni tuj. Du jarojn poste li fine venis al Hungarujo kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel kapelano. Tiam la ĉefepiskopo vokis lin al Kolocsa, kie li baldaŭ fariĝis profesoro, poste en la universitato de Budapeŝto. Fine li transiris al la Religiscienca Akademio, kies dekano li estis dufoje. Liajn grandajn meritojn oni pluroble honoris, laste oni eĉ volis elekti lin episkopa anstataŭanto, kion jam pro la malsano li devis rifuzi. Multajn verkojn li faris en hungara, germana, latina kaj esperanta lingvoj. El ili ĉefe la germanlingvaj estas uzataj ankoraŭ hodiaŭ. En esperanto li verkis i. a. “Filozofio de sporto”. En 1938 dum la Eŭkaristia Mondkongreso li aranĝis la unuan Eŭkaristian Esperantan Mondkunvenon, kiun prezidis Yu Pin, ĉina episkopo, kaj partoprenis reprezentantoj el 30 nacioj. Krome li fondis tiutempe la Hungarlandan Katolikan Esperanto-Societon, kies prezidanto li estis ĝis ĝia ĉesiĝo. Kiam subkskribintino lastfoje vizitis lin en la hospitalo, ĉe la adiaŭo li diris: “Mi jam surtere ne plu povas labori, sed mi ŝatus resaniĝi kaj labori!”. Bedaŭrinde li estas konvinkita ke li en la ĉielo daŭrigos sian laboradon kaj fariĝos fervora protektanto por nia esperanta, precipe IKUE-movado. La bona Dio akceptu lin en la ĉielan feliĉecon. Helena Fiedler Konsistoria konsilanto, honora kanoniko Alois Dunst, mortis je la 3-a de marto 1967 en Graz en sia 79-a vivojaro. Li estis vere modela pastro kaj senlime bonfarema. Esperanton li lernis en 1926 “por instrui ĝin al la laboristaro” (kiel li tiam skribis al d-ro A. Halbedl), kion li ankaŭ faris, ĝis la malhelpoj estis tro efikaj. Sed li restis fidela al nia movado. Li ripozu en paco! S-ro W H. M. Scheerder mortis la 20-an de januaro 1967 en Amstelveen (Nederlando). Li ripozu en paco!
|
|
NI GRATULAS al f-ino Vicentita Tudela kaj s-ro Antonio Moya, kiuj geedziĝis la 2-an de marto 1967 en Valencia (Hispanio). |
|
RESPONDO DE LA KRISTANISMO Paco inter la popoloj de Afriko Ĉie en Afriko regas politika maltrankvileco. Preskaŭ la duono de ĉiuj 34 afrikaj ŝtatoj, kiuj sendependiĝis dum la pasintaj 16 jaroj, devis kaj devas batali kontraŭ malpacoj, konspiroj, ribeloj aŭ revolucioj. Ili precipe trafis la landojn sude de la Sahara dezerto. Speciale Sudano, en la nordo, kie araba plimulto deziras perforte arabigi kaj islamigi ne-araban malplimulton, estas areno de sangaj konfliktoj. Preskaŭ ĉiuj novaj afrikaj ŝtatoj depost sia naskiĝo implikiĝis en revolucion. Sed ankaŭ en la regionoj, kiuj estas ankoraŭ regataj de eŭropaj potencoj, ne troviĝas trankvileco. La kolorhava loĝantaro de ĉi tiuj regionoj ankaŭ akiri deziras sendependecon! Kelkaj el ili preskaŭ jam kreskadis al tiu punkto. En aliaj regionoj la blanka malplimulto rezistadas la enkondukon de ordo demokratia, ĉar ĝi timas sian favoran pozicion. Portugalujo obstine konfesadas sian opinion, ke la “transmaraj provincoj” estas integra parto de “patrinlando”. Iliajn loĝantojn oni deziras kulturigi laŭ portugala modela. Laŭ la atingita grado de klereco ili ricevas iom post iom la kompletan rajtaron de portugalaj civitanoj. Sed se ni konsideras la spiritan proceson de evoluo de la afrika kontinento kiel tuto kaj la senĉesan pliintensigon de la strebado al sendependeco, la ŝanco estas malgranda, ke la planoj de Portugalujo en Gvineo, Angolo kaj Mozambiko estas realigeblaj. En la sendependa Sudafrika Respubliko, divers-rasa ŝtato sub regado de blankuloj, la politiko de apartigo montriĝas ĉiam pli starpunkto nedefendebla. Oni “permesas” al la kolorhavaj grupoj propran evoluon kaj eĉ montras al ili akurate limigitajn regionpartojn, sed ankaŭ tie la blanka malplimulto dezirus mastri. La pasintan jaron la ĉefepiskopo Hurley de Durban diris: “Post 17-jara intensa politiko de apartigo ni havas kaj sur la tereno de la loĝigado kaj sur tiu de la ekonomio malpli da aparteco ol iam!”. Ĉiuj sendependaj, ne-blankaj ŝtatoj de Afriko direktas - malgraŭ multfojaj malkonsentoj en propra tendaro - sian propagandon kaj ofte ankaŭ siajn renversajn aktivaĵojn kontraŭ la “lastaj restoj de koloniismo kaj imperiismo” en la nigra kontinento. Ĉe tio ili gvidigas sin per strebado al afrika unueco, kiom ajn malproksime la praktiko en la nuna momento distancas de ĉi tiu idealo. La manko de matureco, kiun multaj novaj ŝtatoj montras, manipulante sian ĵus akiritan liberecon, havas rigidigan efikon al la sinteno de la blankaj superregantoj, precipe en tiuj regionoj, kie jam dum generacioj vivas grandaj grupoj da blankaj loĝantoj, kiuj sentas sin “afrikanoj”, kaj kiuj povas imagi al si transigon de la suvereneco nur kiel “la finiĝon de ĉio”. Neuzebla atlaso Nia atento, kompreneble, direktiĝas unualoke al la junaj ŝtatoj, en kiuj la kolorhavaj afrikanoj devas pruvi sian kapablon al aŭtonomio antaŭ la kritikaj okuloj de l’ mondo. Oni ĝenerale konsentas pri tio, ke la koloniaj potencoj donacis al ili la liberecon sub la premo de naciismaj movadoj, antaŭ ol ili ĉiurilate estis sufiĉe preparitaj akcepti la responsecon rezultantan el ĝi. Aliflanke oni inklinas imputi ekskluzive al ili la erarojn, kiujn ili faris post la transdono de la suvereneco. Fakte ĉi tiuj du vidpunktoj ne estas inter si disigeblaj. La neakurateco de la pasinteco havas ankoraŭ ĉiam karakteron venĝantan. La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj sendube celis laŭŝtupan levon al propra responseco. Sed la reala evoluo sekvis la plej mallongan vojon, riskante la danĝeron, ke ĝi montriĝos longega vojo! Cetere ni konsciu pri tio, ke la limoj de la kolonioj en Afriko ne estas kreitaj de la eŭropaj potencoj laŭ kriterioj geografiaj, etnaj aŭ kulturaj. Ĉi tiuj limoj preskaŭ ĉiam estis la rezultato de politikaj manipuladoj kaj bataloj. Neniam oni en komuna responseco serioze interkonsiliĝis pri tio, kiel oni povus dividi Afrikon en vivipovajn politikajn unuojn. La sekvo estis, ke fermitaj gento-regionoj, lingvo- kaj kultur-rondoj ofte estis artefarite erigitaj. Ne estas do miraklo ke “post la liberiĝo” ekestis movadoj, kiuj deziris rekunigi la dividitajn elementojn. Sed nur en malmultaj kazoj dum la lastaj 16 jaroj responsaj limkorektoj estis sukcese enkondukataj. Ĉiu klopodo por ŝanĝi la limon laŭ etnaj vidpunktoj kondukis al konfliktoj inter la junaj ŝtatoj. Se unu duono de gento en najbara ŝtato malpli disvolviĝis sub la kolonia regado, ĝi strebadis aliĝon al lando, kiu prezentis pli bonajn eblojn al la alia duono. Kompreneble la registaro de la postrestinta lando forte rezistis! Krome la gentoj ofte estas inter si tiel intime interplektitaj, ke tio rezultigis novajn malfacilaĵojn. Ĝuste tiuj problemoj necesigas nin pripensi la demandon, ĉu ni bone helpis Afrikon per la heredaĵo de eŭrop-tipa nacia ŝtat-ideo. La afrikanoj, ĝenerale, malhavas la nacian senton, kiu la naciojn, kiel viv-unuojn, inter si distingas. Ĉi tiu sento eble povus disvolviĝi en la daŭro de longtempa proceso, sed certe ne ĉie interne de la hodiaŭaj ŝtatlimoj. La pensadon laŭ gentaj ligiloj en la diversaj junaj ŝtatoj neniam forigis aliaj ideoj. Male, dum la mallonga