Enhavo de Espero Katolika numero 7/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝa bildo: “Panta rei” (ĉio fluas) diris helena filozofi-skolo, kaj ofte oni komparas la vivon kun rivero jen modesta jen majesta. Efektive la akvo povas esti bona metaforo por nia vivo: malgraŭ obstakloj ĝi fluas sian vojon, foje forte, foje komforte, foje bore tra baroj, foje grandioze kaj rapidfale, ĝis fine ĝi atingas la “eternan maron”. Kaj ĉie estas ondoj, ĉie estas valoj, ĉie estas bordoj, ĉie estas vivo...

 

 


PIO XII SAVIS 860.000 JUDOJN

Respondo de judo al Rolf Hochhuth

 

Estis lastatempe, precipe post apero de la spektaklo “La Anstataŭanto” de la germana verkisto Hochhuth, granda modo fifamigi papon XII pro laŭdira neaktiveco dum la  Hitlera kaj faŝisma tempo savi judojn el ungoj de iliaj persekutantoj. La reago de la historiistoj je la Hochhutha kaj similaj pamfletoj estis sufiĉe akra kaj pluraj publikigoj, i. a. de la Vatikano mem, pruvis la neveron de tiuj akuzaj kaj riproĉaj tezoj kaj la diletantecon de la deduktitaj hipotezoj. Strange nur ke - kvankam tio estas ja kutimo en tiaj rondoj - la akuzantoj kaj kotĵetantoj ne retiras siajn akuzojn post kontesto kaj refuto pere de la defendantoj, sed des pli obstine insistas je siaj mensogoj, ĉu historiaj ĉu ideologiaj.

Nun al la ĥoro de defendantoj aldoniĝas plia tre grava voĉo. Per la klopodoj de papo Pio XII dum la milito estis savitaj multe pli multaj judoj, ol oni kutime konjektas, konstatas la juda verkisto Pinhas Lapide en sia nova libro “La tri lastaj Papoj kaj la Judoj”. Lapide estis israela konsulo en Milano/ Italio. Li deklaris ke la papo meritis, ke  je lia memoro oni plantu arbaron kun 860.000 arboj en Israelo; precize tia estas la nombro de judoj savitaj de gasĉambroj per liaj intervenoj.

Lapide deklaras ke la libro (aperonta ankoraŭ ĉi-jare en Nederlando) absolute malas al la “Anstataŭanto” de Hochhuth. Kontraste al tiu aŭtoro, kiu riproĉas en sia dramo Pion XII esti tro malmulte uzinta sian aŭtoritaton por savi la judojn en Eŭropo, Lapide venas al la rezulto, ke evidente eĉ la Vatikano ne estas precize informita pri la ripetaj intervenoj de la papo. La precizajn konojn pri la papaj savprovoj Lapide unualinie akiris per siaj konatoj savitaj kaj vivantaj hodiaŭ en Israelo, krome per private publikigitaj raportoj kaj el la Yad-Vashen-Arkivo en Jerusalemo, unu el la plej grandaj dokument-kolektoj pri la sorto de la eŭropa judaro.

La en Kanado naskita juda aŭtoro, kiu mem perdis siajn parencojn dum la milito en Eŭropo, diris ke por sia publikaĵo li ne pens subtenon de la Vatikano, kaj dum la dujara kolektado ankaŭ ne ricevis. “Mi opinias ke oni ne rajtas kaŝi la meritojn de la  papo al la publiko kaj ke ilin devas eldoni ĝuste judo”, Lapide deklaris.

Li venas en sia libro al la konstato, ke la klopodoj de la papo nur tial sukcesis, ĉar li povis fidi la katolikojn en ĉiu eŭropa lando. Laŭ opinio de Lapide la katolika eklezio faris pli multe por savi judojn ol aliaj eklezioj, religiaj institucioj kaj organizoj kune. La nombro 860.000 estas des pli impresa, se oni kontrastigas al ĝi tiujn nombrojn, kiujn atingus ekz. la Internacia Ruĝa Kruco aŭ la okcidentaj demokratioj (precipe Usono kaj Britio), kiuj povis agadi ekster la influ-sfero de Hitler.

Nelaste estis pro la riproĉoj al la antaŭe en la tuta mondo altŝatata Pio XII, ke la nuna papo samtempe malfermis la beatig-procesojn por Pio XII kaj Johano XXIII, kiun Hochhuth kaj similuloj konstraste al la “aristokrata” Pio XII laŭdas pro simpleco kaj patreco (prave), sed per tia komparo volas kompromiti la antaŭulon de Johano la bona. Tio ne estas historia metodo, ankaŭ se la ĝin aplikantoj asertas tion.

Stef

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

Sinjoro, mi kredas, helpu mian nekredemon - tiuj vortoj de apostolo Tomo hodiaŭ por multaj el ni, el ni kredantaj kaj kredemaj havas aktualan signifon. Ĉar jen koncilo kun ŝajne tiel abruptaj ŝanĝoj, jen diversaj nekutimaj movadoj en la eklezio, jen la ĝenerala situacio de la mondo por ni ofte estas elreviĝoj, ĵetiĝo el kutimaj vojoj; kaj ĉu ne kelkfoje, kun teruriĝo eble, ni rimarkas ke nia intelekto ne povas sekvi ĉion, ke nia menso ne kapablas adaptiĝi al tiuj cirkonstancoj, ke nia koro batas en alia takto ol tiu de la eklezio? Okaze ni eĉ timas kolapson.

Kaj se ni rigardas al niaj evangelianaj fratoj, ni konstatas similan situacion. Ĉe ni kiel ĉe ili estas kredo-krizoj, kies kaŭzoj ŝajne ne troviĝas en la fakto de la ŝanĝiĝoj -ili ĉiam estos, ĉar evoluo ja necesas por eklezio ĉiam reformenda. La kaŭzoj por tiuj kredo-krizoj pli verŝajne kuŝas en la diseco de teologio kaj prediko, en la mankanta aŭ neadekvata interpretado de teologio en predikado. Inter ambaŭ estas fendo, kelkfoje abismo.

Ni jam delonge ne agas kiel la foiristinoj de Efezo, kiuj disputis pri teologiaj problemoj. Ni, pro propra komfortemo kaj pro klerikalisma “laikigo” de la “simpla popolo”, efektive fariĝis laikoj, ne en la senco pozitiva kiel ĝin montras la koncilo, sed en la negativa senco de nefakuloj. Niaj predikistoj servis al ni pretajn manĝaĵojn, en kiuj mankis spicaĵo kaj kiuj ofte estis kaĉ-kuiritaj, tiel ke ni ne vidis la elementojn, el kiuj konsistis nia nutraĵo.

Kiam nun fine tiu “patreca protekto de la ŝafoj” estas for kaj ni rimarkas nuancojn antaŭe nekonatajn, niaj lango kaj stomako ribelas. Precipe tamen kiam predikantoj daŭrigas prezenti al ni manĝaĵon de malnova speco. Ĉar tiam prave ni povas riproĉi al la eklezio fenditecon de lango. Kaj tion ni klare diru al tiaj predikantoj, kaj devigu ilin per niaj precizaj demandoj paroli nuance kaj diferencite.

Stefan Maul

al la indekso


KRISTANISMO - MARKSISMO

Kvara forumo de Paŭlo-societo

Jam ne sensacia estas la renkontiĝo de marksistoj kaj kristanoj aranĝita la kvaran fojon de Paŭlo-Societo, ĉi-foje sur insulo en bavara lago (Herrenchiemsee). Dum 4 tagoj diskutadis teologoj kun ideologoj. I. a. ĉeestis oficialaj reprezentantoj de la ĉeĥoslovakaj, hungaraj, rumanaj, bulgaraj kaj jugoslavaj akademioj de sciencoj; bedaŭrinde mankis marksistoj el Pollando kaj Sovetunio kaj - sciencistoj el Hispanio.

Marksismo evoluas nur en la dialogo, konfirmis kelkaj partoprenantoj el la oriento. Kaj same kreskis la intereso de la marksistoj pri dialogo kun kristanoj kiel post la koncilo ankaŭ la kristanoj pli multe pretas al dialogo. Tio ne rezultas el taktik-politikaj ambicioj, ne el “akademia scivolemo”, ankaŭ ne el reciproka respekto al “potenco”' de la alia. Jen do la fakto, ke oni ne emis diskuti ardajn politikajn temojn, se oni ankaŭ ne rezignis je konkretaj kazoj sur ambaŭ flankoj. La prezidanto de Paŭlo-Societo, d-ro E. Kellner, atentigis en sia malferma parolado pri la fruktoj de la lasta kunveno en Salzburgo, al kiu li kalkulis i. a. la novan sintenon de la italaj komunistoj al la eklezio, kio eble rezultas el efektive interna ŝanĝiĝo. Simile la franca filozofo Roger Garaudy, membro de la centra komitato de la Komunista Partio de Francio, emfazis la valorplenajn instigojn, kiujn li ricevis en Salzburg. Sen lia dialogo kun la katolikaj teologoj Rahner, Metz kaj Girardi ne estiĝus lia libro “De Anatemo al Dialogo”. Garaudy en Herrenchiemsee vekis admiron pro subtila kono de la koncilaj ideoj. Estis ankaŭ li, kiu instigis instituciigi la dialogon inter kristanoj kaj marksistoj kaj eldoni eĉ komunan revuon.

Kristana homeco - marksisma humanismo

Tio estis la ĝenerala temo de la ĉi-jara kunveno. La unua referato de profesoro Schäfer (psikologo) pri la “humano en naturscienco kaj tekniko” jam montris la malfacilaĵojn.

