Enhavo de Espero Katolika numero 6/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝa bildo: ĉiujare multaj junaj viroj staras antaŭ la demando: kiun profesion elekti? Inter la grandega aro de hodiaŭaj profesioj, ankaŭ estas tiu de sacerdoto. Sed ĉu ĝi estas sufiĉe loga por moderna junulo, tiel ke li diligente ekzamenas tiun eblecon kaj efektive aŭdas la vokon de Dio?

 

 


VIGLA EKLEZIO - VIGLA GAZETARO

Katolika publika opinio

 

La koncildekreto pri la publiciloj trovis ne entuziasman akcepton, ĉefe ne en ĵurnalistaj rondoj. Ĝi sendube estis magra, kaj tial oni ja ankaŭ ellaboras nun kompletigan komentarion. Estis verŝajne certa embaraso de la koncilo: kie en la katolika sfero havas sian lokon la gazetaro? Ĉu ni entute ankoraŭ bezonas ĝin, en nia tiel pluralisma socio? La gazeton apologian ni fakte ne jam bezonas, ne ĉar nenio estus por defendi, sed ĉar ni hodiaŭ pensas kaj sentas alie ol patroj kaj avoj: ne plu “negative”, distancige, sed “pozitive'”, komunige. Estas nova maniero de dialogo, kiu ne kondamnas sed komprenigas, ne polemikas sed kritike klarigas kaj forigas miskomprenojn, anstataŭ moki pri nekompetenteco kaj ignoro.

Kaj ĝuste jen des pli ol antaŭe ni bezonas katolikan gazetaron kaj - ankoraŭ pli grave - katolikajn ĵurnalistojn. La amas-gazetaro havas influon, kiu ne donas eblecon al “katolika konkurenco”, kaj tia konkurenco eĉ ne estus dezirinda. Sed kio estas necesa - kaj kun ĝi do katolika gazetaro - estas la ebleco de la neŭtrala gazetaro orientiĝi je katolika publika opinio.

Pri publika opinio zorgas tamen ne nur la ĵurnalistoj. Ili ĉefe respegulas, sed ne tiom faras ĝin. La publika opinio estiĝas ĉie kie kunestas homoj: en laborejoj, surstrate, en konversacia rondo, ĉe diskutadoj ktp. La publicita opinio, kiu ne ĉie kaj ĉiam estas identa kun publika opinio, aperas en gazetoj, kiel difinitaj opinioj de sinjoro X kaj sinjorino Y, ĵurnalistoj, publicistoj, verkistoj kaj aŭtoroj... kaj legantoj. Sed jen denove ni estas en embaraso. Ĉar ĉu kaj kie en la katolika sfero ni havas jam tiel viglan publikan opinion, ke ĝi sufiĉus por garantii viglan gazetaron? Ĉu ne estas ĝenerala sperto en katolikaj redakcioj, ke leteroj kaj opini-esprimoj de legantoj venas malmulte kaj nur pri akcesoraj aferoj? Ke neniu laiko kuraĝas publike eldiri sian personan opinion pri la eminentaj aferoj? Kaj denove la konsekvenco estas ĉe la ĵurnalistoj: ili devas verki tiel, ke ili instigas al superado de tiu malkuraĝo, ĉu per interesaj ĉu per nur provokaj artikoloj.

Tiel ŝajne do ĉio dependas de la kompatindaj ĵurnalistoj, kaj ne miru ke ili baldaŭ kaj facile rezignas, se ili ne sentas ian eĥon al sia laboro, ke ili turnas sin for de katolikaj temoj al aliaj interesaj aferoj.

Estus aliflanke ankaŭ miskompreno atendi kaj postuli de katolika gazetaro skribi nur pri pure katolikaj aferoj aŭ vidi ĉion per katolikaj okulvitroj, en la senco de mallarĝa rigidiĝo je ekleziaj problemoj. “Katolika” signifas mondvasta, kaj mondvastecon spiru la katolika gazetaro - kaj legantaro.

Sur tiu fono oni vidu ankaŭ nian katolikan esperanto-gazetaron, pri kiu vi legas aliloke en ĉi tiu numero.

Stef

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

 

Tradicia ordinigo de sacerdotoj en multaj landoj estas la festo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, 29-a de junio. Tiuj junaj homoj, kiuj tiel freŝe kaj kuraĝe foriras de la katedrala altaro, ĉu ili ne venis antaŭ ĝin pro nia, la eklezia preĝado? Ĉu ili ne ricevis la gracon por “kapti ĝin” pro nia senĉesa preĝadon al Li, kiu vokis ilin? Do ili estas ankaŭ “niaj” sacerdotoj.

Sed jen, se de jaro al jaro la nombro de ordinotoj malkreskas, ĉu ne same ankaŭ estas sekvo de nia preĝado, aŭ pli ĝuste: nepreĝado aŭ nesufiĉa pregado? Ĉu sufiĉas ke unufoje dum jaro, je la mondtago de pastroj, ni iom pli fervore preĝas, sed dum la resta jaro nur diskutas kaj kritikas pri niaj pastroj? Ili kaj iliaj eblaj posteuloj bezonas, ĝuste hodiaŭ pli multe ol iam, nian fervoran kaj konstantan preĝadon.

Se ĉie mankas pastroj, ne helpas ke ni lamentu pri tio kaj la senidealisma junularo (?). Ni faru ion, kaj primare ni preĝu, preĝu, preĝu. Niaj pastroj devas scii kaj konscii ke ili ne estas forlasitaj figuroj el pli piaj tempoj, sed ke ili hejmas en nia spirita kaj preĝa komuno, ke ili povas fidi nian koran (!) subtenon ĉe la malfacilegaj kaj komplikaj taskoj de nuntempa animzorgado. Ni ĉiuj estu por ili, tiam ankaŭ ili pli facile povos esti ĉio por ĉiuj. Kaj se en la nuna epoko ili jam ne tiel estas niaj patroj, ili sciu des pli bone - kiel niaj fratoj - ke nia fideleco al ili estas same sincere gefrata, kiel antaŭe ĝi eble estis infana.

En tiu tempo de ŝanĝiĝo ni helpu ilin per nia senkondiĉa amo, kaj ni ne forgesu ke el ĝusta amo fluas ankaŭ agoj - t. e. konkrete: kunlaboro kaj transpreno de taskoj, kiuj kuŝas en nia kompetento. Kaj se ni havas paroĥestron, kiun elteni eble foje estas iom malfacile, ni memoru, ke li devas elteni nin multegajn!

Stefan Maul

al la indekso


KIAL NE TIEL

Seksa klerigo - tikla problemo

 

Se pastro strikte obeis la nur antaŭ nelonge renovigitan edziĝ-riton, li devis fine diri al la juna paro “severan predikon”. Admoninte la ĵus geedziĝintojn al vera fideleco kaj bona infan-edukado, li devis admoni ilin esti “ĉastaj” precipe dum fastotempo kaj antaŭ altaj festoj.

Ni esperu, ke neniam eĉ nur unu pastro atentis tiun preskribon! Sed ĉu ne estas jam sufiĉe malgajige, ke tiaj preskriboj ekzistis ĝis preskaŭ nun? Malgajige kaj multdire samtempe, ĉar jen montriĝas pensado kaj opinio pri la sekseco, kiuj esence estas respondecaj pri la teruriga, ankaŭ hodiaŭ ankoraŭ vasta seks-mizero. Ne malmultaj pli maljunaj pastroj ensuĉis tion, se jam ne kun la patrinlakto, do plej malfrue kun la seminaria supo. Hodiaŭ ni apenaŭ komprenas, kial generacioj de bonaj kristanoj povis miksi tiel esencajn perceptojn kiel ĉasteco kaj virgeco.

Kiom da misfleksiĝo, ĝojmanko kaj puritanismo estiĝis per tio! Ĉar oni spertas, ke eĉ hodiaŭ ne ĉie tiuj du perceptoj estas ĝuste distingataj, ni koncize karakterizu ilin: ĉasteco estas por ĉiuj egale flegenda kaj valida virto, por pastroj kaj laikoj; virgeco estas unu el la evangeliaj konsiloj, kiun votas pastroj kaj gemonaĥoj. Ĉasteco ankaŭ ne plu estu intermiksita kun seks-abstino, kiel okazis en la supre citita ceremonio. Seksamo povas, ja devas esti ĉasta, kaj seks-abstino povas, se ĝi ne venas el interna libereco, ofte esti kaŭzo de malĉasteco. Kompreneble ĝi ne bezonas esti, kaj prave la eklezio ĉiam admonis la geedzojn al tempa seks-abstino, dum ĝi ne faris tion el abomeno de la korpo kaj de la geedza sindono.

Sed bedaŭrinde la epoko ne jam tiel longe pasis, kiam la moralteologio parolis pri honorindaj kaj nehonorindaj korpopartoj. Ankaŭ staris ĝis antaŭ mallonge ankoraŭ tiel strangaj demandoj en la moral-manlibroj kiel: ĉu geedzoj rajtas komuniiĝi, se la antaŭan vesperon ili seksunuiĝis? Aŭ: ĉu geedzoj rajtas seksrilati, se matene ili komuniiĝis? Kaj la eble ankoraŭ pli stranga respondo: post la dekreto pri la ofta komunio oni rajas jesi, se okazis sen mortpeko!