periodo de aŭtonomio ĝi ade ekviviĝis. Ĝi minacas ne nur la pacon inter la gentoj, sed endanĝerigas ankaŭ la ŝtatordon mem. Tiom longe ke la “tribismo” ne estos venkita, neniu el la junaj afrikai ŝtatoj povas manifesti al la mondo demokration, konstruitan laŭ eŭropa koncepto. Tial ne estas miraklo, ke en Afriko naskiĝas regadformoj aliaj ol demokratiaj, ne malofte kun revoluciaj sekvoj. La unua rezultato de la politikaj revolucioj, ribeloj kaj konspiroj estas granda nombro da rifuĝantoj, kiuj foriras al aliaj afrikaj landoj. En tuta Afriko vivas ĉirkaŭ 3-4 milionoj da ili. Temas pri problemo, kiu ĉiam denove ekflamigas novajn konfliktojn inter afrikaj ŝtataj. Malproksima unueco Bonajn perspektivojn al la paco en Afriko komence prezentis la ORGANIZO POR AFRIKA UNUECO (1963), al kiu aliĝis ĉiuj sendependaj ŝtatoj, escepte de la Sudafrika Respubliko. Ĝiaj membroj solene promesis respekti sian reciprokan suverenecon kaj inter si reguli ĉiujn estantajn kaj estontajn konfliktojn en pacama maniero. Sed tri jarojn post ĝia fondiĝo pereo jam minacas ĉi tiun organizon! En multaj kazoj la konfliktoj inter la membroŝtatoj aĉ pliakriĝis. Kelkaj ŝtatoj, ekz. Gvineo kaj Gano, evoluigis sin en maniero intence “revolucia”. Aliaj, inter kiuj grupo da ŝtatoj el la tiama kolonia teritorio de Francujo, strebas al reformado de la politika situacio, konservante la valorojn postlasintajn de la kolonia regado kaj intime kunlaborante kun eŭropaj potencoj. Ambaŭ grupoj kulpigas unu la alian pri enmiksado en la suverenecon de aliaj ŝtatoj, sed la dua grupo emfaze intencas ĝuste kontraŭbatali ĉi nun enmiksadon. Ĝi laboras sub la nomo “Komuna Afrika kaj Madagaskara Organizo”. En la unua grupo unuiĝas precipe la ŝtatoj, kiuj deziras solvi la afrikajn problemojn eventuale per la uzo de perforto. La dua grupo konsistas el moderaj elementoj, kiuj nenion atendas de revolucioj kaj ĉion de iompostioma evoluo. Naŭ el la tridek ses membroj de la Organizo por Afrika Unueco rompis la diplomatiajn rilatojn kun Britujo, ĉar ĝi ne batis la ribelon en Rodezio antaŭ la 15-a de decembro 1965-a. Dum oni laboras inter kelkaj ŝtatoj de la modera grupo en Okcidenta Afriko pri plano enkonduki trans la limojn komunan ŝtatanecon, la esperplena komenciĝo de intertraktadoj pri federacia unio inter Tanzanio, Kenio kaj Ugando malaperis en senelirejon... La juna generacio La viroj de l’ unua horo, kiuj en sia batalo kontraŭ la kolonia regado akiris senperan sperton, konstruante kaj estrante ŝtaton, dume plejgrandparte malaperis de la politika scenejo. Radikala juna generacio sen sperto kaj ofte sen multe da klereco lasis sin peli en ebriecon per fantaziaj devizoj kaj ekkaptas la potencon. Jen unu el la grandaj danĝeroj por la paco en Afriko, des pli ĉar la junaj aktiveguloj samtempe suriras la glitigan vojon de la internacia politiko kaj helpon akceptas de ekster-afrikaj potencoj. Ĉi tiu danĝero tre klare manifestiĝis en la energiaj provizore repuŝitaj klopodoj de la Ĉina Popola Respubliko por enradikiĝi en nombron da afrikaj ŝtatoj kaj disĵeti de el tie la torĉon de la revolucio tra maltrankvilan Afrikon. Ankaŭ la okcidentaj potencoj, kompreneble, agas en sia propra intereso, helpante al la junaj afrikaj ŝtatoj, sed ili ekkonsciu pri tio, ke ili en la tempo estonta povas servi al siaj propraj interesoj nur donante malegoisman helpon. Krome ili komprenu, ke la afrikaj problemoj ne estas solveblaj sole per pure materia helpo, teknika informado kaj transdono de kono. Evoluiga helpo, kiu ne samtempe helpas al la ekkonstruo de morala ordo por doni solidan fundamenton al kunlaboro de la civitanoj en la junaj ŝtatoj, estas peno perdita. Frata amo La kristanaj konfesioj, al kiuj 22% de la loĝantaro en Afriko apartenas, havas per siaj socialaj kaj instruaj institucioj efektivan influon al milionoj da nekristanoj, kaj formas unu el la plej gravaj garantiaĵoj por la paco en la nigra mondparto. Ili instruas etikon, bazitan sur religia konvinko, kaj predikas laŭ la savoplano de Dio universalan fratecon de homoj kaj ĉiuj rasoj. Ĉi tie kuŝas ankaŭ tuŝpunktoj kun la islamo, kiu rapide disvastiĝas en Afriko. Ne nur la religiaj interesoj de la kristanismo, sed ankaŭ la ĝenerala bonfarto de la afrikaj popoloj tial postulas, ke kristanismo kaj islamo inter si reciproku laŭ nova sinteno. La blankaj malplimultoj, tamen, kiuj ankoraŭ obstinegas pri sia regado super la nigruloj kaj kiuj timas katastrofon por sia propra estonteco, povas rebonigi ĉi tiun situacion, kiu ŝajnas al ili senperspektiva, nur se ili donos en kristana fratamo novan bazon al sia inter-rasa politiko, garantianta justecon laŭ la senkondiĉa spirito de Kristo. La katolikaj esperantistoj - kaj espereble ankaŭ nekatolikaj - agos laŭ la spirito de Kristo, se ili kunhelpos solvi la problemon de la milionoj da afrikaj blinduloj. KAROSI deziras helpi; ni do helpu al KAROSI laŭ niaj ebloj! Sendu la monon por almenaŭ unu operacio al: “AGADO E3”. Tiamaniere ni servos al la paco en Afriko! J. A. Tuinder, laŭ d-ro Jos Peters |
|
I.K.U.E.-KONCILO Kiam nia redaktoro en sia “Unujara bilanco” (E.K., januaro 1967) komprenigis siajn konkretajn zorgojn, li prave diris, ke li ne volas monologi, sed dialogi kun la legantaro. Li parolis pri sia intenco enkonduki du novajn rubrikojn, i. a. unu, en kiu li respondos demandojn pri religiaj aferoj, “kiom ili estas interesaj ankaŭ por aliaj legantoj”. En la sama numero de “Espero Katolika” ni povas legi pri la Nederlanda “Koncilo”, malgranda sed grandioza. La redaktoro skribis, ke la rezultoj de tiu “koncileto” estos interesaj ankaŭ por la aliaj naciaj eklezioj. Ĉar mi en la diocezo Groningen partoprenas la Koncilon kaj en supra organo intereklezia kaj sur paroĥa nivelo, en mi spontanee naskiĝis la ideo pri I.K.U.E.-koncileto, kiun povus partopreni esperantistoj katolikaj kaj nekatolikaj. Tial “Espero Katolika” en kvar sinsekvaj numeroj publikigos la temojn, pri kiuj katolikoj kaj nekatolikoj en la diocezo Groningen interŝanĝas pensojn. Eble la temoj povas jen kaj jen esti priparolataj en esperanto-kluboj. Eble esperantisto povas inviti kelkajn personojn en sia ĉirkaŭaĵo. Eble nombro da individuaj membroj deziras partopreni la koncileton. Ĉiu, kiu deziras kunlabori, bonvolu sendi raporteton (klare skribitan aŭ tajpitan) al la sekretaria adreso: I.K.U.E.-koncilo, Van Hulststraat 1, Ter Apel (Nederl.) La envenintajn raportetojn mi resumos, kaj la “finaj raportoj” pri la kvar temoj aperos en nia organo. Bonvolu klare indiki: nomon (aŭ pseudonimon), religion, aĝon kaj profesion. Se alikredano partoprenas grup-interparolon, oni menciu ankaŭ lian opinion; tiel ankaŭ opiniojn de katolikoj aŭ nekatolikoj, se ili donas alian respondon ol la tuta grupo. Ne sufiĉas nura konkludo, sed argumente sciigu la vojon, laŭ kiu oni venis al ĝi! Kore mi invitas ankaŭ membrojn de aliaj Esperanto-organizaĵoj al partoprenado. La rezulto estu, ke la tuta esperantistaro kune ekinterkonsiliĝos pri la plej gravaj vivodemandoj, kiuj okupas nin ĉiujn. Volonte mi havigos al ĉiu informojn deziratajn. J. A. Tuinder |