“La naturscienca difino de la homo estas unue limigo kontraŭ la besto”, diris Schäfer. Kiel malfacile aliflanke la teologio povas skizi bildon de la homo en la senco de humanismo, montris la reflektadoj de Karl Rahner (teologo). Malgraŭ ĉiuj konvinkoj pri digno, absoluta graveco ktp de la individuo, la teologo devas demandi sin, “ĉu efektive li scias kio kaj kiu estas la homo”. Ĉar “rivel-antropologio” estas en danĝera situacio “se apude ekzistas scienca antropologio, kiu ne ekzistis kiam la kristanismo konkrete sole interpretis la homon”. La teologo scias pri la homo nur ke li estas estaĵo kiu perdas sin en Dion, kaj nur el tio oni povas teologie argumenti. Tiel la kristanismo ne pretigas absolutan humanismon sed estas malfermita por “ĉiam estonta nova humanismo, kiun celante nur povas realiĝi konkreta preteco por la absoluta estonteco de Dio”.

Man’ en man’ al estonteco

Rahner demandis al la “marksistaj amikoj” ekz.:

“Ĉu kristanaj kaj marksistaj humanistoj devas esti malamikoj?”. Li mem respondis: “Ŝajnas al rni ke ne, se ambaŭ flankoj komprenas ke ambaŭ estas pli multe ligitaj al estonteco ol al pasinteco”. La kristanismo kiel tia ne postulas certan konkretan estontecon. “Kial do ne ambaŭ kune planu la estontecon nekonatan al ambaŭ?”. Por tio necesus liberspaco ambaŭflanka, por marksisto ĉe kristanoj kaj por kristano ĉe marksistoj. “Se oni do efektive povas akcepti komunan bazon por dialogo inter marksismo kaj kristanismo, tio ne diras ke ne ekzistas akraj diferencoj...”.

La teologoj inter si unuanimis, ke marksismo resp. komunismo estas akceptebla dialoganto nur en la momento, kiam ĝi ekz. post liberaj balotoj ankaŭ pretus demisii. Tion tre klare diris profesoro Girardi (papa universitato de Salesianoj, Romo).

Komuna “geografio de malsato”

Interesan, kvankam nekontentigan respondon al tio donis la itala komunisto Cesare Luporini. Kontraste al Karl Marx li rigardas la religian konscion ne obstaklo por la konstruado de nova socialisma mondo. Ankaŭ li konstatis komunaĵojn kun kristanismo, kaj ekz. atentigis pri la “geografio de malsato” kiun donis la koncilo en la “skemo 13”. De la eklezio li ne atendas, ke ĝi laboru por komunismo kaj socialismo, sed ke ĝi lasas liberecon al la kristana konscienco dediĉi sin al komunismo kaj socialismo. Kompense la komunismo estus preta rezigni pri ideologia batalo kaj ŝtat-ateisma propagando. Sed en pluralisma socio neniu ideologio povas rezigni pri ekspansio. - Jen la hoko…

Individuo kaj kolektivo

Garaudy postulis por la marksismo: “Ni ne rajtas perdi ion, kion portis al ni la kristanismo; ni devas integrigi la subjektivecon sen perdiĝi en subjektivismo”. Sed kelkaj marksistoj el komunistaj landoj evidente havis malfacilaĵojn ĉe la antaŭrango de persono antaŭ kolektivo. Aliflanke la teologo Metz (profesoro en Münster, Germanio) diris: “La savo ne estas nur kaj unualinie savo de individuo, sed savo de la novtestamenta ligo, de popolo, de la multaj, koncize la savo kiel reviviĝo de la karno, kaj karno - kontraste al korpo - laŭ biblia vortuzo signifas interpersona kaj socia, liga ekzistado de la homo”.

Iel do renkontiĝas jen individuo jen kolektivo.

Peko kaj morto

Pri ili Metz kaj Rahner atentigis. Sed por marksistoj ili ne estas alireblaj. Nur Garaudy kaj Luporini povis diri ion - kaj nur bedaŭre en senco de manko en la marksisma sistemo.

Ĉu kaj kia rezulto staras je la fino de tiu diskutado? Unu grava ekkono certe jam valoras la penon: kiel en la kristanismo tiel hodiaŭ ankaŭ en “la” marksismo ekzistas diverĝeco de opinioj, star- kaj vid-punktoj. La uniformeco kaj dogmeco iom post iom cedas al diferenciĝo kaj elasteco de la konceptoj. Kaj tiel eblas ankaŭ interparoli. Krome ekzistas pluraj simptomoj por la kreskado de komunista intereso kun serioza okupiĝo pri la kristanismo kaj la eklezioj. Kiel ni jam evitas apliki la esprimon “antikristo” parolante pri komunistoj, la komunistoj siaflanke ekforlasas la sloganon “religio - opio por la popolo”.

La venonta kunveno okazu en orienta lando. Se tiu plano de Paŭlo-Societo realiĝos, la dialogo certe gajnos profiton.

hpg

al la indekso


MI PLORAS PRI MIAJ NIGRAJ FRATOJ

 

Eldiroj de la sudana ĉefministro Sajed Mohammed Mahgoub, kiu vizitis la sudan Sudanon, supozigas ke la tiea ribelado estos subpremata senkompromise. Volontuloj el Alĝerio kal Egiptujo subtenos la registarajn trupojn. La konga semajngazeto “Afrique Chrétienne” en ĉefartikolo raportis pri la detruadoj kaj masakroj en Sudsudano, kaj publikigis, apud foto de indiĝena knabino, jenan plorkanton sub la titolo “Mi ploras pri miaj nigraj fratoj de Sudano”:

 

MI PLORAS

ĉar en nia lando Sudano oni detruas kaj bruligas

niajn vilaĝojn kaj niajn preĝejojn,

ĉar en nia Sudano ni negroj estas mistraktataj,

ĉasataj kai murdataj.

Sed precipe mi ploras

ĉar ni, negroj de Sudano, estas forlasitaj

de ĉiuj tiuj popoloj, kiuj nomas sin niaj “fratoj”,

de la nigraj popoloj de Afriko.

Ili kunvenas en la OUA, en la OCAM, por diskuti.

Ili kunvenas en Dakar, por festi la “Négritude”...

Kial ili ne kunvenas por savi nin?

Eble ĉar ni estas malfortaj kaj malriĉaj?

 

(“Négritude” estas negro-festivalo por la flegado de negr-afrika kulturo. Akcelanto de tiu festivalo estas la prezidanto de Senegalo, la konata verkisto Léopold Senghor, kiu kunlaboras en la postkoncila “Socialsekretariato”...)

al la indekso


FIRMA KREDO - MORTO CERTA

Katolika eklezio de Vjetnamio en grava mizero

 

La eklezio en Vjetnamio per la limo de la 17-a latituda grado estas space partigita norde kaj sude. En la nordo regas la komunismo - en la sudo kaoso. La duono de la nordaj kredantoj fuĝis en 1954 kaj ekloĝis en la sudo. Ili estas firma grupo. La sud-hejmaj katolikoj estas alispecaj. Nature el tio rezultas tensioj, akrigitaj per la politikaj kaj ekonomiaj komplikaĵoj kaj konfuzoj. La episkopoj klopodas ekvilibrigi kaj konduki sur pli kvietajn vojojn. Sed norde kaj sude le eklezio travivas pasionon.

Eklezio muta en la nordo

Pri la norda eklezio ne estas pli multe konate ol pri la eklezioj de Ĉinio kaj Nordkoreo. Ŝajnas ke en Nordvjetnamio la eklezio ne estas tiom persekutata, sed enfiltrata kaj malfortigata interne. La potenculoj ĉiukaze decidiĝis ekstermi kristanismon. Por tio ekzistas atestaj eldiroj de fuĝintoj. Ekz. senreligia studento respondis al demando pri religia libereco en Nordvjetnamio: “Liberecoj de kredo kaj kred-agado ne ekzistas en Nordvjetnamio”. Kvankam ŝajne oni lasas liberecon viziti diservojn, “fakte tamen oni klopodas subfosi kaj fine ekstermi la religion”. Alia atesto estas kontrabandita letero de pastro al amiko en la sudo. Ni citas: “La kredo ĉi tie estas firma, sed estas la certeco de morto. Ni pastroj kutime estas lasitaj al ni mem, sed praktike kaptitoj en la sakristio. Oni tre malfaciligas ekstere agadi apostole”. Li finfine estis ricevinta permeson ripari preĝejon detruitan antaŭ 14 jaroj. Sed la riparado marŝas nur tre malrapide, kaj kiam li povis akiri du statuojn, oni vokis lin trifoje antaŭ la tribunalon. Li opinias ke kun tri metroj da ŝtofo jare kaj 200 g da rizo tage oni povas vivi. Jen kaj jen ili ricevas ankaŭ iom da viando. “Ni konfidas nin al la protekto de Dio, kiel infano dormas en la brakoj de la patrino. Tio estas la sola maniero, kunteni korpon kaj animon. Sed tiel eblas, kara amiko, eblas centprocente!”.

Rimarkinda estas la malgranda sukceso de la filtro-metodoj. Al la tielnomata Patriota Eklezio sub komunista influo de 1955 nur ĉirkaŭ 15 pastroj transiris, inter la kredantoj troviĝis nur kelkcent anoj. Malgraŭ ĉio oni taksas la nombron de katolikoj en la nordo 850.000, tio estas 5% de la loĝantaro. La episkopoj ne povis veni al la koncilo. La invitleteroj revenis kun la poŝta rimarko “akcepto rifuzita”. En la sudo oni ne povas unusence karakterizi la situacion de la eklezio. Unue oni devas diferencigi inter urbo kaj kamparo.

En la suda lando

Ĉar la eksterurba tereno je kvar kvinonoj estas en la mano de Vjetkongo, dependas de ĝi kiom da libereco havas la kristanoj. Jen ĝi estas singarda por ne kompromiti sin ĉe la loĝantaro, jen ĝi ekbatas se espereblas avantaĝo el tio. La ĝeneralan humoron respegulas letero skribita fine de 1965 de vjetnamiano en Mekong-delto: “La popolo abomenas Vjetkongon kiel amerikanojn kaj registaron, ĉar nia vivo nun estas ĵetita en nepriskribeblan kaoson kaj la malmultaj havaĵoj disfalas sub bomboj... Vjetkonganoj kaj registaraj trupoj alterne prirabas la vilaĝojn kaj detruas la kampojn”.