Kompreneble ni ne pledas por la alia ekstremo de senbrida “libereco”, kiu efektive neniel estas libereco; sed ni pledas por ke niaj infanoj estu sufiĉe libere kaj malkaŝe edukataj, por ke ili poste - kiam ili estas seksmaturaj kaj plenkreskintaj - respektu unu la alian kiel personon kaj ne devos humiligi sin reciproke al seksobjekto.

Per tio oni evitus ĉiun malĝustan prudecon en la kerno, kaj la sciataĵo devus nur ĝustatempe esti metita en la ordon de la tuta natura kaj supernatura vivo.

Veran liberecon ni gajnas nur, se ni ne perdiĝas en la “tereco”, kiel pli frue oni ĝuste diris sed malĝuste komprenis, aŭ per la vortoj de la liturgio: uzi la maleternaĵojn tiel ke la eternaĵoj ne perdiĝas.

Ambaŭ “partioj” volis la samon, “purecon”, se ni uzas tiun malnovan esprimon por internaj libereco kaj pureco. Sed ĝin oni ne akiras per simpla ignorado de sekso ja korpo - tio estas la malĝusta idealo de malĝuste priskribita Sankta Aloizo - kaj ankaŭ ne per timema atento esti “pura”, sed per turniĝo al Dio, la origino de ĉiu vivo. Pureco tiam venos mem, ĉar la ĉefa ordono estas: Amu Dion kaj vian proksimulon! Sed ne: Estu pura!

Neniam ni resopiras al tiuj malbenitaj tempoj, kiam infanoj ne rajtis scii de kie ili venas. Ni ankaŭ ne opinias la amunuiĝon nur tial ne malhonorinda, ĉar ĝi kontribuas al la disvastigo de la dia regno. La sekseco havas sian propran, mondan dignon en la homa vivo, kiu estas prenita kiel tuto en la ligon kun Dio. Sed tion la geedzoj ne devas ĉiam kaj ĉiun momenton memori.

“Seksklerigo” ankoraŭ estas unu el la plej tiklaj edukproblemoj. Unu ŝovas ĝin al la alia: la gepatroj al la instruisto, la instruisto al la pastro, kaj la pastro insistas - prave - ke estas devo kaj tasko de la gepatroj, klerigi sian infanon pri sekseco. Dum oni tiel disputas pri la kompetenteco, la infanoj akiras sian scion sur la strato. Kaj tio kvankam ĉiuj spertuloj scias, ke nenio povas tiel proksimigi infanojn al gepatroj resp. instruistoj kiel malkaŝa kaj respektoplena klerigo. Sed ni volas atentigi, ke fakte estu nia celo, fari superflua ĉian apartan “klerigon”, farante la infanojn de la beb-aĝo familiaraj kun ilia sekseco kaj la sekceso entute.

Nur en tia libereco povas evolui ĝusta hontemo, kiu protektus ne nur seksecon sed la intim-sferon entute, kaj nur tiel la infano ekhavas flue liberan, delikatan sentadon, per kiu - por paroli kun Sankta Paŭlo - “ĉio estas pura”, por kiu nudo estas vestita kaj senhonte vestito estas nuda.

Sed dum ni ne povas rezigni je “klerigo”, ĝi estu almenaŭ ĝusta kaj kompleta. Pro pluraj kialoj estas malĝuste, klerigi infanojn nur en tiu grado, kiu ĵus ŝajnas necesa. Duona scio boras kaj malsanigas la infanan fantazion aŭ do igas demandi la infanojn tie kie oni “funde” klerigas ilin. Infano, kiu estas koncize klerigita pri la am-ago inter patro kaj patrino, almenaŭ - eĉ se ĝi ne komprenas multe - rimarkos, ke oni povas paroli pri tio kaj ne vundas malĝustan tabuon. Se oni aldone diras al ili, ke ekzistas stultaj plenkreskuloj kaj infanoj, kiuj ne tiel bone konas ĉi-ĉion kaj volas fari strangajn aferojn kun infanoj, niaopinie la infanoj estas pli bone protektitaj kontraŭ perversuloj kaj diboĉuloj, ol se oni nur avertas “ne iri kun fremdai viroj”. En tiu kunteksto ni ne parolu pri malbonaj homoj, polico kaj karcero; pli ĝuste pri malsanaj homoj, kiujn oni devas helpi.

H. Helmer

 

(Ni ĉerpis ĉi tiun ĉapitron el la interesa libro “Waarom niet zo?”, eld. Nelissen, Bilthoven; germane “Ist das noch katholisch?” eld. Matthias-Grünewald-V., Mainz. red.)

al la indekso


PRIKONCILA PUBLICISMO

Katolikaj informagentejoj sukcesis en grava pruviĝo

 

Kun la fino de la koncilo finiĝis ankaŭ grava pruviĝo de la katolikaj informagentejoj en la mondo, kiuj, kiel konate, estas kuniĝintaj en la Fédération Internationale des Agences Catholiques - FIAC. Ilia tasko dum la kvarjara sesia tempo de la koncilo estis precipe la aktuala kaj elfunda informado al la katolika gazetaro kaj - laŭ la speciala strukturo de la publiciloj en la koncernaj landoj - ankaŭ al la profana gazetaro kaj parte al la radio kaj televido.

La amplekso de la prikoncila raportado fare de la katolikaj informagentejoj kompreneble estis diversa laŭ bezono kaj efikebleco. Instruaj tiurilate certe estas la ciferoj de la katolika informagentejo de Germanujo KNA, kiu apud la amerika NCWC-New Service estas la plej granda inter la katolikaj agentejoj. KNA eldonis propran specialservon “Dua Vatikana Koncilo”, kiu ekde sia unua apero (la 30-an de junio 1962) ĝis la fino de la koncilo estis publikigita kun 430 ordinaraj eldonoj kaj 110 specialaj eldonoj kun entute 5.700 paĝoj. Tio konformas al entuta nombro de ronde 3,5 milionoj da vortoj. Similaj estas la ciferoj de la amerika agentejo.

Interesaj estas en tiu kundependo la teknikaj laboroj, kiuj parte estas ebligitaj nur per la densa kunagado kaj koncentrado de la fortoj. Tiel en Mezeŭropo la agentejoj de Aŭstrio (Kathpress), de Svisujo (KIPA), de Nederlando (KNP), de Belgujo (CIP) kaj de Germanujo (KNA) kuniĝis al laborunuiĝo por la prikoncila raportado, kiu en Romo formis komunan redakcion (Centrum Informationis Catholicum - CIC). La materialo de ĝi ellaborita estis sendita per rekta telegrafa linio de Romo al Fribourg/ Svisujo kaj de tie transperata per Telex-sinkron-transmisio samtempe al Vieno, Bonn, Hago kaj Bruselo. Al la laborunuiĝo estis dumtempe asociitaj la katolikaj informagentejoj de Kongo (DIA), Latinameriko (DOP) kaj Hungarujo (MK).

Pri la teknikaj postuloj en la informa kampo la laiko plej ofte ne havas konkretan imagon. Li verŝajne trovis memkomprenebla la fakton, ke la 4-an de oktobro 1965, okaze de la vizito de Papo Paŭlo VI ĉe UNO, en la televida elsendo por la germanlingvaj landoj estis trans-sendata samtempe la teksto de la papa parolado en germana traduko. Ke tiu teksto, publikigita de la gazetara oficejo de la Vatikano en la franca originalo, estis preninta intertempe la vojon de Romo (CIC) tra Fribourg (KIPA), Bonn (KNA - traduko germanlingven), Kolonjo (WDR), New York, Telstar “Early Bird”, Kolonjo kaj tra la tuta televida reto de la germanlingvaj landoj, apenaŭ iu imagis.

La internacia kunlaboro de la katolikaj informagentejoj kompreneble ne estas sen certaj malfacilaĵoj kaŭzitaj per la faktoj. Ili originas antaŭ ĉio el la plurlingveco. Ili originas el la diversa material-bezono pro la diversa strukturo de interesoj de la koncerna klientaro, de la diversa aperformo kaj tempoj ktp. Tiaj malfaciloĵoj nepre povas esti venkataj, se la agentejoj estas tiukoncerne ekipitaj kaj laborkapablaj. Tiel ekz. por la venonta evoluo de la komuna redakcio de la mezeŭropaj agentejoj en Romo estas antaŭvidita dismembrigo en lingvosekciojn. Ja ne estas pretervideble, ke la necesa financa bezono por bona inform-laboro, interŝanĝo kaj disvastigo de novaĵoj sur internacia bazo ankoraŭ neniom estas agnoskata flanke de la kompetentaj instancoj, pro manko de sperteco kaj sufiĉa juĝkapablo.