|
KIO DONAS VALORON AL MIA VIVO? La demandvorteton “kial? kial...?” ni oftege havas sur la lipoj. Ni iradas kvazaŭ demandante tra la vivo. Kial ...? Kial...? Sed la plej gravaj demandoj estas: “Kiu estas mi? Kaj kio estas la celo de mia vivo?”. Al tiuj demandoj multe da homoj ricevas respondon en la mahometanismo aŭ la komunismo, en la budhismo, la juda kredo aŭ la humanismo kaj ankaŭ... en la kristanismo. La respondon, kiun portis KRISTO, ni nomas “Bona Novaĵo” aŭ “Ĝojiga Mesaĝo”. La eklezio tra la jarcentoj transdonis ĉi tiun mesaĝon al ni; ŝajnas, tamen, ke la interesiĝo pri ĉi tiu mesaĝo estas malkreskanta. Aŭ ne? Se jes, kiuj estas la kaŭzoj? Oni povas imagi al si diversajn eblojn, ekz.: ĉi tiu evangelio eble ne donas sufiĉan respondon al niaj demandoj kaj deziroj; la respondo de Kristo ne sufiĉe klare transdoniĝis; ni ne komprenas plu ĉi tiun predikadon; ni ne aŭskultas; ni ne kredas plu, ke respondo estas ebla; la afero estas al mi indiferenta, ktp. Sed la esencan kaŭzon ni ne malkovros, se ni antaŭe ne klare scios, kiuj estas vivodemandoj. Estas tre multaj demandoj kaj deziroj, kiuj ĉiutage okupas nin. Ĉiuj ĉi demandoj naskiĝas en la ĉiutaga sperto kaj temas pri la vivo mem. Ili ĉiuj esprimiĝas per jena demando: Kio donas valoron al mia vivo; kio estas la celo de nia vivo? Ni do komencu la temaron per ĉi tiu esenca demando. Ĉar pro kio ni serĉus ĉu la respondoj estas bonaj aŭ nebonaj, se ni unue ne ĝuste scius, kiuj estas niaj demandoj? Estas fakto, ke ni ĉiuflanke estas superŝutataj per respondoj: flanke de pastroj, pastoroj, ĵurnalistoj, reklamistoj, politikistoj, ktp. Ekzemple: “ASEKURU VIN ĈE NI, KAJ VI ESTOS SEKURA POR ĈIAM!” aŭ “SE NUR LA POTENCO DE LA KAPITALO ROMPIĜOS, NI ESTOS SURVOJE AL MONDO PLENA DE FELIĈO!” Aŭ: “NI ESTAS SUR LA TERO POR SERVI AL DIO KAJ TIEL ESTI FELIĈAJ DUM LA ĈI-TIEA VIVO KAJ POSTMORTE!” Temas pri tio, ĉu oni servos al mi per tiuj respondoj! Kion do mi volas? Ĉu ne estas pli-malpli memkompreneble, ke mi, serĉante respondon al la demando “POR KIO MI VIVAS?” eliras de la tute individua situacio de mia vivo? Ĉar estas ja mia demando! Estas mi, kiu devas konsideri kion mi mem faras kaj kiu mi mem estas, inter el- kaj en-litiĝo, inter en- kaj el-litiĝo. Mi ja faras ion! Ion kio estas sencoplena por mi! Aŭ ne? Mi edziĝas, ricevas infanon, laboras, preĝas, studas, fariĝas membro de politika partio, ktp. Aliflanke troviĝas en mia vivo multaj respondoj kaj eldiroj, kiujn mi “senplie ricevis”. Kelkajn el ili mi proprigis al mi. Aliaj ludadis rolon, sen tio ke mi pripensis ĉion! Kio fariĝis al mi “karno kaj sango?” Kaj kio ne? TASKOJ: 1) Klopodu doni vian propran (personan) kaj sinceran respondon al la demandoj: Kio donas valoron al mia vivo? Kio estas la celo de mia vivo? 2) Ĉu viaj respondoj harmonias pli-malpli kun “oficialaj” (ekzemple ekleziaj) eldiroj, kaj ĉu vi retrovas en ili viajn pensojn kaj sentojn? |
|
FESTIVALO DE ČSSR Ĉi-jare festas la ĉeĥoslovaka popolo la 100-jaran datrevenon de naskiĝtago de unu el la plej grandaj ĉeĥaj poetoj - nacia artisto Petr Bezruč. La ĉeĥoslovakaj esperantistoj eluzas tiun ĉi eblecon por organizi internacian esperantistan renkontiĝon “Esperantista kultura festivalo, Opava 1967”. Ĝi okazos en Opava (naskiĝurbo de P. Bezruč) de la 7-a ĝis la 10-a de julio 1967. Adreso: Esperanto-rondeto de Opava, ČSSR. La prezidanto de IKUE, J. Tuinder, kun sia edzino partoprenos ĉi tiun festivalon je invito de ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. |
|
450-JARA LUTHER-JUBILEO Ŝanĝiĝoj de la koncepto pri Lutero en la katolika prieklezia historiografio Ĉi-jare estas 450 jaroj ke d-ro Martin Luther per la batalo kontraŭ la indulgenc-misuzo komencis tion, kion poste oni nomis reformacio. Tial ni publikigas artikolon de konata fakulo sur ĉi tiu tereno, katolika profesoro Hubert Jedin, universitato Bonn (Germanio). red. Estas klare, ke inter la disiĝintaj kristanoj de la okcidento ne povas esti farata ekumena dialogo, kiu ne koncernas krom la instruo de la reformintoj Lutero, Zwingli kaj Calvin ankaŭ ties personojn. Ĉar ne nur la kredo-doktrinoj, ankaŭ la religiaj valoroj, el kiuj vivas niaj evangeliaj kunfratoj, estas por ili tre dense ligitaj kun tiuj personoj. Ankaŭ ilia historia koncepto estas esence influita de ili, tial ni katolikoj estas devigitaj zorge ekzameni la koncepton, kiun ni formas al ni pri la reformintoj kaj ilia historia efikado.
Martin Luther Detrua demagogo Fakte: jen okazis profunda ŝanĝiĝo. Ĉar la koncepto pri Martin Luther desegnita de lia unua katolika biografo Johano Cochlaeus tri jarojn post la morto de la reforminto, do en la jaro 1549, estis tipa batalkoncepto. Cochlaeus vidis en Lutero nur la detruinton de la eklezia unueco, la revoluciulon kaj demagogon, kiu per siaj herezoj pereigis sennombrajn animojn, alportis senfinan mizeron al Germanujo kaj la kristanaro. Lutero estas por li la apostatiĝinta monaĥo, kiu arogis al si, sole klarigi ĝuste la S. Skribon, kaj kiu kiel ĝia klariganto renovigis preskaŭ ĉiujn herezojn, kiuj de antaŭ mil kaj pli da jaraj estas kondamnitaj de la eklezio. Cochlaeus faras eĉ ne la plej malfortan provon, nepartie prijuĝi sian kontraŭulon, rekoni la grandan kaj bonan ĉe li. Li ankaŭ neniel ajn kaŝis la tendencon de sia libro, morale pereigi Luteron. Estas pozitive por li, ke ja okazis al li kelkaj eraroj, sed ke eĉ ne unu konscia falsado estas pruvebla al li. Tamen la “Acta et scripta M. Lutheri” de Cochlaeus estas kaj restas pamfleto, kaj tiu pamfleto influis rekte aŭ nerekte la katolikan koncepton pri Lutero ĝis malfrue en la 19-a jarcento: rekte per tio, ke multaj pli malfruaj katolikaj priluteraj biografoj ĉerpis sian scion el Cochlaeus; sed almenaŭ nerekte, ĉar li transprenis en multaj trajtoj la koncepton desegnitan de Cochlaeus. Ankaŭ tiel elstaraj eklezi-historiistoj kiel la franca dominikano Natalis Alexander kaj Raynald, la daŭriganto de la analoj de Barenius, tiurilate ne esceptiĝas. Ne estas por ni malfacile, ekkoni la unuflankecon kaj maljustecon de tiu batala koncepto, ne nur, ĉar ni hodiaŭ disponas pri multe pli multaj kaj pli bonaj fontoj - do koloroj kaj konturoj - sed antaŭ ĉio tial, ĉar ni post kvar jarcentoj, kaj kiaj jarcentoj, elkreskis el la batalkolero de tiam. La katolika koncepto pri Lutero de la konfesia epoko estis unuflanka kaj maljusta, sed same unuflanka kaj maljusta estis ankaŭ la koncepto, kiun desegnis Lutero kaj anoj pri la papeco kaj la katolika eklezio de la mezepoko. Neniam estis alie en bataltempoj. Jarcenta kliŝo Tamen devas aflikti nin, ke la iam kreita kliŝo dum jarcentoj estis tradiciara, kelkfoje iom malakrigita, kiel ĉe la kolonja kronikisto Ulenberg (1622) aŭ iom pli malfrue ĉe la franca jesuito Maimburg (1680) kaj la literatura historiisto Dupin (1712). Nur en la tempo de la racionalismo ŝajnas komenciĝi ŝanĝiĝo. La verkintoj de la instrulibroj pri la eklezia historio tiam preskribitaj por la eklezi-historia instruo ĉe la universitatoj kaj porpastraj seminarioj de la Habsburg-a monarĥio (ekz. Dannenmayr) porolas