Enhavo de Espero Katolika numero 10/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝo: La 4-an de oktobro 1965 Paŭlo VI parolis antaŭ la UN en Novjorko pri la paco, kaj precize unu jaron poste li nun eldonis enciklikon pri la paco (supra bildo; vidu la koncernan artikolon). La dua granda temo de ĉi tiu kajero estas la orientaj eklezioj. La 80-jara patriarko de Konstantinopolo, Atenagoro I, kiun nia suba bildo montras kun Paŭlo VI en Jerusalemo, antaŭ nur malmultaj tagoj diris al ĵurnalistino: “Nuntempe ni prilaboras la problemon de la proksimiĝo de la eklezioj punkton post punkto. Vi scias, ni strebas “unu” eklezion. Kaj jen ne estas multo, kio kontraŭas. La reciprokaj ekskomunikoj ja nuliĝis”.

 

 


PLI JUNA EPISKOPARO

Paŭlo papo tiras konsekvencojn el la Koncilo

 

Konkretigi la decidojn kaj postulojn de la 2-a Vatikana Koncilo estos unu el la ĉefaj taskoj de papo, kurio kaj episkoparo, ne nur dum la sekvontaj jaroj, sed dum jardekoj. Kvin specialaj postkoncilaj komisionoj jam ellaboris direktivojn por aro da koncildekretoj, Paŭlo VI mem aperigis (la 18-an de aŭgusto1966) apartan motuproprion (“Ecclesiae sanctae”), kardinalo Bea baldaŭ publikigos la direktivaron de sia sekretariato, la naciaj episkop-konferencoj, diocezaj sinodoj kaj aliaj institucioj okupiĝas pri la dokumentoj de la koncilo. La oficejo de kardinalo Ottaviani dissendis leterojn al ĉiuj “patroj de la eklezio” (kiel oni nun pli kaj pli ofte ankaŭ ĝenerale nomas la episkopojn) kun demandoj pri la unuaj spertoj rilate la koncilreformojn.

Se ankaŭ la progresuloj tuj timis novan cenzuron de la multe timata “reakcia” kuriano, oni tamen kun ĝojo rimarkas la multe pli afablan, tute ne “inkvizician” stilon de tiu letero. Ankaŭ tiaj viroj kia estas Ottaviani lernis el la koncilaj debatoj, kaj ne malprave oni povas diri, ke ankaŭ lia letero kaj la respondoj de la episkopoj estas ia daŭrigo de la koncila diskutado.

La papo mem nun, bazante sin sur la laboro de la supre nomitaj komisionoj, en sia motuproprio  - plenumante dezirojn kaj rekomendojn de la koncilo - fiksis plurajn preskribojn kaj direktivojn pri la episkopa ofico, la vivo de pastroj, ordenanoj kaj la misiado. La 11-an de oktobro ĉi-jara, kvar jarojn post la malfermo de la koncilo, ili ekvalidos.

Unu el la plej sensaciaj direktivoj de ĉi tiu papa dokumento sendube estas la rekomendo, kiu povas enkonduki okulfrapan plijuniĝon de la tutmonda episkoparo: la papo apelacias al la episkopoj libervole reziĝni pri siaj oficoj post atingo de la 75-a vivojaro. Kaj efektive jam pluraj episkopoj en kelkaj landoj sekvis la rekomendon. Cetere ĝi validas same por la pastroj, sed ili apenaŭ povos sekvi ĝin sen senteble damaĝi la vivon de la eklezio.

Oni elkalkulis ke 180 episkopoj devus reziĝni, sole en Italio jam 59 (tio estas kvarono de la itala episkoparo). Tamen oni ne povas apliki ĉi tiun precizan rekomendon de 75 jaroj indiferente. Ni prenu nur la ekzemplon de kardinalo Bea, kiu nur er aĝo de preskaŭ 80 komencis sian benoriĉan aĝadon por la ekumenismo, kiu antaŭenigis nin dum mallonĝeĝa tempo en nekredebla mezuro!

Alia problemo estas, ĉu ankaŭ por papoj validu ĉi tiu regulo de rezigno. Spekulaciojn en tiu rilato vekis la pilgrimo de Paŭlo VI al Fumone, kie li vizitis la tombon de papo Celestino V, kiu en 1294 reziĝnis pri sia ofico kaj reiris al sia monaĥa vivo (kaj estis enkarcerigita de sia posteulo Bonifaco VIII por eviti skismon).

Sed Paŭlo VI diris nenion, kio pravigis la spekulaciojn. Li nur ripetis kion lia antaŭulo mem ekkonis: Celestino, mondfama monaĥo, fariĝis viktimo de politiko kaj tiutempaj intrigoj. Oni ne povas kompari tion kun nia tempo, kiam la “mond-ofico” de la papo havas tute alian karakteron, kiel montras ekzemple UN-parolado de Paŭlo VI. Kaj se oni memoras papon Johano XXIII, ĉu ni tiam ankoraŭ emas postuli, ke papo maljuna rezignu? Sen tiu maljunulo Johano ni eble ne estus nun pli juna eklezio! La juneco ne nepre estas afero de la aĝo, kiun la hodiaŭa medicino tiel povas longigi, sed de la koro. Kaj se ni observis, kiuj episkopoj dum la koncilo eldiris la plej kuraĝajn vortojn, ni konstatis ke ofte estis ĝuste la maljunaj, kiuj parte - vidu kardinalon Lercaro! - nun rezignas.

Ne, la plijuniĝo ne estas generacia problemo, sed sidas pli profunde: ĝi dependas de la kapablo aŭdi kaj kompreni la novajn sonojn, enspiri la freŝan aeron sen malvarmumiĝo kaj tiel kun nova, juna forto kaj elano antaŭenmarŝi.

Apuda efiko eble estos, se la episkopoj efektive multnombre rezignas, ke ankaŭ la kuriaj kolegoj - el psikologiaj kaŭzoj jam - estos pli facile pretaj mem rezigni. Ĉar ili fakte preskaŭ ĉiuj estas pli aĝaj ol 75, ne nur laŭ eksteraj jaroj!

Stef

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

Por montgrimpanto, kiu atingis la pinton, estas memkompreneble kaj ĝojo, sekurigi kaj faciligi al la kamaradoj, kiuj estas ankoraŭ pli sube, la suprenvenon per ŝnurego. Tiel ankaŭ devus esti memkompreneble por ĉiu, kiu per sia riĉeco, siaj talentoj, sia povo atingis bonan pozicion en la vivo, des pli efike helpi al la aliaj.

Eble vi havas malbonajn spertojn. Vi ofte helpis kaj oni nur eluzis kaj trompis vin. Tiam pripensu la vortojn de viro, kiu pasigis sian vivon en la servo al la kunhomoj: “Se el dek, kiuj petas almozon, estus naŭ kiuj ne bezonus ĝin, kaj mi pro ili preterirus tiun unu, kiu efektive bezonas ĝin, mi senfine bedaŭrus tion; prefere mi donas al dek, tiam io tia ne povas okazi”. “Kiu ankoraŭ neniam estis trompita, ankaŭ neniam faris ion bonan” (P. Rupert Mayer).

“Doni estas pli feliĉige ol preni” (Ago 20,35). Prudentaj patrinoj atentas, ke ne ili, sed ilia infano metas la moneron en la manon de la almozulo - transdonas al jubileuloj la florojn - metas la nutraĵon par la birdo en la kaĝon.

La infano ĝustatempe lernu doni kaj mem spertu, kiel feliĉige estas donaci. Se ni estas malgajaj, ĉagrenitaj kaj malesperaj (kutime, ĉar nia pensado koncentriĝis je la propra mio), ni foje provu, ĉu donaco kaj ĝojigo ne tuje forpelas ĉiujn malhelajn ombrojn.

Ni iomete forgesu niajn proprajn malfacilaĵojn! Ni iru al la aliaj, faru kelkajn demandojn, aŭskultu ilin, admiru ilian laboron, agnosku iliajn kapablojn, meritojn, penojn! Ni vidos, ke ankaŭ en nian koron venos ĝojo, kiam ni ĝojigis aliajn! Printempe preskaŭ ĉiu volonte aŭskultas la unuan birdkantadon. Sed inter mil homoj oni apenaŭ trovas unu, kiu povas distingi la voĉojn de la diversaj birdoj! La kaŭzo: la plimulto de la homoj ja povas aŭdi, sed ne vere aŭskulti. Kai kiel facile malgaja homo estas konsolebla sole per tio, ke ni aŭskultas lin sen tuj diri: “Ja vidu, ankaŭ ĉe mi estas...” montrante tiel, ke ni ja tamen pensis nur pri ni dum li parolis pri si.

Stefan Maul

al la indekso


ARDA APELACIO DE LA PAPO

Paŭlo VI publikigis enciklikon pri la paco

 

“Christi matri rosarii” komenciĝas la nova encikliko, direktita al la episkopoj kaj proklamanta la 4-an de oktobro (datreveno de la papa vojaĝo al UN en Novjorko) “Tago de Paco” en la tuta eklezio. Paŭlo VI denove tre emfaze kaj intense, kelkloke pasie pledas kaj apelacias por vera paco, avertas pri la minaco de mondmilito kaj alvokas ĉiujn aparte preĝadi dum la monato oktobro per la paco.

La papo akcentas en sia jam dum kelka tempo atendita kaj la 15-an de septembro 1966 eldonita 4-a encikliko, ke ankoraŭ furoras terura milito en Malproksima Oriento kaj ke oni kruele batalas. Ĉi tiu konflikto estas kialo por denove pledegi por paco en la mondo. Ankaŭ la eventoj en aliaj landoj ne estas malpli perturbaj:

“La konstante kreskantaj klopodoj pri kernarmiloj, ofte senmezura naci-konscio, senbrida akcentado de la propra deveno, avido je revolucioj, ras-diskriminacioj, insid-mortigemo kaj murdado de senkulpuloj”. Ĉi-ĉio povas esti kialo por plej terura malbono. Dio donis al li specialan taskon, rimarkigas la papo: la klopodado pri konservado kaj solidigo de la paco estas devo de la papoj. La eklezio ne politikas, sed devas porti al la homoj la vorton kaj gracon de Jesu-Kristo.

Paŭlo VI memorigas pri sia vizito ĉe UN kaj skribas:

“En ĉi tiu horo Ni denove «sub lamentoi kaj larmoj» (Heb 5,7) vokas la estrojn de la ŝtatoj petegante, ĉiuforte penadi por estingi la incendion, por ke ĝi ne plue vastiĝu. Ni estas forte konvinkitaj ke ĉiuj homoj - indiferente el kiuj nacio, raso, religio aŭ stato, se ili nur pensas juste kaj honeste - konsentas Nian opinion. Ĉiuj do kiuj videble celas tion, kreu tiujn antaŭkondiĉojn kiuj ebligas fari batalhalton, antaŭ ol premite per la cirkonstancoj ĉi tiu ebleco pasis. Ĉiuj responsaj pri la bonfarto de la homaro sciu, kia eminenta konscienca devo kuŝas sur ili. Ili konsideru, ke iliaj nomoj estos benitaj, se ili sekvas ĉi tiun alvokon en saĝeco. En la nomo de Dio Ni vokas: Haltu! Ni devas kuniĝadi kaj veni al reciprokai kontraktoi sen rezervoj. Nun devas estiĝi paco, ankaŭ sub malavantaĝoj kaj malagrablaĵoj, ĉar poste eble la paco estos aĉetebla nur per gigantaj perdoj kaj per horora disfalo, kiel hodiaŭ oni eĉ ne povas imagi. Sed devas estiĝi paco baziĝanta sur justeco kaj libereco, respektanta hom- kaj popol-rajtojn, alie ĝi disfluos kaj disrompiĝos”.

En ĉi tiu situacio nenio ŝajnas al li pli laŭtempa kaj bona, ol ke la tuta kristanaro turnu sin preĝe al la patrino de Dio, per ke ŝi helpu en ĉi tiu mizero. La episkopoj atentigu la kredantojn dum la monato oktobro aparte pri la preĝado de la rozario.

Paŭlo VI sendube eldonis sian enciklikon ĝuste antaŭ la kunveno de la ĝenerala asembleo de UN, kiun ankaŭ tiel li intencis fortigi, por substreki la averton, kiun faris jam la ĝenerala sekretario U Tant (kiun persone li bone konas kaj alte ŝatas) per rezigno pri rekandidatiĝo. Ankaŭ la aparta memorigo de lia lastjara vizito ĉe UN per preĝotago montras, kiel alta la papo taksas lian prestiĝon kaj kiel multe li esperas en ĉi tiu superŝtata organizo, pri kies senpotenco U Tant el amaraj spertoj seniluziiĝis se ne malesperis. Sed verŝajne tiuj komentantoj pravas, kiuj vidas en la paŝo de U Tant pli ol nur rezignacion: li volis per drasta faro alarmi la homaron, kiu troviĝas antaŭ la abismo de mondvasta milito.