Episkopo lamentis, ke semajne li perdas 1.500 ĝis 2.000 diocezanojn; unuj falas en la manojn de Vjetkongo, aliaj estas viktimoj de usonaj aviadiloj. Cetere ankaŭ la nordaj katolikoj havas damaĝojn pro bombadoj; ĉe ses bombatakoj estis mortigitaj centoj da katolikoj kaj detruitaj 9 preĝejoj, laŭ protesto de katolikoj ĉe la Internacia Kontrolkomisiono (estis la sola konata kazo, ke la norda eklezio rajtis rompi sian silentadon).

En la urboj aldoniĝas la konataj malfacilaĵoj kun budista minoritato kaj iliaj gvidantoj, kiuj pretendas fari siajn postulojn en la nomo de la tuta popolo. Malmulte konate estas, ke multaj religiemaj budistoj emfaze rifuzas la militemajn bonzojn. Sed ili ne estas organizitaj kaj tial ne aŭdataj.

Precipe la katolikaj fuĝintoj el la nordo timas la venkon de la nordo, de kie ili ja fuĝis sub grandaj oferoj. Ili formis fortan defend-organizon, kiu kun sia militema spirito vekas malkonfidon de la cetera katolikaro kaj obstaklas por la ege necesa interkompreno kaj sociala kunlaboro kun la nekristanoj. En tiu rilato tamen ŝajnas, ke lastatempe la situacio pliboniĝis, de kiam formiĝis “Katolika Burĝarbloko” ampleksanta vastajn rondojn sur pli larĝa bazo.

En la sudaj urboj

La periferioj de la urboj fariĝas mizerkvartaloj kun fuĝintoj el la kamparo. Inter la preskaŭ miliono de senlaboruloj estas ĝis 40% de katolikoj, kvankam ilia nombro en Sudvjetnamio estas nur 10% de la loĝantaro. Apud la 1 miliono kaj duono da katolikoj estas 50.000 protestantoj.

W. H.

al la indekso


PILGRIMO 

 

La 8-an de majo 1966, okaze de la grandaj festotagoj ligitaj kun la miljara datreveno de kristaniĝo de Pollando, pilgrimis esperantistoj al Ĉenstoĥova, reprezentantoj de IKUE kaj UEA.

Solenan meson antaŭ la mirakla madono celebris sac. H. Paruzel, kiu en sia prediko substrekis: “Kiel antaŭ mil jaroj la anoncantoj pri la evangelio alportis al la poloj interalie ankaŭ la latinan lingvon, kiu unuigis ilin en unu kulto kun aliaj nacioj de la kristana familio - tiel sur la sojlo de la dua jarmilo Pollando donis al la mondfamilio la modernan latinon, kiu naskiĝis sur la pola tero - esperanton. Ĉiu popolo, ne timante lingvan hegemonion de alia nacio, povas konsideri ĝin kiel duan lingvon ĉe la gepatra idiomo”.

Nia foto (F. Organa) montras grupon de IKUE-anoj, en ilia mezo Paruzel.

T. K.

al la indekso


NI AŬDIS 

 

En Meksiko 62 seminarianoj, kiuj poste iros al misiaj landoj (Afriko, Japanio, Koreo), lernas esperanton laŭ la Ĉe-metodo de s-rino Alicja Zepeda. 

En la hungara katolika gazeto “Új ember” (Nova homo) de la 22-a de majo 1966 aperis longa kaj interesa artikolo “Esperanto kaj katolikismo” de pastro A. Lantos-Kiss. La aŭtoro skribis al ni: “Mia artikolo vekis sensacion; multaj gelegantoj interesiĝas pri esperanto, precipe pri IKUE kaj E.K.”. 

Dum la U.K. en Budapest okazos katolikaj diservoj kaj fakkunveno de IKUE. Ankaŭ dum la TEJO-kongreso en Pécs estos katolika diservo. 

La kampanjo por enkonduko de esperanto en Radio Vatikana daŭros ĝis septembro 1966.

 

al la indekso


NOVA CIVITO

Patro Jacobitti raportas pri la stato de la enketo pri reapero de “Nova Civito”:

 

Ni promesis ke fine de majo ni devos decidi, ĉu laŭ la alvenintaj petoj NC povos reviviĝi aŭ ne. Ĝis fine de majo respondis 188 personoj (aŭ grupoj) kun 387 mendoj. El la kvanto de la mendoj oni povas konstati, ke la respondantoj tre serioze zorgis la aferon.

Sed kial ne respondis la granda plimulto? Ni estus dankintaj ankaŭ al tiuj, kiuj deklarus ke ili ne konsentas kun ni. Ni povas do ekde nun konstati, ke nia propono preni sur niajn ŝultrojn la forpasintan revuon kaj lanĉi denove ĝin el pli taŭga bazo, ne estis akceptata. Sed, kvankam ŝajnus miraklo ke iam la negativaj rezultoj povus esti renversitaj al pozitivaj, ni volas ankoraŭ prokrasti la decidon ĝis la Katolika kaj Universala Kongresoj.

al la indekso


E.K. ANTAŬ 60 JAROJ - JULIO 1906

UNUIĜO DE KRISTANARO

 

Certege por tiel granda kaj altdezirinda celo oni bezonas studi, serĉi, kompari, elekti, pesi, akcepti, eligi, pripensi. Sed tio ĉio neniel sufiĉas. La kredo ja povas trovi multe da helpo el tio ĉio: tamen, ĉar la kredo estas, ne trovaĵo de homo, sed donaco de Dio, kiu ĝin libere donacas al kiu li volas; estas vere ankaŭ alia rimedo tute ne malŝatinda nek forgesinda, nome la unuiĝo de preĝoj, por ke la Patro de l’ lumoj bonvolu lumigi la eternan lumon de la eterna vero al ĉiuj kiuj havas sinceran voladon trovi la rektan vojon al la vero, kaj ne metas vole iajn barilojn.

Estus do treege dezirinde ke ĉiuj, kiuj deziras kunhelpi por atingi la diritan celon, ne nur studadu kaj verku, sed ankaŭ preĝadu ĉiutage fervore por peti la benon de Dio sur siajn laborojn: ĉiu ajn ne nescias ke, sen la dia benado, vane laboras kiuj konstruas la domon de Dio kaj volas multobligi la loĝantojn en ĝi. Ni preĝadu do, ni studadu, ni verkadu, por ke niaj laboroj estu fruktodonaj por la granda Unuiĝo.

Van Oevelen, pastro katolika

al la indekso


KATOLIKA APOTEKO

Soveta komentario pri la Koncilo

M. Mĉedlov, kunlaboranto de “Komsomolskaja Pravda” kaj special-reportero de “Literaturnaja Gazeta” pri la 2-a Vatikana Koncilo, antaŭ nelonge publicis sub la titoloj “Koncil-Kontrastoj” kaj “Metodoj ŝanĝiĝas - celo restas” komentarion pri siaj observoj kaj pensoj pri kaj post la koncilo. La aŭtoro mem estadis en Romo.

Mĉedlov, fakulo pri vatikanaj aferoj, provas esplori la kaŭzojn de la katolika “reformacio”, por ke la komunismo lernu el tio. Sed li konfesas sian nekapablon kompreni la spiritajn modifiĝojn. Ĉar por li restas nekomprenebla la sinpravigo de la eklezio, kiu ne deduktas sin el ĉi tiu mondo; la eventoj estas por li nur politika kaj           parte - taktika fenomeno. Li komparas la teologiajn koncil-debatojn kun apoteko: nur mallaiko scias, kio kaŝiĝas en la receptoj.

Kontrastoj

Aparte frapaj por M. estas la kontrastoj kaj kontraŭoj de starpunktoj kaj opinioj interne de la katolikismo, sed ankaŭ malsamoj en la agoj de papoj. La ĝeneralajn malcertecon kaj nestabilecon la komentanto konjektas el sia rimarkado, ke pastraro kaj episkoparo disfalas je diversaj grupoj. Laŭ li la dekstraj-radikalaj elementoj pli kaj pli perdas terenon, kaj pro premo per kredantoj kaj parto de la pastraro ankaŭ la hierarkio estas devigata ŝanĝi la strukturon. La ekstremoj videblas en Pio XII kaj Johano XXIII. Kvankam pli-malpli venkis la reform-koncepto kiel normo, tamen la kontraŭtendenco ankoraŭ fortas, kion montras ĝuste la samtempa malfermo de beatig-procesoj por Pio XII kaj Johano XXIII. M. parolas pri malfacila situacio de la centra eklezi-potenco, kombini kaj harmoniigi la diverĝajn direktojn. Rezulto estas kompromisoj, alternaj riverencoj dekstren kaj maldekstren.

Eklezio de malriĉuloj

Sed ankaŭ en tiuj unuavide kontraŭdiraj agadoj la aŭtoro, konvinkita pri la politika celo de la reformado, kredas ekkoni politikan linion: en epoko de grandiozaj progresoj de komunismo kaj socialismo, fariĝis ĉefintenco de la eklezio, evolui de privilegia eklezio al eklezio de malriĉuloj. Ke pro tio oni volonte reiras al modeloj el la juna eklezio, M. juĝas eraro, ĉar la juna eklezio, enkondukinta idealismajn motivojn kaj transcendajn ideojn, rabis al la klasbatalo por longa tempo ĝian potencon.