eĉ rekone pri Lutero, laŭdas lian piecon, lian spiriton kaj liajn konojn, lian elokventecon kaj - tipe - lian laboremon, ja eĉ lian instruon, evidente sen vere koni ĝin. Malantaŭ tiu surpriza preteco rekoni la personecon de Lutero troviĝas, krom la racionalisma niveligo de la konfesiaj diferencoj, kompreneble la kontraŭ-romanismo de la jozefistoj, kiu vidis en Lutero viktimon de la “romanoj”. Estis ŝanĝiĝo, kiu konstruis sur rompeblaj premisoj. Serioza ŝanĝo Taksinda pli serioza, ĉar teologie kaj historie pli bone fundita, estis la nekaŝita admiro, kiun, la plej granda eklezi-historia pensulo de Germanujo en la 19-a jarcento, Johann Adam Möhler, en siaj pli poste eldonitaj prelegoj esprimis pri Lutero. Li laŭdis ĉe li la “energian piecon”, “la abundecon de altideaj pensoj”; li estus “konstruinta la eklezion, kiel neniu el liaj samtempuloj, se li estus efikinta laŭ ia ideo, en kiu li staris antaŭ Dio”. Sed senlima arogemo kaj demagogio - ĉiam laŭ Möhler - kulpis, ke li ne renovigis la eklezion, sed disŝiris ĝian unuecon. La esperplena komenco por pli bona koncepto pri Lutero ĉe Möhler kaj aliaj eklezi-historiistoj (ekz. Alzoy) en la unua duono de la 19-a jarcento ne atingis maturecon. Se mi ĝuste vidas, du faktoroj kunefikis, por malakceli la jam komenciĝintan revizion de la tradicia koncepto pri Lutero: unue la pliakriĝo de la konfesia kontraŭeco en Germanujo de post la Kolonja Evento, due, en la sfero de la eklezia historio - kiom multe surprizas tiu nomo en tiu ĉi loko - neniu alia ol la plej estimata eklezi-historiisto de la jarcento: Ignaz Döllinger. Döllinger vidis en la Lutera doktrino pri justiĝo “la fonton, el kiu fluis liaj ceteraj religiaj kaj ekleziaj ideoj”, “la ĉefkaŭzon de la disiĝo de la malnova eklezio”. Ĝi estis por li la konkava spegulo, “kiu prezentis al lia spirita okulo ĉiujn instituciojn de la malnova eklezio karikaturitaj al abomena grimaco”, por multaj el liaj anoj la pordego al la malĝuste komprenita evangelia libereco, por kies malfeliĉigaj efikoj Döllinger kompilis aron da samtempaj atestoj. Same agordita estis la Luter-artikolo, kiun Döllinger (en 1851) verkis por la tre disvastigita eklezia leksikono de Wetzer & Weite. Laŭ li Lutero en la batalo kontraŭ la malnova eklezio aplikis la artifikon, unue misformigi instruon aŭ institucion de la eklezio ĝis plej absurda grimaco, kaj poste kontraŭbatali aŭ refuti ĝin. Lia demagogio sur la plej preciza kono kaj prikalkulo de ĉiuj malfortoj de la germane nacia karaktero. “Neniam estas la malĝojanta amo”, diras Döllinger, “kiu, malamante nur la eraron, serĉas gajni la eraranton, sed estas insulta kolerego, obstina, malŝatema moko kaj amasa aro da ofend-atakoj... kiuj verŝiĝas kiel riverego el neelĉerpiĝema fonto”. Plej kolera pamfleto Döllinger ja ne simple tradiciis la kliŝon al ni konatan. Lia verdikto pri Lutero baziĝas sur la studado de la fontoj, nome de la verkoj de la pli posta Lutero, kiuj forpuŝis lin. Kaj ĝuste tiu, por la historiema 19-a jarcento karakteriza ekesplorado de la fontoj, la komparo de la pli postaj eldiroj de Lutero pri sia monaĥeja tempo kun la dokumentoj pri lia frua evoluo antaŭ la indulgenco-disputo, antaŭ ĉio la prelegoj pri la psalmoj, la Leteroj al la Romanoj kaj al la Galatoj, la kontrolo pri liaj citaĵoj el la skolastiko kaj liaj eldiroj pri ĝi, estigis baldaŭ post la jarcentoŝanĝigo verkon, kiu per siaj prezentoj de la problemoj movigis la Lutero-esploron ĝis la nuntempo, kaj kiu samtempe estis la plej kolera kaj impeta pamfleto kontraŭ Lutero, kiun prezentis la katolika literaturo de post la 16-a jarcento: “Lutero kaj luterismo en sia unua evoluo” (1903) de Heinrich Denifle. Neniu povis kontesti, ke la instruita dominikano estis profunda konanto de la mezepoka skolastiko kaj ke li per tio posedis por la kompreno de Lutero premisojn, kiujn plenumis neniu pli frua Lutero-esploranto antaŭ li. Sed lia libro estis pamfleto. Li superŝutis Luteron per la plej krudaj insultoj (ignoranto, falsanto), kaj elkriis: “Lutero, en ci estas nenio dia!”. Ŝtormo de indigno ekbruis en la protestanta mondo; Denifle ja estis direktoro de la vatikana sekreta arkivo, oni konsideris lian libron atako de Romo kontraŭ la protestantismo. La kontraŭeco inter la katolika kaj la protestanta konceptoj pri Lutero ŝajnis esti atinginta la kulminon. Tamen la Lutero-esploro treege multon dankas al Denifle, pli ol al iu katolika Lutero-esploranto antaŭ li nome ke li ekmontris du problemojn, kiuj depost tiam ne plu trankviliĝis: la religia evoluo de la juna Lutero kaj - kundepende kun tio - la rilato de Lutero al la skolastiko. Sen eĉ nur iel voli ĝin aŭ eĉ nur antaŭscieti, Denifle per tio kontribuis al la revizio de la katolika koncepto pri Lutero, pli ol la verkinto de la dua granda katolika verko pri Lutero, kiu aperis nur malmultajn jarojn post Denifle: la jesuito Hartmann Grisar. Lia verkego ampleksa tri volumojn same estis neniu biografio pri Lutero en la vera senco de la vorto, sed pli ĝuste kolekto de specialaj traktaĵoj pri Lutero. Ĝi same baziĝis sur detala studado de la fontoj, forlasis la insultajn atakojn, kiuj ĉe Denifle forpuŝis. Kiel scienca verko ĝi ne atingis lin, en la interna malaprobo al la homo Lutero (do ne nur al lia instruo) Grisar estis unuanima kun Denifle. Lia psikologia-patologia interpretado de la reforminto enfunde malpli estas konvena al li ol la akra malaprobo de la dominikano. Oni ankoraŭ nun konsultas lin por informiĝi, sed oni ne legas lin. Por la katolika leganto destinita estis la unu-voluma biografio pri Lutero, kiun Grisar eldonis en 1925. Kompare al la malnova kliŝo ĝi certege estis granda progreso. Ĝi serioze prenis la postulon al historia justeco por Lutero; sed ĝi ankoraŭ ne decidiĝis, voli kompreni de interne. Nur la volo al kompreno alportis la grandan ŝanĝiĝon de la katolika koncepto pri Lutero, al kiu ni nun turnu nin. Komprenemo Ĝia iniciatinto estis la Wŭrzburg-a eklezi-historiisto Sebastian Merkle. Li apogis sin sur la postulaton, ke oni ne rajtas rifuzi la historian justecon al Lutero same kiel al ĉiu alia historia persono, pri kiu la eklezia historio raportas. Tiel li eĉ ne momenton hezitis, rekoni la grandajn meritojn de Denifle por la esploro pri Lutero, sed same klare rifuzis ties senbridan polemikon kaj maljustecon. En sia recenzo pri la tria volumo de Grisar li konfesis la optimismon, “ke ankaŭ katoliko povas objektive prijuĝi Luteron, sen antaŭe devi fariĝi luterana”, kaj kun ĝojo ekprenis la manon de la evangelia eklezi-historiisto Walther Köhler, kiu (en 1922) en prelego “La katolika koncepto pri Lutero en la nuntempo”, estis dirinta: “Tiel ne estas, ke nun la katolikoj devus veni al ni kaj akcepti nian koncepton pri Lutero. Ankaŭ ni devas niaflanke iri renkonte al ili”. “Iri renkonte reciproke” - tio estis la decida signalvorto. Doni historian justecon estis necese, sed ĝi sola ne sufiĉis. Necesis ankaŭ ama kompreno, por atingi ĝustan katolikan koncepton pri Lutero. Tiun komprenemon alportis la ekumena ideo. Ĝi traspiris la verkon, kiu - kvankam