Jen do tiuj du viroj, Paŭlo VI kaj U Tant, el siaj oficaj pozicioj entreprenis ekstremajn kaj ne pretervideblajn farojn por savi la popolojn el katastrofo, pri kiu la  papo prave diras, ke ni ne povas imagi ĝin. Estas ĉe la ŝtatviroj atenti ĉi tiujn laŭtajn avertojn, kaj estas ĉe ni preĝi kaj senripoze agadi por paco - per ĉiuj eblaj kaj taŭgaj rimedoj. Ni nur povas esperi ke la blinduloj ekvidu kaj la dormantoj vekiĝu!

sm

EL LA ENCIKLIKO 

En via patrina boneco, beata Virgulino, rigardu ĉiujn viajn infanojn! Vidu la zorgon de la paŝtistoj timantaj ke la grego fidita al ili suferos teruran malfeliĉegon! Vidu la angoron de tiom multaj homoj, de l’ patroj kaj patrinoj, kiuj - zorgoplenaj pri la propra sorto kaj tiu de siaj familianoj - turmentiĝas per amara aflikto!

Persvadu la militantojn kaj donacu al ili “pensojn de paco”! Faru ke Dio, kiu punas la maljustaĵojn, montru sian kompatemon kaj restarigu por la popoloj la sopiratan trankvilon kaj konduku ilin por longa tempo al vera bonfarto.

El la encikliko “Christi matri rosarii” de Paŭlo VI, 15-a de septembro 1966.

 

al la indekso


EPISKOPAJ PROMESOJ

La eklezio de la malriĉeco

 

Aro de episkopoj okaze de la koncilo konfesis eklezion en malriĉeco kaj por tio evoluis principojn, el kiuj ni publikigas jenajn esencajn partojn:

 

Veninte al klareco pri la manko de nia vivo je malriĉeco laŭ la evangelio, kuraĝigite reciproke je agado, ĉe kiu ĉiu el ni volas eviti la arogantecon,... humile kaj konscie pri nia malforteco, sed ankaŭ kun la tuta deciditeco kaj forteco, kiuj venu al ni per la graco de Dio, ni devigas nin je la jeno:

Ni klopodos, en vestado, nutrado, trafikiloj kaj en ĉio, kio kundependas kun tio, sekvi al la kutima vivmaniero de nia popolo.

Ni rezignas por ĉiam je la ŝajna aŭ la efektiva riĉeco, speciale koncerne al vestoj kaj insignoj.

Ni transdonos, se iel eble, la financan administradon de niaj diocezoj al komitato de kompetentaj laikoj, por esti multe pli paŝtistoj kaj apostoloj.

Ni rifuzas esti nomitai per titoloj, kiuj signifas grandecon kaj potencon; ni preferas esti alparolitaj per la evangelia nomo “patro”.

En nia sinteno kaj niaj rilatoj al la homoj ni evitos ĉion, el kio povus estiĝi por la riĉuloj kaj potenculoj iuj privilegioj aŭ preferoj.

De la tempo, kiu estas je nia dispono, ni dediĉos kiel eble plej multe al la apostola kaj animzorga prizorgado de la ekonomie malfortaj personoj kai grupoj, sen ke tio malutilos al aliaj. Ni subtenos tiujn kiujn la Sinjoro vokas per anonci la dian mesaĝon al la malriĉuloj.

Konsiderante la postulojn de la justeco kaj de la amo, ni klopodos ŝanĝi la bonfarajn instituciojn sur la bazo de la amo kaj de la justeco en socialajn agadojn, kiel humilan partoprenon en la publikaj institucioj.

Ni movigas ĉion, por ke la respondeculoj de nia registaro kaj de niaj publikaj servoj kreu kaj apliku la leĝojn kaj la socialajn instituciojn, kiuj estas necesaj konsidere al la justeco, la egaleco kaj la ĉiurilata evoluo de la kompleta homo kaj per tio al la enkonduko de alia, nova sociala ordo, kiu estas inda je la infanoj de la homoj kaj de Dio.

Ni devigas nin, partigi nian vivon en paŝtista amo kun niaj fratoj en Kristo, la pastroj, ordenanoj kaj laikoj, por ke nia ofico estu vera servo. Ni klopodos esti prezentaj kaj akceptemaj kun pli da humaneco.

Post reveno en niajn diocezojn ni instruos niajn kredantojn pri nia decido kaj petos ilin, helpi al ni per sia komprenemo, kunefikado kaj preĝo.

 

al la indekso


RESPONDO AL MIZERO

KIO ESTAS “KAROSI”?

En Nederlando fariĝas pli kaj pli kutimo, ke de tempo al tempo laiko suriras la predikseĝon por alparoli la kredantaron. Kiam instituto aŭ organizaĵo deziras, ke ĝi ekhavu pli grandan konatecon ĉe la katolikoj (ankaŭ por ke oni donacu al ĝi!), ĝi invitas volonte laikon por plenumi tiun taskon.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi ricevis tian peton flanke de la nederlanda KARDINALO VAN ROSSUM INSTITUTO (mallonge: “Karosi”). Kvankam mi ne estas denaska predikisto kaj ankoraŭ malpli monon petanta predikisto, mi tamen laŭpove parolis pri la celo kaj laboro de Karosi. Ĉar mi mem rondiris kun la monkolekta telero, mi povis konstati, ke la preĝeja popolo aŭ kompatas min aŭ simpatias kun la temo de mia referato, ĉar ĉiu preskaŭ renversis sian monujon...

Dum mi estis preparanta la tekston de mia “prediko”, mi pensis, ke certe estas esperantistoj, kiuj interesiĝas pri Karosi.

La “Kardinalo van Rossum Instituto” estis fondita antaŭ dek jaroj de Prof. D-ro G. H. L. Zeegers. Ĝia sidejo estas en Wassenaar (Nederlando). En la daŭro de dekjaro la instituto fariĝis federacio de meminiciataj institucioj, kiuj estiĝis kun la subteno kaj simpatio de Karosi, aktivantaj par la kunhomo helpon bezonanta en la landoj, kie la vortoj “bonfarto” kaj “prospero” mankas en la vortaro.

Ĉu vi scias, ke triono de la monda loĝantaro suferas malsaton? Ke sep el la dek homoj estas analfabetoj? Ke pli ol la duono de la infanoj mortas antaŭ la dekkvina vivojaro? Ke en Afriko unu el la tri novnaskitoj mortas? Ke loĝas 15.000.000 blinduloj en la mondo, el kiuj 10.000.000 en Afriko? Ke restadas ĉirkaŭ 1.000.000 da rifuĝintoj en Afriko, kiuj ne havas loĝejon, laboron, nutraĵon, vestaĵojn, ktp? Ĉu vi scias, ke en multaj landoj la emancipado de la virino ne jam estas en la embria stadio?

Unu el la respondoj al tiu situacio estas Karosi. La instituto staras sub la alta protekto de la ordeno de la kavaliroj de l’ Sankta Tombejo de Jeruzalemo, kaj intense kunlaboras kun la Internacia Ruĝa Kruco, la Alta komisariato por Rifuĝintoj en Ĝenevo kaj kun la ordeno de la kavaliroj de S-ta Lazarus.

En 1956, kiam naskiĝis Karosi, kardinalo d-ro B. Alfrink, ĉefepiskopo de Utreĥto (Nederlando), diris, ke la katolika eklezio ĉiam estis la gardanto de kulturoj kaj civilizacioj. La hodiaŭaj misiistoj daŭrigis kaj daŭrigos tiun tradicion. Per evangelia amo kaj oferema responseco la kristanoj kunkonstruu ĉie socion, kiun portas kristanaj valoroj kaj kiu kreas la eblon vivi kiel kristanoj. “La katolikaro portas neforigeblan religian responsecon por praktiki - en maniero evangelia kaj noblanima - mondvastan proksimul-amon en la formo de sociala kaj kultura helpo, kiun ĉi tiu tempo metas en la tagordon. Tial ni kun konsento koniĝis pri la fondiĝo de la “Kardinalo van Rossum Instituto”, kiu en kunlaboro kun la ekzistantaj katolikaj organoj, aktivantaj sur la tereno de la misia helpo fare de laikoj, deziras fari la ideon de la mondvasta karito komuna posedaĵo en la katolikaro kaj ĉe tio povas esti nemalhavebla teknika organo, necesa por realigi ĉi tiun ideon”. Karosi estas konkretiĝo de “Mater et Magistra”, la encikliko de papo Johano XXIII, kiu espereble baldaŭ aperos ankaŭ en Esperanto.

Kiujn instituciojn Karosi fondis?

1) “Malsanulejo Nigeria”, kiun Karosi starigis kaj subtenas: poliklinikon, akuŝiĝan centron kaj porkuracistan domon. La ĉiujara nombro da pacientoj estas ĉ. 11.000.

2) “Koro de Afriko” celas la subtenon al rifuĝintoj en Afriko, vivantaj en neimageble malbonaj cirkonstancoj. Diversmaniere ĉi tiu institucio helpas en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj: per nutraĵoj, kuraciloj, vestaĵoj, per stipendioj al rifuĝintoj por povi studi en Eŭropo, ktp.

3) “Voĉo de Afriko” celas la starigon de radiosendilo en Liberio. Ĝian konstruon aprobis kaj varme rekomendis la prezidanto de Liberio, la papo kaj la afrika episkoparo. La sendilo, kiu stimulu la dialogon inter rasoj kaj religioj, atingos preskaŭ tutan Afrikon.

4) “Alvoranda do Brasil” celas la edukadon de brazilaj knabinoj, por ke ili fariĝu bonaj edzinoj, patrinoj kaj dommastrinoj. En Barroso fondiĝis mastrumada lernejo. Aliaj lernejoj estas en la programo.

5) “Misia Helpo-korporacio” celas la subtenon al misiistoj, kiuj laboras en plej malfacilaj cirkonstancoj (tre vasta aŭ tre malriĉa paroĥejo, ktp). La korporacio havas specialan zorgon pri du leprulejoj.

6) “A.A.A.-publiceco” celas porti la komunikilojn en la landoj malrapide evoluantaj al nivelo, kiun ĉi tiu tempo postulas.

7) “Palestinaj rifuĝintoj” havas la zorgon pri la rifuĝintoj en la Sankta Lando. En la antaŭa Palestino loĝas 1.250.000 homoj en nehomindaj cirkonstancoj.

8) “Amikoj de Karosi” celas finance subteni kaj perfare stimuli la instituton ĉe ĝiaj aktivecoj (do la laboradon de la diversaj institucioj) kaj eventuale fondi novajn instituciojn.

9) “Prof. D-ro Weve-Institucio” estos pritraktata en venonta artikolo.

En sia encikliko “Mater et Magistra” papo Johano XXIII esprimis siajn sentojn de laŭdo kaj danko al ĉiuj, “kiuj ĉie en la mondo kunlaboras per tiom da fortostreĉoj al la vera progresado de la popoloj kaj altigas la civilizacion, kaj kiuj tiele estas klara signo de la eterna vitaleco de la Eklezio”.

Jacques Tuinder

al la indekso


LIBROJ KAJ KLASIKA MUZIKO

Labortago de Papo Paŭlo VI

 

Raporti pri la “ĉiutago” en la vivo de papo Paŭlo VI ne estas facile. Bone rigardante oni rimarkas, ke la papo ne havas ordinaran ĉiutagon kvazaŭ iu absoluta reganto aŭ ŝtatĉefo. Ĉar ili almenaŭ unu fojon dum jaro ferias; prezidanto Johnson sur sia bieno en Texas, reĝino Elisabeth en Balmoral. Certe, la papo retiriĝas en sian someran rezidejon Castel Gandolfo, sed inter la vivo en la Vatikano kaj ĉe la Albana Lago ne estas diferenco. Ankaŭ la “feria tago” de la papo estas plenŝtopita per aŭdiencoj de pilgrimantoj kaj eminentuloj.

Paŭlo VI ne havas akuratan tempoplanon. Estas kelkaj fiksitaj programeroj, sed oni konas ilin ĉe li malpli bone ol ĉe liaj antaŭuloj. Neniu papo el la lastaj ellitiĝis tiel malfrue kiel li: 6.30 h la ĉambelano Ghezzi eniras la dormejon kaj malfermas la kurtenojn. Johano XXIII ellitiĝis je la 5.30 h kaj Pio XII eĉ pli frue, ankaŭ dum la vintro, kiam ankoraŭ estis nokto. Aliflanke Paŭlo VI ankaŭ malfrue enlitiĝas.