Sed eble jam la baldaŭ atendebla pastorala instrukcio pri la koncila dekreto pri la modernaj komunikiloj alportos ŝanĝon. La koncilo klarege montris al ĉiu la signifon ĝuste de la publicismo. Papo Paŭlo VI kaj kun li multaj koncilpatroj dankeme agnoskis la grandajn laborojn de la prikoncila raportado ĝenerale, ankaŭ speciale tiujn de la katolikaj informagentejoj. Multaj animzorgantoj, instruistoj de religio, klerigantoj de plenkreskuloj kaj laikoj aktive agantaj en la unuiĝa vivo konfirmis la altan valoron de la prikoncilaj informoj por sia laboro. La transmetado de la koncilaj decidoj kaj instigoj en la praktikon bezonas en alta grado la subtenon per la publicismo, al kiu per tio prezentiĝas novaj grandaj taskoj. La koncilo mem dediĉis al la medio de la publicismo propran dekreton. Estas do espereble, ke tre baldaŭ la bazoj por efikoforta katolika publicismo estos kreataj resp. plibonigataj.

tr.kp

al la indekso


ESPERANTO - LITURGIA LINGVO

 

 

Tre respektinda Patro,

mi ĝojas komuniki al vi, ke la Sankta Patro, dum la aŭdienco de la 21-a de aprilo 1966, konsentis ke la Unuiĝo de la Katolikaj Esperantistoj okaze de kunvenoj kaj kongresoj uzu Esperanton en la legaĵoj kaj en la preĝado de la fideluloj de la meso.

La teksto de la legaĵoj devos esti zorge preparata de esperantista grupo kaj prezentata al “Concilium” por la necesa aprobo de Lia Ekscelenco Eduard Macheiner, titola episkopo de Selja kaj prezidanto de la aŭstra liturgia komisiono.

Bonvolu akcepti ktp. 

Antaŭ multaj monatoj la IKUE-prezidanto A. Beckers sendis oficialan leteron al kardinalo J. Lercaro, petante por esperanto en la katolika liturgio la samajn rajtojn, kiujn akiris la naciaj lingvoj. Kvankam la postulo ŝajnis tuj komprenebla, tamen rezultis kiel grava ne antaŭe rimarkita malhelpo la fakto, ke la leĝo koncernas nur la naciajn lingvojn kaj ne antaŭvidas la internacian. La liturgia komisiono agnoskis tiun rajton, sed ne povante transiri la permesojn de la leĝo, lasis la decidon al la papo.

Intertempe okazis tie kaj alie reagoj al la novaĵoj. Tio postulis plej grandan prudenton, kaj pro la escepta kazo oni volis ekzameni ĝisfunde la aferon kaj peti la opiniojn de gravaj personoj kaj instancoj. Ni estis petitaj dokumenti la disvastiĝon de la internacia lingvo ĝenerale kaj en la katolika tereno aparte, la konsiston de ĝia literaturo, nomojn kaj adresojn de episkopoj kaj sacerdotoj, de katolikaj asocioj kaj grupoj, internaciajn kongresojn kaj instituciojn uzantajn esperanton ktp.

Tial ni ne nur transdonis ĉiujn petitajn indikojn (preskaŭ 20 paĝoj da koncizaj informoj) sed ankaŭ multajn gravajn volumojn. Ne mankis samtempe fervoraj preĝoj de multaj, ankaŭ en la plej malproksimaj landoj, por ke Dio benu niajn klopodojn.

Fine, en aŭdienco donita al kardinalo Lercaro, prezidanto de la komisiono, la 21- an de aprilo 1966, la papo respondis favore al nia peticio.

Oni ne subtaksu la atingitaĵon. Kvankam ne estas la tuta diservo, estas tamen la enkonduka vojo al la celo. Grave estas, ke oni agnoskis oficiale ĉe la plej alta katolika instanco la ekziston kaj utilon de la internacia lingvo, kaj sekve ĝian uzeblecon por religiaj celoj; kaj ke la katolika eklezio, kiu ŝajnis la lasta institucio, kiu volas agnoski ĝin havante sian internacian lingvon (latinan), akceptis esperanton ĝuste en sia plej sankta agado, la liturgio. Kaj grave estas, ke ne facilanime ĝi konsentis sed post serioza kaj funda esploro de la afero.

Ni volus nun rimarkigi, ke ekde ĉi tiu momento niaj kontaktoj kun la Apostola Seĝo povus esti prefere en esperanto. Jen nun jam bona okazo por danki la papon kaj kardinalon Lercaro (ĉefepiskopo de Bologna/ Italio) pro la kontentigo al la universala deziro de la katolikaj esperantistoj. Se ili vidos amason da dankleteroj rekte alvenantaj al ili el ĉiu mondparto, ili forigus la eventualajn lastajn dubojn pri esperanto kaj estus pli emaj al pliaj fervoroj, konstatante ke la katolika esperantistaro estas vigla kaj fervora.

(el la bulteno de la Centro Esperantista Cattolico Romano, n-ro 46, majo 1966)

 

al la indekso


205 LITURGIAJ LINGVOJ

 

Laŭ informo de la Konsilantaro por Realigado de la Liturgi-Konstitucio nuntempe estas agnoskitaj 205 lingvoj kiel liturgiaj. Tiu ĉi nombro ankoraŭ kreskos. En Eŭropo estas 29, en Azio 44, sur la Filipinaj Insuloj 12. En Turkio oni uzas apud la turka ankaŭ francan kaj italan lingvojn. En Afriko estas 117 diversaj lingvoj. Ankaŭ dialektoj per liturgia uziĝo akiris la rangon de lingvo, ekz. la papiamenta (insulo Kurakao), la keĉua (Peruo) kaj ĉamosa (Gvatemalo). Konate ja estas, ke ankaŭ esperanto estas agnoskita.

La enkonduko de ĉiutaga greka lingvo en la latina liturgio faris profundan impreson en Greklando. Ĉar tie latinan lingvon oni rigardis esenca elemento de katolikismo. Sed nun la ortodoksuloj komprenas la “latinan” liturgion en moderna lingvo pli bone ol la bizancan en klasika greka lingvo.

al la indekso


31-A IKUE-KONGRESO

 

Esperanto oficiale agnoskita kiel liturgia lingvo! La kongresanoj aparte ĝojas ke ĝustatempe antaŭ la kcngreso publikiĝis la decido de Papa moŝto Paŭlo VI, kiu aprobis Esperanton kiel liturgian lingvon laŭ la propono de la vatikana liturgia komisiono. La Di-servoj de nia kongreso havos novan aspekton!

Nun ni estas pretaj bonvenigi la kongresanojn en St. Gallen: la manuskripto de la kongreslibro jam estas ĉe la presejo, kaj baldaŭ la poŝto portos ĉiujn kongresajn dokumentojn al la kongresanoj.

Aliĝis ĝis meze de majo: 2 el Belgujo, 7 el Nederlando, 14 el Germanio, 3 el Usono, 3 el Italujo, 7 el Francujo, 5 el Aŭstrio, 1 el Anglujo, 1 el Hungarujo, 1 el Ĉeĥoslovakio, 3 el Polujo, 3 el Hispanujo, 2 el Jugoslavio kaj 13 el Svislando; aliĝis 12 membroj de la Estraro kaj Komitato de IKUE.

Kiu ĝis nun ne estis certa pri la ebleco partopreni, bonvolu plej baldaŭ sendi sian definitivan aliĝon.

al la indekso


RENKONTIĜO KUN KARDINALO BERAN

 

Kardinalo Jozefo Beran, veninte de Romo al Vieno kiel gasto de kardinalo König, restis en la aŭstra ĉefurbo dum kelkaj tagoj por ĉeesti la solenaĵojn okaze de la centjara jubileo de la “Unuiĝo de Sankta Metodo”.

La 3-an de aprilo 1966, post la palmodimanĉa meso celebrita de la mirinde modesta kaj afabla altrangulo en la preĝejo “Dia Savanto”, kie regule okazas diservoj por ĉeĥoj, li interparolis kun reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, s-ro Walter Mudrak (nia bildo).

Videble ĝojigite, la kardinalo dankis pro la transdonitaj salutoj, kaj denove montris siajn intereson kaj favoron por Esperanto. Kiel konate, li mem estas sincera amiko kaj granda akcelanto de Esperanto, kaj ankaŭ lia patro estis esperantisto.

W. M.

al la indekso


NI AŬDIS

 

 

La germanaj sekcioj de IKUE kaj KELI eldonis komunan lego-signon kun varbaj tekstoj por ambaŭ organizoj.

 

Gesinjoroj Elsa kaj Mario Sola (Vercelli, Italio) je Pasko ĝojis pri naskiĝo de Gabriele.

 

Ĝis fino de aprilo aliĝis 2.387 personoj el 38 landoj al la U.K. en Budapeŝto.

 

La pola sacerdoto Jozefo Zasas nun loĝas en Usono (Albany, N.Y.); li ne scias, ĉu definitive li restos.

 

La Esperanto-grupo de Limburg/ Lahn (Germanio) intencas inviti la 32-an kongreson de IKUE por la jaro 1968.

 

La U.K. de 1967 okazos en Tel Aviv (Israelo), tiu de 1968 en Madrid (Hispanio).