ne sen antaŭuloj - senkonteste unue en Germanujo efikis pli malferman, ni trankvile diru: pli katolikan prijuĝon pri Lutero. “La reformacio en Germanujo” de Josef Lortz aperis unuafoje en 1939, kiam la kontraŭeklezia batalo de la nazi-faŝismo ne nur pelis katolikojn kaj protestantojn al komuna defenda fronto, sed ankaŭ konsciigis al ili, kiom da kristana substanco estis al ili komuna. Ĝuste tie estas la punkto, kie Lortz komencas. Li mem antaŭ nelonge, en sia memoriga parolado je la 100-a naskiĝtago de Merkle, elmontris la punktojn, en kiuj li iras pli vasten ol lia pli maljuna amiko: “Enfunde Merkle opiniis la luteran instruon kiel tuton sufiĉe klare nur kontraŭ-katolika... Li ankoraŭ ne vidis, kion ni nuntempe vidas pli bone, ke religiaj kaj ekleziaj deziroj de Lutero estis katolikaj; ke la efektivigo de tiuj bazaj deziroj ja havas pro unuflanka elekto el la Skribo ankaŭ herezan enhavon, sed ke krome ankaŭ teologiaj tezoj de Lutero en konsiderinda amplekso estas katolikaj, kaj tio tiel, ke tio katolika ne nur troviĝas en la juna Lutero, sed ankaŭ en la pli posta kaj maljuna, malgraŭ la kreskanta polemika malmoliĝo kontraŭ la eklezio, precipe la papeco resp. la hierarkio de lia tempo”. Lortz do ne nur volas juste juĝi pri Lutero, li volas kompreni liajn religiajn kaj ekleziajn bazajn dezirojn; li ne volas en unua linio refuti liajn erarojn, sed serĉi ĉion vere katolikan ĉe li. Per tio lia koncepto pri Lutero fariĝas ekumena kaj respondas al la sinteno kiun ekprenas la ekumena dekreto de la dua Vatikana Koncilo. Katolikeco de Luther Por Lortz Lutero estas profunde reliĝia homo, por kiu Dio “estis la granda Forto, kiu donas ĉion, la sola Efikanto, rilate kiun la propra forto de la homo tute ne ekzistas, plej malmulte en la savproceso, kiu senrezerve estas ligita al la plej granda amofaro de Dio, al la ofero de la propra Filo sur la kruco por ni”. (I, 383 sekv.). Tial, kaj nur tial, Lutero batalas kontraŭ la “perfara sanktiĝo'”, la supertaksado de eksteraj faroj, kontraŭ la misuzoj en la proklamado de indulgencoj, kontraŭ la skolastikistoj, kiuj subtenis ilin. Tial la fama frazo ĉe Lortz: “Lutero kontraŭbatalis en si katolikismon, kiu ne estis katolika” (I, 76) kaj la ĝin kompletiganta: “Lutero hereze malkovris la katolikan centran posedon” (I, 434). Lortz sen antaŭjuĝo taksas laŭmerita la grandan preĝanton Lutero, kiu dum la granda Aŭgsburg-a Regna Kunveno (1530) ĉiutage pasigis tri horojn preĝante (I, 392), li defendas lin kontraŭ la miskompreno de formuloj: “Kredo sen verkoj” nome kiel malestimo de bonaj verkoj; aŭ de la “Sola Scriptura” kiel subjektivista arbitremo (I, 401). Certe Lortz ankaŭ ne lasas dubon, ke Lutero “tute malklarigas la objektivan faktoron Eklezio” (I, 395), ke li malaprobas la korektadon de la konscienca decidiĝo per la neeraripova instruofico de la eklezio (I, 407), ke li per sia instruo disigis la eklezion” (I, 392), kvankam li ne volis fondi novan eklezion, sed reformi la malnovan, t. s. rekonduki al la pura instruo. Lortz volas kompreni Luteron, volas remalkovri la katolikecon ĉe Lutero; en neniu loko li malkonfesas sian sintenon katolikan. Lia libro en Germanujo, antaŭ ĉio en la evangelia Germanujo, estas parte entuziasme akceptita, sed ankaŭ elvokis la dubeman demandon: ĉu ĝi reprezentas la vidpunkton katolikan? Al tiu demando oni devas respondi: la libro de unuopa aŭtoro neniam reprezentas la opinion katolikan. Estas perspektivo pri Lutero akceptita fakte nuntempe de multaj katolikoj, ankaŭ teologoj. Per sia baza sinteno ĝi ekstimulis la ekumenan dialogon, kiu post la dua mondmilito plifortigite komenciĝis, kaj en kiu gvide partoprenas Lortz per siaj pli poste presitaj prelegoj en “La reformacio kiel religia deziro nuntempe”, kaj per same presita tezaro pri la reformacio. Ĝi baldaŭ elpenetris trans la limojn de Germanujo kaj gvidis en 1951 al la fondado de la “Katolika Ekumena Konsilantaro”, kies fondinto, la nederlandano Willebrands, estas la ĉefkunlaboranto de kardinalo Bea. Sed mia tasko ja ne estas priskribi la evoluon de la ekumena ideo ĝis Papo Johano XXIII-a kaj post li, sed la ŝanĝiĝon de la katolika koncepto pri Lutero. Fluanta diskuto Tiu ŝanĝiĝo ne haltis ĉe Lortz. La Kolonja religi-filozofo Johannes Hessen konstatis en 1947 en sa libreto “Lutero el katolika perspektivo”, ke Lortz ankoraŭ ne prezentas rigardon al Lutero, kiu sen rezervo povas esti nomata katolika. Li opiniis, ke li rajtis tute malkondamni Luteron de la riproĉo de la subjektivismo, kiun Lortz, kvankam kun rezervoj, faris kontraŭ li. En multaj unuopaj esploroj en la sekvinta tempo katolikaj teologoj en Germanujo, Nederlando, Francujo poste okupiĝis pri la problemo de Lutero; estas neeble, detaligi tiujn. Nova kompleta prijuĝo ankoraŭ ne formiĝis kaj certe en baldaŭa tempo ne formiĝos, ĉar la diskutado estas ankoraŭ tro multe fluanta kaj de la historio ĉiam pli transiras al la dogma sfero. Nur kiel paradigmon mi mencias la kvar radioprelegojn de la redaktinto de Una Sancta, Thomas Sartory. Li volas kompreni Luteron surbaze de lia “Sava vorto de Dio” en Skribo kaj eklezio, sed ankaŭ li fine demandas: “Ĉu la mezo de la Skribo estas ĝuste trovita de la reforminto, ĉu li ĉe tiu plej centra el ĉiuj demandoj estas plena aŭskultanto de la vorto de Dio?”. La respondo, kiun donas Sartory, vere entuziasma ekumenano, respegulas la katolikan luktadon je nova koncepto pri Lutero: li opinas, ke la Theologia Crucis de Lutero ne plene konvenas al la Kyrios-ideo kaj al la reviviĝo kiel centraj savofaktoj. La interna evoluo Se oni provas, la klopodadon je nova katolika koncepto pri Lutero en nia tempo kompreni ne nur en ĝia laŭtempa progreso, sed ankaŭ en ĝia interna evoluo, oni povas distingi tri nivelojn: la historian biografion, kiu esploras la faktojn de tiu batalplena kaj riĉa vivo; plue la prijuĝon pri tiuj faktoj, kaj fine la diskutadon pri la instruo de Lutero. Pri la unua afero, pri la certigitaj faktoj de la vivo de Lutero regas ĉe la historiistoj de ambaŭ konfesioj grandparta interkonsento; antaŭe kreditaj legendoj, kiel tiu pri la asertita sinmortigo de Lutero, jam delonge estas detruitaj. Ankaŭ rilate la ekleziajn statojn, kiujn trovis Lutero kaj kiuj destinis lian agadon, ekz. en la indulgenco-disputo, regas grandparta interkonsento. Ni ne klopodas, en falsa apologio, kontesti aŭ plibleligi la tiam ekzistintajn malbonstatojn en la eklezio; inverse la legendo pri la malhela mezepoko, pri la neglektado de la biblio kaj de la prediko antaŭ la reformacio, estas vaste forlasita. La severa historia esplorado pri la faktoj videble alproksimigas nin. Eĉ la plej grava riproĉo, kiun iam Cochlaeus faris kontraŭ Lutero, ke li detruis la unuecon de la eklezio, nuntempe estas pli singarde formulata de ni, ĉar ni ĉiam pli bone ekkomprenas, de kiom da faktoroj estis destinita la proceso de la eklezia disiĝo kaj de la konfesi-formiĝo, kaj kiel longe daŭris, ĝis ekz. en Germanujo la luteraj landaj eklezioj kaj la eklezia regado en la regnaj urboj solidiĝis, kaj la anoj de la Aŭgsburg-a konfeso kiel “konfesio” staris kontraŭ la malnova eklezio renovigita per la Trenta Koncilo. La rezultoj de tiu esplora laboro renkontiĝas kun la konstato de la Vatikana Koncilo, ke la eklezia disiĝo estiĝis “non sine hominum utriusque partis culpa” (ne sen homa kulpo sur ambaŭ flankoj). La historiaj faktoj Ne tiel unueca, je la 2-a nivelo, oni kompreneble estas en la prijuĝo pri la historiaj faktoj, des malpli en la diskutado pri la instruo de Lutero, en kiu ja unu ĉefa malfacilaĵo por ambaŭ partoj konsistas en tio, ke Lutero ne fiksis sian teologion en sisteme ordigita verko, kiel Calvin en sia Institutio, sed en okazaj skribaĵoj, en siaj prelegoj, disputadoj kaj predikoj, kiuj etendiĝas tra almenaŭ tri jardekoj. El tiu propreco de la fontoj klariĝas almenaŭ parte la grave disharmoniantaj interpretadoj pri Lutero interne de la protestanta teologio (ekz. ĉe la laŭenhava kaj laŭtempa fiksado de la reformacia travivaĵo), sed la sama propreco malfaciligas ankaŭ nian katolikan diskutadon pri li sur la 3-a, plej alta nivelo, la dogma. En sia Hochland-artikolo okaze de la Lutera jubileo de 1917 la Regensburga katedrala dekano Kiefl nomis Luteron “la plej potenca ilo de la Providenco”. Kion li volis diri per tio? Li volis diri, ke ni konsideru Luteron ne nur kaj ne sole, kiel estis kutime de post Cochlaeus, kiel detruinton de la eklezia unueco, kun ĉiuj ĝiaj teruraj sekvoj, sed ke la agado de Lutero havis pozitivajn efikojn ankaŭ por la katolika eklezio. Oni nur malfacile povas imagi, kiel la katolika renoviga movado post du jarcentoj de vanaj komencoj, estus povinta ekpreni la papecon kaj efektivigi la Trentan Reform-koncilon, se ne estus starinta antaŭ la okuloj de la respondeculoj la terura fakto de la deturniĝo de granda parto de Eŭropo, inter ĝi preskaŭ de la tuta nordo. Tiurilate Lutero sendube estis ilo de la providenco. Ekstremo? Por nia katolika koncepto pri Lutero tio certe diras malmulton, ĉar Dio, la Sinjoro de la historio, povas ja servigi al siaj celoj ankaŭ tion, kion li ne volis. Eĉ Denifle estus povinta nomi Luteron ilo de la providenco, malgraŭ sia elkrio: “Lutero, en ci estas nenio dia!”. Tion nuntempe neniu katolika teologo plu ripetus. Walther Kohler en 1922, en sia jam citita prelego pri la katolika koncepto pri Lutero de la nuntempo, diris pri la artikolo pri Lutero de Kiefl: “Tio certe estas la pleja ekstremo de rekono al Lutero, kiu eblas sur katolika flanko”. La evoluo estis tute alia. Multe pli profunda, tiam eĉ ne antaŭscietebla revizio de la katolika koncepto pri Lutero estas okazanta, kaj ĝi ankoraŭ ne finiĝis. Ĝi devos formi esencan parton de la ekumena dialogo, sed ĝi povas esti atingata nur per zorgemo, pacienco, ne malpli ensentiĝema ol juste juĝanta esplorlaboro de la historiistoj kaj de la teologoj. La instruaj decidoj de la Trenta Koncilo - en kiuj la nomo Lutero ne troviĝas - ne malhelpas nin, juste taksi lian historian personecon; ili ankaŭ ne malhelpas nin, nove trapensi el profundigita kompreno de Skribo kaj tradicio la teologiajn demandojn, kiujn Lutero prezentis; ili ankaŭ ne malhelpas la eklezian instruoficon kaj ties plej altan aŭtorecon, la ekumenan koncilon, meti en novajn kundependojn kaj kompletigi la dekretojn de la Trenta Koncilo. Mi ne opinias, ke ni povas katolikigi aŭ eĉ sanktproklami Luteron. Sed kion ni povas kaj kion ni devas, tio estas: ne nur doni al li historian justecon, tiun justecon, kiun la epoko de la kredobataloj kompreneble rifuzis al li, sed ankaŭ ĉirkaŭpreni lin kun la komprenema amo, kiu estas vere ekumena kaj estas la ekkonilo de la disĉiploj de la Sinjoro. Prof. Hubert Jedin, tr. d-ro Klaus Perko |
|
KIEL ASPEKTIS KRISTO? Ekzistas tre interesa “skribita portreto”, alidire priskribo kiel aspektis Jesu- Kristo. Tiu dokumento estas la letero, kiun skribis Roma prokonsulo, Publius Lentulus, kiu vivis samtempe kun Kristo. Oni pensas, ke li estis l’ antaŭulo de Poncio Pilato, la prokuroro de Judeo. La letero sonas jene: “En nia tempo montriĝis kaj vivas inter ni nekutime virta homo, kiun liaj disĉiploj nomas la Filon de Dio. Li sanigas la malsanulojn kaj revivigas mortintojn. Li estas belaspekta, bonkreska kaj atentinda. Lia aspekto estas tia, ke tiuj, kiuj al li rigardas, povas lin ami kaj timi kune. Li havas blondajn kaj glatajn harojn, defalantajn malsupren ĝis la oreloj, de kie ili falas ĝis la sultroj. En mezo de la kapo ili estas dividitaj en du partojn kaj ĉiu parto estas iomete ĵetita flanken laŭ la modo, kiu regas en Nazareto. La frunto estas pensiga, serena kaj senfalda. Lian glatan kaj afablan vizaĝon ornamas ĉerizkolora nuanco. La nazon li havas bone formitan, la barbon densan, belkreskan, de tiu sama koloro kiel la haroj. En lia vizaĝo vidiĝas la prudento kaj praveco. La blueco de la okuloj brilas per nekutimaj nuancoj. Li estas terura, kiam li predikas, sed afabla en la parolo. La atentigojn li faras vigle, kvankam neniam li perdas ekvilibron aŭ trankvilecon. Neniu vidis lin ridantan, multaj tamen vidis lin plorantan. La akcentado en la parolo estas serioza, tamen li parolas malmulte kaj estas tre modesta. Oni nomas lin Jesu-Kristo, la Filo de Mario”. sac. Jozefo Zasas |
|
EKZEMPLO DE KULTUR-INFLUO Biblio kaj ĉeĥa nacio dua parto
La ĉeĥa lingvo rapide disvolviĝis laŭ ĉiuj vidpunktoj fine de la 11-a kaj komence de la 12-a jarcentoj. Tial ne nur la venko de la latina liturgio kaj same la malapero de la slava monaĥejo en Sázava, sed eĉ la fakto mem, ke la ĉeĥa formiĝis memstara lingvo tre diferenca de malnovslava lingvo, postulis novan, jam ĉeĥan tradukon de la Sankta Skribo. Bedaŭrinde mankas, escepte de kelkaj restaĵoj, glosoj en latina biblio, dokumentoj pri la unuaj tradukoj ĉeĥaj. Ĉi tiuj glosoj estas eldonitaj de V. Jagic kaj atestas rilatojn inter la ĉeĥa literaturo kaj la eklezi-slava. Oni prave supozas, ke jam tiam ekzistis traduko de la evangelioj en ĉeĥa lingvo. Perikopoj Ni ne povas detale priparoli paŝo post paŝo la evoluon. Kiam sur la ĉeĥa trono (meze de la 14-a jc) eksidis la lasta posteulo de Premyslidoj, Karolo, oni povis rimarki grandan disvolvon de ĉeĥa kulturo, kompreneble ankaŭ de literaturo. Jam el la komenco de tiu jarcento ekzistas tradukoj de evangeliaj perikopoj; kelkaj estas tradukitaj el latina lingvo, sed estas ankaŭ aliaj. Ni notu almenaŭ unu, laŭdire de Praha aŭ de Trebon; estas memstara ĉeĥa traduko, kiu precize esprimas la sencon de la originalo, kaj ĝia lingvo ĝis nun povus esti modelo por novaj tradukoj. Sume oni posedas 16 tiajn evangeliarojn el tiu epoko. Kompleta traduko Krom ĉi tiuj evangeliaroj, la plej disvastigita biblia libro estis la psalmaro. Ĉar ĝi ofte helpis al tiuj, kiuj ne kapablis uzi latinan psalmaron (monaĥinoj kaj laikoj), restis tiom da ekzempleroj. Verŝajne oni komence uzis malnovslavan psalmaron. La intereso pri la biblio estis granda. Ni ne povas precize diri kiam aperis la unua kompleta ĉeĥa traduko, Jesuita scienculo, P.J Vraštil, asertas ke tio okazis antaŭ la fino de l’ 14-a jc, kiam estis verkita la biblio Leskovec-Dresdena, kiu forbrulis en Louvain (Belgio) dum