Je la 7 h li celebras en la malgranda privat-kapelo la sanktan meson, ĉe kiu servas unu el la sekretarioj (Macchi kaj Bassi). Je la 8.30 h la papo matenmanĝas tason da laktokafo, bulkon kun butero kaj marmelado kaj iun frukton.

Poste li komencas sian laboron per intensa ĵurnal-legado. Ĉiun matenon li sendas iun al la Petro-placo, kiu tie aĉetas aron da ĵurnaloj. La papo legas rapide, sed atente. Nur poste li lasas la ĵurnalojn al siaj sekretarioj por plia prilaboro. Ankaŭ la televidaĵon “teleĵurnalo” li tre atentas.

Ekde la naŭa horo venas vizitantoj. Neniu papo antaŭ li akceptis tiom da homoj kiel li. Pio XII en siaj lastaj jaroj apenaŭ volis akcepti la kardinalojn. Paŭlo VI volonte parolas kun la episkopoj pri iliaj diocezaj aferoj en tute konkreta maniero. En liaj kontaktoj kun la homoj mankas neniu profesia kategorio. Lastatempe li akceptis plurajn industriestrojn kaj samtempe kiel unua papo vizitis fabrikojn, konstruejojn kaj riparejojn por havi kontakton kun laboristoj.

Post la aŭdienc-tempo la papo ĉirkaŭ la unua h tagmanĝas. Por li manĝado estas bagatela kaj tiel do li manĝas simple: peceto da viando, legomo, salato, fruktosukoj, glaso da vino kaj kafo. Li ŝatas malpezan kaj vitaminriĉan nutraĵon, sed manĝas modere, opiniante ke pli abunda manĝado lacigas lin kaj forprenas labor-elanon. Li ankaŭ ne fumas.

Stranga estas la ofto opinio, ke la papo pasigas siajn tagojn en soleco kaj neniam havas gaston ĉe la tablo. La malo estas vera, ĉar li neniam manĝas sola. Kutime li manĝas kun siaj sekretarioj, ofte ankaŭ kun sia frato, senatano Ludoviko Montini, aŭ kun kardinaloj kaj aliaj eminentuloj. Ludoviko, cetere, estas la sola parenco, kun kiu la papo flegas pli intiman kontakton. La pli vastan familion li akceptis nur unu fojon ĉe la fino de ĝenerala aŭdienco.

Ŝajnas ke la sekretarioj kaj la intimaj kunlaborantoj anstataŭas por li familion. Macchi estas bona fakulo de la teologia literaturo kaj povas konsili la papon en elekto de verkoj. Bassi estas amatora fotografisto, sportulo kaj bonega naĝanto; li akompanas la papon ĉe la ĉiusemajnaj ekskursetoj; li kondukas la aŭton (nigran Alfa Romeo; sian blankan Lincoln Continental la papo donacis al kardinalo Gracias de Bombay).

La “hobio” de la papo estas libroj. Li estas pasia leganto de precipe teologiaj verkoj, al kiuj li dediĉas senlacan studadon dum ĉiu libera tempo. Krome li estas amiko de klasika muziko. Liaj preferataj komponistoj estas Bach kaj Beethoven.

Estas malmulte konate, ke Paŭlo VI posedas presejon. De sia patro li heredis la presejon “Morcelliana” en Brescia. Ĝi specialiĝis je eldonado de tradukoj de religiaj kaj teologiaj verkoj. La Koncil-patrojn li plurfoje surprizis per librodonaco.

La papa ĉambraro estis ŝanĝita sub Paŭlo VI. La ekleziaj koloroj ruĝa kaj viola ŝajnas neŝatataj, almenaŭ ili foriĝis tute. Eĉ la papa trono ne estas ruĝa, sed grizeta. La preferataj koloroj en la ĉambroj estas flavbruna kaj grizblua. El la vatikanaj muzeoj kaj aliaj papaj kolektoj oni prenis valorajn objektojn kaj starigis tie en la papaj salonoj.

En la privatloĝejo ĉefas moderna arto. Entute estas 15 ejoj. Sed tie ankaŭ loĝas la privatsekretarioj kaj la ĉambelano. Sur la tegmento oni konstruis terason. Ĉi tie laŭ konsilo de la kuracisto li pasigu unu horon ĉiutage. Pio XII ĝis sia alta aĝo ĉiam gimnastikis matene. La sola “sporto” de Montini estas promeni en la montoj; la maron li ne multe ŝatas.

al la indekso


ESPERANTISTA SACERDOTIĜO

 

La 19-an de junio 1966 monsinjoro Zygmunt Choromanski, helpepiskopo de Varsovio, ordinis en la supera sacerdota seminario Oltarzew apud Varsovio aron da novaj sacerdotoj, inter kiuj estis Patro Henriko Poplawski. Li estas bone konata esperantisto kaj tre ŝatata de la junularo, ne nur aranĝis junularan ĥoron, kiu kantas religiajn kanzonojn en esperanto, sed ankaŭ kuniniciatis esperantlingvajn diservojn en Varsovio kaj Lodzo. Ĉirkaŭ 60 geesperantistoj ĉeestis la solenaĵon; poste kunvenis en la monaĥejo por gratuli lin kaj ĉiuj estis invititaj partopreni la festan tagmanĝon.

Intertempe oni amuzis sin en la parko; la foto montras parton de la ĉeestantoj: P. Poplawski staras en la mezo (kun falditaj manoj); iom pli maldekstre estas sac. H. Paruzel, kiu dum la tagmanĝo alparolis la gastigantojn por danki kaj la parencojn de la novaj sacerdotoj por gratuli.

 

Patro provincestro invitis fraŭlinon Durenkamp el Nederlando paroli antaŭ la mikrofono en esperanto. ĉar li volis aŭdi kiel tio sonas. Sac. Paruzel tradukis.

Post la tagmanĝo estis speciala diservo por la esperantistoj de sac. Poplawski; predikis sac. Paruzel

“Preĝu, fratoj, por ke mia kaj via ofero plaĉu al Dio Patro ĉiopova - Reĝino de la Apostoloj, petu la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laboristojn al Sia vinberejo!”. Jen la vortoj, kiujn Poplawski presigis sur la memorbildetoj. Volonte ni kun niaj bendeziroj ankaŭ promesas niajn preĝojn!

Voto +TD

al la indekso


NI AŬDIS

 

* La estraro de KELI reagis tre pozitive je la invito de IKUE, aranĝi komunan kongreson en 1968 en Limburg (Germanio). La LKK en Limburg jam starigita esperas eldoni sian unuan bultenon dum la venonta monato. 

* BIBLIA REVUO devos ĉesi sian aperadon fine de la jaro pro manko de abonantoj. Tiel dum mallonga tempo jam la dua religia revuo fiaskis, post kiam NOVA CIVITO mortis pro la sama kaŭzo. “KRISTANA EKUMENO” pro similaj kialoj ne aperis dum jam preskaŭ unu jaro. Sed verŝajne ĝi baldaŭ reaperos sur alia bazo.

 

al la indekso


NI GRATULAS 

 

al ges-roj Š. kaj I. Šponar (Frankfurt/ M., Germanio) pro naskiĝo de dua filineto Ozana.

al la indekso


EK ANTAŬ 60 JAROJ - OKTOBRO 1906

Papa beno por E.K. kaj ĝiaj redaktoroj

 

La granda novaĵo rapide dissemiĝis inter la Kongresanoj *) kaj mi ricevis multe da afablaj gratuloj, pro kiuj mi tie ĉi esprimas miajn dankojn. Franca traduko de l’ letero estis sendata al ĉiuj ĵurnaloj Ĝenevaj, kaj ĉiuj ĝin publikigis.

Dum la sekvantai tagoj, multaj esperantistoj esprimis la deziron, ke la Letero Papa estu legata dum ĝenerala kunsido de l’ Kongreso, tial ke ĝi alportas al Esperanto grandan kaj ŝatindan helpon. Laŭ tiu deziro, la Prezidanto de l’ Kongreso, Pastro Schneeberger, protestanto, komunikis la Leteron al la Kongresanoj, la vendredon, en la kunsido matena. “Niaj amikoj, la katolikoj, diris la Prezidanto, ricevis de l’ Papo altan aprobon kiun mi komunikas al la Kongreso”. La legado de la Letero estis salutata per unuanimaj kaj longaj aplaŭdoj de l’ Kongresanoj. S-o Carlo Bourlet, kvankam liberpensulo, deklaraciis, ke tiu fakto estas tre grava por la progresado de Esperanto kaj ke li ĝin kun plezuro aplaŭdas. Li esprimis la deziron, ke la anoj de aliaj religioj aŭ filozofioj same klopodu por ricevi similan aprobon de la estroj, por montri ke Esperanto estas vere neŭtrala lingvo, kiu povas kaj devas utili al ĉiuj partioj kaj ideoj. Tiu deklaracio estis ankaŭ aplaŭdata.

*) Temas pri la 2-a Universala Kongreso en 1906 en Ĝenevo, Svislando.

al la indekso


LA EKLEZIOJ DE LA ORIENTO KAJ LA EKUMENISMO

Prelego dum la Kongreso en St. Gallen

La eklezioj de la oriento akcentas ke ili estas ortodoksaj, la roma eklezio akcentas ke ĝi estas katolika. Ĉu estas vere diferenco inter “ortodoksa” kaj “katolika”? La eklezio de Kristo devas esti ortodoksa, t. e, ĝi devas konservi la veran kredon, sed ĝi devas esti ankaŭ katolika, t. e. universala, ampleksi laŭ intenco ĉiujn homojn, devas havi la celon transdoni la trezoron de la vera kredo al ĉiuj homoj el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Le vera eklezio de Kristo estas nek latina nek slava, nek greka nek rusa, sed universala, ekumena, greklingve “kat’ holos” t. e. katolika.

Laŭ la nuntempa esprim-maniero signifas “ortodoksa eklezio” la kristanismo de la oriento kaj “katolika” la eklezio de la okcidento. Dum la historio okazis inter ambaŭ formoj de la kristanismo malharmonioj, diferencoj, kontraŭecoj kaj fin-fine skismo, t.e. disiĝo. La oriento rompis la komunon kun la estro de la universala eklezio, la episkopo de Romo, kaj eksiĝis el la videbla organizo de la universala eklezio, kiu fakte preskaŭ nur troviĝas en la okcidento.

Ortodokseco kaj katolikeeo dum la unua jarmilo

La eklezio fondita de Kristo estas mistero de la kredo, ĝi estas la mistika korpo de Kristo. Sed Kristo volis ke lia eklezio ankaŭ korpiĝu, ke ĝi fariĝu videbla en la mondo, havu eksteran organizadon.

La kulturo, en kiun la eklezio penetris, influis la eksteran formon de la eklezio kaj la eklezio povis ĝin ŝanĝi kaj ŝanĝis ĝin. En la komenco la eklezio korpiĝis en la juda popolo, ĝi transprenis la judan manieron. Tiam estis la danĝero, ke la universala evangelio, destinata por ĉiuj popoloj, fariĝus samforma, samspeca kun la pensmaniero de unu popolo, la juda. La apostolo Paŭlo ĉefe estas la kaŭzo, ke tio ne okazis, li kondukis la eklezion el la juda mallarĝeco en la vastecon de la romia imperio kun ĝia grek-roma kulturo. Tio okazis nur per fortaj bataloj. Oni nur pensu pri la koncilo de la apostoloj en Jerusalemo!

Baldaŭ montriĝis ke tamen restis diferencoj inter la roma kaj greka kulturoj, kiuj nur laŭŝajne formis harmonion. La romanoj havis sobran kaj klaran pensmanieron, agis praktike, havis precizan juron, estis majstroj en ŝtata organizado. La grekoj preferis spekulativan vivon, ŝatis teologiajn disputojn, preferis mistikan vivmanieron. Pro tiuj diversaj manieroj okazis, ke la eklezio alie korpiĝis en la latina, romana okcidento, alie en la greka oriento. Tio ne devas kaŭzi internan diferencon, ne detrui aŭ aliigi la internan fundamenton de la eklezio. La disiĝo kaj fine la skismo okazis ĉar ĉiu parto, kaj la okcidento kaj la oriento, akcentis kaj asertis: nia maniero, niaj kutimoj, niaj formoj estas la ĝustaj, nur nia vestaĵo taŭgus por la eklezio. Kaj la okcidento klopodis altrudi sian eksteran formon al la oriento kaj inverse. Ne estus la skismo, se ambaŭflanke estus bona volo kaj preteco kompreni kaj agnoski la alian formon de la alia parto.