Ankaŭ en la ekumenaj strebadoj M. vidas taktikon naskitan nur el politika prudento. La deziro batali kontraŭ la komunismo necesigas “unuecan fronton” por unuece influi la klasbatalon. M. ne dubas pri la honesteco de la social-reformantoj; sed li riproĉas ke ilia programo ankoraŭ pendas je la burĝa ideo.

Ĉar, akcentas M., ĝi enhavas aron da atentindaj koncedoj, kiel strik-rajto. Sed la privatposedaĵo ankoraŭ estas agnoskita kiel kondiĉo de esenca persona libereco. La soveta raportisto ne povas kompreni, ke eklezio elimininta klas-interesojn ne lasas la mondon al si mem, kiel la rus-ortodoksa eklezio, sed aktivas en ĉi tiu mondo.

Silento pri kompromitaĵoj

Aparte impresita M. estis per la universaleco de la eklezio, per la malkovro de ĝia vera katolikeco. Li atentigas en tiu kunteksto, ke Paŭlon VI dum lia UN-vojaĝo akompanis ok kardinaloj el ĉiuj rasoj, ke la koncilmesoj estis celebritaj ĉiun tagon en alia rito. M. kredas ke nelaste la proletara internaciismo efikis tiun ŝanĝiĝon en la eklezio. Li laŭdas la reformon, sed riproĉas ke ĝi inklinas al duoneco, ĉar ĝi troe estas kontrolata per la legislativo. Li ankaŭ riproĉas al la koncilo silenti pri ĉia kompromito kaj anstataŭe paroli pri precizigo, profundigo kaj modernigo, do pri speciala formo de kristanismo, sed ne pri reformado je kapo kaj membroj.

Ĉio restas

La soveta observanto finas sian komentarion per eldiraĵo de protestanta koncil-observanto: En la Vatikano oni hodiaŭ povas vidi neeblaĵon: ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas, kiel estis.

Ke la artikolo de M. en kelkaj aferoj ne konformas al la realo, ne povas trompi la observon, ke ankaŭ en tiu kompleksa sistemo de la hodiaŭa komunismo, kaj precipe en ĝiaj opinioj pri religio kaj katolika eklezio, oni povas rimarki “fendojn en la muro”.

al la indekso


NAIVA TOLEREMO NE TUTE TOLEREBLA

Dialogo kun nekristanoj - ankoraŭ iluzio?

Oni ofte spertas ke tiuj homoj, kiuj daŭre kaj trumpete uzas la vorton “toleremo”, ĉe tio pensas des pli malmulte pri si mem, ju pli multe ili postulas toleremon de aliaj. Ordinare ne multe valoras protesti aŭ refuti, kaj nur malofte tiaj tolerem-vendantoj estas pretaj akcepti sinceran kaj seriozan diskutadon, ĉar unuflanka polemiko, moko, ridindigo kaj sarkasmo estas pli simplaj kaj pli aplaŭdrikoltaj, aliflanke ili ofte - pro siaj tradicio, ideologio kaj el malbonaj spertoj naskita fanatikemo - estas tro blindaj por konstati faktojn kaj realon (ke en tiu rilato ankaŭ la katolikismo ne estis kaj estas anĝeleca, ni trankvile konfesas). Tial atakantoj de kristanismo aperas al ni same reakciaj-konservativaj kiel ili asertas pri ni.

Tio estas tre bedaŭrinda situacio, precipe se oni spertas ĝin ĝuste inter esperantistoj, kiuj per sia lingvo do celas interkompreniĝon kaj pacon. Mi bone scias ke tiu celo estas grandparte iluzia, tamen ŝokas min ke tiel malamike kondutas esperantanoj. Sed eble mi efektive havas iluziojn?

En “Sennaciulo” (oficiala organo de SAT) aperis lastatempe tri tiaj senamaj artikoloj. Antaŭ unu jaro (julio 1965) sur la unua paĝo oni povis legi “Religia ideologio kaj Socialismo”, kiun titolon havis artikolo de Riĥter (okcidentgermano).

Same malĝusta kiel la titolo - “religia ideologio” finfine povas esti ĉio kaj nenio, ankaŭ socialismo - estas bazo kaj enhavo de tiu verkaĵo. Profundan nekomprenon de la problemoj jam montras la unuaj frazoj, kie Riĥter ankaŭ klasifikas la teologion “nur ŝajnscienco” kaj kritikas ke ĝi “evitas ĉiujn sincerajn diskutojn pri la dogmoj”. Fakte la tuta afero estas nenio alia ol kompilaĵo de sate konataj sloganoj, de “Neniu povas pruvi science, ke Dio ekzistas” ĝis “La Biblio entenas legendojn kolektitajn el multaj antikvaj civilizoj” kaj “La religiistoj bremsas la socian progreson”.

Ne meritas okupiĝi defende pri tiu artikolo, oni nur povas miregi ke en la jaro 1965 okcidenta revuo ankoraŭ povas publikigi ion tian. Nur ankoraŭ unu pli ol kurioza citaĵo: “Hitler restis ĝis sia morto ano de la katolika eklezio”. Kaj la konkludon, ke ja malaperos religio, kompletigas: “Science ateista instruo kaj propagando faros la ceteron, sekve malpermesoj ne estas necesaj”. Profundan dankon, s-ro Riĥter, ke vi ne volas malpermesi nin.

De la sama aŭtoro venas artikolo (en la aprila numero de ĉi tiu jaro) sub la titolo “Historia Jesuo Kristo?”. Leginte ĝin, mi ekkonis nur unu aferon: la aŭtoro evidente ne scias kio estas Biblio, kaj el tiu nescio kompreneble ne povas flui io ajn atentinda.

Pli interesa estas la tria ekzemplo. En “Sennaciulo” de marto 1966 sur paĝo 20 aperis artikolo subskribita per “Naivulo”. Kiel malmulte oni atentas en SAT (kaj similaj rondoj) la katolikan E-movadon ŝajnas atesti la titolo “POST LA KONCILIO”; ĉar la korekta formo - malgraŭ la PV-termino “koncilio” - estas “koncilo”. Sed tio nur apude. La anonima (ĉu estas redakcia artikolo?) aŭtoro avertas enkonduke: “... mi aliflanke iom timas malfeliĉigi homojn kiuj trovas en sia kredo kontenton aŭ konsolon... Mi ĉefe deziras ke la diskuto igu ĉiun iom pli tolerema pri alies ideoj”. Tial li do, kiu “iom interesiĝis pri la laboroj de la ĵus finiĝinta Koncilio en Romo”, riproĉas al la eklezio oportunismon kaj deklaras: “Kompreneble, kvankam naiva, mi scias ke ĝi toleras tion kion ĝi ne plu povas malhelpi...”. Kaj li igas toleremaj siajn legantojn per jenaj frazoj: “Cetere mi neniam vidis Dion mem kunigi du gefianĉojn: tion faras pastro en la nomo de Dio (kiam la juna paro bezonas tiun komedion!)”. “La malpermeso (de eksedziĝo; red.) de la Eklezio estas tute ekscesa kaj malhumana”. “Ni devas deziri, ke multaj kredantoj ne plu tiel facile submetiĝos kaj agos laŭvole, ĉu diskrete, ĉu malkaŝe forĵetante tiun anakronisman pseŭdomoralon!”. “Naivulo” skribas en la dua frazo: “... mi almenaŭ klopodas objektive konsideri la okazaĵojn sen antaŭjuĝo...”. Fiaskinta klopodo, bedaŭrinde.

Bedaŭrinde tial, ĉar kelkaj partoj en ĉi tiu artikolo tutcerte estas atentindaj kaj malpli naiv(ig)aj. Unu faux pas estas ankoraŭ liaj vortoj pri naskolimigo. Evidente li ne rimarkis, ke la koncilo intence ne traktis tiun problemon, sed lasis ĝin al papa komisiono (vidu EK aprilo 1966), iom mirige ankaŭ se li nur “iom interesiĝis” pri la koncilo. Tamen, ankaŭ se li pretervidis tion, ĉu jena tono necesus: “… ĉu do, por kontentigi niajn Konciliajn Moŝtojn, ni devos deziri iun novan militon, aŭ kelkajn epidemiojn, aŭ iujn ajn kataklismojn, kiuj detruos la troajn kunikle naskitajn homidojn?”. Kara Naivulo, prave vi uzas ĉi tiun pseŭdonimon.

Sed ĉi-sekva citaĵo ŝajnas al mi nepre grava, ĉar ĝi temas pri kernopunkto de nia dialogo kun nekristanoj kaj ateistoj. “Nuivulo” skribas:

“Sed, fine, mi legas ke... “ateisto ne estas plena homo”..., ke “ateismo estas fenomeno de laceco kaj de maljuneco!” (mi tute ne konsentas, kompreneble! por ni la surtera vivo estas ĉio; nia konduto estas pli humana, pli plene homa ol tiu de tiuj homoj, kiuj kredigas je falsa, eterna, postmorta vivo, kaj tiel forgesigas la ĉi tieajn maljustaĵojn! pro tio ni senlace klopodas plibonigi tiun surteran vivon por ĉiuj, anstataŭ atendi senfare pli feliĉan eternecon; ĉu ni estas duonhomoj? Cetere, ni daŭre serĉas proksimiĝi al la vero, anstataŭ pigre alpreni dogmecan kredon kiu evitas ĉian penon; kiu montras lacecon kaj maljunecon?)”. 