la unua mondmilito. Dua biblio estas la t. n. Lutemerica-Treboniana, tre bele skribita kun belegaj ilustraĵoj. Por la situacio de la religia vivo en la karola epoko estas interese, ke ekzistas el tiu tempo la tria biblio, verkita 1416 en slavrita benediktana monaĥejo Emaus en Praha. Tiu biblio estas ĉeĥlingva, sed skribita en malnovslava literaro. La kvara kaj lasta kodekso el tiu epoko estas duvoluma biblio de Olomouc el 1417. Ĉi tiu traduko estas la plej malnova slavlingva de la tuta biblio. Kompleta, eklezislava traduko en Ruslando estis farita de episkopo Genadij en 1499, do preskaŭ cent jarojn pli malfrue ol la ĉeĥa traduko. Influo al Pollando De la ĉeĥa traduko tute dependas la unua traduko en la polan lingvon. Jam la plej malnova pola psalmaro (stfloriana), verkita fine de 14-a jc por reĝino Jadwiga, estas transskribita laŭ ĉeĥa modelo. Prof. R. Jakobson skribas pri tio: “Stfloriana psalmaro, destinita por la biblioteko de reĝino Jadwiga, estis verkita sur ĉeĥa teritorio, proksime de la ĉeĥa-pola nacia limo, en Kladsko, en monaĥejo kiun fondis praha ĉefepiskopo Arnošt de Pardubice”. Simile la sola manskribita pola biblio (de reĝino Sofia el 1455, de kiu restis nur unu triono) estas nenio alia ol pola traduko de ĉeĥa originalo. El la 15-a jc ni posedas 30 manuskriptojn de ĉeĥa biblio kaj preskaŭ trioble tiom da fragmentoj. Oni devas klare diri, ke tiuj valoraj juveloj dankas sian aperon al la husana movado. Tamen oni devas diri, ke eĉ tiom da tradukoj ne helpis unuigi la tekston de la biblio. La dua variacio de la biblio aperis komence de la 15-a jc. Urbanczyk asertas, ke pro lingvaj kaŭzoj oni devas serĉi la aŭtoron de tiu traduko ne inter husanoj sed en rondo de ĉeĥa katolika laik-filozofo Tomaš de Štitny (1331-1401). Oni devas miri, kiom da laboro oni dediĉis dum la malkvietaj 14-a kaj 15-a jc al la pliperfektigo de ĉeĥa bibli-traduko! |
|
REVIZIO DE L’ ESPERANTO-BIBLIO Kelkaj inter la religiaj kompetentuloj opinias, ke la esperanta biblio bezonas revizion en la lumo de la moderna tekst-esplorado. La rezultoj de studado jam evidentiĝis en la pli-malpli modern-lingvaj revizioj, kiuj akceptis signifajn lingvajn ŝanĝojn en formo kaj senco. Por resti kun tiu teksto-purigado, ankau la esperanta biblio fine devos submetiĝi al konforma revizio. Estigis tiun penson kritikaj voĉoj el diversaj lokoj, ekz. de Waringhien, esperantistoj romkatolikaj kaj aliaj studantoj en tiu kampo. En la tria represo (1956), nomita la dua eldono, profesoro Downes kaptis la okazon fari ŝanĝojn, kies signifon oni povas taksi per listo sur p. 8, British Esperantist januaro 1957. En “Lingvo kaj Vivo” Waringhien draste kritikas kelkajn el ili. Niaopinie tiaj ŝanĝoj ne tuŝas la kernon de la afero. Bezonata estas plena revizio, kiun povus fari nur komitato de esperantistaj teologoj kaj lingvistoj kompetentaj pri tekst-elekto. Tiu komitato verŝajne konsistigus esperantan biblion, kies teksto ne multe diferencus de sintezo de la Standard Revised Version de New English Bible. Reviziita Nova Testamento povus esti eldonita en aparta libroformo, ĉar lingve ĝi estas ne rekte dependa de la Zamenhofa propra faro. La Malnova T. estas riĉa mino de la Zamenhofa lingvouzado, kaj kiel tia ekstreme valora por studantoj de lia stilo kaj formesprimado. Radikale ĝin revizii do estus ankorau pli forsuĉi la pure Zamenhofan lingvo-esencon el la teksto, pri kiu Waringhien en “Enciklopedio de Esperanto” p. 586 asertis, ke pro tiom multe da “korektoj”, oni ne povas uzi la tekston de la londona biblio de 1926 en ĝia nuna formo por scienca studo de la Zamenhofaj lingvo kaj stilo. Li skribis, ke en la 41 unuaj psalmoj troviĝas 605 teksto-ŝanĝoj de la originalo, kiel ĝi staras en la eldono de Hachette. Flankdire, la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kiu eldonas la esperantan biblion, ne permesas marĝenajn notojn aŭ komentojn, kiuj riĉe troviĝas en la anglaj bibli-tradukoj. Per tio limiĝas la volesprima kapablo de esperanto-biblireviziantoj, kiuj ne havas eblecon indiki egale konsiderindajn alternativojn en marĝenoj. La kritikoj de Waringhien pri la ŝanĝoj enkondukitaj de Downes en la dua eldono estas plejparte nur gramatikaj. Pri la Nova Testamento Waringhien samverke kritikas precipe gramatikaĵojn, montrante ke la komitato ne plene akordigis ĝin kun la Malnova de Zamenhof. Unu gravan eraron li substrekas ĉe Hebreoj 11,1, kie “la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj” estas laŭ li tute erara. Ĉar la greka vorto tie tradukita “realigo” signifas “fundamento, bazo” (tio, sur kio baziĝas la animo), kaj la greka vorto tie tradukita per “provado” signifas “pruvo” (t. e. per flanka nuanco: pruvado al si mem, konvinkiĝo); la verso devas do esti: “Kaj la fido estas la certigo pri esperataĵoj, la konvinkiĝo pri aferoj ne vidataj”. Romkatolika plendo En E.K. aprilo 1963 artikolo malakceptas la esperantan biblion kiel uzindan por katolikoj. Por ili ĝi estas ne kontentiga, kaj la verkinto citas kritikojn ankaŭ de aliaj esperantistoj. La katolika eklezio postulas, ke ĝiaj membroj legu nur biblion provizitan per aŭtoritate aprobitaj notoj, redaktitaj de kompetentaj studantoj de la Ekleziaj Patroj. En Presbyterion Life 26.6.1964 ni legas, ke la Vatikano aprobus la tekston de la Revised Standard Version “kun nur malmultaj ŝanĝoj”. Baze de tio, se la kristanaj eklezioj fine povos akordiĝi, ni povos havi esperantan biblion por ĉiuj esperantistaj uzantoj, per traduko fidele sekvanta la unuecigitan tekston, se la aŭtoritatŭloj de ambaŭ flankoj nomos definitive tekston en unusola lingvo, laŭ kiu ĉiu nacia traduko estas aŭtoritate farata. Dume la nuna teksto de la esperanta biblio bezonas revizion por ke ĝi povu redoni per siaj vortoj la lumon kiu jam tiel riĉe fluadis el la dediĉita laboro de la kleruloj. F. R. Banham Komento de pastro C. Cowling Mi dubas, ĉu la tempo venis por tiu revizio de la esperanta traduko. La fina decido ankoraŭ ne estas ebla pri sennombraj teksto-detaloj; kaj preskaŭ ĉiutage ni lernas ion novan pri lingvouzo, tekstoj (manuskriptoj), vivkutimoj, historiaj okazoj, kiuj prilumigas tiun aŭ alian vorton, verson au paragrafon. Ĉu esperantistoj aĉetus revizion post ĉiu kelkjara periodo? Dume, tio kion ni havas, estas - malgraŭ kritikoj - ĝenerale treege bona. Mi preferus havi en esperanto biblion ĉiudetale perfektan, sed kie vi trovus tiun en iu ajn lingvo? Certe ne en la originalaj lingvoj! Se jes, mi eĉ tiam demandus al mi, kiel esprimi por 20-jarcenta leganto la penson de Hebreoj 11,1. Temas ne nur pri vortosignifo, nek pri manuskriptaj atestoj, sed pri la sperto vivi en pensmedio saturita en populara formo de la platona filozofio. Jen nur unu ekzemplo. Vi bone scias, ke oni argumentas por ĉiu nova revizio angla ne nur pro tio, ke ni pli bone komprenis la biblion, sed - eĉ pli - ĉar ni bezonis tradukon pli konforman al la nuntempaj lingvouzo angla kaj pensmaniero moderna. (Rimarko de la redakcio: Ni proponas ĉi tiujn pensojn al diskutado kaj volonte ekscios viajn opiniojn pri ĉi tiuj problemoj!)