Fine okazis, ke flanke de la orienta eklezio oni ne agnoskis la primasecon de la episkopo de Romo, le posteulo de apostolo Petro, kio apartenas al la fundamento de la eklezio, aliflanke la okcidento havas kulpon, ĉar oni troigis la primasecon kaj postulis aferojn de la eklezio en la nomo de la primaseco, kiuj ne estis en la senco kaj amplekso de la primaseco.

La liturgio de oriento kaj okcidento

Diferencoj inter oriento kaj okcidento montriĝis unue en la liturgio. Esence la diservo estis la sama en la tuta eklezio. Nur la eksteraj formoj diferenciĝis. En la komenco tiurilate estis grandaj liberecoj: la episkopo aŭ la presbitero povis mem krei preĝojn. Pro tio ankaŭ la karaktero de la preĝoj diferenciĝis. En Romo la preĝoj estis klaraj, precizaj, en oriento entuziasmaj, oni preferis himnojn kaj laŭdkantojn. Dum la unuaj jarcentoj oni estis ambaŭflanke tre tolerema. Poste en la okcidento la liturgio de Romo fariĝis preskaŭ la sola, en la oriento estis tri ĉefaj ritoj: Jerusalema, Aleksandria, Antioĥia. Ĉirkaŭ la 10-a jc la rito de Konstantinopolo fariĝis preskaŭ la sola en la oriento, eĉ por la slavaj popoloj.

La hierarkia strukturo de la oriento: la patriarkejoj

En la oriento estis pluraj ĉefaj ekleziaj komunumoj, kiuj evoluis al patriarkejoj, dum en la okcidento nur unu centro ĉion superis kaj forigis ĉiujn lokajn aŭtonomiajn komunumojn: Romo, la seĝo de la posteulo de apostolo Petro kaj la ĉefurbo de la imperio. Do, ni havas ĉi tie profundan kaj gravan diferencon en la hierarkia strukturo. La patriarkoj, la ĉefepiskopoj de diversaj regionaj episkopejoj havis multajn rajtojn kaj la episkopoj estis sub ilia ordono. Dum la unua jarmilo eĉ en Romo oni ne asertis, ke la patriarkoj havis tiujn rajtojn kaj elstaran pozicion kaj memstarecon pro la permeso de la papo, ke kvazaŭ la papo estus transdoninta parton de sia primasa rango al la patriarkoj.

Kiam ankoraŭ estis harmonio inter oriento kuj okcidento, la papoj novelektitaj ĉiam informis la patriarkojn pri la elektiĝo, reciproke ĉiu novelektita patriarko informis la papon pri la elektiĝo kaj oni interŝanĝis salut- kaj gratul-leterojn. Se patriarko novelektita ricevis salutleteron de la papo, tio signifis ke li estis en unuiĝo kun Romo, ke li apartenis al la universala eklezio. Se la papo ne estus sendinta leteron tio estus signo, ke la novelektita patriarko ne estus legitima. Ĝenerale oni agnoskis Romon kiel la plej gravan centron de la eklezio. La episkopo de Romo ankaŭ estis rigardata kiel la plej alta gardanto kal ŝirmanto de la vera kredo. En aliaj punktoj la patriarkoj havis tre grandan kaj ampleksan aŭtonomion. Nur malofte la papo miksis sin en pure disciplinajn aferojn knj lasis al la lokaj aŭtoritatuloj la formadon de la liturgio kaj respektis la lokan eklezian disciplinon kaj juron.

La plej grava kaŭzo por la pli kaj pli evoluinta disharmonio inter oriento kaj okcidento estis la politika evoluo de ambaŭ partoj de la imperio. En oriento restis la roma imperio ĝis la okupiĝo de Konstantinopolo en la jaro 1453. En okcidento pereis la roma imperio jam en 476, kiam la t. n. barbaroj el la nordo kaj nordoriento penetris en Italion. Pro tio en la oriento naskiĝis la ideo de imperia eklezio sub la gvido de orienta imperiestro. En okcidento evoluis papa eklezio sendependa de iu ŝtata potenco. La papoj estis pro la cirkonstancoj devigitaj transpreni politikain kaj ŝtatajn taskojn, ĉar pro la pereo de la okcident-roma imperio ne plu ekzistis ŝtata aŭtoritato. Kiam la Langobardoj atakis la papan teritorion, papo Stefano II serĉis helpon. La orienta imperiestro laŭ militista vidpunkto estis tro malforta par forpeli la Langobardojn, kaj pro tio la papo petis la helpon de la franka imperio. Reĝo Pippin kaj poste Karlo la Granda helpis al la papo kaj forpelis la Langobardojn. Pro danko kaj por havi ĉiaman protektanton, papo Leo III kronis Karlon reĝo de Frankolando, kiel roman imperiestron.

En la okuloj de la bizancaj imperiestroj ne estis perfido je la ideo de universala imperio. Ili sentis sin legitimaj posteuloj de la antikvaj romaj imperiestroj.

La papo fariĝis pli kaj pli la plej alta estro de la kristanaro, ankaŭ sur politika kampo. Dum la 11-a jc, kiam okazis la  skismo, oni pensis ke la papo ne nur estis la plej alta religia kaj spirita potenco, sed ankaŭ la plej alta terana potenco, sub kiu estas ĉiuj estroj kaj reĝoj kaj imperiestroj. Certe tio estis troigo de la papa primaseco, kiu ne estis en la intenco de Kristo, kaj hodiaŭ oni ne plu pensas tiamaniere. Memkompreneble la oriento rifuzis tiun troigitan primasecon, sed bedaŭrinde ankaŭ ne plu agnoskis la spiritan kaj religian primasecon, sur kiu baziĝas la universala eklezio laŭ la volo de Jesu-Kristo.

Samtempe disvastiĝis en la oriento la opinio, ke la bizanca imperiestro estas imperiestro kaj sacerdoto en unu persono kaj en liaj manoj estas laŭ volo de Kristo la primaseco de apostolo Petro, kaj la bizanca imperiestro estas la plej alta paŝtisto de la kristanaro. Laŭ tiu orienta opinio la papo estis sub la imperiestro, li nur estis la patriarko de la okcidento, kaj kvankam la episkopo de Romo estis la kapo de ĉiuj patriarkoj, ankaŭ li estis sub la strikta obeo al la bizanca imperiestro kiel la patriarkoj de la oriento. Tian opinion speciale akcentis imperiestro Justiniano, kiu regis de 527 ĝis 565, sed jam liaj antaŭuloj samopiniis. Papo Gelasius I (482-486) forte kaj energie kontraŭstaris al tiu opinio. Li klare akcentis ke estas du potencoj, le sacerdota kaj la imperiestra, ke ili ambaŭ estas sendependaj sur la propra kampo. En la aferoj de la kredo la la imperiestro nur povas lerni, sed ne instrui. Do li forte kontraŭstaris al la t. n. cezaropapismo (t. e. la imperiestro estas samtempe la papo).

La skismo sub Patriarko Photius (858-870)

Ekde la 9-a jc la disharmonio inter oriento kaj okcidento pligrandiĝis. La unua skismo okazis sub la patriarko Photius, kiun papo Nikolao I ne agnoskis, ĉar la imperiestra anstataŭanto Bardes pro personaj kaŭzoj forpelis la patriarkon Ignatius. La 8-a koncilo en Konstantinopolo (869/ 870) forigis la mallongan skismon, sed la internaj diferencoj nur ŝajne estis forigitaj. Patriarko Photius estis tre sperta teologo, bona verkisto, liaj teologiaj verkoj fariĝis kvazaŭ la spirita arsenalo, kiun li ĉiam uzis al la kontraŭuloj de unuiĝo kun la okcidento dum la sekvantai jarcentoj.

La granda skismo 1054

En 1054 okazis la skismo kiu daŭras bedaŭrinde ĝis hodiaŭ. Estis terura perdo por la universala eklezio! Sub la gvidado de la patriarko de Konstantinopolo, Mikaelo Kerullarios, la orienta eklezio kun Bulgario, Serbio, Rumanio, Rusio disiĝis de la okcidenta eklezio.

La ĉefa kaŭzo estis la politika situacio. En la bizanca Suditalio albordiĝis la Normanoj kaj ne nur minacis la teritorion, kiu estis sub la bizanca imperiestro, sed samtempe ankaŭ la papon, kiu estis ankaŭ la estro de la t. n. Eklezia Ŝtato en Mezitalio. La militista unuiĝo de la bizanca imperiestro kaj la papo estis memkomprenebla afero, kaj fakte papo Leo IX militis kontraŭ la Normanoj. Nun timis la patriarko de Konstantinopolo, Kerullarios, ke la politika influo de la papo etendiĝos ankaŭ en Suditalio, tiel ke Suditalio perdiĝus por la patriarkejo de Konstantinopolo kaj fariĝus “latina”. Pro tio li kun pasio kaj elano renovigis kaj ripetis ĉiujn riproĉojn kontraŭ la papo kaj la latina eklezio. En Konstantinopolo estis fermitaj ĉiuj preĝejoj kaj monaĥejoj de latina rito en brutala maniero. Pro fanatikeco oni eĉ elverŝis la konsekritajn hostiojn el la kalikoj!

La ĉefajn teologiajn riproĉojn oni ripetis en libroj kaj predikoj. Ili estis: la okcidenta eklezio uzas dum la sankta meso panon el nefermentita pasto, postulas de la sacerdotoj la celibaton, la okcidentaj pastroj ne havas barbojn, oni ne uzas la vorton “alleluja” dum la fastotempo kaj celebras ĉiutage dum ĝi la sanktan meson. Oni manĝas bestviandon, en kiu ankoraŭ estas sango (t. n. viando de sufokitaj bestoj), kion tiutempe la apostola koncilo en Jerusalemo malpermesis protektante la judan kutimon.

Ĉi tiuj riproĉoj ŝajnas al ni hodiaŭ etaj, eĉ ridindaj, sed tiutempe ili estis la kaŭzo por nomi kaj deklari la latinan eklezion hereza. La bizanca imperiestro Konstantino IX kaj papo Leo IX volis pacon kaj ne skismon. La papo sendis delegacion sub la gvidado de kardinalo Humberto de Silva Candida al Konstantinopolo por savi la pacon. Sed la malo okazis. La patriarko ne volis pacon kaj eĉ malpermesis al la papa delegacio la celebradon de la sankta meso. Bedaŭrinde kardinalo Humberto ne estis bona diplomato. Li tro akcentis la papan primasecon, troigis ĝin asertante ke la origino de la bizanca imperiestra potenco venas nur el la permeso de la papa primaso. Aliflanke li estis tolerema rilate al liturgiaj kaj disciplinaj kutimoj de la orienta eklezio. La patriarko estis netolerema rilate la latinajn kutimojn. Speciale li estis ofendita, kiam kardinalo Humberto deklaris ke li ne estas patriarko sed nur episkopo de Konstantinopolo kaj agis kaj parolis kun li kiel kun okcidenta episkopo, kiu estas discipline tute sub la roma eklezia administracio. Kiam la diferencoj kaj personaj riproĉoj fariĝis tro grandaj, la kardinalo metis la 16-an de julio 1054, dum ĉeesto de la imperiestro, de la pastraro kaj de la popolo, la ekskomunikan buleon sur la altaron de la preĝejo Hagia Sofia. La ekskomunikita patriarko Kerullarios poste bruligis la buleon. Li siaflanke ekskomunikis la papan delegacion. La skismo inter la orienta kaj la okcidenta eklezioj fariĝis bedaŭrinde fakto.

Kiel oni hodiaŭ juĝas pri la ambaŭflanka ekskomuniko? Papo Johano XXIII diris: “La respondeco estis ambaŭflanka”. La 7-an de decembro 1965, dum la 2-a Vatikana Koncilo, kardinalo Bea dum ĉeesto de papo Paŭlo VI laŭtlegis latinlingvan dokumenton, en kiu la ekskomunikiĝo de patriarko Kerullarios estis nuligita. Tiu deklaro estis samtempe laŭtlegita en franca lingvo en Istanbulo, kie papa delegacio ĉeestis la solenan diservon de la nuna patriarko de Konstantinopolo, Atenagoro I, kiu ankaŭ nuligis la tiaman ekskomunikon de la papa delegacio en la jaro 1054. En speciala deklaracio Paŭlo VI kaj Atenagoro I konstatis, ke ili bedaŭras la okazintaĵojn de la jaro 1054, kaj esprimis la esperon, ke tio estas komenco kaj simbolo por la forta ambaŭflanka intenco atingi iam la perfektan harmonion inter oriento kaj okcidento.