 

al la indekso


E.K. ANTAŬ 60 JAROJ - JUNIO 1906

 

Esplorante la ĝisnunan kristanaran historion oni facile vidas, ke ĝi estis nenio alia ol la periodo de kontinua ĉiaspeca diferenciĝo. Kaj, efektive elirinte el unu komuna fonto de l’ sankta skribo kaj tradicio, kristanaro, de l’ unuaj tagoj de ĝia ekzistado, ekkomencis pene serĉadi la Eklezian Idealon kaj la plej perfektajn eksterajn formojn por ĝia realigo sur la tero. El tiu ĉi serĉado devenis skismoj, ĉiuj herezoj kaj ankaŭ ĉiu nun vidata diverseco en religiaj dogmoj, en kanonaj leĝoj, en ekleziaj liturgioj, en sakramentaj ritoj ktp.

Kion opinii pri tiu proceso diferenciĝa? Ĉu ĝi estas absolute kontraŭdia? Mi ĝin diri ne kuraĝas. Kontraŭe, memorante la vortojn de S. Paŭlo: oportet et haereses esse, mi permesas al mi pensadi, ke en la ĝenerala Dia piano eĉ herezoj kaj skismoj havas sian necesindecon, ke ili estas siaspecaj “feliĉaj kulpoj”, analogiaj je kulpo de niaj unuaj gepatroj, kaj neniel pli gravaj ol tiu ĉi lasta.

Sed aliflanke, konfesante la historian necesindecon de skismoj kaj herezoj, oni povas neniel defendadi ilian absolutan necesindecon por eternaĵoj: tempe Dio permesis ke ili ekzistu, sed Li ne volas, ke ili daŭradu eterne. Dia volo ja estas klara: ke ĉiuj estu unu! Tial post la ĝisnuna periodo de diferenciĝo kaj de partumiĝo devas veni la kristana unuiĝo kaj tutiĝo. Tiu ĉi lasta proceso estas tiel same en Dia piano, kiel la proceso ĝin antaŭirinta.

A. Dombrowski

al la indekso


NI GRATULAS

 

70-jara fariĝis Dandová Ludmila (Praha, Ĉeĥoslovakio).

Lerninte esperanton en 1914, ŝi faris ŝtatan ekzamenon de esperanto en 1917 kaj donis multe da kursoj. Dekomence ŝi kunlaboris en la katolika movado, estis elektita en 1915 vicprezidantino kaj en 1936 prezidantino de la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakio. Multe ŝi faris dum la miljar-festo de Sankta Venceslao (1929) kaj en preparoj por la 14-a IKUE-kongreso en Praha. En 1932 ŝi partoprenis la IKUE-kongreson en Lourdes.

Ni kore gratulas al la eminenta veteranino!

 

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

† Prelato d-ro Hermann Peichl, abato de la signifa Schottenstift en Vieno kaj prezidanto de la Viena Katolika Akademio, mortis la 15-an de aprilo 1966 en sia 79-a jaro. Li estis sincera amiko kaj akcelanto de Esperanto, ne malofte gastiganta katolikajn esperantistojn en la inda prelata salonego kaj aliaj ejoj de la monaĥejo resp. de la Katolika Akademio, laste okaze de la 50-jara jubileo de AKLE kaj precipe dum la 27-a IKUE-kongreso 1958 en Vieno, kiam li salutparolis ankaŭ en la nomo de ĉefepiskopo d-ro Franz König. Tiam li diris i. a.: “Kio iam staris sub la beno de la eklezio, tio estas benita kaj restas direktata al la regno de Dio, kiu estas la paco kaj la justeco. Al tio vi servas konscie kaj jen temas pri granda afero kaj ne pri ludado. Estu certigataj, ke via penado ne estas vana!”. La katolikaj esperantistoj dankeme memoros lin en siaj preĝoj. 

† S-ino Therese Happak, fidela anino de AKLE, mortis 81-jara la 21-an de aprilo 1966 en Vieno. Ŝi ripozu en paco!

al la indekso


MIA NOVA KAPELANO

 

Iu sanktulo subtenis mian preĝadon! De la ĝenerala vikario venis la informo, ke fine oni trovis kapelanon por mia paroĥejo. Mi venu, oni volas paroli kun mi pri la afero.

El la konversacio kun la ĝenerala vikario mi volas raporti nur parton:

“Sinjoro paroĥestro, ĉu vi havas specialan deziron pri la juna viro?”.

“Je Dio, sinjoro vikario, se oni havas nenion kaj longan tempon vane atendas, oni fariĝas modesta. Sendu al mi kiun vi volas. Estus nature bone por mi kaj la komunumo, se li havus ne tro obstinan karakteron…”.

Trankvilige gestis la vikario, kiel la episkopo kiam li benas, kaj diris: “La juna sacerdoto, kiun mi sendos al vi, estas pli mola ol kukopasto”.

“Dank’ al Dio!”.

“Tamen li havas talentojn; li estas bona desegnanto kaj scias ion pri muziko…”.

“Bontrafite; mi ja volas konstrui junularhejmon”.

“Li ankaŭ scipovas pentri”.

“Ankaŭ uzeble por la hejmo”.

“Li estas bonhavulo”.

“Tio ne ĝenos min, espereble”.

“Kaj li estas pia”.

“Jen la ĉefaĵo”.

Nun la vikario residis - ĉar li ekstaris, kiam li trankvilige levis la manon - kaj diris en la milda tono, kiun oni akiras iom post iom en gvida posteno: “Nur ion mi volas peti de vi, sinjoro paroĥestro: ĉiam konsideru ke inter junaj kaj maljunaj sacerdotoj do estas certaj...”. Li paŭzetis. Ŝajnis al mi, ke li ne trovis la ĝustan esprimon. Dume mi konsciiĝis ke ja ankaŭ inter li kaj mi kuŝas dekkvin jaroj. “Mi volas diri”, li daŭrigis, “ke tamen ekzistas certaj diferencoj, ekzemple en vivstilo, gusto, juĝado pri la aferoj. Ni, se ni estas honestaj, ja apartenas ankoraŭ al la deknaŭa jarcento...”.

“Kaj la junuloj al la dudeka jarcento...”.

“Tute ĝuste, sinjoro paroĥestro! Tion mi volis diri. Tial mi opinias…”. Denove li paŭzetis.

“Ja, sinjoro vikario?”

“… mi volas urĝe peti vin havi komprenemon”. Ree li ekstaris kaj per ambaŭ manoj faris movon kiel iu levanta pladon de tablo. “Oni devas esti kapabla flankenŝovi la tutan klavaron de sia pensado en la rilatoj kun la juna generacio”. Ankoraŭfoje li ripetis la movon, kvazaŭ li ŝovus la klavaron. Mi kaptis la okazon kaj lian dekstran manon, promesis atenti lian bonan konsilon kaj adiaŭis. Nur ekstere mi rimarkis ke ni ambaŭ forgesis gravan aferon: la nomon de la nova kapelano!

Ĝin mi eksciis kelkajn tagojn poste. Mi ricevis leteron el nobla martelita papero. En la maldekstra supra angulo de l’ unua folio troviĝis ruĝa desegnaĵeto, kiu aspektis unuarigarde kiel blazono, duarigarde kiel akvokaldrono. Sub ĝi staris presite, nigre, minuskle: francisko frederiko tiraquelli, pastro. La teksto de la letero estis manskribita kaj komenciĝis senpere kiel daŭrigo: “rekomendas sin al la patra bonvolemo de respektinda sinjoro paroĥestro Eligio Banetto kaj ĉi-voje anoncas sin por la venonta sabato akurate je la tria horo. Li petas por unu, sed grandeta ĉambro kaj ŝatas laŭ sia persona gusto aranĝi ĝin kiel bungalow. La teretaĝo estas ĉirkaŭata per arkadoj. La kapelano ĝojus, se li rajtus lasi sian Aprilia sub unu el tiuj arkadoj. Kun sincera sindona saluto…”.

Mi re- kaj relegis la leteron. Tiam mi diris al mi: Tiraquelli probable estas lia familia, Francisko kaj Frederiko liaj antaŭ-nomoj. Do ni volas voki lin Francisko, tio estas plej komforta. Sed kio pri tiu stranga bungalow? Kaj Aprilia? Pri fratino aŭ mastrino la vikario diris nenion. Ili ja ankaŭ malfacile povus loĝi sub arkado. Verŝajne li kunprenas hundon. Bone komenciĝas ja!

Ĉe la unua okazo mi diris al la mesoservantoj, ke ilia nova “ĉefo”, la kapelano, venos sabaton je la tria. Ĉirkaŭ la dekunua matene ili jam ĉiuj estis en la paroĥa ĝardeno, ĉiu akompanita de kelkaj amikoj el la najbara komunumo. Estis preskaŭ cent knaboj. Ili pasigis la longan atendadon kurante tra la ĝardeno, grimpante sur la arbojn kaj nutriĝante per miaj ĉerizoj.

Akurate je la tria bato eksonis aŭtosignalo: la nova kapelano alvenis kiel viro, kiu ne devas perdi eĉ unu minuton. La knabaro ŝtormis tra la pordegan arkadon sur la straton. Mi aŭdis ilian kriadon: “Vivu Francisko! Bravo, vivu Francisko!”.