Kard. J. König, estro de la sekretariato por la nekredantoj 

Certe, ĉi tiuj koleraj kaj iom supraĵaj, tro simpligaj vortoj ne estas bazo por diskutado. Sed ĝuste la furiozeco kaj pasio montras, ke jen estas trafita neŭralgia punkto ĉe la dialogo kristanismo-ateismo. Ni ne povas nek volas ĉi tie profundiĝi en tiun problemon. Kion montru nia artikolo, estas nur ke ankoraŭ ne estas kreitaj la kondiĉoj por igi fruktedona tian dialogon, dum la alia flanko estas kaptita en parolmaniero neadekvata kaj neakceptebla, kaj dum oni tie ja havas intereson pri religio ktp sed suferas je mankado de necesaj seriozaj konoj kaj scioj. Kaj eble, ne espereble ankaŭ ni mem ankoraŭ ne estas maturaj por tiu dialogo.

sm

al la indekso


EL LA KONSTITUCIO PRI LA EKLEZIO

EN LA MONDO HODIAŬA

 

Formoj kaj radikoj de ateismo

19. La elstara kaŭzo por la homa digno konsistas en la vokiĝo al komuneco kun Dio. Al dialogo kun Dio la homo estas invitita de la komenco de sia estiĝo: li ja ekzistas nur, ĉar li - de Dio el amo kreita - ĉiam el amo estas estigata; kaj li ne vivas plenvere, se li ne agnoskas libere ĉi tiun amon kaj konfidas sin al sia kreinto. Multaj el niaj samtempuloj neniel travidas tiun plej internan kaj vivfortan ligon kun Dio, aŭ ili decide rifuzas ĝin. Kaj tiel oni devas kalkuli la ateismon inter la plej gravaj aferoj de ĉi tiu tempo kaj zorgeme esplori ĝin.

Per la nocio ateismo oni nomas tre diversajn fenomenojn. Dum kelkaj esprime neas Dion, aliaj opinias ke la homo tute nenion povas aserti pri Li; aliaj ekzamenas la demandon pri Dio tiamaniere, ke la ekzameno ŝajnas esti sensenca. Multaj kiuj transiras nedece la limojn de la pozitivaj sciencoj, aŭ asertas ke ĉio estas klarigebla en tia scienca maniero, aŭ male ili ne jam akceptas ion ajn absolutan veron. Kelkaj altigas la homon tiel multe, ke la kredo je Dio estas efektive senenhavigita, pli, ŝajnas, el la emo de pozici-konservo de la homo ol por neadi Dion. Aliaj konstruas al si tian bildon pri Dio, ke tiu bildo rifuzata de ili tute ne estas la Dio de la evangelio. Aliaj tute ne entreprenas demandadon pri Dio, ĉar ili ŝajnas ne senti religian maltrankvilon kaj ne rimarkas, kial ili pensadu pri religio. Krome la ateismo ne malofte estiĝas el la verva protesto kontraŭ la malbono en la mondo aŭ el la malprava transigo de la percepto de absoluto al certaj homaj bonaĵoj, tiel ke tiuj estas kredataj Dio. Ankaŭ la hodiaŭa civilizacio povas, ne el si mem sed per sia troa plektiĝo en la teraj aferoj, ofte malfaciligi la vojon al Dio.

Certe tiuj ne estas sen kulpo, kiuj libervole provas forteni Dion el siaj koroj kaj eviti religiajn demandojn, ne obeante la eldirojn de siaj konsciencoj. Sed ofte la kredantoj ankaŭ mem havas certan respondecon pri tio. Ĉar la ateismo, precize rigardata, ne estas io origina, sed estiĝas el diversaj kaŭzoj, al kiuj apartenas ankaŭ la kritikaj reagoj kontraŭ la religioj, kaj en kelkaj regionoj precipe kontraŭ la kristana religio. Tial pri tiu estiĝo de la ateismo la kredantoj povas esti ne malmulte kulpaj, kiom oni devas diri ke ili pli kaŝas ol malkaŝas la veran vizaĝon de Dio kaj religio per neglektado de kred-edukado, per malĝusta klarigado de la instruoj au ankaŭ per mankoj en sia religia, morala kaj sociala vivo.

 

La sistema ateismo

20. La moderna ateismo ofte ankaŭ prezentas sisteman formon, kiu - krom aliaj kaŭzoj  - tiel fortigas la sopiron de la homo al aŭtonomio, ke ĝi vekas malfacilaĵojn je ĉia dependeco de Dio. La tiun ateismon konfesantoj asertas ke la libereco konsistas en tio, ke la homo estas sia propra celo kaj sola konstruanto kaj demiurgo de sia propra historio. Tio nu, tiel li asertas, estas ne harmoniigebla kun agnosko de la Sinjoro, kiu estas kaŭzo kaj celo de ĉiuj aferoj, aŭ almenaŭ igus tian aserton tute superflua. Tiun doktrinon povas favori la travivado de la potenco donita al homo de la hodiaŭa teknika progreso.

Inter la formoj de nuntempa ateismo ne povas esti pretervidata tiu formo, kiu atendas la liberigon de la homo, precipe lian ekonomian kaj socialan liberigon. Ĝi asertas ke tiun liberigon la religio pro sia naturo kontraŭbatalas, ĉar ĝi direktas la esperon de la homo al estonta kaj falsa vivo kaj tiel fortimigas lin de la konstruado de la tera socia vivo. Tial la anoj de tiu doktrino akre batalas kontraŭ la religio, kie ili ekhavas la ŝtatan potencon, disvastigas precipe en la edukado de la junularo ankaŭ la ateismon per la rimedoj de tiu trudado, kiu disponiĝas al publika potenco.

 

La sinteno de la eklezio al ateismo

21. La eklezio, fidela al Dio kiel al homoj, ne povas alie ol kondamni dolorplene kun ĉia firmeco tiujn detruajn instruojn kaj efikojn, kiuj kontraŭas la ĝeneral-homan sperton kaj rabas al la homo lian denaskan grandecon, kiel ĝi kondamnis ilin ankaŭ ĝis nun. Sed la kaŭzojn de neado de Dio kaŝitajn en la spirilo de la ateistoj ĝi provas kapti kaj opinias, konscia pri la graveco de la demandoj farataj de la ateismo kaj ankaŭ pro la amo al ĉiuj homo, ke ili devas esti serioze kaj pli profunde ekzamenataj.

La eklezio firmtenas, ke la agnosko de Dio tute ne kontraŭas la dignon de la homo, ĉar ĉi tiu digno ja fundas kaj estas perfektigata ĝuste per Dio. Ĉar la homo estas bazita sur intelekto kaj libereco en komuneco per la Kreinto-Dio: antaŭ ĉio li estas vokita kiel filo al komuneco kun Dio kaj al partopreno en lia beateco. Krome ĝi instruas ke per la eskatologia espero ne estas malgrandigita la graveco de la teraj taskoj, sed ke pli ĝuste ilian plenumon fortigas novaj motivoj. Sed se la dia fundamento kaj la espero al eterna vivo foriĝas, la digno de la homo estas plej grave vundita kiel hodiaŭ ofte pruviĝas, kaj la enigmoj de vivo kaj morto, kulpo kaj doloro restas sen solviĝo, tiel ke la homoj ne malofte venas al malespero. Ĉiu homo restas provizore por si mem nesolvita demando, kiun mallume li sentas. Neniu povas en certaj momentoj, precipe en pli grandaj viveventoj, tute eviti tiun demandon. Al tiu demando nur Dio povas plene kaj kun tuta certeco doni respondon, kiu vokas la homon al pli profunda pripensado kaj pli humila serĉado.

La helpo portenda al la ateismo devas esti atendata kaj de la taŭge prezentata instruado kaj de la tuta vivo de la eklezio kaj ĝiaj membroj. Ĉar la eklezio devas iel fari ĉeestantaj kaj videblaj la Patron kaj la homiĝintan Filon kaj krome sub gvidado de la Sankta Spirito senĉese renoviĝi kaj konvertiĝi. Tio estas atingata precipe per la atestado de viva kaj matura kredo, kiu estas tiom elformita ke ĝi kapablas klare travidi kaj superi la malfacilaĵojn. La elstaran ateston de tiu kredo donis kaj donas la multaj martiroj. Tiu kredo devas manifesti sian fekundecon, trapenetrante la tutan vivon de la fideluloj, ankaŭ la profanan, kaj movas ilin al justeco kaj amo, precipe al la malriĉuloj. Al la manifestado de la ĉeesto de Dio fine kontribuas aparte la frateca amo de la fideluloj, se ili unuanime kunlaboras por la kredo al la evangelio kaj prezentas sin kiel signon de unueco.

Ankaŭ se la eklezio ĉiel rifuzas la ateismon, ĝi tamen sincere konfesas ke ĉiuj homoj, kredantoj kaj nekredantoj, devas kontribui al la ĝusta konstruo de ĉi tiu mondo, en kiu ili komune vivas. Tio certe ne povas okazi sen sincera kaj prudenta dialogo. Tial ĝi plendas pri la diskriminacio inter kredantoj kaj nekredantoj, kiun enkondukas certaj ŝtatestroj maljuste, neatentante la bazajn rajtojn de la homa persono. Por la kredantoj ĝi postulas aktivan liberecon, ke oni permesas al ili starigi en ĉi tiu mondo ankaŭ la templon de Dio. La ateistojn aliflanke ĝi afable invitas, kun malferma koro rigardi la evangelion de Kristo.

Antaŭ ĉio la eklezio scias, ke ĝia mesaĝo respondas al la plej sekretaj sopiroj de la homkoro, ke ĝi defendas la dignon de la homa vokiĝo kaj donas al tiuj, kiuj jam malesperas pri sia pli alta celo, denove esperon. Ĝia mesaĝo ne nur ne etigas la homon, sed elverŝas lumon, vivon kaj liberecon por lia progreso; kaj ekster ĝi nenio kapablas sufiĉi al la homa koro: “Vi kreis nin kun direkto al vi”, Sinjoro, “kaj malkvieta estas nia koro, ĝis kvieton ĝi trovos en vi” (Sankta Aŭgusteno, Konfesoj I, I. PL 32, 661).

al la indekso


FRIEDRICH WILHELM FOERSTER (1869-1966)

 

Antaŭ kelkaj semajnoj, en januaro de ĉi tiu jaro, mortis en sia svisa hejmo la granda scienculo, pedagogia majstro kaj pacbatalanto Friedrich Wilhelm Foerster, en la 97-a jaro de sia vivo.