Ludwig Thalmaier

al la indekso


EL LA DEKRETO PRI LA EKUMENISMO

 

14. Dum multaj jarcentoj la Eklezioj de la Oriento kaj de la Okcidento laŭiris sian propran vojon, sed estis ligitaj en frata komuneco de kredo kaj sakramenta vivo. Kaj la Seĝo de Romo peradis kun ĝenerala konsento, kiam inter ili ekestis diferencoj pri kredo aŭ eklezia disciplino.

Por la sankta Koncilo estas agrabla tasko, flanke de aliaj aferoj de granda graveco, memorigi al ĉiuj, ke en la Oriento ekzistas pluraj apartaj aŭ lokaj Eklezioj, inter kiuj la patriarkaj Eklezioj okupas la unuan lokon, kaj el kiuj multaj fieras, ke ilia origino retroiras al la apostoloj mem.

La heredaĵo transdonita de la apostoloj estas akceptita en diversaj formoj kaj diversmaniere, kaj pro tio ie kaj tie de la komenco de la Eklezio malsame estas eksplikita, ankaŭ pro diferencoj de karaktero kaj vivmaniero. Ĉi ĉio, kaj krome eksteraj influoj, kaj ankaŭ manko de reciprokaj kompreno kaj amo, kaŭzis la disiĝojn.

Pro tio la sankta Koncilo stimulas ĉiujn kaj precipe tiujn, kiuj intencas strebi al la riparo de la plena komuneco inter la Eklezioj de la Oriento kaj la Katolika Eklezio, ke ili ĝuste atentu ĉi tiun apartan situacion de la Eklezioj en la Oriento rilate iliajn ekeston kaj disvolviĝon kaj la karakteron de la rilatoj, kiuj ekzistis inter ili kaj la Seĝo de Romo antaŭ la disiĝo, kaj pri ĉi ĉio ili formu en si ĝustan komprenon. Se oni atentas pri tio akurate, tio tre kontribuos al la intencita dialogo.

15. La ekkono, la respekto, kaj la amoplena konservo de la abunde riĉa liturgio kaj spirita heredaĵo de la Orientanoj, kiel ĉiuj devas scii, estas plej gravaj por fidele konservi la plenan kristanan tradicion kaj por efektivigi la repacigon inter la kristanoj de la Oriento kaj de la Okcidento.

16. Krome la Eklezioj de la Oriento observis jam ekde la plej fruaj tempoj sian propran eklezian disciplinon, kiu estas sankciita de sanktaj Patroj kaj de Konciloj, ankaŭ ekumenaj.

Ĉar tamen certa diverseco de kutimoj, kiel ĉi supre menciitaj, tute ne kontraŭas la unuecon de la Eklezio sed eĉ pligrandigas ĝian belecon, kaj ne malmulte kontribuas al la plenumo de ĝia misio, la sankta Koncilo solene deklaras, por forpreni ĉiun dubon, ke la Eklezioj de la Oriento, observante la necesan unuecon de la tuta Eklezio, rajtas regi sin mem laŭ sia propra eklezia disciplino, kiu cetere pli kongruas kun la karaktero de iliaj kredantoj kaj pli taŭgas per prizorgi la bonon de iliaj animoj. Certe oni ne ĉiam observis ĉi tiun tradician principon, sed ĝia perfekta observado apartenas kiel antaŭa kondiĉo al tio, kio nepre estas postulata por ripari la unuecon.

17. Koncerne la aŭtentajn teologiajn tradiciojn de la orientaj kristanoj, oni agnosku, ke certe ili bonege radikas en la Sankta Skribo, ke ili estas favorataj kaj esprimataj en la liturgia vivo, ke ili estas nutrataj per viva apostola tradicio kaj per la verkoj de la Patroj kaj spiritaj aŭtoroj en la Oriento, kaj ke ili celas al ĝusta vivkonduto kaj eĉ al plena kontemplo de la kristana vero.

18. Ĉi ĉion bone pripensinte, la sankta Koncilo renovigas la deklaron de la antaŭaj konciloj kaj ankaŭ de la episkopoj de Romo, ke por la riparo kaj la konservado de la komuneco kaj unueco oni “surmetu neniun alian ŝarĝon ol la necesan” (Ago 15,28).

Ankaŭ ĝi arde deziras, ke al la iompostioma atingo de tiu unueco oni direktu ĉiujn klopodojn en la diversaj institucioj kaj formoj de eklezia vivo, precipe per preĝo kaj frata dialogo pri la doktrino kaj pri la plej urĝaj paŝtistaj taskoj en nia tempo.

(Laŭ VOJO-VERO-VIVO, n-ro 3 majo 1965)

al la indekso


Post 36 jaroj

ĈINIO PERDIS SIAJN LASTAJN EŬROPAJN MONAĤINOJN

 

La 31-an de aŭgusto 1966 alvenis en Hongkongo 8 franciskaninoj el popola Ĉinio, kiujn elĵetis la “Ruĝa Gvardio” el ilia domo en Pekino. Intertempe unu el ili jam mortis, la aliaj revenis al Eŭropo. Ĉi-sekve raporto de korespondanto en Hongkongo. 

Malbenoj kaj malam-blasfemoj sonas de la alia flanko de la fervoja ponto trans la Ŝum Ŝun rivero apud Lovu al la ĉinaj limpolicistoj de la brita kron-kolonio Hongkongo. Estas tagmeze. Granda trupo de junaj “ruĝ-gardistoj” ekkantas sian himnon “La Oriento estas ruĝa!”. La knaboj kaj knabinoj montras pugnojn post grupo de maljunaj virinoj, kiuj tre lacaj, tre malrapide nun suriras la ponton. Ok personoj en la blankaj vestoj de franciskanoj de Maria kun nigraj vualoj kaj griza mantelo. Unu monaĥino, subite ĉe la fino de siaj fortoj, svenas kaj falas. Ploranta mizeraĵo, ŝi estas transportata de la sekretario de la internuncio de Ĉinio per malalta pakaĵoĉareto en la liberecon. Alia altaĝa monahino ŝanceliras per apogiloj trans la limon. Kelkaj mizeraj pakaĵetoj, jen la tuta havaĵo de ok personoj post 20, 30 aŭ eĉ 40 kaj pli multaj jaroj de misia laboro en Ĉinio. Sur valizo staras skribite per ĉinaj signoj kiel lasta saluto: “Rapidu eliĝi, damnita friponaro!”.

Atendantaj kunmonaĥinoj alrapidas helpi. Ili ĉirkaŭbrakas la elvenintojn. Ploroj de ĝojo, sed ankaŭ de malgajo kaj profundega laceco fluas sur la sulkaj vangoj.

Hodiaŭ estas la 31-a de aŭgusto 1966. Ni memoru ĉi tiun tagon. Ĝi signas la provizoran finon de granda kaj edifa historio, kiun skribis kuraĝo, oferemo, amo kaj profunda kredo: de la ĉina misio. Hodiaŭ Ĉinio perdis en tiuj ok virinoj siajn lastajn eŭropajn monaĥinojn. Ĉe la fino de ĉi tiu longa kaj mizerplena vojo staras kondamnoj kaj kalumnioj, staras la malsukceso. La tabernakla lumo en la ĉinaj preĝejoj estingiĝis, la krucoj estas rompitaj, la altaroj malkonsekritaj. La ideoj de Mao Ce Dong sonas de la predikejoj. Anstataŭ fratamo oni tie nun predikas la klasmalamon.

En malgrandaj ĉambretoj la fuĝintoj trinketas fruktosukojn. Unuaj demandoj estas hezite respondataj. Du jarcentoj de katakomba vivo en la “Kor-Jesuo-Lernejo” de Pekino ne povas tiel facile esti forŝovataj. Ankoraŭ sonas la malam-krioj de la demagogie agititoj en iliaj oreloj, kaj la multnokta angoro pro la teroro ankoraŭ plenigas ĉiujn pensojn. Dum preskaŭ unu semajno la monaĥinoj ne ĝuis la freŝigon de neĝenita dormo. De post dimanĉo ili estas survoje; oni rimarkas kiel maldika estas la ŝirmilo kontraŭ la totala ruiniĝo.

Tiuj estas la “eksterlandaj spionoj kaj sabotuloj”, kiujn Ruĝa Ĉinio tiel timas, ke ĝi ĉasas ilin per teroro kaj ekziligas ilin: 50-jaraj, 60-jaraj, 70-jaraj virinoj. Ambulanco transportas la mortmalsanan Eamon Mary O’Sullivan el Irlando, 60 jarojn aĝan, kaj la superulinon de la Pekina konvento, 76-jaran Winifred Duff el Kanado, en hospitalon. La aliajn monaĥinojn, skotinon, francinon, italinon, grekinon kaj svisinon, oni kondukas en la konventon de la franciskanaj misiistinoj de Maria en Kowloon. Jam la postan matenon la ira monahino ekdormas por ĉiam. La amo de Dio heimenigis fratulinon Eamon.

Mi sidas vid-al-vide de fratulino Thomas a’ Becket el Skotlando en la konvento de Kowloon. Sulkoplena vizaĝo, fosita per laceco, malgajo kaj malfacila vivo.

“Kiel longe vi laboris en Ĉinio?”.

“36 jarojn, la lastajn 33 en Pekino. Nun mi estas 65-jara”.

“Kiel kuris via vivo en Pekino?”.

“Ni vivis tre retire, tre private. Praktike ni forlasis la konventon nur ĉiun duonan jaron por plilongigi nian restadpermeson ĉe la oficistoj”.

“Ĉu tiam vi portis van orden-veston?”.

“Kompreneble. Ni ĉiam portis ĝin”.

“Ĉu vi povas diri ion al mi pri la eventoj de la 27-a de aŭgusto?”.

“Sabaton vespere ni aŭdis batojn ĉe la pordo, kaj tiam ili venis ŝtorme, granda nombro de gejunuloj, ĉiuj studentoj. Ekstere ĉe nia domo staris granda statuo de Kor-Jesuo. Ĝin ili tuj faligis. Tiam ili hisis ruĝan flagon tie”.

“Ĉu vi persone estis perforte atakita?”.

“Ne, ne rekte. Oni ŝiris de niaj ordenvestoj la brustkrucojn kaj la rozariojn kaj rompis ĉion. Sed batita, se vi celas tion, mi ne estis. Sed du aliaj monahinoj jes”.

El ĉiuj eldiroj de la fratulino oni sentas la klopodon, ne diri ian malbonan vorton pri la persekutintoj, kaj la zorgon pri la sorto de la 12 en Pekino restintaj kunmonaĥinoj ĉinaj. Ŝi raportas pri la detruado de ĉiuj religiaj insignoj kiel krucoj, statuoj, medaloj ktp.

“Kio nun okazos pri la 160 infanoj de la eksterlandaj diplomatoj, kiuj vizitis vian lernejon?”

“Ni ne scias. Nia lernejo, ekzistanta dum 150 jaroj, estis la sola katolika institucio tiamaniera en la hodiaŭa Ĉinio”.

“Poste vi ricevis la ekzil-ordonon. Dimanĉe nokte ĉiuj eŭropaj monaĥinoj devis eniri la trajnon al Hongkongo. Ĉu vi rajtis kunpreni personan havaĵon?”.

“Ni rajtis kunpreni nur vestaĵojn por unufoja ŝanĝo, nenion alian. La samaj studentoj, kiuj okupis nian domon, akompanis nin ankaŭ ĝis la limo de Hongkongo. Unu el ili estis armita”.

“Kia estis la traktado dum la longa veturado?”.

“Mi devas diri, ke la knabinoj dum la tuta veturado estis afablaj al ni. Ni ricevis sufiĉe por manĝi”.

“Ĉu vi nun restos en Hongkongo?”.

“Ni intencis, hodiaŭ veturi por kelktaga refreŝigado al niaj fratulinoj en Macao, sed hodiaŭ matene mortis nia fratulino Eamon... morgaŭ ni enterigos ŝin. Jam kvar tagojn antaŭ nia forpelo ŝi havis altan febron, sed ŝi devis fari la longan vojaĝon”.

“Ĉu nun mortis la kristana kredo en Ĉinio?”.