Mi sekvis ilin kaj jam ĉe la pordego renkont-venis juna, svelta sacerdoto, donis al mi la manon kaj profunde riverencis, tiel ke la longa malhela hararo falkovris lian vizaĝon. Li ĵetis ĝin elegant-elane malanataŭen sur la kapon (dum mia junaĝo, mi pensis, tia hararo estus nepra signo de nesekura profesio. Ĉi tie do mi devas ŝovi mian klavaron! Fulmrapide tiuj pensoj estis for). Mi ĉirkaŭbrakis mian novan kunlaboranton kaj kore bonvenigis lin en nia komuna domo. Mi gapetis, kiam li demandis ĉu li rajtas prezenti al mi sian Aprilia. Ja ĝuste, la kapelana hundo! Tial la konstanta kriado de la mesoservantoj ekstere. La kompatinda besto!

Sur la strato mi vidas la tutan bubaron ĉirkaŭi brilantan aŭtomobilon. Jen do Aprilia! “Grandioza veturilo! Vere unuaklasa, klarigas la kapelano, kaj rakontas ion pri litroj da benzino, ĉevalfortoj, rapidec-kulmino kaj mi ne scias kio. Mi malfermas la grandan pordegon kaj li malrapide veturas al la paroĥa domo, mesoservantoj en la aŭto kiom ĝi kapacitas, la aliaj antaŭe kaj malantaŭe, ke mi timas kelkajn akcidentojn samtempe. Kaŝe mi rigardas la ringon kiun mi masonigis en la muro sub arkado por la atendita hundo.

Kiam la aŭto staris antaŭ la pordo, mi diris: “Nun, kara, ni unue trinku glason da vino, antaŭ ol ni transportas viajn pakaĵojn supren”.

“Mi dankas”, respondis mia nova kapelano, “mi ne trinkas alkoholaĵojn”.

Mi rememoras lian leteron kaj diras, pli al mi mem ol al li: “Aĥ, tial la ruĝa kaldrono sur la leterfolio”.

“Sed sinjoro paroĥestro”, li interrompas min preskaŭ mallaŭde, “tio estas simbolo de la bapto!”.

“Ĉu por ĝi oni nun bezonas akvokaldronojn?”, mi emus demandi, sed pensante pri la klavaro mi nur diras: “Aĥ ja!”.

La knaboj dume, sen atenti pri ni, okupiĝis pri liaj pakaĵoj, kaj post malmultaj momentoj kuŝis malfermitaj libroj kaj izolaj folioj, de la aŭto ĝis la dompordo sur la planko. Mi restarigis la ordon laŭ la moro de l’ deknaŭa jarcento per kelkaj ripbatoj dekstren kaj maldekstren, la kapelano apogis min laŭ la edukmetodo de la dudeka jarcento, disdonante peperment-bombonojn. Tiam li proponis viziti unue la preĝejon, dum la mesoservantoj elaŭtigas liajn pakaĵojn. En la preĝejo li paŝis antaŭ mi ĝis la ĉefaltaro, ekgenuis tiel abrupte sur la suban ŝtupon, ke la kandelingo ŝanceliĝis, faldis la manojn kaj preĝis dum du minutoj. Dume mi genuis ĉe la komuni-barilo kaj dankis al Dio ke li sendis al mi tiun junan viron.

Nun ni kunlaboras jam dum kelkaj semajnoj. En nia plej granda ĉambro li instalis kion li nomas sian bungalow: dormejo, loĝejo, oficejo, biblioteko, ĉiuj en unu. La plankon li mem kovris per plasta tapiŝo, la murojn li tapetumis per kvar diversaj specoj. Ĥoron li fondis, kiu kantas modernajn kaj klasikajn kantojn. Per sia Aprilia li portas la komunion al la malsanuloj kaj ankaŭ la malsanulojn en la preĝejon aŭ hospitalon. Jam plurfoje mi devis ŝovi mian klavaron dekstren aŭ maldekstren, tamen ankaŭ lian. Kelkfoje tio estas malfacila por ambaŭ. Sed mi vidas nian Franciskon ofte genui sole en la preĝejo, kaj mi opinias, dum ni ambaŭ konsentas en ĉi tio, ni digestos ankaŭ la alian.

Giovanni Cavigioli (1879-1947)

al la indekso


RESTO DE KLERIKALISMO?

La sacerdoto hodiaŭ

 

Ĉu estas “resto de klerikalismo” se oni dum la epoko de l’ koncilo kun pli intensa zorgemo kaj pli granda fervoro vokas por sacerdotoj kaj volas akceli vokiĝojn? Ĉu estas la kontraŭkonciluloj, kiuj faras tion, la “piuloj” malnov-stilaj, kiuj plue volas dependi ne nur de la kutima formo de meso sed ankaŭ kutimforme de pastro? De la ordinitaj manoj, de la duonsanktulo, kiu havas la potencon per flustra vorto devigi Jesuon el la ĉielo sur la altaron? De la respektinda ombrulo en la konfesejo, al kiu oni povas diri ĉion homan, ĉar li vivas for de ĉio homa?

La malo estas vera. Jes la koncilo forprenas ion de la edifeco de l’ sacerdoto. Ĝi metas lin meze en la di-popolon; antaŭ ol li predikas la Vorton, li estas komune kun ĉiuj episkopoj kaj laikoj “aŭskultanta eklezio”, kaj ke kun ni laikoj li manĝas la panon de l’ vivo, pli multe ligas lin kun ni ol lia konsekra potenco distingas lin de ni. Lia ofico ne disigas nin, ĉar ĝi estas donita al li por ni, por ni kaj liaj kolegoj. Ĉar ankaŭ sacerdotoj konfesas kaj akceptas la sanktan oleumon.

Tiel la koncilo donacas al ni novan proksimecon, novan fratecan spiriton, dialogan interrilaton; ĝi volas fidon inter sacerdoto kaj laikoj, amikecon kaj helpon. Sed ĝi ne tiras la sacerdoton en la profanon: ĉar la laikoj, al kiuj li proksimiĝas, kun li formas la sanktan popolon.

Sed tiajn sacerdotojn ni bezonas, bezonas la eklezio kaj bezonas la mondo pli urĝe ol iam. Ekzistas laik-mizero: mankas aktivaj laikoj, kiuj konas siajn taskojn. Mankas i.a. ankaŭ laikoj, kiuj prenas laborojn for de la sacerdotoj. Sed ĝuste post la koncilo ekzistas pli ol antaŭe sacerdot-mizero: urĝa bezono de junaj homoj, kiuj sekvas la vokon de Dio al sacerdoteco.

Eble ne estas tute la samaj tipoj kiel pli frue. Tiam eble tiu aŭ alia pro vivmalforto venis al ĉi tiu profesio ofte kun bedaŭrindaj sekvoj, sed Dio povas ankaŭ el malforto fari bonan servon; eble tiu pli ol bone estis pelita nur per la deziro al propra sanktiĝo kaj alia pli ol bone altirita per la sankta vivo-foreco de altaro, per incensilo: hodiaŭ certe multaj sentas, ke malantaŭ tiaj motivoj staris miskomprenoj. Hodiaŭ ni bezonas kuraĝajn junajn homojn, kiuj pretas por alta sed sobra servado. Hodiaŭ la sacerdota ofico ne vokas el la vivo, sed profunde en la plenecon kaj pezecon de la vivo.

Unu tamen restis, kiel restis ĉio esenca: la vokiĝo estu esplorata kaj kontrolata, eble ankaŭ novmaniere, novsobre, kaj ĝi estu preĝpetita, per la estonta sacerdoto mem kaj per la kristana popolo, per ni ĉiuj.

W. Dirks

al la indekso


PSEŬDORELIGIOJ - STIGMO DE NIA TEMPO

 

Ni junaj homoj en la nuntempo staras antaŭ antagonisma fenomeno: unuflanke ni vidas la mekanisman sobrecon de la naturscienca-teknika epoko, kies funkcio kaj precizeco ŝajnas al multaj el ni la absoluta grundo de nia ekzisto, la firma bazo, kiu tenas nian vivon, aliflanke ni trovas ĉiam pli ofte la ekziston de plej fantaziaj konceptoj pri mondo kaj Dio, kiuj en sia utopia aspekto mirigas nin, sed ankaŭ pensigas.

Estas vasta kampo, kiun plenigas tiuj fenomenoj. Estas la sektoj en siaj plej buntaj formoj, estas la astrologio, spiritismo kaj “spiritualismo”, estas la sciencaj herezoj (kiuj ricevas absolutan, religian karakteron), “ufologio” (pri kiu okupiĝas la anoj de la neidentigitaj flugobjektoj en formo de “kosmospaco-religio”), preĝsanigismo, vegetaranismo (en la absolutigita formo), dinamika biologismo, spritscienculoj ktp.

Tre interesa fakto estas nun, ke oftege okazadas kvereloj inter tiuj diversaj “fakoj”, eĉ en la kadro de unu “ismo” povas ekzisti plej diversaj kontraŭbatalantaj opinioj! Plej bone montriĝas tio el raporto de “ismano” pri la “Granda Spiritualisma kaj Spiritisma Renkonto en Herrenalb, Germanujo”, okazinta en oktobro pasintjara.