|
|
JUDAJ PROBLEMOJ EN 1933 Ni publikigas tradukon de interesa enkonduko de libreto pri la fratoj Ratisbonoj, verkita en 1933 de ĉeĥa judo, konvertito kaj verkisto, d-ro Adolf Fuchs, kiu mortis martire dum la pasinta milito. Li devenis de praha juda familio (nask. 1892), kiel studento partoprenis movadon de t. n. ĉeĥaj judoj. Jam tiam li verkis. Li konvertiĝis kaj tutajn siajn kapablojn dediĉis kun arda koro al la katolika kredo. Pri sia vojo al konvertiĝo li verkis romanon “Altaro kaj presmaŝino”. Antaŭ la milito li estis ĉef-redaktoro de oficiala gazeto “Prager Abendblatt”. Post la okupo de sia patrujo li kaŝis sin en monaĥejo, poste donis sin en la manojn de gestapo kaj mortis kiel martiro: jud-kristano. Bobe Ni vivas en jubilea jaro, kiam ni rememoras la 1900-an datrevenon de Golgotha. Ĉi tiu evento fariĝis limŝtono ankaŭ en la vivo de nacio, kiu sian Mesion transdonis al morto. Ĝi decidis pri la sorto de Ahasvero. Ĵus en ĉi tiu jaro, kiam homoj rememoras la krion de l’ popolamaso “krucumigu” kaj “sango de li falu super ni kaj niaj filoj!”, komenciĝis en Germanujo unu el la plej grandaj persekutadoj de judoj, kiun konas la historio. Ĝi estas ankaŭ la plej kruela, ĉar judoj ne estas persekutataj pro tiu aŭ alia pensado, sed pro sia deveno, pro sia raso, kaj tiu persekutado kaj eliminado de civitanaj rajtoj rilatas ankaŭ tiujn, kiuj estas baptitaj. Mankas savo. Eble tiu estas momento, kiam povus okazi multaj judaj konvertiĝoj. Ne pro tio, ke centmiloj de judoj ne scias tra kie kien. Senorientiĝo sur materia flanko certe ne estus kulmino de tragiko. Sed inter juda elito aperis granda psika misorientiĝo, kiam oni elpelas ilin el sia medio nacio, kun kies kulturo ili estis plej intime ligitaj kaj al kiu ili plej sindone servis. Eble nun multaj perditaj filoj ekkonos, kie estas ilia vera hejmo kaj vera komunumo, kaj trovos kun puraj intencoj vojon al la eklezio. Mi scias tre bone, ke “baptita judo” ne devas jam signifi “kristano”. Estis multaj, kiuj laŭ cinika esprimo de H. Heine bezonis baptoateston nur kiel “enirbileton en la eŭropan socion”. Sed ekzistas ankaŭ multaj konvertiĝoj sinceraj, kiam kredo signifas ripozon kaj kvieton de vaganta Ahasvero, fiksi rigardon sur firma punkto, sur blanka punkto, lumigita per oraj radioj de monstranco, savo en korpo kaj sango de Kristo. Estas nun du solvoj de juda demando, sed nek unu nek la alia sufiĉas. Unua estas asimiliĝo, celo de judoj kuniĝi kun la ĉirkaŭo, kun nacio kun kiu ili vivas. Dua celo estas tute kontraŭa: cionismo. Reveni en la sanktan teron, formi judan ŝtaton en Palestino aŭ almenaŭ revivigi la judan nacian konscion. Aliaj demandas, ĉu ne estas diasporo la sorto de Ahasvero. Lia sorto estas kuri for de si mem, ĝis li ripozos sur kruco kaj en ĝia ombro. Ĉiu solvo de juda demando malsukcesas, ĉar judoj el sociologia vidpunkto estas fenomeno sui generis. Ili posedas neniun porvivan certecon. Al ĉiu homo estas donita almenaŭ lia nacieco kiel sendiskuta certeco. Judo havas ĉe sia naskiĝo ne ĉi tiun certecon. En Bohemujo estas judaj familioj, en kiuj unu frato sin deklaras ĉeĥo, dua germano kaj tria judo, kaj ĉiuj “bona fide”, laŭ sia kultura inklino. Kiam ŝajnas ke asimiliĝo estas plenplene perfekta, tuj aperas aŭ forta kontraŭjuda movado, aŭ en judoj mem aperas voĉo de sango. Estas tre interese, ke cionista movado ne aperis en juda oriento, sed en liberalisma medio de asimilantoj, kaj ke fondantoj estis du redaktoroj de Neue Freie Presse, kiu reprezentis german-judan liberalismon. Cionismo certe multe sukcesis, tamen ĝi ne solvis la psikologian problemon de judo. Ĉiam restas aktuala demando, ĉu judoj ne estas destinitaj esti senĉese fermento kaj ĉu ili kapablus formi tutan kulturan problemon mem. Fratoj Tharaud en sia romano “En ombro de Kruco” levas la demandon, kial juna juda talmudisto el Subkarpata Ukraino, kiu de juneco estis ekzercita en solvado de teologiaj demandoj, en unu momento forlasas la talmudon, fariĝas komercisto kaj sukcesas, kvankam oni supozus, ke li estos tute nepraktika. Sed ankaŭ komerco estas psika profesio. Komercisto ŝanĝas faktojn al mono, do al abstrakto. Li ja ne vidas objektojn sed komercaĵon. Li posedas kapablon kombini. Apostata episkopo kaj ministro de Napoleono, Talleyrand, iam diris, ke studado de teologio ne estas plej malbona preparado por politiko. Ŝajnas, ke tiu studo povas esti ankaŭ bona preparo por komerco. Laŭ Martin Buber judo pensas abstrakte, li pro arboj ne vidas arbaron. Ĉu povas esti ĉi tiu ĉefa trajto de juda naturo devenanta el diasporo ankaŭ kulture fekunda? El ĝi devenis juda profeto, kiu ne intencis paŝo post paŝo reformi, sed savi aŭ disrompi mondon (Spinoza, Marx). El ĝi kreskis ankau juda ĵurnalisto, sprita kaj arda, sed ne kapabla lumigi aferojn. Judo ne povas unuiĝi kun naturo. Li scipovas fari maksimume epigramon. Juda poeto ne estas Goethe, sed Heine, kies plej trasentita liriko finiĝas en konkluda kulmino. Estas neniu alia medikamento por tiu vundo de juda koro ol firma kredo, kiu mem estas kapabla plenigi profundaĵon kaj doni al malkvieta juda naturo eblecon eniri en ripozon de Jahve. En verkoj de judaj poetoj dum jarcentoj denove revenas rezono de psalmo, en kiu poeto ĵuras, ke li emus pli ke lia lango alsekiĝu al lia palato kaj sekiĝu lia dekstra mano, ol li forgesu Jerusalemon. Ĉiam denove revenas eĥo de plendokanto de Jeremio, ploranta super ruinoj de Jerusalemo. Ni rememoru ĉi tie belegan “Sionidon” de arab-juda poeto Jehuda ha Levi el la 11-a jarcento, ni memoru sennombrajn poemojn de sinagogaj kantoj. Ŝajnas al ni ke ni aŭdas rezonon de tiuj vortoj, kiam ni legas, kiel Alfonso Maria Ratisbone priploras la detruon de la palaco de Pilato. Sed ne estas tiuj larmoj, kiujn verŝas judoj ĉe “muro de ploroj”, ne rememoro al la naŭa Ab (kvina monato de juda kalendaro), kiam oni rememoras la pereon de Jerusalemo. Sionido de Ratisbone estas tute alia. En Jerusalemo surtera li kun sopiro revas pri ĉiela Jerusalemo: “Coelestis urbs Jerusalem - beata pacis visio!”. Li rememoras kiel la reĝo de ĉi tiu ĉiela Jerusalemo estis torturita kaj fine donita por morti de lia propra nacio kaj kantas al sia reĝo novan kanton sionan, novan laŭdokanton, laŭdokanton de Nova Testamento. “Cantate Domino canticum novum”. Rimarko de la tradukinto: mi iom mallongigis ĉi tiun antaŭparolon. Tamen certe eĉ tiel ĝi montras, ke tiaj fortaj animoj, kiel tiu de Alfred Fuchs, ne vane oferdonis sian teran vivon por sia popolo. Eble estus interese, el kiuj landoj tiuj kristanaj judoj estas atestantoj antaŭ la vizaĝo de Jahve, atestante antaŭ la tuta mondo ke oferoj de ĉi tiuj martiroj estas duoble valoraj! Rimarko de la redaktoro: je la artikolo “Ili vivas en Advento” (decembro 1966) venis pluraj reagoj, kiuj parte ne konsentis kun la ideoj de tiu artikolo kaj parte ankaŭ kontraŭis la koncilajn eldirojn al la temo. La supre represita artikolo ŝajnis al mi la plej atentinda el la reagoj. Tial ni metas ĝin antaŭ la legantojn de EK por eventuala diskutado. |
|
NURA DIPLOMATIO? La letero el Pollando (februara numero) vekis grandan intereson inter la E.K.-legantoj. Nia I.K.U.E.-reprezentanto en Polujo volas ankaŭ ĉi-foje respondi demandojn, kiuj speciale tuŝas la grandan problemon de diplomatio Vatikana rilate la orienteŭropajn landojn. La Vatikana diplomatio ne timas kontaktojn kun iuj landoj, kaj laste en la jaro 1966 ĝi serĉis normalajn rilatojn kun la socialista tendaro. Plej grava evento sur tiu kampo en 1966 iĝis la vizito de la soveta ministro por eksterlandaj aferoj en Romo, la 27-an de aprilo pasintjare. Estis la unua kazo de oficiala aŭdienco ĉe la papo de soveta ŝtatreprezentanto. Antaŭe la rilatoj inter Vatikano kaj Kremlo aŭ tute ne ekzistis, aŭ kontentiĝis - dum la pontifikeco de Johano XXIII - je sporadaj diplomatiaĵoj. Lige kun la 2-a Vatikana Koncilo estis videbla eta singardemo pro tio, ke kelkaj socialistaj landoj interpretis la gigantan aranĝon kiel provon, konstrui vastan kontraŭsocialistan fronton. Oni parolis eĉ pri fondo de “spirita NATO”! Nur la paca interveno de Johano XXIII ŝanĝis tiun atmosferon, kaj la tiama soveta ĉefministro okaze de la 80-naskiĝtaga datreveno de la Sankta Patro povis gratuli lin, je granda ĝojo de la mondo! Evidentiĝis ke ekzistas punktoj, kiuj permesas kaj helpas ambaŭflankajn kontaktojn kaj kunlaboron, nome de paco kaj bonfarto de la nacioj! La apero de Paŭlo VI en la UNO-forumo, en oktobro 1965, kaj la tujposta kristnaska mesaĝo, kreis klimaton por eventualaj rilatoj vatikan-sovetaj. En la tria semajno de oktobro 1966 naskiĝis planoj pri kontaktoj inter la Sankta Seĝo kaj Ĉeĥoslovakio, regulantaj nesolvitajn problemojn. Antaŭe vizitis Prahon kardinalo König el Vieno. Oni menciis eventualan revenon de kardinalo Beran, kiu restas en Romo de la momento, kiam la ĉeĥoslovaka registaro permesis al li partopre |