Nuntempe, bedaŭrinde, ofte nur kelkaj fakuloj scias la nomon kaj la verkaron de la famkonata viro, kiu Foerster estis en la tempoj antaŭ la unua mondmilito. Tiam, antaŭ la terura jaro 1914, la gestudentoj de la universitatoj en multaj landoj de la okcidenta Eŭropo vizitis la prelegojn de Foerster, kaj la tiamaj instruistoj de la popol- kaj ĉeflernejoj estis informataj pri la verkaro de Foerster tre detale.

Kvankam Foerster ne estis kristano de iu ajn difinita konfesio, li predikis la grandajn valorojn de kristana edukado. Ankaŭ en la cirkloj de la diversaj eklezioj - kaj katolika kaj evangeliana - oni ĝojis pri la agado de Foerster en la batalo por la plej valoraj idealoj de la homaro.

Sed post la unua mondmilito la anaro de Foerster malgrandiĝis rapide. Kiel reprezentanto de sincera kaj longdaŭra paco li kondamnis ĉiujn provojn kaj ĉiujn esperojn, kiuj diris, ke Germanujo venkos en dua mondmilito, kaj ke pro tio ĉiu brava germanlandano preparu militon. Ĉefe la ŝovinistaj kaj naciistaj partioj en Germanujo kontraŭbatalis Foerster kaj la humanismon de la granda verkisto. Foerster eldonis tiam belaspektan kaj enhave bonegan revuon por varbi pri siaj ideoj. Senlace li laboris por la paco. Sed - sensukcese.

Kiam Hitler fariĝis germanlanda ŝtatestro, Foerster elmigris. Li vivadis dum la venontaj jaroj en Svislando, en Francuio kaj - fine - en Usono. Estas interese scii, ke en la jaro 1940 Foerster savis sian vivon per la helpo de la portugala registaro, kiu permesis al li eniri sian landon.

La rilatoj inter Foerster kaj Aŭstrujo ne estis nur oficialaj. Foerster estimis la lastan aŭstrian imperiestron, Karlon la I-an, kaj li esperis novan iniciativon por la paco de li. La imperiestro petegis lin, ke li fariĝu aŭstria ministro. La kontraŭuloj de Foerster atakis ĉi tiun planon. Ĝi ne sukcesis. En mia libro “Der letzte Kaiser” (La lasta imperiestro) mi priskribis la aferon Karlo-Foerster tre detale.

Pli malfrue Foerster publikigis - jam en ekzilo - sian libron “Europa und die deutsche Frage” (Eŭropo kaj la germanlanda problemo) en la jaro 1937, kelkajn monatojn antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito. Tiam ankaŭ multaj bonintencaj aŭstroj ne komprenis lin, ĉar li deklaris en tiu libro, ke Aŭstrujo nur havus en la estonto du eblecojn: ĝi estos devigata elekti inter la restarigo de la habsburgida dinastio, kaj la tradicia kunlaboro de Aŭstrujo en la Danuba Eŭropo. Ambaŭ problemoj ne estus solveblaj - kaj Foerster deklaris, ke la aŭstria tasko estos, kunlabori en la Danuba Eŭropo. Malgraŭ ke li estis granda estimanto de la lasta aŭstria imperiestro Karlo la I-a, li opiniis, ke la habsburgida dinastio ne estu restarigata en la intereso de Austrujo.

Kiam la dua mondmilito komenciĝis kaj la germanlandaj armeoj okupis Francujon, ankaŭ Friedrich Wilhelm Foerster estis en granda danĝero. Ne estis dubo, ke la nacisocialistoj estus arestintaj lin, se ili estus kaptintaj lin. Foerster intencis elmigri al Svislando.

Sed Svislando malhelpis la eniron. Pro tio Foerster vojaĝis trans la duono de Eŭropo kaj alvenis finfine en Usono. Tie li vivadis dum la dua mondmilito kaj ankaŭ multajn jarojn poste. Li maljuniĝis, li perdis la eblecojn vidi kaj legi - sed lia fidela edzino kaj aliaj fidelaj amikoj prizorgis lin. Fine - antaŭ kelkaj jaroj - li revenis Eŭropon, kaj nun li trovis hejmon en Svislando.

La verkaro de Friedrich Wilhelm Foerster estas tro granda, por ke oni povus priskribi in per kelkaj linioj kaj en kelkaj minutoj. Ĉiam kaj ĉie li restis fidela al siaj ideoj kaj al siaj taskoj. Li volis helpi al la homaro per sia laboro. Li volis konvinki homojn, ke estus pli bone kunlabori en paco ol batali unu kontraŭ la alia en terura milito. Li amis sian germanan popolon malgraŭ ke multaj personoj el tiu popolo malŝatis lin, ja eĉ malamegis lin. Li kredis, ke la lastaj du jarcentoj de la germana historio, la tempo, kiam la prusa reĝlando fariĝis la plej granda potenco en Germanlando, estis eraro, kaj Germanlando returniĝu - laŭ Foerster - al la idealoj de la grandaj germanaj poetoj, verkistoj kaj scienculoj - al la idealoj de Goethe. Lessing kaj Kant, kies “traktaĵon pri la eterna paco” Foerster treege ŝatis.

Nun li estas mortinta. La usona revuo “Rekonstruado” skribis artikolon pri li, titolitan “Mortis homo, kiu ne estis venkita”. Sed, ankaŭ kiam Foerster estas mortinta, lia granda spirito ne malaperu! Li estas kaj estos unu el la grandaj herooj de la homaro.

D-ro Ernst Joseph Görlich, laŭ Esperanto-elsendo de Radio Vieno

al la indekso


SEKSO NENECESA

 

En la lastaj jaroj ĉiam pli intense inundis la ĵurnalaron la ofte citita “seksondo”. Oni multe kaj arde diskutis pri la problemo, kiamaniere haltigi tiun fluson, ne interrompitan de eĉ eta periodo de malfluso. Sed vortoj ŝajne ne helpis, kaj la protest-agadoj de diversaj instancoj, inter ili ankaŭ de la junularorganizaĵoj, vanis komplete. Tio validas speciale por la germanlingva ĵurnalmerkato, sur kiu la diversaj reprezentantoj de la s-ekskluzive ilustrita ĵurnal-s-ekspansio batalis senkompate pri la komerca supereco en tiu ĉi sfero.

Nun ekaperis tute surprize nova trajto en tiu evoluo. Tiun produktis la reklamindustrio, estante apud (pli bone antaŭ) la diligentaj aĉetantoj kaj legantoj la plej komerc- kaj profit-necesa faktoro en la ekzisto de la ilustritaj ĵurnaloj. Ruzaj kaj prudentaj kapoj el la reklamfako ekkonis, ke la varb-apelado en la nuntempo plej efike devas sin direkti al la familio kiel tuto. Sed en tiu senco la seksgazetaĉoj per siaj jam stereotipaj titol-mamulinoj ne agas. Rezulte: la sekso montriĝis en la reklamsektoro por kelkaj trohaŭtemaj ĵurnaloj ne nur nenecesa, eĉ malhelpa kaj malprofitiga (reklamoj hodiaŭ pli gravas, laŭ la vidpunkto de enspezigo, ol la abonant- aŭ aĉetant-nombro), ĉar la industrio ne plu liveris la antaŭe kutiman nombron de reklamoj al la menciitaj ĵurnaloj, dum aliflanke ĵurnaloj, kiuj abstinis de iu seks-ondo, povis altigi la reklamnombron.

Tio ja estas iomete paradoksa, sed tamen ĝojiga fenomeno, kiu montras, ke ĝuste la familio, kiu ade rekte, sed ĉefe nerekte estas atakita per la baza sinteno de la ĵurnaloj raportantoj pri adultoj, famili-krimoj ktp., estas la forta natura faktoro, kiu devigas la varbintencan industrion, direkti sin pli laŭ ĝi ol laŭ la seksemuloj, kiuj redaktas la ĵurnalojn. Interese estas, ke ĝuste pro tio la du ĉefredaktoroj de tia ĵurnalo devis eksiĝi.

Oni nelaste salutas tiun evoluon pro la fakto, ke multaj junaj homoj estas rekte misgvidataj en sia spirita evoluo per la opinioj ofte esprimitaj en la koncernaj ilustritaj ĵurnaloj. Misgvidataj en la senco, ke ili devas pli malpli konkluzive sperti, ke unua vividealo estas la seksa kariero. Okazas per “sentabuaj”, “senkompataj”, “sinceraj” priskriboj de la lasciva, ekscesa vivo de kompare malgrandega parto de la socio, kiu ne devas zorgi pri la gajno de la vivnecesoj, ĉar ĝi naĝas post tri aŭ kvar paĝoj da tiaj ĉefe magraj en mono. Ties opinioj kaj ideoj pri sekso, moralo kaj amo trovas vastan lokon. Kaj senkulpigoj pro sia vivmaniero la reprezentantoj de la dolĉa vivo ricevas en la lastaj tri linioj de la redaktanto moralan averteteton, por iomete konformiĝi al la opinioj de la vasta publiko. Tiel facila afero estas! Estas kvazaŭ imito de la fama “Pia Heleno” de Wilhelm Busch, kiu per la citado de la “ĝenerala moralo” tiama en konekso kun pekoj kontraŭ ĝi volis ĝuste kritiki kaj ridindigi ĝin en la mensoj de siaj samtempuloj. Ĉu similan volas la eldonistoj hodiaŭaj?