Sarkasma li polemikas kontraŭ tiuj argumentoj de aliaj “periferi-scienculoj”, kiuj ne harmonias kun la propra doktrino. Tio, kio ne plaĉas al tiu “ismano”, ne havas “pozitivan spiritan karakteron”.

Bona ekzemplo por ĝisfundaj internaj disharmonioj estas astrologio, eble en la spektro de tiuj strangaĵoj plej stulta kaj senlogika sektoro.

Ekzistas multegaj “skoloj” akre batalantaj unu kontraŭ la aliaj. Sed tamen ili konservas al la astrologio la bonan famon: nome, se iu profetaĵo montriĝis falsa, la por-astrologiuloj argumentas: nu, vi trafis malbonan “skolon”, la alia “skolo” klarigis la konstelacion tute alie. Nu, tiamaniere la situacio por la astrologio estas savita. Kaj homoj povas trankvile daŭrigi, kredi al ĝi. Kompreneble estus nejuste, vidi en ĉio ĉi nur perversan mensaron aŭ negoc-kapablon, kiu agas kaj profitas je la stulto de la homoj. Kaj estus neobjektive, niveligi la klopodojn de la “ismanoj” je unu sama alteco. Estas certe absolute sinceraj veron-serĉantoj inter ili, kiuj pro personaj aŭ mediaj cirkonstancoj trafis erarigan vojon. Kaj tial oni ne primoku ilin, sed venigu ilin al plifeliĉiga sobreco. Al sobreco kristana. Sobreco ne devas esti enuiga aŭ tristiga. Ĝi estas la rezulto de ĝusta rilato de nia koncepto pri realeco kaj transcendo. Kaj estas tiu rilato, kiu difektiĝis en la mensoj de “ismanoj”. La eterna distanco de Dio al liaj kreaĵoj estas la kaŭzo por tio, ke scienco neniam ĉirkaŭbrakos la transcendon. Konvinkiĝi en kreaĵeca humilo estas unu el vere kristanaj virtoj. Sobre oni agnosku, ke la destino de la homo estas krei el la limigito, analogie kiel Dio kreas el la nelimigito. Estas la spirita erarvojo de tiuj certaj homoj, ke ili kredas, ke scienco devas kuniĝi kun religio. Per tio scienco ne plu estas scienco, ĉar ĝi traktas aferojn, nealireblajn per siaj metodoj; kaj religio okupiĝas pri aferoj, kiuj ne unuavice estas gravaj por religio, kaj tial ĝi perdas sian originan karakteron. Tial la sintezo scienco-religio (kiun tiuj certaj homoj fanfaronas la ĉefmerito de la nova eono) estas absurda, jam pro tio, ke vera sintezo nur povas elsalti el tezo-antitezo. Estas la efektiva merito de nia epoko, ke oni pli malpli agnoskas religion kaj sciencon NE kiel tezon-antitezon. Rezulte oni ne bezonas sintezon.

La malbonaĵo nun konsistas en tio, ke vastaj popolamasoj ankoraŭ ne posedas tiun sobran vidpunkton. Ilia komuna trajto estas:

1 Serĉo al orientiga punkto por ilia ekzistado

2 Profunda, preskaŭ nehoma senkritikeco

3 Nekompreno de la teknikeco de nia epoko,

4 Sento, ke ĉio estas ĉe la fino en la mondo, kies pereo baldaŭ venos.

5 Malĝusta, nesobra taksado de la variaj eblecoj kiuj disponiĝas por la plena memrealigo de la individuo spite de ŝajne kreskanta nepersoneco kaj kolektivismo.

Jen la psikologiaj bazoj por la fuĝo de la homo en la nerealon de iu stranga kaj utopia pseŭdoreligio.

Ne kredu, leganto, ke vi ne povas esti influata de tiaj utopiaj kreaĵoj. Ni ĉiuj estis aŭ estas trafataj de tiuj kvin problemoj ĵus menciitaj, estas nia individua tasko solvi ilin je nia propra prospero spirita.

H. M. Maitzen

al la indekso


PENSOJ DE JUNAJ HOMOJ

UNUA PARTO

 

Sub tiu titolo ni intencas prezenti daŭrigote kontribuaĵojn al konkurso, kiun faris aŭstria junulara gazeto “Aspekte” sub la moto “Skizo 66”.

 

El Taglibro

Dimanĉo, 20-a de marto.

Ŝi amas min.

Ŝi bezonas min. Mi ion signifas por ŝi. Sissy, vi por momento trovis vin mem. Al via vera karaktero. Multe da viaj konceptoj pri viroj, edzeco, amo disfalis. Kvankam nur por kelkaj minutoj. Sed dum tiuj malmultaj minutoj mi vin vere vidis. Sen via kondamnita memrego, kiu vin akompanas ĉiam kaj ĉie. Sissy, mi tiom feliĉas. Vi montris, ke vi amas min. Ĉu vi povos imagi, kion tio signifas por mi? Estas konfirmo por mia memo. Mi havas valoron por homo sur tiu mondo. Necesan valoron. Kio pli belus? Vi foje diris al mi, ke vi ne povas serioze trakti junajn virojn, ke vi ne volas, ĉar vi neniam deziras edziniĝi. Kien oni rigardas, ĉie ajn videblas malfeliĉaj edzecoj, vi diras. Vi opinias, ke plej malfrue post unu aŭ du jaroj oni reciproke enuigas sin ktp. Mi tiutempe demandis min, kial mi ankoraŭ restas ĉe vi, Sissy. Ĉar mi ne serĉas amuzon. Mi serĉas la homon por la vivo. Kai tiom mi malesperis. Sed hodiaŭ vi ploris ĉe mia ŝultro, ĉar mi ne forveturas por duona jaro.

Sissy, vi perdis per via medio la spiriton por la plej grandaj taskoj de virino. Vi kaŝis vin malantaŭ la fortiko de via memrego. Vi ne volas havi bezonon de aliaj. Ĉio protestas en vi. Vi dubas. Kaj laŭŝajne vi pravas: ĉie ajn ŝainas flori la egoismo. Mi volas esti alia. Kredu min! Venu, ni montru al la mondo, ke egoismo ne valoras. Ke ekzistas pli ol nur materiaj interesoj.

Sissy, mi povas denove dormi. Vi estis ploranta.

H. M. Maitzen

(daŭrigota)

al la indekso


LA ALTA FLUGO (LAF)

 

 

Kiel vi jam scias, nunjare de la 21-a ĝis la 27-a de julio okazos en St. Gallen (Svisujo) la 31-a kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). En la kadro de tiu kongreso ankaŭ estos aranĝataj kunvenoj de “La Alta Flugo”, nia junulara sekcio.

Precipe mi volas atentigi vin pri la

ĜENERALA KUNVENO

al kiu estos submetata propono por nova statuto kaj pri novelekto de la estraro.

Ĉar ni serĉas ankoraŭ kandidatojn, kiuj estas pretaj transpreni la taskon de estrarano, bonvolu anonci vin plej eble baldaŭ ĉe mi, se vi intencas kandidatiĝi.

Krome, ni petas ankaŭ ke vi kunhelpu en la aranĝoj de nia kunveno kaj kontribuu per diversaj programeroj. Viaj ideoj kaj proponoj estas bonvenaj, tial skribu baldaŭ!

Venu amase al St. Gallen!

K. Perko, Aŭstrio

prezidanto de LAF

 

Ni devas komuniki kun bedaŭro, ke nia sekretario Reinhard Haupenthal demetis sian funkcion kaj ankaŭ ne venos al St. Gallen.

Laŭ art. 8 de la statuto la estraro nun devas elekti novan sekretarion dum almenaŭ du monataj. Ni atendas viajn proponojn, resp. kandidatiĝojn!

al la indekso


Katolika Esperanto-Gazetaro

ĈU “NOVA CIVITO” REAPEROS?

 

Ĝis meze de majo en Romo alvenis 212 mendoj por NOVA CIVITO (vidu E.K. majo!). Kun la respondoj al la alvoko venis ankaŭ komentoj kaj kritikoj. Kelkaj proponis kunmeti la abonantaron de N. C. kaj E.K. kaj subteni la IKUE-organon, por ke ĝi fariĝu pli bela

Ni citas, kion pri tio skribas la romaj esperantistoj:

“Belaj vortoj, sed ekster la realo! Tio, kio ŝajnas pli bona por E.K. aŭ por alia revuo, estas subjektiva prefero. E.K. estas unue organo aŭ informilo de la asocio IKUE. Nu, kiel ne ĉiuj esperantistoj estas UEA-anoj, ne ĉiuj katolikaj esperantistoj estas IKUE-anoj. La plej granda parto, estante esperantistoj, ne volas aliĝi al iu asocio. E.K. havas diversajn paĝojn kiuj tute ne aŭ malmulte interesas al ne aliĝintoj. Kaj se kreskas multe ĝia anaro, kreskos samtempe ankaŭ la raportoj, la fakaj anoncoj k.s.

Nova Civito, kiu celas altnivelan formiĝon per legaĵoj inspiraj al religiaj sentoj, estus, kompare al E.K, pli-malpli en la sama rilato kiel “La Praktiko” al “esperanto” de UEA”.