“La kredo ne dependas de la preĝejoj. Preĝejoj povas esti fermataj kaj misiistoj forpelataj. Sed ĝis en la korojn la potenco de la sistemo tamen ne atingas. Dio scias, kial ĉio okazis tiel. Kristo mortante venkis pri la tuta mondo kaj savis nin ĉiujn”.

al la indekso


PLI POPULARAJ OL JESUO

 

La ĉefo de “The Beatles”, la fungo-kapaj beat-muzikistoj, John Lennon, en marto ĉi-jara diris okaze de intervjuo: “La kristana kredo malkreskos kaj foriĝos. Pri tio mi ne plue devas argumenti. Mi pravas, kaj pruviĝas, ke mi pravas. Ni Beatles hodiaŭ estas pli popularaj ol Jesuo. Mi ne scias, kio pli frue foriĝos, la kristanismo aŭ rock’n roll. Jesuo estis en ordo, sed liaj disĉiploj estis stultaj kaj ordinaraj. Iliaj perturboj malŝatigas al mi la aferon”.

Usonaj radiostacioj post tiu intervjuo ne plu dissendis beatles-muzikon. Beatles-manaĝero Epstein rapidis al Usono por savi la baldaŭan koncert-vojaĝon. La luterana episkopo Christensen (Danlando) aliflanke konsentis al Lennon en la punkto, ke The Beatles hodiaŭ efektive estas pli popularaj ol Jesuo. Sed tio validas ankaŭ por la rabisto Barrabas, aldonis la episkopo.

Dum la unua usona koncerto la 13-an de aŭgusto 1966 en Ĉikago John Lennon laŭtlegis deklaron, per kiu li distancigis sin de siaj eldiroj: “Neniel mi volis diri kontraŭreligiajn aŭ stultajn aferojn. Mi nur volis bedaŭri la nunan sintenon de la homoj, aparte de la gejunuloj, al la kristanismo. Neniam mi diris ke la Beatles estus pli bonaj ol Dio aŭ Jesuo Kristo. Mi nur volis esprimi, ke la homoj pli multe interesiĝas pri la Beatles ol pri religio aŭ Jesuo. Mi prenis la Beatles kiel ekzemplon, ĉar mi konas ilin plej bone. Ŝajnas al mi, ke mi faris tute naturan ĝeneralan konstaton”.

Paul Mc Cartney, alia Beatle, akcentis: “Ni ĉiuj bedaŭras ĉi tiun aferon”. “Osservatore Romano” rimarkigis pri ĉio nun: “Tiel la temo estas finita”. Ĉu? Kiel simple!

al la indekso


VOLAS KORESPONDI

 

Sac. Jozef Zasas, Albany, New York, Usono;

F-ino Elizabeth Reilly-Douglas, Brooklyn, New York, Usono;

Fratino Robert Marie, o.carm., Lafayette, Louisiana, Usono;

S-ino Harold F. Curry, Seneca Falls, New York, Usono.

al la indekso


STUDENTOJ POSTULAS REFORMOJN

 

Al la kompetentaj preparkomisionoj por la Viena dioceza sinodo estis direktita flanke de la Katolika Studanta Junularo de Aŭstrio tuta aro de tre progresaj proponoj rilate la estontan aranĝon de certaj “vivmanifestaĵoj de la eklezio”. Tiuj nun publicitaj proponoj estas la rezulto de laborrondo, kiu okupiĝis okaze de la ĉi-somera kunveno de tiu organizo pri tiu temo. Ĉar atendeble la problemaro ĉi-prezentita estas ankaŭ por la internacio interesa, jen sekvu elĉerpaĵoj el la plej gravaj punktoj de la proponaro. 

1)  Kelkaj proponoj koncernas eblajn formojn de estonta sakrament-donado. Kiel precipe ĝena estis nomita la “brua festumado” okaze de konfirmacioj. La amasaj konfirmacioj estu laŭnombre kaj laŭkvante limigataj, kaj enparoĥaj konfirmacioj, kiuj ja kelkloke okazas, fariĝu la normala kazo. La minimuma aĝo de la konfirmaciuloj nepre esence plialtiĝu, kio estas la necesa kondiĉo par la kompreno de la afero.

2) En la dokumento ankaŭ estas sugestita reformo de la konfes-praktiko. Laŭe ebligotaj sakramentalaj pentofaraj diservoj, kiuj povus anstataŭi la edif-konfeson kaj pli bone esprimi la komunec-rilaton de peko kaj pardono. Plie estas postulite, ke la nunaj konfesejoj cedu pli kaj pli al interparol-ĉambroj.

3) La propono plue antaŭvidas kompletan novordigon de la entombiga rito. La rilataj preĝoj kaj tekstoj devus esti vera diskonigo de la evangelio de la releviĝo el la mortintoj kaj de la elaĉeto, oni devus klopodi forigi ĉiajn paganajn influojn.

4) Ĉio, kio povus esti instigo al superstiĉaj kaj magiaj imagoj (jen estis ekzemple nomitaj porbestaj benoj kaj “automobil-konsekroj”), devus esti abolitaj.

5) Pri financaj demandoj la raporto jenas: ĉar la katolikoj ja estas devigitaj pagi poreklezian imposton, ŝajnas nenecese, ke por sakrament-donacado estas postulata mono. La ebleco de libervola donaco ĉiam ekzistas por la kredantoj. Same devus esti reduktita la nombro de la diversaj kolektoj.

6) Unuanime la laborrondo montris la opinion, ke signigo de la pastro en la publika vivo per speciala vestaro ne plu estas necesa.

7) Kiel “problemeca” esprimiĝis la fakto, separi la eventualan pastro-kandidataron for de la publikaj eduk-institucioj pere de propraj seminarioj sur mezlerneja nivelo.

8) Fine, la katolikaj studantoj aprobas kunfandiĝon de la multnombraj ekleziaj gazetoj. Tio estas argumentita per la ebleco de koncentriĝo de kvalifikitaj ĵurnalistoj kaj gazet-ekspertoj.

Jen la proponaro de la organizo de la mezgradaj lernejoj. Certe kelkaj homoj unuavide nomus la proponojn aŭ radikalaj aŭ nenecesaj. Sed envere, ili enhavas multajn sanigajn ideojn, kiuj tamen estas por la vasta tradiciema katolika publiko tre dolorigaj. Kariĝintaj kaj enkoriĝintaj konceptoj pri eklezia vivo, kiuj tamen tre nete kaŝas la veran esencon de la aferoj, devas cedi al sobra meditado kaj rezonado pri tio, kion signifas la opaj esprimaĵoj de la eklezia vivo.

Grave ŝajnas en tiu kundependo, ke la laborrondo donis emfazon je la forigo de paganecai trajtoj el la manifestaĵoj de la eklezio.

Ĝuste magiaj konceptoj forigas esencajn partojn el la kristana kredo, nome ke la dia beno iras rekte al la homo kaj ne nerekte per iuj objektoj aŭ aĵoj (ekz. aŭtomobiloj). Certe unu el la plej tiklaj punktoj estas la konfes-praktiko. Ŝajnas aldonende al tiu propono, ke nur ekstera normaligo de la konfesado per transiro al normala interparolo en normalaj ĉambroj ne plibonigos la situacion. Se nur tio okazus, homoj eble des pli forestos la konfeson, ĉar ili malŝatas la malagrablumon de la nuna konfesa situacio. Konata ja estas la fakto, ke ekzemple en Usono la funkcion de la konfes-patro vaste transprenis la psikiatro. La konfeso devus regajni tiun funkcion.

H. M. Maitzen

al la indekso


CITAĴO

 

“Mi profundege, neskueble estas konvinkita - kaj se tiu konvinko estas herezo, des pli malbone por la ortodoksio -, ke senrigarde la konstatojn de spiritaj instruistoj kaj scienculoj Dio neniel volas esti amata de ni kontraŭ la kreitaĵoj, sed ke li envere per la kreitaĵoj kaj elire de ili volas esti glorata.

Tial mi ne povas toleri tiom da edif-libroj. Tiu Dio, kiu en ili estas montrita kiel kontraŭa al la kreaĵaro, en iu senco eĉ ĵaluza kontraŭ siaj propraj verkoj, en miaj okuloj nur estas idolo”.

Gabriel Marcel

 al la indekso


LA 23-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE TEJO

 

Apenaŭ pasis la rekorda kaj memoriga 22-a IJK de TEJO en Pécs, Hungario, sed jam atingas nin invitoj al la venonta kongreso, kiu tamen estas laŭloke iom fora. La mondo malpligrandiĝas, eble kelkaj el niaj legantoj trovos eblecon venontjare kongresi en Israelo, lando de la mirakloj (Ephraim Kishon: “Se en iu alia lando la ministro-prezidanto oratoras en la parlamento, ke nur miraklo povas savi la ŝtaton, tiam ĉiu scias, ke la lando staras antaŭ la katastofo; alia afero en Israelo, kie miraklo estas ŝajne natura parto de la planado”)

El Natanja, la kongresurbo de la 23-a IJK, nin atingas jenaj informoj:

Natanja, la perlo de Ŝaron, situas en la mezo de la Israela marbordo, en unu el la plej fekundaj distriktoj kun ombraj arbaroj, verdaj kampoj kaj dekoraciaj oranĝ-plantaĵoj.

Ĝi estas tre juna urbo, ĉar ĝi fondiĝis nur en 1929 kiel agrikultura kolonio, sed pro la natura beleco kaj la strando, ĝi rapide famiĝis kiel ideala ferioloko.

En Natanja troviĝas unu el la mondcentroj de diamant-industrio. La 60.000 enloĝantoj de la urbo laboras en tri industrioj: oranĝoj, diamantoj kai turismo. Natanja estas konstruita sur du montetoj kun alteco de 35 metroj super la marnivelo. Laŭlonge de la marbordo floras ĝardenoj, troviĝas amfiteatro por koncertoj kaj situas kafejoj.

La ĉefa atrakcio estas la sunplena strando lavata ĉiam per la ondoj de la Mediteraneo. En la proksimeco de Natanja vi povas viziti instituton por sport-edukado Orde Wingate. Najbare situas la malnova urbo Cesaria kun malnova restarigita romia amfiteatro. La maŭzoleo de Rotŝild estas sur la pinto de la monto Karmel en Ziĥron-Jaacob. Plie vi estas en la centro de Israelo: 30 km de Tel-Aviv, 60 km de Haifa, 70 km de Nazaret, 100 km de Jerusalemo kaj 350 km de Ejlat, la plej suda punkto en Israelo, ĉe la ruĝa maro.

H. M. Maitzen

al la indekso


Atenton!

KUNLABORANTOJ SERĈATAJ!

 

Nia paĝo en E.K. estu respegulo de la internaciaj okazaĵoj en eklezia vivo. Tio estas unu el la plej gravaj postuloj, kiun laŭ la eblecoj donitaj al la internacia esperantista katolikaro ni facile povus plenumi. Sed por atingi tiun celon, necesas, ke troviĝas po lando unu junulo resp. junulino, kiu nenion alian devas fari ol kolekti, kio okazas en la nacia eklezia sfero kaj samtempe estas iel ligita al la junularo. Kiel ekzemplo servu la ĉi tiea artikolo pri la reformpostuloj de la aŭstriaj mezlernantoj.

Se anonciĝas geamikoj par tiu celo ili sciu, ke ne estas postulate de ili, ke ili ĉiumonate sendu kontribuaĵojn. Ne, nur se disponiĝas al ili ĉirilataj novaĵoj, ili estas petataj sendi ilin al la redaktoro.

H. M. Maitzen

al la indekso


NI RIDU EKUMENE

 

Dum la IKUE-kongreso en Sankt Gallen ni okupis nin pri ekumenaj aferoj, sed ni tro malmulte ridis ekumene ne konante katolikan, kalvinistan, luteranan, anglikanan k.t.p ridetan miksaĵon. Sed sciu, ke la rilatoj inter ekz. katolikoj kaj protestantoj jam estas grava fonto de bonhumoro. Rigardu nur al la evoluo en la eklezioj: la katolikoj protestantiĝas, ĉar ili nuntempe havas pli multan intereson por la Biblio ol antaŭe, kaj la protestantoj katolikiĝas, ĉar nuntempe ili trovas multon valoran en certaj katolikaj ceremonioj. Mi konas protestantojn, kiuj - tre progreseme - kantas en latina lingvo, dum la katolikoj tre progreseme - uzas la nacian lingvon. Kia ŝanĝo! Oni nun povas pli bone paroli pri “protestikoj” kaj “katokantoj”, La afero estiĝis eĉ tiel komplika, ke oni ne plu scias al kiu eklezio oni precize apartenas. Se mi kantas latine „Credo in unum Deum”, mi estas aŭ konservativa katoliko aŭ moderna protestanto; se mi kantas la “Credo” nacilingve, mi estas moderna katoliko aŭ konservativa protestanto. Konkludo: nur se mi preĝas en Esperanto: Mi kredas en unu Dio, mi estas sen la ĵus nomita etikedo kaj eble pli multe sur la vera vojo al unueco!