Montriĝis el la konata Kinsey-raporto pri la seksa vivo de la usonanoj tute klare tiu imito de strebado al seksa supereco. Homoj forlogitaj kaj misinformitaj de tio, kio aperas en filmoj kaj ilustritaj ĵurnaloj kiel realeco, opinias ke ĝuste la sama, kiun ili spertis per la komunikad-rimedoj, aperos ankaŭ en iliaj privataj vivoj, speciale en iliaj edzecoj. Rezulte de tio en ne malmultaj kazoj edzoparoj devas konstati, ke ili ŝajne estas “nenormalaj”, ĉar ili ne povas sperti la saman “realecon” inter si. Kaj tio povas kaŭzi gravan afliktiĝon, ĉar ĝuste la proporcio de seksa sfero al aliaj sferoj de la edzeco estas ege ŝanĝita je la supereco de sekso en la ĵurnalaroj. Ŝajnas, ke same kiel la antikvuloj kun siaj praaj konceptoj pri la seksa sfero de la homo ankaŭ la reprezentantoj de la “ĵurnala” moralo ne solvis la problemon de natureca koncepto pri sekso en la kadro de la homa vivo. Por ni junaj kristanoj estas klare ke ni devas trovi ĉi-solvon en la tensiokampo de ambaŭ ekstremoj, estante realismaj kontraŭ la vivo, per tio ke ni vidas ĝustajn proporciojn kaj vive montras ilin.

H. M. Maitzen

al la indekso


PENSOJ DE JUNAJ HOMOJ

 

DUA PARTO (unua parto)

 

(Sub tiu titolo ni daŭrigas la prezentadon de kontribuaĵoj al la konkurso “Skizo 66” de aŭstria junulargazeto “Aspekte”)

 

La plej grandaj

Estis en la malpura urbo.

Ĉu vi konas la malpuran urbon? - Ĝi konsistas el muroj - dommuroj, fabrikmuroj, malliberej-muroj.

La alta fabrikmuro estis griza pro fumo kaj polvo kaj nigris pro la senespero, kiun ĝi ĉirkaŭbrakis. Ĉe tiu muro ili staris. Ili kisis sin.

Malhelis kaj neniu vidis ilin. Ili sentis sin kiel insulo en la nenio.

Subite alvenis aŭto sur la ŝoseo. Ĝiaj lumigiloj palpis la vojon pliproksimiĝante. En unu momento la lumo ekkaptis ilin ambaŭ. Ilia silueto estas unu tuto ĉe la griza fabrikmuro.

La ombro kreskas kaj kreskas. Ĝi grandiĝas ade, ĝis kiam la ambaŭo subite elstaras super la muron kaj super ĉion laŭ la ŝajno. Ambaŭ homoj sian ombron vidas, kiu aspektas kiel tiu de unusola, giganta estaĵo.

Ĉiam pli ili sentas sin ŝvebantaj en la ekstera mondo, kiu ne plu povas atingi ilin.

Post momento ĉio foras.

            La aŭto malaperis malantaŭ la angulo.

            Malhelas ĉe la fabrikmuro...

H. M. Maitzen

al la indekso


SE MI HODIAŬ ESTUS 17-JARA...

(El enketo al homoj de la publika vivo en Aŭstrio)

 

Univ. Prof. P. D-ro Johannes Schasching S.J. nask. 1917, profesoro por sociologio en la universitato de Innsbruck.

...kio min hodiaŭ kiel 17-jarulon ĝojigus? Eble vi estos surprizita. Min ĝojgus, ke gepatroj kaj gefratoj kaj la ceteraj 17-jaruloj trovas bonan laboron kaj monon gajnas. Kiam mi 17-jaris, estis preskaŭ 500.000 senlaboruloj.

...pri kio mi suferus? Se mi estu sincera: mi pleje suferus pri mi mem. Pli konkrete: ankaŭ hodiaŭ mi suferus je la tensio inter la tasko metita al 17-jarulo kaj la provizoreco per kiu oni frontas sin al ĝi.

...kiuj okazaĵoj kaj personoj min kortuŝus? Certe la avanco en la kosmon kaj la granda teknika progreso; la personeco de Johano XXIII, kaj la senrezervo, per kiu oni parolis en la 2-a Vatikana Koncilo.

...kio kundestinos mian vivdecidon? Mi opinias, ke mi hodiaŭ same kiel antaŭ 30 jaroj metus antaŭ min la elekton inter: aŭ disponigi min tute al la ekscitiga progreso de tekniko, ekonomio kaj de la socio, aŭ same tute plenforte batali por tio, ke la homoj de tiu sturme antaŭeniranta jarcento ne perdos la demardadon pri la senco de la vivo. Mi kredas, ke mi tiun elekton same decidus hodiaŭ kiel antau 30 jaroj. Mi denove fariĝus pastro.

...kiel mi kiel 17-jarulo rigardus la estonton? Fakte tre optimisma! Sur ĉiuj kampoj ekzistas multaj taskoj kaj eblecoj, kiuj provokas 17-jarulon. Kaj hodiaŭ ekzistas nekompareble pli da rimedoj por ties realigo. Ke tiu estonto ankaŭ enhavas danĝerojn kaj malhelon, tio ankoraŭ neniam senkuraĝigis 17-jarulon.

H. M. Maitzen

al la indekso


NOVAJ HISPANAJ SACERDOTOJ

Ŝanĝiĝoj en la hispana katolikismo

Post semajnoj da nervozaj kaj amarumaj polemikoj en la hispana gazetaro oni baldaŭ poste grandparte silentis pri la “manifestacio de sutanoj” en Barcelono, kie 130 junaj sacerdotoj ĉe muta protest-marŝo estis perforte kaj bate disigitaj de la ŝtatpolico. Ĉe tiu okazo, kiel klarigas la trafitaj sacerdotoj kaj ilin subtenantaj katolikaj organizoj en 13-paĝa dokumentaro, la nova gazetar-leĝo montriĝis nefunkcia, ĉar ĉiuj enlandaj ĵurnaloj kaj gazetoj raportis “unuflanke kaj tendence” en la senco de la centra registaro, kaj preskaŭ ignoris la vundiĝon de la protestintaj sacerdotoj.

La eventoj en la kataluna ĉefurbo tro profunde ŝokis. Eklezio kaj ŝtato en siaj pintoj ŝajne klopodas simple malmemori la “nigran tagon de Barcelono”, dum la ordinara hispano inklinas ĉion, kio okazas en Katalunio, simpligi je la formulo “katalunaj autonomi-klopodoj”. Certe ĉi tiu faktoro ludas gravan rolon, sed ĝi ne klarigas ĉion.

Simptomoj

Jam longe antaŭe en la seminario de San Sebastian oni ne allasis junajn teologojn al la ekzamenoj, ĉar ili iris spirite kal politike aliajn vojojn ol iliaj ekleziaj superuloj. En Madrido demonstracie kampadis paroĥestro kun pluraj laboristaj familioj,  kies loĝejojn forprenis la urbaj aŭtoritatoj sen ĝustatempe pretigi anstataŭajn loĝejojn, sub nokta ĉielo sur la Cibeles-placo, centro de la hispana ĉefurbo. Antaŭ unu jaro la franca verkisto Michel de Saint Pierre dum prelegoj en Madrido devis publike aŭdi de junaj sacerdotoj, ke lia romano “La novaj Sacerdotoj” ŝajnas al ili esti reakcia kaj epok-fremda, kaj la en ĝi plektita kontraŭkomunismo spirite malvasta kaj ne harmonia kun la moderna kristana koncepto de la koncilo. Maltrankvilo kaj revoluciemo en la juna generacio de la hispana klerikaro do estis ne kaŝeblaj. Nur la cenzuro antaŭe malebligis diskutadon, anticipe.

Konfuzo

La bildo nun subite videbla sen la cenzur-vualo ŝajnas unuarigarde konfuza. Ĝi malkonformas kun la tradiciaj konceptoj de mezeŭropano kaj multaj ordinaraj hispanoj pri la eklezio sude de la Pirineoj. Ĝi estas malfacile adaptebla al la fakto, ke ankoraŭ antaŭ unu jardeko hispana metropolito malpermesis al siaj pastroj - kun la minaco de ekskomuniko! - paroli antaŭ radistacia mikrofono.

Hodiaŭ hispanaj klerikoj de internacia rango kiel profesoro d-ro Fuenmayor (Opus Dei; universitato Pamplona; Jurista Hispana Akademio) antaŭ eksterlandaj diplomatoj kaj ĵurnalistoj diskutas senĝene kaj sen antaŭjuĝoj kun protestantaj pastroj.

Sed jen la eminenta Madrida jurnalo “ABC” publikiĝis artikolo de la jesuito Guerrero, kiu jam antaŭ du jaroj sisteme kampanjis kontraŭ religia toleremo kaj la protestanto-statuto. Li nun deklaras, ke la koncilo nenion ŝanĝis en tiu afero, kaj ke katolika ŝtato en ĉiuj cirkanstancoj devas malpermesi ian publikigon de la “protestanta herezo”.

Surprizas precipe, ke “ABC” publicis tiun artikolon sen komentario aŭ distancigo. Nur mallogan tempon antaŭe profesoro Fuenmayor deklaris la neceson revizii la konkordaton pro la protestanto-statuto. Intertempe la kataluna pastro Montserrat Torrens akre kritikis (en la franca ĵurnalo “Le Monde”) katalunan ĉefepiskopo-koadjutoron de Barcelono, kaj deklaris ke Romo ridindigis tiel ne nur la katalunan popolon sed ankaŭ la koncilon.

Transira fazo

En la hispana eklezio de multaj jaroj jam okazas ŝanĝiĝoj, kies originoj troviĝas en la tempo inter la du mondmilitoj. La fondinto de Opus Dei, Jose Maria Escrivá, kaj la iama ĉefredaktoro de “Debate” kaj hodiaŭa kardinalo d-ro Angel Herrera donis la decidajn impulsojn al tiu evoluo, kiu implicas ankaŭ religian toleremon.