Tiujn vortojn la redakcio de E.K. nur povas substreki, escepte de la aserto ke E.K. stas unue informilo de IKUE kaj tial plenas je asociaj aferoj. Ĉu niaj romaj amikoj ne legis la lastajn numerojn de ĉi tiu revuo? Kiam la nuna redaktoro transprenis ĝin, li tute klare diris la inverson, kaj se vi atente trafoliumas la numerojn redaktitajn de li, vi konstatas ke li fidelis al sia deklaro. Ni komprenas nian revuon simple kiel voĉon de katolikismo en esperanto, kaj tiel nete distingas nin de la redakcia programo de Nova Civito.

Ni plue citas el la roma bulteno:

“Kelkaj plendas, ke la revuoj estas tro multaj, kaj ke oni ne havas eĉ tempon por legi ĉion. Sed kial plendi? Ĉiu abonas nur tion, kion li preferas. Kaj ĉu vere katolikaj revuoj estas tro multaj? Kompare al aliaj, mi dirus tro malmultaj!”.

Iomete tro supraĵa respondo, ŝajnas al ni; ĉar sendube “ekzistas” tro multaj esperanto-revuoj.

Interese, ke tiun temon traktas ankaŭ la maja numero de Germana Esperanto-revuo. Ĝia monata glosisto “Mefi(s)tofilo” senindulge kondamnas la nunan situacion: “Kion oni aŭdacas ne nur prezenti, sed eĉ oferti ja vendi al E-publiko kiel gazetojn kaj revuojn, grandparte nur mokindas resp. hontindas, ĉar praas”. “Prenante ilin oni havas la imagon, ke la koncerna numero datas de antaŭ la unua mondmilito, sed esplorante oni trovas daton konsternige modernan”. “...en ĉiu dua revuo oni legas la saman, ...en ĉiu nacilingva gazeto mi legas eminente pli bonajn artikolojn pri preskaŭ ĉiuj temoj mistraktitaj en nia misgazetaro - kaj pri malmultaj netraktitaj”.

Mefi(s)tofilo postulas redukti la E-gazetaron 50-procente kaj reformi la aliajn laŭ fakaj vidpunktoj, koncentrigi la ekzistantan gazetaron kaj fondi ĵurnalon (ĉiutagan).

En longa demand-katalogo li listigas la vundajn punktojn: eldonkvanto, informa valoro, movad-raportoj, preseraroj, nekvalitaj redaktoroj, ekstera aspekto (“litersalato”), malbonaj stilo kaj lingvonivelo. Kiel rimedon ŝanĝi la nunan staton M. rekomendas kunvenon de ĉiuj redaktoroj por studi situacion kaj eblecojn. Li eĉ revas (“kia utopi-revo!” li mem skribas) pri “pres-centro”. La furiozo de la (supozeble) junulo kulminas tiel: “Kiu prenu la iniciaton? Certe ne UEA. Ĝi devus veni de la redakcioj mem. Kiel ĝis nun ni ne devas, rajtas, povas plufosi kiel blindaj talpoj nian sulkon resp. kanalon. Kanajloj, ĝi estas plena!”.

Tiaj vortoj estas direktitaj ankaŭ al ni, kvankam li parolas pri esceptoj, kaj ŝajnas  al ni juste, kalkuli ankaŭ E.K. al ili. Liaj rektaj atakoj ne povas trafi nin, ĉar sendube E.K. laŭ aspekto, nivelo kaj enhavo estas moderna kaj senriproĉebla. Ni ne estu tro modestaj.

Ĉu estos eble kunvenigi ĉiujn redakciojn, ni forte pridubas, sed verŝajne kelkaj pretas, ankaŭ ni.

El propra sperto mi vaste devas konsenti al la opinio de M. La multeco de la E-gazetaro estas ege malsana faktoro, la displititeco de la fortoj estas evidenta, koncentrigo nepre necesus - kaj tio eble ankaŭ validas por la katolika sfero. La demando nun do estas: ĉu kaj kiel reagos la E-redaktoroj, kiel asocioj kaj landoj?

Se ni nun restas ĉe la katolika situacio, ni devas diri: E.K. kaj Nova Civito estas bona, sin kompletiganta duopo - kaj sufiĉa en la momento. Estas nur necese, ke ambaŭ redakcioj almenaŭ tiom kunlaboros, ke ili evitu koliziojn de siaj redakciaj programoj.

sm

al la indekso


Centjara jubileo

 

ĈU LA KATEDRALO DE ÐJAKOVO SAVIĜOS?

 

Ĉirkaŭ Pasko 1866 la Viena arkitekto Roesner kaj episkopo J. J. Strosmaier subskribis kontrakton pri novkonstruado de la katedralo en Djakovo (Jugoslavio). Ĝi estu la tria episkopa preĝejo (post tiuj el la 4-a kaj 18-a jc). Pri ĝi en 1962 papo Johano XXIII diris, ke ĝi estas la plej bela katedralo inter Konstantinopolo kaj Venecio. En la nuna jaro do la diocezo Djakovo festas la centjaran jubileon de sia katedralo, unu el la last-konstruitaj grandaj preĝejoj de Eŭropo.

Djakovo estas urbo en Kroatio, tuj apud hungara limo, inter la riveroj Danubo, Dravo kaj Savo. Ĉirkaŭ 1350 la bosnaj episkopoj fuĝis norden, kaj de tiam Djakovo estis unu el la ĉefaj centroj de kristana kulturo. La konstruinto de la katedralo, episkopo de Djakovo dum 1849-1905, estis jam legendeca figuro. En la tempo de finiĝanta romantiko kaj ekiĝanta naciismo de la sudslavoj li disfaldis mirindan aktivecon kiel episkopo, politikisto kaj instruisto de sia popolo, inter Romo, Vieno kaj Balkano. Li partoprenis - kaj tie vaste famiĝis - la unuan Vatikanan Koncilon, kie li precipe pledis por unueco de katolika kaj ortodoksa eklezioj kaj batalis kontraŭ la dogmo de papa neeraripovo. Li fondis la unuan universitaton de sia lando en Zagreb, instigis la artistojn kaj donacis al ili la unuan pinakotekon en la sama urbo. Li konstruis en la de turkoj detruitaj slavonaj ebenoj preĝejojn, lernejojn, centrajn bienojn, fervojojn. Kiel deputito de Kroatio kaj Dalmacio ĉe la Viena kortumo li estis spirita patro de l’ sudslavoj. Kulmino de lia agado estis la 16 jarojn daŭranta konstruado de la katedralo, kion tri el liaj antaŭuloj dum 50 jaroj vane provis.

Post longa esplorado en Italio, Hungario, Germanio kaj Hispanio Strosmaier decidiĝis por hela romanstila konstruaĵo kun du 125 metraj turoj, bizanca kupolo, tri navoj kaj granda absido.

La plej giganta orgeno de Sudorient-Eŭropo staris en ĝi (en 1933 ĝi totale forbruliĝis kaj estis anstataŭgita per samranga). La fratoj Aleksandro kaj Maksimiliano Seitz pentris 20 grand-formatajn freskojn kun motivoj el Malnova Testamento kaj Nova Testamento. En la kruciĝa navo alia fama pentristo, Overbeck, pentris 4 grandajn kaj 3 pli malgrandajn freskojn. La plej bonaj skulptistoj de la malnova aŭstrahungara regno - Donegani, Vodicka, Consoni, Baumgarten - kreis la 10 altarojn kaj kelkajn sanktul-statuojn el Carrara-marmoro.

Ĉi tiu belegaĵo, en tiuj regionoj neniam antaŭe vidita, estiĝis per oferoj de 4 generacioj de slavaj kristanoj. Katedralo, lernejoj kaj seminario (kie hodiaŭ estas ankaŭ esperantistoj) de episkopo Strosmaier fariĝis spirit-kultura centro de l’ kroata popolo, ĝis tiam vivanta ombre en Aŭstrohungario. La episkopo estis unu el la fondintoj de la sudslava literaturo kaj precipe patro de la posta ŝtato Jugoslavio (estiĝinta en 1918).

La nuna socia respubliko havas nek multan intereson, nek multajn devizojn por renovigi la grandiozan katedralon. La hodiaŭa episkopo d-ro S. Bauerlein staras sen mono vid-al-vide de la ruiniĝanta bastiono de kristana Eŭropo sur la Balkano. Tial li alvokas nun, dum la jaro de jubileo, la jugoslavojn vivantajn eksterlande, donaci por la renovigado. Ĉar krom la ĝeneralaj militdamaĝoj ankaŭ la tertremo de 1964 tre damaĝis katedralon kaj diocezon. Ampleksaj riparoj necesos por konservi tiun juvelan preĝejon.

I. Kl.

al la indekso


ABSURDA SYMPHONIA

Reĝo de vatikan-latinistoj

 

Kiam dumvintre estas tro malvarme en la oficejoj de la Vatikano, la papaj oficistoj enŝaltas la “fornacula rheophoro praedita”. Ĉi tiuj tri misteraj vortoj signifas: forneto per kurento provizita, do: elektra hejtilo.