Tamen malgraŭ multaj diferencoj la katolika kaj la diversaj protestantaj eklezioj havas komunan ekumenan simbolon: la mansaketon, kiun la kolektanto ŝovas -foje kun sonorilo - sub la nazon de la pia preĝanto. Tiel la kolektado de mono estiĝis grava ceremonio en la preĝejo. Preskaŭ ĉiam oni ankaŭ devas pagi por la loko kiun oni okupas en la benko aŭ sur la ŝego. Ekzistas preĝejoj, en kiuj oni devas meti stelon en iun ujon antaŭ ol sidiĝi. Foje staras gardanto apud la kolektujo malantaŭ en la preĝejo. Laste okazis, ke iu sinjoro envenis kaj volis preteriri sen pagi. La gardanto flustris: “Sinjoro, bonvolu meti stelon en la ujon por la loko!” La sinjoro respondis: “Mi nur devas peti la ŝlosilojn al mia edzino”.

La gardanto lasis lin preterpasi. Post la diservo li denove vidis la saman sinjoron kaj diris: „Daŭris longe antaŭ ol vi travis la ŝlosilon, sinjoro!”. Sed en si mem li koleriĝis kaj murmuris: “Kia skandalo: li preĝis, preĝis dum la tuta diservo, kaj preĝis SENPAGE!”

Post la monkolektado la prediko ludas gravan rolon en la preĝejo, ankaŭ grava fonto por spritaĵoj. Precipe la reago de la kredantoj kontribuas al tio. Tiel en iu preĝejo dum tre longa prediko infano laŭte ekploris kaj senhalte daŭrigis tiun ĉi baton. La predikanto diris fine, ke gepatroj kun ploranta infano povas hejmeniri. Ankaŭ en la preĝejo geedza paro sidis kun malgranda silenta knabo. Kiam la past(o)ro daŭrigis la predikon, la patro flustris al la patrino: Jen Annie, bonvolu pinĉi Peĉjon iomete en la postaĵo!”.

Sed malgraŭ tiu ĉi simileco estas grandaj diferencoj inter la diversaj kristanaj religioj. En la praktika vivo tiuj ĉi kaŭzas situaciojn, pri kiuj oni povas rideti sufiĉe multe. Ni konas ekz. la problemon pri la tiel nomata “miksita” edziĝo. Stranga nomo, ĉar ĉiu edziĝo estas miksita. Antaŭ ĝi la tiel nomata “miksita” fianĉiĝo okazas, problemplena tempo, kvankam mi ne scias la diferencon inter protestanta kaj katolika kiso. Mia frato travivis la malfacilaĵojn rilate miksitan fianĉiĝon. Lia fianĉino estis protestanta kaj por ekkoni ŝian religion bone li iris regule kun ŝi al la preĝejo. La unuan fojon li estis nervema ne konante la protestantajn ceremoniojn. Dum la diservo li subite aŭdis: “Ekstaru ekstaru...”. Mia frato tuj ekstaris kaj tiam aŭdis: “…Jeruzalemo!”. Okazis, ke dum mia frato ekinteresiĝis pri la protestantismo, lia fianĉino tiel profunde okupis sin pri la katolikismo, ŝi deziris katolikiĝi. Kelkajn tagojn antaŭ la bapto ŝi diris al mia frato: “Kiajn vestaĵojn mi devas surmeti?”. “Nu, festajn vestaĵojn, ĉar bapto estas festo”. “Sed mi ne scias kiajn. Kion vi katolikoj ĝenerale surmetas por tiu festo?”. “Ni: vindotukojn!”

Por katolika revuo tio ĉi estas kontentiga fino de la historio, ĉar la fianĉino revenis “en la sinon de la Patrina Eklezio”. Por la protestantoj tiu “defalo de sia religio” estas malbona fino. Tial mi petas al la legantoj: kiu faros kontentigan finon de ĉi-supra historio por ambaŭ partioj? Vi povas gajni ekumenajn premiojn per tio. Kompreneble la unua premio estas neuzita monera saketo kun sonorilo por ornami vian preĝejon. Bonan sukceson!

C.v.K.

al la indekso


JE LA DANĜERO ŜOKI...

 

En marto 1966 en Antioĥio okazis sub la prezido de la patriarko Maximos VI Savegh episkopa konferenco de la unuigitaj melkidoj, kiu akceptis jenajn decidojn: 

“Ni akceptis decidojn konformajn al la baza linio de la Ekumena Vatikana Dua Koncilo:

1-e Ni evitos ĉe niaj personaj objektoj ĉiujn aĵojn el oro aŭ anstataŭigos ilin, se eble per tiaj el alia malpli valora metalo. La gesto, demeti niajn ringojn, alproksimigu nin kaj la ortodoksajn fratojn per tio, ke ni restarigas la signifon de la ordinita episkopa mano, kiu estas kisata, kaj al niaj latinaj fratoj kiuj havas rezervojn kontraŭ la ringkiso.

2-e Ni demetos ĉe niaj vestaĵoj ĉion okulfrapan, kio ne estas liturgie kaŭzita. Ni volas plisimpligi nian vivostilon, ne veturi per luksaj aŭtomobiloj. Kiam ekestos justa striko, ni levos nian voĉon por la laboristoj, eĉ je la danĝero, ke ni ŝokos la vicojn, kiuj tiam ĉesos estis niaj bonfarantoj.

3-e Ni postulas la justan salajron kaj ni komencos ĉe ni mem, doni ĝin al la dungitoj de la diocezo kaj de la preĝejoj. Ni antaŭiros per bona ekzemplo kaj ŝanĝos nian posedon de grandbienoj en kooperativon de la prilaborantoj. Estos pli bone por ni, se ni ekde nun demetos la alte sonantajn titolojn. Movitaj de tiu spirito, ni ankaŭ fordonos niajn episkopajn palacojn, disdonos niajn posedaĵojn kaj vendos nian valoran kultilaron”.

al la indekso


ĈU VI JAM SCIAS...

 

Ŝajnas iomete profane, sed la skriboj de Sankta Paŭlo nun estas transdonitaj al elektronaj komputiloj. La celo de tio estas eltrovi, ĉu li fakte estas la aŭtoro de la atribuitaj al li verkoj. La metodo konsistas el tio, ke certaj (tre multnombraj) struktureroj de la origina lingvo estas pritraktataj.

Rigardata estas la distribuo de la koncernaj lingvo-elementoj trans la tutan tekston. El ĝi oni opinias, ke povas esti konkludite ĉu Sankta Paŭlo estis la aŭtoro de ĉiuj paŭlaj epistoloj, do afero, kiu i. a. diverse prijuĝiĝas de la katolika kaj protestanta flanko.

Tiu nova “kvanteca” metodo de biblia esplorado estas aplik-regiono de nova lingvistika scienco, nome de la eksperimenta lingvistiko. Kvankam tre severe atakite de kelkaj aliskolanaj profesoroj, kiuj bedaŭrinde reprezentas ankoraŭ romantikan koncepton pri lingvo, tiu scienca kampo atingas de tago al tago pli da reputacio kaj samtempe tre interesajn lingvistikajn ekkonojn.

 

al la indekso


REVIZIO DE AŬSTRAJ KATEKISMOJ

 

La Komitato por kristana-juda kunlaboro ekzamenos, laŭ komisio de kardinalo d-ro König, ĉefepiskopo de Vieno, ĉiujn aŭstrajn lernolibrojn de religio, ĉu ilia enhavo estas en akordo kun la deklaro de la koncilo pri la judoj. Estas intencite, ne nur forstreki eventualajn nekonvenajn teksterojn, sed ankaŭ enigi menciojn de pozitivaj taksado kaj klarigo pri la judismo ĉe koncernaj tekstsĵoj.

En tiu senco la komitato proponas kaj science ĝustajn kaj por anonco taŭgajn interpretojn de tiuj partoj de la evangelia tradicio, kiuj en polemika senco traktas pri judoj kaj judaj aŭtoritatoj en la epoko de Jesuo.

La komitato tiucele kunlaboras kun la oficejo de la ĉefepiskopa lernejfako, al kiu ĝi je jarfino 1966 prezentos siajn proponojn.

W. M.

al la indekso


3.600 KILOMETROJ PER BICIKLETO
 

Unu el niaj francaj samideanoj, 54-jaraĝa, sentis la deziron en la Sankta Jaro “Compostelana” 1965 fari tiun antikvan altvaloran pilgrimadon al la hispana Sankta Jakobo de Compostela. Sed kiel efektivigi tiun deziron en la 3.600 km malproksima Abondance (Nia Sinjorino de Lemano), malgraŭ la limigitaj financaj rimedoj kaj nescio de la hispana lingvo?

Cetere, ĉu la organizitaj pilgrimoj, fervoje aŭ aŭtobuse, alportas la fervoron de la vojaĝo, kiel ĝi estis pensita de niaj prapatroj, la iamaj multnombraj pilgrimuloj tra la jarcentoj? Ĉu ĝi devas esti simpla turista promenado aŭ male: dankdono, pentofaro, memofero, preĝado, strebado al pli intima frateca kontakto kun niaj gefratoj, en la lumo de la evangeliaj vortoj?

Meditante tiujn pensojn, nia amiko ricevis inspiron pri la ĝusta solvo: vojaĝi per siaj propraj fortoj kaj rimedoj. Lia malnova sed fortika bicikleto ja estos la taŭga vojaĝilo, la internacia lingvo estos la komprenilo en la fremda lando.

Do lastan jaron en novembro solece startis la pilgrimanto, fidante providencon por la sukceso de tiu iom riska vojaĝo. Sur la bicikleto la nepraj necesaĵoj; en la poŝo malmulte da mono; en la koro la deziro akiri por la familio, por la aliaj kunhomoj kaj por si mem benojn kaj gracojn.

Kaj verdjre, la fido estis ege rekompencita. Ĉar efektive tiu pilgrimo estis nek la plenumo de iu antaŭa promeso, nek kaprico, nek sportaĵo, nek forkuro. Ĝi ja estis preĝo-irado renkonte al Dio kaj la aliaj homoj.

Sennombraj helpoj ĝin ebligis kaj faciligis. Monaĥoj, sacerdotoj, sed ankaŭ simplaj homoj, nekonatoj bonvole kaj spontane donis helpon. Plej valora estis la kora frateco de la esperantistoj; ĉiuj en Hispanio same kiel en Francio - eĉ nekatolikoj - elkore helpis al li. “Konklude”, diris nia amiko, “tiu pilgrimo estis por mi nekalkulebla fonto de benoj, tiom pro mia alproksimiĝo al Dio, kiom pro mia alproksimiĝo al multaj el miaj nekonataj gefratoj en Kristo”.

Volonte li refarus tian pilgrimon - se eble, ne tute sola, sed kun iuj samideanoj kiui dezirus ĝui la saman spertadon tiom fekundan pro ĝiaj spiritaj akiroj, pro lernado de lingvoj - ne esceptante esperanton - kaj pro internaciaj kai tutmondaj interrilatoj, preĝoj, amikecoj.

Do, se iu ajn kapablas decidiĝi pri sama pilgrimado kaj volas ĝin efektive partopreni, li skribu al: S-ro J. Lecroiseym, chemin du Moulin de l’Eveque 83 bis, Pont-Juvénal, 34 Montpellier, Francio.

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

Dehakado de manoj? Jen historieto kiun mi prenis el la Nederl. Volkskrant 10.6.1964. Tiun tagon la nederlanda polico transmetis grupon da arabaj nomadoj de Nederlando al Belgujo. Sed ne tiel facile! La arabaj virinoj kriante kaj mordante atakis la policistojn kaj minacis per bastonoj. Ili metis siajn bebojn sur la vojon por malebligi al la policistoj la laboron. Savanto en la malfacileco estis por la policistoj iu dano, kiu scipovas la araban lingvon kaj volis funkcii kiel interpretisto. La virinoj trankviliĝis kiam ili aŭdis ke la du suspektaj viroj (kiuj estis surprizitaj praktikante la ŝanĝartifikon kaj pro tio enŝlositaj) ne, kiel en ilia propra lando, bezonas timi ke al ili estas dehakotaj la manoj aŭ ke devos suferi aliajn turmentadojn.