La politikaj, spiritaj, sociaj kaj socialaj neklaraĵoj kaj precipe la sociala malekvilibro (malgraŭ certa sociala progreso) de ĉi tiu transira situacio respeguliĝas en ekstero kaj interno de la hispana eklezio. Oni serĉas novajn formojn kaj manierojn kaj celas rekonkeri la pasintece fuĝintajn amasojn kaj gajni la ribeleman junan akademianaron. Ke tial la eklezio mem marŝas sur la mallarĝa vojeto inter ribelo kaj ŝtatordo, evidentigis la eventoj de la lasta tempo.

W. S.

al la indekso


LITURGIAJ TEKSTOJ POR LA SANKTA MESO

 

“Espero Katolika” jam sciigis, ke la Sankta Patro permesis la uzon de Esperanto por la legado de epistoloj kaj evangelioj kaj por la porpetaj preĝoj en la meso. Laŭ la decido de la vatikana liturgi-komisiono “Consilium”, monsinjoro d-ro E. Macheiner devas kontroli la tekstojn kaj poste la vatikana liturgi-komisiono aprobos ilin.

La eldonejo EKUMENA ESPERANTO (Zürchersmühle, Svislando) eldonas tiujn tekstojn aprobitajn. Jam pretas la aprobitaj tekstoj de epistoloj kaj evangelioj por la dimanĉoj II, III, IV, VIII, IX post Pentekosto kaj por la tagoj 22-27 julio, kiujn oni povas mendi rekte ĉe la eldonejo EKUMENA ESPERANTO.

Ĉar ankoraŭ ne pretas la tekstoj por aliaj dimanĉoj, ni eldonas la tekstojn sur unuopaj folioj. Unu ekzemplero kostas sv.fr. -.10 kaj 100 ekzempleroj kostas sv.fr. 7,-. La tekstoj de la supre menciitaj tagoj estas tuj haveblaj. Por ke oni ricevu ĝustatempe la tekstojn deziritajn por aliaj tagoj, oni mendu ilin minimume 3 monatojn antaŭ la dato, je kiu oni bezonas ilin.

SANKTA MESO

36 paĝoj en formato 15 x 20 cm. Ĝi enhavas la ordinarajn mestesktojn kaj ĉiujn prefacojn kaj la MESON POR KANTO, kiun komponis Kurt Schweizer. La tekstoj estas kontrolitaj de la liturgia komisiono por Esperanto-meso, kiun prezidas monsinjoro d-ro E. Macheiner. Ĝis la ricevo de la papa aprobo, kiu permesos ankaŭ al la mescelebranto la uzon de tiuj tesktoj en Esperanto, ili estas destinitaj por la uzo de la laikoj.

“Sankta Meso” kostas, unuope mendita, sv. fr. 1-.

 Esperanto-kluboj kaj ligoj, kiuj mendas minimume 20 ekzemplerojn, ricevos rabaton de 50%.

al la indekso


EKZEMPLOJ ALTIRAS

diras latina saĝulo. Kaj tion spertas esperantistoj venantaj ĉiujare grandnombre en la polan “esperanto-urbeton” Kroŝcienko, situanta en la montara regiono inter la fama vintra pola ĉefurbo Zakopane kaj la konata banloko Krynica.

Preskaŭ ĉiuj notindaj personoj de Kroŝcienko estas esperantistoj: paroĥestro, lernejestro, pluraj anoj de la urbestraro kaj pli ol cent urbanoj. Ili lernis esperanton dank’ al la senlaca instruistino, IKUE-anino s-rino Stanislawa Majerczak, kies tuta familio parolas esperanton. La normala kurso ampleksas pli ol 50 lernantojn. Tion konstatis la iama EK-redaktorino, f-ino T. Durenkamp, kaj sac. H. Paruzel, kiuj vizitis la modelan urbeton kaj promesis alvoki niajn legantojn korespondi kun la amikoj en Kroŝcienko.

al la indekso


STRASBURGA PREĜO POR UNUIGO DE EŬROPO

Ĉiopova Dio, Vi estas kreinto kaj patro de ĉiuj homoj. Vi estas la savo de popoloj kaj nacioj, ni petas Vin, igu la popolojn de la tero ekkoni, kio servas al ilia paco.

Donu al ili sopiron je harmonio kaj unueco. Helpu ilin pardoni la maljustaĵojn, kiujn ili faris unuj al aliaj, kaj laboradi pri la paco laŭ via volo en reciproka estimo. Forpelu malamon kaj venĝemon el la koroj kaj liberigu ilin de fifiero kaj nacia egoismo.

Antaŭenigu la popolojn de Eŭropo, al kiuj Vi donacis en aparta mezuro la riĉaĵojn de la evangelio, sur la vojo de unuiĝo, kaj benu la agadon de tiuj, kiuj dediĉas siajn fortojn al la servado je tiu tasko.

Tiel en paco kaj amo estu glorata via nomo kaj preparata la veno de via regno per Kristo nia Sinjoro.

Amen.

al la indekso


ANONCETOJ 

UK-anoj atentu!

Sacerdotoj kaj aliaj kongresanoj, kiuj ĉeestos la komunan meson okaze de 51-a Universala Kongreso en Budapeŝto, anoncu sin nepre al sac. Ludoviko Kóbor, Mosonmagyaróvár, Hungario.

Poŝtmarkoj serĉataj

La 20-an de aŭgusto 1966 ni malfermos ekspozicion filatelian pri poŝtmarkoj kun religiaj motivoj. Mankas al ni ankoraŭ jenaj tri markoj, kiujn ĝis nun nenie ni povis akiri: Belgio 6+2 batalo kontraŭ ftizo (1959); Hispanio 1,5 p el Murillo-serio (1960); Aŭstralia Norfolk Island, Sankta Familio (1960).

Kiu povas helpi nin? Antonio Barasevich, Csahbeĉy, Hungario.

Deziras korespondi

17-jara lernantino (komencantino), interŝanĝi poŝtmarkojn kaj bildkartojn: Trzeinska Lidia, Gdańsk, Pollando.

 

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKCIO

 

Propagando

Kiel abonanto de “Eŭropo”, la trimonata revuo por Eŭropfederistoj, mi volas respondi al nia estimata recenzisto, kiu sin demandas ĉu necesas aparta publicilo par tiu ideo, ke la eldonon de “Eŭropo” ebligas la belga nederlandlingva revuo “Eŭropa Een”. Estas nur por servi kaj propagandi nian karan lingvon “Esperanto”, ke la revuo estas kreita.   A. van Well, Nederlando

 

Nacia = neŭtrala

En EK aprilo 1966 mi trovas sub titolo “Tro nacia” pravan rimarkon de T. Nowakowski. Publikigante en internacia katolika gazeto tiun foton, oni restu almenaŭ pli neŭtrala koncerne la politikan karieron de tia persono. Ankaŭ la uzado de germanaj nomoj de polaj urboj povas ĝeni kaj estas malaprobinda. Uzi la naciajn nomojn estas pli neŭtrala kaj deca en internacia revuo. Do, ne “tro nacia”, sed pli internacia! L. H. Brans, Nederlando

(Ni ne povas scii ĉiujn naciajn nomojn de ĉiuj landoj; en tiu kazo ni devus posedi mapojn presitajn en la unuopaj landoj. Krome la geografiaj nomoj en esperanto estas bedaŭrinde ankoraŭ nesolvita problemo). red.

 

Monkolekto

Mi proponas, ke via redakcio faru subtenan kolekton kies gajno iru al la papo por uzi ĝin laŭvole misie aŭ karite. Ĝi verŝajne ne estus rekorda per grandeco de gajno, sed estus rekorda per nombro de landoj.

Ĝi helpus al bezonantoj, atentigus ekleziajn grandulojn pri esperanto, povus subteni esperanto-elsendojn de Vatikana Radio. Mondo per ĝi ekkonus, ke esperantistoj ne estas homoj nur de teorio, sed vere homoj kun internacia koro, volantaj helpi en solvado de mondproblemoj. Kiu ne povas pagi mone, pagu per facile vendeblaj aĵoj, ekz. filateliaj novaĵoj. Subteni ĝin povus ne nur katolikaj esperantistoj, sed eĉ aliaj katolikoj, eĉ nekatolikoj.   B. G., Ĉeĥoslovakio

 

Ne tiom diligente

Mi gratulas al vi pro bela redaktado de nia E.K. Tamen, post la ŝanĝo de la ekstera formo de la revuo, mi jam ne tiom diligente legas ĝian enhavon. Ankaŭ alia abonanto, mia kunfrato, plendas pro tro longaj artikoloj.  P.L. Kiš, Jugoslavio

al la indekso


RADIO ROMA 

La dissendoj en esperanto okazas dimanĉe de 17.35 h ĝis 17.50 h (MET) sur la ondolongoj 25,20 metroj kaj 30,90 metroj (kurtondo). La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”, la unua parto al ĉi-sekvaj temoj:

julio: 3. Tra la literaturo; 10. Novaĵoj el Italujo; 17. Italaj kanzonoj en esperanto. 24. Sabbioneta, la malgranda Ateno de Italujo; 31. Kristana mondo.

aŭgusto: 7. El la itala literaturo: Alessandro Manzoni; 14. Universala Kongreso de Esperanto; 21. La itala pentristo Carlo Carrà; 28. Leterkesto.

Ni estos al vi dankaj, se de tempo al tempo vi informos nin pri via aŭskultado kaj pri la esperanto-movado en via urbo.

Adreso: Radio Roma - Esperanto, Casella postale 320, Roma, Italujo.

al la indekso


SERĈBILDO

 

Inge ŝatus remi kun sia onklo sur la lago,

sed li ankoraŭ observas sovaĝan anason.

Kie estas onklo kaj anaso?

al la indekso


 

Mallongan preĝon antaŭ la etapo diris en Romo la partoprenantoj de l’ Giro d'Italia, mondfama biciklokurado.

al la indekso