Latina estas la oficlingvo de la Vatikano, kaj la vivantaj vortaroj de tiu lingvo estas kardinalo Antonio Bacci kaj monsinjoro Amleto Tondini. La 64-jara Tondini estas papa “sekretario por korespondado kun ŝtatĉefoj”. Tradicie kun tiu ofico estas ligita la tasko, kiam ajn necese, “inventi” por la teknikaj kaj sciencaj eltrovaĵoj de nia moderna epoko latinan esprimon.

La arto, adapti la pli ol 1000-jarojn mortan latinan lingvon al la hodiaŭa vivo, estas flegata en la Vatikano dum jarcentoj. Dum la mezepoko oni ne tro multe penadis pri tio. Ofte oni simple donis al la respektiva itala vorto latinan finaĵon - kaj en ordo. Sed kun la komenco de la teknika epoko la vatikanaj latinistoj pli kaj pli ofte frontiĝis kun preskaŭ ne solveblaj problemoj, nelaste ankaŭ ĉar intertempe per la humanismo la gusto estis pli delikata kaj la idealoj de latinisto estis Cicero kaj Cato.

Senduba reĝo de ĉiuj vatikanaj latinistoj ankoraŭ hodiaŭ estas la antaŭulo de Tondini, A. Bacci, kiun Johano XXIII kardinaligis en 1960. Sub tri papoj Bacci batalis kun la progreso laŭ sia maniero, kreante por preskaŭ ĉio latinajn vortojn kaj esprimojn. Ĉirkaŭ 12.000 el ili li notis en sia “Ital-latina Vortaro de modernaj kaj malfacile tradukeblaj esprimoj”.

La vortkreaĵoj nur parte rezultas el la oficaj necesaĵoj de papa korespondado kun ŝtatĉefoj aŭ esprim-problemoj ĉe papaj dokumentoj. Certe, enciklikoj ja parolas pri hidrogenbomboj, sindikatoj aŭ aŭtomatigo. Sed kiam papo bezonas en letero vortojn kiel “tirligilo” aŭ “viandobuloj kun tomatosaŭco”? Sed por Bacci la latinigado estis pli hobio ol oficdevo, kaj tial en lia vortaro tirligilo estas “verticulus”, la viandobuloj “convoluti pastilli lycopersico suco ac pulverato farsum”, cigaro “tabaci bacillum”.

Okaze tamen la latinistoj preferis neglekti latinan kaj uzi jen kaj jen pli facile troveblan grekan vorton. Tiel ekz. vagonaro estas „hamaxostichos”, lifto “anabathrum”, aŭ kurento “rheophoro praedita”. Des pli cicerone sonas “caleductus” (centra hejtilo), “codex iuris viarii” (trafikregularo), cave viae flexum (atentu, kurbo!), “moderare celeritatem” (rapidec-limigo).

Kurioze, ke anstataŭ “automobile” oni elektis tutgrekan vorton: “autoraeda” aŭ “autocinetum”; kaj aŭto-radio estas “undisonum scriniolum autoraedis paratum” (= ondsona kesteto preparita por aŭtomobiloj).

Sarkasman humoron la Bacci-Tondini-vortkreaĵoj ankaŭ montras: benzinprenejo ekz. estas ,”aedicula machinamentis alendis” (konstruaĵeto por nutrado de maŝinoj); ĵazo estas - “absurda Symphonia”).

al la indekso


EK RECENZAS

 

 

Corry van Kleef, LA HOMARANISMO DE D-RO L. L. ZAMENHOF, 34 p., 16 X 13 cm, Esperantaj Francaj Eldonoj (Marmande, Francio), tradukita de C. Ribot, 1.90 ned. guld.

“Multajn homaranismajn tendencojn oni retrovas nun ekz. en la humanismo, en la strebado de la kristanoj al unueco (ekumena movado) kaj en la politiko de la Unuiĝintaj Nacioj” (p. 22). Jen kialo par legi ĉi tiun interesan studeton kun la subtitolo “historia enketo pri la naskiĝo kaj la evoluo de la Zamenhofa Homaranismo” (ĉu “enketo”?).

Ĝi estas farita tre zorgeme kaj objektive, kaj tiel taŭgas tre bone por iu kiu volas detale informiĝi. Ankaŭ se por katoliko la Zamenhofaj ideoj grandparte ne estas akcepteblaj, ĉar lia koncepto de religio tre diverĝas de la nia, ili ne estas simple malĝustaj kaj ja meritas priatenton kaj diskutadon. Iusence ili tre proksimas ekz. al partoj de la koncila deklaracio pri religia libereco.

Ĝenas la en esperanto pli ol stranga interpunkciado.

sm

 

ÖREBRO - LA URBO KAJ GUBERNIO estas la titolo de grandformata faldfolio, eldonita okaze de la 700-jara jubileo de la sveda guberni-urbo. Du koloraj mapoj okupas grandan parton de la faldfolia prospekto. La teksto estas vere turisma, t. e. rapida klarigo.

Ĝi estas senkoste havebla ĉe: Turistbyran, Örebro, Svedio.

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKTORO

 

 

Ne unu vorto pri esperanto

En la aprila numero min trafis speciale Patro Leppich. Ne unu vorto pri esperanto, kaj tamen ĉiumaniere tiel inspirante nin! Dankon! P. J. Kaptein, Ndl.

 

 

Kelkaj vortoj pri esperanto

En la esperanto-gazetaro ofte ni devas konstati ke vortoj devenantaj el iu nacilingvo estas senpripense transprenataj en esperanton. Ekzistas ja vortradikoj kiuj signifas en iu nacia lingvo tute aliaĵon kiel en alia lingvo; pro tio ni avertas niajn artikolverkantojn pri la konfuzeblo de signifoj.

Angladevena vorto, kiun oni erare transprenis kun ĝia angla signifo en plurajn lingvojn, ekz, la germanan kaj eĉ en esperanton, estas „to control”. Ĉi tiu angla vorto ja havas tute alian signifon kiel la germana „kontrollieren, nachprüfen”, sed devas esti tradukata per „regeln, beschränken”, en esperanto per „reguli, regi, limigi”. Ekz. en la artikolo titolita per „Naskokontrolo -  plej aktuala” aperinta en E.K. n-ro 566 (aprilo 1966) la vortoj „kontroli” kaj „kontrolo” nepre estas korektindaj. Do temas pri „nasko/regulado” aŭ „-regado” aŭ „-limigo”.

Tradukante ni ĉiam eliru de la nocio aŭ signifo, ne de la vorto!

La enhavo de la lastaj numeroj de E.K. tre plaĉas al mi; tamen ne eblas al mi konsenti pri la movado „Liturgio kaj Jazz” Eble mi estas tro malmoderna, en mia aĝo de preskaŭ 70 jaroj.

 

R. Haferkorn, Germ.

Direktoro de la Sekcio por Teknikaj Vortaroj

de la Akademio de Esperanto (Terminologia Centro.)

 

al la indekso


SOLVO DE LA KRUCVORTENIGMO

EN LA MAJA NUMERO

 

Horizontale: 1. kian; 3. boli; 6. Satan; 8. rot; 10. utila; 12. Paris; 13. zon; 14. pir; 16. io; 17. gotik; 19. snobo; 22. akr; 23. belul; 24. sulk; 25. form.

Vertikale: 1. korp; 2. astro; 3. bat; 4. oni; 5. Irak; 7. tus; 9. oazon; 11. lirik; 14. po; 15. italo; 16. Isis; 17. gol; 18. krom; 20. obl; 21. bek.

 

al la indekso


LA VOJOJ DE LA EKLEZIO

(Ecclesiam suam)

Encikliko de Papo Paŭlo VI

Prezo: 4 svisaj frankoj

 

 

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

 

LIGAS                      vin kun la Esperanto-movado sur ĉiuj kampoj kaj teritorioj,

 

INFORMAS             vin per sia oficiala revuo pri gravaj okazaĵoj, pri la evoluo de la lingva problemo tra la mondo, pri ĉiuj novaj eldonaĵoj,

 

PREZENTAS           ĉi-jare specialan Proponon al Unuiĝintaj Nacioj, por kiu ĝi jam kolektis preskaŭ 800.000 individuajn subskribojn el 67 landoj,

 

ORGANIZAS           la Universalajn Kongresojn de Esperanto kun meze 2.000 partoprenantoj (1966 Budapest, 1967 Tel Aviv, 1968 Madrid),

 

DISPONIGAS          la servojn de 3.600 lokaj kaj fakaj delegitoj (inter kiuj pli ol 100 pri religio), Filman, Korespondan kaj Magnetofonan Servojn,

 

ELDONAS               ankaŭ du-partan Jarlibron, monatan revuon La Praktiko (por distra legado), junularan revuon Kontakto, librojn, ktp.

 

Membro-Abonanto por 1966 (kotizo 20,- ned. guld.) ricevas dum ĉi tiu jaro 11 eldonojn de la revuo ESPERANTO kaj la JARLIBROn (du partoj, pli ol 600 paĝoj).

 

Petu specimenan ekzempleron de la revuo Esperanto

Petu aliĝilon

ĉe UEA,

Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam-2, Nederlando.

al la indekso