La General Anzeiger de Wuppertal 3.6.1966 sciigas ke en Wuppertal (urbo kun 425.000 enloĝantoj) nun ĉirkaŭ 15.000 eksterlandaj gelaboristoj el 73 landoj loĝas. Tiuj gastlaboristoj ĝenerale bone kondutas, sed relative ofte estas inter ili punotaj pro trafikaj deliktoj. Supozeble, tiel raportas la General Anzeiger, multaj eksterlandaj gastlaboristoj aŭtomobilas tra Wuppertal sen valida veturpermesilo, ĉar ilia internacia kondukrajtigilo post unu jaro malvalidiĝas. Sed pro mankantaj lingvokonoj tiuj personoj eksterlandaj ne povas akiri la germanan kondukrajtigilon.

Savo sur la maro. La sama General Anzeiger 15.2.1966 raportis pri la pereado de la franca fiŝista vaporŝipo “Berry Bretagne” per neĝventego antaŭ la skota orienta marbordo. La brita ŝarĝŝipo “Jacinth” surŝip-prenis naŭ anojn de la Berry Bretagne, kiuj troviĝis en savboato. Ĉar neniu el la francaj fiŝistoj scipovis anglan lingvon, la kapitano brita opiniis, ke la tuta ŝipanaro franca estas sur lia ŝipo. Tiu ĉi miskompreno post 1 horo klariĝis, kiam franca ŝipo savis la kvin aliajn anojn de la Berry Bretagne, kiuj estis sur floso.

Pro la du lastaj novaĵoj mi dankas s-ron Kronshage.

Kaj, karaj gelegantoj: kion vi volas sendi al via muelisto

K. A. Ouwendijk?

al la indekso


EK RECENZAS

 

ĈIES FATIMO - kun ok ilustraĵoj kaj mapo - de G. D. Walton. 54 paĝoj, poŝformato, glata kartonkovrilo; eld. Casa Beato Nuno, Fatimo, Portugalujo (5 steloj).

Por 5 steloj oni ricevas sufiĉe multe: koncizan priskribon de vojoj, lokoj, programoj, historio ktp de Fatimo. La fotoj ne estas tre altkvalitaj kaj mankas traduko de la kantoj. Sed kiel taŭga gvidlibro kaj informilo pri Fatimo oni trankvile povas rekomendi ĝin (havebla ĉe la libro-servo de IKUE).

 

MI AMIS JUNULINON

Konfidenca korespondado publicita de Walter Trobisch. Esperanto-traduko de Adolf Burkhardt. 18 x 12 cm, 140 paĝoj. Editions Trobisch, Baden-Baden, 1966. Broŝurita 6, -- GM, bindita 8, -- GM.

La temo de tiu ĉi libro estas streĉe aktuala, kvankam ĝiaj ĉefaj roluloj estas afrikaj gejunuloj. Jen samtempe pruvo, por tio, kiel samaj estas la homaj animoj, kiel komunaj la problemoj de la juna generacio ĉie tra la mondo.

Francisko, juna afrika instruisto, havis seksajn rilatojn kun afrika knabino kaj pri tio skribas al sia pastoro, eŭropa evangeliana misiisto. Pro tiu aventuro, kiun Francisko kredis sperto de amo, ŝpiniĝas vasta korespondo inter li kaj pastoro Trobisch, en kiu tiu lasta klarigos al li tutan erarecon de tia opinio. Kvankam en la problemojn diskutatajn miksiĝas propre afrikaj moroj, la valideco de la konfliktoj estas tute ĝenerala kaj sendube prezentas la zorgojn kaj pensojn de la junularo de ankaŭ aliaj landoj. Ĝuste pro tio ankaŭ la donitaj konsiloj povus esti donataj al pli ol unu Francisko.

La situacio alprenas alian problemecon, kiam Francisko konatiĝas kun “la knabino de sia vivo”. De tiu momento li mem konscias pri la novaj malfaciloj, kiuj rezultas el tio. Al tio aldoniĝas, ke pro la antaŭa seksumo li maldungiĝis de sia lerneja posteno. La korespondado inter Trobisch, Francisko kaj Cecilja donas viglan impreson pri la stato de l’ animoj. Debatiĝas nun tiuj tiel tagordaj demandoj, kiel antaŭedzecaj seksaj rilatoj, edzeca feliĉo, al kio ĉiam tamen aldoniĝas la ĉefa obstaklo de la geamantoj: la afrika moro pri pago de alta fianĉina prezo, kiun spezi por Francisko ne estas eble. Kiam fine sur la scenejo de tiuj turmentoj kaj konfliktoj eĉ aperas afrika riĉulo, kiu volas aĉeti por si Ceciljan, tiam la situacio fariĝas senelira por ambaŭ: en la fuĝo ili vidas la solan eblecon por saviĝo. Preter la malfaciloj, kiujn frontas la du gejunuloj, imprese stariĝas tiuj kiujn renkontas la pastoro en sia konsilado al ili. Tion des pli draste reliefigas la riproĉoj, kiujn, kvankam post multaj malhelpoj la geedziĝo povas plenumiĝi, li ne povas ŝpari al si.

Necesas fine diri ion pri la historio mem de la libro. En sia antaŭparolo al la Esperanta eldono pastoro Trobisch akcentas, ke la leteroj neniam skribiĝis por eventuala publico, sed ke fine li cedis la deziron de Francisko kaj Cecilja mem. Tiel en 1962 povis eliri en franca lingvo la praeldono de la korespondoj, rapide sekvita de tradukoj en aron da afrikaj lingvoj kaj en la ĉefajn lingvojn de la mondo. La furoro estis grandega.

La Esperanta traduko de pastoro Adolf Burkhardt, sub kontrolo de A. Lienhardt, estas ĝojige bona kaj impresas agrable pro la aktualeco de la lingvaĵo kaj sindeteno de ĉia lingva barokaĵo.

La aktualeco de la temo estam jam sufiĉa instigo konatigi sin kun tiu verko. Restas tamen deziri ke la eldonisto ne seniluziiĝu pro la konata librofobio de la esperantistoj.

Sciuro

al la indekso


ANONCETOJ 

Loĝej-ŝanĝo

Ĉeĥoslovakaj geedzoj serĉas geedzojn en germane aŭ france parolanta Svislando, kiuj volus fari loĝej-ŝanĝon en julio, aŭgusto 1967. Simpla manĝado, loĝado. Jaroslav Bujas, profesoro, Baška, Ĉeĥoslovakio.

 

al la indekso


KONCILAJ INTERVENOJ PRI MILITO KAJ PACO

(skemo 13, ĉapitro 5, faritaj dum la 142-a, 143-a kaj 144-a ĝeneralaj kongregacioj)

Kardinalo Achille Lienart (Lille, Francujo)

La milito fariĝis krimo kontraŭ la homo kaj kontraŭ Dio. La klasika distingo inter justa kaj maljusta milito ne plu sufiĉas. La apliko de armila potenco estus permesita nur por la restarigo de la justeco. Sed kiel oni povas restarigi la justecon per malhumanaj rimedoj (kiel estas la modernaj armiloj)? Nuntempe la homoj ne plu rajtas pensi pri la defendado de siaj rajtoj per armiloj, sed devas per justeco kaj frateco ekstermi la maljustaĵojn, kiuj provokas la militon...

Kardinalo Paul Emile Leger (Montreal, Kanado)

Multaj homoj atendas de la koncilo, ke ĝi per sia tuta aŭtoritato servu al la paco, kaj kelkaj deziras solenan kandamnon de militaj agadoj kaj precipe de la modernaj neniigaj armiloj. La skemo provas plenumi tiujn atendojn... Sed la teksto devas esti korektata, ĉar ĝi estas dusenca kaj enhavas internajn kontraŭdirojn. La tuta problemeco nuntempe prezentiĝas en tute alia maniero. La nombro de la viktimoj, la mezuro de la detruoj kaj la eksterordinara neniiga forto de la armiloj en moderna milito faris la klasikan teorion pri la justa kaj maljusta milito nereala kaj praktike neaplikebla. Tial oni devas flankenlasi tiun teorion. Sed oni ankaŭ ne nur abstrakte kondamnu. Oni prefere montru la gigantajn danĝerojn kaj terurojn de la nuntempa milito kaj deklaru tute decidite, ke tiu milito ne povas esti taŭga kaj permesita rimedo por la restarigo de rompitaj rajtoj... Kion la skemo diras pri la militrezisto, plaĉas al mi. Sed oni ne vidu ties motivon en la mildeco (lenitas), sed komprenu ĝin kiel esprimon de la amo de la spirito de la evangelio...

P. Christopher Butler OSB (ĉefabato de la angla benediktana kongregacio)

La teksta parto, kiu eldiras, ke la posedo kaj la konservado de neniigaj armiloj por la ekskluziva fortimigo de eventuala kontraŭulo ne estas malpermesita, plenigas min per miro, ĉar kiel oni konstatu tiun intencon ne voli uzi la armilojn? Kaj se oni vere havas la intencon ne uzi tiujn armilojn, ili estas sencelaj. Ni do forstreku tiun paragrafon!... Foriĝi devas ankaŭ la frazo: “Kie rompo de la dia juro ne sendube prezentiĝas, tie la jura supozo estas por la kompetenta aŭtoritato, kiu estas rekonenda kaj kies ordonoj estas obeendaj” (Art. 101). Tiu jura supozo jam ĉe multaj krimoj kaj militoj servis kiel justigo. Oni prefere substreku la respondecon de tiuj, kiuj tro facilanime obeas maljustajn ordonojn, kaj kiuj apelacias al la devo de obeado, por justigi krimojn faritajn en militoj. La rezistado pro konsciencaj motivoj ne koncernas nur la militservon.

Aliflanke la militrezistantoj povas plenumi profetan taskon. Nur la spiritaj armiloj estas kristanaj…

Episkopo Paul Rusch (Innsbruck, Aŭstrio)

faris antaŭ la koncilo la proponon, krei packonsilantaron ĉe la Sankta Seĝo, al kiu apartenu krom teologoj ankaŭ teknikistoj kaj militistoj. Ĝia tasko estu, en malfacilaj situacioj doni helpon kaj konsilojn, kio sur politika, sociala kaj militista kampoj povas esti farata por eviti militon. La apostola administranto de Eger (Hungarujo) subtenis tujn proponon. Laŭ lia opinio, la eklezio per tiu packonsilantaro havus la eblecon daŭre interveni ĉe la internaciaj institucioj favore al la paco, kaj ankaŭ kunlabori kun ĉiuj aliaj pacorganizoj.

Kardinalo Ottaviani (kurio, Romo)

Pluraj koncilpatroj diris, ke la milito estas tute kondamnenda. Mi plene konsentas kun tiu opinio. Mi dezirus, ke la skemo parolu multe pli detale pri la rimedoj kaj iniciatoj al la akcelado kaj konservado de la paco kaj al la paca solvo de internaciaj konfliktoj. Oni devas montri la valoron kaj la signifon de la armiloj de la justeco kaj de la amo. La civila kaj religia eduko de la popoloj devas kontribui al la forigo de ĉia klas- aŭ ras-batalo, de ĉiu formo de ekonomia aŭ politika imperialismo... La spirito de la frateco devas esti evoluigata inter la popoloj surbaze de la principoj de la Evangelio, por ke ili fariĝu pretaj akcepti la oferojn necesajn por la bono de la tuta homaro. La totalismo, la ĉefkaŭzo de multaj militoj, devas esti forigota. Fine la decidoj de la internaciaj organizoj, kiel de la Internacia Kortumo en Hago kaj de la U.N, devas ekhavi efektive devigan forton... La skemo devus ankaŭ klare montri la diversajn formojn de la perforto. La esprimo “milito” estas multe tro nedifinita. Oni devas ankaŭ kondamni la armitan revolucion, la gerilan militon, terorismon kaj sabotajn agojn...

Kardinalo Bernard Alfrink (Nederlando)

Estas necese, publike konstati, ke la sola rimedo kontraŭ la “ekvilibro de la timo” estas la internacia senarmiĝo... Fine la skemo devas eksplicite deklari, ke ĉiu apliko de perforto kaj entute ĉiu disputo kontraŭas al la spirito de la evangelio de Kristo, ankaŭ la “justa milito”, se oni nuntempe entute povas ankoraŭ paroli pri io tia...

Kardinalo Martin (Rouen, Francujo)

La distingoj inter defenda kaj ataka militoj, inter justaj kaj maljustaj militoj, nuntempe estas malaktualiĝintaj. Fariĝis necese kondamni la militon, egale de kiu speco, kiel rimedon por la solvo de internaciaj problemoj. La kristanoj devas esti la unuaj, kiuj laboras por la evoluigo de universala movado favore al la paco en la nomo de la homaro kaj de la evangelio...

 

al la indekso